Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Kiel akvo de l’ rivero

Proksimuma verkojaro: 1962

Kreis la Esperantan tekston: Raymond Schwartz

La personoj rolantaj en tiu ĉi romano estas fikciaj. Sekve, kiu ajn simileco, laŭ nomo, situacio aŭ cirkonstancoj, kun persono el la reala vivo, povas esti nur koincido neniel volita de la aŭtoro.

I
FACILA VIVO

LANDLIMO

“Ha, skorzonero!” grumblis Auchoux, la ĉefĝendarmo, kiam post duhora enketado ĉe ĉiuj geloĝantoj de Voiron, li fine vidis pli klare en tiu afero kaj povis kun sia kolego, ĝendarmo Perelli, ripozi unu momenton en la gastejo de l’ vilaĝo.

Kaj Perelli, tre kontenta, ke ankaŭ li nun komprenas, konstatis ne sen fiero pri la profesia sukceso:

“Feliĉe, ke oni scias kombini kaj dedukti! Ili ja povus frenezigi la plej sobran prokuroron per siaj sensencaj rakontaĵoj!”

Certe! Ne estis facile senŝeligi el tia klaĉbombasto la etan kernon de l’ vero. Ĉiuj vilaĝanoj interpretis “la aferon” diversmaniere, kaj al multaj la ĝendarma enketo donis nur bonvenan okazon por aerumi personajn venĝetdezirojn, de jaroj akumulitajn. Anstataŭ raporti nur faktojn, nudajn, aŭtentikajn, ili deflankiĝis en labirinton de supozoj aŭ de malicaj aludoj. Unuj estis tro babilemaj kaj starigis tutan konstruaĵon el nekapteblaj onidiroj; aliaj, pli singardaj, post komencaj suspektoj subite mutiĝis. Kaj aliaj diris nek jes, nek ne.

Post malrapida gluteto — “tiu ĉi blanka estas trinkinda!” — Auchoux remetis la glason sur la tablon, viŝis per larĝa gesto de l’ mandorso la densan lipbarbon kaj ripetis la saĝajn vortojn de Perelli:

“Jes, feliĉe, ke oni scias kombini kaj dedukti!” Kaj li daŭrigis je profito de la pli juna kolego: “Vidu, Perelli, kio gravas ĉe tiaj esploroj, estas, ke vi retenu nur, kio koncernas la aferon mem. Pri kio temas? — Sémard, terkulturisto en Voiron, plendis kontraŭ ‘nekonato’, ĉar tiu nekonato per ŝtonĵetoj rompis ĉiujn fenestrojn en lia domo. Nia tasko estas trovi la kulpulon. Kaj nia tasko estas des pli malfacila, ke — supozeble — ĉiuj scias la nomon de la nekonato, sed ne volas diri. Jen ĉio. De nun ne interesas nin, ĉu Grandidier kuŝas kun sia servistino; ĉu Malroi antaŭ kvin jaroj ŝtelis kokinon aŭ kuniklon de Thomas; ĉu la bovino de Dupin krevis pro sorĉaĵo de Rouquier; ĉu la filino de Perlat estis graveda jam antaŭ sia edziniĝo kaj tiel plu ... Vento, ĉio tio! Sed ni restu ĉe la faktoj kaj la situacio klariĝas.

Jen: Antaŭhieraŭ, la dudek-unuan de Aŭgusto en la jaro 1913, iu Albert Bignol, kamplaboristo en Voiron, festis tro ĝisfunde la finon de l’ grendraŝado ĉe sinjoro Henrion. Li estis jam tute ebria, kiam li faris krudajn amproponojn al Octavie Griotte, servistino ĉe Sémard. Ĝis nun ĉio estas klara, ĉu ne?”

“Klara kiel pipsuko!” konfirmis Perelli.

Oni rajtas havi alian opinion pri la klareco de pipsuko. Sufiĉas scii, ke Perelli unu fojon por ĉiam adoptis tiun ĉi komparon en la senco de “diafane klara”, kaj li senmanke uzis tiun kliŝon por respondi al la mania demando “ĉio klara, ĉu ne?” de Auchoux.

“Do sekvu bone! Octavie Griotte ne cedis al la deziroj malmoralaj de Bignol sed klake vangofrapis lin, forkuris kaj enŝlosiĝis en la kuirejo. Tiam tiu Bignol, furioza pro sia malsukceso kaj ne povante perforti eniron en la kuirejon, ĵetis ŝtonojn en ĉiujn vitrojn de la domo. Poste li malaperis. Ĝis nun, laŭdire, li restas netrovebla. Sémard postulas repagon de la rompitaj vitroj. Jen ĉio! Kaj ĉio klara, ĉu ne?”

“Kiel pip...”

“Nur unu punkto ĝenas min, nome, kie Bignol sin kaŝas? Mi vetas, ke ili ĉiuj povus respondi al tiu demando. Kial neniu konsentas paroli? ... He, mastro!” Auchoux alvokis la maljunulon Brice, ĵus revenantan tra malantaŭa pordeto, “he, mastro! Ni bezonas paroli kun Bignol, kun Albert Bignol. Kie ni trovos lin?”

Videble paĉjo Brice pripensis antaŭ ol respondi. Malrapide li eltiris sian poŝtukon, grandegan, ruĝestintan tukon, kaj longe viŝis de sia frunto imagitan ŝviton kun la nura intenco gajni tempon.

“Vi deziras paroli kun Bignol? ... Kun Albert Bignol ... Kie li estas nun? Ĉu vi ne iris al lia hejmo? Li loĝas kun sia fratino. En la dometo apud la fontano”.

“Tion ni scias, paĉjo Brice! Bignol estas ja malnova konato. Sed li ne estas hejme. Nu, diru almenaŭ, kial vi ĉiuj kvazaŭ timas konigi lian kaŝejon? Eĉ Sémard, la ĉefa interesato, ŝajnigas nescion. Ĉu do tiu Bignol estas tia moŝto, ke oni devas paroli pri li nur kun ekstrema singardo? Ĉu li ne estas senhava ulo, kiu laboras nur okaze?”

“Nu, se mi diru la veron, Bignol estas jes gravulo en nia komunumo. Li povas fari servojn al ĉiuj. Ne nur kiel helpanto ĉe kamplaboroj. Li estas la sola hartondisto en la vilaĝo. Estas li, kiu razas la mortintojn. Li fosas la tombojn. Neniu kompetentas kiel li por pli profite buĉi kaj dispecigi porkon. Li scias remeti tegolojn sur la tegmentojn. Ĉeokaze li povas eltiri doloran denton kaj ripari truhavajn kaserolojn. Li kastras kuniklojn kaj katojn. Dumaŭtune li alportas plenajn korbojn de fungoj el Dio-scias-kie kaj dumvintre li ŝtelkaptas leporojn. Kiel vi vidas, li estas ĉiofaranto. Iam aŭ tiam ĉiu el ni bezonas lin”.

“Jes! Nun ankaŭ ni bezonas lin”, ekridis Auchoux, “sed pro aliaj kaŭzoj! ... Ni parolu serioze. Aŭskultu, paĉjo Brice. Vi estas gastejestro: Viro sendependa. Vi ne havas kampojn por plugi kaj vi ne bredas porkojn. Vi povas do malatenti eblajn servojn de Bignol. Kaj eĉ, se iam li rifuzus fari al vi la lastan razadon ... nu, kiel eble plej malfrue, kompreneble, ... tio ne multe ĝenus vin. Jen. Vi povas do paroli senriske, ĉu ne?”

Tiam paĉjo Brice ruzete ridetis:

“He, s’joro ĉefĝendarmo, vi forgesas, ke Bignol estas mia plej bona kliento!”

“La diablo lin kaptu!” Auchoux rikane kapitulacis, “ĉiuokaze ni scias sufiĉe por fari nian raporton. La tago estos varma. Sur la selon, Perelli! Ju pli frue ni hejmeniros, des pli bone!”

Sammove ambaŭ ĝendarmoj leviĝis, rektige reŝovis la kepojn alfrunte, butonumis la uniformojn kaj paŝis el la gastejo.

Iliaj ĉevaloj, perbride ligitaj al juglandujo antaŭ la domo, kvankam ĝuante la ombron, tamen malpaciencis pro la senĉesa atakado de muŝoj kaj tabanoj. Apude sinjorino Brice, la gastejmastrino, de amasigitaj branĉetfaskoj ĵus derompis sekan lignon por bruligi la kuirfornon.

“Jam vi foriras, sinjoroj? Sendube vi rajdos nun al Autrecourt?”

“Kial do al Autrecourt?” hipokritis Auchoux dum li instaliĝis sur la ĉevalo.

“Ĉu eble vi ne scias, ke hodiaŭ estos grandioza geedziĝo en Autrecourt? — Bertringer, la bienulo, edzinigas sian filinon al la veterinaro el Mussey”.

“Ĉu hodiaŭ? Mi tion forgesis!” mensogetis Auchoux, ĉar verdire jam de kelkaj tagoj li kovadis super la intenco iel — kvazaŭ prodeĵore — troviĝi en Autrecourt tiun tagon. Kiel reprezentantoj de utila aŭtoritato la ĝendarmoj, laŭ kutimo firme establita ĉe ordamaj familioj, certe estos invititaj al festotrinko. Sed Autrecourt kuŝas ekster la kadro de l’ hodiaŭa inspektoprogramo. Necesus havi taŭgan pretekston por pravigi sian aperon en la vilaĝo kaj Auchoux ankoraŭ ne trovis tian pretekston.

“Ĝis revido, sinjorino Brice!”

La ĝendarmoj fortrotis, flanke-ĉe-flanke. Senparole. Ne senpense.

Auchoux silente rezonadis: En Autrecourt, kiel aliloke, neniu konas nian deĵorplanon. Neniu mirus, se ni prezentiĝus tie ĉe la vilaĝestro kiel jam centfoje antaŭe. Sed kion rakonti al la vilaĝestro? La rutinan kontrolon ni ja plenumis tie ankoraŭ la lastan semajnon. Oni ne povas simple aperi kaj naive konfesi, ke oni venas pro la geedziĝo! Kaj Perelli! Li ne kredu, ke mi estas sendigna festenparazito! Li scias, se ni sekvas la disvolviĝon de nia programo, ke post Voiron ni devas viziti Chenicourt, Ajoncourt kaj Lixières. Sed ĉiu el tiuj nestoj malproksimigas nin de Autrecourt ... Hm ... Estos baldaŭ la 11a. Post unu horo, unu horo kaj duono, ili eliros el la preĝejo ...

Kaj Perelli siaflanke maĉis kaj remaĉis amaran riproĉon: Kion la ĉefo havas hodiaŭ? Ŝajnas, ke ni ne iros al Autrecourt. Tamen, ne ĉiutage okazas tia geedziĝo ... sed ne estas mia tasko tion substreki.

Jam la ĝendarmoj lasis malantaŭ si la lastajn dometojn de Voiron. Nun la vojo malpli vigle rampis sur altaĵon. Ho mizera vojo dum Aŭgusta tagmezo! Ambaŭflanke ĝin borderis pomarboj, peze garnitaj, jes, sed ne sufiĉe ampleksaj por prunti ŝirmon kontraŭ atakema ardo de preskaŭ-zenita suno. Ankaŭ la prunelheĝoj, kiuj jen kaj jen akompanis la vojon, nun dekstre, nun maldekstre, verŝajne neniam havis alian utilecon ol proponi kunkulpan inspiron al junaj gepaŝtistaj paroj aŭ rifuĝejon al helikofamilioj!

Jam de kelka tempo la ĉevaloj, laŭ propra iniciato, eltrotiĝis. Pli kaj pli malrapide ili sekvis la blankan vojrubandon. Kaj nun, pretaj tuj al dumbabila halto, ili rigardis kun certa antaŭĝuo al Bellette, la ŝafgardisto el Voiron, kiu staris ĉe l’ vojflanko, ĉiam avida alkroĉi okazan pasanton. Kun inciteta rideto Bellette salutis: “He, sinjoroj ĝendarmoj, survoje al Autrecourt!”

Auchoux respondis nur per malestima ŝultrolevo, kiun geston discipline-aŭtomate Perelli imitis kaj ili plurajdis. Auchoux afektis indiferentecon:

“Kion ili ĉiuj havas hodiaŭ? Kion ili volas aludi per tiu Autrecourt? Preskaŭ mi eksuspektas, ke tie ne ĉio estas en ordo”.

“Jes”, Perelli kaptis la naskiĝantan ideon, “jes, ankaŭ mi havas tiun impreson. Ĉu vi ne kredas, ĉefo, ke Bignol, la vitrorompanto, sin kaŝas en Autrecourt?”

“Jen, jen!” triumfis Auchoux, “mi ĝoje konstatas, ke ankaŭ vi alvenis al la sama konkludo. Bone! Ni iru iomete al Autrecourt. Oni ne diru, ke ni malzorgas profesian taskon, eĉ se tio plilongigas nian deĵortempon. Ĉio klara, ĉu ne?”

“Kiel pipsuko!” asertis Perelli. “Kompreneble, la devo antaŭ ĉio”.

Intertempe ili alvenis ĉe loko, kie sufiĉe larĝa truo en tiu prunelarbetaĵa densejo, kiu ĝis nun maskis la kamparon dekstre de l’ vojo, lasis liberan vidon. Kaj tie, apud la granda orflava pajlostako, sur la kampo de Henrion, je apenaŭ ducent metroj, tie io ruĝa per rapidmova svingiĝo altiris la atenton de la rajdantoj. Estis Bignol! Bignol proprakorpe, kiu, ĵus rimarkinte la ĝendarmojn, subite rektiĝis el kaŭra pozicio, suprentiris la pantalonon, sed ne prenis la tempon necesan por revolvi ĉirkaŭ la talio la ruĝan flanelzonon. Li ekforrifuĝis malantaŭ la pajlostakon, agitante la ruĝan tukon per remadosimila gestado de l’ brakoj, kvazaŭ por pli efika antaŭenpuŝo.

Ĝustatempe ambaŭ ĝendarmoj sukcesis sufoki surprizkrieton. Kaj sammove ili sin turnis unu al la alia, ĉiu scivolema, ĉu la alia vidis. Se li vidis — tion ĉiu aparte sentis en sia subkonscio — se li vidis, la rajdado al Autrecourt ne plu havas pretekston. Iliaj okuloj, en kiuj ankoraŭ postlumis fajrero de ĉasista ĝojo, renkontiĝis dum apenaŭ la daŭro de ekfulmo kaj tuj, laŭ muta, nesciata interkonsento, la fajrero estingiĝis. En ambaŭ okulparoj respeguliĝis nur obtuza indiferento de beata stultulo, tiel perfekte imitita, ke ĉiu rajtis denun supozi, ke la alia ne vidis Bignol’on.

Estis Auchoux, kiu unua superpontis la ĝenon de l’ momento per tiu ĉi neŭtrala deklaro: “La pomrikolto estos bona ĉi jare”.

Tiam ankaŭ Perelli trovis ion senchavan por diri. Stariĝinte sur la piedingoj li frotetis sian dekstran sidvangon kaj konstatis simple: “Mi kredas, ke mi akiris furunkon sur maloportuna loko”.

Tiel ili atingis la supron de l’ altaĵo. Tiun altaĵon Perelli bone konis. Ĉiufoje, kiam tien kondukis ilia vojo, ĉiufoje kaj senmanke la ĉefĝendarmo Auchoux haltigis la ĉevalojn. Kaj ĉiufoje Perelli rezignaciis en sia interno: Mi ne povos eviti la lecionon pri la landlimo!

La temo estis kara al Auchoux, kiu ĝendarmadis en Mussey jam de dek jaroj kaj kiu misuzetis tiun superecon por trudi kelkajn histori-geografiajn banalaĵojn al Perelli, alveninta en tiu landlima distrikto nur antaŭ iom pli ol unu jaro. Vere estas, ke de tiu altaĵo, kiun Auchoux ĝuste, kvankam tro emfaze, nomis grava strategia punkto, oni havis vastan vidon al la oriento. Leviĝinte super la ĉirkaŭantaj teren-ondaĵoj, oni povis rigardi trans la limojn de l’ departemento Meurthe-et-Moselle ĝis plurajn kilometrojn interne de l’ najbara lando. Tiu tero mem, ĝis 1871, apartenis al Francujo. Ĝi tiam estis parto de l’ departemento Moselle. Sed post la milito, post la packontrakto de Frankfurt, la venkinta Germanujo aneksis tiun departementon kiel ankaŭ la pli sudajn Bas-Rhin kaj Haut-Rhin, el kiuj tri, kunigitaj, ĝi formis novan germanan provincon sub la nomo Reichsland Elsass-Lothringen.

Kutime Auchoux komencis sian lecionon per la vortoj: “Kaj tie, Perelli, oriente etendiĝas la montaĵo de Delme. Ĝi estas jam en Prusujo”, per kiu aserto li iom perfortis la geografion. Sed estis tiuepoke kutimo inter ĉiuklasaj francoj diri anstataŭ Germanujo prefere Prusujo, supozeble tial, ke la lasta, pro sia siblosono, ebligis esprimi pli elvokive certan malestimon al la venkinto. “La vilaĝoj, kiujn vi vidas tie sur ĝia deklivo kaj en la ebenaĵo, estas Aulnois, Craincourt, Delme, Puzieux, Alaincourt, Liocourt, Foville, Chanzy ... kaj tie, pli fore, perdita inter arbaroj, Luppy ...” kaj ĉiujn nomojn li substrekis per montranta fingro. Kaj ĉiufoje Perelli denove spitis:

“Sed tiuj nomoj ne estas prusaj! Estas nomoj kiel ĉe ni!”

Tiam grave Auchoux verdiktis: “Tio ja pruvas, ke la prusoj ŝtelis tiun teron de ni. Iam ni reprenos ĝin”. Kaj neeviteble li daŭrigis: “Tiu nigra linio estas la fera vojo de Metz al Château-Salins. Mi sekvis de ĉi tie la progresojn de la laboroj, dum oni konstruis ĝin. Unuafoje ĝi funkciis en 1905. Onidire la germanoj esperas grandan profiton de ĝi dum la proksima milito; sed ĝi malmulte utilos al ili. Ĝi estas tro videble elmetita al niaj frapoj. Sufiĉos kelkaj horoj al niaj artilerianoj el Nancy por kripligi tiun fervojon. Ĝi pasas kelkloke tiel proksime apud niaj propraj pozicioj, ke eĉ niaj novaj 75* facile dispafos ĉiun vagonaron. Kaj vidu, kie troviĝas la landlimo. Jen Autrecourt; ĝi estas la lasta vilaĝo tiudirekte sur franca tero. Poste, tiu arbaro tute proksima estas jam prusa ...” kaj tiel plu. Sed hodiaŭ Auchoux ne sentis la bezonon instrui la pli junan kolegon. Senvorte ambaŭ preterrajdis hodiaŭ la “gravan strategian punkton” kaj alvenis al tiu loko, kie la vojo disforkiĝis. Sur ligna fosto unu montrilo signis dekstren:

* Malpezaj kanonoj kun kalibro de 75 mm.

Chenicourt 1 km
Ajoncourt 4 km

La maldekstra brako indikis:

Thezey 2 km
Autrecourt 8 km

La ĝendarmoj eĉ ne juĝis oportuna ŝajnigi heziton pri la vojdirekto. Spronante la ĉevalojn ili galopis maldekstren, ĉar nepre necesis, jes ja, esplori ĉu tiu Bignol kaŝas sin en Autrecourt.

Komence ankaŭ tiu Sabato, laŭregistre la 23a de Aŭgusto el la 1913a dinastio, sin prezentis sur la bieno de sinjoro Prosper Bertringer en ordinaraj vestoj, preta al tuja deĵoro. Nekombita, kelkajn pajlerojn ankoraŭ inter la haroj, sen jako, kun tolpantalono kaj dikaj ŝuoj, kiujn verŝajne portis antaŭ li jam multaj aliaj labortagoj, en ĉemizo, laŭ kies freŝecogrado oni facile konjektis, ke Sabato estas la lasta tago de l’ semajno, tiel li staris ĉe la pordego kaj rigardis sur la korton.

Ĝis tiam nenio sur la bieno de sinjoro Bertringer perfidis, ke hodiaŭ okazos io eksterordinara. Ne mirige. Sur ĉiuj farmoj kaj bienoj, dimanĉoj kaj festotagoj komenciĝas en laborvestoj. Ankaŭ hodiaŭ kiel ĉiutage, la servistoj de Bertringer trenis pezajn paŝojn tra la korto, portis surŝultre, tenitajn per firma mordo de kvardenta forkego, tutajn amasojn da furaĝo, sub kiuj ili preskaŭ malaperis. Vidante ilin de malantaŭe oni povis kredi, ke tiuj fojnomontoj moviĝas tute solaj, sur du mallongaj kruroj. En la staloj, kie antaŭsentiĝis la momento de l’ matena nutrado, dek-du ĉevaloj per tremetigo de l’ dorshaŭto deskuis la mantelon de l’ dormo, dum iliaj avidaj dentoj antaŭĝue pretiĝis por deŝiri odorajn porciojn el la manĝokrado kaj preparekzerce jam mordetis la lignon de l’ trogo.

Tuj post la anĝeluso ankaŭ Augustine, la servistino, trotetis tra la korto. Jam ŝi venis el la bovinejo kun plena laktositelo.

Tiam malfermiĝis fenestro de la supra etaĝo en la loĝdomo kaj aperis la larĝa figuro de sinjorino Bertringer. Ankoraŭ ŝi portis noktoĉemizon sub matena kamizolo. Tiam la juna Sabato rimarkis sur la kapo de sinjorino Bertringer certajn ledajn frizilojn, kiuj dum tuta nokto klopodis por perforti en bukloaspekton ribelajn hartufojn, kaj nun — he, he! — la juna Sabato havis la impreson, ke hodiaŭ oni ne multe laboros ĉe Bertringer. Tuj li iris por surmeti alian pantalonon. Kaj ŝanĝi la ĉemizon.

Sinjorino Cécile Bertringer, patrino de l’ edziniĝonta Lisette, malbone dormis. Enlitiĝinte lacega, longe post noktomezo, ŝi ne trovis baldaŭ la ripozon. Senhalte novaj demandoj kaj zorgetoj, trudemaj impertinentuloj, enŝteliĝis en la privatejon de la malfeliĉa mastrino, sur kies ŝultroj pezis la respondeco pri preskaŭ ĉiuj detaloj de l’ festaranĝo. Ŝia edzo, 48-jara bonfartanto el la raso de l’ dikuloj, konsideris maksimumo por la vira digno okupiĝi pri la trinkaĵoj; la solvon de ĉiuj aliaj problemoj, pri menuoj, vestaĵoj, loĝigo de l’ gastoj kaj preĝeja ceremonio, li lasis al la virinoj. Lia tasko estis facila. Koncerne la vinojn, aperitivojn kaj likvorojn li ne bezonis maltrankviliĝi. Lia kelo estis bone provizita kaj kapabla respondi tuj al ĉiuj postuloj. Li povis ĝui sennuban dormon kaj tion li faris jam ĝisfunde, kiam sinjorino Cécile kuŝiĝis apud li. Lia longstreĉita, regultakta ronkado elvokis en la imago de l’ edzino ĉiam la saman bildon pri senambicia muzikisto, kiu obstinas, per majesta movo de giganta arĉo, eltiri el unukorda violonĉelo unutonan himnon al Morfeo. Sed jam ŝi pensis:

“Ĉu ni havos sufiĉe da seĝoj? — Ok de la instruisto, ses de sinjoro Noël, ses de sinjorino Perrin, kaj ankoraŭ ses ... de kiu”? — Stulte! Nun ŝi ne plu memoras de kiu. Preskaŭ ŝi volis veki la edzon. Ne estas juste, ke ĉiam nur la sama laciĝu pri similaj enigmoj. Sed sinjorino Cécile tro bone konas sian kunulon. Ŝi scias, ke de tro longa tempo ŝi lasis lin alkutimiĝi al tiu ideo, ke endomaj zorgoj ne koncernas lin. Ŝi komprenis, ke estus pardoninde interrompi lian dormon okaze de urĝa bezono; se ekbrulis la garbejo; se ĉevalo vundiĝis; se bovino malsanas — sed veki lin post noktomezo nur por kalkuli seĝojn ... Ne! Ne! Sinjorino Cécile preferas refali tute sola en sian monologan cerbumadon.

“Kiun mi sidigos apud sinjoron pastron? La edzino de l’ vilaĝestro, kiam ŝi trinketis, fariĝas tro familiara, kaj sinjorino Perrin estas tro koketema ... Kaj nia dika Jules, kiu ne revenis hieraŭ el Nancy! Li havis tro da komisioj kaj li maltrafis la vagonaron. Estas verŝajne, ke li perdis multe da tempo en diversaj trinkejoj. Ni devos sendi la kaleŝon al Mussey por preni lin ĉe la stacidomo, se ne, li alvenos tro malfrue. Ĉu li havos la kravaton por Prosper? Mi ja notis ĉion sur papereto. Volu Dio, ke li ne perdis ĝin! ... Kaj la bovidĵeleo? Ĉu ĝi fiksiĝis? Mi dubas. Dum tia vetero, eĉ en la kelo ne estas sufiĉe da malvarmo ...”.

Kiam sinjorino Cécile fine endormiĝis, ŝi havis maltrankviligan sonĝon. Kvindeko da invititoj sidis senparole ĉirkaŭ festa tablego kaj nur manĝis, manĝis, manĝis. La pladoj, ŝarĝitaj ĝis nekredebla alteco, sinsekvis rapide, seninterrompe, kiel garboj en la faŭkon de draŝmaŝino, kaj ĉiufoje ili estis same rapide malpezigitaj, tiel, ke la fluganta fervoro de tri ekstraj helpantinoj ne sufiĉis por alporti novajn. Kaj subite alkuris Augustine kun pizodikaj larmoj sur siaj vangoj kaj eklamentis: “S’jorino, kion fari? En la kuirejo restas plu nenio!”

Tiam sinjorino Cécile vekiĝis. Ŝi kuris al la fenestro kaj vokis al la ĵus melkinta servistino:

Augustine! Ne ellasu la kokinojn! Antaŭe vi devos kapti ankoraŭ tri. Eble tiuj, kiuj ni preparis hieraŭ, ne sufiĉos. Mi tuj malsuprenvenos. Metu akvon sur la fornon por mia piedbano”.

Augustine, kapskue, respondis nur: “He ĉu? he ĉu? — nu, bone”, kaj mallaŭte ŝi grumblis: “Kiom ili manĝegos!” — Sed jam la raŭka voĉo de l’ mastro vigligis ŝin el ŝia meditado. Apenaŭ vestita, ankoraŭ en pantofloj, sinjoro Bertringer staris sur la sojlo de l’ pordo.

Tiu viro, sendube, estis la plej milda, kiun oni povis imagi. La plej bonkora ankaŭ. Sed iel li sentis, ke tiaj ecoj kontrastas kun lia pezo kaj staturo. Tial li klopodis ilin kaŝi sub krudaspekta eksteraĵo kaj volonte afektis manierojn de brutulo. Li trompis neniun per tio.

Kuntirinte la brovojn li inspektis la ĉielon kaj diris kun ŝajna malkontento: “Jen mia bonŝanco! Ni havos belegan veteron kaj anstataŭ savi la lastajn sekalogarbojn sub tegmenton, kiel la aliaj, ni festenos! Ankoraŭ unu tago perdita ...”

“Jes, plendu, plendu!” rikanis Augustine kun ĝuste tiom da malrespekto, kiom permesis multjara servado en la familio Bertringer, “mi estas ja certa, ke vi ĝojas kaj ke vi tre bedaŭrus, se pluvus, eĉ se nur pro la bela tualeto de Lisette!”

“Bone, ni laboros duoble la proksiman semajnon!” la mastro tranĉis kaj paŝis trans la korton al la ĉevalejo.

“He, Lucien!” li vokis en la stalon, “vi poste jungos la Brunette al la kaleŝo kaj veturos al la stacidomo. La dika Jules alvenos per la matena vagonaro. La virinoj bezonas la aferojn antaŭ la meso”.

Intertempe Lucien venis el la stalo, viŝis kelkajn fojnorestaĵojn el la vizaĝo kaj demandis:

“Kiu horo estas?”

“Preskaŭ la 6a. Sufiĉos, se vi ekveturos post unu horo. Mi ja antaŭvidis, ke la dika Jules ne povis reveni hieraŭ vespere. La virinoj ŝarĝis lin per tiom da komisioj kaj mi vetas, ke ankaŭ la tuta vilaĝo profitis por peti de li tion kaj jenon ...” Kaj kvazaŭ por konfirmi tiun suspekton, jen alkuris Angèle, servistino ĉe sinjorino Perrin, spiregante pro la ĵusa kurado: “Mia mastrino ... demandas, ĉu ... ĉu la dika Jules ... revenis el Nancy?”

“Ankoraŭ ne”, grumblis Bertringer. “Kion vi volas de li?”

“Estas pro la dentoj de mia mastrino”.

“Kio pri la dentoj?”

“Jes, sinjorino Perrin aĉetis dentojn por la geedziĝo. Ĵaŭdon ŝi estis en Nancy, sed la dentoj ne estis pretaj. La dika Jules ilin kunportos. Estas ... artifiksaj dentoj, kiel oni diras. Oni povas ilin meti kaj demeti, kiel orelringojn. Ĉu li baldaŭ revenos?”

Lucien iros al Mussey por lin atendi ĉe la stacidomo. Li estos ĉi tie antaŭ la meso”.

Angèle forrapidis kurante, kiel ŝi venis. Bertringer restis ankoraŭ unu momenton surloke, balancante la kapon kaj nekomprenante, kial sinjorino Perrin aĉetis dentaron por la geedziĝo. Tiam li eniris en la stalon.

Li sciis, ke laŭ disvolviĝo de ĉiuj similaj festkunvenoj, la gastoj el la najbaraj vilaĝoj, mem bienuloj, farmistoj, terkulturistoj, post plurhora sidado, kiam senŝaŭmiĝis la kutimaj rakontoj kaj ŝercoj, pretekstos, ke ili bezonas iom movi la krurojn, por viziti la stalojn kaj garbejojn. Tiam estos agrable al Bertringer ricevi komplimentojn pri sana aspekto de la brutaro kaj pri taŭga aranĝo de l’ diversaj instalaĵoj. Li rondiros nun por certiĝi, ke ĉio estas en ordo.

Li sciis ankaŭ, ke urbanoj ne havas komprenon pri bredado kaj grenrikolto. Li pensis precipe pri la parencoj de Louis Touchard, lia estonta bofilo. Ili alvenis nur hieraŭ el Parizo. La patro estas ĉefkontisto ĉe la gaskompanio; Pierre, la pli juna frato de Louis, studas por fariĝi profesoro pri lingvoj aŭ io simila; sinjoro Aubert, onklo kaj baptopatro de Louis, estas juĝpersekutisto en Compiègne. Sinjorino Touchard, la patrino, same kiel sinjoro Aubert, ŝia frato, verdire naskiĝis en la regiono, sed ambaŭ forlasis la kamparon antaŭ tiom da jaroj por iri al Parizo, ke nun, tre verŝajne, ili ne plu scias distingi hordeon de tritiko. Sed al ĉi tiuj urbanoj Bertringer parolos pri sia kastelo, pri kiu li estas pli fiera ol iam, ĉar antaŭ nur kelkaj monatoj iuj sinjoroj, apartenantaj al la Arkeologia Societo en Nancy, malkovris ĝian antikvaĵan aŭtentikecon kaj valoron. Aperis eĉ tuta artikolo en la dimanĉa aldono de la gazeto “Pays Lorrain”, kun fotografaĵo, sub kiu oni povis legi Fortikaĵa loĝejo de la grandsinjoroj de Autrecourt, XVI-a jarcento. Bertringer konservis tiun dokumenton en iu tirkesto, sed lian fieron vualis la bedaŭro, ke la arkeologiaj sinjoroj, petinte la permeson fotografi la fasadon, malkonsentis, kiam Bertringer proponis starigi antaŭ la pordego sian faman virbovon Bourreau. Tiu virbovo ricevis la duan premion ĉe regiona konkurso. Bourreau estas certe pli fotografinda ol la malnovaj ŝtonoj, pri kiuj en Autrecourt neniu interesiĝas. Sed la sinjoroj restis nekonvinkeblaj.

La fortikaĵa loĝejo de la grandsinjoroj de Autrecourt de longe ne plu apartenis al la nobela familio. Tiu ĉi kredeble estingiĝis. Povas esti, ke la Franca Revolucio ne estis fremda al tiu estingado. Cetere, eĉ la loka kroniko ne plu mencias la grandsinjorojn. Fakto estas, ke tiuj vilaĝprincoj, nomataj “de Autrecourt”, malaperis. La kastelo restis. Kaj dum la sinsekvo de l’ jaroj tiu domaro ŝajne neniam modifis sian eksteran aspekton; nur apenaŭ la internan. Ankaŭ la unuaj posedantoj, sendube nobeloj neriĉaj, vivis de la terkulturado. Tial la domaro konsistis plejparte el staloj, garbejoj, remizoj, kaj lasis por la loĝbezono de la mastroj nur minimuman spacon.

Vasta, krudŝtona konstruaĵo, aŭ — pli precize — kvar konstruaĵoj, rektangule kunigitaj, formis kvadraton ĉirkaŭ la interna korto. La senornama fasado konservis tiun severmienan rigidecon, kiun afektas maljuniĝintaj aŭ malriĉaj nobelfraŭlinoj. Al ili, manke de junaĝaj ĉarmoj aŭ de sufiĉaj monrimedoj, restas ĝenerale nur unu ebleco por distingiĝi de la komuna popolo: la foreco. Anstataŭ miksiĝi kaj perdiĝi sennome en la amaso, ili preferas savi sian rangon tenante sin je certa distanco. Same la bieno de la iamaj grandsinjoroj de Autrecourt kuŝis sola, proksimume kvincent metrojn ekster la vilaĝa aglomeraĵo.

Volbita trairejo faŭke malfermiĝis meze de la fasado, rekte sub la ĉefa garbejo. Maldekstre de ĝi, diktalia tureto pene klopodis por superi la altecon de l’ aliaj partoj. Verdire tiu tureto aspektis iom ridinda kun sia tegola kovrilo en formo de renversita funelo aŭ de klaŭna ĉapelo. Kaj fakte la rolo de tiu tureto similis al tiu de klaŭno, kiu kredas sin impona personaĵo nur pro imagita aŭ imitata graveco. Ĉe aliaj, veraj kasteloj de l’ mezepoko la turoj havis almenaŭ pravigeblan sencon. Ili estis la gardistoj kaj defendantoj kontraŭ rabemaj vagantoj. Sed la tureto en Autrecourt de ĉiam utilis nur, teretaĝe, kiel ŝirmejo por ĉiuj ĝarden- kaj kamplaboriloj kaj, subtegmente, kiel hejmo por kverantaj kolomboparoj.

Dekstre de la pordego unu fenestro, iom super la alteco de homo, permesis rigardon al la ŝoseo, dum ĉiuj aliaj fenestroj kaj la pordoj malfermiĝis sur la internan korton. En tiu dekstra alo de l’ konstruaĵo troviĝis la loĝejo de la familio Bertringer. Tri ŝtonaj ŝtupoj kondukis de la korto rekte al la kuirejo, vasta, sed malaltplafona ĉambrego, de kies kalke pentritaj traboj pendis kolbasoj kaj bruniĝintaj ŝinkoj. La tuta domanaro, gemastroj kaj servistoj, povis facile lokiĝi ĉirkaŭ la granda tablo por ĉiuj manĝoj de l’ tago. El la kuirejo refoje tri ŝtupoj iris al la tiel nomata “bona ĉambro”, kie Lisette, la filino, havis sian liton kaj kiu dum solenaj okazoj utilis kiel salono. Estis la fenestro de tiu ĉi ĉambro, kiu lasis vidon al la ŝoseo.

Alia ŝtuparo, malnova, knaranta, krute vojis el la kuirejo al la supra etaĝo, kie viciĝis tri ĉambroj laŭlonge de senluma pasejo. En la unua, verdire nur kamero, kies sola meblaro konsistis el bretaroj, sinjorino Bertringer kolektis tutan armeon de vazoj kun konfit- kaj aliaj konservaĵoj, kelkajn grejsopotojn kun acidaj kukumoj kaj longajn vicojn de sekiĝintaj bulboj kaj ajloj. Meze de la kamero, fiksite al ĉeno pendanta de la plafono, balanciĝis granda, sferoforma preskaŭ-kaĝo, farita el tri barelcirkloj ŝovitaj vertikale kaj kruciĝe unu en la alia. Tio — tute simple — estis la panrezervujo nealirebla de la musoj. En ĝin oni povis meti ĝis kvar aŭ kvin el tiuj gigantaj, radformaj panegoj, kiujn kampara bakisto liveris dufoje ĉiun semajnon.

La apuda ĉambro estis la dormloko de gesinjoroj Bertringer, dum la tria, nur malgranda ĉambreto, videble deprenita de l’ apuda garbejo, estis la dumnokta regno de Augustine. Tiun privilegion, “loĝi kun la gemastroj”, la viraj servistoj ofte ŝercriproĉis al Augustine. Ilia ŝajnigita envio baziĝis malpli sur principoj de socia egaleco ol sur bedaŭro, eble nur subkonscie sentata, pri apartigo, kiu neniigis jam enĝerme ĉiun projekton koncerne tiklajn aventurojn dum printempaj noktoj.

Tiu servistina ĉambro estis longe neglektita, sed lastan jaron oni refreŝigis la tapetojn, ĉar nun ankaŭ Lisette devis kuŝi en tiu ejo ĉiufoje, kiam ŝia fianĉo tranoktis ĉe Bertringer. Tiam estis li, kiu okupis la bonan ĉambron.

La dormejo de la vira servistaro troviĝis en la maldekstra alo, super la bovostaloj; tie ankaŭ la ĉambreto de Hector Bertringer, la filo, dek-naŭ-jara fortikulo, kiun oni nomis en la tuta vilaĝo nur Totor.

La rondiro de la mastro tra staloj kaj remizoj daŭris pli longe ol li antaŭvidis. Tiom da detaloj postulis ankoraŭ lastmomente reordigon! Pli speciale retenis lian atenton la aranĝo de tiu festena tablego, kiun oni starigis jam la antaŭtagon en la granda, por tiu celo liberigita veturilejo, funde de la korto. La nudajn murojn kovris freŝaj branĉaĵoj; la ŝtonplanko brilis pura post ripetitaj balaadoj kaj lavadoj. Domaĝe nur, ke la kortbirdaro jam havis okazon vagadi ĉi tie, pri kio atestis postlasitaj malrespektaĵoj, kiujn oni devos tuj forigi. Por eviti refojan malpurigon Bertringer komisios al Biqui, orfinfana paŝtisto, ke li gardostaru antaŭ la veturilejo por malhelpi ĉian invadon flanke de la pluma gento, kun pli speciala atento pri la anasoj, kiuj estas ne nur la plej senĝenaj sed ankaŭ la plej produktemaj.

La tablego mem, provizoraĵo el kunmetitaj tabuloj, kvankam ankoraŭ nekovrita, tamen faris jam bonan impreson. Ĉirkaŭ ĝi ariĝis multaj seĝoj, diversdevenaj kaj diversformaj, sed certe nesufiĉaj. Bertringer senpene imagis, ke tia tablego estos impona vidaĵo, kiam la blankeco de litotukoj, tablokovrile uzataj, donos al ĝi la aspekton de festa vestaĵo. Ĝin garnos gajkolore ĉiuj haveblaj ĝardenfloroj kaj dignaj boteloj kun malpli ceremoniaj karafoj, dismetitaj jen kaj jen, sed nepre simetrie.

Bertringer ŝiriĝis el sia meditado, ĉar ĵus ĉareto ĉevaltirite ruliĝis tra la pordego. Li tuj rekonis la bakiston el Mussey, kiu alportis la menditajn brioĉojn. Kaj li iris renkonte al li.

De nun la okazaĵoj puŝis unu la alian tiel rapide kaj kuntrenis tiel senkompate en sia kaskado ĉiujn domanojn, ke oni baldaŭ sentis certan nervozecon en la aero. Ju pli la tempo pasis, des pli ĉiu memoris pri tiom da aferoj ankoraŭ aranĝotaj antaŭ la meso, ke ŝajnis neebla fini ĝustatempe.

Paŝante en la kuirejon kun tuta brioĉopiramido sur la brakoj, Bertringer malgraŭvole ŝprucigis sakraĵon pro la neatendita spektaklo. Jen sidis ... ŝi, kiu neniam sidas, jen sidis apud la forno sinjorino Cécile kun jupetoj suprentiritaj kaj serioze trempis du krurofostojn en akvokuvon, kvazaŭ necesus elekti ĝuste tiun momenton por piedbano. Kutime ŝi atendis ĝis la dimanĉo.

La brua kunpuŝiĝo de du kontraŭaj tezoj pri la utileco de piedbanoj estus certe degenerinta en tendencajn konsiderojn pri la higienaj principoj ĉe la reciprokaj bofamilioj, sed, feliĉe, en tiu momento eliris el la bona ĉambro, kiel juna suno, la radianta Lisette. Tio ŝajnis konvena al ĉiuj, ke ŝi pasigu sian lastan fraŭlinan nokton ne kunloĝe kun Augustine, sed en sia kutima ĉambro, kie ŝi travivis siajn knabinajn revojn. Por la fianĉo — ankaŭ tio ŝajnis pli konvena — oni trovis kuŝejon en la vilaĝo, sub la tegmento de onklo Gustave.

La nura apero de Lisette en la kuirejo dispelis la nubojn de l’ malbonhumoro.

“Venu matenmanĝi, filineto”, ŝin salutis la patro. “Ne perdu tempon. La tago rapide antaŭeniras. Ĉu vi almenaŭ bone dormis?”

Sed jam oni aŭdis voĉojn sur la korto. Estis Augustine, kiu krie diris sian miron al sinjoro Louis Touchard, ĵus alveninta el la vilaĝo:

“Kiel, sinjoro Louis? Ankoraŭ vi ne estas vestita? Certe vi ne estos preta!” al kio li respondis ironie: “Ĉu do mi estas nevestita? Sufiĉos, se mi surmetos la edzan frakon unu kvaronhoron antaŭ la ceremonio. Ĝis tiam mi almenaŭ ne rompos la gladfaldojn”.

En la kuirejo sinjorino Bertringer ekscite malsuprenĵetis la jupeton kaj petegis: “Li ne eniru! Li ne eniru! Li venas tro frue! Iru reteni lin sur la korto!”

Sinjorino Bertringer konsciis pri la neordinareco de sia situacio, kiu neniel povos kontribui al plifirmigo de bopatrina aŭtoritateco. Tuj Lisette elkuris por saluti sian veterinaran princon, kaj eliris ankaŭ, pli digne, la patro, kiu klopodis per prokrastanta babilado lasi al sia edzino tempon por remeti iom da ordo en sian tualeton.

Kiel interkonsentite, Louis pasigis la nokton en la domo de gesinjoroj Dulong. Sinjoro Gustave Dulong estis onklo de sinjorino Cécile Bertringer. La aĝdiferenco inter ambaŭ ne estis tre granda. Dulong havis apenaŭ dek-kvar jarojn, kiam naskiĝis lia nevino. Povas esti, ke la onkleto aparte ŝatis la novan titolon, povas esti, ke ĝi amuzis liajn kunulojn — nu, kiel ajn estis, la fakto restis, ke de tiam amikoj kaj parencoj nomis lin nur “la onklo”, komence certe nur kun afabla ŝercintenco. Sed la ŝerco fariĝis kutimo, kutimo, kiun adoptis tre baldaŭ ĉiuj geloĝantoj de Autrecourt, tiel, ke nun — de longe ne plu junuleto — sinjoro Dulong, delikatstatura sesdek-jarulo, onklis al la tuta vilaĝo.

Kiel aranĝite la antaŭan vesperon, Louis venis nun por matenmanĝi kun sia fianĉino. Poste li povos vesti sin en la bona ĉambro, dum Lisette, kun helpo de la patrino, de Augustine kaj, neeviteble, ankaŭ de onklinoj intertempe alvenintaj, preparos sin en la ĉambro de la gepatroj.

Bertringer maltrankvile demandis sin, ĉu vere Louis venis tro frue aŭ ĉu la tempo pasis pli rapide ol li supozis. Kaj ankoraŭ li estis nerazita! Sed jen sinjorino Bertringer, kun larĝa, invita rideto, aperis sur la sojlo kaj riproĉis:

“Nu, kion vi faras ĉi tie? Kial vi ne venas trinki la kafon?”

“Kia aplombo!” pensis Bertringer, sed li respondis pli mildige: “Vi estas prava, Cécile. Ni ĉetabliĝu. Jam mi sentas la stomakon en la kalkanoj”. Kaj ree flirtis super la “kastelo” de Autrecourt la ĝoja flago de serena harmonio.

Oni neniam scios, per kiu sorĉaĵo tiun matenon ĉiuj iel sukcesis pretiĝi ĝustatempe malgraŭ veno-kaj-iro denun seninterrompa de invititoj kaj komisiitoj, ne nur sur la korto, sed ĝis en la plej kaŝitaj anguloj de l’ domaro.

Unue venis Jaquemaire, la gastejestro de l’ vilaĝo, kiu konsentis pruntedoni ses seĝojn. Ilin li alportis sur brakĉareto.

“Ha! Do estis vi?” sinjorino Cécile kvitancis la transdonon de la seĝoj, vidante nun antaŭ si tiun faktoron mankantan en ŝiaj dumnoktaj kalkuloj.

Poste altrotetis tri virinoj, ekstre dungitaj kiel helpservantinoj por tiu memorinda tago. Kaj baldaŭ sekvis, unuj post la aliaj aŭ pluraj kune, invititoj el najbaraj vilaĝoj, parencoj kaj amikoj. Ĉiufoje Bertringer eliris mem por forta, bonveniga manpremo kaj por indiki, kien vicigi la veturilojn, kie alligi la ĉevalojn, kie sidigi la gastojn kaj ĉiufoje li konsentis tiun minimumon de konversacio, kiun la etiketo postulas. Cetere, la nov-alvenantoj ne estis babilemaj. Krom kelkaj sobraj salutvortoj ili eldiris nur unu aŭ du frazojn, sed ĉi tiuj sufiĉis por konigi tuj ilian animstaton. Jen estis la bonhumora speco kun la ruĝvangaj gekuzoj el Lixières. Li, plumpa bonulo, amikece frapetis sur la ventron de Bertringer: “He, Prosper, vi malnova branĉo! Ĉu vi metis la vinon en freŝan lokon?” — Jen estis la avaruloj, kiel la bofrato el Magny, kies grumbla saluto estis nur: “Nun vi scias, kiom kostas edzinigi filinon!” — Kaj estis ankaŭ tiuj, kiuj eĉ dum festaj tagoj ne povas eliĝi el sia kamparana haŭto: “Ĉu la rikolto estis bona? Kiom da sakoj vi jam draŝis?” — Kompreneble ne mankis ankaŭ la fuŝuloj, al kiuj nenio prosperas. “Jen ni havas!” plendis kuzino Pélagie, apenaŭ alveninte: “Maria makulis la novan robon per radŝmiraĵo!” Kaj tiuj, kiuj ne komprenas, ke oni povas libere ĝui kelkajn bonajn horojn: “Ni ne restos longe, ĉar la laboro atendas!”

Kaj aliaj, fine, kiuj pro spirita obtuzeco diris nenion, kiel gesinjoroj Beaupré, kies tutan prizorgemon absorbis ilia misedukita fileto, tiu ok-jara sentaŭgulo, nomata Dédé. Ankoraŭ li ne desaltis de la kaleŝo, kiam, neatendante sian parolvicon, li jam eksplodis: “Mi venis por petoli!” al kio Bertringer, amuzite, respondis: “Prave, pravege! Hodiaŭ estas edziĝfesto!”

Ankaŭ sinjorino Cécile aktiviĝis ĉiuloke, komplimentante tie, ordonante tie ĉi, viŝante tablon en la kuirejo, glatigante la edzinan robon de Lisette, ankoraŭ sternitan sur la lito, por forigi misfaldojn, kaj vestante sin mem, pecon post peco, interrompe, serĉante kaj ne trovante la novajn ŝuojn, sed konservante ĉiam egalan rideton.

La tuta domo similis al zumanta abelujo. Ĉie, ĉie, sur la korto, en la staloj, en la kuirejo, en ĉiuj ĉambroj, viroj, virinetoj agitiĝis por kompletigi sian tualeton. Estas kompreneble, ke neniu el la vojaĝintoj konsentis surhavi jam dum la alveturo la rigidan ceremonikolumon, kiu por tiuj bonaj kamparanoj estis kvazaŭ mezepoka torturilo. Kaj nun ili ĉiuj, pli aŭ malpli sukcese, baraktis per mallertaj fingroj por puŝi etajn butonetojn tra ankoraŭ pli etajn fendetojn, kiujn troa amelado incitetis al necedemo. Ĉiuj, senescepte, bezonis la helpon de edzino aŭ de disponebla virina mano por plekti neekzercitajn kravatojn en akcepteblajn nodojn.

Aparta ĉapitro estis por la viroj ankaŭ la afero pri la altaj ĉapeloj. Ĉar tiam ne estis imagebla kiu ajn ceremonio, egale ĉu geedziĝo, baptofesto aŭ enterigo, sen partopreno de tiuj honorindaj altaj ĉapeloj el nigra atlaso aŭ eĉ el silko. Nur malofte ili kontribuis al pliigo de l’ estetiko. En la urboj oni rimarkis tion malpli multe, ĉar en la urboj la ĉapeloj adaptiĝis al ĉiuj modifoj de l’ moda linio, dum en la vilaĝoj, kie maloftis la okazoj por surmeti tiajn kapkovrilojn, neniu homo havis vivon sufiĉe longan por el-kaj-finuzi sian ĉapelon. Tial ĝi utilis al pluraj generacioj, tiu fama ĉapelo. Nepoj portis la tubon de l’ avo, nevoj tiun de onklo, kaj kiu neniam trovis cilindroĉapelon inter postlasitaj heredaĵoj, nu tiu — kiam prezentiĝis la bezono — pruntepetis ĝin de amiko. Ĉu mirige, se nun ĉe Bertringer ĉiuj viroj sen entuziasmo eltiris el ampleksaj skatoloj la timatajn ĉapelojn kaj ŝtele ekzercadis la uzmetodon por iom familiariĝi kun la objekto? — Dédé, la sentaŭgulo, rigardis tiujn scenojn kun absorbanta intereso.

Intertempe alvenis ankaŭ onklo Gustave kun sia edzino, onklino Henriette, kaj la parencoj de l’ edziĝonto, gesinjoroj Touchard, kune kun ilia plijuna filo Pierre. Pro manko de loko ĉe Bertringer, kaj pro la tiea manko de komforto, ili pasigis la nokton ĉe la onklo. Sinjoro Aubert, la juĝpersekutisto el Compiègne, estis siaflanke gastigita de sinjorino Perrin, bonhava vidvino, kiu disponis pri granda domo en la vilaĝo. Ĉiuj estis jam korekte ceremonipretaj. Sinjorino Touchard, vestita certe sen ia ekstravaganco, faris tamen sur la korto de Bertringer tre rimarkatan eniron. Ŝi sentis, ke la aliaj virinoj kun kamparana scivolemo kunpuŝas la kapojn por interflustri siajn opiniojn, kaj sinjorino Touchard neniel estus ĵurinta, ke ŝia ĵusmoda ĉapelo, granda kiel bicikla rado, el flava pajlo, garnita per artefaritaj ĉerizoj, renkontis unuaniman aprobon. Sed neniu estis sufiĉe nesingarda por liberigi mokgrimacon fronte al ŝi. La solan rimarkon, kiun ŝi povis percepti, estis nur respekta flustro de buŝ-al-orelo: “La patrino de l’ edzo!”

Dum la sekvantaj prezentadoj, kiuj ripetiĝis laŭkliŝe ĉe ĉiu grupo kaj kiujn prizorgis Bertringer kun videbla fiero pri la Parizeco de la bofamilio, sinjorino Touchard montris afablan rideton al ĉiuj, pro kio ŝi havis veran meriton, ĉar jam de kelka tempo ŝi sciis, ke ŝi elektis siajn ŝuojn je unu numero tro malgrandaj. Kaj ŝin timigis la nura konstato, ke la saman vojon, ĵus iritan inter la vilaĝo kaj la “kastelo”, ŝi devos iri ankoraŭ du fojojn, eĉ procesie, al-kaj-de la preĝejo, antaŭ ol ŝi havos la rajton sidiĝi ĉe la festena tablo.

Kun kia dankosento ŝi akceptis la inviton de sinjorino Bertringer, kiu proponis simple: “Eniru unu momenton en la kuirejon, sinjorino Touchard, vi havos taseton da kafo”.

Bertringer ellasis sopiron aŭdeble malpezigan, kiam ruliĝis sur la korton la kaleŝo, sur kiu tronis larĝride la dika Jules, la ĉefservisto, apud la koĉeranta Lucien.

“Nu, fine! — Ĉu vi estas certaj, ke vi preterlasis neniun trinkejon sur la vojo?”

“Ne estas nia kulpo, se ni malfruas”, protestis Lucien. “Ili ĉiuj haltigis nin en la vilaĝo. Jen estis Angèle pro la dentoj de sinjorino Perrin, jen Michelet pro ...”

“Bone”, tranĉis Bertringer, “nun desaltu rapide, portu la komisiojn en la kuirejon. Mi sufiĉe longe atendis mian kravaton! Poste iru ĉiuj kun balailoj kaj ŝoveliloj por purigi la vojon ĝis la preĝejo. Post unu horo ni ekmarŝos. — Ĝis tiam”, li sin turnis nun al la viroj-invititoj, kiuj grupe staris apude, videble embarasitaj pro la nekutima senokupo, “ĝis tiam ni povos ankoraŭ iomete aspergi la gloton!”

Tiu propono estis senproteste akceptita kiel afero memkomprenebla. Kaj senplue, kun ĝusta instinkto, ĉiuj direktis sin al certa angulo de l’ korto, kie staris tablo, sur kiun Augustine dismetis glasojn ...

Fronte marŝis Bertringer, kondukante brak-en-brake sian filinon, la radiantan Lisette en junedzina ornamo. Ŝian vualtrenaĵon portis du knabinetoj, kontentaj kaj fieraj pri sia oficado. Poste sekvis, ĉiam parope, vicigitaj laŭ la aĝo, komence la plej junaj, kaj kiel unua la misedukita Dédé, ĉiuj parencoj kaj amikoj. Dédé aspektis aĉe paŭtema. Oni malakceptis lian proponon porti la trenaĵon de Lisette. Krome, li malkontentis ankaŭ pro alia kaŭzo. La solaj partoprenantaj knabinoj, proksimume liaaĝaj, estis tiuj du, kiuj nun deĵoris pri la edzina vualo, dum ĉiuj aliaj estis jam ekfraŭlinoj dek-kvin- aŭ dek-ses-jaraj, tiel, ke ne troviĝis konvena parulino por Dédé kaj oni devis asocii lin kun alia knabo samaĝa, nomata Julot. Ankoraŭ la novaj kolegoj ne havis okazon interkonatiĝi, pro kio ĝis nun ili kondutis bonorde.

Laste venis la novedzo ĉe la brako de sia patrino. Louis subtenis per ĉiuj fortoj la pezon de sinjorino Touchard, kun la pia intenco eviti al ŝi troan premon de l’ novaj ŝuoj. Malgraŭ tio sinjorino Touchard multe suferis, kion ĝuste taksi povas nur, kiu iam spertis la torturan influon de l’ suno sur novajn lakŝuojn.

Tiel, duonsolene-duonburleske, la procesio paŝis al la preĝejo. Kiam ĝi atingis la unuajn domojn de l’ vilaĝo, la sonoriloj grandbate eksvingiĝis. Dekstre kaj maldekstre, sur la sojlo de ĉiu pordo, staris la tuta disponebla loĝantaro, ĉar tian paradon oni ne povas vidi ĉiutage en Autrecourt. Preskaŭ ĉiuj per afabla rideto afiŝis bonvolon kaj simpation al la familio Bertringer. Nur Thiriot, mem prospera farmisto, neniel provis kaŝi rikanan grimacon kaj prave Bertringer antaŭsentis, ke tio povas aŭguri nur novan friponaĵon.

El kelkaj domoj elglitis, kvazaŭ ombroj, malfruantaj invititoj, kiuj enŝoviĝis diskrete inter la sekvantaron.

Fine oni enmarŝis en la preĝejon. Jam de kelka tempo atendadis sur la sojlo tiu digna uniformulo, kiun en Autrecourt, kiel en tuta Francujo kaj en multaj aliaj landoj, oni nomas “sviso”. Tiel, certa lingvokutimo eternigas la fakton, ke dum multaj jardekoj de l’ pasintaj tempoj estis privilegio de svisoj dungiĝi kiel ekleziaj soldatoj. En Autrecourt estis la longa Gaspard, kiu dimanĉe kaj festotage oficis kiel sviso. Siatempe li akceptis nur malgraŭvole tiun funkcion, ĉar li neniam estis preĝejfervora. Sed oni nepre bezonis lin, ĉar li estis la sola viro, kiu, pro sia alta staturo, kapablis dece plenigi la kostumon, ankoraŭ preskaŭ novan, postlasitan de l’ mortinta antaŭulo. Poste li rapide lernis ŝati la belan uniformon, kiu sendube ankoraŭ pli reliefigis lian viran superecon. Kiomfoje la genuantaj virinoj, inter du rozari-dekoj, ŝtelsendis al li ardajn rigardojn!

Gravmiene, kun impona pompo, la longa Gaspard nun salute akceptis la procesion sub la preĝeja portalo, havante surkape la novan plumĉapelon, dekstramane la halebardon, maldekstre la pezan ceremonibastonon, kiun kronis dika metala pomo, ore brila. Per tiu bastono Gaspard herolde anoncis la alproksimiĝon de l’ sekvantaro, takte frapante la pavimon de l’ mez-aleo dum la senutila spado, balanciĝanta de la zono, implikiĝis inter liaj kruroj. Tiel li gvidis la kolonon kaj zorgis pri konvena disigo de l’ paroj, kiel ankoraŭ estis kutimo en Autrecourt: “La sinjoroj dekstren! La sinjorinoj maldekstren, mi petas”.

Okazis pro iu kaŭzo, ke Dédé kaj Julot perdis sian vicon inter la unuaj. Ili estis haltintaj tuj, ĉe la benakvujo, verŝajne por ĝui la defiladon de l’ procesio. Estas vere, ke partoprenanto en parado ne povas samtempe admiri la perfektan ordon de l’ manovranta amaso, el kies membroj li estas mem unu. Oni devas stari aparte. Kiam fine ili sin prezentis, kiel preskaŭ lastaj, antaŭ la ordiganta sviso, ĉi tiu puŝis ilin senplue en liberan benkolinion malantaŭ la pli maljunaj viroj, kiuj, per siaj larĝaj dorsoj, baris la vidospacon de la etuloj. Tial, malkontentaj, Dédé kaj Julot, ĉiu siaflanke, decidis ne interesiĝi pri la ceremonio. Sed jam kaptis ilian atenton la ekmuĝanta harmoniumo. Ĝi estis astma kesto, kiun sinjoro Dubout, la instruisto, tutkore mistraktis, sekve de kio ĝi elsopiris senkoheran arion. La aerosako de l’ instrumento sendube estis truhava, ĉar ĉiufoje, kiam sinjoro Dubout tretis la pedalon por renovigi la blovprovizon, la vento eliĝis el la balgo lasante post si agoniantan pft-pft, kiu — pro sia regula ripetado — tiel tente instigis la imittalenton de Dédé, ke fine ankaŭ li per pli kaj pli laŭtiĝantaj pft-pft-aĵoj akompanis la preĝmuzikon. Necesis la interveno de l’ svisa ĝendarmo, kiu per minacantaj okuloj kaj kongrua gesto de l’ halebardo sukcesis silentigi la petolulon.

Tiam Dédé trovis alian distraĵon. Ĉar nun ĉiuj ĉeestantoj surgenuiĝis, okazis, ke la benko antaŭ Dédé restis okupita nur de ok altaj ĉapeloj, negardataj. Tuj li prenis unu, nur por palpi, kiel peza ĝi estas. Julot, kuraĝigite per la ekzemplo de sia kolego, faris same. Kaj, ĉar estis jam tempo starigi amikajn rilatojn kun la najbaro, Dédé proponis al li interŝanĝon de la ĉapeloj. Kiam ili estis certaj, ke ĉiuj ĉapeloj partoprenis en la granda migrado kaj ke ĉiu troviĝas nun malantaŭ nova mastro, ili havis la kunkulpan impreson, ke firma amikeco naskiĝis inter ili. Por la kompleteco de l’ raporto necesas aldoni, ke la sentaŭguloj atendis ankoraŭ ekstran ĝuon el la fakto, ke ili plej zorge metis la ĉapelojn en la rektan akson de l’ genuantoj, kombinante, ke kiam venos la momento de l’ residiĝo, ĉiu malgraŭvole dispremos la valoran kapkovrilon sub sia pezo. Sed tiurilataj esperoj, kiel montriĝis poste, estis tro alte ŝraŭbitaj kaj ne efektiviĝis. Ĉiu ĉapelposedanto bone atentis por ne difekti la respektindan objekton.

De nun, ĝis la fino de l’ diservo, ĉio disvolviĝis glate. La gratulaj vortoj de l’ pastro, lerte miksitaj kun benformuloj, kortuŝis la aŭskultantojn. La interŝanĝo de l’ ringoj inter la novaj geedzoj estis solena momento. La monkolekto, kiun prizorgis kun juneca ĉarmo la du honorfraŭlinoj, laŭetikete akompanataj de siaj kavaliroj, la unua de Pierre Touchard, la alia de Totor Bertringer, okazis, kiel antaŭvidite, krom unu, apenaŭ menciinda incidenteto. Kiam la parulino de Pierre Touchard, ankoraŭ ne alkutimiĝinta al sia longa robo, implikiĝis en la trenaĵo, ŝi faletis. Feliĉe, la akompananto ĝustatempe retenis ŝin, tiel, ke ŝi retrovis sian ekvilibron, sed ne ĉiujn monerojn ruliĝintajn inter la benkoj. “Lasu, lasu”, konsilis la sviso, “mi zorgos pri tio poste”. Estu certaj, ke poste tiu longa Gaspard faris, kiel li diris.

Scenoj vere eksterprogramaj prezentiĝis nur, kiam la procesio regrupiĝis kaj solene eliris el la preĝejo. Unuaj marŝis nun la novebakitaj geedzoj, sekvate de la reciprokaj gepatroj krucpariĝintaj inter si, kaj de la tuta karavano en ĝuste reformiĝintaj duopoj. La konfuza momento estis, kiam la ok viktimoj de la firmo Dédé & Julot surmetis la altajn ĉapelojn. Tiam ĉiu el ili demandis sin, kial li nun subite malaperas sub tro larĝa cilindrotubo aŭ kial ĉapelo, kiu antaŭe perfekte konformiĝis al lia formato, nun kovras apenaŭ la pinton de l’ kranio. Ĉiuokaze la portanto povis prezenti nur burleskan aspekton. Fakto estas, ke ĉe tiu spektaklo la feliĉaj vilaĝanoj, pro natura vid-avido grupiĝintaj antaŭ la preĝejo, brue ekridegis tiel, ke fine ankaŭ la misĉapelitoj volenevole devis kunridi. Iom post iom ili suspektis, ke temas pri stulta farso kaj ĉiu, en sia interno, deziris al ĉiuj diabloj la aŭtoron de tia pridubinda spritaĵo. Tiajn kaj similajn petolaĵojn bonmora persono permesas al si plej frue nur post la aperitivo, neniam dum la diservo! Nu, ili rapide sukcesis reordigi la situacion interŝanĝante inter si la ĉapelojn ĝis ĉiu retrovis kalibron pli taŭgan. Malbonŝanca estis nur sinjoro Placide Latuile, sed vere malbonŝanca. Li estis iu malproksima parenco de Bertringer, vireto apenaŭ elkreskiĝinta, kvankam certe jam pli ol kvindek-jara. Pro la vasteco de prunteprenita frako li aspektis ankoraŭ pli malgranda. Li havis pintan vizaĝon, en kiu senkomprene sed konstante ridetis du memkontentaj okuloj. Tuj dekomence la senrespekta junularo kromnomis lin Museto. Nu, Museto estis duoble malbonŝanca. Li interŝanĝis sian ĉapelon, sendube tro larĝan, kontraŭ alia ankoraŭ multfoje pli larĝa, kaj plue — Dio scias, kiel tio povis okazi — ĉe la eliro el la preĝejo li ne sukcesis retrovi sian parkunulinon. Tiel, nenion komprenante, abnegacie, li aliĝis kiel lasta al la procesio, post kiu li lametis sola, malaperinta sub la cilindra monumento.

Vigle ekmarŝinte la irantaro subite haltis jam kelkajn paŝojn poste. Ĵus venis el la stalo de Thiriot, je kelka distanco antaŭe, dudeko da bovinoj, kiujn malpura, duonebria paŝtisto, helpate de du senrasaj hundoj, per bastongestoj kaj raŭkaj krioj pelis al la herbejo. Dudek bovinoj invadis la ŝoseon, tiel proksime antaŭ la festgrupanoj, ke ĉi tiuj, por ne miksiĝi kun la bovinoj, devis treti surloke. Ankoraŭ pli malbone! Jen unu bovino, jen alia, baldaŭ ĉiuj, ellasis tapiŝetojn sur la tutan larĝon de l’ irejo, kie ĉiufoje obtuza flaĉ-fluĉ kvitancis akuratan ricevon de la sendaĵo, tiel neniigante en la daŭro de kelkaj minutoj ĉiujn balailajn klopodojn de la Bertringera servistaro. Ĉe tiu spektaklo Bertringer apopleksie ruĝiĝis. Tuj li travidis la tutan malicon de Thiriot. Tiu ulo, malkontenta ke la edziĝprojektoj de lia pliaĝa filo pri Lisette Bertringer fiaskis, elpensis tiun venĝon. Ha, la aĉulo! Per kiu nekonfesebla rimedo li povis organizi tian malavaran elĵeton ĉe ĉiuj bovinoj preskaŭ samtempe, en la ĝusta momento, kun precizeco, kiun povus envii ĉiu fabrikanto de svisaj horloĝoj! Sendube necesis bone koni kaj ĝuste dozi certajn herbojn mikse kun la matena fojno kaj necesis pacienca eksperimentado, eble dum pluraj semajnoj, por atingi tian akuratecon! Pro tiuj konsideroj Bertringer malgraŭvole sentis en si naskiĝantan admiron, kiun, ekkolerete, li tuj sufokis.

Kaj vidu! Tiu kretena bovisto, anstataŭ plivigligi la iradon, nun, kiam liaj remaĉuloj venke okupis la terenon, tro senteble bremsis sian komencan fervoron. Ĉiufoje, kiam unu el la hundoj dente kroĉis la voston de malrapida bovino, li rikanis: “Lup! ĉi tien tuj! — Blak! Lasu ŝin! Ni havas tempon, nomo de tripoj! Kviet’! kviet’! miaj knaboj!” Tio signifis tute simple, ke la geedziĝa parado de Bertringer povas atendi.

Ha! kia diable ĝuste antaŭkalkulita obstrukcado! Fariĝis ĝene.

Kun kia dankosento Bertringer vidis nun veni al li, kun etenditaj brakoj, tiujn du bravajn ĝendarmojn Auchoux kaj Perelli, kiujn, en aliaj cirkonstancoj, li estus certe dezirinta en mustardobarelon!

“Sinjoro Bertringer, permesu, ke ni gratulu al vi kaj familio pro la feliĉa okazaĵo!” Kaj ili premis komplimente la manojn de l’ novaj geedzoj kaj salute tiujn de la aliaj konatoj. Tiel, almenaŭ, la haltado de la procesio havis sencon. Nun oni staris surloke ne pro la bovinoj de Thiriot, tute ne, sed pro ĝoja renkontiĝo kun tiuj bonaj ĝendarmoj.

“Sinjoroj”, Bertringer deziris montriĝi ĝentila, “sinjoroj, vi akceptos, ĉu ne, trinki aperitivon kun ni!”

“Certe, ne estos rifuzo”, Auchoux konsentis kaj daŭrigis: “sed ne kredu, ke ni venis pro tio! Ni troviĝas ĉi tie tute hazarde, tio estas verdire ne hazarde, sed ... kiel diri ... certagrade profesie ... jes profesie. Ni venis por interkonsultiĝi kun sinjoro vilaĝestro, kaj ni aŭdis, ke ankaŭ li partoprenas la feston”.

Tiel parolante Auchoux okulserĉis sinjoron Desmartin, kiun li baldaŭ malkovris. Tuj li klarigis, turnante sin pli speciale al la vilaĝestro: “Jen, ni postkuras iun homon nomatan Albert Bignol, el Voiron. Ni suspektas, ke eble li kaŝas sin en Autrecourt”.

Albert Bignol? Kio estas tio?” ekmiris sinjoro Desmartin.

“Sentaŭgulo, kiu disrompis ĉiujn vitrojn en la domo de sinjoro Sémard, en Voiron”.

“He? Ĉu li intencas rompi la vitrojn ankaŭ ĉe ni?” ridis Desmartin.

Sed unu el la junuloj diris: “Bignol el Voiron? Tute sendanĝera tipo. Mi konas lin. Kia beno, se li estus ĉi tie! Li havas akordionon kaj li povus dancigi nin dum la tuta nokto!”

“Ĉu muzikisto?” la aliaj ekĝojis. “Oni tuj venigu lin!”

Nenecese aldoni, ke la danckapabla generacio per kanibalaj krioj aprobis ĉi tiun proponon. Kaj dum la vilaĝestro certigis, ke laŭ lia scio kaj konscio oni neniam vidis iun Bignol en Autrecourt, la plej entreprenemaj el la junuloj projektis ekspedicion por venigi al la festo ĉe Bertringer tiun faman Bignol kun la muzikinstrumento. Ili fine unuiĝis kun entuziasmo pri la plano de Isidore Porcin: “Mi sendos nian komizon kun la veturilo al Voiron. Ne daŭros longe kaj li ree estos ĉi tie kun tiu Bignol”. Kaj Isidore jam kuris al la domo de siaj gepatroj por instrui la komizon pri lia misio. Post kelkaj minutoj li reaperis, ridante: “En ordo. Li tuj ekveturos. Mi promesis al li dek soldojn, se li revenos kun Bignol”.

Kaj, ĉar la bovinoj de Thiriot estis nun sufiĉe malproksime, la procesio povis plumarŝi. Oni devos nur bone rigardi kien oni metos la piedojn kaj atenti duoble pri la festtualeta trenaĵo de Lisette.

“Sinjorino Touchard”, diris sinjorino Bertringer, “mi havas la impreson, ke ...”

“De nun nomu min Rosalie, mia kara — mi diros al vi Cécile”.

“Kiel prave! Ni ja estas parencoj nun. Do aŭskultu, Rosalie, mi havas la impreson, ke viaj ŝuetoj premas vin. Mi vidis, ke vi lametas. Mi donos al vi pantoflojn. Ne, ne, ne! Ne protestu! Ni estas ja inter ni, en familio, ĉu ne?”

Tion sinjorino Bertringer proponis tiel simplanime, ke sinjorino Touchard danke akceptis kaj tiom pli volonte, ke ankaŭ la aliaj virinoj jam komencis plikomfortiĝi, jen demetante nenecesan vestpecon, jen disagrafante bluzokolumojn ĝene altajn pro la rigideco de l’ balenostoj. Kelkaj, dezirante montriĝi utilaj en la kuirejo aŭ ĉe la servado, eĉ petis, ke oni donu al ili antaŭtukon, kion sinjorino Bertringer tre decide rifuzis: “Ne zorgu pri tio! Ni havas sufiĉe da helpantinoj”.

Intertempe Bertringer klopodis por kunigi la virojn en la bonan ĉambron, kie oni trinkos la aperitivojn, dum la junularo aranĝis ĝojan kunvenon sur la korto. Tuj post alveno de la pastro — li ne juĝis korekta kuniri kun la festanaro el la preĝejo kaj tial li hodiaŭ intence bezonis pli longan tempon ol kutime por remeti la kultovestojn en la tirkestojn —, oni malfermis la unuajn botelojn kaj vigle tintigis la glasojn je la feliĉo de l’ novaj geedzoj. Tiel la ĝendarmoj Auchoux kaj Perelli vidis fine rekompencita manovradon tiel lerte kombinitan. Kaj — kiu scias? — kiam venos la momento de l’ ĝenerala ĉetabliĝo en la granda veturilejo, funde de la korto, ĉu ne Bertringer aŭ alia membro de l’ familio troviĝos, dank’ al kelkaj aperitivoj, en sufiĉe alta stato de universala fratiĝbezono por reteni ilin ĉe la festeno? — “Je viaj sanoj, sinjoroj!”

