Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Ondo de Esperanto

La bazan tekston origine enkomputiligis La Ondo de Esperanto

La gazetoj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de La Ondo de Esperanto.

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 2001-2004

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 1999. No 7 (57)

Al la legantoj

En la junia kajero ni avertis, ke ĉi-somere nia eldonritmo estos malekvilibrita. Tiel okazis pro mia preskaŭ sessemajna foresto, ĉar mi staĝis en bulgaria Vraco ĉe Kooperativo de Literatura Foiro.

Mi dankas al Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonĉovski, kiuj malavare transdonis sian sperton. Post la staĝo la redaktoro de La Ondo kunlaboras ankaŭ en Heroldo de Esperanto — kiel vicredaktoro prizorganta la informan kaj recenzan rubrikojn. Atentaj legantoj de ambaŭ gazetoj eble konstatos en ili malsamajn kriteriojn por elekti novaĵojn — ja ĉiu gazeto havas siajn neripeteblajn profilon kaj fizionomion (kaj eldonanton).

La staĝejo situis nur je 50 kilometroj de Jugoslavio, kaj pri la apuda milito memorigis multaj aviadiloj de NATO. Tamen konversacioj kun lokanoj montris, ke bulgaroj estas prudentaj kaj konsideras la intervenon de NATO malpli danĝera ol la genocidon de Miloŝeviĉa reĝimo. Fine Beogrado cedis al la ultimato, kaj la jugoslavia armeo retiriĝis el Kosovo, lasante al la venantaj pacigaj trupoj spurojn de etna purigado kaj venĝemajn armitajn kosovanojn.

Laŭ la spirito de la alvoko de Esperanta PEN-Centro, LOdE kondutas “ne kiel juĝisto, sed kiel atestanto”. Tial ni ne aperigas sakrajn kondamnojn de NATO, kiujn abunde dis-retas iuj el niaj samlandaj varmkapuloj (eĉ estrarano de la landa asocio), nek la ekstremajn senmaskigojn pri la “serba firero pli aĉa ol Polpoto”. La historio verdiktos mem, kaj dume legu en LOdE pri konkretaj agoj “por helpi esperantistajn militviktimojn”. Legu kaj pripensu, ĉu ankaŭ vi povas kunhelpi.

Restas sen aperigo ankaŭ komentoj, kiuj venis reage al la informoj pri la monpeta cirkulero de REU kaj pirata eldono de Festeno dum pesto. Ni ripetas, ke LOdE kritikas ne individuojn, sed la konkretajn (mis)agojn, lasante al la koncernitoj la eblon respondi. Cirkulerinto Ĉertilov respondis per eksigo de la eldonanto de LOdE el la delegiteco en UEA (tamen Jarlibro. 1999 ne registris tion), dum la vidvino de Lozgaĉev kaj LOdE akceptis la klarigon de Bronŝtejn, sed ne la konduton de la moskvaj eldonemuloj. Pliaj kondamnaj kaj subtenaj intervenoj pri tiuj temoj, eĉ se tute sinceraj, apenaŭ pozitive efikos al la jam tro malpaca situacio en la Ruslanda Esperantujo.

Sed okazas ankaŭ io bona. Fine al la norda hemisfero venis somero. Eĉ al la tundro, kiun vi povas vidi sur la kovrilpaĝa foto La infana spontaneco de Sergej Fedotov laŭde menciita en nia pasintjara fotokonkurso.

Ĝis la renkonto post Berlino!

Aleksander Korĵenkov

AGADO “ESPERO”: HELPI ESPERANTISTAJN MILITVIKTIMOJN

Ĉe UEA ekzistas konto Espero por helpi esperantistajn militviktimojn kie ajn en la mondo, apartenantajn al ĉiuj militantaj flankoj.

Nun spontane ekestas novaj iniciatoj, kiuj permesas al ni transpaŝi tiujn limojn. Per la Agado Espero ni komencas enpreni ilin kaj provi apogi ilin. La nomo estas la sama nomo de la konto, ĉar temas pri la sama agadkampo. Ĝi ne limiĝas je la nuna milita situacio en Jugoslavio (kvankam evidente pri tio temas nun) sed al ĉiuj militaj situacioj en la mondo.

Projekto 1a

Usonaj esperantistoj pretas starigi ŝparkonton, en kiun ili metos ĉiumonate monon, por ke post kelkaj jaroj estu sumo de kelkaj miloj da dolaroj, kiujn juna kosova albano povos uzi por siaj universitataj aŭ antaŭuniversitataj studoj.

La grupo nun serĉas kosovan infanon (de proksimume 12 ĝis 15 jaroj), kiu prefere parolu mem Esperanton aŭ apartenu al E-lingva familio, kaj kiu suferis pro la milito. Oni donos prioritaton al infano, kiu eventuale perdis unu aŭ ambaŭ gepatrojn.

Se vi konas tian kazon aŭ konas iun, kiu povas helpi trovi tian infanon, bonvolu rekte kontakti Agadon Espero ĉe Renato Corsetti:

Adreso: Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio

Rete: corsetti@itelcad.it

Projekto 2a

Ĉi-jare la milito en Kosovo kaŭzis homan katastrofon kun centmiloj da rifuĝintoj. La rifuĝintoj ĉefe troviĝas en Albanio, Makedonio kaj Montenegro (ĉ. 700 mil), sed laŭ informoj de la bosnia registaro ankaŭ al Bosnio rifuĝis pli ol 15 mil albanoj kaj 15 mil bosnoj el Serbio.

Krom propraj problemoj kun bosnaj rifuĝintoj, nun en Bosnio establiĝis pluraj rifuĝintaj centroj por albanoj el Kosovo. Krom la centroj, rifuĝintojn akceptas familioj en bosnaj urboj, parencoj aŭ konatoj. Pluraj familioj akceptis inter 4 kaj 10 rifuĝintoj.

La rifuĝintaj centroj kaj la familioj bezonegas diversan helpon. La plej urĝaj bezonoj estas: nutraĵo, higienaj bezonaĵoj, vestaĵoj, ŝuoj kaj alia ilaro por infanoj.

La projekto antaŭvidas helpon al 1000 rifuĝintaj familioj per “Familia pakaĵo de nutraĵo kaj higienaj bezonaĵoj”. Distribuon de la “Familia pakaĵo” oni faras laŭ listoj, kompilitaj en komunumoj kaj en centroj por rifuĝintoj. La suma kosto de 1 pakaĵo estas 50 germanaj markoj. La projekto planas aĉeton de 1000 pakaĵoj.

La agado estas organizata kaj prizorgata de Humanitara Organizo Espero (M.Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino).

Ili serĉas helpon de esperantistoj por traduki la informon pri la projekto kaj por kontakti naciajn neesperantistajn help-asociojn. Esperantistoj, kiuj pretas helpi kontaktu ilin rekte.

Eblas subteni la agadon ankaŭ per la mono por aĉeti unu aŭ plurajn pakaĵojn. En ĉi tiu kazo la plej facila vojo estas sendi monon al UEA nepre kun la indiko “Konto Espero. Agado 2a”. Tiu mono estos transdonata al HOE.

Projekto 3a

Grupo de francaj esperantistoj tra Amikeca Reto peras kontaktojn en Francio por gastigi rifuĝintojn el la militanta Balkano. Pluraj francaj familioj jam proponis sin por gastigi E-familiojn. La franca registaro pli volonte helpas rifuĝintojn, kiuj havas parencojn en Francio.

Amikeca Reto havas postulojn: la gastigantoj devas esti en serioza kontakto kun E-grupoj (kaj la urbestraroj) por kiel eble plej bone akcepti la homojn, kiuj vivis dramajn momentojn.

Ĉiuj informoj pri supozataj movoj de esperantistoj al ia landlimo ege interesas la francajn esperantistojn por rilati kun sav-asocioj (Ruĝa Kruco ktp) kaj por serĉi ilin. Se iu havas firmajn rilatojn kun sav-asocioj, li povas sin anonci por faciligi la serĉadon.

Ĉiujn informojn kaj informpetojn pri ĉi tiu agado, kun la indiko “Projekto 3a”, bonvolu sendi al Renato Corsetti, kiu transdonos ilin al la francaj esperantistoj okupiĝantaj pri ĝi.

Projekto 4a

Estas vera fiero por ni esperantistoj memori pri la instruo de Zamenhof, kiu helpis malriĉulojn, pagante mem la kuracilojn por siaj pacientoj. Same fiere ni memoras pri nia movado, kiu helpis dum la mondmilitoj trovi en la militantaj landoj gefilojn por rekunigi ilin kun la gepatroj, kiam ĝi helpis per nutraĵoj, vestaĵoj, lerniloj, libroj, kuraciloj, ktp.

Se nun ni deziras agi paralele kaj kunlabore kun Ruĝa Kruco, Ruĝa Duonluno, Agado Ĉielarko kaj Intersos, jen la ebleco, pri kiu klopodas AEL:

En Albanio loĝas miloj da rifuĝintoj. Nur en la urbo Lezhe, en kiu estas la sidejo de AEL, loĝas 7000 kosovanoj en tendoj, plastaj tendoj, kaj en hejmoj de lokaj familioj.

Nia helpo ne povas esti grandskala kompare kun tiu de la menciitaj organizoj, sed ni deziras helpi laŭ niaj eblecoj, por ke ankaŭ la nomo “Esperanto” aperu apud tiuj de la ceteraj helpantoj.

Jam spontane komencis alveni donacoj, ekzemple de familio Braun el Germanio kaj de ges-roj Florence Coté kaj Gerard Cool el Aŭstrio, kiujn AEL aparte volas danki.

Nia generacio renovigu la bonan ekzemplon, kiun ni ricevis el nia historio. Bonvolu sendi viajn kontribuojn rekte al AEL (Agim Peraj, Ŝengjin, Lezhe, Albanio).

Renato Corsetti

ERA SEMINARIIS EN LA EŬROPA PARLAMENTO

29–30 apr 1999 en la Eŭropa Parlamento (Bruselo) sub la patronado de la Itala komitato por la 50a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj de la Itala UNESKO-Komisiono, okazis — kun organiza helpo de TRP (Transnacia Radikala Partio) — studa seminario kaj ĝenerala konsilio de ERA (“Esperanto” Radikala Asocio).

Dum la unua labortago, titolita “De la kostoj de la (ne)komunikado al la organizo de la lingva federaciismo”, sub prezidanteco de Leo Solari, estis prezentitaj jenaj raportoj:

“Esti mondcivitano: la lingva problemo en la internaciaj organizoj kaj en Eŭropa Unio” (Hans Erasmus, juristo);

“UNESKO kaj la defendo de la lingva ekosistemo” (Joseph Poth, direktoro de la Lingva departemento de UNESKO);

“La raporto pri la stato de la lingvoj en la mondo” (Paul Ortega, direktoro de UNESCO-Centro en Bilbao);

“Lingvaj bariloj, eŭropa movebleco kaj ekonomia evoluo” (Alain De Serres, Organizo pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo, Parizo);

“La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado” (Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomiko);

“La lingvoj per la Metodo de Paderborn” (Helmar Frank, pedagogo pri lingvoj);

“La Cirkulero pri esperanto de la itala ministerio pri publika instruado” (Fiorella Conti, itala ministerio pri publika instruado);

“La rolo de la Buroo kaj ĝiaj eblecoj favore al lingva federaciismo” (Bojan Breziger, Prezidanto de la Buroo por la malpli disvastigitaj lingvoj);

“Por Laborplano 2000 de la eŭropa komunikado” (Gianfranco Dell’Alba, eŭroparlamentano);

“La Transnacia Radikala Partio por la lingva demokratio” (Olivier Dupuis, eŭroparlamentano kaj sekretario de TRP);

“La Internacia Lingvo: protekta ŝirmilo por ĉiuj lingvoj kaj subteninda komunaĵa realeco” (Giorgio Pagano, sekretario de ERA);

“Ĉu statuso de lingva minoritato por la esperantistoj?” (Andrea Chiti-Batelli, eseisto, spertulo pri eŭropa problemaro).

Dum la dua labortago — titolita “La rajto al Internacia Lingvo ene de jaro 2020. Reorganizi la esperantistan komunumon” — okazis la Konsilio de ERA kun partopreno malfermita al gravaj E-asocioj.

Sekretario de ERA Giorgio Pagano priskribis la politikan projekton de ERA por atingi la celon de “rajto al internacia lingvo ene de la jaro 2020”, kiel speco de “pluretaĝa konstruaĵo, en kiu ĉiu havas eblecon elekti al kiu etaĝo li volas iri, kaj se necese, en kiu halti”.

Al tiu ilustrado sekvis raporto de Franko Luin, grafikisto kaj spertulo pri komunikado, titolita “Esperantio, minoritato kiu sin regas pere de interreto”.

La sekvinta debato evidentigis la malfermojn rilate al la projekto prezentita de vicprezidanto de UEA Renato Corsetti, kiu tamen reliefigis ke ĝi estas persona, kaj de la Prezidanto de SAT.

Je la fino nobelpremiito Reinhard Selten deklaris sian disponeblon al prezidanteco de tiu parto de la projekto, prezentita de ERA, kiu ĝuste havas lian nomon.

ERA

Informojn pri la prezentita projekto kaj pri eventuala aliĝo, oni povas peti rete: e.r.a.@internacialingvo.org

LASTMOMENTE EL NIA ĈEFURBO

Berlino fariĝos ĉefurbo de vivanta Esperantujo dum la unua aŭgusta semajno.

Al la 84a UK fine de junio aliĝis iom pli ol 2550 personoj el 62 landoj. Kvankam la aliĝcifero estas alta, la organizantoj fakte atendis superi la magian ciferon de 3000, kio ja sukcesis en la pasintjara Montpeliero. Tion oni povas klarigi per ekonomia krizego en Ruslando kaj Orienta Eŭropo ĝenerale, tuj post la montpeliera aranĝo. Ĉi-jare anonciĝis trioble malpli da ruslandanoj, ukrainianoj, kvaroble malpli da rumanoj, duoble malpli da ĉeĥoj k.s. Kaj kompreneble apenaŭ registriĝis iu jugoslavo, dum en Montpeliero ili estis tridekope. Ankaŭ brazilanoj duoniĝis ĉi-jare, verŝajne ankaŭ pro ekonomia evoluo en tiu lando.

Do, post ioma optimismo ke niaj kongresoj rekreskos al siaj plej gloraj pintoj, la kruda realo limigas niajn revojn.

Sed flankenmetinte niajn revajn atendojn, la UK en Berlino estos ja emfaze scienca kaj emfaze kultura, kiel oni povus atendi de urbo de Forge, Ostwald, Blanke, Becker, Karpunina...

