Proksimuma verkojaro: 1904
Kreis la Esperantan tekston: Kabe
La elektronikan tekston preparis Simon Davies en 2025, prenante kiel bazon (kaj plurloke korektante) la XML-version kreitan de Wolfram Diestel: https://github.com/revuloj/voko-cikado/blob/master/txt/tei2/mizero.xml
En la “tajga”* de l’ malproksima nordo misteraj lokoj ekzistas, pri kiuj la enlanduloj nevolonte parolas, eviteme respondante la demandojn: “tien nur la vento alflugas kaj la migrantaj birdoj sidiĝas dum sia flugo al la maro.” Tie la akvoj reĝas; oni ĉie vidas ilin palajn kaj brilantajn, kaj la ĉielo pendas super ili pala pro ilia rebrilo. Sur la bluaj vastaĵoj vejnoj de akvumita tero serpentas kaprice, kiel polipaj palpiloj. Sur la plataj bedoj de l’ seka tero staras arbaroj maldensaj, kvazaŭ okulharoj; jen malgranda monteto aperas; jen oni trovas rivereton, kiu kunigas du akvujojn kaj per sia murmureto rompas la unutonecon de la starantaj akvoj. La okulo eraras en la perla spaco kaj ripozas nur sur la malklaraj desegnaĵoj de l’ malproksimaj insuloj kaj promontoroj.
Mirinde malgaja lando.
Sed la dramon de tiuj-ĉi akvaj vastaĵoj kreas precipe iliaj... bordoj. La tieaj lagoj plej multe mirigas ne tiam, kiam la ventego ilin skuas kaj ĵetas furiozajn ondojn; ne en hela tago, kiam la ora suno kisas ilian bruston, malkovritan kvazaŭ en la dormo, kaj ili en siaj bluaj speguloj observas plej malgrandan nubeton, plej delikatan nuancon de la ĉielo, kliniĝinta super ili; nek en mallaŭta nokto, kiam la brilo de la luno tremas sur ili kaj la fajreroj de l’ puraj steloj bruletas en iliaj nigraj profundegaĵoj; sed tiam, kiam pelataj de delikata blovo de vento miloj da iliaj etaj ondoj karesas la abomenajn bordojn, delikate murmuretante. La lagoj karesas ilin, ĉar ili posedas nenion alian: nek ŝtonegojn, nek altaĵojn... ĉar se ĉi-tiuj mizera bordoj ne ekzistus, la akvoj malaperus — forfluus en la oceanon, por ĉiuj same maldolĉan, indiferentan kaj profundegan. Ili do karese premiĝas al la marĉoj, trinkas la kotan akvon, lekas la muskojn malpurajn kaj ĉifitajn. De la griza, kvazaŭ senviva supraĵo nenio tiam rebrilas... Reto de malbelaj sulkoj kaj de rustkolora ŝaŭmo fluas sur ili, puŝata de la vento, kaj en la bruo de l’ ondoj oni aŭdas senliman malĝojon... Tiaj estas la tieaj lagoj, kiam ili vivas.
Sed vintre, kiam la vento ŝutas amase neĝon sur la glaciiĝintajn akvojn kaj la prujno blankigas la trunkojn kaj branĉojn de l’ arboj, la ĉirkaŭaĵo fariĝas senlima, blanka, malplena, senviva, marmora mortintejo, kovrita de la glacia ĉielo. Tiam eĉ la vento tie ne fajfas. La malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭto; la maldensa tajga kovras ĝin tie-ĉi kaj tie kvazaŭ aranea punto; la senmova, kruda aero premas ĉion, kiel multepeza kristalo. La suno leviĝas sen brilo kaj tuj subiras; la longaj noktoj, malsupre mallumaj, supre brilas fosfore. Nenio rompas la senvivan mallaŭton; nur iafoje ruliĝas la bruo de l’ tero, krevanta pro la frostoj, ĝi ruliĝas, kiel la tremo de l’ mortiĝo, kaj ripetas ĝin febrotreme ĉiuj partetoj de l’ malmoliĝinta aero kaj ŝtoniĝinta tero, de l’ arbaroj kaj akvoj, kaj ĝi fariĝas simila al la tondro. Ekster tio-ĉi.... nenio. Tute... nenio!... Mallaŭto. Oni aŭdas la murmureton de l’ prujnaj steletoj, falantaj teren. Frosto. La vojaĝanton ĝojigas la izoleco, — neniu ekster li suferas la malvarmegon.
En la fino de l’ vintro malofta apero rompis la mallaŭton de l’ sanktejo. Du nordaj cervoj jungitaj al glitveturilo kaj du homoj en grandegaj peltoj rampis kun krako kaj ronko tra la arbaraj vojetoj kaj tra la glataj lagoj similaj al ŝtona plato de grandega tombo. Ili pene marŝis en la neĝaj amasoj, kiuj atingis ĝis iliaj genuoj; de la feloj, kovrantaj iliajn vizaĝojn, flugis kun murmureto la vaporo de ilia elspiraĵo, kuniĝis kun la vaporo ĉirkaŭanta la ŝvitantajn cervojn kaj formis moviĝantan nubon, kiu tuj falis sur iliajn vestojn kaj jungaĵon, kiel neĝaj skvamoj, aŭ flugis post ili, kiel longa blanka rubando, kiel ŝaŭma sulko post vaporŝipo. Ili similis malgrandan, koloran grenadon, kiu brilas kaj fumiĝas, flugante malalte super blanka maro. La viro tenis en unu mano la rimenajn kondukilojn de la cervoj, en la alia rektan branĉon, sur kiun li apogis sin, kiel sur episkopan bastonon. De l’ tempo al tempo li atente rigardis la blankigitan densejon aŭ la malproksimon, kie la palaj lagoj kuniĝis kun la ĉielo. La virino verŝajne nenion vidis, ĉar kolumo el sciuraj vostoj tute kovris ŝian vizaĝon. La aŭdado gvidis ŝin; ĝi ne estis malfacila, ĉar la plej malgranda murmureto kuris al ŝi, kiel akra grinco. Kiam do ŝi aŭdis, ke la cervoj haltis subite, ŝi rapide detiris de l’ vizaĝo la kovrilon kaj rigardis tra la fendo inter la peltoj. La cervoj turnis sin flanken kaj staris laŭlarĝe de la vojo. La viro, demetinte de l’ vizaĝo la kapuĉon, montris per la bastono nudan lokon inter la arboj kaj murmuretis:
— Li iris ĉi-tie... ĉu vi vidas?...
La virino rapide viŝis per la mano la palpebrojn, kovritajn de la prujno. Sur la neĝo oni tre bone vidis larĝajn signojn de homa piedo. Ili iris en la mezo de l’ arbaro kaj poste sur la vojeto, kie veturis la vojaĝantoj.
— Verŝajne jam ne malproksime de ĉi-tie... Atendu, mi vokos.
Li komencis raŭke krii.
— Uhu!... hu... ho... hu...
Ankaŭ la virino kunigis kun lia voko sian malfortan, sed sonoran voĉon. Ambaŭ ili estis Jakutoj.
Ili eksilentis kaj aŭskultis. Sed en la senmova aero, en kiu antaŭ momento iliaj voĉoj sonis, kiel sonoriloj, nun reĝis plena mallaŭto.
— Verŝajne ne tie-ĉi!... Eble... ili mortis? — diris la viro.
— Ne ili vivas longe! — per tremanta voĉo respondis la virino. — Veturu antaŭen, Pjotruĉan!...
Pjotruĉan momenton ŝanceliĝis, rigardis la vojon, fine li ekkondukis la cervojn, sed li iris malproksime de la misteraj postsignoj. La virino jam ne kovris la vizaĝon, kvankam la terura malvarmego tranĉis ŝiajn vangojn, nazon kaj palpebrojn. Ŝiaj nigraj pupiloj malgaje rigardis la postsignojn, kiuj tiel teruris ŝian kunulon, kaj ŝia koro batis pli kaj pli forte, premis la spiradon kaj malhelpis la iradon.
— Dio mia!... Eĉ tiu-ĉi abomenulo timas...
Ili iris ankoraŭ kelke da centoj da paŝoj; Pjotruĉan tiel vivege ektiris la kondukilojn, ke la cervoj ekbatis la glitveturilon per la piedoj. Samtempe la Jakuto levis la manojn supren, etendis la piedojn, kvazaŭ li volus forkuri kiel eble plej malproksime de tio, kion li ekvidis. La kovrilo defalis de lia vizaĝo kaj ĝi aperis sub la fela kapuĉo: abomena vizaĝo, plata, kovrita de aknoj, kun difektita nazo kaj kun puso en la okuloj. Nun ĝi estis morte pala kaj kovrita de grandaj gutoj da ŝvito.
— Anka... Anka... rigardu... sango!... — murmuretis li — ne, mi ne iros plu por io ajn en la mondo... Mi ne veturos, ne, ... mortigu min, mi ne veturos!...
Efektive iu restigis sangajn postsignojn — grandajn rubenajn makulojn kun flava rando. Anka rigardis ĉi-tiujn signojn de sufero kaj ŝi estis timigita ne malpli, ol Pjotruĉan.
— Viro; aŭ virino? — demandis ŝi.
Pjotruĉan rigardis en la mezon de postsigno.
— Kiu povas scii? Virina, ŝajnas al mi.
— Pjotruĉan, mia bona, karulo mia ... ni veturu ankoraŭ iom. Kriu, kaj poste ni veturos.
— Bone mi krios! Sed mi ne veturos por io ajn. Kial mi devas perei? Ili bezonas helpon, ili mem devas serĉi. Ni lasos ĉi-tie la pakaĵojn. Poste ili venos kaj prenos... En la frosto ĉio estas sendanĝera, neniu ŝtelos... Vulpo? — Li ŝanceliĝis momenton, sed tuj li revenis al la antaŭa decido.
— Mi diros al la komunumo, ke ni trovis sangon sur la vojo, ke mi ne povis fari unu paŝon plu... Ne ekzistas leĝo postulanta, ke oni iru, kie la sango de la lepruloj estas... La sola rigardado povas kaŭzi malsanon... Tiu-ĉi “sinjorino” ne ŝercas.
— Tiam mi neniun vidos!
— Pli bone estas, ke vi ne vidos... Por kio rigardi? Li estas kvazaŭ mortinto. Min vi devas nun rigardadi... Mi ne havas nazon, sed li tute ne havas karnon sur la vizaĝo...
— Pjotruĉan, Pjotruĉan... Vi ja promesis. Nur unu fojon, solan fojon... Eble, kiam mi ekvidos lian senkarnan vizaĝon, mi lin forgesos... lia ombro ĉesos min turmenti nokte? La “ŝaman’”* ja ordonis... Mi volas esti trankvila, kiel la aliaj... mi volas, ke ĝi ŝanĝiĝu. Tiam eble mi vin ekamos, kutimos...
Pjotruĉan nee balancis la kapon.
— Mi vokos, sed mi ne veturos. Ĝi estas vana. Por ĉiu kara estas la vivo... Mi veturus, sed la sango... De la sola odoro oni povas malsaniĝi. Tiam vi ne sekvus min tien, ho ne! Huhu... hu... uu... Oha...
Ili kriis kelkfoje kiel eble plej laŭte kaj, depuŝinte la kapuĉojn de l’ oreloj, atente aŭskultis. Post iom da tempo el la malproksimo, kovrita de la frostaj vaporiĝaĵoj kaj de la punta teksaĵo de l’ arbaroj, alflugis al ili plenda ĝemo, simila al hunda bleko.
— Ĉu vi aŭdas? Jen ili estas! — kriis Anka kaj tuj ekkuris.
Pjotruĉan kaptis ŝian manikon.
— Vi freneziĝis, virino! Unu paŝo plu kaj vi estus enpaŝinta en la sangon!
— Mi devas, devas. Mi rigardos de malproksime... Vi restu ĉi-tie... Mi tuj revenos, tuj...
Ŝi eltiris sin el liaj manoj kaj iris tra la neĝaj amasoj. Sur ŝian varmigitan vizaĝon, de kiu la kapuĉo tute defalis, la frosto metis malvarmajn blankajn kisojn, la densa aero haltigis ŝian rapidiĝintan spiradon. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi falos; ŝi miris, ke la tero forkuras de ŝiaj piedoj, ke la koro tiel terure batas kaj doloras. La okuloj, rigardantaj malproksimen, ne vidis, ke Pjotruĉan time rapidis post ŝi; la oreloj ne aŭdis la krakadon de l’ glitveturilo kaj la ronkadon de la cervoj. Fine ŝi ekvidis malproksime jurta’n* inter neĝaj amasoj, kovritan de la neĝo ĝis la supro, kaj antaŭ ĝi kelke da nigraj homaj figuroj. Ili rimarkis ŝin kaj genufleksis, etendinte la manojn. Ŝi rekonis la edzon. Li staris antaŭ la aliaj, ŝi do kuris al li, forgesinte pri ĉio.
— Anka!... Anka!... Atendu! Haltu!... Kion vi faras?... Atendu, mi diros al vi! — kriis post ŝi Pjotruĉan, penante ŝin kapti. Ŝi ne aŭskultis lin; ju pli proksime ŝi sentis la persekuton, ju pli laŭte piedfrapis la cervoj, des pli rapide ŝi kuris... Ŝia alproksimiĝo kaŭzis tumulton en la areto da mizeruloj. Unua forkuris malgranda, preskaŭ nuda knabineto; post ŝi rapidis malgrasiĝinta skeleto kun longaj haroj kaj gestoj de Tunguzo; eĉ viva kadavro, kies tuta vizaĝo prezentis unu vundon, leviĝis de l’ tero. Nur li staris genue rigidiĝinta kaj, kvankam li rigardis ŝin, ŝajnis, ke li tute ŝin ne vidis. La sama vizaĝo, la samaj okuloj malgajaj, kiujn ŝi tiom da fojoj kisadis!
Ŝi saltis al li kaj kaptis lian manon.
— Vi estas... vivas... spiras?! Gregorio!... Ankoraŭ la vizaĝon vi havas... ili mensogis... kaj la buŝo ne estas difektita... Mi ne volas... Mi restos ĉi tie... Mi preferas kun vi ie ajn... Oni min turmentis... Mi estis kvazaŭ malbenita... Oni evitis min... La sennazulo... Pjotruĉan... nur li... — parolis ŝi senorde.
— Ĉu ankaŭ vi malsaniĝis? — balbutis la viva kadavro, tuŝante ŝian brakon.
Ŝi ekrigardis kaj ĵetis sin flanken de l’ etendita al ŝi kripla, sanga, senfingra mano. Ŝi rimarkis teruran vizaĝon, en kiu tra la putraj lipoj la dentoj lumis, kvazaŭ en moka rideto... La konscio subite ekbrilis en ŝiaj larĝe malfermitaj pupiloj!
— Kial vi tuŝis min, abomenulo?... Vi scias, ke estas malpermesite. Kio okazis?... — La kadavro ekridis. Samtempe virino, staranta en la pordo, malgrasiĝinta, sed juna kaj vestita pli bone ol la aliaj, kiu ĝis nun suspekte rigardis la fremdan virinon, subite ĵetis sin antaŭen kun malfermitaj brakoj:
— Haltu, haltu! Deĵetu la pakaĵojn, kiujn vi alveturigis. Ili estas niaj. La komunumo ilin sendis, mi scias... Haltu, ĉar alie mi ŝmiros vian vizaĝon per mia propra sango... vi abomena, sennaza monstro... Tuj lasu ĉion, — Ŝi kriis kaj kuris rapide preter Anka kaj Gregorio. Tiam ankaŭ la aliaj tien rigardis; Pjotruĉan, kiu jam turnis la glitveturilon por forkuri, ŝanceliĝis, poste li komencis rapide deĵeti la sakojn: manĝaĵon, vestojn, eĉ litaĵon. Li deĵetis ĉion kaj ekbatis la cervojn, kiuj ekkuris galope. La virino tute ne intencis lin persekuti; ŝi ridis, kliniĝis al la deĵetitaj objektoj kaj rigardis ilin. La terurita Jakuto lasis ankaŭ sian propraĵon kaj tiamaniere pligrandigis la “riĉaĵojn”, senditajn de la komunumo. La malsanuloj alrampis al la donacoj, rigardis ilin scivole, kaj homaj delikataj briloj eklumis en iliaj doloraj bestiĝintaj vizaĝoj.
— Tamen oni memoras pri ni. Ekzistas ankoraŭ en ĉi tiu mondo bonaj Jakutoj! — ekĝemis longharulo, simila al Tunguzo. — Eĉ pri vi, Biterĥaj, oni ne forgesis... Rigardu, oni sendis al vi ĉemizeton... tute bonan ĉemizeton oni sendis al vi — li aldonis, eltirante el la pakaĵoj malgrandan infanan ĉemizeton kalikotan. Kun bonkora rideto li donis ĝin al nuda, malgranda knabino, moviĝema, kiel simieto.
— Redonu, ĝi estas por, mi! — kriis la alta virino kaj kaptis la ĉemizon el ŝiaj manoj.
— De kie vi scias, ke ĝi estas por vi? Ĉu oni tie skribis? Vi ja ne naskos infanon tiel grandan, kiel ĉi-tiu ĉemizo! — diris la longharulo kun malica rideto.
La virino kolere lin rigardis, deturnis sin, sed ŝi ne ellasis la akiron el sia mano.
La ruĝaj briloj de l’ fajro rampis sur la malalta plafono kaj sur la klinitaj, kovritaj per fulgo muroj de l’ jurta, ĵetante sur ilin grandegajn monstrajn ombrojn de l’ figuroj, sidantaj ĉirkaŭ la fajrujo. Oni kuiris la vespermanĝon kaj ĉiuj malsanuloj kolektiĝis por observi ĉi-tiun gravan laboron. Eĉ Salban kaj lia edzino Kutujaĥsit — du vivaj, preskaŭ senkarnaj skeletoj — sidis ĉe la kaldronoj, tremante kaj mallaŭte ĝemante, kaj rigardis avide la bolantan akvon.
— Vi ankoraŭ ne mortis, maljunaj putruloj?... La morto ne povas trovi vin, aŭ vin timas... Vane oni nutras vin — mokis ilin la altkreska virino, la sama, kiu proprigis al si la ĉemizon de Biterĥaj.
— Ne peku, Mergenj, ankaŭ vin ĝi trovos...
— Ĝi serĉu! Mi ne timas ĝin! Ne dolĉe estas loĝi ĉi-tie kun vi.
— Ĝi vin elturmentos, vi sufiĉe suferos... La manoj, piedoj defalos al vi... Vi ĉesos estri... vi humiliĝos — ekĝemis Kutujaĥsit.
— Antaŭe mi mortos, mi ne atendos — rediris Mergenj.
— Tro malhumila vi estas. Eble vi pli frue bezonos homan helpon! — aldonis longharulo, kiun pro liaj mallertaj gestoj kaj malrapida parolado oni moke nomis Fluo, kaj li rigardis plensignife la tro dikiĝintan talion de l’ virino. Ŝi ruĝiĝis, ŝiaj okuloj brilis, sed ŝi rediris nenion. Ŝian atenton tute okupis murmureto, kiu flugis de la benkoj, kaŝitaj en la ombro.
— ... Mi ne havis rifuĝejon. Kiam oni forprenis vin, mia frato proprigis al si la bovinojn, kaj min li elpelis. Se vi estas infektita, diris li; li timas ankaŭ min. La aliaj ankaŭ timis. Se iu akceptis min, ĝi estis nur por unu, du tagoj. Mi devis plenumi plej malfacilan laboron, dormi en plej malbona angulo, en sterko kaj manĝi el aparta vazo. Mi mastrino, mi sinjorino manĝis kun la hundoj. Por mi ekzistis neniu loko sur la tero... La najbaroj, kiujn ni ne unufoje helpis bonkore, ofendis kaj insultis min. Mi estis por ili kvazaŭ ŝua plando... Plej longe mi loĝis ĉe riĉulo Simono. Li ne nutris min, sed almenaŭ ne elpelis. Mi vivis per la almozo. Sed kiam mi kulpigis la fraton en la juĝo pri mia havo, ankaŭ Simono elpelis min. “Mi ne bezonas fierajn laboristinojn-riĉulinojn. Pro ĝi la najbaroj malamos min. La frato kalumniis min, ĉikanis, promesis, ke li nutros vin. Li diris, ke li sendis al vi jam tre multe. Oni aljuĝis al li unu duonon, la alian oni ordonis redoni. Ĉu li sendis ion al vi?”
Gregorio silentis.
— Mi sciis, ke li mensogas, sed de vi eĉ vaporo ne alflugas en nian mondon... La komunumo diris, ke mi ne povos mastrumi sen viro, ke la bestaro pereos; tial ĝi ordonis lasi la duonon al mia frato, por ke li nutru vin.
— Kredu al li... — murmuretis moke la viro. — Kaj via duono?
— Sen tero, sen laboristo, sen fojno, kion povis fari sola virino? Fine Pjotruĉan min prenis!...
Ŝi eksilentis malfacile spirante. — La sennazulo?
— Jes, tiu ĉi... malbela, abomena...
— Ĉu li... amis vin?
La virino mallaŭte ploris.
— Kion mi devis fari? La morto persekutis min. Ĉio ŝajnis al mi abomena... Sopiro, malĝojo brulanta iris post mi, kiel mia ombro. Sed mi ne povis vin forgesi, mi ne povis forgesi, kiel ni konatiĝis unu kun la alia, kiel feliĉe ni vivis, kiam vi prenis min... Miaj internaĵoj estis plenaj de larmoj... Mi volis vidi vin... nur unufoje, nur de malproksime. Sed alie okazis. Mi estas ĉi-tie, mi estas kun vi kaj... mi ne bedaŭras! Morti ĉie oni devas, ĉie egala estas la morto... Vi povas vivi ankoraŭ longe, kaj ni povas ankoraŭ ĝui la amon! Ni mortos kune! Mi ne povis forgesi... La doloro premis mian koron, puŝis min al vi...
— Kredu al ŝi! — siblis neatendite Mergenj. — Kiu venas ĉi-tien memvole... viva en inferon!? Oni forpelis ŝin, ĉar ŝi estas malsana. Nur mi pereas inter vi sana, senkulpa... Vi memoras, kiam mi venis, mi montris mian korpon, puran, sanan, sen makulo, sen akneto. Kial mi suferas, malbenitaj, inter vi? Vi malpurigis min per via spiro, per via sango, vi fermis por mi la tutan mondon. Por tio fajro brulanta englutu vin antaŭ via morto. La tondro batu ĉiutage viajn vundojn...
— Pro kio vi ree furiozas Mergenj?... — ekĝemis Salban. — Ne ni altrenis ja vin ĉi-tien, sed via propra edzo ĵetis vin ligitan. Se ni ne estus tiam malligintaj vin, vi estus pereinta pro la kuloj kaj malsato.
— Kial vi faris ĝin? Ĉu mi ne estas nun kvazaŭ sen animo.
— Ni ĉiuj estas ombroj de homoj! — ekĝemis Fluo.
— Kaj tiu-ĉi virino memvole venis! Nian mizeran nutraĵon, kiu al ni ne sufiĉas, ni devos dividi kun ŝi... Deŝiru de ŝi la vestojn, ŝmiru ŝin per viaj sukoj, ŝi eksentu plej baldaŭ doloron kaj suferon! — kriis la kolera furiozulino. Ŝi ĵetis sin al la geedzoj.
Ĉiuj eksilentis. Anka, tremanta kaj pala, ĉirkaŭprenis siajn vestojn per la manoj. Mergenj haltis antaŭ ŝi kaj ridis.
— Vi timas? Memoru do, memoru, kia mi estas... Vi konas min?... Kredeble vi ne unufoje aŭdis pri mi de Jakutoj...
— Mi aŭdis — murmuretis Anka. — Mi scias, ke oni tre maljuste agis kontraŭ vi, ke nun vi venĝas vin al ili kaj disportas la infekton.
— Ho, ankoraŭ ne! Mia korpo ankoraŭ estas sana, sed venos la tempo... Aŭskultu, vi diris, ke oni maljuste agis kontraŭ mi, jes, maljuste, ho, kiel maljuste! Mi estis bona, kvieta, mi havis ĉion...
— Ĝi jam estas kuirita! Rigardu, ĝi bolas kaj tuj elfluos — ekkriis Biterĥaj kaj montris la kaldronojn per la mano. Ĉiuj turnis sin tien.
Oni elverŝis la “enhavon” en grandegan lignan pladon, kaj la malsanuloj, sidiĝinte ĉirkaŭ la tablo, komencis vice ĉerpi per kuleroj. Nur Salban kaj Kutujaĥsit manĝis aparte el malgrandaj vazoj, ĉar la komuna nutraĵo estis tro varmega por iliaj vunditaj lipoj kaj la aliaj manĝis tro rapide.
— Dio donu sanon al Pjotruĉan, ke li venis... Ree ni malsatus. Hieraŭ ni manĝis la lastan fiŝon! — diris Fluo, lekante la kuleron.
— Kial vi nomas lin pli bona, ol la aliaj? La komunumo sendis lin, li venis, ĉar ĝi ordonis al li — aldonis kolere Gregorio.
— Diru, ke via edzino! — diris Mergenj, malice rigardante la geedzojn.
— Rakontu, Anka, la novaĵojn el la mondo — sin turnis al la juna virino Salban.
Ŝi komencis rakonti pri la aŭtuna fiŝkapto, pri la manko de fojno, pri la malsato, kiu minacas printempe la komunumon. Ili atente aŭskultis, ĉar ĉio tio estis grava ankaŭ por ili. Poste Anka rakontis detale: kiu mortis, kiu malpacis, kie naskiĝis knabo kaj kie knabino.
— Muĉila edziĝis. Li prenis virinon malgrasan, nigran, malgrandan, kaj donis por ĝi dek bovinojn.
— Al kiu li donis? Ŝi ja estas orfino...
— Li donis al la princo... Li devis doni... Vi ja scias, ke ĉiu virino havas sian prezon...
— Vi aŭdas, Gregorio. La viroj ĉiam kaj ĉie gajnas — eĉ ĉe la lepruloj... Tie-ĉi ili ne pagas por la virinoj... — ridis Mergenj.
Anka demande rigardis ŝin, sed Mergenj jam leviĝis por kolekti kaj lavi la vazojn. Ŝi maldelikate reprenis la vazon de Biterĥaj, kiu lekis ĝin avide, kie ajn povis atingi ŝia lango.
— Vi faros truon en la vazo! Donu!...