La komizo de Isidore Porcin estis veturinta apenaŭ du kilometrojn, kiam li rimarkis je kelka distanco antaŭ si, sur la ŝoseo, venantan renkonte al li silueton de iu hometo, kiu — ĉu ne per ŝultrorimeno? — portis ion ampleksan ĉe sia dekstra flanko. Baldaŭ la scivola komizo povis distingi, ke tiu ampleksa io estas leda ujo, laŭ kies formo li facile divenis, ke ĝi entenas akordionon kaj sammomente lin travibris la antaŭsento: “Jen venas mia homo!” — Li haltigis la ĉevalon por informiĝi, sed estis la alia, kiu parolis unua:

“He, amiko, ĉar vi venas el la direkto de Autrecourt, diru al mi, ĉu vi ne vidis la ĝendarmojn tie?”

“La ĝendarmojn? Certe ne! Ili ja venis la lastan semajnon”. — Estas vere, ke tiu komizo, ĝis tiam ne elirinta el la domo tiun tagon, nenion sciis pri la ĝendarmoj, kaj li daŭrigis:

“Ĉu eble vi estas Bignol, el Voiron?”

Suspekteme Bignol retiriĝis du paŝojn, malfide kuntiris la brovojn kaj kontraŭdemandis:

“Kaj poste?”

“Mi demandas tion nur, ĉar oni sendis min por venigi vin kun via instrumento. Ili volas danci ĉe Bertringer.”

“Kaj vi estas nepre certa, ke la ĝendarmoj ne estas tie?”

“Kial vi okupiĝas pri la ĝendarmoj?”

“Kial la ĝendarmoj okupiĝas pri mi?”

“Nu, ne zorgu, mi jam diris al vi, ke ili ne estas”.

Antaŭ ol grimpi sur la veturilon Bignol ankoraŭfoje insistis: “Ĉu vi ĵuras, kion vi diris?”

“Kial ne?” ridetis la komizo. “Sed mi komencas kredi, ke vi mortigis iun”.

Bignol svingiĝis sur la sidilon, apud la komizon, grumblante nur: “Bona ideo veni por preni min. Estas varme kaj la instrumento peza. Ja estis mia intenco partopreni tiun geedziĝon. Oni parolas pri ĝi en la tuta regiono”.

Post mallonga silento li demandis: “Ne estas iu ruzaĵo de Auchoux, almenaŭ? — Se vi trompis min, mia knabo, mi scios jam renkonti vin dumnokte ĉe la rando de arbaro! Kaj se mi aŭdos nur la spronon de iu ĝendarmo en Autrecourt, mi kapablas flamigi ĉiujn barakojn de l’ vilaĝo”. Kolera brilo en liaj okuloj substrekis, ke lia minaco ne estas vana ŝerco.

Amuzite, la komizo konkludis: “Jen unu, kiu ne amas la ĝendarmojn, sed tio estas lia propra afero. Mi gajnis, pli rapide ol mi supozis, la dek soldojn de l’ mastrofilo”. Kaj li turnigis la ĉevalon por reveturi al Autrecourt.

Kiam la veturilo haltis ĉe la pordego antaŭ la bieno de Bertringer, la junuloj sur la korto faris tiom da bruo, ke la ĉevalo maltrankviliĝis. La komizo alligis ĝin al ferringo tiucele fiksita en la muro.

“Estas tie ĉi”, li diris, “venu kun mi”.

Sed Bignol, desaltinte de l’ veturilo, hezite balancis la kapon. Ĉu tiu severaspekta pordego ne perfekte similas enirtruon al kaptilo? Li signis al la komizo: “Iru unua. Vidu, ĉu la aero estas pura. Kaj ne forgesu, kion mi promesis al vi!”

La komizo iris, mirante pri tiu timema maniulo. Trovante inter la petolantaj junuloj la filon de sia mastro, li anoncis fiere: “Farite! Mi venigis lin!”

Kelkaj tuj senpaciencis: “Kie estas la muziko?” Sed Isidore Porcin eldiris sian nekredemon: “Neeble! Vi ne povis tiel rapide iri ĝis Voiron kaj jam reveni!”

“Ja ne necesis! Mi renkontis lin survoje. Li venis piede. Sed li estas stranga ulo. Mi devis ĵuri al li, ke la ĝendarmoj ne estas en Autrecourt”.

“Sed ili estas!” ekridis nereteneble iu senpripensa knabino.

“Kio?” ektremis la komizo kaj li vere paliĝis. “Ni estas fuŝitaj! Li bruligos ĉiujn domojn kaj eble li frakasos mian faŭkon!”

“Ne faru tiom da bruo!” konsilis Totor, “vi fortimigos lin kaj poste vi povos atendi Kristnaskon aŭ Paskon por danci! Iru kaj diru al via Bignol, ke li povas enveni tute sekure. Mi jam zorgos, ke li ne vidu la ĝendarmojn. Hop, iru lin serĉi. Kaj vi”, li turnis sin al siaj gekamaradoj, “estas konsentite, ke neniu aŭdis ion pri ĝendarmoj. Ne estas la momento por fari azenaĵojn, se vi volas havi muzikon. Do mute kun buŝo kudrita!”

Tiam Bignol envenis. Trenpaŝe, kiel iu konscianta, ke kiam ajn li venos, li estos bonvena. La pezo de l’ akordiono, portata en la ujo ĉeflanke, ŝajne ne embarasis lin. Ĝin pendotenis larĝeta rimeno, kun apogpunkto sur lia maldekstra ŝultro. Nur por eviti ĝenan balanciĝon aŭ agacantan frotadon kontraŭ la femuro, lia dekstra mano firmtenis la instrumenton. Dum unu momento li liberigis tiun manon, por ke ĝi kunlaboru al tiu tika gesto, kutima ĉe li ĉiufoje, kiam li troviĝis antaŭ situacio postulanta singardon. Tiam, malrapide li suprentiris alingvene la pantalonon, kiu ja ĉiam kaj denove elglitis el la ruĝa flanelzono. Bignol malŝatadis ŝelkojn de kiam, antaŭ multaj jaroj, li soldatis ĉe zuava regimento en Alĝerio. Tiuepoke li prenis la kutimon uzi la tradician, longan, ruĝan lanrubandon, kiun li sciis lertege vindi tri-kvarfoje ĉirkaŭ la talio. Poste li neniam plu forlasis ĝin. Kaj kiam, responde al fojaj miresprimoj pri la supozebla malkomforto de tia lana zono dum la varmaj tagoj de l’ rikoltotempo, li povis deklari: “Mi servadis ĉe la zuavoj!”, li estis kontenta kaj fiera.

Per rapida rondrigardo li inspektis la korton en ĉiuj anguloj kaj anguletoj; li plupaŝis, tuŝis per du fingroj la randon de sia kaskedo kaj diris: “Saluton, la kompanio!”

“Saluton, artisto!” — “Estu bonvena!” — “Ni atendis vin!”

Tiam Bignol eklevis la kapon kiel hundo subite atentiĝema. Li duonfermis la okulojn, enflaris la aeron tiel intense, ke la nazolobetoj rapide agitiĝis. Li turnis sin al la junularo:

“Ĉu ne odoras je ĝendarmoj ĉi tie?”

“Kial ĝendarmoj?” oni ridis.

“Kie estas festeno, ne mankas hieno! Mi avertas vin, sinjoroj, fraŭlinoj, oni ne mokas min senpage!”

“Ne temas pri tio, sinjoro Bignol. Cetere, vi estas soifa, ĉu ne?”

“Tion oni ne povas nei!” kaj trinkinte li eltiris sian akordionon. “Nur arieton por iomete senrustiĝi”.

Li sidis sur la timono de apuda kampveturilo kaj ekludis la tiaman tedaĵon:

Si tu veux faire mon bonheur,
Marguerite, Marguerite ...
*

kies rekantaĵon ĉiuj kunkantis el plenaj gorĝoj.

* Se vi volas min feliĉigi,
Margareta, Margareta ...

Sed jam antaŭ tio, Totor Bertringer estis diskrete malaperinta. Li ne plu afiŝis superan trankvilecon. Necesis nun, laŭ propra propono, iel forĵongli la ĝendarmojn. Facile dirite. Auchoux kaj Perelli sidas nun en la bona ĉambro. De tie estas nur unu elvojo: tra la kuirejo kaj la korto. Sur la korto estas la junuloj kun Bignol. Kiel maski al tiu suspektema Bignol la foriron de l’ ĝendarmoj? Oni ja povus, dum unu momento kaj kun valida preteksto, deturni lian atenton, sed la risko estas tamen tro granda.

Samtempe, dum Totor enpaŝis en la kuirejon, malfermiĝis la pordo de la bona ĉambro. Lisette staris sur la sojlo, kun surprizita ĝojo ĉirkaŭ la lipoj, kaj scivolis: “Kio estas? Kiu ludas muzikon?”

“Sst ... sst!” Totor gestis silentige kaj mistere; flustre li klarigis: “Estas Bignol! Atentu nur, ke la ĝendarmoj ne vidu lin, kaj se li vidos ilin, estos ankoraŭ pli malbone!”

Sed Auchoux — ankaŭ li aŭdis la muzikon — jam staris malantaŭ Lisette kaj triumfis: “Li venis! Perelli, estas la momento pluki la prunon!”

“Sinjoro Auchoux, ne faru tion!” — Estis sinjorino Bertringer, kiu, delasinte siajn fornojn, ankoraŭ kun granda lignokulero enmane, intervenis. “Lasu la junulojn amuziĝi. Vi retrovos Bignol’on kaj morgaŭ kaj ĉiutage”.

“Sinjorino Bertringer, vi ne imagas, kion vi petas de ni”.

Sed ŝi ne cedis: “Sinjoro Auchoux, tagon kiel hodiaŭ ... mi petas vin ... faru tion por Lisette ...” Ŝi ne estis tre elokventa. Feliĉe, ke la ĥoro de la ĉeestantoj ĝustatempe enmiksiĝis: “Ha, sinjoroj ĝendarmoj, vi tamen ne volas fuŝi nian feston! Lasu al la junuloj iom da ĝojo! — Estu komprenemaj! Vere ne estus ĝentile!” Kaj alvenis la mastro mem: “Ne faru stultaĵon; lasu tiun muzikulon trankvila. Prefere, venu trinki glason kun ni. Cetere, via deĵortempo finiĝis jam de longe!”

La ĝendarmoj, ne surdaj al tia argumentado, tiom pli, ke ĝi perfekte koincidis kun ilia intima deziro, konsentis residiĝi. Sed tio ankoraŭ ne solvis la problemon. Totor ne sentis sin sufiĉe memcerta por klarigi la situacion al la ĝendarmoj. Li postrestis en la kuirejo kaj longe flustris kun la patrino kaj kun Lisette. “Estos katastrofo, se li vidos la ĝendarmojn. Kiel eliri el tiuj urtikoj?” — Oni vokis la patron el la bona ĉambro. Kaj oni klarigis al li: “Bignol restas nur, ĉar ni ĵuris al li, ke neniu ĝendarmo troviĝas en Autrecourt. Li furioziĝos, kiam li scios ...”.

“Bone”, grumblis Bertringer, kiu jam de kelka tempo cerbumis pri la maniero, laŭ kiu li povos liberiĝi de la ĝendarmoj ankoraŭ antaŭ la tagmanĝo. “Bone, mi aranĝos la aferon. Ili foriros tra la fenestro, tute simple, kaj via Bignol vidos nenion”. Kaj li reiris al la bona ĉambro, dum ĉiuj aliaj en la kuirejo nekredeme rigardis unu la alian senparole. Kelkaj eĉ tute forgesis fermi la buŝon. Fine iu ekmiris: “Tamen, tamen ... io simila!” Streĉe ili provis subaŭskulti tra la fermita pordo la marĉandadon en la proksima ĉambro, el kiu, ĉiam denove resonis la indignanta voĉo de Auchoux: “Sed sinjoroj! ... Pripensu! ... Honte forŝteliĝi tra la fenestro ... Neeble!”

Sinjorino Bertringer, pli delikatsenta, rapide komprenis, kie pikas la hoko en la ezoko. “Augustine, donu al mi tiun kokideton, kiu jam prete rostiĝis. Enpaku ĝin en paperon. Kuzino Pélagie, prenu tiun brioĉon, kaj nun, Totor, vidu en la kelo, vi jam trovos taŭgan botelon!” — Intertempe ŝi mem tranĉis grandan pecon da pano el larĝa bulo kaj baldaŭ, ŝarĝite per tiuj bonaĵoj, ŝi eniris en la salonĉambron ĝuste, kiam Auchoux obstinis: “Sed sinjoroj! ... Ni, la reprezentantoj de Ordo kaj Justeco ... ni ... tra la fenestro? Ne ... Neniam!”

Kvazaŭ ŝi estus nenion aŭdinta, sinjorino Bertringer naive ekdiris: “Estus tamen tre domaĝe, se la komplezo de sinjoroj Auchoux kaj Perelli senigus ilin je ilia tagmanĝo. Jen mi alportis ion, por ke vi ne malsatu survoje. Vi kaŝos facile ĉion tion en viaj grandaj aktujoj. Nur eta kokido, prete rostita; jen via pano, iom da brioĉo kaj unu bona botelo”.

Tiel aplombe ŝi trudis ĉion en la manojn de l’ ĝendarmoj, ke tiuj ĉi povis nur aserti: “Sed estas tro, sinjorino Bertringer, vere estas tro!”

“Neniel”, daŭrigis nun ŝia edzo, “tute ne! Kaj ni ne forgesos la ĝentilecon, kiun vi faras al ni. Ek, sinjoroj, ni trinku kune la adiaŭan glason!”

“Je via sano! — Je la via! — Vivu la novaj geedzoj!”

Kaj unu el la ĉeestantaj viroj varme aprobis: “Tiuj ĝendarmoj sendube estas homoj komprenemaj”.

Flatite de tia komplimento Auchoux cedis kun milda rideto: “Kion vi volas? Ni ne estas sovaĝuloj! Antaŭen, Perelli!”

Sammove ambaŭ ĝendarmoj leviĝis, surmetis siajn kepojn, premis ĉiujn manojn kaj sin direktis al la fenestro. Perelli unua, konstatinte post rapida rigardo malsupren, ke “ne estas alte”, elglitis, alkroĉiĝante per ambaŭ manoj al la fenestra bazrando ĝis li pendis en sia tuta longeco kontraŭ la ekstera muro. Tiam li lasis sin fali dek kaj kelkajn centimetrojn kaj facile rektiĝis surpiede. Auchoux malsuprenĵetis al la kolego la pezajn aktujojn kaj sekvis mem sen ia malfacilaĵo. Permane ili debrosis de siaj uniformoj postrestaĵon el la kontraŭmura frotado, signis lastan adiaŭon al la fenestro kaj ekmarŝis al la vilaĝo por retrovi tie siajn ĉevalojn ... entute, ne tre fieraj.

Murmurante raŭkan grumblon Auchoux provis pravigi la sengloran retiriĝon: “Ni tamen ne povis rifuzi. Ili estas bonaj homoj. Ni agis korekte, ĉio klara, ĉu ne?”

“Kiel pipsuko!” kvitancis Perelli tiom pli energie, ke ankoraŭ li ne estis tute konvinkita.

Sinjorino Bertringer, dommastrino konscia pri siaj taskoj kaj devoj, estis dum la antaŭaj tagoj re-kaj-re-travivinta en sia menso la sinsekvon de l’ festaranĝoj kun la nura deziro certigi ilian egalan disvolviĝon; tamen, ŝi ne estis sufiĉe memfida por malakcepti la penson, ke en kelkaj detaloj verŝajne ne ĉio funkcios akurate laŭ ŝiaj kalkuloj. Tute prave. Dum tiuj momentoj de prepara ripetado ŝi vidis sin staranta, je la fiksita horo, sur la sojlo de l’ remizo, kie okazos la festeno, kaj direkti ordige la fluon de l’ alvenantoj, ĉiun korekte al lia antaŭdifinita loko. Sed ŝi estis preterrigardinta tiun fakton, ke la aperitivaj kunsidoj jam ŝancelis la disciplinon, ne nur ĉe la junuloj, sed ankaŭ inter la maljunuloj. Kaj nun, kiam la maturiĝanta stato de l’ rostataj viandoj konsilis, por konservi al ili la plenan sukon kaj guston, ke oni senprokraste ataku la antaŭmanĝaĵojn, nun efektive ne estis eble atingi, ke ĉiuj leviĝu samtempe por iri rekte al la veturilejo.

Malgraŭ ripetitaj alvokoj kaj invitoj, la gastoj en la bona ĉambro disiĝis de siaj seĝoj nur iom post iom, kvazaŭ bedaŭre. Kaj kiam fine ili staris, tuj reformiĝis grupoj arde diskutantaj. Kelkaj eĉ komencis residiĝi! Aliaj ŝteliris direkte al la staloj, serĉante pro personaj bezonoj konvenan izoleblecon. Ankoraŭ aliaj nepre devis konsultiĝi kun la edzino kaj ne trovis ŝin, dum la junuloj, jam sur la korto, restis surdaj pri l’ admonaj “Al la tablo!” kaj plue plumpe postkuris plumpajn knabinojn ĝis sur apudaj kampoj. Nur Bignol ne preteraŭdis la afablan inviton. Tuj li remetis sian instrumenton en la ujon kaj kaŭris atende antaŭ la kuireja pordo, kiel unua jam preta laborigi la makzelojn.

Tiel okazis certa malfruiĝo en la programo.

“Dio mia! La rostaĵoj estos tro kuiritaj!” veplendis sinjorino Bertringer antaŭ la granda forno. Vidante ŝian mizeran mienon la ĉeestantaj virinoj konsole asertis: “Ne zorgu! Ni iras!” kaj ili komencis puŝi la virojn al la remizo, milde sed senŝancele, kiel oni kunigas disiĝintan gregon, pri kio tiuj solidaj farmistinoj ja havis certan kompetentecon.

La remizo estis jam plena de tumulto, kiam sinjorino Bertringer alvenis kun organizaj intencoj. Tro malfrue! Apenaŭ ŝi sukcesis fiksi protektan ŝelon ĉirkaŭ la festpara kerno Lisette kaj Louis, kiuj okupis la centron de la tablo. Ĉirkaŭ ili sinjorino Bertringer sidigis sinjoron pastron, gesinjorojn Touchard, la mastron Bertringer, la juĝpersekutistan onklon el Compiègne kaj kelkajn parencojn, kiuj, aparte postulemaj koncerne rigidan aplikon de l’ etiketo, videble atendis la lokon ŝuldatan al ilia parencogrado kaj kiuj tial sin prezentis memvole ĉe la ĝusta seĝo. Sed la aliaj sidiĝis, se ne laŭ senorda hazardo, almenaŭ laŭ siaj simpatioj. La bela simetrio, pene elkalkulita de sinjorino Bertringer, estis renversita — sen ia domaĝo, cetere.

Kiam ĉiuj sidis, kio ne okazis sen bruo kaj tempoperdo, la dommastrino lasis inspektan rigardon ŝvebi sur la improvizita tablordo. La bildo ja nur parte konformiĝis al ŝiaj projektoj, sed kompense ŝi havis la ĝuon pensi, ke eblaj malkontentuloj ne povos poste adresi al ŝi riproĉojn, se ili mem propramove instalis sin inter neplaĉaj apuduloj. Sed entute ŝi havis la impreson, ke regas ĝoja harmonio super la societo. La infanoj, ankoraŭ ne tro bruemaj, havis apartan tableton. Dédé kaj Julot kavaliris apud la du trenaĵ-portantinoj de l’ mateno. Nur Museto, ĉiama malfavorato de l’ sorto, ne sciis ĝuste manovri por akiri pli taŭgan lokon. Li sidis kiel ekzilito ĉe unu tablofino, inter petola junularo. Laŭ lia kvieta, sed nepre neŭtrala rideto, oni ne povis konjekti, ĉu li ĉerpas plezuron aŭ tedon el la ĥaosaj konversacioj ĉirkaŭ li. Sinjorino Bertringer, por kiu estis natura bezono krei al si ĉiumomente novajn zorgobjektojn, jam demandis sin, ĉu li ne enuos kaj ĉu estas dece lasi maljunulon tiel malproksime. Jam ŝi kombinis, kiel oni povos diskrete transplanti lin apud pli ekvilibritajn samaĝulojn. Sed tiam la rondirantaj pladoj kun antaŭmanĝaĵoj haltis ĝuste antaŭ Museto kaj li rikoltis tiel diligente el ĉiuj salatujoj, aldonante larĝajn tranĉaĵojn da ŝinko, kolbaso kaj pasteĉo, ke tre evidente li havos tuj interesan okupadon. Fakte, li senprokraste ekmanĝis kun tia vigleco de l’ makzeloj, ke malgraŭvole sinjorino Cécile devis pensi pri kuniklo inter junaj brasikfolioj.

Kaj jen estis sinjorino Perrin kun siaj novaj, demeteblaj dentoj. Ankoraŭ ŝi ne akiris sufiĉe da fido pri la nova dentaro, de nun senbreĉa, kaj tial, ĉe ĉiu rideksplodo, ŝia mano plue protekte ekranis antaŭ la buŝo, kio estis de nun senutila. Dio scias, per kiu lertaĵo ŝi sukcesis inkrustiĝi ĉe la flanko de sinjoro Denique, tiu potenca kvardek-kvin-jarulo, legende konata kiel hardita fraŭlo! — “He nun!” ĝemetis sinjorino Bertringer, “neniam mi estus pensinta asocii tiujn du, la ĝojan vidvinon kaj la needziĝeman fraŭlegon! Sed ŝajnas ja, ke tio ne malplaĉas al li”.

Post la antaŭmanĝoj, kiujn stimule akompanis la kreipova vervo de blanka Pouilly, verŝita el botelo kun etiketo el bona jaro, la kunsidantoj fariĝis pli komunikiĝemaj. Homojn, antaŭ kelkaj horoj ankoraŭ fremdajn unuj al la aliaj, nun nerimarkite travibris efluvoj de entuziasmiga solidareco. Ili ja havis komunajn travivaĵojn, do komuninteresajn babiltemojn. Sufiĉis, se unu aludis pri la interŝanĝo de l’ altaj ĉapeloj, por ke ĉiuj revivu la komikan scenon dum la eliro el la preĝejo kaj tuj disondiĝis plengorĝa ridado. Eĉ la plej dignaj el la tiamaj viktimoj, delonge pardoninte al la mistifika paro Dédé kaj Julot, kunridis senretene.

Kia bela, di-benita spektaklo estas, kiam akorde-konkorde disvolviĝas samgrade kun la manĝosekvo ankaŭ la konversacio! Estas vere, ke ankaŭ samgrade evoluis certa neglekto en la vestaĵoj. Sed kial tion bedaŭri? — “Kie estas ĝeno, ne estas festeno!” Bertringer kuraĝige konfidis al siaj najbaroj, kiuj ankaŭ siaflanke preskaŭ sufokiĝis pro varmego akumuliĝinta en la veturilejo. Kaj Bertringer senprokraste demetis la jakon, tuj imitate de preskaŭ ĉiuj viroj, dum la virinoj, kiuj jam antaŭe estis liberigintaj la suprajn korsaĵbutonojn, nun decmaniere ne havis pluan eblecon de aerumado.

Ĉiuj akordiĝis por laŭdi la salmon en majonezo, maloftan regalon en tiu kampara regiono. Kun ĝi perfekte pariĝis krudeta Chablis.* Kiam alvenis la bovrostaĵo, majestaj pecoj, kiuj sub krustetiĝinta ekstero konservis la vivantan sukon de rozkolora viando, la viroj formetis la ĉemizkolumojn, je kosto de l’ estetiko, certe, sed je profito de l’ bonfarto.

* Blanka vino, el la ĉirkaŭaĵo de samnoma urbeto en la franca provinco Bourgogne.

Ĉe la bovaĵo oni transiris al la ruĝaj vinoj, senproteste, kiel konvenas inter homoj denature malinklinaj al gastronomiaj herezoj. Kvankam ordinara — oni prezentis ĝin en anonimaj karafoj — la alĝeria dika ruĝa, kiel diris Bertringer, plaĉis al la palatoj, kaj sinjoro pastro Lanternois bonvolis informiĝi diskrete, de kiu Bertringer aĉetis ĝin. “Ideala mesvino!” li certigis, kio sendube povis esti nur komplimento.

Poste, la tri helpservantinoj, gvidate de l’ ĝojradianta Augustine, enmarŝis solene, preskaŭ procesie, unu post la alia, ĉiu portante du pladojn braketende, kun kokidaĵoj ankoraŭ fumantaj. Ilin sekvis, same ceremonie, Bignol, kiu — sentinte en si subitan ekvekiĝon de kelneraj talentoj — nepre volis kunlabori. Li sukcesis porti tutsola la kvar gigantajn ujojn kun la freŝaj pizoj, uzante por tio ne servopleton, kio estus banala, sed nur siajn manojn kaj brakojn. Lia akrobataĵo estis rimarkita kaj per aplaŭdoj rekompencita. Laste venis Biqui, la orfa paŝtisto, kiu portis la saŭcujojn.

Oni estis atinginta la kulminon de bankeda beateco. De tiam la konversaciojn interpunktis pli kaj pli disŝire ridoekkrietoj. Kaj pli kaj pli bruema fariĝis la junularo. La infanoj, delonge satsataj, komencis moviĝi kaj danĝere senbridiĝis, speciale la terura asocio Dédé-Julot. Ilia lasta eltrovaĵo konsistis en rampado sub la longa tablo por pinĉeti nekonatajn krurojn. Komence tiu petolado estis bonvole tolerata, sed la ripetado tedis. Fine, ĉar la molaj admonoj de l’ gepatroj restis seneĥaj, sinjorino Bertringer konsilis:

“Lasu ilin ludi sur la korto. Ili ne povas sidi tiel longe sur la sama loko. Kuru eksteren, infanoj! Vi revenos ĉe la deserto”.

Finita estis la bela harmonio de l’ komenco. De tiu momento, kiam eliris la infanoj, la societo neniam plu estis kompleta. Ĉiam okazis, ke mankis unu aŭ la alia. Sinjorino Bertringer mem, malgraŭvole, donis la ekzemplon. Ŝi forlasis la tablon, ĉar ŝi ja nepre devis iom pririgardi en la kuirejo. Poste, la patrinoj de l’ eksterigitaj infanoj iris, unu post la alia, por certiĝi, ke la kara ido ne malpurigis siajn ceremonivestojn. De tempo al tempo ankaŭ iu viro malaperis kun intenco tiel facile divenebla, ke vere ne estis bezone indiki ekskuzon, kiel ili faris per eluzitaj ŝablonoj: “Oni ja ne povas ĉiam nur en-verŝi vinon ...” aŭ “Iom da pluvo sur la karotoj de Bertringer ne malutilos!” aŭ per aliaj formuloj, eble pli drastaj sed ne pli adekvataj.

Nur ĉe la deserto la tablanaro refariĝis densa. Ĉiuj atendis ĝojmiene la apogeon. Ĝin anoncis la brue saltantaj korkoj de ĉampanboteloj, dum la servantinoj dismetis sur la tablon tiujn Mokka-kremkukojn, pro kies perfekta preparo kaj arta prezentado sinjorino Bertringer delonge estis fama en la regiono. Tiam sinjoro pastro, post averta tintigo de l’ glaso, per kio li atingis preskaŭ tujan silenton, leviĝis kaj diris, laŭcirkonstance, la neeviteblan toston. Li komencis substrekante la kristanan vivon de la familio Bertringer, transire rememorigis, kiel antaŭ dudek jaroj li havis la plezuron baptobeni Lisette super la sankta akvujo en la preĝejo de Autrecourt, ĉar “tiuepoke la patrinoj en niaj vilaĝoj ankoraŭ akuŝis en la propra domo, tiel ke la infanoj naskiĝis sub la gepatra tegmento, dum hodiaŭ niaj junaj virinoj pli kaj pli cedas al la nova modo. Kiam ilia tempo venas, ili veturigas sin en hospitalon aŭ klinikon de la urboj por reveni kun infano, kiu ricevis la sakramenton de l’ bapto ekster la hejma vilaĝo. Kaj tamen, ĉu ne estus bele rezervi la unuan kristanan agon al sia paroĥo?” — Sinjoro Lanternois ne insistis pli peze pri tiu temo, al li tre kara, por ne doni al eventuale ĉeestantaj liberpensuloj, kiuj ja ankaŭ sen tio tro ofte emas identigi sacerdotan oficadon kun komerca entrepreno, la okazon suspekti, ke li riproĉas al siaj urbaj kolegoj nelojalan konkurencon. Li daŭrigis dirante, kiel, poste, li havis la grandan privilegion prepari Lisette al la Unua Komunio kaj nun hodiaŭ ŝin edzligi al bonfamilia junulo, kies geavoj, flanke de la patrino, estis ĝis sia morto honorinde konataj en la regiono. Ne tro apoge li parolis pri la proksimiĝanta momento de l’ disiĝo, kiam la nova sinjorino Touchard forlasos la gepatran fajrujon por fondi mem, en najbara urbeto, propran hejmon, sed tiu aludo tamen logis kelkajn larmojn en la okulojn de sinjorino Cécile, dum la patro maskis sian emocion malantaŭ levita glaso. La pastro finis formante dezirojn pri longa feliĉa vivo en la rondo de multaj infanoj. Ĉiuj aplaŭdegis, kontentaj, ke sinjoro Lanternois ne eliris el la kadro de sobra retoriko kaj ne misuzis sian paroĥestran prerogativon por paroli pli longe. Oni ekstaris, kunpuŝetis la glasojn kaj trinkis, unu fojon pli, je la bonfarto de la nova paro kun multaj vivukrioj.

Samtempe, dum kelkaj sinjorinoj verŝis la kafon, la servantinoj alportis la tiel nomatan “postkafon”. Ĝi konsistis ĉefe el tiu proprahejme distilita mirabelbrando, specialaĵo de la Lorena kamparo. Sed pro la solena cirkonstanco Bertringer aldonis hodiaŭ ankaŭ alidevenajn botelojn. Jen estis tristela konjako el nobla vincentro apud Bordeaux; jen Vogeza kirŝo el Fougerolles; jen Calvados, tiu helflava pombrando el Normandio, kies fungan ŝimoguston aprezi povas nur edukita palato; jen la strangformaj boteloj, lanternsimilaj, kun la fama Cointreau-Triple Sec kaj aliaj, ankoraŭ pli larĝtaliaj, kun la ne malpli fama Benedictine, aŭtentika produkto el la monaĥejo de Fécamp, ambaŭ delikatsente dediĉitaj al la sinjorinoj. Tiel, okaze de la geedziĝo ĉe Bertringer, multaj provincoj de Francujo partoprenis la festenon, ĉiu en sia plej bona substanco.

Kiam sinjorino Bertringer proponis al la pastra sinjoro: “Unu postkafon, ĉu ne?” ĉi tiu respondis duonproteste-duonkonsente: “Nur du fingrojn, mi petas”, kaj ilustrante pergeste la parolon li almetis du fingrojn horizontale, unu sur la alia, kontraŭ la glaseto por marki la ĝustan mezuron, ĉe kio Dédé, ankoraŭ sub la influo de blanka vino, iel ŝtele trinkita, rimarkis abrupte:

“Li havas dikajn fingrojn, sinjoro pastro!”

“Ĉu vi ne silentos?” embarasite riproĉis la patrino, sed jam oni ridis ĉiuflanke konstatante, ke efektive sinjoro Lanternois havas fingrojn pli ol normale dikajn, proksimume samkalibrajn kiel tiuj porksangaj kolbasoj, tre ŝatataj kaj ĉi-lande nomataj “budenoj”. Kaj sinjorino Bertringer konfesis ridante kaj ruĝiĝe: “Certe, ke por konformiĝi al via mezuro niaj glasetoj ne estas sufiĉe altaj!”

Sinjoro Lanternois mem bonvolis ridoskuiĝi kaj kvitigis la impertinentaĵon de l’ knabo per milda vorto: “He, farsula hometo! Li havas akutan observokapablon”. Sed li komprenis ankaŭ, ke por li, kiu ne ŝatas ludi la rolon de ĝenanto, alvenis la momento de l’ retiriĝo. Ne pro la rimarko de Dédé. Sinjoro Lanternois estas tro klarmensa por vidi en ĝi ion alian ol nur naivan kaj tial amuzan parolon de infano. Estis aliaj simptomoj, kiuj avertis lin. Kiam oni ridis pri la dikeco de liaj budenfingroj, ĉu li ne perceptis iun ironion, kvankam nur duonlaŭte diritan: “Jen fingroj kapablaj disdoni solidajn benojn!” Pli ol la senco, la tono indikis iom da mokado, konsekvence da malrespekto. Plue, la konversacio de l’ viroj jam kelkfoje glitis ĝis certaj aludoj, kiujn pli akcenti nur lia ĉeesto malhelpis. Kaj la junulinoj! Ĉu ne senpacience ili atendas lian foriron por aŭdigi frivoletajn kanzonojn kaj por komenci la dancadon? Dum tiuj ekzercoj, post tiaj festenoj, certaj ekscesoj, parolaj aŭ gestaj, estas ja fatalaj. “Etaj peketoj”, la bona pastro konkludis, “sed mia loko ne plu estas tie ĉi. Maturiĝu sen mi la rikolto por estontaj konfeskonfidencoj”.

Tial, trinkinte la kafon kaj “ĝuinte” la postkafon — kiel li diris mem, ĉar li sciis fari distingon inter la diversaj konsummanieroj — sinjoro pastro Lanternois petis la permeson retiriĝi. Li adiaŭis de gesinjoroj Bertringer trovante senpene la konvenan dankoformulon; al Lisette kaj ŝia edzo li deziris agrablan vojaĝon, ĉar estis konate, ke la nova paro forveturos ankoraŭ la saman posttagmezon al la Baska marbordo, por reveni pasante, kompreneble, tra Parizo.

“... kaj nepre vizitu Lourdes dum vi estos en la sudo. Ĝi kuŝas ne malproksime de Biarritz. Dum viaj preĝoj ĉe la piedoj de la Mirakla Virgulino bonvolu ne forgesi min!”

Al la aliaj ĉeestantoj li direktis permane diskretan salutsignon kaj eliris kun la evidenta klopodo ne interrompi la ritmon de l’ ĝojo.

Certe, ne estis facile komprenigi al tiuj tomatvizaĝaj, plenventraj diskutantoj, kiuj per sia nura inerto minacis eterniĝi ĉirkaŭ la festena tablo, ke ili devos instali sin sur la korto, ĉar la cementita planko de la remizo estas nun bezonata kiel danc-areno. Sed la junuloj tiel trude skandis “Dan-ci, dan-ci!”, ke oni ne povis ne cedi al ilia postulo. Tuj oni entreprenis la translokadon.

Bertringer, malamiko de ĉiu ĥaoso endanĝeriganta lian personan komforton, proponis al siaj kunuloj: “Ĉu ne vigligi iomete niajn krurojn? Intertempe ili starigos nian tablon sur la korton. Ne plu estas tiel varme. Ni povos sidi tie”. Kaj la kunuloj volonte akompanis lin dum rondiro tra staloj kaj ĝardenoj.

La junuloj sen tempoperdo, kun bela fervoro, helpate de kelkaj virinoj kaj de l’ tuta servistaro, rapide liberigis la remizon de ĝenantaj tabloj kaj seĝoj. Oni transportis ĉion eksteren. La malplenajn botelojn oni amasigis en angulo de l’ korto, kie baldaŭ leviĝis respektinda piramido; la glasojn oni sendis por purigo en la kuirejon, el kiu ili baldaŭ revenis post bano pli simbola ol efika.

Kiam la viroj venis por residiĝi, ĉio estis en preta batalordo: la seĝoj, la glasoj, la cigarkestoj kaj freŝaj boteloj. Kelkaj virinoj estis ariĝintaj ĉe unu tablofino, ĉirkaŭ sinjorino Bertringer, kaj interŝanĝis kuirreceptojn, verdire neniel novajn, ĉar neniu estis sufiĉe naiva por distrumpeti ĉi tie hereditajn sekretojn pri propraj specialaĵoj. Aliaj virinoj staris scivole ĉe la sojlo de l’ remizo, nur por vidi, kun kiu dancas kiu, el kio anticipiĝis kombinaĵoj pri estontaj geedziĝoj. Kaj kvankam ĉiu el tiuj bonaj virinoj ŝajnigis kompletan indiferenton pri la dancfiguraj arabeskoj de l’ improvizita paro Perrin-Denique, la ĝoja vidvino, la hardita fraŭlo, tamen ne estas dubo, ke tiuj du fariĝis la centro de l’ ĝenerala observado. Cetere, sufiĉis percepti — kaj eĉ lignoŝtipo perceptus tion! — sufiĉis percepti, per kiaj okuloj sinjorino Perrin ensorbas sian kavaliron aŭ per kiaj krietoj ŝi liberigis troan nervostreĉon ĉiufoje, kiam liaj longaj lipharoj tiklis ŝiajn orelojn por kompreni kien ŝi celas. Oni ne naskiĝis de hieraŭ, ĉu ne? — Sed nur, kiam Augustine, la simplanima plumpulino, paŭzis unu minuton por gapi al la dancantoj kaj ellasis senmalice: “Jen du, kiuj bone akordiĝas!”, nur tiam la aliaj virinoj havis pretekston por informiĝi pli detale pri la ĝoja paro, “kiu tamen ne plu estas tute juna, ĉu ne?” — “Kion vi diras? Kvardek? Jes kaj iom pli!” — “Sed ŝi estas vidvino? Vidv... kaj tamen? jen, jen!” — “Jes, mi konas lin. Li estas riĉa; posedas du lokomobilojn, kaj draŝmaŝinojn, kompreneble. Estas li, kiu prizorgas la draŝadon de l’ greno en tiu ĉi distrikto”. — “Vi facile imagas, ke se li volus edziĝi ...” — “Nu, kelkfoje decidas unu kaprico ...”

Ankaŭ sinjorino Bertringer aperis de tempo al tempo inter la gapanta rondo, por certiĝi, ke ĉio funkcias kontentige. Tiam ĉiufoje nia brava Bignol sciis atentigi pri sia laboro. Li tronis sur barelego, kompreneble malplena, starigita funde de l’ remizo. El sia akordiono li eltiris la necesan ritmobruon por movigi kadence la dancemajn krurojn. Li havis sufiĉe da aŭtoritateco kaj sufiĉe da eltrovemo por krei la ĝustan etoson. Tuj, kiam li rimarkis sinjorinon Bertringer, li grandgeste manipulis ampleksan poŝtukon kaj viŝis de sia frunto tutajn ŝvitotorentojn, kiujn poste, dum drama pozo, li redonis al la tero per bone imitata premtordo de l’ tuko. Jes, Albert Bignol, vi estas famfama mim-aktoro kaj havos vian rekompencon. Laŭ instigo de sinjorino Bertringer oni tuj replenigos vian glason kaj estu certa, ke ĉe la foriro ŝi ne forgesos premi en vian manon la arĝentan moneron, kiun vi meritis.

Iam kaj tiam, intermite, iuj gedancantoj iris parope por iomete paŭzi kaj refreŝiĝi ĉe la trinkotablo sur la korto. Kiam siavice Pierre Touchard, la plijuna frato de l’ novedzo, tie aperis, li rimarkis, ke ĉiuj viroj rigardas lin kun miranta esprimo. Li tuj suspektis, ke iel temis pri li dum ilia ĵusa babilado. Fine sinjoro Dulong, pli konata kiel “la onklo”, alparolis lin: “Do vi intencas veturi al Berlino?”

Ha! Temas pri tio! Sendube estis sinjoro Aubert la informanto.

“Jes”, respondis Pierre Touchard, “mi interesiĝas pri la germana lingvo kaj volas pasigi unu jaron en Berlino por perfektiĝi”.

“En Berlino?” oni eĥis kun miro kaj dubo. “Estas malproksime”. Kelkaj rigardis la junulon kiel esploriston tuj vojaĝontan al kanibalaj landoj. Museto, kiu dank’ al vigliga vipago de l’ blankaj vinoj estis elirinta el sia vegetaĵa stato, neatendite aplombis tra l’ silento: “Se vi vidos la Kaiser’on,* vi povos diri al li, ke oni atendas lin firmpiede!” Kaj ĉiuj ridis.

* Kaiser = la germana imperiestro.

“Estas fakto”, aldonis sinjoro Dubout, la instruisto, “ke tiu sinjoro fariĝas iom embarasa lastatempe. Li ofte parolas pri siaj pulvobareloj”.

“Jes”, konfirmis alia, “iom tro insiste li informas nin, ke lia pulvo estas seka. Ĉu ne sufiĉas, ke li aneksis Alsacon kaj Lorenon? Ĉu li okulumas nun al Maroko?”

“Paroloj en la venton!” asertis la kuzo el Lixières, kiu foje kaj foje legis la politikan parton de Pariza ĵurnalo en la hejmvilaĝa trinkejo, “li ja scias, ke ankaŭ ni estas pretaj. Ĉu ni ne ĵus enkondukis la trijaran soldatservon por kontraŭi lian minacon?”

“Kaj nia armeo estas admirinda!” entuziasmis alia. “Dum la Nacia Festo, la ĵusan 14an de Julio, mi estis en Nancy kaj vidis la revuon de la XX-a korpuso. Bona Dio! Vi devus foje vidi tiujn soldatetojn! Kaj estis ... kaj estis! Dum horoj ili defilis, senhalte, seninterrompe. La dragonoj, la husaroj, kaj zuavoj kaj ĉastrupoj, la tuta infanterio, la tuta artilerio! Nenio pli taŭga por remeti al vi la tripojn sur la ĝustan lokon”.

“Oni devas diri”, daŭrigis iu, “ke niaj novaj kanonoj, la 75, estas mirindaĵo. Mi konas kapitanon, kiu certigis al mi, ke neniu havas similajn. Jen kanonoj tiel lerte laborantaj, ke ili kapablas — paf-traf! — en la daŭro de manturniĝo dishaki tutan batalionon da tonditoj!”

Ĉe tiu informo skiziĝis memplaĉa rideto sur ĉiuj vizaĝoj. Eĉ nia misformita Museto sentis en si la vekiĝon de patriotaj virtoj. Kuraĝigite de sia unua sukceso li ekkantis nun, per voĉo agace tro alta, kanzonon tiutempe furorantan en ĉiuj garnizonaj kafejoj kaj kies delikatan sencon resumis la rekantaĵo:

Ili havas ĉion en Germanujo;
kaj kolbasojn kaj bieron,
ankaŭ blondajn, dikajn Gretchen,*
sed neniam ili havos
niajn bonajn francajn kanonetojn!

* Gretchen — virina antaŭnomo, ofta en Germanujo, mallongigo de Margarete.

Oni aŭskultis Museton kun bonvolo. Ne pro ĉarmo de la kantado. Certe ne! ĉar samgrade, kiel trouzo de alkoholo instigas al kuraĝo timemajn talentojn, samgrade ĝi ankaŭ deprenas de ili eventualajn esprimrimedojn. Sed post la malgajnita milito 1870–1871 ĉiu moko adresita al Germanujo agrable flatis francajn orelojn. Estis premiso konvencie akceptita, ke ĉiuj germanoj estas plumpaj dikventruloj, kun razitaj kapoj — tial nomataj tonditoj — avidaj pri doktor- kaj profesortitoloj, arogantaj pri kulturo ĉe ili ankoraŭ tro freŝdata kaj kiuj ĝenerale sufokas per rigida disciplino ĉiun privatan iniciatemon. Pri iliaj virinoj, pli saĝe ne paroli. Ili ne scias sin vesti!

La onklo, viro inteligenta kaj senpasia, revenis sur la vojon de pli senchava konversacio:

“En Germanujo ili sendube scias, kion ni pensas pri ili. Certe troviĝas tie homoj konantaj sufiĉe bone nian lingvon. Kaj mi volonte kredas, ke ili havas por ni komplimentojn el la sama barelo. Estus interese aŭdi ilian opinion pri ni. Vi havas bonan ideon, sinjoro Pierre. Iru al Berlino kaj sendu al mi longajn leterojn!”

“Tre volonte”, Pierre Touchard ridetante akceptis kaj daŭrigis: “Sed tio ŝajnas al mi stranga, ke vi bezonas miajn leterojn por informiĝi pri la germanoj, dum vi havas ilin ĉi tie — por tiel diri — sub la mano. Ĉu do via najbarvilaĝo, laŭ tiu direkto, ne estas germana?”

“Germana! Germana!” grumbletis la onklo, “ne parolu tiel laŭte! Se oni aŭdus vin en Chanzy, estus bela protestado! Vere estas, ke laŭŝtate ili estas germanaj, sed ne laŭdevene, kaj en sia lingvo kaj en sia pensmaniero ili estas francaj, tiuj en Chanzy same kiel tiuj en Louvigny, en Vulmont, en Puzieux, en ĉiuj vilaĝoj de la Delme-kantono kaj laŭlonge de la rivereto Seille ĝis kaj ĉirkaŭ la bona urbo Metz. Sed — jen ideo! —, kial ni ne promenus morgaŭ ĝis Chanzy? Ĉu vi foje jam havis la okazon transiri la landlimon?”

“Ankoraŭ ne”, respondis Pierre Touchard, “kaj tio certe tre interesos min”. Volonte li estus informiĝinta pri pluaj detaloj, sed jam de kelka tempo li sentis en la grasparto de l’ brako pinĉetojn pli kaj pli insistajn, per kiuj lia danckunulino — kiu ĝis nun fidele tenis sin je lia flanko — admonis, ke oni perdis jam tro da tempo inter tiuj maljunuloj, dum la akordiono de Bignol estas ankoraŭ funkcikapabla.

Ŝi ne malpravis, tiu dancema fraŭlino. Estis facile antaŭvidi la momenton, kiam la balo devos finiĝi pro elĉerpiĝo de la muzikanto. Ne ĉar tiu fervora Bignol tro laboris, sed pli verŝajne ĉar li tro trinkis. Tamen, oni dece ne povas rifuzi al li glaseton da vino ĉiufoje, kiam li soifas. La katastrofo estis, ke li soifas senhalte!

Kaj la junaj geedzoj?

Ili estis malaperintaj nerimarkite. Ili ja devis pretiĝi por la forvojaĝo. Necesis ŝanĝi la vestojn; fermi la valizojn; prepari sin por longa, eĉ dumnokta veturado. Neniam antaŭe Lisette iris pli malproksimen ol Nancy.

“Kaj nun”, kiel ekmire konstatis tiu peza kuzino Pélagie, “kaj nun en unu streko, senetape, de Autrecourt ĝis Bordeaux, kun dumvojaĝaj vagonŝanĝoj, flug-flug el unu, puŝ-puŝ en alian! Mi ne kuraĝus entrepreni tian ekspedicion! Mi tro timus perdiĝi!” kaj ŝi finis per kaskado de “Dio mia! Dio mia!” laŭ maniero de ektimigita kokino disklukanta sian animstaton.

“Kaj la manĝaĵoj?” riproĉis tiu bona patrino Cécile, kiam Lisette kaj Louis fine reaperis veturpretaj, “ĉu vi forgesas, ke vi vojaĝados dum unu tuta nokto kaj unu tuta tago? Feliĉe, ke mi pensis pri tio”.

Louis ne volis embarasiĝi per pluaj pakaĵoj. “Sed patrino”, li asertis, “ni certe ne mortos pro malsato. Survoje al Bordeaux estas multaj stacioj, ĉe kiuj la vagonaro haltos sufiĉe longe, por ke ni povu aĉeti manĝaĵojn”.

“Povu aŭ ne povu”, konkludis la patrino, “vi faros al mi la plezuron kunporti tiun ĉi korbeton, kiun mi preparis tiucele”.

“Nu jes”, Louis provis ankoraŭ protesti, “se via korbeto estus almenaŭ korbeto! Sed tiu monstro estas korbego. Unu kupeo ne kapablos enteni niajn havaĵojn”. Kaj sen entuziasmo li akceptis ĝin. Certe, kiel provizkorbo ĝi havis supernormalajn dimensiojn. Plektita el senŝela saliko, kun samspeca kovrilo, ĝia origina destino estis transporti ĉampanbotelojn de la firmo Pommery. Ankoraŭ nun, ŝablone surpentritaj, larĝstrekaj literoj tion priatestis — iom tro provoke, laŭ la gusto de Louis. Oni facile imagas la plezuron, kiun havos nova paro kuntrenante tian meblon dum sia edziĝvojaĝo. Estis Bignol, tiu naivmensa krudulo, kiu dikfingre tuŝis la vundan punkton. Dum la tuta societo ariĝis sur la korto por ĉeesti la ekveturon de l’ novaj geedzoj, kaj kiam oni puŝis sur la kaleŝon, post diversaj valizoj kaj vojaĝsakoj, ankaŭ la korbegon, Bignol eksplodigis la ridojn per tiu ĉi rimarko:

“Kio tio? Ĉu jam lulilo? Hej, mia knabo, ili pensis pri ĉio!”

Pro la ĝojaj ekkrioj la ĉevalino Brunette, jam jungita al la veturilo, eknervoziĝis kaj la dika Jules, kiu koĉeris, decidis abrupte: “Atentu! Ni foriras!” kaj la kaleŝo ekruliĝis refoje al la stacidomo de Mussey.

“Nun, dika Jules, zorgu, ke ni ne maltrafu la vagonaron!” admonis Louis Touchard. “Ĝi ekiros post trikvaronhoroj. Ni ne havas tempon por perdi”.

Ĉar li sidis kun sia edzino malantaŭ la koĉersidilo, li povis, mallaŭtigante la voĉon, konfidi al ŝi:

“Ĉu ne stulte, ke post tiom da tedaĵoj, nun, kiam ni estas regulaj geedzoj kun ĉiuj benoj kaj diplomoj, ni ne havas tempon por perdi! Ili bone elkalkulis nian tempouzon. En Mussey ni veturos preter nia propra hejmo kaj eĉ ne povos eniri por nur unu duonhoro!”

“Sed Louis”, riproĉetis Lisette, “kion dirus la najbaroj?”

“La najbaroj?” li moketis, kun ombreto da malbonhumoro ĉirkaŭ la buŝo, “ili tamen devos alkutimiĝi al tiu ideo, ke de nun ni havas la rajton loĝi sub la sama tegmento, ĉu ne?”

“Nu jes, nu jes!” ŝi ridetis, “sed ne jam hodiaŭ. Vi ja scias, ke tio ne estus tre deca. Mi kredas, ke tio min ĝenus, eniri nun en nian domon sub la avidaj rigardoj de la najbaroj kaj scii, kion ili ĉiuj pensas. En Bordeaux ne estos la sama afero, kaj poste, kiam ni revenos ...”

“Kaj unu tutan nokton pasigi en vagonaro”, li ĝemetis, “jen genia eltrovaĵo!”

“Kion fari, mia kara?” kaj Lisette ironiis imitante la tonon de pedantulo: “En bonaj familioj la novaj geedzoj ne pasigas la unuan nokton sub la kontrolo de la najbaroj, kaj” — tion ŝi aldonis pli faciltone — “tial oni ja inventis la miellunan vojaĝon”.

La stacieto de Mussey dum tiu Aŭgustsabata posttagmezo estis preskaŭ sentrafika. Elirpunkto de akcesora linio, unurelpara, ĝi vigliĝis verdire nur dum foiraj tagoj. Sen la vapormaŝinaj elblovoj, kiuj disŝiris la aeron, neniu pensus, ke li troviĝas ĉe stacidomo. Kiam la kaleŝo haltis, restis ankoraŭ sep minutoj ĝis ekveturo de l’ vespera trajno. Je la 20a gesinjoroj Touchard estos en Nancy, de kie — se ĉio disvolviĝos laŭ la plano oftfoje priparolita inter Lisette kaj Louis, sub la superintendanteco de sinjorino Bertringer — alia vagonaro, je la 20a kaj 45 minutoj, kondukos ilin ĝis Lyon. Tie, post unuhora halto, ili reenvagoniĝos por fine atingi Bordeaux la sekvantan vesperon.

Dum Louis okupiĝis pri la biletoj la dika Jules deprenis la pakaĵojn. Kaj kiam Louis revenis, la du valizoj, la vojaĝsakoj kaj tiu trudiĝema korbego viciĝis atende antaŭ la kradpordeto al la fervojperono.

“Dankon, nia dika Jules! Ne perdu vian tempon ĉi tie. Vi povos tuj hejmenveturi. Salutu ĉiujn kaj diru, ke ĝis nun ĉio funkciis glate”, samtempe Louis ŝovis arĝentan duonfrankon en la manon de l’ dika Jules, kiu, ĝenite, gratis sian kaskedon kaj larĝgrimace deziris bonan vojaĝon. Jam sur sia kaleŝo, li klakigis la langon: “Hop, Brunette, oni hejmentrotas”.

Louis, vid-al-vide al Lisette, tenante per ambaŭ manoj ŝiajn ŝultrojn, altiris ŝin al si kaj malfermis la buŝon por elparoli la liberigan “Fine solaj!”, kiam li rimarkis sinjorojn Auchoux kaj Perelli, kiuj rapidpaŝe proksimiĝis.

“Jen ankoraŭ du, kiuj sentas la bezonon komuniki al ni ion tre urĝan!” li grumblis. “Ho he! sed mi havas ideon! La korbego! Jen la solvo!”

Auchoux, salute tuŝante la kepon tuj senŝarĝigis sian koron: “Feliĉe, ke oni havas flarkapablon!” kaj Perelli apogis: “Feliĉe, ke oni scias kombini kaj dedukti!”

Auchoux reprenis: “Jes, feliĉe, ke ni ne arestis tiun Bignol! Mi tuj havis la intuicion hodiaŭ tagmeze, ke tio estus misaĵo. Ĉu ne, Perelli?”

“Kiel pipsuko!” Perelli papagis.

“Bone”, daŭrigis Auchoux, “jes, kiam ni hejmenvenis, kiu atendis nin antaŭ la ĝendarmejo? Sinjoro Sémard, el Voiron; tiu sama, kiu plendis kontraŭ la tiel nomata nekonato. Kaj ĉu vi scias, kion li volis? — Mi reprenas mian plendon, li diris! Jes, mi pripensis, li diris. Se vi arestas Bignol’on, kiu remetos novajn vitrojn al miaj fenestroj? Krom Bignol, li diris, neniu kapablas en Voiron taŭge mastikumi vitrojn. Do lasu lin trankvila. — Jen! Vi vidas, sinjoro Touchard, kiel malfacila estas nia metio. Ni estis bone inspiritaj, kiam ni evitis meti la manon sur tiun Bignol. Se ne, kiaj ni aspektus nun?”

“Gratulojn, sinjoroj ĝendarmoj. Kaj kredu, ke mi neniam mistaksis vian takton dum la plenumo de viaj profesiaj taskoj. Bedaŭrinde estas, ke vi devis forlasi nin tiel frue. Sed por ke vi daŭrigu la festenon, interrompitan pro skrupuloj, kiuj certe honoras vin, ni alportis por vi tiun ĉi korbeton. Ne, ne! tute ne dankinde! Kiam ĝi estos malplena, bonvolu ĝin lasi ĉe mia domo”.

La neevitebla protest- kaj dankosceno estis fintranĉita per laŭta averto, trenvoĉe elgurdita de iu fervoja oficisto: “Gesinjoroj vojaĝantoj al direkto de Nomeny, Frouard, Nancy, envagoniĝu ... oniĝu ...!”

Kaj tiel okazis, ke kiam gesinjoroj Louis Touchard, tuj post sia alveno en Nancy, serĉis kaj facile trovis tranoktejon en Hotelo Thiers, ili povis eniri en sian ĉambron ne trenante inter siaj ortodoksaspektaj pakaĵoj ankaŭ tiun hibridan lulilkorbegon kun dika reklamo por ĉampanfirmo, kiu cetere ne bezonas reklamon. Koncerne la plu-veturadon al Lyon kaj Bordeaux, Louis estis ĵurinta al Lisette, ke ili tutcerte ne maltrafos la matenan vagonaron.

De preskaŭ unu kvaronhoro ambaŭ marŝis sur la ŝoseo, direkte al la landlimo, sed ankoraŭ ili trovis nek komunan paŝoritmon, nek konvenan konversacitemon.

La onklo bezonis, kiel li mem rimarkigis, sufiĉe longan tempon por elrustigi la malnovajn krurojn. Siaflanke Pierre Touchard, malgraŭ nur kelkhoreta dormeto, ja rapide retrovis la korpan viglecon, dank’ al sia junaĝo, sed ankoraŭ liaj pensoj malfruis super la okazintaĵoj de l’ antaŭtago, en kiujn necesis enmeti iom da ordo. Tamen, jam el la konvenciaj ĝentilecformuloj, eĉ se nur ŝpare interŝanĝitaj inter la du marŝantoj, naskiĝis certa reciproka simpatio.

Pierre Touchard, junulo 18-jara, estis kun siaj gepatroj, manke de taŭga loĝebleco ĉe Bertringer, de jam du tagoj kuŝgasto ĉe gesinjoroj Dulong. Sed ĝis hodiaŭ la junulo havis apenaŭ unu okazon por konversacii kun sia loĝiganto. Verdire li troviĝis en la gastiganta domo nur dum la nokto. Liaj gepatroj okupis ĉambron sur la supra etaĝo, same kiel lia pliaĝa frato Louis, dum por li sinjorino Dulong estis aranĝinta kuŝejon en la kabineto de la onklo. Tuj tiu ĉambreto plaĉegis al Pierre. Sobraspekta, simple meblita, ĝi povis esti retiriĝejo de poeto, studoĉambro de saĝulo, meditejo de benediktano. Teretaĝe, kun malalta, kradoprotektita fenestro al ĝardeno malantaŭ la domo, ĝi ne estis tre luma. Pro tiu cirkonstanco la tableto troviĝis tutapud la fenestro. Tia kabineto en kampara domo tuj instigis la scivolemon de Pierre, kaj tiom pli, ke en la vitroŝranko viciĝis eklektika kolekto de libroj, kian en urboj eĉ ĉe kleruloj oni nur malofte vidas. La junulo ne kontraŭstaris la tentantan jukon trafoliumi kelkajn volumojn, kvazaŭ li starus tie, ne antaŭ la libroŝranko de privatulo, sed ĉe la librokestoj de l’ parizaj brokantistoj laŭlonge de la Seine-kajoj. Apud latinaj kaj grekaj aŭtoroj, en porstudentaj eldonoj, li facile identigis la kernon kaj karnon de l’ franca literaturo. Jen estis la verkoj de Descartes, la Pensoj de Pascal, la Paroladoj de Bossuet, la Eseoj de Montaigne; sur alia breto poemoj de Ronsard, Musset, Alfred de Vigny; jen La Mizeruloj de Victor Hugo, La Legendo de l’ Jarcentoj, jen la klasika triopo Corneille, Racine, Molière; ankaŭ multaj volumoj pri vojaĝaventuroj. Estis ankaŭ la kompleta verkaro de Rabelais, unuvolume eldonita en la jaro 1854 ĉe J. Bry, en Parizo, kun la unuaj rabelezaj lignogravuraĵoj de G. Doré, en kiu libro Pierre retrovis, ne sen emocieto, sub la antaŭparolo, la nomon de P. L. Jacob, ankaŭ ĉi tie sekvata de la epiteto “bibliofilo”. Jam unu fojon ĉi tiu neordinara apozicio kaptis lian atenton. Tio estis — li tre bone rememoris — sub la antaŭparolo al franclingva eldono de la Decamerone, kiu ĉi-jare cirkulis en la liceo Condorcet inter liaj kunuloj de la Filozofia Klaso.

Tiel, antaŭ ol enlitiĝi dum ia varma Aŭgustvespero, la freŝe bakita abituriento Pierre Touchard povis sin imagi librosperta erudito, kies plezurojn li frandumas, delikate manipulante eble valorajn ekzemplerojn en la kabineto de mistera saĝulo.

Por pli bone kompreni la respekton kaj amon, kiujn la junulo flegadis koncerne la librojn, estu menciite, ke lastatempe, tiom, kiom la antaŭekzamenaj laboroj lasis al li liberajn momentojn, li legadis fervore kaj entuziasme la verkojn de Anatole France. Strange nur, ke li ne mem konstatis, kiagrade la hejmeco de l’ kabineto en la domo de sinjoro Dulong vibrigis en lia subkonscio elvokon pri tiu “civito de la libroj”, kiu tiom ravegis lin en tiu literaturjuvelo La Krimo de Sylvestre Bonnard. Sed ankaŭ en tio kuŝas la ĉarmo de bonaj aŭtoroj, ke poste ni kredas senplagie malkovri mem, kion ili malkaŝis al ni en siaj verkoj.

Kiam onklo Gustave fine adaptis siajn paŝojn al la ritmo de l’ pli juna kunulo, li sentis sin preta por konversacio. Kaj li komencis: “Estas bona ideo veturi al Berlino. Ĉe ni, en Francujo, oni estas ĝenerale tro hejmema. Nenio pli bona ol vojaĝado por instrui la junulojn. Ĝis hodiaŭ mi dankas Dion, ke dum miaj fruaj jaroj li donis al mi la okazon iri ĝis Konstantinopolo”.

“Konstantinopolo?” miris Pierre, “ĝi kuŝas pli malproksime ol Berlino, kaj vi kredeble ne iris tien por lerni la turkan lingvon?”

“Ne — sed por instrui la francan! Oh, mia historio estas simpla. Ĝis mia 20a jaro mi estis seminariisto en Nancy. Jes, mi deziris fariĝi pastro. Bedaŭrinde, aŭ feliĉe ... ni ne forgesu, ke poste mi edziĝis al mia bona Henriette ... do ni diru, feliĉe ... mia sanstato ne estis kontentiga. Kun la kuracistoj ankaŭ miaj lernejaj estroj konsilis al mi ne daŭrigi la studadon. Oni rekomendis al mi vojaĝi al pli afabla sudo. Jes, sed per kiuj rimedoj? Kaj jen, unu tagon, tiu bona patro Thys, la direktoro de l’ seminario, vokis min. Li estis ricevinta peton de riĉa turka komercisto. Ĉi tiu deziris gastigi en sia domo junan francon por praktiki la francan lingvon kun lia filo. Patro Thys insistis, por ke mi akceptu. Kaj tiel mi havis la bonŝancon vidi la Bosforon, konatiĝi kun strangaj kutimoj kaj amikiĝi kun bonaj homoj. Post du jaroj mi revenis el Konstantinopolo, kun iom da mono en la poŝo, kun fortika sano, kun multaj agrablaj rememoraĵoj; inter ili estas unu malofta ekzemplero de la verkoj de Rabelais. Ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ kun la aliaj libroj en la kabineto, en kiu vi loĝas”.

“Ĝi estas tre bela ekzemplero”, respondis Pierre, preta al konfeso kaj pardonpeto pro sia scivolemo, sed la onklo grumble riproĉetis al si:

“Mi babilas, babiladas kaj forgesis atentigi vin, ke jam ni renkontis la landlimon. Jen, de kelka tempo ĝi sekvas nin, ĉi tie, dekstre de la ŝoseo. Vidu, la vojo estas ankoraŭ franca, same la fosaĵo, sed la kampoj transe apartenas al la komunumo de Bessancourt kaj estas germanaj. Oni devas do prezenti al si linion, kiu disigas la fosaĵon de la apuda kamparo ...”

“Tre interese”, konstatis Pierre, “mi ne sciis ... kaj tamen, se oni pripensas, ja ne povas esti alie inter landoj, kiujn disigas nek rivero, nek kruta montovando. Mi komprenas, ke ne estas eble, per iu kalko desegni linion kiel sur sportoterenoj”. Dum li tiel parolis, li flankeniĝis kaj jen staris unu momenton kun kruroj larĝe disetenditaj, unu piedon ĉiuflanke de l’ ĉevoja fosaĵo, kvazaŭ rajde super la landlimo.

“Mi agas kiel idioto”, li ridetis, “sed jukis min la deziro havi samtempe unu piedon en Francujo kaj la alian sur germana grundo. Verdire, mi sentas neniun specialan sensacion. Kaj pro tia linio la homoj batalas ...”

Ili renkontis du francajn doganistojn, kiuj deĵoris promene tra l’ dimanĉa mateno. Nur por ion diri, unu el ili salutanstataŭe demandis: “Ĉu al Prusujo?”

“Ĝis Chanzy”, respondis la onklo plumarŝante, kaj al Pierre li proponis: “Ni mallongigos la iradon, se ni uzos la paŝejon tra l’ arbaro”. Ili penetris en la densejon, unu post la alia, sekvante eltretitan paŝrubandeton tra avelujoj, tra diversaj ber-arbustoj, preter kverkoj, betuloj, fagoj kaj ĉefe karpenoj, kies ligno pli ol alia estas ŝatata en ĉiuj pastrodomaj kamenoj, pro kio oni nomas ĝin pastroligno.

“Rigardu tiun dikan kverkon”, la onklo atentigis sian junan kunulon, “ĝi estas pli ol centjara. Ĝi staras ĝuste sur kuniĝpunkto de ambaŭ landoj kaj oni ne scias, ĉu ĝi estas pli franca ol germana. Oni nomas ĝin la Kverko de l’ Virgulino”.

Alveninte sub ĝia branĉaro Pierre vidis starantan en niĉo, tranĉita profunde en la trunko, lignan statueton de la Dipatrino, krudtrajtan skulptaĵon, nelerte sed bonintence makulitan per buntaj koloroj.

“Ĝi estas movebla”, klarigis la onklo, “kaj por ke ĝi ne defalu dum uragana vetero, kiam blovegas ĉiuj ventegoj, oni fiksis feran tigon en la sokleton kaj elkavigis konforme la statueton, tiel, ke ĝi staras firme dank’ al la enŝovita tigo, ĉirkaŭ kiu, same kiel ĉirkaŭ akso, ĝi povas turniĝi. Bone. Sed ĝis hodiaŭ rondiras la legendo, ke tiu statueto venigas feliĉon super la vilaĝon, al kiu ĝi rigardas. Estas do memkompreneble, ke ĉiu preterpasanto, jen ĉasisto, jen hakisto, kiu ajn, eĉ nekredanto, neniam forgesas turni la figuron al sia hejmo. Ni konformiĝu al la pia kutimo!”

Tion dirinte la onklo orientis la statueton al Autrecourt.

Elirante el la arbaro ili troviĝis sur kampa ĉarvojo kaj vidis, preskaŭ tuŝproksime antaŭ si, la ruĝtegolajn tegmentojn de Chanzy. Baldaŭ ili atingis la vilaĝon. Dum ili preterpasis la preĝejon, oni eliradis el la diservo kaj la onklo diris al Pierre:

“Ĝis nun vi certe ne povis konstati diferencon inter la ĉi- kaj la trans-flanko de la limo, ĉu ne? Sed jen estas la unua: Vidu, tiuj homoj, kiuj ĉeestis la meson, estas multenombraj kaj inter ili almenaŭ tiom da viroj kiom da virinoj. Mi vetus, ke la tuta vilaĝo senescepte iras ĉiudimanĉe al la preĝejo, dum ĉe ni ...! Sed jen eliras sinjoro Mazotte, kiu plenumis sian kristanan devon!”

Kun la lastaj vortoj, intence plilaŭtigitaj, sinjoro Dulong iris renkonte al larĝstatura, ridetanta kamparano, kiu ankaŭ siaflanke proksimiĝis kun manoj vaste etenditaj por bonveniga gesto: “Sinjoro Dulong! Kia surprizo! Ĉu oni faras viziton al la eksa Francujo?”

“He jes, he jes. Mi volis montri la landlimon al mia juna amiko”. Kaj dum sinjoro Mazotte kaj Pierre interŝanĝis saluton, la onklo klarigis: “Li estas la frato de la veterinaro, kiu edziĝis hieraŭ al mia pranevino, la filino de Bertringer”.

“Jes, vere, vi ja havis grandiozan feston en Autrecourt. Venu en la domon. Mia edzino estas certe tre scivola pri tio kaj ni trinketos je la sano de l’ novaj geedzoj!”

Ili ekmarŝis, sed jam post kelkaj paŝoj onklo Gustave haltis kiel iu, kiu havas gravan komunikon por fari.

“He, he!” li komencis, “mi ne eraras. Io estas ŝanĝita en Chanzy. Kien, paperlipopet’, vi malaperigis viajn sterkojn?”

“Jes, parolu pri tio!” malbonhumoris Mazotte. “Estas ilia lasta eltrovaĵo. Malpermesite amasigi la sterkon antaŭ la stalopordoj! Verboten!* tute simple. Neniu sterko videbla en la tuta vilaĝo, kvazaŭ ni loĝus en urbo! Por mi ne estis tro ĝene; mi havas lokon malantaŭ la bovinejo. Sed Davoine devas transporti ĉion per ĉaro ĝis ekster la vilaĝo. Imagu la tempoperdon kaj la laboron. Komence kelkaj ne volis obei. Ĉe ĉiu inspektado de niaj ĝendarmoj ili rikoltis monpunon. Nun ili adaptiĝis”.

* “Malpermesite” en germana lingvo.

“Hm ... eble malfacile por kelkaj”, konkludis la onklo, “sed oni devas diri, ke la vilaĝo havas pli koketan aspekton. Niaj kampuloj ne konsentus!”

“Kaj ili estas pravaj!” Mazotte nun fervoris. “Bona sterko antaŭ niaj domoj neniam ĝenis iun. Ni ja estas terkulturistoj. Sed ĉe la germanoj ĉio devas esti ŝnurorekte vicigita. Ili bezonas komandi. Iun tagon ankaŭ niaj bovinoj devos lerni, kiel oni marŝas paradpaŝe!” Post tiu eksplodo de malbonhumoro ili ĉiuj ridis amuzite.

Ili eniris ĉe sinjoro Mazotte tra longa koridoro ĝis sur korteto malantaŭ la domo. Tiu korteto, ruĝbrike pavimita, ŝirmata kontraŭ la pluvoj per simpla gudrita tabultegmento, havis la aspekton de ĉambro aŭ de laŭbo, kaj fakte, tie, de la unuaj printempotagoj ĝis meze de l’ aŭtuno disvolviĝis la hejma vivo. Tie kuniĝis gemastroj kaj servistoj por ĉiuj manĝoj; tie kunsidis membroj de l’ familio dum la laborpaŭzoj. Kiam venis la malbela sezono, oni rifuĝis en la apudan bakejon, sur la maldekstra flanko de l’ korto. Jam de pluraj jaroj oni ne plu bakis panon en la domo de sinjoro Mazotte, ĉar estis pli facile kaj tempoŝpare aĉeti ĝin de la nove instalita bakisto en najbara vilaĝo. Li venis preskaŭ ĉiutage. Sed la ĉambro ĉe Mazotte plue nomiĝis la bakejo.

Malantaŭ la korto etendiĝis la legomĝardeno; inter ambaŭ, nealta muro, sur kiu kreskis el sennombraj potoj kaj potetoj plantaĵoj grasaj kaj invademaj. La vidon al la ĝardeno, super la muro, baris ekrano farita el lupoloj grimpantaj laŭlonge de multaj stangoj ĝis sur la gudrotegmenton. Dekstre, la korto estis tute fermita per pli alta muro, senfenestra, kun nur unu pordeto, kondukanta al tiu ejo, verdire ne malpli utila ol necesa, kvankam ĉe la kreo de ĝia nomo en nia lingvo la lasta kvalifiko klinigis la pesilon al sia flanko. Cetere, ĉe Mazotte la diskuto en la familio ne temis pri tio, sed nur pri “ĉu praktika?” — La instalaĵo estis relative nova kaj enhavis eblecon por sidi, kio, laŭ la opinio de sinjoro Mazotte, tamen markis netan progreson super la primitivaj metodoj, ankoraŭ praktikataj en najbaraj ĝardenoj. Tra luketo, tranĉita koroforme el la supra parto de la pordeto, enfluis ĝuste dozita porcio da lumo, ĝuste dozita en tiu senco, ke — almenaŭ dumtage — ĝi igis nenecesa la uzon de kandelo, dum aliparte ĝi ne estis sufiĉa por instigi la sidanton al gazetlegado, kiel tio, en ejoj pli oportune lumigataj, okazas ankoraŭ tro ofte, preskaŭ ĉiam je kosto de la laborhoroj, konsekvence ankaŭ de la nacia ekonomio. Kaj tamen, la tuta instalaĵo ĉe sinjoro Mazotte, laŭ aserto de la edzino, estis nepraktika. Ĝi troviĝis tro proksime apud la korto. Tio estis ĝena dum la ĉeesto sur la korto de aliaj personoj. Eĉ se apartigite per konvene riglebla pordo, oni tamen ne havis la komfortigan senton de senkondiĉa izoliteco.

