Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2008-2010
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Konstatinte la difektadon de siaj vivkondiĉoj kaj la kontestadon de siaj profundaj valoroj, milionoj da usonanoj organiziĝas. La aŭtoro, kiu varme atestas pri tiu “popolisma ribelo”, ĝin renkontis laŭ neatenditaj formoj, foje eĉ en respublikanaj ŝtatoj, kiel Montana aŭ Teksaso.
En Dallas, ekzemple, li ĉeestis ĝeneralan asembleon de akciuloj de ExxonMobil, de kiu kelkaj el ili postulas, ke la petrolgiganto engaĝiĝu redukti la eligojn de forcejefikaj gasoj. Tiucela rezolucio ricevis... 31% de la voĉoj. Kuraĝigitaj de tiu rezulto, la opoziciaj akciuloj, kvazaŭ Don Kiĥotoj de la mezklasoj, iras al Delaware-ŝtato. Ilia venonta celtabulo estas General Motors.
S.H.
THE UPRISING. An Unauthorized Tour of the Populist Revolt Scaring Wall Street and Washington. — David Sirota T Crown, New York, 2008, 385 p., 25,95 $