La infano time etendis al ŝi la maldikajn manetojn, kiuj fleksiĝis sub la pezo de l’ vazo, kaj ŝi kuris al sia protektanto Fluo.
El la plej gravaj novaĵoj plej multe impresis ĉiujn la rakonto pri “sinjorino, kiun cent ĉevaloj alveturigis de malproksime, de l’ sudo”.
— Ŝi estis tre granda sinjorino, oni faris por ŝi apartajn vojojn, dehakinte arbojn en la tajga, apartajn pontojn sur la riveroj, ĉar sur la malnovaj ŝi ne povis veturi. Ŝi veturis de la imperiestrino mem kaj devis veni ĉien. Nur al ni ŝi ne povis, ĉar la kuloj terure pikis ŝin. Ŝi demandis ĉie pri sanigaj herboj.
— Kia sanigo! La morto estas nia sanigo! — samtempe ekĝemis Salban kaj lia edzino.
— Pro ĉi tiuj herboj oni intencis konstrui domon kun feraj fenestroj...
— Malliberejon! — korektis Fluo.
— Kaj meti tien ĉiujn malsanulojn el la tuta lando.
— Ho! ho... Ĉu eble estas konstrui tian domon? Ni estas tre multaj. Tie-ĉi ni estas sep, en la distrikto de Borsk, en la orientaj kaj nordaj lokoj loĝas lepruloj... Kie ja estas fiŝoj, tie ankaŭ lepruloj... Preskaŭ la duono de Jakuta lando nutras sin per fiŝoj... Kion do oni faros? Ĉu oni metos ĉiujn? Kiu Jakuto scias, kio okazos al li post unu jaro?... Ankaŭ ni ja estis sanaj kaj ĝojaj kaj neniu el ni sciis, ke li portas en si venenon!...
— Eble la imperiestrino ordonos pro ĉi-tiu saniga herbo! Sed pri kio ni estas kulpaj, pri kio?
— Pli bone estus, se oni per unu fojo mortigus nin. Por kio vivi, se oni devas sidi en skatolo, post ĉirkaŭbaro. Oni tie ne vidas la mondon... la sunon... La vintro kaj printempo estas egalaj. Oni ne povas meti retojn por fiŝoj aŭ birdoj, oni ne povas kolekti kreskaĵojn... Nun ni almenaŭ iom similas la aliajn!... Vi diras, ke ili donos ĉion, kion ni bezonas! Nenion ili donos!... Ili ne donos pli multe ol nun, ĉar ili ne povas, ili mem ne havas... Nun ni povas helpi nin per nia propra laborado kaj penado, sed post feraj kradoj?...
Ĉiuj unuvoĉe plendis kaj indignis.
— Sendube la distriktestro, kanajlo, elpensis ĝin! — kolere diris Fluo.
— Silentu! ne parolu tro multe! — haltigis lin Gregorio.
— Kion ili povas fari al mi!? Kion?! Ili venu ĉi-tien, ili alkonduku tutan militistaron...
— Ni al ĉiuj ŝmiros la buŝegojn per sango! — ekridis Mergenj. — Kiam ĉiuj estos malsanaj, pli bone estos por ni, ĉar ĉiuj estos egalaj!
Fluo eksilentis kaj indigne rigardis ŝin.
— Mi tute ne deziras, ke ĉiuj malsaniĝu. Ili estu sanaj, Dio favoru ilin. Ĉu miaj vundoj malpli doloros min, Kiam aliaj havos similajn?... Sed meti nin en malliberejon... Kial? Ĉu ni estas kulpaj?... Pro kio enterigi vivajn homojn?!
— Vi estas prava, prava!... Ili estu sanaj. Dio ilin benu, sed ni ankaŭ volas morti liberaj... — Ĉiuj konsentis kaj disiris. Anka malligis sian pakaĵon kaj komencis tondi kaj kudri ion por la edzo. Mergenj ankaŭ kudris ion. La geedzoj Salban ĝemis en mallaŭta angulo, kaj Fluo flikis la retojn ĉe la fajrujo kaj rakontis al Biterĥaj per raŭka voĉo:
“Malgranda Dika Maljunulino, kiu posedis kvin bovinojn, eliris matene serĉi la brutojn sur la kampo. Tie ŝi trovis floron kun kvin branĉetoj kaj, rompinte neniun, ŝi alportis ĝin hejmen, metis sur la kusenon kaj zorge kovris. Poste ŝi sidiĝis por melki la bovinojn. Subite... eksonoris sonoriletoj, la tondilo falis teren. La maljunulino ektremis, la lakto elfluis teren. Ŝi kuris en la jurtan, rigardas la floron: la floro kuŝas, kiel antaŭe. Ŝi revenis kaj ree melkis. Kaj ree ŝi aŭdas sonoriletojn, ree la tondilo falis de l’ tablo. Ŝi ree disverŝis la lakton teren. Kaj la floro... ĝi kuŝas, kiel antaŭe. Triafoje ŝi mallaŭte alproksimiĝis kaj rigardis tra fendo en la pordo. Maldekstre, kie la virinoj dormas, kie staras la benko por la nesvatitaj knabinoj, belega virgulino sidas. Super la helaj okuloj la brovoj kuŝas kiel du zibeloj, kiuj etendis la piedetojn unu al la alia, ŝia buŝo — el fandita arĝento, ŝia nazo — el forĝita arĝento... Kiam ŝi parolas, ŝajnas, ke papilio flirtas sur ŝiaj vangoj; kiam ŝi glutas, ŝajnas, ke hirundo flugas en ŝia gorĝo. Tra la blanka vesto brilas la lunsimila korpo, tra la travidebla vesto brilas la korpo amata.
Post iom da tempo Ĥaĝit-Bergenj, la filo de ‘Glora sanga Okulo’ iris en la grandan, malluman arbaron. Subite li ekvidis: apud la domo de Dika Maljunulino, kiu posedis kvin bovinojn, sciuro sidas sur lariko. Li komencis celi kaj bone pafi. De l’ frua mateno ĝis la malluma vespero li ne trafis eĉ unu fojon. La suno subiris. En ĉi-tiu tempo lia sago falis en la kamentubon de l’ jurta. ‘Maljunulino, redonu al mi la sagon’ li petas. Neniu respondis. La varmega sango ruĝigis liajn vangojn, la ruĝa sango kolorigis lian frunton, de la flanko kolera penso alsaltis, de poste aroganta penso alflugis, li ĵetis sin en la jurta’n. Li ekvidis la virgulinon; li ekvidis ŝin kaj svenis; poste li reviviĝis, enamiĝis, elkuris el la jurta, saltis sur la ĉevalon kaj galopis hejmen: ‘Gepatroj miaj, diris li, Maljunulino, kiu posedas kvin bovinojn, havas belegan knabinon! Prenu ŝin kaj donu al mi’... La patro sendis naŭ militistojn sur naŭ ĉevaloj. Ili galope rajdis en la arbaron, rapide eniris en la jurta’n, ekrigardis kaj svenis pro la beleco de l’ knabino... Ili reviviĝis, eliris; la plej eminenta restis... ‘Malgranda Maljunulino, kiom vi postulas por via filino?’”...
Fluo interrompis la rakonton kaj enpensiĝis. La virinoj portis en la jurta’n la litaĵon, kiun ili tage aerumis ekstere.
— Iru dormi, Biterĥaj. La vundoj doloras min, mi ne rakontos plu. Morgaŭ la vetero ŝanĝiĝos: ni havos degelon aŭ venton...
Biterĥaj obee iris en la angulon, kie ŝi dormis kun Fluo sur benko. Antaŭ la fajrujo Fluo longe lavis en varma akvo kaj bandaĝis siajn kripligitajn piedojn. Laca kaj suferanta li falis sur la liton kaj tuj ekdormis.
— Vi dormas, Fluo! Ne dormu, karulo... Vi ne aŭdas — vekis lin post momento Biterĥaj. — Fluo, bona Fluo... Ne dormu, mi timas...
— Kio okazis? — demandis dormetante Fluo.
— Bruego... granda bruego!
— Ĝi bruegu! La glacio en la lagoj krevas, la vetero ŝanĝiĝos.
— Fluo, ĝi estas alia bruego! Eble venas la sinjorino, kiun veturigas cent ĉevaloj kaj kiu intencas meti nin post ferajn kradojn...
— Dormu, dormu! Ne timu!... ni forkuros...
— Ankaŭ min vi prenos, Fluo, mia arĝenta, mia karulo...
— Mi prenos vin, mi prenos... Sed nun dormu.
Vintre la ekstera mondo preskaŭ ne ekzistis por la malsanuloj. Pro manko de vestoj kaj de fortoj ili ĉiam restis en la jurta. La ĉielon, neĝon, sunon ili vidis nur malofte, kiam ili estis devigataj eliri por alporti faskon da branĉaĵo, kiun ili kolektis somere, aŭ neĝon, kiun ili fluidigis kaj uzis kiel akvon, fine por aerumi la litaĵon, plenan de parazitoj. Tiujn-ĉi laborojn plenumis ordinare la pli sanaj: Gregorio, Anka, Fluo, iafoje Mergenj.
En la malluma, haladza jurta la tempo pasis unutone, kiel malgaja, griza, malbonodora rivero; iliaj solaj impresoj estis la malsato kaj doloro, kiu vagadis en iliaj korpoj, penetris iliajn muskolojn, kiel vermo, kiu rampas ĉirkaŭ la ostoj. Iliaj ĝemoj malpli aŭ pli teruraj kaj laŭtaj pendis en la venenita, nigra aero de l’ jurta. Ili havis jam malmulte da ligno kaj la vintro povis daŭri ankoraŭ longe, ili do devis esti ŝparemaj, kaj nur malgranda fajro bruletis en la vasta fajrujo. Ĝi estis tiel malforta, ke la neĝvento ofte estingis ĝin, penetris tra la kamentubo kune kun fumo internen kaj enpelis malsekan kaj malvarman aeron, kiu ekstreme turmentis la leprulojn. Tra la fendoj en la muroj la vento blovis pli kaj pli forte kaj enŝovis en la loĝejon siajn rabajn ungegojn.
— Malbone, Fluo, malbone vi zorgis aŭtune pri la jurta... Nun ni estas devigitaj pli multe hejti kaj malgraŭ ĉi-tio la malvarmo turmentas nin.
— Mi mem suferas. Vi forgesas ke en la fino de la laboroj sur miaj manoj ulceroj aperis...
— Ĝi estas vera! Ĉiu memoras nur pri si mem!... La malsanulo similas la hundon... Kia frosto?!... Kiel terure la artikoj kaj tendenoj doloras min... Kiam venos la morto? — ĝemis Kutujaĥsit ĉe la fajrujo, etendante la vunditajn manojn al la apenaŭ bruletanta fajro...
— Mi varmigos por vi akvon — diris delikate Anka.
— Ree vi volas bruligi lignon!... Kaj kiu el vi alportos el la arbaro la rigidiĝintajn ŝtipojn... Kiu?... Eble vi Anka, kiu havas blankajn dentojn?!... Granda sinjorino, riĉulino... Ne kuraĝu bruligi lignon senbezone. Mi ne donos eĉ unu pecon! — kriis Mergenj. Ŝia furioza vizaĝo, ĉirkaŭita de bukloj da haroj, nigraj kiel korvo, aperis el la malluma angulo. Ŝi tre malofte sidis nun kun la malsanuloj, preskaŭ neniam eliris eksteren, kaj kuŝis sur la litaĵo sur amaso da vestoj kaj ĉifonoj, da kiuj ŝi havis grandan provizon.
— Mia Dio! Kio fariĝas nun en la mondo ĉe la homoj?! — ĝemis Salban. — Hodiaŭ ja festo estas, karnavalo...
— Jakutoj vizitas unuj la aliajn... En la jurtaj rido, kantoj... Ĉiuj estas sataj, gajaj... Ili divenas problemojn, kantas. Eble oni ie festas edziĝon...
— Vi memoras, Gregorio, ĝuste antaŭ unu jaro vi prenis min en vian domon, Vi konstruis novan jurta’n. Varme estis en ĝi, ni estis feliĉaj, ĝojaj. La najbaroj venis. Per la kudrilego ni antaŭdiris la sorton kaj subite... ĝi montris al vi nigran vojon... Sed neniu kredis ĝin, ĉiuj ridis... Vi estis tiel lerta, sana, laborema... Ni posedis ĉion, kion la homoj bezonas... Kaj nun ni estas ĉi-tie! Malaperis niaj riĉaĵoj, nia juneco pasis, kiel la fumo — murmuretis Anka.
— Kiam mi konstruis la domon, mi ne sciis, ke ĝi restos malplena, ke nia fajrujo estingiĝos... mi kredis, ke plenigos mian hejmon la babilado kaj la ridoj de niaj infanoj... Nun nigra nubo kovris al ni la mondon... Ofte mi pensas, ĉu pli bone estas vivi, aŭ ne vivi! — rediris Gregorio.
Anka ektremis.
— Aŭskultu, tiam mi restus tute sola. Ni povas vivi ankoraŭ longe... Por tio-ĉi mi venis. La morto kaj la maljuneco ĉiam estas egalaj, ĉu por la lepruloj, ĉu por sanaj homoj. Ĉiujn minacas kvazaŭ lepro — murmuretis ŝi, rigardante lian vizaĝon ankoraŭ sanan, sed jam kovritan de bluaj makuletoj. Li nenion respondis kaj revenis al la kutima dormema indiferenteco.
La krakado de l’ fajro kaj la ĝemoj de Salban sonis unutone, kiel tik! tak! de horloĝo kaj en kontraŭa angulo Biterĥaj murmuretis mallaŭte, kiel grilo, en la orelon de Fluo.
— Fluo, kio estas festo?... Kion tiam la homoj faras? Kial ili ridas?... Rakontu, Fluo, mia arĝenta, mia bona... Hodiaŭ tiel mallaŭte estas ĉe ni, neniu parolas... La koro batas... Estas tiel malgaje, malĝoje...
Silentu, infano... Kial estas al vi malgaje kaj malĝoje? Ĉu vi vidis ion alian? Ni malĝojas, ĉar ni rememoriĝas la pasintan tempon... Ekzistas diversaj festoj! En unuj oni ne laboras, sed vestas sin kiel ordinare... En aliaj oni manĝas pli bone kaj vestas sin pli bele, sed ekzistas ankaŭ festoj tiel grandaj, ke oni vestas sin kiel por edziĝo kaj manĝas tiom, kiom povas enpreni la stomako... Tiam ĉiuj estas gajaj!
— Fluo, eble mi devas hodiaŭ surmeti la tukon, kiun vi donacis al mi?
— Ne, hodiaŭ estas malgranda festo... La tukon lasu por granda festo, kiel Pasko aŭ Sankta Nikolao, kaj hodiaŭ... — Li eksilentis kaj kovris la nudan dorson de l’ knabineto per la basko de sia ĉifona vesto.
— Tre maljuste agis Mergenj, ke ŝi proprigis al si vian ĉemizeton.
— Ho Fluo, ne parolu pri ĝi, la larmoj tuj fluas el miaj okuloj. Mi neniam havis ĉemizon... Anka promesis, ke ŝi kudros ĝin por mi... Anka estas bona... Por kio ŝi venis?
— Kial? pro malsaĝeco, kaj nun ŝi ne povas reveni... Ĉar ni ĉiuj estas malbenitaj, Biterĥaj!
— Malbenitaj?... De kiu?...
— Jes malbenitaj! Ekzistas infekto, kiu flugas en la aero, kuŝas en la manĝaĵo kaj falas sur la homojn, kiel rusto... Ili scias nenion, gajaj ili amuziĝas... Ve, ili amuziĝas!... La frosto krakas ekstere... La knaboj, knabinoj vetkuras, kaj kiun oni estas kaptinta, tiun oni povas kisi... Oni nomas ĝin: “kun fermitaj okuloj, ĉar la kisanto fermas la okulojn... Aŭ oni alpelas la ĉevalojn el la aro... Aŭ oni dancas... La viroj kaj virinoj tenas la manojn reciproke unuj de la aliaj kaj lerte turniĝas en la rondo, kantas kaj ĉe la ŝanĝo ili ankaŭ povas kisi unuj la aliajn...”
— Por kio kisi?!
— Vi estas malsaĝa, vi estas malgranda... Kiam vi fariĝos grandaĝa...
— Nur vin, Fluo, mi ĉiam kisos... Salban kaj Kutujaĥsit abomene odoras kaj estas teruraj... Mergenj’on mi timas... Gregorio kaj Anka tute ne rigardas min... Nur vi Fluo.... nur vin mi amas...
— Vi estas malsaĝa... Ĝis tiu tempo mi fariĝos, kiel Salban aŭ eble ankoraŭ pli abomena... Atendu, eble ankaŭ al vi Dio sendos iun...
— Kaj li pafos, kaj la sago falos en la kamentubon... Li eniros en la jurta’n por preni ĝin... kaj li ekvidos min, estos ravita, svenos; poste li reviviĝos, enamiĝos, elsaltos, sidiĝos sur la ĉevalon, rapidos al la gepatroj kaj diros: mi vidis knabinon, la brovoj kiel du zibeloj; la okuloj kiel du nigraj birdoj, kiuj flirtas per siaj oraj flugiloj, la buŝo kiel du papilioj, kiuj flirtas per siaj ruĝaj flugiloj... Kiam ŝi parolas, super ŝia kolo kvazaŭ flugas blanka mevo, kiam ŝi iras, kvazaŭ flugas arĝenta mevo... Tra la blanka vesto brilas la lunsimila korpo, tra la travidebla vesto brilas la korpo amata...
Fluo ridis.
— Vi bone ĉion memoros, knabino!
— Tiel bone mi memoras, tiel bone... Kiam mi fermas la okulojn, mi tuj ĉion vidas...
— Vere, homoj, ankaŭ ni festu hodiaŭ! — subite Fluo laŭte diris kaj leviĝis de benko.
— Ni festu, ni festu! — subtenis lin Anka, alirante al la fajrujo. — Malgaje, tre malgaje estas hodiaŭ... Ni faru pli grandan fajron... Ĉu vi konsentas?
— Ĵetu lignon! — ekkriis Fluo.
— Mi ĉiam diras, ke peko estas por ni lepruloj pensi pri la morgaŭa tago! — ekĝemis Salban. — Dio ne volis, ke ni pensu kaj reprenis nian sanon.
— Ĉu vi furioziĝis?... Ĉu vi estas solaj?... La vintro daŭros ankoraŭ longe, kaj ni havas nek lignon, nek manĝaĵon. Ĉu vi pensas, ke la komunumo sendos ion al vi? Vi ĝin atendu!... — atakis Mergenj la projekton. Sed ĉar ŝi ne povis nun leviĝi, neniu timis ŝin.
La festeno sukcesis. Ĉe la brila fajro ili fine sufiĉe varmigis siajn malvarmajn vunditajn korpojn... Ili banis sin plezure en la varmego. Larmoj de l’ kontenteco plenigis iliajn fermetitajn okulojn. La rigidiĝintaj tendenoj fariĝis ree elastaj, la malsanaj artikoj ĉesis dolori. Ili kuiris tutan monton da fiŝoj.
— Dio sendas ĝojon ankaŭ en nian animon... — murmuretis Kutujaĥsit.
Ebriaj pro la sateco ili tuj profunde ekdormis. Por ne longe, por kelke da horoj eksilentis eĉ la ĝemoj.
Matene akra krio rompis la mallaŭton. Gregorio tuj vekiĝis kaj kaptis la manon de Anka.
— Ĉu vi krias, Anka? Kio okazis?
La aliaj ankaŭ levis la kapojn.
Ĝemoj, sed aliaj... ne iliaj ĝemoj, ĝemoj plenaj de forto kaj batalo, flugis el la malluma angulo de Mergenj.
— Anka, iru al ŝi — murmuretis Gregorio per tremanta voĉo. La Jakutino rapide vestis sin, ekbruligis la fajron kaj malaperis en la malluma angulo. La krioj ĉesis unu momenton, sed poste ili ree eksonis grincantaj, koleraj, petegantaj helpon. Biterĥaj timigita kaptis forte la manon de Fluo.
— Fluo mi timas! Ŝi tiel krias!... Kaj nun io alia krias... Fluo, Fluo!... Mia Dio... Infaneto krias... Anka alportis etulon al la fajrujo kaj ĝi krias, tiel krias... Ĉu ankaŭ ĝin oni elpelis el la mondo, ke ĝi tiel krias, Fluo?...
— Fluo, helpu min, helpu min! — diris rapide Anka. — Varmigu akvon!
— Knabo, aŭ knabino? — demandis scivole la Jakuto.
— Knabo! Ĉu li estas via?
Fluo nee skuis la kapon.
— Grasa knabeto! — aldonis li. Bone estas, ke naskiĝis knabo, ni havos poste laboranton.
Anka lavis la infanon per akvo, kiun ŝi prenis en la buŝon. La akuŝitino mallaŭte ĝemis.
— Anka! — murmuretis ŝi fine — venu tien-ĉi! Knabo, aŭ knabino? Knabo! Ĉu vi vidis, kiun li similas? Alportu la infanon al li, montru al li!... Sed nun li ne estas scivola... Anka, malfeliĉaj estas ni virinoj... Ĉie... Ne ekzistas rifuĝejo, kie ni povus kaŝi nin kontraŭ nia sorto... Kial li silentas? Li eĉ ne rigardas! Li havas nun vin junan, freŝan. Vi laboros por li kaj suferos... Ne kredu al li!... Kredu al neniu en la mondo... Oni povas kredi nur al si mem, ĉar ĉiu estas nur sia propra amiko... Mi havis edzon, li prenis min de la gepatroj dorlotatan kaj viveman. Ni estis feliĉaj, mi laboris, amis lin, sed mi ne havis infanojn... Ĉu ĝi estis mia kulpo?... Li ekmalamis min... “Mi restos sola — diris li — pro vi, kiel karbigita arbo, kiel trunko sen branĉoj, mia fajrujo estingiĝos, mia domo restos sen heredontoj.” Ĉu ĝi estis mia kulpo?! Dio ne donis!... La edzo malamis min, li trovis al si alian virinon, kaj min li turmentis, batis; li intencis mortigi min per malsato, sed li ne sukcesis... Tiam li ĵetis min ĉi-tien, vivan en ĉi-tiun inferon, de kie neniu revenas!... Li ja povis-elpeli min, sed li timis, ke oni devigos lin redoni mian havon, ke oni ne permesos al li edziĝi duafoje. Li do diris, ke mi estas malsana, kaj li ĵetis min ĉi-tien... Li ĵetis min ĉi-tien... Li ĵetis min ĉi-tien...
Ŝi longe kaj maldolĉe ploregis.
— Donu la infanon! Ĉu vi vindis ĝin!? — fine diris ŝi, kiam ŝi iom trankviliĝis.
— Mi tuj donos ĝin al vi, sed antaŭe mi ĵetos oferon en la fajron. Ni ne sciis, ke ĝi okazos hodiaŭ nokte... Iru, Fluo, alportu plej grasan fiŝon, ni devas danki pro la nova spiro. Prenu ankaŭ mian korbon el betula ŝelo, mi lasis en ĝi iom da butero por vi, Mergenj!
Fluo gratis sin post la orelo, vestis la piedojn kaj iris en la provizejon.
— Kial mi? — li murmuris — Gregorio devus iri. — Li brue malfermis la pordon de l’ provizejo, prenis la fiŝon kaj buteron kaj revenis ĉirkaŭita de neĝa nebulo.
— Hu!... kia frosto. La neĝventego furiozas, balaas ies pekojn...
— Ho Dio de l’ fajro! Grizhara, flama Maljunulo! Sinjoro kaj Mastro de niaj hejmoj, Zorganto pri la brutaroj kaj pri niaj infanoj! Akceptu malgrandan oferon de nia sincera koro kaj daŭrigu favore donaci al ni multkoloran brutaron, haroriĉajn ĉevalidojn, knabojn kun fortaj fingroj, kapablaj streĉi la pafarkojn, kaj ruĝvangajn knabinojn kun laktoplenaj brustoj — preĝis Anka, ĵetante en la flamojn pecojn da grasa fiŝo, kiun konsumis la siblanta fajro.
— La maljunulo amas ĝin, ho, amas! — diris kviete Fluo, montrante la fajrujon.
— Vi donis al li tutan fiŝon... tutan fiŝon! — murmuretis riproĉe Salban, sed lia edzino fermis al li la buŝon per sia mano, envolvita en ĉifono.
— Ne blasfemu!
— Por kio multkolora brutaro, haroriĉaj ĉevalidoj? Por kio ni bezonas ilin? Vi devis peti pri ĉerko, pri ĉerko. La fiŝon ni devus manĝi — murmuris la maljunulo.
Dume Anka fandis la buteron en kaseroleto, verŝis ĝin sur subtason kaj tenis ĉe la buŝo de Mergenj, kiu kuŝis preskaŭ senkonscie sur la lito.
— Trinku, virino!
La malsanulino, ne malfermante la okulojn, glutis avide la bongustan kaj bonodoran trinkaĵon. Subite ŝi malfermis la okulojn, mire rigardis Anka’n kaj maldelikate repuŝis ŝin:
— Iru for! Iru... de mi!
Anka prenis la infanon kaj lasis la malsanulinon. Ŝi ne revenis al la edzo, kiu senmove kuŝis sur la lito kaj turninte la vizaĝon al la muro dormis aŭ ŝajnigis dormon, sed ŝi sidiĝis flanke sur neokupitan benkon. La infano, vindita per ĉifonoj, maltrankvile moviĝis sur ŝiaj genuoj, kaj ŝi rigardis tra larmoj la malluman, haladzan, malpuran jurta’n, kie vivaj mortintoj mallaŭte ĝemis en duondormo.
— Ankaŭ mi fariĝos tia... Dio kompatu mian pekeman animon, donu morton rapidan kaj sendoloran.
Ŝi ne povis kompreni, kiamaniere ĝi fariĝis, ke la mondo estas fermita por ŝi, ke nenien, nenien ŝi povas forkuri de sia mizera sorto. Tiuj-ĉi pensoj rompis ŝian kuraĝon, kiel la blovo de l’ vento putrantan arbon. Ĉu ne pli bone estus tuj morti? Neniu bezonas ŝin!... La sennaza Pjotruĉan, kiu estis same sola, ne ŝajnis al ŝi tiel abomena, kiel antaŭe... Ŝi ekkompatis sin mem, maldolĉaj larmoj fluis el ŝiaj okuloj.
— Dio, Dio!... Pro kio vi punas min tiel severe?!