Sinjorino Mazotte, ŝiaj filinoj, kaj ankaŭ la servistinoj neniam konsentis iri al tiu ejo dum la viroj ankoraŭ troviĝis apude. Tiam ili preferis viziti la eksan budeton, ankoraŭ uzeblan, en la fundo de l’ ĝardeno. Kompreneble, ke nek sinjoro Mazotte, nek la viraj servistoj iam konis similajn skrupulojn.

“Sidiĝu!” proponis Mazotte al siaj gastoj, montrante kelkajn seĝojn, pajle remburitajn, kiuj kun du longaj, blanklignaj benkoj, ambaŭflanke de same longa tablo, estis la solaj mebloj en la kortoĉambro. Kaj turnante sin al la bakejo li vokis:

Sidonie! Jen alvenis sinjoro Dulong, el Autrecourt, kun juna amiko. Alportu foje botelon kun iom da io ...”

Sed el la bakejo ne venis respondo. Ĉu do sinjorino Mazotte ne estas en la bakejo? Tio ŝajnis tiom pli stranga, ke ŝi forlasis la preĝejon longe antaŭ la aliaj. Mazotte iris por vidi. Sur la tablo li trovis ŝian meslibron, pruvon, ke ŝi revenis hejme. Do?

Intertempe alkuris ankaŭ la du filinoj, belaj, fortikaj kamparaninoj, videble sanaj kaj sataj. Ili miris pri la neĉeesto de la patrino. De ĉiam ili ja havis la kutimon, ĉiudimanĉe, revenante el la preĝejo, trovi la patrinon jam sen la dimanĉaj vestoj, jam kun antaŭtuko kaj granda ŝaŭmkulero, starantan apud la forno, sur kiu zume boletis la ĉiusemajna supbovaĵo. Tuj unu el la filinoj kuris, tra flankpordo en la koridoro, al la supra ĉambro, kie la patrino ĉiufoje demetis la dimanĉaĵojn, sed samrapide ŝi revenis por anonci anhelspire: “Ŝi ne estis supre!”

“Kion signifas tio?” la dika Mazotte incitiĝis, ĉar la afero aspektis nun neordinara kaj li vokis al ĉiuj direktoj: “Sidonie! Sidonie! Respondu almenaŭ, diablo!” — Kaj ne venis respondo.

Tiam unu filino komprenis. Ŝi provis per palpebrumaj signoj atentigi la patron pri la nevola kaŝejo de l’ patrino. Daŭris longe ĝis Mazotte fine rimarkis kaj ĝuste interpretis la mutan alarmsignalon de l’ filino. Kiam ankaŭ li komprenis, li preskaŭ volis ekkrii, cele al sia edzino, ke ne estas permesite montriĝi tiel stulta kaj prudsenta! Sed nun pli urĝis doni al la embarasita edzino eblecon eliri el sia kaptilo ol esprimi sian propran aĉhumoron. Tial li proponis:

“Nu, ŝi ne povas foresti longe. Ĉu intertempe ni faru rondireton tra la ĝardeno?”

Pierre Touchard tuj leviĝis por sekvi, sed la onklo petis pardonon.

“Se vi permesas, mi preferas sidadi ĉi tie. La marŝado iom lacigis min. Sed ne ĝenu vin pro mi. Iru, sinjoro Pierre; la filinoj de sinjoro Mazotte estas famaj pro siaj florbedoj!” Sed tio ne alportis solvon kaj Mazotte vane cerbumadis pri nova ruzaĵo.

Kia feliĉo, ke ĝuste tiam aŭdiĝis en la vilaĝo la sonoj de fanfaro. Post momenta ekmiro la onklo parolis:

“Sed! ... Neniu dubo! Ili ludas Sambre-et-Meuse!* Kio estas tio? Ĉu la franca armeo enmarŝas en Chanzy?” Jam li staris kaj volis iri por vidi.

* Tipa marŝmuziko de franca regimento.

Kontenta pri la bonvena interveno de l’ muzikantoj Mazotte ridetis: “Ne! — Ankoraŭ ne estas niaj liberigantoj!” Kaj dum li sekvis siajn gastojn tra la koridoro, al la strato, li vokis returne al la korto, kvazaŭ cedante al subita inspiro:

Sidonie! Jen viaj liberigantoj!” pro kiu spritaĵo li devis nevole laŭte ridi.

La spektaklo sur la strato ŝajnis nekredebla al la du vizitantoj. Jen preterpasis, laŭ vigla ritmo de militista marŝmuziko, tri- aŭ kvardek-membra kolono, bonorde vicigita, ĉiuj uniforme vestitaj laŭ maniero de l’ francaj Alpĉasistoj, kun larĝa, nigre-blua platĉapo. Antaŭe la flagoportisto, maljunuleto ankoraŭ vigla, simila, pro sia barbeto, al la III-a Napoleono. Dekstre de li, ridetanta pastro, videble kontenta marŝi laŭtakte kiel soldato; maldekstre gravmiena junulo, certe la kapitano de l’ taĉmento, kiel montris tri arĝentaj galonoj ĉirkaŭ la manikoj, gradinsignoj ankaŭ laŭ la franca maniero.

Bonorde ili defilis, mallongpaŝe, kiel la veraj ĉastrupoj de l’ franca armeo, kuraĝigitaj de la aplaŭdanta vilaĝanaro.

“Sed finfine!” la onklo bezonis esprimi sian nekredemon, “sed finfine, ĉu ni estas en Germanujo aŭ en Francujo? Kaj oni permesas tion al vi?”

“Jes”, Mazotte konstatis fiere, “oni povas opinii sin en la malnova Francujo, ĉu ne? La ĝendarmoj nenion diras. Pastro Klein — estas nia nova paroĥestro — faris ĉion tre regule. Li organizis la Jeanne d’Arc — tiel ili nomas la fanfaron — kun la permeso de la germana prefektejo en Metz. Malpermesite estas nur, kanti la Marseillaise kaj krii Vive la France! Sed la ĝendarmoj ne povas ĉiam esti ĉie, ĉu ne? — Jes, ankoraŭ antaŭ unu jaro neniu en nia vilaĝo scipovis ludi klarionon, nek eĉ tamburon. Sed dum la tuta vintro ili ekzercadis, kaj vespere kaj dimanĉe. Baldaŭ albiciklis ankaŭ junuloj el la najbaraj vilaĝoj. Hodiaŭ ili nombras kvindekon da membroj. Sed ni reiru al nia korto. Mi supozas, ke intertempe mia edzino retroviĝis”.

Jes, sinjorino Mazotte retroviĝis kaj iel ŝi jam sukcesis kovri la tablon per pura tuko, surmeti botelon, tri glasojn, tutan panon kaj sur plado ŝinkopecojn kaj kolbastranĉaĵojn. Bedaŭrinde, post tiom da ĝentila atento al la gastoj, ŝia scivolemo, same kiel tiu de la filinoj, koncerne la geedziĝon en Autrecourt, ne estis rekompencitaj, ĉar nek sinjoro Dulong, nek Pierre Touchard kapablis priskribi la tualetojn. Ili apenaŭ sukcesis, post kunlaboraj memorstreĉoj, nombri la ĉefajn pladojn de l’ festena menuo kaj tuj remutiĝis, kiam sinjorino Mazotte avidis pri la preparmaniero de la Mokka-kuko.

“Nu, Sidonie”, intervenis la edzo, “ne tiel turmentu tiujn sinjorojn. Ili manĝis la kukon kaj ne zorgis pri la recepto, jen ĉio!”

Post tiu ĉi rebato la virina scivolemo ŝrumpis kiel timigita heliko en sian konkon. Sinjorino Mazotte kaj ŝiaj filinoj reiris al siaj mastrumaj okupoj.

“Ĉu vi komprenas nun, mia juna amiko”, — la onklo turnis sin al Pierre — “ke ĉi tie ne estas la vera Germanujo? Ne nur, ke ĉiuj loĝantoj ĉi tie parolas france kiel ni; ili havas ankaŭ franclingvajn gazetojn eldonatajn en la lando mem. Vidu tiun ekzempleron de ‘Le Lorrain’. Redakcio kaj administracio, 14 rue des Clercs, Metz. Rue des Clercs, jen tute franca nomo!”

“Estas vere”, konfirmis Mazotte, “ke oni konservis la francajn stratnomojn, sed oficiale ili uzas la germanan tradukon. Ĉe ĉiu stratkomenco la nomŝildo estas dulingva”.

“Fakte”, konstatis Pierre, “mi demandas min, kiu diferenco estas inter Chanzy kaj Autrecourt”.

“Kiu diferenco?” indignis Mazotte, “kiu diferenco? En Autrecourt komandas la francoj, ĉi tie la germanoj, fremduloj, kiuj venis el la prusaj stepoj! En Autrecourt, kiam vi soldatiĝas, vi portas la francan uniformon, ĉe ni, vi devas porti la livreon de l’ Kaiser”.

“Ĉu la soldatservo estas pena?” demandis Pierre.

“Kazerno estas kazerno, ĉu ne? Sed trans la landlimo, la kaporaloj, kiuj alfaŭkas vin, estas almenaŭ samlandanoj. Kie ajn troviĝas via garnizono, vi estas en hejmlando, dum mi, mi pasigis du jarojn en Jena, meze de Prusujo! Feliĉe, ke kun mi troviĝis deko da aliaj Lorenanoj. Kaj estis agrable diri al si, ke apud tiu urbo Napoleono venkis la prusojn! Sed Gaston, mia filo, estis pli saĝa; li ne atendis, ke oni sendu lin en la fundon de Pomerujo. Li prezentiĝis propravole, antaŭ la alvoko, kiel volontulo. Tio rajtigas elekti mem sian garnizonurbon kaj regimenton. Li enskribiĝis ĉe la 4a bavara, en Metz, kompreneble. Tiel li povas iomete hejmenveni preskaŭ ĉiumonate. Lia ĉefserĝento estas amiko de unu el niaj ĝendarmoj. Tio faciligas multon. Kun iom da ŝmiraĵo, evidente”.

“Kun ... ŝmiraĵo?” ekmiris Pierre.

“Jes, tio signifas, ke la filo, kiam li reiras al la regimento, kunportas kelkajn kolbasojn por la ĉefserĝento; aliajn fojojn la ĝendarmoj venas regaliĝi ĉe ni. Ĉie la sama salato!” kaj Mazotte brue ekridis.

La onklo asertis: “Ĉio tio tamen donas al vi certajn avantaĝojn, mi eĉ dirus certan superecon super ni. Per tiu miksiĝo kun la germanoj vi konatiĝas kun alia kulturo. Oni povas diri, ke post dujara kazernservo ...”

“... Eĉ trijara, ĉe la kavalerio kaj artilerio”, interrompis Mazotte kaj aldonis ruzete, “tial niaj filoj preskaŭ ĉiuj prezentiĝas kiel volontuloj ĉe l’ infanterio!”

“Do, post du- aŭ trijara soldatvivo vi certe konas sufiĉe bone la germanan lingvon!”

“Jes, tio estas vera”, konsentis Mazotte. “Oni ja povas aserti, ke eĉ la plej ŝtopita dikhaŭtulo lernas ion helpe de la kazerna metodo. Ĉu ankoraŭ unu glaseton?”

“Ne! ne!” protestis sinjoro Dulong, “ni jam tro longe trouzis vian gastamon”, kaj li stariĝis, tiele donante la signalon de l’ ekiro. Post adiaŭo kaj danko al sinjorino Mazotte kaj ŝiaj mastrumemaj filinoj, la onklo kaj Pierre eliris. Ankoraŭ ili interŝanĝis surstrate, antaŭ la dompordo, ĝentilaĵojn kun sia gastiganto, kiam ĉi tiu subite sulkigis la frunton, kuntiris la brovojn kaj ekgrumblis:

“Pesto! Ili revenas!”

Sekvante la direkton de lia rigardo ankaŭ la du gastoj nun rimarkis polvonubeton post du rajdantoj, kiuj galope malsuprenvenis la montetvojon el Vaucourt.

“Pesto! Ili revenas!” ripetis Mazotte kaj li klarigis: “Estas niaj ĝendarmoj. Kun la preteksto, ke ili havas novaĵojn pri nia filo Gaston, ili soifas ...” kaj li vokis en la koridoron:

Sidonie! Ne formetu la botelon! Alvenas novaĵoj pri Gaston!”

Jam kelkajn momentojn poste du ĉevaloj haltis antaŭ la grupeto. Du ĝendarmoj soldate levis rigidan manon al la kaskorando kaj post saluta, takte skandita “Morgen, die Herren!” unu aldonis tre kontente: “La filo estas bonfarta! Mi vidis hieraŭ mian kamaradon, la ĉefserĝenton. Mi sukcesis aranĝi, ke la filo ricevos tri tagojn da forpermeso dum la proksima semajno!”

Post tiel ĝojiga informo Mazotte kompreneble ne povis ne inviti tiujn bonajn ĝendarmojn al glaso da blanka! Dum ili deglitis de l’ seloj kaj alligis la ĉevalojn al la ferringoj apud la stalpordo, Mazotte rikanis:

“Kion mi antaŭvidis?!”

“Ne plendu!” konsilis la onklo. “Ankaŭ transflanke estas ĝendarmoj. La uniformoj varias, la soifo restas la sama! Alian fojon, kiam ni havos pli da tempo, mi rakontos al vi, kio okazis al niaj ĝendarmoj hieraŭ, ĉe Bertringer. Dankon kaj ĝis baldaŭ!”

Preskaŭ nur malgraŭvole Pierre sekvis sian gvidanton. Li estis facile kompreninta la kelkajn germanajn vortojn de l’ ĝendarmoj kaj volonte li aŭdus pli. Ankaŭ multe interesis lin tiuj uniformoj, spinace verdaj, kun la brilantaj kuprobutonoj kaj ĉefe la kaskoj, tiuj famaj germanaj kaskoj kun pikpinto ankaŭ brilega. Sed li devis iri kun la onklo.

Ili marŝis laŭ la sama vojo kiel dum la aliro, kaj baldaŭ ili retroviĝis ĉe la Kverko de la Virgulino.

“Vidu!” sinjoro Dulong rimarkigis, “jam iu pasis ĉi tie post ni kaj jam turnis la madonbildon al Chanzy! Jes, sed nun estas mia vico!” li aldonis kun ŝajnigita malkontento dum, kun afabla obstino, li plialtigis sin sur la piedpintoj kaj zorgis por tio, ke la Dipatrino rerigardu al Autrecourt, alportante al ĝi feliĉon kaj prosperon, laŭ pia aserto de la legendo. Kaj ili pluiris.

“Estus eble pli saĝe retrovi la ŝoseon tuj. Ni ne plu havas multe da tempo. La vojo estos iom pli longa, sed ni marŝos pli rapide ol tra ĉi tiuj dornaĵoj”.

Antaŭ ol forlasi la arbarvojeton por enŝovi sin flanken, direkte al jam videbla maldensejo, tra kiu pasis la ŝoseo, ambaŭ ankoraŭ haltetis kaj sendis lastan rigardon al la Kverko de l’ Virgulino. Kaj kion ili vidis? Jam troviĝis apud la arbo du knaboj, rekoneble paŝtistetoj el la ĉirkaŭaĵo, verŝajne ĝis tiam embuskintaj inter avelujaj branĉoj. Etaj hometoj, el kiuj neniu estis sufiĉe granda por atingi la statueton. Sed videble ne unuafoje ili staris antaŭ la problemo, ĉar tuj la pli fortika lokiĝis dorsapoge kontraŭ la trunko kaj per interplektitaj manoj prezentis kvazaŭ piedingon al la pli juna. Ĉi tiu, stariĝinte sur la proponita manŝtupeto, kun lerteco de sciuro kaj kun ties gracio, facile povis tuŝi la statueton, kiun, sen tempoperdo, li turnis re-rigarde al Chanzy.

“Nu do! nu do!” ekgrumbletis la onklo, sed tuj konkludis filozofe: “Plua obstinado estus vana. Tiuj aĉuletoj ja ne lasus la lastan vorton al ni!” Kaj ili marŝis al la ŝoseo, kiun ili tuj trovis. Baldaŭ poste ili preterpasis kabaneton, tute provizoraspektan, faritan el faskoj kaj tabuloj. Ĝi estis ŝirmejo kaj ripozejo por la germanaj doganistoj. Du el ili sidis, kun kruroj larĝe etenditaj, sur benketo antaŭ la kabano kaj fumsuĉadis el longtubaj pipoj, kies porcelanaj brulujoj en buntaj koloroj reprezentis soldatajn scenojn. Al ilia senceremonia “Morgen!” Pierre, videble kontenta pri siaj lingvaj konoj, respondis per “Guten Tag!” certe tre korekta, kvankam ankoraŭ neaplomba, dum la onklo senkomplike afablis: “Bonjour, messieurs!”

“Iliaj uniformoj estas similaj al tiuj de la ĝendarmoj, preskaŭ same verdkoloraj”, rimarkigis Pierre dum ambaŭ plue daŭrigis sian vojon.

“Sen ia dubo la germanoj montras preferon por la verda koloro en siaj vestaĵoj”, konsentis la onklo.

“Nu”, opiniis Pierre, “koncerne la uniformojn tio ne estas ĝena. Ju pli bunte, des pli ĝoje! Sed al la civiluloj oni povas riproĉi evidentan gust-eraron. Ofte ili surhavas tiajn verdajn ĉapelojn, ke enestas krianta mistono en la tuto. Mi miras, ke ili tion ne rimarkas mem. Ĉiuokaze, neniam iu franco konsentus surmeti tian ĉapelon!”

“Vi estas prava! En Nancy, kien ofte ekskursas germanaj oficiroj el la apudlimaj garnizonoj, kvankam — kompreneble — civilvestite, oni tamen tuj rekonas ilin, ĉefe pro la verda ĉapelo. Mi pensas, ke tiuj du Alzacaj karikaturistoj, Hansi kaj Zislin, apenaŭ troigas: Tondita kapo, okulvitroj aŭ, pligrave, monoklo, dika bierventro kaj neeviteble la verda ĉapelo, jen la pruso! Eble ne ĉiuj vestas sin laŭ la sama modelo. Vi ja havos la okazon vidi de pli proksime en Berlino. Ĉu vi jam estas preta ekveturi?”

“Ĉio preta!” asertis Pierre. “Jam mi rezervigis unu ĉambron ĉe iu familio, ĉe la Bülow-strato kaj mi eklaboros la 29an de Septembro”.

“Jen, jen. Vi do iras por labori tie”.

“Labori eble estas granda vorto. Mi devos instrui la ĝustan akcenton dum franclingva konversacio, en privata lernejo, ĉiutage du aŭ tri horojn. Tio havigos al mi iom da poŝmono kaj dum la aliaj horoj mi provos profiti kiel eble plej multe de la germana medio, en kiu mi troviĝos”.

“Kaj kiamaniere vi trovis tiun okupon?”

“Simple. Kaj proksimume sammaniere, kiel siatempe ankaŭ vi trovis okazon por iri al Turkujo. Mia licea profesoro pri germana lingvo atentigis min pri certa anonco en ‘Le Figaro’. Iu privata komerclernejo en Berlino deziris la kunlaboron de juna franco por vigligi francan konversacion. Mi proponis miajn servojn kaj mi estis akceptita. Laŭ la konsilo de sinjoro Vogel — la direktoro de la lernejo — mi aperigis miavice anonceton en la ‘Berliner Lokalanzeiger’ por trovi ĉambron. Du semajnojn poste ĉio estis en ordo. Oni atendas min en la familio de gesinjoroj Geist ...”

Kaj tiel babilante la du matenaj migrantoj alvenis en Autrecourt, ĝustatempe por ĉeesti la diservon.

La postvivantoj de l’ antaŭtaga geedziĝofesto rekuniĝis nur post la meso, kiam, elirante el la preĝejo, ili grupiĝis sur la placeto. Ĝis tiam ili estis pli aŭ malpli disigitaj laŭ hazardo de l’ tranoktejoj, jen iuj ĉe Bertringer, jen aliaj en la vilaĝo. Ili estis malmultaj. Krom la parencoj de Louis Touchard kaj tiuj, kiuj estis mem loĝantoj de Autrecourt, postrestis nur kelkaj gejunuloj, kiujn sinjorino Bertringer pli insiste retenis “por helpi finmanĝi la restaĵojn de l’ festo!” Sed je la ĝenerala surprizo troviĝis tie ankaŭ sinjoro Denique, jes, la hardita fraŭlo. Tio ŝajnis tiom pli nekredebla, ke malgraŭ ĉiaj retenaj klopodoj de l’ antaŭtago, sinjoro Denique estis adiaŭinta ĉe ĉiuj, tuj post la vespermanĝo, kaj grimpinta kun energia decido sur sian kabrioleton por hejmenveturi. Ĉar li estis pasonta tra la vilaĝo, li proponis rekonduki sinjorinon Perrin, kiu danke akceptis. Kaj jen, hodiaŭ, sinjoro Denique estas ankoraŭ en Autrecourt!

Ĉiuj facile konjektis la kialon kaj ĝuste pro tio neniu faris demandon. Sed ĉar Denique, post multa cerbumado, havis nun pretan respondon, piketis lin, ke neniu miras pri lia ĉeestado. Iel li sentis, ke li ŝuldas klarigon. Fine li deklaris mem, unue al Bertringer, poste ĉiufoje, kiam prezentiĝis oportuneco: “Mi ne scias, kio okazis al mi hieraŭ. Apenaŭ mi estis ekveturinta, kiam mi sentis min svenonta. Feliĉe, ke la domo de sinjorino Perrin ne estis malproksima. Ŝi bonvolis prepari por mi tizanon kaj, ĉar ŝi disponis ankoraŭ pri unu libera ĉambro, mi povis pasigi la nokton tie. Certe mi ne estus povinta veturi pli malproksimen”.

“Kaj hodiaŭ? Mi esperas, ke ...” sed Bertringer estis neniel malkvieta pri la sanstato de l’ fortika Denique.

“Hodiaŭ? Vigla kiel kuniklo! Mi estas eĉ preta rekomenci!”

“Jen bona parolo! Do, sen tempoperdo!” kaj sin turnante al la grupo de l’ festanoj, intertempe kompletiĝinta, Bertringer invitis: “Aperitivon en la gastejo de l’ vilaĝo, ĉe Jaquemaire!”

Iom post iom Bertringer komprenis, kial sinjorino Perrin aĉetis novan dentaron por la geedziĝofesto.

PARIZO

Al la novaj abiturientoj el la Liceo Condorcet, en Parizo, neniam prosperis plenumi tiun promeson, faritan dum la ardaj tagoj de l’ preparperiodo, kaj kiomfoje renovigitan: “Tuj post la ekzamenoj ni rekuniĝos por pasigi kune unu el tiuj noktoj, pri kiuj oni parolos dum multaj jaroj!” — Kiomfoje, dum ili penadis super kaprompaj taskoj kaj nervostreĉaj ekzercadoj, kiomfoje ĉiu el ili ĵuris al si: “Ha! Se mi pasos, kia diboĉado post la batalo! Oni aranĝos tian agapon ĉe Marguery, ke tremados la malnovaj ŝtonoj de l’ Pordego Saint-Denis!”

Kial ĝuste ĉe Marguery? Tiuepoke ĝi estis unu el la plej konataj restoracioj. Ĝi troviĝis sur la meza parto de la grandaj bulvardoj, centre de la urbo, kaj ĝi disponis pri tuta serio de salonoj, salonetoj kaj kabinetoj. Ĝia kuirado estis fama. Bonburĝaj familioj kuniĝis ĉe Marguery okaze de geedziĝoj, unuaj komunioj, baptofestoj. Aferistoj rendevuis ĉe Marguery por priparoli siajn negocojn; geamantoj protektis sian kulpan amon en aparta kamereto ĉe Marguery. Bankedo ĉe Marguery, festeno ĉe Marguery, diboĉeto ĉe Marguery fariĝis kliŝesprimoj en ĉiuj konversacioj. Ne mirige do, se la ideo pri festeno, naskiĝinta en la kapoj de la liceanoj, dekomence kristaliĝis ĉirkaŭ la konata nomo.

Kia bombado ĝi estos! Kelkaj ne hezitis aserti, ke tiam, post noktomezo, kun iom da vento en la veloj, oni pilgrimos kompaktkolone tra Montmartre, kaj — antaŭen, kunulo! — al ni la virinetoj, kiuj fumas kaj nestas en silko! La plej fervoraj promesis restadi kune ĝis tuta elĉerpiĝo, eĉ se la festo daŭros ok tagnoktojn! Jes!

Kaj jen kio okazis. Tuj post la lasta parto de la ekzamenoj, jam antaŭ publikigo kaj afiŝado de la rezultatoj, kelkaj estis forlasintaj Parizon por akompani siajn familiojn al kamparo aŭ marbordo. Tiuj, kiuj restis en la urbo, atendadis vane kunvokon de la kunuloj kaj baldaŭ devis konstati, ke ili perdis la kontakton inter si. Vane la pli obstinaj iris plurfoje ĝis la pordego de la liceo, de nun fermita. Ŝajnas, ke la aliaj ne havis la saman ideon aŭ ke ili iris je aliaj horoj. Nur nun ĉiu rimarkis, ke antaŭ la granda disirado ili forgesis interkonsenti pri fiksa dato kaj certa loko de renkontiĝo. Tiam, dum ankoraŭ estis tempo, ĉiu el ili fidis sendemande al la organiza kapablo de iu mistera Oni, kiu ĝustatempe kunvokos ilin ĉiujn. Sed kie nun trovi tiun Oni?

Kiam Pierre Touchard, post la edziĝofesto en Autrecourt, revenis al Parizo, lin atendis en la gepatra loĝejo ĉe la Faubourg Poissonnière letero de Henri Merle. Henri Merle kaj Pierre Touchard estis dum la lastaj kvin jaroj intimaj klaskamaradoj kaj bonaj amikoj.

“Tro stulte”, skribis Henri Merle, “ke ni ne plu renkontiĝas. Kien disbloviĝis niaj belaj promesoj pri festo kaj festeno? Mi scias pri almenaŭ deko el ni, kiuj jam forlasis Parizon nenion dirante. Post kelkaj tagoj, la 1an de Septembro, Jacques Archet, nia longa ferfadeno, fariĝos bankoficisto. Ĉe Crédit Lyonnais. Tiam vi povos kuri por retrovi lin. Ĵus mi renkontis Tissier, sur la bulvardoj, kompreneble! Tie nia dando troviĝis en sia elemento, ĉu ne? Do Archet, Tissier kaj mi opinias, ke ni ŝuldas al nia reputacio la plej kompletan plenumon de niaj sanktaj ĵuroj. Tial ni proponas Kanibalan Vesperon, kiu plilongiĝos ĝis la mateno! La pedelino de via domo asertis, ke vi revenos ĉi tiun merkredon. Ni firme esperas do, vin vidi inter ni proksiman sabaton. Jen la ejo: 138 strato de Aboukir. Je la 7a kaj duono. Estas tre simpla restoracieto, sed simpatia, vi vidos. Mi skribas ankaŭ al Corbeau, al Podowski, al Rivière, kies adresojn mi retrovis. Ĉu vi havas aliajn? Estus bone, se ankaŭ Duriz povus veni; li estas ĝoja farsulo. Respondu tuj, eĉ se nur per mallonga vorteto, por konfirmi vian partoprenon ...”

La propono ne malplaĉis al Pierre, sed antaŭ ol respondi konsente al Henri Merle, necesis multa argumentado kun la gepatroj, kiuj ne komprenis la utilecon de tia kunsidado tutnokta. Tuj la patro grumblis: “Strato de Aboukir!? Ne en la plej rekomendinda kvartalo!”

Sed oni ne povas daŭre necedi al la peto de freŝe-bakita abituriento. La saman tagon Pierre skribis al Henri Merle: “Tre certe: Enkalkulu ankaŭ min”.

Kiu malkovris tiun modestan restoracieton ĉe la strato de Aboukir? - Estis Jacques Archet, aŭ — pli ĝuste — lia patro.

Kiam oni bezonas la gepatran konsenton por forresti el la hejmo dum bona parto de la nokto kaj la gepatran financan kontribuon por kovri atendeblajn elspezojn, estas pli saĝe paroli malkaŝe. Sinjoro Archet patro aŭskultis per komplezema orelo. Li ja estis fiera pri la ĵusa sukceso de la filo kaj kontenta, ke ĉi tiu povos baldaŭ pergajni iom da mono kiel komizo ĉe granda banko. Estas afero tute normala, ke la junaj sinjoroj eniru en la vivon bone markante la etapon. Sed, kiam Jacques parolis pri festeneto ĉe Marguery — He? la renoma restoracio ĉe la grandaj bulvardoj? — tuj la patro interrompis:

“Vi estas frenezaj! ... Tio estas idiota snobismo! Ĝi kostos al vi la fundon de viaj ŝparujoj kaj vi manĝos nek pli bone, nek pli satige ol en unu el tiuj kvietaj gastejoj, kiuj, diablo, ne mankas en Parizo. Neniam mi amuziĝis pli, ol kiam, kun la kolegoj, ni regalis nian ĉefon je lia kvindeka jaro. Eta butiko ĉe strateto malantaŭ la Norda Stacidomo. Domaĝe, ke ĝi ne plu ekzistas. Sed jen! Tiu olda Drouin en Bergeries — vi konas lin, ĉu ne? Estas li, kiu metas la hufoferojn al la ĉevaloj de via avo — li diris al mi ankoraŭ okaze de nia lasta vizito ĉe la avo, ke lia filino ...”

“Jes”, enmiksiĝis nun sinjorino Archet, “ŝi nomiĝas Ginette. Mi faris la unuan komunion kun ŝia onklino. Estas personoj bone edukitaj”.

“Bone”, sinjoro Archet patro povis daŭrigi, “bone, tiu Ginette tenas gastejon ĉe la strato de Aboukir, pri kiu laŭdire ŝi estas kontenta. Kaj ŝi havas tiom pli da merito, ke ŝi restis sola. Ŝia edzo mortis antaŭ du aŭ tri jaroj. Iru tien. Ŝi certe bone traktos vian societon, se vi diros, kiu vi estas”.

Kaj la patrino ankoraŭ asertis: “Personoj honestaj kaj laboremaj. En Bergeries ĉiu estimas la familion de sinjoro Drouin”.

“Konsentite”, konkludis Jacques, iom mirante, ke la projekto pri festo kaj festeno renkontis malpli da obstakloj ol li timis, “mi parolos pri tio kun Henri Merle. Ĉe kiu numero, strato de Aboukir?”

La patrino levis la ŝultrojn: “Tion mi ne scias. Sed mi povas skribi al via onklo Victor. Li informiĝos ĉe la olda Drouin. Via onklo ja anoncis sian alvenon en Parizo por proksima dimanĉo, antaŭ la tagmezo”.

“Tro malfrue!” bedaŭris Jacques, “ni kuniĝos jam sabaton. Poste ni ne povos plu renkontiĝi tiel facile”.

Sed la patro opiniis: “Ne estas tiom da restoracioj en tiu strato. Cetere, kiel Drouin diris al mi, ĝi estas en la parto apud la Pordego Saint-Denis, do preskaŭ ĉe la grandaj bulvardoj, sed la prezoj estos aliaj ol ĉe via Marguery!” Al tio sinjorino Archet deziris alporti ankoraŭ unu precizigon: “La edzo de tiu Ginette nomiĝis MeunierMunier, aŭ proksimume. Ŝi mem, se mi ĝuste rememoras, estas diketa persono, kiel ŝia patrino, kun haroj flav-ruĝetaj”.

Jam la sekvantan tagon Jacques Archet kaj Henri Merle iris por vidi kaj esplori. Ne estis malfacile identigi la ejon. De la strato ĝi aspektis butiksimila. Super ĝia tuta larĝeco ĉapelis velkintaj literoj — Buvette-Restaurant — kaj ambaŭflanke de la mallarĝa pordo, vitra en sia supra parto, estis montrofenestroj, evidente eksterdeĵoraj, ĉar severaj kurtenoj, ne plu tute blankaj, certe netravideblaj, ankaŭ kontraŭ la pordo mem, neebligis enrigardon, krom se la scivolulo estis sufiĉe granda por ŝtelrigardi super la kurtenoj. Tion fari la junuloj ne bezonis. Ja ne restis dubo. Sur la pordo, kvazaŭ diskreta invito, legiĝis “Chez Ginette”, skribita per flavaj literoj, pli freŝdataj. Henri Merle, sekvate de sia ferfadena kunulo, eniris kun la impreso pri stranga, anonima tikleto.

Kaj kiam ili eliris, ili estis pri sia trovaĵo pli ol nur kontentaj: vere entuziasmaj.

“Oldulo!” ĝojis Henri Merle, “ni trafis la centron. Ĝuste la taverno, kiun ni bezonas. Plue, tiu virino ne estas malplaĉa. Almenaŭ, ŝi estas komprenema. Bone, ke vi ne diris vian nomon; ni estos multe pli liberaj. Kiam oni enmiksas la familion, ne plu estas fino”.

Cetere, ili tute ne bezonis specialan rekomendon. La firmo havis unu principon: Kiu ajn transpasis la sojlon de tiu ĉi trinkejo-restoracio, estis konsiderata kiel amiko. Sinjorino Ginette, agrable diketa, rondeta, tuj familiaris:

“Nu, kunikletoj, kion mi verŝu al vi?”

Pli ol ŝia laŭmoda silueto — plena supre, plena malsupre, sed en kontraŭaj direktoj, tiel ke unu kompensis la alian, konservante al la tuto estetikan ekvilibron — imponegis al la avangarda duopo ŝia milda aŭtoritateco. Ŝi tuj komprenis, kion ili deziras, tuj proponis allogan menuon kaj promesis: “Post la vespermanĝo de miaj kutimaj klientoj, ĉirkaŭ la 8a kaj duono, mi ekspedos ilin. Vi restos solaj inter vi. Kaj vi vidos, mi zorgos pri etaj prezoj. Mi ŝatas la junaĝon kaj la gajecon. Kelkaj farsoj ne timigas min”.

Ŝiaj friponetaj okuloj estus envolvintaj eĉ pli harditajn temperamentojn.

Jacques komprenis, ke enŝovi nun sian avon el Bergeries kaj ŝian hufoforĝistan patron Drouin, signifus ellasi malvarmigan duŝon super ridetanta pejzaĝo. Tiam tiu ĉi afabla Ginette refariĝus tuj iu rigidmora sinjorino MeunierMunier, la bonedukita, honesta, laborema filino de estiminda familio el senhistoria kamparo. Kaj tio estus domaĝa. Al siaj gepatroj Jacques certigos, ke li tute simple forgesis mencii, ke li estas la filo de la filino de sinjoro Richard, la farmisto en Bergeries, kiu, sekve, estas lia avo, kaj ke sekve oni ankaŭ scias, kiu ŝi estas.

Lastmomente Rivière sciigis, ke li ne povos partopreni, “ĉar mia baptopatrino tiun saman tagon alvenos el Marseille”.

“Stulta preteksto!” asertis Corbeau; “estas pli verŝajne, ke lia vartistino ne estas libera por akompani lin tien ĉi!”

“Li povus difektiĝi inter ni”, mokis Archet. “Pensu: Trinki alkoholon kaj eble eĉ fumi cigarojn!”

“Kaj — horribile dictu! — eble ...” sed jam Henri Merle estis interrompita de la kamaradoj: “Hu, hu, hu! Neniu latinaĵo plu!”

“Vi estas pravaj”, konsentis Henri Merle, “mi volis diri, ke eble Rivière devus iri kun ni por viziti la knabinojn!”

“Jes! Al ni la virinoj, kiuj fumas!”

“Jen alvenas Podo! He, oldulo, vi eĉ sukcesis kuntreni Marcel Weiller!”

“Jes”, klarigis Podowski, la blonda, platnaza giganto, dum ĉiuj interŝanĝis fortajn manpremojn, “mi renkontis lin hieraŭ sur la Champs-Elysées. Li devis promesi, ke li akompanos min ĉi-vespere. Jen li venis!”

“Neniu plu mankas”, deklaris Henri Merle, “oni povos ĉetabliĝi”.

Ĝis nun ili staris ĉirkaŭ la verŝtablo apud la pordo, kie Ginette ĉiufoje retenis la alvenantojn proponante iun antaŭtrinkaĵon. Laŭ firma decido de tiu ĉi komercema persono, oni ne penetris pli funden de ŝia restoracio, se oni ne lasis sian obolon ĉe la kvazaŭdogana bariero de l’ verŝtablo, “nur por interkonatiĝi!” Ankaŭ al la ĵus alvenintaj gastoj ŝi ridetis:

“Kaj por vi, miaj infanoj, Mandarin? Picon-Citron?”

Senhezite Podowski abruptis: “Ambaŭ!”

“Unu por ĉiu kruro!” admiris iu; “Podo ne volas lam-iri!”

Marcel Weiller mendis pli saĝe nur malfortan aperitivon: “Dubonnet!” kaj profitante de la bruado de la kamaradoj li petis mallaŭte: “En malgranda glaso kaj kun iom da akvo!”

“Jes, mia vulpeto!” Ginette mokis, “vi faros kiel viaj kolegoj!”

Ŝi vole forgesis la akvon kaj akcentis la dozon de l’ alkoholo.

Tiam la estranta Ginette, iom aŭtoritate, sendis ilin al la tablo rezervita por ili. Ĝi estis en la fono, tutapud la kuirejo kaj aspektis kiel dimanĉvestito inter labortaguloj, ĉar ĉiuj aliaj tabloj, kun digno de konsciaj manlaboristoj, fieraj pri siaj kaloj kaj ŝvelaĵoj, etendis senĝene la marmor-imitajn nudajn platojn, kie persistis, malgraŭ frotado, malhelaj ringoformoj kiel postsignoj de ruĝvinaj karafoj. La tablon de l’ junuloj kovris blanka tuko kaj ĝin ornamis eĉ du florvazoj.

Tapetumita vando, de planko ĝis plafono, apartigis la restoracioĉambron de la eta kuirejo. Inter ambaŭ ja estis pordeto, sed dum la manĝohoroj ĝi restis fermita. La ir-kaj-reveno de pladoj kaj cetera manĝilaro okazis tra giĉeto tiucele aranĝita en la pordeto. La servadon de ĉiuj tabloj prizorgis, tute sola, sinjorino Ginette. Ŝi agitiĝis kiel sciuro, jen ĉe la verŝtablo, kiam alvenis soifanto, jen demetante telerojn, jen prenante glason, vokante al la kuirejo la mendojn de l’ gastoj. Sendube, ke ĉiuj estis konatoj, ĉar ĉiufoje ŝi aldonis la nomon de l’ mendinto — ĝenerale nur la antaŭnomon, tute simple, laŭ kutimo de multaj popularaj restoracioj, kaj la familian nomon nur, se temis pri persono ankoraŭ ne alklimatiĝinta aŭ aparte distinginda. Tiel ĉiu gasto havis la impreson, ke oni preparas la manĝaĵon speciale por li.

“Unu ŝafkotleton por sinjoro Georges, unu!”

Al tiu eksterordinare vigla Ginette tio permesis ofte amuzajn apudmetojn, kiujn ŝi neniam preterlasis, je la plej sonora ĝojo de l’ klientaro.

“Kaj la bovidkapo de sinjorino Jeannette, ĉu baldaŭ preta? Ne forgesu por ŝi unu tufeton da petroselo en la nazotruojn!”

“Kie restas la porkpiedo de sinjoro Julien?”

La gastoj, sep aŭ ok, ankaŭ tiun tagon sidis disigite tra la ĉambro, ĉe ĉiu tablo nur unu aŭ du, sed ili evidente konis unu la alian. Oni interŝanĝis salutojn, familiarajn ŝercojn kaj pasigis la mustardpoteton de unu tablo al la alia. Ĉiu sciis, kie trovi sian buŝtukon, per ringo rultenitan, en faketo al li rezervita, sur etaĝero ĉe la muro. Li mem prenis ĝin, kiam li alvenis kaj bonorde remetis ĝin, kiam li foriris. Ankaŭ, se mankis pano, li iris mem preni laŭplaĉe el granda korbo, kie ĝenerale atendadis pecoj prete tranĉitaj; se ne, li tranĉis mem de longa fluto,* kiom li deziris.

* fluto — la panoj en Parizo havas ofte la formon de longa fluto.

Kiel la mastrino estis promesinta, la aliaj klientoj ne malfruadis ĉe siaj tabloj. Kaj ŝi neniel bezonis ilin “ekspedi”, ĉar jam antaŭ la 9a la lasta estis elirinta. Sinjorino Ginette, sin dediĉante de nun pli komplete al komfortigo de l’ junaj gastoj, komentis incitete: “Vi vidas, ke vi restis solaj. Sabate vespere oni ne bezonas puŝi ilin. Ŝajnas, ke ili ĉiuj havas ion urĝan por fari”. Kaj sentransire ŝi kanzonetis:

Sabatvespere, post deĵor’,
Pariza laborist’
tributi devas al Amor’
kaj iras sen rezist’ ...

Plejparte la junuloj aŭdis por la unua fojo tiun ĉi varianton, iom aŭdacan, de l’ tiama klasika tedaĵo, sed ĉiuj kune ekkaptis la refrenon por kanti kun ĝuo kaj sindono:

Viens, poupoule, viens, poupoule, viens!*

* Venu, kokineto ...

Certe, la varmo de tiu ĉi somera vespero, al kiu aldoniĝis ankaŭ la hejtado, produktita nevole de la gaslampoj kaj same de proksima kuirejo, maloportunis al sinjorino Ginette. La senpaŭza manovrado, dum ŝi servis siajn klientojn, lacigis ŝin. Malgraŭ tio, la plenforta sanulino, kun siaj apenaŭ tridek jaroj, aspektis ĉarma, lumanta sub la orkolora hararanĝo, kiun ŝi portis en formo de giganta ludkarta trefo: dekstre kaj maldekstre po unu, iom pufigita kvazaŭbulo, super kiuj, ĝuste en la mezo, altiĝis tria, samspeca pufaĵo. Ne sen iu aparta koketemo ŝi flegis sian frapantan similecon al la heroino de l’ tiamaj apaĉomedioj, la fama Or-Kaska, kiel oni kromnomis ŝin, kaj pro kies ŝanĝiĝema amo kverelis inter si, ofte ĝismortige, la malbonaj knabegoj de l’ epoko. Kiomfoje, inter 1902 kaj 1910, aperis sur la unua paĝo de l’ francaj ĵurnaloj la flamanta kapo de Or-Kaska! Ŝia figuro estis tiel populara, pro la vastiĝanta apaĉo-literaturo, ke dum kelka tempo ŝi povis sukcesi kiel kantistino sur la scenejo de periferia teatro, kaj kiam ŝi retiriĝis el la aktualeco en la privatan vivon, tuj aliaj reprenis je sia konto la personecon, se ne la aŭreolon, de l’ fama Casque d’Or.

Sinjorino Ginette surhavis korsaĵon el flava tafto, kun pintiĝanta dekolto, barita per orumita broĉo, granda kaj tre videbla, sur brusto ankoraŭ pli videbla. Ĉirkaŭ la vespa talio ligiĝis blanka antaŭtuketo, kian portas ĝis nun operetaj servistinoj.

“Vi permesas?” ŝi ridetis al la junuloj, “mi sufokiĝas!” kaj ŝi depinglis la grandan broĉon, formitan el arabeska miksiĝo de l’ majuskloj G kaj M. Tio ebligis al ŝi enventoli iom da freŝeco per aerumanta levo-kaj-mallevo de l’ korsaĵrandoj.

La manĝo preskaŭ finiĝis. Kun apetito konforma al ilia aĝo, la ok tablanoj estis aprezintaj la brunkrustetan ŝafklabon, milde parfumitan per ajlo enpikita jen kaj jen. Ĉe la prezento de tiu ĉi ĉefpeco, Corbeau, aknovizaĝa palulo, la poeto de l’ rondo, deklamis la ŝmacantajn versojn el Le Gigot* de Raoul Ponchon, kiujn ĉi tiu bakusa aŭtoro dediĉis al la majstraĵo de l’ kuirarto, la Ŝafklabo. Nun, satigitaj, ili delasis volonte siajn telerojn por avidi brilokule al la vesta liberiĝo de l’ mastrino. Nur Marcel Weiller ne konsentis interrompi la konversacion kun Jacques Archet. Marcel Weiller, post sia abiturientiĝo, tuj kunlaboris kun la patro en borsmaklerista asocio kaj, eksciinte, ke Archet fariĝos bankoficisto, li nepre volis substreki la parencecon de iliaj profesioj por — se eble — ebenigi jam nun la vojon al estontaj aferoj, profitdonaj por ambaŭ partioj! Sed Jacques Archet eĉ ne ŝajnigis intereson pri tia temo, laŭ li tute sterila. Tamen Weiller ne lasis sian viktimon:

* Ŝafklabo.

“Ne forgesu”, li insistis, “kiam vi havos ion por diri en via banko, ke nia firmo aĉetas je la plej favoraj kondiĉoj de l’ merkato ĉiujn kuponojn pageblajn en eksterlanda mono. Por tiuj de l’ aŭstraj obligacioj 1909, ekzemple, kun nominala valoro en svisaj frankoj, mi povas oferti aĝion, kiu ...”

Jam dekomence Archet, la longa ferfadeno, kiel oni nomis lin en la liceo, ne aŭskultis la honestajn proponojn de Marcel Weiller. Kvazaŭ pro subita inspiro li leviĝis kaj posteniĝis apud la ventumanta Ginette. Profitante de sia alta staturo li ŝtelsendis okulumon al la trezoroj sub ŝia korsaĵo. Li eĉ proponis sian kunlaboron en ŝiaj aerumaj klopodoj.

“Vi, longulo, iru sidiĝi!” ŝi resendis lin al lia loko, “ankoraŭ mi ne estas brakokripla kaj povas zorgi mem pri miaj bezonoj!”

Ili sentis sin ankoraŭ pli liberaj, kiam post surtabligo de l’ kafoservico sinjorino Ginette sciigis al la kuiristino, kiun oni vidis kelkfoje tra la giĉeto, persono maljuna, seka, kun haroj super la buŝanguloj, ke de nun oni ne plu bezonos ŝin. “Vi povas hejmen iri, Melanie, la sinjoroj certe ne forgesos postlasi vian trinkmonon”. Poste Ginette metis antaŭ la gastojn tutan skatolon da Demi-Londres. “Jen cigaroj por vi. Ili ne estas tre fortaj”.

“Kiu diras, ke oni timas la pli fortajn?” fanfaronis Podo. Kaj kiam la mastrino demandis: “Kiun likvoron mi servos al vi?”, iu deklaris: “La saman kiel por vi!”, per kio ŝi estis invitita al kuntrinko. Kaj ŝi decidis: “Bénédictine”.

Henri Merle, kiel iniciatinto de l’ Kanibala Vespero, sin sentis iom respondeca pri l’ aranĝo. Jam de kelka tempo li konstatis, ke tre verŝajne enestos pli da kanibalaĵoj ol li intencis enmeti. Almenaŭ kelkaj minutoj da soleneco estus dezirindaj, por doni al ĉi tiu lasta grupkunveno la stampon de digna kamaradeco. Ĉu ne estas kortuŝe, kiam bonaj kamaradoj, kiuj dum pluraj jaroj vivis unuj kun la aliaj, ofte pli intime ol en la propraj familioj, kunvenas por adiaŭdiri? Morgaŭ la muelilo de l’ vivo distretos ilin en ĉiujn ventojn. Unu edziĝos, havos infanojn, proprajn zorgojn, alia — jen Pierre Touchard — veturos eksterlanden; Podowski, la blonda giganto, fariĝos maristo. Baldaŭ ili ne plu havos komunajn interesojn kaj se iam — kia hazardo! — pluraj el ili retroviĝos inter si, ĉu tiam ili ne estos fremduloj inter aliaj fremduloj? Henri Merle deziris komuniki al siaj kunuloj ĉi tiun invadantan nostalgion, dum ankoraŭ ili bonvolos lin aŭskulti. Li leviĝis kaj komencis: “Karaj amikoj! Ne sen granda emocio ...”

Refoje riproĉaj hu-hu-hu ĵetiĝis kontraŭ li, kaj Tissier, la elegantulo, ŝajnis ĉerpi el la Gvidlibro de l’ Boneduko, kiam li grave proponis:

“Atendu almenaŭ la ĉampanon por oratori!”

Tuj la ĥoro skandis: “Jes, ĉampan’, jes, ĉampan’!”

Estas aferoj, kiujn oni ne bezonas ripeti plurfoje al sinjorino Ginette.

“Bone, ke mi pensis ankaŭ pri tio. Jam estas kelkaj boteloj en la glacisiteloj”.

Kiel Henri Merle, ankaŭ Pierre Touchard bedaŭris, ke la konversacio — aŭ, pli vere, la konversacioj — orientiĝas pli kaj pli en la direkton al vantaj neniaĵoj. Certe, ke morgaŭ, per peza lango ili ĉiuj balbutos: “Ni disiĝis por ĉiam. Adiaŭ, niaj junaj jaroj! ... kaj ni eĉ ne interŝanĝis du sanajn ideojn!” Tiam, kun pli da aplombo ol estis ĝenerale en lia naturo, Pierre Touchard leviĝis siaflanke, prenis enmane la plenan glason kaj ne hezitis:

“Vi permesos al mi diri kelkajn vortojn, adiaŭajn vortojn. Proksiman monaton mi instaliĝos en Berlino, tion vi ja scias ...”

“Salutu iliajn Gretchen!” interrompis Duriz, kiun ĉiuj oratoraĵoj enuigis, dum Corbeau, kiu rememoris la patriotajn strofojn de Musset, incitis: “Vi diros al ili, ke ni havis ĝin, ilian germanan Rejnon! Ni havis ĝin en niaj glasoj!” Sed Pierre ne lasis elgliti la fadenon:

“Kiam, post unu jaro, mi revenos, kie vi estos, kunuloj de mia junaĝo?” Li improvizis la ĝustajn vortojn kaj videble li interesis siajn kamaradojn; li sukcesis eĉ preskaŭ kortuŝi ilin, kiam Duriz — ĉiam la sama — nerimarkite ŝovis glacipeceton en la pantalonpoŝon de Pierre. Post unu momento ĉi tiu sentis la penetran sensacion de malvarmo kaj fluido kontraŭ la dekstra femuro. Li enpafis la manon kaj kiam li ĵetis sur la tablon fandiĝantan glacipeceton, la bela parolado estis finita. Pierre ridis kun la aliaj. Sed sinjorino Ginette malkontentis; ŝi ne kaŝis sian simpation al Pierre:

“Vi estas kruelaj, vi barbaroj. Li tre bele parolis, tiu etulo. Lasu min kisi lin!” Kaj ŝi faris. Pierre ruĝiĝis — pro diversaj sentoj, el kiuj neniel forestis la plezuro! La kontakto kun la varmaj vangoj de l’ virino, la milda apogo de ŝia brusto sur lia ŝultro, elektrizis lin agrable. Sed la aliaj protestis. “Kaj ni? Ki-son! Ki-son!” Jen varo, pri kiu sinjorino Ginette ne ŝparas. Kisoj, laŭ ŝi, estas semoj. Semu, semadu, se vi volas rikolti. Kelkaj volis profiti pli komplete de la situacio, Duriz por deligi la antaŭtuketon, la longa Jacques por malbutonumi ŝian korsaĵon je unu plia etapo, sed Ginette frapetis sur liajn fingrojn. “Ete-et-et-ete!” ŝi friponetis, “ankoraŭ ne estas la ĝusta horo!”

Nebuliĝanta ĥaoso minacis engluti la harmonion de l’ kunsido. Henri Merle obtuze sentis tion. Li plendetis al Pierre Touchard la ĉiama fidelulo: “La vespero ne respondas al miaj esperoj. Ĵus mi konsciis pri la kulpa faktoro: La homa realeco! La homa realeco, jen la kerno! Ĝi ekzistas en ĉio. Estas eraro ĝin ne konsideri. Sukcesa organizanto povas esti nur, kiu enkalkulas ĝin en siaj planoj, kiu enkalkulas la homan sintenon, la homan pensmanieron, la homan animstaton ne nur de l’ momento sed ankaŭ, nu ... unuvorte la homan realecon, kia ĝi estos dum postaj stadioj en la evoluo de liaj planoj ...”

“Eble klera, sed ne klara!” moketis Pierre Touchard kun bonvolema ironio.

“Jes”, konsentis Henri Merle, “ankoraŭ mi ne povas envortigi senkonfuze tiun ideon, sed mi bone kaptis ĝin. Mi devos analizi ĝin pli ĝisfunde. Ni reparolos pri tio la proksiman semajnon”.

Henri Merle ŝategis agiti filozofiajn temojn kaj argumentadi senfine kun sia bona amiko Pierre pri fuĝantaj abstraktaĵoj.

La bruo de senkorkiĝanta botelo ŝiris lin el liaj meditoj. Samtempe, pro hazardo, la dika ĉampankorko, tuŝinte la plafonon, refalis sur la tablon ĝuste antaŭ Henri Merle. Li prenis la korkon, rigardis ĝin kun atento troigita kaj staris silente, enpensiĝante. Corbeau, unua, rimarkis la strangecon de l’ pozo.

“Kio al Merle?” li ekmiris. “Ĉu Hamleto en la sceno kun la skeleta kranio?”

La voĉo de Merle havis kavan sonoron, kvazaŭ li monologus por si mem: “Jen vi, korko! Ankoraŭ vin malliberigas ĉi tiuj metalaj fadenoj, ankoraŭ vi portas buŝumon, ho, elita korko, kaj ne povas akuze krii al tiuj junuloj, la floraro de l’ patrujo, ke ili forkonsumas senpripense horojn, kiujn ili devus eternigi por eterna rememoro. Kio restos de via kunsido lasta kaj definitiva?”

“Ne plorigu nin!” ŝercis Tissier. “Larmoj estas io malbela. Estetika herezaĵo!” Sed aliaj invitis: “Daŭrigu, Merle!”

“Amikoj, kio restos el ĉi tiu kunsido? Mi, la korko, mi postrestos kiel la sola, palpebla dokumento pri solida amikeco. Vi disiros en la mondon; de nun nenio plu estos, kia ĝi estis, neniam plu. Krom mi, via korko! Tial, konservu min, honoru min, gardu min! Mi estos por ĉiuj tempoj la simbolo de io granda, bela, la enkorpiĝo de ...”

“... la enkorkiĝo!” Duriz ne povis ne interrompi. Sed Merle estis tro serioza kaj daŭrigis: “... la enkorpiĝo de viaj liceaj jaroj kaj idealoj!” Tiam la juna oratoro ŝiriĝis el sia melankolio: “La gardon de tiu ĉi Respektinda Korko mi konfidas solene al la plej fortika el ni, al Etienne Podowski!”

Sub la vivu-krioj Podo akceptis; kun iom da embaraso li grimacis al la Korko, metis ĝin en la internan brustpoŝon kaj deklaris: “Kiu ĝin prenos de mi, estos homo mortinta!”

Al Corbeau plaĉis la soleneco de l’ sceno. Li ekscitiĝis pri la temo: “Kamaradoj, ĵus ni ĉeestis la fondiĝon de grava institucio, la Societo de l’ Korkanoj. Ĵuru, ke de nun ni portos kiel insignon ĉampankorkon en la butontruo!”

Fondiĝis societo ... La ide-asocio estis vere tro tentanta kaj Jacques Archet ekkantis, nereteneble:

On vient d’fonder un’ société ...*

kies strofojn, rabeleze tro esprimivajn, ĉiuj reeĥadis. Se iam aŭ tiam la teksto lamis pro memordifekto, sinjorino Ginette sciis reŝovi ĉion sur la ĝustan relaron.

* Ĵus oni fondis societon ...

Nur kiam ili finis, Tissier povis komenti: “Korko en la butontruo! Ne nur ridindaĵo, sed imagu la estetikan efekton de tia monstraĵo!”

“Nu, vi, la estetikulo”, intermiksiĝis Duriz — de ĉiam li sentis la senmakulan vestaranĝon de Tissier kiel riproĉon al lia propra bohema lasi-fari —, “ĉu vi scias, kio estas ora pluvo?”

“Ora pluvo?” ripetis Tissier, ĝenate, ke li ne konas, kion li supozis aparteni al la altsocieta vivo.

“Do, mi faros al vi oran pluvon. Antaŭ ĉio ni ekvilibrigu niajn fortojn!”

Ankoraŭ la Bénédictine-botelo staris sur la tablo. Duriz plenigis du glasetojn, egalmezure, kaj invitis al Tissier: “Je la via, oldulo!”, kaj ili ektrinkis, Tissier digne, malrapide, kiel decas al scianta gustumanto, Duriz unuŝute, rekte. Sed li ne malsuprenglutis, nur enmagazenigis inter siaj hamstrovangoj. Li remetis la glason sur la tablon, averte rigardis al Tissier, kiu sidis kontraŭ li, vid-al-vide, kaj kun la serena trankvilo de oficanta ĉefpastro li blovis al Tissier, tiel subite, tiel celtrafe, seninterrompan ŝprucflueton da ora fluidaĵo, ke kiam Tissier fine ekkomprenis, kio okazas, estis tro malfrue por protekti sian belan jakon el nigra alpako. Li volis repagi per la sama armilo, sed lia ŝprucforto atingis apenaŭ la mezon l’ tablo, dum Duriz, sub la aplaŭdoj kaj ridegoj de l’ rondo grave konkludis:

“Tio estis ora pluvo!”

Pri la fino de l’ kunsido ĉe Ginette neniu konservis ekzaktan bildon. Eĉ la disdivido de l’ agapokostoj inter la partoprenantoj ne povis ilin resobrigi. Sed je tiu momento, kiam oni devis meti la manon al la monujo, ĉiuj konsterniĝis pro la konstato, ke jam antaŭ longe Marcel Weiller sukcesis elŝteliĝi nerimarkite el la ejo.

“Ha, la falsa frato!” koleris Podo, “morgaŭ mi retrovos lin!”

La faritaj elspezoj estis altaj, tiel, ke por la sama prezo ili estus havintaj du bankedojn ĉe Marguery — sen la favoraĵoj de l’ orkaska Ginette, kompreneble. La korekte amelitaj kelneroj de l’ fama restoracio sin tenis pli distance. Ĉu ne ankoraŭ ĉe la eliro el ŝia gastejo la flagranta Ginette trovis aparte komplezan vorton por ĉiu el ili, signifan palpebrumon, diskretan manpremon? Ĉu ne ĉiu el ili kunportis la tre agrablan impreson, ke se li volus ...? Kial do, ĉirkaŭ la fino, ŝi tiel urĝis ilin al foriro? Ne estas dubo, tiu virino volis forigi ĝenantojn por reteni nur la preferaton.

Enestis en la malluma atmosfero, ankoraŭ somervarma de l’ strato, io voluptanonca. Ĉiu perceptis tion. Krom Tissier. La malfeliĉulo baraktis kontraŭ sia stomako. Sed la stomako estis pli forta. Ĝi venkis.

“Jen, ankoraŭ unu, kiu forlasas nin!” mokis Duriz. “Ni ŝovos lin en fiakron, kaj poste al ni la knabinoj, kiuj fumas! Tio faros iom da bruo en la kokinejo”.

Podo, ĉe unu flanko, la longa Jacques, ĉe la alia, braksubbrake kuntrenis la verdvizaĝan venkiton. Sur la grandaj bulvardoj, tute proksime, atendadis kelkaj fiakroj. Ne senbrue oni instalis Tissier en la veturilo. Ankoraŭ li estis kadavre pala kaj faris neniun provon eltiriĝi el profunda apatio. Nenio vivanta plu interesis lin. Henri Merle komunikis al la koĉero la adreson de l’ muta pasaĝero kaj marĉandadis pri l’ veturprezo. La aliaj incitetis la viktimon per sensencaj rekomendoj. Interdume Podo, kiu sentis en sia brustpoŝo, kontraŭ la koro, iun ĝenan objekton, mirigite eltiris dikegan korkon kaj sin demandis, kiamaniere tiu korko troviĝis tie. Jam lin obsedis fiksa ideo. Li volis nepre enkonduki la korkon en la ĉevalon. Ne tra la buŝo. Ĉe la alia fino. Vane la kamaradoj tion malkonsilis. Podo obstiniĝis. Tre serioze, celkonscie li manovradis. Iom perforte. Tiam la ĉevalo eliris el sia ĝistiama neŭtraleco. La fiakristo sputis insultojn, minacis per sia vipo. Preterpasantaj noktuloj interesiĝis, haltadis gape. Unuj estis por, aliaj kontraŭ la eksperimento. Policisto devis interveni kaj dum li diskutadis kun Podo, la veturilo povis ekruliĝi. Neniu pensis riproĉi al Podo la intencitan, sakrilegian misuzon de la Respektinda Korko.

“Nun ni iru!” proponis Duriz kaj gvidis la postvivantojn. Ili ne bezonis longe vagadi. En ĉiuj stratetoj ĉirkaŭ la Pordego Saint-Denis prosperis la amormerkato, la oficiala, organizita, en domoj diskretaj, sed tamen facile rekoneblaj de malproksime pro la ruĝaj lanternoj, dum la libera, nepatentita, praktikiĝis sur la trotuaro. Grupo da virinoj, ĉe la angulo de l’ strato Sainte-Appoline, tuj ĉirkaŭis la taĉmenton de Duriz, kiu aspektis facila predo.

“Nu, blankaj ŝafidetoj, ĉu oni venas viziti la lupon?” komencis, iom raŭkvoĉe, neplujuna, barelforma matrono, dum per peza kalkanumo ŝi dispremis cigaredrestaĵon. Ŝiaj koleginoj alkroĉiĝis kapte al la junuloj provante ilin kuntiri. Pierre Touchard subite resobriĝis sub la tuŝo de tro akaparanta knabino. Ŝiaj okuloj, nenature ŝminkitaj, timigis lin. Ili havis la fiksecon de noktua rigardo. Instinkte li liberiĝis. En ŝia spirblovo perfidiĝis miksaĵo de tabako kaj alkoholo. Proksima gaslanterno ĵetis palan lumon rekte al ŝia vizaĝo kaj vidigis, sub pudrotavolo, sulkojn kulturitajn certe ne en la ĝardeno de l’ virto. Ŝiaj ungorandoj estis neflegitaj. Malkara prostituitino, preta al ĉiaj humiliĝoj.

La virinoj estis senĉapelaj. Kelkaj havis altajn kolumojn, aliaj estis larĝe dekoltitaj sub ruĝa fulardo; kelkaj portis nigran antaŭtuketon sur jupoj, kiuj atingis la maleolojn sed suprentiriĝis facile sub facila mano, tiel ke foje-foje vidiĝis, kvazaŭ nur specimene, pli aŭ malpli agrable muldita kruro, kreskanta el altatiga ŝuo butone fermita. Ĉiuj vole reliefigis avantaĝajn brustojn.

“Ne perdu vian tempon”, Duriz konsilis al ili, “ni konas nian vojon!” kaj la trupeto preterpasis.

“Bando da falĉitoj!” insultis la dika matrono post ili.

Duriz haltis antaŭ mallarĝa koridoro sub la insigno “Ĉe la Belaj Japaninoj” kaj li decidis: “Oni eniras!” Sed lia trupo hezitis. Ili komencis diskutadi. Podo fine deklaris: “Mi sekvas ĝis la fina fino”. Corbeau kaj Henri Merle konsentis: “Ni faros kiel ĉiuj”. Sed Jacques Archet asertis superece: “Bordelo ne interesas min. Mi havas pli bonajn okazojn”.

Pierre Touchard, ankoraŭ sub la influo de dolora elreviĝo, ne kaŝis sian senton: “Naŭze”.

Duriz volis montri al siaj kolegoj, ke li konas la ejon kaj ĝiajn procedojn. Li insistis: “Ne estu stultaj. Ni eniros nur por trinki unu botelon en la salono!” kaj li antaŭenpaŝis sekvate de Podo, Corbeau kaj, je kelka distanco, ankaŭ de Henri Merle, kiu, ne fiere, ridetis ekskuzon al Pierre: “Studado pri moroj de l’ nokta faŭno!” La koridoro englutis ilin.

Jacques Archet kaj Pierre Touchard silente sed decide elhakis sian vojon el ĉi tiu ĝangalo de avidaj brakoj, rabe alkroĉiĝemaj, ĝis ili alvenis en la pli libera spaco de l’ bulvardo Sébastopol.

“Fine!” Archet spiris pli libere, videble afekte. “Por mi tio sufiĉas. Mi hejmenveturas. Certe mi havos ankoraŭ la lastan Metrovagonaron ĉe l’ stacio Réaumur. Kaj vi?”

“Mi loĝas ne malproksime”, respondis Pierre, “mi iros piede”. Kaj ili disiĝis, unu alsude, la dua alnorde.

Alvenante ĉe la grandaj bulvardoj Pierre laŭiris ilin direkte al sia hejmo. Liaj paŝoj ne estis tute firmaj. Sed lia kapo estis klara. Li ne priatentis la preterpasantojn, multnombrajn nun, post eliro el teatroj kaj koncertejoj. Li ne rimarkis la kafejterasojn, ankoraŭ hele lumigatajn de gaslampaj girlandoj. Liaj pensoj rondiris. “Kia iluzio, tiuj aĉeteblaj knabinoj! Tio ne estas amo ... Sinjorino Ginette estas el alia speco ...” Kaj li resentis sur sia ŝultro la varman apogon de ŝia brusto. Kiel agrable kaj trankvilige estus, se li povus sidadi apud, tute apud ŝi kaj distili la efluvojn nedifineblajn de ŝia envolvanta virineco!

Li preterpasis la Pordegon Saint-Denis. Vane li provis ignori misteran altirforton. Li plumarŝis, sed ial li ne deziris uzi la plej rektan vojon al la Faubourg Poissonnière. Li eniĝis en la straton Cléry. Li konsciis, ke ĝi paralelas la straton de Aboukir. Jam stufiĝis en lia bolanta cerbo konvena preteksto: “Pardonu, sinjorino Ginette; mi perdis mian poŝtukon. Ĉu mi ne lasis ĝin ĉe vi?” Jes, maldekstramane li deflankiĝos en la strateton Chénier. Dezerta regiono. Apenaŭ lumigata. Ie, fore, sonis paŝoj sur la pavimo. De la alia fino de l’ strateto Chénier proksimiĝis griza silueto kaj ĉe la angulo, kie la strateto Chénier tranĉas la straton de Aboukir, neeviteble ili renkontiĝis.

“Kiel? Jacques Archet? Vi ĉi tie?”

“Kaj vi?” Archet kontraŭis malkontente.

“Ĵus mi rimarkis, ke mi forgesis mian poŝtukon ĉe Ginette — kaj vi, kion vi faras ĉi tie?”

Archet apenaŭ hezitis. “Tute stulta afero”. Kaj li informis Pierre, ke lia familio bone konas la familion de sinjorino Ginette, Ginette Meunier el Bergeries, kaj ke li estis komisiita transdoni afablajn salutojn kaj ke li tute forgesis tion fari. Do, li revenis ...

Restis nur kelkaj paŝoj ĝis la butiko de sinjorino Ginette. Sed ĝi estis jam fermita. Ligna kovrilo, faldebla kaj dumtage reŝovita en murŝranketojn ambaŭflanke de la butiko, nun kaŝis la tutan fasadon de l’ gastejo. Ankoraŭ filtriĝis lumstrietoj el kelkaj fendetoj. Jacques Archet, dank’ al sia alteco, povis enrigardi. Kaj li rigardadis. Longe. Gluante pli kaj pli la okulojn al la truetoj. Interne, ĉe la sama tablo, kie antaŭ nelonge ili festenadis, nun sidis, dorson al la rigardanto, larĝŝultra viro. Kaj Ginette sidis sur liaj genuoj. Jacques diris nur: “Zut!”

Ĉu kraketis la butikkovrilo sub premo de lia scivolemo? La viro ekaŭskultis kaj turnis sian vizaĝon al la pordo. Jacques Archet restis trafita!

Zut de zut!” li ripetis kaj konfidis al Pierre: “Estas mia onklo Victor! La ruzulaĉo! Li alvenos en Parizo morgaŭ ... antaŭ la tagmezo! ... Nu, bonan nokton, Touchard!”

“Bonan nokton, Archet!”

Tiel finiĝis la Kanibala Vespero.

BERLINO

“Jen mia vekhorloĝo!” malbonhumoris sinjorino Stecken, kiam Otto, la liverkomizo de la firmo Bolle, ankaŭ hodiaŭ, kiel ĉiutage, matene je la 6a kaj kvarono, kun la kutima bruado metis tri ladokruĉegojn antaŭ la pordegon de l’ numero 102 de la Bülow-strato. Senprokraste sinjorino Stecken eltiris sin el la lito, surĵetis mantelforman, longan kitelon super la noktoĉemizon kaj jam estis preta por malfermi sian butikon kaj la pordegon alstratan, tiel ke Otto povu repreni la kruĉegojn de l’ antaŭtago kaj anstataŭe alporti la plenajn.

Sinjorino Stecken, kvindek-jara, seka sed risortoforta virino, kun hararo preskaŭ ruĝa, kun sennombraj lentugoj, kiuj dum ĉiu sezono kovris ŝiajn brakojn kaj vizaĝon, havis unu el tiuj butiketoj preskaŭ subteraj, aŭ, pli ĝuste, duonkelaj, kiajn oni ofte vidas en Berlino.

Por penetri en tiujn tenejojn, okupitajn ĝenerale de modestaj etkomercistoj aŭ de same senambiciaj metiistoj, kiaj frizistoj, ŝuistoj kaj similaj, oni malsupreniris de la trotuaro kvar aŭ kvin ŝtupojn. Kelkfoje ankaŭ, kiel koncerne la butikon de sinjorino Stecken, ne estis enirejo senpere de la strato, sed oni devis paŝi unue trans la sojlon de l’ domo por trovi, sur unu flanko de tiu kvazaŭvestiblo, la ŝtuparon al la butiko.

Pentritajn en flavaj literoj sur la pordo al tiu ĉi tenejo oni povis legi la komercobjekton de la loko kaj — konforme al deviga policordono — ankaŭ la nomon de l’ posedanto.

Ovoj — butero — lakto
delikataj fromaĝoj
Vidvino Emma Stecken.

Tiu ĉi butiko havis du fenestrojn al la strato. Ilia supra rando troviĝis apenaŭ super la ternivelo. La kavaĵon antaŭ ili kovris fera krado por eviti enfalon al distritaj pasantoj sur la trotuaro. Tra tiu krado la lumsoifaj fenestroj povis ensorbi porcion da pala taghelo. Super ili troviĝis ŝildeto, kiu ankaŭ siaflanke informis la publikon pri l’ komerco de l’ vidvino Stecken. Ĝi estis eĉ pli kompleta, ĉar ĝi aldonis:

ĉiutage dufoje freŝa lakto.

La ŝildeto lokiĝis sufiĉe alte por ne tenti pretervagantajn hundojn.

Strange estas, ke la vidvino Stecken, kiu havis sanan dormon, vekiĝis ĉiutage regule pro la bruo de l’ deŝarĝataj laktokruĉegoj, dum aliaj bruoj, pli fruaj kaj ofte pli sonoraj, restis neatentitaj. Jam antaŭ la 6a, la Hochbahn*, ĉefa trafikilo en tiu ĉi kvartalo, ruliĝis preter la loĝejo de sinjorino Stecken, sur pontosimila altvojo super la Bülow-strato, kaj laŭlonge de ĝi, ĝis la stacio Nollendorf-placo. Ŝajnas, ke dum ŝia dormo ŝia subkonscio bone deĵoris por filtri kaj enlasi nur tiujn bruojn, kiuj rilatas rekte al ŝia profesio.

* Hochbahn = altfervojo.

