Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VII

En la mezo de la monato Famenut (januaro) komenciĝis la printempo. La tuta Egipto verdis de la naskiĝanta tritiko, kaj sur la nigra tero svarmis kamparanoj, kiuj semis lupenon, pizon, fazeolon kaj hordeon. En la aero leviĝis la odoro de la oranĝaj floroj. La akvo tre malleviĝis kaj malkovris ĉiutage novajn terajn pecojn.

La preparoj por la enterigo de Oziriso-Mer-amen-Ramzes estis finitaj.

La respektinda mumo de la reĝo estis fermita en blanka skatolo, kies supra parto bonege prezentis la trajtojn de l’ mortinto. La faraono ŝajnis rigardi per siaj okuloj, kaj lia vizaĝo esprimis kvietan malĝojon, bedaŭron ne al la mondo, kiun li forlasis, sed al la homoj, kiuj restis ankoraŭ kondamnitaj al la teda surtera vivo.

La portreto de l’ faraono havis sur la kapo egiptan kufon kun blankaj kaj bluaj strioj, sur la kolo ĉenojn de juveloj, sur la brusto bildon de homo genuanta kun disetenditaj brakoj, sur la piedoj bildojn de dioj, sanktaj birdoj kaj okuloj, ne sur vizaĝoj, sed rigardantaj kvazaŭ el la spaco.

La restaĵoj de la reĝo, tiel enpakitaj, ripozis sur riĉa lito, en malgranda cedra kapelo, kies muroj estis kovritaj per surskriboj, kantantaj la vivon kaj agojn de l’ mortinto. Super la korpo flugpendis mirakla akcipitro kun homa kapo, kaj apud la lito tage kaj nokte restis garde pastro, alivestita kiel Anubis, la funebra dio, kun ŝakala kapo.

Krom tio oni preparis pezan bazaltan sarkofagon, kiu formis la eksteran ĉerkon de la mumo. La sarkofago ankaŭ havis la formon kaj trajtojn de l’ mortinta faraono, estis kovrita per surskriboj kaj bildoj de preĝantaj homoj, sanktaj birdoj kaj skaraboj.

La 17-an de Famenut la mumon kun la kapelo kaj sarkofago oni transportis de la kvartalo de la mortintoj en la reĝan palacon kaj starigis en la plej granda salono.

La salonon tuj plenigis pastroj, kantantaj funebrajn himnojn, korteganoj kaj servistoj de la mortinta reĝo, kaj antaŭ ĉio virinoj, kiuj ĝemis tiel laŭte, ke iliajn kriojn oni povis aŭdi sur la alia bordo de Nilo.

— Ho sinjoro!... Ho nia sinjoro!... — kriis ili — kial vi forlasas nin?... Vi, tiel bela, tiel bona?... Vi, kiu volonte parolis kun ni, nun vi silentas, kial?... Vi ja amis nian societon, kaj hodiaŭ vi estas tiel malproksime de ni?...

Dume la pastroj kantis:

Ĥoro I — Mi estas Tumu, unu kaj sola...

Ĥoro II — Mi estas Ra, en lia unua brilo...

Ĥoro I — Mi estas la dio, kiu kreas sin mem...

Ĥoro II — Kiu mem donas al si la nomon, kaj kiun neniu el la dioj povas haltigi...

Ĥoro I — Mi konas la nomon de la granda dio, kiu estas tie...

Ĥoro II — Ĉar mi estas la granda birdo Benu, kiu provas tion, kio estas...

Post dutagaj ĝemoj kaj preĝoj antaŭ la palaco haltis grandega veturilo en formo de barko. Ĝiaj ekstremoj estis ornamitaj per ŝafaj kapoj kaj ventumiloj el strutaj plumoj, super la riĉa baldakeno flugpendis aglo kaj la serpento ureus, la simbolo de la faraona povo.

Sur la veturilon oni metis la sanktan mumon, malgraŭ la vivega kontraŭstaro de la kortegaj virinoj. Unuj sin kroĉis al la ĉerko, aliaj gratis al si la vizaĝojn kaj ŝiris la harojn, eĉ batis la homojn, portantaj la ĉerkon.

La krioj estis teruraj.