Nitobe-simpozio havos, post sukcesa praga debuto, sian promese indan reprizon kun partopreno de pluraj nemovadaj gastoj, inter kiuj multaj germanaj lingvistoj. Kompreneble, la ĉefurbo de E-terminologio okazigos ankaŭ specialan kunvenon pri tiu temo. Eĉ du aranĝoj okupiĝos pri komputila lingvikado: la Esperantologia Konferenco, kiun organizas la amsterdama katedrano pri esperantologio kaj interlingvistiko, prof. Marc van Oostendorp, kaj seminario “Lingvoj en interreto”. La unua traktos la problemon kiel uzi la avantaĝojn de komputiloj en esperantologiaj esploroj dum la dua traktos la temon pri la germana lingvo en la reto (Martin Haase) kaj aliaj lingvoj (Ilona Koutny). Krom tio aparte aktivos la Akademio, kiu okazigos du publikajn kunvenojn kaj ja estos altnivela IKU, serio kaj speciala prelego de Amri Wandel pri la unika suneklipso, kiu mallumigos la teron tuj post la kongreso, en centkilometra zono tra la mezo de Eŭropo: ĝin spektos ankaŭ la IJK-anoj en Zánka kaj la postkongresa ekskurso en Bukareŝto.

Koncertoj svarmos kaj konkurencos unu kun la alia, ankaŭ survestible ĉiutage: elstaraj dancoj modernaj kaj popolaj, germanaj kaj polaj, “klezmera” muziko de orienteŭropaj judoj, klasikaj melodioj akordione, pop-muziko E-lingva kaj la pintaj germanaj komponistoj piane. Du brilaj teatraĵoj, ambaŭ el la (pup)teatra metropolo, la kulturama Zagrebo.

Do, en Berlino nur la malkleremuloj kaj malkulturuloj povos enui. Kaj ja ili meritas, kion fari.

Nikola Raŝiĉ

DU STIPENDIOJ POR BALKANANOJ

Subtene al la esperantistoj en la areo de la balkana milito, LF-koop kaj KCE disponigis du stipendiojn por literatura kurso en Svislando. La stipendioj estas asignitaj al f-ino Enkela Xhamaj, poetino el Albanio, kaj al s-ino Veda Ŝarenac, serba instruistino rifuĝinta el Bosnio al Jugoslavio.

HeKo

NOVAĴOJ EL KROATIO

29–30 maj Osijek gastigis la 3an Kroatian E-Kongreson kun 130 partoprenantoj. La kongreso estis dediĉita al la kroata E-libro, kaj je tiu okazo estis eldonita la kvardeka beletra E-libro en Kroatio — novelo de Josip Kozarac Slavonia arbaro, kiun financis kroata forstentrepreno Hrvatske ŝume.

En la kongreso partoprenis E-delegacioj de la ĝemelaj urboj Vicenza kaj Pécs. Regiona gazeto Glas Slavonije kaj la televido atentis la kongreson kaj Esperanton. La elegantan kongresejon disponigis Komerca Ĉambro de Osijek.

Kroataj fervojoj disponigis senpagan vagonon ĝis la kongresa urbo. La urba filatela klubo preparis ekspozicion pri E-filatelaĵoj kaj eldonis koverton kaj karton okaze de la kongreso.

La Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj en sia maja kunsido akceptis aŭspicion de la kolokvo de Akademio de Esperanto (AdE) en Kroatio en 2001.

27 maj prezidanto de la Kroata Akademio doktoro Ivo Padovan en sia letero al la prezidanto de AdE Geraldo Mattos konfirmis la pretecon de la akademio aŭspicii la kolokvon en la jaro, kiam Kroatio gastigos UKon. La respondeculo pri la kolokvo estas akademiano Dalibor Brozoviĉ, membro de la Kroata kaj Makedona Akademioj kaj prezidanto de Kroata E-Ligo (KEL).

Ministerio pri financoj de Kroatio permesis al Kroata E-Ligo organizi loterion favore al KEL, organizanto de UK en 2001.

La ŝtata entrepreno Kroata Loterio organizos la loterion, se KEL trovos sufiĉe da interesaj premioj por la civitanoj partoprenantaj en la loteria ludo. Unu premio jam estis anoncita el Seulo, kie Puramo Chong volonte traktos en sia akupunktura kliniko en Seulo unu gajninton de la loterio. Aliaj premioj estas serĉataj. La plej aprezataj premioj estas aŭtomobiloj, videoaparatoj kaj similaj teknikaĵoj.

Spomenka Ŝtimec

METZ: TRIOBLA SUBTENO

Internacia E-Konferenco, kiu okazos 17–23 jul en Metz (Francio) pri la temo Mono kaj Civilizo proponas aparte riĉan kulturan programon danke al subteno de tri institucioj, kiuj decidis helpi la lokan organizanton, la E-Klubon de Metz:

— urbo Metz (pere de la Ĝenerala direkcio pri ekonomiaj aferoj, kiu subtenas kolokvojn pri politikaj kaj ekonomikaj temoj);

— departamento Moselle (tipa subvencio al loka asocio kiu organizas renkonton);

— regiono Lorraine (pere de la regiona misio pri turismo ĉar ni ricevas eksterlandanojn kaj igas ilin viziti la regionon).

Se personaj kontaktoj certe rolis grave en tiuj decidoj, tamen rimarkindas pluraj punktoj:

— la prezidanto kaj aliaj membroj de la E-Klubo de Metz estas engaĝitaj kaj aktivaj en pluraj aliaj lokaj asocioj;

— la E-Klubo de Metz organizis dum la stud-jaro prelegojn en la franca lingvo por la publiko, kaj tiel montris sian agadon al neesperantista mondo;

— la venon de okdek esperantistoj el la tuta Eŭropo dum unu tago en decembro danke al Internacia Festivalo ni diskonigis vaste en la loka gazetaro kaj televido — tio impresis favore;

— la organizado de dumkonferencaj eventoj malfermitaj al la loka neesperantista publiko (ekspozicio, koncerto, kurso...) ankaŭ impresis favore.

Bruno Masala

EVENTOJ BALDAŬ RESTARTOS

La lasta dissendita numero de la papera gazeto Eventoj estas 165a.

En decembro komencis kunlabori nova redaktoro, kiu post 3-monata instruado (elspezo de tempo, mono kaj energio) en mezo de aprilo ĉesis la laboron, kaj ni ne sukcesis rapide anstataŭigi lin.

Ni tre bedaŭras la situacion, kaj klopodis trovi taŭgan solvon. La intertempe provita helpanto post 2 semajnoj same ĉesigis la laboron pro manko de tempo kaj aliaj personaj okupoj.

Antaŭ kelkaj tagoj fine eklaboris nova, tre verŝajne perspektiva nova redaktoro, kaj tre baldaŭ restartos la apero de Eventoj.

László Szilvási

ĈE DANUBO

Post Vieno, Budapeŝto, Sviŝtovo kaj Beogrado la 5an Danuban E-Rendevuon gastigis 4–6 jun 1999 Razgrad (Bulgario). DER-5 kaj la samtempa krea E-renkontiĝo Abritus’99 estis kunorganizitaj de la urba E-ista Domo de Kulturo (EDK) kaj LF-koop.

La kerno de la ekstera programo estis la inaŭguro de bareliefo sur la muro de EDK, skulptita de Bogomil Ĵivkov. La partoprenantoj havis interesajn ekskursojn kaj akceptojn (interalie, ĉe la urbestro Venelin Uzunov). En la urba biblioteko estis lanĉita poezia antologio Sonoj kaj kredoj el Razgrad.

Perla Martinelli kaj Aleksander Korĵenkov prelegis, respektive, pri Heroldo de Esperanto kaj perspektivoj de Esperanto post 2000. En la urba filharmonio oni ĝuis E-koncerton kaj premiadon de la laŭreatoj de EKRA-99. Estis premiere prezentita filmo Antaŭen (1937), antaŭ nelonge restarigita de LF-koop.

Bedaŭrinde, pro la balkana konflikto DER-5 estis preskaŭ nur bulgara — partoprenis nur kvar alilandanoj (Aŭstrio, Finnlando, Ruslando, Svislando).

Aleksander Korĵenkov

Sur la foto, de dekstre liven: prezidanto de BEA Petar Todorov, urbestro de Razgrad Venelin Uzunov, kaj kvar E-redaktoroj: Perla Martinelli de Heroldo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov de La Ondo de Esperanto, Sabira Stahlberg de Kontakto, Ljubomir Trifonĉovski de Literatura Foiro.

(Fotis Petko Arnaudov)

MONDA TURISMO BILANCAS KAJ PLANAS

Proksimiĝas la 9a Internacia E-Kongreso en Torun (7-14 aŭg 1999) kaj la 11a Ĝenerala Kunveno de Monda Turismo en Bydgoszcz (9 aŭg 1999).

Ĉi-jare la agado de Monda Turismo bone evoluas. Januare okazis monata esplorvojaĝo tra Orienta Afriko, februare ni edukis instruantojn de Esperanto por turismo; marte sukcesis laŭvica vojaĝo al Suda Ameriko kaj esplorvojaĝo al Centra Azio dank’ al Anatolij Ionesov. En aprilo brilis bulgara AIS-sesio en la konsultejo de nia ISTK (Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo) — trideko da bulgaraj gestudentoj kun Boĵidar Leonov venis maje al la 20a SUS Sanmarineca Universitata Sesio de AIS lige al la internacia kurso por E-vojaĝgvidantoj kaj 24aj E-Tagoj de Bygdoszcz.

La sesion partoprenis pli ol 150 gestudantoj de ISTK. Okazis 35 kursoj pri temoj ligitaj al turismo kaj kulturo, kiujn gvidis sciencistoj de AIS kaj prelegantoj el 15 landoj, interalie prezidanto de AIS prof. Helmar Frank, prof. Hans-Dietrich Quednau, prof. Carlo Minnaja k.a. Laŭ decidoj de la senato de AIS, prof. Adam Sudol (Pollando) fariĝis nova profesoro de AIS, novaj docentoj: prof. Aleksandra Kowalczyk (Pollando) kaj Boĵidar Leonov (Bulgario). Defendinte siajn diplomverkojn kaj pasinte la ekzamenojn la unuaj finintoj de ISTK akiris la titolon de magistro kaj bakalaŭro; okazis ankaŭ du doktoriĝoj.

En junio 1999 okazas esplorvojaĝo de Esperantotur en Indonezio, Malajzio kaj Singapuro, laŭvicaj busvojaĝoj al Nordkapp kaj vizitoj en Benelukso, kaj julie dudek busoj de Esperantotur vizitos Eŭropon kaj Afrikon, inter ili kvin la 84an UK en Berlino.

15 aŭg. — 7 sep. atendos vin la 2a Azia E-Kongreso en Hanojo kun vizitado de Tajlando, Laoso, Vjetnamio kaj Kamboĝo, kaj 24 sep – 3 okt. venu al la jubilea 25a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (Varsovio-Torun-Bydgoszcz).

ISTK en Bydgoszcz akceptas jam aliĝojn de gestudantoj por la studjaro 1999/2000. Eblas studado ĉiutaga, eksterĉeesta kun tri stud-ekzamenaj sesioj en Bydgoszcz, aŭ en konsultejoj en Panevezys (Litovio) kaj Karlovo (Bulgario) kun unu sesio en Bydgoszcz. La studumo preparas por laborado en naŭ — laŭ klasifiko de la Eŭropa Unio — profesioj. La jara studkotizo estas 350 USD; kiu studentiĝos ankaŭ ĉe AIS, tiu post tri jaroj povos bakalaŭriĝi, kaj post pliaj du — magistriĝi pri morfosciencoj aŭ humanistiko.

Por pliaj informoj kontaktu la Centran Oficejon de Monda Turismo:

Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando.

Rete: turismo@bydg.pdi.net

Andrzej Grzebowski

Prezidanto de Monda Turismo

INKUBECE PEZA JARO

La landa kongreso de Norvega Esperantista Ligo okazis en Bergen 11–13 jun 1999. La 24 ĉeestantoj pritraktis jarraporton, kiu konkludis: “Por la estraro de NEL la jaro 1998 estis inkubece peza. Ĝin karakterizas la nekapablo realigi promesplenajn projektojn kaj modelojn”. Mankas laborfortoj, malgraŭ la promesplena revigliĝo de NJE (Norvega Junularo Esperantista).

Kvankam la ligo nun havas ĉ. 360 membrojn kaj 10 aligitajn klubojn, el kiuj nur duono aktivas, la laboro de NEL restas sur ege malmultaj ŝultroj. La funkciantaj kluboj malmulte sciigas pri sia agado kaj ne petas helpon de la liga estraro.

Kiel la plej gravajn taskojn farotajn dum la venontaj du jaroj, oni akcentis interretan informadon kaj funkciigon de la retkurso Esperanto Viva!, eldonadon de Norvega Esperantisto, ofertadon de Cseh-kursoj kun altnivela(j) instruisto(j) kaj ellaboradon de novaj informbroŝuroj.

La jarkunveno akceptis ampleksan simpligon de la kotizsistemo kaj moderan altigon de la kotizoj. Torstein Kvakland estis reelektita kiel prezidanto. El la sep anoj de la nova estraro kvar havas malpli ol 35 jarojn. Krom la preteco de la plej centraj aktivuloj alfronti novan laborperiodon, ĝuste la elektiĝo de junaj kapablaj fortoj estis la plej ĝojiga rezulto de la kunveno.

Unu semajnon antaŭe, okazis pertelefona “kongreso” de NJE kun Trondheim kiel “oficiala kongresurbo”. Estis pritraktataj la jarraporto kaj financa raporto, aprobitaj novaj statuto kaj laborplano. Dum la lastaj du jaroj NJE revigliĝis kaj nun havas ĉ. 50 membrojn el kiuj ĉ. 10 aktivas. La nova estraro celas multmaniere instigi la membrojn al aktiva utiligo de la lingvo, kaj planas ankaŭ hejmpaĝon kaj novan informbroŝuron. Prezidanto restas Kjell Heggvold Ullestad.

Bard Hekland

NOVA ESTRARO EN SVEDIO

Je la Pentekosto, 21–23 maj 1999 en la kursejo Esperantogarden (Lesjöfors) okazis Sveda E-kongreso. Ne malpli ol 45 personoj partoprenis — je 15 pli multaj ol en la pasintjara kongreso en Stokholmo.

La kongreso elektis novan estraron de Sveda E-Federacio: Roland Lindblom (prezidanto), Franko Luin (vicprezidanto), Börje Andersson (kasisto), Boo-Mee Kim Lindblom (sekretario), kaj la ceteraj estraranoj estas Bengt Nordlöf, Hakan Lundberg, Wim Posthuma, Jan Setreus kaj Kjell Randehed.

Oni formis redaktokonsilion de la organo de SEF La Espero por helpi la novan redaktoron Hasse Oldhage, kiu anstataŭos la nunan redaktoron Franko Luin.

Dum la kongreso jarkunvenis ankaŭ la svedaj sekcioj de KELI (kristanoj) kaj de ILEI (instruistoj). La programo enhavis ankaŭ prelegojn, koncertojn, libroprezentojn, filmospektadon kaj ekskurson. La sekva kongreso okazos en Helsingborgo en junio 2000.

Kjell Randehed

LITERATURO POR PACO

“La Esperanta: ĉu literaturo por paco?” estis la temo de la interveno de Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN, okaze de la 32a Internacia Literatura Konferenco en Bled (Slovenio), 19–21 maj 1999.

La interveno vekis intereson, speciale pro la figuro de William Auld, kies La infana raso estis citita kiel ekzemplo de tiu kulturo de la paco, kiun la esperanta literaturo kunkonstruis en la du postmilitaj epokoj.