Ankaŭ tiu ĉi tago ne promesis multajn emociojn. Senfrote, laŭprograme, ĝi enviciĝos en la ebenan serion de ĉiuj aliaj fruaŭtunaj tagoj. Laŭ kapricoj de l’ ventoj, velkintaj folioj, falinte de aleaj arboj en la najbaraĵo, ankaŭ hodiaŭ balae glitos tra l’ kvartalo. Kiel kutime, la altvagonaro preterbruos dum la tuta tago, tiel regule, ke neniu priatentos ĝin. Post la laktoliveristo de l’ firmo Bolle venos la unuaj klientoj, servistinoj el burĝaj domoj, kaj kun ili la plej interesaj momentoj en la unutoneco de l’ ĉiutagaĵo, ĉar iliaj klaĉaĵoj alportos iom da spico en la vivosupon de sinjorino Stecken. Sinjorino Stecken ja ne aprobas ĉiujn rakontojn interŝanĝitajn en ŝia butiko kaj certe ne la maldecaĵojn raportitajn de Guste Sähmisch, kiu ne hezitas mencii krustetajn detalojn el sia privata vivo. Sed ĉia konversacio estas bonvena. Pere de tiu Guste Sähmisch, fortika knabino, jam de pluraj jaroj transflanke de l’ dudeka, sinjorino Stecken havis kontakton kun la germana garnizono. En ŝia kvartalo oni nur malofte vidis armeanon — sed Guste Sähmisch konis preskaŭ ĉiujn suboficirojn el la Maikäfer-kazerno.* Ĉiulunde ŝi malavare raportis pri sia “lastdata fianĉo”, kaptita ĉiudimanĉe en urbranda dancejo, kaj ŝiaj aventuroj estis ĉiam varioplenaj, ĉar la “lastdata fianĉo” ĉiufoje havis ne nur alian nomon, sed ankaŭ alian taktikon en amaj aferoj. Dum tiuj priskriboj pri certaj situacioj ekster la kadro de l’ bonaj moroj, sinjorino Stecken havis nur unu zorgon, nome konstati, ke la pordo al ŝia kuirejo estas taŭge fermita, ĉar en la kuirejo mastrumadis Friedel, ŝia filino, kaj estas evidente, ke la rakontoj de Guste Sähmisch neniel konvenus al ĉastaj oreloj.

* Maikäfer = majskarabo. La popola lingvo nomis majskaraboj la soldatojn de tiu kazerno, ĉar la uniformo de tiu regimento surhavis brunkolorajn pasamentojn.

Kiam rompiĝis la klaĉanta ĉeno de la sinsekvaj servistinoj, la vidvino havis kelkajn liberajn minutojn. Ŝi povis retiriĝi en la etan kuirejon, kie Friedel preparis la matenkafon. Poste sinjorino Stecken prenis la balailon kaj purigis ne nur la butikon, ĉe kio ŝi bone atentis, ke buteroj kaj fromaĝoj troviĝu sub siaj respektivaj kloŝoj kaj ke la lakto estu ŝirmata sub taŭga ujkovrilo, sed ŝi zorgis ankaŭ pri la tualeto de l’ domenirejo ĝis sur la trotuaro. Intertempe Friedel, la dek-ok-jara blondulino, disportis laktobotelojn tra l’ najbaraĵo al malfruemaj klientoj. Kaj tiel plu. Ĉiutage la sama programo, kies disvolviĝon sinjorino Stecken konis parkere kaj ĝistede.

Sed hodiaŭ, neantaŭvidite, okazis io.

Estis apenaŭ duono de la 8a, kiam poŝtbiciklisto enpaŝis en la domon 102, Bülow-strato, tenante enmane telegramon! Kaj okazis, ke tiu depeŝportisto sin turnis al sinjorino Stecken, ĝuste tiam balaanta la enirejon. Tre lakone li informiĝis: “Geist?”

Malkontenta pri la nebabilemo de l’ poŝtisto, sinjorino Stecken respondis same seke: “Dua etaĝo, dekstre!” kaj ŝi restis sola kun tiu ĉi konstato: Alvenis telegramo ĉe Geist!

Ŝi eĉ ne povis esperi pluajn detalojn de Minna, la servistino en la familio Geist, ĉar Minna estis preninta la lakton kaj la buteron jam antaŭ alveno de l’ telegramo.

Kelkan tempon poste, kiam Lotte, la juna fraŭlino Geist, rapideme kiel ĉiam, malsuprenkuris la ŝtuparon kun pakaĵo da libroj subbrake, sinjorino Stecken rimarkis nenion eksterordinaran en la sinteno de l’ fraŭlineto. Same ne, kiam baldaŭ poste Hugo, la filo Geist, siaflanke ankaŭ urĝpaŝe preterpasis por iri al la gimnazio. Sinjorino Stecken, kiu, pro l’ situo de l’ butiko, vidis la ternivelulojn nur en iliaj malsupraj partoj, jam de longe akiris certan sperton por identigi ĉiujn domloĝantojn laŭ iliaj jupoj aŭ pantalonoj. Kaj laŭ la aspekto, pli aŭ malpli flegita, de tiuj krurvestaĵoj, aŭ laŭ la irmaniero de l’ personoj, ŝi eĉ kapablis diri, kiu eliras nur por rapide aĉeti ion mankantan en la provizejo, kiu por trinki glason ĉe stratangula bierejo, kiu por renkonti en malproksima kvartalo sian amikineton kaj tiel plu.

Sed hodiaŭ, kiel hieraŭ, Hugo surportis la ordinaran, lernejan pantalonon, korktiriloforman, el kio la sagaca vidvino povis aŭguri nenion specialan. Iom antaŭ la 8a preterpasis ankaŭ la pantalono de sinjoro Geist, digne, kun korekta gladfaldo, kiel ĉiam. Sinjoro Geist, sekciestro ĉe l’ Asekura Kompanio Nordstern, ĉiam egale serenpaŝe sin direktis al sia oficejo. Do neniu signo pri io neatendita. Kaj tamen ili ricevis telegramon en la familio Geist.

Sinjorino Stecken ekspiris kvazaŭ pro sentebla liberiĝo, kiam subite Minna enkuris en la butikon.

“Aĥ, sinjorino Stecken, preparu ankoraŭ unu litron da lakto kaj duonfunton da butero; mi saltas ĝis ĉe la spicisto kaj tuj revenos”.

“Nu, nu, fraŭlino Minna, vi ŝajnas esti tre urĝita! Kio do okazas? Kio brulas?”

“Ne parolu al mi pri urĝo, sinjorino Stecken! En familio kun kvar personoj oni neniam havas kvin minutojn da paŭzo. Mi ne scias, ĉu mi deĵoros ankoraŭ longe tie supre. Kiam la infanoj estis pli junaj, eble estis same multe da laboro, aŭ eĉ pli, sed oni lasis min trankvila. Komandis nur sinjorino Geist. Sed nun la infanoj ludas gesinjorojn! Lotte opinias, ke mi estas je ŝia persona servo kaj Hugo daŭre bezonas min. Kie estas tio? Kaj kie vi kaŝis tion? Se mi aŭskultus lin, mi ĉiutage denove gladus lian pantalonon, kvazaŭ gladfaldo havus ian valoron ĉe tia verdbekulo!”

“Dio mia! La junuloj estas nuntage postulemaj! Sed la juna fraŭlino povus helpi vin en la mastrumado”.

“Kion vi pensas? Helpi en la mastrumado? Sed la fraŭlina moŝto zorgas nur pri lernejaj taskoj, kaj kiel? Sufiĉas rigardi la notojn, kiujn ŝi ricevas! Krome, ŝi okupiĝas pri l’ fortepiano, pri tualetoj! Mi kompatas la viron, kiu edziĝos al tia meleagrino. Anstataŭ helpi, ŝi faras al mi nur pli da laboro. Mi esperis, ke hodiaŭ mi havos trankvilan posttagmezon. Jes, kukon! Hodiaŭ matene mi prenis la lakton kaj la buteron, ĉu ne? Kiam mi revenis, Lotte demandis: Ĉu vi ne forgesis, Minna, ke ni havos hodiaŭ posttagmeze kafrondeton ĉe ni? — Kompreneble, ke mi forgesis. Mi havas aliajn aferojn por pripensi. Kaj nun mi povas rekomenci la butikumadon. Kaj tiun kafrondeton ni vere ne bezonis hodiaŭ! Jes, mi ankoraŭ ne diris al vi, sinjorino Stecken, ke ni ricevis telegramon!”

“Espereble nenio malĝojiga?”

“Telegramo el Parizo, sinjorino Stecken! Mi jam rakontis al vi pri nia franco, ĉu ne? Nu, li alvenos hodiaŭ vespere”.

“Kion vi diras al mi, fraŭlino Minna? La franca sinjoro venos hodiaŭ? Ĉu eble?”

“Kvazaŭ mi ne havus sufiĉe da laboro kun kvar personoj! Mankis kvina! Mi ja komprenas, ke post la morto de l’ avino unu bela ĉambro restis libera. Sed la avino neniam pliigis mian laboron, male, ofte ŝi helpis al mi, dum la nova subluanto certe havos ankoraŭ personajn dezirojn”.

“Sed diru foje, fraŭlino Minna, kial ili prenas francon? Estas tiom da junaj sinjoroj en Berlino, kiuj ankaŭ akceptus loĝi ĉe Geist. Pri ili almenaŭ oni povus havi fidindajn informojn, pri l’ reputacio kaj ĉio ...”

“Aĥ, sinjorino Stecken, tio estas propra afero. La juna franco estas instruisto kaj la mastrino pensis, ke estos bone por Lotte kaj Hugo, se ili povos ekzercadi la francan lingvon hejme kun vera franco”.

La vidvino Emma Stecken por kelkaj momentoj rigidiĝis en la pozicio, kiun ĵus ŝi havis. Kiel antikva statuo de greka venĝodiino ŝi aspektis, dum per siaj ostaj fingroj ŝi tenis averte, levita ĝis alteco de l’ kapo, la butertranĉilon, el ligno, kaj sentencis: “Oni diras pri la francoj, ke ili estas tre entreprenemaj kaj malvirtaj. Pri ili oni neniam scias ... Ĉiuokaze li ne okupiĝu pri mia Friedel!”

“Nu, sinjorino Stecken, tion mi diras al vi: Mi estas knabino el la Spreewald!* Pli saĝe, ke oni detenu la fingrojn!”

* Spreewald = Spree-arbaro.

“Tute prave, fraŭlino Minna!”

Sed Minna jam estis for por kompletigi siajn aĉetojn ĉe najbara spicisto.

Supre, en la loĝejo de l’ dua etaĝo, dekstre, sinjorino Geist, post la hasta disiro de l’ familianoj, kiel unua havis plenan konscion pri la signifo de l’ telegramo. Ĉiuj aliaj estis tro urĝitaj de la horo kaj ne povis perdi tempon por pesi la konsekvencojn de l’ telegrama informo: “Alvenos 27an vespere 6a 35 Potsdamer Bahnhof Touchard”. Pri l’ materiaj aranĝoj de l’ akcepto en la hejmo estas ja zorgite. Tio koncernas la patrinon kaj Minna. Krome, tiu telegramo ne alvenis neatendite. Ĉio estis jam de pluraj tagoj antaŭaranĝita, interkonsente de ambaŭ flankoj. Je la anoncita horo sinjoro Geist atendos la francan sinjoron ĉe l’ peron-elirejo kaj tenos, kiel konigilon, tre videbla antaŭ si unu numeron de “Berliner Lokalanzeiger”. Do, hodiaŭ li alvenos! Bone. Nur sinjorino Geist plene komprenis, kion tio signifas. “Li loĝos ĉe ni, kiel subluanto. Manĝos ĉe nia tablo. Kuŝos en la ĉambro de mia bedaŭrata patrino. Kia li estos? Ĉu li akordiĝos kun ni? Kun Hugo, proksimume samaĝa? Kian influon li havos al Lotte? Ĉu Vati* ne havos kaŭzon por riproĉi al mi la alvenon de, l’ juna franca sinjoro?”

* Vati = paĉjo.

Vere estas, ke kiam ili decidiĝis sublui la liberan ĉambron kaj kiam tiucele ili foje trakribris la anoncoparton de l’ “Berliner Lokalanzeiger”, sinjorino Geist obstinis por doni la preferon, inter multaj loĝejserĉantoj, al tiu juna franco, kiu deziras havi ĉambron en burĝa familio, dum ŝia edzo opiniis pli simpla akcepti unu el la berlinaj anoncantoj. “Sufiĉos unu poŝtkarto por interkonsenti, sed kun la pariza sinjoro oni devos korespondadi senfine”. Tamen sinjorino Geist insistadis pri la franco argumentante, ke la ĉeesto de tiu junulo en la familia rondo kredeble povos nur akceli la lernejajn laborojn de Hugo kaj Lotte. La notoj de ambaŭ pri la franca lingvo ja ne estas brilaj. Krome, sole la franco, inter ĉiuj anoncantoj, deziras “Familienanschluß”, aliĝon al la familio. Kaj tio signifas, ke ĉiujn manĝojn li havos kun ili. “Unu pli ĉe la tablo, tio ne gravas, sed tio tamen havigas pluajn enspezojn, ĉu ne?”

Tiam sinjoro Geist cedis. Li ne deziris plilongigi diskuton pri tiu punkto. Cetere, ankaŭ lia edzino havis sufiĉe da diskretemo por mencii tiujn “pluajn enspezojn” nur preterpase, neniel kiel ĉefaferon.

Ambaŭ sentis, kiam ili unuiĝis pri eventuala subluado de ĉambro ne plu okupita, post la morto de l’ avino, ke la vera, funda kaŭzo de tia decido devus formuliĝi per aliaj vortoj ol tiu preteksto, ke “estas ridinde, ĉu vi ne kredas, lasi senserva tiun ĉambron, kiun ni tamen ne bezonas, dum tiom da fraŭloj, laborantaj en Berlino, estus tiel kontentaj, se ili povus loĝi en tia hejmo!”

La vera, funda kaŭzo estis, ke la familio Geist ĵus havis altajn elspezojn pro la malsano de l’ avino, ke plue la ĉiutagaj vivoŝarĝoj multe tro pezas sur la familia budĝeto, ke ne estas aliaj enspezoj ol la ĉiumonata salajro de sinjoro Geist, kaj ke ĝi estas modesta. Sed kiel sekciestro de honorinda asekura kompanio, sinjoro Geist devas flegi sian eksteraĵon. Li kaj la edzino devas tamen konservi kelkajn mondumajn rilatojn kun gekonatoj samrangaj. Kaj ili devas helpi al Hugo kaj al Lotte trapasi la studojarojn. Hugo estas jam dek-ok-jara, Lotte preskaŭ dek-sep. Ili volas vestiĝi kiel junaj gesinjoroj. Kaj fine, ne estas eble rezigni la kunlaboron de Minna en la mastrumado. Oni ja devas vivi laŭ sia rango, montriĝi inda je sia propra nivelo, ĉu ne?

Krome, insistante pri l’ franca subluanto, sinjorino Geist intuicie sentis alian avantaĝon. La najbaroj ne povos miri, ke ĉe Geist ili subluas ĉambron. Ne por enspezi kelkajn pliajn markojn ĉiumonate — tion ili ja ne bezonas —, sed, imagu, kiel ruze, por faciligi al la gefiloj, kiuj ja ambaŭ lernas la francan lingvon, pli rapidajn progresojn! Ili ja havos francan instruiston ĉe sia propra tablo!

Nur kiam la tagmeza manĝo kunigis ĉiujn membrojn de l’ familio ĉirkaŭ la tablo, ankaŭ la edzo kaj la gefiloj ekkonsciis plene pri l’ graveco de l’ evento. Hodiaŭ vespere, kio ĝis nun senforme nebulis kiel nur projekto, fariĝos palpebla realaĵo. Pierre Touchard, vera franco el Parizo, estos loĝgasto ĉe ili. Tuj Lotte, la senpacienca, sin proponis por akompani la patron al la stacidomo. Ankaŭ Hugo deziris esti ĉe l’ alveno. Fakte, sinjoro Geist iros al tiu renkontiĝo sen ia entuziasmo. Tiu franco estas ankoraŭ iomete juna. Apenaŭ li eliris el la infanaĝo. Ĉu tio meritas, ke sekciestro de l’ Asekura Kompanio Nordstern sin ĝenu por iri akcepti lin ĉe l’ vagonaro? Ĉu ne sufiĉus, se irus nur la filo, proksimume samaĝa? Tia estis la vidpunkto de sinjoro Geist ankoraŭ antaŭ kelkaj semajnoj, kiam la franca sinjoro petis, ke oni bonvolu atendi lin ĉe la stacidomo.

De tiam sinjoro Geist pripensis. Li alvenis al la konkludo, ke estos pli korekte, se li, kiel ĉefo de l’ familio, akceptos mem, ĉe lia alveno, la gaston, kiu ja esprimis la deziron aliĝi al la familio.

Nun estis decidite, ke Hugo akompanos la patron, sed ne Lotte, al kiu sinjorino Geist rekomendis:

“Hodiaŭ ne trodaŭrigu vian kafrondeton. Tuj poste ni devos ja reordigi la ĉambron. La juna franca sinjoro havu dekomence la impreson, ke li eniras en ordaman familion. — Kiel vespermanĝon”, kaj nun ŝi turnis sin al ĉiuj, “ni havos malvarman pladon kun Kartoffelpuffer”.

Tiun informon, Hugo, videble kontenta, tuj komentis per la vortoj: “Konvene al mi!”, dum sinjoro Geist, nenion dirante, glatigis sian bokbarbeton per malrapida, melksimila gesto de l’ dekstra mano. Ĉiuj, pro longa sperto, sciis interpreti tion kiel konsenton: Kun plezuro!

La manĝoĉambro — ĝi utilis ĉeokaze ankaŭ kiel salono — estis vasta. Ĝi havis du grandajn fenestrojn al la strato. Ĝi estis simpla, sed komforta. El ĝi radiis iu sento de varma hejmeco. La planko, ĉiam odoranta je freŝa frotvakso kaj spegulbrila, estis grandparte kovrita de lana tapiŝo. La tapiŝo estis malnova. La konturoj de ĝiaj desegnoj, florgirlandoj, sur malhelblua fono, estis neprecizaj kaj certaloke ĝi estis eluzita, precipe sub la tablo, antaŭ la seĝo de Hugo. La mebloj, verdire, ne havis propran stilon. Ĉiuj aspektis bonvolemaj sed nepre neŭtralaj. La tablo, masiva lignaĵo, estis ovala, granda, tiel ke oni facile povis ĉirkaŭ ĝi arigi ĝis ok personojn. La seĝoj, kun altaj dorspartoj, havis kanteksitajn sidplatojn.

Dum la salontempo de l’ ĉambro, la tablo estis tegita per malhelruĝa pluŝo, kiun, dum la manĝohoroj, anstataŭis simpla vakstuko kun diverskoloraj kvadrataj desegnoj, certe neniel ceremoni-aspekta sed praktika, ĉar facile lavebla.

La murojn garnis, sur unu flanko, larĝa komodo, ornamcele ŝarĝita per vazoj kaj statuetoj; ĉe l’ kontraŭa muro staris fortepiano, sur kies supra breto, apenaŭ videbla pro multnombro de diversformaj, broditaj subtukoj, viciĝis fotografaĵoj simetrie dismetitaj, kaj refoje statuetoj kaj similaj bazaraĵoj, havantaj neniun valoron krom, eble, rememorigan. Apud la piano, laŭlonge de l’ sama muro, ĝis tuŝe kontraŭ la pordflanka vando, kuŝis iu bastardspeca meblo, kiu estis nek divano, nek sofo, sed certe havis la oportunecon de ambaŭ. Ankaŭ ĝi estis tegita per malhelruĝa pluŝo. Sur ĝi du kapkusenoj ludis vid-al-vidon. Kaj unu el tiuj du portis la surskribon, krucpunkte enbroditan: “Nur unu kvaronhoreton!” Ĝi estis naskiĝtaga donaco de sinjorino Geist al ŝia edzo kaj ĝi havis tiun duoblan efikon: kontribui al plia komforto de sinjoro Geist, kiam dimanĉe, post la tagmanĝo, li dormetis sur la sofo — aŭ divano — kaj samtempe rememorigi al li, ke tro longaj dormetoj jam plurfoje malakcelis lian digeston.

Super la divano — aŭ sofo — samlonge kiel ĝi, etendiĝis du-breta etaĝero fiksite al la muro. La malsupra breto surportis librojn, la supra — ankaŭ ĝi vestita per neeviteblaj brod- kaj puntaĵoj — prezentis alian kolekton da fotobildetoj mikse kun vazetoj kaj diversformaj neniaĵoj.

Ĉe l’ fenestroflanko, inter la fenestroj, troviĝis tableto, kies ĉefa funkcio estis porti florpoton kun ekzotikaj verdaĵoj, fojfoje ankaŭ la kudrokorbeton de sinjorino Geist kaj, nur hazarde, la lastan romanon legatan de Lotte.

La angulojn de l’ fenestroflanko okupis ĝemelaj foteloj, larĝaj kaj oportunaj. Ili estis el verda veluro kaj disponis pri multaj kvastoj kaj tufetoj, sed tion oni povis konstati nur ĉe festaj okazoj, ĉar dum normalaj tempoj ilin kaŝis protektaj tegoj el malmultkosta ŝtofo. Kaj tiel estis bone, ĉar tiuj kovraĵoj, per siaj desegnoj kaj koloroj, akordiĝis pli pacame kun la tablo kaj sofo-divano kaj kun la malnova, blufona tapiŝo.

Sur la flanko kontraŭa al la fenestroj estis la pordo. Ĝi kondukis rekte al la koridoro, kiun oni bezonis nur kvar- aŭ kvinpaŝe trairi por atingi la kuirejon. Apud la pordo leviĝis eminenta kahelforno, konstruita en la muro mem, de la planko ĝis preskaŭ la plafono. En la manĝoĉambro vidiĝis nur la dorso de tiu giganto, ĉar ĝia faŭko troviĝis sur la koridoro, tiel ke oni povis facile enŝovi lignoŝtipojn aŭ elskrapi la cindrojn sen ia risko pri malpurigo de l’ bela ĉambro.

Dekstre de la pordo dormetis iu meblo biblioteksimila, kiun oni nur malofte vekis. Ĝi estis sufiĉe alta kaj ĝia supra parto havis vitrajn pordetojn kun malhelruĝaj kurtenoj.

Al la muroj estis alkroĉitaj diversaj pentraĵoj, ne tro kri-koloraj, faksimiloj de konataj majstraĵoj. La plej plaĉaj reprezentis florojn kaj fruktojn. Entute nenio tre arta, sed ankaŭ nenio kontraŭ la bona gusto, krom tiu banala, soldatscena monstraĵo, kiu sub sia vitro, interne de larĝa, nigra kadro, buntbilde montris infanterianojn en diversaj pozicioj, jen dum paradmarŝo, jen dum gardostarado, jen kiel pafanto, kun unu genuo surtere, kaj tiel plu. Ĉi tiuj pli aŭ malpli fantaziaj ilustraĵoj lokiĝis kiel miniaturoj ĉirkaŭ la granda centra figuro, kies uniformo — desegno, ne fotografaĵo — ĝis en la plej etaj detaloj reproduktis, kaj kolore kaj forme, plej fidele la realaĵon. Oni eĉ povis distingi la numeron 14 sur la ŝultropecoj kaj la “unujarul-ŝnurojn”, kiuj borderis ilin. Ĉi tiuj ŝnuroj, dukolora pasamento, atestis, ke la portanto apartenas al la intelektularo. Li sukcesis pasi tra certa ekzameno markanta la unuan etapon de duagradaj studoj. Tio rajtigis lin servi kiel soldato nur unu jaron kaj dank’ al tio li havis la eblecon elekti mem, inter la limoj de la laŭleĝa aĝo, epokon kaj lokon de sia servado, kaj — krome kaj krone! — en la sekvantaj jaroj, post ankoraŭ kelkaj deĵorperiodoj ĉe l’ armeo, kaj se lia familio, kaj se lia tiama profesio estas indaj je l’ alta honoro, li havos la bonŝancon fariĝi rezerva oficiro. Oni komprenos, ke sinjoro Geist aljuĝis multe da graveco al tiuj “unujarul-ŝnuroj”, ĉar la centra figuro estis li. Kaj li ja estis facile rekonebla, almenaŭ por tiuj, kiuj konis lin sen bokbarbeto, tial ke la vizaĝo estis aŭtentika fotografaĵo, kiun lerta specialisto sciis ĝustadapte glui super la kolumon de l’ desegnita uniformo. Sub la bildo legiĝis, en larĝsvingaj arabeskoj:

Memoraĵo pri mia Soldatservo
1887–1868
ĉe l’ Infanteri-Regimento Grafo Schwerin
(3a Pomera) No 14 en Berlino

Leviĝante de l’ tablo, post la manĝo, sinjoro Geist sciigis, ke li iros al la Potsdamer Bahnhof rekte el sia oficejo. Al Hugo li diris: “Ni renkontiĝos ĉe l’ stacidomo, ĉefa enirejo, sub la granda horloĝo, ni diru je la 6a kaj duono. Zorgu, ke vi ne malfruu!” Kaj adiaŭante de l’ edzino li ŝercis: “Nu, Mutti,* ĉi-vespere vi havos unu filon pli. Esperu ni, ke li plaĉos al vi!”

* Mutti = panjo.

La ekscitiĝa febro pro l’ ĉi-vespera alveno de l’ franca junulo kulminis dum la kunsido de l’ kafrondeto ĉe Lotte Geist. Jen sidis, en la manĝoĉambro, la nedisigeblaj amikinoj, la kvarfolia Trifolio, kiel ili mem sin titolis, Hedwig Griethke, nomata Hedi, filino de konata kukbutikestro en la Potsdamer strato, diketa, kun la tuta ĉarmo de kremkuketo; jen estis Annemarie Balkenwirth, serenvizaĝa, pensema, kun blondaj, helikformaj plektaĵoj kontraŭ la oreloj, kaj jen Gertrud Bachmann, mallonge Trudchen, parolrapida kaj rapidparola, ĉiam preta eksplodigi ridon pro kio ajn. Kaj Lotte, kompreneble. Tre regule, tra l’ tuta jaro, kun escepto de la somera libertempo, ili kuniĝis sabatojn posttagmeze, laŭvice ĉe unu el ili. Plej liberaj estis la kunsidoj ĉe Annemarie Balkenwirth, ĉar Annemarie havis sian propran ĉambron en la ĝardena domo, sendependan de l’ gepatra loĝejo en la antaŭa domo. Inter ambaŭ domoj etendiĝis korto sufiĉe vasta, kie kreskis kvar kaŝtanarboj. Ĉe Annemarie la amikinoj povis brui kaj klaĉi senretene kaj ŝaŭmi super ĉiujn digojn, ĉar la patrino, sinjorino kuracistedzino Balkenwirth, preskaŭ neniam intervenis. La plej ŝatataj kunvenoj okazis ĉe Hedi, la kukistfilino, ĉar tie partoprenis vere ĉielaj frandaĵoj, kaj ilia nombro neniam estis ŝpare limigita je nur po du, sed kiam la servistino surtabligis la grandan pladon, kio ĉiam liberigis el la knabinaj buŝoj antaŭĝuan “Ha!”, ŝi senmanke aldonis, iom protektotone: “Restas ankoraŭ aliaj en la bakejo”.

Ĉe Lotte la kukoj estis pli modestaj, ordinare bakitaj en la hejmo mem, de Minna aŭ de sinjorino Geist. Sed hodiaŭ neniu multe priatentis ilin. Hodiaŭ kvar fraŭlinetoj estis absorbitaj de tiu ĉi interesega sciigo: “Nia franca gasto alvenos ĉi-vespere!”

Kiel li nomiĝas? Kiel oni skribas tion? Ĉu li parolas germane? Kaj Gertrud Bachmann ekklukis petole: “Comprenez-vous Berlina?” pro kio ŝi ridegis kaskade. Hedi Griethke proponis: “Lotte, invitu monsieur Touchard al nia proksima kafrondeto. Li montros al ni, kiel dum tetrinkado en la parizaj salonoj oni levas la etan fingron kun maksimuma artefekto!” Kaj plue Trudchen scivolis: “Ĉu li dancas? Li povos montri al ni la plej novan tangon. Iu devas nepre aranĝi dancvesperon”.

“Tion ni vidos poste”, respondis Lotte, “por komenci li enkapigu al mi la neregulajn francajn verbojn!” Jam ĵaluza, ŝi sentis sen plezuro, ke la amikinoj volas akapari ŝian francon.

“Jes, bonege”, Hedi tuj aliĝis, “ĉu vi pruntedonos lin al ni de tempo al tempo? Mi imagas lin bruna, tre bruna, kun peĉonigraj, profundaj okuloj, kun longaj okulharoj kaj, kompreneble, kun ekaĵo de lipharoj. Jen! Madmazel*, voulez-vous ...”

* Kripligita formo de la franca Mademoiselle = fraŭlino.

“Kun plezuro, mosje!”* ekridis Trudchen.

* Kripligita formo de la franca Monsieur = sinjoro.

“Nun aŭskultu foje!” interrompis Annemarie, “vi memorigas min pri tiuj tre primitivaj, negraj triboj, kiuj rampas surventre ĉirkaŭ stultaj idolstatuoj. Vi tamen estas germanaj knabinoj, kial do tiel sensence ekstazi nur pro iu franca sinjoro, kiun vi ankoraŭ tute ne konas?”

Tuj Trudchen kontraŭis: “Kaj vi estas la di-sendita misiisto, kiu konvertas la negrojn al la sole valida idealo, nome la blondharaj teŭtonoj kun kornokaskoj! Ili kuŝis sur la ursa felo kaj drinkis ankoraŭ unu, kiel oni kantas. Nu, dankon!”

“Ankaŭ la plej faman teŭtonan hordestron mi ne adorus senkontrole, nur pro snobismo!” vipis Annemarie.

En tiu ĉi momento erupciis en la ĉambron la du lernejkunuloj Hugo Geist kaj Erich von Bastrow. Sentransire Trudchen eksplodis: “Jen la honorindaj idoj de niaj pragermanaj tipoj, la persona enkorpiĝo de l’ plej alta idealo!” kaj la knabinoj ekridis. Sed la junuloj rapide kontraŭagis. Erich von Bastrow avertis: “Kion mi aŭdas? Morala kripligo de l’ germana vira intelektularo? Tio postulas punekspedicion!” kaj Hugo aldonis:

“Venĝon! Venĝon! Sklavigu la virinojn!”

Ili provis kapti la diskurantajn knabinojn kun la ŝajnigita pretendo devigi ilin al revoko de l’ ofendaj rimarkoj, se necese eĉ per la forto. Sed ĉio tio estis nur preteksto por iom da puŝi-tuŝi, kio cetere neniel malplaĉis al la knabinoj. Do kial, sin demandis la knaboj, kial ili misuzas siajn sopranojn por kriĉi tiel abomene?

Hugo jam firmtenis ĉe ambaŭ manikoj la rondetan Hedi. Ŝi paŭtis per obstina mutado post ĉiu insisto de Hugo, kiu, kun tro ruĝa kapo, ripetis: “Petu pardonon!” — Sed nek por Hugo, nek por Hedi la vortoj havis sencon. Iliaj rigardoj profundiĝis unuj en la aliajn. Kiu scias legi, legu ... Ankoraŭ ili ne sciis.

Siaflanke Erich von Bastrow, kiu jam delonge markis sian preferon por Annemarie, sieĝis ŝin en fenestro-angulo kun la travidebla taktiko faligi ŝin sur la fotelon. Annemarie estis forta kaj ne volis cedi.

La apero sur la sojlo de alarmita sinjorino Geist ĉesigis la militagojn. “Herrschaften!* Kiun oni buĉas ĉi tie? Dio mia!” eklamentis sinjorino Geist superrigardante la dispuŝitan ordon de la ĉambro, “tio ja aspektas kiel batalkampo!”

* Gesinjoroj!

La gejunuloj estis sufiĉe bonedukaj por senkulpiĝi. La knabinoj asertis, ke ili tuj remetos ĉion sur la ĝustan lokon kaj ke kiam monsieur Touchard alvenos, li povos nur miri pri la plaĉa aspekto de l’ ĉambro. Estas vere, ke ili faris sen tempoperdo kiel ili diris, dum Hugo retiriĝis kun Erich en sian ĉambron por cerbumi ankoraŭ pri iu algebra problemo. Tio povis daŭri tre longe, ĉar nek unu, nek la alia estis aparte dotitaj en matematikaj aferoj. Certe, ke ili prokrastis la solvon ĝis alia tago, ĉar je la 5a kaj duono ili forlasis la loĝejon. Hugo volis troviĝi nepre akurate sub la granda horloĝo ĉe la Potsdamer Bahnhof.

Unu minuton antaŭ la 6a kaj duono ankaŭ sinjoro Geist alpaŝis, digne, kiel ĉiam.

“Bone”, li sin turnis al Hugo, “lasu min vidi, ĉu vi vestiĝis korekte? Refaru tiun kravatnodon! Tio estas elementa regulo. de boneduko, ke oni sin prezentu en senriproĉa stato antaŭ gasto, kiun oni volas honori. Kaj nun ni iru sur nian postenon ĉe la elirejo de l’ peronoj. Tie la vojaĝantoj devos pasi unu post la alia; sinjoro Touchard certe rimarkos nin”. Tiam sinjoro Geist eltiris el mantelpoŝo unu numeron de “Lokalanzeiger” kaj transdonis ĝin al Hugo:

“Jen, fileto, vi malvolvos tiun folion kaj tenos ĝin bone, ke la titolo estu facile legebla”. Sinjoro Geist estis tre kontenta pri la ĉeesto de Hugo. Estus ĝene al li, se li devus mem aktori kiel afiŝportisto. Ankaŭ al Hugo tiu funkcio neniel ŝajnis inda je la rango de supera gimnaziano. Li provis diskuti:

“Ĉu vi ne pensas, Vati, ke sinjoro Touchard miskomprenos? Vi ja skribis al li, ke vi estos ĉi tie kun la ĵurnalo kaj ke vi havas pintbarbon ...”

“Egale!” decidis la patro, “mi ja staros apud vi”.

Ŝajne la vagonaro estis alveninta. Jam kelkaj pasaĝeroj sin direktis al la elirejo, komence unu post alia, kvazaŭ nur pogute, sed rapide la fluo kreskis kaj fariĝis rivero. Hugo disvolvis antaŭ si la konigilon dum li rigardis dekstren, maldekstren, afektante, ke ĉio tio ne koncernas lin.

Va... Vati!” li ekbalbutis, “ti... tie staras viro, kiu ankaŭ signalas per la ‘Lokalanzeiger’!”

Efektive. Je nur kelkaj paŝoj de ili, ĉe la unua vico de aliaj atendantoj, troviĝis vireto ne plu juna, laŭ vesto kaj aspekto konjekteble iu artisto el la bohema speco, iu aventuristo. Li afiŝis, kiel eble plej videble, antaŭ si la titolon de la “Berliner Lokalanzeiger”. Tiaj koincidoj okazas. Sed — pli grave — ankaŭ tiu homo havis pintbarbeton! Kun avidaj okuloj li inspektis la alvenantojn samtempe stereotipante rideton ĉirkaŭ la buŝanguloj. Tuj sinjoro Geist konsciis pri ebleco de konfuzaĵo. Sed nenio rajtigis lin interveni ĉe la konkuranto. Hugo substrekis la verŝajnecon de misaĵo:

“Mi vetas, Vati ke inter ni du, portantoj de similaj standardoj, sinjoro Touchard senhezite sin turnos al la viro kun barbeto, ĉar ja tian li esperas renkonti ĉe sia alveno, ĉu ne?”

La rezonado de Hugo estis ĝusta. Sinjoro Geist devis cedi. “Nu, donu al mi la folion! Ne estus korekte fariĝi kunhelpanto por ke la franca vojaĝanto mistrafu. Tio aspektus infanaĵo”.

Apenaŭ sinjoro Geist estis levinta la ĵurnalon, kiam staris antaŭ li mezaĝa provinculino, afekte ridetanta. Ŝi demetis surteren larĝventran vojaĝsakon, memkudritan, troplenŝtopitan, kaj deponis sur ĝin ankaŭ imponan pluvombrelon. Etendante al sinjoro Geist du premopretajn manojn, troŝarĝitajn per ringoj kaj braceletoj, ŝi ekĝojis laŭtege, kvazaŭ krom ŝi kaj li neniu ekzistus sur la tero:

“Ha, Bubi!* Tute laŭ via foto! Mi tuj rekonis vin”.

* Bubi = bubeto. Ĉi tie karesvorto.

“Pardonu! Vi turnis vin al la malĝusta adreso!” sinjoro Geist sin tuj defendis, dum li protekte antaŭŝovis la brakojn, “kredeble estas tiu sinjoro ĉi-dekstre, kiu atendas vin!” La persono el la provinco, videble ŝancelita sed ankoraŭ ne konvinkita, reprenis la imponan pluvombrelon, la larĝventran vojaĝsakon kaj sin direktis al nova celo. Siaflanke sinjoro Geist malbonhumoris al Hugo:

“Tia ridinda sceno ne estus okazinta, se vi tenus la ĵurnalon!”

Mallonge poste — jam la fluo de l’ alvenantoj estis malpli densa — Pierre Touchard aperis inter la lastaj. Kaj sinjoro Geist kaj Hugo tuj havis la saman intuicion kaj samtempe ili ekdiris: “Jen li!” jam antaŭ ol Pierre donis sian bileton al la kontrolisto ĉe trapasejo. Kiel ĉiuj aliaj vojaĝantoj, Pierre Touchard havis ĉapelon, li havis mantelon, estis normale vestita kaj tamen oni sentis: negermano. Sinjoro Geist povis nun formeti la ĵurnalon, ne plu utilan. Li marŝis firme renkonte al Pierre:

“Sinjoro Touchard, tre certe? Mia nomo estas Geist kaj jen mia filo Hugo”.

Pierre, kontenta, ke la reciproka malkovro tiel glate funkciis, ridetis tutkore kaj povis diri nur: “Sehr gut, sehr gut!* kaj premis volonte la prezentitajn manojn.

* Tre bone!

Sinjoro Geist, kiu nenion lasis al la hazardo, estis aranĝinta en sia menso kelkajn vortojn, kiujn li opiniis konvenaj por bonvenigi la junan francon. Iom da soleno devas enesti ĉe tiaspecaj renkontiĝoj, iom da soleno kaj da digno. Li estis nun ekparolonta, kiam refoje agitiĝis antaŭ li la provinca sinjorino kun la dikventra vojaĝsako. Tuj ŝi ekmuĝis:

“Ne estas trovebla alia homo kun la ĵurnalo! Sed tiel facile vi ne deskuos min, aŭ vi kompensos antaŭe miajn veturkostojn!” Kaj jam ŝi levis minace la imponan pluvombrelon.

“Sinjorino, mi ne konas vin!” ekkoleris sinjoro Geist, videble tre ĝenita. Nur kun peno li sukcesis devojigi la malsuprenfalantan pluvombrelon, tiel ke ĝi ne disrompu lian kapon, sed li ne povis eviti, ke pro lia gesto ĝi deglitis flanken kaj trafis la ĉapelon de Pierre Touchard. Rapide formiĝis densa ringo de scivolemuloj ĉirkaŭ la disputanta paro kaj vole-nevole ankaŭ Pierre, nenion komprenante, troviĝis en la centro de l’ kirliĝo. Feliĉe, ke deĵoranta policisto, severaspekta sub sia pinthava kasko, sciis bori sian vojon tra la gapantoj.

“Pri kio temas?” li tuj instaliĝis en la komandofunkcio, “kion signifas tiu ĉi amasiĝo?”

Herr Wachtmeister”,* petis sinjoro Geist, “detenu tiun furion de mia korpo!”

* Wachtmeister = en la armeo ĉefserĝento. Tiel, diversloke, oni alparolas policistojn.

“Friponaĵo!” plue muĝis la megero, “per trompanonco pri geedziĝo li delogis honestan virinon kaj venigis min el Bensheim apud Darmstadt!”

Digne, kiom la situacio permesis, sinjoro Geist asertis: “Mi neniam aŭdis pri tiu persono”.

“Ho kia kan...”

La policisto silentigis la virinon per ordonanta mansigno kaj informiĝis: “Ĉu vi konas tiun ĉi sinjoron kaj de kie?”

“Nu, li skribis al mi pli ol dek fojojn kaj petis, ke mi venu”. Ŝi ne havis la oportunecon paroli plu, ĉar refoje la gapanta ringo rompiĝis kaj aperis unu el la biletkontrolistoj, kiu ĝis tiam deĵoris ĉe la elirejo. Li provis alporti iom da klareco: “Mi ja scias pro kio tiu ĉi kompoto. Tie, antaŭ unu momento, atendadis du sinjoroj kun la ‘Lokalanzeiger’ enmane. Tio frapis min, ke ili havas ambaŭ la saman firmoŝildon. Tuj mi pensis, ke povos okazi nur fuŝaĵo, tiom pli, ke ankaŭ la alia viro havis similan bokbarbeton. Kaj nun vi havas la salaton!”

“Nu, kie estas la alia?” demandis la policisto.

“Homo!” enŝoviĝis nun pakaĵportisto, “la alia disvaporiĝis ankoraŭ ĝustatempe, kiam li ekvidis la personon!” kaj li havis la ridantojn sur sia flanko.

“Nun faru paŭzon!” la policisto reprenis la fadenon, “ĉio estas konstatebla! Kiel nomiĝas via korespondanto?” li turnis sin al la trompita fianĉino.

Herbert Poehlke, el Pankow”.

Herr Wachtmeister”, sinjoro Geist eltiris vizitkarton, “jen mia nomo. Mi estas sekciestro ĉe l’ asekura kompanio Nordstern. Estas ridinde ...”

La policisto salutis soldatdiscipline: “Sinjoro, vi povas iri neĝenate”. Al la virino li rekomendis: “Kaj vi, veturu al Pankow, se vi volas. Vi ja havas la adreson, sed ne plu insultu ĉi tie pacamajn homojn”. Kaj sin turnante al la publiko: “Disiru! Ĉiuj!” — Tuj la ringo solviĝis kaj ĉiu reiris al siaj okupoj.

Kiam la taksikaleŝo haltis antaŭ la numero 102 de Bülow Straße, sinjoro Geist ankoraŭ ne finis senkulpigi sin kaj peti pardonon pro la nedigna sceno en la stacidomo. Siaflanke Pierre Touchard ankoraŭ ne havis netan vidon super la incidento, sed ne malplaĉis al li, ke lia enkonduko en la berlinan vivon, nome per ombrelbato sur la kapon, okazis laŭ procedo, al kiu ne mankis certa originaleco. Kiel ajn — tio entenis almenaŭ tiun ĉi avantaĝon, ke dum la vespermanĝo la familio Geist kaj ĝia nova kunloĝanto havis konversacitemon preskaŭ neelĉerpeblan kaj centfoje pli instigan ol la senanimaj banalaĵoj — “Ĉu la vojaĝo ne lacigis vin? — Ĉu ne tro da personoj en via kupeo?” kaj tiel plu — kiujn, ĉe similaj okazoj, homoj, ĝis tiam fremdaj unuj al la aliaj, interŝanĝas pro nura ĝentileco.

Dum la tuta daŭro de tiu unua vespermanĝo kun sinjoro Touchard oni vole-nevole ĉiam revenis al la afero. Kiam, nur por fine paroli pri io alia, sinjorino Geist insistadis por ke la gefiloj diru almenaŭ kelkajn vortojn en la franca lingvo — kvazaŭ kiu ajn lernejano povus laŭkomande improvizi senchavan konversacion surbaze de kliŝoj el la gramatika ekzercaro! — Lotte paŭtmiene mutadis, ĉar momente ŝi povis rememori nur du frazojn el la ĵus lernita ĉapitro pri la superlativoj: La baleine est le plus grand des cétacés* kaj Le désespoir est le pire de tous les maux* Konsentite, sed provu foje per tiaj monstraĵoj kontribui al normala konversacio aŭ trafi rilaton al la aktualaĵoj! Aktualaĵoj? Kaj Lotte eksplodis: Est votre chapeau kaputt?* Hugo malaperis sub la tablon, kie li tordiĝis pro subita ridospasmo, tiel ke la patro opiniis saĝa admoni:

* La baleno estas la plej granda el la cetacoj.
* La malespero estas la plej malbona el ĉiuj malbonoj.
* Lingvomiksaĵo kun la signifo: Ĉu via ĉapelo estas difektita?

“Nu, kio okazas al vi, Hugo?”

Ankoraŭ ridskuate Hugo elŝprucigis: “La freneza ŝraŭbo ... en la stacidomo ... diris Bubi al Vati!”

“Kio?” ekridis nun ankaŭ sinjorino Geist, turnante sin al la edzo, “ĉu vere vi estis ŝia Bubi?”

“Komplete idiote!” sinjoro Geist provis ekgrumbli, sed li ne povis ne aliĝi al la ĝenerala gajeco.

Kiam homoj ridis kune, sincere elkore, ili rapide progresas sur la larĝa ŝoseo de interkompreno kaj amikeco.

Pierre Touchard transiĝis senĥaose en la novan medion. La manĝmaniero ja iom diferencis de la hejma, sed ilia “malvarma plado”, se oni bone rigardas, estas nur alia nomo por la pariza “angla telero”, sortimento de plej diversaj kolbasaĵoj, ŝinko kaj parencaj porkaĵoj, sed ĉi tie pli riĉa je gamoj pli variaj. La Kartoffelpuffer, kiun la familio Geist tiel ŝatis kaj laŭdis kun komplimentoj al Minna, ŝajnis al Pierre “nu ... manĝebla”. Ĝi estis iu platkuka pastaĵo, varma, moleta, grizkolora, en kiu kuniĝis, inter aliaj, precipe raspitaj terpomoj kaj fajne hakitaj poreoj. Iom ŝtopa. Povas esti, ke post sia longa vojaĝo Pierre ne havis sufiĉe da apetito tiun vesperon. Sed jen pli grave: dummanĝe la sola trinkaĵo estis laktokafo. Tiam, dum unu momento, enŝteliĝis en lian rememoron nostalgia penso pri iu karafo kun ruĝa vino sur certa tablo, en konata domo de la strato Faubourg Poissonnière, Parizo, 10a distrikto.

Pierre rapide adaptiĝis. Jam la duan tagon, anstataŭ teni la forketon per la dekstra mano kaj brave pikadi viandopecojn jam antaŭe distranĉitajn buŝformate aŭ puŝadi ilin sur la forketon helpe de panero, li sukcesis, imitante la aliajn, movi la forketon per la maldekstra mano, ŝovi sur ĝin per la tranĉilo bifstekopecon sammomente detranĉitan kaj eĉ aldoni, kromŝarĝe, ankoraŭ kelkajn pizojn! Kaj ankaŭ, jam la duan tagon, li proponis al la gemastroj, ke ili ne plu voku lin “Herr Touchard”, sed pli simple kaj senceremonie “Peter”, kiu estas la germana frato de l’ franca Pierre. Gesinjoroj Geist konsentis, sed laŭ insisto de la patrino oni decidis konservi la francan formon. Ankaŭ Lotte kaj Hugo preferis la fremdsonan Pierre al la germana Peter, kiu estas tro populara demokrata, dum ĉirkaŭ Pierre, kiel aludis Lotte, “ŝvebas la aristokrateco de ekzotika parfumo”. Lastatempe Lotte legis multajn romanojn.

La trian tagon Pierre kaj Hugo praktikis inter si la pli intiman Du.* Pri Lotte ne estis tiel rapide. Ankoraŭ inter ŝi kaj Pierre leviĝis, kiel apartiga heĝo, la pli formala Sie,* deviganta ilin teni sin pli distance, ĉiu siaflanke de la barilo. Sed la heĝo ne estis tiel alta, ke ili ne povis super ĝi interŝanĝi komprenemajn ridetojn, plenplenajn de reciproka bonvolo. Koncerne la servistinon Minna, tiun severmoran filinon el la Spreewald, de la unua momento Pierre nestis komforte en ŝia favoro. Kiam, tuj post lia alveno en la domo de la Bülow-strato, sinjoro Geist estis prezentinta sian edzinon kaj Lotte, li volis ankaŭ konigi al la nova loĝanto la deĵorantan Minna kaj tion li faris per vortoj neniel laŭetiketaj. “Jen”, li diris, “la servema spirito en nia hejmo, Minna, la feino de l’ kuirejo!” el kio Pierre interpretis, erare, ke oni prezentas al li ankoraŭ unu familianon. Tuj li paŝis salute al Minna, kun kiu li interŝanĝis firman manpremon. Minna ekruĝiĝis ĝis la haroj, ridetis honteme kaj riverencis mallerte. Sed ŝi pensis: Kiel bone edukita homo! Kaj de tiam ŝi havis nur laŭdan opinion pri Pierre, kion ajn li poste faris aŭ entreprenis. Tiel, en la vivo, oni ofte juĝas nin favore nur dank’ al iu gesto nepripensita, hazarda, farita pro miskompreno. Kaj inverse.

* Du = Ci; pronomo uzata inter kamaradoj, intimuloj.
* Sie = Vi.

Siatempe, kiam, ankoraŭ en Parizo, Pierre devis elekti sian berlinan loĝejon inter seso da proponoj kaj kiam li donis la preferon al la familio Geist, estis tial, ke ne nur multe logis lin la informo pri kunvivado en la sama hejmo kun filo proksimume liaaĝa, gimnaziano, do junulo kun similaj interesoj, sed ankaŭ ĉar, laŭ liaj mezuradoj sur la urboplano, la Bülow-strato troviĝis tiel proksime al la Winterfeldt-placo, kie dir. Vogel havis sian instituton, ke li ne bezonos uzi transportilon. Kaj nun, tiun lundon antaŭtagmeze, kiam li iris por prezenti sin, li konstatis kontente, ke liaj kalkuloj sur la kartoj de la gvidlibro Grieben, franclingva eldono aĉetita en Parizo ĉe Flammarion, montriĝis tute ĝustaj. Ankaŭ sen la bonvolaj konsiloj de Hugo, tiu malavara klariganto, Pierre estus facile trovinta la vojon. Unue, laŭlonge de la Bülow-strato ĝis la Nollendorf-placo; de tie, preter la Hochbahn-stacio, maldekstren tra la Massen-strato, kaj jam etendiĝis antaŭ li la nuda spaco de l’ Winterfeldt-placo, ĉe kies alia fino leviĝis preĝejo. La randon de la placo markis kelkaj akacioj.

Du domolinioj ĉirkaŭbrakas la placon. Oriente la Gleditsch-strato, okcidente la Goltz-strato. Nur por kontroli la precizecon de sia scio, kaj ĉar li havis ankoraŭ sufiĉan tempon antaŭ sia rendevuo, Pierre faris kelkajn paŝojn al la Gleditsch-strato, kiun li facile identigis dank’ al tiuj ŝildoj ĉe la stratanguloj, kiuj indikas larĝlitere kun la stratnomo ofte ankaŭ la sinsekvon de l’ domnumeroj, pro kio Pierre komplimente riverencis, almenaŭ enpense, al la berlina magistrato. Li reiris al la Goltz-strato kaj baldaŭ staris ĉe la celo. Flanke de la koridora enirejo granda tabulo donis la necesajn informojn:

Dir. H. VOGEL
Abiturienta Preparinstituto
Ĉiuj ŝtatekzamenoj
Komercdiplomoj
1a etaĝo

La juna viro, kiu malfermis la pordon, sendube estis servisto. Bone dresita. Al la demando de Pierre: “Herr Vogel?” la juna viro respondis, akcentante la titolojn, tiel ke Pierre sentis la riproĉon: “Herr Direktor Doktor Vogel, jawohl, kiun mi devas anonci?” Pierre donis sian vizitkarton kaj laŭ invita gesto de l’ servisto eniris en malgrandan atendejon. Ĉirkaŭ tableto, en la mezo, grupiĝis pluraj seĝoj. Sur unu el ili sidis virino kaj apud ŝi timigita dekjarulo, supozeble ŝia fileto. Ĉe la fenestro sidis junulo, proksimume dudekjara. Pierre salutis per kapklino kaj sidiĝis. Baldaŭ poste la servisto enkondukis ankoraŭ unu patrinon, kun filino ĉi-foje, knabino en la bakfiŝaj* jaroj. Pierre antaŭvidis la momenton, kiam — pro ĝentileco — li devos cedi sian seĝon al nova alveninto kaj li konkludis, ke la instituto de dir. d-ro Vogel estas prospera entrepreno. Tion, unu duonhoron poste, kiam estis lia vico prezentiĝi antaŭ la direktoro, ĉi tiu volonte konfirmis kun evidenta kontenteco.

* Germ. Backfisch = bakfiŝo, sed ni diras, pli ĝuste, fritita fiŝo. La plej ofta senco de Backfisch en la germana lingvouzo estas “plaĉaspekta fraŭlineto, ĝenerale inter 14 kaj 17 jaroj”.

“Mi ne havos multe da tempo por vi, sinjoro Touchard” — li prononcis tre aŭdeble la lastan konsonanton, el kio Pierre konkludis, ke la franca lingvo ne apartenas al la instrufako de la direktoro — “estas ankoraŭ la unuaj tagoj de l’ komenciĝanta studjaro kaj ĉiumomente enfluas ankoraŭ lernantoj, kiuj volas enskribiĝi en niaj kursoj. Kiel ĉiam, ili atendas la lastan momenton. Bedaŭrinde miaj klasĉambroj ne estas senlimaj. Do, estas vi la juna franca sinjoro. Mi tuj prezentos vin al d-ro Kiebitz. Li estas la studestro en mia instituto. Li informos vin pli detale pri via laboro ĉe mi. Jes, ankoraŭ unu afero. Mi skribis al vi, ke vi povos facile pergajni vian vivon en Berlino. De mia instituto vi ricevos ĉiumonatan salajron de 85 markoj. Plue, mi ne kontraŭos, se vi akceptas doni privatajn lecionojn en la urbo, ekster la horoj de la kursoj ĉi tie, kompreneble. La sinjoro, kiu antaŭis vin la lastan jaron, ankaŭ franco, per tio havis ŝatindan enspezon. Via unua kurso okazos hodiaŭ posttagmeze, je la 5a, mi kredas. D-ro Kiebitz donos pli da precizoj. Venu, mi petas, mi prezentos vin al li”.

El la tuta vortfluado Pierre kaptis nur malmulton. Ankoraŭ li ne adaptiĝis al la konversacia parolmaniero. Aliflanke li estis, se ne timigita, tamen iom hezitema pro tiu ĉi unua kontakto kun la nova dunginto, kaj tro okupita por observi sinjoron direktoron. Direktoro Vogel estis dika viro, sesdekjarulo kun barbo griziĝanta, mallonge tondita. Ĝi ne plilongigis la vizaĝon, apenaŭ nur plirondigis la formon de la kapo, kiu pro elstarantaj vangostoj memorigis pri mongola deveno. Dum la daŭro de l’ babilado direktoro Vogel frapetis per krajono sur sian skribtablon, iam-tiam li levis, ŝajne sen ia kaŭzo, la brakojn alplafone kaj reprenis la interrompitan tamburadon, ĉe kio li ofte kaj ofte, kvazaŭ tikmove, per nerva kurbigo de l’ manartikoj repuŝis la blankajn, amelitajn manumojn, kiuj — tial, ke ili estis nur enŝovitaj en la manikojn kaj ne butonumitaj al la ĉemizo — re-kaj-ree elglitis.

D-ro Kiebitz, la studestro en la instituto Vogel, estis longa, pala persono, kun malmultaj haroj, siatempe eble plaĉe blondaj, sed nun kvazaŭ ellavitaj kaj pro tio kolore nedifineblaj. Liaj lipharoj, samspecaj, estis tro ŝpare plantitaj ĉirkaŭ buŝo preskaŭ senlipa kaj, pli grave, preskaŭ sendenta. Verdire ili kresketis nur super la buŝanguloj, de kie ili falis kiel linfadenoj senvivaj, po deko ĉiuflanke, sekvante dum sia strebo malsupren du sulketliniojn, kiuj plilongigis ĝis la mentono la melankolion de l’ buŝo. Krom tio, d-ro Kiebitz havis eluzitan, distorditan nazumon, kies rajdpozicio sur lia nazdorso - estis, ĝuste pro malsimetrio de l’ pinĉilpartoj, konstanta spitado al la bazaj principoj de l’ ekvilibro. Sed, kiel fojfoje dum cirkaj spektakloj ŝnurego kunligas tro aŭdacan aŭ tro novican akrobaton al firma trabo, por reteni lin dum ebla falo, tiel same al la sendisciplina nazumo de d-ro Kiebitz iu ĉeneto, ankrita malantaŭ unu orelo, donis iom da sekureco. Lia voĉo estis malforta, sed kiam li ardiĝis pro kiu ajn kaŭzo, ĝi facile altiĝis ĝis neverŝajnaj sopranoj.

Lia kostumo aspektis laca. Li mem, entute, neflegita.

Intuicie Pierre konstatis: Jen homo, ankoraŭ en la mezaj jaroj de l’ vivo, kiu konservis neniun iluzion, kiu savis neniun esperon.

La kabineto, en kiu la studestro ricevis Pierre Touchard, estis mallarĝa, preskaŭ-kamero. Ĝi havis nur unu duonfenestron. La alia duono apartenis sendube al apuda ĉambro. Ĝia planko konsistis el kvadrataj kaheloj, parte kovritaj per malkara tapiŝo. La primitiveco de la loko kaj de ĝia meblaro mirigis. Ĝi memorigis pri asketa ĉelo. Simpla tablo, superŝutita per paperaĵoj, kelkaj lernolibroj, vortaroj grekaj kaj latinaj, grandformata taglibro, plumoj, krajonoj kaj aliaj iloj el skribilaro heterogene kunmetita. Du seĝoj. Granda paperkorbo. Ĉe la muro ŝirfolia kalendaro.

Tuj post la prezentado: “Nia nova franca kunlaboranto, monsieur Touchard’ — d-ro Kiebitz, nia studestro!” direktoro Vogel lasis ilin solaj. Tiam d-ro Kiebitz hezitgeste proponis la liberan seĝon al Pierre. Li provis montriĝi ĝentila aldonante kun pinteto da ironio: “Bonvolu ĝui la komforton de mia kuirejo!” Sed antaŭ ol daŭrigi li informiĝis: “Ĉu vi sekvas facile la germanan konversacion?” Tiun delikatan priatenton Pierre danke aprezis. La strangaspekta homo havas sentemon. Pierre respondis: “Se vi bonvolos paroli ne tro rapide — ankoraŭ mi ne havas la kutimon”.

“Ne ĝenu vin por interrompi min, se io ŝajnos al vi neklara”.

“Dankon!” — Kaj d-ro Kiebitz, kontenta, ke li tenas paciencan aŭskultanton, ne nur instrukciis Pierre pri liaj deĵorhoroj, pri la regularoj de l’ instituto, sed ankaŭ informis lin iom pri la historio de la “entrepreno Vogel”, kiel li diris, kaj pri la persono de la direktoro. Dum sia tuta kvazaŭprelego d-ro Kiebitz klopodis paroli malrapide kaj kiel eble plej klare. Sed ĉu tio ne estas unu el la fundamentaj kvalitoj de bona pedagogo?

Pierre komprenis, se ne nepre ĉion, almenaŭ la esencon. Foje kaj foje la amar-ironiaj pintoj de doktoro Kiebitz restis nerimarkitaj, sed Pierre nun sciis, ke tiuj prezidoj ĉe konversaciaj kursoj, kiuj dekomence estis la kaŭzo de lia dungiĝo, fakte okupos lin malmulte; nur kvar aŭ kvin horojn ĉiusemajne. Lia ĉefokupado estos, preskaŭ ĉiutage, post la lernhoroj en la ŝtataj lernejoj, do ĝenerale post la 4a, kunlabori kun kelkaj maldiligentaj knaboj, ĝuste el la ŝtataj lernejoj, por doni al iliaj franclingvaj hejmtaskoj akcepteblan aspekton.

“Estas lernejanoj el la najbaraĵo”, klarigis doktoro Kiebitz, “ankoraŭ estas nur seso da ili. La lernejjaro ja apenaŭ komenciĝas, sed ju pli proksimiĝos la jarfinaj ekzamenoj, des pli kreskos la nombro de niaj disĉiploj ĝis kiam, post Pasko, ni havos ĉi tie la plej belan kolekton da etaj kretenoj, kiujn la oficialaj lernejoj en suda Berlino kaj ĉirkaŭaĵo povas liveri. Tio estas unu el la plej profitdonaj fontoj de nia instituto. La anoncoj de nia direktoro memorigas periode tra la bonburĝa gazetaro, al monhavaj gepatroj, ke, kiam ilia kara ideto ne plu povas sekvi la instruadon en lia klaso, tiam estas tempo konfidi lin al la sperta traktado de specialistoj. Kaj tiuj eminentaj specialistoj estas ni, sinjoro kolego!”

Pierre opiniis deca protesti ĝentile kontraŭ tiu ĉi tro flata “kolego” kaj li spontane afablis: “Sed, sinjoro doktoro, vi troigas. Mi havas neniun diplomon ...”

“Kaj tamen kolego!” asertis d-ro Kiebitz dum lia voĉo saltis ĝis kriĉa alto, “jes kolego mia en la tretmuelilo de tiu Birdo!* Sed vi havos la bonŝancon ĝui certan liberecon, vi ne pasigos vian tutan vivon en tiu ĉi kaĝo. Vi ne estas birdo, dum mi ...”

* Vogel = Birdo.

Pli kaj pli Pierre sentis simpation por homo, sed la lastan frazon li ne komprenis, almenaŭ ne laŭ ĝia intencita senco. Sendube lia rigardo komunikis klarigdeziron kaj lia kontraŭsidanto komentis:

Der Kiebitz, Herr Touchard, der Kiebitz ist doch auch ein Vogel!* Mia nomo estas Kiebitz kaj Kiebitz estas stilzkrura birdo! France Vanneau. Ne! Mi ne konas la francan lingvon, aŭ nur tre malbone. Pro nura scivolemo mi serĉis mian nomon en la vortaro. En Parizo mi estus monsieur Vanneau. Kaj la franca soldato Vanneau tre verŝajne estus en la franca armeo same netaŭga elemento kiel la prusa kanonisto Kiebitz! Nu, Kiebitz’oj ne estas kaĝobirdoj — krom mi!”

* Kiebitz = Vanelo. La vanelo ja ankaŭ estas birdo.

Nun Pierre nenion plu komprenis. Li komencis dubi pri si mem. Tiam d-ro Kiebitz, por respondi al frapo ĉe la pordo, malbonhumora pro la interrompo, kriis tra la ĉambreto trumpetan “Herein!”*

* Herein = Eniru!

“Ha! Estas nia universalhomo!” li konstatis, kiam la servisto, malferminte la pordon, haltis sur la sojlo, rektigis la pozicion kaj soldate kunklakigis la kalkanumojn por raporti: “Sinjoro direktoro petas sinjoron studestron ne forgesi, ke ankoraŭ kvar personoj deziras vidi sinjoron studestron!”

“Dankon, Hans! Raportu al sinjoro direktoro, ke sinjoro studestro certe ne forgesos tion. Jam post tri minutoj la universalhomo Hans povos enkonduki ĉi tien la proksiman!”

Pierre facile perceptis la mokan subtonon en la respondo de d-ro Kiebitz. Ĉi tiu, cetere, ankoraŭ pli substrekis sian mokemon montrante al Hans, kiu ĵus malaperis elmarŝante el la ĉambro per aŭtomataj movoj: “Jen kion produktas la prusaj kazernoj!” kaj li daŭrigis por repreni la interrompitan konversacion:

“Mi bedaŭras, ke hodiaŭ la tempo min urĝas. Mi havos plezuron paroli pli longe kun vi alian fojon. Do vi komencos vian deĵoron jam hodiaŭ posttagmeze. Estu ĉi tie kelkajn minutojn antaŭ la 5a; mi prezentos vin al la klaso de l’ etaj kretenoj. Dekomence konservu certan distancon. Neniu kamaradeco, se ne, ili baldaŭ faros el vi frenezulon. Mi supozas, ke via germana repertuaro ne sufiĉos por garantii korektan komandadon; faru, kiel sinjoro Dormois, via antaŭanto. Li regis ilin per mutaj ordonoj, miene aŭ geste. Kiam necesis paroli, li uzis kiel eble plej malmulte da vortoj. Stariĝu! Sidiĝu! Venu! Rekomencu! Tio sufiĉis. Lasu ilin labori solaj. Vi donos klarigojn, ĉiam koncize, mallonge, nur se ili petos. Temas pri facilaj tradukoj el la malgranda Ploetz.* Kiam ili finos, vi korektos. Tiam, se necese, ili rekopios la tekston en sian klaskajeron”.

* Lerneja libro pri franca lingvo, kies aŭtoro estis prof. Ploetz. La “malgranda” Ploetz estas por la malaltaj klasoj.

Pierre dankis pro la utilaj konsiloj kaj la bonvolema akcepto. Li promesis troviĝi ĉi-posttagmeze je la ĝusta horo sur sia posteno.

Dum la kunsido de la kvarfolia Trifolio, kiu okazis tiun sabaton ĉe Hedwig Griethke, Trudchen Bachmann rimarkigis kun subita teruresprimo, bone mimita: “Sed nia kafrondeto ĉe Lotte kunvenos nur post du plenaj semajnoj. Tiel longe ni ne plu povos elteni. Ni nepre volas konatiĝi jam pli frue kun la francaj manieroj!”

“Nepre! kaj jen, kiel ni aranĝos la aferon”, inventis Hedi: “Ni venos ĉe Lotte kvazaŭ tute hazarde, nur ĉar ni pasis en la najbaraĵo. Ni diru, proksiman merkredon, ĉirkaŭ la 5a. Ĉu li estos hejme?”

“Tion mi ne povas garantii”, respondis Lotte. “Ĝenerale li envenas pli malfrue. Certajn tagojn, post siaj kursoj, li donas ankoraŭ privatlecionojn en la urbo. Mi ne kredas, ke vi trovos lin antaŭ la 6a kaj duono”.

“Vi certe manovris tre mallerte”, ridriproĉis Trudchen. “Ĉu vi ne povis komprenigi al li, ke ni estas avidaj renkonti lin kaj interkonsenti pri rendevuo?”

“Tute simple krii en lian vizaĝon: Tri berlinaj bakfiŝoj deziregas vidi vin!” moketis Lotte.

“Mi petas”, nun intervenis Annemarie Balkenwirth, la serenmiena. Ŝi parolis senekscite: “Koncerne min, neniu povas diri, ke mi esprimis similan deziron. Eĉ se mi neniam havus la okazon konatiĝi kun via fenomeno, mi certe ne konvulsius pro tio!”

“Tamen, vi akompanos nin, ĉu ne?” petis Trudchen.

“Do, aŭskultu!” Hedi reprenis sian ideon. “Ni venos inter la 6a kaj 7a. Se li ankoraŭ ne estos hejme, ni atendados!” Kaj Trudchen substrekis: “Eĉ jarojn, se necese, sed finfine ni volas vidi vian kuriozaĵon!”

“Ĝis merkredo”, daŭrigis Hedi, “mi facile trovos iun nekompreneblan frazon en iu franca teksto. Tiel ni havos tre validan kaŭzon por veni peti konsilon de monsieur Touchard, kaj se Trudchen ne perfidos nian komploton per ekstertagordaj ridgargaroj, ĉio funkcios senfalde”.

Kaj tiel estis. Aŭ preskaŭ.

La tri fraŭlinoj enkondukiĝis laŭprograme. Al sinjorino Geist, kiu malfermis la pordon, Hedi prezentis la ekskuzon: “Ĵus ni pasis antaŭ via domo kaj pensis, ke ni diru bonan vesperon al Lotte”.

Jam Lotte alvenis kaj proponis, ke la amikinoj sidiĝu unu momenton. Kaj oni ekbabilis, babiladis, ĉiuj kune, kaj oni klukis, kaj oni kriĉis, kaj oni sufokis stultajn rideksplodojn, kaj oni faris misterajn signojn, kaj oni asertis, ke oni “ne volas ĝeni”, kaj oni tamen ne intencis retiriĝi tiel rapide, “ĉar Hedi estas tre embarasita pro la traduko de iu teksto el sia hejmtasko, jes el la franca lingvo, kaj ŝi pensis, ke eble la franca sinjoro povos ...”

Tiam Lotte sukcesis ŝovi la trion en la manĝoĉambron. Ili grupiĝis ĉirkaŭ la fortepiano. Neniu pensis pri sidado. Kiam sinjorino Geist lasis ilin por reiri al siaj kuirejaj okupadoj, la knabinoj naive ĝojis pri la ĝisnuna sukceso de l’ konspiraĵo. Nur Annemarie ankoraŭ hezitis: “Al kio rimas la tuta krucmilitiro?”

Hedi eltiris el sia teko iun paperon: “Sciu, ke ne estis facile trovi taŭgan tekston. Subite ĉiuj frazoj fariĝis por mi tute klaraj, ĉiuj vortoj havis sencon. Do, jen mia trovaĵo. Mi volas, ke ĝi estu enigma por mi, tial mi venas al vi, Lotte, kaj ĉar ankaŭ vi ne komprenas, vi bonvolos iri serĉi helpon ĉe via franca sinjoro. Mi supozas, ke vi ĉiuj trovos la ĝustan tradukon, sed konsentu reteni vian sciencon! El La Avarulo de Molière, la akto, la sceno — mi ne povis tralegi la tutan komedion, ĉu ne? Do aŭskultu!” kaj la kukistfilino deklamis kun sindona emfazo, iom kripligante la francan prononcadon per senkompata hakado, dank’ al kio la amikinoj facile sekvis: Hé quoi! charmante Elise, vous devenez mélancolique, après les obligeantes assurances que vous avez eu la bonté de nous donner de votre foi.*

* “Nu kio, ĉarma Eliza, vi fariĝas melankolia post la afablaj asertoj, kiujn vi bonvolis doni al mi pri via amo!”

La kapoj kunpuŝiĝis super la papero. Post mallonga pripenso Annemarie opiniis: “Ja ne enestas kaptilo en tia teksto. Ĝi estas tro facila. Estus ridinde ĝeni vian francan loĝanton pro tia infanaĵo. Li ne havus altan opinion pri la germana studanta junularo”.

“Fakte”, konsentis Lotte, “la sola vorto, super kiu mi stumblas, estas obligeantes, sed mi vetas, ke la vortaro tuj liveros la ĝustan signifon. Koncerne assurances* kiel filino de sekciestro en asekura entrepreno”, ŝi bombastis mokintence, “mi konas ĉiujn nuancojn de tiu vorto!”

* Assurance havas i.a. ankaŭ la sencon de “asekuro”.

“Do, kara Hedi”, konkludis Trudchen dum ĝena sobriĝo, “vi ŝajne kovadis super ovo senenhava! Per tio ni ne povos elhoki la fiŝon”.

“Pardonu!” protestis Hedi, “kritikaĉi estas facile. Mi metis mian nekomprenon en la lastan vorton. Eĉ se oni dishakus min pecon post peco, mi gluiĝus al mia traduko! Aŭskultu: ... post la afablaj asertoj, kiujn vi bonvolis doni al mi pri via hepato. Jen!”

Lotte kaj Annemarie mute miregis, sed Trudchen eksplodis: “... pri via ... hep ... pfff! Kion la hepato venas fuŝi en tiu ĉi amafero?”

Hedi spitis: “La hepato estos le foie dum la foi estas la fido,* kaj estas pardoneble, se oni eraras koncerne tiujn ĉi du vortojn, ĉar ili kontraŭas ĉiujn regulojn de l’ franca gramatiko. Foie finiĝas per e kaj sekve devus esti in-genra, sed ĝi estas vira; male foi devus esti vir-genra, sed ĝi estas virina. Se regus justeco, oni rekondukus ĉiun en ĝian genron. Kaj tion mi faris. Nun ne estas mia kulpo, se la frazo ne plu havas sencon. Ĝi estas sufiĉa preteksto por peti klarigon de pli alta instanco, ĉu vi ne kredas?”

* Foi havas ankaŭ aliajn signifojn: promeso, fideleco, amo.