Fine, la veturilo akceptinte la dian korpon, ekmoviĝis akompanata de grandega homa amaso, kiu kovris la tutan spacon de la palaco ĝis Nilo. Ankaŭ tie estis homoj, ŝmiritaj per koto, gratitaj, vestitaj per funebraj tukoj; ĉiuj kriis kiel frenezaj. Apud ili, konforme al la funebra ceremoniaro, sur la tuta vojo atendis ĥoroj.

Ĥoro I — Al Okcidento, en la loĝejon de Oziriso iras vi, kiu estis la plej bona el la homoj, vi kiu malamis la malveron.

Ĥoro II — Al Okcidento! Ne ekfloros plu homo, tiel amanta la veron, sentanta tian abomenon al la mensogo.

Ĥoro de la veturigistoj — Al Okcidento, ho bovoj, kiuj tiras la funebran veturilon, al Okcidento!... Via sinjoro sekvas vin.

Ĥoro III — Al Okcidento, al Okcidento, en la landon de la justuloj! La loko kiun vi amis, ĝemas kaj ploras.

La popolamaso — Iru en paco al Abidos!... Iru en paco al Abidos! Atingu en paco la teban Okcidenton!...

Ĥoro de ploristinoj — Ho nia sinjoro, ho nia sinjoro, kiam vi foriras al Okcidento, la dioj mem ploras.

Ĥoro de la pastroj — Li estas feliĉa, li la plej respektinda el la homoj, ĉar la sorto permesas al li ripozi en la tombo, kiun li mem preparis.

Ĥoro de la veturigistoj — Al Okcidento, ho bovoj, kiuj tiras la funebran veturilon, al Okcidento!... Via sinjoro sekvas vin...

La popolamaso — Iru en paco al Abidos!... Iru en paco al Abidos!... al la Okcidenta maro!

Ĉiun kelkcenton da paŝoj staris taĉmento da soldataj, kiuj salutis la sinjoron per surda bruo de tamburoj kaj adiaŭis per terura sono de trumpetoj. Tio ne estis funebra irado, sed triumfa marŝo al la lando de l’ dioj.

Kelke da paŝoj post la veturilo iris Ramzes, ĉirkaŭita de granda sekvantaro de generaloj, kaj post li la reĝino Nikotris, sin apoganta sur du kortegaj sinjorinoj. La filo kaj la patrino ne ploris, ĉar ili sciis (kion ne sciis la simpla popolo), ke la mortinta sinjoro jam estas ĉe Oziriso kaj estas tiel kontenta en la lando de la feliĉo, ke li ne volus reveni sur la teron.

Post kelkhora irado, akompanata de senĉesa krio, la restaĵoj haltis sur la bordo de Nilo.

Tie oni demetis ilin de la veturilo kaj transportis sur veran oritan ŝipon, skulptitan, kovritan per pentraĵoj, kiu havis blankajn kaj purpurajn velojn.

La kortegaj virinoj ankoraŭ unu fojon provis repreni de l’ pastroj la mumon; ankoraŭ unu fojon eksonis ĉiuj ĥoroj kaj ĉiuj orkestroj. Poste sur la ŝipon, portantan la reĝan mumon, eniris la reĝino Nikotris kaj dekkelko da pastroj, la popolo komencis ĵeti bukedojn kaj kronojn, kaj la remiloj ekmurmuretis...

Ramzes XII lastfoje forlasis sian palacon, rapidante sur Nilo al sia tombo en Teboj. Survoje, kiel zorgema monarĥo, li devis halti en ĉiuj famaj lokoj, por adiaŭi ilin.

La vojaĝo daŭris tre longe. Ĝis Teboj estis preskaŭ cent mejloj, oni veturis kontraŭ la fluo, kaj la mumo devis viziti ĉiujn apudbordajn templojn kaj partopreni en la solenaj diservoj.

Kelke da tagoj post la forveturo de Ramzes XII al la eterna ripozo, Ramzes XIII ekveturis post li, por revivigi la korojn de siaj regnanoj, senvivajn de la malĝojo, akcepti ilian respektegon kaj fari oferojn al la dioj. Post la mortinta sinjoro forveturis, ĉiu sur propra ŝipo, ĉiuj ĉefpastroj, multaj altrangaj pastroj, la plej riĉaj bienposedantoj kaj la plimulto de la nomarĥoj. La nova faraono pensis, ne sen maldolĉo, ke lia sekvantaro estos tre malmultenombra.

