Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel
Proksimuma tradukojaro: 1907
Kreis la Esperantan tekston: Kabe
En la sama momento, en la sama minuto, la pastro, staranta garde sur la pilono de l’ templo de Ptah en Memfiso, konigis al la ĉefpastroj kaj nomarĥoj, disputantaj en la salono, ke la palaco de la faraono donas signojn.
— Ŝajnas al mi, ke lia sankteco petos pacon kun ni — diris ridante unu el la nomarĥoj.
— Mi dubas!... — respondis Mefres.
Herhor suriris la pilonon, ĉar al li oni signalis de la palaco. Baldaŭ li revenis kaj diris al la kunvenintoj:
— Nia juna pastro lerte aranĝis la aferon... En ĉi tiu momento Tutmozis kun kelkdeko da memvoluloj rajdas ĉi tien, por nin aresti aŭ mortigi...
— Kaj vi kuraĝos ankoraŭ defendi Ramzeson?... — ekkriis Mefres.
— Mi devas defendi lin kaj mi lin defendos, ĉar mi solene ĵuris tion al la reĝino... Kaj sen la respektinda filino de l’ sankta Amenhotep, nia situacio ne estus tia, kia ĝi estas.
— Bone, sed mi ne ĵuris!... — respondis Mefres kaj forlasis la salonon de la kunveno.
— Kion li volas fari? — demandis unu el la nomarĥoj.
— Infaniĝinta maljunulo!... — respondis Herhor, levante la ŝultrojn.
Antaŭ la sesa horo vespere la taĉmento de la gvardio, al kiu neniu faris malhelpon, proksimiĝis al la templo de Ptah; la ĉefo ekfrapis la pordegon, kiun oni malfermis. Tio estis Tutmozis kun siaj memvoluloj.
Kiam la ĉefa militestro eniris en la korton, li ekmiris, ke renkonte al li eliris Herhor, portanta la tiaron de Amenhotep kaj ĉirkaŭita nur de pastroj.
— Kion vi postulas, mia filo? — demandis la ĉefpastro Tutmozison, iom konfuzitan per ĉi tiu vido.
Sed li tuj ekregis sin kaj diris:
— Herhor, ĉefpastro de la teba Amon! Pro la leteroj, kiujn vi skribis al la asiria satrapo, Sargon, kaj kiujn mi havas kun mi, vi estas kulpigita pri ŝtata perfido kaj vi devas senkulpigi vin antaŭ la faraono...
— Se la juna sinjoro — trankvile respondis Herhor — volas ekscii pri la politikaj celoj de la eterne vivanta Ramzes XII, li sin turnu al la plej alta kolegio, kaj li ricevos klarigojn.
— Mi alvokas vin tuj min sekvi, se vi ne volas, ke mi devigu vin. — ekkriis Tutmozis.
— Mia filo, mi petegas la diojn, ke ili gardu vin de la superforto kaj puno, kiun vi meritas...
— Vi iras? — demandis Tutmozis.
— Mi atendas ĉi tie Ramzeson — respondis Herhor.
— Restu do ĉi tie, trompisto!... — ekkriis Tutmozis.
Li eltiris la glavon kaj sin ĵetis al Herhor. En la sama momento Eunana, staranta post la ĉefo, levis la hakilon kaj tutforte ekbatis Tutmozison inter la kolon kaj la dekstran ŝlosiloston. La sango ekŝprucis en ĉiujn direktojn. La favorato de l’ faraono falis teren preskaŭ dishakita en du pecojn.
Kelke da soldatoj, mallevinte la lancojn, saltis al Eunana, sed falis post mallonga batalo. El la memvoluloj tri kvaronoj estis pagataj de la pastroj.
— Vivu la sankta Herhor, nia sinjoro!... — ekkriis Eunana, svingante la makulitan hakilon.
— Li vivu eterne! — ripetis la soldatoj kaj pastroj, kaj ĉiuj falis sur la vizaĝojn.
La plej respektinda Herhor levis la manojn supren kaj benis ilin.
Forlasinte la korton de la templo, Mefres malsupreniris en la kelon, kie loĝis Likon. Jam sur la sojlo la ĉefpastro eltiris el sub la vesto kristalan globon. Vidante ĝin la Greko ekkoleris.