La ploro ŝin konsolis; ŝi volis dormi, sed pro laciĝo ŝi ne povis reveni sur la liton al la edzo. Ŝi sidis la tutan nokton en profunda malĝojo, dormetante sur la benko.
La blanka tago rigardis tra la glaciaj fenestretoj de l’ jurta kaj lumigis per malviva brilo la teruran pentraĵon: kotan malbonodoran akvon, kiu brilis sur la planko, kiel spegulo, la figurojn de l’ malsanuloj, kiuj kuŝis sur la benkoj kaj similis mortintojn, envolvitajn en ĉifonoj.
Anka nenion vidis; ŝi aŭdis nek la bruon de l’ vento, penetranta tra la kamentubo, nek la ĝemojn de l’ kunuloj, nek la vokadon de Gregorio, kiu fine decidis peti, ke ŝi revenu. Ŝi dolĉe dormis kun la etulo sur la genuoj, delikata rideto brilis sur ŝia bruna vizaĝo kaj la okulharoj ĵetis longajn ombrojn sur ŝiajn malgrasiĝintajn vangojn.
Aŭskultu maljunulino: hodiaŭ nokte la lastaj fingroj defalis de miaj manoj. Nun vi nutros min, kiel malgrandan infanon!... ĝemis Salban.
— Kompreneble mi faros ĝin! Ĉu mi ne faras ĝin jam de longe. La fingroj taŭgis por nenio... Ne malĝoju — konsolis lin Kutujaĥsit.
— Vi estas prava, tamen domaĝe estas. Mi ne povas rigardi ilin, kiam ili kuŝas sur la planko... Ĵetu ilin en la fajron.
— Por kio?... Ili haladzos kaj malpurigos la fajron... La fajron oni ne devas malŝati — murmuris Gregorio...
— Ho miaj manoj, miaj fortaj manoj... Nun mi estas kvazaŭ arbo, karbigita de la fulmo! Ĉu vi memoras, Kutujaĥsit, la tempon, kiam ni falĉis sur nia herbejo? Ĉu mi tiam pensis, ke mi mortos ĉi-tie?! Mi, la plej lerta falĉisto en la tuta ĉirkaŭaĵo!... Ĉu vi memoras, maljunulino, kiel feliĉe ni vivis? La najbaroj vizitis nin, alportis novaĵojn... Nun nigra nokto kovris niajn pupilojn... Ni edukis du filojn, du filinojn, sed ni scias nenion pri ili. En la komenco ili venis por etendi la manojn al ni almenaŭ de malproksime, sed nun ni ne scias, ĉu ili havas idojn, aŭ mortis mem!? La pesto ilin...
— Ne malbenu, Salban! — detenis lin Kutujaĥsit.
— Manĝaĵo restis por du tagoj, se ni manĝos kiel homoj, sed se ni ne faros ĝin, — mi ne scias — komencis solene Fluo, enirante en la jurta’n kun vazo en la mano. Anka sekvis lin.
— Malmulte restis! — aldonis ŝi.
— Por du tagoj?... ripetis la aliaj.
— Kaj la vintro daŭras kaj daŭras...
— Ĝi estas pli bona por ni, eble la komunumo ion sendos, antaŭ ol la degelo malbonigos la vojojn...
— Esperu ĝin! Anka diris, ke ili mem havas nenion.
— Se ili ne havas, kion helpos nia babilado?...
— Eble Anka iros?
— Ili mortigos min, mortigos... Mi timas, mi ne iros! — murmuretis la juna virino, skuante nee la kapon.
La malsanuloj meditis, sidante ĉirkaŭ la fajro. La flamo tremis kaj ĝia ruĝa brilo kisis iliajn vizaĝojn, kovritajn de sangaj kaj bluaj makuloj, de malmolaj cikatroj; tra truoj en la malpuraj ĉifonoj ĝi penetris ĝis iliaj malgrasaj kaj malfortiĝintaj membroj. Ĝia dolĉa varmo karesis la dolorajn korpojn kaj konsolis la malesperajn animojn. Ili avide suĉis ĝin, ĉar ankaŭ ĝi estis baldaŭ estingiĝonta.
— Kion ni decidos? — demandis Fluo.
— Ni atendos. Kion alian ni povas fari? Ni prepariĝu; — rediris malgaje Gregorio kaj lia voĉo subite raŭkiĝis.
Ĉiuj rigardis lin.
— Ĝi jam eniras en vian gorĝon Gregorio! Ĝi neniun kompatas, ne atendas! — ridis Mergenj. — Ĉu Anka havas sufiĉe da ĉifonoj por viaj vundoj? Ili tuj aperos, estu certa.
Gregorio silentis kaj ne turnis la okulojn, sangajn kaj malklarajn, de l’ fajro. Ŝajnis al li, ke ĝi estingiĝas, malaperas, ke profunda mallumo lin ĉirkaŭas kaj vundoj, kiujn li ne havis ĝis nun, aperas sur la tuta korpo. Li esperis, ke la malsano pli longe indulgos lin, ke li longe ankoraŭ vivos preskaŭ sana... Sed ĝi estis jam ĉe la sojlo. Li leviĝis kaj iris al sia lito.
— Vi foriras, Gregorio!? Kiu do portos lignon? Ni ja decidis atendi... Se ni ne atendos, kion ni faros? Kaj se ni devas atendi, ni bezonas lignon — diris Fluo.
Gregorio ne respondis. Post la terura eltrovo, ĉio fariĝis indiferenta por li.
— Faru, kion vi volas!
Fluo momenton meditis, poste li kolere metis sur la kapon la ĉifitan peltan ĉapon, ĉirkaŭ la manoj li volvis ĉifonojn, kiuj anstataŭis la gantojn kaj eklamis sur siaj malsanaj piedoj eksteren por ligno. Anka iris post li. Ili duope portis hejtaĵon, por prepariĝi... al la atendado... Mergenj observis ilin el sia angulo, sed ŝi tute ne intencis ilin helpi.
— Vi ankaŭ povus labori, vi ja estas sana! — diris Fluo, kiu perdis sian kutiman toleremon.
— Mi? Kial vi ne vokas vian Biterĥaj? Ŝi ankaŭ estas sana!
— Malgranda infano, senforta...
— Infano? Por laborado ŝi estas infano!? La diablo scias, kion vi faras kun ŝi, vi abomena kadavro!...
— Hontu, malbona virino!
— Kion vi diris?... Malbona virino, vi diris, kanajlo!... Vi estas bona... Rigardu lin! La bona estas sana, la bona estas forta, — li neniun petas pri io... Kiam li bezonas, li mem trovos ĉion... Mi ankaŭ trovos, kiam mi bezonos... Sed vi devas labori... Malbenitaj lepruloj... Mi estis kaj estas sana. Dio ne punis, ne signis min, kiel vin... Oni ne devus vin helpi, sed mortigi. Se vi ne ekzistus, mi ne estus ĉi-tie... Kial oni indulgas vin kaj lasas al vi la vivon!?
Tuta rivero da insultaj vortoj kaj malbenoj ekfluis el la buŝo de l’ pasia virino; kiam neniu respondis al ŝi, ŝi kaptis la plorantan etulon, premis ĝin al la brusto kaj siblis kolere:
— Suĉu monstro kaj kresku! Vi fariĝu timigilo kaj venĝu miajn turmentojn...
Fluo kaj Anka, senbrue malfermante kaj fermante la pordon, portis senĉese lignon en la jurta’n, kiel formikoj. Biterĥaj time trapasis la ĉambron kaj iris post ili.
Miloj da sunaj radioj, rebrilantaj de la neĝaj kristaloj, ŝin blindigis; momenton ŝi staris senmove en ilia aŭreolo, nuda kiel bronza statueto, malgranda kiel bastoneto, malgrasa, sed aminda pro natura gracio, kiu penetris, Dio scias per kia vojo, ĝis ĉi-tiu terura kavo. Anka rigardis ŝiajn maldikajn kiel herbeto brakojn, ŝian timigitan vizaĝon kun kapreolinaj okuloj kaj ridetis kompate.
— Iru, iru en la jurta’n. Kion vi deziras? Vi malvarmiĝos!
— Mergenj diris... Mi volus helpi... Donu almenaŭ unu ŝtipon...
— Iru, iru... jen via ŝtipo — ekridis Fluo kaj donis al ŝi malgrandan pecon.
— Bone estas, ke la knabino havas konsciencon! — aldonis li, kiam ŝi eniris en la jurta’n kaj fermis la pordon.
Anka ekĝemis.
— Kia estos nia sorto!...
— Ne malĝoju. Ĝi ja okazas ne unuafoje. Dio ĉiam helpis nin. Ankaŭ tie, en la mondo, la malsato turmentas la homojn kaj ili nenie povas trovi rifuĝejon... La malĝojo pli doloras la homon, ol la vundoj, sed ĉu ĝi helpas lin?... Gregorio devus labori kun ni... Diru al li, ke li devas vivi kiel la aliaj, ke li devas kutimi — aldonis li delikate.
La lipoj de Anka tremis.
— Kion mi diros al li?... Li ja ne estas infano... Ho, mia Dio!
— Jen kion mi konsilos al vi: plendu al la princo, ke via frato proprigis al si la bovinojn, postulu, ke li redonu ilin... La brutaro utilus, gajigus nin... Nun ni estas solaj, ni havas nenion... Mi kun Gregorio povus falĉi la herbejon... Kvankam miaj piedoj ne multe taŭgas, sed mi povas ankoraŭ stari...
— Kiamaniere mi plendos?
— Vi diros ĝin al iu, kiu alveturigos manĝaĵon... Ili ja venos iam...
Anka enpensiĝis, en ŝiaj okuloj brilis espero. Tiel ili babilis, laborante seninterrompe, ĝis la fortoj ilin tute forlasis.
La lepruloj kuiris la lastan vespermanĝon kaj kuŝiĝis, por “atendi”. Ili kovris sin per la vestoj ĝis la kapo kaj penis ekdormi. Anka komunikis sian projekton al Gregorio, sed li respondis indiferente:
— Jes, jes, ni vidos...
En la silentiĝinta jurta oni aŭdis nur la ĝemojn de Salban.
Li ne povis eĉ kuŝi, ĉar grandega, ĵus aperinta vundo, okupis lian tutan dorson kaj ekstreme doloris lin, krom tio li havis putran manon. Li duone sidis sur la benko, apogante la nukon al ĝia dorso, kaj ĝemis pli kaj pli plende. Kutujaĥsit, kiu ne malpli suferis, leviĝis de tempo al tempo por doni al li akvon aŭ lavi liajn vundojn, ŝtopitajn per la malfluidiĝinta sango. Tiam la malsanulo silentis momenton aŭ murmuretis al la edzino vortojn de l’ amo, kiel en iliaj junaj jaroj... Neniu alia kuraĝis aliri al li. Eĉ Fluo deturnis kun timego la okulojn de ĉi-tiu pentraĵo de l’ propra estonteco. Neniu iris eksteren. Ili forte fermis la pordon kaj rekonis la tagojn per sunaj radioj, kiuj penetris tra la glaciaj fenestroj kaj metis ĉielarkokolorajn makulojn sur la argilan plankon kaj sur la senmovajn figurojn, kuŝantajn en la anguloj. La noktojn ili rekonis per la grandiĝinta frosto, per krakado de l’ krevanta tero kaj per la luna brilo, kiu same, kiel la suno, penetris tra la glaciaj fenestroj, arĝentkolora, kaduka kaj malvarma. Ĉiutage ili manĝis iom da restinta nutraĵo, al kiu ili almiksis felon, segaĵon, larikan ŝelon. Fine ankaŭ tio-ĉi mankis. Ili vivis, kvankam ili jam ne povis pensi, kvankam ili apenaŭ spiris en letargio, simila al la morto. Nur en la angulo de Mergenj daŭris la movado kaj iafoje ploris la etulo.
Tamen kiam foje longa bleko eksonis nokte en la korto, ĉiuj levis la kapojn.
— Ĉu vi aŭdas? Ili venis!... Ili vokas!...
Ĉiuj aŭskultis avide. Fluo alrampis al la pordo kaj larĝe malfermis ĝin. La luna lumo penetris en la jurta’n tra la frosta nebulo. La bleko eksonis tre proksime.
— Lupoj — murmuretis la Jakuto kaj rapide fermis la pordon.
Ree por longe ekregis mallaŭto, interrompata nur de la ĝemoj de Salban kaj de la ploro de l’ etulo. Fine Salban eksilentis.
— He!... Fluo, leviĝu! Salban mortis. Ĉu vi sentas la teruran malbonodoron en la jurta?... Ĝi sufokos nin... oni devas forigi lin... — post momento kriis Mergenj.
Neniu respondis. La ĉiam servema Fluo ŝajnigis la dormon aŭ eble efektive ne aŭdis: li ne moviĝis. Mergenj, kiu ĝis nun evitis ĉiun movon kaj eĉ ne leviĝis por ĵeti lignon en la fajron, tiuĉifoje elsaltis el sia angulo. Ŝi ekbruligis la fajron, aliris al la Jakuto kaj kaptis lian brakon.
— Leviĝu!
Fluo kuŝis senmova.
— Efektive, ili mortis. Mi devos mem labori anstataŭ ĉi-tiuj sentaŭguloj! La maljunulo tute infektos la aeron!...
Ŝi deĵetis la vestojn kaj nuda, terura, kun malgrasaj pendantaj mamoj kaj kun malligitaj haroj, ŝi aliris al la mortinto, kiel malsata lupino. Ŝi rigardis lian vizaĝon kaj ektremis pro abomeno, sed en ŝiaj okuloj tuj ekbrilis kolero kaj malamo.
— Ankaŭ mi fariĝos tia!...
Ŝi depuŝis de l’ benko la korpon per la piedo kaj penis eltiri ĝin el la jurta, sed la putraj membroj deŝiriĝis. Tiam ŝi elektis el la amaso da ligno du dikajn branĉojn kaj puŝis per ili la korpon, kiel balaaĵon. Ŝi aliris al la fajrujo, sidiĝis sur la cindro kaj varmigis la genuojn.
— Fluo!... Gregorio!... Malbenitaj putruloj, ĉu vi ne leviĝos por elĵeti vian patron?... Helpu, mi ne povos fari ĝin... ĉu ĝi estas mia devo?...
Neniu respondis. La obstina virino kovris sian nazon kaj buŝon per tuko, kaptis la mortinton per ambaŭ manoj kaj komencis ruli ĝin trans la altan sojlon. Ĝi ne estis facila, la mola korpo glitis el ŝiaj manoj kaj alkroĉiĝis al la fosto.
— Nun mi certe infektiĝos — pensis ŝi, sentante sur sia brusto la malsekan tuŝeton de l’ mortinto. La malvarma aero, lumigita de la luno, ĉirkaŭis ŝin, kiel glacia akvofalo. Ŝi pene finis la malfacilan taskon, rapide fermis la pordon kaj revenis al la fajrujo. Ŝi tremis de ekscito kaj malvarmo, kiel tremolo skuata de ventego.
— Mi devas min lavi, alie mi mortos de la sola odoro...
Ŝi fluidigis glacion en la kaldrono kaj lavis sin. Poste ŝi serĉis manĝaĵon en ĉiuj anguloj de l’ jurta. La infano plende ploris. Ŝi rigardis la vestojn de Anka, elektis pli bonajn kaj vestis sin. En la ĉifonoj de Fluo ŝi trovis tranĉilon kaj prenis ĝin. Ĉe Gregorio ŝi staris momenton meditante, sed ne lin tuŝis. Ŝi revenis al la fajro, kiu preskaŭ estingiĝis kaj malforte briletis. La etulo ploris. La spirado de la dormantoj sonis en la anguloj de l’ jurta; ŝajnis al Mergenj, ke ŝi aŭdas paŝadon. Ŝi malfermis la pordon kaj aŭskultis, sed aŭdis nenion. La luno kaj neĝo brilis en mallaŭto. Post ŝi ploris la etulo, kaj ĉe ŝiaj piedoj kuŝis la abomena korpo de Salban. Ŝi revenis al la fajrujo kaj ekbruligis grandan fajron... Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas la malproksimajn jurta’jn, kie sataj homoj dormas en varmo, kie odoras vivo kaj sano.
— Mi iros! — murmuretis ŝi, — Mi iros!... Ili mortigu min...
Ŝi deŝiris de la dormanta Gregorio la jakon de Anka kaj prenis ŝian ĉapon, kiu pendis ĉe la kapkuseno sur najlo. Gregorio vekiĝis kaj levis la kapon, iliaj rigardoj renkontis unu la alian.
— Kion vi volas? — demandis li per malsonora voĉo.
— Mi volas... vian vivon, amon vian... malsaĝa viro; — ekridis ŝi.
Ŝi pendigis la tranĉilon ĉe la zono, prenis vojaĝan bastonon kaj eliris. Brue fermiĝis post ŝi la pordo. La vento ekpelis en la jurta’n flamojn kaj fumon el la fajrujo.
— Ŝi foriris?! — murmuretis Anka. Ankaŭ mi forirus! Mi ne havas fortojn...
— Ŝi proprigis al si viajn vestojn. Anka, la infano frostiĝas! Ĉu vi aŭdas, kiel ĝi ploras? — diris Gregorio.
— Mi ne havas fortojn, mi ne leviĝos, mi ne povas...
Gregorio ne insistis, sed ili ambaŭ ne povis dormi kaj senĉese aŭskultis: la etulo ploris pli kaj pli mallaŭte, pli kaj pli plende.
Mergenj iris en la arbaron sur la vojon, sur kiu Anka iam veturis kun Pjotruĉan, ĉar tie staris la plej proksima loĝejo de Jakutoj. La mallumo kaj malbona vojo ne malhelpis ŝin, Tie-ĉi ŝi naskiĝis kaj konis tre bone la ĉirkaŭaĵojn. La noktaj frostoj glaciigis la supraĵon de la degelantaj neĝoj kaj formis sur ili glatan ŝelon, kiu faciligis la iradon. Jam antaŭe Mergenj vizitis la najbarajn vilaĝojn, puŝata de nevenkebla sopiro al la mondo, kiu tiel maljuste ŝin forpelis. Iafoje ŝi sukcesis ŝteli ion, preni forgesitan veston, somere eltiri retojn el la akvo aŭ proprigi al si ŝipeton, lasitan ĉe la bordo. Ŝi estis kuraĝa kaj forta. Ŝi iris rapide, frapante la vojon per la bastono por eviti molajn, ne sufiĉe glaciiĝintajn neĝajn amasojn. Ŝi rapidis por atingi la celon, antaŭ ol la malsato kaj malvarmo ŝin senfortigos.
— Ve, mi ne povas plu iri! — pensis ŝi, kiam post unu horo ŝi komencis faleti kaj ŝiaj pensoj fariĝis malklaraj. Sed baldaŭ ŝi kuraĝiĝis, malsekigis la lipojn per neĝo kaj iris antaŭen... Ŝi aŭdis de malproksime bojadon de hundoj.
— Ankoraŭ iom... Mi ankoraŭ havas fortojn... Interese estas: ĉu ili leviĝis, aŭ ne?... Se ili leviĝis, mi malkaŝe eniros en la jurta’n... Ili faru, kion ili volas...
Malvarma ŝvito kovris ŝin, kiam ŝi pensis, kio okazos, kiam ŝi aperos subite, malbenita inter vivaj.
En la mallumo ŝi vidis malklare la jurta’jn, kovritajn de la neĝo. Ĉiuj dormis tie: oni vidis nek lumon en la fenestroj, nek fumon super la kamentuboj. Ĉe la jurta staris pli malgrandaj konstruaĵoj: la staloj por la bovinoj kaj la provizejoj. Mergenj ŝanceliĝis. La hundoj ĵetis sin al ŝi bojante, sed ŝi jakute ilin vokis, ili trankviliĝis kaj komencis svingi la vostojn, atendante de ŝi donacon. La Jakutino, kiel ombro, pasis preter la domo kun la hundoj kaj malfermis mallaŭte la pordon de l’ stalo. La varma aero kaj la akra, tiel agrabla por ĉiu Jakuto odoro de la brutaro, ĉirkaŭis ŝin. Senbrue ŝi enrampis kaj fermis post si la pordon. Momenton ŝi staris senmova aŭskultante. Iu dormis en la stalo. Kune kun la ronkado kaj remaĉado de l’ bovinoj ŝi aŭdis la regulan homan spiradon. Ebria pro dezirego, ŝi etendis la manojn kaj iris antaŭen. Ŝi tuj trovis la varman kaj moviĝeman dorson de bovino. Ŝi genufleksis kaj per tremantaj manoj komencis serĉi la mamojn. Ili estis plenaj de lakto. Ŝi kliniĝis al la ventro de l’ besto, ĉirkaŭis ĝin per la brakoj kaj komencis avide suĉi... Ŝia korpo ektremis pro dolĉa ĝuo... Ŝi sentis, ke ŝia propra brusto, tiel longe malplena, varmiĝas kaj pleniĝas.
— Kiu estas tie?... Kiu estas tie-ĉi? — kriis post ŝi timigita virina voĉo, kiam ŝi mallaŭte kaj singarde rampis reen al la pordo.
Ŝi foriris ĝustatempe, ĉar fumo kaj fajreroj jam supreniris el la kamentubo kaj voĉoj jam murmuretis en la jurta. Ŝi kuris feliĉa kaj gaja, aŭskultante, ĉu la hundoj bojas post ŝi, aŭ ne?
Kiam frue matene ŝi revenis hejmen, la lepruloj kuniĝintaj ĉe la fajro renkontis ŝin per ĝoja eksplodo.
— Vi revenis, Mergenj, kaj kion vi alportis?
Ŝi levis la ŝultrojn, deĵetis la vestojn, kovritajn de neĝo, kaj prenis la plorantan infanon el la manoj de Anka.
— Mi nenion trovis... Morgaŭ...
Sed ankaŭ en la sekvinta tago ŝi trovis nenion: ŝi revenis malfrue kun pafvundo en la piedo.
Ili demandis ŝin pri nenio; malgaja kaj silenta ŝi bandaĝis la vundon, petante nenies helpon. Nokte ŝi deliris. Ŝiaj ĝemoj fariĝis nun sovaĝa kanto, kun kiu subite kuniĝis la blekoj de la lupoj, disŝirantaj ekstere la korpon de Salban. La terura ĥoro jam ne silentiĝis, ĝi fariĝis nur pli aŭ malpli laŭta... Malbenoj, senhontaj vortoj sonis en la angulo de Mergenj, miksitaj kun hundaj, brutaj kaj ĉevalaj blekoj... La malsanuloj ne kredis plu, ke ĝi estas virinaj ĝemoj... En la mallumo aperis antaŭ ili teruraj fantomoj: la dioj de l’ pesto kaj malfeliĉo...
— Ili venis, ili venis... moki nian mizeron!...
Kutujaĥsit ankaŭ ne povis deteni sin kaj komencis kriegi... Gregorio kaj Anka sentis, ke spasmo premas ilian gorĝon... Fluo sidiĝis sur la lito kaj ekbojis... Subite li larĝe malfermis la okulojn kaj tute konscia ekkriis ĝoje:
— Viando!? Kie vi prenis ĝin, Mergenj?
Lia voĉo vekis la aliajn, forpelis la fantomojn; kiel aro da rabistoj la malfeliĉuloj elsaltis el la litoj kaj rampis al Mergenj, sidanta ĉe la fajrujo. Ŝi turnis al ili la makulitan vizaĝon de sango kaj minace montris la dentojn... Ŝi tenis en la mano infanan brakon... Teruritaj ĉiuj reiris kaj falis sur la litojn.
La ekskursoj de Mergenj ne restis sen sekvoj. Post kelke da tagoj ili ekaŭdis vokon post la pordo kaj rampis al la sojlo.
— Ne aliru, ne aliru!... — kriis al ili Jakuto, kiam ili malfermis la pordon por iri eksteren. Li baris al ili la vojon per ponardego.
— Mi alveturigis por vi manĝaĵon. Ĝi devas sufiĉi ĝis la printempo. La komunumo mem malsatas. Jen estas retoj por Fluo. Vi mem devas labori somere kaj kolekti provizojn...
— Vi ĉiam donas malnovajn retojn... — ĝemis Fluo...
— Ni donas pro kompato, senpage! Vi prenu ilin tiajn, kiaj ili estas! Kanajlo Mergenj ne kuraĝu vagi en niaj vilaĝoj... ni ŝin mortigos. La leĝo ne permesas disporti la infekton en la lando...
— Ni ne ellasos ŝin... Ŝi estas malsana, vundita... — kriis la aro da ĝojiĝintaj mizeruloj.
— Aŭskultu... Ne foriru ankoraŭ... — komencis Anka per malforta voĉo. — Diru, ke mi plendas, ke Pjotruĉan trompis min... Ne, li ne... trompis, li pro eraro prenis miajn bovinojn... Li redonu...
— Parolu pli laŭte! — de malproksime kriis la veninto.
— Mi ne povas!... Venu pli proksime, mi estas sana!...
— Ĝi estas vi, Anka! Malfeliĉa, kion vi faris?...
— Ĝi jam ne estas ŝanĝebla... Diru al la princo, ke li ordonu redoni miajn bovinojn kaj mian havon...
— Li ordonu... alie ni mem venos...
— Vi ne kuraĝu... Ni rostos vin vivajn. Ni ŝlosos vin en jurta kaj bruligos... Malnobluloj!... — kriis la Jakuto.
— Ni ĉiujn vin venenos... — furioze respondis Mergenj el la domo; ŝi ne kuraĝis iri eksteren.
— Ĉu ŝi freneziĝis?! — demandis la veninto per jam pli trankvila voĉo... — Vi pensas, ke ni ne kompatas vin, sed kion ni povas fari, ni mem suferas malsaton kaj mizeron... La suno paliĝas antaŭ miaj okuloj, kiam mi vin rigardas... Mi diros al la princo, ke vi petas pri la bovino, kredeble li konsentos, sed, pro Dio, vi restu ĉi-tie...
— Iru, Dio vin benu! Vi estu feliĉaj, vi vivu, sed ne forgesu pri ni, la plej mizeraj el la mizeruloj! — kriis post li la lepruloj.
