Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO IX

Forlasinte Abidoson, Ramzes veturis senhalte kontraŭ la fluo de l’ rivero al la urboj Tan-ta-ren (Dendera) kaj Kene, kiuj kuŝis unu preskaŭ kontraŭ la alia: unu sur la orienta, la alia sur la okcidenta bordo de Nilo.

En Tan-ta-ren estis du famaj lokoj: la lageto de l’ sanktaj krokodiloj kaj la templo de Hator, posedanta superan lernejon. Tie oni instruis la medicinon, piajn kantojn, diversajn diservojn, fine astronomion.

La faraono vizitis ambaŭ. Li ekkoleris, kiam oni ordonis al li bruligi incenson antaŭ la sanktaj krokodiloj, kiujn li opiniis malbonodoraj kaj malsaĝaj rampaĵoj. Kaj kiam unu el ili dum la oferado kaptis la sinjoron per la dentoj je la vesto, Ramzes tiel ekbatis ĝin per la bronza kulero, ke la rampaĵo por unu momento fermis la okulojn kaj disetendis la piedegojn; poste ĝi reiris en la akvon, kvazaŭ kompreninte, ke la juna monarĥo ne amas intimecon eĉ de la dioj.

— Eble tio estis malpiaĵo? — demandis li la pastron.

La ekscelenco rigardis flanken, ĉu iu aŭskultas, kaj respondis:

— Se mi scius, ke via sankteco faros al ĝi tian oferon, mi donus al vi bastonegon anstataŭ incensujo. Ĉi tiu krokodilo estas la plej trudema besto en la tuta templo. Foje ĝi kaptis infanon...

— Kaj ĝi manĝis ĝin?...

— La gepatroj estis kontentaj!... respondis la pastro.

— Diru al mi — demandis la faraono post pripenso — kiel vi, saĝaj homoj povas fari oferojn al bestoj; kiam neniu rigardas, vi ja batas ilin per bastonoj!...

La ĉefpastro ankoraŭ unu fojon ĉirkaŭrigardis, kaj vidante, ke estas neniu proksime, respondis:

— Vi ja, monarĥo, ne suspektas la fidelulojn de la Sola Dio, ke ili kredas je la sankteco de l’ bestoj... Tio, kion oni faras, oni faras por la popolaĉo... La bovo Apis, kiun ŝajne respektegas la pastroj, estas la plej bela bovo en la tuta Egipto kaj konservas la rason de nia brutaro. La ibisoj kaj cikonioj purigas de la mortintaĵo niajn kampojn; dank’ al la katoj la musoj ne detruas niajn provizojn da greno, kaj dank’ al la krokodiloj ni havas bonan akvon en Nilo, kiu alie venenus nin... Sed la senkonsidera kaj malklera popolaĉo ne komprenas la utilecon de tiuj bestoj kaj ekstermus ilin en la daŭro de unu jaro, se ni ne antaŭgardus ilian vivon per religiaj ceremonioj. Jen estas la sekreto de niaj temploj, destinitaj por la bestoj, kaj de nia pieco por ili. Ni incensas tion, kion la popolo devas respekti, ĉar ĝi estas utila.

En la templo de Hator la faraono rapide trakuris la kortojn de la medicina lernejo kaj indiferente aŭskultis la antaŭdirojn, kiujn faris por li la astrologoj. Kaj kiam la ĉefpastro-astrologo montris al li oran tabulon, sur kiu estis gravurita karto de la ĉielo, la sinjoro demandis:

— Kiel ofte realiĝas viaj antaŭdiroj, kiujn vi legas en la steloj?

— Iafoje ili realiĝas.

— Kaj se vi legus viajn horoskopojn sur arboj, ŝtonoj aŭ sur akva fluo, ili ankaŭ realiĝus?

La pastro konfuziĝis.

— Via sankteco ne pensu, ke ni estas trompistoj. Ni antaŭdiras al la homoj la estontecon, ĉar ĝi interesas ilin, kaj ĝustadire, nur tion ili komprenas el la astronomio.

— Kaj kion vi komprenas?

— Ni konas — diris la pastro — la strukturon de la ĉiela firmamento kaj la movojn de l’ steloj...

— Kiun tio povas utili?...

— Ne malgrandaj estas la servoj, kiujn ni faris al Egipto. Ni montras la ĉefajn direktojn, laŭ kiuj oni konstruas templojn kaj fosas kanalojn. Sen la helpo de nia scienco la ŝipoj, naĝantaj sur la oceano, ne povus forlasi la bordojn. Ni kunmetas la kalendaron kaj antaŭkalkulas la estontajn fenomenojn sur la ĉielo. Baldaŭ, ekzemple, ni havos mallumiĝon...

Sed Ramzes ne aŭskultis plu; li turnis sin kaj foriris.

“Kiel oni povas — pensis li — konstrui templojn por tiel infana ludo, kaj eĉ gravuri ĝiajn rezultatojn sur oraj tabuloj!... Ĉi tiuj senokupaj sanktaj viroj jam ne scias, kion fari!...”