El la interveno fontis la deklaro de la Komitato de Esperanta PEN-Centro, pri la milito en la nuna Jugoslavio. (Vd. en la 12a paĝo.)

HeKo

72a KONGRESO EN SAT

En la 72a Kongreso de SAT, kiu okazos en Karlovy Vary 24–31 jul 1999, partoprenos ĉ. 200 personoj. Krom laborkunsidoj, distraj kulturaj programoj kaj ekskursoj estos ankaŭ interesaj prelegoj:

  • Chrdlova. Banloka tradicio en Karlovy Vary;
  • Kareŝova. Plenkreskaj homoj kun mensa nesufiĉo en hodiaŭa socio;
  • Hasala. Esperanto kaj filatelo;
  • Chrdle. Aŭtoraj rajtoj internacie;
  • Tortel. Trobadoroj; La moderna lingvo;
  • Peyraut. La longa lukto de la sendokumentuloj en Francio;
  • Ledon. Aktualaj faktoj de ekonomikaj kaj socipolitikaj karakteroj;
  • Enderby. Kriminologio kaj punologio;
  • Karkovsky. Mondvojaĝanto, verkisto kaj instruisto V.J. Jeroŝenko.

Okazos ankaŭ prelego kaj debato kun reprezentantoj de ĉehaj sindikatoj (kun tradukado).

Kreŝimir Barkoviĉ

DEFIO POR LA TRADICIA MOVADO

Oliver Mazodze, direktoro de la Zimbabva Esperanto-Instituto el Masvingo, ĵus komunikis la decidon de 24 zimbabvaj instruistoj partopreni la internacian edukan projekton Interkulturo kun siaj 11 klasoj en mezgradaj kaj bazaj lernejoj el diversaj urboj.

Tio ne estas la unua ŝoko el Afriko. Jam antaŭ kelkaj monatoj petis aliĝon al la sama projekto 3 klasoj (300 lernejanoj!) el Lomeo, gvidataj de sia instruisto Gbeglo Koffi (estrarano de UEA).

Realigante la projekton Interkulturo jam 50 klasoj el ĉiuj kontinentoj “renkontiĝos” en interreta “ejo” — nomata lernejo Tibor Sekelj — por interŝanĝi materialojn kaj informojn pri siaj respektivaj medioj kaj kulturoj. La aranĝo disvolviĝas en la kadro de ILEI, kaj estas nun prezentata al Unesko por oficialigo.

Ĉu la instruistoj de ILEI, kaj pli ĝenerale la esperantistoj, kapablos subteni tiom da entuziasma lerneja kunlaboremo (kiu cetere venas ankaŭ el Ganao, Uzbekistano, Japanio, Brazilo, Argentino, Ĉilio, Kubo, Aŭstralio, Rumanio, Ukrainio, Jugoslavio, Bosnio, Kroatio, plus kelketaj “okcidentaj” landoj)?

Tio estas defio por tradicia movado!

Mauro La Torre

prezidanto de ILEI

LITERATURA KONKURSO EKRA ’99

Dum la 5a Danuba E-Rendevuo en Razgrad (4–6 jun 1999) okazis premiado de la gajnintoj en la literatura konkurso EKRA ’99. La konkurson partoprenis pli ol 30 aŭtoroj de 15 landoj. La ĵurio anoncis sufiĉe altan belartan nivelon kaj proklamis la gajnintojn:

Poezio

1aj premioj. Lilija Nikolova (Bulgario) pro ciklo de versaĵoj kaj Marie-France Conde-Rey (Francio) pro “Dezerto”.

2aj premioj. Donka Delĉeva (Bulgario) pro “Subiro” kaj Anja Karkiajnen (Finnlando) pro “En mia mondo ena”.

3aj premioj. Marija Todoŝeva (Bulgario) pro “Amo” kaj Carmel Mallia (Malto) pro “Marionetoj”.

Speciala premio. Ĥristo Gorov, Bulgario, pro “Nia lando”.

Humuro

1a premio. Ivaniĉka Maĝarova (Bulgario) pro ciklo de humuraj rakontoj.

2a premio. Ilija Iliev (Bulgario) pro rakonto “Ne estas facile”.

3aj premioj. Milena Georgieva (Bulgario) pro ciganaj humuraĵoj, Radka Stojanova (Bulgario) pro rakonto “Surprizo” kaj Dimo Dimov (Bulgario) pro rakonto “Panta Rej”.

La premiitoj ricevis diplomojn kaj monsumon. La ĵurio konsistis el Ljubomir Trifonĉovski (prezidanto), Sabira Stahlberg, Canko Ignev kaj Georgi Mihalkov.

Petko Arnaudov

AROMA JALTO ’99

1–9 maj 1999 en Jalto (Krimeo, Ukrainio) okazis jubilea 10a E-festivalo Aroma Jalto kun ĉ. 60 partoprenantoj el Ukrainio, Ruslando kaj Svedio. Tradicie grandan atenton oni donis al la lingvoordo, kaj 20% de la organizaj kotizoj estis uzitaj por monpremioj al plej malkrokodilaj gesamideanoj. La unuan lokon en la malkrokodila konkurso okupis kievano Volodimir Hurtovenko. Okazis triŝtupa E-kurso.

Denove estis organizitaj ekskursoj al Livadio, Aj-Petri kaj aliaj naturaj kaj historiaj memorindaĵoj. Okazis interesaj kantokoncertoj, teatraĵo Krimea legendo, dancoj... Krome pasis seminario pri ukrainia-svedia junulara projekto en Ukrainio, kunvenoj de ukrainia E-junularo k.t.p. Aroma Jalto 2000 okazos komence de majo 2000.

Konstantin Demjanenko

Pola Radio

La leter-fako de la Eksterlanda Programo de Pola Radio ĵus publikigis informojn pri la statistiko de la korespondaĵoj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999:

1. Esperanto-Redakcio 496

2. Germana Redakcio 249

3. Bjelorusa Redakcio 170

4. Angla Redakcio 116

5. Pola Redakcio 83

6. Rusa Redakcio 60

7. Ĉeĥa-Slovaka Redakcio 33

8. Ukraina Redakcio 27

9. Litova Redakcio 7

La E-Redakcio ricevis 40.0% da leteroj kompare al 50.4% en la pasinta jaro (en la tutjara statistiko), sed ja oni limigis la elsendo-tempon kaj forigis la satelitajn elsendojn el la vesperaj horoj. Aliflanke, ekkreskas la nombro da leteroj el ekstereŭropaj landoj, speciale el Usono, Kanado, Brazilo.

La statistiko de la alvenintaj raportoj:

1. Germana Redakcio 1 554

2. Esperanto-Redakcio 1 049

3. Bjelorusa Redakcio 425

4. Angla Redakcio 251

5. Ĉeĥa-Slovaka Redakcio 147

6. Rusa Redakcio 52

7. Ukraina Redakcio 27

8. Pola Redakcio 15

9. Litova Redakcio 0

La prezentitaj donitaĵoj koncernas la periodon de la unua jarkvarono, kiam en la E-Redakcio ankoraŭ ekzistis la vesperaj satelitaj elsendoj.

Multaj aŭskultantoj plendas pro la forigo de la vesperaj satelitaj elsendoj kaj aŭdigado de tiuj elsendoj en la matenoj, kio ebligas la aŭskultadon nur semajnfine aŭ nur al pensiuloj.

Andrzej Pettyn

Radio Aŭstria Internacia

Al la redakcio de Radio Aŭstria Internacia venis en 1998 laŭ la lingvo de la redakcio tiom da alskriboj:

1. Esperanto 3.503

2. Angla 2.708

3. Franca 844

4. Hispana 717

5. Araba 0

Leopold Patek

MOSKVO: PRELEGE KAJ ETERE

En Moskvo dum kelkaj jaroj ĵaŭde kaj sabate funkcias Junulara universitato de moderna socialismo, kiun ĉiu povas viziti. La altnivelaj prelegoj koncernas diversajn temojn: filozofion de la historio, modernan kapitalismon, homajn rajtojn ktp.

10 apr 1999 tie por pli ol 20 personoj Nikolao Gudskov prelegis pri la laborista E-movado. Li rakontis pri ideo de Esperanto, pri ĝia ligo kun laborista internaciismo, pri la tragika historio de SAT. La 90-minuta prelego elvokis tian intereson, ke post ĝi ankoraŭ pli ol 90 minutojn sekvis senĉesaj demandoj. Ĉiu ĉeestinto ricevis abundajn ruslingvajn materialojn pri Esperanto.

***

15 maj 1999 inter 19h10 kaj 20h00 okazis 50-minuta rektetera radioelsendo pri moskva EK Lev Tolstoj. Ĝi estis disaŭdigita de radiostacio Rezonans en mezlongonda bendo 295 m kadre de ĉiusemajna programo En la mondo de ŝatokupoj, facile aŭskultebla en la eŭropa parto de Ruslando.

Klubanoj rakontis pri Esperanto kaj pri libroeldonado en la internacia lingvo, kaj Mikaelo Povorin kantis E-kantojn. Poste esperantistoj respondis demandojn de aŭskultantoj, kiuj telefonis al la studio dum la elsendo.

Nikolao Gudskov

20 JAROJ FULMIS FOR

19 maj 1999 Tomska E-klubo iĝis 20-jara. Jes, ĝuste antaŭ 20 jaroj en eksterurba pikniko grupo de ĵuslernintoj (A.Birjulin, A.Gulidov, fratoj Ŝljafer, A.Negodujko, N.Guc) decidis organizi en Tomsk E-klubon. La ideo jam ŝvebis, Anatolo Gonĉarov sugestis tion en OSER-32, restis nur laŭte diri tion. Kaj skribi protokolon...

Tre rapide formiĝis laboregkapabla kerno, kreiĝis vera spirita etoso, kiu travivis longe, malgraŭ tio, ke el la tiama grupo en Tomsk restis nur Alekseo Birjulin, dum lastaj 10 jaroj la klubo ne havas propran ejon, arkivo estas lokita dise k.a. Sed la iama entuziasmo vivas plu.

Por la inda festado la klubo faris:

— du publikajn lecionojn por ĉ. 80 studentoj de universitatoj (prelegis Aleksandr Uljanov, Gennadij Basov, junaj klubanoj);

— ekspozicion en la biblioteko de Tomska Ŝtata Universitato;

— solenan kunvenon en la kunsidejo de la Urbestraro;

— tradician neformalan festadon apudurbe en turistaj kondiĉoj kun 36 partoprenantoj.

Pri nia jubileo informis la urba radio kaj aliaj amaskomunikiloj. La informo estis cirkuligita en amatoran komputilan reton FIDO, kaj estis ricevitaj kelkaj gratuloj de tomskaj FIDO-anoj.

30 maj okazis ekzameno por finintoj de la elementa kurso; kuraĝis ekzameniĝi 12 personoj (el 20 startintoj antaŭ 3 monatoj). Jam la duan “eldonon” faris tre talenta instruisto — Jelena Katajeva, kiu nur antaŭ unu jaro mem finis elementan kurson.

Nekredeble, sed jam pasis tiom multe, kaj sukcesoj, kaj mal-, kaj bona fam’ pri la klubo, kaj klaĉoj... Sed ni vivos plu malgraŭ ĉio, kaj kvankam 20 jaroj fulmis for... sed daŭre ni restas juna klubo!

Gennadij Basov

vicprezidanto de TEK

ULJANOVSK REAKTIVIĜAS

E-movado en urbo Uljanovsk havas longan historion. En bibliotekaj arkivoj estas trovita “Statuto de la Simbirska Esperantista Societo”, datita je 1910. En ĝi estas skribite, ke la societo havas sian bibliotekon, okazigas lekciojn kaj kursojn.

En diversaj periodoj E-movado en nia urbo havis diversajn formojn. Dum kelkaj lastaj jaroj la klubo ne funkciis. Sed E-vivo ne haltis, kaj kelkaj restintaj esperantistoj aktivis en diversaj agadkampoj. Multaj Interretanoj konas paĝojn de Jurij Finkel, kaj Sergej Verŝinin estas konata en literatura kaj aliaj fakoj.

Ĉi-jare en februaro kaj marto ni okazigis kursojn kaj nun en la klubo estas ĉ. 20 homoj, kiuj kunvenas du fojojn semajne. Fine de aprilo niaj klubanoj partoprenis tradician VER-11 en Nabereĵnie Ĉelni kaj eĉ gajnis tie kelkajn premiojn. Kaj nun ni prepariĝas por veturi al OkSEJT.

Adreso: RU-432063, Uljanovsk-63, ab. ja. 4716, Ruslando

Rete: yuka@uaz.ru.

Jurij Karcev

PER ESPERANTO EN FRANCIO

18-25 apr 1999 grupo de junaj esperantistoj el Sankt-Peterburga gimnazio N-ro 271 partoprenis renkontiĝon de E-infanoj apud Troyes (Ĉampanjo), kiun organizis prezidanto de E-Asocio de Bondy Elisabeth Barbay.

Krom la peterburga grupo partoprenis ankaŭ infanoj el Pollando kaj Francio. Entute 25 diversaĝaj lernejanoj dum unu semajno praktikis Esperanton, multe ekskursis, vizitis unikan muzeon de aŭtomatoj, farmbienon k.a. Vespere la partoprenantoj amuziĝis, dancis, kantis, koncertis. Esperanto konatigis kaj amikigis infanojn, kiuj nun korespondas. Riĉa je ekskursoj kaj renkontoj estis ankaŭ la pariza programo.

Svetlana Miroŝniĉenko

DE LA KLUBO AL E-CENTRO

10–11 jun 1999 en Krasnojarsk (Siberio) okazis la 2a foiro-prezentado de nekomercaj organizaĵoj, kiun inter aliaj 65 organizaĵoj partoprenis kun sia stando ankaŭ Krasnojarska E-Klubo (KrasEK). La tradiciiĝinta Foiro celas prezenti al la urbaj loĝantaro kaj estraro tutan spektron de la sociaj iniciatoj kaj atentigi oficialajn instancojn pri la problemoj kaj bezonoj de la soci-utilaj organizaĵoj.

Dum la oficiala prezentado de la partoprenantoj prezidanto de KrasEK Sergej Bronov rakontis pri esperanto kaj la klubo, dum Andrej Peĉonkin samtempe partoprenis diskuton pri interrilatoj de nekomercaj organizaĵoj kun la komercaj kaj la oficialaj instancoj.

Dum la lastaj jaroj en Krasnojarsk progresas memorganiziĝo de la socia vivo, kaj KrasEK laŭpove partoprenas tiun procezon. La klubo oficiale partneras kun la urba komitato pri la junularaj aferoj ĉe la urba administracio, danke al kio ĉiujare ĝi estas liberigata de lupago por la urbocentra ejo. Nun ni intencas pli aktive eniri tuturbajn aranĝojn. Aŭtune de 1998 kvin klubanoj senpage lernis en la kurso pri kreado de hejmpaĝoj kadre de speciala programo por la nekomercaj organizaĵoj. Nun ni planas organizi en la urbo ret-informadon pri esperanto.