Sed okazis alie. Ĉe la flanko de Ramzes XIII troviĝis ĉiuj generaloj, tre multaj oficistoj, la malgranda nobelularo kaj ĉiuj malsuperaj pastroj. Tio pli mirigis, ol ĝojigis la faraonon.

Tio estis nur la komenco. Kiam la ŝipo de la juna sinjoro aperis sur Nilo, venis renkonte al ĝi tia amaso da grandaj kaj malgrandaj, riĉaj kaj malriĉaj ŝipetoj, ke ili preskaŭ kovris la riveron. Sidis en ili malriĉaj familioj de kamparanoj kaj metiistoj, riĉe vestitaj komercistoj, Fenicianoj en helaj koloroj, graciaj grekaj maristoj, eĉ Asirianoj kaj Ĥetoj.

La amaso ne kriis, sed bruegis; ĝi ne ĝojis, sed frenezis. Ĉiumomente sur la reĝan ŝipon grimpis deputataro, por kisi la ferdekon, kiun tuŝis la piedoj de l’ sinjoro, fari donacojn: plenmanon da greno, teksaĵon, simplan argilan kruĉon, paron da birdoj, kaj precipe florajn kronetojn. Antaŭ kiam la faraono preterpasis Memfison, oni devis kelkfoje liberigi, la ŝipon de la donacoj, por ke ĝi ne dronu.

La junaj pastroj parolis unu al alia, ke ekster Ramzes Granda neniu faraono estis salutata kun tia entuziasmo.

Sama estis la tuta vojaĝo de Memfiso ĝis Teboj, kaj la ekstazo de la popolo anstataŭ malgrandiĝi kreskis. La kamparanoj forlasis la kampojn, la metiistoj la stablojn, por ĝui la plezuron vidi la novan estron, pri kies intencoj jam naskiĝis legendoj. Oni atendis grandegajn ŝanĝojn, kvankam neniu sciis, kiajn. Unu afero estis certa, ke la severeco de la oficistoj kvietiĝis, ke Fenicianoj malpli senkompate kolektis la impostojn, kaj ke la egipta popolo, ordinare humila, komencis levi la kapojn en la ĉeesto de l’ pastroj.

Se nur la faraono permesos — oni parolis en la drinkejoj, sur la kampoj, en la bazaroj — ni faros la ordon kun la sanktaj viroj... Ili estas kulpaj, ke ni pagas grandajn impostojn, ke la vundoj neniam resaniĝas sur niaj dorsoj!...

Sep mejlojn sude de Memfiso inter la branĉoj de la libiaj montoj, kuŝis la lando PiomFajum, interesa per tio, ke ĝi estis kreita de homaj manoj.

Iam en tiu loko estis kava dezerto, ĉirkaŭita de amfiteatro de nudaj montoj. La faraono Amenhemat, tri mil kvincent jarojn antaŭ Kristo, estis la unua, kiu entreprenis ŝanĝi ĝin en fruktodonan landon.

Por ĉi tiu celo li apartigis la orientan parton de la dezerto kaj ĉirkaŭis ĝin, per potenca digo. Ĝi estis unu etaĝon alta, cent paŝojn dika ĉe la fundamento, kaj pli ol kvardek kilometrojn longa.

Tiel oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj, tri kubajn kilometrojn da akvo, kies supraĵo okupis preskaŭ tricent kvadratajn kilometrojn. La akvujo servis por la irigado de ducent mil hektaroj, kaj krom tio dum la leviĝo de la rivero ĝi sorbis la superfluon de la akvo kaj gardis grandan parton de Egipto de subita subakvigo.

Ĉi tiun grandegan akvan amason oni nomis la lago Moeris kaj rigardis kiel unu el la mirakloj de la mondo. Dank’ al ĝi la dezerta valo ŝanĝiĝis en la riĉan landon Piom, kie vivis en bonstato preskaŭ ducent mil loĝantoj. En ĉi tiu provinco, krom la palmoj kaj tritiko, oni kulturis plej belajn rozojn, kies oleon oni dissendis en la tuta Egipto; eĉ ekster ĝiaj limoj.