Post mallonga restado en Tan-ta-ren Ramzes transpasis Nilon, por iri en la urbon Kene.

Tie estis nek sanktaj temploj, nek incensataj krokodiloj kaj oraj tabuloj kun steloj. Tie floris la potfarado kaj komerco. De tie iris du ŝoseoj al la havenoj de Ruĝa maro: Koseir kaj Berenice, kaj vojo al la porfiraj montoj, de kie oni venigis statuojn kaj grandegajn fragmentojn por la konstruaĵoj.

En Kene svarmis Fenicianoj, kiuj akceptis la estron kun granda entuziasmo kaj donacis al li diversajn juvelojn valorantajn dek talentoj.

Malgraŭ tio la faraono apenaŭ unu tagon pasigis en Kene, ĉar oni sciigis al li de Teboj, ke la respektinda mumo de Ramzes XII jam estas en la palaco Luksor kaj atendas la enterigon.

En tiu epoko Teboj estis grandega urbo kaj okupis ĉirkaŭ dudek kvadratajn kilometrojn. Ĝi posedis la plej grandan templon de Amon en Egipto kaj multe da publikaj kaj privataj konstruaĵoj. La ĉefaj stratoj estis larĝaj, rektaj kaj pavimitaj per ŝtonaj platoj; la bordoj de Nilo formis bulvardojn, la domoj estis kvar- kaj kvinetaĝaj.

Ĉiu templo kaj palaco havis grandegan pordegon kun pilonoj, kaj tial oni nomis Tebojn urbo “centpordega”. En realeco ĝi estis urbo unuflanke tre industria kaj komerca, aliflanke, kvazaŭ la sojlo de la eterneco. Sur la okcidenta bordo de Nilo, sur la montoj kaj inter la montoj estis sennombraj tomboj de pastroj, riĉuloj kaj reĝoj.

Sian brilon Teboj ŝuldis al du faraonoj: Amenofis IIIMemnon, kiu “trovis la urbon argila kaj lasis ĝin ŝtona” kaj Ramzes II, kiu finis kaj kompletigis la konstruaĵojn, komencitajn de Amenofis.

Sur la orienta bordo de Nilo, en la suda parto de l’ urbo estis tuta kvartalo de grandegaj reĝaj konstruaĵoj: palacoj, somerdomoj, temploj, sur kies ruinoj nun estas konstruita la urbeto Luksor. En ĉi tiu kvartalo la restaĵoj de l’ faraono atendis la lastajn ceremoniojn.

Kiam venis Ramzes XIII, la tuta urbo forlasis la domojn, por saluti lin, hejme restis nur maljunuloj kaj kripluloj, kaj en mallumaj stratoj ŝtelistoj. Tie unuafoje la faraono aŭdis kriojn kaj malbenojn kontraŭ la pastroj, kio ĝojigis lin, kaj postulojn, ke ĉiu sepa tago estu festo, kio lin mirigis. Li deziris doni tian donacon al la laboranta Egipto, sed li ne supozis, ke liaj intencoj jam fariĝis publike konataj kaj ke la popolo atendas ilian realiĝon.

La vojaĝo de unu mejlo daŭris kelke da horoj, inter densaj amasoj. La reĝa veturilo tre ofte haltis kaj ne moviĝis, antaŭ kiam la gvardio de lia sankteco sukcesis levi tiujn, kiuj kuŝis sur la ventro.

Kiam la faraono atingis fine la reĝan ĝardenon, kie li okupis unu el la malgrandaj somerdomoj, li estis tiel laca, ke en ĉi tiu tago li ne okupis sin per la aferoj de l’ ŝtato. En la sekvinta tago li bruligis incensojn antaŭ la mumo de l’ patro, kiu estis en la ĉefa reĝa konstruaĵo, kaj diris al Herhor, ke oni povas transporti la restaĵojn en la tombon.

Sed oni ne faris tion tuj.

De la palaco oni transportis la mortinton en la templon de Ramzes, kie li ripozis unu tagon. Poste kun granda soleno oni enkondukis la mumon en la templon de Amon-Ra.

La detaloj de la funebra ceremonio estis samaj, kiel en Memfiso, sed multe pli grandiozaj.

La reĝaj palacoj, sur la dekstra bordo de Nilo en la suda parto de l’ urbo estis kunigitaj kun la templo de Amon-Ra, en la norda parto, per vojo, unika en ĝia speco. Tio estis aleo, du kilometrojn longa, tre larĝa; ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj estis plantitaj grandegaj arboj kaj staris duobla vico de sfinksoj. Unuj havis leonajn korpojn kun homaj kapoj, aliaj kun ŝafaj. Ili estis kelkcent.