La financa krizo en Ruslando batis ankaŭ nin. Dum la pasinta vintro estis problemoj pri la dezirantoj lerni esperanton: oni plezure kaj amase vizitis niajn propagandajn prelegojn, sed ne povis pagi eĉ la modestan kurs-kotizon. Kaj ni simple disdonadis priesperantajn faldfoliojn por ebla estonta rerenkontiĝo. Sed maje kaj junie la humoro de la homoj jam pliboniĝis, kaj aŭtune la kurso povos refunkciiĝi.

Ni strebas evoluigi la klubon al la respektinda centro de E-kulturo. Laŭ interkonsento kun Urala Esperantista Societo, KrasEK transprenis la zorgojn pri la Kolektiva E-Biblioteko, kiu dum 16 jaroj funkciis en Jekaterinburg. Ni kunaranĝis transportadon en aprilo 1999 al Krasnojarsk de preskaŭ 1800 libroj kaj multajn periodaĵojn. Nun ni intencas organizi publikan bibliotekon kaj ligi ĝin al la ĵus aperinta urba Biblioteka Asocio.

Pluas nia laboro kun la infanaro. Nia klubano Valerij Malyĥin organizis infanan E-rondon en la orfejo kaj daŭrigas sian laboron kiel profesia gvidanto de la infana E-klubo ĉe la regiona “pionirpalaco”. KrasEK helpas per literaturo.

Dum lastaj du jaroj preskaŭ 50 personoj finis niajn kursojn. Ĝojigas ke inter ili plimultas studentoj. Tio signifas, ke prepariĝas la nova generacio, kiu povos anstataŭigi nin post kelkaj jaroj. Ne ĉiuj klubaniĝas, sed multaj konservas interrilatojn kun ni kaj restas niaj amikoj kaj helpantoj.

Kontaktu nin je la kluba adreso

RU-660017, Krasnojarsk, ab. ja. 20825, Ruslando.

Sergeo Bronov

prezidanto de KrasEK

SESIO DE SCIO

En Moskvo funkcias E-asocio Scio. Konferencoj de la asocio okazas unu fojon en tri monatoj. La asocion gvidas blinda esperantisto V.M. Ĥmelinskij.

31 maj. — 4 jun. 1999 okazis laŭplana konferenco kun sep raportoj. Prelegis V.Ĥmelinskij, E.Budagjan, R. Grinceviĉius, T.Telegkina, K.Iljutoviĉ, S.Visokovskij, T.Lezginceva.

Viktoria Nikiforova

TRANS LA KRADO

Nia redakcio ofte ricevas informpetojn pri Esperanto el malliberejoj. Ni kutime ne nur respondas tiujn leterojn, sed ankaŭ sendas librojn kaj gazetojn.

Antaŭ nelonge ni sendis tri dukilogramajn pakaĵojn kun lernolibroj, vortaroj, beletraĵoj kaj gazetoj al Novosibirska kaj Murmanska regionoj. Dank’ al mondonaco de Bard Hekland ni pretigis plian stokon por tiu celo.

Pliaj donacoj estas bonvenaj.

Halina Gorecka

KURTE

10 jun 1999 papo Johano Paŭlo II dum sia vizito al Pollando ricevis Medalon de Toleremo, kiun al li enmanigis d-ro Ludoviko Zaleski Zamenhof, akompanata de la prezidantino de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, prof. Hanna Konopka. La medalo estis aljuĝita far kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaŭ elstaraj personoj de Bjalistoka socio. (RetInfo)

14 maj en Barcelono Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio elektis sia prezidanto por kvarjara mandato la E-lingvan verkiston Manuel de Seabra, kiu estas membro de Esperanta PEN. (HeKo)

La irlanda edukministerio permesis instrui E-ton en la kvina klaso de mezlernejoj, “transira jaro”, kiam la lernantoj povas studi pli libere, ekster la oficiala instruplano. (Esperanto)

Germana E-Junularo ricevis por sia nacia agado ministerian subvencion de 38 mil 700 markoj k por internacia agado — 27 mil markojn. (GEJ-Gazeto)

Por Universala Kongreso de E-to en 2002 kandidatas Fortaleza (Brazilo) k Kortrijk (Belgio). Osmo Buller esploros persone ambaŭ lokojn antaŭ la Berlina UK. (Esperanto)

Jam por la kvara sinsekva jaro, okazis Kurso de E-to en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio), ĉi-jare en du grupoj. Entute la kurson partoprenis k ricevis diplomon de la Universitato 93 gestudentoj. (Augusto Casquero)

CO de UEA ricevis 80 informpetojn reage al anonco aperinta decembre en du gazetoj de Jordanio. (Esperanto)

En la semajnfino 15-16 maj 1999 estis inaŭgurita la nova sidejo de Zurika E-Klubo, kiu funkcios kiel librovendejo, kontoro k prelegejo. (Heroldo de Esperanto)

Dum la pasinta jaro komisiono pri gazetaro k informoj de Ĉeĥa E-Asocio konstatis 209 E-temajn artikolojn en la ĉeĥa gazetaro. (Starto)

Deutschland Top 10 estas listo de dek plej vendataj kompaktdiskoj (KD) en Germanio. En tiu ĉiusemajne eldonata listo la KD Esperanto de la muzik-grupo Freundeskreis estas en la naŭa loko! (RetInfo)

En la itallingva libro Kia estonteco: homa aŭ malhoma? milanano Enzo Guernieri dediĉas multan atenton al E-to. (Heroldo de Esperanto)

La urba biblioteko de Gotenburgo (Svedio) havas nuntempe 855 librotitolojn en aŭ pri E-to. (La Espero)

LA CENTJARULINO

Fragmento el La taglibro de l’ verkisto
de Fjodor Dostojevskij

“La taglibro de l’ verkisto”, kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paŭzoj) en la jaroj 1873–1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo kaj pro la vasta gamo de la prezentataj temoj, kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.

En majo “La Ondo” komencis aperigon de fragmentoj el la “Taglibro” per la satira “Enkonduko”, kiu ricevis tre pozitivan akcepton. Nun ni daŭrigas per lirika bildo “facila kaj senenhava”.

“Tiumatene mi tro malfruis, — konata damo rakontis al mi antaŭ kelkaj tagoj, — kaj forlasis la hejmon preskaŭ tagmeze, sed, ĝuste tiam mi havis multajn farotaĵojn. Ĝuste en la strato Nikolajevskaja mi devis viziti du lokojn, proksimaj unu al la alia. Unue mi iris al la policejo, kaj ĉe ties pordo mi rimarkis tiun oldulinon, kaj ŝi aperis al mi tre maljuna, kurbiĝinta, kun apogbastono, tamen mi ne sukcesis diveni ŝian aĝon; ŝi venis ĉe la pordon kaj sidiĝis tie en angulo sur pordistejan benkon por ripozi. Cetere mi pasis preter ŝi, kaj ŝi nur momenton estis antaŭ miaj okuloj.

Post deko da minutoj mi foriris el la policejo, kaj du domojn post ĝi estas vendejo, en kiu mi ankoraŭ pasint-semajne mendis ŝuojn por Sonjo; mi do laŭvoje iris tien por preni ilin kaj ekvidis, ke la oldulino sidis jam ĉe tiu domo, ankaŭ sur benko apud la pordego — ŝi sidis kaj rigardis al mi; mi ridetis al ŝi, eniris kaj prenis la ŝuojn. Post kelkaj minutoj mi direktis min al avenuo Nevskij kaj vidis, ke mia oldulino sidis jam ĉe la tria domo, tamen ŝi sidis ne sur benko, sed sur brika elstaraĵo, ĉar benko mankis ĉe tiu pordego. Mi subite kaj nevole haltis antaŭ ŝi: kial, mi pensis, ŝi sidiĝas apud ĉiu domo?

— Avinjo, — mi diris, — ĉu vi laciĝis?

— Jes, mia kara, mi tre laciĝas. Mi pensis: estas varme, la suno lumas, do mi iru al la genepoj por tagmanĝi.

— Ĉu vi do, avinjo, iras por tagmanĝi?

— Por tagmanĝi, mia kara, por tagmanĝi.

— Sed tiele vi ja ne venos.

— Ne, mi venos; jen mi iom iros kaj ripozos, kaj poste denove ekstaros kaj pluiros.

Mi rigardis ŝin kaj sentis teruran scivolemon. La oldulino estis malgranda, pura, en la vestaĵoj trivitaj, verŝajne burĝino, kun apogbastono, la pala kaj flava vizaĝo fiksiĝinta al la ostoj, la lipoj senkoloraj — kiel mumio; sed sidante ŝi ridetis, kaj la suno lumis rekte sur ŝin.

— Verŝajne, avinjo, vi estas tre maljuna, — mi demandis, kompreneble ŝerce.

— Cent kvar jarojn mi havas, kara mia, nur cent kvar jaretojn (tiel ŝi ŝercis)... Sed kien vi iras?

— Jen, avinjo, — ankaŭ mi ridis, — mi aĉetis en la vendejo ŝuetojn por mia filino kaj portas ilin hejmen.

— Aj, kiaj etaj ŝuetoj, ĉu via filino estas eta? Estas bone por vi. Ĉu vi havas aliajn infanojn?

Kaj ŝi plu ridis kaj rigardis. Ŝiaj okuloj estis malbrilaj, preskaŭ mortaj, sed el ili kvazaŭ lumus varma radio.

— Avinjo, volu preni miajn kvin kopekojn, aĉetu por vi kukon, — mi diris kaj donis al ŝi kvinkopekan moneron.

— Ĉu vi donas al mi la moneron? Nu, dankon, mi jes prenos vian moneron.

— Prenu do, avinjo, estu afabla.

Ŝi prenis. Estis konstateble, ke ŝi ne kutimas, kaj ke la vivo ne devigis ŝin almozi, sed ŝi prenis ĉe mi tre kortuŝe, tute ne kiel almozon, sed kvazaŭ pro ĝentileco aŭ pro boneco de sia koro. Sed eble ŝin tio tre imponis, ĉar nur malmultaj alparolas ŝin, oldulinon, kaj jen — oni ne nur interparolas kun ŝi, sed eĉ kun amo pri ŝi zorgas.

— Nu, avinjo, — mi diris, — adiaŭ. Ĝisiru bonsane.

— Mi ĝisiros, kara mia, ĝisiros. Mi ja ĝisiros. Kaj vi iru al via nepino, — misis la oldulino, forgesinte, ke mi havas ne nepinon, sed filinon; verŝajne ŝi pensis, ke jam ĉiuj havas genepojn. Mi ekiris, lastfoje rerigardis al ŝi kaj ekvidis, ke ŝi malrapide kaj pene stariĝis, frapis la bastonon kaj ekplandis surstrate. Eble laŭvoje ŝi ankoraŭ dek fojojn haltos ĝis venos al la familianoj por “tagmanĝi”. Kaj kien ŝi iras por tagmanĝi? Tre kurioza oldulino.”

Tiumatene mi aŭdis ĉi rakonton — efektive eĉ ne rakonton, sed, simple, iun impreson pri renkonto kun centjarulino (vere, ĉu ofte oni renkontas centjarulon, des pli tiel plenan je vivo anima?) — kaj baldaŭ tute forgesis ĝin; nur malfrunokte, traleginte artikolon en revuo kaj formetinte la revuon, mi subite rememoris la oldulinon kaj ial rapide imagis la daŭrigon pri tio, kiel ŝi venis al la parencoj por tagmanĝi: rezultis ankoraŭ unu, eble tre versimila, eta bildo.

Ŝiaj genepoj — kiuj verŝajne estas pragenepoj, sed ŝi nomas genepoj ankaŭ ilin — probable estas metiistoj, homoj certe familiaj, aliokaze ŝi ne irus al ili por tagmanĝi. Ili loĝas ie en keletaĝo, aŭ eble luas barbirejon. Ili estas malriĉaj, sed tamen ili ja nutras sin kaj gardas la hejmon en bona ordo. Ŝi atingis ilin, probable, je la dua horo. Ili ŝin eĉ ne atendis, sed renkontis, verŝajne, sufiĉe afable.

— Jen ŝi venas, Maria Maksimovna, eniru, eniru, bonvenu, karulino.

... Tri etaj infanoj — knabo kaj du knabinoj — rapide alkuris al la praavino. Kutime tiaj tre maljunaj oldulinoj ĉiam tre rapide intimiĝas kun infanoj: ili mem iĝas anime tre similaj, foje eĉ identaj, al infanoj. La oldulino eksidis. Ĉe la mastro estis iu gasto aŭ kliento, lia kvardek-jara konato, jam forironta. Krome gastis ankaŭ nevo, filo de lia fratino, deksepjara junulo, deziranta dungiĝi ĉe presejo. La oldulino faris la signon de l’ kruco kaj sidiĝis, rigardante la gaston.

— Uf, mi laciĝis! Kiu estas ĉe vi?

— Ĉu mi? — ridetis la gasto, — ĉu vi, Maria Maksimovna, ne rekonis min? Ja antaŭ du jaroj ni intencis kune iri en arbaron por pluki fungojn.

— Uf, mi ja konas vin, la mokanton. Mi memoras vin, nur vian nomon mi forgesis, kiu vi estas, sed ja memoras. Uf, ial mi tre laciĝis.

— Sed mi deziras demandi vin: kial, Maria Maksimovna, respektinda oldulino, vi tute ne kreskas alten? — li ŝercis.

— Ĉesu jam, — ridis la avinjo, cetere, tre kontenta.

— Mi, Maria Maksimovna, estas bonkora homo.

— Kaj kun la bonkoraj estas interese paroli. Uf, mi ja plu anhelas, panjo. Vi do jam aranĝis mantelon por Serĉjo, ĉu ne?

Ŝi mansignis al la nevo.

La nevo, junulo forta kaj sana, tutbuŝe ridetis kaj proksimiĝis. Li estis vestita per griza mantelo, kaj li ankoraŭ ne povis indiferente surporti ĝin. Indiferento venos eble nur post unu semajno, sed nun li ĉiuminute rigardis la roversojn kaj manikajn refaldojn, kaj sin tutan en la spegulo, sentante apartan estimon al si mem...

— Nu, sufiĉas, — diris la mastro, — necesas iom manĝi. Sed mi vidas ke vi vere tre laciĝis, Maria Maksimovna, ĉu ne?

— Jes, saĝulo, mi laciĝis, la tago ja estas varma kaj suna. Mi do decidis viziti vin... kial mi kuŝu? Uf! Survoje mi renkontis junan sinjorinon, ŝi por siaj infanoj aĉetis ŝuojn. “Kial, oldulino, — ŝi diris, — vi laciĝis? Prenu por vi kvin kopekojn kaj aĉetu kukon...” Mi do, sciu, prenis la moneron.

— Tamen, avinjo, antaŭ ĉio iomete ripozu, kial vi hodiaŭ tiel anhelas? — kun aparta zorgemo diris la mastro.

Ĉiuj ekrigardis al ŝi — jam ŝi subite tre paliĝis, la lipoj blankiĝis. Ankaŭ ŝi ĉirkaŭrigardis ĉiujn, sed iel malhele...

— Do, mi pensis... kukojn por la infanetoj... la kvinkopeko...

