Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2000. No 2 (64)

Redakcie

Kutime ĉi-loke oni trovas redakcian mesaĝon, sed ĉar en la revuo mem mankis loko por la rubriko Frazoj, ni metis ĝin ĉi tien.

Io ne estas bonorda en Esperantujo. Kion fari? Afrika estrarano de UEA Gbeglo Koffi responde al la jarŝanĝa demando de la revuo Esperanto skribis, interalie:

Oni povas rimarki ke Esperanto ĝenerale regresas en la riĉmondo. Tion kaŭzas ĝia malkreskanta ŝanco esti la dua lingvo de ĉiuj en internaciaj kontaktoj... Ni do devas reagi al tiu evoluo. Kiel? “Esperanto estu la dua lingvo por ĉiu” jam kadukiĝis. Ni trovu aliajn argumentojn por pravigi ĝian uzon...

Esperanto. 2000: 1

Pri la nova strategio meditas ankaŭ Marco Picasso:

Esperanto ne estas la sama por ĉiuj: iuj bezonas ĝin por vojaĝi malmultekoste, aliaj por kleriĝi, aliaj por interŝanĝi poŝtmarkojn, aliaj por ne resti solaj en sia maljuneco, aliaj por rapide kaj profunde interkonatiĝi kun samaĝuloj alilande ktp. Unu sola establo ne povas mastrumi mem tiom da kategorioj: prefere ĝi lasu la taskon al specifaj kaj fakaj asocioj kaj instancoj komplete sendependaj, ene de komuna regularo, baze de kiu estu la komuna destino de la esperantistaro.

Literatura Foiro. 1999: 182

SATano proponas pli radikalan solvon — purigon:

Mi postulas la eksigon de Kep Enderby, la prezidanto de UEA, el la Sennaciista Asocio Tutmonda kaj ĉiujn aliajn UEA-membrojn kiuj ankaŭ estas SAT-anoj. Se SAT-anoj samtempe aniĝas en UEA kaj konsentas al ties Manifesto, SAT fariĝas tute superflua.

Jurgen Kuhl. Sennaciulo. 1999: 11

Sed Giorgio Silfer limigas sin je nura atentigo:

Pormomente, la dekstra mano ignoras tion kion faras la maldekstra: unuflanke UEA invitas al sia kongreso en Tel-Avivo, aliflanke ĝia junulara sekcio akuzas Israelon pri malrespekto de la homaj rajtoj (rezolucio de la TEJO-Komitato). Sed ambaŭ manoj devos froti la saman vizaĝon.

Heroldo de Esperanto. 1999: 14

Fine, propono fondi novan regionon:

Nia tasko estis lerni kaj uzi sperton de la Eŭroregiono [Karpatoj] por krei la novan, aŭtente funkciantan eŭroregionon en nordoriento, en naskiĝ-regiono de Esperanto. Laŭ propono en ĝin devis eniri: 1. Kaliningrada distrikto; 2. Vojevodioj Podlahio kaj Varmio-Mazurio; 3. Kaunas, Klaipeda, Marijampole, Alytus; 4. Grodno, Brest. La areo estas ĉ. 100 000 km2.

... La kvereloj komenciĝis jam dum diskutado pri la nomo de la nova eŭroregiono. Mi proponis Prusio, por aliaj ne tolerebla. Sed povas esti ankaŭ Esperantio, ĉar Esperanto devas esti la unua oficiala lingvo kaj kvin aliaj egalrajtaj: la belorusa, germana, litova, pola, rusa. Alia problemo estas ĉefurbo. Proponoj: Elk, Suwalki, Marijampole, Grodno.

Adalberto. Litova Stelo. 1999: 6

Sur la kovrilpaĝo estas foto Konstruante novan homon pro kiu Sandra Burgues Roca (Urugvajo) ricevis la unuan premion en nia Fotokonkurso.

Ni ne devas esti sen influo laborante

por plibonigi la mondon

En januaro ni informis, ke la prezidanto de UEA Kep Enderby estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 1999. La laŭreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Enderby: Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantiĝis nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas ĝin granda honoro kaj provos pravigi ĝin.

LOdE: La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT, Azia kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo). Kia, laŭ via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?

Enderby: La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, ĉar tia ekvilibro estas afero de juĝo. Ĝenerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto-movado, ege gravas kapablo sufiĉe bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontraŭe, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikiĝi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo.

Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie ĉi tie, ĉar, parolante tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraŭ ĉiuj aktualaj problemoj en la mondo — tiom ofte kaŭzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aŭ de identeco — mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.

LOdE: Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?

Enderby: Ĉiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto-ideo. Ĉi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj raŭmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto-skoloj aŭ -vidpunktoj, sed al la espero ke ĉiuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aŭ aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu laŭ spirito de frateco.

LOdE: Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

Enderby: La kontraŭajn de tiuj, kiujn mi ĵus menciis: ĉiujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia ĝi estas, la elekto inter la du ne ĉiam estas facila.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Enderby: Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laŭ kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malĝuste preterpasi. Ne ĉiuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte laŭ eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni ĝin al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaŭ estus Mark Fettes, Lee Chong-Yeong, Yamasaki Seikô, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi ĝojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

LOdE: Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Enderby: Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufiĉus diri ke mi unue pensus pri La danĝera lingvo, La Dekamerono kaj Sed nur fragmento.

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Enderby: Nepre bonega, kvankam, ĉar mi ne estas aŭguristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj ĝi inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio daŭros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. Ĝi estas identigilo. Lingvo ankaŭ estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu ĉi heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontraŭe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.

La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marĝene, kvankam kelkfoje grave. Ankaŭ politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaŭ ŝanco ludas gravan rolon. Ĉiurilate, la kaŭzoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas ĉiujn tiujn faktorojn. Ĉu tiu hegemonio daŭros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne ĉiam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj ĉie — ĉu anoj de UEA, ĉu de SAT, ĉu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo — devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato ĉie, sed tio ne signifas, ke ĝi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

LOdE: Ĉu vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en Esperanto en 1999?

Enderby: Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko faciliĝos.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

685 aliĝis al Tel-Avivo

20 jan 2000, kiam plejmulto de la aliĝoj ĝis la fino de la unua aliĝperiodo estis jam registrita, la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris 685 aliĝintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aliĝoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224.

La pinton de la statistiko konsistigas Germanio (76), Japanio (71), Pollando (55), Israelo (54), Francio (49), Nederlando (45), Italio (27), Usono (25) kaj Brazilo (20).

GK UEA

Bona jaro por KSM

Unu el la plej longedaŭraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, spertis ioman kreskon de serĉantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998).

Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj), Ruslando (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5 al nul). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, ĉar la ŝanĝoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo.

De tempo al tempo ekz-e landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, ĉar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM dank’ al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaŭ tiukampe la limigitaj rimedoj de la E-movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke ĉiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la E-gazetaro ankoraŭ pli multe diskonigu ilin.

De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio.

Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.

GK UEA

Jarfina Kroatio

Tago de infanrajtoj

Okaze de la Internacia tago de la infanrajtoj, 19 nov 1999 KEU (Kroatia E-Unuiĝo) kunlabore kun la porinfana organizo en Ogulin organizis ekspozicion. Ĉi-jare oni prezentis la internacian ekspozicion “Naturo — nia vivtrezorejo”.

En la lernejoj, kie KEU organizas kursojn, oni dum la kurshoro diskutis pri la rajtoj de infanoj, organizis etajn ekspoziciojn kaj verkis mesaĝojn por sendi ilin al infanoj en Francio, naskitaj la 19 nov 1989.

Kristnaska foiro

Ĉe la inaŭguro de la 6a Kristnaska foiro, 4 dec kantis ankaŭ eta koruso de la plej junaj membroj de KEU. Ili kantis unu inter la plej famaj kroataj vintraj kantoj tradukitaj al Esperanto. Krom junaj e-istoj, ĉe la inaŭguro kantis la koruso de la Internacia virina klubo, kiu organizis la foiron. Post la kantado, la Foiron inaŭguris la edzino de la kroata vicministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.

La duan tagon de la Foiro, KEU havis budon ĉe kiu oni prezentis la manlaborojn de la E-lernantoj: kristnaskaj ornamaĵoj, gratulkartoj.

La Internacia klubo de virinoj, en kiu plej parte membras la edzinoj de eksterlandaj diplomatoj en Kroatio per ĉi-manifestacio jam ses jarojn kolektas monon celatan al bonfaro. La ĉi-jara profito estas antaŭvidita por la porinfana departemento de unu el la zagrebaj hospitaloj.

Ni menciu, ke la etaj e-istoj jam trian fojon prezentiĝis ĉe la foiro kaj ĉi-jare ili estis la sola infana grupo.

Zamenhof-Tago

Okaze de la Zamenhof-Tago KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo S-ta Gabrijelo prizorgis okazan poŝtstampon. La stampon oni povis uzi dum la tuta tago (15 dec) en la ĉefa zagreba poŝtoficejo.

En la lernejoj, kie KEU organizas E-kursojn, oni organizis etajn ekspoziciojn pri la vivo de Zamenhof.

Marija Beloŝeviĉ

Esperantista Kulturdomo en danĝero!

Ekde 1964 Esperanto estas instruata en la Federa Universitato de Ceará (UFC), en la nordorienta urbo Fortaleza (Brazilo), kie okazos la 87a Universala Kongreso en 2002. La kurso estas nedeviga kaj povas partopreni ĝin la tuta komunumo. Mi mem kaj miaj familianoj lernis la lingvon tie. Mia instruisto Paulo Amorim Cardoso emeritiĝis, kaj nun laboras tie kiel profesoro de Esperanto mia frato Adelson Alves Sobrinho. La domo, kie dum multaj jaroj funkciis la E-kursoj, staras antaŭ placo kun busto de Zamenhof.

Antaŭ kelkaj tagoj mia frato donis al mi la bedaŭrindan informon, ke oni translokigis la E-kurson al malgranda domo kaj ke oni deziras ĉesigi la E-agadojn ĉe la universitato. Ili proponis al mia frato instrui la italan aŭ la portugalan, ĉar ili ne deziras maldungi lin, kiu antaŭ kelkaj jaroj trapasis ekzamenon por instrui Esperanton anstataŭ Paulo Amorim.

Ni ne povas permesi, ke la Esperantista Kulturdomo de UFC malaperu. Tial ni petas al la monda esperantistaro, bonvolu sendi leterojn, kartojn al la rektoro de tiu universitato petante, ke li redonu la lokon al la E-kurso kaj pli grave, ke li daŭre apogu la E-kursojn, precipe nun, ĉar en tiu urbo okazos la 87a UK. Se vi volas helpi nin, bonvolu fari tion en Esperanto kaj/aŭ en unu el la lingvoj instruataj tie, nome: la portugala, hispana, itala, franca, angla, germana kaj rusa.

Sube estas la nomo de la rektoro kaj la adreso de la rektorejo.

Magnífico Reitor Roberto Cláudio Frota Bezerra.

Reitoria da UFC: Av. da Universidade, 2853, Benfica, Fortaleza, CE, BR-60020-181, Brazilo.

Aristâphio Andrade Alves Filho

Komunistoj konferencis en Kubo

La 12-a Konferenco de IKEK (Internacia Komunista E-ista Kolektivo) okazis 27-30 dec 1999 en Havano (Kubo). Ĝi ricevis moralan apogon de la Komunista Partio de Kubo kaj firman subtenon de Kuba Esperanto-Asocio kaj dum la preparado kaj realigado de la konferenco.

Partoprenis 51 personoj el Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Islando, Kubo, Norvegio, Svisio. La Konferenco ricevis salutmesaĝon de Kep Enderby, prezidanto de UEA, kiu memorigis sian ĉeeston en la 75a UK (Havano, 1990) kaj substrekis la laboron faratan de IKEK — kunlaboranta asocio kun UEA de 1998.

Dum la kvar kunsidoj, la Konferenco:

— analizis la staton de nia revuo Internaciisto, de niaj relative bonaj financoj, organizi pli taŭgan retadresaron kaj ĝisdatigitajn retpaĝojn. Ni ĝojis pri la bona stato de niaj rilatoj kun UEA, SATEB, FET ktp;

— adoptis rezoluciojn pri la rabado de la 6-jara knabo Elian Gonzalez per Miamia mafio en Usono, leteron al Bill Clinton pri tiu atenco kontraŭ la Deklaracio pri Infanaj Rajtoj. La konferenco decidis aliĝi pere de UEA al la Manifesto 2000, agado de Unesko kadre de la Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Ni kondamnis la blokadon de Usono kontraŭ la Kuba popolo, kaj en plia rezolucio militajn intervenojn kontraŭ popoloj, etnoj aŭ komunumoj;

— decidis kunveni en la Tel-Aviva UK dum unuhora kunveno. La Konferenco decidis peti starigon de la 13-a Konferenco en Britio en printempo 2001 kaj komisiis Anne Johnson kaj Stan Keable por ellabori la projekton;

— elektis novan IKEK-Estraron.

Kadre de la Konferenco ni povis aŭdi kvar altkvalitajn prelegojn pri la revolucia movado en Kubo, la nuntempa situacio por nia IKEK (Luis Serrano), la E-agado de UEA ĉe Unesko (Vincent Charlot) kaj la penso de Josè Marti (Juan Bessada).

Dum la konferenco okazis du gravaj renkontoj por IKEK.

30 dec ni renkontiĝis kun membroj de la Centra Komitato en ĝia sidejo sur Placo de la Revolucio. La kunveno okazis en tre bona etoso kaj ni povis informi pri la konferenco, la ligoj de IKEK kun la E-Movado kaj kun la komunista kaj progresema movado.

31 dec ni vizitis UNIAC, organizon arigantan la diversajn asociojn de Amikeco kun Kubo tra la mondo. Ni povis tie pripensi pri ligoj inter la E-Movado kaj Kubo.