Ne longe daŭras ĉi-tie la printempo, somero kaj aŭtuno, ili do rapide forkuras. La printempo precipe estas laŭtega, plena de bruo de la riveroj, de pepado de la transflugantaj birdoj, de sonĝigaj blovoj de l’ suda vento. La kvazaŭ ebria tero, senĉese ĝoje krianta kaj tremanta de volupto, rapidas deĵeti de si la neĝan kovrilon: tuj aperas la ŝvelaj brustoj de la montetoj, la krutaj bordoj de la lagoj, la insuloj kaj promontoroj, la arbaroj ankoraŭ nigraj, sed jam plenaj de rezina odoro kaj de varma malsekeco. Tie-ĉi kaj tie brilas la bluaj pupiloj de la liberiĝinta akvo. Aroj da flugilaj gastoj, jen la grandaj cignoj, blankaj kiel la neĝo, jen la skolopoj etaj, kiel muŝoj, falas sur la marĉojn, banas sin en la akvoj, bruas en la maljunaj kanejoj. La ridado, fajfado kaj pepado ne silentiĝas. Kaj ĉi-tiu rivero da vivo ne ripozas, ne dormas, sed frenezas, amas, festenas en la varmegaj radioj de l’ suno, kiu tute ne subiras. Oni povus pensi, ke ĉiujn limigas la glaciaj lagoj, kiuj dormas ankoraŭ malvivaj, kvankam la ĉirkaŭprenanta ilin tero jam vekiĝis. Ĉiuj rapidas vivi, ĉar ili timas, ke eble revenos la severa vintro, kiu ĵus foriris. Fine vekiĝas ankaŭ la lagoj. En ili kolektiĝis jam sufiĉe da akvo, ilia glacia ŝildo ekŝanceliĝis kaj leviĝis, kaj la ondoj senĉese batas kaj rompas ĝin. La fiŝoj gaje saltas inter la glacioj. Ofte, kiam post varmega tago la ĉielruĝo brilas sur la nigraj akvoj, oni vidas en la vespera lumo vicojn da grandegaj ezokoj, kiuj, malferminte la buŝegojn, restas senmovaj por spiri la bonodoran vivigan aeron per la brankoj, lacaj de la vintra ŝlima malbonodoro de la profundegaĵoj! Tage la ludado de la fiŝoj senĉese aperigas rondojn sur la akvo.
Sur la bordo de l’ lago Fluo gudris ŝipeton. Li ŝutis sur la fendojn pistitan larikan rezinon kaj enpremis ĝin per varmegigita fero. Facila venteto disportis malproksimen la dolĉan odoron. Ĉe la fajro Biterĥaj sidis kun krono da flavaj nordaj anemoj sur la kapo. Ĝi estis ŝia sola vesto. Ŝi apogis la kubutojn sur la genuoj, tenis la kapon sur la manplatoj kaj aŭskultis atente la malgajan, mallaŭtan kanteton de l’ fiŝkaptisto, kiu kuniĝis kun la potenca printempa ĥoro de la lagoj kaj arbaroj:
Pale brilas nova luno,
Ĉe palaco belulino
Staras en orita vesto,
Sen l’ amato l’ amatino!
Ho, vi ploras! Malaperis
La amato, via koro,
En la tombon vi vin kaŝu,
Aŭ tuj vendu por la oro...
— En kia lingvo vi kantas, Fluo?
— Ĝi plaĉas al vi? Ĝi estas alilanda kanteto, el la gubernia urbo. Ho, ho!... Kiom da mirindaĵoj oni vidas tie. Preĝejojn, domojn, homojn... Mi ofte estis tie!... Vi ne pensu, ke mi ĉiam estis tia, kian vi vidas min nun... Tute ne! Ankaŭ min la virinoj amis!...
— Bela estas la voĉo de l’ kanteto... Traduku ĝin, Fluo.
La fiŝkaptisto pacience tradukis la enhavon de l’ kanteto.
— Kion ŝi vendos, Fluo?
— Sin mem... Kion ŝi povus vendi!
— Kaj ili manĝos ŝin, kiel Mergenj sian etulon?
Fluo ekridis.
— Vi estas malsaĝa. Kiam vi fariĝos plenaĝa, vi sciiĝos.
— Kiamaniere mi sciiĝos, se mi ne eliros el ĉi-tie?
— Vi estas prava. Vi ne eliros. Neniu eliros!
La fiŝkaptisto kaj la infano nevole ekrigardis la malproksiman bordon de l’ lago, kie apenaŭ videbla fumo pendis super la arbaro.
— Vi havas ankoraŭ tempon, Biterĥaj... Eble Dio sendos al vi iun ne tute malsanan, kiel Gregorio... Nun helpu al mi treni la ŝipeton en la akvon, ni veturos meti retojn.
Pale brilas nova luno...
li ekkantis, sed tuj eksilentis.
— Psst!... Ni ne bruu... Sidiĝu ĉi-tie malantaŭe kaj ne moviĝu, ne moviĝu... Vi min dronigos.
La akrepinta ŝipeto rapidis facile, kiel hirundo, sur la nigra akvo al la mezo de la lago, al la glacioj. Tie Fluo turnis la ŝipeton kaj komencis elĵeti la retojn, kiuj kuŝis volvitaj sur ĝia fundo. Biterĥaj klinis la kapon al la rando kaj observis scivole kiel ŝanceliĝas ŝia figuro en la akva spegulo de la lago, kiel tremas sur ŝia kapo la flavaj anemonoj. Fluo havis tre ruzan planon; ĉar la fiŝoj varmiĝis ĉe la bordo, li intencis bari al ili la vojon al la profundaĵo kaj poste subite ektimigi ilin; li estis certa, ke ili forkuros blinde kaj ne evitos la embuskon. Li plene sukcesis. Kiam ili bruis, kantis kaj plaŭdis en la barita loko, ili vidis de malproksime, kiel la betulaj naĝiloj de la reto subakviĝas kaj dronas, kiel malklariĝas la akvo. La akiro estis ekstreme riĉa. Baldaŭ la ŝipeto ektremis pro la batoj de la vostoj de l’ grandegaj ezokoj, eltiritaj el la akvo. La monstroj larĝe malfermis la buŝegojn, penante ion ekmordi antaŭ la morto. Sed Biterĥaj tute ne intencis meti tien la fingron. La plataj, arĝentoskvamaj fiŝoj kun la bierkoloraj okuloj saltis furioze en la ŝipeto, kiel arĝentaj moneroj, skuataj en kribrilo. Unu ezokon Fluo pli longe tenis en la mano.
— Rigardu Biterĥaj... Ĝi estas, kiel ni... De tiu-ĉi fiŝo devenas nia malsano... — diris li kaj donis al la knabineto fiŝon kovritan de cikatroj, vunditan, kun ŝvelinta, kapo, kiel ĉe la lepruloj. La fiŝo malforte baraktis en la mano de l’ infano kaj minace rigardis ŝin per siaj koleraj, malklaraj okuloj...
— Mi ellasos ĝin, Fluo... Mi ĝin kompatas...
— Ne ellasu, ne ellasu!... Ni devas porti ĝin sur la bordon kaj enterigi...
— Domaĝe estas... — murmuretis Biterĥaj.
— Jes, jes... ĝi pereigis nin. Kiam iu manĝas tian fiŝon, li malsaniĝas. Li ne scias, kion li manĝis, ĉar ankaŭ ili havas en la komenco nur malgrandajn makulojn. Oni devas enterigi ĝin, enterigi vivan, por ke eĉ unu guto da sango ne falu teren — ne venenu floron aŭ beron. Eĉ el la tombo la veneno povas elrampi, la musoj elfosos ĝin, la birdoj disportos... Plej bone estus ĝin bruligi, sed la fajro ne amas la malpuraĵojn, venĝos sin...
Babilante tiamaniere ili veturis al la bordo. La luno miksis sian arĝenton kun la purpuro de l’ ĉielruĝo kaj lumigis al ili la vojon. Dekstre kaj maldekstre la lago kuŝis malluma, senmova. La randoj de l’ ruĝaj glacioj brilis sur ĝi kaj malproksime la blua tajga aperis kvazaŭ tra nebulo. Kiam ili supreniris la monteton, kie la jurta staris, tra la arbetaĵoj kaj arbaroj ilin rigardis miloj da similaj brilaj lagoj, sangkoloraj pro la ĉielruĝo, arĝentaj pro la luno kaj glacioj. La fiŝkaptintoj aliris al la pordo de l’ jurta, kie granda fajro brulis. Iliaj manoj estis plenaj de akiro, iliaj vizaĝoj estis gajaj kaj ĝojaj. Ĉe la sojlo renkontis ilin Mergenj, kiu eliris voki ilin por la vespermanĝo.
— Jen la akiro!
Ĉiuj ĉirkaŭis ilin kaj rigardis la fiŝojn.
— Ŝajnas, ke la jaro estos bona — diris Fluo.
— Kion vi pensas pri ĝi, Gregorio: se ni barus la rivereton? Ni povus kapti kaj fumaĵi fiŝojn por la tuta vintro...
— La ostoj doloras min... La akvo estas malvarma... — rediris la Jakuto post longa pripensado.
— Oni ja ne bezonas eniri profunde en la akvon... Baro jam estis tie, eĉ restis unu stango...
— Mi falos... Miaj manoj malfortiĝis, kiel ĉe infano... Profunde estas tie, kaj mi ne scias naĝi...
— Li estas prava... — diris Anka.
— Kaj mi?! Miaj piedoj estas ankoraŭ pli malbonaj, tamen vi postulas, ke mi iru. Se oni agus ĉiam tiamaniere, oni putriĝus viva... Oni putriĝus, antaŭ ol la karno defalos...
— Kial tiom diskutadi! Li iros, li devas iri... Ĝi estas laboro por la viroj, kaj se vi iras, li ankaŭ devas iri — kriis kolere Mergenj. — Alie ni ne donos al Anka eĉ unu peceton da manĝaĵo. Ŝi estas sana, ŝi venis ĉi-tien memvole. La nutraĵon la komunumo sendas por la malsanuloj, ni ne donos nian propraĵon.
Gregorio sidis konsternita.
— Mi mem iros! — diris nekuraĝe Anka.
— Iru, iru, ĉirkaŭe tie estas densa arbetaro... — ridis Mergenj.
— Eble ankaŭ vi iros, Mergenj? — demandis naive Fluo. — Laboro sufiĉos por ĉiuj... tranĉi vergaĵon, porti stangojn kaj bastonojn, dispecigi branĉetojn. Ankaŭ Biterĥajon ni prenos kun ni, por ke ŝi bruligu fajron. Sed vi devas prepari por ŝi ĉemizeton, por ke la kuloj ne piku ŝin tro dolore...
— Bela plano! — murmuris Mergenj. — Sed kiu restos hejme flegi Kutujaĥsit’on!?
— Mi bezonas neniun... — ekĝemis la maljunulino. — Pli bone estos, se vi kolektos nutraĵon... Vi preparu matene iom da manĝaĵo kaj lasu al mi... Starigu proksime de mi akvon... Kaj iru!...
— Vi do iros? Vi estas forta! — diris flate Fluo al Mergenj.
— Mi pripensos! — respondis la virino enpensiĝinta kaj malgaja.
En la sekvinta tago ĉe la matenmanĝo ŝi diris kun delikata rideto:
— Jen kion ni faros: vi Fluo kun Anka kaj Biterĥaj iros bari la rivereton, mi kun Gregorio detranĉos vergaĵon, alportos en la jurta’n kaj komencos plekti korbojn fiŝkaptilajn. Ni ja ne posedas ilin; kiamaniere ni kaptos fiŝojn?...
— Vi estas prava. Sed ni povas plekti vespere. Por du viroj bagatelo estas fari du korbojn.
Gregorio ankaŭ insistis, ke li iros al la rivereto.
— Mi preparos lignajn najlojn, se mi ne povos stari sur la ponteto.
Mergenj nenion diris; ŝi ĵetis la kuleron kaj iris en la angulon. Ŝi ne iris kun ili kaj neniu kuraĝis plu ŝin inviti.
— Ĉu vi vidis? Li timis! — murmuretis Fluo kun rideto, palpebrumis kaj montris Gregorion, kiu iris antaŭe kun hakilo sur la ŝultro.
— Li timis!... Mi vin certigas!... Ho, li scias, ke por la virinoj mi estas vera Tataro...
— Sensencaĵo! — ridis Anka, ruĝiĝinta kaj feliĉa.
Ili iris tra marĉoj, tra vergaĵoj ankoraŭ senfoliaj, sed jam kovritaj de arĝentaj floroj. Biterĥaj iris malantaŭe kaj kantis kiel birdeto; ĉe ĉiu marĉaĵo ŝi rigardis sin en la akvo por revidi la malpuran ĉifonon, kiun Anka donis al ŝi anstataŭ ĉemizo. La anasoj, kiuj jam kuniĝis pare, flugis de iliaj piedoj; la blankaj, jam griziĝantaj perdrikoj leviĝis kun krio de la arbetoj, kie ili manĝis la junajn burĝonojn, kaj sidiĝis sur la suproj de l’ altaj larikoj: La varma vento blovis iliajn vizaĝojn, pelis sur la ĉielo blankajn nubojn, skuis la arbojn kaj forpelis la kulojn. La flaviĝintaj, maljunaj kanejoj murmuretis sub ĝia blovo, kvazaŭ plendante, ke ili ne povas fariĝi ree verdaj, ke baldaŭ ilin sufokos la junaj, de malsupre kreskantaj generacioj.
Pala kaj travidebla verdaĵo, kiel nebulo, ora de la suno, ĉirkaŭis la arbetojn kaj arbojn, pendis super la tero, rebrilis kun la ĉiela bluaĵo en la pura rivero, kiu rapidis en sia kurba kuŝujo el lago en lagon.
La lepruloj haltis ĉe la bordo, kie dika, nigra stango elstaris el la akvo, tremis pro la fluo kaj strange rebrilis en la travidebla profundegaĵo. La amase naĝantaj fiŝoj zorge evitis ĝin kaj tuj forkuris, kiam ĝia ombro falis sur iliajn dorsojn.
— Tie-ĉi ni baros, tie-ĉi estas malplej larĝe kaj malplej profunde.
Biterĥaj ekbruligis la fajron, la viroj dehakis arbojn kaj trenis ilin al la bordo. Ili konstruis malgrandan floseton kaj enbatis la unuan stangon. Poste ili metis sur la stangon ponteton kaj enbatis la duan; tiamaniere paŝo post paŝo ili celis al la mezo de l’ rivero. Anka rigardis kun timo, kiel la malfortaj pontetoj balanciĝas sub ili, kiel la fluo elŝiras el iliaj manoj la trabojn kaj turnas ilin, kiel ĝi minacas ĉiumomente deĵeti en la akvon la homojn kaj ilian konstruaĵon. La malfortaj nigraj trabaĵoj rebrilis en la travidebla akvo, kiel aranea reto, sur kiu rampis mallertaj, duonenudaj homaj figuroj.
— Pro Dio!... vi ne falu en akvon! — murmuretis Anka.
— Ne babilu! Ne timigu nin!... Ni pene staras! — ŝercis Fluo, batante fortege novan stangon per la hakilo. Gregorio tenis ĝin per ambaŭ manoj. La rivero siblis pro doloro kaj pasis preter la baro.
Ĝis la vespero ili atingis apenaŭ la mezon de l’ rivero. Ili revenis lacaj hejmen. Sed jam de malproksime ili rimarkis, ke fumo ne leviĝas el la kamentubo, ke ne estas lumo en la fenestroj.
— Eĉ vespermanĝon ŝi ne kuiris por ni, la malbenita hommanĝantino! — koleris Fluo.
En la malluma jurta estis tute mallaŭte. Kutujaĥsit vekiĝis, kiam ili jam estis ekbruligintaj la fajron.
— Mi ekdormis de malsato... — senkulpigis sin la maljunulino. — Mergenj prenis la manĝaĵon. Ŝi prenis ankaŭ nian plej bonan kaldronon, hakilon, tranĉilon, ŝi ligis ĉion kune kaj foriris. Mi demandis ŝin, kien ŝi iras kaj kiam ŝi revenos. Ŝi respondis nenion... nenion, kvazaŭ mi estus hundo, ne homo... Mi parolas al ŝi... kaj ŝi prenis nian plej bonan kaldronon, tranĉilon, hakilon... ripetis la malĝojiĝinta Kutujaĥsit.
— Ŝi prenis la tranĉilon, hakilon, kaldronon — balbutis Fluo, serĉante en la anguloj de l’ jurta. — Ŝi prenis ankaŭ mian reton, la plej bonan reton... Oni devas gardi la ŝipeton, por ke ŝi ne ŝtelu ĝin...
Li elsaltis el la jurta, kaj post li la aliaj.
— La pesto ŝin!... Ŝi ŝtelis! Ŝi lasis nin, kvazaŭ sen manoj. Kion ni faros sen ŝipeto... — kriis Fluo. — Morgaŭ ni ne havos plu manĝaĵon.
Li volis tuj konstrui floson kaj veturi por repreni la retojn, metitajn en la lago, sed Gregorio detenis lin.
— Sendube ŝi jam ŝtelis ilin! Vane estos! Vi ja vidas, ke ŝi estas diablino... La pesto ŝin!...
— Eble pli bone estas por ni, ke ŝi foriris... Pli trankvile estos... Eble oni sendos al ni la bovinojn... Kompatema Dio ne forlasos nin! — konsolis ilin Anka.
— Nenion oni sendos al ni... Sen retoj... sen ŝipeto kion ni faros, malfeliĉuloj?! — plendis Fluo.
— Pli bone estos, pli trankvile ol antaŭe... Dio helpos nin, morgaŭ ni trabaros la rivereton... — ripetis Anka.
— Baldaŭ la kuloj aperos, kaj ni ne havas provizojn!
— Ŝi prenis la plej bonan kaldronon hakilon, tranĉilon, ŝi ligis ĉion kune... Mi diras al ŝi: restu — rakontis dekafoje Kutujaĥsit.
Biterĥaj serĉis en ĉiuj anguloj, kiel muso. Eble Mergenj, pensis la knabino, lasis la ŝtelitan ĉemizon.
Nokte, kiam la suno ne varmigas, kaj la nuboj sur la ĉielo ne malhelpas la vaporiĝon, la elspiraĵo de la lagoj, tuŝinte la lastajn glaciojn, falas sur la landon, densiĝas kaj kovras la ĉirkaŭaĵon per neĝa nebulo. Ĝia bukloriĉa supraĵo similas vilan ŝafidfelon. Tra la blanka kovrilo briletas la mallumaj makuloj de l’ montetoj, promontoroj, kaj terkoloj. La nigraj pintoj de l’ arboj elstaras super la nebulo, kiel strangaj aeraj insuloj. Ĉio estas blanka kaj mallaŭta, kiel vintre, sed samtempe varma kaj moviĝema. Jen duone degelinta glacio perdas la egalpezon kaj falas en la akvon; ĝia rando disŝiras la nebulon, kaj la arĝentenigraj ondoj de la lago ekbrilas tra la fendo. Jen vico da anasoj brue kaj gaje naĝas, serĉante nutraĵon; neniu danĝero minacas ilin sub la nebula kovrilo. Mallaŭte estas en la aero. La agloj, vulturoj kaj mevoj dormetas en siaj kaŝejoj, kovritaj de la perla roso. Sur la pala ĉielo la steloj pale briletas. La ĉielruĝo aperas kaj komencas kolorigi la nebulojn; ĝi grandiĝas, fariĝas pli potenca, disvastiĝas pli kaj pli malproksime, la fajra brilo kovras la tutan horizonton. Fine de tie, kie la leviĝanta suno sin kaŝas, elsaltas grandega ora radio. La steloj estingiĝas. Facila venteto pelas la nebulon. Al la unua radio aliĝas dua, tria... tutaj garboj da rapidaj, oraj, blindigantaj radioj. La nebuloj maldensiĝas, brilas la lagoj, iliaj verdaj bordoj gaje ridetas. La birdaj ĥoroj komencas laŭte kanti. La vento dispelas la glaciojn sur la lago; ili puŝas unuj la aliajn, brilante en la suno. Kaj tiamaniere ĉiutage ĝis la glacio degelos.
Ordinare la loĝantoj de l’ jurta ne eliradis eksteren dum nebula vetero, ĉar la malseka aero duobligis iliajn dolorojn. Sed tiuĉifoje la scivolo venkis kaj Fluo iris antaŭ la leviĝo de l’ suno por rigardi la fiŝkaptilan korbon, kiun li metis hieraŭ. Biterĥaj, kiel ordinare, sekvis lin. Ankoraŭ ne tute vekiĝinte kaj parolante malmulte ili rampis en la nebuloj laŭ la malnovaj postesignoj. Malfortaj voĉoj de la vekiĝanta tago flugis al ili de la lagoj kaj de la tajga.
— Mia Fluo, se ni kaptos tiom da fiŝoj, ke ni ne povos porti ilin? Kion ni faros? — murmuretis mallaŭte Biterĥaj, tremante pro malvarmo.
— Ne diru ĝin! Neniu fiŝkaptisto ĝin dirus!... Ne timu; nenion ni restigos, se Dio donos al ni riĉan akiron.
— Terura estas la nebulo... Ŝajnas ĉiam, ke iu tie staras... Fluo, efektive iu staras... Mia arĝenta, mia bona, donu la manon, donu almenaŭ unu fingron... Mi timas...
Fluo bonkore etendis malantaŭe la manon kaj donis al ŝi unu fingron; ili povis paŝi nur unu post la alia, ĉar la vojeto estis mallarĝa.
— Fluo, ĉu neniu tie staras?
— Neniu.
— Sed iu iras... Ĉu vi aŭdas la krakadon? Ho Dio, kiel li ridas... Certe li estas la diablo mem!
— Silentu, ĝi estas kolimbo, kiu ridegas!
Ili estis jam proksime de la rivereto. La unutona bruo de la akvo sciigis ilin pri ĝi. Subite Fluo haltis kaj atente aŭskultis. Biterĥaj kvazaŭ algluiĝis al lia piedo...
— Nun ĉu vi aŭdas?
— Efektive iu iras sur nia baro... La stangoj krakas en la pontetoj... — murmuretis li.
La knabino genufleksis pro teruro. La Jakuto atente rigardis la blankajn vaporaĵojn. Post momento li komencis rekoni la mallumajn konturojn de l’ arboj, kliniĝintaj super la blanka profundegaĵo.
— La rivereto! — diris li.
La nebulo tie-ĉi senĉese tremis, iris antaŭen kaj malantaŭen, leviĝis aŭ falis ĉifita en la rivereton. Nun Fluo jam povis vidi la stangojn de l’ baro, la ponteton, kaj sur ĝi malluman, grandan, malklaran figuron, kliniĝantan al la akvo... Samtempe li aŭdis plaŭdon, krakon kaj laŭtan ĝemon.
— Urso! — murmuretis la terurita Jakuto. Biterĥaj ektremis.
— Silentu! Ne kriu!... Ĝi manĝos nin ambaŭ.
En la komenco ili rampis malrapide kaj singarde, poste ili kuris, kiel sago.
— Ni rapidu, ĝis la nebulo malaperos... Kuru Biterĥaj!... — kriis li al la knabino.
— Urso — balbutis li, ĵetante sin en la jurtan. — Lerte ni forkuris!... Mi ne sciis, ke mi havas ankoraŭ tiel bonajn piedojn!...
Kie estas la urso?
— Ĝi ŝtelas fiŝojn el nia korbo. Ĝi staras granda, kiel nubo, kaj mastrumas sur la ponteto... Se ĝi renversos la stangojn, kion ni faros?
— Ĝi estas indiferenta! Nun, kiam ĝi trovis la baron... Vana estis nia laboro! — plendis Fluo.
— Vana estis nia laboro!... — ripetis malgaje Anka kaj Kutujaĥsit.
— Nun ĝi staros garde sur la baro... Eble ĝi venos eĉ en la provizejon! Nun ili estas malsataj, ne estas beroj kaj radikoj... la junaj anasidoj, perdrikidoj kaj leporidoj estas ankoraŭ malgrandaj... Kiam ĝi trovis niajn fiŝojn, ĝi ilin ne lasos plu...
Timigitaj ili sidis en la jurta, bruligante fajron. Biterĥaj ofte iris antaŭ la sojlon kaj revenis, ĝoje murmuretante:
— Ĝi ne iras, mi aŭdas nenion...
— Eble ĝi manĝis Mergenj’on... — ĝemis Kutujaĥsit. — Facile estas por urso manĝi izolan virinon...
— Kial ŝi forkuris?! — indignis Fluo. — Tamen estas domaĝe, ĉar ŝi estis bona laborantino.
— Kion ĝi faros al ŝi? Nokte ŝi bruligas fajron, tage ĝi ne venos. Mergenj havas la ŝipeton, retojn... ĝi estas tute alia afero...
— Se ni havus ŝipeton, ni ankaŭ povus veturi tien, rigardi de malproksime.. Kvankam ĝi naĝas, tamen oni povas forkuri. Gregorio, ni faru tunguzan ŝipeton el betula ŝelo!
— Kie vi trovos tiom da ŝelo?... Pli bone estus, se Anka irus al la princo por ĉion rakonti... Ŝi povus sciiĝi ankaŭ pri la bovinoj. Oni ja ne mortigos ŝin... kaj tie-ĉi ni ĉiuj pereos...
Anka silentis timigita kaj malgaja.
En la sekvinta tago la malsato komencis forte turmenti ilin; malgraŭ la timo Fluo kaj Gregorio iris serĉi nutraĵon.
— Jen kie lokis sin la hommanĝantino... sur la insulo — diris Fluo, montrante la Grandan lagon.
Gregorio ne tuj respondis; li rigardis longe kaj atente la verdan arbaran kronon; kiu kuŝis izola sur la bluaj akvaj vastaĵoj, oritaj de la suno. Granda fumo pendis super la arbaj pintoj: Fluo bone divenis, ke tie estas la kaŝejo de Mergenj.
— Ŝi vidas de tie ĉion, kiel sur la manplato. Kvankam ŝi estas proksime de ni, ni ne povas ŝin atingi. Sed ne ĝoju!... Baldaŭ mi faros ŝipeton kaj reprenos miajn retojn... Mi trovos ilin kaj reprenos... — minacis Fluo.
— Jes, ĝi estas ŝia kaŝejo! — konsentis Gregorio. — Ŝi bone ĝin elektis, la kuloj ne turmentos ŝin. Ŝi restu tie! Ni ricevos la bovinojn... Anka iros. Ŝi nepre devas iri. Ni falĉos la herbejon... Ĉu ne pli bone ni vivas nun, pace kaj trankvile? Antaŭe ni ĉiam devis timi... Mi ne amas la malpacon de l’ virinoj... Ŝi restu sur la insulo!
Ili revenis kun bona akiro; ili trovis kelke da anasaj nestoj: la ovoj enhavis jam embriojn, sed ĉu tio-ĉi ne estas manĝaĵo?