Kaj ŝi denove haltis, denove respirante. Ĉiuj silentiĝis por ĉirkaŭ kvin sekundoj.

— Kio, avinjo? — la mastro sin klinis al ŝi.

Sed la avinjo ne respondis. Denove sekvis silento dum kvino da sekundoj. La oldulino fariĝis eĉ pli blanka, kaj ŝia tuta vizaĝo subite iel pintiĝis. La okuloj senmoviĝis, la rideto glaciiĝis sur la lipoj; ŝi rigardis rekte, kaj jam ne plu vidante.

— Necesas voki popon!.. — subite kaj haste diris la gasto duonvoĉe de malantaŭe.

— Sed... ĉu ne... malfrue jam... — la mastro balbutis.

— Avinjo, ha, avinjo! — vokis la oldulinon la edzino de l’ barbiro, subite vigliĝinte; sed la avinjo restis senmova, nur ŝia kapo kliniĝis flanken; la dekstra mano, kuŝanta surtable, tenis la moneron, kaj la maldekstra restis sur la ŝultro de la pliaĝa pranepo Miĉjo, sesjara knabo. Li staris senmova kaj per la grandaj mirigitaj okuloj atente rigardis la praavinon.

— Ŝi forpasis! — senhaste kaj grave diris la kliniĝinta mastro kaj krucosignetis sin.

— Jes ja! Tute ĝuste, mi vidis, ke ŝi kliniĝas, — kortuŝite kaj rapide prononcis la gasto; li estis terure frapita kaj ĉirkaŭrigardis ĉiujn.

— Aĥ, dio! Jen ni havas! Kion ni nun faru, Makaryĉ? Ĉu ni transportu ŝin tien? — la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite.

— Kien tien? — emfaze respondis la mastro, — ni ĉion aranĝos ĉi tie; ĉu vi ne estas ŝia parenco? Sed tien necesas iri por sciigi.

— Cent kvar jaroj, jes! — la gasto faris kelkajn paŝojn surloke, ĉiam pli kaj pli kortuŝita. Li eĉ tute ruĝiĝis.

— Jes, dum la lastaj jaroj ŝi jam ekforgesis la vivon, — ankoraŭ pli grave kaj pli emfaze rimarkis la mastro, serĉante kaskedon kaj formetante la mantelon.

— Sed unu minuton antaŭe ŝi tiel ridis kaj ĝojis! Jen, la monero ankoraŭ en la mano! La kukojn, ŝi diris, ho-o, nia vivo!

— Nu, ni do iru, Petro Stepanoviĉ, — la mastro interrompis la gaston, kaj ili eliris. Certe, oni ne priploras tiajn. Ŝi aĝis cent kvar jarojn kaj “forpasis sen malsanoj kaj ĝenoj”. La mastrino invitis najbarinojn por helpo. Tiuj akceptis la sciigon preskaŭ kun plezuro kaj tuj alkuris, aĥante kaj krietante. Unue, kompreneble, estis aranĝita la samovaro. La infanoj kun mirigita aspekto amasiĝis en angulo kaj defore observis la mortan avinjon. Miĉjo ĝis sia lasta horo ĉiam memoros la oldulinon, kiu mortis kun la mano sur lia ŝultro; kaj kiam li mortos, jam neniu sur nia tero scios kaj memoros, ke iam iu oldulino vivis kaj travivis cent kvar jarojn — neniu scias, kiel kaj por kio. Sed kial memori: ja estas tute egale. Tiel forpasas milionoj da homoj — ili nerimarkate vivas kaj mortas nerimarkate. Eble nur la mortomomento de tiuj centjaraj geolduloj enhavas ion kortuŝan kaj kvietan, ion eĉ kvazaŭ gravan kaj pacigan — ĝis nun la centjara aĝo iel strange impresas la homojn. Dio benu la vivon kaj la morton de simplaj bonkoraj homoj!

Cetere, jes, facila kaj senenhava bildo.

1876. Marto. Ĉap. 1.

Tradukis Aleksander Korĵenkov

DEKLARO DE ESPERANTA PEN-CENTRO

Kiel gvidantoj de Esperanta PEN-Centro, nome kiel reprezentantoj de la profesiaj verkistoj, eldonistoj kaj redaktoroj kiuj vidas sian artan produktadon en esperanto kongrua al la principoj de socia kaj kultura engaĝo, laŭ la ĉarto de PEN-Klubo Internacia, ni sentas la devon turni nin al la esperantistaro per aparta deklaro pri la milita stato en la nuna Jugoslavio.

La Esperanta PEN invitas ĉiun esperantlingvanon konduti ne kiel juĝisto, sed kiel atestanto: verdikton pri kondamno vi lasu al la Historio, sed pri la eventoj atestu sincere, laŭ viaj propraj konoj.

Kiel verkistoj en konstanta kontakto kun multaj gekolegoj, specife en la balkanaj landoj, ni povas atesti, ke la tragedia disfalo de la iama Jugoslavio eniris sian antaŭlastan akton per la agonio de Kosovo, kaj ĝi eniras sian lastan akton per la eŭtanazio de la Miloŝeviĉa reĝimo.

Ni plu atestas ke ĉiuj balkanaj popoloj estas ankaŭ parto de la eŭropa civilizo, kaj ĉia milito tie estas minaco kontraŭ la politika stabileco kaj la morala progreso de la tuta kontinento.

Konsekvence ni atestas ke necesas daŭre kaj firme labori por konstrui “kulturon de paco”. En tiu strebo ni invitas niajn verkistojn ree vigliĝi laŭ la literatura elano kiu kondukis al ĉefverkoj kiel La infana raso de William Auld kaj La granda kaldrono de John Francis, al artaj rezultoj kiel Viktimoj de Julio Baghy kaj Izolo de Kolomano Kalocsay, al la pensaro en Interpopola konduto de Edmond Privat kaj Super de Hector Hodler. Necesas ke nia literaturo ree estu en la unua vico por konstrui tiun kulturon de paco.

Konstrui kulturon de paco signifas ankaŭ rezigni je la tipe esperantisma demagogio, kiu vidas en la angla la malamikan lingvon, ĉi-foje ĉar en ĝi okazas la NATO-briefings. Konstrui kulturon de paco signifas ankaŭ intimiĝi kaj intimigi al la atingoj de nia literatura lingvo: Asteriks kaj Katarino Blum, unusolaj mencioj pri la E-literaturo en la, cetere tre bona, lernilo Esperanto für globetrotters, montras ke en nia nuna junularo mankas bazaj konoj pri nia literaturo mem. Konstrui kulturon de paco signifas ankaŭ konduti alimaniere ol aŭtori kalumniajn pamfletojn aŭ eldoni skandal-romanojn: tiaj aŭtoroj, tiaj eldonistoj bezonas funde remediti sian socian rolon kiel esperantlingvanoj.

Aliĝinte al la Pakto por la Esperanta Civito interalie pro ĝia intuicio pri la bezono konstrui kondutkodon, ni esperas ke tiu kondutkodo entenos la suprajn principojn, kaj ni invitas la esperantlingvajn intelektulojn kunlabori en tiu direkto.

1999 05 28

István Nemere, prezidanto

Giorgio Silfer, vicprezidanto

Judit Felszeghy, sekretario

VIVU PACO!

En la 8-a de majo (Pekina Tempo), NATO kun Usono kiel ĉefo bombis per tri misiloj la Ĉinan Ambasadorejon en Jugoslavio, detruis ties domon, grave vundis ĉinajn diplomatojn kaj mortigis tri ĉinajn ĵurnalistojn. Tio ege ŝokis kaj kolerigis la ĉinan popolon pacaman, inkluzive ĉinajn esperantistojn.

Kvankam NATO trovis pretekstojn por la bombado, tamen ili ne povas nei sian krimon nek eviti la respondecon pri sia agado, kiu atencis la fundamentajn principojn de internaciaj rilatoj kaj konvencion pri diplomatiaj rilatoj konsentitan en Vieno.

Ni, ĉiuj ĉinaj esperantistoj aprobas la deklaron de la ĉina registaro kaj forte protestas kontraŭ la barbara bombado de NATO al la Ĉina Ambasadorejo kaj al Jugoslavio. Ni esperas, ke tuj ĉesos la barbara bombado, ĉesos la mortigado, kaj paco revenos al Jugoslavio kaj al la tuta tero. Vivu Paco!

Ĉina E-Ligo

Redakcio de El Popola Ĉinio

Ĉina E-Eldonejo

PLIA ESPERANTO-CENTRO, ĈU PROVIZORA?

Finfine ni povas anonci/fondi provizoran E-Centron por la suda Ruslando. Ĉelime al Ukrainio, ĝi povas iĝi rus-ukraina E-Centro por la regionoj de Doneck, Lugansk, Ĥarjkov, Volgograd, Rostov-na-Donu, Krasnodar, Voroneĵ, Lipeck k.a. La ĉefa celo de la centro estas instrua kaj kultura; eble ankaŭ eldona agado.

La centro estos en kvarĉambra brika domo (ni loĝas en la samkorta duĉambra dometo). Ni transdonas al tiu centro nian grandan E-bibliotekon kaj danke akceptos esperantaĵojn de aliaj samideanoj. La unua entrepreno okazos 5-8 nov 1999. Ni atendas nur parolantajn esperantistojn. Pliajn detalojn ricevu ĉe nia adreso: ul. Zareĉnaja 11, ĥut. Krasnyj Kut, Oktjabrjskogo r-na, Rostovskij obl, RU-346482, Ruslando.

Anatolo Gonĉarov (Ruslando)

“RAŬMISTOJ” KAJ “FINVENKISTOJ”: ABSURDA DIVIDO

En LOdE. 1999: 5, responde al demando el Britio, aperis artikolo de Giorgio Silfer Kion signifas raŭmismo.

En la artikolo oni dividas la esperantistaron en du partojn, nome “raŭmistoj” kaj “finvenkistoj”. Tiu divido ŝajnas al mi absurda, precipe kiam oni egaligas la esprimojn “finvenkismo” kaj “lapennismo”. “La fina venko” ne apartenas al la esprimoj de Ivo Lapenna, kaj, cetere, li neniam “propagandis”. Li ĉiam sobre kaj celkonscie informis pri la Internacia Lingvo sur scienca nivelo, en konvenaj tempo kaj loko.

Ivo Lapenna oferis siajn talenton kaj tempon por la Internacia Lingvo, ĉar ĝi estis por li la lingva esprimo de lia koncepto, “Humaneca Internaciismo”, kiu estas entenata en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Por tiuj ĉi rajtoj li luktis dum sia tuta vivo.

“Humaneca Internaciismo” estas konsista parto de la esperantismo. Laŭ mi tiu parto inkluzivas ankaŭ la pensojn esprimitajn en La Kvintezo.

Birthe Lapenna (Danlando)

HISTORIISTOJ UNUIĜAS

Sekve de mia alvoko dissendita antaŭ kelkaj monatoj (vd. LOdE. 1999: 4) mi ricevis ĉ. 60 mesaĝojn, kiuj apogas mian instigon pri la Internacia societo de historio. Do, mi pripensis ĝin kaj mi proponas organizi Internacian reton de esperantistaj historiistoj.

Tiu reto utilos al interŝanĝoj de informoj kaj dokumentoj, ĉefe pri la historio de nia movado (landa kaj internacia) kaj pri aliaj fakaj historioj.

Laŭ mi, ni devos malfermi tiun reton al ĉiuj esperantistaj historiistoj (amatoraj kaj profesiaj). Ni povus nomumi iun sekretario por publikigi en sia TTT-paĝo la liston de ĉiuj retmembroj kaj kunligi ilin al tiuj, kiuj ne havas komputilon. Bonvolu sendi al mi viajn mesaĝojn (clementm@altavista.net) pri tiu propono. Poste mi komunikos la respondojn kaj ni vidos laŭ viaj proponoj kaj sugestoj.

Michel Clément (Kanado)

LA ESPERANTA CIVITO: KONSTITUCIO PROPONITA

La provizora propono de konstitucio de la Esperanta Civito estos dissendita meze de junio al ĉiuj delegitoj kaj observantoj kiuj konfirmis sian partoprenon en la dua Forumo por la Esperanta Civito (Karolovaro, 27-29 jul 1999, dum SAT-kongreso).

Kompreneble ĝi estos sendita ankaŭ al la invititaj gastoj, se ili akceptis la inviton (ĝis nun alvenis konfirmo de la prezidanto de SAT, kaj neniu respondo de la prezidanto de UEA). La dokumento estos diskutata de la Forumo, kiu transformos ĝin al definitiva propono. Sekve, estos malfermita la publika diskuto interne de Esperantio, dum tuta jaro, tra la pluraj redakcioj aliĝintaj al la Pakto. La diskuton fermos la tria Forumo, kiu aprobos la definitivan tekston kaj decidos pri la dato de la ekvalido de la konstitucio.

La nuna provizora propono estis ellaborita ene de la Evolukomisiono, kun la helpo de itala katedrano pri konstitucia juro kaj pola universitata docento pri sociologio de etnaj minoritatoj. Kontribuis ankaŭ svisa fakulo pri parlamenta juro. La propono estas inspirita, en sia baza strukturo, de la konstitucio de la ordeno de la maltaj kavaliroj. Same kiel tiu, ĝi enhavas iom pli ol tridek artikolojn, dividitajn laŭ kvar ĉapitroj: Pri la Civito kaj ĝia naturo; Pri la civitaneco; Pri la povoj; Pri la organizo. La nomoj de la diversaj organoj kaj instancoj estas tamen inspiritaj de la klasika roma demokratio, dum la maltaj kavaliroj uzas mezepokan terminaron. Krom la Pakto por la Esperanta Civito, en la propono estas menciitaj kiel referencaj dokumentoj la decidoj en Bulonjo-ĉe-Maro 1905, la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj 1948, la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj 1996, kaj la Svisa Civila Kodo.

Aparte interesa estas la artikolo 6, pri la lingvo de la Civito: nature ĝi estas esperanto, sed en dua paragrafo la artikolo diktas ke “Laŭbezone la franca lingvo estas uzata por diplomatia komunikado”. Tio signifas ke la civitanoj kiuj bezonus sin esprimi en neesperantista mondkongreso (ekzemple tiu de PEN-Klubo) elektus la francan, inter la diversaj laborlingvoj.

En la ĉapitro pri la civitaneco la propono konservas la klaŭzon de la Pakto, laŭ kiu individuo rajtas peti la civitanecon nur se li estas membro de establo aliĝinta al la Pakto. Tamen la civitaneco fariĝas individua rajto, nome la eventuala retiriĝo de la koncerna establo el la Pakto ne signifas aŭtomatan perdon de la civitaneco por la koncernaj establanoj.

La tria ĉapitro solvas gravan problemon per originala formulo. Nome, la Forumo de la paktintoj daŭre ekzistos kiel pariteta organo, kie sidas po unu delegito; sed ĝiaj direktivoj kaj reglamentoj ne engaĝos individuojn, nur la kolektivojn, kiuj devos konformigi siajn statutojn al tiuj eventualaj decidoj. Paralele funkcios la Senato, elektita de la tuta civitanaro kiel proporcia organo, kies leĝoj kaj administraj aktoj engaĝos la individuojn, kaj ne la kolektivojn. La du branĉoj de la Parlamento havas sian ĉarniran elementon en la Konsulo, nome la senatano kiu prezidas ambaŭ branĉojn kaj samtempe plenumas la ekzekutivan povon.