Sennombraj popolaj amasoj de Teboj kaj de l’ ĉirkaŭaĵo puŝis unuj aliajn ĉe ambaŭ flankoj de la vojo; tra la mezo antaŭeniris la funebra procesio. Iris orkestroj de diversaj regimentoj, taĉmentoj de ploristinoj, ĥoroj de kantistoj, ĉiuj metiaj kaj komercaj korporacioj, deputatoj de kelkdeko da nacioj, kiuj estis en rilatoj kun Egipto, kun siaj dioj kaj standardoj... Kaj ree orkestroj, larmistinoj kaj pastraj ĥoroj.

Ankaŭ ĉi tiun fojon la reĝa mumo estis portata en ora ŝipeto, sed multe pli luksa, ol en Memfiso. La veturilo, al kiu estis jungitaj ok paroj da blankaj bovoj, estis preskaŭ du etaĝojn alta, kaj preskaŭ malaperis sub la amasoj da bukedoj, strutaj plumoj kaj multekostaj teksaĵoj. Ĉirkaŭis ĝin densaj fumoj de incensoj, kio faris la impreson, ke Ramzes XII sin montras al sia popolo jam kiel dio, en la nuboj.

De la pilonoj de ĉiuj tebaj temploj sonis kvazaŭ tondroj, kaj potencaj, larmantaj sonoj de bronzaj ladoj.

Kvankam la aleo de la sfinksoj estis libera kaj larĝa, kvankam la marŝo estis kondukata de la plej bonaj egiptaj generaloj, sekve en la plej granda ordo, tamen por trairi la du kilometrojn inter la palacoj kaj la temploj de Amon, la procesio uzis tri horojn.

Nur kiam oni jam enportis la mumon de Ramzes XII en la templon, el la palaco, en ora kaleŝo, tirata de du vivaj ĉevaloj elveturis Ramzes XIII. La popolo ĉe ambaŭ flankoj de la aleo, kiu dum la procesio staris silente, nun, vidante la amatan monarĥon, ektondris per tiel grandega aklamo, ke disfluis en ĝi la sonoj kaj bruo de la supro de l’ temploj.

Estis nun momento, ke la popolaĉo, puŝata de la entuziasmo, volis elkuri sur la mezon de la aleo kaj ĉirkaŭi la sinjoron. Sed Ramzes per unu sola gesto de l’ mano haltigis la vivantan fluon kaj malhelpis la malpiaĵon.

En la daŭro de dekkelko da minutoj la faraono traveturis la korton kaj haltis antaŭ la grandegaj pilonoj de la plej grandioza templo en Egipto.

Kiel Luksor estis la kvartalo de la palacoj en la suda parto de l’ urbo, tiel Karnak estis la kvartalo de l’ dioj en la norda. La ĉefa centro de Karnak estis la templo de Amon-Ra.

La konstruaĵo okupis du hektarojn, kaj la ĝardenoj kaj lagetoj, ĉirkaŭantaj ĝin, pli ol dudek hektarojn. Antaŭ la templo staris du pilonoj dek etaĝojn altaj. La korto, ĉirkaŭita de koridoro, apogita sur kolonoj, okupis ĉirkaŭ unu hektaron, kaj la kolona ĉambrego, kie kunvenadis la privilegiataj klasoj, estis duonhektara. Tio ne estis ĝustadire konstruaĵo, sed provinco.

La ĉambrego aŭ hipostilo estis pli ol cent kvindek paŝojn longa kaj sepdek kvin larĝa, ĝia plafono estis apogita sur tridek kvin kolonoj. El ili dudek centraj kolonoj havis po dek kvin paŝoj da ĉirkaŭo kaj kvar ĝis kvin etaĝojn da alto!... La statuoj en la templo, ĉe la pilonoj, kaj ĉe la sankta lageto havis respondajn proporciojn.

En la grandega pordego atendis la faraonon Herhor, la ĉefpastro de la templo. Ĉirkaŭita de tuta stabo de pastroj Herhor salutis la monarĥon preskaŭ fiere, kaj bruligante antaŭ li incensojn, ne rigardis lin. Poste tra la korto li kondukis la faraonon en la hipostilon kaj ordonis enlasi la deputataron en la internon de la mura zono.

En la mezo de la hipostilo estis la ŝipeto kun la mumo de la mortinta monarĥo, kaj ĉe ambaŭ ĝiaj flankoj du same altaj tronoj. Sur unu sidiĝis Ramzes XIII, ĉirkaŭita de la generaloj kaj nomarĥoj, sur la alia Herhor, ĉirkaŭita de la pastroj. La ĉefpastro Mefres donis al Herhor la tiaron de Amenhotep, kaj la juna faraono duan fojon ekvidis sur la kapo de Herhor la oran serpenton, la simbolon de la reĝa povo.

Ramzes paliĝis de kolero kaj pensis:

“Ne bezonu mi demeti de vi la ureuson kun la kapo!...”

Sed li silentis, sciante, ke en ĉi tiu plej granda egipta templo Herhor estas sinjoro, egala al la dioj, kaj potenculo, eble pli granda ol la faraono mem.