La ekzistado de la lago Moeris estis ligita kun alia mirakla laboro de la egiptaj inĝenieroj, la kanalo de Jozefo.

Ĉi tiu kanalo, ducent paŝojn larĝa, sin etendis kelkdekon da mejloj, okcidente de Nilo. Ĝi fluis en la interspaco de du mejloj de la rivero kaj servis por la irigado de la teroj, najbaraj al la libiaj montoj, kaj kondukis la akvon en la lagon Moeris.

Ĉirkaŭ la lando Piom estis kelke da antikvaj piramidoj kaj multe da malgrandaj tomboj. Ĉe ĝia orienta limo estis la fama Labirinto (Lope-ro-hunt). Ĝi estis konstruita ankaŭ de Amenhemat kaj havis formon de grandega hufofero, kiu okupis pecon da tero mil paŝojn longan kaj sescent larĝan.

Ĉi tiu konstruaĵo estis la plej granda trezorejo de Egipto. Tie ripozis la mumoj de multaj gloraj faraonoj, eminentaj pastroj, militestroj kaj arĥitektoj. Tie dormis ankaŭ la restaĵoj de l’ respektataj bestoj, kaj antaŭ ĉio de la krokodiloj. Fine, tie estis la gardejo de l’ riĉaĵoj de la egipta regno, kolektitaj dum jarcentoj, riĉaĵoj tiel grandegaj, ke ne eble estas hodiaŭ havi ideon pri ili.

Labirinto ne estis nealirebla de ekstere, nek tre gardata; ĝin gardis nur malgranda taĉmento de pastraj soldatoj kaj kelke da pastroj de provita honesteco. La sendanĝereco de la trezorejo estis bazita sur tio, ke ekster tiuj kelke da personoj neniu sciis, kie ĝin serĉi en Labirinto, kiu estis dividita en du etaĝojn: subtera kaj surtera, el kiuj ĉiu kalkulis mil kvincent ĉambrojn!...

Ĉiu faraono, ĉiu ĉefpastro, fine ĉiu granda trezoristo, tuj post la ricevo de la ofico, havis la devon per la propraj okuloj rigardi la riĉaĵojn de la ŝtato. Malgraŭ tio neniu el la altranguloj povus trovi la vojojn tien, eĉ konjekti, kie estas la trezorejo. Ĉu en la ĉefa konstruaĵo, aŭ en unu el la flankaj, super la tero aŭ sub la tero?

Multaj pensis, ke la trezorejo estas lokita vere sub la tero, malproksime ekster Labirinto mem. Aliaj estis certaj, multenombraj ili estis, ke la trezorejo kuŝas sub la fundo de la lago, por ke oni povu, en okazo de neceso, subakvigi ĝin. Fine, neniu altrangulo amis sin okupi per ĉi tiu demando, sciante, ke atenco kontraŭ la riĉaĵoj de l’ dioj altiras la pereon de la malpiulo.

Eble la profanoj sukcesus trovi la vojon, se la timo ne paralizus iliajn pensojn. Morto korpa kaj morto eterna minacis homon kaj lian familion, kiu kuraĝus per malpia penso malkovri tiajn sekretojn.

Veninte en la landon, Ramzes vizitis antaŭ ĉio la provincon Piom. Ĝi havis la aspekton de kava plado, kies fundo estis la lago, kaj randoj — la montoj. Kien li turnis la okulojn, ĉie li trovis sukplenan verdaĵon de herboj, punktitan de floroj, arojn da palmoj, figajn kaj tamarindajn arbaretojn, en kiuj de la leviĝo ĝis la subiro de l’ suno sonis birdaj kantoj kaj gajaj homaj voĉoj.

Tio estis kredeble la plej feliĉa angulo de Egipto.

La popolo akceptis la faraonon kun granda entuziasmo. Lin kaj lian sekvantaron oni superŝutis per floroj, donacis al li multekostajn parfumojn, kaj oron kaj multvalorajn ŝtonojn por dek talentoj.