La restado de alilandaj esperantistoj ne limiĝis nur al la Konferenco. La Havana esperantistaro akceptis nin en amika rondo ĉe la Havana Municipo 24 dec, kaj KEA starigis Julfestenon ĉe si 25 dec 1999. Ni omaĝis la 50-jariĝon de la Esperanta agado de la elstara aktorino Georgina Almanza dum speciala vespero.

Ni atendis la jarfinon kaj 2000-komencon ĉe nia Sekretariino Mayra Nunez Hernandez. Okazis riĉa distra kaj ekskursa programo.

4 jan 2000 Granma (la ĉefa gazeto de la lando) menciis en artikolo la Konferencon de IKEK kaj ĝian rezolucion pri la infano Elian.

Dum la tuta semajno post la Konferenco IKEK-anoj kaj KEA-anoj povis paroli ĉe Radio Internacia kaj Provinca Havano, Radio Progreso en Esperanto, hispane kaj france.

Vincent Charlot

Internacia Literatura Forumo en Bulgario pri nia gazetaro

La unua Internacia Literatura Forumo de la nova jarcento okazos parte en Vraco parte en Razgrado (Bulgario) inter 27 maj kaj 4 jun 2000.

En la unuaj tagoj ILF estos inkluzivita en la kulturaj festoj Botev-Tagoj en Vraco. En la lastaj tagoj ĝi koincidos kun la kultura festo Abritus en Razgrado.

La Forumon kunorganizos LF-koop kaj la Esperanta PEN-Centro kunlabore kun la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrad) kaj la E-Societo Sukceso (Vraca). La kvar establoj (LF-koop, Esperanta PEN, Vraca kaj Ragrad) kunlaboras kadre de la Pakto por la E-Civito.

La Forumo estos dediĉita al la temo “Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?”.

Estas atendataj interalie William Auld, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.

Kadre de ILF okazos ankaŭ la ĝenerala Asembleo de la Esperanta PEN-Centro.

Adreso: ILF, p.k. 26, BG-3000 Vraca

Rete: lofo@usa.net

KURTE

7 nov en Peterburgo Meri Abolskaja partoprenis en kontraŭfaŝista seminario per prelego pri persekutoj kontraŭ E-to en Germanio k Sovetunio. (Vestnik Esperanto)

Per koncerto en Trenèín antaŭ 400 aŭskultantoj renaskiĝis slovaka muzika grupo Qexteto Esperanto, kiu kantis E-te en la jaroj 1970aj. (Esperanto)

26 sep Nov-Jorka E-Societo aranĝis E-Tablon kadre de la librofoiro. 6 nov en Berkeley Ligo de Orient-Golfaj E-istoj k San-Franciska E-ta Regiona Organizo prezentis E-ton en la aŭtuna kunveno de la Nord-Kalifornia fremdlingva asocio. (Esperanto USA)

En la Amsterdama muzeo pri la nederlanda verkisto k E-simpatianto Theo Thijssen malfermiĝis ekspozicio “Lingvo sen limoj. Theo Thijssen kaj E-to”. (Esperanto)

En la Universitato de Saint-Quentin-en-Yvelines/Versailles Anne-Sophie Markov sukcese prezentis memuaron de magistriĝo pri historio pri la temo “La internacia movado de E-laboristoj en 1918-1939”. (Internaciisto)

MZ-Verlag Harald Schicke en Germanio ne plu ekzistas; ĝi fariĝis MZ-Verlag Ltd. kun sidejo en Londono, ĉar la germana ŝtato malhelpas la ekziston de malgrandaj firmaoj. (La Gazeto)

Ĉe la Ĉeĥa E-Asocio ekfunkciis sekcio pri informatiko por kunlaborigi e-istojn, kiuj uzas komputilon; estas iniciatata artsekcio de ĈEA. (Starto)

La vendoj de la libroservo de UEA bonege progresis en 1999. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de EUR 134848 (NLG 297165) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj jaroj ĝis tiam. Kresko je 6,4% en 1999 plialtigis la rekordon al EUR 143499 = NLG 316230. (GK UEA)

La 15a numero de Heroldo (1999) estas dediĉita al la E-aktivado en Hungario, interalie al E-Fako ĉe ELTE, Juna Amiko, junulara agado, E-grupo en Pápa, Tibor Papp, Tibor Szabadi, Elizabeta Ködmön, biblioteko de Károly Fajszy k.a. Sekvos materialoj pri E-to en la landoj de Orienta Eŭropo. (Heroldo de Esperanto)

La revuo de Germana E-Junularo GEJ-Gazeto ŝanĝis sian nomon al Kune. (Esperanto)

REK: novaj loko kaj kotizoj

Kongresejo

Ruslanda E-Kongreso okazos 3-6 feb 2000 en Ĉeboksary, en la respublika faklernejo de kulturo (ul. Entuziastov, 26). La lernejo estas tute nova, inaŭgurita en decembro 1999. Ĝi troviĝas en la distrikto Jugo-zapadnij.

De la fervoja stacio la kongresejo atingeblas per la trolebuso 20, ĝis la haltejo Ulica EntuziastovUĉiliŝĉe kulturi. (La lernejo troviĝas meze inter tiuj du haltejoj).

De la busa stacio per subfervoja transirejo eblas atingi la fervojan stacion de kie veturu kiel estas priskribite supre aŭ prenu trolebusojn 9,15 aŭ 18 kaj veturu ĝis la haltejo Agregatnij zavod, kie ŝanĝu la trolebuson je 19 kaj same veturu ĝis la haltejo Ulica EntuziastovUĉiliŝĉe kulturi.

Partoprenkotizo

La partoprenkotizo inkluzivas 3-tagan loĝadon kaj la kongresan programon. La baza kotizo por ekssovetianoj estas 150 rubloj, por aliaj landoj — 10 eŭroj. La sama faklernejo disponigas al ni hoteleton apartenantan al ĝi, kiu troviĝas en la aligita al la lernejo konstruaĵo. La hoteleto estas parto de la komunloĝejo kaj por ni oni ofertas unu etaĝon, kiu havas 2-3-litajn ĉambrojn, duŝejojn, kuirejon.

Kiuj volas loĝi en la dulita ĉambro devos krompagi 30 rublojn. Por la dezirantoj estas ankaŭ amasloĝejo, kiu kostos je 30 rubloj malpli ol la baza kotizo. Aliaj loĝeblecoj estas en kelkaj urbaj hoteloj, kies averaĝaj prezoj estas 60-100 rubloj por la nokto. Se kongresano deziros loĝi aparte li pagos nur por la programo sumon je 50 rubloj.

Por partotempa partopreno necesos pagi po 60 rublojn por tagnokto. La manĝado estas organizebla en la kongresejo de la lernejo kaj kostos ĉirkaŭ 15-20 rubloj por manĝo. Krom tio je du haltejoj for de la kongresejo estas nova kafejo Putj k sebe kaj apude estas vendejoj kaj bazareto.

Aleksandr Blinov

prezidanto de OK

Zamenhof-festo en For-Oriento

18 dec 1999 surbaze de la fakultato de informadiko kaj komputeraj teknologioj de la For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato, en Vladivostoko estis aranĝita festo okaze de la 140-jariĝo de L.L.Zamenhof.

La studentoj, kiuj studas Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj la membroj de Regiona E-klubo Pacifiko partoprenis literatur-muzikan koncerton, jubilean ekspozicion kaj aktivis pri kantoj kaj teumado. Inter gastoj estis junaj muzikistoj el la ensemblo Melodio kaj rusparolantaj studentoj el Ĉinio kaj Koreio. La sekva komuna renkontiĝo okazos dum la Semajno de Internacia Amikeco en februaro.

La studentoj interesiĝas pri kontaktoj kun samaĝuloj kaj samfakuloj tutmonde. Krome ili invitas partopreni la Regionan Studentan Konferencon (sekcio “Esperantologio kaj Interlingvistiko”) kiu okazos en Vladivostoko 24-29 apr, la Tagojn de Slava Kulturo (22-28 maj) kaj la Renkontiĝon okaze de la 20-jariĝo de Pacifiko (20-22 okt).

Rete: oriento@mail.ru

Aleksandr Titajev

“Verda fajrero”

EK Verda fajrero funkcias ekde 1991 en Ĉusovoj (Perma regiono en Okcidenta Uralo). Nun en la klubo estas 15 membroj.

Klubkunvenoj okazas ĉiusemajne en la urba medicina lernejo. Ofte oni havas festojn, dum kiuj la klubanoj teumas kaj kantas. Verdafajreranoj vizitas somerajn tendarojn kaj aliajn renkontiĝojn. Kelkaj aktivuloj studentiĝis en Permo kaj Jekaterinburg, sed ili ne perdas kontakton kun la klubo. Aleksej Odincov, Miĥail Buldakov kaj Aleksej Ĉikiŝev partoprenis en la Perma regiona konkurso pri la jubileo de Puŝkin per deklamado en Esperanto. Rimma Roganova instruas la internacian lingvon en la 6a mezlernejo kaj en la medicina lernejo. Krome, 15 ĉusovojanoj lernas Esperanton koresponde.

Rimma Roganova

SAT kongresos en Ruslando

Ekde 1 feb 2000 por la ruslandanoj ekvalidas nova kotizperiodo. Ruslandanoj povas kotizi per rubloj.

ĝis 31 mar ĝis 31 maj Poste
Kategorio A 520 600 680
Kategorio B 800 1000 1200
Kategorio C 280 350 400
Kategorio Ĉ 650 750 850
Kategorio D 1000 1200 1400
Kategorio E 330 400 500

Difinoj de la kategorioj

A. SAT-membro

B. SAT-geedzoj

C. SAT-junul(in)o, ĝis 30 jaroj

Ĉ. nemembro de SAT

D. geedzoj, nemembroj de SAT

E. junul(in)o, nemembro de SAT

Infano ĝis 15 jaroj, veninta kun gepatro(j), aliĝas senkotize.

La kotizojn akceptas Miĥail Konstantinoviĉ Ĉertilov, 143000, Moskovskaja oblastj, Odincovo-6, ab. jaŝĉik 21.

Nikolao Gudskov

Aŭtune ses gejunuloj el Murmansk studis en la tradiciiĝanta E-kurso ĉe la popola altlernejo en Svanvik (Norvegio). Kvin el la ses kursanoj (de live dekstren: Julia, Alla, Aleksandr, Julia, Miĥail) estas fotitaj antaŭ la forveturo. (Sendis A.Masiukas)

Korajn gratulojn al Aleksas Masiukas okaze de la 70-jariĝo!

La plej indaj verkoj de nia literaturo

Ni adiaŭas la 20an jarcenton, kiu estis tempo de du teruraj Mondmilitoj, sed ankaŭ tempo de nekredebla teknika progreso. La homa civilizo trapasis la limojn de sia tera ekzisto, kiam la unua homa plando ektuŝis la lunon.

La finiĝanta jarcento estis grava ankaŭ por ni, esperantistoj. Dum ĝi ekprogresis nia literaturo. La Slava skolo, Literatura Mondo, La infana raso de William Auld, Norda Prismo, eldonejo Stafeto de J. Régulo Pérez, Literatura Foiro, Fonto, Belartaj Konkursoj, Karolo Piĉ — jen mejloŝtonoj de la evoluo. Al tio aldoniĝas centoj da aperintaj libroj, kaj dekoj da eldonejoj.

Ĉiuj ĉi klopodoj havigis al ni neforgeseblajn momentojn, kiam legante niajn aŭtorojn, ni povis konvinkiĝi, ke la lingvo internacia vivas kaj fortikiĝas. La literaturo iĝis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiĝo de nia “verda” memo en ĉi mondo skuata kaj kruele disŝirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj.

Nekontestebla estas fakto, ke en la pasanta jarcento ĉefe libroj kaj revuoj (kaj leteroj) servis kiel unuigilo por nia tutmonda komunumo. Romanoj kaj poemaroj estis ofte la fonto de niaj revoj, pensado, emocioj kaj distro.

Dum la kunsido de EVA (Esperantlingva verkista asocio) en Berlino, okaze de la 84a UK, oni akceptis la proponon de kolego Tomasz Chmielik, kiu apud la konata prefero-listo de William Auld ŝatus koni ankaŭ iun pli malpli ĝeneralan elekto-liston de la publiko pri la 25 plej gravaj verkoj de la Esperanto-literaturo de la 20a jarcento.

Pro tio ni petas la esperantistojn el kie ajn, noti la titolojn de la Esperanto-verkoj (prozo, poezio kaj dramo), kiuj en Via vivo ludis precipan rolon — edukan, klerigan, emocian kaj konceptan — kiuj plej firme engravuriĝis en Via memoro aŭ kiuj simple estas plej valoraj por Vi.

Via elekto montros, kiuj literaturaj ŝatoj kaj preferoj regas en la “verda” mondo nuntempe. Ni atendas viajn respondojn plej malfrue ĝis majo, tiel ke dum la Tel-Aviva UK ni povu prezenti la kompletan liston.

Poŝtkartojn kun titoloj oni sendu al Tomasz Chmielik (ul. Jarzebinowa 3/30, 21-040 Swidnik, Pollando).

Retpoŝte oni povas respondi al esperanto@zg.tel.hr aŭ gberveling@freeler.nl.

Du specoj de esperantistoj

Mi dankas por la interesa revuo Esperanto en 1999. Mi opinias, ke ekzistas du specoj de esperantistoj.

1) Unuj volas propagandi Esperanton kvazaŭ ian religion, kiel plej gravan kriterion de sukceso ili konsideras la nombron de E-parolantoj kaj tial ili inklinas blagi, blufi kaj superruzi la publikon.

2) Malpli multaj volas funkciigi la lingvon, prepari ĝin por funkciado. Ili preparas vortarojn, terminarojn, gazetojn, librojn, TTT-ojn kaj por ili estas la plej grava kriterio, kiel tiuj instruiloj kaj literaturaĵoj kovras la bezonojn de internacia lingvo.