Dum la tuta tempo, kiam la popolo plenigadis la korton kaj post la purpura kurteno, apartiganta la mortulojn de la sanktejo, sonis harpoj kaj mallaŭtaj kantoj, Ramzes rigardis la ĉambregon. Tuta arbaro de potencaj kolonoj, kovritaj de la planko ĝis la supro per pentraĵoj, mistera lumigo, plafono, pendanta ie sub la ĉielo, faris sur lin premegan impreson.

“Kion valoras — pensis li — gajni batalon apud Sodaj Lagoj?... Konstrui tian templon, jen estas verko!... Kaj ili ĝin konstruis!...”

En tiu momento li sentis la potencon de la pastraro. Ĉu li, lia armeo, kaj eĉ la tuta popolo povus renversi ĉi tiun templon?... Kaj se malfacile estas sukcesi kontraŭ konstruaĵo, ĉu pli facile estos batali kontraŭ la konstruintoj?

El la malagrablaj meditoj elŝiris lin la voĉo de la ĉefpastro Mefres:

— Via sankteco — diris la maljunulo — vi la plej nobla konfidato de l’ dioj (li salutis Herhoron); vi nomarĥoj, skribistoj kaj simpla popolo! La glora ĉefpastro de ĉi tiu templo, Herhor, alvokis vin, por ke vi juĝu, laŭ la antikva moro, la terajn agojn de la mortinta faraono kaj rifuzu aŭ donu al li la rajton de l’ enterigo...

La kolero leviĝis al la kapo de l’ faraono. Ne sufiĉas, ke oni malŝatas lin en ĉi tiu loko, sed ili eĉ kuraĝas diskuti pri la agoj de lia patro kaj decidi pri lia enterigo...

Sed li trankviliĝis. Tio estis nur formalaĵo, tiel antikva, kiel la egiptaj dinastioj. Ĝustadire tio ne estis juĝo, sed laŭdo de la mortinto.

Laŭ signo, farita de Herhor, la ĉefpastroj sidiĝis sur taburetoj. La nomarĥoj kaj generaloj, ĉirkaŭantaj la tronon de Ramzes, ne sidiĝis: por ili oni ne preparis seĝojn.

La faraono ekmemoris ankaŭ ĉi tiun ofendon; sed li jam tiel regis sin, ke oni ne povis rimarki, ĉu li vidis la malŝaton al la siaj.

Dume la sankta Mefres meditis pri la vivo de la mortinta sinjoro.

Ramzes XII — diris li — faris neniun el la kvardek du pekoj, do la juĝo de dioj estos favora por li. Krom tio la reĝa mumo, dank’ al la escepta zorgemo de la pastroj, estas provizita per ĉiuj amuletoj, preĝoj, konsiloj kaj ĵuroj, estas do sendube, ke la faraono jam loĝas kun la dioj, sidas apud Oziriso kaj mem estas Oziriso. La dia naturo de Ramzes XII montriĝis jam dum lia tera vivo. Li regis pli ol tridek jarojn, donacis al la popolo profundan pacon kaj konstruis aŭ finis multe da temploj. Krom tio li mem estis ĉefpastro kaj superis per sia pieco la plej piajn pastrojn. En lia regado la unuan lokon okupis la respekto al la dioj kaj la relevado de la sankta pastraro. Pro tio amis lin la ĉielaj fortoj, kaj unu el la tebaj dioj, Ĥonsu, petita de la faraono, bonvolis iri en la landon Buĥen kaj tie elpelis la malbonan spiriton el la reĝa filino.

Ripozinte iom, Mefres daŭrigis:

