Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

Dividi en sekciojn

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 5 (67)

La kovrilpaĝa foto de Vilmoŝ Arnold (Senta, Jugoslavio) kun geknaboj apud la tabulo de la arbo de amikeco en la strato Esperanto en Senta ricevis specialan premion de UES en nia dua Internacia Fotokonkurso.

Redakcie

En tiu ĉi kajero (ĝi aperas iom pli frue ol kutime) vi legos la lastan parton de la eseo de Walter Zelazny.

Duafoje La Ondo aperigas longan eseon pri la Esperantaj movado kaj komunumo. Antaŭ tri jaroj temis pri Esperanto post la jaro 2000 de nia redaktanto. Ĝi ne restis nura gazet-artikolo. Ĝi estis en la centro de Eŭropo-Azio’97, kies partoprenantoj diskutis ĝin dum tri labor-kunsidoj. Ĝi estis unu el la ĉefprelegoj en la unua Strategia Forumo (Montpeliero, 1998). Fine, ĝi estis broŝurforme eldonita de UEA kaj recenzita en dudeko da revuoj.

Malkiel la aŭtoro de Esperanto post la jaro 2000, Zelazny ne estas senemocia. Lia celo estas pensigi kaj konsciigi, ke “malbona io estas en Danujo”. Li do uzas la polemikan formon, kiun kelkaj povas konsideri tro akra kaj senkompromisa.

Jam ĉi-kajere aperas du reagoj. Aliaj venos. Probable estas oportune, ke nun la eldonanto uzu la redakcian kolumnon por skribi kelkajn frazojn pri nia pozicio.

La Ondo de Esperanto estas nek raŭmisma nek pracelisma gazeto. Ni nur prezentas al nia legantaro la eventojn kaj ideojn, kiuj estas tutEsperantuje gravaj – ne gravas el kiu “tendaro” ili venas.

Per tio La Ondo malsimilas al, ekzemple, Esperanto, Eventoj kaj Heroldo, kiuj ĉe la aperigo de strategia materialo zorgas pri ties konformeco al sia “ideologio”. Sed en La Ondo vi legis artikolojn de Kep Enderby kaj Renato Corsetti (prezidanto kaj vicprezidanto de UEA), de Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny (esprimantoj de la raŭmismaj ideoj), de SAT-mediaj agantoj Henri Masson kaj Nikolao Gudskov. Al nia revuo kontribuis/as tiaj malsamopiniaj personoj, kiaj William Auld, Fernando de Diego, Aleksandr Ĥarjkovskij, Birthe Lapenna, Lee Chong Yeong, Jouko Lindstedt, Ziko Marcus Sikosek – kaj neniu el ili poste havis la motivon por rezigni de plua kontribuado.

Tiusence La Ondo funkcias kiel supertendenca tribuno, de kiu parolas reprezentantoj de tute diversaj – dominantaj kaj disidentaj – opinioj kaj doktrinoj ekzistantaj en Esperantujo. Ĉe tio nia tasko estas, unuflanke, gardi la ekvilibron inter la ideoj, duaflanke, forkribri la artikolojn kiuj atakas personojn, ne ideojn. Ŝajnas al ni, ke ni preskaŭ ĉiam sukcese plenumas tiujn du taskojn, kvankam ni konscias ke “neniu povas plaĉi al ĉiu”.

Ni ĉiuj ŝatas nian Esperantujon. Sed lastatempe ĝi, bedaŭrinde, montras pli da tendencoj krizaj ol progresaj. Analizi kaj kompreni la nunan situacion, diskonigi ĝin kaj komune serĉi la eblojn de pluvivo kaj evoluo en la nuna komplika mondo – tiun vojon ni iras. Bonvenu al kunirado!

Halina Gorecka

KIUCELE SAT KONGRESOS EN MOSKVO?

Laŭ la statistiko de la aliĝoj al la 73a kongreso de SAT, kiu okazos ĉi-julie en Moskvo, kelkaj povas opinii ke tiu kongreso interesas nur tre malmultajn. Laŭ nia peto, la ĉeforganizanto de la kongreso, Nikolao Gudskov, faris etan opiniesploron. La demando “Kiun signifon havas okazigo de la SAT-kongreso nun en Moskvo?” estis direktita al kelkaj ruslandaj esperantistoj de diversa aĝo (biologia kaj esperantista) kaj gvidoroj de maldekstraj neesperantistaj organizoj.

Atentigi politikistojn kaj sociajn agantojn pri Esperanto kaj E-movado, popularigi inter ili Esperanton. (Oĉjo Dadaev, 27-jara, e-isto ekde 1987)

Ajnan esperantistan kongreson en nia lando eblas uzi por konatigi eksterlandanojn kun la rusa kulturo. Al mi ŝajnas, ke tio povus helpi al ili almenaŭ iomete kompreni Rusion. (Natalia Aroloviĉ, 47-jara, e-isto ekde 1974)

Iom simbola, la “gorbostrojko” rompis iamajn tradiciojn; “demokratiiĝo” ja donis multajn eblecojn, sed forprenis iaman celgrupon, el kiu rekrutiĝis novaj movadanoj. Kiel mi imagas, la kongreso estos modesta, el Rusio venos nemultaj, kvankam la evento estas internacia... Ĝenerale la esperantismaj ideoj estas nun por la loĝantaro ne tiom allogaj – obsedas lukto por ekzisto. Ĉu SAT-kongreso vekos iun reeĥon en la vasta publiko? Ni vivos kaj vidos. (Gennadij Basov, 40-jara siberiano, e-isto ekde 1980)

La kongreso havos du celojn: disvastigi SAT-movadon en Moskvo kaj Rusio; konatigi SAT-anojn kun nuntempa Moskva E-movado kaj novaĵoj de la rusia vivo. (Dinara Teniŝeva, 31-jara, e-isto ekde 1990)

Esperanto estas ĉiam bonvena. Eble, pli multe da moskvanoj komprenos, ke Esperanto vivas kaj plibonigas la vivon. (Klara Ilutoviĉ, 54-jara, e-isto ekde 1991)

La kongreso donas eblecon esplori la realan potencialon de moskva (kaj ĝenerale rusia) esperantistaro por okazigo de similaj aranĝoj: ĉu la organiza nivelo progresas aŭ regresas kompare kun tiu de IJK en Peterburgo, – kaj surbaze de tio juĝi, ĉu reale aŭ ne estus en proksima perspektivo inviti en Rusion UK-on. (Viktor Aroloviĉ, 54-jara, e-isto ekde 1966)

Laŭ mia scio, SAT-kongreso en Moskvo neniam okazis. Okazu ĝi finfine! La ekonomia kaj politika situacio nun stabilas. Moskvo estas reala centro de E-aktiveco. Kaj, kompreneble, geografia centro de la plej grava parto de Rusio. Do, se en Rusio – certe, en Moskvo! Moskvo estas interesa kaj bela urbo, tre vizitinda. Mi mem estas moskvano, kaj tial, eble, mia opinio ne tute objektivas. Sed mi almenaŭ rajtas esti patrioto de mia naskiĝurbo. (Miĥail Povorin, 38-jara, e-isto ekde 1982)

La kongreso rezultos je 1) aktivigo kaj kunigo de esperantistaro en la tuta ekssovetia teritorio; 2) dono de serioza bona impreso al eksterlandanoj pri stato de nia movado; 3) montro de nia vivo kiel sufiĉe normala, por ke ili kun plezuro daŭrigu vizitadon en Rusion. (Galina Staneŝnikova, 50-jara, e-isto ekde 1963)

Mi rilatas al tiu aranĝo indiferente. Eble, ĝi donos iom da ebleco informi la publikon pri Esperanto, tamen SAT mem ne interesas min. (Vladimir Samodaj, 64-jara, e-isto ekde 1958)

La SAT-kongreson en Moskvo indus organizi nur, se ĉi tie troviĝus sufiĉe da SAT-entuziastoj, por bone ĝin prepari kaj organizi. (Georgij Kokolija, 36-jara, e-isto ekde 1980)

Ju pli multas renkontiĝoj de maldekstruloj, des pli bone. Speciale gravas, ke esperantistoj laŭdifine estas internaciistoj, kio tre gravas por kontraŭstari naciismajn tendencojn en nia duon-aŭtoritatisma kaj duon-monarkia socio. Mi, kiel reprezentanto de la sola sinsekve maldekstra kaj sinsekve opozicia al la reĝimo politika movado, povas nur ĝoji, ke tia evento okazas en Moskvo. (Aleksandr Abramoviĉ, prezidanto de la estraro de la tutlanda movado Novaj Maldekstruloj)

La kongreso donos eblecon al rusiaj anarkiistoj renkontiĝi kaj pridiskuti la komunajn problemojn kun samideanoj el aliaj landoj, reciproke kompreni la situacion en diversaj mondopartoj. Esperanto por tio estas tre bona rimedo, kaj la kongreso povos helpi ĝin disvastigi en la liberecana medio. (Vadim Damier, gvidoro de la Iniciato de Revoluciaj Anarkiistoj)

Renkonte al UKoj
Tel-Avivo 2000

Preskaŭ kvar monatojn antaŭ la komenco de la 85a UK en Tel-Avivo estas jam evidente, ke ĝi havos pli ol mil aliĝintojn. Je 3 apr estis registritaj 975 aliĝintoj el 51 landoj. En tiu nombro mankas parto de aliĝoj, kiujn perantoj de UEA ricevis fine de marto kaj kiuj ankoraŭ ne atingis la Centran Oficejon.

Japanio transprenis de Germanio kun granda marĝeno la unuan lokon. Estas 193 aliĝintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta deko estas Francio (63), Israelo (62), Pollando (57), Nederlando (52), Italio (41), Usono (30), Brazilo (29), Ruslando (27) kaj Kroatio (23).

(Lastminuta korekto: Je 12 apr aliĝis 1030 personoj.)

Zagrebo 2001

Laŭ decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato de la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro de UEA dediĉi la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro.

La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel “Kulturo de dialogo – Dialogo inter kulturoj”.

GK UEA

La nova kroatia registaro kaj Esperanto

En januaro estis elektita en Kroatio la nova registaro, sub kies regado evoluos la 86a Universala Kongreso de Esperanto.

La du vicprezidantoj de la registaro estas la personoj por kiuj Esperanto neniel estas novaĵo. S-ro Slavko Liniĉ el la Socialdemokrata Partio estas la persono kiu en Esperanto malfermis la 54an IJKon en Rijeka en 1998, akceptis la kongresanojn en la urbodomo de Rijeka kaj donis multajn valorajn konsilojn al la tiama LKK.

La dua vicprezidanto en la registaro estas lia sampartiano s-ino Zeljka Antunoviĉ, kiu kiel deputito gvidis en la Parlamento komitaton por junularo kaj dum IJK-54 donis utilajn konsilojn pri la organizo de la kongreso. Ŝi estas membro de la Honora Komitato (HK) de UK-86.

Ministro pri naturprotektado s-ro Boĵo Kovaĉeviĉ komence de la 90aj jaroj donis intervjuon al Monato pri sia politika agado en Liberala Partio.

Pluraj el la membroj de HK transprenis gravan politikan funkcion. D-ro Biserka Cvjetiĉanin estis elektita vicministro de kulturo. En tiu posteno ŝi 29 feb 2000 akceptis en Kulturministerio Spomenkan Ŝtimec kaj Nikolan Raŝiĉ kaj donis plurajn konsilojn pri UK-86. Plurfoje ŝi partoprenis en konferencoj de UNESCO kaj notis elpaŝojn de esperantistoj.

S-ino Cvjetiĉanin estas granda konanto de la afrikaj kulturoj. Ŝi interalie verkis enkondukon al la Esperanta traduko de poemoj de Agostinho Neto.

Pluraj aliaj personoj el la HK nun okupas gravajn politikajn postenojn. S-ino Naima Baliĉ el HK en la Kulturministerio transprenis la postenon de konsilanto.

S-ino Dorica Nikoliĉ, membro de HK, estis elektita deputito en la Kroata Ŝtata Parlamento.

D-ro Stanko Nick diplomato en Ministerio de Eksterlandaj Aferoj inklinas al Esperanto ekde la tempo kiam pri ĝi en Aŭstralio informis lin Tibor Sekelj. En sia libro Diplomatio d-ro Nick en pluraj lokoj traktas pri latentaj ebloj de Esperanto en la politika vivo. D-ro Nick estas interalie granda admiranto de la franca kulturo kaj li kun granda plezuro ĉeestis la oktobran koncerton de Jacques Yvart en Zagreb, organizita de KEL. Li estis elektita por la konsilanto de la prezidento Stipe Mesiĉ kaj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj transiris al la Palaco de la prezidento, kie li estas konsilanto pri eksterlanda politiko.

Verŝajne ne multaj UKoj havis en la Honoraj Komitatoj tiom prestiĝajn homojn, kiuj tiom profunde rilatas al Esperanto.

Kun tiaj helpantoj en HK la kongreso en Zagreb povus havi tute apartan akcenton.

Spomenka Ŝtimec

Kurso por esperantistoj

La zagreba agentejo Generalturist kiu zorgos pri turismaj aspektoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb, lanĉis kurson pri turismo por esperantistoj, kiuj zorgos pri gvidado de aŭtobusaj ekskursoj en la jaro 2001.

En diversaj urboj de Kroatio 35 esperantistoj faris en la unua aprila semajno akceptekzamenon por la kurso, kiu okazos en majo. Profesoroj de Ekonomia Universitato de Zagreb instruos al esperantistoj pri teorio post kio sekvos praktiko en aŭtobuso kaj ekzamenoj.

Esperantistoj post la ekzamenoj ricevos diplomojn kaj fariĝos kunlaborantoj de Generalturist ankaŭ ekster la semajno de la Unuversala Kongreso.

Spomenka Ŝtimec

Pli ol 13 mil subskriboj

Fine de marto la Centra Oficejo de UEA ricevis dikan pakaĵon el Pakistano kun 487 subskriboj al la Manifesto de Prago, kolektitaj de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA). Pasintjare PakEsA jam sendis 719 subskribojn.

31 mar 2000 la subskribaj apogoj al tiu ĉefa dokumento de la moderna Esperanto-movado nombris jam 13437. Pliajn subskribojn oni povas daŭre sendi al UEA, de kiu eblas peti subskriboformularojn, sed sian apogon al la Manifesto eblas anonci ankaŭ per ordinara letero.

GK UEA

Marc Hiltbrand reelektita

Marc Hiltbrand, 43-jara, el Ĝenevo, prezidos la kooperativon de Literatura Foiro ankaŭ por la mandato 2000-02 (9a Trijara Laborplano). Li estis reelektita okaze de la ĝenerala Asembleo 25 mar 2000. Pliaj membroj de KALiFo (Administra Komitato de LF-koop): Sonja Brun, David Buhlmann, Marie-France Conde Rey, Walter Zelazny. Unua neelektito: Perla Martinelli. Dua: Marco Picasso.

Francisco Perez kaj Giorgio Silfer, novaj revizoroj, kaj Albert J. Wurzer, nova vicrevizoro, kompletigas la statutan organigramon.