Ĉiu internacia lingvo (angla, Esperanto aŭ alia) bezonas lernolibrojn kaj vortarojn en ĉiuj kulturitaj lingvoj, kaj la vortaroj necesas poŝaj, mezaj kaj grandaj, ĝeneralaj, teknikaj, elektroteknikaj, kemiaj, medicinaj, juraj, ekonomiaj, agrokulturaj ktp. Ankaŭ la literaturo de la internacia lingvo devas esti alirebla al ĉiuj interesatoj. Ni povas tre bone registri, kio efektive en Esperanto jam estas farita kaj kio ankoraŭ mankas. Ni ne bezonas blufi nin mem, male helpos al ni nur vero.

Se la lingvo ne estas preparita, ne eblas entuziasmigi milionojn da homoj por tia lingvo. Propagandado rompiĝas je obstino de la ekstera mondo, sed preparado de libroj dependas nur de nia propra laboremo.

Tial la “propagandantoj” facile estas deprimataj de pesimismo, dum la “funkciigantoj” optimismas, kredante je propraj fortoj.

Miroslav Malovec

Estus por mi grandega ĝojo, se mi erarus

“Tiu forumo taŭgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el anoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn (informkampanjo internaciskala, sociologiaj esploroj, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj”, — vi skribis en Esperanto en 1999.

Estas vere ke kuŝas en tio grandaj urĝaĵoj. Ni scias ke rusaj esperantistoj brile kontribuis en la pasinteco en tiaj esploroj kaj laboroj. Mi vere deziras ke ili povu finfine labori pli serene kaj ke tion ebligu nova politika situacio. Bedaŭrinde pri tio mi ne estas optimista kvankam estus por mi grandega ĝojo se mi erarus, se la popoloj de Ruslando elirus finfine el ekstremaj situacioj.

Mi esperas ke la SAT-kongreso kaj aliaj aranĝoj en Ruslando, en julio 2000 ebligos starigi konstruajn rilatojn inter popoloj de Ruslando kaj de okcidenta kaj eĉ centra Eŭropo (bedaŭrinde mi eksciis pri ekzistanta timo de baltaj landoj kaj Pollando rilate la malstabilecon de Ruslando kaj intencoj de ties regantoj). Tro ofte okazis ke regantoj ne kapablaj solvi internajn sociajn problemojn inventis “malamikon” kaj turnis sin al milito por deturni la atenton de siaj regatoj.

Henri Masson

Ne du, sed unu

Eventoj kaj Heroldo spertis problemojn pri la eldonritmo kaj dufoje ŝanĝis siajn (vic)redaktorojn”, — mi skribis en la januara kajero.

La redaktoro de Heroldo, Perla Martinelli, afable atentigis, ke Heroldo ŝanĝis la vicredaktoron ne du fojojn, sed nur unu. Ŝi pravas, ĉar la supra frazo estas interpretebla kvazaŭ KALiFo nomumis trian vicredaktoron post du malnomumoj... Kaj la redaktoro mem neniam estis ŝanĝita, kompreneble.

Dankon pro la atentigo!

A.K.

“Interredaktore”: same regula, nur malpli ofta

“Tio ja faciligis la laboron de la gazet-redaktoroj, kiuj povas preni informojn el la senpagaj ret-informiloj Gazetaraj Komunikoj de UEA, Heroldo Komunikas kaj Interredaktore (tiu lasta fariĝis malpli regula pro la lanĉo de la paga servo Ret-Info)”, — skribis Aleksander Korĵenkov en la trarigardo de la jaro 1999.

La servo Interredaktore restis same regula, nur iĝis malpli ofta, ja por tiu listo estas dissendataj nur tiuj mesaĝoj, ĉe kiuj oni eksplicite petas tion. Krome, plimulto de redaktoroj de signifaj E-gazetoj aliĝis al la retpoŝta E-novaĵservo Ret-Info, sed malgraŭ plurfoja atentigo multaj ne vere komprenas la funkciadon kaj diferencojn inter Ret-Info kaj Interredaktore.

László Szilvási

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado

aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj

Eseo de Walter Zelazny

Mi ne ofte konsultas PIVon. Ekzemple, ĝis nun mi komprenis kio estas inteligencio kaj intelektulo. Sed post la kontrolo en PIV mi ne komprenas. Do inteligencio laŭ PIV estas:

1. Klaso de la intelektuloj-reformistoj en la cara Rusujo de 19a jc. 2. Tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso.

Laŭ tiu difino ne eblas havi inteligencion en la Oficiala Movado. Unue, ne ĉiuj intelektuloj-reformistoj en la cara Rusujo estis esperantistoj; ni diru, ke estis male... Due, ĉar Esperantio ne estas nacio, ĝi laŭ la difino ne povas havi tiun parton, kiu strebas al libera pensado. La difino de la inteligencio en PIV estas pli malpli esperantigita vortumo de la franca intelligentsia laŭ vortaroj de Larousse, kiuj faras referencon, ke tiu vorto devenas de la rusa.

Kiam Dostojevskij, Gercen aŭ Bakunin vivis okcidente, neniu sciis ke ili estas inteligencio. Post la Granda Oktobra Revolucio, pere de la blankuloj venintaj al Parizo, la francoj konatiĝis kun la koncepto inteligencio, kiun ni hodiaŭ trovas en PIV. Ĉu vere ne ekzistas pli kurta vojo de la inteligencio al PIV? Ĉu vere, laŭ la kriterioj de la PIVa difino, la lasta inteligencio en Eŭropo — tiu parto de unu nacio, kiu strebas al sendependa libera penso — restis nun nur en Belorusio?

Iom pli bone aspektas la PIVa difino de plebo. Unue etimologia referenco:

1. En Romo, la plej grandnombra k malalta klaso ...

poste la nuntempa:

2. La pli malaltranga parto el popolo, el socio ks.

La plebo povas ekzisti en la Oficiala Movado, tion permesas PIV — la pli malaltranga parto el socio. Sed ne la plej malaltranga parto. Sed venas alia problemo, en kiu senco oni povas diri en la Oficiala Movado pri la socio? De la sociologia vidpunkto ni ne estas socio, prefere io inter diasporo kaj kvazaŭ-socio, preskaŭ apud-socio.

Feliĉe PIV havas alian koncepton, nome intelekto, de kiu ĝi strange ne derivas inteligencion. Ne gravas. Intelektulo estas Zamenhofa vorto kaj intelektularo jam PIVa. Laŭ PIV intelektulo estas “homo, kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto”. Sed kio estas intelekto? “Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili”.

Iom da rimarkoj pri moralaj valoroj

Mi ne opinias ke la Esperanta inteligencio, intelektularo kaj plebo diferencas en la morala senco. Inter intelektuloj oni trovas kanajlojn, same kiel inter la plebanoj. Inter intelektuloj oni trovas morale rigorajn homojn, ankaŭ inter la plebanoj. Se la distingo ekzistas, ĝi fontas el la malsamaj sociaj roloj. Laŭ PIV la inteligencio havas eĉ nenion komunan kun intelektularo. La unua batalas pri la sendependa libera penso, la dua kapablas pensi.

Laŭ la difino, kiun mi konas en la slavaj lingvoj, ĉefe en la rusa, ne eblas rekte distingi inter la sendependa libera penso kaj kapablo pensi.

Penso bezonas liberecon, kaj tion verŝajne ne komprenis francaj intelektuloj — inter ili meritplena Waringhien — kiuj posedis tian kapablon pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili, ke ili forgesis ligi la rilaton inter la penso kaj la libereco.

Ĉar la intelektuloj ĉefe pensas (foje sciencumas, poezias kaj verkas), la plebo ĉefe sekvas ilin en la pensado; estas do normale, ke certaj intelektuloj celas kapti atenton de la plebo. Tiuj intelektuloj fariĝas politikistoj kaj apogas sian cerbon je amasoj, ilia penso signifas nur tiom kiom la politika forto de la plebo, kiu apogas ĝin. La separado de la intelektuloj disde politikistoj komenciĝis dum la Franca Revolucio, la divorcan verdikton anoncis la Ruslanda Revolucio.

Rolo de la inteligencio estas komentarii la socion, eĉ en la libera socio. La tekniko sapumadi la okulojn de la plebo estas tiom perfekta, ke en la demokrataj landoj oni komencas eĉ dubi, ĉu iu elekto inter du politikistoj, kiuj startas je la prezidenteca posteno ne estas nur afero de la mono kaj soci-tekniko manipuladi la opinion, sen trapasi la jurajn limojn, ofte formale malfrue pretas por haltigi la manipuladon.

Kial en Esperantujo devas esti alimaniere? Kontraŭe, estas eĉ pli terure. Ne mankas mono ĉe kandidatoj, ne mankas soci-teknikoj sapumi la okulojn, mankas la inteligencio, kaj se tia manifestiĝas, oni likvidas ĝin. Ĉio ĉi okazas mikroskale, en etaj dimensioj, praktike ne eksplikeblaj kaj ne montreblaj al la plebo.

“Pracelanoj” aŭ “raŭmistoj”

Se oni konsideras pracelanojn (la Fina Venko) aŭ raŭmistojn (la Interna Ideo), iliaj metodoj agi estas tiom diferencaj, ke ĝuste ili kaŭzis ŝanĝon de la prioritatoj de la celoj. Tio, kio estis kohera koncepte komence de la 20a jc. (tiam la Fina Venko estis biologie ligita kun la Interna Ideo), fine de la 20a jc. ne plu havas sencon. La Fina Venko fariĝis eksporta varo, kiun oni ne povas vendi, la Interna Ideo fariĝis la valoro en si mem, la trezoro, kiun oni ne vendas.

Por la pracelanoj ne gravas ke morgaŭ estos diluvo, gravas, ke hodiaŭ ili trovis la solvon de la mondaj lingvaj problemoj, sed bedaŭrinde la mondo ne komprenas ilin, sed eble... se ni ankoraŭ rekomencos alimaniere... per Kampanjo 2000!

Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon. Esperanto posedas valoron en si mem, kiel ĉiu civiliza unuo, ĉu granda kiel Rusujo ĉu eta kiel Esperantio. Ĝi estas valoro en si mem kaj postulas de la ekstera mondo je la nomo de larĝe komprenita humanismo, en tio homaranismo, sian lokon en nuntempa mondo. Homo ne povas vivi ekster socio, aŭ (kio estas pli evidenta post certaj sociologiaj trovaĵoj) li vivas en kelkaj socioj samtempe. Ĉiu vivas en iu makrosocio, ekzemple en ŝtato, sed samtempe en sia komunumo, en sia etno, kiun li kunkreas, en iu diasporo (ideologie li vivas en la nacio).

Praktike inter la pracelanoj kaj raŭmistoj estas la sama diferenco kiel inter la koncepto de la franca jakobena ŝtato-nacio kaj libera sindeklaro de la individuo pri sia identeco. En Francio ĉiuj manifestiĝoj de la individueco estas parto de la privata vivo (lia religio, esperantismo, aŭ tio ke li opinias sin vasko). Pri ĉio zorgas la ŝtato, por la individuo estas loko en la socio, kondiĉe ke li submetis sin al la kultura modelo de la laika, jakobena, unusole francetna koncepto, sen esceptoj. Kompreneble neniu malpermesas deklari sin bretono, sed tio havas neniun juran, politikan aŭ kulturan konsekvencon. Do li povas esti bretono en sia hejmo, forirante ĝin li estas franco. Ekzemple, ukraino kiu ricevis francan ŝtatanecon ne plu havas siajn kulturajn radikojn en Kievo, sed lia historio komenciĝas kune kun la Gaŭloj. La raŭmistoj ne akceptas tian koncepton.

Alivorte, por la pracelanoj ĉiuj esperantistoj estas esperantistoj, sed la pli bonaj esperantistoj estas la finvenkistoj. Pli malpli tiun doktrinon havas UEA. Estas ĝi, kiu lanĉis la Manifeston de Prago kaj esperantigon de la islama mondo. De la Esperanta plebo ĝi atendas financan apogon, ideologian lojalecon, varbadon kaj nenion pli.

Por la raŭmistoj oni ne povas meti esperantismon en la sferon de nur privata vivo de individuo. Vole-nevole ĉiu civitano de koncerna ŝtato pagas imposton, kaj mi volas ke tiun parton de la imposto, kiun la ŝtato utiligas por siaj ŝtat-naciismaj celoj, oni uzu ĝuste por Esperanto. Mi rajtas al publika manifestiĝo de mia esperanteco. Mian esperantistecon oni rekonu kiel civilizan unuon ekzistantan inter aliaj, oni ĝin rekonu jure, tiusence, kiel jure oni agnoskas vaskojn en Hispanio (ne en Francio), kiel jure oni agnoskas certajn religiajn movadojn, respektante ilian pacifismon kaj ne metante iliajn partizanojn en la armeon, kiel jure oni agnoskas rajton de kanadaj eskimoj al sia propra edukado kaj teritorio ktp.

La afero de la jura rekono de etnoj kaj aliaj sociaj grupoj estas novaĵo en la juro, politiko kaj sociologio, ties neceson ĝustamomente sentis raŭmistoj. Ili komprenis, ke la movado, bazita sur la partia organiza skemo, kiel UEA, forĵetas el siaj strukturoj la plej valorajn intelektulojn, kiuj pli bone sentas sin elemento de la diaspora lingva minoritato ĉie en la mondo kaj celas kreadi la federalajn modelojn.

Sed tio ne estas tipe kaj nur raŭmista. La koncepto estas larĝa kaj eble raŭmistoj nur la unuaj esprimis la ideon kaj lanĉis ĝin en la formo de la Manifesto. Similan vojon pasis OSIEK kaj multaj aliaj Esperanto-centroj. La tuta internacia kaj socia vivo iras tiudirekten. Falas grandaj unuopaj malnovtipaj ŝtataj strukturoj, ili rapide malfortiĝas kaj surbaze de nova socia paradigmo, en la tutmondiĝo rekreas novajn strukturojn por denove sin plifortigi sed laŭ alia koncepto. Plej ofte tio okazas pace, foje per la milito, bedaŭrinde. Ankaŭ en nia movado observeblas tiuj tendencoj, plej ofte ili estas pacaj, foje radikalaj, sed mi ne kuraĝas fermi la okulojn kaj diri, ke nenio okazas, aŭ akuzi kelkajn pri frenezaj konceptoj.