Kuraĝiĝintaj ili iris en la sekvinta tago al la baro. Fluo senĉese kriis kaj tamburis sur malnova pato; Gregorio ankaŭ kriis kaj svingis brulantan torĉon. Fluo antaŭiris; ĉiufoje, kiam li rerigardis la kunulon, Gregorio turnis flanken la okulojn kaj kaŝis la paliĝintan vizaĝon.
— Konfesu, vi forlasos min, kiam ĝi elsaltos? — demandis fine Fluo.
— Ĝi estas ebla — konfesis Gregorio. — Mia koro batas pro timo.
— La urso manĝos min, ĉar mi ne povas rapide kuri, miaj piedoj ne taŭgas plu por tio-ĉi. Ni ne iru tien, ni ekbruligu la arbaron...
Ili provis ĝin fari, sed la malsekaj herboj ne bruliĝis.
— Estu la volo de Dio; — kuraĝe decidis Fluo, svingis la manon kaj bruante iris antaŭen.
Ĉe la rivereto estis tute trankvile. La suno oris la verdetan, rapide fluantan akvon; la salikoj kaj la malgrandegulaj alnoj rebrilis en ĝi, kliniĝante de la bordoj; la nigra reto de l’ pontetoj ĵetis de supre moviĝemajn ombrojn, kaj la ŝaŭmo de la fluo ĉirkaŭis la stangojn.
La Jakutoj atente aŭskultis, ĉu ie bruas, poste ili ekbruligis fajron. Ili tuj rimarkis, ke la baro estas detruita, ke la korbo malaperis.
— La malbenita hommanĝantino! Rigardu, ŝi ĉion tratranĉis!... Kion ŝi volas?! — kriis Fluo, kiu aliris la unua al la pontetoj.
— Kial vi diris, ke ĝi estas urso?! Kion vi babilis?... Pro vi ni ĉiuj malsatis! — koleris Gregorio.
Fluo gratis sin post la orelo.
— Ĝi estis nigra... Mi neniam plu iros en la nebulo! — murmuretis li. — Jen estas la korbo! Ĝi kroĉiĝis al la kanoj... La hommanĝantino ĵetis ĝin trans la baron... Ŝi eĉ ne prenis la fiŝojn... Ili putriĝas en la korbo... La inferanino! Kion ŝi volas? Sed ŝi ne povis rompi la baron. Ŝi eltiris nur unu stangon... Mi ektimigis ŝin!...
— Sendube! — mokis lin Gregorio. — Vi ĵetus ŝin en la akvon, kiel ŝi nian korbon, vi ne kompatus ŝin...
— Kiu povas scii! Eble mi pripensus... Ĉevalo virino! En ĉiu okazo mi starus sur la bordo kaj krius!... — konfesis Fluo, kiu ree fariĝis gaja.
Ili eltiris la korbon el la akvo kaj rebonigis la baron. Poste ili kuŝiĝis ĉe la fajro, atendante akiron.
— La virinoj similas la vortojn de enigmo! — ĝemis Fluo. — Neniu scias, kion ili volas, Sed ne pro mi ŝi venĝas sin kaj malbonigas la baron; pri tio-ĉi mi estas certa!
Gregorio malgajiĝis.
Kiam ili kaptis kelke da fiŝoj, ili decidis, ke Fluo portos ilin hejmen kaj sendos Anka’n kun la litaĵo, ĉar Gregorio intencis stari garde ĉe la baro la tutan nokton.
La ĉielo estis malluma, kvankam la nuboj ne kovris ĝin. La paliĝinta, flavruĝa suno staris malalte super la akvoj. En ĝia malklara lumo la grizaj ondoj, mallaŭte plaŭdantaj ĉe la bordoj, brilis kiel rustiĝinta kupro. La diverstona bruo de la lagoj, kuniĝinta kun la delikata murmureto de l’ herboj kaj arboj, flugis super la dormiĝanta tero. La vento pelis la pezan kaj varman aeron. La fajro apenaŭ bruletis kaj blua fumo supreniris de ĝi. La kuloj flugis preter la fumo kaj flamo super la kapoj de Gregorio kaj Anka, kiuj sidis ĉe la fajrujo proksime unu de la alia.
— Mi nepre devos iri al la princo, al la Jakutoj; mi ĝin scias, sed mi timas... mi timas. Mi memoras... mi estis knabineto, kiam foje leprulo venis al ni kaj volis perforte eniri en la jurta’n, kaj la patro elpuŝis lin per forkego...
— Ne eniru en la jurta’n, kriu de malproksime... Eble oni donos ion al vi... Oni devas doni. Restis ja nia havo!
— Jes, ĝi restis... — ekĝemis la virino. — Nia bovino havas sendube belan idon... Senkonscienca estas Pjotruĉan...
— Por kio paroli pri la konscienco? Kiam la homoj ne vidas vin, ili ĉiam pensas, ke vi vivas pli feliĉe, ol ili...
— Gregorio, ankaŭ mi ne sciis, ke tiel malĝoje estas ĉi-tie...
— Vi do bedaŭras?
Anka silentis.
— Ne... Por kio bedaŭri, se oni ne povas ĝin ŝanĝi? Se la inferanino nur lasus nin trankvilaj... Eble Dio sendos al ni infanon... Ni edukos ĝin, ĝi nin zorgos, kiam ni maljuniĝos... Eble mi restos sana, eble niaj idoj ankaŭ kreskos sanaj... La “terura Sinjorino” estas kaprica, ŝi ofte lasas la proksimajn, kaj prenas la malproksimajn... Tiam eble ĝojaj ridoj eksonos ĉi-tie, kie nun oni aŭdas nur ĝemojn... La jurta’j pleniĝos, oni konstruos novajn domojn kaj nova gento aperos... Eĉ se ili mortus, kiel ni, ili vivus iom... La maljuneco ne estas dolĉa eĉ tie, en la mondo. La maljunuloj ĉie malsanas, la junuloj ĉie ĝuas la vivon... Mi tre dezirus havi infanojn, Gregorio.
— Por kio infanoj? Brutaron ni bezonas, sen ĝi ni ne povas vivi. La fiŝoj ne sufiĉas; por la laborado kaj ĉasado ni bezonas sanon kaj fortojn... Se mi almenaŭ pace vivus...
— Kion ŝi volas?... Kion celas la inferanino?
Anka turnis sin subite, ĉar Gregorio atente rigardis per strangaj okuloj la rivereton. En la sanga brilo de l’ subiranta suno Mergenj staris en sia ŝipeto. La fluo portis ŝin al la baro; ŝi remis per longa ilo kaj rigardis ambaŭ bordojn, kiel akcipitro. Ŝi rimarkis ilin, ekkriis, sidiĝis kaj turnis la ŝipeton. Poste ŝi rapidis al la lago. Ŝi rerigardis de malproksime kaj minacis al ili per la pugno.
— La diablino! Kion ŝi volas? — diris Gregorio. — Sed nun ŝi ne venos plu... Oni povas dormi! Ĉu vi iros hejmen, Anka, aŭ restos ĉi-tie? Nokte estos malvarme.
— Mi restos... — diris Anka post momento... — Se vi permesos, mi restos.
La fiŝkapto estis tre sukcesa. Ili kaptis precipe grandegajn, verdetajn ezokojn kun ruĝaj vostoj kaj brankoj. La tutan tagon la loĝantoj de l’ jurta purigis kaj lavis la fiŝojn, kiujn ili intencis fumaĵi. Eĉ Kutujaĥsit alrampis el la jurta; ŝi sidis ĉe la fajro kaj kun Biterĥaj vete rostis sur la karboj la grasajn ezokajn internaĵojn. Oni permesis ĝin, ĉar oni havis tro multe da ili. Vespere la virinoj kaj Gregorio portis la akiron hejmen, ĉar tie pli facile estis kaŝi la fiŝojn dum la pluvo. Fluo restis por gardi la baron.
Mergenj ne venis plu. Oni vidis ŝin nur kelke da fojoj de malproksime sur la lago, kiel punkteton.
Kelke da tagoj pasis. La kvanto da fiŝoj ne plimalgrandiĝis sed la kuloj aperis amase. Restadi sur la kota bordo de l’ rivereto estis vera turmento. Precipe en mallaŭtaj, nubaj tagoj la kuloj sufokis la fiŝkaptantojn. Ili atakis la okulojn, penetris en la nazon, ne permesis malfermi la buŝon. La korpo ŝvelis pro ilia pikado kaj kovriĝis per vundoj. La lepruloj ne staris plu garde ĉe la rivereto...
— Ŝi ne venos... Ŝi mem ne scias, kie kaŝi sin kontraŭ la kuloj... — ili diris pri Mergenj.
Ĉiutage unu el la viroj iris al la baro kaj revenis kun korbo plena de fiŝoj. Biterĥaj ĉiam atendis lin, starante sur la plata tegmento de l’ jurta.
Li venas, li venas!
Sur la dorso li havas korbon,
La korbo estas plena de fiŝoj...
kantis ŝi per sia delikata voĉo... Sed foje ŝi subite interrompis la kanton kaj enkuris en la jurtan, malfacile spirante:
— Li ne venas...
— Kion vi diras? Ni ja aŭdas liajn paŝojn sur la vojeto!
— Mergenj... — balbutis la paliĝinta knabino.
Ĉiuj ĵetis sin al la pordo. Gregorio prenis hakilon. Sed sur la vojeto krom Fluo neniu estis; li iris rapide, kolere svingis la manojn, sed sen ia dubo ĝi estis li, ne la diablino. Sed kial Biterĥaj vidis ŝin? Ĉu Mergenj sorĉe malaperis?
— Ĉu ĝi estas vi, Fluo?
— Jes! Kial vi demandas?... La malbenita virino ree eltiris unu stangon kaj dronigis la korbon... Mi ne povis ĝin trovi...
Ĉiuj malespere rigardis unuj la aliajn.
— Kaj ŝi ne timas la kulojn?
— Kompreneble ne... Ŝi havas ŝipeton, ŝi pendigas antaŭ si kaldronon, en kiu brulas fajro, kaj ŝi veturas en la fumo, kvazaŭ ŝi estus hejme... Sed ni malfeliĉuloj... La malbenita krimulino!...
La viroj tuj prenis armaĵojn kaj rapidis por kapti la korbon kaj rebonigi la baron. Ĝi ne estis facila tasko. Kvankam ili tenis en la manoj brulaĵojn kaj senĉese svingis ilin, la kuloj ilin ĉirkaŭis, kiel densa malluma nubo, kaj pikis dolore, penetrante al ilia korpo eĉ tra la vestoj. La korbon ili trovis malproksime de la baro, ĝi alkroĉiĝis en la kanejoj de l’ rivereto. Ili do devis reveni por la floso. Fine ili eltiris la korbon kaj metis ĝin en ĝustan lokon, ŝtopinte la truon en la baro. Gregorio, kiel la plej forta restis garde.
Pri la dormado oni ne povis eĉ sonĝi. Li do ekbruligis grandan kronon de fajroj malproksime de la rivereto, sidiĝis meze de ili, kuiris la vespermanĝon kaj kantetis por forpeli la enuon. Ekstere la amasoj da pikemaj insektoj zumis senĉese. La Jakuto ofte interrompis la kanton kaj aŭskultis la unutonan murmuron, kiu kuniĝis kun la bruo de l’ rivereto. Krom tio-ĉi li nenion aŭdis, li do fermetis la okulojn ruĝajn kaj plenajn de larmoj pro la fumo, kaj li daŭrigis la kanteton, kiu sonis unutone, kiel la akvo, bolanta en la kaldrono. Subite ekkrakis branĉeto, rompita per ies piedo. Li malfermis la okulojn kaj kaptis la tranĉilon. En la griza krepusko, lumigita de la briloj de l’ fajro, Mergenj staris.
— Vi volas mortigi min, Gregorio... Vi jam forgesis, kiel vi amis kaj karesis min...
— Vi tiam ne estis tia diablino, kia vi nun estas... Kial vi turmentas nin?...
— Ĉiam vi estis malsaĝa, Gregorio... Enlasu min, mi volas, kiel antaŭe, sidi kun vi, manĝi fiŝon, babili. Vi estas pli forta ol mi, mi ne havas armaĵon... Se vi deziras, mi deĵetos la vestojn, por ke vi ne pensu, ke mi ion kaŝas...
Ŝi rapide malbutonumis la peltan jakon, deĵetis ĝin kaj nuda kliniĝis al li el la fumo. Gregorio ŝanceliĝis. Sed ŝi ne atendis la respondon, transsaltis la fajron kaj sidiĝis apud li sur la cerva felo.
— Ree ni estas kune... Ĉu vi memoras... antaŭ unu jaro?... Sed rigardu, Gregorio, kiel grasa mi nun estas, kiel ŝveligas mian korpon la sango...
Ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin al sia brusto.
— Mi havas amason da fiŝoj. Mi ŝtelis ankaŭ la retojn de aliaj... Mi tute ne intencis malutili vin. Mi nur deziris, ke vi venu, Gregorio... Vivi kun la lepruloj, rigardi iliajn vundojn, aŭskulti la ĝemojn, — tio ĉio tedis min. Gregorio, vi estas ankoraŭ sana, via korpo estas pura... Feliĉe ni vivus kune, ni konstruus rondan domon, kovritan per tero... Vi ripozus. Mi alportus akiron... Mi konas en la ĉirkaŭaĵo ĉiujn lokojn, kie oni kaptas fiŝojn, ankaŭ min oni konas tie... la komunumo donos al mi, kion ajn mi deziros... bovinojn, ĉion, por ke mi ne venu plu...
— Ho, ne!... Oni ne donos al vi bovinojn, oni mortigos vin! Nenion oni donos al vi, vi ja tie nenion posedas... Via edzo prenis ĉion kaj transmigris en la gubernion...
— Eĉ sen bovinoj ni vivos feliĉe!... Kiam mi vin posedos, mi trovos ĉion... Mi faros por vi multekostajn peltojn; mi kaptos vulpojn, leporojn, lupojn kaj sovaĝajn cervojn... Mi metos kaptilojn, mempafilojn. Ĉiutage vi manĝos viandon, plej bonan grason, bongustajn fiŝojn. Mi estos bona, tiel bona kaj dolĉa, kiel la beroj post la aŭtunaj frostoj... Mi estas malbona, ĉar mi posedas neniun... Kiam mi iras en la mondo kaj vidas la homojn, kiuj ripozas trankvile, ridas, manĝas ĝis sate, havas infanojn kaj brutaron, tia enuo suĉas mian animon, ke mi nepre devas ion detrui, rompi... Ili ankaŭ sciu, kio estas larmoj! sed por vi mi estos dolĉa, kvieta...
Ŝi premiĝis karese al li pli kaj pli forte, varmigis lin per siaj nudaj brakoj.
— Vi ja havis infanon. Kion vi faris? Kie ĝi estas! — demandis la viro per raŭka voĉo. Ŝi ektremis kaj leviĝis.
— Dio estas atestanto, ke ĝi mortis mem! — ekkriis ŝi. — Jen kia vi estas! Tiam vi eĉ ĉifonon ne alportis al mi! Vi ne estis scivola, vi ne volis vidi la infanon, vian propran sangon, kaj nun... Almenaŭ ŝajnigu nenion! Vi satiĝis per mia korpo... La juna edzino delogas vian animon, ĉar ŝi estas juna, freŝa! Ne ŝajnigu bonkorecon... Ĉu vi iam portis al mi akvon, kiam nokte la soifo turmentis min? Ĉu vi iam faris ion propravole? Ĉiam oni devas krii: Gregorio iru, Gregorio faru... Gregorio, ĝi estas via laboro... Vi estas kvazaŭ peco da glacio... Mi devis ami vin tian, kia vi estas, ĉar mi havis neniun alian, sed Anka... malsaĝa Anka.
Ŝia vizaĝo fariĝis terura, la okuloj brilis kiel serpenta skvamo, la lipoj tremis, malkovrante blankajn, akrajn dentojn. Gregorio etendis antaŭ si la manojn:
— Iru, iru for... Vi iam mortigos kaj manĝos plenaĝan homon...
Ŝi desaltis de li kaj faligis la kaldronon per piedbato.
— Putru, malbenita putrulo! Morgaŭ komencu! Vi ĉiuj memoru, ke nun mi ne indulgos vin... Kiam vi ne ekzistos plu, mi kaptos por mi knabeton... mi lin ŝtelos! Mi estas ankoraŭ juna... mi lin edukos por mi... Vi pensas, abomena kadavro, ke vi estas trezoro! Ĉar frenezulino, kiun neniu volis havi, alkuris al li, li imagis, ke li taŭgas por io! Putru... pereu! Mi pereigos vin ĉiujn, por ke via malbeno malaperu kun vi... Tiam mi iros malproksimen... Neniu devigos min vivi en venenita loko! La malsato tordu viajn internaĵojn, vi manĝu la putran viandon de Kutujaĥsit, kiel buteron, vi leku ŝiajn maljunajn ostojn kiel sukeron kaj ĉesu ofendi aliajn malfeliĉulojn!...
Gregorio desaltis de la litaĵo, ĉar en la okuloj de Mergenj terura fajro ekbrilis; li surpaŝis la hakilon, kuŝantan apud la litaĵo, kaj eltiris sian tranĉilon. La virino saltis trans la fajron.
— Vi timas — ridis ŝi. — Vi timas... Ho fabela heroo, kiun virino povas kovri per kulerego...
Ŝi ĵetis sur lin brulaĵon kaj malaperis. Gregorio aŭskultis atente, ĉu ŝi iris al la baro; li eĉ prenis brulaĵon kaj forpelante per ĝi la kulojn, rapidis al la rivero. La fluanta rubando de l’ akvo murmuretis mallaŭte; la kliniĝintaj al ĝi herboj kaj arboj rebrilis en la pura supraĵo. Sur la lago super la blanka nebula muslino ŝanceliĝis la kapo kaj la brakoj de Mergenj, kiu rapide remis, kaj malsupre glitis la longa makulo de l’ ŝipeto, Fine ĉio malaperis en la griza nokta krepusko.
— Dio gardu min kontraŭ ĉi-tiu virino... Vera viro-virino! Kion mi faros nun? Ŝi disverŝis mian vespermanĝon, kaj tro frue estas eltiri la korbon... La tondro ŝin... Ŝi diris, ke mi timas. Ŝi estas prava... Se mi kisus ŝin, ŝi demordus mian buŝon... Ĉu oni povas scii, kion ŝi celas? Ŝi venis por peti, kaj poste ŝi disverŝis mian manĝaĵon! — murmuretis Gregorio, penante savi el la fajro pecetojn da kuirita fiŝo,
Post kelke da tagoj la unua granda vundo aperis sur la mano de Gregorio.
— Kial tiel frue? Tia truo! La sorĉistino kaŭzis ĝin!... Ankoraŭ nun mi sentas ŝian rigardon! La doloro komenciĝis tie, kie ŝi apogis la kapon... Ho, mi malfeliĉulo!
Li kuŝiĝis, ĝemis kaj volis fari nenion.
— Gregorio, ne permesu, ke ĝi per unu fojo faligu vin! Ne cedu! Miaj piedoj ja ne estas ankaŭ sanaj... Ni pereos, se ni ĉiuj kuŝiĝos! Mergenj ree ŝtelis niajn fiŝojn. Kion ni faros? — admonis lin Fluo.
— Ĝi estas indiferenta por mi! Vi estas kulpaj pri ĉio...
Dume Mergenj, ne vidante plu Gregorion, vagis pli kaj pli kuraĝe ĉirkaŭ la jurta. Iafoje eĉ ŝajnis, ke ŝi eniros. Foje ŝi renkontis en la arbaro Biterĥaj’on, kiu kolektis branĉaĵon.
— Kiel fartas Gregorio?... Kial li ne eliras? Kio okazis ĉe vi?
La knabino paliĝis, rigidiĝis, kiel peceto de glacio kaj nenion parolante, rigardis la hommanĝantinon per larĝe malfermitaj okuloj.
— Kial vi ne respondas, diabla ido!... Mi ja ne manĝos vin! — kriis Mergenj; poste ŝi kraĉis, svingis la manon kaj saltis en la arbetaĵon.
— Ŝi diris, ke ŝi ankoraŭ ne manĝos min... Verŝajne ŝi faros ĝin vintre... — konfesis la knabineto al Fluo, rakontante al li pri la renkonto.
— Donu Dio, ke la aliaj ne estu devigitaj nun ĝin fari. Vere mi ne scias, kion ni manĝos aŭtune; neniu zorgas pri ĉi-tio; ni jam komencis manĝi la sekigitajn fiŝojn... Vi Anka devus iri al la komunumo kaj repreni vian havon. Ili ne povas ne doni... Vi havis dek brutojn, ili devas redoni almenaŭ kelke da ili...
— Ĉu eble estas nun iri? La kuloj sufokos min!
— La kuloj? Ĉiu ja scias, ke antaŭ la festo de Petro kaj Paŭlo ili perdas la pikilojn... Ili pli multe zumas, ol pikas. Vere la vojo estas longa, sed kiam ventas, oni povas iri sendanĝere...
— Mi pripensos... Nun ni havas ankoraŭ manĝaĵon... Eble la komunumo mem sendos la bovinon... Mi ja diris al ili, ke mi postulas mian propraĵon — diris Anka.
— Lasu ŝin trankvila... Kiam estos necese, ŝi iros. Ŝi ne estas elturniĝema! Nun la kuloj sufokus ŝin... — defendis Gregorio sian edzinon. — Gardu la baron, Fluo, anstataŭ babili, eble al vi prosperos preni la fiŝojn pli frue ol Mergenj.
— Kia saĝulo!... Kial vi mem ne iras tien?...
— Aŭskultu, Fluo... Kion vi povas perdi? Nenion! Ŝi ja tute saturis vin. Mi havas nur unu malgrandan vundeton, eble la mano ankoraŭ resaniĝos. Sed mi devas min gardi, por ke la hommanĝantino ne rigardu min per siaj sorĉaj okuloj... kompatu min...
— Kompreneble!... Ĉiu preferas kuŝi sur la lito... — murmuris Fluo, sed malgraŭ ĉi-tio li iris al la rivereto kaj ofte sidis tie tutan tagon por ne lasi la akiron al Mergenj kaj pli frue preni ĝin. Foje li revenis tre ekscitita:
— Ŝi ŝtelis, malgraŭ mia ĉeesto ŝi ŝtelis... Ŝi venis rekte al la baro, suriris la ponteton, malligis la korbon... Mi kriis, mi ĵetis bastonojn... “Ĉesigu ĝin”, ŝi ridis, “alie mi malsupreniros kaj batos vin!...”
— Kaj vi?
— Mi provis hontigi ŝin, sed ĉu ŝi havas konsciencon! Ŝi remetis la korbon. “Ĝi estas mia”, ŝi diris, “se vi vagos ĉi-tie, mi vin kaptos kaj derompos al vi la piedojn!” Miajn malsanajn piedojn! — kriis kolere Fluo.
— Ne, sola, mi ne iros plu!... Se Gregorio ne volas, Anka devas iri kun mi.
La Jakuto leviĝis sur la lito kaj rigardis lin suspekte.
— Se ŝi deziras, ŝi iru, Mi estas malsana — diris li, ŝajnigante indiferentecon.
— Mi preferas iri al la komunumo. Mi iros, kiam la vento komenciĝos... — rapide respondis la juna virino.
— Iru, Anka, iru! — ekkriis Fluo — petu pri ŝipeto, pri retoj.
— Rakontu ĉion al la komunumo. Ili sciu, ke ni pereas, ke la diablino volas nin mortigi — ĝemis Kutujaĥsit.
— Petu ankaŭ pri la bovinoj — aldonis Gregorio. Ili ja estas nia propraĵo. Diru, ke se oni ne redonos ilin, ni ĉiuj venos por ili...
— Kiam ni havos retojn kaj ŝipeton — fanfaronis Fluo — mi trovos tian kaŝejon, ke eĉ la diablo ne penetros tien... Mi vetas, ke la inferanino furioziĝos, krevos de kolero, sed ŝi komprenos, ke ekzistas homoj pli saĝaj, ol ŝi... Jes! La viro ĉiam estas viro, la virino ne povas lin egali! Tiam ni veturos, kien ni deziros, ni metos la retojn, kie ni volos...
— Sed mi prenos kun mi Biterĥaj’on — interrompis lin Anka. — Mi timas iri sola. Kiam la knabineto estos kun mi, ili devos min indulgi... ĉar kiu rekondukus la infanon... La kompato moligos iliajn korojn...
— Ĉu vi iros, Biterĥaj?
La knabineto kaŝis sin post la kameno kaj ne respondis.
— Vi vidos homojn... infanojn... verajn Jakutojn... eble eĉ la princon.
— Vi vidos homojn... Iru, infano, vi vidos, kiel ni iam vivis... La mondo estas vasta kaj gaja... Hundoj, ĉevaloj, bovinoj... — logis ŝin Kutujaĥsit.
— Eble oni donacos ion al vi? Eble oni donos kupran ringon, aŭ ĉirkaŭkolon, aŭ stanajn orelringojn? Tie, kien vi iras, riĉaj Jakutoj loĝas...
— Kiel mi iros tia? — murmuretis la knabineto, montrante la nudan dorson.
— Iru tia, iru, ili vidos nian mizeron, ili kompatos nin... — ĝemis Kutujaĥsit.
— Sensencaĵo!... La kuloj mortigos ŝin — kriis Fluo. Mi ne permesas!
— Mi kovros ŝin per mia tuko, kaj tie ĉe la homoj mi ĝin demetos — diris Anka.
Ili decidis, ke Anka kaj Biterĥaj iros al la princo, kiam ekventos.
La vojo al la princo estis malfacila kaj longa: dudek verstoj aŭ eble pli multe tra marĉoj, lagoj kaj riveretoj. La trairejojn Anka tute ne konis. La viroj penis ĉiamaniere klarigi al ŝi la direkton de l’ vojo. Ili desegnis kartojn sur la tero kaj ripetis centfoje:
— Dekstre lago, maldekstre arbaro... Poste marĉo... Poste: maldekstre lago, dekstre betula arbaro... Vi iros sur la vojeto... Ĉu vi komprenas...
— La vojo estas rekta, kiel sago. Ĉiam al la okcidento.
— En la komenco dekstre kuŝas lago, poste maldekstre... Poste vi rampos tra marĉo. Ĝi ne estas profunda, vi devos iri sur la vojo, kie izolaj larikoj staras. Poste vi venos al lago. Tie vi turnos vin al la oriento kaj iros proksime de la bordo... singarde, ĉar la lago estas profundega — klarigis Fluo:
— Dio estas nia espero! diris Anka.