— Englutu vin la tero!... Neniam ĝuu trankvilon viaj kadavroj!... — malbenis Likon per pli kaj pli mallaŭta voĉo.
Fine li eksilentis kaj ekdormis.
— Prenu ĉi tiun ponardon — diris Mefres, donante al la Greko mallarĝan ŝtalan pecon. — Prenu ĉi tiun ponardon kaj iru en la palacan ĝardenon... Tie stariĝu en la figa bosko kaj atendu tiun, kiu forprenis kaj delogis vian Kaman...
Likon komencis grinci la dentojn en senforta kolero.
— Kaj kiam vi ekvidos lin, vekiĝu... — finis Mefres.
Poste li ĵetis sur la Grekon oficiran mantelon kun kapuĉo, murmuretis al li en la orelon la signalan vorton kaj el la kelo, tra kaŝita pordeto elkondukis lin en malplenan straton de Memfiso.
Poste, kun vivemo de junulo, Mefres kuris sur la supron de la pilono kaj, preninte kelke da diverskoloraj flagoj, komencis fari signojn al la palaco de l’ faraono. Sendube oni rimarkis kaj komprenis lin, ĉar sur la pergamena vizaĝo de l’ ĉefpastro ekbrilis malica rideto.
Mefres remetis la flagojn, forlasis la terason de la pilono kaj komencis malrapide iri malsupren. Subite, kiam li estis jam sur la unua etaĝo, ĉirkaŭis lin kelke da homoj en brunaj manteloj, per kiuj ili kovris siajn tunikojn kun nigraj kaj blankaj strioj.
— Jen estas la plej nobla Mefres — diris unu el ili.
Kaj ĉiuj tri ekgenuis antaŭ la ĉefpastro, kiu aŭtomate levis la manon, kvazaŭ por beni ilin. Sed subite li mallevis ĝin, demandante:
— Kiu vi estas?
— La gardistoj de Labirinto.
— Kial vi baras al mi la vojon? — diris li. Liaj manoj kaj delikataj lipoj komencis tremi.
— Ni ne bezonas rememorigi al vi, sankta viro, — diris unu el la gardistoj, ĉiam genuante — ke antaŭ kelke da tagoj vi estis en Labirinto, al kiu vi same bone konas la vojon, kiel ni, kvankam vi ne apartenas al la gardistoj. Vi estas tro granda saĝulo por ne scii, kiaj estas niaj leĝoj por tiaj okazoj.
— Kion tio signifas?... — ekkriis Mefres per laŭta voĉo. — Vi estas mortigistoj, senditaj de Her...
Li ne finis. Unu el la atakantoj kaptis lin je la manoj, aliaj ĵetis tukon sur lian kapon, tria ŝprucigis klaran fluidaĵon sur lian vizaĝon. Mefres kelke da fojoj sin ĵetis konvulsie kaj falis. Ankoraŭ unu fojon ili ŝprucigis sur lin, metis la mortintan en niĉo, lasis en la senviva mano papiruson kaj malaperis en la koridoroj de la pilono.
Tri homoj, same vestitaj, persekutis Likonon preskaŭ de la momento, kiam ellasita de Mefres el la templo, li eliris en la malplenan straton.
Ili estis kaŝitaj proksime de la pordeto, tra kiu eliris Likon, kaj en la komenco lasis lin libera. Sed baldaŭ unu el ili rimarkis en lia mano ion suspektindan, ĉiuj do komencis sekvi lin.
Stranga afero! La dormigita Likon, kvazaŭ antaŭsentante la persekuton, subite sin turnis en bruan straton, poste sur placon, kie svarmis multe da homoj, kaj fine komencis kuri al Nilo tra la strato fiŝista. Tie, en angulo li trovis ŝipeton, saltis en ĝin kaj kun eksterordinara rapideco komencis remi al la alia bordo de l’ rivero.
Li jam preskaŭ atingis la bordon, kiam ekglitis post li ŝipeto kun unu remisto kaj tri veturantoj. Apenaŭ tiuj forbordiĝis, aperis dua ŝipeto kun du remistoj kaj ankaŭ tri veturantoj.