Pro tio mi ne bezonas, ke iu piramida strukturo voku min por subskribo de iu manifesto kun kiu mi ne identiĝas. Mi postulas pli ol la Finan Venkon. Mi postulas, ke oni rekonu mian esperantecon. Mi havas nur unu vivon, kaj mia Esperanto havas sian valoron por mia vivo, kiu daŭros post mia morto en la kultura kontinueco kaj dimensio de mia reala vivo hodiaŭ. Tio ne ekskluzivas la Finan Venkon, sed la Fina Venko rekte ne koncernas min. Estas komprenebla afero, ke dum la pionira periodo la plej grava demando estis la Fina Venko. Hodiaŭ ni scias, ke ne okazos la Fina Venko. Sed la ideo havis pozitivan influon al Esperanto, ĝi metis Esperanton al nova dimensio intelekta kaj kultura, ni diru raŭmisma. La unua jarcento de Esperanto estis lingvistika, la dua jarcento estos soci-kultura, aŭ ĝi tute ne estos! Pro tio mi faru lozajn rimarkojn pri diverstipaj soci-intelektaj kondutoj. Miaj rimarkoj ne pretendas al scienca disciplino, sed estas frukto de tio, kion devas fari la Esperanta inteligencio (PIVe neekzistanta difino 3 estas difinenda eble tiel: “Tiu parto de esperantistaro, kiu strebas al sendependa libera penso opozicie al la Esperanta plebo, kiu estas sendependa, libera, sed ne pensanta”).

Scii kion verki, kaj ne verki kion oni scias

Sendube Kálmán Kalocsay estas intelektulo, kaj lia ĉefa merito estas ne nur la majstra traduko de Infero, eĉ ne Tutmonda Sonoro, nek la originala verkaro. Lia ĉefa merito estas, ke li neniam skribis en Esperanto lernolibron por studentoj de la medicino, kion li faris en la hungara lingvo. Simple, li sciis kion verki, kaj ne verkis, kion li sciis. De tiu vidpunkto ni aprezu lian talenton de la intelektulo.

Bona ekzemplo estas Paul Neergaard, lia libro en Esperanto pri plantoj estis tradukita en kelkajn lingvojn. Kvankam elstara specialisto pri la agronomio li strebis kompreni la fenomenon Esperanto kiel intelektulo, kiel tiu, kiu kapablas pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Jen sub lia plumo (finfine ne lingvisto) aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj — unu el fundamentaj verkoj, kiuj prilumis la postmilitan interlingvistikon.

Edmond Privat scipovis perfekte gardi ĝustajn proporciojn: kion, kie kaj en kiu lingvo eldoni.

Aplikistoj, aŭ la unua stratulino kun principoj

inter monaĥinoj kaj samtempe la unua monaĥino

inter la stratulinoj kun principoj

Kelkaj deziras, ke ĉio, kion ni konas en la scienco, estu tuj esprimebla en Esperanto. Do ili kreas grandajn terminarojn pri akvofaladoj aŭ pri la horloĝindustrio en Burkina Faso. Ili kreas verkojn en Esperanto pri la influo de la turniĝoj de Marso ĉirkaŭ sia akso je la seksa vivo de pingvenoj. Kompreneble neniu esperantisto povas kontroli, ĉu tiu verko respondas al konceptaĵoj kaj estigo de la rilatoj inter ili. La aŭtoro estas la sola fakulo pri tio en la tuta Esperantio. La aplikistoj argumentas: “Vidu, en Esperanto oni esprimas ĉion, kion konas la scienco”. Sed la regulo estas, ke oni esperantigas iun ajnan produkton de cerbumado, plej ofte kun kapablo pensi konceptaĵojn sen estigi rilatojn inter ili.

Tia estas konsiderinda plimulto de niaj esperantaj eldonaĵoj, eldonitaj proprakoste. Serioza eldonisto ne akceptas eldoni ion ajn. Mi persone preferas, ke esperantisto ricevu Nobel-premion en sia fako. Poste li ĉiam trovos manieron esprimi sian teorion en Esperanto... La problemo estas, kiu komprenos?

daŭrigota

Notoj

1. Oficiala Movado.

En la tuta mondo ĉiuj fenomenoj dividiĝas je oficialaj kaj ne oficialaj. Oficialaj estas tiuj, kiuj posedas laŭ ili la legitimilon fari ion, kontraŭe al tiuj, kiuj faras ion, eble pli bone, sed ne oficiale. Oficiala estas ĝenerale pli granda, pli riĉa, pli serioza, kaj havas sufiĉan povon por deklari sin (eĉ ne oficiale) “oficiala”. Oficiala ne estas kontraŭo de maloficiala; prefere “maloficiala” devus esti disidenta, kvankam hodiaŭ oni ne plu uzas tiun adjektivon, sed temas pri tio.

2. Mi klare diras pri la rusa, ne sovetia. Pli precize, la rusa de antaŭ la Revolucio.

3. Multaj povas senti sin ofenditaj kaj peti de mi ekzemplojn. Mi parolas pri tiuj, kiuj opinias: se hodiaŭ la mondo vokos nin por solvi la mondajn lingvo-problemojn, ni ne havas sufiĉe da fak-vortaroj! Unue, la mondo ne vokos nin, kaj kiam ĝi vokos jam estos pretaj fak-vortaroj; kaj se ĝi vokos sen vortaroj, ĝi faros ĉion por ke Esperanto havu ĝustajn vortarojn. Tia estas “logiko” de tiu problemo.

Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito

Daŭrigo. La komenco aperis en LOdE. 1999: 12. Proponita fare de la Dua Forumo de la Esperanta Civito en Karolovaro, 28-29 jul 1999. La glosoj ne apartenas al la teksto.

Ĉapitro III

Pri la povoj

Art. 19. Ekzekutiva povo

§ 1. La ekzekutiva povo apartenas al la Konsulo kaj, laŭ ties delego, al la vickonsuloj.

§ 2. Escepte de la elektita Vickonsulo, la ceteraj vickonsuloj, en nombro de maksimume sep, estas nomumitaj de la Konsulo, inter la voĉrajtaj civitanoj.

§ 3. La Konsulo kaj la vickonsuloj konsistigas la registaron, kiu estas nomata Kapitulo.

§ 4. La Senato rajtas postuli ke la Konsulo nuligu la delegon en iu ajn momento al iu ajn nomumita vickonsulo.

Art. 20. Konsulo

§ 1. La Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito.

§ 2. La Konsulo responsas en ekskluziveco pri la taskoj:

a) kunvoki la Parlamenton kaj difini la tagordojn;

b) prezidi la kunsidojn, kun decida baloto kaze de voĉdon-egaleco, eĉ se li ne estas delegito de paktinto ĉe la Forumo;

c) promulgi la normigajn aktojn de la Parlamento;

d) plenumi per ediktoj kaj dekretoj la decidojn de la Parlamento;

e) funkciigi la organizon de la Civito.

§ 3. Dum sia mandato, la Konsulo estas juĝebla de la Kortumo nur se lin denuncas parlamentano aŭ unu el la membroj de la Saĝularo [Kortumo].

§ 4. La elektita Vickonsulo anstataŭas la Konsulon en kazo de neceso; okaze de morto aŭ demisio de la Konsulo, li anstataŭas tiun ĝis la novaj elektoj.

Art. 21. Arbitracia povo

§ 1. La arbitracia povo apartenas al la Saĝularo [Kortumo]21 kaj, laŭ ties delego, al lokaj aŭ fakaj kortumoj.22

§ 2. Saĝulo [Kortumano] estas voĉrajta civitano, sed nek parlamentano nek kapitulano.

21. Plimulto de la dua Forumo preferis uzi alian vorton ol Kortumon, pro ties miskomprenebla forto.

22. Loka kortumo havas la kompetenton pri la aferoj ene de difinita teritorio. Faka kortumo juĝas pri specifaj problemaroj, ekzemple pri malrespekto de labor- aŭ aliaj kontraktoj, interne de la tuta Civito.

Art. 22. Saĝularo [Kortumo]

§ 1. La Saĝularo [Kortumo] estas elektita de la Forumo ĉiun duan jaron. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj.

§ 2. La Saĝularo [Kortumo] sin esprimas pri konflikto inter establoj laŭ la Pakto por la Esperanta Civito. Tiu devo ne estas delegebla.

§ 3. La Saĝularo [Kortumo] sin esprimas pri aliaj konfliktoj konforme al la Civita Kodo aŭ, manke de la koncerna aŭ de interpretaj duboj, laŭ la Svisa Civila Kodo.

§ 4. Okaze de duagrada juĝo, du el la tri partoprenintoj en la unua grado estas anstataŭitaj de la vicmembroj.

Art. 23. Kodo

§ 1. La Saĝularo [Kortumo] responsas pri la verkado de komuna Kodo, kiu disciplinos la solvon de konfliktoj inter civitanoj.

§ 2. La Kodon aprobas la Parlamento.

§ 3. Referenco por la Civita Kodo estas la svisa civila kodo.

Art. 24. Lokaj kaj fakaj kortumoj

§ 1. Post la aprobo de la Civita Kodo la Saĝularo [Kortumo] rajtos nomumi lokajn kaj fakajn kortumojn, laŭ la Kodo mem.

§ 2. Lokaj kaj fakaj kortumoj sin esprimos nur per unuagradaj juĝoj, lasante la duan gradon al la Saĝularo [Kortumo].

Ĉapitro IV

Pri la organizo

Art. 25. Registro

§ 1. La Registro de la Civitanoj estas la fundamento de la civitana vivo23: ĝi ebligas la aplikon de la art. 9 de la Konstitucio.

§ 2. La Registro konserviĝas kaj ĝisdatiĝas sub la respondeco de la Konsulo, laŭ specifa leĝo.

§ 3. Individua legitimilo atestas la enskribiĝon en la Registro, do la civitanecon24.

23. Tio rememorigas pri la Registro de la Mondcivitanoj.

24. La kosto de la legitimiloj kovrus la kostojn de la Registro.

Art. 26. Establoj

§ 1. Establo estas ĉia organizo fondita kaj aranĝita por ke ĝi povu funkcii kaj daŭri (kun aŭ sen jura personeco).

§ 2. La instancoj de la Civito (informaj organoj, banko ktp) ne estas konsidereblaj kiel apartaj establoj, kiuj rajtus peti aliĝon al la Pakto.

§ 3. Se paktinto ne havas propran juran personecon, rajtas peti la civitanecon ĝiaj:

a) konstantaj kunlaborantoj enlistigitaj en la redakcio kaj perantoj de la gazeto, se individuoj;

b) abonantoj, se la redakcio garantias por ili;

c) docentoj kaj studentoj registritaj kiel aliĝintoj al la fako dum la koncerna jaro.

Art. 27. Informaj organoj

§ 1. La informa organo de la Civito estas la novaĵagentejo Heroldo komunikas (HeKo)25 kies posedon la kooperativo de Literatura Foiro donacas al la Civito je la ekvalido de la Konstitucio.

§ 2. La normigaj aktoj de la Civito (kodo, direktivoj, reglamentoj, leĝoj, ediktoj kaj dekretoj) estas telematike je dispono de ĉiu voĉrajta civitano26.

25. HeKo naskiĝis en marto 1999, kiel novaĵagentejo de la Evolukomisiono.

26. Ekzistos do propra TTT-punkto, alirebla per individua pasvorto.

Art. 28. Financaj rimedoj

§ 1. La Civito havas propran bankon, por enkasigi donacojn kaj legacojn, akcepti alpruntojn de civitanoj kaj establoj, subteni projektojn kaj iniciatojn kadre de la Pakto, financi la Civiton kaj prizorgi la administradon de ĝiaj valoraĵoj, kaj specife de la senmoveblaĵoj.

§ 2. La Civita Banko funkcias kiel financa societo kun statuso de fondumo, kies kontrolinstanco estas la Kapitulo, reprezentata de la Konsulo, kiu nomumas kaj malnomumas la membrojn de la administra komitato.

§ 3. La administra komitato de la Civita Banko agas aŭtonome kaj sub individua responso.

§ 4. Kondiĉe ke la koncernaj profitoj estu komplete rezervitaj por la Civito, la Civita Banko povas krei aŭ partopreni aliajn financajn institutojn, ekzemple asekurkompanion.

§ 5. La Civito povas produkti kaj vendi filatelajn kaj numismatajn valoraĵojn.

Art. 29. Domoj

§ 1. La Civito stimulas la kreon kaj ekspansion de reto da servoj, en formo de ejoj por kulturaj kaj socialaj celoj, nomataj Domoj.

§ 2. Domoj povas esti aŭ paktinta senmoveblaĵo (kulturcentro, naturamika domo ktp) aŭ neesperantista institucio kiu akceptas esperantistan aktivecon (ekzemple somerumejo por infanoj, kiu akceptas esperantlingvan grupeton).

Art. 30. Legacioj

§ 1. La Civito establas legaciajn rilatojn kun aliaj subjektoj de internacia juro27.

§ 2. Legacion nomumas la Konsulo, kiu havas la devon konsulti la paktinto(j)n jam en rilato kun la koncerna subjekto, se tia(j) ekzistas.

27. Tiaj estas internaciaj organizoj (UN, EU ktp), registaroj, ŝtatestroj en ekzilo (Dalai-lamao ktp), ekleziaj kaj religiaj instancoj (Vatikano, Universala Domo de Justeco ktp).

Art. 31. Prefektoj

§ 1. La prefekto estas persono komisiita zorgi pri la interesoj de la koncernaj civitanoj, unuavice ilia informiteco, kaj pri la bildo de la Civito en ilia lando28.