La sinjoro gastis du tagojn en la feliĉa lando, kie la ĝojo ŝajnis flori sur la arboj, flugi en la aero, rebrili de la akvoj de la lago. Sed oni rememorigis al li, ke li devas viziti Labirinton.

Li forlasis la valon kun sopiro, kaj veturante rerigardis al ĝi de la vojo. Sed baldaŭ lia atento estis altirita de grandega griza konstruaĵo, majeste sidanta sur monteto.

Ĉe la pordo de la senmorta Lope-rohunt salutis lin areto da pastroj kun asketa aspekto, kaj malgranda taĉmento, kies ĉiu soldato estis tute razita.

— Ĉi tiuj homoj havas aspekton de pastroj!... — ekkriis Ramzes.

— Efektive ĉiu el ili ricevis la unuan pastran benon, kaj la centestroj la superan — respondis la ĉefpastro de la konstruaĵo.

Rigardinte pli atente la fizionomiojn de ĉi tiuj strangaj soldatoj, kiuj ne manĝis viandon kaj vivis celibate, la faraono rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion. Li vidis ankaŭ, ke lia sankta persono faras neniun impreson en ĉi tiu loko.

“Mi tre dezirus scii, kiel penetros ĉi tien Samentu?...” — diris al si la sinjoro.

Li komprenis, ke ĉi tiujn homojn oni povas nek timigi, nek korupti. Tia memkonfido estis legebla sur ilia vizaĝo, kvazaŭ ĉiu el ili posedus je sia dispono nevenkeblajn regimentojn de spiritoj.

“Ni vidos — pensis li — ĉu miaj Grekoj kaj Azianoj timos ĉi tiujn virojn?... Feliĉe, ili estas tiel sovaĝaj, ke ili ne ŝatos la solenajn mienojn...”

Laŭ la peto de l’ pastroj, la sekvantaro de Ramzes restis antaŭ la pordego, kvazaŭ sub la gardo de la razitaj soldatoj.

— Ĉu mi devas lasi ĉi tie ankaŭ mian glavon? — demandis la faraono.

— Ĝi tute ne ĝenas nin — respondis la ĉefa gardisto.

La juna sinjoro volis regali la sanktan viron almenaŭ per la plato de la glavo, sed li detenis sin.

Tra granda korto, inter du vicoj de sfinksoj, la faraono kaj pastroj eniris en la ĉefan konstruaĵon. Tie, en vasta, sed iom malluma vestiblo estis ok pordoj, kaj la gardisto demandis:

— Tra kiu pordo via sankteco volas eniri en la trezorejon?

— Tra tiu, kiu kondukos nin plej rapide.

Ĉiu el la kvin pastroj prenis du paketojn de torĉoj, sed nur unu lumigis. Apud li staris la ĉefa gardisto, tenante en la manoj rozarion, sur kies eroj estis skribitaj iaj signoj. Post ili Ramzes, ĉirkaŭita de la ceteraj pastroj.

La ĉefpastro sin turnis dekstren kaj eniris en grandan ĉambregon, kies muroj kaj kolonoj estis kovritaj per surskriboj kaj figuroj. De tie ili penetris en malvastan koridoron, kiu kondukis supren, kaj ili troviĝis en alia ĉambrego, rimarkinda per la granda nombro de pordoj. Tie foriĝis antaŭ ili unu ŝtono de la planko, malkovrante truon, tra kiu ili malsupreniris kaj ree tra malvasta koridoro ili sin turnis al ĉambro sen pordoj.

La gvidanto tuŝis hieroglifon kaj la muro foriĝis antaŭ ili.

Ramzes volis konjekti la direkton, en kiu ili iris, sed tuj liaj pensoj implikiĝis. Li vidis nur, ke ili rapide trapasas grandajn salonojn, malgrandajn ĉambrojn, malvastajn koridorojn, ke ili grimpas supren aŭ kuras malsupren, ke unuj ĉambregoj havas multe da pordoj, kaj aliaj tute ne posedas ilin. Samtempe li rimarkis, ke la gvidanto ĉe ĉiu nova eniro glitigas unu eron de sia longa rozario kaj iafoje ĉe la lumo de la torĉo komparas ĝiajn signojn kun la signoj sur la muroj:

— Kie ni estas nun — demandis subite la faraono — sub la tero aŭ super la tero?