La Asembleo konfirmis Ljubomir Trifonĉovski kiel ĉefredaktoron de Literatura Foiro kaj formaligis la enpostenigon de Stano Marĉek kiel redaktoro de Heroldo de Esperanto: ambaŭ ĝis decembro 2002, kun aŭtomata plilongigo de la oficoj. Judit Felszeghy, daŭre direktoro de LF-koop, estos la redaktoro de Heroldo Komunikas ĝis la eventuala transdono de la novaĵagentejo al la naskota Esperanta Civito.

La 9a Trijara Laborplano akcentas la plifortigon kvantan kaj kvalitan de la stabo, la relanĉon de la kooperativa plurfakeco, la integriĝon de la diversaj strukturoj kun tiuj de la aliancanoj ene de la Pakto por la Esperanta Civito. 30 maj LF-koop festos la dudekan datrevenon de sia fondiĝo.

HeKo

OSES jarkunvenis

Jarkunveno de la plej nova esperanta organizo en Slovakio OSES – Okcidentslovakia Esperanta Societo (la societo ekestis antaŭ 2 jaroj kaj havas 64 membrojn) okazis 25 mar 2000 en Bratislava.

Okaze de tiu jarkunveno ni preparis kaj komencis radioelsendojn de la nova retradio Esperanto. Jam ekde 9 mar ĉiuj dezirantoj povas atingi niajn programojn ĉe http://www.home.sk/www/ esperanto/radio.htm. Ni klopodas preparadi unu aŭ du elsendojn monate, ĉar ni ne estas profesiuloj nur amatoroj.

La jarkunvenon partoprenis nur 13 membroj de OSES. Bedaŭrinde, multaj bonaj kaj multjaraj esperantistoj ne partoprenis kaj duono de partoprenantoj estis tute novaj kaj junaj esperantistoj. Ili lastatempe tre bone agas por Esperanto kaj ĉefe, ili ne nur membras, sed ankaŭ partoprenadas E-aranĝojn kaj helpas al Esperanto per sia laboremo. Inter ili mi devas laŭdi la sinjorinojn Elizabeth Diaz (kantas en Esperanto), Nataŝa Ŝandorová (kultura sekcio) kaj Janka Vizárová (financo).

Nuntempe ni preparas Internacian Reprezentan Vesperon de Esperanta Kulturo (IRVEK), kiu okazos 27 maj 2000, je 18h00 en Pola Instituto en Bratislava en la placo SNP 28. Per tiu kultura programo preparata en Esperanto ni volas prezenti al la vasta publiko, ke Esperanto kaj ĝia kulturo estas viva kaj uzebla.

Pavol Kascak

Pli ol 500 kursanoj

En Universitato Dankook en Seulo kaj Chonan (Koreio) ekfunkciis kurso de Esperanto kiel elektebla lernoobjekto. Docento estas Lee Jung-kee. En la unua semestro aliĝis 503 studentoj. 127 studentoj eklernis en Seulo – “Esperanto” (2 klasoj po 2 horoj) kaj “Esperanto kaj Internacia komunikado” (1 klaso po 2 horoj). 376 studentoj aliĝis en Chonan – “Esperanto” (1 klaso po 2 horoj) kaj “Esperanto kaj Internacia komunikado” (1 klaso po 2 horoj).

Lee Jung-kee

Filatelo: medalo en Brno

5–11 mar 2000 okazis en moravia urbo Brno Tutŝtata ekspozicio de poŝtmarkoj Brno 2000 kiun partoprenis pli ol 200 filatelistoj el 19 landoj. La ekspozicio okazis sub aŭspicioj de la urbestro d-ro Petr Duchon kaj de FEPA (Eŭropa Federacio de Filatelaj Asocioj) omaĝe al la 150a naskiĝdatreveno de la unua ĉeĥoslovaka prezidento T.G.Masaryk. Ĉiutage la ekspozicion vizitis pli ol mil personoj.

Sukcese ĝin partoprenis membro de E-sekcio de AĈF (Asocio de ĉeĥaj filatelistoj) Vladimir Vana per sia eksponaĵo Ĉapitroj el historio de Esperanto. Internacia ekspozicia ĵurio distingis ĝin per granda orumita medalo.

La ekspozicion sukcese partoprenis esperantisto d-ro Karel Ŝpaĉek, kies neesperanta eksponaĵo gajnis grandan arĝentan medalon.

Vladislav Hasala

L’ estonto de la lingvoj

Pli ol cent esperantistoj el Germanio, Luksemburgio, Svislando kaj Francio rendevuis 1–2 apr 2000 en la kultura E-Centro de Strasburgo okaze de la 47a Staĝo de parolata Esperanto “L’ estonto de la lingvoj”.

Claude Gacond lerte surŝultris seshoran konferencon: la temo kaj ties prezentanto kaptis la aŭskultantaron. Esperantistoj tre atentas, kiam temas pri ilia lingvo kaj ties disvolviĝo. La vico de renaskiĝoj post silentigo, forigo kaj malpermeso atestas la lingvan kaj celan taŭgecon de la internacia lingvo. Li ankaŭ prezentis sian elementan kurson por franclingvanoj utiliginta sperton de plurjardeka instruado.

JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo) trovis angulon en la prelegĉambro kaj etan tempospacon por demandkonkurso rilate al kanzonoj.

Ni frandis kantokoncerton de Môrice Benin. Ĝis tiu tago, li neniam kantis en Esperanto. Per vere homaranisma antaŭparolo li pruvis, ke li estas esperantisto antaŭ scipovi la lingvon. Lia klopodo kanti esperante estis varme aplaŭdata. Ĉeestis neesperantistoj. La favoremo de la kantisto al Esperanto iĝis plej trafa varbilo.

Venonta semajnfino de JEFO okazos 1–3 sep 2000 en Epinal, nord-orienta Francio. Ĝia temo estos sporto (kajako, velŝipo, biciklo, piedirado, banado k.a.). Petu informojn rete: philippe.rieunau@wanadoo.fr

Armand Hubert

Malgraŭ maloftaj elsendoj

(Interredaktore) La geaŭskultantaro de Radio Aŭstria Internacia (RAI) en 1999 honoris la E-programon per 10 mil 28 alskriboj. Tio estas kresko de 111% kompare al la jaro 1998, kaj 28,7% de la 34 mil 902 alskriboj venintaj al la tuta RAI dum 1999.

Germana Redakcio 12.437

Esperanto Redakcio 10.028

Angla Redakcio 6.563

Hispana Redakcio 3.120

Franca Redakcio 1.624

Araba Redakcio 1.130

Interreto grave rolis en atingo de tia granda sumo. Kvankam jam en 1998 ni ricevis la plejmultan retalskribon (1.224), la jaro 1999 alportis kreskon de 481% en tiu rilato, kiu sumis 7.117 erojn. Konsiderante la tutan retmesaĝkvanton de RAI kio estas 11.741, al la E-Redakcio venis 60,6%.

Tiom da korespondaĵoj ni ricevis malgraŭ tio, ke krom la germana, kiu havas la plej grandan disaŭdigtempon, ankaŭ la angla, franca kaj hispana lingvoj havas minimume 6-oble pli oftan elsendotempon ol Esperanto, pro ilia ĉiutaga plurfoja disradiado.

La fidelecon kaj subtenemon ankaŭ ĉi-foje dankas al ĉiuj geaŭskultantoj

Katinjo Fetes-Tosegi

Estro de la E-Redakcio

Vintraj Tagoj, kie boacoj vagadas...

18–19 mar 2000 okazis la tradiciaj Vintraj Tagoj de E-Asocio de Finnlando (EAF) en Rovaniemi. Krom kutimaj programeroj, prelegoj kaj jarkunvenoj de EAF kaj la finna instruista asocio, pro la norda lokiĝo oni diskutis pri regiona kunlaboro inter nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Ruslando.

Partoprenis ĉ. 40 personoj, el kiuj du norvegoj kaj unu ruslandano (krom du-tri ruslandaj turistoj, ne ĉeestintaj la aranĝon). Granda surprizo estis ĉeesto de Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA.

Post la malfermo sekvis diversaj prelegoj, i.a. de Pekka Valimaki pri gimnazia kurso en Enontekiö kaj partopreno en la projekto Interkulturo, prezento de internacia proverbaro far kompilinto Erkki Röntynen, kaj prezento de agado en Taivalkoski (norda Finnlando), kie en vilaĝo kun 300 loĝantoj ĉ. 15 personoj partoprenis kursojn lastatempe.

Prezidanto Jukka Laaksonen prezentis novan planon por informado, kiu celas aparte allogi gejunulojn al la movado, ĉar tute mankas subtridekjaruloj inter finnaj E-parolantoj. Ankaŭ la somere okazonta Kultura E-Festivalo en Helsinki espereble helpos restarigi junularan sekcion.

Alistrategie Osmo Buller pledis por varbado inter pliaĝuloj. Homoj vivas pli longe ol antaŭe, kaj amaso da bonedukitaj, daŭre agemaj kaj lernemaj homoj ĉiujare pensiiĝas. Multaj el tiuj interesiĝas pri vojaĝoj kaj internaciaj kontaktoj, kaj eble pli da ŝanco ni havas en tiu “merkato” ol inter la junuloj, li atentigis.

La konkludoj de la kunsido pri regiona kunlaboro en la nordo estis miksitaj. E-agado en la regiono estas aŭ loka (oni renkontiĝas en lokaj kluboj, faras kursojn) aŭ “tutmonda” (oni korespondas, retumas, vizitas kongresojn). Por ke regiona kunlaboro funkciu, estu sentata iu bezono por “meza nivelo”, kie oni povas profiti de kontaktoj en propra regiono, realigi ion, kio ne realigeblas loke aŭ internacie. Tiu bezono simple ne estas sentata, aŭ pli precize, pro la manko de homoj (10 en norda Norvegio, unu en norda Svedio, 10-20 en norda Finnlando kaj kelkaj en Murmansk) kaj la longaj distancoj neniu sentis realisma multe plivastigi la ĝeneralan kunlaboron. Tamen, estis konkretigitaj pluraj etskalaj projektoj kaj ellaborita rezolucio, kie oni priskribas la neceson de helpa lingvo en la regiono, proponas Esperanton en tiu rolo, kaj instigas esperantistojn renkontiĝi kadre de neesperantistaj aranĝoj, organizi E-kursojn dum tiaj aranĝoj kaj aliloke, helpi realigi turismajn rondvojaĝojn en la regiono kaj esperantigi plej gravajn turismajn tekstojn pri la regiono.

Dimanĉe ĉefa programero estis jarkunsido de EAF, kie konstateblis stabila bona laboro sen surprizoj aŭ gravaj malkonsentoj. La asocio havis en 1999 421 membrojn. En la agadplano por la jaro 2000 oni akcentas eksteran informadon kaj instruadon. Kiel prezidanto estis reelektita Jukka Laaksonen.

Bard Hekland

DMOZ: Esperanto sur la 19a loko

Kompanio Netscape havas retpaĝaron kun la nomo DMOZ, en kiu aperas ligiloj al ĉiulingvaj retpaĝoj (escepte de la angla).

Je 8 apr 2000 en DMOZ estis listigitaj 213.618 ligoj al 60 lingvoj. Tiutage Esperanto havis ĉi-paĝe 1.119 ligilojn – inter la lingvoj norvega (1.129) kaj dana (1.093). Per tio Esperanto okupas la 19an lokon.

Unualoke estas la pola kun 54.779 ligoj. Sekvas la germana (38.365), la hispana (31.511), la sveda (17.804) kaj la franca (17.625). La rusa estas en la 11a loko (2.652 ligoj).

Interalie, malpli da ligoj ol Esperanto en DMOZ havas la gravaj lingvoj bulgara, greka, turka kaj hungara.

La nombroj varias ĉiutage. Konsultu ĉe la adreso http://dmoz.org/World/

Darío Rodriguez

KURTE

12 apr en la debato de Eŭropa Parlamento pri la Europa Jaro de Lingvoj EPano Caudron (PSE) diris: “Dum mi favoras plurlingvismon, mi tamen bedaŭras, ke ni ne klopodas paralele evoluigi la instruadon de E-to. Tiu lingvo, kiu havas eŭropajn radikojn, estas facile lernebla, riĉa kaj nuancoplena. Kiel helplingvo, ĝi povas esti unu rimedo inter aliaj por faciligi komunikadon inter ĉiuj civitanoj de Eŭropo. Pro tio mi bedaŭras, ke oni ne mencias ĝin en tiu ĉi propono”. (David Ferguson)

Du tre popularaj ĵurnaloj, Yomiuri Shinbun (10.5 mln ekz.) k USA Today (2,5 mln ekz.), aperigis komence de la jaro artikolojn pri E-o. (Esperanto)

83 (13.25%) eŭroparlamentanoj diversgrade opinias ke E-to povas faciligi lingvan komunikadon en Eŭropa Unio; inter ili estas 12 el la 15 irlandaj EPanoj kaj 14 el la 25 belgaj, sed nur 1 el la 31 nederlandaj EPanoj. (Aŭstria Esperanto-Revuo)

Gvidata de Martí Guerrero i Cots la televida Canal 54 (Katalunio) prezentas kurson de E-to ĉiun duan semajnon ekde 2 mar 2000, kun ripeto en aliaj semajnotagoj. (KAE-Informilo)

Norvega E-Ligo decidis aliĝi al Abolicion 2000 – internacia kampanjo por atommalarmado, kiu havas 1455 aliĝintajn organizojn. (Norvega Esperantisto)

Prezidanto de Sindikato de Polaj Teatroj Kazimierz Kaczor en gratulletero al Jerzy Fornal, okaze de ties 45-jara aktorado, emfazis la meritojn kaj atingojn de Fornal en E-teatro. (Wydarzenia Esperanto Esperanto -Polska)

Fonduso Litovio-Italio subvenciis Litovan E-Asocion per 100 mil lidoj (25 mil USD) por eldoni librojn La serĉado de la perfekta lingvo (Umberto Eco) k Unuvoĉe tra la mondo (Lamberto Dini, pri Zamenhof) en la litova lingvo. (Litova Stelo)

Tribunalo Covasna (Rumanio) registris E-fondaĵon por infanoj Esperanto Esperanto -Ro; tiun agon aprobis la eduk-ministerio. (Bazaro)

Konata E-verkistino Zora Heide post kvar jardekoj, dum kiuj ŝi loĝis en Svedio, Danlando kaj Islando, denove ekloĝis en Zagrebo. (Tempo)

Fervojista sekcio de Ĉeĥa E-Asocio havas 139 membrojn, el kiuj 71 membras en IFEF. (Starto)

En Novjorko estas malfermita restoracio Esperanto ĉe Avenuo C kaj 9a Strato. (Esperanto)

En Nederlando, post 53 jaroj de regula aperado ĉesis la revuo Fervojisto kaj ekaperis jarkvarona nederlandlingva revuo Monditaal. (Esperanto)

Inter Eŭropo kaj Azio
La 32a Orienta Somera Esperantista Junulara Tendaro (OrSEJT-32) okazos 21-31 jul 2000 en Tomsk. La ĉeftemo de la tendaro estas “Inter Eŭropo kaj Azio”.