§ 2. Laŭbezone, kie ekzistas neniu establo reprezentita en la Forumo, la Konsulo povas nomumi prefekton.

§ 3. La prefektoj rajtas ĉeesti la sesiojn de la Forumo29.

28. La prefekto estas speco de interna ambasadoro en landoj (provincoj, regionoj, ŝtatoj) kie relative multas la civitanoj sed mankas lokaj establoj kiuj reprezentas ilin. La koncerna leĝo fiksos la minimuman nombron de la civitanoj necesan por nomumi eventualan prefekton, kaj ĉu tiu prefekto devas esti civitano loĝanta en la koncerna lando.

29. La reglamento de la Forumo indikos ĉu kun aŭ sen voĉrajto.

Art. 32. Evolukomisiono

§ 1. Je la ekvalido de la Konstitucia Ĉarto, la Evolukomisiono ekzistanta laŭ la Pakto organizas provizoran Registron, sur kies bazo estos elektita la Senato.

§ 2. Laŭ propono de la Evolukomisiono la Forumo fiksos la daton por la voĉdonado pri la Senato kaj aprobos provizoran regularon pri la voĉdonoj.

§ 3. La Evolukomisiono ĉesas ekzisti per la unua sesio de la Senato, kaj ĝiaj posedaĵoj kaj kompetentoj transiras al la Konsulo.

Art. 33. Modifoj

§ 1. La Konstitucia Ĉarto estas modifebla nur de la Senato, per la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de ĝia membraro.

§ 2. Neniu modifo ekvalidas, se mankas la ratifo de la Forumo, per la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de la ĉeestantaj paktintoj.

La provizora propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito transformiĝis al definitiva projekto, danke al la diskutoj kaj voĉdonoj dum la Forumo en Karolovaro (Bohemio), 27-29 jul 1999.

La kvar sesioj de la Forumo por la Esperanta Civito, sub la prezido plejparte de Yves Peyraut (prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT), kunigis la delegitojn de 8 el la 11 ĝisnunaj aliĝintoj al la Pakto, nome: Universitato ELTE Budapest, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, E-Societo Charente (Francio), redakcioj de Literatura Foiro kaj de Heroldo de Esperanto, Itala Interlingvistika Centro, kaj la observantojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, Akademio de Esperanto, Esperantista Kulturdomo de Razgrad (Bulgario). La observantoj havis preskaŭ la samajn rajtojn de la delegitoj: ili povis libere interveni kaj eĉ proponi amendojn, sed ne voĉdoni.

Dum du jaroj la Evolukomisiono flegos la debaton pri la projekto, kolektante rimarkojn, sugestojn, kritikojn, amendoproponojn de kiu ajn bonvola, sincera kaj objektiva E-parolanto. La tria Forumo por la Esperanta Civito aprobos definitive la projekton kaj fiksos la daton de la ekvalido de la Konstitucio. Se konsideri la nunajn nombrojn, la membroj kaj abonantoj de la paktintaj establoj estas ĉirkaŭ 3600; kun tiuj de la observantoj temus pri okmilo da personoj kiuj rajtus individue peti la civitanecon.

La Forumo aprobis unuanime ankaŭ etan modifon en la teksto de la Pakto, per kiu la proceduro pri eksiĝo estas pli klara (kaj facila). Krome ĝi elektis la novan Evolukomisionon: Jean-Thierry von Büren, Judit Felszeghy, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski kaj Walter Zelazny; kaj ratifis la internan regularon de la Evolukomisiono mem. La Forumo kompletigis sian strukturon, elektante ankaŭ la arbitracian instancon (Saĝularon aŭ Kortumon): Zofia Banet-Fornalowa, Paolo Bonomi kaj Giorgio Silfer.

La Esperanta Civito, almenaŭ laŭ la proponita Ĉarto, ne havas propran teritorion. Sed feliĉe Esperantujon sur nia Tero jam markas pli ol mil stratoj, placoj, monumentoj kaj aliaj ZEOj. Ĉi-sube estas bildigitaj la plej freŝdataj ZEOj — placo kaj monumento “Esperanto”, pri kies inaŭguro LOdE informis en januaro. (Foto de Luis Serrano Pérez).

La tubar-riparisto

Novelo de Boris Vian

Tio ne estis la sonorado de Jasmena, kiu butikumis en suspektinda lokalo akompanate de sia amanto. Ankaŭ ne estis mia onklo, ĉar li ĵus mortis antaŭ du jaroj. La hundo tiris ĝin dufoje, kaj mi havis la ŝlosilon. Do, troviĝis iu alia. Estis karakteriza sonorado: peza... eble prema... ne, densa, prefere... lanta kaj kara sonorado.

La tubar-riparisto, konsekvence. Li eniris, ekipita, traŝultre, per bastarda pendsako el ledo de formortinta herbomanĝanto, ŝarĝita per tintanta ferrubo.

— La banĉambro estas tie, — li diris al mi kun sageca gesto.

Li ne faris la demandon. Li finfine sciigis al mi, kie troviĝis, en tiu loĝejo, la banĉambro, kiun, sen lia rimarko, mi povintus preteratenti loki, ankoraŭ tre longatempe, dank’al la precizigo tuj implikita per lia mallonga frazo.

Je tiu horo de la tago, ĉar Jasmena ne ĉeestis, ĉar mia onklo ĵus mortis kaj ĉar la hundo tiris la sonorilon dufoje (plejofte), estis en la domo nur miaj dek unu genevoj, okupataj ludante en la kuirejo per la gaskaldronego, kaj oni aŭdis neniun bruon.

Ĉar li alvenis al la salono post longa ĉirkaŭiro, alkrampiĝinta al sia gesto, mi remetis la ripariston sur la ĝustan vojon kaj do gvidis lin ĝis la banĉambro. Mi estis enironta kun li, kiam li flankenŝovis min, sen brutaleco sed per tiu firmeco propra nur de fakuloj.

— Mi ne bezonas vin, — li diris al mi, — kaj vi riskus malpurigi vian belan kostumon novan.

Li insistis pri novan.

Mi diris nenion, ĉar li rikanis, plie, kun insidemo, kaj mi iris malkudri mian pendantan etikedon.

Denove malatento fare de Jasmena. Sed, finfine, vi ne povas atendi de virino, kiu ne konas vin, kiu neniam aŭdis vian nomon, kiu eĉ ne scias, ke vi ekzistas, kiu mem eble ekzistas nur parte, aŭ eĉ tute ne, ke ŝi faru por vi la servojn de angla guvernistino, Alica Marshall, naskiĝinta en Wilshire; kaj mi skoldis Alican pro ŝia kronika malatentemo. Ŝi rimarkigis al mi, ke ne eblas samtempe ĉesi prigardadon de la genevoj kaj forpreni la etikedojn, kaj mi devis klini min, ĉar mi tiumomente trapasis la pordon, kiu kondukas de la vestiblo al la manĝoĉambro, pordon nekontesteble tro malaltan, kiel mi plurfoje rimarkigis al la surda arkitekto pagata de mia domposedanto.

La malordo de mia tualeto tiel estis kompensita, mi paŝis blindopalpe, por ne atentigi pri mi, direkte al la ĉambro de la patrino de Jasmena, al kiu mi rezervis unu el la plej belaj ĉambroj en la apartamento, unu el tiuj, kiuj rigardas al la strato kaj kiuj daŭras ĉe la alia flanko, kiam neniu ilin rigardas, kun la nura celo konservi sian ekvilibron.

Eble estas tempo nun, ke mi faru al vi la portreton de Jasmena; sed en la mallumo, ĉar oni neniam malfermas la fenestrojn, ĉar Jasmena ne ekzistas kaj konsekvence ne povas havi patrinon (kio estas kontestebla, kiel pruvos al vi la sekvo de tiu historio), en la mallumo, do la priskribo ne estus ekzakta.

Mi trairis la ĉambron de la patrino de Jasmena kaj singarde malfermis la pordon, kiu, ekde ĝi, kondukas al la bilarda ĉambro, kies muro apudas la banĉambron. Antaŭvide al la vizito de la riparisto, mi anticipe farigis kvadratan aperturon en tiu muro, kio klarigas, ke mi povis, ekde tiu vidpunkto, laŭplaĉe observi la konduton de la viro, dum li diligentis ĉirkaŭ la tubaro. Levante la kapon, li signis al mi, ke mi iru al li.

Mi rapidis reiri inversdirekte la vojon, kiun mi ĵus faris. Mi pasante rimarkis, ke miaj genevoj daŭrigis petoladon apud la gaskaldronego kaj mi konceptis el tio (sed mallonge, ĉar la riparisto atendis min, kaj mi deziris, ke li ne konsideru mian malfruiĝon kiel arogantecon, al kiu oni ofte atribuas mian seriozan sintenon) kompletan kaj senkaŭzan malestimon koncerne tiujn neperfektajn aparatojn: la gaskaldronegojn. Mi rapide alpaŝis la servistejon, malfermis la interpordon kondukantan al mallarĝa ŝtuparplaceto kun kvar direktoj, el kiuj unu komunikiĝus kun la bilarda ĉambro, se ĝi ne estus barita, la alia, ankaŭ barita, kun la ĉambro de la patrino de Jasmena, kaj la kvara kun la banĉambro. La trian mi refermis kaj fine eniris.

Sidante sur la rando de la bankuvo, la riparisto melankolie kontemplis la dikajn tabulojn, kiuj protektis la tubojn... imperfekte; ĉar li ĵus elsaltigis ilin per la pinto de la ĉizilo.

— Mi neniam vidis, — li certigis al mi, — tian instalaĵon.

— Ĝi estas malnova, — mi diris.

— Tio vidiĝas, — li diris.

— Pro tio mi diras tion, — mi diris.

Ĉar mi estas nekapabla determini la aĝon de instalaĵo, kiam ĉiuj ne povas rimarki ĝin.

— Estas homoj, kiuj parolaĉas, — li observis, — kaj kien tio kondukas ilin?.. Sed tiu, kiu instalis ĝin, li ne estis profesiulo.

— Estas via firmao, kiu faris la instalaĵon, — mi diris. — Pri tio mi tute precize memoras.

— Mi tiutempe ne laboris ĉe ili, — li diris. — Alie, mi estus foririnta.

— Do, — mi diris, — tio estas tutsama, ĉar vi estus foririnta; estas kvazaŭ vi estus tie, pro tio, ke vi ne estis.

— Ĉiuokaze, — li diris, — se mi tenus la fian infanon de putino kun grasaĵo de kangurua kojono, kiu faraĉis tiun nom-de-Di’ merdan bordelan instalaĵon kun tiel aĉa maniero.... nu.... kiel oni diras, mi ne komplimentus lin.

Kaj li komencis sakri kaj la vejnoj de lia kolo ŝveliĝis kiel ŝnuroj. Li ŝanĝis sian pozicion, direktante sian voĉon al la fundo de la bankuvo por atingi basan resonadon, kiun li konservis dum la tuta sekvanta horo.

— Bone, — li konkludis, perdinte la spiron. — Nu, restas al mi nur eklabori.

Mi jam serĉis oportunan pozicion por vidi lin labori, kiam li elprenis el sia leda ujo dikan blovlampon. Tirinte el sia poŝo flakonon, li verŝis ties enhavon en la kavaĵon aranĝitan de la inĝenia fabrikisto ĉe la piedo de la alkondukado de la gasoj. Alumeto ŝprucigis grandan flamon al la plafono.

Lumigata per tiu blua lumo, la riparisto kliniĝis kaj malestime ekzamenis la du tubojn de akvo varma kaj malvarma, la gastubon, la dukton de la centra hejtado kaj kelkajn aliajn tubarojn, kies utilecon mi ne sciis.

— Plej bone, — li diris, — ĉion tranĉi murnivele kaj rekomenci de nulo. Sed tio multe kostos.

— Se tio necesas, — mi diris.

Ĉar mi ne volis ĉeesti la masakron, mi foriris piedpinte. Li turnis la ŝtoppinton de sia blovlampo en la momento, kiam mi refermis la pordon, kaj la tondro de la gasigita benzino superbruis la mallaŭtan klakadon de la globo kun risorto revenanta en sian loĝtruon.

Mi trapasis la pordon de la ĉambro de Jasmena, komence kondamnita sed kies puno ĵus ĉesis, kaj, trairinte la salonon, mi alidirektiĝis al la manĝoĉambro de kie mi povis reiri al mia ĉambro. Pli ol unufoje mi jam erarvojiĝis en la apartamento, kaj Jasmena nepre volas, ke ni ŝanĝu ĝin, sed ŝi devos trovi ĝin mem, ĉar ŝi obstinas reveni nepetite de mi.

Cetere, mi mem obstinas paroli al vi pri Jasmena, simple ĉar mi amas ŝin; ŝi ludas neniun rolon en tiu ĉi rakonto kaj probable neniam ludos iun ajn, krome, kompreneble, se mi ŝanĝos la decidon, kaj tion neniu povas antaŭvidi; ĉar la rezulto baldaŭ estos konata, ne utilas insisti pri temo tiel seninteresa; eĉ malpli ol kiu ajn alia; mi aparte pensas pri la bredado de tirola stuko kaj pri la melkado de lanhavaj afidoj.

Alveninte en mia ĉambro, mi sidiĝis apud la meblo el vaksita kverkligno, kiun mi transformis en elektrofono jam antaŭ longa tempo, sen troigi. Kaj, manovrante la ŝaltilon, kiu malkonektas la tutajn cirkvitojn, kies konektado ebligas la funkciadon de la aparato, mi ekfunkciigis la movadon de la plataĵo, sur kiun disko almetiĝis kun la celo okazigi la eltiron de la melodio adsorbebla dank’ al la perado de akra pinto.