— Ni estas en la povo de la dioj — respondis lia najbaro.

Post kelke da transiroj kaj kurbiĝoj la faraono ree diris:

— Sed ni jam estis ĉi tie, eble eĉ du fojojn!...

La pastroj silentis, kaj tiu, kiu portis la torĉon, lumigis la murojn unu post alia; Ramzes, bone rigardinte ilin, konfesis en sia animo, ke li ne estis ankoraŭ tie.

En malgranda ĉambro, sen pordoj, oni mallevis la torĉon, kaj la faraono rimarkis sur la tero sekiĝintan, nigran kadavron, envolvitan en putrintan tukon.

— Tio estas — diris la gardisto de l’ konstruaĵo — la kadavro de Feniciano, kiu en la tempoj de la 16-a dinastio provis penetri en Labirinton kaj venis ĝis tie ĉi.

— Ĉu oni mortigis lin? — demandis la faraono.

— Li mortis de malsato.

Ili jam iris duonon da horo, kiam la pastro, portanta la torĉon, lumigis niĉon de koridoro, kie ankaŭ kuŝis sekiĝinta korpo.

— Tio estas — diris la gardisto — la kadavro de nubia pastro, kiu en la tempoj de via avo provis eniri ĉi tien...

La faraono ne demandis, kio okazis al li. Li havis impreson, ke li estas en profundegaĵo kaj ke Labirinto premegas lin per sia pezo. Li ne revis plu pri orientado en la centoj da koridoroj, salonoj, ĉambroj. Li eĉ ne deziris klarigi al si, per kia miraklo disiĝas antaŭ ili la ŝtonaj muroj aŭ foriĝas la plankoj.

Samentu faros nenion — diris li al si mem — aŭ li pereos, kiel tiuj du, pri kiuj mi devas diri al li.”

Tian senton de senespero, senforteco kaj nenieco li havis ankoraŭ neniam. Dum momentoj ŝajnis al li, ke la pastroj lasos lin en unu el la malvastaj ĉambroj sen pordoj. Tiam ekregis lin malespero, li kaptis la glavon kaj estis preta pecetigi ilin. Sed tuj li rememoris, ke sen ilia helpo li ne povos eliri de ĉi tie, kaj li mallevis la kapon.

Ho, se almenaŭ dum unu momento li povus ekvidi la tagan lumon!... Kiel terura devas esti la morto inter ĉi tiuj tri mil ĉambroj, plenaj de krepusko aŭ mallumo!...

La animoj de herooj havas iafoje momentojn de profunda senespero, pri kies ekzistado eĉ ne scias ordinara homo.

La marŝo daŭris jam preskaŭ unu horon, kiam fine ili venis en malaltan ĉambregon, apogitan sur okangulaj kolonoj. La tri pastroj, kiuj ĉirkaŭis la faraonon, disiĝis, kaj Ramzes rimarkis, ke unu el ili sin alpremis al kolono kaj kvazaŭ malaperis en ĝia interno.

Post momento en unu el la muroj malfermiĝis mallarĝa truo, la pastroj revenis al la antaŭaj lokoj kaj la gvidanto ordonis eklumigi kvar torĉojn. Ĉiuj ekiris al la truo kaj singarde englitis tra ĝi.

— Jen estas la kameroj... — diris la gardisto de l’ konstruaĵo.

La pastroj rapide eklumigis la torĉojn sur la kolonoj kaj muroj. Ramzes ekvidis vicon de grandegaj ĉambroj, plenplenaj de diversaj objektoj de senfina valoro. En ĉi tiu kolekto ĉiu dinastio, ĉiu faraono lasis, kion ili havis plej rimarkindan kaj multekostan.

Estis tie veturiloj, ŝipetoj, litoj, tabloj, kestoj kaj kronoj oraj aŭ kovritaj per oraj ladoj, inkrustitaj per eburo, perlamoto kaj kolora ligno tiel arte, ke artistoj metiistoj faris ilin dum dekoj da jaroj. Estis tie armaĵoj, ŝildoj kaj sagujoj, brilantaj de multekostaj ŝtonoj, vazoj, pladoj kaj kuleroj el pura oro, multekostaj vestoj kaj baldakenoj.