Post tiu ĉi pseŭdoscienca komento Lotte konsentis: “Mi iras voki lin, sed vi estos sola por defendi vian tezon!” Kaj Lotte iris, jam decidinte, ke ŝi diros al Pierre: “Venu foje konstati, kiel stulta estas mia amikino Hedi!” Ŝi frapetis, enirpete, kontraŭ la pordon de Pierre. Neniu respondis. Ŝi frapetis ankoraŭfoje, pli insiste. Nenio. Ŝi malfermetis la pordon kaj tro malfrue konsciis pri la senĝeno de tia konduto. Ŝi riproĉis al si: Se neniu respondas al via peto, restu ekstere. Sed ĉar jam la pordo estis malfermita, ŝi povis konstati, ke Pierre ne enestas. Ŝi konkludis, ke li troviĝas en la ĉambro de Hugo. Ja ofte ili vizitis unu la alian. Kaj tuj ŝi iris. Ankaŭ tie, pro la ebla ĉeesto de Pierre, Lotte frapetis antaŭ ol eniri. Interne de la ĉambro ĉio restis silenta. Lotte apogis sian scivolemon sur la anson; la pordo cedis. La ĉambro estis senhoma. Libroj kaj kajeroj, ankoraŭ malfermitaj sur la tablo, atestis, ke Hugo forlasis ilin haste aŭ nur por mallonga tempo. Komprenu, kiu povas. Sub ĉio tio fermentadas io. Al la amikinoj, kiuj atendadis en la manĝoĉambro, Lotte povis nur raporti:

“Disvaporiĝinta! Kaj tamen mi estas tute certa, ke unu minuton antaŭ via alveno li ankoraŭ estis en sia ĉambro. Nun ne plu! Nek en la ĉambro de Hugo”. — Post unu rigardo al la vesthokaro de l’ vestiblo ŝi daŭrigis: “Ili certe estas en la domo. Iliaj ĉapeloj kaj manteloj pendas tie”.

Annemarie incitetis kontraŭ Hedi: “Li ĝustatempe travidis vian strategion kaj preferis fuĝi”.

Lotte kuris al la banĉambro, eniris la kuirejon por demandi: “Kie estas Hugo? Kie Pierre?” — La patrino senvorte levis la ŝultrojn, kiel iu, kiu ne deziras kompromitiĝi. Siaflanke Minna, nur por subpremi ridbezonon, asertis krude: “En siaj ĉambroj!” — Nun Lotte suspektis ion. El la sinteno de l’ servistino ŝi divenis la verŝajnecon de iu mistifikaĵo kun la kunkulpeco de Minna.

Sed kulpa estis verdire nur tiu strutkapa Hugo.

Kiam Hedi kun sia sekvantaro envenis ĉe Geist, kiam, ankoraŭ ĉe la sojlo, la knabinoj klukadis iom brue kaj ekscite, okazis, ke Hugo, kies ĉambro lokiĝis apud la enirejo, ekaŭskultis. Tuj li rekonis la voĉojn de l’ trio kaj kun ĝusta instinkto komprenis, ke oni venas pro scivolemo koncerne la novan kunloĝanton. Tiam li pensis, ke estus bona farso kaŝi la junan francon! Li ne bezonis longe cerbumi.

Enirante en la loĝejon de la familio Geist oni troviĝis en ia vestiblo. Ĝi estis nur la unua parto de koridoro, kiu, simile al maldekstra brako, horizontale tenita kaj rektangule kurbigita ĉe la kubuto, dividis la tutan loĝejon en du zonojn. La vestiblo spacis ĝis la “kubuto” kaj havis, sur sia maldekstra flanko, du pordojn. La unua por la banĉambro; la dua por tiu diskreta kamereto, ne malhavebla en apartamento kun moderna komforto. Fine de l’ vestiblo, rektlinie kontraŭ la enirpordo, troviĝis la ĉambreto de Minna, kaj tie, en la transkoridora zono, viciĝis sinsekve la ĉambro de gesinjoroj Geist, la manĝoĉambro, la ĉambro de Lotte, ĉiuj kun siaj fenestroj al la strato. Ĉi-flanke de l’ koridoro, unua ĉe la “kubuto”, estis la ĉambro de Hugo, poste la vasta kuirejo kaj laste la ĉambro de Pierre, ĉiuj kun vido al la korto.

Dum la knabinoj ekscitite diskutadis ĉirkaŭ la piano, Hugo elglitis el sia ĉambro, piedpinte pasis preter la manĝoĉambro — la pordo estis fermita — kaj preter la kuirejo. Sed tie Minna rimarkis lin. Premante unu fingron sur la buŝon, Hugo pergeste rekomendis al ŝi kompletan mutiĝon kaj li rapide enŝteliĝis ĉe Pierre, al kiu li klarigis, tro haste por esti klara, pri kio temas.

“Ne perdu unu sekundon”, li admonis, “estos kolosa farso!” kaj li kuntrenis Pierre, kiu sekvis obee, ankoraŭ senkomprene, sed jam scivolema pri la kolosa farso.

Dekstramane, kiam oni eliris el la ĉambro de Pierre, ĉe la fino de l’ koridoro, estis granda murŝranko, cetere nevidebla, ĉar ĝin kovris la sama tapeto, kiu tegis ankaŭ la murojn. Nur antaŭ nelonge Pierre rimarkis ĝin, tute hazarde, pro ŝlosileto elstaranta el la seruro. Nun Hugo estis jam malferminta la ŝrankon kaj iom perforte enŝovis Pierre, kies piedoj implikiĝis tuj en kelkaj tolaĵoj. Li ne volis peti klarigon, ĉar Hugo seninterrompe, per muta scenludo, trudis silenton kaj siavice jam fluis en la ŝrankon apud Pierre. Rapide-haste, firme tenante la serurkadron, Hugo tiris al si la pordon de la kaŝejo. En la sama momento, kiam li perceptis la sekan klak de ŝloshoko falinta en la respondan kroĉilon, li konsciis, ke li ĵus faris stultaĵon. Ne estis eble malfermi la ŝrankon de interne. Fakto estas, ke ĝis nun neniu iam havis la okazon plendi pro tiu manko. Kaj tiel ambaŭ junuloj troviĝis enkarcerigitaj en la murŝranko.

Tre baldaŭ ilia situacio fariĝis neeltenebla. Breto super iliaj kapoj, ne sufiĉe alte, devigis ilin al kurba starado, kun kapoj klinitaj. Pro la multaj vestaĵoj tie pendigitaj, restis preskaŭ neniu spaco por moveti sin, kaj — eble pli grave — regis en tiu pendejo malagrabla odoro de naftalino mikse kun haladzo stranga, tamen ne tute nekonata de Pierre. Ĝi elvokis subitan rememoron eltempoj delonge pasintaj. Kaj Pierre identigis la kaŭzon de la stranga odoro: Nepuraj tolaĵoj, eble ankoraŭ varmetaj pro homaj kontaktoj, spiro kaj ŝvito, tolaĵoj stagnantaj funde de iu korbo, atendantaj la lesivadon. Vole-nevole Pierre tiam revivis scenon el sia frua infanaĝo. Ĉu tiam li estis nur kvar- aŭ jam kvinjara? Tiuepoke, kun najbaraj buboj ili aranĝis kaŝkaŝpartiojn en la ludĉambro de l’ gepatra hejmo lia, ĉe Faubourg Poissonnière. Tiam lia preferata kaŝejo estis tiu granda kesto, malantaŭ la alta ekranego el verda repso, en kiu la patrino konservis ĉiujn malpurajn littukojn, ĉemizojn, kalsonojn, ŝtrumpojn kaj tiel plu de l’ familio ĝis la lavejkomizo venis ilin preni. Tiu “pinta” odoro, kiel li nomis ĝin, nun subite reŝvebis al li el nebulaj foroj por reveki bildojn delonge forgesitajn. Kaj tiun fojon, kiam Zézette, samaĝa filineto de apuda butikisto, estis siavice kaŝiĝinta en la granda kesto kaj kiam, palpante tra la tolaĵoj, lia blinda mano renkontis la varman karnon de knabino, kiu, por pli bone kaŝi sin kaj sian artefaritan timon, kuŝadis surventre, spirretene sur la fundo, kia stranga emocio! Jes, li rememoras ... Kio fariĝis Zézette? Ŝia butikista patro kredeble ankoraŭ la saman jaron transloĝiĝis malproksimen, ĉar neniam plu Pierre aŭdis ion pri tiu Zézette. Strange, pri kio oni pensas, kiam oni devas silenti en ŝranko senaera kaj senluma!

Tiam la pordo malfermiĝis.

Minna, scivolema kiel simio, ĉiam kun la nazo antaŭen, estis rimarkinta la manovradon kaj enŝrankiĝon de l’ junuloj. Post la enketado de Lotte pri sinjoro Pierre, ŝi pensis, ke ŝi devas komuniki sian scion al la mastrino:

Lotte povos traserĉi ĉiujn ĉambrojn. La junuloj estas en la murŝranko. Mi demandas min nur, kiel ili povos remalfermi ...”

“Kion?” sinjorino Geist time sed severe ekrigardis. La malkontento ruĝigis ŝian kapon. Ŝi ja estis suspektinta iun ŝercon por mistifiki la knabinojn, sed tion, ne! Kio, verdire, ĝenegis ŝin, estis la penso, ke sinjoro Pierre troviĝas en tiu nekomforta ŝranko kun aferoj neniel nete ordigitaj, inter malpuraj tolaĵoj, viŝtukoj kaj ĉio, “kion oni zorge kaŝas de fremdaj okuloj”. Ŝi sentis sin trafita en sia mastruma honoro kaj tuj ŝia skoldbezono ŝprucis: “Hugo estas tute forlasita de Dio! En ŝranko senaera, kia infanaĵo! Sed ili mortos en tiu murkesto!” kaj kiel eble plej rapide ŝi movis sin tra la koridoro, kriante, ke estas skandalo kaj frenezaĵo. En la manĝoĉambro la knabinoj aŭskultis. Lotte, antaŭsentante katastrofon, tuj elkuris kaj sekvis la patrinon. Kaj aliĝis ankaŭ la tri amikinoj, kaj — kompreneble — ankaŭ Minna.

Kia spektaklo, kiam sinjorino Geist malfermis la pordon! Sub breto, sur kiu paradis, inter ŝuoj kaj malnovaj ĉapeloj, ankaŭ emajlita injektovazo kun sia kompletiga kaŭĉuktubo ĉirkaŭ la ventro, la junuloj, en la humiliga pozicio de kurbigitoj, kun hararoj taŭzitaj, kravatoj devojiĝintaj, havis la konscion pri la dignomanka sceno, kiun ili prezentas al la miranta duoncirklo. Ili hezitis eltiri sin el la faldoj de roboj kaj manteloj tie pendigitaj, iliaj kaptiteckunuloj. Pro la partopreno de Pierre kaj pro la ĉeesto de l’ tri fraŭlinoj, sinjorino Geist ne povis libere fluigi sian koleron. Ŝi ĝemis nur:

“Hugo! Kiel vi povis pensi pri tia stultaĵo! — Sinjoro Pierre, vi ne devas blinde sekvi ĉiujn liajn malsaĝaĵojn!”

La ridgrimaco de Hugo estis tiel malfeliĉa, ke ĝi senarmigis la malbonhumoron de l’ patrino kaj samtempe varbis por li certan kompaton ĉe la knabinoj. Lotte intervenis por ŝanĝi la temon. “Ĉu permesite, ke mi prezentu?” kaj, montrante al Pierre, kiu ĵus post Hugo elpaŝis el la kaverno: “Sinjoro Pierre Touchard el Parizo — miaj bonaj amikinoj Annemarie Balkenwirth, Trudchen Bachmann, Hedwig Griethke”. Ĉiufoje Pierre interŝanĝis manpremon, ridetis. Ĉe la unua kaj dua li flustris konfuzan enchanté;* ĉe la tria li estis adaptiĝinta al la situacio kaj retrovis la formulon lernitan pere de Hugo: Freut mich sehr!* Sed la meĥanikan, sekan kapklinon kun parta kuntreno de l’ busto, same kiel la bruan kunklakadon de l’ kalkanumoj, jam bone ekzercitajn laŭ instruo de l’ sama Hugo, li tamen ne kuraĝis apliki. Ankoraŭ tiuj gestoj ŝajnis al li tro kontraŭnaturaj.

* Ravita.
* Mi tre ĝojas.

Tiam ekfariĝis silento ĝenerala. Pierre reglatigis sian jakon kaj ne trovis vortojn konvenantajn al la cirkonstanco. Ankaŭ Hugo ne sciis, kion diri. Sinjorino Geist reiris al la kuirejo, videble malkontenta. La knabinoj komprenis, ke la kurteno falis. La teatraĵo finiĝis. Ŝultroleve kaj kapskue Minna esprimis sian malaprobon al Hugo: “Na, so was! Kia stultaĵo!”

La trifolio sin sentis trompita. Ĝia ekspedicio ne sukcesis kiel ili atendis. Ili vidis la faman francon, de vizaĝo al vizaĝo, kaj “dank’ al Dio”, sin konsolis Annemarie, “oni ne bezonis la kunlaboron de tiu charmante Elise kun ŝia hepato!” Sur la hejmenvojo la tri fraŭlinoj ne parolis plu pri la renkontiĝo. Neniu deziris aldoni komentojn. Hedi kaj Trudchen restis certe sub la impreso de seniluziiĝo. Ili sentis ian ĝenon, preskaŭ ĉagrenon, kiel knabineto, kiu, pro mallerteco aŭ tro hasta scivolemo, rompis, jam en la momento de l’ elskatoligo, la belan, novan pupon, longe prirevitan. Ili sentis, ke ŝiriĝis la vualo, malantaŭ kiu ĝis tiam, eĉ se nur subkonscie, ili esperis malkovri mirindan pecon da bakfiŝa romantiko. Ĉe la disiĝo Annemarie diris nur: “Nu, mi estis kontenta konstati, ke tiu franco estas homo kiel la aliaj”. Jen opinio favora aŭ ne favora, ĉio dependas de l’ interpretado.

Kutime oni vespermanĝis ĉe Geist iom post la 7a, krom merkrede, ĉar tiun tagon sinjoro Geist iris al bierkunveno ĉe Brummbär, de kie li revenis nur post la 8a. Tio estis unu el la malmultaj plezuroj, kiujn li permesis al si ekster la kadro de l’ familio. Ĉe Brummbär, malgranda, hejmeca gastejo apud la Alexander-placo, kelkaj amikoj kunvenadis ĉirkaŭ sia Stammtisch. Tio estis tablo, en malantaŭa ĉambreto de l’ gastejo, regule rezervita al la rondeto. La kamaradeco inter la tablanoj datumis plejparte de la epoko, kiam ili renkontiĝis kaj simpatiis dum sia soldatservo ĉe la regimento Graf von Schwerin. Iam-tiam enkondukiĝis nova membro, persona amiko aŭ ŝatata konato de unu aŭ la alia el la jamaj rondanoj. Ĉiusemajne kunsidis ĉirkaŭ la granda, ronda tablo ses ĝis dek firmaj, burĝaj sinjoroj, ĉiuj en la proksimaĵo de l’ 50a jaro. La ĉambron oni nomis la Tirola Salono pro la stilo de ĝia meblaro. La seĝoj, rektliniaj el ligno kruda, malhela, havis altajn dorsojn kaj la sidplatoj estis malmolegaj. Kelkaj el la tablanoj konservis en ŝranketo najlita al la muro siajn Stammtisch-pipojn. Tie ili trovis ankaŭ la komunan tabakpoton, kies provizon oni renovigis dank’ al diversokazaj punpagetoj. Tiel, ekzemple, ili malfavoris, dum siaj kunsidoj, la banalan manpremon kiel saluton ĉe alveno aŭ foriro. Tia salutceremonio estas ĉiam tempoperdiga, precipe, se ĉeestas multaj personoj kaj krome, kiel pastoro Günther asertis pro nura ŝercbezono, “ne tre higiena”. Tial estis decidite, unu fojon por ĉiam, ke, anstataŭ saluti per manpremo, la alvenanto aŭ foriranto devas perpugne nur fraptuŝi la tablon kaj ke ĉiuj ĉeestantoj respondos sammaniere, sen interrompo de l’ konversacio. Se iu, distrita aŭ forgesema, ne priatentis tiun ĉi riton, li devis tuj enŝovi duongroŝon en la punskatoleton, pro kio li krome rikoltis bruajn ridojn kaj laŭcirkonstancajn sarkasmojn. Ĉe tia okazo pastoro Günther ĉiam denove citis kun cinika ĝojo:

Se en la uj’ monero tintas,
fumnuboj al plafon’ sin svingas!

tiel parodiante la versojn de Hans Sachs,* per kiuj la ŝuista poeto, samtempulo de Martin Luther, polemikis kontraŭ la ekscesoj kaj misuzoj, tiam tolerataj de la katolika eklezio, koncerne aĉeton de indulgencoj. Iujn tagojn oni ankaŭ decidis nepre eviti en la konversacio certan temon tial, ke la gazetaro jam ĝistede elgurdadis ĝian substancon aŭ tial, ke antaŭvideble la temo povos nur hirtigi kontraŭajn konvinkojn kaj per tio minaci la konkordon de la rondo. Kiu tiam, eĉ se nur per embrieta aludo, celis al la tabua objekto, devis oferi sian duongroŝon. Tiujn kaj similajn detaletojn la gravaj tablanoj priatentadis respektplene, kun la ĝojo de infanoj ĵus inicitaj en la ritoj de sekreta asocio.

Revenante el tiuj kunsidoj, sinjoro Geist estis ĉiam bonhumora kaj babilema pli ol ordinare. Fojfoje okazis, ke li rifuzis manĝi kun la familio; tiam li ekskuzis sin: “Mutti, ili havis hodiaŭ ĉe Brummbär tiel tiklodoran porkoklabon kun hepatbuletoj kaj saŭrkraŭto, ke mi ne povis kontraŭstari ...” kaj li menciis, kiel superan referencon, ke ankaŭ doktoro Mainzel kaj pastoro Günther mendis la pladon, “la lasta eĉ du porciojn!” Tamen, post tiaj eksterordinaraj plezuretoj, sinjoro Geist ne estis tre trankvila en sia konscienco. Li ĉiam riproĉetis al si, ke li transpasis, je kosto de l’ familia kaso, la ŝparemajn mastrumadregulojn de sinjorino Geist. Lia salajro ne estis alta kaj denature li ne estis elspezema. Estis ankaŭ jam okazinte, ke certajn fojojn li ne kuraĝis konfesi al la edzino sian ekstravagancon, kaj tiujn tagojn li devigis sin manĝi kun la familio la buterpanojn de panjo, kun ŝajnigita apetito, kvazaŭ li ne estus ĵus manĝinta ĉe Brummbär tutan cervogulaŝon aŭ anserrostaĵon kun ruĝa brasiko!

*

La versoj estas:

Sobald das Geld im Kasten klingt,
die Seele aus dem Fegfeuer springt.

Traduko: “Tuj, se tintis moner’ en la ujo,
saltas l’ anim’ el purgatorio”.

Hodiaŭ sinjoro Geist ne estis cedinta al la tentantaj bonodoroj el la Brummbär’a kuirejo, kaj li volonte okupiĝis pri la malvarma plado, kiun akompanis rostitaj terpomoj. Li ridetis kompreneme, kiam Lotte rakontis pri la ŝrank-aventuro de Hugo kaj Pierre, kaj sin turnante al la lasta, li volis scii, ĉu ankaŭ en Francujo ili havas Stammtisch-ojn? — Kiam, post kelkaj klarigoj, Pierre pensis, ke li vidas la ĝustan sencon de la vorto, li opiniis, ke jes, kvankam lia patro nur malofte iras en kafejon, sed li scias, ke multaj personoj iras tre regule, aŭ ĉiutage aŭ je certaj datoj, por kart- aŭ domenludi aŭ simple por babili kun la kutimaj gastoj, dum ili gustumas sian absinton aŭ alian aperitivon.

“Nu”, rimarkigis sinjoro Geist, “tio ŝajne ne estas tiel intime-kamaradeca kiel ĉe ni. Krome, tiu absinto estas veneno. Tion almenaŭ oni diris al mi. Ĉi tie ĝi estas tute nekonata. Ĉe ni oni trinkas bieron. Mi plezure kondukos vin foje al mia Stammtisch, por ke vi vidu”.

“Mi timas”, respondis Pierre, “ke mia konversacio neniel estos interesa por viaj societanoj”.

“Ne diru tion! Kiam oni venas el Parizo, oni havas ĉiam ion por rakonti. Mi parolis hodiaŭ pri vi, tute hazarde, cetere, kaj miaj malnovaj amikoj Wallrot kaj Köhler interesiĝis multe”.

Sinjorino Geist opiniis nur: “Wallrot kaj Köhler, tiuj du! Estas por raporti poste al siaj edzinoj pri nia kunloĝanto”.

Unu el la plej puraj ĝojoj de sinjoro Geist, ĝis antaŭ du-tri jaroj, estis promenadi kun sia familio dum la belaj dimanĉaj posttagmezoj. Tiam la avino ankoraŭ vivis kaj ne estis malsana. Sed ŝi ne akompanis ilin. Ŝi ne havis bonajn krurojn. Ŝi restis en la hejmo. Dum la afabla sezono ŝi sidadis ĉe malfermita fenestro en la manĝoĉambro, de kie ŝi povis observadi la trafikon sur la strato kaj, kun intereso ĉiam nova, la trajnojn de la Hochbahn. Ili preterruliĝis tiuloke je la alteco de ŝia etaĝo, tiel, ke ŝi facile distingis la homojn en la vagonoj. Ŝi estis atinginta tiun aĝon kaj saĝon, dank’ al kiuj eĉ spektakloj ĉiam kaj ĉiam ripetiĝantaj tamen neniam aspektas la samaj. Se la vetero estis pli rigora, la bona avino kaŭradis, kuntiriĝinte sub sia nigra, memtrikita ŝultrotuko, kiel eble plej proksime al la kahela forno, ofte eĉ dorsapoge kontraŭ ĝia varma vando kaj lasis sin gliti en mildajn sonĝojn. Iam aŭ tiam, se Minna ne sciis kien iri, ŝi restis kun la avino. Kaj la babilado ne elĉerpiĝis.

Sinjoro Geist, en kiu postvivis sendube ankoraŭ praaj instinktoj de patriarkismo, ĝuis sian rolon de familiestro kaj li estis fiera, kiam ili povis promenadi kvarope tra la berlinaj stratoj, ĝardenoj aŭ proksimaj arbaroj. Dum la gefiloj estis ankoraŭ infanaĝaj, ili marŝis unu apud la alia antaŭ la gepatroj. Tiam Hugo ankoraŭ kondukis la etan Lotte per la mano. La gepatroj sekvis ĉiam sen interspaco, tiele demonstrante, ke la kvaro formas unu tutaĵon. Sinjoro Geist, dimanĉojn ankoraŭ pli flegita en siaj vestaĵoj ol dum la aliaj tagoj, sin tenis ĉe la flanko de l’ edzino, brakon sub brako. Ambaŭ marŝis kun brustoj prue antaŭen. Ili iris egaltakte, ĉar sinjorino Geist plilongigis siajn paŝojn por adaptiĝi al la edza mezuro. Ŝi sentis, tute ĝuste, ke viro, kiu provas konformiĝi al la skercetoritmo de virinaj paŝetoj, aspektas ridinda. Ĉi tiun ŝian klopodon por marki la unuecon, sinjoro Geist volonte kompensis, kiam pro iu kaŭzo ili elfalis el la takto. Tiam estis li, kiu enŝovis la “ŝanĝopaŝon”, kiel li lernis sur la kazernokortoj, per kio li facile reegaligis la ritmon de l’ movado. La marŝordon li direktis donante al la infanoj la necesajn instrukciojn pri la vojo irota. Tiel li havis la impreson gvidi la familian veturilon turnigante la antaŭajn radojn laŭbezone dekstren aŭ mal.

Promenante oni rigardis la montrejojn de l’ belaj magazenoj. Antaŭ la ludilvendejoj Hugo kaj Lotte emis malfruiĝi. Dum la monatoj antaŭ la jarfinaj festoj ili inspiriĝis tie por formi la dezirojn, kiujn poste ili skribos, kiel eble plej artlitere, sur leterojn sendotajn al la Kristnaska Barbulo, sub la adreso “En la ĉielo”. Ankaŭ sinjorino Geist, nur por vidi, “kion oni portas nun”, volonte haltadis ĉe la komercistoj de la Leipzigerstrasse, de la Friedrichstrasse. Ili prezentis tiel alloge la novmodajn ĉapelojn, jupojn, robojn, kaj peltojn kaj juvelojn kaj ĉion kaj ĉion, kion grandurba sinjorino ne rajtas ignori! Ĉe tiuj okazoj la edzo neniam urĝis ŝin. Li aŭskultis kun bonvola pacienco ŝiajn komentojn pri certaj detaloj kaj pri la prezoj ĝenerale. Sed siaflanke li ne preterpasis sen rigardo kaj admiro la butikojn, kie amasiĝis tiuj manĝeblaj delikataĵoj, kiujn liveras preskaŭ ekskluzive la plej ekspluatata el la bestoj, la porko. Kaj tio pruvas, ke ankaŭ antipodoj povas renkontiĝi, ĉi tie: delikataĵoj kaj porko. Tiufake sinjoro Geist estis neelĉerpebla. Same, kiel antaŭ la statuoj de la Siegesallee, kie li sciis al sia muta anaro rakonti el la prusa historio, aŭ antaŭ la kaĝoj de l’ Zoologia Ĝardeno, kie li volonte citis kun ekzotikaj nomoj ankaŭ strangajn kutimojn el la vivo de l’ bestoj, aŭ en la aleoj kaj varmigejoj de l’ Botanika Ĝardeno en Dahlem, kie lia kompetenteco montriĝis tiom pli kompleta, ke ĉiu aparta plantospeco anoncis mem, sur alkroĉita lignoslipo, kvazaŭ per vizitkarto, kaj sian nomon kaj sian devenon, tiel same antaŭ la delikataĵbutikoj, ĉi tiu ekzempla familipatro disdonadis sian kulinaran sciencon laŭ bonaj principoj de promenanta pedagogio. Liaj konoj koncerne la faradon de kolbasoj, pasteĉoj, gelatenaĵoj, fumaĵitaĵoj kaj similaj, estis solidaj. Tiurilate li multe profitis el la kunsidoj ĉe Brummbär, kie la mastro, se bonhumora, ne laciĝis reklamadi pri siaj specialaĵoj per ceremonie solenaj priskriboj kaj gestoj, pentrante la plej oportunan preparmanieron, kuiradon kaj definitivan prezenton tiel, ke tuj vekiĝis intereso en la stomako eĉ de homo ĵus satiĝinta. La infanojn retenis pli intense la elmontrado, ofte amuza, se ne ĉiam bongusta, de tiuj prozaj varoj. Jen estis komikaj desegnoj ĉizitaj en la bruna haŭto de ŝinkoj, jen statuetoj skulptitaj en abunda sebo, jen fumaĵita bovolango, nepre sub formo de ruĝa piedo, kaj homsimilaj figuroj konstruitaj el kolbasoj, kelkaj el ili tiel talente prezentitaj, ke oni bedaŭris, ke la artisto ne disponis pri materialo pli longedaŭra. Antaŭ tiaj spektakloj, amuzaj kaj ... senkostaj, la familio kunvenis kun plezuro, dum la patro, mildan rideton ĉirkaŭ la buŝo, glatigis sian bokbarbeton per la bone konata malrapida, melksimila gesto de la dekstra mano. Se la montrejo de la porkaĵisto estis aparte alloga aŭ inspirdona, sinjoro Geist mallongigis la promenadon kaj direktis sian grupeton al la plej proksima, bonaspekta kaj tamen mezpreza gastejo, kie la infanoj kaj la patrino ricevis kafon kun kuko. Se haveble, sinjorino Geist mendis nuksotorton, kiun ŝi ŝategis, kvankam poste, ĉiufoje, ŝi devis longe lukti per pintigita lango por venki la obstinecon de etaj nukseroj en la dentokavoj. Hugo kaj Lotte preferis “ion kun batita kremo”, sed la patro restis fidela al pli virodignaj plezuroj, kiujn li sciis varii laŭ la humoro de l’ momento: blankaj kolbasetoj kun terpomsalato, krudvianda hakita bifsteko kun bulboj, kaporpizoj kaj aliaj spicoj, ĉio tio nomata Hackepeter en la berlina slango, aŭ foje pikanta rulmopso, kiu — malgraŭ la nomo — ne estis hundo, kiujn ankaŭ tiuepoke oni ne manĝis en Germanujo, sed haringo, marinita haringo, per alumetsimilaj ligneroj ringe tenata ĉirkaŭ acida kukumeto.* Kiam la patrino kaj la infanoj finis sian festeneton, sinjoro Geist, kiu intertempe estis malsuprengargarinta du grandajn glasojn da biero, vokis al la kelnero: “Pagi, mi petas!” Estis kortuŝa sceno, kiam kvar okulparoj atende observadis la adiciantan krajonon de l’ kelnero. Oni sentis, ke multo dependos de lia verdikto. Tiam sinjoro Geist eltiris la ledan poŝmonujon. Malrapide, kalkulante, li liniigis la monerojn sur la tablon kun la certeco de iu, kiu scias, ke unu pfenigo estas unu pfenigo. Surbaze de la sama scio li surtabligis ankaŭ la servomonon, apartigante ĝin de la alia sumo, per kio li volis substreki: Tion mi ŝuldas kaj tion ĉi mi aldonas propravole, donace.

* Temis pri spicaĵoj, ne ŝpicaĵoj! Do — ne hundo.

Se ili estis lacaj, aŭ se estis jam malfrue, ili uzis la plej taŭgan trafikrimedon por hejmenveturi. La infanoj preferis aŭtobuson, de kies imperialo ili povis ankoraŭ satrigardi la vivon sur la stratoj, la fasadojn de l’ grandaj kafejoj kaj hoteloj, la kolorajn afiŝojn antaŭ la kinejoj kun la promesantaj bildoj de Pola NegriAsta Nielsen. Sed kiam fareble, la gepatroj pli volonte uzis ĉevalomnibuson. Ĝi estis pli malmultekosta kaj pro tio ofte troŝarĝita dum la dimanĉaj vesperoj. Ĝin trenadis du lacaj ĉevaloj, malrapide, ĝenerale pli trete ol trote, laŭlonge de la Potsdamer-strato ĝis la finstacio ĉe la Bülow-strato. Ĉi tiu veturado kostis pokape nur kvin pfenigojn.

Tiaj estis la dimanĉaj plezuroj de l’ familio Geist dum Hugo kaj Lotte troviĝis ankoraŭ en pli junaj jaroj. Sed tiuj plezuroj, tiel karaj al sinjoro Geist, fariĝis iom post iom pli kaj pli maloftaj. La gefiloj preferis la societon de siaj kamaradoj kaj pretekstis kiun ajn akcepteblan kaŭzon por eskapi el la gepatra ŝirmado. Estis aŭ vizito kun la lernejkunuloj al iu muzeo, aŭ migrado ekster la urbo, organizita de skoltsimila grupo inter la klasanoj, aŭ preparado de teatra sceneto por iu festo kaj tiel plu. Ĝenerale la knabinoj restis inter si kaj same la junuloj. Sed dank’ al la gefrata duopo Geist, kiu havis kontaktojn en ambaŭ partioj, oni facile informiĝis pri la reciprokaj ekskursoceloj kaj povis ĝustatempe zorgi pri hazarda renkontiĝo. En la komenco ja ekestis ia konfuzo kaj fuŝo. Ankoraŭ nun ili ĉiuj bone rememoras la fiaskon de l’ manovro okaze de l’ unua migrado. La komunikoj de Hugo al liaj samgrupanoj pri la programo de l’ knabinoj estis ja ĝustaj. Li estis eksciinta pere de Lotte, ke la skoltinoj intencas iri al Werder por vidi la faman ĉerizfloradon. Sed Lotte, siaflanke, estis perfidinta el sia tendaro, ke la junuloj volas rondiri tra la kastelparko de Potsdam. Kaj tiel fariĝis, ke tiun printempan dimanĉon la junaj kavaliroj eluzis siajn plandojn sub la ĉerizfloroj en Werder, vane sopirante pri eblaj Julietaj, dum la amikinoj de Lotte, pro lastmomenta insistado de Hedi Griethke, iris al Potsdam, kie ili esploris senrezulte la tutan parkon kaj ĉiujn vojetojn ĉirkaŭ la kastelo de Sanssouci kaj de la historia Muelilo. De tiam estis ia muta interkonsento inter ambaŭ partioj, ke la iniciato de l’ manovrado apartenos al la “sinjoroj”, kio entute tre plaĉis al la knabinoj. Ili preferis ludi la rolon de pasivaj viktimoj malgraŭ — nu, verdire, pro — la nervotikla sensacio, kiun kaŭzis senmanke la antaŭsento pri danĝeroj neeviteblaj. Ĉio aspektis amuzaĵo senkulpa, simila al partio de kaŝkaŝo kun, en la kerno, eta espero, ke eble doniĝos oportuneco por duopa apartiĝo, eble eĉ por reeldono malgrandskala de la rabado de l’ Sabeninoj! Sed inter si la junuloj volonte afektis, ke neniel interesas ilin postkuri mekantajn kaprinojn, dum la knabinoj komediis, kun bone imitata indigno, ke espereble proksiman dimanĉon “la sovaĝuloj lasos nin en paco!” Kaj tamen, kiam ajn la junuloj, pro mallerteco aŭ trorapidemo, ne trovis la knabinan tendaron, foje eĉ preterpaŝis ĝin tutproksime nenion vidante, ĉiam okazis, ke bonvolaj helpantinoj sciis per admona “Huhu!” informi pri sia restadejo la patrolojn de l’ blinduloj.

La alveno de Pierre Touchard estis kaŭzo — almenaŭ dum la unua tempo — ke la familio retrovis sian dimanĉan unuecon, je kontentiĝo de sinjoro Geist. Ankoraŭ la nova gasto estis fremdulo, kiun oni ne povas lasi sola. Hugo ja tuj pretendis enkonduki lin en la rondon de siaj klaskamaradoj, kiel infano senpacienca montri novan ludilon, sed la gepatroj opiniis, ke estos pli konvene reteni la junan eksterlandanon en la sino de la familio. Kaj Hugo kaj Lotte volonte aliĝis al ĉi tiu propono, konsciante, ke ankoraŭ ne estas ilia vico akapari la junan francon. Krome, estis jam Oktobro, foje malvarmete; la ekskursoj de l’ bruaj bandoj tra l’ Grunewald-arbaro aŭ ĉirkaŭ la Havel-lagoj fariĝis malpli allogaj. Oni do promenadis brave tra la urbo por montri ĝiajn vidindaĵojn al la novulo, pri kio la familianoj havis certan plezuron, se ne ankaŭ nemiksitan fierecon. Vole-nevole ili sentis la premon de prestiĝo neegalebla, radianta el la nomo Parizo! Tial sinjoro Geist, atentigonte Pierre pri tiu aŭ jena monumento, ĉiam antaŭmetis kvazaŭsenkulpigon, kia “Tio ja ne mirigos parizanon ...” aŭ “Kompreneble, vi vidis en Parizo pli kuriozajn aferojn ...” Sed sinjoro Geist bone konis sian urbon kaj sciis rakonti interesajn detalojn. Kaj tiom da aferoj estis tute novaj por Pierre. Tamen, kun iom da nostalgio li juĝis preskaŭ ĉiujn komparojn je avantaĝo de l’ franca ĉefurbo. Certe, multe impresis al li la pura rektlinieco de la berlinaj stratoj, iliaj nete razitaj randoj, trans kiujn neniu kafejo, neniu butiko kuraĝus malbutonumi sian hermetikan uniformon. Tio respondas al striktaj principoj de ortodoksa higieno kaj ordobezono, jes, sed ĝi donas al la stratbildo aspekton de striglita enuo. Kia kontrasto en la pli bunta movado surstrata de urboj malpli severaj, kie la butikoj similas al korbegoj, al skatoloj, larĝe malfermitaj, kies tropleno, floroj, fruktoj, frivolaĵoj, la tuta naturo, ĉiuj metioj, inundas la trotuarojn kaj glitas inter la krurojn de l’ pasantoj!

Ĉe la Brandenburga Pordego sinjoro Geist volis marki unu poenton. “Berlino estas relative juna urbo. Ĝi ne posedas antikvaĵojn. Eĉ la mezepoko ne postlasis menciindan postsignon, sed nia Brandenburger Tor, pli modesta, kiel konstruaĵo, ol via fama Triumfarko, tamen estas pli malnova ol ĉi-lasta. Pli malnova je kvardek aŭ kvindek jaroj. Ĝi datumas de 1783!” El la aliaj detaloj Pierre retenis nur, ke la kvarĉevalan ĉaron sur la supro de l’ pordego, el kupro skulptitan, la napoleonaj armeoj kuntrenis siatempe al Parizo, sed ke jam en 1814 “ni iris ĝin repreni!” Plej multe interesis lin, ke el la kvin vojoj pasantaj inter la kolonaro de l’ pordego, nur kvar estas donitaj al la veturiltrafiko, dum la meza restas rezervita ekskluzive por la imperiestra kortego. “Tiun ĉi uzas nia Kaiser”.

Kiam, okaze de aliaj vizitoj al la monumento, kun parencoj el la provinco, sinjoro Geist faris la saman rimarkon, la parencoj nepre kaj tuj scivolemis: “Kaj kie loĝas Lia Imperiestra Moŝto?” — “Ĉu vi ofte havas okazon por vidi lin?” kaj simile, post kio sinjoro Geist volonte disvolvis ĉiujn haveblajn informojn pri kutimoj kaj apartaj trajtoj de l’ imperiestro, de lia edzino, de l’ kronprinco. Ĉiufoje tio lasis la impreson, ke li facile apudumas la altajn moŝtojn. Kaj tio flatis lin. Sed Pierre forgesis fari demandojn tiurilate, aŭ, pli verŝajne, li timis mistrafi, ĉar iel li konsciis, ke liaj konoj pri la germana ŝtatestro deflankiĝas de l’ ortodoksa historio. Ili baziĝas sur anekdotoj, neniel riverencaj, kolportataj en Francujo eĉ de seriozaj ĵurnaloj aŭ versigitaj en kafejkoncertaj refrenoj. Iel li sentis, ke informpeti nur por kontroli, ĉu estas vera, kion oni klaĉas en Parizo, eble ĝenus, eĉ konsternus la lojalajn subulojn de l’ alta sinjoro. Sufiĉis ja konstati kun kia muta admiro la tuta familio nun rigardas,la vakuon de l’ centra pasejo, rezervita ekskluzive al la imperiestra kortego, dum sinsekvas, ofte trafikembarase, sur la kvar aliaj vojoj, omnibusoj, fiakroj, bicikloj, el kiuj ne unu eĉ nur ekpensetus uzi la centran vojon.

Jam mallongan tempon post tiu promenado Pierre havis okazon por konvinkiĝi, ke ofte estas pli saĝe silenti ol komplimenti. Li troviĝis kun Hugo inter ties kamaradoj. La konversacio de l’ junuloj turniĝis ĉirkaŭ la nobla figuro, vere majesta de Vilhelmo II-a. Ohlberg substrekis la tranĉan, elegantan, nepre militistan sintenon de l’imperiestro en ĉiuj okazoj. “Jes!” asertis Erich von Bastrow, “egale, ĉu kiel admiralo sur batalŝipo, ĉu apud la gvidilo de sia jaĥto, ĉu surĉevale antaŭ la gvardikirasuloj!” Kaj nun enfalis Pierre. Kredante kontribui ĝentilaĵon li aldonis: “Li havas tiom pli da merito, ke lia kripla brako certe ĝenas multajn gestojn”.

Ho, kion li diris? “Kripla brako, nia imperiestro?” unuanime ĉiuj protestis. Bastrow ekscitiĝis: “Kia aplombo! Io tia estus tute nova. S. M.” — li prononcis Ess Emm, uzante laŭ tiuepoka snobismo, speciale en armeaj medioj, nur la komencliterojn de Seine Majestät, Lia Moŝto — “S. M. estas perfekte sana en ĉiuj siaj membroj, dank’ al Dio!”

Pierre ne volis kontraŭdiri. Li komprenis, ke li tuŝis tikliĝeman punkton. Sed li sentis ankaŭ, ke iu trompis lin. Ĉu ankaŭ la duonbrako de l’ germana imperiestro estas nur mito elkovita en Francujo? Tie la esprimo “brakokripla imperiestro” ripetiĝis jam ĝis eluziteco. Nun li ŝuldis almenaŭ provon de senkulpiĝo, eĉ se ne konvinkan: “Mi legis pri tio en francaj ĵurnaloj. Kredeble ili troigis”.

“Troigis?” Bastrow indignis, “senhonte mensogis, jen kion ili faris. Refoje la franca impertinenteco!”

Hugo intervenis mildige: “Oni ne povas fari riproĉon al Pierre pro lia nescio”.

Ohlberg, alia kamarado de Hugo, konkludis: “Jen kiel oni skribas la historion en eksterlando. Oni tiel envias nin, ke ĉio taŭgas, se oni povas ridindigi nin”.

Pierre restis sola kun sia misaĵo. “Tamen”, li rezonadis en sia interno, “ĉiupece inventita tio ne povas esti. Iom da vero certe enestas. Mi supozas, ke en Germanujo oni vole ne mencias tiun ĉi partan invalidecon de l’ imperiestro, alie, ili ja scius tion, tiuj junuloj, kiuj ŝajnas tiel bone informitaj pri ĉiu lia blovo kaj movo”.

Granda estis la seniluziiĝo de Hugo, kiam, la saman vesperon, li raportis al sia patro pri la disputeto kaŭzita de tiu misinstruita Pierre. “Ĉu vi scias, Vati, kion oni rakontas en Francujo?” ... Tiam li devis aŭdi, ke “jes, nia Kaiser, nu, ĉe sia naskiĝo suferis pro eta lamiĝo de l’ maldekstra mano, pro kio la maldekstra brako restis malpli forta, sed kompreneble oni ne povas paroli pri kripleco. Cetere, la eta malhelpo ne estas rimarkebla kaj neniam limigis la fizikajn kapablojn de Lia Moŝto”.

Rimarkebla ĝi ne estis, tiu kripleco, sur la oficialaj portretoj, kiuj ampleksis ĝenerale nur la buston, nek sur la fotografaĵoj reproduktitaj de l’ gazetaro, nek kiam Vilhelmo II-a aperis ĉe publikaj solenaĵoj aŭ en societo, ĉar de sia plej juna aĝo li edukadis sin mem al ĉiumomenta venko super sia manko. Li sciis elekti, kun la ĝusta instinkto de bona aktoro, laŭcirkonstance vestaĵon kaj sintenon por maski la ĝenan atrofion. Cetere, li ŝategis sin montri en teatraj kostumoj, kiel ankaŭ multaj aliaj regnestroj. Li sciis majstre pozadi, jen, okaze de maskobalo, kiel brandenburga princ-elektanto de la mezepoko, jen sub larĝaj faldoj de burnuso dum vojaĝo al Jerusalemo, jen kiel ĉasisto tenanta, per la dekstra mano, tutan bukedon de leporoj, vulpoj, fazanoj, jen dum la praktikado de siaj armeaj funkcioj kiel marŝalo, kun la bastono, kiu donis al la maldekstra brako pretekston por kurbiĝi, jen kiel husaro, sub la alta felĉapo ornamita per mortkapo super kruciĝantaj tibioj, jen kiel kirasulo sub brila brustmetalo, kun kasko kronita per aglo ekfluganta. Li havis imponan aspekton, tiu imperiestro kaj aktoro. Liaj subuloj ŝajne ignoris la difekton de l’ imperiestra brako. Se samepoke la prezidanto de la franca respubliko estus portinta ĝibon, kiom da kanzonetoj pri ĝi estus aŭdintaj la parizaj bulvardoj! “Jen la diferenco!” pensis Pierre. Ĉu pli bone, ĉu pli malbone? Kiam popolo ne plu scias, kio estas ĝuste mezurita respekto, estas malbone, sed kiam, laŭ ekzemplo de altrangaj flatemuloj, ĝi vole ignoras realaĵojn, estas ankaŭ malbone, eble pli. Negrave, se temas nur pri bagateloj; se la virinoj, tial, ke ilia amata reĝino devas kaŝi malbelajn cikatrojn sur sia gorĝo, ankaŭ siaflanke adoptas altajn kolumojn, aŭ longajn jupojn kiam la favoratino de l’ reĝo suferas pro subita ŝvelado de l’ kruroj. Tio estas ne grava. Negrava, se oni detenas de la monarko malagrablan informon, nome, ke lia preferata hundino akceptis, kun ĉiuj neeviteblaj sekvoj, la omaĝon de senrasa bastardo. Ĝenerale troviĝas iu sagaculo por komprenigi al la plej alta moŝto per formuloj envolvitaj en karesanta veluro, kion li ne povas daŭre nescii. Pierre ekridetis el siaj meditaĵoj, kiam nun li rememoris anekdoton pri iu Ludoviko, kies numeron la historio ne mencias. Kiam tiu reĝo, unu tagon, eliris el sia tualetejo por ricevi la matenajn riverencojn de l’ korteganoj, li forgesis ordigi, kiel decas, la antaŭparton de sia pantalono. Granda konsterniĝo inter la sekvantaro! Kiu kuraĝos atentigi la potenculon pri tiu lia vestaĵodifekto? Neniu! Kaj kion fari? Fine la kortega burleskulo havis ideon. Li invitis — tre diskrete — ĉiujn ĉeestantojn, ke ankaŭ ili, imitante la reĝon, permesu oscedon al siaj pantalonfendetoj, kaj kiam, same diskrete, ĉiuj faris kiel petite, la burleskulo proponis laŭtvoĉe: “Nu, sinjoroj, ĉu ne konsilinde, ke ni fermu ĉiuj kune niajn luketojn?”

Pierre restis pensema. “Ĉu vere, ĉu ne, egale. De tiam la moroj evoluis. Se hodiaŭ en Francujo la ŝtatprezidanto prezentiĝus publike kun simila vestaĵa ekstravaganco, tuj troviĝus komplezulo por averti lin: Ĉu vi ne timas, sinjoro prezidanto, ke la kanario forflugos? Kaj neniu el la ĉeestantoj sin sentus devigata sufoki spontanan ridbezonon. Ŝajnas, ke en Germanujo ili ankoraŭ ne alvenis ĉe tiu grado de Libereco, Egaleco, Frateco. Ĉu ne pli plaĉa tiu familiara respubliketo, eĉ kun sia kutima lasi-fari? — Nu, tio estas detaloj, nur detaletoj, sed kurioze estas, ke pro tiaj detaletoj diferenciĝas sentoj kaj karakteroj inter la popoloj”.

Ĉe la unua kontakto kun Pierre la amikoj de Hugo — plejparte ili estis samklasanoj en la Prinz Heinrich Gymnasium — iomete hezitis. Hundo renkontas katon. Ili diris “tre kontenta konatiĝi kun vi” kun tro da rigideco. Sed la tempo de reciproka observado ne daŭris longe. Tre rapide oni sentis sin, ambaŭflanke, “sur la sama etaĝo”, kaj la kunuloj de Hugo konsideris Pierre kiel kamaradon. Ankaŭ tre rapide ilia scivolemo pri francaj apartaĵoj satiĝis. Nur okaze, laŭ hazardo de l’ konversacio, ili ankoraŭ faris tiurilatan demandon, bonintence, ne por piketi. Ankoraŭ ilia kamaradeco estis tro freŝa, ne jam homogene kunknedita tutaĵo; ili evitis konfronti la avantaĝojn de siaj reciprokaj ŝtatsistemoj, konvinkite, ke la preferindaĵoj de l’ propra reĝimo povus nur humiligi la alian. Poste, kiam pli hardiĝis ilia amikeco, ili ne plu hezitis engliti en diskutojn, kiaj, kiu lando, Germanujo aŭ Francujo, naskis pli multe da famaj sciencistoj, poetoj, filozofoj kaj tiel plu. Kiu donacis al la homaro la plej gravajn inventojn? Presarton? Pafpulvon? Kinematografon? Aviadon? Dum tiuj heroaj prestiĝdebatoj ĉiu el ili devis konstati, kiel malmulte li scias pri la plusoj de l’ alia partio. Sed entute ili argumentadis malpli por studi ol nur por ludi, kun tiu nesilentigebla incitbezono, kiu estas natura kaj normala inter bonfartaj junuloj. Ĝenerale la kerno de iliaj konversacioj estis aktualaĵoj malpli ekscitantaj sed pli proksimaj al ili. Klaĉaĵoj el la klaso pri instruistoj kaj kolegoj. Ili parolis pri siaj momentaj preferaĵoj, fotoaparatoj, poŝtmarkokolektoj, bicikloj, libroj. Iam-tiam ili fanfaronis pri virinoj. Ne pri la amikinoj de siaj bakfiŝaj fratinoj, kiaj la grupeto ĉirkaŭ Lotte — “ili estas infanoj!” — sed pri personoj jam spertaj en la afero, ne malemaj al spicitaj aventuroj, tute konformaj al la deziroj de maturiĝantaj viroj, en kies imago ... ili naskiĝis!

La plej aĝa inter la kamaradoj de Hugo estis Erich von Bastrow. Malgrasa longulo, kun aknoburĝonoj sur ruĝeta vizaĝo. Nemulte favorata de la sciencoj. Jam la klason de la Quarta li devis siatempe residi duan fojon, same ankaŭ poste la Secunda, kaj nun, jam dudekjara, en la Oberprima, li neniel estis certa, ke li dekroĉos la abiturientan diplomon dum la finaj ekzamenoj. Lia pasio estis surhavi ĉemizkolumojn kiel eble plej altajn, rigide amelitajn, eĉ se tio vundetis lian kolon. Lia ambicio estis fariĝi oficiro. Li estis filo de supera ŝtatoficisto kaj interesiĝis nur pri la armeo kaj la imperiestra kortego. Kiam, surstrate, liaj kunuloj moketis lin pro l’ aŭtomata streĉado de liaj longaj kruroj, li asertis, ne sen fiero, ke tio estas “la germana oficirpaŝo”. Liaj du fratoj, ambaŭ pli aĝaj, estis ankaŭ oficiroj. Lia “flamo”, kiel li volonte konfidis al siaj amikoj, estis Annemarie Balkenwirth. “Sed la hoko en la ezoko”, kiel lin incitetis Hugo, “estas, ke Annemarie mem nenion scias pri tio!”

Krom tio, Erich von Bastrow fumis Manolicigaredojn. “Montebello, mia marko”. Kaj tre ofte li estis senmona.

Pierre dekomence ne sentis en si multe da simpatio al tiu longa junulo, iom artifika, kvankam siaflanke Bastrow, post la disputeto koncerne la kriplecon de S. M., neniam montriĝis malafabla al la franco. Male! Jam kelkajn semajnojn post ilia konatiĝo li pruntepetis du markojn de Pierre.

Daŭris sufiĉe longan tempon antaŭ ol Pierre povis forviŝi la malbonan impreson, kiun, laŭ sia opinio, li postlasis ĉe la amikinoj de Lotte. Post tiu humiliga sceno ĉe la prezentado, li revis pri baldaŭa okazo por regajni sian prestiĝon. Inter la kvar knabinoj, kiuj tiam riverencis al la liberigitoj el la murŝranko, estis unu, kies bildo ofte vibretis tra lia memoro: la migdalokula Annemarie Balkenwirth. Li deziregis revidi ŝin. Ŝajne la deziro ne estis reciproka. Jam Hedi Griethke kaj Trudchen Bachmann estis revenintaj eksterprograme ĉe Lotte, unu fojon eĉ kun la konfesita intenco peti de sinjoro Touchard klarigon pri malfacila franca teksto, ĉi-foje ne altirita per la haroj. Pierre volonte vidis ilin kaj sentis ĉe tiuj du personetoj multe da bonvolo al li. Iam, post ilia foriro, eĉ Minna rimarkis, ke tiuj “anserinetoj ja rekte enamiĝis!” Sed la kvara folio restis nevidebla.

Pierre reĉerpis esperon, kiam, kelkan tempon poste, li komprenis el certaj aludoj de Lotte, ke Hedi kaj Trudchen projektas inviti lin ĉe la proksima kafrondeto, okazonta ĝuste ĉe la kukistfilino, “kvankam ĝis nun ankoraŭ neniu junulo partoprenis, kaj ĉu eventuale li, Pierre, akceptus la inviton?” Pierre opiniis, ke li ne rifuzos, ke estos honoro por li kaj ke li kredas sin sufiĉe kuraĝa por penetri, kiel unua, en la kaĝon de la ĉarmaj leoninoj. Sed la invito ne venis. Lotte ne reparolis pri la projekto. Pierre senpacienciĝis, ĉar li atendis multon de tiu renkontiĝo. Iun tagon li demandis, kvazaŭ tute preteratente, al Lotte: “Ĉu vi ne foje menciis, ke mi estos vokita antaŭ la grava kvarfolia tribunalo?” — Lotte ŝajnis ĝenita. Ŝi diris: “La tribunalo vin absolvis”.

“Ho?” insistis Pierre, “kiel tio okazis?”

Lotte ne estis diplomato. Post kelka hezitado, ŝi povis nur konfesi, ke Annemarie opiniis, ke tion oni ne povas fari. “Annemarie estas la plej aĝa inter ni, por tiel diri ŝi estas la prezidantino ...”

De tiam kreskis ĉe Pierre la sento, ke tiu Annemarie ne havas favoran opinion pri li. Tion li tre bedaŭris. Li suspektis, iom post iom, ke ŝi estas germana knabino laŭ la tipo de l’ francaj romanoj, fervore patriota kaj denature kontraŭ ĉio franca. Li devos atenti. Ĉiuokaze li evitos de nun troviĝi en la loĝejo, kiam li scios, ke la Trifolio kunvenas ĉe Geist.

Kaj la renkontiĝo, tiel sopirata, okazis, kiam Pierre ne plu atendis ĝin. Tiuepoke oni multe parolis inter la gimnazianoj de ambaŭ seksoj pri la “grandioza filmo La Ora Skarabo”, en kiu, pro scenoj ludataj en Egiptujo, doniĝis sufiĉa preteksto por certaj vestaj aŭ malvestaj aŭdacaĵoj. Laŭ diro de tiuj, kiuj vidis, Emmi Geigel, la stelulino, plurfoje montras dorsaĵon preskaŭ tute nudan, ĝis malsupre. Ĝenerale la raportanto aldonis tuj, ke la ĉefa merito de tiu filmo ne kuŝas tie. Tion li rimarkigis nur preterpase. Sed oni devas diri, ke la filmo donas ĝisfundan rigardon en la morojn kaj farojn de l’ tiamaj egiptoj. Ankaŭ Hugo kaj Lotte sentis tiam la bezonon instruiĝi pri la vivo de l’ antikvaj egiptoj. Tio ne povas malutili. Pierre estis informita kaj konsentis tre volonte akompani la gefratojn. La postan tagon Lotte anoncis, ke ankaŭ la Trifolio kun ĉiuj siaj folioj kuniros.

Oni renkontiĝis antaŭ la kinejo. Annemarie Balkenwirth venis lasta, ne malfrua. La klopodoj de Pierre por akiri sidlokon apud Annemarie restis vanaj, parte, ĉar tiu fraŭlino neniel kunlaboris al la sama celo, sed ĉefe, ĉar la tri aliaj knabinoj tiel avide enkadrigis lin, ke fine li trovis sin kojnita inter Trudchen kaj Lotte. Ankaŭ post la spektaklo, sur la hejmenvojo, al Pierre prosperis nur unu fojon komenci konversacion kun Annemarie, tiel akapareme la aliaj tri agitiĝis ĉirkaŭ li, ke preskaŭ li kredis sin sekestrito. Jam la grupo eniris en la Hohenstaufen-straton, kiam fine Pierre sukcesis adresi al Annemarie la banalan demandon:

“Kaj al vi, fraŭlino Balkenwirth, ĉu la filmo plaĉis?”

Annemarie opiniis, ke enestis multaj naivaĵoj kaj ke oni tro facile povis antaŭvidi la finon. “Mi ne dubas”, ŝi aldonis “ke en Francujo vi faras pli bonajn filmojn”.

Ĉu ĝentilaĵo? Ĉu ironio? Restu singarda. Pierre konfesis, ke li nur malofte iris en kinejon. “Sed mi konstatas kun plezuro, ke vi havas ĝentilan opinion pri la francoj. Dankon”.

“Nu, tion mi ne diris, almenaŭ ne tiel rekte”, substrekis la knabino. “Tion, cetere, mi ne povus diri, ĉar mi ne konas la francojn”. Fino.

Ĉiuj haltis antaŭ la pordego de l’ domo, kie loĝis Annemarie. Ŝi estis alveninta. Ĉiuj haltis por adiaŭi kaj tiel haltis ankaŭ la dialogo stumble komencita inter Pierre kaj Annemarie.

Tiun nokton, en sia ĉambro, la fervora junulo re-kaj-re-travivis la kelkajn momentojn pasigitajn ĉe flanko de la milda blondulino. Antaŭ ol endormiĝi, lia fantazio ankoraŭ longe plidaŭrigis la konversacion. Kiel lerte li sciis nun trovi la ĝustajn vortojn en la ĝusta momento! “Ho, vi ne konas la francojn?” kaj galante li proponis: “Mi estas je via tuta dispono, ĉiutage, ĉiumomente, por rakonti al vi pri Parizo, pri niaj moroj kaj kutimoj, pri niaj virtoj kaj malvirtoj ...” Kaj kiel radie bela ŝi estis, kiam ŝi ridetis sian akcepton: “Vi estas tro afabla, sinjoro Pierre — ŝi ne plu diris sinjoro Touchard! — mi konsentas, certe, kaj mi kredas, ke ni fariĝos bonaj geamikoj, ĉu ne?”

Bela revo, dolĉa revo, kiu baldaŭ transglitis en sonĝon ankoraŭ pli belan, ankoraŭ pli dolĉan.

En la instituto de dir. Vogel Pierre plenumis diversajn funkciojn. En la malsupraj klasoj li korektadis la taskojn de neprogresemaj lernejanoj, la etaj kretenoj, kiel ilin nomis d-ro Kiebitz. Tie Pierre devis zorgi pri iom da ordo kaj pri minimumo da disciplino. Tio estis la plej malagrabla parto de lia okupado. Sed en la propra kursaro de l’ abiturienta preparinstituto lia aktiveco estis pli interesa. La lecionojn pri la franca lingvo faris profesoro Quindel, konforme al ekzamenprogramo de la ŝtata komisiono. Tiu ĉi sinjoro deĵoris ĉe Vogel nur kromokupe, ekster la horaro de siaj regulaj lecionoj ĉe la Urba Altgrada Komerclernejo, kie li tenis konstantan postenon inter la instruistaro. En la instituto ĉe la Winterfeldt-placo li, konsekvence, povis resti nur mallonge, nur la tempon nepre necesan por disvolvi kaj klarigi la lecionon. Li ne povis ankaŭ gvidi la praktikajn ekzercojn kaj konsili pli elegantajn tradukformulojn. Tie, precize, intervenis la rolo de Pierre. Estis lia tasko superrigardi tiujn aplikaĵojn el ĵus lernitaj paragrafoj de l’ gramatiko, kaj tion li faris kun fervoro, sekve kun plezuro. Cetere, en tiuj klasoj la lernantoj ne estis plu infanoj; en la supera kurso ili havis proksimume la saman aĝon kiel Pierre, kaj ĉar dekomence Pierre sin prezentis al ili kiel “nur konsilanton”, tre baldaŭ regis vigla simpatio inter la lernantoj kaj li. Pli speciale li amikiĝis tie tre rapide kun Hans Paulig. Ili ja havis inter si ion komunan. Antaŭ la kurskomenco ili sidadis kune en la atendejo de dir. Vogel, kvankam ankoraŭ nesciante, tiumomente, kiu estas la alia. Sed tiu koincido poste faciligis malfermon de l’ konversacio. Tiu Hans Paulig estis pli maljuna ol Pierre. Li estis jam pli ol dudekjara. Li preparadis la abiturientiĝon. Se ankoraŭ li ne akiris la diplomon, ne estis pro mallaboremo, nek pro spirita obtuzeco. Male, li estis, same korpe kiel ankaŭ mense, eksterordinare vigla, ĉiuokaze sprita, verva kaj ofte petolema. Fininte, siatempe, la unuan ciklon de la superaj studoj gimnaziaj, li eniris la komercan entreprenon de la patro kaj vendis dum du-tri jaroj emajlartiklojn en granda magazeno, ĉe la Hohe Strasse en Kolonjo. Tiam li konvinkiĝis, ke tiu magazena vivo neniam plaĉos al li. Li sentis en sia interno pli fortan vokon al iu ŝtata administracio, poŝto, dogano aŭ io simila. Sed tie la superaj postenoj akiriĝas nur helpe de abiturienta pergameno. Hans Paulig sekvis anoncon aperintan en gazeto kaj enskribiĝis ĉe dir. Vogel por tiel nomata rapidkurso. Li esperis regajni la tempon jam perditan. Pierre dekomence multe ŝatis Hans Paulig, ĉar ĉi tiu rememorigis lin pri Duriz, lia bona klaskamarado en Parizo. Hans Paulig kaj Duriz certe similis unu la alian, ne nur laŭ la korpa aspekto, sed ankaŭ laŭ multaj anguloj de siaj temperamentoj kaj karakteroj.

En la tria sekcio de l’ instituto, Pierre deĵoris kiel “konversaciestro”. Ankaŭ tie li havis nur agrablajn rilatojn kun la kursanoj. Ĉi tiuj estis personoj jam pli maturaj, preskaŭ ĉiuj jam establitaj en bonaj situacioj. Ili havis solidajn konojn pri la franca lingvo. Ili venis ĉe Vogel ne por prepari ekzamenojn, sed simple por perfektiĝi en la franca lingvo, por akiri pli korektan prononcadon, pli fluajn parolturnojn. Ili venis laŭ propra iniciato, pro persona kontentiĝo aŭ profesia bezono. Ili rapide progresis.

En tiu tria sekcio Pierre konatiĝis kun fraŭlino Madeleine Cohn. Fraŭlino Madeleine Cohn estis svelta, heltrajta, tre blondhara kaj entute tre agrabla persono, konjekteble 22- aŭ 23-jara. Ŝi sekvis la kursojn, ĉar ŝi nepre volis scipovi paroli france kun la facileco de parizanino. Flue paroli la francan lingvon, tio estas atuto en la bona societo, tio ebligas internaciajn rilatojn kaj, fine, tion oni ŝuldas al si mem, kiam oni antaŭnomas sin Madeleine, ĉu ne? Kiu ne opinias same, bonvolu resti fidela al sia denaska antaŭnomo Magdalena kun ĉiuj ĝiaj diminutivoj, kiaj Magda, Lena, Leni, Lenchen kaj similaj. Krome, fraŭlino Cohn estis filino de prospera borsisto. Ŝi havis sufiĉe da liberaj horoj por sin dediĉi ankaŭ al intelektaj plezuroj.

Ŝia unua renkontiĝo kun la “konversaciestro” sinjoro Pierre Touchard, ĉe la malfermo de l’ kurso, kaŭzis al ŝi kelkan seniluziiĝon. La eminenta profesoro, kiun ŝi imagis laŭ la informoj de dir. Vogel, neniel similis al tiu junuleto, kiu estis impona nek per sia staturo, nek pro sia famo, nek pro siaj titoloj. Li ne estis unu el tiuj distingindaj korifeoj, pri kiuj oni povas fanfaroni ĉe l’ amikoj kaj konatoj: “Mi sekvas konversacikursojn sub la estreco de profesoro, membro de la Franca Akademio”, aŭ “iama guvernisto de l’ imperiestraj infanoj en Petersburgo ...” Ne. Tamen Pierre havis du valorajn kaj validajn atutojn. Li estis aŭtentika parizano kaj sciis prononci la francan lingvon vere himmlisch! — ĉiele, laŭ aserto de fraŭlino Cohn persone. Aldone, li estis plaĉaspekta junulo. Baldaŭ ŝi konsentis montri al li neafektatan bonvolemon, kvankam iom desupre.

Ekster la kurso en la instituto fraŭlino Cohn ricevis de Pierre ankaŭ privatajn lecionojn. La horoj variis de unu semajno al la alia, post reciproka interkonsento, laŭ la mondumaj devoj de la fraŭlino. Kelkfoje tio ĝenis Pierre en liaj aliaj projektoj, sed ŝi bone pagis. La lecionoj okazis ĉe ŝi, en la hejmo de la gepatroj. Sinjoro Cohn posedis propran domon en la riĉa kvartalo de Schöneberg. La fraŭlino ĉiam akceptis Pierre en buduaro, kiun ŝi havis apud sia ĉambro. Iam, tiam, Pierre renkontis ankaŭ la gepatrojn, videble bonstatajn burĝojn el la alta societo. La patrino, rondeta, iom grasa, interŝanĝis nur salutojn; ŝi ne estis parolema. Aŭ ŝi estis timema. La patro volonte parolis pri Parizo, kie li estis jam plurfoje. Li havas bonan korespondanton tie, kun kiu li arbitraĝas borspaperojn. Rue du 4 Septembre, la firmo Weiller & K-io. Ĉu Pierre konas?

“Kia hazardo!” ekĝojis Pierre, “la filo Marcel estis dum kelkaj jaroj mia klaskamarado!” Fine prezentiĝis konversacitemo, sed li ne povis ĝin ekspluati, ĉar ĵus servistino venis informi sinjoron Cohn, ke oni vokas lin ĉe la telefono.

Alian fojon sinjoro Cohn sciigis al Pierre, ke li faros kun sia edzino vojaĝeton al Parizo kaj “kiuj estas nuntempe la renomaj restoracioj?” Tiu demando embarasis Pierre. Nur malofte, iun dimanĉon vespere jen kaj jen, li estis irinta kun la gepatroj por manĝi en restoracio, ĝenerale ĉe iu Bouillon Duval aŭ samkategoria ejo, certe ne sufiĉe luksa por gesinjoroj Cohn. Pli pitoreska estis “Ĉe Ginette”, sed tute ne rekomendinda al la gesinjoroj. Fine li menciis “Ĉe Maxim” kaj Marguery, sed tiujn sinjoro Cohn jam konis kaj sen plua tempoperdo li iris respondi al la telefono.

En sia remburita buduaro Madeleine Cohn estis sireno. Tie ĉio estis mola. Tapiŝoj, foteloj, kusenoj. Ofte ŝi prezentis sin muldita en negliĝa silkaĵo aŭ drapirita en kimonosimila vestaĵo, da kiuj, ŝajne, ŝi posedis neelĉerpeblan serion. Ŝi fumis el longa cigaredingo blondan tabakon, ete parfumitan, kaj neniam forgesis proponi ankaŭ al Pierre, malgraŭ lia ĉiufoja “Dankon, mi ne fumas”. Ĉi tie, al la konversaciaj ekzercadoj prezidis ne li, sed ŝi. Ne trude, sed sorĉe. Ŝi elektis la temon kaj direktis la konversacion, kien ŝi volis. Pierre estis ĉiam maltrankvila. Li timis iun embuskon, iun kaptilon. Li havis klaran konscion pri tio, ke li riproĉos al si, se li enfalos. Li decidis ne fariĝi ŝia predo por ne fariĝi ŝia ludilo aŭ eĉ la objekto de ŝia mokado. Ili ne apartenas al la sama medio.

Ofte ŝi petis lin legi kun ŝi el iu franca romano. Por pluki la libron desur la breto ŝi ne bezonis leviĝi de la kanapo. Ŝi etendis la brakon super la kapon, la libron elektis, ŝajne, la hazardo. Tiam iliaj kapoj devis kuniĝi super la sola ekzemplero tiel proksime, ke li sentis sur siaj vangoj la komunikiĝantan ardon de la ŝiaj. Sed li restis kiel ŝtono, memorigante al si, ke li estas nur deĵoranto devigata meriti la honorarion. Eĉ super la plej incendiaj paĝoj de Aphrodite, la konata verko de Pierre Louÿs, li sukcesis afekti, ke lin tute absorbas nur la gramatikaj fajnaĵoj, la subtileco de l’ stilo kaj ke neniel koncernas lin certaj aludoj en teksto tiel sagace elektita, ke por surtabligi ĝin ĝuste hodiaŭ vespere, certe ne sufiĉis kunlaboro de l’ nura hazardo.

Tiun tagon, por hejmeniri, Pierre ne uzis, kiel kutime, la tramlinion 72. Li iris piede. Li bezonis spiri la freŝan aeron de l’ vintra vespero. Li bezonis pripensi. Ĉu li estas idioto? Tion tre certe garantius al li lia kamarado Duriz. “Azeno!” li skoldus lin, “alta societo aŭ ne, eluzu la okazon! Nur tion deziregas la pupeto”. Dum unu momento Pierre sin demandis, ĉu per sia sinteno, kaj deteno, li ne ofendis fraŭlinon Cohn. Ĉiuokaze ŝi lasis elfiltri neniun indikon pri malbona humoro. Sed kial li hezitis? Ĉu do li ne estas viro kiel liaj kamaradoj? Ĉu la invito ne estis klara? Multe pli klare, kvankam nekapabla tion esprimi, li sentis, ke el tiaj karnaj agacaĵoj ne povas naskiĝi la vera amo. Sed kial tuj la grandaj vortoj? La Vera Amo! Li estas ridinda. Ĉu liaj kolegoj okupiĝas pri la Vera Amo dum siaj tikletaj aventuroj? Sed ... jes konfesu ... embarasas vin la socia rango de fraŭlino Cohn. Kio, se vi miskomprenis ŝiajn intencojn kaj se, en la decida momento, ŝi refariĝus la granda sinjorino: Sinjoro Touchard! Vi forgesas, kiu vi estas! Ha! se li havus certecon! Li malkontentis kontraŭ si mem pro tiu sento, ke anstataŭ venkanta aplombo, ĉiopova atuto en la manoj eĉ de spiritmalriĉa konkeranto, al li restas nur hezitanta rezonado. Li sopiretis: “Ho, kiom pli facile estus kun tiu servistino!” — Tiujn vortojn li estis parolinta antaŭ si. Tion li konsciis. Li haltis sub gaslanterno en la Gleditsch-strato. “Jes, kiom pli facile estus kun tiu servistino!” li ripetis por deskui la nebulaĵojn, por reakiri klaran vidon. Ankaŭ la intencojn de tiu fortika knabino li bone komprenis. Kaj, supozante, ke ankaŭ tie ĉi li eraris, ĉu grave? “Ho, kiom pli facile ...” ... Ankoraŭ la sceno restas viva en lia memoro. Tio okazis antaŭ nur du semajnoj. Li estis eniranta en la domon de la Bülow-strato, kiam el la butiko de la vidvino Stecken eliris ruĝvanga, forta junulino, kun blanka antaŭtuko. Iu servistino el la najbaraĵo, kiu venis, lastmomente, por aĉeti buteron. Aŭ fromaĝon. Ekvidante Pierre ŝi senmoviĝis ankoraŭ malsupre de la tri ŝtupoj. Tiam lin rigardadis okuloj tiel brilaj, tiel avidaj, ke nevole li devis deturni sin. Dum li preterpasis ŝi zumzumis tre aŭdeble, kun iom da inciteto:

Ein kleiner Franzose durchsegelt die Welt ...*

* Eta franco velveturas tra l’ mond’ ...

Pierre kaptis la vorton Franzose — franco. Ne estis dube, ke ŝi celas lin. Ĉu insulte? Li turniĝis, rigardis al ŝi kvazaŭ demande. Tuj ŝi kontraŭridetis ĝentile, kun kapo klinita alŝultre. Ho, ne temis pri insulto. Tie, juna, agrabla persono, eĉ se nur servistino, iom friponete invitis al konatiĝo. Tion ignori povus nur misedukito, pensis Pierre, kaj li diris “Guten Abend, Fräulein!” tute spontane, senpripense. “Guten Abend!” ŝi respondis. Sed Pierre pluiris.

Poste li provis informiĝi ĉe Hugo pri kanzono, kiu parolas pri kleiner Franzose. Sed Hugo ne konis ĝin. Li ne povis ĝin koni, ĉar la originala teksto diras Ein kleiner Matrose ...* Ĝi estas kanzono el la studenta aŭ kazerna folkloro, iom nedeca en la pluaj versoj. MatroseFranzose, ĉu ne, ke pro simileco de rimo kaj ritmo la unua elvokas la duan? Mirinde, kiel spontane prezentiĝis al tiu knabino, kiel portilo por ŝia esprimdeziro, tuj veturpreta melodio! La eta franco substituiĝis al la eluzita maristo kaj la kliŝo havis novan sencon. Kliŝoj estas la omnibusoj de l’ banalaj pensoj en la ĉiutaga vivo.

* Malgranda maristo ...