Tomsk (fondita en 1604) situas ĉ. 300 km nord-oriente de Novosibirsk, ĉe bordo de rivero Tomj. Tra Tomsk iris transsiberia vojo al la oriento de Rusa Imperio, kaj unu el ĉefaj okupiĝoj de tiamaj loĝantoj longe estis transportado de pasaĝeroj kaj varoj per veturiloj, tirataj de ĉevaloj.

Pro historia kaprico Transsiberia fervojo pasis iom pli sude (ĉ. 80 km), kaj eble pro tio Tomsk konservis sian historieskan karakteron kaj sian individuecon. Tamen ĝi ne similas al maljuna kaduka urbo, male, la urbo estas juna – estas kelkaj universitatoj, inter ili – Tomska ŝtata universitato (1888, la unua post Uralo), Tomska politeknika universitato (1898), medicina, pedagogia, radioteknika universitatoj, konstrua akademio k.a. Ĉiu naŭa loĝanto estas studento!

La programo

Ĉiumatene akurate okazos paroliga kurso, kiun ni konsilas al vi partopreni, ĉar tio helpos al vi eviti danĝerajn konfliktojn kun severa Verda Polico. Interalie, la Verda Polico avertas, ke la sola komuniklingvo dum la tendaro estos Esperanto!

Post ŝvita studado ne ignoru klasikajn E-am-uzaĵojn. Ĉu vi povas imagi E-tendaron sen “Kuru-kuru”, “Serĉado de trezoro”, “Neptunfesto”, “Fabelo”, “KGS”, “Tago de naskiĝintoj”, koncertoj kaj, ho ve, “Adiaŭa balo”? Ni ne povas. Ni estimas la etoson de tradiciaj E-tendaroj. Pro tio nepre okazos streĉa teama vivo, bedaŭrinde iom forgesita lastatempe.

Funkcios sekcioj por radioamatoroj, interlingvistikŝatantoj, bahaanoj, petveturantoj k.a. Oni diras, ke “De glora ĝis ridinda estas nur unu paŝo...”, tiun paŝon vi faros partoprenante konkursojn: seriozajn kaj ne tre. Provu vin en kreado de harmonio inter natura kaj homfarita belecoj en korp-art-konkurso. Ŝatantoj unuigi agrablan kaj utilan havos eblecon samtempe plezurigi siajn nazojn kaj sanigi ĉion ceteran, inkluzive de la animo, dum kurso de aroma terapio. Ŝancon revivigi kaj vigligi stagnintajn korpon kaj spiriton, sperti ereton de antikva kaj riĉa orienta kulturo donos al vi kurso de klasika hinda danco.

Tiujn, kiuj preferas streĉi sian cerbon anstataŭ muskolojn, atendas ronda tablo “E-klubo – ĉu sola formo de E-agado?”. Preparu viajn “por” kaj “kontraŭ”.

La programo ne limiĝos interne de ripozejo. Por dezirantoj estos organizita ekskurso en “Siberian Atenon” – Tomsk.

Talentuloj kaj geniuloj atentu: ni bezonas vin por kompletigi kaj variigi la programon.

Aliĝkotizoj

Ruslando kaj KSŜ (ruslandaj rubloj)

Aĝo ĝis 21.04 ĝis 21.06 surloke
Sub 16 jaroj 30 40 60
16-30 jaroj 40 60 90
Pli ol 30 jaroj 50 80 120

Aliaj landoj (usonaj dolaroj)

ĝis 21.04 ĝis 21.06 surloke
5 8 12

La alilandanoj petu informojn pri la pagmaniero. Privatajn invitilojn por eksterlandanoj ni povas aranĝi post aparta peto.

Kondiĉoj kaj prezoj

La tendaro pasos ĉe bordo de rivero Obj, ĉ. 60 km de Tomsk, en ripozejo de Siberia fiziko-teknika instituto. Ni speciale serĉis ripozejon, kie ni povu pagi aparte pro loĝado kaj manĝado. Eblas dormi en tendoj, en dometo sur-planke 8-10 lokoj, kaj en 4-loka ĉambro. Mastroj povas doni matracon kaj littukojn por ĉambroj. Estas negranda halo por vesperaj aranĝoj, boatoj, sportiloj.

Kondiĉoj Plena periodo Unu tago
Tendo 50 rubloj 7 rubloj
Amasloĝejo 150 rubloj 20 rubloj
4-lita ĉambro 300 rubloj 40 rubloj

Manĝado: tagmanĝo + vespermanĝo = 35 rub. Funkcios bufedo matene kaj vespere. Luado de boatoj: 5 rub/hore.

Prezoj povos altiĝi, precipe por la manĝado! La manĝadon ni devos pagi antaŭ unu monato!

Petu informojn pri la banka konto kaj aliaj send-manieroj ĉe la organiza komitato.

Adreso: RU-634055, Tomsk-55, a/k 2289

Rete: gbasov@hcei.tsc.ru

Telefono: (3822-258-966 (ofica de G.Basov)

Gennadij Basov

Distre en Niĵnij Novgorod

31 mar – 2 apr en Niĵnij Novgorod (440 km oriente de Moskvo) okazis distra renkontiĝo Strelka-2 kun partopreno de ĉ. 80 personoj. La celo estis konatigi freŝajn novulojn kaj lokan junularon kun Esperanto, tamen reale Esperanto estis nur “pasvorto” por kunveno de gaja kompanio. Okazis unuleciona elementa E-kurso, ĉio cetera estis ruslingva: intelektaj kaj rolaj ludoj, “ekspromtaj” spektakloj, kantado, ekskurso tra la urbo. Menciindas gustumado de lokaj bieroj.

Neforgeseblaj loĝkondiĉoj: 50-60 homoj en unu ĉambro surplanke en dormosakoj (ne al ĉiuj sufiĉis!) kaj unusola (t.e. unuloka) necesejo por ĉiuj.

Valentin Melnikov

Novaĵoj el Komia Respubliko

30 jan 2000 okazis refondo de E-Societo en Syktyvkar – la ĉefurbo de Komia Respubliko.

La laborplano de la refondita societo enhavas preparon de E-lernolibroj por komioj (inkluzive de du vortaroj kaj krestomatio), aperigon de artikoloj en gazetaro, publikigon de tradukoj kaj laŭeble eldonon de respublika E-ĵurnalo. Nun en Syktyvkar aktivas ĉ. dek esperantistoj.

Anatolo Sidorov

Ekzameno en Tiĥvin

Fine de marto en Tiĥvina E-klubo ekzameniĝis 7 anoj de elementa kurso de esperanto. Enmanigis atestojn kun poentoj “bone” kaj “perfekte” kursgvidanto M.Bronŝtejn. Li diris, ke ili dume ne fariĝis veraj esperantistoj, sed staras ĉe sojlo al lando Esperantujo kaj ĉiu devas decidi mem ĉu fari tiun lastan paŝon aŭ ne.

La paŝo estis farita, ĉar jam la unuan de aprilo klubanoj kunvenis por renkontiĝo kun vic-prezidanto de REU G.Kokolia, kiu vizitis nian klubon. Ekzistis serioza (se tia eblas la 1an de aprilo kaj dum ĉeesto de Garik) konversacio pri taskoj kaj planoj de nova gvidantaro de REU kaj kunlaboro de esperanto-kluboj.

Aleksandr Belov

Mondkongreso de PEN en Ruslando

Unuafoje en sia preskaŭ 80-jara historio PEN Club International kunvokis sian mondkongreson al Moskvo, por majo 2000.

La eta UN de la verkistaro (PEN egalas al Poets/poetoj, Essayists/eseistoj, Novelists/romanistoj), turnita al la principoj de translima kooperado sur la fundamento de esprimlibero, evidente ne povas havi facilajn rilatojn kun totalismaj reĝimoj. Interalie honoras PEN-Klubon, ke ĝi eksigis sian germanan (naziigitan) filion jam en julio 1933, dum Ligo de Nacioj mem ne kuraĝis fari la samon kun la Tria Regno (kiu libervole eksiĝis en novembro de tiu jaro).

Fondite en 1921 en Londono, PEN-Klubo estas unu el la malmultaj kulturaj neregistaraj organizoj pli maljunaj ol UN. Tio kaŭzas ke en ĝi kunvivas du animoj: la verkista klubo kaj la UN (aŭ Unesko)-agentejo. Fakte ne ekzistas Unesko-organismo kiu okupiĝas specife pri literaturo (nek pri muziko, nek pri teatro), kaj tiun taskon iel plenumas internaciaj asocioj, kiuj havas kontrakton kun la organizo en Parizo.

Necesas tuj rimarki, ke PEN ne estas bazita sur landa strukturo: ĝiaj centroj referencas al lingvoj, ĉar ili ne reprezentas ŝtatojn, ili reprezentas literaturojn. Tial la 10an de septembro 1993 estis akceptita ankaŭ esperanto-centro, kiu inkluzivas nur profesiulojn de la esperanto-verkado (ekzemple la redaktorojn reale vivtenatajn de sia peresperanta laboro), profesiulojn kiuj subskribis la Ĉarton de PEN. Ne ĉiuj en Esperantio konsentas pri tiuj principoj (ja ne mankas eĉ antisemitoj inter ni); sekve ne ĉiuj estas facile akceptitaj en la Esperanta PEN, kiun prezidis István Nemere (1991–99) kaj William Auld ekde 1999.

La akcepto de nia centro en la sinon de la granda PEN-familio (ĉirkaŭ 130 centroj) signifis la oficialan agnoskon pri la literatura valoro de nia lingvo. Temas pri atingo komparebla al Bulonjo 1905, kiam pli ol 700 gazetartikoloj agnoskis ke esperanto vere funkcias kiel komunikilo. Ekde septembro 1993 la mondo konsentas ke ĝi funkcias ankaŭ kiel arta perilo.

Per tio neniu celas, ke PEN havu plian oficialan laborlingvon: la esperantistoj devas kontribui al la aktiveco de la organizo alimaniere, ol per primitiva propagando. Se vere oni volas ke PEN-Klubo adoptu esperanton apud la angla, franca kaj hispana, sufiĉas inviti regionan konferencon aŭ eĉ mondkongreson: tiam la lingvo de la organizanta centro aldoniĝas laŭstatute al tiuj tri.

Ene de PEN niaj verkistoj aktivas precipe en la komisiono pri lingvaj rajtoj kaj tradukado (Giorgio Silfer kaj Manuel de Seabra) kaj en la pac-komisiono (ankoraŭ Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski). Ili kontribuis interalie al la aprobo de la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj (Barcelono, 6an de junio 1996), kies tekston aperigis Literatura Foiro en aprilo kaj junio 2000. Tiu deklaracio unuafoje allasas sociologian perspektivon por la esperantistaro kiel lingva grupo, nome kiel kolektivo identigebla per idiomo senteritoria. Praktike, la mondo mem alvenas iom post iom al la samaj konkludoj de la raŭmismo.

La milito en Ĉeĉenio metis la rusan PEN-centron en delikatan pozicion. Sed tio ne malhelpas, ke ĝi estu kohera kun la principoj de la Ĉarto. La 5an de decembro 1999 ĝi dissendis la sekvan alvokon:

“La verkistoj de Ruslando, unuiĝintaj sub la aŭspicio de la rusa centro de PEN-Klubo Internacia, estas koncernataj de la militevoluo en Ĉeĉenio, kiu iĝas minaco ne nur por la civiluloj en Grozno sed ankaŭ por la nacia sekureco de Ruslando. La ultimato anoncita al virinoj, infanoj kaj maljunuloj de la ĉeĉena ĉefurbo igas ilin ostaĝoj kaj de la terorismaj kaj de la federalaj fortoj. Estas tre malagrable kompreni, ke en tia situacio la rusaj aŭtoritatoj estas uzontaj la samajn metodojn de la teroristoj. Ni tre bone konscias, kiel malfacile estas malligi la plektitan ĉeĉenan nodon, sed ĉiukaze senkulpaj homoj ne iĝu viktimoj de la alprenitaj decidoj. Ni tute malakceptas la principon “neniu milito estas sen viktimoj”, deklaritan de la armeo kiel pravigon pri kruelaj rimedoj.”

La starpunkton de la ruslingvaj gekolegoj subtenis la internacia estraro, per letero de la PEN-prezidanto, Homero Arijis (el Meksiko), la 10an de februaro 2000.

Pri la rezultoj de la moskva mondkongreso, kaj pri PEN-Klubo ĝenerale, vi povas legi en Literatura Foiro, la organo de Esperanta PEN-Centro (establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito).

Giorgio Silfer

La supra foto, farita en Bratislavo je la 13a Internacia Literatura Forumo (1994) montras tri membrojn de la Esperanta PEN-Centro Judit Felszeghy, Giorgio Silfer kaj István Nemere. Nun la Centro havas 23 membrojn. (Foto de A.K.)

UEA: la membraro plu falas

Laŭ informo de la Centra Oficejo de UEA (CO), ankaŭ en 1999, por la 13a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7 mil individuajn membrojn (IM), nome 7074 en 119 landoj – je 286 malpli ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj (AM), kaj la suma membronombro de UEA sekve falis per 1002 membroj.

La statistiko reprezentas la staton je 12 apr 2000, kaj post la traktado de malfrukotizintoj la falo verŝajne estos iomete malpli granda, sed certe la membronombro unuafoje dum la lastaj jardekoj estas sub 20 mil.

jaro AM IM sume

1987 36351 7291 43642

1988 35945 7203 43148

1989 32474 7355 39829

1990 25224 7645 32869

1991 19146 8071 27217

1992 18808 7783 26591

1993 16041 7272 23313

1994 14495 7018 21513

1995 13808 7237 21045

1996 13314 7284 20598

1997 13035 7122 20157

1998 12812 7360 20172

1999 12096 7074 19170

La falo de IM okazis ĉefe pro la malpli granda UK en Berlino kompare kun Montpeliero. Sed, ekzemple, en Ruslando la malmultiĝo de la UEAanoj (-58) okazis ankaŭ pro la katastrofa falo de la rublo – la rubla ekvivalento de la kotizoj por UEA kaj UK kreskis kvaroble, dum la salajroj apenaŭ altiĝis. La plej pozitivan evoluon de la individua membraro registris Brazilo kaj Svedio, en kiuj okazis kresko de respektive 41 kaj 27.

IM de UEA en 1999 (1998)

Francio 686 (894)

Germanio 587 (602)

Brazilo 552 (511)

Japanio 409 (415)

USA 389 (400)

Nederlando 349 (356)

Svedio 255 (226)

Italio 253 (259)

Finnlando 234 (246)

Britio 230 (229)

Hispanio 190 (190)

AM de UEA en 1999 (1998)

Germanio 1079 (1017)

Japanio 1062 (1048)

Ĉinio 963 (970)

Italio 895 (860)

Svedio 686 (766)

Britio 510 (580)

Belgio 504 (505)

USA 429 (480)

Pollando 330 (240)

Hispanio 329 (320)

La nombro de AMoj (membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA) ŝajne atingis la nadiron, kaj laŭ CO jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por AMoj. La ĝisnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare.