La nigraĉaj akcentoj de Deep South Suite baldaŭ mergis min en mian preferatan letargion, kaj la akcelado rezultanta el la movado de la horloĝoj kuntiris la sunan sistemon en plifortiĝanta rotacio, mallongiganta la daŭron de la mondo je preskaŭ unu tago; kaj rezulte de tio estis la oka kaj duono de la mateno, kaj mi en mia lito jam vekiĝis; maltrankvila pro tio, ke mi ne karesis per miaj kruroj la allogajn krurojn de Jasmena; ho ve, Jasmena ignoris min. Kaj mi senĉese atendas ŝin; ŝi havas akvajn harojn sub la suno kaj mi volus ĉirkaŭi ŝian talion per miaj malmolaj brakoj kaj mortigi ŝin sub hirud-voluptamaj kisoj; sed ne dum la tagoj, kiam ŝi eksimilas al Claude Farrère.

— La oka kaj duono, — mi diris al mi. — Kaj la riparisto certe estas mortanta pro malsato!

Mi tre rapide vestiĝis kaj orientiĝis, poste mi ekiris al la banĉambro. Ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ŝajnis al mi profunde modifitaj, kvazaŭ sekve de iu gravega kataklismo; mi rapide konsciis, ke estis nur la diferenco pro la manko de la kutimaj tuboj, kaj mi kutimiĝis.

La riparisto, kuŝanta apud la bankuvo, ankoraŭ spiris. Mi injektis al li buljonon tra la naztruoj, ĉar liaj dentoj preme tenis bastoneton de stanlutaĵo. Tuj kiam li reanimiĝis, li reeklaboris.

— Rezulte, — li diris al mi, — mi plenumis plejparton de la tasko; ĉio estas tranĉita murnivele kaj mi rekomencas de nulo. Elektu.

— Faru kiel eble plej bone, — mi diris. — Mi fidas vian kapablon de fakulo, kaj neniokaze mi volus, ke mia plej eta sugesto estu obstaklo al via iniciatemo... al tiu iniciatemo, kiu, mi devus diri, estas la propreco de la plumbista korporacio.

— Ne troigu, — li konsilis al mi. — Principe, mi komprenas; sed mia atesto estas malproksima, kaj se vi tedegas min, mi ne plu povos alparoli vin. Estas strange, ke homoj opiniantaj sin kleraj, sentas bezonon fiveneni la mondon.

— Mi certigas vin, — mi diris, — ke mi lokas tre alte eĉ la plej etan el viaj agoj; kaj ne dubu pri mia humileco.

— Bone, — li diris. — Mi ne estas malica ulo. Nu, mi faros ion. Mi refaros ekzakte tiel, kiel ili muntis. Ĉar estas tamen kolego, kiu okupiĝis pri tio, kaj riparisto ĉiam pravas. Oni ofte pensas: “Jen tubo, kiu ne estas rekta”. Kaj oni scivolas kial, kaj kompreneble oni fine akuzas la ripariston; sed se oni volas ĝisfunde esplori la aferon, estas plejofte pro nekonata kialo, kaj oni preferas kredigi, ke la tubo ne estas rekta. Sed nerekta estas la muro. Revenante al nia afero, mi refaros ĉion tiel, kiel estis, kaj poste, mi estas certa, ke tio funkcios.

Mi pensis pri iu rimarko: tio funkciis antaŭ ol li alvenis. Sed fakte, eble mi nenion sciis pri tio. La parabolo pri la rekta tubo restis en mia memoro kaj mi silentis.

Mi sukcesis retrovi mian liton. Senpaciencaj pied-bruoj sonis en la supra etaĝo. La homoj estas tedaj; ĉu ili ne povas nervoze enlitiĝi, anstataŭ nervoze paŝadi sur la planko de sia ĉambro. Mi rezignaciis: ne.

La bildo de Jasmena hantis min ĝis evidenteco, kaj mi malbenis ŝian patrinon, kiu forigis ŝin de mi kun malkonscienco, kiun nenio pravigis. Jasmena estas deknaŭjara, kaj mi scias, ke ŝi konis aliajn virojn; des pli prave por ke ŝi ne hezitu akcepti min en ŝia intimeco; estas pro ŝia patrino kaj la ĵaluzo. Mi devigis min pensi pri io tre malsimila, senkiala malico; kaj estis al mi tiel malfacile koncepti ties ekzaktan formon, materiigitan per ŝnuroj el ruĝa kaj blanka kotono, ke mi miavice svenis dum longa periodo. En la banĉambro, la zumado de la blovlampo bluigis la randon de mia sonĝo per neegale oksiditaj franĝoj.

*

La riparisto restis ĉe mi kvardek naŭ horojn seninterrompe. La laboro ankoraŭ longe ne finiĝis, kaj mi pasis al la enirejo por iri al la kuirejo, kiam mi aŭdis frapojn ĉe la pordo.

— Malfermu! — oni diris al mi. — Estas urĝe!

Mi malfermis kaj vidis la najbarinon de la supra etaĝo, kiu staris antaŭ mi grandfunebre vestita. Sur ŝia vizaĝo estis la markoj de ĵusa ĉagreno kaj ĝi fluetis sur mian tapiŝon. Ŝajnis, ke ŝi eliris el Sejno.

— Vi falis en akvon? — mi demandis kun intereso.

— Mi petas senkulpigon, ke mi ĝenas vin, sinjoro, — ŝi diris. — Estas, ĉar mi havas likadon hejme... Mi vokis la ripariston kaj li devis veni antaŭ tri tagoj...

— Mi havas unu ĉi tie, — mi diris. — Estas eble la via?

— Miaj sep infanoj dronis, — ŝi diris al mi. — Nur la du plejaĝuloj ankoraŭ spiras, ĉar la akvo atingas nur iliajn mentonojn. Sed se la riparisto havas ankoraŭ laboron ĉe vi, mi ne volas ĝeni vin...

— Mi supozas, ke li eraris, — mi diris. — Mi nun iros demandi lin por havi puran koron. Efektive, mia banĉambro kontentige funkciis.

*

Kiam mi eniris la banĉambron, li finfaris lutadon irisforman por ornami la nudan parton de la muro.

— Tio jam povas konveni tiel, — li diris al mi. — Mi ĉion refaris tiel, kiel estis; mi aldonis kelkajn lutadojn, ĉar estas tio, kion mi plej sukcese faras, kaj mi ŝatas bone faritan laboron.

— Iu sinjorino volas paroli al vi, — mi diris. — Ĉu ne al la pli supra etaĝo vi devis iri?

— Ĉu estas la kvara tie ĉi?

— La tria, — mi diris.

— Do mi eraris, — li konkludis. — Mi iros al tiu sinjorino. La firmao sendos al vi la fakturon. Sed nenion bedaŭru... Estas ĉiam laboro por tubar-riparisto en banĉambro.

Tradukis el la franca Daniel Luez

Libroproduktado en Esperantujo: jaro 1999

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

Daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, LOdE ĉiufebruare proponas superrigardon de la Esperanta libroproduktado, surbaze de la rubriko Laste aperis en Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn eldonintoj sendis al Roterdamo en la kuranta jaro. Tia kalkulado ne estas centprocente fidinda: (1) ĝi ne mencias eldonitajn librojn, kiujn oni ne sendis al CO, (2) en ĝi registriĝas libroj eldonitaj antaŭ jaroj sed senditaj ĉi-jare. Tamen ĝi rivelas tendencojn, precipe ĉe la resuma statistiko por kelkaj jaroj.

Ĉi-jare la superrigardo estas maldetala (ankaŭ pro manko de loko), sed sekvajare ni konigos la statistikon por la jardeko 1991-2000. La kompilinto dankas al István Ertl, kiu plenigis la truojn en la eldonindikoj.

Stabileco

La suba tabelo konfirmas la stabilecon de nia libroproduktado. Ĉiujare pli ol cent eldonantoj produktas iom pli ol 200 librojn. Denove plej multe oni tradukis el la franca (7 el la 69 tradukoj). Denove la plej populara ĝenro estas traduka beletro. En 1999 surmerkatiĝis la nova traduko de Faŭsto (de Karl Schulze), kiu verŝajne estas unu el la plej gravaj atingoj de nia literaturo, dominata de tradukoj. Inter la libroj nefikciaj estas atentindaj esearo Lingva arto, posteuma verko de Karolo Piĉ Kritiko kaj recenzistiko kaj Granda E-germana vortaro de Erich-Dieter Krause. Tiu lasta estas ankaŭ la plej “dika” libro de la jaro 896-paĝa.

UK stimulas la eldonemon

Pasint-jare ni skribis, ke “dank’ al la kongres-landeco Francio sukcesis avanci Germanion, sed la sekvan kongreson akceptos la lando de Gutenbergo, kaj oni scias, ke UK stimulas la eldonemon”.

Ĉi tiel okazis. En Germanio aperis 23 libroj. La kongreslandon sekvas Italio (20), Nederlando (19), Ruslando (16), Francio (15) kaj Pollando (14), entute 37 landoj. Laŭ la librokvanto eble ŝajnas, ke Germanio nur iomete “avancis la rivalojn”, sed paĝokvante la unualokeco estas pli firma: 4263 paĝoj en Germanio, dum en neniu alia lando produktiĝis sume pli ol 2 mil paĝoj.

Nu, mi ne kuraĝas diri, ke en 2000 Israelo estos listosupre, sed certe niaj samideanoj en la Sankta Lando eldonos pli ol ĉi-jare (nur 8-paĝa broŝuro de rabeno David Rosen Judismo kaj interreligia kunestado).

UEA la plej aktiva

Sufiĉe ofte oni kritikas UEA pro, ekzemple, ties ignoro de bezonoj de la esperantistaro, aŭ oni aludas pri roterdamaj burokratoj. Nu, mislanguloj malfermu la okulojn kaj konstatu, ke ĝuste UEA donacas al ni plej multajn librojn — 14 libroj pasint-jare kaj 56 libroj dum la lastaj 8 jaroj.

Libroj eldonitaj en 1999

UEA (NL) 14

Impeto (RU) 7

Al-fab-et-o (SE) 6

CoEdEs (IT) 6

FEL (BE) 6

Sezonoj (RU) 6

Asocio por NBN (BE) 4

Bambu (BG) 4

Bero (US) 4

Lexicon Silvestre (DE)4

J.W.Pióro (PL) 4

Libroj eldonitaj en 1992-99

UEA 56

Fonto (BR) 46

FEL 40

Ĉina E-Eldonejo 35

UFE (FR) 33

Sezonoj 32

Pro Esperanto (AT) 32

Impeto 30

Iltis (DE) 25

Al-fab-et-o 25

KAVA-PECH (CZ) 24

Kiel promesite, post unu jaro sekvos detala revuo, kiu vidigos, kiu estas kiu en la Esperanta libroproduktado dum la lasta jardeko de la 20a jarcento.

1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999
Nombro de libroj en/pri Esperanto 205 136 188 200 232 273 208 208
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj 25789 18511 22078 23345 28637 27727 28769 24460
Nombro de la eldonintoj 103 98 132 113 146 124 127 120
Averaĝa paĝonombro de unu libro 126 136 117 116 123 102 138 117
Averaĝa prezo de unu libro (NLG) 15,9 20,1 16,9 16,9 19,3 16,1 20,1 18,6
Lernolibroj, vortaroj, informiloj k.s. 36 23 35 30 39 19 28 28
Originala beletro 24 17 27 25 25 31 24 23
Traduka beletro 31 28 43 34 47 59 54 46
Planlingvistiko, esperantologio 27 21 19 21 31 32 15 19
Esperanto (kulturo, movado k.a.) 18 15 14 28 24 27 26 32
Politiko, filozofio, historio 17 6 11 13 12 23 24 9
Scienco kaj tekniko, terminaroj 13 13 13 26 16 30 15 25
Religio 12 6 7 8 11 18 12 13
Aliaj temoj 17 7 19 15 27 34 10 13
Elektu kaj delektu!

Nothomb, Amélie. Higieno de l’ murdisto: Romano / Tradukis el la franca Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. — Bielsko-Biala: KLEKS, 1998. — 151 paĝoj.

Kvankam diamanton apenaŭ eblas poluri pli brila ol ĝi envere estas, mi tamen provu direkti almenaŭ parton el ties radioj al vi, ontaj legantoj de Higieno de l’ murdisto. Ĝi estas la debuta verko de Amélie Nothomb, juna verkistino belga. Naskita en Japanujo, ŝi loĝis en pluraj landoj antaŭ ol setli en Bruselo, Belgio. Krom La Higieno ŝi verkis ankoraŭ ses romanojn, ĉiuj publicitaj, kaj estas plentempa verkistino.

“Kiam ĉiuj eksciis ke la giganta verkisto Pretekstat Taŝ mortos post maksimume du monatoj...” — jen la komenco de vojaĝo, same horora kiel amuza, laŭlonge de la psikaj manifestiĝoj de mortonto kaj lia interkomunikado kun la preso kiu sin ĵetas sur Gravelin, lian sekretarion, por elpeti permeson intervjui la nobel-premiitan aŭtoron.

Tiu ĉi estas ĉampiono, ne nur de verkistiko, sed krome prototipa feĉulo. La aŭtorino ŝarĝis lin per superpezo de malbonaj ecoj pri kiuj ŝia heroo rekte fieras. Jam la nura fakto, ke li komencas ĉiun interparolon kun sia sekretario per la vortoj: “Mi bedaŭras, kara Ernesto, sed mi ankoraŭ ne mortis”, ne aŭguras multon bonan.

Trafe resumas la teksto dors-flanke de la bindita romano: “Monstro de obezo kaj mizantropeco, li sin amuzas, kun cinika kruelo, forigi la ĵurnalistojn kiuj venis intervjui lin. La unuaj kvar fuĝas, terurite. La kvina, Nina, sukcesas regi lin kaj malkovri lian sekreton.”

La unuaj intervjuoj konsistigas intelektan lukton inter la “obezulo” kaj la ĵurnalistoj, kies eltenivo similas al la kapablo de plumo teni cent kilogramojn levitaj.