Blovis facila vento, sed kiam la suno leviĝis pli alte kaj komencis varmigi, la vento fariĝis ventego. De l’ klara ĉielo ondoj de furioza aero falis sur la senmovan teron, sur la ŝanceliĝantajn lagojn. Ili tiel forte premegis la malgrandajn akvujojn, ke la ondoj ebeniĝis, kvankam pli profunde la akvo tremis kaj bolis. La pli grandaj akvujoj, kovritaj per grandegaj sulkoj kaj ondoj, skuataj ĝis la fundo, furiozaj, volis salti trans la bordojn, sed sub la potenca mano de l’ ventego ili ne povis leviĝi, ili do batis la marĉan teron, kiel turmentata malliberulo batas la muron per la kapo. Nur la akvaj grandeguloj, kies bordoj malaperis en la blua malproksimo, levis alte siajn dorsojn kaj respondis la atakon de la aera oceano per surdiganta kriego. La senfortaj arbaroj kliniĝis, kiel herboj, la herboj kuŝis plate, senmove. La ventego kaptis de l’ brusto de la lagoj ŝaŭmajn ĉifonojn, plenmanojn da akva polvo, miksis ilin kaj pelis antaŭen; sur ĉi-tiu nubo la suno pentris kadukajn ĉielarkajn figurojn.
La virino kaj infano malfacile rampis tra ĉi-tiuj koloraj fantomoj, kiuj kovris al ili la mondon. Jen larĝa rubando de la ĉielarko aperis sur la vojo kaj tremis, kvazaŭ skuata de nevidebla mano, jen ŝanceliĝanta hela makulo kovris arbarojn, arbetaĵojn kaj lagojn.
La malvarmo turmentis ilin, la malsekaj vestoj malhelpis la iradon, sed ili estis kontentaj, ĉar ili ne timis plu la kulojn.
— Multe da ili pereos dum la ventego... Ĝi forblovos ilin en la akvon, mortbatos en la herboj — konsolis Anka la malvarmiĝintan knabineton.
— Ĝi batu ilin, ĝi batu ilin... Sed nin ĝi indulgu... Anka, malgraŭ via tuko malvarme estas al mi.
Mi havas nenion plu, infano, nenion. Rampu, kiel vi povas! Penu...
Ili preterpasis la lagon, kiu devis kuŝi dekstre, ili trarampis marĉon, sur kiu flavruĝa musko kreskis, kaj starante sur monteto komencis serĉi la lagon, kiu devis esti maldekstre, sed ĉirkaŭ ili tiom da palaj, akvaj speguloj ĉie ekbrilis, ke la malfeliĉulinoj ne sciis plu, kien iri.
— Mi nenion komprenas, sed neeble estas reveni. Domaĝe estas... tiom da vojo... Ne eble estas... la friponino mortigus nin — murmuretis Anka.
— Ni iru antaŭen, malvarmege estas, mi ne povas stari.
— Ni iru, sed kien? Gregorio diris, mi memoras, ke ni devas iri al la okcidento, tien do...
Ili iris. En la virga tajga nenie vojo estis. La malsekaj, verdaj, flavruĝaj, blankaj muskoj dispremiĝis sub iliaj piedoj, malkovrante la glaciiĝintajn marĉojn. Sur la senarbaj lokoj estis ankoraŭ pli danĝere, ĉar tie la marĉoj degelis. Anka kaj Biterĥaj rampis en la kota akvo, kiu atingis ĝis la genuoj, eĉ ĝis la zono. Post longa penado ili venis malfrue post la tagmezo al grandega lago, kies nigraj, brilaj ondoj bruegis, leviĝis alte kaj falis sur la platan bordon... Tiu-ĉi bordo estis ŝlima kaj maldika kiel fadeno, kaj post ĝi aliaj lagoj kaj lagetoj bruegis kaj furiozis. Surdigitaj, lacaj, senfortaj, la vojaĝantinoj decidis tie-ĉi ripozi kaj varmigi sin, sed sur la mallarĝa bordo ne eble estis ekbruligi fajron. Ili devis iom reiri. Fine post malgranda monteto ili kuiris en kruĉeto teon, t.e. sovaĝajn herbojn kaj manĝis iom da fumaĵita fiŝo, kiun Anka portis en sitelo el betula ŝelo. Post la vespermanĝo ili kuraĝiĝis kaj ekiris sur la maldika tera fadeno inter la ondoj de l’ furiozantaj lagoj. Ĝi estis la sola vojo al la sudo. La tera rubando fariĝis tiel mallarĝa, ke ili haltis de teruro, antaŭ ol ili kuraĝis kuri tra la ŝaŭmo, ĵetata de lago al lago. La grandegaj ondoj saltis minace kaj oni ne povis scii, kie falos iliaj grizaj piedegoj; Anka kaj Biterĥaj timis, ke la potenca elemento dronigos ilin, kaj kuris rapide, kiel timigitaj perdrikoj, premiĝante unu al la alia.
— Anka, mi tremas de teruro. Kial vi prenis min?
— Mi mem timas, mia infano, sed tie, post ni, la morto estas... Ni penu atingi antaŭ la vespero la nigran arbaron, kiun ni vidas de malproksime.
— Ĉu loĝas tie homoj?
— Mi ne scias. Eble... Mi nenion scias, infano! La koro batas, saltas en mi... Mi neniam iris sola tiel malproksime. Mi estis virino, mi estis filino de riĉaj gepatroj; hundoj jungitaj al glitveturilo min veturigis, mi rajdis sur ĉevaloj...
— Ĉu ankaŭ sur bovoj vi rajdis?
— Ankaŭ sur bovoj, mia filineto.
— Kiam ni havos brutaron, mi ankaŭ rajdos sur bovoj?
— Vi rajdos, infano, vi rajdos, sed nun iru...
Ŝajnis al ili, ke la arbaro tute ne proksimiĝas. Ili iris kaj iris, kaj ĝi restis same malgranda, same nebula. La unutona bruego de la lago tute malklarigis iliajn pensojn. Anka volis sidiĝi kaj lasi la ondojn superakvi ŝin. Per la senforta pendiĝo de l’ manoj, per la faletanta irado de l’ infano ŝi divenis, ke ankaŭ Biterĥaj deziris ĝin, tiam ŝi premis la dentojn, fermetis la okulojn kaj iris rapide tra la nudaj marĉoj ĝis ia ŝanĝo, blovo de l’ vento, izola arbo, aŭ mevo forkuranta de superakvita sablaĵo, rekonsciigis ŝin.
Malsekaj, kovritaj de koto, tute senfortaj ili fine venis vespere al la arbaro. La vento kvietiĝis; la malgrandaj lagoj mallaŭtiĝis, sed la grandegulo, ĉirkaŭ kiu ili vagis de l’ tagmezo, bruegis kaj batis la bordojn, kiel antaŭe. Cetere, ankaŭ ĝi ne ĵetis plu en la aeron la malvarman, pluvan polvon.
— Dankon al Dio! Ni ne pereos... Oni ne vidas homojn, sed eble ni ne pereos — diris Anka. — Rigardu, Biterĥaj, ĉu fajro ie ne brilas... Bone rigardu... Malfermu larĝe la okulojn...
— Kion helpos la fajro; oni ja ne enlasos nin... Oni sendos kontraŭ ni mordemajn hundojn aŭ ĉevalojn; por ke ili dispremu nin per la piedoj.
— Vi estas prava. Mi forgesis. Ni do ekbruligu fajron kaj ni kuŝiĝu... Morgaŭ ree antaŭen... Ni ien venos... Sed ili ne povis ekbruligi fajron, ĉar dum la vojo tra la ondoj la meĉaĵo malsekiĝis. Ili ripozis iom en la arbaro, premiĝante unu al la alia, manĝis peceton da fiŝo kaj ekiris antaŭen...
Ili iris ĉe la bordo de la lago-grandegulo. Ĝiaj ŝaŭmaj ondoj briletis en la krepusko. Post kelke da horoj de malfacila vojo ili eksentis sub la piedoj pli firman kaj pli sekan teron. Anka rimarkis en la arbaro palan rubandon de vojeto. Ili iris nun unu post la alia. La knabineto tremis ĉi-tie pli forte, ol ĉe la lago.
— Mi timas la homojn! Anka, permesu al mi teni vian manon... Mi tre timas, kiam mi ne sentas vin...
La vojeto kondukis ilin al nuda monteto, de kies supro oni vidis la potencan lagon. Sur la monteto jurta staris, de l’ kamentubo supreniris fumo, sed en la fenestroj la nokto regis. La jurta estis malriĉa, sen provizejo, sen ĉirkaŭbaro. Sur la deklivo de la palaj bordoj, lavataj de la ondoj, kuŝis ŝipeto renversite.
— Tie-ĉi loĝas malriĉuloj!... Eble ĝi estas somerloĝejo? Oni vidas nek bovinon, nek hundon... Ĉu ni eniros, aŭ ne? — meditis Anka.
— Ne, ne!... Ni iru for... — murmuretis Biterĥaj, tirante ŝian manon.
Estis tre malvarme. La espero vidi la fajron, sin sekigi, trinki ion varman, venkis ilian timon. Anka faris la signon de l’ kruco kaj puŝis la pordon.
— Kiu estas tie? — eksonis voĉo, kiam la pordo kraketis.
— Ni, homoj, Jakutoj...
— Aaa! — oscedis la demandinto. — Jakutoj? de kie? Vi estas virino, mi aŭdas...
— Jes, Ni estas de malproksime, ni erariĝis....
— Ŝelik, Ŝelik!... Leviĝu knabo, ekbruligu fajron... Homoj venis...
Li devis ripeti la ordonon kelkfoje: fine la knabo vekiĝis el profunda dormo, leviĝis de l’ benko kaj ĵetis lignon sur la bruletantajn karbojn... Anka ekblovis kaj la hela flamo oris ŝian vizaĝon kaj la figuron de Biterĥaj, ŝia sendisiĝa kunulino.
— De kie vi iras kaj kien? — demandis la maljuna Jakuto, ne leviĝante de la lito.
— Pardonu sinjoro — komencis Anka per tremanta voĉo, — En la arbaro estas malvarme kaj mallume... Nia meĉaĵo malsekiĝis... ni ne povas ekbruligi fajron... Ni timas la sovaĝajn bestojn... Ne koleru sinjoro. Ni estas el la malbenita loko, sed ni ambaŭ estas ankoraŭ sanaj... Ne forpelu nin, aŭ donu almenaŭ brulaĵon al ni.
— Oni ne donas fajron al la vaguloj. Ne tuŝu ĝin... Kiu vi estas?
— Mi estas Anka, la edzino de Gregorio Kilgas.
— Mi scias, mi aŭdis pri vi... Vi iris tien propravole? Kial vi faris ĝin, vi ja estis sana?
Anka silentis.
— Kial vi eniris en la jurta’n... Iru ambaŭ al la pordo...
— Al la pordo — ripetis aliaj voĉoj kaj ĉiuj loĝantoj de la jurta eliris el la mallumaj anguloj kaj ĉirkaŭis la fajron. Ili estis tri: maljunulo, maljunulino kaj knabo. Biterĥaj rimarkis, ke la maljuna paro havis ne nur blankajn kiel lakto harojn, sed ankaŭ blankajn okulojn. La knabo havis ankaŭ blankajn, malklarajn okulojn kaj kiam li iris, li palpis per la manoj ĉirkaŭ si. Malgrasaj, nudaj, sulkiĝintaj ili sidis antaŭ la fajrujo kaj turnis la vizaĝojn al la venintoj. Iliaj blankaj okuloj terure brilis ĉe la lumo de l’ fajro. La knabineto apenaŭ spiris pro timo.
— Vi havas infanon kun vi? — diris la maljunulo.
— Jes, knabineton...
— Ĉu ŝi estas via?
— Ne! Ŝi tie naskiĝis.
— Ĉu ŝi estas baptita?
— Ne. Kiu baptus ŝin? Pri ni eĉ Dio forgesis.
La maljunulo ekĝemis:
— Malfeliĉaj vi estas, sed vi trafis malbone, ni ankaŭ ne estas riĉaj... Kiel vi venis kaj por kio?
— Ni iras al la princo.
Anka rakontis mallonge pri la celo de l’ vojaĝo. Ŝi rakontis pri Mergenj, pri la minacanta ilin malsato, pri Sennazulo kaj pri la frato, kiuj proprigis al si ŝian havon...
— Mi aŭdis pri ĝi. La princo ordonis, ke ili redonu vian propraĵon, sed via frato ne obeos la komunumon, li estas potenca, riĉa homo. Ĉu vi havas vazon por la manĝaĵo? Niajn vazojn ni ne povas doni al vi ĉar ni devus poste ilin bruligi, kaj ni mem havas malmulte da ili. Vi venis tien-ĉi, vi restu. Vi dormos sur la benko ĉe la pordo. Vi diras, ke vi estas sanaj? Kiu povas scii! Vi kuŝiĝu, morgaŭ ni verŝos sur la benkon bolantan akvon... La malriĉulo egalas la leprulon... Nenio fariĝas sen la volo de Dio. Morgaŭ la knabo montros al vi la vojon...
— Dio donu al vi sanon kaj feliĉon — laŭte benis lin Anka. Ili manĝis avide kaj etendinte sin sur la malmola, sed seka benko, ili tuj ekdormis, lacaj de la malfacila vojo.
En la sekvinta tago la vento malfortiĝis. La suno gaje kuris sur la sennuba ĉielo kaj verŝis riverojn da lumo kaj varmego sur la kvietajn akvajn vastaĵojn. La blinda knabo iris antaŭ la virinoj kaj kondukis ilin sur vojeto, kiu serpentis ĉirkaŭ la lago-grandegulo. Dekstre staris arbaro, tre densa por ĉi-tiu lando; ĝian riĉan kreskadon favoris la fruktodona tero de la altaĵoj. Maldekstre la skvamo de la balanciĝantaj ondoj brilis en la suna lumo.
— Vi elektis tro longan vojon... Vi devis iri sur la kontraŭa bordo de la lago... Kiam vi preterpasis la betulan arbaron, vi devis vin turni dekstren de la tiea lago, ne maldekstren...
— De kie vi scias ĝin?... Ĉu vi estis tie?...
— Mi? — ridis la knabo. — Mi ĉien iras... Ĉie mi trovas ĝustan vojon... La murmuro de l’ akvo, la bruo de l’ arbaro gvidas min... Mi scias, kie ĉiu arbo staras... Mi estas blindulo, sed mi faras ĉion, kiel la aliaj. Mi naĝas, ĵetas retojn; ni havas dek-kvin retojn... Mi eĉ falĉas la herbejon... Ni bone vivas... Dio helpas nin! La gepatroj aĉetos en ĉi-tiu jaro knabinon por mi, ankaŭ blindan; la aliaj ne volas edziniĝi kun la blinduloj... Ni estas blindaj unu generacio post la alia, jam de praavoj... Nun mi lasas vin, vi ne erariĝos... Iru kun Dio... Vi jam vidas la fumon de la princo, al la najbaroj la vojeto kondukos vin... Ne malproksime estas!
Anka ekrigardis, kien li montris per la mano, kaj ekvidis super la akvoj, super la verda bordo fuman kolonon...
— Iru kun ni, ni timas la hundojn — petis ŝi la blindulon.
— Mi ne povas... Mi devas rapidi al la retoj, eble la ventego ilin intermiksis.
Ili iris solaj. La ĉirkaŭaĵo estis pli kaj pli seka, gaja; la belaj arboj mirigis Biterĥaj’on; ŝi volis senĉese krii kaj demandi; la zorga vizaĝo de Anka detenis ŝian ĝojon. Sed kiam ili renkontis du bestojn kun kornoj sur la kapoj, du grandajn monstrojn, kiuj ronkante, piedbatante kaj svingante la vostojn, kuris en la arbetaĵo, la knabineto ne povis plu sin deteni kaj kaptis la manon de l’ virino...
— Rigardu! kio ĝi estas?
— Bovinoj...
— Pri ŝi vi petas, Anka?! Kion vi faros kun ŝi... Ŝi estas tiel granda, ŝi piedbatas... Ŝi faligos nian jurta’n...
— Ne timu... Ili nur donu ĝin! — respondis la virino, malgaje ridante.
Ju pli multe da signoj de proksima homa loĝejo ili renkontis, — lignon, ĉirkaŭbarojn, signojn ĉevalajn kaj brutajn, des pli granda fariĝis la timo de Anka.
Fine tra la arbetaĵo ili ekvidis maldensejon kaj sur ĝi konstruaĵojn kaj fumon de la kamentuboj. Anka demetis de Biterĥaj la tukon.
— Poste mi redonos al vi, nun ili vidu, ke vi havas nenion.
La knabineto rimarkis, ke la manoj kaj lipoj de Anka tremis; ŝi mem komencis tremi de ekscito kaj malvarmo...
— Ho!... ho!... hooo! Homoj! — kriis Anka, elirante el la arbaro. Nigra hundo bojante ĵetis sin al ili.
— Ho!... ho!... hooo! Homoj! — kriis ŝi seninterrompe, alproksimiĝante malrapide.
— Kiu krias? Kion vi volas kaj de kie vi estas? — ekkriis neatendite knabo en blua ĉemizo, elirante el la porka stalo. Li tenis ŝovelilon en la mano, verŝajne li elĵetis sterkon.
— Ni... de tie... de malproksime... ni estas leprulinoj!...
Li rigidiĝis, poste li ĵetis sin en la jurta’n kiel sago.
Anka genufleksis kaj krucigis la manojn sur la brusto.
Post iom da tempo oni malfermis la pordon kaj sur la sojlo aperis maljuna Jakuto kun pafarko en la mano, post li kaŝis sin singarde virinoj kaj infanoj.
— Kial vi venis ĉi-tien?... Vi ja scias, ke estas malpermesite al vi — komencis severe la viro.
Anka plorante rakontis sian tutan historion.
— Vi estas Anka... la malfeliĉa Anka?! — kompate balbutis li, iom alproksimiĝis, kolektis branĉaĵon kaj ekbruligis fajron inter si kaj la leprulinoj. Tiam ankaŭ la virinoj kaj infanoj alproksimiĝis.
— Aŭskultu: malproksime estas al la princo... Vi iris malĝustan vojon... Mi ne konsilas al vi iri al la princo... Anka, vi ja estas prudenta kaj bona virino, vi devas scii, ke danĝere estas disportadi la infekton en la mondo... Vi diras, ke vi estas sana, sed ĉu vi povas scii?... Vi loĝas kun ili, spiras la saman aeron, tuŝas ilin... Vi portas en viaj vestoj ilian elspiraĵon, iliajn sukojn... Aŭskultu restu ĉi-tie, mi iros al la princo kaj alveturigos lin... Li venos, oni ja ne povas lasi vin sen helpo, tia leĝo ne ekzistas...
— Kompreneble, ili ja estas ankaŭ vivaj animoj! — konsentis la virinoj...
— Rigardu, kiel malgrasa estas la knabino... La kapo kiel floreto, la manoj kiel herbetoj...
— Nur ŝia ventro estas granda! — rimarkis la knabo.
— Verŝajne la larika ŝelo kaŭzis ĉi-tion...
— Kompreneble... Ili manĝas nur larikan ŝelon! — konsentis alia virino.
— Bela knabineto! Rigardu ŝiajn grandajn okulojn, ŝiajn okulharojn densajn kaj fleksitajn...
— Kies vi estas?
— Diru! — murmuretis Anka, puŝante la infanon antaŭen.
— De Fluo!
— Ha! ha! ha!... — ĉiuj ridis — Kiu li estas?
— Ankaŭ leprulo... Sed ĝi ne estas vera. Neniu scias, kies ŝi estas!...
— Mizerulino! Eĉ ĉemizon ŝi ne havas!
Antaŭ la forveturo la muljuna Jakuto ordonis, ke oni donu nutraĵon al la venintoj. Ĉiuj ĵetis al ili donacojn, la virinoj ĵetis tukojn, ĉemizojn, ŝuojn, varmajn vestojn.
— Surmetu la ĉemizon, surmetu! — ili kriis al Biterĥaj, kiu estis ravita de la preskaŭ nova ĉemizo, sed ne sciis, kion fari kun ĝi. Eĉ kelkajara etulo, alrampis al la fajro kaj ĵetis al la knabineto lerte skulptitajn ludilojn.
— Brave, Murun! Li ankaŭ volas ion donaci... Prenu infano, ĝi estas bovinoj.
Biterĥaj avide kaptis kaj kaŝis ilin; ŝiaj okuloj brilis, ŝi estis ravita, feliĉa.
Kiam la princo venis, la virino kaj infano sataj, ripozintaj sidis sur la sama loko post la fajro kaj gaje babilis kun amaso da scivoluloj, kiuj venis unuj post la aliaj. Anka ekvidis la princon kaj tuj rememoriĝis pri la pasintaj kaj ree ŝin atendantaj doloroj. Sinceraj larmoj ekfluis el ŝiaj okuloj, kiam ŝi komencis rakonti al li komunan ilian mizeron.
— Multaj homoj plendis, ke vi senĉese maltrankviligas ilin, ŝtelas retojn, provizojn... — diris severe la princo.
— Mergenj faras ĝin!... Ni estas senkulpaj! — ĝemis Anka. — Ŝi ŝtelas ankaŭ nian havon...
— Diru do al ŝi, ke ni kaptos ŝin, kiel sovaĝan beston... Ŝi ne nur ŝtelas... ŝi disportas la infekton en la mondo... Ankaŭ vi ne venu ĉi-tien, ne kuraĝu! Bone, oni donos al vi ŝipeton kaj tri retojn...
— Kaj bovinon... miajn bovinojn, kiujn proprigis al si Pjotruĉan.
— Mi jam ordonis, ke li redonu... unu bovinon. Li diras, ke vi ŝuldas al li por la nutraĵo, por la fojno, kiun la brutaro manĝis dum la vintro...
— Mia Dio... Mi ja laboris, li ja manĝis lakton kaj buteron de ĉi-tiuj bovinoj... Senkonsciencaj estas la homoj!
— Sufiĉe! Li redonos unu kun ido. Mi ripetos al li mian ordonon. Nun vi foriru. Oni veturigos vin tra la lago, por ke vi ne vagu tro multe inter homoj. Malpli longa estos via vojo!...
Fortika, malgaja Jakuto atendis ĉe la bordo en ŝipeto. Apude alia ŝipeto staris, iom pli granda, por du personoj, En ĝin Anka metis la donacitajn manĝaĵon, retojn kaj vestojn. Anka puŝis la ŝipeton sur la akvon, sidiĝis kun Biterĥaj kaj prenis remilon. La Jakuto ligis ilian ŝipeton al la sia, veturis antaŭe kaj tiamaniere trenis ilin. La ondoj delikate balancis la vojaĝantojn. La Jakutoj, kiuj kolektiĝis sur la bordo, kriis al ili konsolajn kaj kompatajn vortojn.
La vento preskaŭ tute malfortiĝis. Ili glitis rapide sur la oritaj de la suno, travideblaj ondoj. Malantaŭe paliĝis, malgrandiĝis kaj malaperis la verdaj arbaroj, kie la “homoj” loĝis, kie kreskis grandaj arboj, kie riĉa vivo bolis, kie oni aŭdis ne sole plorojn kaj ĝemojn... Anka returnis sin, por ankoraŭ unu fojon rigardi ĉion tion, kaj ekvidis larĝan fumon, rampantan sur la tero. Oni bruligis la lokon, kie ili sidis!
La silenta remanto elŝipigis ilin, montris la vojon, kaj forveturis. Ili pasigis la nokton en la tajga kaj venis hejmen apenaŭ tagmeze. La neatendita sukceso de l’ vojaĝo ebriigis ĉiujn.
— Manĝaĵo, vestoj, ŝipeto, retoj, eĉ sukero, teo kaj salo... Anka! vi havas eksterordinaran feliĉon! — ĝojis Fluo. — Ankoraŭ hodiaŭ vespere mi ĵetos la retojn... Ni devas singarde treni la ŝipeton al la rivero, por ke la diablino ne vidu ĝin... Vi diras, ke la princo nin ĉiujn koleras!... Mi ja antaŭdiris, ke oni ekkoleros kaj ĉesos nin helpi. Malsaĝe estas disporti la peston inter senkulpaj homoj! Se ĉiuj estos malsanaj, kiu helpos nin?... Ŝi estas malsaĝa... Vere, oni iam ŝin mortigos, se ŝi ne ĉesigos sian ŝteladon... Kion vi pensas pri ĝi, Gregorio?
Gregorio rigardis la fajron, sur kiu teo en vazo bolis, kaj pensis pri nenio, sed li jese balancis la kapon.
En la sekvinta tago ili jam havis freŝajn fiŝojn. Dika tavolo da kuloj dronigitaj de la ventego kovris la lagojn ĉe la bordoj kaj allogis amason da blankeskvamaj salmoj. La donacitaj retoj estis malnovaj kaj difektitaj, sed pro la granda kvanto da fiŝoj oni povus kapti ilin eĉ per antaŭtuko. Mergenj ion suspektis, eble eĉ rimarkis la ŝipeton. Kelkfoje ŝi alproksimiĝis, staris en la ŝipeto kaj tenante super la okuloj la manplaton por gardi ilin kontraŭ la suno, ŝi longe rigardis la jurta’n de la lepruloj. Ŝia gracia bronzkolora korpo, kovrita nur sur la femuroj per mallarĝa tuko, akre kontrastis la postscenejon de la bluaj, trankvile dormantaj lagoj.
— La korvo rigardas, spionas... Vane vi fermetas la okulojn... Nenion vi vidos!... Mi ĉiam diras: la viro estas viro... La virino neniam lin egalas! — fanfaronis Fluo.
Sed lia memfido daŭris ne longe. Post kelke da tagoj li revenis kolera kaj konfuziĝinta.
— Ŝi trovis! — diris li ĉe la sojlo.
— Ĉu ŝi ŝtelis ilin?... Ree ni havas nenion! — kriis ĉiuj ĥore.
— Tiel malsaĝa mi ne estas! Ĉiun reton mi ĵetis en alia loko... Tamen unu ŝi ŝtelis!
— Ŝi trovos ankaŭ la aliajn... Ne, ni devas fini ĉi-tion! — koleris Gregorio. La sukceso de Anka kaj precipe la espero ricevi bovinon ree inspiris al li kuraĝon kaj amon al la edzino. La vundo sur la brako malgrandiĝis kaj li esperis resaniĝon.