Probable la Tel-Aviva UK estos iomete pli granda ol la Adelaida (1997), kaj tio premisas plian falon de IM. Sed la rezulto dependas ankaŭ de la aŭtuna aliĝado al Zagrebo – eble oni elektos kotizi samtempe por la Zagreba UK kaj por UEA-2000, kaj tio retenos la individuan membraron super sep mil membroj. Almenaŭ tiel agos iuj el ruslandanoj, kiuj iros al Kroatio.

Aleksander Korĵenkov

Ĉiu ruslanda esperantisto povas aliĝi al UEA ĉe Halina Gorecka (620077, Jekaterinburg-77, ab.ja. 67) laŭ favora kategorio B.

Membro kun Gvidlibro 4 EUR

Membro kun Jarlibro 10 EUR

Membro-Abonanto 24 EUR

Moskvanoj pagu al Oksana Kostousova, tel: 4987212.

Kiom da ni inter 100 milionoj?

La Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la jaron 2000 Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Okaze de la 50a datreveno de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1998 grupo da Nobel-pacpremiitoj, i.a. Miĥail Gorbaĉov, Nelson Mandela kaj Ŝimon Peres, projektis tekston de Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto.

Unesko lanĉis amasmovadon por diskonigi Manifeston 2000 kaj por kolekti apogajn subskribojn por ĝi. Ĉiu subskribo estos persona sindevontigo realigi la celojn de Manifesto 2000 “en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia regiono”. La subskriboj estos transdonitaj al la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2000 kiel esprimo de la monda civila socio por paco kaj senperforto. La celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj.

UEA, kies ĉi-jara kongreso en Tel-Avivo estas agnoskita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, alvokas al ĉiuj esperantistoj, ke ili konatiĝu kun Manifesto 2000 kaj subskribu ĝin, kaj ke ili diskonigu ĝin kaj kolektu por ĝi subskribojn kiel eble plej vaste en sia propra vivmedio, inter esperantistoj kaj ĉiuj aliaj.

Oni povas subskribi pere de Interreto www.uea.org/2000.html aŭ per la Esperanta faldfolio eldonita de UEA kunlabore kun Unesko. La faldfolio enhavas la tekston de Manifesto 2000 kaj kuponon por la subskribo. Ĝi estos dissendita kun n-ro 3/2000 de la revuo Esperanto, sed Esperantaj asocioj, kluboj, gazetoj, organizantoj de eventoj, kaj unuopuloj povas peti ekstrajn ekzemplerojn de la Centra Oficejo de UEA, indikante la kvanton.

Manifesto 2000 por kulturo de paco kaj senperforto

Konsciante pri mia parto de respondeco antaŭ la estonteco de la homaro, kaj tute aparte antaŭ la hodiaŭaj kaj morgaŭaj infanoj, mi devontigas min en mia ĉiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia loĝ-loko:

– respekti la vivon kaj la dignon de ĉiu homo sen diskriminacio aŭ sen antaŭjuĝoj;

– praktiki aktivan senperforton, rezignante pri perforto en ĉiuj ĝiaj formoj: fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriĉaj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj;

– kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpuŝadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon;

– defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan malsamecon, ĉiam favorante aŭskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj;

– favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de ĉiuj vivo-formoj kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo;

– kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaŭ de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj formoj de solidareco.

GK UEA

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Kvara parto de la eseo de Walter Zelazny

La lasta parto. Legu en nia retpaĝaro la unuan, duan kaj trian partojn

Min ne tre koncernas la “fina venko”, se paroli vere

Se en la pionira periodo de la Esperanto la plej moda aktivado estis plibonigi la lingvon (reformismo), nun venas stranga modo plibonigi ideologiojn. En Esperanto (1998: 7-8) Mark Fettes skribis, ke li faris enketon, je kiu respondis okcento da demanditoj. Fettes diras, ke plimulto da ili “atribuis elstaran prioritaton al la eksteraj rilatoj de UEA”. Poste ni ekscias, ke “post sesjara okupiĝo pri tiuj rilatoj, mi eĉ pli aprezas kaj dividas tiun sintenon”. Kaj poste sekvas vortoj, kiujn mi jam ne povas kompreni:

En la internacia ĥorego, la voĉo de UEA agordiĝas al io malofta: al pozitiva socia fakto.

Kiu povus vicigi pozitivajn sociajn faktojn? En la sociaj sciencoj ekzistas koncepto pri la sociaj faktoj, sed sen iu ajn morala (aksiologia) valoro. Kio estas pozitiva al unuj estas malpozitiva al aliaj. Nur religiaj sistemoj kaj ideologioj diras, kio estas bona kaj malbona.

Sociologoj ne diras, kio estas bona aŭ malbona. Ĉu s-ro Fettes ne tro rapidis kun la konkludoj, ke “UEA, kontraste, reprezentas funkciantan sistemon de homa interkompreno, jam malfermitan al ĉiuj kiuj volas ĝin sperti”? Ĉu tio signifas, ke jam 20 mil UEAanoj spertas “funkciantan sistemon de homa interkompreno”? Sed pro kio ne volas sperti ĝin ceteraj kelkaj miliardoj da homoj? Kaj pro kio mi, Walter Zelazny, kiu scipovas Esperanton kaj scias iom pri la movado, ties kulturo, literaturo, ideologio, pro kio mi ne volas konsenti kun s-ro Fettes? Ĉu mi estas tiom malica, aŭ mi simple alimaniere analizas nian socion kaj la mondan socion? Ĉu mi rajtas al tio aŭ ne?

Ĉiam mi timis ideologojn, kiuj konas la pozitivan socian fakton, ĉar ekde sia ekrego ili devigas akcepti sian pozitivan socian fakton – tio estas unu el la fundamentaj konkludoj de sociaj sciencoj, kiuj avertas kontraŭ tiuj sociaj solvoj kaj iliaj profetoj. Ankaŭ mi povus prepari sociologian enketon je kiu respondos okcento de respondintoj, sed ili konkludos kiel William Auld: “min ne tre koncernas la fina venko, se paroli vere”.

Tio estas tre simpla afero, kaj sufiĉas iom scii pri la soci-teknikoj esplori la opinion por havi tian rezulton. Pro tio sociologiaj esploroj devas esti kompleksaj, teorie kaj praktike ellaboritaj, preparitaj fare de specialistoj, kaj metitaj por la kritiko al alia grupo de specialistoj kune kun la publika diskuto.

Esperanta populismo aŭ la diabla cirko

Opinio de iuj esperantistoj ne estas sociologia studo pri la Movado. La studo devas havi teoriajn premisojn, do tion kion ni volas scii. La teoriaj studoj ne demandas esperantistojn, ĉu ili preferas esti ruĝaj aŭ mortaj aŭ ĉu ili atribuos elstaran prioritaton al la eksteraj rilatoj de UEA. Tio estas enketado pri opinioj. La sociologia studo respondas aŭ ne je hipotezaj modeloj de la socio, respektive movado.

Por ekscii tion la enketado devus havi milojn da demandoj. Pro tio la arto bone sociologii estas limigi la nombron de la demandoj, sed ne limigi la nombron de la respondoj, kaj aldone, ĝi devas sin apogi ĉefe sur la jam ekzistantaj dokumentoj, arĥivoj, intervjuoj ktp... Sed tio estas bazo de la esploro. Ni bone scias, kion politikistoj pensas pri opinioj, ili simple neglektas ilin. Kaj ni scias, ke ili pravas. Ja estas bezonataj kaj la opinioj kaj la profundaj studoj. Saĝaj strategoj eltiras konkludojn el bonaj studoj kaj opinion ili lasas al plebo. Ili apogas sin je sciencistoj, sed ne kunlaboras kun sciencistoj. Sciencisto devas esti sendependa, kiel intelektulo.

Laŭ mia hipotezo, sur la pinto de la oficiala Movado estas ĉirkaŭ 50 personoj, kiuj ligis sian psikologian lukson kun financa lukso kaj ĉion ĉi kun Esperanto. Esperanto donas al ili la socian prestiĝon.

Ĉio estas relativa, sed estrarano de UEA almenaŭ unu fojon jare sidos apud diplomatoj, ministroj kaj aliaj gravuloj antaŭ 3000 esperantistoj. Li estas tiam en paradizo. Por tiu momento valoras vivi kaj peni (aŭ ŝajnigi penon) dum la tuta jaro. 3000 esperantistaj plebanoj ĝuos tiun atmosferon kaj ĉiuj estos kontentaj.

Ili ĉiuj produktas neniun intelektan laboron, tamen ili regas. Ili esperantumadas, ili gvidas la oficialan Movadon. Ili donas al la movado la plej facilan esperon. La populistan! Ili trovas respondon al ĉiuj mondaj problemoj per Esperanto. Se homoj estas malriĉaj, ili lernu Esperanton; se estas militoj, oni enkonduku Esperanton; se homoj malsanas, ili kuracu sin per Esperanto. Ĉiuj eblaj scenaroj de la socia vivo trovas solvon per Esperanto. Ĉu vi volas pruvon?

Multaj aliaj volas reformi la politikon aŭ socian ordon, sed ne proponas ion kio ŝanĝas la vivrealon de nuntempuloj: UEA kontraste ... (M.Fettes, samloke).

Jen la klasika ekzemplo de la populismo.

Oni devas esti absolute naiva por kontraŭstarigi UEA-on al ĉiuj, kiuj “volas reformi la politikon aŭ socian ordon”. Kia manko de modesteco, bona gusto, eble eĉ eduko. Kaj tiuj konstatoj koncernas ekzemple ankaŭ la mondfaman lingviston Jan Baudouin de Courtenay (ne gravas kio li estis, gravas ke li ne estis finvenkisto) kaj poeton Julian Tuwim.

Mi volus scii, kion fari por ke el la Movado ne foriru tiaj homoj. Mi rimarkis, ke eble 99% da varbitoj post ioma tempo komprenas ke la Fina Venko estas iluzio kaj foriras de la Movado. Ili ne scios, ke la Movado enhavis ne nur noblajn kartojn, sed ankaŭ makulitajn de tiuj kiuj pretis kunlabori kun faŝistoj aŭ stalinistoj por savi nian Lingvon. Tian savon nia Lingvo ne bezonas, ĉar oni ĝin mortigas kune kun la plej fidelaj esperantistoj, kaj ne kolaborantoj. Ili gvidas la Movadon al memmortigo, sed poste ŝanĝas haŭton kaj funkcias en la nova politika ordo.

Sed ankaŭ en la paca periodo kiam naskiĝas nova penso en Esperantio, ekzemple kiel PSEK kaj PEA en 1985, la Movado estas preta utiligi la polican forton por fari la ordon. Kiu memoras pri tio, kiu tiris konkludojn.

Lapenna kaj la plebo

Oni povas riproĉi multon al Ivo Lapenna pro la aŭtokrateco, sed ne la trompon de la morala sinteno. Li gvidis la movadon en la periodo, kiam antaŭ ĉiuj socioj estis ebla nur elekto inter la stalinismo kaj makartismo. Nur en tiu senco oni devas kompreni la koncepton de la neŭtraleco de Lapenna. Se iuj tiras aliajn konkludojn ili nenion komprenis.

Ĉu okazis puĉo? De la sociologia vidpunkto problemo estas pli komplika ol de la formala, jura. Se jure kalkuli la voĉojn, al Lapenna mankis iomete. Sed unue oni devas klare diri, ke ne ĉiuj komitatanoj el la “socialismaj” landoj estis demokratie elektitaj. En la praktiko kelkaj elektis sin mem. Pravigitaj per proceduroj nekontroleblaj de UEA, ekde la kunsido de la Komitato ili jam estis demokratoj. Sed ankaŭ tion ni lasu.

Tiutempe la movado sentis tro streĉan moralan disciplinon ene de UEA kaj ĉefe tion sentis proprahaŭte la oficistoj de UEA. La ĉefo petis pli, kaj ili ne ĉiam komprenis, kion kaj kiucele li petas. En la periodo de la hamburgaj eventoj (1974) pli kaj pli foriradis la divido je la mondo unuflanke stalinisma aliflanke makartisma. La Vjetnama milito ŝanĝis en Usono rilaton al komunismo: se iuj volis esti komunistoj, ili estu. Moskvo komprenis, ke ekzistas baroj eksporti la revolucion, ĝi tro kostas, do se usonaj aŭ francaj laboristoj volas resti sub la ekspluatado de kapitalistoj, ili restu.

La plebo eniras salonojn kaj TEI (Tradicia Esperanto-Ideologio) finfine bone fartas.

Homo de la digna konduto, premita per la morala rigoro, sciencisto kaj stratego, batalanto kontraŭ faŝismo, stalinismo kaj makartismo, homo de la interna disciplino... jam en la sepdekaj jaroj ŝajnis eksmoda.

Lapenna foriris. Oni bezonis novan vizaĝon, prefere pli junan, kial ne usonan, kial ne profesoran, saman kiel Lapenna, sed pli bonan. En la sepdekaj jaroj oni forgesis pri faŝismo kaj komunismo. La nova generacio ne spertis militon. Okcidente konstante kreskas la vivnivelo, ĝi pliboniĝas ankaŭ en la “socialismaj” landoj dank’ al okcidentaj pruntoj. Komenciĝis paradizo eĉ en UEA. La plebo bezonas sian reprezentanton. Komenciĝis en UEA lapennismo sen Lapenna. La novaj estroj diris: certe Lapenna en certa tempo pravis, sed ni faros pli bone. Kaj faris. Sed tio estas same kiel vodko sen alkoholo aŭ virtuala seksumado. Sen firma aŭtoritato morala, scienca, politika, kultura ni nomu tiaman esperantan periodon la tempo de la esperanta plebo.

La fama malstreĉigo de la monda politika situacio malfermis pordon al la orienta Eŭropo ankaŭ por esperantistoj. La plej bona tipo estis la okcidenta esperantisto en la malfermitaj salonoj de la orienta Eŭropo, al kiu statistika orientano havis fermitajn pordojn. Sed ĉiuj estis kontentaj. La oficistoj de UEA komencis sian oran periodon. Kaj ab ovo, la plebon oni petis varbi, propagandi... La intelektuloj fariĝis politikistoj, kaj dum la plebo varbis kaj propagandis, ili eniradis la salonojn de la granda mondo. Malfermiĝis kabinetoj de plej altaj ŝtataj funkciuloj, ju pli oriente, des pli alte. Sed en tiu tempo oni proponis neniun novan strategion, neniun novan penson. Oni cenzuris pli ol Lapenna, la organo ne publikigis opiniojn, diskutojn, ĉio estis klara. Ili uzis la politikan policon por prepari la UK-on en Varsovio (1987), mensogis sur ĉiu paŝo.