La kvara ĉapitro priskribas la organizon, kaj estas aparte interesa pro la originala formulo de financado de la Civito.

La provizora propono ne estos publikigita, dum la definitiva estos disvastigita per multaj komunikiloj.

HeKo

LETERKESTO

Cetere mi volas ankoraŭ diri, ke mi ĉiumonate scivole atendas vian gazeton, kaj ke multe en ĝi interesas min. Mi esperas, ke restu tiel.

Lodewijk De Doncker (Belgio)

***

La kvalito de via revuo estis agrabla surprizo.

Peter R. Jaimez (Venezuelo)

***

Mi ricevis de vi la interesajn broŝurojn Vivo kaj morto de Wiederboren kaj Sur tranĉrando de ponard’ de Nikolai Lozgaĉev kaj dankas al vi.

Mi ankaŭ povas certigi vin, ke via gazeto ĉiam estas multflanka kaj donas valorajn informojn al mi.

Ĝojigas min ankaŭ la diversaj enigmoj. Okupiĝante pri ili, oni povas bone pliampleksigi sian vorttrezoron.

D-ro Hans-Burkhard Dietterle (Germanio)

Bruno Vogelmann — 90 jaroj!
Aŭtobiografio

Bruno Vogelmann naskiĝis 30 jul 1909 en sudgermana urbo Heilbronn, filo de kemia entreprenisto. Dum la gimnazia tempo, en 1926, li aŭdis pri Esperanto, lernis ĝin kaj akiris multajn amikojn en la tuta mondo.

En 1927 li sukcesis la ekzamenon de abituro. Poste dum kelkaj jaroj li laboris en sukerfabriko kaj aŭtomobilfabriko kiel simpla laboristo, ĉar jam en la gimnazio li kontaktiĝis kun socialisma-komunisma movado, studis marksismon kaj estis aktiva en komunista junulara grupo. Post studado de pedagogio Bruno Vogelmann fariĝis instruisto, ankaŭ faris ekzamenon de E-instruisto ĉe fama profesoro Christaller en Stuttgart.

Pro antifaŝista aktivado li perdis ŝtatan oficon en marto 1933, estis arestita, kruele turmentita kaj estis en malliberejo kaj koncentrejo de la nazia reĝimo ĝis 1938. En 1938-40 li laboris en la gepatra entrepreno, kaj poste devis esti soldato, sed li evitis batalon kontraŭ la subpremitaj popoloj kaj plurfoje sukcesis helpi ilin.

Post la fino de la milito Vogelmann helpis rekonstrui la detruitan gepatran urbon, reorganizis la lernejojn, refondis la E-asocion en Heilbronn kaj realigis multajn kulturajn aktivaĵojn. Pro la Frida Milito li retiris sin el la aktiva politiko kaj estris kemian fabrikon en Crailsheim, daŭrigante siajn studojn pri filozofio, ekonomio kaj sociologio.

En 1962 li kune kun Wensing kaj Carlén fondis Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI). La plej grava rezulto estas la naŭlingva (8 eŭropaj lingvoj kaj Esperanto) Internacia Ekonomika Fakvortaro (1974). La azia eldono 11-lingva (la samaj, plus la ĉina kaj japana) aperis en 1990. La orient-eŭropa eldono, kun sep aldonaj lingvoj estas preta por eldono. Eĉ araba kaj irana tradukoj jam estas pretaj.

Ekde 1975 Bruno Vogelmann fordonis la estradon de la fabriko kaj tutplene laboras por kulturaj taskoj. Li estas aktiva en naturprotektado. Interalie, li relokigis malaperintajn bestojn en sia regiono. Li estas aktiva en la pacmovado kaj li estas membro de la Urba Konsilantaro.

Sed lia ĉefa zorgo estis ĉiam la evoluo de la homa socio en interrilato kun la homa pensado. Dum sia tuta vivo li okupis sin intense pri la dialektiko. En 1988 aperis germanlingve kaj en 1989 en Esperanto lia La Nova Realismo, el kiu pluraj ĉapitroj jam aperis en formo de traktatoj. La Nova Realismo estas tradukita en 30 lingvojn, inkluzive de la rusa kaj ĉina, kaj pluraj el tiuj tradukoj estas jam eldonitaj. Krome Bruno Vogelmann aperigis multajn artikolojn pri kulturaj kaj sociaj problemoj.

Li havas familion kun kvin filoj, kvar bofilinoj, dek du genepoj kaj unu pranepo.

Bruno Vogelmann

Spertoj pri tutmondiĝo

de Sergio Pokrovskij

Mi nemalmulte vojaĝis sub socialismo, ankaŭ eksterlanden, tamen plej ofte mi vojaĝis ofice, kadre de scienca kunlaboro. Miaj elektoj estis iom limigitaj per eksteraj cirkonstancoj, ekz-e mi vojaĝis precipe en tiujn landojn kun kiuj mia instituto havis kontraktojn. Tamen ankaŭ tio estis bona, ĉar mi rimarkis ke fojfoje mi plej multe ĝuis vojaĝon en landon kiun mi proprainiciate ne intencis viziti, kiu apriore ŝajnis al mi tute seninteresa. Kvankam malpli agrable, mi konstatis ke ankaŭ la inverso estis vera: vojaĝo al lando dezirata foje alportis plenan elreviĝon.

Sed jen la “fera kurteno” falis, kaj ŝajnis ke mi povas vojaĝi laŭplaĉe, en ajnan landon laŭ mia elekto, ekz-e por viziti Universalan Kongreson en Berlino dediĉitan al la fenomeno tutmodiĝo. Sufiĉas havi monon ... Feliĉe, ni havas germanan konsulejon en Novosibirsko, kaj rektajn aviajn flugojn en Germanion. Ŝajne, mi povas viziti Germanion same facile kiel Tomskon aŭ Tajlandon. (Verdire, mi jam vizitis Dresdenon kaj Berlinon en 1976, kaj poste ial malvolis ripeti la sperton, sed nun estas nova Germanio kaj Berlino estos la kongresurbo.)

La epizodo germana

Do, mi elektis grandan turisman agentejon, respektindan filion de malnova turisma firmao Germania, kaj mendis tie vojaĝon por la koncerna tempo. La agentino estis tre helpema kaj afabla, ni facile trovis kaj mendis konvenan hotelon, mi aĉetis la vojaĝilon.

Verdire, estis unu nubeto. “Vi devos loĝi en la mendita hotelo, alie kaj vin, kaj nin povas trafi malagrablaĵoj”, avertis min la agentino.

Diable, mi ja intencis loĝi en la sufiĉe bona hotelo, mi jam pripagis mian loĝadon tie. Mi havis nenian intencon serĉi ion alian dum mia mallonga restado en Berlino. Sed post tiu averto mi ekpensis, ke surloke la afero eble estos malpli bona ol sur la reklampaĝo. Kaj tiu polica atento rememorigis al mi ion preskaŭ forgesitan.

Nu, ne gravas. Restis nur unu lasta formalaĵo: ricevi germanan vizon. Mi supozis ke la agentejo aranĝos por mi tion, kiel oni kutimas fari tion por la aliaj vojaĝoj. Sed jen dua surprizo:

“Bedaŭrinde ni ne povas fari tion por vi. La konsulejo postulas, ke la klientoj persone prezentu siajn paperojn. Ni preparos por vi ĉiujn paperojn, sed vi mem devos prezenti ilin. Ni tre bedaŭras.”

Tiel finiĝis la civilizita parto de miaj vojaĝopreparoj. Mi venis al la konsulejo kaj enviciĝis sub la numero 183 inter la aliaj gecivitanoj, atendantaj enlason sur la trotuaro. Jam ok jarojn mi ne staris en tia vico.

La publiko ja iom nervozis, ĉu oni sukcesos pasi antaŭ la tagmezo kiam la konsulejo finas la akcepton; tamen kiom eblis, la atendantoj kondutis inter si home, kompreneme kaj afable.

Post pli ol hora atendado sur la strato al mi ja prosperis eniri antaŭ la fino de la akceptotempo. La nervozan afablon surstratan anstataŭis nervoza impertinento ene.

Unue mi supozis ke tiun nervozan impertinenton kaŭzis la ĝenerala streĉo politika: antaŭ 7 semajnoj iuj nekonatoj ekbruligis la pordon de la konsulejo proteste pri la agreso kontraŭ Jugoslavio; kaj semajnon antaŭe du ĉinaj studentoj algluis du afiŝojn protestante pri la detruo de la ĉina ambasadorejo en Beogrado.

Tamen mi ja ne partoprenis en tiuj agoj; kaj poste oni diris al mi ke la etoso en la konsulejo ĉiam estis tia. La oficistojn incitas la granda alfluo de la vizitantoj en la mizeran akceptejon, kiun alfluon la konsulejo cetere ŝuldas al sia propra postulo ke ĉiu venu persone.

En la akceptejo regis maldiketa brunulo, kies manieroj ŝajnis al mi iel bizare similaj al tiuj de ĉefkelnero kaj provoso. Li estis tre, tro agema kaj provokema. Li nervoze kaj incitite indikis al ĉiuj atendantaj kien ili iru, kie ili staru, kion ili pretigu. Ĉe tio lin incitis ke la vizitantoj ial ne antaŭscias la aranĝon de la ĉambroj en la konsulejo, ke ili malĝuste sin envicigas ktp. “La germanaj vizitantoj tuj ĉion komprenas kaj estas tre disciplinemaj.”

Lia stulta, senutila, eĉ rekte malutila enmiksiĝemo senĉese kreis miskomprenojn, kiuj ankoraŭ plie lin incitadis. Iuj liaj ordonoj estis tiom absurdaj, ke unu fojon mi ne povis rezisti la tenton, kaj inspirate de la ekzemplo de Ŝvejk, mi faris laŭ lia indiko (t.e. enviciĝis laŭ la vicordo de li ŝanĝita, ne kien mi laŭkutime devus). Estiĝis konfuzeto, kaj eble tio malsukcesigis mian viziton: ĝuste tiam tra la akceptejo pasis malgranda estro, per la staturo kaj vizaĝo tre simila al Napoleono Bonaparto en malhela vestokompleto (poste mi vidis lin estri la akceptadon de vizpetoj).

Kiel ĉiuj oficistoj de la konsulejo, la Malgranda Estro aspektis mishumora, kvazaŭ pro tio ke la abomenataj vizitantoj malebligas al li sin okupi pri iu vere grava afero (kia ekz-e misdigesto). Li impone kaj iom longe deklaris (germanlingve) ke tiujn kiuj malkontentas aŭ disputas endas tuj forigi. La publiko eksilentis; mi sekvis la komplikan turnon de liaj germanaj frazoj, kaj en mia menso ial ekŝvebis la jam delonge forgesitaj versoj:

Wer auf die Straße räsoniert,

Wird unverzüglich füsiliert;

Das Räsonieren durch Gebärden

Soll gleichfalls hart bestrafet werden

(Poste, revenante hejmen, mi provis traduki tion en Esperanton:

La publikloka rezonado

Punendas per pafmortigado;

Kaj rezonadon per mieno

Tuj sekvu pun’ per karabeno

Ne, tio ne imponas. Nek la rusa, nek Esperanto estas sufiĉe esprimivaj por tiu ĝenro.)

Nu, tamen ankaŭ mi prudente silentis, kiel ĉiuj, tiom pli ke la Malgranda Estro ne similis ŝatanton de Heine. Ho ve, mi suspektas ke li rimarkis mian “rezonadon per mieno” ... Ĉiel ajn, la Malgranda Estro pasis kaj neniu iĝis forpelita.

Kurioze: post la kraŝo de socialismo mi neniam rememoris Ŝvejkon, kaj el la versoj de Heine, neniun satiran (tamen mi ja uzis lian lirikan versaĵon en unu el miaj “Lingvaj respondoj”); mi opiniis tiujn temojn definitive malaktualiĝintaj. Kaj jen, subite ili leviĝis el la profundo de mia memoro.

Tiel en la konsulejo oni regule komprenigadis al la vizitantoj, ke ili estas ne personoj venintaj realigi sian rajton je “libera moviĝado de homoj kaj ideoj” (kiel kutimis deklari la Okcidentaj propagandistoj dum la Malvarma Milito) sed senrajtaj suspektinduloj aroge almozantaj nemerititan privilegion viziti Germanion, ke oni povas ajnmomente elĵeti vizitanton el la konsulejo. Kaj kvazaŭ por kompletigi la impreson pri absoluta senrajteco, anonco sur la lasta pordo de la akceptejo avertis:

Zorge kontrolu la vizon. La konsulejo ne responsas pri eraroj en la vizoj kiujn ĝi donas.

Do, mi prezentis miajn dokumentojn. Preparitaj per la germana agentejo, ili ŝajnis senriproĉaj. Naive mi opiniis, ke la konsulejon interesas nur mia pagipovo, kaj tiuflanke ĉio estis en ordo. Sed la konsilistino tuj rimarkis la invitleteron de UEA, kaj tion ke ĝi venas el Nederlando. “Tio ne validas. Necesas invitilo el Germanio.”

Mi indikis mian turistan vojaĝilon, faksitan el Berlino, kiu respektoplene kaj zierlich-manierlich invitis Herrn Pokrovski pasigi la ok tagojn en Berlino. “Sed ni ja scias, ke vi veturos ne por plezuro sed por Esperanto.”

Kaj preventante das Räsonieren nekonvenan en germana konsulejo eksonis la Leitmotiv: “Malokupu la lokon, aŭ mi vokos gardiston”.

Eĉ plie ol la malĝentileco min surprizis tiu nova atesto pri polica intereso pri miaj okupoj en Berlino. Ion tian mi ja atendis, sed opiniis ke prezentante la invitleteron de UEA mi jam donas pli da informoj ol mi devus, simple pro mia komplezemo. Tamen la germanaj oficistoj evidente rigardis la aferon tute alie, por ili necesis ke mi prezentu solidajn pruvojn. Probable per tiu inĝenia burokrata postulo la konsulejo volis certiĝi ke Esperanto ne estas iu terorisma agado Nederlanda, sed estas ja permesita en Germanio. Ion similan mi memoras el la Sovetia epoko, kiam ni devis, ĉe enhoteliĝo, indiki en la enketilo nian vojaĝocelon. Neniu fakte ĝin atentis, kaj iuj el ni kutime elpensadis iun amuzan absurdaĵon, ekz-e

Celo de la vojaĝo: Prirabi la Ŝtatan Trezorejon.

Sed la germana konsulejo evidente ne estas ŝercema.

Mi foriris malkontenta pri UEA (pri la konsulejo mi jam ne pensis). Ŝajne, estus pli bona se UEA tute ne estus sendinta al mi invitan leteron, aŭ ke ĝi sendu ĝin el Germanio ... Mi ne dubis ke laŭ mia peto la Loka Organiza Komitato sendus al mi la invitilon, sed mi jam decidis neniam reveni en la germanan konsulejon. Cetere, eble tiu stulta postulo estis nur preteksto por rifuzi, kaj oni ĉiam povas trovi novan pretekston.