Unu post la aliaj ili ricevas similan trakton de sia amuziĝema regalanto; unu post la alia ili paŝas preskaŭ senhezite en la kaptilon de lia ekstravaganco. Post sia humiliĝo, la viktimo iras en transstratan trinkejon aŭskulti magnetofonan registraĵon kune kun siaj kolegoj kiuj konsolas la kompatindulon per ne tre kolegaj rimarkigoj kaj konstatoj; maldolĉa pilolo post heroa provo komunikiĝi kun la diabla aŭtoro.

Nina, pri kiu jam iris la diro, impresas ŝekspireske lerta ĵongli per vortoj kaj ŝia inĝenio similas tiun de Beatrica en ties Multe da bruo pro nenio. Ŝi replikas, eĉ ripostas per municio simile trafa kaj laŭgrade subiga.

Ŝi sukcese puŝas lin konfesi sian sekreton, kio havas sekvon similan al fosto-puŝo tra la koron de vampiro.

Tiom pri la enhavo kies strukturo estas blindige simpla.

Per ampleksa uzo de ”—” kiu indikas, ke iu ion diras, la aŭtorino taskis al siaj legantoj daŭre konscii kiu estas responsa pri la koncerna diro. Tio ne konfuzas, sed, male, igas la tuton pli viva kaj streĉa. Tiel, la interparoloj jen trotas jen galopas kaj oni devas firme teni la selon.

La ĵurnalistoj, kiujn Nina decide rifuzas nomi kolegoj, aperas anonimaj kvazaŭ por akcenti ilian solecon kaj sensignifecon antaŭ “gravulo kaj grandegulo”. Tamen, soleca estas ankaŭ la tute malsimpatia maljunulo. Jam ekde sia sesdeka jaro li terure enuas kaj, per sia konduto kiun stampas interalie senkondiĉa sincereco, obsede klopodas resti juna kaj virga. La lasta strebo estas en liaj cirkonstancoj facile realigebla, la unua, evidente, ne troviĝas en lia influ-sfero.

Tragike estas konstati kiel facile interparolo, kiu komenciĝis relative normale, povas ene de sekundero gvidi de ĝentileco kiel ajn supraĵa al sparkoj de antipatio, de konflikto kaj de bruska disiĝo. Fido ĉekape, veneno voste; kiel eblas optimisme rilati al la kunhomoj se tia necerteco onin hantas?

Ankaŭ Nina, kiel ajn impone ŝi rolas, ne estas senrezerve simpatia. Tamen, eble nur tiel eblas transvivi la konfrontiĝon kun homo kia li. Finfine temas pri tio, kies forto estos pli persista: ĉu ŝi restos dama aŭ fariĝos besto kiel ŝia kontraŭulo. Venki aŭ esti venkita — jen la demando. Ja unu venkas, sed ĝuste kiu...?

Higieno de l’ murdisto estas unika; ion similan vi neniam legis, nek iam ajn renkontos el alies plumo. Ĝia enhavo estas jen terura, jen invitas al rid-eksplodoj, ĉar la rolulojn oni vidas kvazaŭ en misformiga spegulo. Tio ĉi ebligas elekti kiel oni volas konsideri la enhavon, ĉu kiel ion seriozan, kiel morale subnivelan aŭ simple kiel ion senlime amuzan.

Elektu kaj delektu!

Antônio de Ruyter

Laŭ la “reguloj de la ludo”

Vermeiren, Leopold. La egipta dancistino: Tri erotikaj rakontoj / Tradukis el la ned. Lode Van de Velde. — Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1999. — 95 paĝoj.

Esperanto-literaturo jam havas ĉiujn trajtojn kaj erojn de naciaj literaturoj. Do ankaŭ poramasa legaĵo, kun seriaj verkoj, produktitaj laŭ unu sama simpla “recepto”, facile troveblas. Detektivaĵojn ni jam gustumis delonge, nun venis vico de erotiko...

La novelserio de Leopold Vermeiren sume enhavas 22 pecojn, La egipta dancistino estas la kvara libro en la serio, kun tri rakontoj. Ĉie rolas juna poeto Marko kaj ties kapricema amatino Silvia, kiu konsentas amori, nur se li rakontas al ŝi novan erotikan historion, improvizitan laŭ tri vortoj, hazarde nomitaj de ŝi. Tiaj “reguloj de la ludo” determinas plenan neversimilecon kaj malnaturecon de la rakontoj, ilian tro artefaritan etoson.

Jen juna dancistino estas mortigota por servi al faraono transmonde; ŝia amanto alivestiĝas je ino kaj celas morti anstataŭ ŝi, sed oni malkovras la trompon; nun ambaŭ devos morti, sed per vico de malverŝajnaj hazardoj kaj aventuroj ili mirakle saviĝas, kaj antaŭe dudek paĝoj priskribas ilian amoradon...

Jen junulo per multaj artifikoj retrovas hazarde viditan en tramo belulinon kun preteksto redoni perditan ombrelon; sekvas romantika vespero, sed poste laŭ gazetanonco li rekonas ŝian telefonnumeron kaj ekscias, ke ŝi estas putino.

Jen alia junulo same pene retrovas la virinon kun kiu li konatiĝis en kermesa labirinto, ŝi trafis aŭtoakcidenton — certe bagatelan — rakontas al li sian malfeliĉan vivhistorion, kaj baldaŭ ili geedziĝas... La aŭtoro penas pruvi la aserton, egale banalan kaj falsan, ke amo ĉion povas kaj ĉion venkos (tede ripetataj frazoj “Ĉiam venkas la amo” kaj “Estas la volo de la dioj” estas disŝutitaj tra la novelo). Kontraŭvole rememoriĝas fama slogano: “Faru al ni bele!” Nu, se produktantoj de kelkcentseriaj TV-filmoj bonfartas, kial ne bonfartu ankaŭ novelverkistoj? Multas larmozaj sentimentalulinoj, pretaj konsumi similaĵojn...

La traduko de Lode Van de Velde ĝenerale bonas. Flua lingvaĵo kun pluraj interesaj esprimoj: “Ili vivis... unu ĉe kaj apud kaj kun kaj en la alia”; ”(ili) prenis la reciprokajn manojn”; “mamoj... staris... forte cicitaj”; “fortrinkis sian soifon”; originalaj komparoj kiel “hajloblanka” ks. Tamen plurfoje ĝenas superflua akuzativo kaj konfuzo inter “lia” kaj “sia”; iu povas malaprobi kunmeton de prepozicioj: “metis... al sub ŝia kolo”, “iris al ĉe li”.

Do, se vi ŝatas tiaspecan legaĵon nacilingve, vi ŝatos ankaŭ tiun ĉi libron. Se ne, do ne. Pri gustoj oni ne disputas (sed skandalas — tamen nun mankas al mi skandalemo...). Plene evoluinta, matura literaturo enhavas ĉiujn ĝenrojn.

Valentin Melnikov

Libroj

Kiel promesite, ekde tiu ĉi kajero en nia revuo sporade aperos, krom la recenzoj, ankaŭ koncizaj prezentoj de libroj, kiujn ricevas la Biblioteko de “La Ondo”. Foje ni uzos la pretajn tekstojn, per kiuj eldonantoj foje garnas siajn librojn, foje ili estos verkataj de niaj redakcianoj kaj kunlaborantoj. (LOdE)

Ignat Bociort. La spirito de Esperanto kaj la “samideanaj” malamikaĵoj. — Rotterdam: UEA, 1999. — 12 pĝ. — (Diskutkajeroj. Vol. 2).

Diskutkajeroj estas serio de eseoj pri aktualaj diskutindaj temoj. UEA lanĉis ĝin per Esperanto post la jaro 2000, unue aperinta en La Ondo. La eseo de la 75-jara rumana sciencisto traktas du asertojn de Bernard Golden, kiuj aperis en la revuo Esperanto en 1997. Unue, ke la tezo de la Praga Manifesto “Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado” estas “blufa kaj efektive falsa”. Due, ke prenante la radikon kurb’ anstataŭ kurv’ Zamenhof pruvis sin “nek lingvisto nek genio” sed “nur diletanta poligloto”.

Bociort pledas por pli deca konduto inter la esperantistoj, ĉar “Senbazaj mallaŭdoj (blamaĵoj!), orgojlaj kaj furiozaj interdiskutoj malorganizas nian ne tro grandan taĉmenton troviĝantan antaŭ riĉa, bone organizita, longsperta, granda kaj plurflanke (finance, morale ktp) apogata malamikaro”.

Ĉu ni vere lernis Esperanton por aniĝi en taĉmento frontanta riĉan malamikaron?

Turisma Esperanto-Kalendaro. 2000 / Red. Andrzej Grzebowski kaj Tomasz Jan Kudrewicz. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 1999. — 24 pĝ., il. — 3000 ekz.

Apud la Jarlibro de UEA kaj Pasporta Servo unu el niaj plej ofte konsultataj libroj estas Turisma E-Kalendaro. Monda Turismo eldonis 3000 ekzemplerojn ankaŭ por tiu ĉi jaro.

La kalendaro konsistas el du partoj: adresaro de personoj, vojaĝoficejoj kaj organizoj en 122 landoj, kiujn kontaktas Monda Turismo; kaj listo de la plej gravaj E-aranĝoj en la jaro 2000 en 28 landoj.

Valerij Brjusov. Kvar noveloj / Trad. el la rusa Grigori Arosiev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 24 pĝ. — (Serio Rusa literaturo; Vol. 5).

En 1999 La Ondo sendis al siaj abonantoj Kvar novelojn de Valerij Brjusov. Ĝi estas la kvina volumo en la libroserio Rusa literaturo post Sveda alumeto (Ĉeĥov), La unua amo (Turgenev), Princidino Mary (Lermontov) kaj La morto de Ivan Iljiĉ (Lev Tolstoj).

Kiel diras la titolo, la volumeto enhavas kvar novelojn de la plej konata el la rusaj dekadencaj aŭtoroj: Nun, kiam mi vekiĝis, En la spegulo, Marmora kapo, Nokta aventuro. La situaciaj modeloj en tiuj noveloj estis kreitaj por demonstri la svagan limon inter la reala kaj fantazia mondoj, ilian interferon, reciprokan influon kaj efikon je la protagonisto — tiel Brjusov kombinis la rimedojn de la poezia simbolismo kaj “horor-novelan” tradicion de Poe.

Dan Tirinaro. La liberpoeto. — 2a eld. — Seulo: Korea Esperanto-Asocio, 1999. — 203 pĝ.

KEA reeldonis la poemaron La liberpoeto, kiu estis unue eldonita en Parizo, “en somero brulanta de 1938a”. Ĝia aŭtoro Dan Tirinaro, koree Chong Sasup (1910-1944), denaske koreo, vivis kiel kosmopolito, vojaĝante tra la mondo en la epoko, kiam nur malmultaj internacie vojaĝis, en la epoko, kiam sojle de la mondmilito ĉie furiozis naciismoj.

La liberpoeto estas la unua poemaro (kaj ĝis nun la sola!) originale verkita en Esperanto de Koreo. La unua eldono restis apenaŭ rimarkita en Esperantujo. Ĉu ankaŭ la dua? Sed intertempe KEA jam aranĝis eldonon de la koreaj tradukoj de 52 elektitaj poemoj el La liberpoeto (en la originala Esperanta versio estas 105 poemoj) sub la titolo Birdoj sen flugiloj.

Prezidanto de KEA, profesoro Lee Chong-Yeong “forte rekomendas ĉi tiun poemaron al tiuj kiuj amas liberecon, pacon kaj Esperanton”. Sed kio pri tiuj, kiuj amas poezion?

LA DUA INTERNACIA FOTOKONKURSO

La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo (UES), post la sukceso en 1998, organizis en 1999 la duan internacian fotokonkurson. La konkurso ne estis ligita al deviga temo. En la konkurso partoprenis 43 fotoverkoj de 17 aŭtoroj el 11 landoj: Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Ukrainio, Urugvajo. (Pasintjare estis 42 fotoj de 15 personoj el 9 landoj.) 18 jan 2000 la kvarpersona juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto): Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro “Konstruante novan homon”.

2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto): Andrea Ottrok (Hungario) pro “Super la nuboj”.

3a premio (abono al LOdE): Harri Melasniemi (Finnlando) pro “Eta arbo”.

Laŭdaj mencioj:

Florencia Sevrini Rossi (Urugvajo) pro “Liberigeco”;

Irja Melasniemi (Finnlando) pro “Kvieta maro”;

Sandra Burgues Roca (Urugvajo) pro “Mia kara amiko”.

Speciala premio (libroj kontraŭ ekvivalento de unu minimuma salajro pro foto teme ligita kun Esperanto):

Pavla Zemanová (Ĉeĥio) pro la trifota hundo-ciklo;

Vilmoŝ Arnold (Jugoslavio) pro “Geknaboj apud la tabulo de la arbo de amikeco en la strato Esperanto”.

La organizantoj, laŭ la Regularo de la Konkurso, havas ekskluzivan rajton ĝis 31 dec 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

Redakcio de LOdE, Komitato de UES

Literatura konkurso EKRA-2000

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrad (Bulgario), anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en esperanto — EKRA-2000, je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj (Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kliment, EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

La ĵurio kunsidos 31 maj 2000. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno (Razgrad).

La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-2000 en Razgrad (2-4 jun 2000), koincidanta kun la Internacia Literatura Forumo organizita de LF-koop kaj la Esperanta PEN-Centro kunlabore kun la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrad kaj la E-Societo Sukceso en Vraca.

HeKo

Gazetoj
Literatura Foiro. 1999: 182

En 1999 LF elstaris pro interesaj eseoj. Tiel estas ankaŭ en la decembra kajero. Sufiĉas listigi la temojn: Tolkien (Daniele Vitali), “Lingvolibereco Svislande kaj 21-jarcente” (Andres Bickel), “La liberigo de la homoj estas la liberigado de la libroj” (Ferdinando Camon), Stellan Engholm (Leen C. Deij). Marco Picasso meditas pri la individua merkato (merkatiko 1:1) aplike al Esperanto, kaj Walter Zelazny respondas al Zbigniew Gabor, interalie pri kunlaborado kaj kolaborado. Krome, poko da beletro kaj abundo da recenzoj.