Ne mirindas, ke en tiu periodo aperis multaj ekstermovadaj iniciatoj kaj ĝuste intelekte ili estis la plej danĝeraj por UEA (ne por komunismo). Oni ne povis plu toleri tiun bufonadon. UEA reagis. La malamiko n-ro Unu Lapenna malaperis, sed aperis novaj hidroj, inter ili la raŭmistoj kaj PSEK. Komenciĝas batalo kontraŭ ili. Malnovaj metodoj, prisilento, cenzurado kaj mensogo.

Nuna nova generacio feliĉe scipovas rimarki kaj paroli, ĉar prisilento, cenzuro kaj mensogo malaperadas. Mi ne konas s-ron Sikosek, sed mi lin citu, li bone komprenis la movadan atmosferon de tiu epoko, en kiu oni volis trovi alternativon al la tradicia movado, al lapennismo sen Lapenna:

Interesa signo estas ankaŭ la netoleremo kontraŭ herezoj. Bela ekzemplo: la “kontraŭ-raŭmismo” de UEA-prezidinto Tonkin ... Tio estas la plej akra riproĉo kiun TEI-ano povas eldiri: “Raŭmistoj ne volas disvastigi Esperanton”. Fakte, la Manifesto de Raŭmo eksplicite jesas disvastigon ... Sed skeptikon kontraŭ la “fina venko” – tian blasfemon – TEI-ano eble pardonus al neesperantisto, sed ne al “batalanto el la propra tendaro”. (Esperanto. 1996: 7–8)

La komunismo falis kaj la ludo finiĝis. Restis la salono en Nov-Jorko. Intertempe kun la helpo de tiama UEA oni sukcesis detrui tutan generacion de la esperantaj studentoj de dekkelkaj polaj universitatoj, kiuj PSEK-umadis, kiuj kune kun la epoko de Solidareco prenis povon en PEA. Kaj poste oni demandas pro kio la Movado stagnas, pro kio homoj kabeas? Kaj denove varbi, propagandi...

Konklude

Esperantio ne havas inteligencion, do strebado al sendependa libera penso estas vana en Esperantio, ĉar kie regas blinda ideologio tie ne trovas lokon la libera penso, kiu ĉiam estis la motoro de la historio, scienco kaj arto. La intelektaj debatoj ne okazas, kaj se jes aŭ tuta plebo diskutas pri ĉio ajn (finfine ili pagis kotizon, do ili rajtas) kaj post la diskutado, de kiu ne eblas eltiri konkludojn, la oficistoj decidas.

Kompreneble oni faras esplorojn de la oficiala Movado. Estis tuta debato teoria pri la sociologio lanĉita de PSEK kaj PEA (ĝis kiam oni ne balais la tutan junan PEA-stabon antaŭ la Jubilea UK). Mi ne volas tute neglekti la faritajn seriozajn studojn, kaj mi certigas ĉiujn esploristojn, ke mi konas iliajn kontribuojn. Ŝajnas al mi, ke ili ne superas la nivelon de la ekscio pri certaj opinioj de certaj esperantistoj. Ne estas ilia kulpo, ĉar tio ne estas laboro por unu sola homo. Mankas kompleksa programo, kiun povus prilabori nur stabo de specialistoj.

Politikaj partioj, ekonomiaj entreprenoj, kulturaj establoj apogas sin je ekspertizoj kaj kontraŭekspertizoj por fiksi strategion. Bedaŭrinde ne en Esperantio.

Kio okazus, se la esploroj montrus, ke la tradicia varbado havas neniun sencon, ĉar la varbitoj rapide foriras el la oficiala Movado? En la kazo de “Projekto de analizo n-ro 1” laŭ mia provizora kalkulo, oni devus elspezi el la buĝeto de UEA (ĉar UEA monopoligas esperantistan monon!) minimume kvin mil dolarojn.

Sed la esperanta plebo kaj ties ĉefoj opinios, ke tio estas forĵeto de la mono en rubujon, kaj poste oni decidos forĵeti tiun monon en alian rubujon, kun pli nobla preteksto, ekzemple por la Tria Mondo. (Ne gravas, ke tio donos neniun rezulton. Tio trankviligos niajn korojn: ni elspezis por la Nobla Celo kaj ne por stultaj esploroj.) Sed se mi diros, ke mi estas por la Tria Mondo, kondiĉe ke CO UEA troviĝu en Lomé, oni prenos min por psiĥe neekvilibrita homo. Do Esperanto al Togolando jes, sed ne CO. Kial? Ili diros: Kion fari, ni scias pli bone ol ekspertoj, estas ni kiuj varbas, ne ekspertoj.

Sed kio okazus, se la rezulto de la esploroj montrus, ke la ĉefa rezono esti por Esperanto estas ĝuste ties kulturo? Valoro en si mem. Tiam ni scius kiucele peti monon de la esperantistaro, kaj kiel elspezi la monon. Poste oni malfermu la debaton pri la valoro de Esperanto por respondi la demandon: ĉu ni estas politika-ideologia Movado (la manifesto de Prago) aŭ kultura movado, kiu rajtas al sia loko en la homara socio?

Se ni estas politika-ideologia movado, tiam dekomence la afero estas fuŝita. Oni ne povas diri A... sen fini alfabeton. Tiam la esperantaj radikaluloj pravas. Se ni estas la kultura movado, tiam la raŭmistoj pravas. En tiu perspektivo la nuntempa UEA estas nur internacia klubo de homoj, kiuj pagas kotizon, elektas sian prezidanton, metas monon al la kluba banko, UK-umas kaj vivas per la iluzioj, ke UEA ŝanĝos la vivrealon de nuntempuloj.

Ĉu kelkdeko da esperantaj intelektuloj ne estas la lastaj esperantistoj en la historio de la homaro? Se jes, cetero apartenas al la plebo. Kun la konataj rezultoj, al la Fina Venko. Intertempe mi tamen donas al malsata panon, al malsana kuracilon, poste mi karesos mian katon kaj mi legos tiun poemon:

Eĉ se iam jena tempo venos

post jarmiloj, kaj post miliardo,

tiam ree homon batos homo,

sed li batos lin en via nomo

– ankaŭ kun la stelo sur standardo...

esperante, ke antaŭ la Fina Venko, PIV trovos pli ĝustan difinon de la esperanta inteligencio.

Walter Zelazny

Fine! Mi komprenis la raŭmismon!

Plej ofte pri la raŭmismo parolas Giorgio Silfer, kiu kvazaŭ monopoligus interpretadon de ĝi. Eĉ se li pravas (kvankam neniu monopolo estas senrezerve prava), liaj belstilaj klarigoj pri la afero restas kompreneblaj ne por ĉiuj – verŝajne, ĉar la aferoj memkompreneblaj por li mem, ne same kompreneblas por neinicitoj. Bone klarigi, kio ĝi estas, devas alia(j) homo(j), por ke ĉiu laiko decidu ĉu aliĝi al la sketo kaj ĉu ĝi ĝenerale estas bezonata.

Walter Zelazny, unu el la ideologoj de la raŭmismo, kaj samtempe ne blinda disĉiplo de Silfer, finfine sukcesis en La Ondo de Esperantotiel priskribi la ismon, ke ĉiu ordinara esperantisto povu kompreni kio ĝi estas. Do, la ĉefa ideo estas formulita tre simple:

Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio.

Kaj de tiu vidpunkto la raŭmistoj kritikas (ĝis plena neo) la tradician (“finvenkisman”) E-movadon kaj ties instituciojn – unuavice UEA. Kaj tio estas klarigata tiel, ke tiu tradicia E-movado estas taŭga por “plebo”, kaj ili, raŭmistoj, estas ja “inteligencio” inter esperantistoj.

Certe, la lasta aserto estas tro forta kaj iom ofenda por malsamopiniuloj. Mi, ekzemple, aroge opinias min inteligentulo, kaj pro tio ke forte kredas ke sen strebo al la Fina Venko (ĝuste tiel, majuskle), sendepende de tio ĉu kaj en kia formo ĝi efektivigeblas, la lingvo esperanto kaj E-komunumo estas bezonata por neniu kaj tute ne vivkapabla, malgraŭ ajnaj kulturaj valoroj. Laŭ mia opinio, en Esperantio ĝenerale ne ekzistas plebo, kaj la ĉefa trajto de la verda popolo estas, ke ĝi plene konsistas el, almenaŭ potencialaj, inteligentuloj. Tiurilate, malgraŭ ĉiuj pravaj asertoj de la raŭmistoj, pro sia konduto ili ĉiuj aperas antaŭ la plejparto el la esperantistaro kiel simplaj snoboj.

Certaj asertoj kaj proponoj de Zelazny (pri tio, ke Esperanto estas pure Eŭropa fenomeno, ke ion bonan por Esperanto ĝenerale portos transmeto de la movadaj institucioj al la Orienta Eŭropo ktp.) estas nur ridindaj kaj delonge pruvitaj malveraj. La aliaj, kiel esplorprogramo de esperantista socio, estas nepre konsiderindaj.

Sed jen estas la afero: la ĉefa patoso de la raŭmisto estas ja tutegale kritiko de UEA! Se raŭmismo estus reale la sola vera strategio, por ties adeptoj la sorto de la “oficiala” movado estus tute egala... Des pli, ke ili ne volas rimarki, ke la reala praktiko de la tradicia movado estas ne malpli, se ne pli raŭmisma (en la senco de strebo progresigi E-kulturon, komunumon ktp.), ol de la raŭmismaj instancoj. Do, la raŭmistoj, kion pruvas tre klara artikolo de Zelazny, fakte estas ne pli ol marĝena – pro snobeco de la partoprenantoj – parto de la “tradicia” kaj “oficiala” Esperantio!

Nikolao Gudskov (Ruslando)

UEA: fascine diversa homgrupo

Mi detale legis la unuan parton de la eseo de Walter Zelazny en La Ondo, sed (kvankam admirante la stilon kaj pretendojn de la verko) poste laciĝis pro la supraĵa, nigra-blanka, pracela-raŭmista, oficiala-neoficiala, ktp-a dupolusa retoriko de la aŭtoro, kaj nur rapide trafoliumis la reston. Tipaj por la postmoderna epoko estas intelektuloj, kiuj preferas polemiki anstataŭ dialogi. Stimulaj ili eble estas (Derrida estas fama ekzemplo), sed samtempe kaj samkiale misgvidaj, aparte por la kondiĉoj de Esperantujo, kies ekzisto kaj estonteco dependas de dialogado.

Mi ankaŭ sentas ian kompaton por homoj, kiuj interpretas ĉion movadecan kiel provon “konkeri” aliajn, trudi Esperanton aŭ ideologion kontraŭ la volo de la ceteraj homoj. Kian angoran bildon pri la mondo ili devas posedi por povi tiel reagi – ekzemple al la Manifesto de Prago (kiu nenie deskribas la internan kulturon de Esperanto aŭ postulas, ke ĉiuj konsideru sin movadanoj), aŭ al la novaj provoj trovi radikojn por Esperanto en diversaj islamaj socioj (kompreneble tiaj radikoj jam ekzistas delonge en Irano kaj Pakistano, sed kial kompliki la bildon per faktoj?).

Mi mem estas intelektulo, laŭ ĉiuj kriterioj. Mi ne sentas min elkludita el UEA, a.k.k. la Oficiala Movado; mi vidas en ĝi fascine diversan homgrupon, kiu daŭrigas valoregan kulturan kaj organizan tradicion, kompreneble kun multaj misoj kaj mankoj, kiel ĉio efektiva (ne nur surpapera).

Tiuj homoj kaj tiu tradicio pli profitos el mia kunlaboro (kaj deinterna kritikado), ol el deekstera kritikado kiu baziĝas sur trosimpligoj.

Mark Fettes (Kanado)

Suferantaj legantoj

Mi tute konsentas kun Darío Rodriguez (“Ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo”. LOdE. 2000:3).

Mi ofte intencis skribi al la redaktoro kaj plendi pri la malŝparo de papero kaj mia tempo per longaj artikoloj pri la konstitucio de E-Civito. Mi tute ne komprenas, kial inteligentaj homoj ludas tiajn stultajn ludojn. La movado sufokiĝas de manko de homoj pretaj uzi siajn homfortojn por propagandi kaj varbi.

Ĉi tiaj aferoj estas ege tedaj por la plimulto, eĉ forpelas homojn kiuj pensus: “Mi ne volas resti ano de tia idiota societo”. Tamen, mia plendo ne estas ĉefe kontraŭ la ludantoj en la Esperanta Civito – se ili volas konstrui kastelojn en la ĉielo, ili rajtas, sed kara redaktoro, pensu pri viaj suferantaj legantoj!

Eric Walker (Britio)

Mi ne estas sola

Dankon al la redakcia teamo pro la aperigita opinio de Darío Rodriguez pri la Civito (LOdE. 2000: 3). Mi sentas, ke mi ne estas sola. Mi timis ke la civitanoj la Ondon tute “hokis” (per HeKo).

Nikolaj Batyrev

(Udmurtio, Ruslando)

Absurdaj kaj danĝeraj planoj

En Tribuno de LOdE (2000: 3) mi legis la ensendaĵon de Darío Rodriguez Ne plu okupiĝu pri tia absurdaĵo. Mi ĝojas, ke li skribis tion, ĉar mi tute samopinias. LOdE malagrable surprizis min, publikigante la absurdajn kaj danĝerajn planojn de LF-koop. Cetere la influo de LF-koop en LOdE estas por mi tro granda por daŭrigi mian abonon post la jaro 2000.

Rejna de Jong (Nederlando)

Kun granda intereso

Mi dankas al vi pro la sendita numero 12/1999 de La Ondo de Esperanto. Pro la fakto, ke mi estas emerita kaj devas ŝpari mian monon, mi ne povas aboni al via bona eldonaĵo. Sed mi havas favoron peti al vi.

Kun granda intereso mi legis la artikolon, Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, parto 1a. La finota parto estis planata por la numero de januaro 2000 kaj mi treege deziras legi tiun numeron.

Ĉu vi povus sendi al mi nur la numeron por januaro 2000? Tre plaĉus al mi se vi havus la afablecon respondi al mi pri via decido.

Cornelius J.McKown (Usono)

Ĉu Ruslando pereas en barbareca mezepoko?

Mi volonte deziras ricevi vian gazeton ankaŭ estonte, kvankam mi devas diri, ke malgraŭ ke mi legas ĝin kun scivolemo kaj malkovras en ĝi interesajn artikolojn, ŝajnas al mi ofte, ke en via gazeto ne respeguliĝas la objektiva situacio.

Laŭ la ordinaraj informoj, kiujn ni ricevas en Svislando, ŝajnas ke la plejmulto de viaj samlandanoj travivas bedaŭrinde nuntempe ege malhelan epokon: socie, ekonomie kaj por ne paroli pri la abomenaj militoj kaj ekologiaj katastrofoj. Ŝajnas, ke la tuta lando pereas en barbareca mezepoko.