— Ni veturos kaj prenos ŝian ŝipeton — diris li post momento. — Ŝi restu sur la insulo ĝis la fino de l’ somero... Ŝi ne mortos pro malsato. Ŝi kolektis grandajn provizojn... Cetere ni povos sendi al ŝi, se ŝi bezonos.
— Kompreneble! Kiam ni kvietigos ŝin, nenio mankos al ni! Unu, du, tri... dek-du retojn ni havos kaj la baron... Ni havos amason da fiŝoj! — diris Fluo. — Sed aŭskultu min Gregorio, jen mia konsilo: ni ataku ŝin nokte, kiam ŝi dormos. Mi diras ĝin ne pro timo, sed pro prudento. Tage eble estas, ke ŝi forlasos la insulon, kaj tiam ni ne trovos la ŝipeton... Ĉu mi ne estas prava?
— Jes. Ĝi estas ankaŭ mia opinio. Sed se ni ne sukcesos?
— Kial? Ĉu vi pensas, ke ŝi kontraŭbatalos? Tiam ni... lasos ŝin! Ni ja volas preni ne ŝin, sed la ŝipeton... Ni ne bezonas aliri proksime... Ni prenos la ŝipeton, kaj se ni ne sukcesos, ni revenos sen ĝi.. Ĉio restos, kiel antaŭe!
— Ĉio restos, kiel antaŭe! — konsentis Gregorio.
Ili elektis lunan nokton, ĉar ili ne konis la lokon kaj timis en mallumo fali en embuskon. Ili veturis en la ombro kaj evitis la lunan lumon, kiu arĝentis la mezon de la lago. Singarde, apenaŭ tuŝetante la dormantan akvon, ili glitis en la delikata nebulo ĉe la bordo. Fine ili alveturis al la loko, kie la malluma, longa ombro de l’ insulo preskaŭ atingis ilian ŝipeton. Sed inter la ombro, kie ili sin kaŝis, kaj la ombro de l’ insulo kuŝis mallarĝa hela strio. Kvankam ili estis certaj, ke Mergenj ne atendas ilin tie, tamen ili forte ekpuŝis la ŝipeton, saltis kiel sago trans la danĝeran lokon kaj kaŝis sin en la mallumo, antaŭ ol malaperis la arĝentaj ondoj, kurantaj post la ŝipeto.
— Ĉu vi nenion aŭdis?
— Nenion! Nun singarde... De unu versto oni aŭdas sur la akvo zumadon de kulo!
Preskaŭ ne levante la remilojn ili veturis ĉe la bordo. La larikoj klinis al ili siajn folioriĉajn pintojn kaj branĉojn, kvazaŭ ili volus pli bone vidi en la ŝanceliĝanta brilo de la steloj la neordinarajn noktajn gastojn. Fine la Jakutoj rimarkis proksime en la arbetaĵo malgrandan ruĝan lumeton.
— Eble sovaĝa besto! — murmuretis Fluo, sed Gregorio montris per la remilo pli alten, kie apenaŭ videblaj nubetoj de griza fumo supreniris kaj malaperis en la blua aero de l’ nokto. Pli malalte, inter la arboj ili vidis konturojn de tendo. Ili haltis, duone eltiris la ŝipeton el akvo kaj komencis traserĉi mallaŭte la bordon, kiel musoj. Sed ili ne trovis tie la ŝipeton de Mergenj. Tiam kuraĝiginte pro la ĉirkaŭa mallaŭto, ili eniris en la arbetaĵon. Ankaŭ tie ne estis la ŝipeto.
— Verŝajne ĉe la domo! — murmuretis Fluo.
Ili estis tiel proksime de l’ tendo, ke ili povis tre bone rigardi internen tra la truo de l’ eniro. La fajro apenaŭ bruletis, la loĝejo estis malplena. Ili enrampis scivole.
— Ŝi forestas, eble ŝi veturas kaj ŝtelas! Rigardu, kia ordo... La vestoj, fiŝoj, vazoj, — ĉio kuŝas en ĝusta loko. Ĉevalo-virino! — kriis ravita Fluo...
— Ŝi estas malica, terura! — respondis Gregorio, palpante la muskan kuŝejon de Mergenj.
— Ho, ho! Se ŝi estus ankaŭ bona, tiam... Ĉu vi aŭdis? — li murmuretis kaj kaptis la manon de l’ kunulo.
— Mi aŭdis. Sendube ŝi estas ie proksime... La kuŝejo estas ankoraŭ varma... Ni foriru! — proponis la singarda Gregorio.
— Bone, ni foriru! Cetere, kion ŝi povas fari al ni du?... Mi volonte manĝus fiŝon! — aldonis li kaj etendis la manon al la pecoj, pendantaj en la fumo.
En la sama momento ekstere pafarko eksonis kaj sago flugis fajfante preter la kapo de l’ fiŝkaptisto. Ambaŭ tuj ĵetis sin teren, rampis en la arbetaĵon kaj de tie kuris rapide al sia ŝipeto. Post ili iu senĉese ĵetis sagojn...
— Malbenita! kiu povus scii, ke ŝi havas armilon! Sendube ŝi ie ŝtelis ĝin! Ne ĝoju, mi ankaŭ faros al mi pafarkon! — minacis Fluo, remante per ĉiuj fortoj.
Sur la bordo staris Mergenj, nuda, arĝentita de la luno, kun streĉita pafarko en la mano.
— Ne ĝoju, inferanino; la princo promesis, ke oni kaptos vin, kiel sovaĝan beston!...
Anstataŭ respondo ŝi sendis al ili sagon kaj trafis la randon de l’ ŝipeto. Granda peco da tabulo defalis en la akvon.
— Vi forkuras!... Ho viroj, ho batalistoj, kiujn oni povas meti sur la manplaton kaj forblovi en la aeron!...
— Ne ĉiuj estas rabistoj, kiel vi! — kriis Gregorio...
Ŝi ridis sovaĝe kaj malbele.
Post kelke da tagoj Fluo perdiĝis. La teruritaj Jakutoj, ne trovinte eĉ postesignojn, ne sciis, kion entrepreni. En la komenco Gregorio pensis, ke li dronis, ili do serĉis la korpon kaj ŝipeton apud la bordoj de la lagoj, sed ili trovis nenion; kvankam forta vento blovis, la ondoj ne elĵetis la malfeliĉulon. La lepruloj ree restis sen manĝaĵo, sen iloj por la fiŝkaptado. La bovinon oni ne sendis al ili. La malesperinta Anka ree iris al la princo.
Ŝi iris la ĝustan vojon kaj venis al li rapide kaj sen aventuroj. Sed oni akceptis ŝin ekstreme severe. La princo kriis, kunpremis la pugnojn kaj sendube li batus ŝin, se li ne timus aliri kaj ŝin tuŝi. Oni nenion donacis, oni eĉ ne donis manĝaĵon. Jakuto, rajdante sur ĉevalo kun ponardego en la mano, pelis ŝin antaŭ si. Ŝi iris tremanta, tute senforta de malsato kaj laciĝo. Ŝia sola konsolo estis la bovino kun ido. La rajdanto kondukis la bruton, liginte ŝin al la vosto de l’ ĉevalo. La bovido, kiu kuŝis ligita en korbo, plende blekis.
— Fine ni havos ilin... — murmuretis Anka per sekiĝintaj lipoj.
Trairinte la duonon da vojo, ŝi eksentis, ke ŝi ne povos plu iri, ke ŝi falos. Ŝi do petis la Jakuton, ke li permesu al ŝi suĉi iom da lakto el la plenaj mamoj de l’ bovino kaj ke li ellasu momenton la idon el la malvasta korbo. Li konsentis, ekbruligis fajron, kuiris teon kaj neamike rigardis la virinon, kiu kisis kaj karesis la beston.
— Domaĝe estas! Ŝi putriĝos, kiel vi! — murmuretis li kolere.
Nur nun Biterĥaj eksciis, kiel agrable estas havi kunulon. La malgranda “Bovĉjo” estis tiel ridinda, kiam li ne volis transpaŝi la altan sojlon de l’ jurta, li tiel mallerte etendis siajn malgraciajn piedojn, ke oni devis kontraŭvole ridi. Li havis plej diversajn kaj neatendatajn kapricojn. Iafoje li subite komencis turniĝi kaj rondiri ĉirkaŭ la knabino kaj tiri la ŝnuron, per kiu ŝi kondukis lin al la trinkejo. Tiam ankaŭ lia malgranda sinjorino devis turniĝi kiel turnludilo, kaj ŝiaj nigraj haroj suprenflugis, kvazaŭ korvoj. Same kiel antaŭe ili estis la solaj objektoj, kiuj povis suprenflugi de ŝi dum ŝia kurado, ĉar la ĉemizeton — la belan bluan ĉemizeton kun ruĝa kolumo — tuj post la reveno hejmen ŝi demetis kaj kaŝis “por la festoj”.
Bovĉjo havis ankaŭ aliajn, eksterordinarajn kaj rimarkindajn kutimojn. Dum la ŝajne plej furioza kurado kaj petolado li iafoje haltis sen ia kaŭzo, larĝe disstarigis la kurbajn piedojn, levis la grandajn kiel ŝoveliloj orelojn kaj rigardis tute malplenan lokon per okuloj, larĝe malfermitaj de miro. Sendube li ion vidis tie, sed Biterĥaj vane penis ekscii, kio ĝi estis. En tiaj okazoj ŝi genufleksis antaŭ la amiko, ĉirkaŭprenis per siaj malgrasaj manetoj la moviĝeman, varman nukon kaj, kisante la malsekan buŝegon, diris:
— Malsaĝa Bovĉjo! Estas nenio, trankviliĝu. Ni iru en la jurta’n, ĉar Anka baldaŭ alpelos Patrinjon!
Ilia amikeco tiel grandiĝis, ke Biterĥaj metis al Bovĉjo en la trogon “por ĉiam” la donacitajn al ŝi belajn, skulptitajn ludilojn. Ŝi eĉ volis dormi kun li en lia angulo post la kameno, sed Anka ne konsentis.
— Mi ne permesas! Eĉ nokte vi ne lasos la bruton trankvila. Via ronkado timigus lin kaj li povus sufokiĝi per la ŝnuro aŭ rompi la piedon. La bruto ankaŭ devas havi liberan tempon.
Biterĥaj tre bone sciis, kio estas “libera tempo”, ĉar ŝi preskaŭ neniam havis ĝin, precipe post la alveno de l’ bovino. Al la devo balai la ĉambron, porti akvon, kolekti vergaĵon, okzalon, herbojn, berojn, aliĝis la zorgado pri la bovino. Ĉiam la knabino devis scii, kie ŝi estas. Kiam ŝi ne vidis la bovinon de l’ plata tegmento de la jurta, ŝi iris en la arbetaĵon, sur la marĉojn, kie ankoraŭ multe da kuloj estis. La granda, varma korpo de l’ besto, longa, moviĝema vosto, brilaj kornoj, frapantaj hufoj, ruĝa lango, nigraj, elstarantaj okuloj, rapidaj senpaciencaj movoj, kiam ŝi pelis for la insektojn aŭ kuris en la jurtan blekante kaj balancante la mamojn, — ĉio tio-ĉi senĉese plenigis la infanon per timo, kiun eĉ la amo al Bovĉjo ne povis forigi. — “Ŝi ja estas lia patrinjo!” trankviligis ŝi sin mem. Sed malgraŭ tio-ĉi, kiam ŝi devis peli la erarintan bovinon hejmen, ŝi prenis grandan branĉon kaj, kaŝinte sin post la arboj, ŝi laŭte kriis:
— Hot! hot!
La bovino mire ŝin rigardis kaj iris malrapide al la jurta, alvokante per bleko la idon, pri kiu ŝi tute forgesis pro la dolĉaj herboj. Tiuj-ĉi blekoj, la krakado de l’ rompataj arbetoj, brua hufofrapado de l’ besto, ĝia odoro kaj ronkado, kiam enkondukita en la jurta’n por la nokto ĝi malrapide maĉis la fojnon, agrable tiklis la aŭdadon de l’ malbenitoj.
— Miaj okuloj ankoraŭ vidas vin. Mi ankoraŭ sentas vian odoron antaŭ mia morto... Sed Salban ne ĝisvivis, ne ĝisvivis!... — plendis Kutujaĥsit.
Ilia vivo ekfluis pli rapide, novaj esperoj vizitis iliajn korojn, revenis la antaŭaj kutimoj. Gregorio falĉis la tutan tagon. Anka rastis kaj sekigis la fojnon. Cetere, kion ŝi ne faris? De l’ tago, kiam ŝi akiris la bovinon, la dezirego labori konsumis ŝin.
Kiel muso ŝi kolektis en la ĉirkaŭaĵo kaj portis en la jurta’n ĉion, kio taŭgis kiel manĝaĵo, kio havis nutran indon. Kratago, nigra ribo, okzalo, sovaĝa ajlo, dolĉaj herboj, “lagaj manĝaĵoj”, gelatenaj globoj de “akvaj beroj”, — ĉion tion-ĉi oni povas konservi kaj uzi, ĉar ĝi fluidiĝas en la acida lakto kaj plibonigas ĝian guston kaj nutran indon. La loĝantoj de la jurta tute ne suspektis, ke Anka ŝparas multe da lakto. Ili ja havis ĉiutage matene teon el herboj kun lakto, vespere supon el acida lakto kaj beroj, en la festoj kuiritan lakton sen aldonoj, iafoje eĉ buteron, Anka estis bona mastrino, ĉion ili havis, kiel la “homoj”. Negrandajn porciojn ili ricevis; ĝi estis komprenebla, ĉar eĉ bona bovino liveras ne multe da lakto.
— En la sekvonta jaro ni havos ree bovidon, kune tri brutojn. Dume Bovĉjo grandiĝos kaj povos veturigi fiŝojn kaj lignon. Kiom da tempo, kiom da fortoj nun pereas vane! — diris Gregorio.
— Eble ankaŭ ni ne restos solaj... — diris honteme la virino kaj metis la manon de l’ edzo sur sian ventron, kie jam tremis nova vivo. Nun ŝi ĉiam sidiĝis tiamaniere apud li, kiam ŝi rimarkis, ke li malĝojas, ke liaj okuloj rigardas senmove la fajron kaj ĉesas vidi.
— Ne malĝoju, ne pensu... Forgesu, ke vi estas malsana... Ĉiu, kiu vivas, devas morti... Anstataŭe diru, ĉu vi estos farinta ĝis morgaŭ novan barelon por la acida lakto, ĉar la unua jam estas plena.
— Jam plena? — miris la edzo.
— Jes! — respondis ŝi fiere. — Ho, se vi rebonigus ankaŭ la baron... Mergenj ne venas plu... eble ŝi ĉesos nin turmenti, eble ŝia konscienco vekiĝis pro Fluo?...
— Ĉu vi opinias, ke ŝi pereigis la fiŝkaptiston?
— Sendube... Alie la vento alpelus almenaŭ la ŝipeton.
— Mi vidis ŝin hieraŭ, — diris Gregorio.
Maltrankvilo aperis sur la vizaĝo de Anka; por kaŝi ĝin ŝi depuŝis la tukon de l’ kapo.
— Kie? demandis ŝi post momento.
— Ŝi veturis meze de la lago, al la oriento.
— Vi vidas, ke ŝi vizitas nun aliajn lokojn. Provu morgaŭ rebonigi la baron... mi helpos vin...
Gregorio, instigita de la edzino, ekinteresiĝis pri la mastrumaj laboroj kaj zorgoj. Akrigante la falĉilon, li iafoje gaje kantis. Li rebonigis la baron kaj metis la fiŝkaptilan korbon. Sed li turnis ĝin al alia flanko, ĉar la aŭtuno jam proksimiĝis, la akvoj malvarmiĝis, la fiŝoj revenis en la profundaĵojn el la malprofundaj lokoj, plenaj de nutraĵo. Ree sur longaj bastonoj, sur la tegmento de l’ jurta ili sekigis distranĉitajn fiŝojn.
Neniu malhelpis ilin. Kontraŭe, unu tagon ili trovis ĉe la bordo la propran ŝipeton kaj en ĝi la remilon kaj tri retojn sur la fundo. En la beko de l’ ŝipeto estis metita malgranda, ligna kruco.
La okazo tre ekscitis ĉiujn kaj timigis Anka’n. Ŝi nevolonte parolis pri ĝi. Foje, kiam ŝi forestis, Kutujaĥsit scivole demandis Gregorion:
— Kion vi dirus, se ŝi... revenus?
— Ne, ŝi ne revenos. Ŝi estas riĉa... havas ĉion.
— Sed Fluo, Fluo?!... Kiu povus supozi, ke li ne dronis?...
— Eble li dronis, kaj ŝi nur trovis la ŝipeton kaj retojn.
— En ĉiu okazo estu singarda, Gregorio! — ĝemis la maljunulino.
Ree la ombro de ĉi-tiu virino ekpendis super ilia vivo, kiel nigra nubo. Anka ne lasis plu la edzon al la rivereto, ŝi mem kun Biterĥaj iris al la baro.
Unu tagon ŝi revenis kun multepeza korbo, plena de fiŝoj, kiam ŝi rimarkis apud ilia propra ŝipeto alian, fremdan. Ŝi ne amis la surprizojn, ŝia koro ekbatis pli rapide. En la jurta Fluo sidis ĉe la tablo kaj senĝene babilis kun Kutujaĥsit.
— Vi vivas Fluo?! Kaj ni jam enterigis vin! — ekkriis Anka kun sincera ĝojo.
— Mi vivas, Anka, mi vivas, danke al Dio! Kaj mi venis viziti vin.
— Kiel vi fartas? Kie vi kaŝas vin? Kial vi nin forlasis? Kial vi ne venadis al ni?... Kiom da timo kaj maltrankvilo vi kaŭzis al ni!...
— Mi ne havis tempon — balbutis la konfuzita fiŝkaptisto. — Mi devis fliki la retojn, kapti fiŝojn...
— Vi lasis nin... sen radio de espero... sen peceto...
Fluo gratis la mentonon kaj deturnis la vizaĝon de ŝia rigardo.
— Ĉu vi estas kontenta?
— Ĉe vi pli bone estas! — respondis li evite kaj montris la malfermitan pordon, post kiu sur la herbejo la falĉilo de Gregorio sonis.
— Kuru, Biterĥaj... voku la mastron! Diru, ke Fluo venis!...
— Reviviĝinta?!
— Jes, reviviĝinta! Kuru!
La knabino apenaŭ havis tempon palpebrumi al Bovĉjo kaj rapidis sur la herbejon, kiel birdo.
— Kiamaniere ĝi fariĝis, rakontu! — demandis gaje Gregorio, kiam post la unuaj salutoj ili sidiĝis ĉe la tablo por trinki teon, kiun Anka kuiris por honori Fluon.
— Ĝi fariĝis! — respondis nevolonte la reviviĝinto, rigardante avide la lakton metitan sur la tablon. — Vi havas bovinon?!... Ĉu ŝi liveras multe da lakto?... Eble pli bone estas, ke mi malaperis. Kiu povas scii, ĉu oni estus doninta ion al vi...
— Mergenj scias, ke ni havas bovinon? — demandis Anka.
— Mergenj?.... Jes, ŝi scias... ni vidis de la bordo. Nun ŝi kuŝas trapikita... Antaŭ unu semajno ŝi revenis kaj tuj kuŝiĝis. Ŝi perdas multe da sango...
— Trapikita?!... ripetis ĉiuj.
— Verŝajne ŝi mortos. Kaj antaŭ kelke da tagoj mi jam ekesperis, ke ŝi resaniĝos!...
— Diru Fluo, kiu resendis al ni la ŝipeton kaj retojn? Ĉu vi? — demandis Gregorio.
— Kial vi supozas, ke mi? Kompreneble, mi faris ĝin per miaj manoj, sed ŝi diris: “Fluo, ĉu ni bezonas du ŝipetojn kaj tiom da retoj? Ili ja posedas nenion! Redonu al ili!”
— Pli bone estus, se ŝi ne resendus... se ŝi tute nin forgesus! — kolere interrompis lin Anka.
— Ŝi mortos, ŝi mortos! Dio pardonu al ŝi ĉiujn kulpojn! — diris plende Fluo. — Donu la falĉilon, Gregorio, mi provos, ĉu mi ne forgesis...
Li restis ĉe ili ĝis la vespero. Li atente rigardis la bovinon kaj donis kelkajn saĝajn konsilojn; li karesis Bovĉjon, kisis Biterĥaj’on kaj donacis al ŝi grasan, fumaĵitan fiŝon. Anka verŝis al li iom da lakto en sitelon el betula ŝelo.
— Eble vi restos dum la nokto?... Ventas, leviĝos altaj ondoj! — ili logis lin.
— Ne... mi ne povas... ne eble estas... Ŝi kuŝas sola, kiu donos al ŝi akvon? Ŝi ja ankaŭ estas viva kreitaĵo... Dio savu ŝin de l’ morto, kaj mi flegos ŝin; mi certigas, ke ŝi tiam resaniĝos... Bone estas ĉe vi, gaje, vi havas bruton... sed ne eble estas... Mi vin vizitos, ni restos najbaroj, sed ne eble estas!...
La bonulo prenis la sitelon kaj eklamis al la ŝipeto. Ĉiuj akompanis lin kaj staris sur la bordo, ĝis li eniris kaj forveturis al la nigra, malproksima insulo, sur kiu la arboj kliniĝis al la akvo.
Alflugis la ventoj de l’ okcidento, renkontis la ventojn de l’ oriento, nuboj saltis sur nubojn, en la ĉielo ekbolis, kiel en poto, kaj kiam la norda vento blovis ĉien sian malvarman spiron, densa, seninterrompa, senfina pluvo komenciĝis. Pro ĝia siblanta bruo, pro ĝia sopira plaŭdo, miksita kun la plorego de l’ ondiĝintaj lagoj, la malkovrita, plata kaj malseka tero ŝajnis ankoraŭ pli malgaja. Sub la pluva vualo la ĉirkaŭaĵo fariĝis griza, malpura makulo. La malalte flugantaj nuboj malklarigis ĝiajn konturojn, estingis la brilon kaj la kolorojn, la ventoj skuis ĝin, kiel forĵetitan ĉifonon, la pluvo faris en la tero abomenajn, malpurajn fendojn.
— Feliĉe estas, ke ni ĝustatempe kolektis la fojnon!... — diris Gregorio.
— Bedaŭrinde vi ne ŝutis teron sur la tegmenton. Vere, mi ne scias, kien ni nin kaŝos! — riproĉis lin Anka.
— Kien ni nin kaŝos? Sub la benkoj, ĉe la tablo ne gutas ankoraŭ...
— Atendu iom, ĉie gutos! Mi timas, ke la pluvo penetros en la provizejon, al la fumaĵitaj fiŝoj!
La “atendado” ne estis longa, ne ekzistis plu seka loko en la jurta. La malvarma akvo ne faras la homojn afablaj. Tamen ili ne malpacis. Anka gardis la ĝeneralan pacon per sia bonkora gajeco. Iafoje Gregorio, kies ostoj ree komencis dolori dum la pluva vetero, ekriproĉis ŝin:
— La virinoj ĉiam, ĉiam...
— Ho jes, malsaĝaj estas la virinoj! — konsentis Anka — ili amas vin, laboras por vi, vartas viajn infanojn; pli bone estus, se ĉiuj similus Mergenj’on.
— Kial Mergenj’on?! — murmuris la konfuzita viro.
Se la riproĉoj kaj la kolero ne ĉesis, Anka prenis lian manon kaj kondukis lin al la fajro:
— Silentu karulo! Konfesu, ke viaj ostoj kaj membroj ree doloras kaj turmentas vin... Sidiĝu tie-ĉi ĉe la fajrujo kaj varmigu vin!...
— Ĉie gutas.
— Ĝi gutu! Ni ja ne dronos. Bona Dio sendos al ni sekajn tagojn, tiam ni ŝutos teron sur la tegmenton.
Ĉiufoje, kiam la pluvo ĉesis por momento aŭ la vento malfortiĝis, Anka malbone vestita, en disŝiritaj ŝuoj tuj kuris sur la herbejon por fojno, al la baro, al la lago por ŝanĝi la retojn. Ŝi ne permesis preni la provizojn, kolektitajn por la vintro, ŝi eĉ pligrandigis ilin.
— Benita estu la mano, kiu sendis ŝin por malgrandigi niajn dolorojn! — laŭte preĝis Kutujaĥsit, senĉese tremanta de la malvarmo.
Sed tio-ĉi daŭris ne longe. Foje vespere la pordo subite malfermiĝis kaj Fluo kovrita de koto aperis en la jurta. Post li eniris Mergenj, malgrasiĝinta, kun okuloj, brilantaj kiel du torĉoj.
— La pluvo detruis, tute detruis la tegmenton de nia tendo. Ne eble estas resti tie... Same kiel sub libera ĉielo!... Brrr! Kia malvarmo. Ĉe vi estas varme, seke...
— Mi ĉiam diras, ke plej bone estas loĝi kune! — certigis Fluo, demetante la vestojn antaŭ la fajro. Mergenj iris en la angulon kaj ĵetis la ligaĵon kun sia havo sur la antaŭan lokon. Ili akceptis ŝin; ĉu eble estis rifuzi? Ili tute ne intencis venĝi al ŝi ŝiajn atakojn. La domo apartenas al tiuj, kiuj bezonas varmon kaj rifuĝejon. Cetere ili ne povus kontraŭstari. Mergenj ekscitita, helpata de Fluo kuraĝus ĉion fari.
Sed kune kun ŝi malĝojo eniris en la jurta’n. Ŝi nenion faris; kiel ordinare, ŝi parolis malmulte; la tutan tagon ŝi sidis ĉe la fajrujo kaj malŝpare bruligis vergaĵon, kiun Biterĥaj portis sur siaj malgrasaj ŝultroj. La altkreska figuro de Mergenj, la severaj trajtoj de ŝia vizaĝo, la akraj brilaj okuloj silentigis ĉiun paroladon; ili parolis libere nur post la pordo; kiam Mergenj ĉeestis, Fluo ne ŝercis; Anka tremis ĉiam, kiam la rigardo de l’ krimulino trafis ŝian vizaĝon aŭ fingrojn. La dolĉa bonkoreco, kiu antaŭ nelonge beligis la vizaĝon de l’ feliĉa mastrino, velkis kaj malaperis; ĝi ne konsolis plu la malfeliĉulojn dum la plej doloraj momentoj. Ŝiaj antaŭzorgaj intencoj renkontis ĉiam diversajn neforigeblajn malhelpojn. Kutujaĥsit ofte ne havis akvon por siaj vundoj, ĉar Mergenj bezonis la vazon; la vestoj ne estis ĝustatempe rebonigitaj, ĉar Anka povis kudri nur ĉe la fajro, ŝi do devis atendi, ĝis Mergenj foriros de l’ kameno. Ĉiu pli laŭta parolado, vekinta Mergenj’on, kaŭzis riveron da malbenoj kaj insultoj. Biterĥaj ne sciis, kiam ŝi devis balai la ĉambron, ĉar Mergenj ekstreme koleris pro la polvo. Insultita, batita kaj timigita, la knabineto ne kuraĝis iafoje iri al sia kuŝejo. Malgraŭ la malpermeso de Anka, ŝi tiam ekdormis, apogante la vizaĝeton al la dorso de Bovĉjo.