Ĉio ĉi, dank’ al la sekeco kaj pureco de’ la aero, de jarcentoj konserviĝis sen ŝanĝoj.

Inter la rimarkindaj objektoj Ramzes trovis la modelon de la asiria palaco, donacita de Sargon al Ramzes XII. La ĉefpastro, kiu klarigis al la faraono, de kiu venas ĉiu donaco, atente observis lian fizionomion. Sed anstataŭ admiro li rimarkis malkontentecon.

— Diru al mi, via ekscelenco — demandis subite la faraono — kian utilon alportas ĉi tiuj trezoroj, ŝlositaj en tiu ĉi malluma loko?...

— Granda forto estas en ili por la okazo, se Egipto troviĝus en danĝero — respondis la ĉefpastro. — Per kelke da ĉi tiuj kaskoj, veturiloj, glavoj ni povas aĉeti la bonvolon de ĉiuj asiriaj satrapoj. Eble ne povus kontraŭstari eĉ la reĝo Assar mem, se ni liverus al li meblojn por la trona salono aŭ armilejo.

— Mi pensas, ke ili preferus preni ĉion de ni per la glavo, ol iom da trezoroj per la bonvolo por ni — interrompis la sinjoro.

— Ili provu!... — diris la ĉefpastro.

— Mi komprenas... Vi havas rimedojn por neniigi la trezorojn. Sed en tia okazo neniu plu profitos de ili.

— Tio ne estas mia afero. — Ni gardas, kion oni konfidis al ni, kaj faras, kion oni ordonis.

— Ĉu ne pli bone estus uzi parton de la trezoroj por subteni la ŝtatan kason kaj relevi Egipton el la malsukceso, en kiu ĝi dronas hodiaŭ? demandis la faraono.

— Tio ne dependas de ni.

La faraono sulkigis la brovojn. Dum kelke da minutoj li rigardis la objektojn, cetere sen granda entuziasmo, fine li ree demandis:

— Bone. Ĉi tiuj artaj verkoj povas esti utilaj por akiri la bonvolon de la asiriaj altranguloj. Sed se eksplodus milito kontraŭ Asirio, kiel ni ricevus grenon, homojn kaj armilojn de l’ popoloj, kiuj ne ŝatas la artajn maloftaĵojn?

Ankaŭ ĉi tiun fojon la pastroj diskuris: du malaperis kvazaŭ en la interno de kolonoj, unu suriris la muron per ŝtupetaro kaj faris ion ĉe skulptita figuro.

Ree foriĝis kaŝita pordo kaj Ramzes eniris en la veran trezorejon.

Tio estis vasta ĉambro, plenplena de netakseblaj materioj. Tie staris argilaj bareloj, plenaj de ora sablo, oraj pecegoj, metitaj kiel brikoj, kaj oraj stangoj ligitaj kune. Arĝentaj pecegoj, starigitaj unu sur alia, formis kvazaŭ muron, kelkon da ulnoj larĝan, altan ĝis la plafono.

En niĉoj kaj sur ŝtonaj tabloj kuŝis multekostaj ŝtonoj de ĉiuj koloroj: rubenoj, topazoj, smeraldoj, safiroj, diamantoj, fine perloj de l’ grandeco de nukso, eĉ de birda ovo. Multaj el ĉi tiuj juveloj sufiĉus por aĉeti urbon.

— Jen estas nia riĉaĵo por la okazo de malfeliĉo — respondis la pastro gardisto.

— Kian malfeliĉon vi ankoraŭ atendas? — demandis la faraono. — La popolamaso estas malriĉa, la kortego kaj nobeluloj dronas en ŝuldoj, la armeo estas malgrandigita ĝis la duono, la faraono ne havas monon... Ĉu iam ajn Egipto estis en pli malbona situacio?...

— Ĝi estis en pli malbona, kiam ĝin sklavigis Hiksosoj.

— Post dekkelko da jaroj — respondis Ramzes — sklavigos nin eĉ Izraelidoj, se ne faros tion pli frue Libianoj kaj Etiopianoj. Kaj tiam la belaj ŝtonoj, pecetigitaj, servos kiel ornamo por la hebreaj kaj negraj sandaloj...