Nun, estas imageble, ke ankaŭ la rusaj esperantistoj estas rekte konfrontitaj kun tiaj malagrablaĵoj kaj tutcerte havas neceson aŭdigi siajn voĉojn pri tiaj aspektoj. Sed nur tre malofte oni legas ion pri ili en viaj paĝoj. Do, tiel ni venas al konstato ke: aŭ la priskriboj de Ruslando estas troigitaj de niaj amaskomunikiloj kaj ĉio estas en ordo en via lando, aŭ la respondeculoj de La Ondo de Esperanto estas ornamitaj per rozkoloraj okulvitroj?

Mi konscias ankaŭ, ke kritiki estas pli facile ol kunlabori kaj kutime la redaktoroj estas konataj viktimoj de furiozaj legantoj kaj pro tio, malgraŭ miaj supraj skribitaj linioj, daŭrigu trankvile vian laboron tiel kiel al vi eblas, ĉar sen vi ne aperos la tradicie riĉa Ondo.

Carlo Nicolodi (Svislando)

Tolstoj, italo kaj Esperanto

Mi estas via abonanto, kaj en La Ondo de Esperanto mi legis artikoleton okaze de la Tago de la Urbo en Moskvo, kiu malkaŝis al mi la ekziston de E-klubo en Moskvo kun titolnomo Leono Nikolaido Tolstoj.

Mi estas ŝatanto de via granda verkisto L.N.Tolstoj. Bedaŭrinde mi ne konas la rusan lingvon, tial mi legis liajn verkojn en la itala, sed koninte la opinion de Tolstoj pri Esperanto mi mem eklernis Esperanton.

Mi deziras koni la adreson de E-klubo Lev Tolstoj por adresi al ĝi miajn petojn pri la granda verkisto.

Gianfranco Giorgi (Italio)

RESUREKTO

Fragmento el la aperonta romano de Lev Tolstoj
Parto 1
Ĉapitro II

La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara historio. Maslova estis filino de senedza kortlaboristino, kiu vivis kun sia patrino-stalistino en vilaĝo ĉe du fratinoj bienistinoj. Tiu fraŭlino naskis ĉiujare kaj, kiel ordinaras vilaĝe, oni baptis infanon, kaj poste la patrino ne nutris la nedezirite aperintan infanon, nebezonatan kaj malhelpantan labori, kaj tiu baldaŭ mortis pro malsato.

Tiamaniere mortis kvin infanoj. Oni ĉiujn baptis, poste ne nutris, kaj ili mortis. La sesa infano, generita de pretervojaĝanta cigano, estis knabino, kaj ŝia sorto estus la sama, sed okazis, ke unu el la du maljunaj sinjorinoj vizitis la stalon por riproĉi la stalistinon pro kremo, odorinta je bovino. En la stalo kuŝis la novpatrino kun ĉarma sana bebo. La maljuna sinjorino riproĉis kaj pro la kremo kaj pro tio, ke oni lasis la naskintinon kuŝi en la stalo, kaj ŝi volis jam foriri, sed ekvidinte la bebon kortuŝiĝis kaj proponis sin kiel baptopatrinon. Ĝuste ŝi baptis la knabinon, kaj poste, kompatinte sian baptofilinon, ofte donis lakton kaj monon al la patrino, kaj la knabino restis viva. Tial la maljunaj sinjorinoj nomis ŝin “savita”.

La infano havis tri jarojn, kiam ŝia patrino ekmalsanis kaj mortis. La avino-stalistino ne bezonis la nepinon, kaj tiam la maljunaj sinjorinoj akceptis la knabinon al si. La nigraokula knabino kreskis neordinare vigla kaj ĉarma, kaj la maljunulinoj trovis en ŝi konsolon.

La maljunaj bienistinoj estis du. La pli juna – Sofia Ivanovna – estis pli bonkora, ĝuste ŝi baptis la knabinon, kaj la pli aĝa – Maria Ivanovna – estis pli severa. Sofia Ivanovna vestis la knabinon, instruis ŝin legi kaj volis fari el ŝi zorgatinon. Maria Ivanovna ofte diris, ke la knabinon necesas fari laboristino, bona ĉambristino, kaj pro tio ŝi estis postulema, punis kaj eĉ batis la knabinon, kiam ŝi havis mishumoron. Tiamaniere, inter du influoj, la knabino ĉe la maturiĝo rezultis duona servistino, duona zorgatino. Oni eĉ nomis ŝin meze: nek ofende Katjka, nek karese Katinjo, sed Katjuŝa. Ŝi kudris, ordigis la ĉambrojn, purigis per kreto ikonojn, fritis, muelis, servis kafon, lavis etajn vestaĵojn kaj foje sidis kun la bienistinoj kaj legis por ili.

Oni svatis ŝin, sed ŝi ne volis edziniĝi, sentante, ke ŝia vivo kun la homoj de laboro, kiuj ŝin svatis, estos malfacila por ŝi, dorlotita de la nobela vivo.

Tiel ŝi vivis dek ses jarojn. Kiam ŝi aĝis iomete pli, ŝiajn mastrinojn vizitis nevo – studento, riĉa princo, kaj Katjuŝa enamiĝis sen kuraĝe konfesi tion al li kaj eĉ al si mem. Post du jaroj tiu nevo, veturonte al milito, denove vizitis la onklinojn, gastis ĉe ili kvar tagojn kaj antaŭ sia forveturo delogis Katjuŝan kaj forveturis, ŝovinte al ŝi lastatage centrublan bileton. Kvin monatojn post lia forveturo ŝi certe eksciis, ke ŝi estas graveda.

Ekde tiu momento al ŝi ĉio tedis, kaj ŝi pensis nur pri tio, kiel eblas eviti la honton, kiu atendis ŝin, kaj ŝi ne nur malvolonte kaj fuŝe priservis la mastrinojn, sed, sen kompreno pri la kaŭzoj, subite iritiĝis. Ŝi diris al la sinjorinoj krudaĵojn, pro kiuj ŝi poste pentis, kaj petis maldungon.

La sinjorinoj, tre malkontentaj pri ŝi, lasis ŝin foriri. Ŝi eklaboris kiel ĉambristino ĉe la kampara policestro, sed ŝi povis vivi tie nur tri monatojn, ĉar la policestro komencis altrudi sin al ŝi kaj, kiam li estis aparte agema, ŝi ekscitiĝis, nomis lin stultulo kaj maljuna diablo kaj tiel forte puŝis lin, ke li falis. Ŝi estis maldungita pro krudeco. Mankis senco serĉi laboron, ĉar baldaŭ necesis naski kaj ŝi ekloĝis ĉe vilaĝa vidvino-akuŝistino, kiu vendis vinon. La akuŝo estis facila, sed la akuŝistino, helpinta naskon en vilaĝo ĉe malsana virino, infektis Katjuŝan per puerpera febro, kaj oni sendis la bebon, knabon, al orfejo, kie li, laŭ rakonto de oldulino akompaninta lin, mortis tuj post la alveno.

Kiam Katjuŝa ekloĝis ĉe la akuŝistino, ŝi havis entute cent dudek sep rublojn: dudek sep perlaboritajn kaj cent rublojn, kiujn donis la deloginto. Forlasinte la akuŝistinon, ŝi havis nur ses rublojn. Ŝi ne sciis ŝpari kaj ŝi disipis la monon por si kaj donis al ĉiuj, kiuj petis. La akuŝistino prenis de ŝi pro la dumonata pensiono kvardek rublojn, dudek kvin rublojn kostis la forsendo de l’ infano, kvardek rublojn la akuŝistino elpetis prunte por aĉeti bovinon, ĉirkaŭ dudek rubloj uziĝis sencele – roboj, donacetoj; do, kiam Katjuŝa resaniĝis, ŝi ne havis monon, kaj ŝi devis trovi laboron. Laboron havis forstisto. La forstisto havis edzinon, sed samkiel la policestro li de la unua tago komencis altrudiĝi al Katjuŝa. Katjuŝa abomenis lin, kaj ŝi penis lin eviti. Sed li estis pli sperta kaj ruza ol ŝi, kaj ĉefe – li estis mastro, kiu povis sendi ŝin kien li deziris, kaj kaptinte momenton li ekposedis ŝin. La edzino eksciis kaj surprizis ilin duope en la ĉambro de Katjuŝa kaj volis ŝin bati. Katjuŝa ne cedis, kaj okazis batalo, pro kiu ŝi estis forpelita sensalajre. Tiam Katjuŝa veturis urben kaj restis tie ĉe sia onklino. La edzo de la onklino estis librobindisto kaj iam li vivis bone, sed nun li perdis la klientojn kaj diboĉis, fordrinkante ĉion, kio trafis al liaj manoj.

La onklino posedis etan tollavejon kaj per ĝi vivtenis sin kun la infanoj kaj subtenis la sentaŭgan edzon. La onklino proponis al Maslova labori ĉe ŝi kiel lavistino. Sed vidinte la pezan vivon de la lavistinoj, kiuj laboris ĉe la onklino, Maslova ne rapidis kaj serĉis en kontoroj oficon de servistino. La loko troviĝis ĉe nobelino, kiu loĝis kun du filoj-gimnazianoj. Unu semajnon post ŝia eklaboro, la pliaĝa liphara sesaklasa gimnaziano forlasis la studojn kaj ne donis trankvilon al Maslova, persekutante ŝin. La patrino kulpigis pri ĉio Maslovan kaj maldungis ŝin. La nova loko ne troviĝis, sed okazis, ke veninte al borso de servistinoj, Maslova renkontis tie sinjorinon, kiu havis multajn ringojn kaj braceletojn sur la pufaj nudaj brakoj. Tiu sinjorino, sciiĝinte pri la situacio de Maslova kiu serĉis laboron, donis al ŝi sian adreson kaj invitis ŝin al si. Maslova iris al ŝi. La sinjorino varme akceptis ŝin, regalis per kukoj kaj dolĉa vino kaj forsendis ien sian ĉambristinon kun letero. Vespere venis alta persono kun longaj grizaj haroj kaj barbo; tiu maljunulo tuj sidiĝis apud Maslova kaj komencis, ridetante kaj kun la brilantaj okuloj, rigardi ŝin kaj ŝerci kun ŝi. La mastrino invitis lin en alian ĉambron, kaj Maslova aŭdis la mastrinon diri: “Freŝa, vilaĝa”. Poste la mastrino elvokis Maslovan kaj diris, ke li estas verkisto kun multa mono kaj ke li ne avaros, se ŝi ekplaĉos al li. Ŝi ekplaĉis kaj la verkisto donis al ŝi dudek kvin rublojn, promesinte ofte renkontiĝi kun ŝi. La mono disiĝis tre baldaŭ por pagi loĝadon ĉe la onklino kaj por novaj robo, ĉapeleto kaj rubandoj. Post kelkaj tagoj la verkisto denove invitis ŝin. Ŝi venis. Li donis al ŝi ankoraŭ dudek kvin rublojn kaj proponis okupi apartan loĝejon.

En la loĝejo, luita de la verkisto, Maslova ekamis gajan komizon, kiu loĝis en la sama korto. Ŝi mem anoncis tion al la verkisto kaj ŝi transiris en apartan malgrandan loĝejon. Tamen la komizo, promesinta geedziĝi, forveturis senaverte kaj, evidente, senrevene al Niĵnij Novgorod, kaj Maslova restis sola. Ŝi volis loĝi sola en la loĝejo, sed oni malpermesis tion al ŝi. La polica kvartalestro diris al ŝi, ke ŝi povos loĝi tiel nur registrinte sin kiel prostituitino, kaj submetante sin al medicina kontrolo. Tiam ŝi ree iris al la onklino. La onklino vidinte sur ŝi modan robon, mantelon kaj ĉapelon kun estimo akceptis ŝin kaj jam ne kuraĝis proponi al ŝi iĝi lavistino, opiniante ke ŝi nun staris sur la pli alta ŝtupo de vivo. Kaj por Maslova jam ne estis demando pri tio, ĉu iĝi aŭ ne iĝi lavistino. Ŝi kondolence observis nun la bagnan vivon, kiun havis en la antaŭaj ĉambroj palaj magramanaj lavistinoj, el kiuj kelkaj havis ftizon, lavantaj kaj gladantaj en tridekgrada sapoza vaporo kun malfermitaj fenestroj somere kaj vintre, kaj ŝi teruriĝis pro penso pri tio, ke ankaŭ ŝi povus trafi la saman bagnon.

Ĝuste en tiu tempo, tre malfacila por Maslova, ĉar ne troviĝis protektanto, ŝin trovis agentino, liveranta junulinojn por bordelo.

Maslova fumis jam delonge, sed lastatempe, pro sia amligo kun komizo kaj pro tio, ke li forlasis ŝin, ŝi alkutimiĝis drinki. La vino logis ŝin ne nur pro tio, ke ĝi ŝajnis al ŝi bongusta, sed ĝi logis ŝin ĉefe tial, ke ĝi donis al ŝi eblon forgesi ĉian malbonon, kiun ŝi travivis, kaj donis al ŝi liberon kaj memcertecon, kiun ŝi ne havis sen vino. Sen vino ŝi ĉiam sentis enuon kaj honton.

La agentino aranĝis regalon por la onklino kaj ebriiginte Maslovan, proponis al tiu dungiĝi en la plej bona entrepreno en la urbo, montrante al ŝi ĉiujn profitojn kaj avantaĝojn de tiu propono. Maslova devis elekti: aŭ humila stato de servistino, en kiu eblos molestoj flanke de viroj kaj sekretaj portempaj amrilatoj, aŭ sekura, trankvila, legitimita stato kaj evidenta, permesita de la leĝo kaj bone pagata, konstanta prostituado. Ŝi elektis la lastan. Krome, per sia elekto ŝi volis venĝi kaj sian deloginton kaj la komizon, kaj ĉiujn homojn kiuj faris al ŝi malbonon. Aldone ŝin logis – tio estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la findecido – tio, ke la agentino diris, ke ŝi povos mendi al si diversajn robojn, velurajn, fajajn, silkajn, porbalajn kun malkovritaj ŝultroj kaj brakoj. Kaj kiam Maslova imagis sin vestita per helflava silka robo kun nigra velura ornamaĵo ĉe dekoltaĵo, ŝi ne povis rezisti kaj fordonis la pasporton. En la sama vespero la agentino luis fiakron kaj veturigis ŝin en la faman domon de Kitajeva.

De tiu tempo por Maslova komenciĝis la vivo de konstanta rompo de Diaj kaj homaj testamentoj, kiun vivon praktikas centmiloj da virinoj, ne nur kun permeso, sed eĉ kun protekto de l’ reganta potenco, kiu zorgas pri la bono de siaj civitanoj, kaj kiu vivo finiĝas por naŭ el dek tiaj virinoj per turmentaj malsanoj, frua kadukiĝo kaj morto.