Ambaŭ ŝipetoj furioze persekutis Likonon.
En tiu, kiu havis unu remiston, sidis la gardistoj de Labirinto kaj atente rigardis siajn konkurantojn, kiom permesis la krepusko, rapide falanta post la subiro de l’ suno.
— Kiu ili estas, tiuj tri?... — murmuretis la gardistoj de Labirinto unu al alia. — De antaŭmorgaŭ ili vagis ĉirkaŭ la templo kaj hodiaŭ ili persekutas lin... Ĉu ili volus savi lin de ni?...
La malgranda ŝipeto de Likon atingis la kontraŭan bordon. La dormigita Greko elsaltis kaj per rapidaj paŝoj komencis iri al la palacaj ĝardenoj. De tempo al tempo li ŝanceliĝis, haltis kaj kaptis sin je la kapo; sed post momento li ree iris, kvazaŭ tirata de nekomprenebla forto.
La gardistoj de Labirinto ankaŭ elŝipiĝis, sed iliaj konkurantoj jam pli frue atingis la bordon.
Komenciĝis neordinara veturado: Likon galopis al la reĝa palaco, kvazaŭ kuristo; post li tri nekonataj homoj, kaj en la fino la tri gardistoj de Labirinto.
Kelkcenton da paŝoj de la ĝardeno ambaŭ persekutantaj grupoj kuniris. Estis jam nokto, sed luma.
— Kiu vi estas? — demandis la gardisto de Labirinto.
— Mi estas la policestro de Pi-Bast kaj kun du miaj centestroj mi persekutas grandan krimulon...
— Kaj ni estas la gardistoj de Labirinto. Ni ankaŭ persekutas ĉi tiun homon...
Ambaŭ grupoj rigardis unu la alian, kun glavoj aŭ tranĉiloj en la manoj.
— Kion vi volas fari kun li? — demandis fine la policestro.
— Ni havas verdikton kontraŭ li...
— Kaj vi lasos la kadavron?
— Kun ĉio, kio estas sur li — respondis la gardistoj.
La policestro murmurete interkonsiliĝis.
— Se vi parolas la veron — diris fine la policestro — ni ne malhelpos vin. Kontraŭe, ni pruntos lin al vi por momento, kiam li falos en niajn manojn...
— Vi ĵuras?
— Ni ĵuras...
— Bone, ni povas iri kune...
Ili kuniĝis, sed la Greko malaperis de iliaj okuloj.
— Malbenita!... — ekkriis la policestro — ree li forkuris...
— Ni retrovos lin — respondis la gardisto de Labirinto — eble eĉ li revenos sur la sama vojo.
— Por kio li iras al la reĝa palaco? — demandis la policestro.
— La ĉefpastroj uzas lin por siaj celoj, sed li revenos en la templon, revenos!... — diris la gardisto.
Ili decidis atendi kaj agi kune.
— Ni perdas jam la trian nokton! — diris unu el la policistoj, oscedante.
Ili envolvis sin en siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur la herbo.
Tuj post la forveturo de Tutmozis, la respektinda reĝino Nikotris, kun lipoj kunpremitaj de kolero, forlasis solene la ĉambrojn de la filo. Kaj kiam Ramzes volis trankviligi ŝin, ŝi interrompis severe:
— Mi adiaŭas la faraonon kaj petas la diojn, ke ili permesu al mi saluti vin ankoraŭ kiel faraonon...
— Ĉu vi dubas pri tio, patrino?
— Pri tio oni povas dubi apud homo, kiu obeas konsilojn de frenezuloj kaj perfiduloj!...
Ili disiris, ambaŭ ekscititaj.
Baldaŭ lia sankteco retrovis la bonan humoron kaj gaje parolis kun la altranguloj. Sed je la sesa horo komencis lin turmenti maltrankvilo.
— Tutmozis devus sendi al ni kurieron... — diris la sinjoro. — Ĉar mi estas certa, ke la afero tiel aŭ alie jam estas solvita...
— Tion mi ne scias — respondis la granda trezoristo. — Eble ili ne trovis ŝipojn... Eble en la templo ili renkontis kontraŭstaron...