— Estu trankvila, via sankteco. En okazo de neceso ne nur la trezorejo, sed eĉ Labirinto malaperos sen postesigno, kun la gardistoj.

Ramzes definitive komprenis, ke li havas antaŭ si fanatikulojn, kiuj pensas nur pri unu afero: allasi neniun al la trezorejo!

La faraono sidiĝis sur la oraj brikoj kaj diris:

— Vi do konservas ĉi tiujn trezorojn por tempo, kiam malfeliĉo premegos Egipton?

— Vi diras la veron, sankta sinjoro.

— Sed kiu konvinkos vin, gardistoj, ke tia tempo jam venis, se ĝi venos?

— Por tio devas esti kunvokita eksterordinara kunveno de aŭtoĥtonaj Egiptanoj, en kiu partoprenos: la faraono, dek tri altrangaj pastroj, dek tri nomarĥoj, dek tri nobeluloj, kaj po dek tri oficiroj, komercistoj, metiistoj kaj kamparanoj.

— Al tia kunveno vi donus la trezorojn? — demandis la faraono.

— Ni donus la necesan sumon, se la tuta kunveno, kvazaŭ unu viro, proklamus, ke Egipto estas en danĝero, kaj...

— Kaj?

— Kaj se la statuo de Amon en Teboj konfirmus la decidon.

Ramzes mallevis la kapon, por kaŝi la esprimon de granda kontenteco. Li jam havis planon.

“Tian kunvenon mi sukcesos kolekti kaj instigi ĝin al unuanimeco. — diris li al si. — Ankaŭ ŝajnas al mi, ke la statuo de Amon konfirmos la decidon, kiam mi ĉirkaŭos liajn pastrojn per miaj Azianoj...”

— Mi dankas vin, piaj viroj — diris li laŭte — ke vi montris al mi la multekostajn objektojn, kies granda valoro ne malhelpas min tamen esti la plej malriĉa el la reĝoj de l’ mondo. Kaj nun elkonduku min, mi petas, per pli mallonga kaj pli oportuna vojo.

— Mi deziras al via sankteco — respondis la gardisto — ke vi aldonu al Labirinto saman kvanton da riĉaĵoj... Koncerne la vojon, estas nur unu kaj ni devas reveni per la sama.

Unu el la pastroj donis al Ramzes iom da daktiloj, alia botelon da vino, preparita kun fortiga rimedo. La faraono retrovis la fortojn kaj iris gaja.

— Mi donus multe — diris li, ridetante — por koni ĉiujn kurbiĝojn de tiu ĉi stranga vojo!...

La pastro gvidanto haltis.

— Mi certigas vian sanktecon — diris li — ke ni mem ne komprenas, nek memoras la vojon, kvankam ĉiu el ni faris ĝin multfoje...

— Kiel do vi trovas ĝin?

— Ni profitas de kelkaj montroj, sed se ni perdus nur unu, eĉ en ĉi tiu momento, ni mortus de malsato.

Fine ili eliris el la vestiblo kaj el ĝi en la korton. La faraono komencis ĉirkaŭrigardi kaj kelke da fojoj spiris.

— Por ĉiuj trezoroj de Labirinto mi ne volus ilin gardi! — ekkriis li. — Timo falas sur mian bruston, kiam mi pensas, ke oni povas morti en ĉi tiuj ŝtonaj keloj...

— Sed oni povas ankaŭ ekami ilin — respondis la ĉefpastro kun rideto.

La faraono dankis ĉiujn gvidantojn kaj finis per la vortoj:

— Mi volus fari por vi ian favoron, postulu do...

Sed la pastroj aŭskultis indiferente kaj ilia ĉefo diris:

— Pardonu al mi, sinjoro, mian kuraĝon, sed... kion ni povus deziri? Niaj figoj kaj daktiloj estas same dolĉaj, kiel tiuj el via ĝardeno, nia akvo same bona, kiel tiu el via puto. Kaj se allogus nin la riĉaĵoj, ĉu ni ne posedas pli multe da ili, ol ĉiuj reĝoj?...

“Ĉi tiujn mi fleksos per nenio — pensis la faraono — sed... mi donos al ili la decidon de l’ kunveno kaj la verdikton de Amon...”