Matene kaj tage daŭris peza dormo post diboĉa nokto. Je la tria aŭ kvara horo sekvis laca ellitiĝo de sur malpuraj litoj, Selters-akvo por kompensi la trodrinkadon, kafo, pigra vagado tra ĉambroj en negliĝoj, ĵerzoj, noktaj surtutoj, rigardado el post kurtenoj tra la fenestroj, malvigla kverelo inter koleginoj; poste sinbanado, ŝmirado, parfumado de la korpo, haroj, almezurado de roboj, disputoj pri ili kun la mastrino, sinesploro antaŭ spegulo, ŝminkado de la vizaĝo kaj brovoj, dolĉa kaj grasa nutraĵo; poste surmeto de puca silka robo nudiganta la korpon; poste veno al bunta, hele lumigita salono, alveno de gastoj, muziko, dancoj, bombonoj, vino, fumado kaj amorado kun junuloj, mezaĝuloj, duoninfanoj kaj kadukuloj, fraŭloj, edzoj, negocistoj, komizoj, armeanoj, judoj, tataroj, riĉaj, malriĉaj, sanaj, malsanaj, ebriaj, sobraj, krudaj, karesemaj, militaj, civilaj, studentoj, gimnazianoj – viroj de ĉiuj eblaj klasoj, aĝoj kaj temperamentoj. Krioj kaj ŝercoj, interbatiĝoj kaj muziko, tabako kaj vino, vino kaj tabako, kaj muziko de vespero ĝis mateniĝo. Kaj nur matene liberiĝo kaj peza dormo. Kaj tiel ĉiutage, tra la tuta semajno. Fine de l’ semajno estis vizito al speciala institucio, kie estantaj en la ŝtata servo oficistoj kaj doktoroj – viroj, foje serioze kaj digne, sed foje kun petola gajo nuliganta la honton – protekto kiun la naturo donis ne nur al la homoj, sed ankaŭ al la bestoj – esploris tiujn virinojn kaj donis al ili licencon por daŭrigi la samajn pekojn, kiujn ili faris kun siaj komplicoj en la daŭro de la semajno. Kaj sekvis denove la sama semajno. Kaj tiel estis ĉiutage, somere kaj vintre, dum tagoj laboraj kaj feriaj.

Maslova tiel vivis sep jarojn. Dum tiu tempo ŝi ŝanĝis du domojn kaj unufoje estis en malsanulejo. La sepan jaron de ŝia restado en bordelo, la okan jaron post ŝia unua peko, en la aĝo de dudek ses jaroj, oni ŝin malliberigis kaj nun kondukis ŝin al tribunalo, post sesmonata restado en prizono kun murdintoj kaj ŝtelistinoj.

Tradukis el la rusa

Viktor Sapoĵnikov

Sed estas JES.

Persone. ... sed estas ne: Kompakta disko. – Donneville: Vinilkosmo, 1998.

Sveda rok-bando Persone estas unu el plej konataj muzikaj E-grupoj, almenaŭ inter junularo. Sed se ĝi ne estas vaste konata inter nejunuloj, tio estas tre bedaŭrinda fakto, ĉar la muziko meritas plej vastan agnoskon. Persone fondiĝis en 1986, “okaze” de unua KEF (Kultura E-Festivalo), okazinta en Uppsala, Svedio. De tiam preskaŭ kun senŝanĝa konsisto, la grupo furoras en Esperantujo. Jam estis eldonitaj kelkaj diskoj de Persone, sed tiu ĉi estas aparte bona. Ĝi havas iom strangan titolon ... Sed estas ne, sed tio estas sprita elpensaĵo, dank’al kiu du titoloj de la du lastaj albumoj kunfluiĝas en unuecan frazon. Rezultas: “Povus esti simple... Sed estas ne”. Interese, ĉu ne?

Tuj dirindas pri malbonaj flankoj de la disko. Fakte ĝi estas sola, kiun jam substrekis pluraj recenzintoj – temas pri troa mallongeco. 9 kantoj por vera aŭskultanto estas nur komenco de engaĝiĝo en la Persone-etoson, kaj jen – la disko finiĝas... Domaĝe!

Sed jen tamen pri la kantoj mem. La disko komenciĝas per agrabla, sed simpleta kanto Liza pentras bildojn, kiu kvazaŭ (aŭ eble vere) enkondukas nin en la diskon. Sed jam la dua kanto estas ege kortuŝa kaj profunda. Temas pri Se la cerbo volas. Aŭskultante ĝin, ni dronas ie inter urbaj ĉielskrapuloj, dum malfrua krepusko, aŭdante malklaran voĉon de ie:

Kaj ŝi diris: nun ni iru ĉiam supren kaj sen ĉes’,

Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes,

Se la cerbo volas,

Se la korpo povas,

Se la tempo sufiĉas,

Kaj ĝusta vento blovas.

La sekva kanto kvazaŭ daŭrigus la spiriton de la antaŭa – La ĉielo. La heroo de ĉiuj kantoj ŝajnas troviĝi en iu mistera duonsonĝo-duondeliro, sed kun sufiĉe certaj doloroj:

Kaj mi demandas min,

Kiam mi estas kun ŝi,

Ĉu mi estas sola?

– Tiel tekstas kanto Sola?, kiu eble estos aktuala por multaj viroj en la mondo (ne nur Esperanta)... Kantoj de Sed estas ne samtempe kaj pelas nin for de io, kaj vokas al io. Baza temo de ĉiuj kantoj estas amo, kaj la heroo ne estas vere feliĉa, kaj pri tio rakontas la kanto Bileto al la lun’:

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun,

Kaj ŝparis monon por bileto al la lun’.

Sed tri lastaj kantoj estas plej brilaj, kaj ĉiuj – propravoje. Kion ajn estas plej kortuŝa, plej akra laŭ amaj sentoj, kaj (ŝajne!) plej dolora por la heroo:

Amo estas stranga sent’,

Kaj nur timas mi de temp’ al temp’

Ke mi povus fari kion ajn por ŝi...

Fantomoj de la pasintec’ ja ne temas pri amo, sed pri seniluziiĝinta homo, kiu jam pri nenio interesiĝas kaj desperiĝis pri vere ĉio:

Vivo freŝis por ni du,

Sed viaj pensoj ne tro freŝas plu,

Ili fiodoras...

Kaj parolante pri la lasta kanto, Lasu min sonĝi, finfine venu la nomoj de la bravaj bandanoj. Martin Wiese – aŭtoro de plejparto de la kantoj, ĉefkantisto kaj elektrogitaristo. Bertilo Wennergren – drumisto, kunkantanto, en la lasta kanto ludas akustikan gitaron, kaj Anders Grop, basgitaristo kaj same kunkantanto, en Lasu min sonĝi anstataŭigas la basgitaron per kontrabaso, kaj fine rezultiĝas fajna, eleganta kaj serena kanto kun kutime tre profunda teksto, kiu lule adiaŭas nin.

Menciindas alta kvalito de eldono (dankon al EUROKKA), kaj vere interesa desegnoaranĝo. La ena broŝureto estas tre originale konceptita. Ĉe ĉiu paĝo troviĝas iu foto, kiu estas tre malklara – videblas preskaŭ nur lumoj de iu granda urbo, sed tiuj fotoj kunkreas la magian spiriton de la disko.

Certe oni povas palavre kaj tede riproĉi al la bando ke ĝi foje sekvas la stilon de aliaj, neE-aj grupoj, sed responde mi povas diri, ke estas grandega plezuro aŭskulti la diskon, kaj ĝi estas bonega donaco por ĉiu muzikŝatanta esperantisto. Do, la disko povus esti simpla kaj neinteresa, sed estas ne!!!

Grigori Arosiev

Libroj

Tazio Carlevaro, Reinhardt Haupenthal. Bibliografio di Ido. – Bellinzona: Hans Dubois, Saarbrücken: Edition Iltis, 1999. – 193 pĝ.

Ido, la planlingvo konceptita de franca filozofo Louis Couturat, estas la tria lingvoprojekto (krom Esperanto kaj Volapük) en kiu aperis ne nur La Unua Libro, sed ankaŭ centoj da libroj kaj gazetoj. La Bibliografio di Ido konsistas el kronologia librolisto, laŭaŭtora librolisto, librokolekta listo kaj gazet-listo. La bibliografio montras, ke la libroeldonado en Ido malintensiĝis en la 1930aj jaroj kaj poste fariĝis nur sporada. Krome, estas videble ke estis eldonataj ĉefe lerniloj kaj prilingvaj verkoj; libroj beletraj (ĉ. 30% de la Esperanta literaturo), politikaj kaj alitemaj estas maloftaj – tamen oni sciu, ke en Ido ekzistas verkoj, ekzemple, de Freud, fratoj Grimm, Kropotkin, Lagerlöf, Maupassant, Puŝkin k.a. La idistoj ricevis sian bibliografion, ĉu iam ricevos ĝin la esperantistoj?

Ulrich Lins. La laboro de Universala Esperanto-Asocio por pli paca mondo. – Rotterdam: UEA, 2000. – 12 pĝ.

Ja Esperanto povus esti utila por la paco, sed neniu serioza neesperantista organizo uzis ĝin por starigi pacon en Proksima Oriento, Balkano, Ĉeĉenio kaj aliaj “varmaj regionoj”. Prefere ne legu la broŝureton, kies titolo recenzas ĝin, sed subtenu la agadon kaj konton Espero.

Omaĝe al Ignacio Aldecoa: Trilingva novelaro. – Vitoria Gasteiz: Alava E-Asocio. – 72 pĝ.

Jen libreto kun du rakontoj en la hispana, eŭska kaj Esperanto de la aŭtoro pri kiu la antaŭparolo diras: “Neniu rajtas postuli rekuperon de lia ampleksa verkaro tial, ke ĝi neniam forgesiĝis: nek la novaj rakont-manieroj nek la blovo de pli freŝaj aeroj influis lin signife...” Al la Zamenhofa lingvo tradukis István Ertl kaj Miguel Fernández, kiuj ŝajne uzis iom pli leĝeran stilon ol la antaŭparolinto.

Liro-2000

Post la sukcesaj konkursoj Liro-97, Liro-98 kaj Liro-99 Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en Liro-2000.

Kadre de Liro-2000 okazos kvar konkursoj.

  1. Originala prozo: ajnatema novelo kun amplekso ne pli ol 20 mil literoj (tajperoj)
  2. Originala poezio: la temo kaj amplekso ne estas limigitaj
  3. Traduka prozo el la rusa lingvo: novelo de Anton Ĉeĥov “Sapogi”
  4. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemo de Sergej Jesenin “Ustal ja ĵitj v rodnom kraju...”

En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.

Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekz-ojn de la konkursaĵo ĝis la 1a de oktobro 2000 je la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj de Liro-2000 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis la 1a de februaro 2001.

Bonŝancon!

“Rusa Antologio”: la unuaj subtenintoj

Iom post iom evoluas la laboro pri la unua volumo de la Rusa Antologio, kiu enhavos tradukojn de noveloj el la 19-jarcenta rusa literaturo. Eldonejo Sezonoj planas enmondigi la libron en la sekva jaro.

La antologio (ankaŭ la dua kaj tria volumoj) devos esti bona kiel enhave, tiel forme (bona preso, fortika bindo, eleganta kromkovrilo). La eldonkvanto devos esti almenaŭ duoble pli granda ol la supozata vendokvanto en la proksimaj jaroj, kaj tiel la libro estos havebla en la merkato dum sufiĉe longa tempo.

La vendoprezo de la unua volumo estos 24 eŭroj, sed la prezo en Ruslando estos malpli alta – nur 170 rubloj je la nuna kurzo, aktualigota laŭ la inflacio – por ke ĝin povu aĉeti ankaŭ neriĉaj literatur-amantoj en nia lando.

Jam nun ni akceptas antaŭpagojn (24 EUR aŭ 170 rubloj). Paginte nun, vi ŝparos la sendokostojn kaj ricevos la libron tuj post la eldono rekte de Sezonoj.

Pli bonstataj samideanoj, societoj kaj entreprenoj povas sponsori la projekton per donaco de, respektive, 50 eŭroj aŭ 500 rubloj. (Kompreneble, oni povas donaci pli grandan sumon!). Ĉiu sponsoro ricevos ekzempleron de Rusa novelaro kaj diplomon de la eldonejo. La listo de la donacintoj aperos en la libro mem kaj en La Ondo de Esperanto.

Ruslandanoj sendu pagojn al Halina Gorecka je la redakcia adreso aŭ banke (petu informojn). Moskvanoj povas pagi al Oksana Kostousova (tel. 4987212). Alilandanoj pagu al nia UEA-konto avko-u.

La unua antaŭpaginto estas Nikolaj Batyrev. La unuan subtenan kotizon ni ricevis de Bard Hekland.

Koran dankon!

Halina Gorecka

Gazetoj
Literatura Foiro. 2000: 183

Temas pri la unua numero plene produktita en Bulgario: redaktado, enpaĝigo, presado kaj ekspedo. Kaj la februara numero kaj ĉiuj sekvaj dum la jaro 2000 estos kun plenkoloraj kovropaĝoj prezentantaj belajn altmontarajn pejzaĝojn.

La uverturan poemon Bela Nigrulino de Peter Browne kaj la unuan ĉapitron de la romano La malta revo de Frans Sammut (en traduko de Carmel Mallia, el la malta lingvo) ilustras belaj desegnaĵoj de Temenuĵka Lalova speciale faritaj por ĉi tiuj verkoj.

La literaturan karakteron de la revuo konfirmas la rakonto La bernaj ursoj de Alexandre Dumas (aperinta unuan fojon en 1913), la recenzoj pri la libroj 75 jaroj. W. Auld (rec. Julian Modest), Trans maro kaj morto (rec. István Nemere), Slavonia arbaro (rec. Raita Pyhälä), Maigret hezitas (rec. Sylvan Zaft) kaj La pelto (rec. Tibor Szabadi). Vera Barandovska-Frank analizas la verkaron de unu el la nuntempaj latinaj poetoj, Jan Novák.

En LF-183 troveblas ankaŭ la voĉdonilo por la premio La Verko de la Jaro, kiun asignos referendume la legantoj de la revuo. En la rubriko Speciale PEN oni legos pri la Japana PEN-Centro kaj nia lingvo. La didaktika rendevuo de Claude Gacond kaj Henri Dognac ĉi-foje rakontas pri la kabeinta Kabe. En LF-183 troveblas detaloj pri la 19a Internacia Literatura Forumo.

Artikolo de Ljubomir Trifonĉovski rakontas pri la koncepto de la libro La cent plej eminentaj esperantistoj de la dudeka jarcento (eldonota de LF-koop).

En la artaj rubrikoj estas recenzo pri la kompakta disko Masko (fare de Anna Lászay) kaj artikoloj pri la aktoro Nikolaj Rytjkov (de Aleksandro Ĥarjkovskij) kaj pri la pianisto Imre Ungár (de Zofia Banet-Fornalowa). En la kulturpolitikaj rubrikoj aperas la salutmesaĝo de Marc Hiltbrand, prezidanto de LF-koop, kaj informo pri la unua verdikto de la Kortumo de la Pakto por la E-Civito.

LF-183 finiĝas per la komentario de Valdas Banaitis La reala dudekkvina horo.