— Kaj kie estas la juna pastro?... — demandis subite Hiram.
— La pastro, la sendito de la mortinta Samentu?... — ripetis la konfuzitaj altranguloj. — Kie li povas esti?...
Oni dissendis soldatojn por traserĉi la ĝardenon. La soldatoj trakuris ĉiujn vojetojn, sed nenie trovis la pastron.
Ĉi tiu okazo faris malbonan impreson sur la altranguloj. Ĉiu sidis silente, meditante maltrankvile.
Ĉe la subiro de l’ suno eniris en la salonon la ĉambristo de la faraono kaj murmuretis, ke la sinjorino Hebron grave ekmalsanis kaj petegas, ke lia sankteco bonvolu ŝin viziti.
La altranguloj, konante la rilaton, kiu ligis la sinjoron kun la bela Hebron, ekrigardis unu la alian. Sed kiam la faraono anoncis sian intencon eliri en la ĝardenon, ili ne protestis. La ĝardeno, dank’ al dense starantaj gardistoj, estis same sendanĝera, kiel la palaco. Neniu trovis konvena, eĉ de malproksime gardi la faraonon, sciante, ke Ramzes ne amas, ke oni okupu sin pri li en tiaj momentoj.
Kiam la sinjoro malaperis en la koridoro, la granda skribisto diris al la trezoristo:
— La tempo treniĝas, kiel veturiloj en la dezerto. Eble Hebron havas novaĵojn de Tutmozis?...
— En la nuna momento lia militiro kun kelkdeko da homoj kontraŭ la templo de Ptah ŝajnas al mi nekomprenebla frenezo...
— Kaj ĉu pli prudente faris la faraono apud Sodaj Lagoj, kiam li persekutis Tehennan nokte en la dezerto?... — interrompis Hiram.
— La kuraĝo valoras pli multe, ol la nombro.
— Kaj la juna pastro?... — demandis la trezoristo.
— Li venis sen nia scio kaj foriris, ne demandante permeson. Ĉiu el ni agas, kiel konspiranto.
La trezoristo balancis la kapon.
Ramzes rapide trakuris la interspacon, apartigantan lian domon de la palaco de Hebron, Kiam li eniris en la ĉambron, Hebron kun ploro sin ĵetis al lia kolo.
— Mi mortas de teruro!... — ekkriis ŝi.
— Ĉu vi timas pri Tutmozis?
— Pri Tutmozis? — demandis Hebron, malestime grimacante per la lipoj. — Vi sola estas kara por mi... pri vi sola mi pensas... pri vi timas...
— Benita estu via timo, kiu por unu momento liberigis min de la enuo... — diris la faraono, ridante. — Dioj, kia malfacila tago!... Se vi aŭdus niajn diskutojn, se vi vidus la mienojn de niaj konsilantoj!... Kaj fine, por kroni ĉion, plaĉis al la respektinda reĝino honori nian kunvenon per sia ĉeesto... Mi neniam supozis, ke la titolo de l’ faraono povos tiel tedi min...
— Ne diru tion tro laŭte — konsilis Hebron. — Kion vi faros, se Tutmozis ne sukcesos preni la templon?
— Mi reprenos de li la komandon, kaŝos mian kronon en keston kaj surmetos oficiran kaskon — respondis Ramzes. — Mi estas certa, ke kiam mi mem elpaŝos en la fronto de la armeo, la ribelo falos...
— Kiu ribelo?... — demandis Hebron.
— Jes, ni havas du ribelojn — ridis Ramzes. — La popolaĉo kontraŭ la pastroj, la pastroj kontraŭ mi...
Li kaptis Hebronon inter la brakojn kaj kondukis al la kanapo, murmuretante:
— Kiel bela vi estas hodiaŭ!... Ĉiufoje kiam mi vidas vin, vi ŝajnas al mi alia, pli kaj pli bela...
— Lasu min! — murmuretis Hebron. — Iafoje mi timas, ke vi min mordos!
— Mordi vin... ne... sed mi povus kisi vin ĝis mortigo... Vi eĉ ne scias, kiel bela vi estas...
— Malpli ol la ministroj kaj generaloj... Lasu min...