Kelkan tempon poste Pierre renkontis la saman servistinon sur la sama loko. Refoje ili interŝanĝis saluton, kaj nesciante, kiel daŭrigi, Pierre pluiris por malaperi sur la ŝtuparo al sia hejmo. Tiam li aŭdis la knabinon, kiu kantis malantaŭ li, en la neglekta trenado de l’ berlina parolo:

Jedes junge Meedchen hat ’ne Stube janz alleen’
Stube janz alleen’
Stube janz alleen’
.
*

* Ĉiu juna knabino havas ĉambron tute sola, ĉambron tute sola ...

Ĉi-foje la senco ne lasis dubon. Pierre ne bezonis la kunlaboron de Hugo. La aludo estis neta, trude reliefa. Dum longa tempo tiu sceno, kun ĉiuj siaj promesoj, okupadis la pensojn de Pierre. Kaj ne malplaĉis al li. Li eĉ bedaŭris, tre, tre profunde en si mem, tiel profunde, ke li neniam vortigis tiun bedaŭron, li eĉ bedaŭris, ke poste li ne plu renkontis la pimpan servistinon kun la ruĝaj vangoj.

Ankoraŭ Pierre haltadis medite sub la gaslanterno en la Gleditsch-strato. Preterpasantoj komencis rigardi lin kun scivolemo. Aŭtomate li reprenis la iradon kaj plue sekvis siajn pensojn: Ankaŭ tiu servistino apartenas ne al mia medio. Ŝi estas el alia socia klaso. Kiel klarigi, ke ... tio estus pli facila kun ŝi, ol kun fraŭlino Cohn? Kiel interpreti la fakton, ke mi lasus min pli volonte gliti en medion sub la mia, ol hisi en medion pli altan? Pierre sciis, ke por tion klarigi estus vane alvoki la leĝojn de l’ fiziko. Cetere, la ĝusta respondo serpentumis tra lia menso: Se montriĝus en la decida momento, ke li eraris pri la intencoj de ... la persono, la konsekvencoj estus malpli gravaj, se temas nur pri servistino. Sed tuj li ribelis kontraŭ tiu solvo. Kial malpli gravaj? Kion signifas “nur servistino”? Ĉu ne ankaŭ servistino havas sian honoron kaj la saman rajton esti respektata? Kia temo por la analizanta bisturio de lia amiko Henri Merle! Mi devos paroli pri tio kun li, kiam ni retroviĝos. Ni naĝos en abstraktaĵoj! Bonaj amikoj estas io bona! Nu, ankaŭ ĉi tie, en la fremda urbo, li havas amikojn, sed ne tiel intimajn. Li ne deziras paroli al Hugo pri sia problemo. Pli bone, ke Hugo ne sciu. Hans Paulig? Same kiel Duriz, ankaŭ Paulig mokadus lin pro liaj skrupuloj. Kaj d-ro Kiebitz? Pierre povus antaŭ li agiti la temon, ne kiel personan travivaĵon, sed kiel pure teorian demandon. D-ro Kiebitz sendube sentas sin multe pli en sia elemento inter la nuboj de l’ teorio, ol sur la ŝoseo de l’ praktiko. Sed Pierre supozis, ke d-ro Kiebitz neniam havis la okazon barakti inter la ferbrakoj de simila dilemo.

De la unua tago Pierre havis bonajn, preskaŭ amikajn rilatojn kun “sinjoro studestro”. Plurfoje jam, sekvante afablan inviton, li vizitis d-ron Kiebitz en lia loĝejo. Tie ili povis babili pli libere, ol en la instituto.

D-ro Kiebitz aspektis 40-jara, verŝajne nur pro sia neglektata eksteraĵo. Kredeble li estis multe pli juna. Li vivadis kiel fraŭlo, netuŝate de prozaj bezonaĵoj, en hejmeto konsistanta el nur unu ĉambro kun kuireja kamereto, sur la unua etaĝo de iu postdomo ĉe la Luisen-strato. Ankoraŭ la domo ne disponis pri elektro. Kiebitz uzis petrollampon, unu el la pli perfektigitaj modeloj. Ĝi pendis de la mezo de l’ plafono, tenite ĉirkaŭ larĝa talio per brilmetala ringo, ankaŭ larĝa, ĉapelite per blutuka ŝirmilo, delonge polvokovrita. Ĝi ŝajnis bonkaraktera matrono, flegme balanciĝanta super la ronda tablo. Iom larĝkola, ĝi malavaris sufiĉan lumon por atingi, kiam suprentirata, ĉiujn angulojn. Oni povis, nome, dank’ al pulia ĉensistemo, laŭvole pli- aŭ malplialtigi ĝian pozicion kaj konsekvence pli- aŭ malplivastigi la lumigatan surfacon. La soleca d-ro Kiebitz estis alkutimiĝinta al la plej malsupra pozicio de sia lampo. La projekciita lumrondo sur lia tablo ekzakte sufiĉis por enteni libron aŭ teleron. Krom tio, turnbutono sur la lampokolo, sagace gradigita, ebligis iom post iom atrofii la lumfonton ĝis diskreteco de lucerno.

Pierre havis certan plezuron, kiam li estis gasto en la fraŭlonesto. Tiu viro amuzis lin. Li estis stranga homo. Originalulo. Kiel li mem volonte substrekis, li ne estis kunnaĝanto. “Oni ne devas al ĉio diri jes kaj amen. Ĉiu normala homo ricevis sian porcion da penskapablo. Li uzu ĝin iomete. Sed kion faras la homoj? Tro pigraj por pensi mem, ili lasas maĉi siajn opiniojn en la granda muelilo de l’ gazetaro kaj aĉetas ilin ĉiutage kun siaj kolbasoj, pretajn por tuja konsumado”.

D-ro Kiebitz havis socialistajn ideojn, kvankam li aliĝis al neniu partio. Kunnaĝi signifas abdiki sian decidrajton. Li estis solida admiranto de Jaurès, tiuepoke la granda gvidanto de la franca socialista partio. “Kia viro!” d-ro Kiebitz ofte ripetis al Pierre. Domaĝe, ke Pierre sciis nenion rakonti pri tiu politika viro, kiun li konis nur laŭnome.

D-ro Kiebitz ne ŝatis la armeon. Ankaŭ li, siatempe, devis soldatiĝi, “jes, kiel volontulo. Mi ne scias, kial mi elektis artilerian regimenton. Volu la olimpaj dioj, ke neniam mi revivu la mizerojn de tiu jaro! Kiom mi suferadis! Pli morale, ol korpe. Mi devas konfesi, ke mi estis malbonega soldato, la honto de l’ tuta regimento, kiel la serĝentoj faŭkis en miajn orelojn. Tian fenomenon ili neniam vidis antaŭe, nome ‘unujarulon’, el kiu oni neniam sukcesis fari kaporalon! Kiam fine iu komisiono deklaris min ĝisplue netaŭga por la militservo, mi suspektis, ke ili faris tion, nur por ne plu revidi min dum la sekvaj ekzercperiodoj. Pro kio, cetere, mi estas tre dankema al ili. Kaj tiel okazis” — nun lia kriĉvoĉeto fadeniĝis en tonojn apenaŭ percepteblajn por la homa orelo — “tiel okazis, ke d-ro fil. Heinrich Kiebitz restis simpla, duaranga kanonisto dum la universalhomo Hans akiris la galonojn de serĝento!”

Pierre opiniis saĝa deturni la indignon de doktoro Kiebitz al pli kvieta direkto: “Jam kelkfoje mi aŭdis, ke vi nomas Hans universalhomo. Ĉu vi diros al mi la kialon?”

“Volonte, mia kara”, la ekscitita doktoro repaciĝis, “sed lasu min antaŭe surtabligi nian modestan vespermanĝon”. El tirkestoj de l’ komodo li alportis diversajn pakaĵetojn, telerojn, tasojn, ankaŭ benzinkuirilon, sur kiu li tuj boligis akvon por la teo. Ŝinkopanoj, kolbasaĵoj, fromaĝo kaj al ĉiu po du tranĉaĵoj da mielkuko, sur kiujn ili ŝmiris ankoraŭ ekstre tavolon da butero. Ambaŭ bone kaj ĝissate vespermanĝis. Intertempe d-ro Kiebitz rakontis:

“Tiu Vogel ne estas stultulo. Ankoraŭ antaŭ nur kelkaj jaroj li vivis kiel eta, licea Oberlehrer* en provinca urbo. Nebone pagata. Ĉe ni la ŝtato pagas malbone, sed ĝi donas titolojn. Herr Oberlehrer! Tiuepoke lia edzino ricevis belan heredaĵon. Tuj la paro Vogel luprenis vilaon en Wilmersdorf kaj li instalis sian instituton ĉe la Winterfeldt-placo, donante al si la titolon Direktoro. La ejo tie estis burĝa apartamento. Vi vidis mem, ke mia tiel nomata kabineto estas nur la iama kuirejo. La etajn kretenojn vi instruas en iama dormoĉambro; niaj estontaj abiturientoj kunvenas en la manĝoĉambro kaj tiel plu. Mi ne scias kiagrade dir. Vogel eminentas en siaj instrufakoj, ĉiam geografio kaj historio, sed mi estas certa, ke li estas lerta komercisto. Koncerne min, li supozis tre ĝuste, ke mi ne povos fari brilan karieron en ŝtata lernejo, verŝajne pro mia armea fiasko, kaj sekve li pagas min malbone. Kompense li nomis min studestro. Ĉiam titoloj. Sed lia plej sukcesa eltrovaĵo estas Hans, nia universalhomo! Dresita dum tri jaroj ĉe la kavalerio, Hans estas la ĝusta homo por prizorgi la du ĉevalojn de sinjoro direktoro. Tiel Hans, ĉiutage, matene-tagmeze-vespere, koĉeras la sinjoron inter la vilao en Wilmersdorf kaj la instituto en Berlino. Sed plue Hans zorgas kaj respondecas pri bona funkciado de la fornoj en ĉiuj klasĉambroj; ĉeokaze li balaas plankojn kaj koridorojn, purigas la nigrajn tabulojn. Li faras ĉiujn riparojn al kiu ajn tubo, al kiu ajn krano. Li enkondukas la vizitantojn, elŝovas ĝenantojn, plenumas la komisiojn de niaj kursanoj, aĉetas por ili bulkojn kaj fruktojn, disportas amleterojn de klaso al klaso kaj enpoŝigas trinkmonojn. En Wilmersdorf li, krome, ĝardenumas, frotas la pargetojn, helpas la servistinon kaj verŝajne kuŝas kun la kuiristino. Ĉu tio, en sia speco, ne estas universaleco?”

* Supera instruisto.

Kio pleje malplaĉis al d-ro Kiebitz en lia fraŭla vivo, estis, ke li devas lavi mem sian manĝilaron. Pro denatura malemo al tiaj sklavaĵoj li ofte prokrastis tiun laboron ĝis elĉerpiĝis la tuta kolekto de liaj tasoj kaj teleroj. Tiam li intervenis nur — kiel li ŝerce konfesis citante el Schiller

cedante al la urĝo,
ne al la propra emo:

Kiam ajn eble, li lasis tiun taskon al la dompedelino, maljuna sed fortika virino, kiu venis du fojojn ĉiusemajne por aerumi lian neston. Ŝi ankaŭ prizorgis la lavadon kaj riparon de liaj tolaĵoj kaj similaj.

Ne disponante pri propra hejmo, Pierre ne povis ricevi ĉe si d-ron Kiebitz. De tempo al tempo li invitis lin en simplan restoracion. Same li regalis tie, aŭ en sukeraĵejoj, la amikojn, al kiuj li ŝuldis komplezon. Tiajn ĝentilaĵojn li reciprokis precipe kun Hans Paulig, kiu ja mem vivadis en Berlino en cirkonstancoj similaj al tiuj de Pierre. Oni vidis ilin ofte kune. La komenca granda simpatio inter ili baldaŭ fariĝis konkorda amikeco. Unuavide tio povis ŝajni stranga, ĉar Pierre certe ne estis sangvintemperamenta kiel tiu Paulig. Pierre ne sekvis senpripense kiun ajn ekideon, eĉ se ĝi promesis petoladon, dum Hans Paulig neniam hezitis. Kiel ofte liaj paroloj antaŭiris liajn pensojn! Pro la akcentita simileco, ankaŭ en tiu punkto, inter la germana Hans Paulig kaj la franca Jean Duriz, la kamarado el la Lycée Condorcet, Pierre ofte sin demandis serioze, ĉu ne ordonas iu praleĝo, ke samaj korpaspektoj, vizaĝtrajtoj necese muldas samajn karakterojn aŭ, inverse, ke samaj pensmanieroj, animesprimiĝo stampas la saman markon sur la vizaĝojn. Koincide ambaŭ havis ankaŭ la saman antaŭnomon. Hans, diminutivo de Johann, kaj Jean. Ĉu ne konkludi, ke antaŭnomoj influas la temperamentojn? Kion vi opinias pri tio, Henri Merle?

Ĝenerale Pierre, kun la bela, sindonanta fido de l’ juneco, volonte malfermis por siaj amikoj la mondon de siaj pensoj. Li ne hezitis interŝanĝi kun ili siajn junecajn revojn kaj ambiciojn. Sed pri unu punkto, amaj aferoj, li havis nevenkeblan pudoron. Ne koncerne la aventuron kun fraŭlino Cohn; tio estas neserioza, kaj se ankoraŭ li’ ne menciis ĝin antaŭ Paulig, estas nur ĉar li tro bone anticipis ties respondon. Sed sian sekretan amon al Annemarie Balkenwirth li ĵaluze kaŝis. Ankoraŭ neniam li parolis pri ĝi, nek al Hugo, nek al Paulig. Li sentis, ke tiu afero estas delikata, persona, tro pura; kaj ankaŭ tro necerta por esti elmetita al fremda rigardo, kiu povus nur difekti ĝin.

Ve! Unu fojon tamen, dum la cedemo de unu momento, eskapis el lia kontrolo certa aludo pri certa fraŭlino, milda blondulino, kiu enŝteliĝis en lian koron. Tiel Hans Paulig estis informita.

Tiun sabaton Pierre havis tre okupitan posttagmezon. Paulig estis insistinta, malgraŭ la komenca malakcepto de Pierre: “Homo! Vi ne povas ne konsenti! Sabaton datrevenos mia naskiĝtago! Kaj mi nepre volas festi kun. vi ĉe botelo da Liebfrauenmilch. Vi diros al mi poste, ĉu la rejnlanda vino ne egalas la francan”. Hans Paulig estis fiera pri sia rejnlanda deveno. Sed Pierre kontraŭargumentis: “Neeble! Tiun sabaton mi laboros ĝis la la posttagmeze. Kalkulu kiel manĝotempon nur unu kvaronhoron, aldonu la tempon necesan por veturi al vi, por sidadi kun vi kaj festadi ĝis Dio scias kiu horo, por reveturi al mia loĝejo ... Konkludo: Neniam mi troviĝos je la 4a en la Bülow-strato, kie mi havas neprokrasteblan rendevuon”.

Fakte, tiun sabaton kuniĝos ĉe Lotte la fama Trifolio kaj ŝajnis, ke fraŭlino Annemarie Balkenwirth, “la por tiel diri prezidantino” de la klubo, estis reviziinta sian vidpunkton pri la konveneco aŭ nekonveneco allasi eksterulon en la sekretojn de l’ fermita rondeto, ĉar Lotte, antaŭ nelonge, sciigis al Pierre, ke li estos bonvena, se li bonvolos fari la honoron kaj tiel plu ... “Ne! Hugo ne estos invitita. Se venos pluraj sinjoroj”, — Lotte diris “sinjoroj”! — “ili tuj interkonsentos por agaci nin!” Pierre deduktis el la paroloj de Lotte, ke fraŭlino Balkenwirth konvertiĝis al opinioj malpli pasie partiaj pri la francoj ĝenerale kaj pri Pierre Touchard pli speciale. Li promesis iri. Kaj nun interŝoviĝas la naskiĝfestprogramo de Paulig. Pierre ne volis cedi.

“Vidu, Pierre”, susuris Paulig provante pruntepreni de iu fora Lorelei la persvadantan forton de l’ ĉarmo, dum liaj okuletoj promese briletis malantaŭ la dikvitraj lensoj de lia nazumo, “vidu, estas tute simple. Ni tagmanĝetos kune, ĉe mi, en mia budo, ion rapide preparitan. Ni malplenigos nian boteleton, kaj vi forlasos min, kiam vi volos. Ĉu?”

Kaj tiel okazis, ke sub la sorĉopovo de tiu rejnlanda vino, sidante intime ĉe bona amiko, Pierre sin sentis pli kaj pli venkocerta. Lia koro pleniĝis de antaŭĝojo pro la posta renkontiĝo kun Annemarie, la ĝojo superŝaŭmis, kaj de konfidenco al konfidenco, Pierre ellasis sian sekreton. Li amas blondulinon.

“Gratulojn, kavaliro! Je via venko!” Ili kunpuŝetis la glasojn. “Kiel oleo ĝi fluas! kiel oleo ...” Pierre ridetis kaj Paulig informiĝis: “Ĉu la ĉarma blondulino reciprokas?”

“Ĝuste tie lamas la afero”, konfesis Pierre, “sed hodiaŭ sin donas okazo, mi eluzos ĝin. Pro tio vi pardonos, Hans, se mi restos ne longe kun vi. Hodiaŭ mi devas ataki kaj venki!” Hopla!

Ho, ho! Kiel decide! Diabla botelo rejnlanda!

Hans Paulig montris plenan komprenon por la situacio. “Vi ekmilitiros, kiam konvenos al vi, kia mara! ... volas diri mia kara, sed ĉiuokaze ne antaŭ ol gustumi mian Hackepeter, Hackepeter, la dia, la plejnova putraĵo, pardonu, la plejpova nutraĵo! Mi preparas ĝin mem laŭ persona recepto”.

Kiam li estis bonhumora, Hans Paulig cedis senpripense al tiu manio: inversi literojn en iuj vortoj ĉiufoje, kiam el tia miksado povis rezulti amuza aŭ sensenca stultaĵo. Paulig sciis bonege ŝajnigi, ke lia lango stumblis kaj ke pli ol kiu ajn li estas mem surprizita pro la neatendita sencdeformiĝo, kiu ĉiufoje trafis la neavertitan aŭskultanton kiel drastefika kontraŭknalo. Tuj, trafe, instinkte li detektis ĉiujn eblecojn de tiaj inversoj kaj enŝovis ilin en la konversacion ŝajne tiel naive-nature, ke postrestis la impreso, ke li estas mem la viktimo de fatala prononceraro. Se el tio rezultis abomenaĵo, des pli bone! Li petis pardonon, restarigis la ĝustan sencon kaj ĝuadis en sia interno la potencon de siaj knalefektoj. Vorto kia mielkuko senmanke elfluis el lia buŝo “kiel muko”; preta kafo fariĝis kreta pafo kaj tiel plu.*

* Kontraŭknaloj (germ. Schüttelreim, france contre-pèterie) kompreneble ne estas tradukeblaj de unu lingvo en alian. La aŭtoro klopodis redoni la germanlingvajn trovaĵojn de Hans Paulig per kontraŭknaloj kiel eble plej proksimaj.

Paulig estis malaperinta transkoridore en la kuirejon. Li loĝis sublue ĉe multjara vidvino de ŝtatoficisto, sed sen aliĝo al ŝia manĝotablo. Tio lasis al liaj kapricoj multe da libereco. Tamen li havis la rajton utiligi la kuirejon laŭ sia bontrovo. Tion — krom por la matenkafo — li faris ĝenerale nur esceptokaze, nur en la monatfino, se la patra poŝtmandato malfruis. Post kelka tempo, kiu ne ŝajnis longa al la revanta Pierre, Hans Paulig revenis, portante balance sur granda pleto gigantan Hackepeter, rozkoloran hakitan viandon, krudan, jam prete miksitan, batitan, salitan, pipritan kun ĉio kaj ĉio. Mustardpoteto staris aparte, same glaseto kun kaporpizoj kaj plue diversaj konataj aŭ nekonataj ingrediencoj.

Nekontesteble ĝi estis bonega. Pierre tuj malkovris en ĝi iun specialan, incitetan guston, neniel malplaĉan; jes, li rekonis ĝin, nu, proksimume ... Tiu gusto, ĉu ne de iu spicaĵo el la patrina kuirejo? La junuloj manĝis kun bona apetito. Pierre ne ŝparis siajn komplimentojn al la kompetenta kunulo. Fine, glutinte la lastan pecon, li identigis la atuton en tiu ludo:

Hans! Vi enmetis ajlon, ĉu ne?”

“Ajlon? Jes, certe, eĉ ajlegon, ajlegojn, tion postulas mia persona recepto”, kaj eksplodante sub ridegopremo li asertis: “Tio estos por vi la plej klara pruvo: Se via blondulino donos piskermeson, ho pardonu, kispermeson, vi povos distrumpeti tra l’ universo, ke vi estas amata!”

“Kiel inteligente!” rikanis Pierre. Ankoraŭ li ne superrigardis la tutan amplekson de l’ vandalaĵo. La konscion pri la katastrofo li ricevis nur iom poste, kiam, sur la hejmenvojo, li renkontis Ohlberg ĉe l’ Alexanderplatz. “Homo!” ekkriis Ohlberg retiriĝante brakrepuŝe je du-tri paŝoj, “vi glutis tutan ajlokapon! Kiun vi volas anestezi?”

Kaj kiam Minna malfermis la pordon al li, ŝia tuja demando estis: “Kion vi manĝis, sinjoro Pierre? Ĉu vi ne kredas, ke enestis iom multe da ajlo?”

Ĝene. Tre ĝene! — Pierre malaperis en sian ĉambron. Li estis furioza kontraŭ Hans Paulig. Sed kion fari? Vane li foruzis frotade la restaĵon de sia dentopasto, vane gargaris gorĝprofunde per akvo Odol-saturita. Penetre, obstine kaj venke, post nur kelkaj momentoj retrudiĝis la obsedo de l’ ajlo, kies volumenon dekobligis lia alarmita imago. Li ne estis fumanto kaj sekve ne pensis, ke kelkaj cigaredoj povus, eble, kontraŭi la invadon.

Kiam li aŭdis la pepantan enflugon de l’ folianinoj en la vestiblon kaj koridoron, li decidis ne montriĝi inter ili. Sed ne daŭris longe kaj li devis cedi al la insistoj de Lotte. Li sekvis ŝin en la manĝoĉambron, neniel fiera. Ĉe ĉiu manpremo li balbutis sian saluton deturnante la kapon. Neniam li faris tiel profundajn riverencojn. Siajn respondojn li sendis, kiel misedukitajn bubaĉojn, en angulojn de l’ ĉambro kiel eble plej forajn. Kiam li kredis sin neobservata, li blovpafis pezajn haladzojn al la plafono. Kiom fareble li evitis paroli. Se nepre necese, li metis honteman manon antaŭ la buŝon. Prefere li mutadis, intense okupita super sia taso, sorbante kafon post kafo, kun sukero, sen sukero, kun lakto, sen lakto, kaj diligente maĉetadis kukon post kuko. Ŝtele li observetis Annemarie kaj ruĝiĝis sub ŝia rigardo, kiun li interpretis kiel riproĉon.

La konversacio lamadis. La knabinoj, kiuj esperis multon de la franca vervo, sin sentis trompitaj, ne nur Lotte, kiu konis la saltopretecon de liaj subitaj inspiroj, sed ankaŭ Hedi kaj Trudchen, kiuj havis jam plurfoje okazojn por submetiĝi al la ĉarmo de liaj stumblaj komplimentoj dum stimula flirtado. Ĉiam denove, sed sensukcese, ili provis envicigi Pierre en la rondodancon de flugilhavaj paroloj. Li stufiĝis en hermetika apatio. Lia sinteno estis tiel neordinara, nenatura, ke kiam, pretekstante urĝan laboron koncerne siajn kursojn, li petis la permeson reiri en sian ĉambron, neniu kontraŭstaris. Li postlasis konsternon.

“Kion li havas hodiaŭ?” miregis Hedi. “Mi tute ne rekonas lin!”

“Mi ne povas supozi, ke li neŝatis nian societon”, sin demandis Trudchen kun subita timesprimo sur la vizaĝo.

“Neniam mi vidis lin tiel mallerte rigida”, diris Lotte. “Li aspektis kiel kamparano troviĝanta unuafoje en salono”.

“Ĉu vi ne kredas”, intervenis Annemarie, “ke tute simple via idolo havas ion kontraŭ mi? Li volis montri, ke mia ĉeesto ne plaĉas al li. Jen ĉio. Vi ja mem rakontadis, kiaspeca ĝojulo kaj amuzisto li estas, kiam ... mi ne partoprenas en viaj ludoj. Mi bedaŭras, ke mi senigis vin de via plezuro”.

Kiam, la saman vesperon, post disflugo de l’ folioj, Lotte informiĝis: “Kion vi havis, Pierre? Vi kondutis tiel fremde kaj strange, ke vi maltrankviligis min. Ĉu vi ne sentis vin tutsana?” la junulo povis diri nur: “Mi malĝojas pro tiu idiota spektaklo enscenigita de mi. Vere, mi ne sentis min en mia normala stato. Vi senkulpigos min ĉe viaj kamaradinoj, ĉu ne, Lotte?”

“Certe, Pierre, sed kio okazis al vi?”

“Vi ne komprenus, Lotte. Kredu, ke mi sincere bedaŭras”.

Hans Paulig, la frivola farsulo, facile digestis la riproĉojn de Pierre. “Ni ne konfuzu”, li gravmiene parodiis la manieron de l’ profesoranta Kiebitz, “kaj ni ne miksu, mi petas! Astronomio estas unu afero, — gastronomio tute alia. Ne enŝovu en la ŝuojn de Hans Paulig la stultaĵojn de Paul Hansig!” Jen.

Pierre sciis, ke lia amiko, dum momentoj de petolemo, aplikante sian inversosistemon, tre ofte sin prezentis kiel Paul Hansig. Tion li faris tiel ofte kaj facilanime, ke poste li sin demandis mem, ĉu li nomiĝas ĝuste Paul HansigHans Paulig. En malagrablaj cirkonstancoj, kiel hodiaŭ, li provis uzi, kompreneble ŝerce, la alibion de unu kontraŭ la alia. Pierre estis videble malkontenta, sed la vervo de Hans Paulig estis neretenebla. Li ŝprucigis siajn ideojn en sinsekvo ne interrompita kaj ne interrompebla. Rezignacie Pierre aŭskultis la tutan predikon. Se li ridetis, li faris tion nur malgraŭvole.

“... Do, ne cerbumu, ĉu vi devas honti aŭ nur penti pri tia taga belo, volas diri bagatelo! Ĉu veti, ke mi iros, kiam plaĉos, al kiu ajn rendevuo, kun buŝo ankoraŭ pli ajlita ol estis la via, kaj ke post melkaj komentoj ... kelkaj momentoj mi konkeros eĉ la plej misŝraŭbitan fraŭlinon? Vi vidos, kiel danke ŝi akceptos tiam la mison de l’ kastro, pardonu, la kison de l’ mastro”.

Pierre ne respondis. Li restis meditema. Malgaje li konjektis, ke tre verŝajne la taktiko de Paulig estas prava. Sed nur ĝenerale, li aldonis por si, ĉar li ne volis imagi, ke Annemarie Balkenwirth iam cedos al similaj husarmanieroj.

Pere de Pierre ankaŭ Hans Paulig eniris en la klanon ĉirkaŭ Hugo, prezentante sin al unuj kiel Hans Paulig, al aliaj kiel Paul Hansig, tiel ke neniu plu sciis. Tuj, en tiu rondo de preskaŭ-samaĝuloj, li estis bonvena kaj aprezata kiel amuzisto. Li havis la spiritan elastecon de l’ rejnlandanoj kaj estis pensrapida multe pli ol la solidaj berlinanoj, kiuj sciis bone vortskermi nur per kliŝoj, ofte amuzaj, ofte drastaj, sed delonge tro konataj. Paulig kapablis inventi survoje, laŭ hazardo de l’ cirkonstancoj. Estis tiam iu snoba modo, kiu dum postaj tempoj nur plivastiĝis, ĉefe inter la gimnazianoj, uzadi anstataŭ certajn, ĉiam ripetiĝantajn esprimojn, nur la komencliterojn. Per tio, laŭdire, oni gajnis tempon. Sed verdire oni perdis tempon, ĉar estis kutimo klarigi la misterajn literojn per tuja kompletigo, al kio ŝercemuloj aldonis ankoraŭ kelkajn interpretojn, bedaŭrinde ankaŭ jam ne novajn. Tiel, nur por doni ekzemplon, se unu faris proponon al siaj kunuloj kaj se la propono konvenis, tuj troviĝis iu por respondi: “M. W.” kio signifis “machen wir — ni faros”, kaj li aldonis, uzante la kliŝojn, “Möbelwagen*, “Mettwurst* kaj similajn. Tute alispeca homo estis Paulig. Li havis sian propran kolekton kaj povis, jam ĉe l’ unua renkontiĝo, mirigi la junajn kolegojn. Post la prezentado — ĝi okazis surstrate — Pierre, la instiganto, pensis, ke estas maloportune staradi sur la trotuaro kaj proponis, ke ili ĉiuj iru ĉe Aschinger por glaso da biero. Tuj Hugo donis sian konsenton per la formulo: “K. p. — Kun plezuro!” kaj ne forgesis daŭrigi kliŝfidele la serion: “Kelopordo, kukopeco, kolosa pipo!” Li haltis, elĉerpita. Tiam Hans Paulig improvizis plu: “Kiu povas, kiam pluvas, kaŭre pisi, kontraŭ poto, kiel pulo, kara Petro?” Oni faris al li ovacion. Lia famo estis firme establita. Baldaŭ li ricevis la titolon Reĝo de l’ Kontraŭknaloj.

* Meblovagono.
* Speco de kolbaso.

Iom antaŭ Kristnasko, kiam la klano, preskaŭ kompleta, promenadis aventuravide sur la Tauentzien, la junuloj renkontis du knabinojn el la Trifolio, Annemarie Balkenwirth kaj Trudchen Bachmann. Tre korekte, ĉapenmane, la kavaliroj salutis kun la deviga kalkanumklakado kaj tiu aŭtomata brustoklino tiel rektlinieca, ke ĉiufoje Pierre pensis pri l’ rigida anguliĝo de poŝtranĉilo sin fermanta. Tiuj, kiuj “ankoraŭ ne havis la honoron ...”, estis prezentitaj al la fraŭlinoj. Tuj Pierre maltrankviliĝis. Ne plaĉis al li, ke de nun ankaŭ Hans Paulig konos fraŭlinon Balkenwirth. Ĉu li ne divenos baldaŭ, ke estas ŝi la prirevita blondulino? Pierre timis lian frivolan babilon. Hans ja kapablus, nur por amuzi la kamaradojn, distreti lian sekreton kun la plumpeco de elefanto.

Oni akompanis la knabinojn direkte al la Gedächtnis-preĝejo. Pierre havis nur unu priokupon; li devis sub kiu ajn preteksto reteni Hans Paulig de la fraŭlinoj. Pierre kiel eble plej malrapidigis siajn paŝojn. Hans sin turnis al li kun la komprenema palpebrumo de komplico: “Tre adorinda, tiu ĉarma persono. Gratulojn!”

Hans, mi petas, ne parolu tiel!” Ĉe la preĝejo la unua grupeto haltis. La knabinoj deziris pluiri solaj. Ili komencis adiaŭi. Pierre ekspiris, liberigite. Paulig ne havos tempon ... Kiam, lastaj, ili alvenis inter la starantoj, Bastrow estis verŝajne proponinta, ke la fraŭlinoj plilongigu la promenadon kun la junuloj. Ankoraŭ lia rigardo, plena de admiro kaj ambezono, gluadis al la vizaĝo de la knabino, sed Annemarie diris: “Dankon, Erich, ni konas nian vojon kaj ankaŭ nian laborprogramon. Eble estus saĝe, se ankaŭ vi irus por rerigardi vian algebron!”

Bastrow komprenis la aludon. Nesciante, kion respondi, li restis muta, staradis embarasite, ŝovante mallerte unu longan fingron inter kolon kaj kolumon. Tiam Hans Paulig, kun la singardo de heliko, antaŭsendis siajn antenojn, kaj deklaris sub la masko de tragediulo: “Ho, fraŭlinoj, ne iru jam for de ni. Troviĝas unu inter ni, kies koro rompiĝos ...” Annemarie interrompis, tre digna: “Sinjoro Paulig, ŝajnas, ke la diskreteco ne estas via ĉefvirto!” La rondo ridis. Pierre tremetis. Ĉu la babilemulo ne silentos? Hans Paulig ne volis resti sub la riproĉo. Li bezonis ŝprucigi fajrerojn.

“Fraŭlino, vi estas saĝulino. Sed saĝo estas unu afero, masaĝo — alia! Kaj same kiel masaĝoj, ankaŭ promenadoj kun intelektaj junuloj estas utilaj, necesaj. Kiu laboradas senpaŭze, laboros fiŝe kaj muse! Pardonu, volis diri fuŝe kaj mise”. Trudchen Bachmann liberigis ridkaskadon kaj ripetis: “Fiŝe kaj muse!” Sed Annemarie hisis sian plej mildan rideton kaj diris: “Mi admiras la spritraketojn de via ĵargono, sinjoro Paulig, sed ili ne sufiĉos por lumigi mian ĉielon. Ĝis revido!” kaj la knabinoj akceptis la riverencojn de l’ intelekta junularo.

Hans Paulig ŝrumpis en sian konkon, dum Pierre triumfis en sia interno: “Brave, Annemarie! Vi ne falos sub husaratakoj!”

Jam malproksime, Annemarie konfidis al Trudchen: “Li certe havas ion kontraŭ mi, via franco. Ĉu vi rimarkis, ke li restis intence malantaŭ siaj kamaradoj?”

La germana Kristnasko-festo estas io alia. Pierre konstatis tion jam en la komencaj tagoj de Decembro. Je la sama epoko, kiam en Parizo la ĉefa zorgo, ĉe multaj, estis rezervigi tablon en bona restoracio, kie, inter karnavalaj kotiljonoj oni amuziĝos dum la tuta Kristnaska Nokto, ĉi tie, en Berlino, ilia priokupo estis nur, kiel aranĝi plejeble intima kaj hejmeca la familian kunsidadon dum la Sankta Vespero. Tio estis la ĉefa temo, tuj rekonebla en ĉiuj konversacioj, ne nur ĉe Geist, sed ankaŭ inter ĉiuj kunuloj kaj konatoj de Pierre. Eĉ la soleca, amara d-ro Kiebitz ne eskapis de la ĝenerala raviĝo. “Ne estas bone resti sola dum tiu vespero. Mi pasigos la festotagojn en la familio de mia fratino, en Stettin”. — Hans Paulig ne povis kompreni, ke Pierre restos en Berlino, for de sia familio. Li mem ne povis imagi sin alikie, ol inter patro kaj patrino, apud fratino kaj onklino, sub la lumigitaj abiobranĉoj, en komforta hejmo de la Hohe Strasse, Kolonjo, kie ili kortuŝiĝos kantante kune O Tannenbaum kaj Heilige Nacht, kie, post la solena reciprokado de donacoj, ili falos ankaŭ en siajn reciprokajn brakojn por kisado kaj albrustopremoj senfinaj. Ĉu estis memtrompo aŭ videraro? Pierre kredis rimarki, ke la homoj fariĝas pli mildaj, pli ĝentilaj, pli infanaj, kiam ili parolas pri la Heilige Abend,* Weihnachten,* Bescherung,* kie ajn, en la instituto Vogel, en tramoj, en magazenoj, sur la stratoj ... Ŝvebis tra l’ aero la magio de ĝentilaj komplotoj. Se sinjorino Geist surprizis Lotte en la vestiblo dum mistera interflustrado kun Hugo, ŝi tute simple ignoris ilian ĉeeston. Kiam, unu vesperon, sinjoro Geist hejmenvenis pli malfrue ol kutime — kaj tamen ne estis merkredo — kun brakoj ŝarĝitaj de pakaĵoj, kiam li volis enŝteliĝi en sian ĉambron kun la neta deziro pasi nerimarkite, neniu rimarkis lin, kvankam ĝuste en tiu momento Lotte, Hugo kaj sinjorino Geist ŝprucis el diversaj ĉambroj, kien ili tuj remalaperis kun diskreteco vere laŭdinda. Neniu konsentis scii, ke ĉiu alia faros donacon al ĉiu alia, ĉar donaco estas donaco duobla, se ĝi venas neatendite, se ĝi restas surprizo. Pierre estis dankema al fraŭlino Cohn, ke ŝi bonvolis tiuepoke inici lin en la kristnaska strategio. Tiel li ekkonis sian devon al ĉiuj membroj de la familio Geist, inkluzive de Minna.

* Sankta Vespero.
* Kristnasko.
* Kristnaska donacado.

Dum tiuj tagoj Pierre ricevis leteron de sinjoro Dulong, el Autrecourt. Ambaŭflanke ili estis en korespondaj rilatoj jam de la alveno en Berlino de Pierre. Kaj nun la onklo skribis: “... Proksimiĝas la jarfinaj festoj. Por ke vi ne sentu vin, en tiu fremda urbego, tro malproksima de la milda Franclando, mi sendigis al via adreso bareleton 25-litran da franca vino ...” Kaj estis postskribaĵo: “Laŭ aserto de l’ fervojoficisto, la bareleto estos en Berlino ĉirkaŭ la 15a de tiu ĉi monato”. Tiu bona onklo Gustave! Pierre estis tre kontenta. Ĉe Geist oni neniam trinkis vinon. Tio fariĝos vera festo. Li volis tuj komuniki la bonan novaĵon. Sed — ankaŭ li estis nun infektita de la konspir-etoso ĉirkaŭ li. Silentu! Devos esti surprizo. Kaj tiel komenciĝis liaj klopodoj kaj penoj. Necesis ja eviti, ke la fervoja administracio liveru la bareleton ĉe Geist dum la neĝusta tempo. Feliĉe, li povis konfidi tiun ĉi sian sekreton al Hans Paulig. Kune ili iris informiĝi ĉe la stacidomo por fine ekscii, al kiu sin turni kaj kion fari, por ke sinjoro Pierre Touchard, jes, la adresato, povu mem prizorgi la transporton al la Bülow-strato je tago kaj horo al li konvenaj. Ne estis facile, sed ili tamen sukcesis. Unumarkaj moneroj tiurilate ebenigas la vojojn. Fine sabaton, 20an de Decembro, la kompetenta oficisto en la koncerna sekcio de l’ varotransportoj povis, kun kontenta rideto, anonci al siaj klientoj: “La barelo alvenis!” Tuj ili dungis komisiiston kun ĉareto ĉe la Bzbg* kaj aranĝis, ke tiu viro, “jes, konsentite, kun via kamarado Fritze Smigulla, ĉar la barelo estas peza”, sin prezentu ĉe la Bülow-strato ne pli frue kaj ne pli malfrue ol la postan tagon, dimanĉon, matene je la 11a.

* Bzbg: mallongigo de Bahnamtlich zugelassene Berliner Gepäckförderung. Oni komprenas, ke la berlinanoj mallongigis tiun nomon. Ĝi signifas “Berlina pakaĵtransporto koncesiita de la fervoja administracio”.

Tiel, kun la kompliceco de Minna kaj dum la tuta familio Geist kiel fidelaj protestantoj ĉeestis la diservon en la proksima Luther-preĝejo, la bareleto estis kaŝita en ŝian ĉambron. Pierre ne forgesis, ke li devos prizorgi kranon, borileton kaj korkojn. Pri la boteloj Minna certigis, ke ŝi povos facile kunigi kelkajn.

La tagoj pasis. En la domo Minna movadis ĉiujn meblojn por la granda purigado. Sinjorino Geist enfermiĝis en la kuirejo kaj bakis, bakadis. Krustetaj kringoj, kringetoj en formoj de ĉiuj dombestoj, katoj, hundoj, bovoj, ĉevaloj, azenoj, ŝafoj kaj eĉ kunikloj, iom post iom plenigis ĉiujn haveblajn ladskatolojn, salat- kaj supujojn, korbojn ĝis eĉ la grandan gladaĵkorbon el vimeno. En la banĉambro jam atendadis bela abio, el kiu efluvis la saniga odoro de l’ rezino. Kaj fine, por ke la festo estu kompleta, ekneĝis, neĝis, neĝadis sur la urbon, ke estis vera plezuro ... por la homoj en komfortaj hejmoj.

Alvenis la Sankta Vespero. Estis tiel agrable sidi ĉe Geist, en la manĝoĉambro, molece varma dank’ al tiu komprenema kahelforno, en kiun sinjoro Geist propramane ŝtopis la plej dikajn ŝtipojn. Sur la tablo fieris la festa manĝilaro en blankega puro. Kaj inter la du fenestroj, sur tableto kutime en la kuirejo, leviĝis en plena gloro kaj ornamo la impona Kristarbo. La tableton el simpla ligno, kiu ludis nun la rolon de piedestalo, kovris ĝisplanke gaja kanvaso, kun buntaj brodaĵoj, el la rezervo de sinjorino Geist. Hugo, Pierre kaj ankaŭ sinjoro Geist komencis ekbruligi la kandeletojn; Lotte instaliĝis ĉe la piano; sed kie restas Minna? — “Minna! Minna!” Ŝi alkuris. Nun mankis neniu. Duoncirkle oni grupiĝis ĉirkaŭ la arbo kaj el sub la fingroj de Lotte fluis la simpla, penetranta melodio O Tannenbaum!, kiun ĉiuj sindone kunkantis kiel uverturon al la plej bela vespero, dum el ĉiuj okuloj brilegis la antaŭĝuo de ĝojo duobla: donaci-ricevi. Apenaŭ disondiĝis la lastaj vibroj de l’ kanto, ke jam ĉiuj disflugis por reveni jam post momento kun pakaĵoj, pakaĵetoj, longaj, larĝaj, dikaj, miniaturaj, angulaj, ovalaj, rondaj, kiujn ili tuj liveris al la ĝusta adreso kun la rutino de profesia leterportisto kaj kun elmontro de amaj sentoj per ĉirkaŭbrakadoj kaj kisadoj, kiuj ĝenerale restas ekster la kadro de leterportistaj funkcioj. Kaj ne estis fino al la krietoj ekstazaj: “Kiel bele! — Kia surprizo! — Admirinde! — Nekredeble!”

Pierre, inter aliaj aferoj, donacis al sinjoro Geist du kravatojn, aĉetitajn en la Leipziger-strato, kaj li ricevis de Lotte du kravatojn, unu flavan, unu verdan, de ŝi mem trikitajn, kiel estis modo en 1913. Al Hugo li donacis la libron de Helen Keller, ĵus eldonitan en germana traduko, Der Tunnel. Siaflanke li ricevis de sinjoro Geist, kiel lastan novaĵon el la libromerkato, verkon ĵus aperintan en germana lingvo, nome Der Tunnel de Helen Keller. Pri kio oni multe amuziĝis. Sed ĉiuj estis kontentegaj, inkluzive de Minna, kiu forgesis fermi la buŝon super duondekduo da poŝtukoj, kvar paroj da ŝtrumpoj, du antaŭtukoj, festonita ĉemizo, varmaj lanaj gantoj kaj novaj pantofloj! Sed la plej puran ĝuon havis Lotte. Ŝi ricevis de Pierre plej amindan flakoneton da parfumo! Jes, parfumo! Kiel poste diris Trudchen Bachmann, nur franco povis pensi pri tio! Lotte mem estis tiel emociita, ke ne nur ŝi ekkriis “Ach himmlisch! — ĉiele!” sed ekstre knaligis ankoraŭ du kisojn sur la vangoj de Pierre.

Ne senpene, ne senruze la inventema Minna estis sukcesinta, ankoraŭ en la lasta momento, kontrabandi la bareleton el sia ĉambro en la manĝoĉambron mem. Ĝi atendis, videbla por neniu, sian triumfon kaŝite sub la Kristarbo, nome sub la tableto. Kaj nun Pierre bezonis nur relevi la tablotukon por malkovri antaŭ la okuloj de l’ mutaj mirantoj la fabelan trezoron. Ĉu tio estas pensebla? “Jen kristnaskodonaco de franca onklo al la kara familio Geist! Bona franca vino!” Ili ne komprenis tuj. Sinjorino Geist devis plurfoje froteti siajn okulojn, dum sinjoro Geist, ankoraŭ hezitema, tamen jam glatigis sian bokbarbeton per malrapida, melksimila gesto de l’ dekstra mano. Kaj tiam, kia ovacio al Pierre! Kaj ekŝprucis la demandoj: Sed kiamaniere? Nu, kiam? Kaj kiel? Kaj kun kiu? Nekredeble! — Laŭ propono de Pierre kaj kun konsento de ĉiuj, oni senprokraste rulis, ŝovis, puŝis, tiris, gvidis la bareleton en la kuirejon, kie estis pli da oportuno por enbati la kranon, ĉar ankoraŭ hodiaŭ vespere oni surtabligos kelkajn botelojn. Hodiaŭ vespere ĉe Geist oni ne trinkos teon; kaj eĉ la bierboteloj de l’ festo restos por alia tago. Nenio pli rekomendinda ol ĝuste franca, ruĝa vino por akompani la anserrostaĵon de sinjorino Geist. Ankaŭ la giganta kuko kun konfititaj fruktoj akordiĝis perfekte kun la “nobla suk’ de l’ beroj”, kiel sinjoro Geist asertis ĉerpante el la studenta kantaro. Vere estas, ke sinjorino Geist kaj Lotte iomete bedaŭris, ke “ĝi estas malpli dolĉa” ol ili supozis. Pierre rekomendis enmeti iom da sukero, aŭ, ankoraŭ pli saĝe, kial oni ne preparus vinpunĉon por ĉiuj? Bonega ideo! La bakistinoj feliĉe ne foruzis ĉiujn citronojn, kaj postrestis ankaŭ sufiĉe da cinamo, tiel, ke mankis neniu esenca ingredienco. Frandoĝuo, ĉu ne? Ankaŭ Minna, ekstazoproksima, devis sorbi el plenaj tasoj.

Kiam sonoris noktomezo, la solena horo, grupigite ĉirkaŭ la plenluma arbo ĉiuj kantis Heilige Nacht, poste Lotte kaj Minna kantis duvoĉe Ihr Kinderlein, kommet ... tiel naive-infane, ke ĉiuj restis kortuŝitaj. Laŭ afabla insisto ankaŭ Pierre devis kontribui al la universala ĝojo kaj li kantis kelkajn strofojn el Minuit Chrétien. Estis tro bele. Ĉiuj kunfandiĝis sub la influo de simpatibezono kaj sen antaŭa interkonsento ili rekomencis, ĉiuj kune, rekanti Heilige Nacht, sed ĉi-foje kun tiaj moduladoj kaj pianissimo-efektoj, ke ili atingis la apoteozon. Neniam antaŭe, sub tiu ĉi tegmento, estis pli impresa, pli paciganta Kristnaskofesto! Ĉiuj vizaĝoj lumadis kaj aparte la nazoj; el la okuloj radiis serena feliĉo kaj pura amo. Oni sentis, ke ĉiu el la piaj kantantoj, pli purmense ol iam, vivadas en paco kun si mem, en paco kun la tuta mondo, tiel, ke ankaŭ la blondbukla infaneto sur la pajlo de l’ kripo, ĉepiede de l’ arbo, ŝajnis, pro ĝojo, agiti la kruretojn ...

La festenado ne volis fini. Dum la postaj tagoj oni rondiris vizite ĉe amikoj, por rigardi iliajn arbojn, admiri la donacojn ricevitajn kaj gustumi iliajn kringojn. Kaj amikoj venis kaj sidadis senfine ĉe Geist, en la manĝoĉambro, kiu nun retrovis siajn salonajn atributojn, la malhelruĝan pluŝon de l’ tablotuko kaj la ĝemelajn fotelojn ne plu tegitajn sed en ilia verda veluro kun ĉiuj kvastoj kaj tufetoj videblaj. La vinpunĉo, blankŝaŭma, pezodora, de sinjorino Geist fariĝis jam fama. Ŝi sciis dozi sukeron, citronon, cinamon kiel neniu alia. Volonte la gastoj petis duan tason kaj akceptis kun sama plezuro ankaŭ la trian. Feliĉuloj, tiuj Geist, kiuj ricevis tutan barelon da ruĝa vino, rekte el Francujo!

La sabata posttagmezo apartenis al la Trifolio. Kvarope la knabinoj pilgrimis de arbo al arbo tra la kvar familioj. Ĉe Geist, ankaŭ Hugo kaj Pierre devis partopreni la viziton de l’ Trifolianinoj, ĉar ĉi-foje ili venis kvazaŭ oficiale kaj eksterklube. La konversacio, sub la prezido de sinjorino Geist mem, komence fluis nur hezite inter reciprokado de komplimentoj kaj admirkrietoj. Poste ĉiu el la knabinoj estis invitita rakonti, kiel, en ŝia hejmo, oni festis la Sanktan Vesperon.

“Aĥ!” fandiĝis Hedi Griethke — neniu povis aĥi tiel memkonsumiĝante kiel ŝi — “aĥ! Ĉe ni la plej kortuŝa momento estis, kiam mi laŭtlegis la mirindan rakonton de Annemarie. Ĉe la fino ĉiuj ploris, eĉ mia patro havis larmojn ...”

“Nu, fine jam silentu pri tiu infanaĵo!” interrompis fraŭlino Annemarie. “Cetere estas nehoneste, ke vi uzis mian kajeron sen mia konsento”.

“Permesu! Vi ja mem bonvolis pruntelasi ĝin al mi”.

“Nur ĉar vi pretekstis, ke vi deziras mem ĝin legi”.

Lotte klarigis por sia patrino: “Nia instruistino pri la germana, fraŭlino Wachtel, proponis al la klasoj, kiel redaktotemon, ke ni skribu la plej belan Kristnasko-rakonton. Annemarie ricevis 20!* Fraŭlino Wachtel mem prezentis kaj legis ĝin antaŭ la tuta klaso. Vi devos ĝin legi, panjo”.

* La plej bona noto.

Hedi havas la kajeron tie ĉi, kun si”, perfidis Trudchen.

Hedi!” intervenis Annemarie, “mi strikte malpermesas! Nun redonu tiun kajeron al mi!”

Sed ĉiuj petegis: “Legu ĝin! Faru al ni la plezuron!”

Post protestoj, insistoj, rifuzoj, promesoj, oni fine akordiĝis pri kompromiso, kiun resumis Annemarie: “Nu, se ŝi volas, Hedi povas legi ĝin; mi tion ne faros. Mi volas nur averti, ke mi skribis tiun stultan rakonton verdire kun mistifika intenco. Bedaŭrinde fraŭlino Wachtel ne rimarkis la moketon. Ĉiuokaze la eksperimento montras, kian dozon da banalaĵoj kaj bazarartikla sentimentaleco povas engluti germanaj bakfiŝoj tute senproteste. Mi ne volas respondeci pri eblaj sekvoj!”

Tuj Hedi, la fervora, eklegis, legis, legadis kun tia intenseco kaj ardo, ke dumparole ŝi salivis veziketojn ĉe siaj buŝanguloj.

Temis pri la plej malfeliĉa virino imagebla. Ŝia edzo pene pergajnis la vivon, kiel maristo, sur velŝipo naviganta inter Hamburg kaj ekzotikaj landoj. Ili havis adorindan fileton. Sed ve! La bela velŝipo malaperis sur fundon de la maro, ie sur la terglobo. Kaj kun la ŝipo malaperis ĉiuj kestoj, bareloj kaj homoj. Ne unu postvivis. Vidvino. Feliĉe, restis al ŝi la fileto. Sed re-ve! La filo, grandiĝante fariĝis malbonulo. Li forkuris en fremdan landon kaj tute forgesis sian patrineton. Jam delonge la malfeliĉa patrino nenion aŭdis pri la vagabonda filo, ĝis unu tagon ŝi legis en gazeto, ke iu Hellmuth Grundeis — ŝia filo! —, akuzita pri abomena murdo, ĵus estis kondamnita al punlaboro en malproksima kolonio, ĝis sia vivofino! Ho, la torturita patrina koro preskaŭ rompiĝis. Denun ŝi estis nur ombro sur la tero. Sola. Sola. Tute sola. Tiel sola, ke ŝi kontentiĝis vivadi nur en sia kuirejo. Neniam plu ŝi eniris en la manĝoĉambron, krom unu fojon ĉiujare, je Kristnasko. Tiam, per kelkaj pene perŝparitaj groŝoj, ŝi aĉetis mizeretan arbeton kaj ĝin bele aranĝis per la malnovaj ornamaĵoj. Kaj sub la arbeton ŝi starigis la fotobildojn de siaj amatoj, la droninta edzo, la malbona filo. Kaj tiel estis ankaŭ hodiaŭ. Sed, aŭskultu! Ekstere knaretas la ŝtupoj, sub pezo de paŝoj necertaj, serĉantaj sian vojon. Antaŭ ŝia pordo aŭdiĝis flustrado. Oni frapis al ŝia pordo. Kio estas? Neniam iu vizitas ŝin.

“Envenu!” preskaŭ ŝia voĉo ne plu havas forton.

Jen sur la sojlo staras du viroj, sunbrunigitaj.

Hellmuth! Karl! — Mia filo, mia edzo!” La ŝoko estis tro kruda. La malfeliĉulino svenis. Poste, iom post iom ŝi ekkonis la mirindaĵon. Kaj ŝi aŭdis, kontraŭ kiom da malfacilaĵoj devis luktadi tiuj du viroj por alveni apud ŝi ankoraŭ dum la Sankta Nokto! — La patro siatempe saviĝis sur sovaĝan insuleton kaj dum multaj jaroj restis fortranĉita de l’ cetera mondo. Fine, antaŭ nelonge, surbordiĝis helpe de ŝipeto, primitive elhakita en arbotrunko, juna viro — lia propra filo! Li estis sukcesinta fuĝi el la punkolonio kaj li devis fuĝi, ĉar li devis pruvi al la mondo sian senkulpecon en tiu murdafero. Ĝuste en la punejo li konatiĝis kun la veraj murdintoj.

“Ne ploru plu, patrineto, ek de morgaŭ mi entreprenos demonstri, ke mi estas kaj ĉiam estis senkulpa!”

Ho, kiom da ĝojolarmoj fluadis tiun nokton sub la abio de familio tiel mirinde reunuiĝinta! Kaj Heilige Nacht! kaj Paco sur Tero al ĉiuj Homoj kun bona volo!

Hedi, elĉerpita, silentis. Ankoraŭ neniu parolis. Ankoraŭ sinjorino Geist ne deviŝis tiun larmeton en siaj okuloj. Pro ĝentila kunsento ankaŭ Trudchen ploretis kaj ridis samtempe. Hugo, ŝajne, neniel pensis pri rikanado. Tiam Annemarie, kiu sidis apud Pierre, decidis: “Nun vi aŭdis. Io tia neniam okazas en la vivo. Sed niaj bakfiŝoj ŝategas tian romantikon”.

Pierre deziris ion aldoni. Li hezitis. Mallaŭdi la verketon li ne intencis, sed admiri ĝin kun la ĥoro de l’ aplaŭdantoj li ne volis.

“Fraŭlino Balkenwirth, vi estas tro severa kontraŭ vi. La kaptanta ĉarmo de via rakonto kuŝas eble ĝuste en ĝia naiveco. Kaj kiam oni konas la mistikan efekton de l’ Sankta Vespero kun ĝia tuta literaturo, en la germana animo, oni pli bone komprenas la sukceson, kiun rikoltis — eble eĉ kontraŭ via volo — via rakonto. Ĉu vi malkontentos kontraŭ mi, se mi diras, ke — laŭ mia opinio — dum Kristnasko la germanoj refariĝas infanoj, sed infanoj en la bona senco de l’ vorto?”

“Mi dankas vin, sinjoro Touchard. Mi supozas, ke via rezonado estas ĝusta. Dum Kristnasko la germanoj estas aliaj ...”

Kaj oni trinkadis vinpunĉon por forgesi sian emocion.

La scivolemo, siatempe vekita inter la biertablaj amikoj de sinjoro Geist koncerne ties francan kunloĝanton, estis baldaŭ forviŝiĝinta. La gravaj sinjoroj havis aliajn priokupojn en la vivo. Nur longe poste, iun tagon dum Marto, la franca junulo reaperis sur la tagordo de l’ merkreda kunsido en la malantaŭa saloneto ĉe Brummbär, samtempe kun la lastdata aktualaĵo el Parizo. La 16an de Marto 1914 sinjorino Caillaux, edzino de la tiama financministro, pafmurdis la ĉefredaktoron de la ĵurnalo “Le Figaro”. Ankaŭ en Berlino, same kiel en la tuta mondo, la gazetaro multe bruadis pri tiu nova skandalo en la franca ĉefurbo. Ankaŭ la gravaj sinjoroj ĉirkaŭ sia biertablo parolis pri ĝi.

“Nu, refoje unu el tiuj malbonodoraj aferoj, pri kiuj la francoj specialiĝis!” opiniis Kohler, dum li deviŝis mandorse la bierŝaŭmon el siaj lipharoj.

“Kaj kiel ĉiam, ili kirladas tiel febre en la kaĉo, ke neniu plu ion komprenas”, diris d-ro Mainzel, la kuracisto.

Pastoro Günther malicete konsilis: “Cherchez la femme!”* kaj sin turnante al sinjoro Geist li diris: “Fakte, vi ankoraŭ ne diris al ni, kiel oni akordiĝas ĉe vi kun la reprezentanto de la grande nation.* Vi intencis konigi lin al ni!”

* “Serĉu la virinon!” diraĵo el verko de Alexandre Dumas, patro, ofte citata, kiam oni deziras trovi la ŝlosilon de enigma afero.
* grande nation = granda nacio, tiel en Germanujo oni ofte nomis la francojn, kun kelka ironio.

Tiel okazis, ke Pierre Touchard refariĝis aktuala kaj la sekvantan merkredon li akceptis akompani sinjoron Geist al la kunsido de la malnovaj bierfratoj. Pierre konis sufiĉe bone la manietojn de l’ klano por konformiĝi al ilia salutmaniero per pugnofrapo sur la tablon. Tiupunkte la kontakto kun la gravaj sinjoroj efektiviĝis glite kaj glate. La ĝena momento venis poste, kiam la gastejestro aperis en la saloneto, nur por certiĝi, ke nenio mankas al la sinjoroj. Tiam sinjoro Geist volis prezenti ankaŭ al li sian junan amikon. Post la enkonduka: “Sinjoro Touchard el Parizo — nia simpatia gastejestro!” ĉi-lasta riverence antaŭŝovis salutan manon, kiun Pierre tutkore premis dirante la formulon: “Tre kontenta konatiĝi kun vi, sinjoro Brummbär!” Jen la misaĵo! La mastro de l’ ejo restis perpleksa, hezitis, rigidiĝis kaj informis sektone: “Mia nomo estas Bär. Mi havas la honoron”. Kaj li malaperis.

Ankaŭ en la saloneto ili restis perpleksaj, silentaj. Tiam eksplodis ridegoj.

La kulpo estis ĉe sinjoro Geist. Vere estas, ke la gastejestro nomiĝis Bär — Urso —, sed pro lia ofta krudparola humoro la tablanaro kromnomis lin Brummbär, kio ĝuste signifas grumblulo.* La tentado al tiu nomo estis tro proksima. Kaj tiel trafa! Inter si ili neniam menciis la mastron alimaniere. La kulpo estis ĉe sinjoro Geist, kiu tute forgesis averti Pierre pri tiu detalo. Antaŭ ol forlasi la lokon, li devos iri al sinjoro Bär por senkulpigi la junan francon, “kiu ankoraŭ ne scias bone la germanan lingvon, kiu konfuzis ... miksis ... forgesis ... kiu kaj tiel plu ...”

* Laŭvorte grumbl-urso.

Ĉirkaŭ la ronda tablo la konversacio organiziĝis.

“Nu, sinjoro Touchard, ĉu vi ne tro bedaŭras la pli mildan klimaton de Parizo kaj samtempe ankaŭ la pli molan reĝimon de via respubliko? En Francujo vi ja ĝuas pli da libereco, en paroloj, en via gazetaro, certe ankaŭ en via vivmaniero — sed mi timas, ke viaj samlandanoj ofte misuzas tiun liberecon”.

Oni ne atendis ekkoni la opiniojn de la junulo. La konversacio vigliĝis ankaŭ sen lia aktiva partopreno.

“La homoj bezonas senti fortan manon super ŝi”, sentencis pastoro Günther. “Ni vidas ĉe niaj najbaroj, kien kondukas reĝimo sen trono, sen altaro. Rememoru nur la skandalojn de la lastaj jaroj kaj mi ne volas iri pli malproksimen ol la Dreyfus-afero! Preskaŭ ĝi renversis la tutan ŝtatsistemon!”

“Kaj memoru”, sinjoro Kohler deziris montri sian scion, “memoru la konduton ... nu, ne ĉiam neriproĉeblan de kelkaj el iliaj ŝtatestroj. Estis tiu Félix Faure, la prezidanto de la Respubliko, kiu mortis post trouzo de ... de amo kun iu hetajro”.

“Jes”, konfirmis alia, “ŝi nomiĝis Steinheil, tiu persono. La nomo estas germana, la moroj estis francaj, hahaha! Se mi ne eraras, tiu sinjorino Steinheil poste mortigis patrinon kaj edzon, kaj post tre monduma proceso la tribunalo absolvis ŝin”.

“Evidentaj signoj de dekadenco. Troa rafineco en civilizacio kondukas al tiaj ekscesoj. Mi ne dubas, ke la ĉiutaga kontakto de sinjoro Touchard kun nia pli kruda, sed pli sana vivmaniero malfermos al li la okulojn”.

“Malfermos al li la okulojn, tiom pli”, daŭrigis diketa, ruĝvizaĝa sinjoro, kiu ridetis senhalte el malgrandaj okuloj, ruze duonfermitaj, “tiom pli, ke ĉe ni, kiel en ordama ŝtato, la ĵurnalaro zorge evitas aerumi niaj proprajn malpuraĵojn! Ĉu vi neniam aŭdis ion pri la Eulenburg-skandalo* kaj pri similaj abomenaĵoj eĉ ĉe la imperiestra kortego? Ĉu la bona Ludoviko I-a, reĝo de ĉiuj bavaroj, ne travivis kelkajn nenormale tiklajn aventurojn kun tiu ĉarma dancistino Lola Montez? Kaj ...”

* Eulenburg, altranga nobelo, amiko de Vilhelmo II-a, implikita en malmoralaĵoj inter samseksuloj.

“Kara kamarado”, admonis pastoro Günther, “eble ne estas la ĝusta loko ĉi tie por disŝuti, kion vi legis en la Zukunft* de via kara Maximilian Harden. Vi tamen konfesos, ke niaj samlandanoj estas ĝenerale pli solidaj, jes en la morala senco, malpli frivolaj, pli laboremaj kaj pro tio ja oni envias nin en la tuta mondo”. Pastoro Günther preskaŭ refalis sur sian amatan temon: “Die Einkreisungspolitik, meine Herren ...”* sed li rememoris la ĉeeston de juna franco kaj ŝanĝis la direkton: “Nu, ni lasu tion! Mi pensas, ke ni devas paroli pri aferoj pli agrablaj al la oreloj de nia juna gasto ...”

* Zukunft = Estonteco, viglaj kajeroj, redaktataj de Maximilian Harden, fama polemikisto.
* Politika tendenco en eksterlando por encirkligi Germanujon.

La konversacio orientiĝis sur pli ebenan terenon. D-ro Mainzel rakontis pri sia vojaĝo al Parizo, antaŭ kvin jaroj, kaj oni havis tre nete la impreson, ke ankoraŭ hodiaŭ li volonte revivus kelkajn tagojn inter popolo “eble iom frivola, sed tiel virtuoza en la arto de l’ vivo”.

La kunsido finiĝis post interpuŝiĝo de la lastaj glasoj.

Sur la hejmenvojo sinjoro Geist demandis al Pierre: “Ĉu tio ne tro tedis vin?”

“Tute ne! Estis interese aŭdi, kion en Berlino oni pensas pri ni, francoj”. Kaj li havos ion por raporti al la informiĝema onklo en Autrecourt.

La mildaj efluvoj de l’ frua printempo, glitante sur palaj sunradioj, ne bezonis longe frapi enirpermeson sur la fenestron de Pierre. Ĝi estis larĝe malfermita. Per nevideblaj ondoj la juna printempo vastiĝis tra lia ĉambro. La mildaj efluvoj tuŝis lin kiel avangarda saluto de promesoj pri io proksima, bonvena, sendube agrabla. Ĝuante la kareson Pierre sin lasis luladi. Li havis konscion pri sia stato. Li sentis, ke li atendas, ke li esperas, ke li deziras ion ... sed kion? La misteron. Same, grenereto, en la profundo de sia sulko, post la vintro, atendas sian misteron. La ĝermiĝon.

Estis varmeta posttagmezo fine de Marto. Pierre sidadis ĉe sia tablo kaj korektis kajerojn. Li estis ŝovinta la tablon, laŭ ĝia tuta longo, tuŝe kontraŭ la fenestron. Estis agrable. Unuafoje, post la longa vintro, li estis malferminta la fenestron. Oni revigliĝis. Trans la korto iu servistino kantis:

Wenn der Frühling kommt ...

Ne estis dubo. Hodiaŭ Pierre tre klare rekonis ŝin. Ŝi ja estis tiu sama, kiun li rimarkis, ne sen plezuro, kaj kun kiu li interŝanĝis saluton siatempe antaŭ la butiko de la vidvino Stecken. Jen, post longa intertempo, la hazardo — aŭ tiu friponeta printempo — aranĝis revidon. Certe, ankaŭ tiu knabino kun la provoka sanekspozicio sur vangoj kaj buŝo rekonis lin. Pli ofte ol necese ŝi venis kaj revenis al la fenestro. Li ne plu povis afekti, ke li ne vidas ŝin. Ambaŭ fenestroj, la lia, la ŝia, sur ĝuste la sama nivelo de dua etaĝo, estis lokitaj unu kontraŭ la alia, tiel rektlinie kaj simetrie, laŭ certe samaj dimensioj, ke akso imagita inter ambaŭ devis pasi tra punktoj absolute identaj en la centro de ĉiu fenestrokadro. Pro tio la rigardo de Pierre povis facile penetri ĝis la fono de ŝia kuirejo, trafi la pordon kaj distingi ĉiujn objektojn sur la bretaro aŭ pendantajn de la muroj.

Efektive, la malantaŭa parto de la domoj el la Bülow-strato tiuloke frontis al la dorsflanko de ĝardendomoj el la Motz-strato. La du konstruaĵojn apartigis sufiĉe vasta spaco, partere dividita en plurajn kortojn kaj ĝardenetojn per muroj atingantaj la altecon de l’ unuaj etaĝoj.

Certe, ke la ekprintempa vetero influis favore sur la humoron de la juna persono. Ŝi kantadis de l’ mateno ĝis la vespero. Pierre kaptis facile:

Wenn der Frühling kommt,
dann blüht der Flieder ...
*

* Kiam venas la printempo, la siringo floras ...

kanzonrekantaĵo el opereto tiam ludata en la Teatro ĉe Nollendorf-Placo. Enestis io nedifinebla en tiu nekulturita voĉo. Nepra esprimbezono kaj forto de pranaturo. Ardo, logo, peto. Ŝi kantis ankaŭ:

Ach bleib bei mir und geh’ nicht fort,
an meinem Herzen ist der schönste Ort!
*

* “Aĥ restu plu, ne iru for!
Plej bele estas apud mia kor’”!

per melodio tiel fandiĝema, ke Minna, en sia apuda kuirejo, jam plurfoje agitiĝis kun evidentaj signoj de malpacienco. Pierre baldaŭ komprenis, ke Minna neniel ŝatas la impulsiĝeman koleginon trans la korto.

“Tiu persono!” Minna diris, kun certa malestimo ĉirkaŭ la falantaj buŝanguloj. “Estas tiu Guste Sähmisch. Malpruda ulino por suboficiroj. Vi aŭdos ŝian miaŭadon dum la tuta somero. Apenaŭ mi povos ankoraŭ malfermi la fenestron de mia kuirejo”.

Pierre ne komprenis la malbonhumoron de Minna. Li ridetis senkonvinke, kiel iu, ankoraŭ neŭtrala, kiu ne volas rifuzi komplezon. Kaj hodiaŭ, por ne aspekti maljusta kaj tro partieca, li ridetis ankaŭ al tiu forto de l’ naturo ĉi-kontraŭe, al la ĝoja kantistino, kiu danke reridetis.

II
LA URAGANO LEVIĜAS

ANTAŬSIGNOJ

Pri la dato ĉiuj facile interkonsentis.

“La klasvespero”, kiel, iom eŭfemisme, ili informos la gepatrojn, aŭ unser Kneipabend — nia drinkvespero — kiel, pli realiste, ili parolis inter si, “okazos do la lastan sabaton de Junio, la 27an”.

Malpli facile ili akordiĝis pri la ejo. Ja ne mankis proponoj, sed kiun elekti, se la proponanto mem devis konfesi, ke li konas la gastejon nur laŭ onidiro, aŭ ke li rekomendas ĝin, ĉar ĝi estas idilie lokita! Fine oni akceptis la ideon de Schönriehl, kiu insistis pri la restoracio Zum Dicken Heinrich, en Zehlendorf. Sur la imagbezonan menson de l’ Oberprimaanoj el la Prinz Heinrich Gymnasium la sola nomo Ĉe la Dika Henriko efikis kun la magia altirforto de l’ grotesko. La loko mem, Zehlendorf, kuŝas ekster Berlino, cetere ne malproksime, ĉe la fervojlinio al Wannsee. Estos facile superruzi eblan suspektemon de l’ gepatroj, rakontante al ili pri tutklasa, dumnokta ekskurso tra l’ apuda lago-regiono. Krome, laŭ aserto de Schönriehl, tiu Dika Henriko disponas pri salono eminente taŭga, ĉar ĝin ofte uzas por siaj diboĉetoj la statuthava studentasocio Berolina.

Preskaŭ ĉiuj anoj de l’ Oberprima aliĝis tuj; aliĝis ankaŭ certa nombro el la sekvanta klaso Unterprima, kvankam ĉi-lastaj neniel pretervidis la malagrablaĵon, ke, konforme al neŝanĝebla tradicio, ili devos ludi la rolon de l’ Vulpoj dum la sinjoroj el la Oberprima instaliĝos proprainiciate kiel Burŝoj ĉe la bona tabloparto. Ĉeestos ankaŭ tri sovaĝuloj, tio estas tri ekstergimnazianoj, interkonsente invititaj. Unue Kurt Heudamm, amiko de Schönriehl. Ja dank’ al la informoj de tiu Heudamm oni malkovris la Dikan Henrikon. Heudamm estas jam studento ĉe la universitato, partopreninta multajn drinkkunsidojn. Jen la ĝusta prezidanto, kiu scios ofici senfuŝe kaj respektigi la disciplinon. Hugo, apogite de sia kutima klano, proponis, ke oni invitu ankaŭ Pierre Touchard, la junan francon, “kiu ion similan ankoraŭ tute ne konas”, kaj ankaŭ tiun ĝojan farsulon, kiu nomiĝas Paul HansigHans Paulig ... — nun ankaŭ ili konfuziĝis pri la nomo — kaj kiu ofte havas komikajn inspirojn. Konsentite.

Kelkajn tagojn antaŭ tiu sabato, Hugo sentis sia devo inici la francan kamaradon, almenaŭ grandlinie, pri certaj aspektoj de tia bierkunsido.

“Sciu, ke la kuntrinkantoj konsistas el du apartaj gentoj, nome la honorataj Burŝoj — ĉi tiuj estos ni! — kaj la sklavaj Vulpoj, ĉi-okaze la Unterprima! Dum la veraj studentaj kunvenoj, Burŝoj estas tiuj, kiuj havas malantaŭ si almenaŭ du universitatajn semestrojn, ĉiuj aliaj estas Vulpoj. Ili devas plenumi malaltajn funkciojn kaj staras senpere sub la komando de Vulpomajoro”. Pierre tre honeste provis familiariĝi kun la ortodoksaj difinoj pri bierhonoro, bierekzilo, kiu lasta estas nur milda traduko de la pli drasta germana Bierverschiss. Li konatiĝis ankaŭ kun la danĝero minacanta el glaso ne konvene fermita per sia kovrilo. Se li forgesos tion, li devos pagi ĉiujn glasojn, kiuj tiam almetiĝos fulmrapide kaj tursimile sur la lian. Kaj li memoru bone, ke ĉiuj ordonoj de l’ prezidanto estas plenumotaj senprokraste kaj senproteste. Se iu samtablano trinkos al lia sano, li devos, antaŭ forpaso de kvin minutoj, reciproki kun almenaŭ sama kvanto. Li notu ankaŭ, preterpase, ke oni ne diras biero, sed ŝtofo; ke trinki pro aljuĝita puno estas ŝpini, kaj resume, ke, se ekzistas rigoraj reguloj aplikotaj al ĉiuj trinkokazoj, ankaŭ koncerne la maltrinkadon ekzistas ritoj observotaj.