— Nun, altranguloj, kiam mi pruvis al vi, ke Ramzes XII estis dio, vi demandos, por kia celo ĉi tiu supera estaĵo malsupreniris la egiptan teron kaj pasigis sur ĝi kelkdekon da jaroj? Por levi la mondon, kiu falis de la ruino de kredo. Kiu sin okupas hodiaŭ pri la pieco, kiu zorgas plenumi la volon de la dioj? En la malproksima nordo ni vidas grandan asirian popolon, kiu kredas nur la forton de la glavo, kaj anstataŭ saĝo kaj pieco, sin okupas per la sklavigo de la popoloj. Pli proksime de ni loĝas Fenicianoj, por kiuj la oro estas dio, la trompo kaj procentegoj estas ilia pieco. Fine aliaj popoloj, Ĥetoj oriente, Libianoj okcidente, Etiopianoj sude kaj Grekoj sur Mediteraneo estas barbaroj kaj rabistoj. Anstataŭ labori, ili ŝtelas, anstataŭ perfektiĝi en la saĝo, ili drinkas, ludas ostojn aŭ dormas, kiel lacaj brutoj. En la mondo ekzistas nur unu vere pia kaj saĝa popolo, la egipta, sed rigardu, kio okazas ankaŭ ĉi tie? Alfluis sendiaj fremduloj, kaj la religio falis ankaŭ ĉe ni. La nobeluloj kaj altranguloj ĉe kruĉoj da vino mokas la diojn kaj la eternan vivon, la popolo ĵetas koton sur la sanktajn statuojn kaj ne faras oferojn al la temploj. La piecon anstataŭis la lukso, la saĝon la malĉasteco. Ĉiu volas porti grandegajn perukojn, sin olei per eksterordinaraj parfumoj, posedi broditajn per oro ĉemizojn kaj antaŭtukojn, sin ornami per ĉenoj kaj braceletoj, inkrustitaj per multekostaj ŝtonoj. La hordea pano ne sufiĉas plu al li: li deziras kukojn kun lakto kaj mielo; la piedojn li lavas per biero, la soifon li estingas per eksterlandaj vinoj. La tuta nobelularo dronas en ŝuldoj, la popolo estas batata kaj troŝarĝita, en diversaj lokoj eksplodas ribeloj. Kion mi diras: en diversaj lokoj!... De iom da tempo; dank’ al misteraj konspirantoj en la tuta Egipto, longe kaj larĝe, ni aŭdas unu krion: “Ĉiun sepan tagon donu al ni la ripozon!... Ne batu nin sen juĝo!... Donacu al ni po unu bedo da tero kiel propraĵon!...” Tio antaŭdiras la ruinon de nia ŝtato, kontraŭ kiu oni devas trovi rimedon. La sola savo estas la religio, kiu instruas nin, ke la popolo devas labori, la sanktaj viroj, kiuj konas la volon l’ dioj, devas montri al ĝi la laboron, la faraono kaj liaj oficistoj devas kontroli, ĉu la tasko estas konscience plenumata. Tion instruas al ni la religio; konforme al tiaj principoj regis la ŝtaton Ramzes-Oziris XII egala al la dioj. Kaj ni, la ĉefpastroj, honorante lian piecon, gravuros la jenan surskribon en la tomboj kaj temploj:

Horus bovo, Apis forta, kiu kunigis la kronojn de la regno, ora nizo, reganta per la glavo, venkinto de naŭ popoloj, reĝo de Supra kaj Malsupra Egipto, sinjoro de du mondoj, filo de la suno, Amen-mer-Ramessu amata de Amon-Ra, sinjoro kaj estro de Tebaido, filo de Amon-Ra, adoptita de Horus, kaj naskita de Hormaĥis, reĝo de Egipto, estro de Fenicio, reganta naŭ popolojn.”

Kiam la propono estis akceptita per aklamo, de post la kurteno elkuris dancistinoj kaj dancis antaŭ la sarkofago sanktan dancon; la pastroj ekbruligis incensojn. Poste oni demetis la mumon de la ŝipeto kaj transportis en la sanktejon de Amon, kien Ramzes XIII ne havis rajton eniri.

Baldaŭ la religia ceremonio estis finita kaj la ĉeestantoj forlasis la templon.

Revenante en la palacon de Luksor, la juna faraono tiel dronis en siaj pensoj, ke li preskaŭ ne rimarkis la sennombran amason kaj ne aŭdis ĝiajn kriojn.

“Mi ne povas trompi mian propran koron — diris Ramzes al si mem. — La ĉefpastroj malŝatas min, kio okazis ankoraŭ al neniu faraono; ili eĉ montras al mi, kiel mi povas reakiri ilian favoron. Ili volas regi la ŝtaton, kaj mi devas zorgi, ke oni plenumu iliajn ordonojn... Sed estos alie: mi ordonas, kaj vi devas plenumi... Kaj aŭ mi pereos, aŭ mi apogos sur viaj nukoj mian reĝan piedon...”

Du tagojn la respektinda mumo de Ramzes XII restis en la templo de Amon, en tiel dia loko, ke, ekster Herhor kaj Mefres, eĉ la ĉefpastroj ne povis tien eniri. Antaŭ la mortinto lumis nur unu lampo, kies flamo, mirakle konservata, neniam estingiĝadis. Super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo. Ĉu tio estis maŝino aŭ reala vivanta estaĵo, neniu sciis. Certe estis nur, ke la pastroj, kiuj kuraĝis sekrete rigardi la kurtenon, vidis, ke la estaĵo pendis en la aero sen apogo, movante la lipojn kaj okulojn.

Oni daŭrigis la funebran ceremonion, kaj la ora ŝipeto transportis la mortinton sur la alian bordon de Nilo. Sed antaŭe, ĉirkaŭita de grandega sekvantaro de pastroj, ploristinoj, soldatoj kaj popolo, meze de la incensa fumo, muziko kaj kantoj, ĝi traveturis la ĉefan straton de Teboj.