Mi decidis malmendi mian vojaĝon en landon kiu tiom malvolas mian venon kaj kies oficiala vitrino dum kelkaj horoj prezentis al mi koncentritan kolekton de burokrataj grimacoj, kiajn mi jam preskaŭ forgesis.

La turisma agentino estis sincere ĉagrenita. Ŝi provis konvinki min, ke eblas ankaŭ aliaj aranĝoj. Ŝi volis ŝpari mian monon, sed se mi krompagos, ili povus aranĝi por mi la vizon en alia urbo sen mia vizito. Ĉar ial nur la germana konsulejo kaj nur en Novosibirsko postulas onian personan viziton.

Kvankam per la malmendo mi perdis pli da mono ol necesis krompagi, mi malakceptis. Ial tiu informo impresis min kiel nova insulto, nova indiko pri mia senrajteco antaŭ la Germaniaj oficistoj. Kie do estas la fama germana ordo? Tio aspektas ankoraŭ pli kaprica ol en la burokratio Sovetia.

Mi elektas la liberon

Do, mi decidis pasigi mian ferion en lando kun pli agrabla klimato, pli bela historio, pli rafinita kuirarto — kaj kiu gastame min invitas pasigi du semajnojn en kvinstela hotelo ĉe sabla marbordo kontraŭ monsumo egala al la prezo de semajna restado en tristela hotelo Berlina. Mi iru en landon kiu pli respektas la liberon kaj dignon de siaj gastoj. Kun mia familio, mi feriu en Turkio.

Mi venis tien per rekta flugo Novosibirsk—-Antalya, sen bezoni ian ajn vizon; kaj dum mia tuta restado en Turkio nek mi nek iu ajn de mi konata spertis eĉ malplejan malĝentilaĵon. Neniu iel ajn ĝenis mian liberon aŭ esprimis ian ajn suspektemon.

Evidente, mi ne vivis vivon de turko; mi estis turisto en speciale turista regiono. Tamen ankaŭ tiu vivo estas sperto, kaj sperto agrabla. Mi lasis miajn edzinon kaj filinon vojaĝi tra Turkio por ekzameni vidindaĵojn; mi restis en nia Altis Golfhotel, ripozante ĉe la Maro, kaj nur trifoje partoprenis ekskursojn al la plej proksimaj vidindaĵoj. Ekz-e, mi aŭskultis la operon “Aida” en la apuda romia teatro de Aspendos, unu el la plej bone konserviĝintaj antikvaj teatroj en la mondo; tre interesa sperto, kvankam min iom ĝenis la fumado (konstruita por 20 mil spektantoj, nun la teatro povas akcepti 15 mil; almenaŭ du trionoj da lokoj estis okupitaj; la akustiko estis vere eminenta; mi povis kompari spektadon el pluraj diversaj lokoj).

En la Osmana Imperio sur la marbordo loĝis diversgenta loĝantaro; post la milito de 1923 la Turka Respubliko insiste proponis al siaj civitanoj “la privilegion esti turko”. Iuj asimiliĝis, aliaj elmigris, kaj nun la regiono estas pure turka. En nia hotelo la publikon proksimume egalparte konsistigis rusoj, germanoj kaj turkoj; en kelkaj apudaj hoteloj preskaŭ ĉiuj gastoj estis rusoj. La hoteloj ofertis grandegajn rabatojn, ĉar pro la proceso kontraŭ Abdulaho Öcalan (Oĝalan) preskaŭ neniu estis veninta dum aprilo kaj majo. Ni forflugis en Novosibirskon la 24-an de junio; sekvatage oni atendis la verdikton.

La lingvoj

Lingva problemo por mi praktike ne ekzistis: ĉie troviĝis lokanoj parolantaj la rusan (multaj el ili, ekssovetianoj), anoncoj kaj menuoj en la rusa, kaj eĉ la turkadevenaj kelneroj kaj vendistoj iom komprenis la rusan — proksimume samgrade kiel mi la uzbekan (mian infanaĝon mi pasigis en Taŝkento).

La turkoj pretendas ke ilian lingvon parolas 150 milionoj da homoj; evidente, ili ne distingas la nociojn “turka” kaj “tjurka”. Kvankam la turka efektive estas tre proksima al la lingvoj de la oguza grupo (azerbajĝana, turkmena, Krimea tatara), ĝia diferenco disde la uzbeka estas ne malpli granda ol la diferenco inter la lingvoj rusa kaj pola. T.e. kun reciproka bona volo oni povas sin interkompreni — aŭ fari sin nekomprenebla.

Miaj interparolantoj ja havis la bonan volon, kaj ĉiam komprenis kion mi diris en la uzbeka. Tamen mi, male, tre ofte ne komprenis iliajn respondojn. Ĉar la centra parto de la uzbeka leksiko ankaŭ ekzistas ie en la leksiko turka. Supozeble, ankaŭ la plej uzataj vortoj turkaj ekzistas ie en la uzbeka — sed ofte en iu periferia angulo, kiu situas ekster mia supraĵa lingvokono.

Kaj iam la parencaj vortoj havas malsaman ĉefsencon. Jen estas kelkaj specimenoj el mia amatora kolekto:

Turke Sencoj turkaj Sencoj uzbekaj
baba paĉjo avo
hay¹r ne; bono bono; ĉion bonan, ĝis revido
merhamet kompato, korfavoro bonvolu, bonvenon; korfavoro
rahmet (Dia) graco dankon
yaman sensacia, aŭdaca malbona
yaºl¹ nejuna, aĝoza juneca, infaneca

Evidente, mi uzis la vortojn el la unua kolumno atribuante al ili la sencon de la tria, kaj tio donis iom kuriozan aspekton al mia parolo: ĝi ŝajnis pli islama ol kutime, dum por mi tiuj ĝentilvortoj estis same neŭtralaj kiel grazie, merci, por favor por la latinidlingvanoj (cetere, por la senco “graco” la uzbekoj uzas rahm). Tamen tio ŝajne eĉ plaĉis al la turkoj; ekz-e la homo kiun mi unue salutis per selâm anstataŭ per la turka merhaba, ĉiam poste salutis min tiel.

La turka sencoevoluo de yaman estas tute simila al la tiu de la vorto liĥoj en la rusa.

Kaj la vorto yaº (uzbeke “juna”; “jaro de aĝo”) estas la plej amuza. La uzbekoj diras li junjaras 60 kiel la angloj diras she is 6 years old; la turka yaºl¹ estas tute simila al la franca agé.

Krom tiuj diferencoj leksikaj estas ankoraŭ diferencoj morfologiaj kaj fonetikaj. Mi menciu nur ke la uzbeka perdis la vokalan harmonion kutiman por la lingvoj aglutinaj; kiel Esperanto, ĝi uzas fikspozician akcenton por cementi la morfemojn en la vorto. La turka vokala harmonio malfaciligis por mi la rekonadon de la vortoj; krome, ĝi konsiderinde liberigis la akcenton.

Infana preferlisto

Post la unua semajno en Turkio mi petis mian 13-jaran filinon listigi la landojn kiujn ŝi vizitis laŭ la malkreska ordo de ŝiaj preferoj (t.e. unue la pli preferindajn). Ŝi respondis:

  1. Tajlando
  2. Hispanio
  3. Turkio
  4. Italio
  5. Cipro

Post la reveno hejmen mi ripetis mian demandon. Tajlando plu restis senrivale unua, tamen Hispanio kaj Turkio interŝanĝis siajn lokojn.

ĈU VI ENIROS LA CIRKLON?

Södergran, Edith. Lando malekzista: Poemaro / Trad. el la sveda, postpar. Sabira Stahlberg. — Varna: Bambu, 1999. — 92 paĝoj. — (Serio Kargo; vol. 2).

Edith Södergran (1892–1923) estas finnlanda poetino, kiu verkis svedlingve, kaj tiu ĉi fakto estas grava por ni, esperantistoj, kiuj aparte atentas pri la kulturo de la minoritatoj kaj ties literaturaj valoroj. Ja ankaŭ ni, esperantistoj, formas siaspecan minoritaton, kiu jam dum pli ol jarcento kreas sian propran kulturon.

Estas agrabla travivaĵo enrigardi en la poezian mondon de nekonata poetino, kiu per siaj svedlingvaj poemoj sukcesis veki la atenton ne nur de la finnlandaj legantoj, sed de multaj literaturŝatantoj el diversaj landoj. La poemoj de Edith Södergran estas tradukitaj en dudekon da lingvoj.

Kiam mi unuafoje vidis la poemaron Lando malekzista mi tuj eksentis deziron foliumi ĝin kaj eklegi la poemojn.

Laŭ la postparolo de Sabira Stahlberg mi komprenis, ke temas pri talenta kaj sufiĉe fama finnlanda poetino. Impresis min ŝia mallonga vivo, tute dediĉita al poezio. Edith Södergran kvazaŭ naskiĝus por estiĝi poetino. Ŝia vivo ne estis facila, tamen ŝi sukcesis venki la obstaklojn por konservi sian poezian senton, sian originalan percepton de la vivo kaj postlasi mirindajn poemojn, kiuj daŭre akompanos la ŝatantojn de la vera, sincera kaj neordinara poezio.

Edith tre malfacile eldonis sian unuan libron Poemoj en 1916, ja tiam la legantoj ankoraŭ ne povis akcepti poemojn sen rimo kaj ritmo, tamen baldaŭ ŝiaj verkoj fariĝis ŝatataj kaj serĉataj.

Unue Södergran estis influita de Nietzsche, poste de antropozofio de Rudolf Steiner, kaj iom post iom ŝi ekinteresiĝis pri la Biblio. La filozofio kaj la kono de la kristana kulturo formis la riĉan poezian mondon de Södergran. Ŝiaj poemoj estas filozofiaj, sed antaŭ ĉio ege teneraj kaj emociaj. La poetino kvazaŭ per infanaj okuloj observus la naturon kaj atente serĉas la magion de la eterna vivo. Ŝi kontemplas la arbon, plenan je neatingeblaj strobiloj, ŝi miras pri la apertaj pordoj de la preĝejo, ŝi rigardas la virinon, kiu ridas, kaj surprizite ŝi konkludas, ke ĉio en nia mondo estas ĉirkaŭita de cirklo, kiun neniu sukcesas transpaŝi.

La poetino trovas ĝojon kaj trankvilon en la plej etaj kaj sensignifaj aĵoj el la ĉiutaga vivo. Por ŝi nur unu ĝardena benko en “nia tuta suna mond’” povas esti simbolo de la trankvilo kaj instigo de la revoj.

Södergran perceptas sin kiel la lastan floron de la aŭtuno, kiel la plej junan semon de l’ printempo mortinta. En la grandaj arbaroj ŝi senĉese kaj febre serĉas la fabelojn de la infanaĝo, la belajn rememorojn de la infaneco, kaj en la montoj — la revojn de la junaĝo. La ampoemoj de Södergran estas teneraj kaj delikataj. Por ŝi la amo estas io ege fragila kaj nekaptebla, simila al sonĝo. Pro tio ŝia nura peto estas: “Ho, tenu min en viaj brakoj firme, ke mi nenion bezonu”.

Södergran strebas doni poezian respondon al la eternaj demandoj. Ŝi meditas pri la plej granda mistero — la vivo. Por ŝi la vivo estas treta ringo, kiu nin katenas, malvidebla cirklo neniam transpaŝata. La poezia bildo de la ringo kaj cirklo ofte aperas en ŝiaj poemoj, kaj tio aludas pri ŝia poezia filozofio. Ĉio ĉirkaŭ ni estas kaptita en idealaj cirkloj; la nokto kaj tago, la luno, la nasko kaj morto, la kvar sezonoj...

En la kristanismo kaj en la kristanaj simboloj la poetino serĉas klarigon de pluraj demandoj. Por ŝi la feliĉo ne estas niaj revoj, nek nia plej kara kaj memorata nokto, sed nia vivokruco, kiu estas destinita por ĉiu el ni, kaj al kiu ni iom post iom proksimiĝas.

La poezio de Edith Södergran estas riĉa, mirinda kaj profunda mondo, plena je sonoj, koloroj, metaforoj, simboloj kaj bildoj. La legantoj devas plurfoje tralegi kaj relegi tiujn ĉi filozofiajn poemojn. Sabira Stahlberg talente interpretis la poemojn en Esperanton. Ŝia postparolo kaj la antaŭparolo de Sten Johansson helpas ne nur pli bone kompreni la vivon kaj kreadon de Södergran, sed ankaŭ pli facile eniri en ŝian miraklan poezian cirklon. Kaj ĉiu leganto eble post la tralego povos respondi: “Jes, mi eniris la cirklon”, kio estas la respondo al la demando en La cirklo.

Julian Modest

William Auld rakontas

William Auld. 75 jaroj: Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio / Redaktis Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 48 paĝoj + 8 paĝoj (fotoj).

Maloftas en nia literaturo rememoroj — eĉ Zamenhof ne postlasis rememorojn pri siaj infaneco, amikoj, enamiĝoj ktp., dum en la granda mondo tiu ĝenro estas tre ŝatata. Kaj la nemultaj eldonitaj rememoroj seniluziigas; ekzemple, Hans Jakob bone priskribas sian laboron ĉe UEA, sed lia vivo privata restas por ni kaŝita. Tial 75 jaroj de William Auld, kiun ĵus eldonis Sezonoj, estas grava ne nur por vidi la personecon de la plej elstara el la nuntempaj esperantistoj, sed ankaŭ kiel ekzemplo, kiun sekvu niaj aliaj eminentuloj.

William Auld jene rakontas pri la historio de tiu ĉi libro: “Rusa ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksander Korĵenkov dum tri jaroj sisteme sieĝis min, persvadante ke mi verku iom pri mia vivo. Kvankam mi plu opinias, ke mia vivo ne estas speciale interesa ekster miaj familia kaj amika rondoj, mi fine kapitulaciis, ĉar mirigis min ke — anstataŭ forgesi ilin — oni plu legas (kaj aĉetas!) miajn verkojn, kaj deziras scii pri mi pli multe ol diras la antaŭparoloj. Sciante mian nerapideman karakteron, Aleksander venis mem al Skotlando kun magnetofoneto, kaj la 17an de februaro en Scottish Churches House de Dunblane, okazis la registrado”.

La vivo de Auld bildiĝas antaŭ ni: deveno kaj lernejaj jaroj de Bill; liaj hobioj; flugarmea servo en la mondmilito; esperantistiĝo; vivo familia; konatiĝo kun Meta; amikoj kaj libroj; pritakso de la nuna stato de Esperantujo. Krom la aŭtobiografion, la libro enhavas 17 fotojn el la arkivo de Auld, poemojn kiujn li mem elektis, kaj utilan bibliografion.

La libro 75 jaroj estas mendebla ĉe multaj libroservoj en Esperantujo. Niaj eksterlandaj abonantoj povas mendi ĝin rekte ĉe ni sendinte 6 internaciajn respondkuponojn. Ruslandanoj simple sendu poŝtmarkojn por 14 rubloj por ricevi ĝin kun la sekva kajero de La Ondo.