Ruslanda Esperantisto. 1999: 5-6

Ruslanda Esperantisto estas ruslingva informilo pri Esperanto. Ĝi aperas en Jekaterinburg milekzemplere.

La lasta RE por 1999 estas duobla. En la parto kutima oni trovas plurajn informojn pri E-eventoj, bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro kaj du pliajn erojn el la porĵurnalista dosiero de Stefan Maul. Kiel speciala suplemento al RE estas aldonita la unua ĉapitro de la eseo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Esperanto en Ruslando, kiu aperos en Esperanto antaŭ la Moskva kongreso de SAT.

Riveroj ne plu fluos...

En novembro 1999 mi redaktis la numeron 26 de la interkultura revuo Riveroj, kiu iĝis la lasta, kiun mi redaktis. Kaj la revuo ne plu aperos en la nova jaro 2000. Mi mem bedaŭras, ke mi ne plu povos daŭrigi la redaktadon, kaj la eldonisto ne povos eldoni sen mia redaktado. Kaj mi elkore dankas vin pro via ĝisnuna subtenado kaj kunlaborado.

Mi tamen plu aktivas en la movado, kiel prizorganto de Japana Esperanta Librokooperativo, membro de la redakcio de “La Movado” — monata organo de KLEG (Kansaja Ligo de E-Grupoj).

Mine Yositaka

Ricevitaj gazetoj

ELNA Update. 1999/4;

Esperanto. 1999/12, 2000/1;

Esperantolehti. 1999/6;

Esperanto-nyt. 1999/3,4;

Esperanto USA. 1999/6;

ES-TO. 1999/2,4;

Franca Esperantisto. 1999/513;

Heroldo de Esperanto. 1999/14,15;

Internaciisto. 1999/6;

Israela Esperantisto. 1999/131;

Komencanto. 1999/8;

La Gazeto. 1999/85;

La Kancerkliniko. 1999/92;

La Ondo de Esperanto. 2000/1;

La Revuo Orienta. 1999/11,12;

Le Travailleur Espérantiste. 1999/246;

Literatura Foiro. 1999/182;

Litova Stelo. 1999/6;

Monato. 1999/12;

Riveroj. 1999/26;

Ruslanda Esperantisto. 1999/5-6;

Scienco kaj Kulturo. 1999/5,6;

Sennaciulo. 1999/11;

Starto. 1999/5-6;

TEJO-Tutmonde. 1999/4;

Trampo. 1999/4;

Trefo. 1999/2;

Vekilo. 1999/4;

Vestnik Esperanto. 1999/4.

Mozaiko

12 animaloj

Ni ricevis 9 solvojn de la novembra enigmo. Preskaŭ ĉiuj estis tute ĝustaj, nur unu enhavis malgrandan erareton. Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Viktor Nikitin — nia fidela leganto el Jekaterinburg. Niaj gratuloj!

Respondoj: vulpo, simio, erinaco, baleno, gepardo, rinocero, vesperto, elefanto, histriko, kanguruo, sciuro, leporo. Animaloj.

Krucvortenigmo

Enskribu vortojn, laŭ la hormontrila direkto, komencante de tiu sesangulo, kiu estas indikita per montrilo.

1. Surskribo sur koverto;

2. Peco de meĥanismo, kiun oni movas per la piedo;

3. Unuo de valoro ĉe ludoj;

4. Malgranda montrilo (R);

5. Frukto;

6. Havanta nek komenciĝon, nek finiĝon;

7. Lernanto en oficirlernejo;

8. Plata pilkoĵetilo kun interplektitaj ŝnuroj;

9. Domo aŭ ĉambraro;

10. Kunigaĵo de kelkaj paperfolioj;

11. Manuskripto el kunkudritaj folioj, kontraste al skribrulaĵo (R);

12. Kristaleca blanka dolĉa substanco;

13. Vitra vazo kun mallarĝa kolo;

14. Aerostato;

15. Ujo el ligno, kartono, ledo ktp (R);

16. Malpura aŭ difekta loko sur io.

Kompilis Tatjana Kulakova

Valentin Melnikov

Urba tra(-)fiko

La aŭtoro dum kelkaj jaroj efektive laboris kiel biletkontrolisto en busoj. Ne ĉion el la priskribitaj eventoj li observis mem, tamen ĝenerale la urbaj busoj estas interesega loko...

Veturas buso, pro mallerta stir’

kaj aĉa voj’ spertante fortan skuon.

Ĉe la biletstampilo iu vir’

neniel povas trafi en la truon.

Pro tio eblis nur kompati lin...

La buso haltis. Kion fari? Klaras!

Aŭdiĝis hasta voĉo de l’ edzin’:

“Enŝovu pli rapide, dum ĝi staras!”

Kiel nederlanda cikonio favoris la disvastigon de Esperanto

Rakonto de avo en la jaro 2000

Jes, miaj geinfanoj, estis mirakla historio pri tiu “Cikonio” kaj Esperanto.

Estis en la tempo, kiam la homoj estis jam tiel progresintaj en la aviadarto, ke ili prizorgis regulajn flugservojn inter la ĉefaj lokoj en Eŭropo, Afriko, Suda Azio kaj ankaŭ en Ameriko.

Nur Aŭstralio ankoraŭ ne partoprenis en la granda “regula” trafiko, kio ne kontentigis la homojn tie, ĝis kiam iu riĉulo promesis grandan premion al tiu aviadisto, kiu montros, ke estas eble rapide kaj samtempe senriske kunligi Okcidentan Eŭropon al Aŭstralio per flugvojo — Londonon al Melburno.

Tio okazis en la jaro 1934, kiam mi ankoraŭ estis mezlerneja knabo.

La afero promesis fariĝi streĉa flugkonkuro. Multaj aeroplanoj el diversaj landoj partoprenis, el kiuj kelkaj estis speciale konstruitaj por rapidega flugo.

Ankaŭ la aliaj estis rapidaj sport-aeroplanoj, escepte de unu. Tiu estis nederlanda trafik-aviadilo, destinita por la tiam jam ekzistanta regula (semajna) aerlinio Nederlando-Hindujo.

Same kiel la aliaj aeroplanoj de tiu linio, ankaŭ ĉi tiu ricevis birdnomon, nome “Uiver”, t.e. “cikonio”. Estis iom strange, ke tiu cikonio kuraĝis partopreni. Kio estis la fakto?

Jam mi diris, ke ĉiuj aliaj partoprenantoj estis tre rapidaj konkurantoj, kun du pilotoj, sed la “Uiver” estis granda transport-maŝino kun kvarhoma ekipaĵo.

Al ni, lernejoknaboj, ŝajnis kvazaŭ aŭtobuso riskis sur kurejo kontraŭ kur-aŭto, sed fakuloj donis al la “Uiver” sufiĉan ŝancon pro ĝia solida konstruo kaj sperta ekipo.

Tamen estus iom mirakle, se tiu omnibuso superus kur-aŭton. Sed, la neatendita realiĝis. Streĉite la homoj sekvis en la ĵurnaloj la konkurvojaĝon, ĉar la “Uiver” de la komenco estis inter la plej antaŭaj aeroplanoj.

Post proksimume 96 horoj, kio por tiuj tagoj estis tre rapidega, atingis la “Uiver” kiel dua la finpunkton Melburno en Aŭstralio. La omnibuso postlasis ĉiujn rapidaeroplanojn, escepte de unu. Estis grandega efiko, kiu la tutan mondon eksterordinare mirigis.

Kiam mi rakontas al vi, ke la “Uiver” devis halti en pli multaj stacioj, ke ĝi transportis krom kvarhoma ekipo ankoraŭ tri pasaĝerojn kaj 3000 leterojn, ke ĝi flugis 1700 kilometrojn pli longan vojon kaj tamen en tre bona stato en Melburnon venis nur kelkajn horojn post la unua maŝino, vi, miaj geinfanoj kaj genepoj, ankoraŭ nun povas imagi, kiel granda kaj neatendita estis la sukceso de la “Uiver”-flugo.

Gravaj estis la sekvoj por la flugtrafiko tra la mondo. Post mallonga tempo multaj novaj aerlinioj por grandaj distancoj estis fondataj, la rapidecoj estis plialtigataj, kaj distancoj praktike ne plu ekzistis.

La intensa internacia trafiko, kiu estis la sekvo de ĉi tio, donis okazon al la homoj viziti en mallonga tempo diversajn landojn, sed samtempe kaŭzis diversajn lingvajn malfacilaĵojn, ekzemple por vojaĝanto kiu vizitis Anglujon, Germanujon, Hungarujon, Persujon, Ĥinujon, Japanujon, Brazilon. La scipovo de du aŭ tri lingvoj eĉ ne sufiĉis.

Ju pli la trafiko intensiĝis, des pli oni sentis tion kiel grandan obstaklon; speciale la komerco bezonis ununuran internacian lingvon.

Naciaj lingvoj postulis tro multe da tempo por bona studado, kaj la komercistoj ne ŝatis komplikaĵojn neeviteble elfluantajn el idiomaj ruzaĵoj. Feliĉe jam tiam Esperanto estis internacie uzata ligilo inter diversaj personoj, grupoj, asocioj ktp., sed ankoraŭ ne ĝenerale akceptita.

Nun la eminentuloj de komerco, trafiko, industrio, en speciale por tiu celo aranĝita kunveno, akceptis unuanime ankaŭ por si Esperanton kiel internacian lingvon, precipe pro ĝia simpleco kaj taŭgeco.

Nuntempe la aviadistoj ĉiam kaj ĉie en la mondo esperantlingve kontaktas kun flugantaj fakuloj, kun aviadhavenoj, radiostacioj kaj meteorologiaj institutoj.

Tiel, miaj geinfanoj, cikonio en 1934 favoris Esperanton.

El Mozaiko: Legolibro por komencantoj kaj progresintoj. — Rotterdam: Heroldo de Esperanto, 1935. — Pĝ. 16-19.

ANONCETOJ

Ekde septembro en servilo Citycat aperas ĉiusemajna dissendaĵo pri la novaĵoj de E-movado. Kutime ĝi enhavas 2-3 novaĵojn, interesajn por la ekstera publiko, diversajn faktajn materialojn pri Esperanto kaj E-movado, informojn pri retaj eblecoj uzi E-on, pri planataj aranĝoj kaj malgrandajn prezentajn lecionojn. Komence de decembro la dissendo havis ĉ. 900 abonantojn. Informojn pri la ekabono (senpaga!) de la dissendo oni povas ricevi de la gvidanto de la projekto Andrej Ananjin

Rete: esperanto@newmail.ru

Mi deziras korespondadi kun tiu, kiu volas diserti per la Ya-zu en Esperanto. Se vi volus ni sendos disertaĵan libreton al vi.

Adreso: D-ro Ts. Bold Mongolio-Ulanbatoro p. 30. k. 20

Rete: Bold M Ts yazu@mailcity.com

En 1995 ANEKO komencis aperigi esperantlingve 90-minutan sonrevuon Voĉo de Amikeco. Por 2000 la abonprezo estas 48 rub. Dumjare aperos 4 numeroj. Vi povos ekscii pri E-movado en Ruslando kaj eksterlande, aŭdi kantojn kaj literaturaĵojn, kiuj estas plenumitaj dum E-renkontiĝoj kaj kongresoj. Ĝi enhavas ankaŭ sonigitajn artikolojn el E-periodaĵoj. Nian sonrevuon abonas esperantistoj el 12 landoj de Eŭropo kaj Azio. Mendi la revuon kaj pagi ties koston vi povas laŭ la adreso:

Adreso: Rassohin Vladimir, ab. ja. 96, RU-352900 Armavir, Ruslando.

Mi volonte oferos mian liberan tempon al esperantistaj grupoj, kiuj planas kaj deziras viziti Kopenhagon. Mi estas pensiulo, kaj turismo estas mia hobio (ne profesio). Pro tiu kaŭzo mia gvido estas senpaga, sed mi bone konas la urbon.

Eugeniusz Rybarczyk Adreso: Bispeparken 29.lth, DK-2400 Kopenhago NV, Danlando.

KALENDARO

Kompletigo de la jar-kalendaro aperinta en LOdE. 1999: 12

21-23 apr. Celaya (Meksikio). Inaŭgura Kongreso de Meksikia AIS-Filio Rete: 103163.3356@compuserve.com.

27 maj.-4 jun. Vraco, Razgrado (Bulgario). 19a Internacia Literatura Forumo. Temo “Nia gazetaro fronte al la telematika defio: kiuj ŝancoj, kiuj riskoj por la esperanto-kulturo?” Adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario.

2-8 jul. Tallinn (Estonio). 36aj Baltaj E-Tagoj Adreso: Helju Lainjärv, str. Käo 21-2, EE-11311 Tallinn, Estonio.

10-15 jul. Valencia (Hispanio). Mediteranea Kultura E-Semajno Adreso: Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio.

15-21 jul. Motovun (Kroatio). Internacia E-Konferenco. Temo: “Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado”. Adreso: Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.

5-12 aŭg. Honkongo (Ĉinio). 56a Internacia Junulara Kongreso. Temo: “La transiro al tutmondiĝo. Tutglobismo en la 21a jarcento” Adreso: ĈJEA, P.O.Kesto 77, Beijing, CN-100037, Ĉinio.

19-20 aŭg. Pusan (Koreio). 32a Korea Kongreso de Esperanto Adreso: Jisan Nurse Institute, 390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053.

30 sep.-7 okt. Blanes (Katalunio, Hispanio). 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo. Adreso: H.E.F., Apartado 15037, ES-08080 Barcelona, Hispanio.