Tio estis eble la plej bela strato en la egipta regno: larĝa, glata, kun du vicoj de arboj. Ĝiaj kvar- eĉ kvinetaĝaj domoj, de la fundamento ĝis la supro estis kovritaj de mozaiko, aŭ skulptitaj kolore. Tio faris impreson, ke oni pendigis sur la konstruaĵoj grandegajn kolorajn tapiŝojn, aŭ ke oni kovris ilin per kolosaj pentraĵoj, prezentantaj la laboron de l’ komercistoj, metiistoj, maristoj, kaj malproksimajn landojn kaj popolojn.

Unuvorte, tio ne estis strato, sed pli ĝuste grandega galerio de pentraĵoj, barbare desegnitaj, trobrile pentritaj.

La funebra procesio trairis de la nordo al la sudo du kilometrojn. Proksimume en la centro de l’ urbo ĝi haltis kaj poste sin turnis al la okcidento, al Nilo.

En tiu loko, en la mezo de la rivero estis granda insulo, al kiu kondukis ponto, konstruita sur ŝipetoj. Por eviti malfeliĉan okazon, la generaloj komandantaj la procesion ankoraŭ unu fojon ordigis la sekvantaron, starigis po kvar homoj en ĉiu vico kaj ordonis al ili iri tre malrapide, ne paŝante ritme. Por tiu celo la orkestroj en la fronto ludis kantojn, ĉiun de malsama takto.

Post kelke da horoj la procesio trapasis unu ponton, la insulon, la alian ponton kaj atingis la maldekstran, okcidentan bordon de Nilo.

Se la orientan parton de Teboj oni povas nomi la urbo de l’ dioj kaj reĝoj, la okcidenta estis la kvartalo de memorigaj temploj kaj tomboj.

La procesio iris de Nilo al la montoj, tra la meza vojo. Sude de la vojo sur altaĵo staris templo, memoriganta la venkojn de Ramzes III; ĝiaj muroj estis kovritaj per portretoj de la venkitaj popoloj: Ĥetoj, Araboj, Libianoj, Amoreoj, Filistenoj, Etiopianoj. Iom pli malsupre leviĝis du grandegaj statuoj de Amonhotep II, kvin etaĝojn altaj, malgraŭ ilia sidanta teniĝo. Unu el la statuoj posedis miraklan econ: kiam la radioj de la leviĝanta suno falis sur ĝin, la statuo sonis, kiel harpo, kies kordojn oni disŝiris.

Ankoraŭ pli proksime de la vojo, ĉiam maldekstre de ĝi, staris Ramesemu, ne tre granda, sed bela templo de Ramzes II. Ĝian peristilon gardis statuoj, kun la simboloj de la reĝa povo en la manoj. En la korto estis ankaŭ statuo de Ramzes II, kvar etaĝajn alta.

La vojo seninterrompe iris delikate supren; pli kaj pli klare oni povis vidi la krutajn altaĵojn, truitajn kvazaŭ spongo: tio estis la tomboj de la egiptaj altranguloj. Ĉe la eniro al ili, inter krutaj ŝtonegoj troviĝis la tre originala templo de la reĝino Hatasu. La konstruaĵo estis kvarcent kvindek paŝojn longa. De la korto, ĉirkaŭita de muro, oni eniradis en alian korton, ĉirkaŭitan de kolonoj, sub kiu estis subtera templo. De la kolona korto oni eniradis per ŝtuparo en templon, elhakitan en ŝtonego, sub kiu ankaŭ estis subteraĵoj.

Tiamaniere la templo havis du etaĝojn: malsupran kaj supran, el kiuj ĉiu estis dividita same. La ŝtuparo estis grandega; anstataŭ balustrado ĝi havis du vicojn de sfinksoj; la eniron al ĉiu ŝtuparo gardis du sidantaj statuoj.

De la templo de Hatasu komenciĝis malgaja intermonto, kiu kondukis de la tomboj de l’ altranguloj al la tomboj de l’ reĝoj. Inter ĉi tiuj du kvartaloj estis la elhakita en ŝtonego tombo de la ĉefpastro Retemenof; ĉambroj kaj koridoroj, formantaj ĝin, okupis sub la tero pli ol unu hektaron.

La vojo en la intermonto fariĝis tiel kruta, ke la homoj devis helpi la tirantajn bovojn kaj puŝi la funebran ŝipeton. La sekvantaro iras kvazaŭ sur kornico, elhakita sur flanko de la ŝtonego, fine ĝi haltas sur vasta placo, dekkelkon da etaĝoj super la fundo de la intermonto.

Tie troviĝas pordo, kondukanta en la subteran tombon, kiun konstruis al si la faraono dum la tridek jaroj de sia regado. Ĉi tiu tombo estas tuta palaco kun ĉambroj por la sinjoro, por la familio kaj servistoj, kun manĝoĉambro, dormoĉambro kaj banejo, kun kapeloj de diversaj dioj, fine kun puto, sur kies fundo estas malgranda ĉambro, en kiu eterne ripozos la mumo de la faraono.