Por pli detala informiĝo Hugo lasis al Pierre la volumeton Allgemeiner Deutscher Bier-Komment, el la populara Universal Bibliothek, eldonita ĉe Philipp Reclam jun. en Leipzig. “Sed tralegu ĝin rapide. Ankoraŭ unu bona duono de mia klaso volas ĝin havi”.

Pierre malesperis kapti gvidantan fadenon tra tiu labirinto de ekzakte 150 paragrafoj kaj paragrafetoj. Preskaŭ li decidis ne partopreni, ĉar li timis aperi kiel filistro inter pli spertaj kolegoj, sed Hans Paulig ne opiniis la aferon tiel grava. “Homo! Ne moliĝu antaŭtempe. Vi faros kiel la aliaj, laŭ inspiro de l’ momento. Ili povos, miksumame ... maksimume, sendi vin en la kruĉon.* Krom tio vi aŭdos multajn latinaĵojn, kiel en katolikaj preĝejoj, ne malpli barbarajn, tiom, ke ankaŭ vi baldaŭ tute flue ĵargonos latine”.

* Sendi en la kruĉon = devigi iun, ke porpune li malplenigu sian glason.

Kaj Pierre iris.

La kunvenejo, longa salono, teretaĝe, kun fenestroj kaj unu pordo al arbaretsimila sovaĝejo malantaŭ la Dika Henriko, havis ian respektinspiran solenecon, tiel, ke la alvenantoj ĉiufoje hezitis ĉe la sojlo antaŭ ol enpaŝi. Impona tablego el fortika kverko okupis preskaŭ la tutan longecon de l’ ejo. Bonorde vicigite ĉirkaŭ ĝi ariĝis la seĝoj, certe en sufiĉa nombro. Sur la tablo, ĝuste antaŭ ĉiu seĝo, kuŝis jam uzoprete po unu ekzemplero de la oficiala kantolibro, ĉiuj pruntedonitaj, pere de Heudamm, de la statuthava studentasocio Berolina. Schönriehl, krajonon kaj notlibreton enmane, jam deĵoris kaj komencis nombri siajn kunulojn. Sur specialaj stabloj, fortikaj, meze de tuta armeo de bierpotoj el blugriza grejso, kun stankovriloj, tronis jam du bonmienaj bareloj. La kranoj estis faklerte enŝovitaj. Aliaj bareloj, verŝajne glacikovritaj, tre certe malvarmiĝis en la kelo. Ĉio ĉi estis korekte antaŭpagita per la kotizoj de l’ aliĝintoj. Schönriehl povis trankviligi ĉiujn demandantojn: “Ŝtofo ne mankos! Cetere, dum la tuta vespero punpagoj fluados al la Fisko. Se necese, oni utiligos ĝin ankoraŭ ĉi-nokte por nova provianto”. Kaj iom poste li povis fiere anonci: “Ĉiuj ĉeestas. Mankas ne unu!”

Kun amuzita scivolo Pierre rigardadis. Buntaj papergirlandoj ornamis la plafonon. Inter du fenestroj troviĝis piano. En angulo estis kahelforno, pli maldekstre alta ŝranko. Sur la muro, ĉe la fono, prezidis en siaj bildoj, severtrajte la imperiestro kaj, pli mildridete, lia moŝta edzino. Aliajn liberajn murpartojn okupis rapiroj, pariĝintaj tiaforme, ke ili similis al malfermitaj tondiloj, inter kies supera V estis fiksitaj jen la blazono de l’ asocio Berolina, jen studentĉapo en la asociaj koloroj verda-blanka, jen stranga masko el ferfadenaj maŝoj, kiel ĝin uzas abelbredistoj, sed Pierre tuj komprenis, ke ĉi tie ĝi estas skermomasko. Fine, por aldoni iom da Gemütlichkeit* troviĝis inter la diversaj artobjektoj ankaŭ kelkaj skeletkranioj, naturfidelaj imitaĵoj el malkara gipso, kun sia tiel simpatia ridgrimaco.

* Gemütlichkeit — etoso en intima rondo, kie miksiĝas natura kamaradeco, bonhumoro kaj komforto.

Tre akurate je la 9a de l’ vespero Kurt Heudamm, la jama studento, membro de statuthava asocio, instaliĝis ĉe la tablokapo. Tuj li komandis: “Silentium! Omnes ad loca!* Mi nomas Schönriehl Vulpomajoro kaj petas lin instigi siajn Vulpetojn al rapida plenigo de niaj potoj. Intertempe, kiel unua komuna, leviĝas la kanto Auf, ihr Brüder ... paĝo 14!”

* Silenton! Ĉiuj al siaj lokoj!

Ĉiuj estis ariĝintaj ĉirkaŭ la tablego, grupigitaj laŭ siaj klasoj kaj simpatioj. Pierre kaj Paulig inter la Burŝoj. La deĵorantaj Vulpetoj agitiĝis ĉirkaŭ la bareloj kaj fervore plenigis, haste disportadis de mano al mano en rapida ĉeno la freŝajn potojn. La kantado vibrigis la girlandojn super la kapoj. Ĝia teksto laŭdis en ĉiu strofo la kantoĝojon, la fratecon kaj germanan patrolandon. Post la lastaj versoj:

Bravaj filoj de germanoj,
feste sonu via kant’;
ĵuru per levitaj manoj
amon al la patroland’!

ĉiuj unumove klakfermis la librojn. La Vulpoj estis bone ŝvitintaj. Sur la longa tablo ne mankis unu poto. La prezidanto parolis: “Cantus ex. Commercium incipit. Komenciĝas la oficiala drinkado. Mi malplenigas mian poton honore al la Corona!”,* al kio respondis forta kaj ĝoja “Fiducit!”, kies signifo neniel gravas. La Allgemeiner Deutscher Bier-Komment instruas, ke ĝuste tiumomente oni devas diri “Fiducit!” kaj tio sufiĉas. Ĉiuj eltrinkis, tiel, ke la kuliaj Vulpoj devis senpaŭze daŭrigi sian danaidan verŝtrafikon. Kelkaj el la plej senpaciencaj inter la junuloj jam komencis trinki unu al la alia, nur por vidi, ĉu ĉio funkcias tiel glute-glite-glate kiel skribite en la libro. La akcipitra okulo de l’ prezidanto rimarkis la naskiĝantan malordon. Li ne forgesis, ke la Fisko bezonas monerojn. Malavare li aljuĝis punpagojn, pro renversita ŝtofo, pro parolo ekstertempa, pro mis- aŭ ne-kantado ... La groŝoj falis en malnovan cigarkeston nomatan Fisko. Tiam la prezidanto silentigis siajn subulojn: “Kiel proksima leviĝas nun Gaudeamus igitur”.* Ĉi-foje li ne konigis la paĝonumeron. Tio ja estas la tasko de bone dresitaj Vulpetoj. Sed neniu laŭtiĝis. Tuj la prezidanto tondris: “Kie restas la paĝanonco? Vulpomajoro, grimpu en la poton!” Schönriehl ne komprenis tuj, pri kio temas. Li ekrigardis mirigite. Sed la ĉiopotenca daŭrigis: “En la poton, ex pleno, unu estas unu, du estas du, tri estas malbona ci... fe... ro!”

* Corona — latine “krono”, ĉi tie kamaradaro.
* Ĝoju ni!

Antaŭ ol ekruliĝis la fatala ro, Schönriehl glutadis sian ŝtofon, ĝis Heudamm bonvolis decidi: “Donacite!”

Schönriehl komprenis nun, ke la prezidanto dispafis sian punon tra la kanalo de l’ hierarkio kaj senprokraste li alarmis siajn satelitojn kaj siavice kondamnis ilin en la poton. Li lasis ilin ŝpini ĝis la lasta guto. Nun ili sciis, kion oni atendas de ili. Ilia ĥoro skandis: “Paĝo kvindek unu!” Neniu kaŭzo do por malesperi pri tiuj Vulpetoj. Iam ili fariĝos taŭgaj Burŝoj.

Post la kanto Heudamm leviĝis, jam glasenmane, kaj donis sian aprobon: “Ŝmolison al la bonega kanto, ŝmolison al la noblaj kantistoj!”, post kio ĉiuj blekis “Fiducit!”

Sekvis colloquium — paŭzo — dum kiu ĉiu povis konversacii laŭ plaĉo kaj gusto kun kiu ajn. Pierre informiĝis ĉe Paulig pri la senco de tiu ŝmoliso, kiun li aŭdis jam plurfoje tiun vesperon. Paulig respondis iom eksplode kaj eble iom laŭte: “Homo! Se vi bezonas ĉion kompreni, vi neniam estos kompleta Burŝo!” — Ŝajnas, ke la prezidanto aŭdis tiun rimarkon, ĉar li sendis Paulig en la poton, kun tiu ĉi motivo: “Pro tendenca interpreto de kulturhistoria tradicio!” Krome, Paulig devis pagi en la Fiskon la valoron de tri potoj, pro grava ofendo al la honorinda Burŝaro. Pierre neniam konis la ĝustan sencon de la mistera ŝmoliso. Li miregis vidi, kiel discipline ĉiuj submetiĝas al la plej kapricaj postuloj ne nur de la prezidanto, sed eĉ de kiu ajn samranga kunulo, en la kadro de rigora regularo.

La atmosfero en la salono estis peza, dika, kiel ili diris. Fumtavoloj aŭreolis la tablanaron. Ĉiuj fariĝis parolemaj. Pro la konsumita ŝtofo la voĉoj raŭkiĝis. Dum la colloquium-paŭzoj la bruado ampleksiĝis senretene. Junuletoj, ĝis tiam konataj pro sia timemo, subite montriĝis entreprenemaj. Heinz Kupfer kaj Karlchen Zell, tiuj du mildaj kolomboj, ne hezitis sin ĵeti en bierskandalojn. Avidaj konduti kiel harditaj studentoj, ili lanĉis unu al la alia la pikojn de laŭstatute fiksitaj terminoj. La Allgemeiner Deutscher Bier-Komment supozas siajn uzantojn tiel malriĉaj je sprito kaj spirito, ke ĝi mem proponas la uzotajn insultojn, gradigante ilin laŭ ilia graveco. Post alpafo de “Vi estas klerulo!” la trafito devas, antaŭ forpaso de kvin bierminutoj, defii la provokanton al bierduelo aŭ ... kontraŭi la ricevitan insulton per insulto pli drasta: “Vi estas doktoro!” aŭ eĉ per la plej grava: “Vi estas papo!” Sed ankoraŭ tiuj lastaj incitvortoj estis evitataj, ĉar ankoraŭ iliaj konsekvencoj, laŭstatute fiksitaj, ŝajnis al la junaj drinkantoj super iliaj kapabloj. Tion ĉiuj sciis, ke post “klerulo” la duelo konsistas el rapidtrinko de unu duonlitro, dum post “doktoro” la duelantoj devas forsuĉi unu tutan litron, kompreneble seninterrompe, unustreĉe, kaj post “papo” ... du litrojn! Jes, sinjoro!

Pierre familiariĝis facile kun la blugrizaj grejsopotoj kaj ilia manipulado. Ĉiu poto havis unu anson, kiun oni firme kaptis enŝovante kvar fingrojn. La kvina, la polekso, per apogo sur la levhokon de l’ kovrilo malfermis la poton kaj la soifanto povis enmeti sian nazon. La unuaj potoj estis bonvenaj kaj bongustaj al Pierre. Freŝa biero, ĵus el la barelo, ankoraŭ vivanta, parolanta, estis agrabla dum tiu varmeta somernokto. Poste, kiam lia soifo estingiĝis, la trinkado donis malpli da plezuro. Sed ankoraŭ li devis reciproki honoratestojn faritajn al li de diversaj flankoj kaj, pro ĝentileco, iniciati novajn. “Ohlberg, prosit, mi sekvas!”* aŭ “Wittich! Je via speciala, jen mia floro!” per kio li faris al Wittich grandan favoron, ĉar la floro estas la bela ŝaŭmo sur biero ĵus alportita, ankoraŭ ne tuŝita. Se oni almetas la orelon, oni aŭdas, ke tiu floro parolas. Kiam, siaflanke, Wittich havos poste plenan poton, li devos reoferi sian floron al Pierre. La junaj fervoruloj trinkis tiel diligente unu al la alia, rekte, kruce, paralele, diagonale aŭ zigzage, ke eĉ sobrulo bezonus la fakan kunlaboradon de sperta librotenisto por memori poste, kiom ŝuldas kiu al li aŭ inverse.

* Prosit, el la latina lingvo, signifas en la germana: Je via sano!

Silentium!” tondris Heudamm. Lia kapo elŝvitis vaporon. “Karaj kunfratoj el teŭtona gento! Sidas inter ni, dum tiu ĉi Valpurge ravoplena nokto, aŭtentika reprezentanto de la granda nacio, nia bierfrato Pierre Touchard. Je lia honoro ni frotos tuj eminentan pragermanan salamandron. Ĉiu fintrinku sian aĉan restaĵon kaj ricevu novan floron. Vulpmajoro, kie dormas viaj Vulpetoj?”

Paulig volis ion diri: “Verbum peto!”

Non habes!” kontraŭdiris la prezidanto kaj Paulig residiĝis kun muta paŭtado. La Vulpoj disportis la lastajn potojn kaj Heudamm sin turnis al la tablanaro:

Ad exercitium salamandri,* ĉu la ŝtofoj estas?”

* “Por plenumo de Salamandro ...” — Salamandro estas trinkceremonio, kiel montras la sekvantaj linioj.

Unuanima krio: “Sunt!”

Ad exercitium salamandri, unu, du, tri!”

Ĉiuj estis leviĝintaj kaj ĝis “tri” ĉiu unuope rondturnadis sian poton, frote-frote sur la tablo, elvokante tiele obtuzan sed imponan zumadon. Tiam, laŭkomande ĉiuj trinkis, kiel unu sola gorĝo. Laŭkomande ili tamburis per la potoj sur la tablon, kies fortika kverkoligno jam eltenis pli terurajn atakojn. Laŭkomande ĉiuj remetis la potojn al la buŝoj kaj malplenigis ilin unuglute.

“Unu, du, — tri!”

Ĉe “tri” jam 32 viraj, pragermanaj pugnoj frape demetis sur la pragermanan tablon, laŭ sama takto, sen ia misaĵo, 32 bravajn germanajn bierpotojn.

Salamander ex!” anoncis la prezidanto kaj eksonis la komuna kanto, en la latina lingvo, kompreneble:

Cerevisiam bibunt homines,
animalia cetera fontes;
absit ab humano gutture
potus aquae!
Sic bibitur, sic bibitur
in aulis principum.
*

* Bieron trinkas la homoj, akvon ĉiuj ceteraj animaloj. Forestu de homa gorĝo Akvopoto! Tiel oni trinkas, tiel oni trinkas ĉe la kortegoj de l’ princoj!

Post tia elstara honorigo al li, Pierre sentis, ke al unu ĝentilaĵo devas respondi alia ĝentilaĵo. Li ne bezonis longe pripensi. Kiel diris Hans Paulig, sana instinkto diktas trafe la agojn de l’ momento. Kiam la kantado ĉesis, Pierre ekstaris kaj korekte, konforme al la paragrafo 23 de la Ĝenerala bierkomento, li sin turnis al la prezidanto: “Verbum peto!”

Habes!”

Pro diversaj kaŭzoj, el kiuj la plej decida estis ankaŭ la plej proksima, Pierre opiniis pli saĝa ne daŭrigi en latina lingvo konversacion tiel flue komencitan kaj li improvizis germane: “Ŝmolison al la tuta anaro”, kaj li faris paŭzeton por ekkoni la efekton de tiu mistera ŝmoliso. Ŝajne ĝi estis trafe aplikita kaj Pierre daŭrigis: “Ankoraŭ ŝmolison al tiu salamandro tiel majstre frotita!” kaj nun li fariĝis aŭdaca: “Kaj la plej ŝmolisan ŝmolison al la bonegaj kantistoj! Mi dankas pro la granda honoro kaj akceptu, ke per mia buŝo Francujo, la lando de bonaj vinoj, malplenigu je la sano de l’ germana studentaro unu kompletan duonon da bona germana biero!”

Li portis la poton al siaj lipoj. Unustreĉe li malplenigis ĝin. Troigante la gravecon de fuĝa momento, kiun li konsideris historia, li kredis sin portanto de l’ franca Honoro. Li glutadis kun obstino. Li penis. La lastajn gutojn li enŝutis malfacile, kvazaŭ enŝtopante bastonon. Kiam li remetis la poton sur la tablon, ĝi estis malplena. En la sama momento la gastejestro kun unu komizo alrulis du pliajn barelojn, tiel, ke Pierre ne estis tute certa, ke la eksplodantaj aplaŭdoj koncernis nur lian toston. Sed pri tio Hans Paulig ne lasis dubon. Per klaŭnaj gestoj li gratule frapetis la ŝultrojn de Pierre, ĉirkaŭbrakis lin kun tiel ekstravaganca entuziasmo, ke Heudamm, la akcipitrokula prezidanto, intervenis kvietige. Li tuj kondamnis Hans Paulig al solokanto “nur por doni liberiĝ-okazon al la superŝaŭmanta temperamento de la sinjoro de l’ Rejno! Silentium!”

Paulig kantis. Li kantis raspvoĉe, ofte pretertone, sed li kantis. Kun maliceta intenco li kantis kanzonon, kies ĝenerala temo estis

ĉe l’ Rejno, nur ĉe l’ Rejno
la homoj scias vivi ...

Eĉ la plej dikhaŭtaj berlinanoj sentis la pikon kaj tuj Karlchen Zell, kutime mildbleka ŝafeto, respondis al Paulig, kun aprobo de l’ prezidanto, ke la berlinanoj ne bezonas ricevi lecionojn de rejnlandanoj kaj ke ĉiuokaze la Spree havas privilegion, kiun neniu Rejno iam havos: ĝi fluas tra Berlino!

“Vivu Zell! Vivu Karlchen!”

Kuraĝigite la ĝermanta oratoreto sin turnis pli speciale al Hans Paulig: “Krom tio, la germanoj sur la bordoj de la Spree certe valoras la homojn sur la bordoj de la Rejno — aŭ ĉu vi vidas diferencon?”

Sekvante al instiga gesto de l’ prezidanto, Paulig leviĝis. Malantaŭ la dikaj vitroj liaj okuletoj fajreris.

Commilitones!* Laŭ via pusa ĵeto ... volas diri ĵusa peto, mi diros al vi, kiu estas la granda diferenco inter la bordoj de l’ Rejno kaj la bordoj de via Spree. Rejno: Multaj kasteloj — Spree: Stultaj kameloj! Prosit!”

* Kamaradoj; kunbatalantoj.

Malgraŭvole ĉiuj ridis kaj nur pro la protokolo Heudamm sendis Paulig en la poton; samtempe li petis la Vulpomajoron, ke li instigu siajn bierkuliojn al pli fervora deĵorado, kaj por firme repreni la bridon li anoncis:

“La Corona preparu sin por la rondokanto pri la amatino. Estas memkompreneble, ke ĉiuj konas la tekston parkere”.

Memkomprenebla tio ne estis, sed tiu kanto estas tiel mallonga kaj facila, ke ĉiuj ĝin sciis post unufoja aŭdo. Ĝi konsistis el nur ses versoj ripetiĝantaj senfine:

Suk’ hordea, rondokant’
estas nun bonvenaj,
tial trinku, ho kantant’,
el pokaloj plenaj!
Frato, via amatin’
havas kiun nomon?

Tiuloke la prezidanto montris al unu el la kunsidantoj. Ĉi tiu ekstaris senprokraste kaj sendis en la mondon la nomon de sia karulino. La unua estis Hugo, kiu — iom ruĝiĝante — proklamis “Hedwig!” kaj la brua anaro konkludis:

Hedwig vivu ĝoje,
Hedwig vivu ĝoje
ĝis la fin’!

kaj la rondokanto, kies destino estas ĝuste rondiri, rondiris kun la reguleco de karuselĉevalo. Pierre flosadis senpense, plumfacile, kiel sapveziko, tra blua nubaĵo. Li migradis sencele super la lando de l’ antikvaj Ebrioj. Li ridetis memkontenta kaj diligente vivukriis, dum malvolviĝis la bunta farandolo de sennombraj Lottchen, LenchenRike, GretchenTrude, BerthaFrieda, Gerda. Kaj ĉu ne estis inter ili eĉ iu Tusnelda? Jes, Tusnelda! Ŝi vivu ĝoje ĝis la fin’!

La blua nubaĵo, sur kiu sidis Pierre, glitis malsupren, malsupren kun rapideco pli kaj pli akcelita. Hoj ho! Kien li surteriĝos en la lando de l’ antikvaj Ebrioj? Ambaŭmane kaj spasme li kroĉtenis sian cedantan seĝon. Li estis kiel malplena sako kaj havis nur unu deziron: kunfaldiĝi! Ne! Skuu vin, Peter! Nun li parolas germane al si! Peter! Ha-ha-ha! Kaj rondiris la rondokanto:

Frato, via amatin’ ...

Tra griza fumnebulo Pierre povis ankoraŭ diveni la silueton de l’ prezidanto. He? Kio? Li konsciis, ke ĉiuj rigardoj rendevuis sur lia vizaĝo.

... havas kiun nomon?

Li perceptis la hipnotan forton de imperativa fingro pintanta al li. Li dronis en la eĥata “havas kiun nomon?” kaj spiregante, por ĉerpi aeron, li revenis al la surfaco de l’ ondoj. Savita! Li kriis: “Annemarie!” Jam li ne aŭdis la skandadon de la ĥoro: “Annemarie vivu ĝoje ĝis la fin’!”

Pierre hontis. Li liveris sian sekreton. Li ellasis la karan nomon. Nun ĉiuj scias. Jam Erich von Bastrow petis la verbum kaj habes-is ĝin. La prezidanto ja antaŭflaris la konflikton. Bastrow iris rekte al la celo: “Ĉu permesite demandi mian aŭdacan kolegon, pri kiu Annemarie li parolis?”

“Bone atentu, karaj kundrinkantoj! Prepariĝas bela bierskandalo!” avertis la prezidanto. Dum la sekvanta silento Bastrow ripetis sian demandon: “Pierre Touchard, kiu estas via Annemarie? Ĉu fraŭlino Balkenwirth?”

Hans Paulig intermiksiĝis: “Homo! Vi neniam komprenas! Annemarie estas la germana formo de l’ franca Marianne, iu ruĝlipa fraŭlino ĉe la Moulin Rouge, en Parizo!” Li prononcis Muleng Ruŝ. Bastrow, malkontenta pri la devojigo, sendis Paulig en la poton pro nekonvena interrompo de honesta enketo. Al Pierre li insistis: “Nu, konfesu do!” — Tiu vorto pikis Pierre. Konfesi estas noble, ĝi estas fiera vorto. Kavaliro ne elturniĝas. Kavaliro konfesas, solene kaj publike! Mi konfesas kaj akceptas anticipe ĉiujn eblajn konsekvencojn. Li povus ja kontraŭdemandi al Bastrow: Ĉu tiu ĉi afero iel koncernas vin? Ĉu ne mia tute privata sekreto? Sed kial fuĝi? Kial kaŝi sian standardon? Li volis fini per unu frapo:

“Jes! Annemarie Balkenwirth!”

Bastrow paliĝis. “Homo! ... Vi estas ... estas bierknabo!”

Jen la skandalo. La insulto. Bastrow pliampleksigis ĝin: “Bierknabo ... bierbubaĉo!” Sekvis ĥaosa bruado. Ĉiuj parolis intervene, akcelante, ne bremsante. Hugo staris apud Pierre kaj provis, pezlange, rememorigi al li, ke pro tia ofendo li devas, antaŭ ol eskapos tiuj damnitaj kvin minutoj, provoki Erich al bierduelo, se ne, “vi falos en la bierekzilon. Vi estos deklarita bierkakulo, kun kiu rilatos plu neniu bierhonesta kolego”.

Pierre ne hezitis. “Erich von Bastrow! Mi postulas tujan purigon de l’ bierbubaĉo!”

“Je via dispono!”

Hugo demandis la prezidanton: “Ĉu bierknaboj duelas?”

“Duelas”, decidis Heudamm.

Pierre ne plu flosis sur la blua nubaĵo. Li revenis sur la teron. Paulig flustris: “Vi devas elekti senpartiulon!” kaj Pierre petis Ohlberg roli kiel juĝanto. Ohlberg, fiera pri la misio al li konfidita en honora afero, sin turnis al la tuta anaro: “Ĉu la duelantoj ĉeestas?”

Adsunt!” unuvoĉis la ĥoro.

Bastrow kaj Pierre staris unu kontraŭ la alia, ĉe la meza parto de la tablo. Du Vulpoj alportis du potojn, ĵus plenigitajn. Ohlberg funkciis laŭ la regularo: “Vidigu la armilojn!”

La duelantoj levis la potkovrilojn. La ĉirkaŭstarantoj konstatis, ke la potoj estas egale plenaj.

Ohlberg: “Sunt arma paria?”*

* Ĉu la armiloj estas egalaj?

La ĥoro: “Sunt!”

Tiam Pierre, la ofendito, komencis: “Unu!”

La senpartiulo daŭrigis: “Du!”

Kaj Pierre finis: “Tri!”

Samtempe la du kontraŭuloj avide ektrinkis dum spirretena silentado de l’ ĉeestantoj. Oni povis aŭdi la malsuprenfluadon de la likvaĵoj. La gorĝpomo de Bastrow, pro l’ renversklinita kapo eskapinta el lia kolumo, pulse laboradis kiel klapo de pumpilo. Oni vidis ĝin penadi; oni preskaŭ aŭdis ĝian meĥanikon. Ĥup ... ĥup ... ĥup ... Ankaŭ Pierre penadis. Li estis vakse pala. Pezaj ŝvitgutoj glitis de liaj tempioj. Li trinkadis labore. Glut ... glut ... glut ... Ĉu li eltenos? Por vi, Annemarie, ĝis en la morton! Ankoraŭ unu perfortiĝo. Jen! Li demetis la poton, rigardis malklarokule al la longa figuro de Bastrow, kiu ankoraŭ klopodadis enverŝi bieron en buŝon ribelantan kaj Pierre triumfis: “Bierbubaĉo vi!”

Bastrow estis venkita. Kiel estis lia rajto, li postulis la ungopruvon. Pierre devis renversi sian poton sur la poleksungon. Ne unu guto elfluis. Ohlberg konigis la juĝon:

“Mi deklaras Erich von Bastrow alkakita!”

Tio estas teknika termino, konsekrita de longa tradicio.

Elĉerpite, kiel maratona kuristo ĉe la celo, Pierre falis sur sian seĝon. Ho ... ho! Et-et-ete, kamarado! Lia seĝo balanciĝis kiel buo ne plu fiksita al firma grundo, buo skuata de sovaĝaj ondoj, ondegoj. Lian gorĝon sufokis strangaj spasmoj. Li bezonegis aeron. Tuj! Li renkontis la rigardon de l’ prezidanto kaj balbutis, cetere nekompreneble: “Tempus peto”.

Habes!” — Heudamm sciis, ke nekonsento ja nenion ŝanĝus.

Ankaŭ Paulig petis “tempus” kaj akompanis Pierre el la trinkejo. Kiel milda nokto estis ekstere! Tiu vasta spaco, nekulturita, malantaŭ la Dika Henriko, aspektis kiel sudlanda pejzaĝo sub blua lunlumo. Tie kreskis multaj larikoj, aŭ pinoj, ankaŭ kelkaj betuloj, facile distingeblaj laŭ la blankaj trunkoj. Tra l’ branĉaro briletis malproksimaj steloj.

“Kiom da poezio!” monologis Paulig, subtenante la gvidbezonan Pierre. “Kelkaj arboj estas ankoraŭ neokupitaj!”

Senkontraŭage Pierre akceptis morti. Kiaj sentoj abomenaj! Sed rapide venis la liberiĝo. Poste li fartis pli bone kaj volis revivi.

“Venu en la tualetejon”, konsilis Paulig, “iom da akvo sur niajn kapojn helpos refliki la animojn”.

Tiam ili renkontis Erich von Bastrow, kiu, ankaŭ siaflanke, bezonis tributi al la naturo sub la luna lumo. “Homoj!” li instruis: “Ankaŭ dumebrie la prusa oficiro ne perdas la direktivon!” Li stumblis kontraŭ arbusto kaj kuŝis platventre sur erika tapiŝo.

“Konsentite”, diris Paulig, “sed estas ankaŭ bone, se li ne perdas la ekvilibron!”

Ne estis facile remeti Bastrow sur liajn krurojn. Fine ili sukcesis. Tiam Bastrow revenis al sia direktivo: “Dum mi pensas pri tio, Pierre, ĉu vi pumpos al mi tri markojn? Mi ŝuldas ankoraŭ niajn potojn al la Fisko”.

Bastrow estis bonkora kaj ĉiam rapide restarigis amikajn rilatojn eĉ kun eblaj kontraŭuloj. Pierre “pumpis”, ĉar jam li havis la kutimon tion fari. Inter tiuj gimnazianoj li estis la sola, kiu pergajnis sian monon mem. La aliaj dependis de patroj ofte ne sufiĉe komprenemaj.

Ĉirkaŭ la 5a matene, kiam la gastejestro surtabligis fortan kafon, eĉ la plej dormemaj konsentis streĉiĝi el siaj helikopozicioj. Pli malfacile estis movigi ses bierkadavrojn sub la tablo aŭ malantaŭ la bareloj. Sep aliajn la postvivantoj kolektis en la parko. Dank’ al la forta kafo refluis iom da vivĝojo tra la malvarmaj vejnoj, sed la konversacioj nenie fariĝis tre ardaj. Pezaj langoj elbuŝigis balbutaĵojn malofte klarajn. Ĉe unu tablofino palvizaĝaj Vulpetoj interŝanĝis nur onomatopeojn, kun la grava mieno de sciencistoj.

Fine oni povis pensi pri la hejmeniro. Heudamm sciigis:

“Prepariĝu! Post kvin minutoj ni ekmarŝos al la stacidomo de Zehlendorf. La unua vagonaro pasos iom antaŭ la 6a”.

Ili grupiĝis antaŭ la restoracio, konvinkite, ke ili pasigis unikan nokton. Schönriehl, konscia pri siaj funkcioj, reprenis sian notlibreton kaj vokis, nomon post nomo, ĉiujn partoprenintojn. Li rigidiĝis, laŭeble, antaŭ Heudamm, nevole imitante la klinpozicion de la fama turo en Piza, kaj anoncis:

“Raportas obee, tridek-tri ĉeestas, Burŝoj kaj Vulpoj. Mankas neniu!”

Kompaktkolone, kun multa vento en la veloj, ili ekmarŝis. Kvaropo post kvaropo, brak-en-brake kaj zigzage, kun decido pli firma ol la paŝoj. Dekstre de Pierre marŝis Paulig, maldekstre Bastrow kaj Hugo. Oni ne sciis, kiu subtenas kiun. Sed estis agrable, kiam la kruroj kunsakiĝis kiel lano, estis agrable kaj komfortige senti ĉe sia flanko apogon de frata hoko.

“Homoj!” inspiriĝis Hugo, “tiel naskiĝas amikecoj nedetrueblaj!”

Tiun saman konvinkon havis verŝajne la tuta kompakta kolono, ĉar ĵus el la unuaj vicoj eksonis vira kanto, kies refrenon eĉ la kadavroj kunblekis:

Wir halten fest und treu zusammen,
hipp-hipp-hurrah! Hipp-hipp-hurrah!
*

* Firme kaj fidele ni estas kunligitaj ...

En la atendejo de la stacidomo ili devis elteni ankoraŭ dek-tri minutojn. Ili sidadis sur benkoj laŭlonge de la kvar muroj, indiferente pri dimanĉmateno glore leviĝanta. Pierre obtuzis en angulo, apud alta nigra, fera forno. Senpense.

“Kion vi daŭre grumbladas?” demandis Hugo, lia najbaro. Nur nun Pierre konsciis, ke ĵus li estis parolanta. Ankoraŭ li aŭdis sin ripeti “Quint bei Trier ... Quint bei Trier ...” Kiel idioto. Unuamomente li kapablis respondi nek al Hugo, nek al si mem. Kion li fabelis? “Quint bei Trier ...” Iom poste, vigliĝinte, li trovis la solvon al la mistero. “Quint bei Trier” oni povis legi, se oni bone rigardis, sur metalplato fiksita sur la soklo de la forno. Certe iu indiko pri l’ fabrikloko. Pro la nigra ŝmiraĵo, kiun smirganstataŭe tro hastema pedelo estis frotinta sendiference kaj sur la fornon kaj sur la fabrikplaton, la literoj estis preskaŭ ne plu deĉifreblaj. Pierre devis miri pri sia eksterkontrola sagaceco kaj senskue li ... glitetis en profundan dormon, dum kiu refoje li travivis klasvesperon. Sed ĉi-foje ĉe la prezidloko aŭtoritatis Henri Merle. Jam tri fojojn sinsekve Merle sendis la sendisciplinan Archet en la poton. Ankaŭ Marcel Weiller ŝpinadis senhalte, ĉar li forgesis respondi, en la daŭro de kvin bierminutoj, al diversaj honorigoj. Podowski, la blonda giganto, estis neplenigebla kaj diskutadis kun Heudamm. Tissier paŭtis sub la tablo kiel deklarita bierkakulo dum Duriz, Jean Duriz, sciigis:

“Mi montros al vi, kio estas fratiĝo”.

Tiam Duriz leviĝis, stariĝis kontraŭ Hans Paulig kaj ambaŭ trinkis fratecon inter si, plenumante korekte ĉiujn gestojn de l’ ortodoksa rito. La dekstra brako de Duriz estis ŝovita ansoforme en la dekstran brakanson de Paulig kaj tiel ĉiu portis per la dekstra mano sian glason al la buŝo, formante unu tutaĵon kune. Fintrinkinte ĝis la lasta guto Dulig riverencis al Pauriz, aŭ inverse, kaj ĉiu diris sian antaŭnomon: “Jean!” — “Hans!” — Denun ili diros “Du” unu al la alia, aŭ “tu”, ĉar Pierre ne rimarkis, en kiu lingvo ili parolis.

“Antaŭen al Montmartre!” komandis Merle. Tuj ili viciĝis sur la strato ... estis la Rue d’Aboukir ... kaj kompaktkolone ili ekmarŝis, kun multa vento en la veloj. Unu — du, unu — du ... Merle estis ĝojradia. Fiere li informis. Pierre: “Oldulo, tridek-tri! La tuta klaso. Neniu mankas!” kaj el la unuaj vicoj leviĝis la kanto

Wir halten fest und treu zusammen ...

Pierre, la vagonaro alvenas! Vekiĝu!” kubutpuŝe Hugo reŝovis Pierre en la bluan matenon de junia dimanĉo. La laca karavano de l’ junaj noktuloj okupis plurajn kupeojn. Iom post iom ĉiuj dormetis. Pierre povis plilongigi la belan sonĝon de l’ homaro.

Kiel raŭpo rampis tiu dimanĉo post la ĝoja nokto. Malrapida kaj senspina ĝi estis, tiu dimanĉo. Pierre kaj Hugo estus volonte restintaj en siaj litoj, sed la firma obstino de Minna, kiu volis purigi la ĉambrojn nepre antaŭ la tagmanĝo, devigis ilin reaperi inter la vivantoj. Sinjoro Geist havis komprenon por la situacio. Li ne montriĝis tro sarkasma, sed iel li devis ja sciigi, ke oni ne trompas lin per rakontoj pri “tutklasa ekskurso, dumnokta, tra junia kamparo ...” Sentransire li demandis al Pierre: “Ĉu ankaŭ en la franca lingvo oni havas specialan vorton por Katzenjammer?”* Pierre vidis tuj, ke estas vane mimi la lacecon de migrinto. Li preferis konfesi senplue sian Katzenjammer-econ kaj li ne kaŝis al sinjoro Geist, ke france oni diras gueule de bois.* Post kelkaj klarigoj sinjoro Geist kaptis la sencon de tiu lignogusto en la buŝo kaj ne turmentis plu la suferantojn. Sinjorino Geist pruvis sian komprenemon kun patrina delikateco. Ŝi surtabligis rulmopsojn, spicguste marinitaj. Ili konvenas al lacaj stomakoj. Kaj sinjorino Geist provizis neelĉerpeblan kruĉon da malforta teo. Kiel ĝentile! Nur Lotte havis neniun kompaton por la du bierherooj. Kiam ŝi rememorigis ilin pri la boatveturado sur la Havel-lagoj, projektita por la sama posttagmezo, ambaŭ enfermiĝis en surda apatio.

* Katzenjammer = katlamentado = anima vakuo kaj kapdoloroj pro nokto tradiboĉita.
* Gueule de bois = ligna faŭko = amara buŝo kaj kapdoloroj pro nokto tradiboĉita.

Kiel raŭpo, malvigle, senprograme, nur rampe moviĝis tiu teda dimanĉo. Neŭtrala tago el banala serio. Unu el tiuj tagoj, pri kiuj oni scias, ke okazos nenio. Tago perdita. Pli saĝe estus ĝin tradormi.

Malfrue, posttagmeze, nur por eliri el sia zumanta pensokaruselo, Hugo faris kun Pierre kelkajn paŝojn tra la najbaraĵo. Sen entuziasmo. Sen celo, sen deziro. Ĉe la Litzow-placo ili vidis iom da verdaĵo, iom da izolo. Pierre konis la lokon kaj proponis al Hugo:

“Venu, ni sidiĝos iom sur mia benko”.

“Ĉu benko tie ĉi?”

“Jes, eĉ du! Mi malkovris ilin antaŭ nelonge. Ofte mi venas ĉi tien, inter du kursoj. Tie, kaŝite inter la arbustoj. Ideala loko por milda revanto. For de l’ grandurba trafiko”. Ili sidiĝis kaj silentis. Fine, kun iom da hezito, Pierre senŝarĝigis sian koron:

“Mi kondutis infanece hieraŭ, ĉu vi ne pensas, Hugo?”

“Kion vi volas diri?”

“Ĉu vi ne kredas, ke Annemarie estos baldaŭ informita pri la incidento kun Bastrow? Ĉu ŝi ofendiĝos?”

Kneipvesperoj estas aferoj privataj. Pri ili oni ne raportas al nepartoprenintoj. Bastrow certe ne parolos, li ja estis finfine la alkakito. Cetere tio ne havas la gravecon, kiun vi supozas. La sola grava punkto estas, ke per tiaj kunsidoj oni flegas kamaradecon, firmigas eternajn ligojn de l’ amikeco kaj ankaŭ ĝustan senton pri necesa disciplino”.

“Nun mi bedaŭras tiun stultan scenon”, diris Pierre.

Hugo revenis kun maliceta aludo: “Fakte, mi estas fuŝula observanto”, kaj, ĉar Pierre ne volis kompreni, li parolis pli klare; “Neniam mi suspektis, ke vi interesiĝas pri Annemarie. Ĉu ŝi reciprokas?”

Estis ĝene al Pierre. Ho ve! Li komprenis, ke vorto elparolita estas neniam plu rekaptebla. Vorto dirita estas kiel grenero semita. El ĝi povos kreski modesta floreto, senutila dornaĵo, giganta arbo ... Li devis malebligi tuj pluan evoluon. Li decidis nei unubloke.

“Vidu, Hugo, mi tute ne atendis, ke Heudamm demandos ankaŭ min. Lia subita postulo trafis min tute nepreparitan. Mi ŝiriĝis el profunda obtuzado kaj ellasis senpripense la unuan nomon, kiun la hazardo sufloris al mi. Samrajte mi estus dirinta MinervaKleopatra ...”

Kelkfoje Hugo manipulis sufiĉe lerte facilan ironion. “Ŝajnas tamen”, li diris, “ke via sufloro inspiriĝas pli volonte ĉe la nuntempuloj. Cetere, via posta klarigo al Bastrow postlasis neniun dubon”.

“Al Bastrow? Nu, amuzis min inciteti lin. Ĉiuj ja scias, ke li kredas sin la oficiala svatiĝanto de Annemarie. Mi timas, ke tio estis stultaĵo miaflanka. Mi ne pensis pri la konsekvencoj”.

“Ni ne troigu, Pierre; konsekvencojn tiuj bierskandaloj ĝenerale ne havas. Cetere, se mi ne eraras, ja ankaŭ mi citis kiun ajn nomon, kiam estis mia vico ...”

“Jes — vi nomis Hedwig!”

“Senpripense. Mi ja ne havis tempon por pripensi. Vi memoras, ĉu ne, ke mi devis paroli la unua. Mi estus dirinta kiun ajn nomon. Ĉio tio estas ja nur ludo, ludo senkonsekvenca”.

Tia estis ilia konkludo. Ili ridetis unu al la alia kaj ĉiu el ambaŭ afiŝis ĉirkaŭ la buŝanguloj la bonvoleman komprenon de iu, kiu delonge konscias, ke oni ne trompas lin.

Hugo revenis al ideo kara al li: “Tiaj kunsidoj kreas inter la partoprenantoj komunajn travivaĵojn, ili establas firman kamaradecon kaj preparas amikecojn poreternajn. Nun vi kaj mi, ni estas pli forte kunligitaj ol iam antaŭe. Kune ni staros kontraŭ muroj kaj maroj! Hola? Kio estas?” Ambaŭ ekaŭskultis. El la direkto de la proksima Herkules-ponto laŭtiĝis vokoj. Hugo konstatis: “Oni diskrias Extrablatt. Okazis io grava. Venu!”

La dimanĉaj promenantoj en tiu kvartalo venis kure el ĉiuj partoj, renkonte al la ĵurnalportisto. Nun oni povis aŭdi pli klare, kion li diskriis: “Atenco en Sarajevo! La aŭstra ĉefduko murdita! Ekstra folio!”

Jam la portisto estis ĉirkaŭata de premanta amaso. Ĉiuj manoj leviĝis kiel pikiloj super densa muro, por kapti ekzempleron de tiu Extrablatt disdonata senpage. Por liberiĝi el la sufoka ringo, la portisto ĵetis manplenon da folioj super la kapojn de l’ ĉirkaŭantoj. Ĉi tiuj tuj postkuris la foliojn kiel plumojn vente disblovatajn. Tiel la portisto eskapis kaj povis daŭrigi aliloke sian heroldan mision.

Pierre sukcesis konkeri unu folion. Estis nur mallonga informo, presita diklitere sur unu flanko de malgrandformata folio. Samtempe kun Hugo li legis:

Dimanĉon, 28an de Junio 1914

Hodiaŭ tagmeze, dum oficiala vizito en Sarajevo, ĉefduko Franz-Ferdinand, la aŭstra tronheredanto, kaj lia edzino falis sub la kugloj de juna serba fanatikulo.

“Sarajevo?” demandis Hugo, “kie kuŝas tio?”

“Ĝuste kie, mi ne scias, verŝajne ie sur la Balkano”.

“La Balkano estas vera vesponesto. Tie ĉiam io estas ne en ordo. Tamen, mortigi la aŭstran kronprincon, ankaŭ lian edzinon, tio estas impertinentaĵo. Mi esperas, ke oni arestis la krimulon”.

“Politikaj atencoj estas sensencaj”, certigis Pierre. “Oni pereigas personojn, sed la reĝimoj ĝenerale restas. Tio ne ŝanĝos la pluan elvolviĝon de la mondhistorio”.

“Certe ne!” konsentis Hugo. “Tamen, mi ne volus troviĝi en la haŭto de la murdisto”.

Tiel milda estis tiu junia vespero, ke la konsterniĝo de l’ pasantoj pro l’ alarmaj krioj de l’ foliportisto baldaŭ forglatiĝis. La dimanĉaj promenantoj iris retrovi la molan hejmecon de siaj loĝejoj. Morgaŭ estos plua tago, kun la kutimaj zorgetoj kaj ĝojetoj. Sarajevo estas tiel malproksima. Baldaŭ ĝi estos forgesita. La Habsburga Dinastio ne ŝanceliĝos. Ĝi postvivis jam aliajn tragediojn.

Hugo oscedis. “Hodiaŭ mi enlitiĝos frue”.

“Ankaŭ mi. Morgaŭ mi devos anstataŭi profesoron Quindel dum lia franca kurso. Li malsaniĝis”.

Jam finiĝinta Junio heredigis al komenciĝanta Julio la serenecon de ridanta ĉielo kun la tuta vivĝojo de berlina somero, ankoraŭ ne sufoka. Ankoraŭ oni parolis pri la murdafero en Sarajevo. Afero tre bedaŭrinda, oni diris. Krimfaro de juna fanatikulo, kiun puŝis kredeble certaj politikaj agitantoj. Sed oni arestis la kulpulon, iun Gabriel Princip. Serbo laŭ sia deveno, aŭstro laŭ la ŝtataneco. Li pagos sian ŝuldon. Afero rapide likvidota, sen alia konsekvenco, por ni germanoj, ol interrompo de la ŝipkonkursa semajno en Kiel. La vivo pulsadas plu kaj la ĉioglutanta tempo pasas, kvazaŭ nenio speciala estus okazinta.

Jam inter la kunuloj de Hugo oni interesiĝis ĉefe pri la studfinaj ekzamenoj, pri la baldaŭaj ferioj, pri postaj projektoj. Pierre povis jam kalkuli la tagojn, kiujn li restados ankoraŭ en Berlino. Baldaŭ finiĝos lia germana periodo. La 5an de Aŭgusto li finos sian deĵoradon en la instituto Vogel. Li estos libera reveturi al sia hejmo. Revidi Parizon. Sed antaŭe li vizitos la baltan marbordon. Fraŭlino Cohn, kies gepatroj posedas vilaon apud Heringsdorf, invitis lin. Laŭ la programo afable proponita de ŝi, ili ŝipekskursos kune al la insulo Rügen, ankaŭ al Swinemünde, ĝis Stettin. Kaj restos ankoraŭ multe da tempo por baniĝi kune kaj sekigi poste siajn brunajn korpojn, flankon ĉe flanko, sur la varma sablo. Pierre, ĉe tiu penso, duonfermis la okulojn. Li antaŭsentis eblajn artifikaĵojn de la sireno. Ne malagrable. Jam delonge li ne ludis kun la fajro.

Dum tiuj tagoj, en la komenco de Julio, la afero Balkenwirth, kiel oni baldaŭ nomis ĝin, faris multe da bruo inter la konatoj de la serenmiena fraŭlino. Se ŝia lerneja redaktaĵo, okaze de la lasta Kristnasko, preskaŭ famigis ŝian verkistan talenton en la familioj de ĉiuj ŝiaj amikinoj, ŝia ĵusa redaktaĵo pri “La plej bona ŝtatformo”, temo diktita de la instruistino pri germana lingvo en la Altlernejo por Knabinoj, fraŭlino Wachtel, elvokis konsternon. Dum ĉiuj aliaj lernantinoj substrekis la avantaĝojn de hereda reĝodinastio kaj konkludis kun kortuŝa akordo pli aŭ malpli laŭvorte, ke “ni povas danki Dion, ke ni havas la feliĉon vivi en Germanujo sub la patreca ŝirmo de nia glora imperiestro Vilhelmo II-a”, Annemarie Balkenwirth alvenis, per alivoja rezonado, al la konstato, ke por maturaj civitanoj la plej saĝa reĝimo estas la respubliko! Tiu neatendita konkludo efikis kiel bombo al fraŭlino Wachtel.

En la lernejo, la kunigita estraro tre serioze demandis sin, ĉu, pro tia provokado, ne estus rekomendinde forigi la ribelantan personon el la kontakto kun la aliaj knabinoj, ĉiuj senescepte lojalaj al la establita ordo. La kamaradinoj de Annemarie juĝis malpli severe sed kun klara malaprobo. Ili pensis, ke Annemarie skribis sian redaktaĵon laŭ sia kutima nekonformiĝema temperamento kaj ke ŝia obstinado, por eviti tro konatajn ŝablonojn, misgvidis ŝin en herezon. Malgraŭ tio la kuraĝa spito de Annemarie eble pliigis ankoraŭ la aŭtoritatecon, kiun ŝi ĝuadis inter la lernantinoj. Ŝi estis inteligenta, klarmensa, egalkaraktera, decidiĝema. Koncerne Lotte, Hedi kaj Trudchen, ŝi havis pli da matureco ankaŭ laŭ la aĝo. Annemarie estis jam 18-jara kaj — pli grave — unu klason super la trio. Kvankam — teorie — temis pri du diversaj klasoj, Oberprima por Annemarie, Unterprima por la aliaj tri, okazis, pro la malgranda nombro de lernantinoj, ke certaj kursoj, inter ili la germana, kunigis ambaŭ klasojn en la sama ĉambro. Kaj de tie originis la amikeco inter la kvar knabinoj.

Kiam li aŭdis pri la revolucia tezo de Annemarie, sinjoro Geist opiniis, ke tio estas nekomprenebla. Ĉe kiu la filino de kuracisto povis ĉerpi tiajn socialistajn ideojn? Li volis demonstri la diferencon, tiel okulfrapan, inter la imperiestra Germanujo kaj la frivola franca respubliko — ĉi tie ordo kaj disciplino — sur la alia flanko ĥaoso, strikoj kaj tiel plu —, sed pro la ĉeesto de Pierre, li faris tion nur tre resume. Pierre evitis eniri en la debaton, sed li sentis kreskantan simpation al la stranga, nedifinebla junulino. Kaj li havis baldaŭ okazon diri sian plenan kunsenton al ŝi. Pro feliĉa hazardo.

Nur malofte Pierre povis paroli al Annemarie. Post la priplorinda malsukceso de lia vizito inter la Trifolio, la knabinoj ne provis fari novan eksperimenton. Pierre devis sin kontentigi per muta admiro, de malproksime, ĉiudimanĉe, dum la ĉefmeso en la katolika Matthias-preĝejo, kie Annemarie partoprenis kun siaj gepatroj. Lia religia fervoro, ĝis tiam nur tre sporada, konstantiĝis de la tago, kiam li eksciis, ke Annemarie iras regule al la dimanĉa diservo en la preĝejo sur la Winterfeldt-placo. De tiam ankaŭ li regule iris por postenadi apud la benakvujo, ĉe la pordo, kaj li atendis la eliron de la familio Balkenwirth. Li signis al Annemarie diskretan saluton per konvena kapklino; ŝi resendis la saluton per same diskreta rideto. Estis ĉio.

Sed tiun dimanĉon Annemarie estis sola. Pierre apenaŭ volis fidi al siaj okuloj. Vane li serĉadis, nenie vidiĝis la alta staturo de d-ro Balkenwirth, nenie la helkarna vizaĝo de sinjorino Balkenwirth. Antaŭen. Baldaŭ Pierre troviĝis tiel proksime al Annemarie, ke anstataŭ nur signi sian saluton, kiel kutime, li povis ĝin elparoli:

“Bonan tagon, fraŭlino Annemarie!”

“Jen, sinjoro Pierre! Bonan!”

Post la kristnaska kunveno ĉe Geist, dum kiu Hedi laŭtlegis la noveleton de Annemarie kaj kiu finiĝis, dank’ al la bonega vinpunĉo kaj ĝia aroma vaporo, en ĝenerala harmonio kaj komunikiĝemo, Pierre kaj la junulino alparolis unu la alian per la baptonomoj.

Pierre kaj Annemarie jam staris sur la ŝtupoj de la preĝejo. La junulo informiĝis: “Viaj gepatroj espereble ne estas malsanaj?” — Ne! Ili estis invititaj ĉe kuracista kolego en Lichterfelde.

“Ĉu vi permesas, fraŭlino Annemarie, ke mi gratulu vin pro via kuraĝa redaktaĵo? Kiel franco ...”

“Ankaŭ vi jam scias pri tio?”

“La tuta urbo parolas pri ĝi”.

“Kun malpli da entuziasmo ol vi, ĉu ne?” ridetis la knabino. Kiaj ravaj kavetoj desegniĝis en ŝiaj vangoj! “Nu”, ŝi daŭrigis, “mi certe ne naskiĝis kiel gregobesto. Malplaĉas al mi admiradi kion ajn nur, ĉar ĉiuj aliaj faras tion. Mi laŭdis la respublikon, ĉar mi supozas, ke ĝi garantias pli da penslibereco al la individuo”.

“Vi estas tute prava!”

“Sed”, Annemarie hezitetis, ŝi antaŭsendis senkulpigon, “mi neniel volas ofendi vin, sinjoro Pierre, sed via respubliko tute ne respondas al mia idealo. Mia sistemo estas aplikebla nur, se ĉiuj ĝiaj civitanoj estas idealaj, certagrade perfektaj civitanoj. Tio estas premiso nepre necesa antaŭ ol akcepti la respublikon kiel la superan ŝtatformon”.

“Do iaspeca respubliko laŭ la revo de Platono. Bedaŭrinde, tiel longe, kiel la homoj estos nur homoj ...”

“Tiel longe mi ne enmiksiĝos plu en ŝtatreformajn entreprenojn!” decidis Annemarie. Ŝi premis lian manon ne triumfe-ĝoje, kiel iu, kiu fine renkontis sian simpatianton, sed korekte ... ĝisrevide. Jam de la preĝejo iliaj vojoj disiĝis rektangule. Annemarie eniris la Hohenstaufen-straton alokcidente, Pierre marŝis alnorde sub la akacioj de la Winterfeldt-placo, kontenta kaj nekontenta, malrapide.

Ĉe Geist oni vidis kun bedaŭro la proksimiĝantan finon de la kunvivado kun Pierre. Tiu ĉi nura penso vekis melankolion en la koroj de sinjorino Geist kaj Lotte. La viroj estis pli komprenemaj pri la postuloj de l’ vivo. Pierre estis kvazaŭ plenrajta membro de la familio. Ankaŭ Minna bedaŭros lin. Li estis ĉiam tiel ĝentila, modesta, neniam tro postulema. Male! Tiel servopreta li estis! Kiomfoje li malsuprenkuris, laŭ propra propono, por aĉeti ĉe najbaraj butikistoj, kion Minna forgesis, egale ĉu kafon aŭ pipron, unu fojon eĉ smirgopaperon. Provu peti ion similan de Hugo aŭ de Lotte! Hugo opiniis tiajn komisiojn sub la digno de Oberprima-ano. Li abomenis stari atende inter servistinoj. Li hontis montriĝi surstrate portanto de spicista pakpapero. Tiurilate Pierre havis neniun antaŭjuĝon. Ankaŭ en Parizo li senhezite iris butikumi kun aŭ sen la patrino. La junaj sinjoroj el la Prinz Heinrich Gymnasium havis ŝajne alian vidpunkton. Pierre rememoris pri la ĝeno de Bastrow, kiun li renkontis ĵus elvenantan el la butiko de porkaĵisto en la Gleditsch-strato. Rimarkinte la kamaradon, Bastrow haste kaŝis en la jakopoŝon sian duonfunton da kolbasaĵoj. Kun kiu maliceto Pierre tiam piketis: “Mi esperas, ke enestas nenio kun mustarda saŭco!”

Bastrow ruĝiĝis, kiel kulpulo, gratetis per longa fingro inter kolo kaj kolumo kaj provis klarigi; “La servistinoj havas hodiaŭ forpermeson!”

Ial plaĉis al Pierre la komisioj pli speciale ĉe la vidvino Stecken. Ankaŭ ŝi vidis lin ĉiam kun evidenta bonvolo. Eble amuzis ŝin liaj kelkfoje strangaj parolturnoj, lia akcento. Ŝi ne havis multe da distraĵoj en sia keleto. Aŭ ĉu pli plaĉis al ŝi la babiletoj inter la junulo kaj ŝia blondhara Friedel? Volonte ŝi tiam incitetis: “Nu, sinjoro Touchard”, ŝi prononcis lian nomon kiel la germanan Tuscher, “iam vi certe edziĝos al germana knabino!”

La vera altirforto loganta Pierre en la ovo-lakto-fromaĝo-butikon — kvankam tion li konsentis konfesi eĉ ne al si mem — estis tute alia. Ĉiufoje, sed tiel profunde en lia subkonscio, ke li havis bonan pretekston por ne vidi ĝin, lumetis la espero retrovi fine la senkomplikan sanulinon kun la kantanta repertuaro. Sed tiuj renkontoj estis tro maloftaj. Ŝajnas, ke tiu Guste Sähmisch ne havis regulajn horojn por siaj komisioj. Ŝi iris kredeble laŭ sia humoro, kaprico aŭ fantazio. La lastan fojon, se oni esceptas hazardajn aperojn malantaŭ ŝia kuirejfenestro, Pierre vidis ŝin antaŭ pli ol unu monato. Kaj tiam nur preterpase dum li eliris el la domo. Jes, estis Majo, ŝi ja kantis:

La Majo alvenis, burĝonas l’ arbar’ ...

Pierre manovris por ne foresti longe kaj kiam li revenis, siaflanke ŝi eliris el la domo. Komplica saluteto kaj ŝi zumzumis:

Es war zu Schöneberg im Monat Mai ...*

* Estis en Schöneberg dum la monato Majo ...

Pierre konis parkere, kiel ĉiuj, la gurditajn strofojn de tiu opereto de Jean Gilbert, bona germana aŭtoro sub bela franca nomo, ŝafo en lupofelo! Pierre suspektis, ke ŝi juĝas lin pli ol timema. La fakto estas, ke li ne sciis, kiel komenci.

Ankoraŭ la gazetaro plidaŭrigis la eĥon de l’ murdantaj pafoj en Sarajevo. Sed Pierre Touchard neniam estis ĵurnalavida. La politika parto tute ne interesis lin. Volonte li aliĝis al la ĝenerala opinio, ke ĉio baldaŭ reordiĝos. Sinjoro Geist havis ankoraŭ pli konvinkan argumenton: “S. M. ĵus forlasis Berlinon por komenci sian libertempan krozadon sur la Norda Maro. Tio montras, ke la politika situacio estas sen ia minaco”.

Eĉ kiam la ĵurnaloj informis, ke Aŭstrujo konsideras kiel instigantojn al la murdo ne nur kelkajn asociojn, pli aŭ malpli sekretajn, de serbaj patriotoj, sed la serban registaron mem, oni pensis ĉe Geist, same en la instituto Vogel kaj ĉie, kie Pierre havis kontaktojn, ke nenio povos okazi dum S. M. forrestas por krozadi. Ĉiuokaze la incidento restos limigita inter Aŭstrujo kaj Serbujo. Unuanime la gazetaro asertis “laŭ plej fidindaj fontoj”, ke Germanujo eluzas sian tutan influon por kvietigi la aŭstran ligofraton; ĝi volas nepre eviti, ke la konsekvencoj de l’ princomurdo entiru ankaŭ aliajn landojn en #konfliktojn. Antaŭ ĉio Germanujo volas savi la pacon, eĉ malgraŭ provokado ĉiam pli laŭtiĝanta, pli impertinenta de ŝovinistoj en Rusujo kaj Francujo.

D-ro Kiebitz, kutime tiel amara en siaj sarkasmoj, restis tiupunkte obstine optimista. “Milito inter la grandaj nacioj estas pozitive neebla! Eĉ se niaj hura-patriotoj volus, ili ne povus! Ĉe ni la socialista partio estas tro potenca. Bone organizita. La lasta balotado, en Aprilo antaŭ unu jaro, alportis al ĝi pli ol kvar milionojn da voĉoj. Neniu germana socialisto akceptus porti la armilojn kontraŭ la franca fratpartio sub la gvidado de via granda Jaurès!”

La berlina Julio fariĝis premanta. La noktoj ne plu alportis freŝecon; la asfalto de l’ trotuaroj, la pavimoj de l’ ŝoseoj elradiis stufitan varmon, akumulitan dum la tago. La homoj aspiris al ripozo sub ombro de arbaroj, sur ventobalaata sablo de marbordo. Iom post iom la konversaciaj kursoj en la instituto Vogel malvigliĝis. Nun ili jam tute ĉesis pro manko de partoprenantoj. Fraŭlino Madeleine Cohn jam brunigis sian haŭton en Heringsdorf kaj sendis al Pierre tentantajn poŝtkartojn, kun ĝentilaj formuloj en franca lingvo: Cordial souvenir et à bientôt, j’espère.*

* Elkoran memoraĵon kaj ĝis baldaŭ, espereble!

Nun Pierre havis multe pli da libera tempo. Ofte li estis senokupa dum la posttagmezoj. Li promenadis tra parkoj kaj ĝardenoj, ofte vizitis la idilian benkon ĉe la Lützow-placo, apud la Herkules-fontano. Iam, tiam, Hugo aŭ alia kamarado iris por lin retrovi tie. Ili konis la preferatan retirejon de Pierre. Ili nomis ĝin la benko de l’ filozofo. Sed hodiaŭ, eĉ tie estis neoportune varmege. Neniu venteto flustretis tra l’ arbustoj. Senkompate la suno pafadis radion post radio. La aero stagnis. Estis apenaŭ la 3a posttagmeze kaj neniu ombreto esperebla. Pierre decidis rifuĝi en sian ĉambron. Sternite sur la kanapo li provos dormeti.

Minna estis ferminta lian fenestron. La kretona kurteno estis disfaldita kaj elbaris la taglumon. Enirante en sian ĉambron Pierre ĝuis iom da freŝeco. Sed baldaŭ li havis la impreson, ke mankas aero. Li iris por retiri la kurtenon kaj malfermi la fenestron. Li bone sciis, ke tion farinte li lasos enflui la varmon de l’ ekstero. Tamen, li havos almenaŭ la iluzion, ke li spiras pli libere.

Tiam li vidis ŝin. Jen ŝi staris, trans la korto, pli provoke sanaspekta ol iam antaŭe, kun ruĝaj vangoj. Ne mirige! Ĝuste hodiaŭ, dum la plej varma tago de l’ tuta somero, Guste Sähmisch gladadis la tolaĵojn de siaj gemastroj. Tuj ŝi ridetis al Pierre, ne interrompante sian kantadon

Wenn ein Mädchen einen Herrn hat,
den sie lieb hat, den sie gern hat
...
*

* Se knabin’ sinjoron havas
kaj lin en la koro havas ...

kaj per gesto de l’ mano montris, ke al ŝi estas ege varme. Pierre facile divenis, ke sub la brustparta kvadrato de ŝia antaŭtuko, la bluzo estas larĝe malfermita. Li imagis ŝian torturon apud forno certe trohejtanta, pro la bezonoj de l’ gladiloj, en kuirejo, tra kies fenestro penetris la posttagmeza suno. Responde al ŝia gesto ankaŭ li komprenigis: “Kia varmego!” kaj li demetis sian jakon, incitetante al ŝi per signoj: Kial vi ne faras same?

Guste Sähmisch, neniel timema, akceptis la defion kaj kontraŭridis: “Kial ne? Rigardu bone!” — Ŝi formetis la gladilon kaj retiriĝis de la fenestro en la profundon de l’ kuirejo por eligi sin el la fokuso, de eventualaj rigardoj el aliaj fenestroj. Ŝi restis videbla nur al Pierre, kies fenestro troviĝis rektlinie kontraŭ la ŝia. Tie, senhezite, ŝi lasis fali la supran parton de l’ antaŭtuko. Kiel Pierre estis ĝuste suspektinta, la bluzo estis jam disagrafita kaj nun, sen ia ĝeno, la knabino demetis ĝin, liberigante agrablan rondecon de ŝultroj kaj brakoj. Pierre rigardadis avide. Ankaŭ siaflanke li retiriĝis de la fenestro por eskapi el observo de okuloj kontraŭflanke. Li sciis, ke li profitas sola de tiu spektaklo, ke ŝi ludas private por li, nur por li, unikan scenon. Liaj manoj mimis aplaŭdojn, li volis kuraĝigi ŝin al “ankoraŭ pli!” Tuj, per koketa movo de belformaj, kvankam grasetaj brakoj, kiuj ansosimile kurbiĝis ĝis sur la ŝultroj, ŝi deglitigis la tenantajn rubandojn de l’ ĉemizo kaj falis la rozkolora ĉemizeto, sed sammomente, kiam senvualiĝis la brusto, la knabino duonturniĝis, kvazaŭ cedante al subita pudorsento, tiel, ke Pierre vidis plu nur la nudan dorson. Sinkonsole li ripetis kliŝon de Paulig: Ankaŭ bela dorso scias ravi! Li admiris ŝin kaj manifestis sian entuziasmon, dum senkontrola momento, blovante de la fingropintoj al ŝia direkto sennombrajn kisetojn.

Super la karna dorso alridetis lin ŝia friponeta vizaĝo, duonturnita al li. Iom post iom ŝi komencis reprezenti la buston al Pierre, sed ĉiufoje, kiam li avidegis vidi ŝin senlime en ŝia tuta gloro, ĉiufoje, ŝi eskapis. Per mutaj signoj Pierre substrekis la petegon de l’ okuloj: “Montru! Montru!” Dum la daŭro de unu ekfulmo ŝi turniĝis tute. Dum la daŭro de unu ekfulmo li ensorbegis la bildon, kaj jam larĝiĝis protekte super la reliefo de ŝia forta brusto du ruĝaj servistinaj manoj. Salute, laŭ modelo de scenejaj riverencoj, ŝi ankoraŭfoje ridetis al li por sciigi, ke finiĝis la prezentado. Rapide ŝi remetis ordon en siajn vestaĵojn kaj revenis al la fenestro. El ŝia mimiko Pierre komprenis, ke ŝi tuj malsupreniros kaj ke estos agrable al ŝi renkonti lin ĉe la proksima stratangulo, jes, dekstre ĉe la Nollendorf-placo. Post tiom da komplezo kontribuita de ŝi, Pierre ne povis ignori ŝian proponon. Galopu, husaro!

Ili renkontiĝis. Ankoraŭ ambaŭ havis ruĝegajn kapojn, ŝi pro la ĵusa gladlaboro, li pro la ĵusaj emocioj, ambaŭ pro la varmego de l’ tago. Unu alridetis la alian kun kelka embaraso. Guste Sähmisch eniris la konversacion: “Dum tia vetero plej bone kuŝi tutnuda ĉe la Wannsee-bordo, ĉu ne?” al kio Pierre konsentis: “Estas infere varme en Berlino, kaj certe, ke en via kuirejo ...”

“Jes, eĉ multe pli varme ol en mia ĉambreto sub la tegmento. Ĉiuvespere mi aranĝas tie aerfluon. Mi malfermas la fenestron kaj same ... la pordon. Oni povas eniri!” kaj kiu ne komprenus la inviton? Sed Guste Sähmisch ŝatis netajn situaciojn. “Ĉu vi ne volas foje min viziti?”

La demando estis rekta. Pierre englitis: “Volonte! Se vi permesas ...”

“Venu ĉi-vespere. Je la 9a mi estos supre. Vi ne povos maltrafi. Domo 87, lasta etaĝo, pordo 7. Ĉiam malfermita. Dekstramane”. Pierre ne respondis tuj. Guste koketis: “Tiel neta, eta franco!” dum ŝi jam antaŭfrandis sian predon per konsumantaj okuloj.

Pierre diris nur, iom mallerte laŭ sia propra sento: “Mi akceptas la inviton, fraŭlino Guste”.

La servistino rimarkis lian ĝenon kaj komprenis, ke estas malkomforte al li konversacii kun ŝi sur la strato, tiel proksime al lia loĝejo. Kial plilongigi la scenon? La fiŝo estis kaptita. Ŝi konkludis: “Oni ja devas, havi ion de la vivo, ĉu ne? Ĝis baldaŭ!” Kaj post komplica okulumo, multsignifa, promesanta, ŝi pluiris al siaj aferoj zumante, tute laŭcirkonstance:

Das Lieben bringt gross Freud ...*

* Amad’ alportas grandan ĝojon ...

Ankoraŭ kelkan tempon Pierre staradis surloke. En li baraktis diversaj sentoj. Bela peco, tiu knabino, senkomplika. Pri ŝi oni scias almenaŭ tuj, kien oni iras. Nenecese marĉandadi nek amindumi. Freŝa, plensana. Sed servistino. Domaĝe. Espereble neniu konato vidis lin. Li, sinjore vestita, apud persono kun blanka antaŭtuko, ŝelke tenita per ŝultrostrioj, kun manoj iom fortaj, tro ruĝaj pro lesivfrotado, manĝilarlavado ... Stulte! Ĉu Hans Paulig havus tiajn skrupulojn? Bruston ŝi havas, la diablino! Jes, povas esti, se li ĝuste interpretis certajn aludojn de Minna, ke tiu Guste Sähmisch estas nur malkara varo por la suboficiroj de l’ tuta garnizono ... povas esti. Sed, ĉu tio koncernas lin? Se okazo prezentiĝas tiel alloge, kia risko?

Ĉu cedi, ĉu ne cedi? — Kion li atendas de tia vizito? Ŝteliri, ĉe noktiĝo, al servistina subtegmenta ĉambreto? Ŝia intenco estis klara. Por ŝi amori estas natura bezono samgrade kiel manĝi, trinki, dormi. Bezono, kiu postulas sian ĉiutagan porcion. Kaj tamen, ŝi ne estas prostituitino. Male! Ŝi elektas mem siajn favoratojn; ĉu ne laŭ reĝinaj ekzemploj?

Koncerne amon Pierre estis idealisto. Li komprenis amon inter viro kaj virino nur kiel konsekvencon de anima akordo, de elkoraj sentoj reciproke kunfluantaj. Li estis romantikulo. Li sciis, ke lia projektita aventuro neniel rilatas al amo, ke li neniam povos paroli pri ĝi, ke tro ĝenus lin, se iu ekscius pri ĝi. Sed nun, post donita konsento, ĉu ne estus malĝentile trompi tiun knabinon? Cetere, ne estas ŝia kulpo, se ŝi estas nur simpla servistino. Kaj li pensis pri kelkaj rondaĵoj de ŝia blanka karno, kiuj povus konkurenci kun aliaj el la plej alta societo ...

La tutan tagon Pierre estis maltrankvila. Memturmente li pendolis inter hezito kaj decido.

Post la vespermanĝo Hugo proponis: “Tro sufoke ĉi tie, ĉu ne, Pierre, kepre eksteren!” — Kepre! La vorto estis antaŭ nelonge kreita de Paulig: la komencliteroj de Kiel Eble Plej Rapide* kaj baldaŭ adoptita en la klano. Hugo insistis: “Ĉu promeneti sur Kurfürstendamm aŭ eble en Tiergarten?”

* La Esperanta kepre estas adapto nur proksimuma laŭ la germana originalo.

“Ne libera!” bedaŭris Pierre. “Mi ŝuldas viziton al d-ro Kiebitz. Li atendas min”.

Kaj Pierre eliris sola. Ankoraŭ ne estis la 8a.

Neniam li kapablos diri, kie li vagis dum unu tuta horo. Verŝajne, ke dum tiu tempo li aliris kaj deiris al-kaj-de la Motz-strato. Iel okazis, ke kelkajn minutojn antaŭ la 9a, venante el la direkto de la kanalo, tra la Genthiner-strato, li enkurvis en la Motz-straton. Li sekvis la signitan destinon. Konfuze-obee, rezignacie, kiel homo ne plu deziranta decidi mem. Jam tro muelis lin tiu senelira hezitado. Estu ĵetitaj la kuboj!

La strato estis preskaŭ senhoma. Nur du virinoj, de la alia flanko, sur la sama trotuaro, venis renkonte. Ilin li ne priatentis. Ankoraŭ tri domojn kaj li staros ĉe la numero 87. La virinsiluetoj proksimiĝis; ĝuste tie, kie li devos enpaŝi, ili preterpasos lin. Ĉu ne tute indiferente al li? Ho! Li rekonis la pli junan. Kaj nun ankaŭ ŝian patrinon! Annemarie Balkenwirth. Ankoraŭ li havis la tempon haste depreni la ĉapelon por korekta saluto. La sinjorinoj dankis per kapklino. Annemarie — kaj pri tio Pierre estis nepre certa — aldonis amikan rideton. Li rimarkis tiujn kavetojn, kiuj ĉiam sorĉis sur ŝian vizaĝon nedireblan mildecon. Li estis konvinkita, ke en ŝia rigardo li legis multe da bonvolo al li. Sed jam la aperaĵo glitis el la kadro de l’ realaĵoj. Pierre restis sola. Tute sola ...