Halina Gorecka

Sur la foto: Flugoficiro Bill Auld en Palestino (1945).

Jarlibro 1999

Jarlibro de UEA estas sendube la plej konsultata perioda eldonaĵo en nia lingvo pro miloj da utilaj adresoj kaj aliaj informoj. En Jarlibro 1999 pli ol 200 paĝojn okupas la laŭlanda adresaro de la Delegita Reto. Preskaŭ du mil delegitoj el ĉiuj mondopartoj (krom Antarkto) pretas respondi al demandoj pri praktike ĉio ajn, helpi okaze de vojaĝo ktp.

En 1998 UEA havis 1959 diversspecajn delegitojn en 100 landoj. (En 1997 estis 1981 personoj en 94 landoj). Plej multaj delegitoj estas en Brazilo.

Brazilo 227

Germanio 185

Francio 147

Japanio 95

Usono 87

Italio 79

Britio 72

Finnlando 57

Nederlando 54

Hispanio 51

Inter ili estas 1074 ordinaraj delegitoj, kiuj reprezentas UEA en siaj propraj urboj, kaj estas je la dispono de vojaĝantoj (fakaj delegitoj nur respondas demandojn pri sia fako). Tiuj “konsuloj” plejmultas en Germanio — oni povas trovi ilin en 109 urb(et)oj.

Germanio 109

Francio 108

Brazilo 80

Usono 66

Britio 53

Japanio 53

Nederlando 39

Italio 38

Finnlando 34

Hispanio 29

La plej “delegitoza” urbo en la mondo nun estas Rio de Janeiro.

Rio de Janeiro (Brazilo) 19

San Paulo (Brazilo) 16

Budapeŝto (Hungario) 15

Teherano (Irano) 15

Tokio (Japanio) 12

Karakaso (Venezuelo) 11

Brazilio (Brazilo) 10

Hamburgo (Germanio) 10

Seulo (Koreio) 10

Zagrebo (Kroatio) 10

En Ruslando estas 37 diverskategoriaj individuoj en la Delegita Reto, inter ili 18 urbaj delegitoj. Plej multe da delegitoj estas en Moskvo (inkluzive de du en Odincovo kaj po unu en Zelenograd kaj Andrejevka) — 9. Po 3 delegitoj de UEA estas en Jekaterinburg kaj Sankt-Peterburg.

AK

LA VERKO DE LA JARO 1998

La abonantaro de Literatura Foiro aljuĝis per referendumo la premion La Verko de la Jaro 1998. La premio estis rezervita al la prozaj fikciaj verkoj, originale en esperanto, surmerkatigitaj dum 1997–98. La sep kandidataj titoloj estis indikitaj de almenaŭ po tri membroj de Esperanta PEN-Centro. Ricevitaj entute 38 voĉoj (8 pli ol pasintjare):

Durankulak de Sabira Stahlberg 8

La tunelo de Marco Picasso 8

Pajleroj kaj stoploj de William Auld 8

Tien de Johán Valano 8

Amparolo de István Nemere 4

Falantaj muroj de Trevor Steele 2

Tri rakontoj pri la Miljara Paco de John Francis 0

Kvar kandidataj titoloj ricevis samnombrajn voĉojn kaj kune proklamiĝas La Verko de la Jaro 1998.

Temas do pri: Durankulak de Sabira Stahlberg, La tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld kaj Tien de Johán Valano.

Mari-Roza Vilain-de Wolf

sekretario de la Premio

Ricevitaj gazetoj

ELNA Update. 1999/1;

El Popola Ĉinio. 1999/6;

Esperantic Studies. 1999/11;

Esperantista Tribuno. 1998/1;

Esperanto. 1999/5;

Esperanto aktuell. 1999/3;

Esperantolehti. 1999/3;

Franca Esperantisto. 1999/507;

GEJ-Gazeto. 1999/1;

Heroldo de Esperanto. 1999/4-5,6,7;

Informilo por Interlingvistoj. 1999/2;

Internaciisto. 1999/3;

Juna Amiko. 1999/2;

Kataluna Esperantisto. 1999/1;

Komencanto. 1999/4;

Koncize. 1999/1;

Kontakto. 1999/3;

Kulturaj Kajeroj. 1999/1;

La Brita Esperantisto. 1999/948;

La Espero. 1999/2;

La Gazeto. 1999/82,83;

La Kancerkliniko. 1999/90;

La Ondo de Esperanto. 1999/6;

La Revuo Orienta. 1999/4,5,6;

l’esperanto. 1999/4;

Le Travailleur Espérantiste. 1999/242;

Literatura Foiro. 1999/178;

Monato. 1999/4,5;

Nia Bulteno. 1999/74;

Norvega Esperantisto. 1999/2;

Sennaciulo. 1999/4,5;

Scienco kaj Kulturo. 1999/1;

Spiritisma Esperanto-Informilo. 1999/102;

Starto. 1999/2;

Svisa Esperanto-Societo Informas. 1999/3;

TEJO Tutmonde. 1999/2;

Vekilo. 1999/2;

Vestnik Esperanto. 1999/1.

Nur unu korekta

La aprila tasko montriĝis nefacila. Ses respondoj venis kun daŭrigoj de la privirinaj proverboj, aperintaj aprile, kaj nur unu el ili estis tute korekta — Oleg Vasiljev el Uljanovsk (Ruslando), kies nomon kaj adreson ni sendos al la organizantoj de FREŜO.

Kaj nun legu la proverbojn.

Virino kolera pli ol hundo danĝera. Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis. Virina rideto pli kaptas ol reto. Virina ploro sen valoro. Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. Kie regas virino, malbona estas la fino. Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro. Virina lango buĉas sen sango. Rol’ de virino — bona mastrino. Virino batas per lango — aperas vundo plej sanga. Virino bonorda estas muta kaj surda. Virino scias — tuta mondo scias. Ne prediku knabino al via patrino.

Denove proverboj

La novan taskon al ni proponis Nora Caragea el Germanio. Bonvolu solvi la enigmojn de nekonata skribaĵo. En la subaj tekstoj kaŝiĝas du proverboj el la proverbaro de Zamenhof. Ĉiu simbolo prezentas literon, kaj la sama simbolo indikas la saman literon. Via solvo atingu la redakcion antaŭ 15 sep 1999.

Sukcesojn!

Tatjana Kulakova

Foje okazis
Familio kaj kreado

Foje usonan inventiston Edison (1847-1931) vizitis angla ĵurnalisto, verkanta libron pri la famulo.

— Ĉu familianoj helpas vin en via krea laboro? — demandis la intervjuanto.

— Certe! — tuj respondis la inventisto. — Ekzemple, se min subite vizitas bona ideo, mi tuj serĉas pretekston por skoldi miajn familianojn. Tio helpas al mi fari ofenditan mienon, brufermi la pordon kaj sin ŝlosi en la kabineto. Ĉiuj en la hejmo komencas senbrue paŝi sur piedfingroj kaj penas ne ĝeni min per bagatelaĵoj — kaj vi bone scias, kiel bagatelaĵoj malhelpas, dum oni pripensas novan ideon. Kaj ĝuste dum ĉi tiuj kvietaj minutoj en la familio mi kreas inventaĵojn.

Gennadij Ŝlepĉenko

KELKAJ KONSILOJ POR PLIBONIGI STILON

Se vi anstataŭas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte.

Ne forgesu akuzativo kaj uzu ĝi ĉie, kie necesas.

Tamen superfluan akuzativon ne devas aperi en viajn verkojn.

Ne trouzu je la prepozicio “je”, ĉar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona esperantisto.

La sama rimarkumo rilatas al la sufikso “um”: se vi, vortumante vian cerbumaĵon, ne povumas trovi pli taŭgan solvumon, vi estas fuŝumisto!

Nekompletaj frazoj — malbone!

Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn, ĉar se vi estus uzanta komplikajn konstruaĵojn, vi povos esti forgesanta, pri kio vi devis esti rakontonta, kaj la legontoj estos perdantaj la tutan intereson al vi.

Kio koncernas nefinitajn frazojn

Nekonvena metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj ŝirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas ĝin elsarki.

Malgranda rimarko pri ripetadoj, kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozaj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj, kiuj estas eldonataj ĉe ni kaj eksterlande, kiuj sufiĉe malklarigas la penson, kiun volis eldiri la aŭtoroj, pri kiuj ni volis fari tiun ĉi rimarkon.

Laŭ nia profunda konvinko, ni opinias, ke la aŭtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne devas agi laŭ tre malbona kutimo, kies esenco estas en tio, ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj, kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la aŭtoran penson.

Ne elpensu tro longajn vortojn: vi povas enembarasegiĝi, se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj.

Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, ĝi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos ĝin mava.

Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estu uzataj singarde!

Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj.

Mallerteco de uzado de la prepozicio “de” povas esti kaŭzo de malapero de intereso de legantoj de via verko.

S-anoj, bv. ne mllg.

Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, ĉar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas.

Instruis Valentin Melnikov

LA TEMPO SOMERA

Saluton, infano suna!

Vi ĉastas en aĝo suka.

Vi floras en bona domo.

Admiras mi vian ĉarmon

kaj tiun teneran ĉambron,

en kiu vi kreskas, homo.

Al vi ne minacas ventoj,

ĉar gardas vin varmaj vestoj.

Al vi ne miraĝas bomboj.

Al vi la estonto belos,

al vi ĉiu celo beros,

se vin

ne forlogos ombroj.

Gafur Gazizi

Someraj bildoj de Maŝa Baĵenova (Jekaterinburg)

FRAZOJ

En la ĉefartikolo de la gazeto, eldonata de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad (Bulgario), prezidanto de Bulgara E-Asocio Petar Todorov listigas la disvolvendajn direktojn. Interese, kiel oni praktike disvolvos la trian?

Tri estas la ĉefaj direktoj, al kiuj la bulgara esperantistaro devas klopodi disvolviĝi — stabiligi sian materian bazon; unuigi la fortojn de la societoj por solvo kaj realigo de la konkretaj celoj de Esperanto-movado ĝenerale, kaj trie — kunlaboro kun la neesperantistaj en- kaj eksterlandaj organizoj per Esperanto. Kompreneble por la sukcesigo de la klopodoj la bulgaraj esperantistoj elektis gvidantaron — estraron, komitaton kaj kontrolan komisionon. Bazo de ĉiu sukceso estas la disciplino, ordo kaj memkonscio.

Esperantista Tribuno. 1998: 1

Jukka Vaijärvi, unuafoje partopreninta Vintrajn E-Tagojn en Tampereo, rakontas pri sia sperto:

Prezidanto Jukka Laaksonen bone legis siajn replikojn el papero sed poste gajnis la premion “krokodilo de la jaro 1999” malsukcesinte klarigi financajn aferojn en la internacia lingvo kaj konfesinte ke Esperanto fakte ne taŭgas por tiuj aferoj... Poste sekvis la prelego de Aimo Rantanen, ĉefredaktoro de Esperantolehti. Lia prelego estis ĥaosa kaj li faris multe da paroleraroj, sed la plej grava ideo estis ke por kontribui al Esperantolehti oni devas posedi taŭgan ĵurnalistan stilon kaj skribi sian artikolon per iaspecaj moduloj, por ke ĝi estu facile malplilongigebla.

Esperantolehti. 1999: 3

Oni ne bezonas lerni Esperanton por legi Biblion aŭ Faraonon, do tiuj verkoj, kvankam gravaj por la prestiĝo de nia lingvo, ne povas per si mem altiri intereson de la publiko. Decidaj estos informoj de enciklopedia karaktero pri neesperantistaj temoj, sed en Esperanto. En Internet ekzistas pluraj serĉiloj, kiujn vi povas demandi, kiu estis ekzemple Komenio, kaj la serĉilo proponos al vi plurajn artikolojn en diversaj lingvoj. Se inter ili mankos Esperanto, la lernanto devos uzi la anglan, francan, germanan, sed ne povos utiligi Esperanton.

Miroslav Malovec. Starto. 1999:2

Nun pli kaj pli malfacilas trovi volontulojn, senpagajn kongresajn helpantojn. Krom inter tute malpostmodernaj pensiuloj: jen la spino de la Movado, la portantoj de klasikaj valoroj. Siaflanke la junularo faras brilajn aferojn, sed demandas pri honorarioj. Ja prave: tiel funkcias la nova mondo, necesas serĉi sponsorojn, pensi komerce, malrevi plane kaj sobre.

Nikola Raŝiĉ. Esperanto. 1999: 5

ANONCETOJ

Ĉiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Nadeĵda Miĥajlovna Ŝeludjko je la redakcia adreso.

Peterburga E-Teatro, en sia 15-jaraĝo, konsistas el 12 aktoroj-profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1,5-horan teatraĵon Fabelo de mia vivo laŭ kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

RU-194156 Sankt-Peterburgo, ab. ja. 5, Goĥŝtejn V.R., Ruslando.

Nova adreso de d-ro Ulrich Lins:

Tiara Shimazuyama 403, Higashi Gotanda 1-2-15 Shinagawa-ku, Tokyo 141-0022 Japanio.

La Nova Realismo de Bruno Vogelmann. 185 paĝoj. Nun bele bindita 30 NLG, broŝurita 19.80 NLG. Premio Deguĉi (Japanio), premio FAME (Germanio). Nova pensado kun siaj reguloj; Religieco novstila, agnoskita de ateistoj ĝis Vatikano; Mondkoncepto necesa por eviti pereon de l’ homaro. Tradukita en 25 lingvojn por neesperantistoj, do bona donaco por tiuj. El nepagipovaj landoj skribu al la aŭtoro:

Pistoriusstr. 52, DE-74564 Crailsheim, Germanio.

La 12an de majo je 12h05 naskiĝis Marta Antonovna Tuvalkina-Martins. Klaĉoj asertas ke ŝi havas la nazon kaj mentonon de sia patrino kaj la lipojn kaj okulojn de sia patro. Sanggrupon kaj certe multon alian ŝi havas propran. Ŝi jam tre ŝatas muzikon, sed postulas varion: troa ripeto de sama melodio okazigas reploron, kiu daŭras ĝis aŭdiĝo de io nova...

La feliĉegaj gepatroj, ambaŭ (laŭeble) partoprenintaj la naskon, dankas la gratulojn de ĉiuj amikoj kaj promesas klopodi baldaŭan respondon. Ni petas dissciigon inter neatingitaj amikoj.

Antonio Martins-Tuvalkin & Irina Tuvalkina-Martins

“Preparu la skiojn somere” — diras la rusa proverbo. Jes, jam preparu aŭ simple luprenu ilin en Altaj Tatroj, kien ni denove okazigos grupon je la Silvestro.

RU-620077, Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.

Ni estas abonantoj de LOdE kaj multe ŝatas vian revuon. Ni laboras dum multaj jaroj en Brazilo kiel evangeliaj gemisiistoj. Ni kunsendas foton de ni kun la plej bela verso el la Esperanta Biblio. Sur la foto estas ankaŭ nia adreso, eble ruslandaj esperantistoj volos skribi al ni.

H.Herbert u. Christel Urbat (Brazilo)