Ĉe la ruĝa lumo de la torĉoj oni vidas la murojn de ĉiuj ĉambroj, kovritajn da preĝoj kaj pentraĵoj, kiuj prezentas ĉiujn okupojn kaj distraĵojn de la mortinto: ĉasojn, konstruadon de temploj kaj kanaloj, triumfajn vojaĝojn, solenojn por la honoro de l’ dioj, batalojn kontraŭ la malamikoj, laboron de la popolo...

Sed tio ne sufiĉas: la ĉambroj ne nur estas plenplenaj de mebloj, vazoj, veturiloj, armiloj, floroj, viando, kukoj, vino, sed estas tie ankaŭ multe da statuoj. Tio estas diversaj portretoj de Ramzes XII, de liaj pastroj, ministroj, virinoj, soldatoj kaj sklavoj. La sinjoro eĉ en la alia mondo ne povas vivi sen multekostaj mebloj, sen luksa manĝo kaj sen fidelaj servistoj.

Kiam la funebra veturilo haltis ĉe la eniro en la tombon, la pastroj prenis la reĝan mumon el la sarkofago kaj metis ĝin sur la tero, apoginte la dorson al la ŝtonego. Tiam Ramzes XIII bruligis incenson antaŭ la restaĵoj de l’ patro, kaj la reĝino Nikotris, ĉirkaŭpreninte la kolon de la mumo, komencis paroli kun larmoj:

— Mi estas via fratino, via edzino Nikotris, ne forlasu min, ho granda! Ĉu vi efektive deziras, mia bona patro, ke mi foriru? Se mi foriros, vi restos sola, kaj ĉu iu estos kun vi?...

La ĉefpastro Herhor bruligis incenson antaŭ la mumo, kaj Mefres verŝis vinon kaj diris:

— Al via samulo mi oferas tion, Oziris-Mer-amen-Ramzes, monarĥo de Malsupra kaj Supra Egipto, kies voĉo estas justa antaŭ la granda dio.

Poste eksonis la larmistinoj kaj pastraj ĥoroj:

Ĥoro I — Plendu, plendu, ploru, ploru, senĉese ploru, tiel laŭte, kiel vi povas...

La ploristinoj — Ho nobla vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la lando de la eterneco, kiel rapide oni forŝiras vin de ni!...

Ĥoro II — Kiel bela estas, kio okazas al li! Ĉar li tre amis Ĥonsu’n de Teboj, la dio permesis al li atingi la okcidenton, en la mondo de la generacioj de liaj servistoj.

La ploristinoj — Ho vi, kiun ĉirkaŭadis tiom da servistoj, nun vi estos en la tero, kiu ordonas la solecon... Vi, kiu havis delikatajn vestojn kaj amis puran tolaĵon, vi kuŝas nun en la vesto hieraŭa!...

Ĥoro I — En paco al Okcidento, ho nia sinjoro, iru al Okcidento... Ni ree ekvidos vin, kiam venos la tago de la eterneco, ĉar vi iras en la landon, kiu kunigas ĉiujn homojn.

Komenciĝis la lastaj ceremonioj.

Oni alkondukis bovon kaj antilopon, kiujn devis mortigi Ramzes XIII, sed mortigis ilin lia anstataŭanto religia, la ĉefpastro Sem. La malsuperaj pastroj rapide buĉis la bestojn; Mefres kaj Herhor preninte la femurojn, vice almetis ilin al la buŝo de la mumo. Sed la mumo ne volis manĝi, ĉar ĝi ne estis ankoraŭ vivanta, kaj ĝia buŝo estis fermita.

Por forigi la malhelpon, Mefres lavis ĝin per sankta akvo kaj incensis per parfumoj kaj aluno, dirante:

— Jen staras mia patro, jen staras Oziris-Mer-amen-Ramzes. Mi estas via filo, mi estas Horus, mi venas al vi, por vin purigi kaj vivigi... Mi ree kunmetas viajn ostojn, kunigas, kio estis distranĉita, ĉar mi estas Horus, la venĝanto de mia patro... Vi sidas sur la trona de Re, kiu venas de Nut, kiun naskas Re ĉiumatene, kiu naskas Mer-amen-Ramzeson ĉiutage, kiel Re.

Parolante tiel, la ĉefpastro tuŝis per amuletoj la buŝon, bruston, manojn kaj piedojn de l’ mumo.

Ree eksonis la ĥoroj.

Ĥoro IOziris-Mer-amen-Ramzes manĝos de nun kaj trinkos ĉion, kion manĝas kaj trinkas la dioj. Li sidas sur ilia loko, li estas sana kaj forta, kiel ili...

Ĥoro II — Li havas la povon en ĉiuj siaj membroj; li malamas ne manĝi, kiam li estas malsata, kaj ne trinki, kiam li soifas.

Ĥoro I — Ho dioj, donu al Oziris-Mer-amen-Ramzes mil milojn da kruĉojn da vino, mil vestojn, panojn kaj bovojn...