— Apud vi mi dezirus fariĝi granata arbeto... Mi volus havi tiom da brakoj, kiom da branĉoj havas arbo, por ĉirkaŭpreni vin... Tiom da manoj, kiom da folioj ĝi havas, kaj tiom da buŝoj, kiom da floroj, por ke mi povu en la sama momento kisi viajn okulojn, buŝon kaj bruston...
— Por monarĥo, kies trono estas en danĝero, vi havas strange liberajn pensojn...
— En la lito mi ne zorgas pri la trono — interrompis li. — Dum mi havas la glavon, mi havos la povon.
— Via armeo estas venkita — diris Hebron, defendante sin.
— Morgaŭ venos freŝaj regimentoj kaj postmorgaŭ mi kolektos la venkitajn... Mi ripetas al vi, ne okupu vin per vantaĵoj... Unu momento da karesoj valoras pli multe, ol unu jaro da povo...
Unu horon post la subiro de l’ suno, la faraono forlasis la loĝejon de Hebron kaj estis revenanta malrapide al sia palaco. Li estis revema, dorma kaj li pensis, ke la ĉefpastroj estas grandaj malsaĝuloj, se ili kontraŭstaras al li. De l’ tempo kiam ekzistas Egipto, ĝi ne havis pli bonan sinjoron, ol li.
Subite el figa bosko elglitis homo en nigra mantelo kaj baris la vojon al la faraono. La sinjoro, por pli bone vidi lin, proksimigis sian vizaĝon al lia kaj subite ekkriis:
— Ah, tio estas vi, fripono?... Venu en la gardejon...
Tio estis Likon. Ramzes kaptis lin je la nuko; la Greko siblis kaj ekgenuis sur la tero. Samtempe la faraono eksentis bruligan doloron en la maldekstra flanko de l’ ventro.
— Vi mordas ankoraŭ? — ekkriis Ramzes.
Per ambaŭ manoj li potence premegis la kolon de l’ Greko, kaj kiam li ekaŭdis la krakon de la rompataj vertebroj, li forĵetis lin kun abomeno.
Likon falis, skuata de la antaŭmortaj konvulsioj.
La faraono foriris kelke da paŝoj. Li palpis sin kaj trovis la tenilon de la ponardo.
— Li vundis min!...
Li eltiris el sia flanko la mallarĝan ŝtalan pecon kaj kunpremis la vundon.
— Mi volus scii — pensis li — ĉu iu el miaj konsilantoj havas plastron.
Li sentis naŭzon kaj plirapidigis la paŝojn.
Proksime de la palaco renkonte al li kuris oficiro, kriante:
— Tutmozis ne vivas plu... La perfidulo Eunana mortigis lin!...
— Eunana?... — ripetis la faraono. — Kaj la aliaj...
— Preskaŭ ĉiuj memvoluloj, kiuj forveturis kun Tutmozis, estis aĉetitaj de la pastroj...
— Bone, mi devas fini tion! — diris la sinjoro. — Trumpetu, por kolekti la aziajn regimentojn...
Eksonis la trumpeto, kaj la Azianoj komencis amase eliri el la soldatejoj, tirante post si la ĉevalojn.
— Ankaŭ al mi oni donu ĉevalon — diris la faraono.
Sed li eksentis fortan kapturnon kaj aldonis:
— Ne, oni donu al mi portilon... Mi ne volas min lacigi...
Subite li falis ŝanceliĝante sur la brakojn de la oficiroj.
— Mi preskaŭ forgesis — diris li per estingiĝanta voĉo. — Alportu mian kaskon kaj glavon... la ŝtalan glavon... de Sodaj Lagoj... Ni iras al Memfiso...
El la palaco alkuris altranguloj kaj servistoj kun torĉoj. La faraono, subtenata de la oficiroj, havis grizan vizaĝon kaj okulojn, vualitajn de nebulo. Li etendis la manon, kvazaŭ serĉante armilon, movis la lipojn kaj, en la ĝenerala silento, ĉesis spiri, li la sinjoro de la du mondoj: la mondo de la vivantoj kaj la mondo okcidenta.
La kolombokula Astarte venĝis la malhonoron de sia pastrino.