HeKo

Ricevitaj gazetoj

Aŭstra Esperanto-Revuo. 2000/1-3;

Bazaro. 2000/1;

El Popola Ĉinio. 2000/3;

Esperanto. 2000/3;

Franca Esperantisto. 2000/516;

Heroldo de Esperanto. 2000/2,3;

Internacia Ĵurnalisto. 2000/1;

KAE-Informilo. 2000/30;

Komencanto. 2000/2;

Kontakto. 2000/2;

La Gazeto. 2000/87;

La Ondo de Esperanto. 2000/4;

La Revuo Orienta. 2000/2;

l’esperanto. 2000/2;

Litova Stelo. 2000/1;

Monato. 2000/3;

Norvega Esperantisto. 2000/1;

Scienco kaj Kulturo. 2000/1;

Sennaciulo. 1999/12, 2000/2;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/107;

Starto. 2000/1;

Tempo. 1999/3-4;

Trampo. [2000/1];

Wydarzenia Esperanto Esperanto -Polska. 2000/2,3.

MOZAIKO

Ni ricevis 8 solvojn de la krucvortenigmo el la februara Ondo. Ĉiuj, krom du, estis tute ĝustaj. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil. Niaj gratuloj!

Respondoj: 1. adreso; 2. pedalo; 3. poento; 4. nadlet’; 5. oranĝo; 6. eterna; 7. kadeto; 8. rakedo; 9. loĝejo; 10. kajero; 11. kodeks’; 12. sukero; 13. botelo; 14. balono; 15. skatol’; 16. makulo.

Tri proverboj

Provu deĉifri la tri subajn proverbojn:

La unua proverbo:

1,2,3,4,5,1 6,7,8,7,3,9 – 8,3,9,10,2,1 1,7,3,9.

Helpvortoj:

sovaĝa porko: 1,2,3,9;

maldekstra: 5,4,6,1;

tio, pri kio oni parolas, skribas, verkas: 8,7,10,9.

La dua proverbo:

1,2 3,4,5,4,6,1,7,8 9,8,10,4,11 11,1,12,10,13 4,7 14,1,7,8.

Helpvortoj:

meblo: 6,4,3,7,8;

religia funkciulo: 9,4,11,6,12,8;

sinsekvo da personoj, unu post la alia: 10,13,14,8;

fenestreto en pordo aŭ muro: 5,13,2,1,6,8.

La tria proverbo:

1,2,3 4,5,6,7,8,7,9 10,5,4 11,12,13,14,13,15, 12,2,3,14 13,14,2 16,7,14,1,7,9 10,5,4 17,7,9,12,13,14,13,15.

Helpvortoj:

printempa monato: 7,10,4,2,8,13;

printempa birdo: 14,7,15,12,2,14,6,7,8,13;

multaj floroj estas ... : 17,3,1,5,16,13;

vojo por veturiloj: 11,13,9,5,13.

Kompilis Tatjana Kulakova kaj Jevgenij Kostygov

La respondoj devos veni al la redakcia adreso antaŭ 10 jul 2000. Unu el la respondintoj ricevos librodonacon. La respondon sendu al la redakcia poŝta adreso aŭ rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru. Memoru, ke jarfine ni premios la plej aktivan respondemulon.

Foje okazis

La tero naskas nenion fian

Ripozante en sia bieno fama rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev (1834–1907) foje vizitis kuirejon, kie lokaj kamparaninoj sortimentis la fungojn plukitajn en arbaro.

– Fia fungo! Fia fungo! – neatendite kriis knabineto, fingre indikante amaniton. Dmitrij Ivanoviĉ klinis sin al la knabineto kaj diris kviete sed grave:

– Memoru! La tero naskan nenion fian, nur ion nemanĝeblan, kaj eĉ ne por ĉiu.

Adaptis kaj pentris Gennadij Ŝlepĉenko

La fotaĵo farita de Aleksej Birjulin montras, ke en Tomsk (Siberio) oni ne nur preparadas la someran tendaron OrSEJT-32, sed ankaŭ legas La Ondon.

Frazoj

Lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof hodiaŭ fariĝis neapartigebla parto de tutmonda kultura sperto, ĝi fortigas reciprokan interkomprenon, proksimigas landojn kaj homojn, permesas eksenti ekskluzivecon de propra kulturo kaj helpas agordi tradiciajn valorojn kun la modernaj. Estas ĝojige, ke Litova Esperanto-Asocio aktive partoprenas en tiuj procesoj, ke dank’ al via komunumo plektiĝas novaj ligoj kun intelektuloj de la mondo, ke nia ŝtato havas ankoraŭ unu eblecon pli bone ekkoni la mondon, kaj la mondo – pli bone ekkoni Litovion. Mi deziras, ke ĉi tiu agado estu evoluigata kaj daŭrigata, ke via asocio ankaŭ en estonteco kunigu homojn de diversaj landoj kaj konceptoj surbaze de humanismaj valoroj.

Valdas Adamkus

prezidanto de Litova Respubliko

Litova Stelo. 2000: 1

... Ekzemple, ni planis ke en la jaro 2000 estu pli ol 500 membroj de Norvega E-Ligo, kaj ke ili regu Esperanton. Ni konstatas, ke la membronombro malkreskis, kaj ni bone scias, ke multaj el niaj membroj ne parolas aŭ tre malbone parolas la lingvon.

Torstein Kvakland

Norvega Esperantisto. 2000: 1

Esperantistoj estas kaptitaj de sia ideologio kaj adoras sian lingvon. Ili ĉiam donas al la lingvo superajn eksternormalajn valorojn. “Esperanto estas la ununura, sola lingvo, kiu kreis idealan socion. Esperanto estas la nura lingvo kreita de unuopulo, kiu vivas. Esperanto estas la plej perfekta strukture, lingve la plej riĉa, tiel ke ĝian poezion ne eblas traduki al aliaj lingvoj ktp”. Per tio ni fakte asertas, ke Esperanto estas nenormala... Neesperantistoj, aparte la intelektuloj, tuj suspekte rigardas esperantiston, kiam ili aŭdas la aserton, ke Esperanto estas io aparta, la plej bona, sen konkurenco. Kiu tion asertas tiu estas sektano, kredanto pri io, kio ne estas ebla.

Zlatko Tiŝljar

Sennaciulo. 2000: 2

Samideanoj tra la tuta mondo, konsciiĝu ke el ĉinoj konsistas ĉ. unu kvinono de la homaro, ke tie la homoj, ne infektitaj de fremdaj lingvoj kiel en la Okcidento, volonte lernas Esperanton, ke Ĉinio iam havos pezon antaŭen puŝi la neŭtralan lingvon ĝis ĝi havos facilan kurson en diplomatiaj rilatoj. Tial ĉiu homo kapabla legi en Esperanto sentu sin devigata forte subteni (per abono) la belan revuon El Popola Ĉinio...

Georgo Otto Vaske

El Popola Ĉinio. 2000: 3

ANONCETOJ

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Halina Gorecka je la redakcia adreso.

Lingvisto, studento, deziras korespondi tutmonde. Interesoj: lingvoj, sciencoj k.s. (scias la brajlon).

Sergej Kalegin RU-385060, r.Adygeja, u.Majkop, v.Hanskaja, str.Gorkogo 28, Kalegin S.N., Ruslando.

Ĵus aperis du kompakt-diskoj. La unua enhavas plenan kolekton de muzikverkoj de J.M.Jarre (la disko estas porkomputila, ne aŭdia), sur la dua estas granda kolekto de esoter-rilataj tekstoj (religio, filozofio, psikologio, jogo, magio, NIFO, astrologio ktp) en la rusa kaj la angla. La prezo de unu disko estas 100 rubloj, du diskoj kostas 180 rublojn.

Rete: ikar@esperanto.nu

Adreso: RU-658076, Altajskij kr., Pervomajskij r-n, g.Sibirskij, ul. Kedrovaja, 2-7, Akimenko I.A., Ruslando.

Mi volonte oferos mian liberan tempon al esperantistaj grupoj, kiuj planas kaj deziras viziti Kopenhagon. Mi estas pensiulo, kaj turismo estas mia hobio (ne profesio). Pro tiu kaŭzo mia gvido estas senpaga, sed mi bone konas la urbon.

Eugeniusz Rybarczyk Bispeparken 29.lth 2400 Kopenhago NV, Danlando.

La plej bona libro pri esperanto en la rusa lingvo” (D. Cibulevskij, fama E-aktivulo)

Tian libron ni ankoraŭ ne havis. Ĉi tiu libro-novaĵo estas specimeno de ĝenro (bazita sur) la principo de “instruo tra amuzo”. La libro konatigas la legantojn ne nur kun faktoj, sed (kaj antaŭ ĉio!) kun la aparta etoso de la E-movado. La libro legiĝas kiel forporta beletra verko” (V. Ŝvedova, d-rino de filologio, docento, ekstermovadulino)

Rekomendata de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio por prepariĝi al B- kaj C-ekzamenoj:

A. Melnikov. Portreto de ideo kun malordinaruloj anstataŭ la fono, aŭ La lingvo de doktoro Esperanta-a. Rostov-na-Donu: Eldonejo de la Ŝtata pedagogia universitato, 1997. – 159 p. (Eldonita en la rusa lingvo. Bona donaco por eks-USSRaj esperantistoj kaj E-kluboj, publikaj bibliotekoj, amaskomunikilaj redakcioj k.s. Speciala superrabatita prezo por distribuo en eks-USSR!)

*** Libro de korifeoj. La sola en la movado krestomatio de la E-kulturo!

La aŭtoro: E-akademiano instruisto kun jardekoj da sperto B. Kolker. ”Kunverkintoj”: L. Zamenhof, G.Waringhien, E.Privat, J.Wells, ĉiuj klasikuloj de la esperanta literaturo k.a.

La libro enhavas tekstojn pri la historio kaj facetoj de nia lingvo (de “Kiel naskiĝis Esperanto” plume de la Majstro ĝis... sakroj en Esperanto), movadajn temojn (de konsiloj pri la E-kluba agado ĝis esperantisma filozofio), E-beletraĵojn, interesaĵojn pri landoj kaj moroj. Ĉiuj tekstoj estas abunde komentitaj kaj havas ekzercojn. En 1993 – unu el la plejvendatoj de la UEA-libroservo! Frandenda libro!

Rekomendata de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio por prepariĝi al B- kaj C-ekzamenoj:

B.Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. Moskvo: Progress, 1992. – 338 p. Ilustrita. Speciala prezo por eks-USSR.

***

Kiel instrui Esperanton maltede?

Ĵus aperis. A. Melnikov. Instruado – sen turmentado! La ĉefaj principoj de fremdlingvo-instruado kaj praktikaj konsiloj por Esperanto-kursgvidantoj (helpilo por profesiaj kaj amatoraj E-instruantoj). Eldonis en Esperanto Rostova Ŝtata Pedagogia Universitato egide/kunlabore kun ILEI, 1999. – 96 p. Speciala prezo por eks-USSR.

***

Mendu la librojn ĉe ILEI, UEA-Libroservo aŭ la aŭtoro:

Adreso: p.k.393, RU-344007 Rostov-na-Donu-7, Rusio, (nepre aldonu afrankitan koverton por respondo)

Rete: aleks-meln@mail.ru

Kolekto 2000 estas realigita!

Kiam en 1998 estis lanĉita la projekto Kolekto 2000 enkadre de Kampanjo 2000, neniu esperis atingi tiom da sukceso.

La celo estis plenumita pli frue ol antaŭvidite pro la kvalita kaj serioza akurateco en la laboro de ĉiuj artistoj kaj bandoj kiuj partoprenis en la kolekto, sed ankaŭ dank’al ĉiuj personoj kiuj aktive kunlaboradis. Gravas ankaŭ substreki subtenan partoprenon de FAME-fondaĵo en la projekto. La sperto estis riĉoplena por ĉiuj partoprenantoj senescepte kaj espereble la rezulto alportas plezuron al la ŝatantoj de la E-muziko.

Kolekto 2000 meritas sian nomon ĉar ĝi finkompletiĝis komence de la eŭropa printempo de la 2000a jaro! Ĉi tiuj enkondukaj vortoj anoncas aperon de la du lastaj kodiskoj fermintaj la Kolekton.

Ambaŭ diskoj prezentas bandojn tute novajn, neniam eldonitajn en Espio.

– La 9a kodisko de la kolekto, Kia viv’, enhavas 7 titolojn de la franca varietea rok-gruva bando el Nantes (Suda Bretonio) Kore, kies kantisto, Kris Spitzer, esperantiĝis antaŭ pli ol unu jaro. La tekstoj prezentas ekstremajn ĉiutagajn vivproblemojn (Aidoso, frenezo, danĝera stirado, morto, amo, surstrata vivo, pasio, disiĝoj, ktp...).

– La 10a kaj lasta kodisko Lingvo Intermonda entenas 9 titolojn de la finna-brita ummuzika bando Dolĉamar el Helsinki. Vi malkovros muzikojn umantajn inter repo/hiphopo kaj ekstertera tekno-roko. Miriga kosmoŝipa vojaĝo tra la tero per intermonda lingvo: buklu viajn savzonojn kaj bonŝancan vojaĝon...

De la unua ĝis la oka diskoj, Kolekto 2000 laŭviciĝas jene:

  • 1. JoMo kaj Liberecanoj,
  • 2. Jacques Yvart “Kantas Georges Brassens”,
  • 3. Persone ”...sed estas ne”,
  • 4. Solotronik “Polimorfia Arkiteknia”,
  • 5. Merlin “Por la Mondo”,
  • 6. La Porkoj “Ŝako”,
  • 7. Kajto “Masko”,
  • 8. La Kompanoj “Survoje”.

Ĉiu kodisko disponeblas ĉe la kutimaj libroservoj aŭ rekte ĉe Vinilkosmo, po 12,05 EUR+ 3,05 EUR por la sendokostoj al Eŭropo (aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin). Kostoj por mendi la tutan Kolekton 2000 (10 diskoj) estas: 99,10 EUR + 15,25 EUR por la sendokostoj al Eŭropo.

Post Kolekto 2000 aliaj projektoj prepariĝas por daŭre ĝojigi vian muzikemon, tiel vi povos malkovri tre baldaŭ subgrundan esperanto-kompil’ prezentanta bandojn punkajn, hadkorajn, grincajn, traŝajn, ktp kuneldonita de La Blua Papilio kaj Vinilkosmo.

Sekve planatas kadre de alia projekto teknoa kompil’ kaj alia rep-hiphopa sen forgesi alian seri-eldonon kies unua KD estos Kaj Tiel Plu, la fama kataluna popolmuzika bando.

Kelkajn el tiuj artistoj kaj bandoj vi povos malkovri aŭ revidi en vivaj koncertoj dum KAFE (Kultura Arta Festivalo de Esperanto) okazonta en Tuluzo 5–9 jul 2000.

Vizitendaj retpaĝoj:

www.sciuro.demon.co.uk/rokgazet

www.musicexpress.com.br/jomo

www.esperanto.fi/kef 2000.html

Adreso: Vinilkosmo, FR-31450 Donneville, Francio

Rete: vinilkosmo@esperanto.org,

rok-gazet’@esperanto.org,

kafe@esperanto.org