Ĥoro II — Ho vi, vivantaj sur la tero, kiuj trapasos ĉi tie, se la vivo estas por vi kara kaj la morto abomena, se vi deziras, ke viaj honoroj transpasu al viaj posteuloj, diru ĉi tiun preĝon por la mortinto, enterigita ĉi tie...

Mefres — Ho vi grandaj, vi profetoj, vi princoj, skribistoj kaj faraonoj, vi aliaj homoj, kiuj venos mil jarojn post mi, se iu el vi anstataŭ mia nomo metus la sian, Dio punos lin per la detruo de lia persono sur la tero...

Post ĉi tiu malbeno la pastroj ekbruligis la torĉojn, prenis la reĝan mumon kaj remetis ĝin en la keston, kaj kun la kesto en la ŝtonan sarkofagon, kies ĝeneralaj konturoj havis homan formon. Poste ili forportis la grandegan ŝarĝon en la tombon.

Trapasinte ĉe la lumo de l’ torĉoj kelke da koridoroj kaj ĉambroj, ili haltis en unu, kie estis la puto. Ili mallevis la sarkofagon en la truon kaj ili mem eniris post ĝi en la malsupran subteraĵon. Tie ili lokis la sarkofagon en malvasta ĉambro kaj rapide masonis la truon, tiel ke eĉ la plej sperta okulo, ne trovus la eniron en la tombon. Poste ili revenis supren kaj same zorge masonis la eniron en la puton.

Ĉion ĉi plenumis la pastroj mem sen atestantoj, kaj plenumis tiel perfekte, ke la mumo de Ramzes XII ĝis la hodiaŭa tago ripozas en sia mistera loĝejo, rifuĝinte tie ne nur de la ŝtelistoj, sed ankaŭ de la moderna scivolemo. Dum dudek naŭ jarcentoj oni superfortis multe da reĝaj tomboj, sed ĉi tiu restis netuŝita.

Dum unu pastra grupo estis kaŝanta la restaĵojn de la pia faraono, alia, lumiginte la subterajn ĉambrojn, invitis la vivantojn al festeno.

En la manĝoĉambron eniris Ramzes XIII, la reĝino Nikotris, Sem kaj dekkelko da civilaj kaj militistaj altranguloj. En la mezo de la ĉambro staris tabloj, ŝarĝitaj per manĝaĵoj, vino kaj floroj, kaj apud la muro sidis la porfira statuo de l’ mortinta sinjoro. Ĝi ŝajnis rigardi la ĉeestantojn kaj per melankolia rideto inviti ilin al la manĝo. La festeno komenciĝis per sankta danco, akompanata de la kanto de unu el la plej altaj pastrinoj:

“Ĝuu la tagojn de l’ feliĉo, ĉar la vivo daŭras nur unu momenton... Ĝuu la feliĉon, ĉar kiam vi eniros en la tombon, vi ripozos tie eterne, la tutan longon de ĉiu tago!...”

Post la pastrino ekparolis profeto, kaj akompanata de harpoj, li diris per kantanta voĉo:

“La mondo estas senĉesa ŝanĝo kaj senĉesa renovigo. Tio estas saĝa aranĝo de la sorto, admirinda decido de Oziriso, ke kiam unu korpo detruiĝas kaj pereas, restas post ĝi aliaj korpoj... La faraonoj, ĉi tiuj dioj, kiuj estis antaŭ ni, ripozas en siaj piramidoj; iliaj mumoj kaj samuloj restis; sed la palacoj, kiujn ili konstruis, ne restas plu sur la antaŭaj lokoj, ili ne ekzistas plu... Ne malesperu do, sed sekvu vian deziron kaj feliĉon; ne uzu vian koron, antaŭ kiam venos la tago en kiu vi petegos, kaj Oziriso, la dio, kies koro ne batas plu, favore aŭskultos viajn petojn... La plendoj de la tuta mondo ne redonos la feliĉon al la homo, kiu kuŝas en la tombo; ĝuu do la tagojn de la feliĉo kaj ne estu maldiligenta en la ĝojo. Vere, ne ekzistas homo, kiu povus kunporti sian havon en la alian mondon, vere, ne ekzistas homo, kiu foriris tien kaj revenis!...”

La festeno estis finita kaj la ĉeestantoj, ankoraŭ unu fojon incensinte la statuon de la mortinto, ekiris revene al Teboj. En la templo de la tombo restis nur pastroj, por akurate fari oferojn al la sinjoro, kaj soldatoj, por gardi la tombon de malpiaj atencoj de l’ ŝtelistoj.

Ramzes XII restis sola en sia mistera ĉambro. Tra la malgranda fenestro, kaŝita en la ŝtonego, apenaŭ penetris al li la krepusko; anstataŭ strutaj plumoj murmuretis super la sinjoro la flugiloj de l’ grandegaj vespertoj; anstataŭ muziko sonis nokte ĝemantaj blekoj de l’ hienoj, kaj de tempo al tempo la potenca voĉo de la leono, kiu de sia dezerto salutis la faraonon en la tombo.