Dume Mergenj, en la varma jurta kaj ĉirkaŭita de oportunaĵoj rapide resaniĝis. Post unu semajno ŝi ordonis, ke oni montru al ŝi ŝiajn riĉaĵojn, kiujn Fluo dum du tagoj transportis de l’ insulo. Ŝi havis grandajn provizojn da fiŝa oleo kaj da sekigitaj fiŝoj, fine vestojn, vazojn, armilojn, — ĉion tion-ĉi ŝi ŝtelis en la loĝejoj de fiŝkaptistoj, kiuj forlasis la hejmon dum la kaptado. Ŝi rigardis ĉion fiere, kiel batalisto.
— Kial vi malligis sen mia permeso la sekigitajn fiŝojn? — demandis ŝi severe.
— Ili jam komencis putri... Oni devis manĝi ilin! — rapide respondis Anka.
— Ili putru, ili ne estas viaj! Estu kontentaj, ke mi redonis al vi la retojn...
— La retoj estis niaj! — balbutis Gregorio.
— Viaj?... Ĉu vi havus ilin, se mi ne volus? venis preni ilin, Gregorio, ĉu vi memoras?
— Diablino! — murmuris Gregorio. — Kiam mi sidas ĉe ŝi, mia korpo tuj komencas tremi... La vundoj pli doloras min de l’ tempo, kiam ŝi venis...
— Pardonu ŝin! Ŝi jam komencis resaniĝi, kiam oni trapikis ŝian hepaton per fero... Atendu, la somero venos, ni foriros! — petis Fluo.
— Ĝis la somero! — diris Anka ĝemante.
Ankaŭ Fluo ĝemis, balancis la kapon, ridetis plende kaj konfesante sian kulpon anstataŭis Gregorion, kie estis eble kaj laboris laŭ siaj fortoj.
Iom post iom Mergenj plene ekestris en la jurta.
— Hodiaŭ vi devas fliki ĉiujn retojn kaj morgaŭ vi transportos ilin en la alian lagon. Tie estas pli multe da fiŝoj! — ordonis ŝi.
Eĉ la kolektadon de fojno ŝi administris kaj ne permesis starigi amasegon.
— Ĝi putros... ĝi estas malseka! Anka ploris la tutan vesperon, malpacis kun Gregorio, sed la fojno restis sur la herbejo.
Dume venis la bela, flavruĝe-ora aŭtuno. La arbetoj de la sovaĝaj rozoj, framboj kaj nigraj riboj fariĝis en la nokta malvarmo ruĝaj, kiel fajro; la delikataj oraj betuletoj tremis de plej facila venteto kaj deĵetis siajn travideblajn foliojn; la ĉielo fariĝis arĝentkolora; la malvarmiĝantaj lagoj paliĝis. La malpure-verdaj muskoj kovris la flaviĝintajn herbojn kaj kolorigis la senfoliajn arbetaĵojn kaj arbarojn. La noktoj pligrandiĝis kaj plilongiĝis la vesperoj.
Se oni ne parolis pri mastrumaj aferoj, profunda silento regis vespere en la jurta. Anka kudris malgrandajn ĉemizetojn kaj vindaĵojn. Mergenj sidis kurbiĝinta antaŭ la fajrujo kaj varmigis jen la dorson, jen la genuojn.
— Kial ili silentas? Kial ili eĉ ne rigardas min? — demandis ŝi foje Fluon.
— Karulino mia! Tie ĉi eĉ mi ne povas paroli kun vi, kiel antaŭe sur la insulo... ĉirkaŭe aŭskultas homoj... La koro ne amas orelojn!...
— Ili ne amas min. Tute prave, mi ankaŭ ne povas ilin ami... Ili estas indiferentaj por mi. Pli malgaje estas tie-ĉi, ol en la dezerto.
— Kompatu ilin... Dum unu momento kompatu ilin, aŭ aliajn, kaj tuj la koro trankviliĝos.
— Mi ne povas! — diris ŝi kaj deturnis la sekajn, bruligantajn okulojn. — Se vi ne havus homojn, Fluo, vi amus trabon... Por kio vi taŭgas?! — aldonis ŝi post momento.
— Somere ni ree transveturos sur la insulon! — murmuretis la Jakuto.
— Somere! Kiu scias, kio okazos ĝis tiu-ĉi tempo! Eble viaj piedoj defalos...
La aŭtuno forkuris per grandaj paŝoj. La migrantaj birdoj jam transflugis; la malgrandaj kotujoj, kaŝitaj en la herboj, glaciiĝinte dum la nokto, ne degelis plu tage. Sed tagmeze la suno ankoraŭ varmigis kiel fajro kaj ĝia nekomparebla brilo forpelis la noktajn nebulojn kaj oris la lagojn.
Ĉiutage dum kelke da horoj ili antaŭzorge rebonigis la jurta’n, la solan rifuĝejon dum la vintraj frostoj. La sterko, kiun liveris la bovino, tre bone taŭgis, kiel ekstera stukaĵo de l’ domo. Sed Mergenj komencis kaprici.
— Ĝi estas superflua. La sterko sekiĝos kaj somere la suno ekbruligos ĝin. Vi ŝtopu la fendojn per musko kaj metu dikan tavolon da argilo, — jen ĉio, kion oni bezonas. La bovinon mi tute forpelus el la jurta; ĝi havas nek defluejon, nek truojn por elĵetado de l’ sterko... Ĉiama malsekeco kaj malbonodoro!... Ili konstruu apartan stalon! Ĉu la homoj devas sufokiĝi pro la bruto?
Anka, aŭdinte tiujn-ĉi herezojn, tre indignis, sed post pripenso ŝi konsentis.
— Ĉion ŝi atakas!... Bone, ni konstruos stalon.
Fluo, kiu timis, ke la virinoj batos unu la alian, miris pro la trankvilo de Anka.
— Ni konstruos! kompreneble, ni konstruos... Tuj morgaŭ mi komencos kun Gregorio haki stangojn kaj trabojn...
Gregorio, al kiu Anka komunikis siajn intencojn, flame eklaboris. Dum kelke da tagoj ili starigis la stangojn kaj metis la tabulojn. Anka kaj Biterĥaj ŝmiris la murojn per argilo kaj surĵetis teron ĝis la tegmento.
La eta jurta havis kamenon, du fenestretojn, plankon parte kovritan per tabuloj, parte per argilo. Ĝi estis tiel malgranda, ke la bovino preskaŭ tute ĝin plenigis. Nur inter la kameno kaj trogo estis malgranda spaco, kie oni povis starigi kuŝejon por du homoj. Mergenj ĉion rimarkis, sed ŝi silentis. Ankaŭ ŝi havis planojn por la tempo, kiam Anka kuŝos graveda en la stalo. Sur la tegmenton de l’ jurta kaj sur la nordan muron ili ĵetis fojnon, provizon da kiu ili bezonis por la brutoj. Baldaŭ ili solene enkondukis Bovĉjon kaj lian patrinon en la novan loĝejon, kaj en la sekvinta tago Gregorio kaj Anka transportis en la stalon siajn litaĵojn.
En la komenco ili pasigis tie nur la noktojn; poste ili pli kaj pli frue kuris en sian dometon; pli kaj pli longe brulis en ĝia kameno gaja fajreto. Biterĥaj sidis tie senĉese; ŝi eĉ dormus tie, se ne mankus libera loko. Sed la jurta intence pro la varmo: estis konstruita tiel malgranda, ke restis nur mallarĝa, malalta trairo inter la muro kaj la flanko de l’ bruto. Sed tio-ĉi detenis nek Biterĥaj’on, nek Fluon, kiu vizitis la najbarojn “de tempo al tempo”. Por regali la gastojn la geedzoj kuiris teon el arbaraj herboj. Mergenj tutajn longajn vesperojn pasigis sola en la jurta kaj nur la ĝemoj de Kutujaĥsit rompis la tomban silenton de la forlasita domo.
Sed de ekstere ridoj kaj gaja babilado flugis. Tiam Mergenj komencis longan, malĝojan kaj sovaĝan kanton, per kiu ŝi kvazaŭ volus silentigi la najbarojn; pli ofte ŝi iris eksteren, aŭskultis avide la paroladojn, fine vokis Biterĥaj’on kaj Fluon, pretekstante, ke estas jam malfrue, ke jam venis tempo dormi.
— Morgaŭ vi ree leviĝos por la laboro tagmeze. Sufiĉe jam vi babilis!
— Ho, ŝi bone scias voki aliajn al la laboro! — murmuretis Anka, premiĝante al Gregorio.
— Ŝi faru, kion, ŝi volas! Bone estas, ke ni loĝiĝis ĉi-tie, la ostoj tuj ĉesis dolori min.
— Tie mi ne povis trankvile dormi. Ĉiufoje, kiam la inferanino moviĝis, mi tuj vekiĝis, ŝajnis al mi, ke ŝi venas kun tranĉilo.
— Dormu! Tien-ĉi ŝi ne venos.
— Sed kio okazos poste?
— Poste?... Oni mortigos ŝin, ĉar ŝi ne ĉesos ŝteli, kaj ni restos kun ŝiaj riĉaĵoj.
Mergenj ekstreme ekscitita pli kaj pli ofte riproĉis Fluon.
— Vi forlasas min!... Vi ne zorgas pri mi!... Eble vi amindumas ŝin, ĉi-tiun timigilon?
— Kion vi diras? Sed vi ne estas parolema Mergenj... Ĉu eble estas forgesi tiel bonegan virinon, kiel vi?
Ŝi aŭskultis liajn laŭdojn, sed ŝi ne allasis lin al si. Li fariĝis por ŝi abomena. De la malvarmo kaj laboro liaj vundoj grandiĝis kaj malbonodoris.
— Jen kia vi estas Mergenj: nek por vi mem, nek por la homoj!
Sed ŝi konis iun, por kiu ŝi estus bona kaj cedema.
— Silentu kaj iru for!
Ĉiuj tagoj similis unuj la aliajn: la sama izoleco, krakado de l’ fajro en la kameno, ĝemoj de Kutujaĥsit, kaj ekstere bruado de voĉoj. Iu rakontas fabelojn kaj kantas, lerte imitante voĉojn de homoj, herooj, mirindaj ĉevaloj, potencaj malamikoj kaj... dioj.
Ŝajnis al ŝi, ke ŝi rekonas la voĉon de Gregorio. Li malofte rakontis fabelojn. Ŝi tre volonte aŭskultis lin. Ŝi eliris antaŭ la sojlon. Nebulo rampis sur la tero, kaj alte sur la ĉielo aroj da steloj briletis. Jes, efektive li ŝanĝis la voĉon kaj komencis novan rakontan... Ne, ĝi ne estis rakonto, ĝi estis ama kanto!
“Ho koro! kial vi devigas mian moviĝeman buŝon paroli? Kial vi aŭskultas tiel avide?
“Se miaj vortoj povus penetri tra la aero kaj resti en via memoro, ho, mi kantus, mi kantus senĉese, seninterrompe...
“Kial mia koro malfortiĝis? Kial miaj akraj okuloj ne vidas plu? Kial malklariĝis miaj pensoj?!
“Ho, jahaj! For la malĝojo... Ni gaje ridos, ni ĝojos, dum ni vivos... la vivo forkuras tiel rapide!...
“Ho, sonu mia kupra gorĝo, laŭte kantu... Ni amu, ĝis la maljuneco kaj malsano venkos nin, ĝis ni fariĝos plenmano da cindro.
“Ho, se la forto de mia kanto povus deteni la ventetojn, dispeli la nubojn, aŭ malvarmigi la sunon, ho! mi blovus, mi ĉiam blovus sur vin!...”
Tion-ĉi li ofte kantis al ŝi.
Mergenj vivege malfermis la pordon. Lumigitaj de la fajro ili sidis avide aŭskultante. Fluo kaj Biterĥaj apogis la vizaĝojn sur la manplatoj. Anka ne deturnis de l’ edzo la okulojn. Neniu rimarkis, ke iu rigardas en la jurtan. Nur la bovino turnis la kornojn al Mergenj kaj ŝiaj okuloj ekbrilis.
— Fluo, tuj venu! — subite eksonis raŭka voĉo kaj tremigis la korojn de l’ ĉeestantoj.
— Kion vi volas?
— Venu! Sufiĉe!...
— Iru, iru — puŝis lin Anka.
— Kio okazis? — demandis Fluo, gratante la kapon, kiam li venis en la jurta’n kaj rigardis en la fajrajn okulojn de l’ virino.
— Dum la tuta tago mi ne aŭdas homan voĉon... Mi ne vidas homan vizaĝon... Ĉiam la krioj kaj ĝemoj de mortiĝanta Kutujaĥsit!... Kaj vi tie festenas!... Sufiĉe!... Mi ne permesos!... Vi dufoje trinkas teon... al la aliaj lakto kaj butero mankas... Sufiĉe! kiam vi ne havos plu manĝaĵon, mi devos nutri vin per miaj provizoj... Ĉu vi ne uzas nun miajn retojn, ŝipeton, vazojn? Ĉu vi ne helpis al ili kolekti la fojnon, konstrui la stalon... Kaj ĉu vi ne estas mia? diru!
— Via, kompreneble via!... — li delikate ŝin certigis
— Mi do estas prava. La bovino eble estas ilia, sed se ili ankaŭ aparte trinkas lakton, ili trompas nin. Ili pereigas nian vivon por konservi la sian... Kiam venos la malsato, antaŭ aliaj mortos tiuj, kiuj tro laboris kaj malmulte manĝis. Vi mortos, kaj mi ne volas, ke vi mortu. Mi preferas, ke ili mortu. Diru al ili, ke mi volas, ordonas, ke ili ree loĝu kun ni, ke alie mi elpelos la bovinon kaj bruligos la stalon... Ili nepre revenu!
— Ne, tion-ĉi mi ne povas diri al ili. Ili ne obeos... Ili estas liberaj homoj!...
— Bone! Ne diru, mi tuj bruligos ilin!...
Ŝi kaptis brulaĵon.
— Mi diros, diros!... Ho, virino! Mi morgaŭ diros, trankviliĝu!... Sed Anka ne konsentos. La bovino estas ŝia propraĵo... Antaŭe vi volis preni ŝian edzon, nun la bovinon... Mi pensis, ke vi jam fariĝis pli bona...
Ŝi ekridis kaj forpuŝis lin. En la jurtan time eniris Biterĥaj.
— Vi estas malsaĝa. Ni vidos, kion diros morgaŭ via bela pupo.
Ŝi iris en la angulon kaj deĵetis la vestojn. Fluo senvestigis sin kaj meditis.
— Kion ŝi celas? Ne eble estas kompreni la virinon... Ili estas tute malsaĝaj. Morgaŭ sendube ili elŝiros harojn unu al la alia... Mi devas antaŭsciigi Gregorion. Jen mia konsilo: en la stalo dormu Anka kun Biterĥaj, kaj Gregorio ĉi tie... tiam Anka kvazaŭ forestus... aŭ Mergenj dormu tie, ĝi estos plej bona...
La plano trankviligis lin. Laca de la laboro, li tuj profunde ekdormis.
Sed Mergenj ne povis dormi. Ĉiuj esperoj kaj ĝojoj, vekitaj per la kanto, ekstaris antaŭ ŝi... Ĉio pereis post la apero de ĉi-tiu virino kun pala vizaĝo!... Aro da malfeliĉoj sekvis ŝin... Se ŝi ne alveturus, eble la manĝaĵo sufiĉus por la aliaj kaj tiu terura nokto ne venus... Nun ŝi, Mergenj, ne estus sola... Gregorio ne forlasus ŝin... ĉiuj ne malamus ŝin, kiel sovaĝan beston. Ŝia severa koro jam komencis moliĝi kaj ŝi pensis, ke revenos la tagoj, en kiuj ŝi ridetis kaj deziris feliĉon al la homoj... Nun ree nokto, malvarmo, malĝojo! kaj ĝi ne povas aliiĝi... Ŝi rememoriĝis la vizaĝon de Gregorio: estis tiam varmega, purpura nokto, la steloj hele brilis super la rivereto, sed li forpuŝis, forpuŝis ŝin... Ŝi ektremis.
... Kaj nun... ili tie dormas, ĉirkaŭprenante la kolon unu al la alia... La brutoj varmigas iliajn korpojn per sia spirado... Iliaj koroj batas trankvile... Kaj ie malproksime same trankvile en varma riĉa jurta dormas ĉe la flanko de alia virino la homo, kiu estis ŝia unua amato kaj kiu ĵetis ŝin tien-ĉi...
Malvarma tremo kuris sur ŝia dorso.
Ŝi elrampis el la lito kaj komencis blovi sur la fajron, Ekbruletis unu brulaĵo, la sola kiu restis en la kameno, Ŝi eliris por ligno, sed ŝi ne revenis. En la griza brilo de l’ tagiĝo la eta stalo aperis antaŭ ŝiaj okuloj, kvazaŭ fantomo... Delikata fuma strio supreniris el la kamentubo.
Sovaĝa ĝojo ekbrilis en ŝiaj okuloj kaj ŝi revenis en la jurta’n. Ŝi atente aŭskultis kaj konvinkiĝinte, ke Fluo dormas, ke Kutujaĥsit ĝemas ne pli laŭte, ol ordinare, ŝi kaptis la brulaĵon, elkuris kaj enŝovis ĝin en la fojnon, kiu kovris la nordan muron de l’ stalo. Poste ŝi rapide revenis, sed ne povis resti en la jurta. Si ree elkuris ekscitita kaj forgesis fermi la pordon. La sangaj langoj de l’ fajro jam lekis la murojn kaj la tegmenton de la stalo. La matena venteto disblovis la flamojn. Mergenj rapide alrulis trabon kaj baris la pordon. Preskaŭ en la sama momento la brutoj ekblekis, pala vizaĝo kaj manoj aperis en la fenestreto, eksonis fortega frapado al la pordo kaj terura laŭta krio:
— Savu!... Brulas!... Malfermu!...;
Fluo, Biterĥaj, eĉ Kutujaĥsit elkuris el la jurta. — Kie brulas? Kio brulas? — ripetis ili sensence, kvankam tute proksime de ili staris la flama amaso. En ĝia interno bruis akraj voĉoj de doloro kaj malespero, plendaj blekoj de la brutoj kaj la terura batalo pro la vivo. Fine Fluo rimarkis la baritan pordon, saltis al ĝi. Kvankam la flamoj, kvazaŭ serpentoj, volvis sin ĉirkaŭ liaj nudaj brakoj, li forpuŝis la trabon kaj malfermis la pordon. En la sama momento la granda kapo de l’ bovino aperis, sed la bruto ne povis jam eliri, falis kaj ĝia korpo ŝtopis la pordon. Fluo penis ŝin eltiri; li batis, ŝiris ŝin, sed la malfeliĉa besto ne povis leviĝi, ĝi nur tremis kaj blekis. Subite, kvazaŭ puŝita eksteren, la bovino ĵetis sin antaŭen kaj ŝia brusto ekbatis la kadron de l’ pordo. La duone forbrulinta muro ŝanceliĝis kaj ĝiaj traboj falis sur Fluon kaj la bovinon. Amaso da brulaĵoj kovris ilin. Nur la piedoj de l’ malfeliĉulo, liaj vunditaj piedoj restis liberaj. Li penis leviĝi kaj liberiĝi el la terura kaptilo. Mergenj rapidis al li kaj, forgesinte pri la danĝero, komencis disĵeti la brulantan lignon.
Subite la vento ekblovis pli forte, el la interno de l’ domo elflugis nuboj de nigra fumo kaj sangaj flamoj, kiel multpikila lango de grandega drako, ĉirkaŭis Mergenj’on; samtempe la tuta konstruaĵo, jam kliniĝinta al ŝi, ŝanceliĝis kaj disfalis. La ĉefa trabo de tegmento trafis ŝian bruston, renversis ŝin kaj premegis al la tero. Furioze ĝemegante ŝi tordiĝis en la brulanta lignaro. Fine ŝi silentiĝis.
La leviĝanta suno oris la grizajn fumojn de l’ brulo kaj la ŝtoniĝintajn de teruro figurojn de Biterĥaj kaj Kutujaĥsit.
Kutujaĥsit tuj revenis en la jurta’n, kuŝiĝis kaj ne leviĝis plu. Ŝi mortis post kelke da tagoj. Biterĥaj restis sola, preskaŭ senkonscia de teruro. Ŝi havis nutraĵon en la provizejo, tre proksime, sed ŝi timis iri preter la mortintoj.
Ŝi nutris sin per muskoj, beroj de sovaĝa rozo, radikoj, kiujn ŝi povis kolekti proksime de la jurta. Ŝi malgrasiĝis, paliĝis, perdis la fortojn. La tempon liberan de la ĉasado kaj de la kolektado de l’ beroj, ŝi pasigis en la jurta, kvankam la malbonodoro de la putranta korpo de Kutujaĥsit venenigis la aeron. Fine la sorto sendis al ŝi liberanton. Foje vespere ŝi rimarkis lin, kiam ŝi revenis kun sitelo da akvo. Ĝi estis besto nigra kaj granda, kiel la bovino. La knabineto ektremis de ĝojo. En la komenco ŝajnis al ŝi, ke ĝi efektive estas ilia bovino, ke nenio okazis, ke tuj Anka kaj Gregorio venos. Sed la gasto havis haroriĉan, triangulan buŝegon kaj grandajn ungegojn, posedis nek kornojn, nek voston. Rimarkinte ŝin, la besto haltis, sidiĝis kaj komencis grati sin per la posta piedo post la orelo. Biterĥaj tuj saltis en la jurta’n, rapide fermis la pordon kaj rigardis tra la fenestreto, kio okazos. La bruo timigis la beston, ĝi ekstaris sur la postaj piedoj kaj rigardis ĉirkaŭe. Estis mallaŭte, mallume, nur la lago, purpura de la vespera ĉielruĝo, bruis en la malproksimo, la gasto do trankviliĝis, aliris al la forbrulinta jurta, puŝis per la buŝego la nigriĝintan kapon de Mergenj kaj komencis disŝiri ŝian korpon. La tutan nokton ĝi bruis kaj rulis la trabojn.
Matene sur la loko, kie la mortintoj estis, kuŝis nur blankaj ostoj kaj sangaj restaĵoj, disĵetitaj inter la karboj. La urso dormis apude, enŝovinte la buŝegon inter la piedegojn. Du tagojn ĝi festenis antaŭ la pordo de l’ jurta. En la lasta nokto oni ĝin malhelpis, sed ĝi ne foriris. Matene la knabineto ree ekvidis ĝin sur la sama loko. Ĝi dormis en la suno... Soifo kaj malsato ekstreme ŝin turmentis, sed ŝi ne kuraĝis eliri... Preskaŭ senviva ŝi sidiĝis en anguleto kaj sonĝis pri la verdaj arbaroj, pri la lando ĉe la grandega lago, kie feliĉaj homoj loĝas, kie libere kuras infanoj, kaj bovidoj... Murmuro en la fenestro vekis ŝin. Piedego armita per ungegoj kaj granda, haroriĉa buŝego preskaŭ samtempe enŝovis sin, sed la truo estis tro malgranda... La okuloj de l’ urso kolere ekbrilis, ĝi eliĝis...
Sed ĝi ne cedis... Ĝi iris ĉirkaŭ la jurta kaj piedfrapis sur la herboj. Fine ĝi saltis mallerte sur la tegmenton, kiu ekkrakis sub ĝia pezo... Ĝi gratis, fosis la teron, dispuŝis la trabojn; post momento ili disiĝis, falis internen, kaj en la hela truo aperis kapo kun sangaj okuloj.
La besto rigardis en la jurta’n kaj malleviĝis internen. Ĝi haltis sur la planko, skuis de si la polvon, etendis la nazon, ekflaris kaj iris rekte al la lito de Kutujaĥsit. Sed subite ĝia rigardo renkontis la okulojn de Biterĥaj, kiuj brilis, kiel du rubenoj...
Ĝi stariĝis sur la postaj piedoj, ekronkis kaj, stariginte la harojn, furioze spiregante, ĝi iris terura al la knabineto... Ŝi ne moviĝis, ne kriis, eĉ ne ekĝemis, kiam ĝia piedego ekpremegis ŝian malgrasan korpeton al la benko...
. . . . . . . . . . . . .
La neĝoj superŝutis la glaciiĝintajn lagojn, maldensajn arbarojn kaj mizeran teron. De la potenca frosto ĉio fariĝis malmola, kiel kristalo.
Kiam la komunumo eksciis de la ĉasistoj, ke fumo ne leviĝas plu el la jurta de la lepruloj, la princo sendis delegiton por konvinkiĝi, ĉu Dio efektive forprenis de la lando la “malbenon”. La Jakuto longe vane kriis, fine li levis la pordon per sia ponardego... Li rimarkis la rompitan tegmenton kaj komprenis ĉion.
— Urso! — murmuretis li.
Li revenis kaj raportis pri la terura okazo. La “kunveno” decidis sendi monon en la urbeton por funebra meso kaj bruligi la jurta’n.
Alia sendito, farinte pie la signon de l’ kruco, metis brulantan vergaĵon sub la tegmenton de la malnova domo, saturita de la veneno... Li staris apude kaj atendis, ĝis la fumaj nuboj certigis lin, ke la fajro bone brulas. Tiam li revenis hejmen.
Sur la malbenita loko restis nur du amasoj da cindro kaj iom da ostoj. La tuta ĉirkaŭaĵo de l’ jurta de la lepruloj longe ne estis vizitata de iu... Neniu kuraĝis tie kolekti berojn, kapti fiŝojn, persekuti forkurantan ĉasaĵon...
Sed la ŝimo de l’ vivo ne estis elŝirita kun la radiko, ne estis detruita kune kun la malfeliĉuloj, — ĝi ree ekkreskos ie sur homaj korpoj kaj ree pleniĝos kaj ekĝemos la malbenitaj dezertoj.