Delonge li estis preterpasinta la numeron 87 kaj delonge ankaŭ la Nollendorf-placon kaj ankoraŭ li marŝis. Strangaj sentoj baraktis en li. Enestis ia hontemo. Longe li sidadis poste sur la benko ĉe la Herkules-fontano. Nun la nokto estis agrabla, ne plu ekscita, sed kvietiga ...

Dum la postaj tagoj estis konstanta zorgo de Pierre eviti renkontiĝon kun la trompita Guste. Li antaŭsentis, ke ŝi katapultos al li riproĉojn kredeble ne envolveblajn en kantotekstoj. Estus tre ĝene, tiom pli, ke la ĉeesto de aliaj personoj verŝajne nur pliekscitus ŝin. Li estis preparinta akcepteblan ekskuzon, ke lastmomente, ne antaŭvideble li estis malhelpita ... sed li preferis ne havi la okazon sin senkulpigi. Kiom valorus liaj tremantaj argumentoj apud la vulkana persono?

Ĝuste dum tiuj tagoj tute alispecaj priokupoj premis sur la homojn. La ĝistiama relativa optimismo de l’ gazetaro cedis la lokon al pli realistaj konsideroj. Inter la homoj disvastiĝis malkvieto. La princomurdo en Sarajevo ne estis tiel facile forgesebla, kiel oni supozis. Ĉe sia diskoniĝo, fine de Junio, tiu malagrabla afero efikis sur la nepreparitajn mensojn kiel la subita apero de unu el tiuj monstrobestoj, kiuj iam-tiam, pli aŭ malpli mistere elsaltas el lagoprofundoj por timigi la bordoloĝantojn. Se oni okupiĝis pli serioze pri la fenomeno, montriĝis baldaŭ, ke la ogra monstro apartenas al la regno de l’ senvertebra fantazio. Kaj oni ne plu parolis pri ĝi. Ankaŭ la murdafero en Bosnio ŝajnis, post senpasia analizo, reĵetita en la abismon de l’ forgeso. Nur mallongan tempon. Ĝi revekiĝis. Ĝi retrudis sin en la aktualecon. Laŭ avertaj signoj, ne miskompreneblaj, antaŭsentiĝis la eksplodonta kolero de monstro sendependa de ĉia homa kontrolo. La lago agitiĝis. Pli kaj pli senorde kunpuŝiĝis danĝeraj ondokrestoj. Jam singardemaj ŝipoj kaj ŝipetoj orientiĝis al la hejma haveno.

Sinjoro Geist sciigis, ke la ĝenerala direktoro de la Nordstern ĵus interrompis sian libertempon. Li revenis en la oficejon. Oni rakontis pri staboficiroj, kiuj estis per telegramo revokitaj al Berlino. Oni rimarkis, ke ĉirkaŭ la Wilhelm-strato kaj Pariser Platz, centro de ministerioj kaj ambasadejoj, cirkulas multe pli da uniformoj ol dum normala tempo. Kaj la tono de l’ ĵurnaloj ŝanĝiĝis. Nun la gazetaro kompleziĝis montri multe pli da komprenemo por la indigno, pli kaj pli laŭtiĝanta, de la aŭstra ligofrato. Ĉu ne tute juste, ke la aŭstra registaro kun, ĉe sia kapo, la ofendita, ĉagrenita, digna maljunulo, la 84-jara imperiestro Franz Josef, postulas de la serba registaro energiajn paŝojn kontraŭ la politikaj agitantoj? Kaj seriozajn garantiojn kontraŭ estontaj incidentoj? Kial la rusoj, per sia neklara sinteno, kuraĝigas la serbajn murdistojn, tiujn “senhontajn ŝafoŝtelistojn kaj necivilizitajn pedikulojn?” Stranga koincido ankaŭ, ke ĝuste nun, dum tiu kriza momento, sinjoro Poincaré, prezidanto de la franca respubliko, troviĝas vizite en Petersburgo. Estas facile konjektebla, kion li komplotas kun Nikolao IIa, imperiestro de ĉiuj rusoj. Plifirmigo de la franc-rusa alianco kontraŭ la pacama Germanujo. Promesoj pri reciproka apogo, akcelo de la Einkreisungspolitik! Jes, ĉirkaŭringi Germanujon por sufoki ĝin. Kial la angloj ne intervenas, ne mildigas la fervoron de siaj amikoj? Kiu puŝas al milito? Ne ni! — La serba registaro afektas resti surda. Kia senhonta provokado! Prave Aŭstrujo nun parolas klare, ultimate.

La 24an de Julio ĉiuj ĵurnaloj publikigis la tekston de l’ ĵusa aŭstra ultimato al Serbujo. Ĝi estis tiel severa, ke neniu volis kredi, ke la serboj ĝin akceptos. Unuafoje Pierre sin demandis, ĉu ne estus pli rekomendinde forlasi sian projekton pri vojaĝo al la norda marbordo kaj, anstataŭe, veturi sen tempoperdo rekte al Parizo. Sed ankoraŭ sinjoro Geist opiniis, ke oni devas ne ekscitiĝi senpripense. Ne okazos ĝenerala milito. Temas nur — maksimume — pri punekspedicio kontraŭ Serbujo. Afero tute privata, likvidota rapide inter Vieno kaj Belgrado. Cetere la konkordiĝantaj informoj el ĉiuj ĉefurboj de Eŭropo certigas, ke ĉie la registaroj klopodas kun multe da bonvolo por neebligi tuteŭropan konflikton.

La tri imperiestraj-reĝaj kuzoj, la germana, la rusa, la brita, interŝanĝis telegramojn, kies nuraj subskriboj, Willi, Niki, Georgie, garantias, ke nenio estas grava en la situacio. Per tiaj ĉjoĉjo-nomoj oni subskribas amleterojn, ne militdeklarojn!

Nenio urĝas, Pierre Touchard. Vi havas tempon.

Sed la strato agitiĝas. La apero de oficira uniformo estas sufiĉa preteksto por ekskui la patriotan fervoron. La homoj konscias pri la nevenkebla forto de sia armeo. Rusujo minacu, se ĝi volas, per ĝenerala mobilizado, Francujo diskonigu, ke ĝi staros kontraŭ muroj kaj maroj ĉiam apud la rusa asociito! Ambaŭ estas enviemaj pri la prosperado de Germanujo. Ankaŭ la angloj nin envias. Ilin ĝenas nia fiera ŝiparo. Sed oni ne tro incitu nin! Ni scios rebati, tiel, ke poste la malamikoj ne retrovos siajn dishakitajn membrojn! Ni estas popolo unuigita malantaŭ amata imperiestro!

Tiel la simpluloj ekscitiĝis. Kaj ankaŭ la aliaj. La gazetaraj alarmokrioj havas sencon. Pierre sentis, kiel ĉirkaŭ li forsvenas ĝistiamaj simpatioj. Eĉ Hugo kaj liaj kamaradoj ne plu serĉas la societon de Pierre kiel antaŭe. Li elmodiĝis. Li ne povas havi komprenon por la patriotaj sentoj vekataj nun en ĉiuj germanaj brustoj; li restas ekster la ĉeno de komunikiĝanta patrujamo, ekster ilia entuziasmo. Unuafoje Pierre havis la malagrablan senton de fremda entrudiĝinto.

Hieraŭ, en la ovo-lakto-fromaĝo-butiko, la nerva vidvino Stecken klare diris al li, ke liaj samlandanoj puŝas la rusojn al militiro kontraŭ Germanujo. “Vole-nevole ankaŭ vi, sinjoro Tuscher, estas unu ĉenero en la giganta ringego, per kiu ili celas sufoki nin. Oni volas forpreni de ni la liberan aeron!” Kaj la ekscitita virino ĵuris, ke jam ŝi havas malfacilaĵojn por spiri. “Tio estas la konsekvenco de la kanajla Einkreisungspolitik kaj ĉio. Kaj dum tiu tempo spionoj moviĝas senĝene inter nia popolo”.

Kiam Pierre rakontis ĉe la vespera tablo sian ĵusan travivaĵon en la butiko de sinjorino Stecken, li trovis nek la amuzitajn mienojn, nek la trankviligajn kontraŭasertojn, kiujn li atendis. La vizaĝoj restis seriozaj. Fine sinjoro Geist diris:

“La situacio ne estas tute glata. Oni incitas nin de ĉiuj flankoj, preskaŭ provokas. Sed laŭ la lastaj informoj, la angloj intencas interveni. Ili volas helpi nin por savi la pacon. Ili proponas internacian konferencon. Espereble ĉio aranĝiĝos. Krome, vi vivas ĉi tie ne inter sovaĝuloj. Eĉ mobilizado ne signifus militon, ĉiuokaze ne tujan rompon de interŝtataj rilatoj. Se pligraviĝos la situacio, vi povos veturi neĝenite, sub la protekto de civilizita popolo ...”

D-ro Kiebitz, kiun Pierre iris viziti post la vespermanĝo, estis furioza. Li ricevis alvokilon de iu armea instanco, ke li devas sin prezenti antaŭ speciala sankomisiono. Kvazaŭ li povus nun, kun sia kava brusto, esti rekonita taŭga por soldatservo! Ĉu ili bezonas lin por fari siajn stultaĵojn? Feliĉe, ke la grandaj gvidantoj de l’ socialistaj partioj en la mondo estas kontraŭ la milito. Ili malpermesos la sangofluon.

La 30an de Julio Aŭstrujo kaj Rusujo ordonis la ĝeneralan mobilizadon. Nun ĉiuj digoj estis forbalaitaj. En Berlino la homoj invadis la stratojn. Kolero, plentube nutrata, konvulsia indigno, patriota febro evoluis nekontroleble. Ĉie formiĝis grupoj, spontane, kungluantaj, fratoj de samgentaj fratoj, unu tuto, nedisigebla. Ĉu konato, ĉu nekonato, ili fariĝis komunikiĝemaj. Ili aŭskultis kune la lastajn novaĵojn; neniu pensis identigi la fonton. “Jam rusaj patroloj transiris la landlimon!” — “Jam oni pafas ĉirkaŭ Lyck kaj Stallupönen.* Ha la hundoj! Tiuj sovaĝaj bandoj!”

* Urbetoj en Ostpreussen, tiuepoke la plej orienta provinco de Germanujo.

Kvazaŭ sorĉe, el nenie, flagoj kreskis inter la amaso.

Kia manifestacio, unuanima, de l’ bona berlina popolo, kiam la imperiestro, tiun tagon, veturis sub la Brandenburga Pordego, sur la meza pasejo! Hura! Hura! Fidele ĝis en la morton! Deutschland, Deutschland über alles!* — Kaj laŭtiĝis la venĝanta krio: Nach Paris!*

* Germanujo super ĉio — Patriota himno.
* Al Parizo!

La ŝtono ekruliĝis.

Ekstraj folioj diskonigis, ke la germana registaro proklamis la staton de militdanĝero. Tiu deklaro ebligis al Germanujo efektivigi ankaŭ siaflanke la ĝeneralan mobilizadon, tamen ne uzante ĉi tiun terminon, kio trankviligis la konsciencon de l’ kancelarioj. Sur la anonckolonoj de l’ urbo ekaperis avizoj, ke ĉiuj rusŝtataj personoj, troviĝantaj sur la germana teritorio, devas senprokraste sin prezenti ĉe la plej proksima policejo. Sed la popolo komprenis, ke la rusaj spionoj ne malkovriĝos propravole. Ĉiu sentis sia devo kunlabori por aresti la spionojn.

Kiam Pierre revenis de la instituto, li estis maltrankvila. Dir. Vogel sciigis al li, ke li ne plu bezonos liajn servojn. Li tuj fermos sian instituton. Jam multaj kursanoj ne plu partoprenis. Ankaŭ d-ro Kiebitz ne estis trovebla. Li ne venis. Pierre povis adiaŭi nur de Hans Paulig. Dum ankoraŭ la junuloj staris sur la koridoro, alkuris Hans, la universalhomo. Li transdonis poŝtkarton al Pierre. Rapide Pierre fluglegis ĝin. Li restis kun malagrabla impreso. La karto estis de fraŭlino Cohn. Ĉi-foje skribita germane. Eĉ per gotikaj literoj. Pierre ĝin donis al Paulig: “Vi povas legi”.

Jen ĝia teksto: “Pro la nunaj cirkonstancoj vi certe preferos hejmenveturi senprokraste. Bonan vojaĝon!” La subskribo estis ... Leni Kohn.

Paulig rikanetis: “Nia bela Madeleine konvertiĝis al pli solida germaneco. Sed kiam oni nomiĝas Kohn, la sole konvena antaŭnomo estas Lexi”.* Kaj la junuloj disiĝis. Paulig ŝercis: “Se vi renkontos min antaŭ via pafilo, provu ne trafi min. Mi reciprokos!”

* La germana x prononciĝas ks.

La atmosfero estis premanta, tiun vesperon, en la manĝoĉambro ĉe Geist. Dum ĉiuj, krom Hugo, kolektiĝis ĉirkaŭ la tablo, Minna, kiu estis malsuprenkurinta pro iu komisio, revenis tremetanta pro indigno, preskaŭ ploranta. “Kia impertinenteco!” Ŝi rakontis, per hastaj nekoheraj frazoj, pri la nekredebla konduto de tiu Guste Sähmisch, tie malsupre, en la fromaĝbutiko. “Ankoraŭ estas iuj, diris tiu persono, kiuj kaŝas spionojn ĉe si. Bela skandalo, ŝi diris, tiu persono, kaj parolis pri junuloj, kiuj volas ridindigi germanajn knabinojn kaj ke oni forbrulos ĉiujn spiononestojn”. Plej ĝene estis por Minna, ke tiam sinjorino Stecken sin turnis al ŝi por riproĉi al ŝi, ke io tia estas dum la nunaj tempoj perfido kontraŭ la patrujo.

“Bone, Minna, bone, nenion timu!” sinjoro Geist konsolis sian servistinon, “sidu senzorge en via kuirejo. Tiuj personoj ne estas respondecaj pri siaj paroloj”.

La silento pezis sur ĉiuj. Ĝi ŝajnis eterna. Konsterno legiĝis el ĉiuj okuloj. Tiam Pierre parolis:

“Nun mi devas forlasi vin. Morgaŭ matene mi forveturos”.

Ankoraŭ silento.

“Nu, eble ankoraŭ ne estas tiel urĝe”, opiniis sinjoro Geist. Ĉiuj komprenis, ke tio estas nur banala ĝentilecformulo. Ĉiuj sciis, ke la decido de Pierre povas esti nur aprobita. Sinjoro Geist diris:

“Kia domaĝo, ke via restado ĉe ni devas interrompiĝi tiel subite! Sed neniu rajtas vin reteni. Ni komprenas, ke vi deziras, kiel eble plej baldaŭ, retroviĝi ĉe viaj gepatroj dum la nunaj cirkonstancoj”.

Hugo enkuris kun vesperĵurnalo kaj sciigis ekscitite: “Francaj avangardistoj invadis la germanan teritorion. Sen militdeklaro!”

Pierre ne volis kredi. Pala li ekkriis: “Neeble!”

Hugo respondis seke kaj tranĉe: “Ĉi tie presite! Neniu dubo plu ebla!”

Sinjorino Geist sopiris: “Aĥ! Dio mia! Kiel tio finiĝos?”

Sinjoro Geist prenis la ĵurnalon el la manoj de Hugo. Avide li trarigardis ĝin. Subite li levis la okulojn al Pierre.

“Malbone por vi, Pierre. La pasejoj ĉe la landlimoj estas fermitaj. Oni ne plu povas transiri. Kion fari?”

Pierre ne respondis. Li dronis en pensokirliĝo. Li ektremetis. Sinjoro Geist supozis, ke temas pri nur provizora decido. “Oni ne povas teni la landlimon daŭre fermita, ĉar ja ankoraŭ ne estas milito”.

“Ĉiuokaze”, opiniis Pierre, “mi ekveturos morgaŭ matene. Ĝis Metz mi povos facile alveni. Mi havas amikojn kaj parencojn ne malproksime de tiu urbo. Ankaŭ mian fraton. Mi devas iri”.

“Jes, tio estas saĝa decido”.

DISONANCOJ KAJ AKORDO

Sinjoro Geist havis bonan pretekston por ne akompani Pierre al la stacidomo. Pro la subita mobilizo de pli junaj kolegoj ekestis multe da ĥaoso en la aferoj de la asekura societo. Sinjoro Geist devis deĵori preskaŭ senpaŭze. Tion li klarigis al Pierre, la matenon de tiu la de Aŭgusto, bedaŭrante, ke cirkonstancoj tute esceptaj devigas lin al ĉi tiu hasta disiĝo. “Sed”, li daŭrigis kun iom da soleno en parolo kaj gesto, “la eventoj nun puŝas unu la alian. Neniu potenco de l’ tero povos denun haltigi ilin. Estas dolore por ni konstati, ke viaj samlandanoj havas neniun komprenon por la sincera pacdeziro de Germanujo. Nu, ankoraŭ ni ne militas unuj kontraŭ la aliaj. Ankoraŭ ni ne estas malamikoj. Donu vian manon, sinjoro Touchard!”

Pierre deziris diri kelkajn dankovortojn pro la kompleza gastigo en la familio, sed al sinjoro Geist urĝis foriri al sia laboro. Li interrompis Pierre: “Ne dankinde, sed nun ne perdu tempon, Pierre. Nun fariĝas ĉiam pli minace. Surstrate la homoj ekscitiĝas — pro justa kolero, cetere. Uzu taksion kaj saltu en la unuan vagonaron. Bonan vojaĝon!”

Ankaŭ Hugo ne povis akompani Pierre. Jam onidiroj vastiĝis inter la gimnazianoj, ke ĉiuj lernantoj el Oberprima kaj eĉ Unterprima, dezirantaj aliĝi volontule al la armeo, povos submetiĝi al rapidekzameno kaj akiri la abiturientdiplomon multe pli facile ol en normalaj cirkonstancoj. Kompreneble, ke tia okazo estis bonvena al Hugo kaj al tiuj el liaj kamaradoj, kiuj ankoraŭ estis necertaj pri sia lerneja sukceso. Krome, ili ja ĉiuj, kuntrenite en la ĝenerala entuziasmo, volis fariĝi soldatoj, “kepre, kepre!” kiel ili asertis. Ankaŭ ili timis, ke ili alvenos eble nur post fino de la milito. “Homo! Ion tian oni devos esti partopreninta!”

Hodiaŭ la gimnazianoj en militserva aĝo estas kunvokitaj akurate je la 8a kaj duono, en la granda aŭlo.

La adiaŭon inter Pierre kaj Hugo superombris ia ĝeno. Ili ne trovis la ĝustajn vortojn kaj tial ne deziris plilongigi la situacion.

Hugo diris: “Espereble ni renkontiĝos ankoraŭfoje dum pli kvietaj tempoj. Havu glatan hejmenveturon!”

Pierre volis diri: Se iam vi venos al Parizo, ne forgesu viziti min! Sed ĝustatempe li konsciis pri la neoportuneco de tia invito. Li diris nur: “Fartu bone, Hugo! Mi volas esperi, ke ne okazos milito inter niaj du landoj. Estas nur iu miskompreno, certe baldaŭ klarigota”.

“Jes”, Hugo tranĉis iom krude, “tion ni klarigos tuj!”

Frapite de la tono Pierre ekrigardis kvazaŭ demande al sia kamarado. Li hezitis, ne volis kompreni. Sed la okuloj de Hugo havis nekutiman brilon. Sur la vizaĝo legiĝis decida konvinko kaj indigno. Iom da fanatiko. Tiam Pierre perceptis, kun doloro, ke la respondo de Hugo havis la akrecon de prusa sabroklingo. Memorante la misfarojn de francaj soldatoj, la provokaĵojn de francaj ŝtatestroj, kiel ankoraŭ hieraŭ vespere tutlitere menciis ilin seriozaj ĵurnaloj, Pierre ne sentis sin tute senkulpa. Li asertis, kvazaŭ pardonpete:

“Mi ne povas kredi, ke Francujo deziras la militon”.

“Legu la ĵurnalojn!” abruptis Hugo. Sentante mem la krudecon de sia propono, li parolis pli sinrege:

“Mi malfruiĝas. Jam ili kunvenas antaŭ la aŭlopordo. Mi kuras. Ĝis revido, Pierre!”

“Ĝis revido, Hugo!”

Jam sur la ŝtuparo Hugo ankoraŭfoje turniĝis por aldoni: “Jes! Kaj espereble baldaŭ, en Parizo!”

Pierre rifuzis vidi la minacon. Li ne volis rekoni en tiu parolo la eĥon de la ĝisraŭkaj Nach Paris! de l’ antaŭtago. Li ne sciis tuj, kion respondi. Hugo estis jam atinginta la parteran koridoron, kiam, kliniĝinte trans la balustradon, Pierre postvokis al li: “Mian adreson vi ja havas!”

Malrapide, senĝoje li reiris en sian ĉambron por finpaki siajn aferojn. Malgraŭ la varmo li estis lasinta la fenestron fermita, vualita per la vitrokurtenoj. Saĝa singardo. Tra kelkaj aĵuraĵoj de l’ kurteno Pierre povis facile sekvi la ir-kaj-venon, transflanke, de Guste Sähmisch, en tiu kuirejo, kiun li tiel bone konis. Ofte kaj ofte ŝi aperadis ĉe sia fenestro por pafi inspektajn rigardojn al la ĉambro de la franco. Ŝi certe bedaŭris, ke ŝi ne povas vidi lin. Ĉiam denove, per voĉo ne plu miele fandiĝanta, sed nun ŝvelanta ĝis valkiria ekstazo, ŝi marteladis sur la amboson de fera patriotismo la virajn strofojn de la Wacht am Rhein.* Kiam ŝi haltis en kantado, aŭdiĝis minacoj ne miskompreneblaj, adresitaj al ĉiuj spionoj kaj pli precipe al tiuj, kiuj rondiras kiel naivaj junuletoj.

* La gardo ĉe l’ Rejno.

Kiam Pierre estis preta, li portis sian valizon ĝis la sojlo de la loĝejo. Li trovis sinjorinon Geist kaj Lotte en la manĝoĉambro. Ambaŭ sidis sur la pluŝa sofo, senfare, ŝajne atende. Ambaŭ havis ruĝetajn okulrandojn. Je tiu vido ankaŭ Pierre cedis al plorbezono. Rapide li sin turnis kun etendita mano al sinjorino Geist. Hezite li balbutis:

“Alvenis la momento de l’ disiĝo. Ĝi estas alia ol mi antaŭvidis ... Dum preskaŭ unu jaro vi estis por mi bona patrino, sinjorino Geist. Mi ne scias, kiel danki al vi ...”

Tiam sinjorino Geist, leviĝinte, altiris Pierre en siajn brakojn kaj forte premis lin kontraŭ sia brusto. Nur malfacile ŝi povis malsuprengluti sian emocion. Ŝi metis la poŝtukon sur la okulojn kaj singultis en kortuŝa maniero. Tiam ankaŭ Lotte ekploris. Pierre ne plu sciis, kion diri. Li premis la manon de Lotte kaj flustris al ŝi, kiel al persono senkonsola: “Lotte, ne ploru! Vi estis por mi bona fratineto, ĉu ne? Mi ne forgesos vin. Adiaŭ Lotte!” Li volis rapide deturniĝi, sed Lotte retenis lin kaj kisis lin sur ambaŭ vangojn, malsekigante lian vizaĝon per siaj varmaj larmoj.

Sinjorino Geist kaj Lotte kuniris ĝis sur la ŝtuparo. Tie jam atendis Minna kun lia valizo. Pierre protestis, asertante, ke ĝi estas tro peza, sed la fortika filino de l’ Spreewald insistis por malsuprenporti ĝin. Iel ŝi sentis, ke tio aspektus kiel nedeca forpelo, se Pierre devus eliri tute sola el la domo. Ankaŭ sinjorino Geist estis sub la influo de similaj sentoj. Ŝi kuraĝigis Minna: “Jes, helpu lin. Li poste havos ankoraŭ okazojn laciĝi pli ol sufiĉe”, kaj ŝi senkulpigis sin: “Pro miaj plormarkitaj okuloj mi ne povas akompani vin sur la straton ...” — Vere estas, ke ŝi timis elmeti sin al krudaj riproĉoj kaj eblaj insultoj de la vidvino Stecken. Pierre asertis: “Ne! Ne! Tion mi ne permesus. Restu ĉi tie kaj ĝis revido!”

Tiam sinjorino Geist konsciis, ke la kerno de ŝia naturo estas ne heroeco, ne patrioteco, sed simple patrineco. Ŝi ne provis, laŭ historiaj ekzemploj, sufoki tiun tre homan senton. Kiel patrino, de kiu oni deŝiras la filon, ŝi refoje premis Pierre inter siaj brakoj kaj kisis lin sen plua vorto.

Ŝajnis, ke sinjorino Stecken estis absorbe okupita kun iu kliento, ĉar Pierre kaj la valizportanta Minna povis elpaŝi nerimarkite el la domo kaj atingi, sen malagrabla sceno, la taksistacion, cetere tute proksiman. Minna ne volis akcepti la trimarkan moneron, kiun Pierre ŝovis en ŝian manon. “Minna”, li petis, “neniu skandalo surstrate! Jen! Mi ofte rememoros vin, Minna. Ĝis revido!”

“Revenu baldaŭ!” diris la simpla knabino.

En la halo de l’ Potsdamer Bahnhof, antaŭ la biletgiĉetoj, estis nepriskribebla tumulto. Homoj ekscititaj, senpaciencaj, premiĝis kiel sendisciplina miksaĵo antaŭ fermitaj fenestretoj, por puŝiĝi, premate, ŝovate, premante, ŝovante, al alia direkto tuj, se eksciiĝis, ke ie, pli malproksime, aperis fine iu deĵorpreta oficisto malantaŭ giĉeto. Daŭris unu tutan horon antaŭ ol Pierre povis eldiri sian deziron: “Unu triaklasan al Metz”. Tiam venis la seka respondo:

“Neniu vagonaro al Metz. Nur armetransportoj!”

Pierre aplombis mensogon: “Sed mi devas prezentiĝi tie por militservo!”

“Eĉ kun via Gestellungsbefehl* enmane vi ne povos veturi hodiaŭ. Revenu post du aŭ tri tagoj. Provizore neniu civilpersono estas allasata”.

* Mobilizordono individua.

Jen! Kaj intertempe kion fari?

Malrapide, sendecide, Pierre direktis sin meĥanike al la portaĵdeponejo, kie li lasis la pezan valizon. Li estis malkvieta. Kiam refunkcios la normala trajntrafiko? Ĝis tiam la situacio povos nur pligraviĝi, lia kazo nur plikomplikiĝi. Ĉu ne jam nun li vivas ĉi tie eksterleĝe? For! Ĉu komenci la vojaĝon piedire? Infanaĵo! Eĉ se li povus marŝi kvardek kilometrojn ĉiutage ... Ne! Sed, atendante, kie loĝi en Berlino? Estas tute neeble reiri al la Bülow-strato. Neeble peti gastigon ĉe aliaj konatoj aŭ amikoj. Tio signifus, se ili akceptus, endanĝerigi ilin. Kaj en kiu ajn hotelo oni tre baldaŭ scivolemus pri tiu junulo, kiu estas ŝajne sendependa de la historiaj eventoj de l’ momento. Oni tro rapide suspektus la spionon. Li ne povos longe kaŝi sian ŝtatanecon. Sed restadi ĉi tie, surloke, kiel korko puŝata, ĵetata inter la ondoj de moviĝanta homamaso, ne havas sencon. Pierre ekmarŝis. Trans la Potsdamer Platz, laŭlonge de la Leipziger Strasse, li marŝis, marŝis, ne sciante kien, konsciante nur, ke li turnas la dorson al la Bülow-strato. Pli kaj pli li sentis sin fremda, ŝipeto senhavena, tute forlasita, senamika, en urbo, en kiu li havis tiom da kamaradoj. Wir halten fest und treu zusammen ...

Sed kiu riskus proponi azilon al franca ŝtatano?

Tiam Pierre pensis pri d-ro Kiebitz. Tiu strangulo estas kontraŭŝovinisto. Ĉu ne estas la principo de tiu amara filozofo “Unue homo, poste germano”? Ĉiuokaze Pierre povos peti konsilon de li. Decidite. Kaj li miris, ke li ja ĝuste troviĝas survoje al la loĝejo de sia “Herr Kollege”. Ŝajnas, ke — antaŭ ol lia rezonado konkludis pri tiu vizito — lia subkonscio estis jam solvinta la demandon. Ĉe la proksima angulo li forlasis la Friedrich Strasse, turnis sin en la Dorotheen Strasse, maldekstren ĝis li atingis la Louisen Strasse, kiun li sekvis alnorde. Baldaŭ li staris antaŭ la modesta domo, en kiu doktoro Kiebitz havis sian modestan ĉambron. Suprenirante la malluman ŝtuparon, Pierre esperis el tuta koro, ke la militkuracista komisiono, pri kiu parolis d-ro Kiebitz antaŭ kelkaj tagoj, ne elŝiris tiun pacamanton el la civila vivo. La unua etaĝo estis, kiel kutime, tre malluma. El la partera, longa koridoro povis apenaŭ trakribriĝi iom da taghelo, dum la lumo fluanta tra l’ tegmenta luko, super la ŝakto de l’ ŝtuparo, elĉerpiĝis antaŭ ol fali tiel profunde. Sed Pierre bone konis la pordon. Senatende li frapis enirpeton. Ne venis tuj responde la esperata kriĉanta soprano. Nenio moviĝis malantaŭ la pordo. Pri tio Pierre ne pensis ĝis nun, ke dum tiu antaŭtagmeza horo la doktoro tre verŝajne ne estos hejme. Nur nevole Pierre devis akcepti tiun realecon. Antaŭ ol forturni sin, li provis ankoraŭfoje per ripetitaj frapoj. Tamen ne tro forte, por ne kaŭzi la intervenon de etaĝnajbaroj. Vane. D-ro Kiebitz ne estas hejme. Trompite en siaj kalkuloj Pierre decidis reiri, kiam — nun alkutimiĝinte al la mallumo — li rimarkis, ke la ŝlosilo troviĝas en la seruro. Do ... Sen plua pripenso li tuŝis la anson. La pordo ne estis ŝlosita. Ĝi cedis sub lia facila premo.

Hororo! Kia spektaklo! Pierre retrofalis du paŝojn. Li tremis pro timego en sia tuta korpo. Abomene.

De la plafono, meze de la ĉambro, pendis en sia tuta longeco la seka korpo de d-ro Kiebitz. La tablo estis ŝovita kontraŭ unu muro. Sub la piedoj de l’ pendiĝinto kuŝis renversita seĝo. Kiel? Kiel! Pierre devis akcepti la situacion, sed tiel hororplena ĝi estis, ke ankoraŭ li ne povis ĝin mezuri.

La ŝnurego estis alfiksita al ferringo en la plafono, tiu sama ringo, de kiu, dum pacaj vesperoj, balanciĝis en sia lustr-imita kupra ingo la modesta lampo de la solulo. Sur la tablo postrestis nelavite la iloj de l’ matena kaftrinko. Apud ili, larĝe malfaldita, kvazaŭ ekspozicie, lasta numero de la ĵurnalo “Vorwärts* kun nigra rando. Funebra kadro por la informo: Jaurès murdita en Parizo!

* Antaŭen — titolo de la socialista ĉeforgano germana.

La grimacanta vizaĝo de l’ mortinto, jam vakse pala, konservis ĉirkaŭ la falantaj buŝanguloj tiun sarkasman rikanon, kiun Pierre bone konis. La nazumo estis deglitinta kaj pendis sen iu movo de la dekstra orelo. Sur la eluzita jako estis alpinglita granda paperfolio, kiu proklamis per dikaj literoj la verdikton de la militkuracista komisiono: Felddienstfähig!*

* Taŭga por la militservo.

Tiel d-ro Kiebitz, eble la unua viktimo de l’ milito, ĝis en la morto mokadis la armeon.

Sed la morto provis venĝi la armeon. Tio konvenas inter asociitoj. Ĝi devigis la ribelulon al humila sinteno de senranga soldato, kun ĉiuj eksteraj signoj de respektatesto al superulo: Rigideco — eĉ unu okulhareto ne moviĝu! — la brakoj rekte falantaj, la manoj kontraŭ la kudrolinio de l’ pantalono, konforme al la regularo. Sed vane la nevidebla serĝento kriegis: Brust raus! Kopf hoch! Augen gerade — aus!* La karikatura soldato Kiebitz ne plu reagis. Lia kapo ne releviĝis. La strangolanta maŝo de l’ ŝnurego estis pli forta. Kapkline, senpretende, d-ro fil. Heinrich Kiebitz prezentiĝis antaŭ la Granda Armeestro kiel nedresita civilulo.

* Arkigu la bruston! Alte la kapon! La rigardo rekte antaŭen! — Komandovortoj.

Nevole Pierre estis preminta ambaŭ manojn kontraŭ sia koro por reteni la turmenton de ĝia pulsado. Tiam, kompato, malespero baraktis en li. Kia terura spektaklo. Muŝo alflugis sur la vizaĝon de l’ mortinto. Pierre sin perfortis el sia konsterniĝo.

Kiam li sukcesis regi sian emocion, lia unua movo estis por tranĉi la ŝnuregon. Jam li rondrigardis serĉante: tondilon, sed tuj li konsciis pri la danĝero, en kiun li metos sin. Se oni trovos lin ĉi tie, li devos pravigi sian ĉeeston, klarigi siajn rilatojn al la mortinto, poste respondi al polica enketo kaj neeviteble oni malkovros lian ŝtatanecon. Cetere, ĉiu homa helpo al d-ro Kiebitz delonge estas vana. Vane do alarmi la najbarojn. Vane kaj danĝere. La sole valida solvo trudiĝis klare al li: Malaperi nerimarkite, se li volas eviti komplikaĵojn. Li retiriĝis dorsantaŭen. Mem senvive pala, tremetanta tra la tuta korpo, kiel somnambulo li forlasis la ĉambron, tirante senbrue la pordon post si.

Rapide, ŝtele; ektimante ĉe ĉiu knareto de laca ŝtupo, li eliris el la domo. Kiel somnambulo li marŝis, marŝadis tra stratlabirinto, sekvante blinde-senscie kuntrenan movon de l’ piedoj. Li marŝis, marŝadis, indiferenta pri la movado ĉirkaŭ li. Dum kiom da tempo?

El lia apatio lin skuis ĥaosa bruego de radoj kaj hufoferoj. Jen preterpasis, laŭlonge de la Charlottenburger Chaussee, artilerikolono. Peza artilerio. El ĉiuj flankaleoj de la parko alkuris promenantoj por manifesti sian entuziasmon: “Hura al niaj kanonistoj! — Donu al ili duoblajn porciojn! — Knaboj, pafu senkompate en la pedikopakaĵon!” — La soldatoj, fieraj en siaj novaj, kampgrizaj uniformoj, fieraj pri gloro anticipe rikoltata, la rajdantoj sur larĝaj ĉevaloj, la kanonistoj sidantaj sur la afustoj, po unu ĉiuflanke de l’ tubego kaj dufoje po tri sur la municikestoj, dankis al la aplaŭdanta spaliro per ĝojaj mansvingoj. Ili dissendis mankisetojn al ĉiuj infangardistinoj, alkurintaj de ĉiuj partoj, kaj ankaŭ certajn proponojn des pli aŭdacajn, ke ili estis anonimaj. La akompanantaj ranguloj, mem multe pli ol la sengalonaj kanonistoj, admirataj celoj de l’ popola entuziasmo, bonvole permesis tiajn ekstravagancojn.

Kiel vekiĝanto en vagonkupeo, kiu post nokta vojaĝo eliĝas el la dormo kaj mirigite rigardas ĉirkaŭ si al nekonata pejzaĝo, kaj kiu ankoraŭ ne distingas ĝuste, kio estas sonĝo, kio realeco, tiel Pierre dum kelka tempo hezitadis. Preskaŭ li volis, kiel vekiĝanto, forfroti el siaj okuloj la lastajn sonĝogutojn. Kio estas? Kie li troviĝas? Tiam li komprenis. Ho kruela realeco! Milito ... Estas milito! Neeviteble. Germanujo kaj Francujo. Li estas franco en Berlino. Muso en kaptilo. Kiel elgliti? Forlasita de ĉiuj ... Kaj tiu bona d-ro Kiebitz, li pendigis sin ...

Pierre rimarkis nur nun, ke li troviĝas ĉe la Granda Stelo, en la Tiergarten-parko. Li konsciis, ke artilerikolono ĵus preterruliĝis sur la Charlottenburger-ŝoseo, verŝajne por envagoniĝi ĉe iu eksterurba stacio. Kiel li alvenis ĝis tiu ĉi punkto? Li ne kapablis diri. Ankoraŭ ŝvebis nur nebulo ĉirkaŭ li. En apuda aleo li vidis solecan benkon. Li iros por ripozi, por remeti ordon en siajn pensojn. Apenaŭ li sidis, kiam alvenis maljuna sinjoro, kun rideto, el kiu facile diveniĝis kontento kaj fiero pri la heroaj bildoj. Videble tiu sinjoro bezonis konversacion, kun kiu ajn, por elklapigi la troplenon de patriota koro. Pierre evitis la kontakton kaj daŭrigis sian sencelan migradon. Jam pli norde, ĉe bordo de la Spree, li sentis lacecon en siaj kruroj. Li sentis tirantan malsaton. La korpo montriĝis pli postulema ol lia animo. Ĝi devigis lin al decido. Nun pli ol iam li konservu la kapon klara. Jes, unue manĝi. Poste li okupiĝos pri ebleco de tranoktiĝo. Sed jen refoje homoj kunkuras. Iu diskrias Extrablatt! La homoj grupiĝas, amasiĝas, interpuŝiĝas ĉirkaŭ la gazetportisto. Ĉiu volas unua akiri la lastajn novaĵojn kaj kiu sukcesis konkeri unu folion, estas tuj siaflanke sieĝata de aliaj sciaviduloj. Jam Pierre komprenis el iliaj ekscititaj krioj, ke Germanujo deklaris la militon al Rusujo. “Fine neta situacio!” ekĝojis unu kaj tuj la aliaj spontanis en sennombraj huraoj. Apud Pierre ekvibretis fadena voĉeto: “Nun antaŭen, senpardone!” Estis eta sinjoro, kun alta kolumo. Lia nazumo sidis danĝere oblikve sur nazo tro pinta. Pli kaj pli li ekscitiĝis. Jam lia kapo estis tute ruĝa kaj ĉiufoje, kiam li levis sian pajloĉapelon por geste akompani la huraojn, oni vidis sur liaj tempioj ŝvelajn vejnojn. Malgraŭvole Pierre timis por li tujan apopleksion. Preskaŭ li intencis konsili al la vireto iom da moderiĝo. Sed la vireto tiel minace asertis: “Nun ni draŝos ilin!”, ke Pierre juĝis pli saĝa ne interveni. Kia bonŝanco por la eta sinjoro, ke en tiu momento ŝprucis el ĉiuj gorĝoj nehaltigebla Deutschland über alles, en kies torenton ĉiuj homaj pasioj povis enverŝiĝi senretene kaj liberiĝe! Sed jam alkuris nova diskrianto de pli nova novaĵo, kun ekstraj folioj ankoraŭ plenaj de presinka odoro: “Ĝenerala mobilizado en Francujo!” al kio la eta sinjoro, sin turnante al Pierre kiel al necesa atestanto de lia indigno, konvulsiis: “Ha, la porkobandoj!”

Nur malfacile, pecon post peco, Pierre sukcesis elŝiri sin el la kunglua homamaso. Tiam li rimarkis, en flankstrateto, proksime, gastejon trankvilaspektan. “Weissbier-Stübchen”.* Fine li povis tagmanĝi. Estis jam la 2a posttagmeze. Por plilongigi sian restadon en tiu ŝirmejo li mendis ankoraŭ unu kafon. Sur najbara tablo postrestis forgesita gazeto. Avide li ensorbis ĝiajn komunikojn. Efektive, Germanujo deklaris la militon. Hieraŭ lia imperiestra moŝto diris: “Mi vokas Dion kiel atestanton. Germanujo estas pacama!” kaj antaŭ la Reichstag* li asertis dum solena kunsido: “Denun mi ne plu konas partiojn. Denun estas inter ni nur germanoj!” — Kaj Pierre ne povis forigi la penson, iom malican, ke ĵus malfermiĝis la erao de l’ grandaj historiaj vortoj. Kaj li absorbiĝis en plua legado. “En Parizo, militavida registaro murdigis la gvidanton de l’ socialistoj, Jean Jaurès, la ĉefan obstaklon al ĝiaj krimaj projektoj”. Lia koro bategis. Kaj tie, konfirmita la informo de l’ antaŭa vespero! Ĉu ili perdis la saĝon en Francujo? Jen, nigra sur blanka: “Ni ekscias el Strasburgo, ke jam hieraŭ francaj trupoj transiris sur la germanan teritorion kaj okupis plurajn vilaĝojn. Niaj doganistoj, kiuj volis kontraŭstari, estis senaverte mortpafitaj”. Sur alia paĝo: “En Bruselo, franca majoro fanfaronis, ke ili utiligos la haŭton de l’ germanaj virgulinoj por fari lampoŝirmilojn”. — “Francaj aviadistoj ĵetis bombojn sur la fervojliniojn apud Nürnberg”. — Pli grave: “Francaj oficiroj, civilvestitaj, veturas aŭtomobile en la tuta regiono ĉirkaŭ Metz kaj infektas la putojn kaj fontojn per ĥolerobaciloj ...”

* Weissbier = biero, berlina specialaĵo. Stübchen = ĉambreto.
* Kunveno de l’ deputitaro.

Pierre nervoziĝis. Tio estas tro. Ĉu Francujo freneziĝis? Transpasi la landlimon sen antaŭa militdeklaro, ataki sendanĝerajn doganistojn, kaj ĉiuj ĉi sovaĝaĵoj! Dio mia! Pierre reĵetis la gazeton sur la najbaran tablon, pagis kaj eliris. Dubante pri si mem li sin demandis: “Ĉu Francujo ne estas plu Francujo?”

Sinjoro Touchard, ankaŭ vi hastpaŝe enmarŝis en la eraon de l’ historiaj vortoj. Sed atentu, la plej bonajn oni “improvizas” ĝenerale nur post la festo.

Pierre daŭrigis sian vagadon. Alnorde, alsude, dekstren, maldekstren, laŭ hazarda flu-kaj-refluo de l’ homa maro. Lia sola klopodo estis pasi nerimarkite, pro kio li devis ŝajnigi sin ĝojega, rideti venkocerte al ĉiu venkocerta rideto, larĝe malfermi la buŝon ĉe ĉiu stratangula hurao, eĉ se neniu laŭto transsojlis liajn lipojn. Laŭeble li evitis la histerion de l’ amasoj, ĉirkaŭiris la svingatajn flagojn kaj pleje la histrionajn heroojn, kiuj distingiĝis ĉasante franclingvajn surskribaĵojn. Kiom da magazenvitraĵoj dispeciĝis sur la trotuaroj, nur ĉar la posedanto de iu Maison de Nouveautés* aŭ de Pariser Mode ne trovis sufiĉe rapide la bezonatan farbopoton aŭ najlopretan tabulon por malaperigi la kulpan fremdaĵon!

* Magazeno por novaĵoj.

El la Stettiner Bahnhof sin trenis stranga kolono. Tire kaj puŝe. Arestitaj civiluloj, malriĉuloj, malpuraj, en kamparanaj vestaĵoj; viroj kun altaj botoj, virinoj kun buntaj malnovaj kaptukoj, ĉiuj slavaspektaj, ĉiuj portantaj mizeran havaĵon, enkadrigitaj de soldatoj. Sendube ruscivitanaj poloj el la limregionoj, kelkaj el la multnombraj, kiuj ĉiujare forlasas siajn hejmojn por dungiĝi, kiel kamplaboristoj, ĉe la prusaj grandbienuloj. El iliaj obtuzaj rigardoj parolis timemo kaj senkompreno. Ili ne legis la ĵurnalojn. La milito surprizis ilin dum la someraj rikoltoj. Kiun neenviindan sorton oni rezervas al ili? Ĉu baldaŭ ankaŭ Pierre troviĝos en simila kolono?

Kvankam la fuĝanto evitis laŭeble la grandajn trafikstratojn, li tamen baldaŭ konstatis, ke la homa fluo ŝvelas pli kaj pli. El ĉiuj partoj de l’ urbo alkuris viroj, virinoj, infanoj, tutaj familioj, tutaj grupoj, rapidantaj al la sama direkto: Unter den Linden.* Okazos io. El paroloj de preterhastantoj Pierre kunmetis, ke la imperiestro parolos al siaj berlinanoj de sur la kastela balkono. Historia Momento! Ĉiuj do al la Schloss-Placo. Tuj Pierre decidis, ke li ne kuntreniĝos. Ankoraŭ la fluado ne estis tiel densa. Laŭ ĉirkaŭvojoj li rifuĝis en la proksiman Tiergarten. Tie, je lia miro, estis preskaŭ senhome. Certe, ke pro l’ alspira suĉforto venanta el la kastelo, ĉi tie fariĝis vakuo. La Siegesallee aspektis senviva. Ne unu promenanto. Pierre antaŭĝuis, ke li povos fine resti sola. Ambaŭflanke de la striglita avenuo po dek-ses suverenoj el la prusa historio proponis, en samtiom da niĉegoj, ripozokazon sur monumentaj benkoj. Ne-pro elekto, nur pro hazardo, Pierre sidiĝis sub la statuon de l’ Granda Frederiko, kiun asistis du el liaj plej eminentaj samtempuloj, grafo Schwerin kaj — ĝuste super la laca migranto — Johann Sebastian Bach. Tie Pierre baldaŭ endormiĝis. Tia, kelkfoje, estas la bonfara influo, eĉ postmorta, de grandaj komponistoj.

* Fame konata avenuo en Berlino.

Pierre ne sciis, kiom da tempo li dormadis, nek kio lin vekis. Ankoraŭ li ne konsentis malfermi la okulojn. Plaĉis al li plilongigi ĝis la ekstremo tiun staton de beata ŝvebo inter dormo kaj maldormo. Ho, vivi tiel, sen kontakto kun la ekstera mondo. Sed aŭdiĝis voĉoj, laŭtiĝis paŝoj proksime. Li malfermis la okulojn. El la direkto de la Brandenburga Pordego venis kantantaj grupoj. Tiam Pierre havis la reflekson de ĉaspelata besto. Tuj li plue vagadis turnante la dorson al la bruantoj.

Li sin demandis, kio okazas samhore en Parizo. Kaj unuafoje dum tiu fatala tago li pensis al sia familio. Kiajn zorgojn lia patrino havos pro lia foresto! La lastan leteron li sendis ankoraŭ hieraŭ, sed estas verŝajne, ke ĝi neniam alvenos. Ĉu li sendu nun telegramon? Mute li skuis la kapon. Ankaŭ tio ne plu estas ebla.

Pierre estis alveninta, senrimarke, ĝis tiu punkto, kie el la Viktoria-strato oni eniras en la Potsdamer-straton. Tie, nur kelkajn paŝojn antaŭ li, pasas super la Landwehr-kanalo la ponto, kiun li tiel ofte transiris. La plej rekta vojo al lia hejmo en la Bülow-strato. Pierre haltis abrupte. “Kion mi faras? Senpensulo! Preskaŭ mi reiris ... kie mi ne plu havas hejmon”. Li ne plu sciis, kion fari. Ne malproksime falis vitraĵoj. La frakasbruon sammomente kovris venĝa Deutschland über alles.

En sia malespero Pierre fine projektis, ke li provos pasigi la nokton en la atendejo de la stacidomo. Tiel, se tamen ekveturus trajno al Metz, li estus surloke. Sed ankoraŭ estis tiel frue. Apenaŭ la 6a. Li pluiris. Refoje sencele. Laŭlonge de tiu malĝoja kanalo, nigra-akva, senviva. La krutaĵojn de l’ bordmuroj tegis melankolia hedero. Tie Pierre estis almenaŭ sola. Sed pli kaj pli sentiĝis la pezo en liaj kruroj. Jes, transflanke, ne malproksime, estas la Lützow-placo kun sia ĝardeneta boskaĵo. Tie, inter verdaĵoj, lia benko. Kial li ne pensis pri ĝi jam pli frue? Li iros adiaŭdiri al sia amata benko. Ĉu ideasocio? Dum li pasis sur la ponto li zumis mallaŭte por si la arion el Manon Adieu, notre petite table ...*

* Adiaŭ, nia eta tablo ...

Du ŝtupoj kondukis supren, preter flegataj bedoj, inter arbustoj, al lia kaŝita benko. Jen ĝi estas. Ho! Trafite, frapite, Pierre ŝtoniĝis surloke. Nelonge. Li metis unu manon antaŭ la buŝon. Retenis sian spiron. Unua reflekso: li volis sin forturni, sen ia hasto, kiel promenanto, kiu ŝanĝas sian irdirekton pro neniu kaŭzo alia ol subita kaprico. Eble fajfante. Pensante pri nenio. Kvazaŭ li ne estus rimarkinta la junulinon. Sed ŝajnigi tion estas infanaĵo. Fikse, samtempe ridete, kun stranga rideto, ŝi rigardis lin. Pli bone estas fini tuj. Senhezite li paŝis al la benko, sur kiu sidis fraŭlino Annemarie Balkenwirth.

“Sinjoro Touchard? Vi ĉi tie? Lotte Geist asertis, ke vi forveturis hodiaŭ matene. Ĉu vi konscias pri la danĝero?”

La tono ne estis malafabla. Pli varma ol kutime. El ĝi ne perceptiĝis tiu serena indiferenteco, per kiu la juna persono sciis, kiam ŝi volis, tiel nete marki distanciĝon kontraŭ tro entreprenemaj kamaradoj. Ŝi etendis al Pierre ne malamikan manon.

“Fraŭlino Balkenwirth! Jes, estas mi. Mi nepre volis forveturi, nepre, sed la trajno al ... al mia direkto hodiaŭ ne allasas civilpersonojn. Mia situacio estas senelira. Ĵus mi multe pripensis. Ne ekzistas alia solvo ... Mi iros prezentiĝi ĉe la plej proksima policejo. Mi timas, ke jam morgaŭ mi estos oficiale civitano de ŝtato militanta kontraŭ Germanujo”.

“Kaj viaj multaj amikoj en Berlino, ĉu ili ne povas helpi?”

Pierre kredis aŭdi preskaŭ ĝojan vibreton en tiu ironio. Li povis nur respondi: “Vi ja mem menciis la danĝeron de la situacio. Dum la nunaj tempoj neniu rajtas gastigi francon. Kaj eĉ se unu konsentus preni sur sin tiom da riskoj, mi devus kontraŭstari. Mi estas leprulo, kies nura ĉeesto venenas la aeron”.

“Tamen troviĝas kelkfoje homoj por flegi la leprulojn”.

“Kion vi volas diri, fraŭlino Balkenwirth?”

La junulino ridetis kaj estis konsole al Pierre admiri la kavetojn en ŝiaj vangoj. Ŝi parolis, ne respondante rekte al lia demando:

“Ankoraŭ antaŭ nelonge vi nomis min malpli ceremonie Annemarie. Mi petas, bonvolu daŭrigi tiel. Inter ni okazis nenia malamikaĵo”.

“Volonte, sed ĉu ne vi komencis per Sinjoro Touchard?”

“Tiam la momento estis solena”, ŝi moketis kaj revenis al lia unua demando: “Kion mi volas diri, estas, ke vi ne agu senpripense. Kial kuri tuj por peti, ke la polico bonvolu vin aresti? Poste, se estos milito, vi restos tie ĉi kiel kaptito. Ne estas via kulpo, se niaj landoj malpaciĝas”.

“Ne estas mia kulpo”, ripetis Pierre kun pala espero. “Sed kion fari? Mi estas senhejmulo en Berlino, nur hundo senmastra. Eĉ pli, ĉar vagantan hundon neniu priatentas, sed vagantan homon, dum la nunaj cirkonstancoj, multaj observas”.

Annemarie rigardis lin kun la kutima sereneco en siaj okuloj, sed Pierre malkovris nun en tiuj okuloj ankaŭ strangan brilon. Malpeze ŝia mano tuŝis lian antaŭbrakon: “Sidiĝu, sidiĝu sur vian benkon” — Pierre ekrigardis surprizite — ŝi parolis karese: “Sinjoro Pierre, mi ne timas flegi leprulon. Vi ne estas hundo vaganta, senmastra. Vi povos loĝi en mia hejmo ĝis ... Fakte, kion vi intencas fari?”

“Hejmeniri, nur hejmeniri, retrovi mian familion. Mi havas bonajn amikojn apud Metz. Se mi atingos ilin, mi estos savita. Ili helpos. Ĉio dependas nur de tio, ĉu la trajnoj refunkcios dum ankoraŭ ne estos tro malfrue”.

“Kaj tiun saĝan intencon vi volus jam denove neniigi, prezentante vin hodiaŭ ĉe policejo? Aŭskultu! Atendante vian vagonaron, vi loĝos en nia loĝejo”.

“Vi estas tro ĝentila. Mi laŭmerite taksas vian kuraĝan proponon, Annemarie, sed mi ne rajtas endanĝerigi vin. Krome, mi estas certa, ke viaj gepatroj malkonsilos, tute prave, cetere ...”

“Mi estas sola en la loĝejo, eĉ en du loĝejoj. Jes. Mia patro estas mobilizita kiel ĉefkuracisto de armea hospitalo en Konigsberg. Jam hieraŭ li devis forveturi. La patrino akompanis lin. Ŝi volas prizorgi lian instaladon tie. Rike, la servistino, ricevis forpermeson. Dum la proksimaj tagoj mi povos meti je via dispono du dormoĉambrojn: en la antaŭa domo, la kabineton de mia patro: ĝi enhavas tre komfortan kuŝilon; aŭ, en la malantaŭa domo, la ĉambron de Rike. Vi elektos”.

Pierre estis ravita. Tion li neniam kuraĝis esperi. Ne nur, li havos sekuran neston, sed — li loĝos apud Annemarie, ĉe Annemarie, lia sekrete sopirata idolo! Kortuŝite li prenis la manon de la knabino kaj kisis ĝin. Li sentis larmerojn en siaj okuloj.

“Mi ne scias, kiel danki vin, kiel danki ankaŭ la bonan hazardon, kiu permesis, ke ni renkontiĝu ĝuste tie ĉi”.

Annemarie radiis pro feliĉo. “Eble enestas malpli da hazardo ol vi supozas. Ankaŭ mi aŭdis pri tiu benko de la filozofo, via benko. Mi antaŭsentis ... kaj mi atendis vin”.

“Sed kiel vi povis diveni, ke mi estas ankoraŭ en Berlino?”

“Kia demando! Ĉiuj gazetoj informis jam antaŭ tagmezo, ke la fervojoj al Alzaco kaj Loreno estas ĝisplue ne uzeblaj de civiluloj. Urĝaj armetransportoj devigis al tia decido”.

Dum ŝi parolis la vizaĝo de Pierre iluminiĝis. Nun triumfis en li tiu ĉi certeco: La blonda, milda, serena, rozvanga, bluokula Annemarie, la nealproksimiĝema, ŝi amas lin! Kaj dum li nun danke premis ambaŭ ŝiajn manojn, iliaj rigardoj renkontiĝis.

Annemarie, vi ... anĝelo!”

La buŝoj ne povis ne cedi. Ili kunfandiĝis en longan kison. Tiam, unuafoje, ambaŭ samtempe ekkonis, kio estas kiso atinginta la limojn de l’ nedifineblo. Ili ploris kiel infanoj. Pro subita konkretiĝo de feliĉego ĝis tiam nur revita.

La sekvantan matenon, kiam Pierre malfermis la okulojn, li estis nek en la ĉambro de la forpermesita Rike, nek sur la komforta kuŝilo en la kabineto de la mobilizita d-ro med. H. Balkenwirth, sed tute simple en la ĉambro de Annemarie, sur la fera lito, blanke lakita, kun kvar brilantaj latunkugloj. Kaj apud li kuŝis Annemarie.

Tiel perfekta estis la harmonio inter ambaŭ, ke ankaŭ ŝi vekiĝis en la sama momento. Mute ridetante al Pierre tra la blonda taŭzaĵo de sia hararo, ŝi ĝuadis sian feliĉon. Tirante lin pli proksime al si, ŝi flustris: “Kara!”

“Kara mia!” li ĝojis kaj kisis ŝin en la novan matenon. Tiam, ankoraŭ longatempe, ili kuŝis senparole, manon en mano. Annemarie havis malicetan rideton kaj, neeviteble, tiujn ravajn vangokavetojn, kiam ŝi diris:

“Kara, mi imagas, ke mi devus nun demandi vin, kion vi pensas pri mi post tio, kio okazis, kaj lamenti: Ho, vi malestimas min! Ĉu ne strange, Pierre, sed mi estas kontenta! Mi nenion bedaŭras!”

“Ankaŭ mi sentas neniun bedaŭron, aŭ, pli vere, mi bedaŭras, ke tiel longe ni vivis unu preter la alia. Annemarie, mi ĵuras al vi: Mi amas vin. Vi estos mia edzino. Mi pensas, ke ni devas ordigi nian situacion kepre!”

“La vorto de via stulta Paulig!”

“Ne tiel stulta, ĉiuokaze amuza. Krom unu fojon. Vi rememoras, ĉu ne, mian mizeran aperon ĉe la Trifolio? Pri tio Paulig estis kulpa ...”

Hodiaŭ estis facile ridi pri tiu farso.

Pierre revenis al sia ideo: “Ĉu vi ne pensas, ke estus saĝe unuiĝi antaŭ leĝo kaj altaro?”

“Tre saĝe, sinjoro. Hodiaŭ estas la ĝusta tago por enregistrigi en la urbdomo de Schöneberg, ŝtuparo AB, ĉambro 110 aŭ 702, la geedziĝon inter monsieur Touchard Pierre, el Parizo, kaj fraŭlino Balkenwirth Annemarie Katharina, el Berlin-Schöneberg!”

Li fermis ŝian buŝon per kiso. “Ne tuj! Mi ja scias, ke nun ... Sed post unu-du monatoj, kiam forpasos la nigraj nuboj de militdanĝero”.

“Ĉu ne mirinde, ke ni tiel bone akordiĝas? Ankaŭ mi opinias same”. Ŝi apogis la kapon sur lian bruston: “Plenfide mi apartenas al vi, Pierre. Nur ni du!”

“Nur ni du!” Tio estis la akso, ĉirkaŭ kiu ili intencis konstrui sian mondon, sendependan de la frenezaĵo ĉi-ekstere. Ili volis eviti ĉiun aludon al la realaĵoj. Ilin ne interesis la historiaj eventoj de l’ tago. Ilin interesis akapare nur ilia amo. Kaj ili scivolis pri ĝia naskiĝdato. Pierre demandis:

“Kiu amis unua? Certe mi. Mi amis vin ĉe l’ unua vido! Kaj vi?”

“Ne ĉe l’ unua vido! Vi tiam ne aspektis heroa konkeranto, kiam vi elfluetis el la murŝranko!”

“Neniam mi forgesos tion! Tiu stulta Hugo metis min en malkomfortan situacion. Kion vi pensis pri mi?”

“Verdire, vi malplaĉis al mi malpli ol mi esperis!”

“Kiel? Vi deziris, ke mi malplaĉu ...?” kaj ŝajnigante afliktiĝon Pierre glitis el ŝia ĉirkaŭbrakumo.

“Jes, mi tion esperis. La aliaj knabinoj tiom fantaziis pri vi antaŭ via alveno, ke mi preskaŭ deziris, ke la sopirata franco estu iom misformita, se eble kun strabokuloj kaj tiel plu, nur por vidi ilian seniluziiĝon!”

“Dankon!”

“Malsaĝulo! Aŭskultu!” kaj ateste ŝiaj ungoj profundiĝis en lian brakon, “funde de mi, mi estis tre kontenta vidi vin, kia vi estas. Vi ne tiel malplaĉis ...”

“Kaj de kiam vi vere amas min?”

“De la komenco, certe, sed tiam mi kontraŭbatalis miajn sentojn. Mi lasis ilin flui libere, nur de kiam la vojo estas ankaŭ libera. Afliktis min vidi ĉirkaŭ vi tiom da riverencantaj satelitoj. Vi ne bezonis min. Sed kiam vi estis kiel hundo vaganta, sen mastro, sen hejmo, tiam mi ne plu povis kontraŭstari ... mi sciis, ke ni povos aparteni unu al la alia. Ĉu ne, Pierre, ke mia amo estas neordinara?”

“Tion mi kredas”. Kaj li ŝercis: “Amo, kiu bezonas, por malkovri sin, ĝeneralan mobilizadon en kvar aŭ kvin landoj kaj almenaŭ du militdeklarojn, certe estas amo neordinara!”

Rapide ŝia mano ŝtopis lian buŝon. “Silentu, malprudentulo!” Sed estis tro malfrue. Li estis vekinta la realaĵojn de l’ mondo. Ĉi tiuj nun filtriĝis tra la fermitaj fenestrokovriloj. Ne plu estis eble afekti plue izolecon en mondfora oazo. Ambaŭ perceptis la kantadon de marŝantaj kolonoj. Tiam Annemarie decidis: “Pierre, vi estos singarda. Vi ne eliros el nia ĉambro. Mi prizorgos ekstere ĉion necesan. Mi iros ankaŭ al la stacidomo por informiĝi pri via vagonaro. Dum mia foresto vi malfermos la pordon al neniu. Ĉu promesite?”

“Promesite. Mi ja estas via kaptito!”

Dum kelka tempo ili esploris, ĉu ne pli bone, ke Pierre restadu dum la tago en la loĝejo de ŝiaj gepatroj, kie li havus pli da spaco kaj komforto, sed tuj ili komprenis la danĝeron. Oni povus lin rimarki dum la ir-kaj-veno. Annemarie klarigis, ke nuntempe en la ĝardendomo, krom ŝi loĝas neniu, ĉar Rike estas ĉe siaj gepatroj, ie apud Weimar. Sed en la antaŭa domo, kortflanke, sur la unua etaĝo, loĝas gesinjoroj Heinemann. Li estas tajloro kaj flank-okupe deĵoras iom kiel dompedelo. Metas sian nazon ĉien. En la pli granda parto de tiu etaĝo ŝiaj gepatroj havas loĝejon sufiĉe ampleksan, sed ĉar la patro praktikadas sian profesion en la hejmo mem, oni devis cedi tiucele kvar ĉambrojn, pro kio ŝi kaj la servistino ricevis la siajn en la ĝardendomo. La aliajn etaĝojn, entute kvar, okupas almenaŭ ses familioj. Plue teretaĝe, ambaŭflanke de la koridoro, troviĝas po unu butiko. Meblovendisto, floristino. Al ili apartenas la remizoj ĉi-sube, en la malantaŭa domo. Estas do tro da riskoj por Pierre, se li eliras dum la tago. Unu aŭ la alia el la loĝantoj rimarkos lin kaj miros pri la ĉeesto de nekonato. Tion Pierre komprenis kaj mem insistis por resti en la ĉambro de Annemarie. Ĝi estis sufiĉe vasta. Krom la liton ĝi enhavis komodon, ŝrankon, skribtablon kun etaĝero por la libroj. En la mezo staris malalta, ronda tableto, ĉirkaŭ kiu, certe, kunvenis dum siaj sabatoj la Folianinoj. En la apuda kuirejeto unu angulo estis rezervita por la tualetado.

Annemarie surmetis la pajloĉapelon kun papavoj. Ĝiaj larĝaj, ondaj randoj rave ombrumis la oron de ŝia hararo. Kun tiu ekstaza brilego en la okuloj ŝi aspektis pli dezirinda ol iam. Ŝi eskapis certigante: “Ne daŭros longe. Mi flugas. Estas tiel bele esti feliĉa!”

Kiam Annemarie revenis kun diversaj aĉetaĵoj, ŝi povis nur raporti, ke ankoraŭ oni ne antaŭvidas trajnon por la civiluloj al la okcidentaj provincoj; ke kiam ŝi eliris el la stacidomo, homamaso tumultis antaŭ la Palast-Hotel. Sur ĝia centra balkono disfaldiĝis, kiel ventumilo, tuta bukedo da diversnaciaj flagoj, nome la flagoj de nacioj ankoraŭ amikaj al Germanujo, aŭ almenaŭ neŭtralaj. Nu, el tiu bukedo oni ĵus elŝiris la belgan flagon, ĵetis ĝin sur la straton, kie la amaso surtretis ĝin.

“Jen la ĵurnaloj. Ŝajnas, ke la tuta mondo konspiras por detrui nian amon. Terure!”

Pierre haste kaj avide eklegis: “Belgujo malakceptis la germanan proponon. Ni volis protekti la belgojn kontraŭ franca invado, sed ili decidis malhelpi nian marŝon tra ilia lando. — Germanujo, atakite de ĉiuj flankoj, devas sin defendi!”

Malgraŭ la eksteraj eventoj, la junaj geamantoj vivadis en feliĉo. La horoj pasis tro rapide kaj ĉiu mateno venis obsede kun tiu antaŭsento, ke tio ne povos daŭri, ke ilia bela sonĝo rompiĝos abrupte. Post momentaj ekstazoj, post ŝvebekskursoj tra blua senfinaĵo de revoj kaj projektoj, ili reprenis kontakton kun la sobra realeco de l’ vivo. Tiam ili mutiĝis. Ili sidadis longajn minutojn senparole, unu apud la alia, man-en-mane. Neniu volis ŝarĝi sur la alian siajn pezajn priokupojn. Se, unuparte, ĉiu el ambaŭ esperis en si mem, ke ankoraŭ morgaŭ la vagonaroj ne funkcios por Pierre, aliparte ili konsciis, ke kun ĉiu tago pliakutiĝas la danĝero de ilia situacio. Pli kaj pli insiste la gazetaro ripetis, kaj la oficialaj komunikoj, afiŝitaj sur la urbaj anonckolonoj, konigis, ke ĉiuj eksterlandanoj devas sin prezenti senprokraste ĉe policoficejo, ke ankaŭ la loĝigantoj estas devigataj fari tiurilatan deklaron. Kreskis la timo pri spionoj, pro kio kreskis ankaŭ kun ĉiu horo la ekscitiĝo de la strato.

Annemarie, unua, eliris el la premanta silento.

“Hieraŭ vespere ili disrompis ĉiujn vitrojn de la Prinzess-Kaffee, ĉe Kurfürstendamm, nur tial, ke iu asertis, ke la violonĉelisto de l’ orkestro estas ruso!”

Strange. Tiu ĉi eldiro de Annemarie venis tre precize en la ĝusta momento, kiel konkludanta ekzemplo al la mutaj meditaĵoj de Pierre. Li komprenis, ke ankaŭ Annemarie, dum ambaŭ silentadis, iris la saman pensvojon kiel li. Li komprenis, ke ankaŭ ŝin obsedas la minaco de tiu danĝero, en kiun li metis sin. Li sciis, ke baldaŭ altrudiĝos iu solvo, kia ajn, kaj nepre je la prezo de ilia disigo.

La sekvantan tagon, 3an de Aŭgusto, Annemarie ricevis leteron de sia patrino. El Königsberg. “Ni trovis por paĉjo meblitan ĉambron, kun tute moderna tualetinstalaĵo, en bona burĝa familio, ne malproksime de lia hospitalo ... Mi restos ankoraŭ 3 aŭ 4 tagojn ...” — El la urbo Annemarie revenis kun informo multe pli grava; “Germanujo deklaris la militon al Francujo!”

Nun restas neniu espero plu. Nun la katastrofo estas apenaŭ evitebla. Nun Pierre estas malamiko. Nun Annemarie Balkenwirth gastigas, kaŝas en sia hejmo francan civitanon. Ŝi fariĝis kunkulpa en agado kontraŭ la sekureco de la ŝtato. Pierre superrigardis nun la tutan amplekson de sia mispaŝo. Kial li akceptis ŝian proponon? Kial lia koro venkis super lia rezono? “Aŭskultu, kara mia! Mi devas iri tuj al la policejo. Kiam temis nur pri mia persono, mi estis preta preni sur min ĉiujn riskojn. Sed nun mi kompromitos ankaŭ vin. Tion mi neniam eltenus, se pro mia kulpo okazus al vi malagrablaĵoj, eble enkarcerigo, por ne paroli pri eĉ pli kruelaj konsekvencoj, kiujn imagi mi ne kuraĝas. Annemarie kara, ni devas disiĝi”.

Annemarie havis larmojn en la voĉo: “Ĉi tie vi estas sekura. Panjo alvenos nur post kvar-kvin tagoj. Ĝis tiam certe okazos io. La vagonartrafiko al Alzaco reorganiziĝos. Iel vi povos alveni ĝis Metz. Vi parolas sufiĉe bone la germanan lingvon por povi vojaĝi neĝenite. Vi certe atingos viajn amikojn. Apud Metz ankoraŭ ne estas milito. Eble ne okazos bataloj sur la franc-germana fronto. La decido falos kontraŭ la rusoj. Mia patro opiniis tion”.

Eble ŝi estas prava, pensis Pierre. Laŭ la ĵurnaloj li vidis, ke la germanaj trupoj marŝadas tra Belgujo por enfali en Francujon el la nordo. El artikoloj de gazetstrategoj li povis supozi, ke la sorto de l’ milito inter ambaŭ landoj decidiĝos ĉe la franc-belga limo.

La saman vesperon oni eksciis, ke Italujo, la tria aliancano en la triregna ligo, decidis ne partopreni en la batalado, ne asisti Germanujon-Aŭstrujon, kiel atendite. Ĵus Italujo deklaris sin neŭtrala, kio elvokis koleron inter la homoj sur la stratoj. Kaj Annemarie devis raporti, ke el la flagobukedoj sur la berlinaj balkonoj oni elŝiris ankaŭ la italan. “Jen malkovriĝas rafinita konspirado kontraŭ Germanujo”, ŝi konkludis. “Ili lerte logis nin en la kaptilon. Pierre, kiel ĉio tio finiĝos?”

Annemarie neniel estis ŝovinista, sed tiom da kaŝludo anticipe akordita kontraŭ ŝia senkulpa patrujo indignigis ŝin, subfosis ŝiajn konceptojn pri justeco.

“Ĉu vi ne pensas same, Pierre?”

Pierre neniam okupiĝis serioze pri politiko. Li ja sciis, ke en Francujo, en ĉiuj medioj ĉirkaŭ li, oni multe parolis pri revenĝo; ke siatempe, post la malsukcesa milito de 1870–1871, oni nur devigite, kontraŭvole cedis al la venkinta Germanujo la teritoriojn de Alzaco kaj Loreno kune kun loĝantaro arde protestanta kontraŭ tia aneksado. Tion li aŭdis de post sia plejjunaĝo. La akreco de l’ revenĝominacoj obtuziĝis. Ili efikis sur la junulon jam nur kiel banalaj paroloj. La kulto al la perditaj provincoj viciĝis en lian sentaron kiel iu liturgio, simila al la eklezia. Radikiĝis en lia konvinko tiu vero: Ni reprenos Alzacon kaj Lorenon, same kiel la certeco: Post la morto ni iros en la ĉielon ... Sed, de unu jaro li vivadis inter germanoj. Sen antaŭjuĝoj, li fariĝis kvazaŭ unu el ili; havis komprenon por iliaj zorgoj kaj ĝojoj, preskaŭ senescepte nur simpation por la homoj, kun kiuj li rilatis. En lia koncepto la germana popolo facile identiĝis kun la germana “Michel”, kia lin pentras la literaturo: Simplanima kamparano, iom plumpa en penso kaj parolo, fremda al ĉia kombino, sed ĝisfunde bona, honesta, fidela.

Pierre respondis: “Certe estas iu baza miskompreno. Miaj samlandanoj estas bonaj homoj. Mi deziras retroviĝi inter ili tre baldaŭ, eĉ se nur por kompreni, kion ili faras”.

La 4an de Aŭgusto, revenante de la stacidomo Annemarie diris al Pierre: “Mi havas bonan novaĵon por vi”. Ŝi falsidiĝis sur seĝon kaj spasme eksingultis, kun poŝtuketo sur la okuloj: “Morgaŭ vespere estos verŝajne trajno ĝis Frankfurt, eble ĝis Metz”. Ŝi forviŝis siajn larmojn kaj anoncis per voĉo sensona: “Anglujo deklaris la militon al ni. Ili ne komprenas, ke ni devis pasi tra Belgujo. Ho, Pierre, postrestas jam nur malmultaj flagoj apud la niaj! Ili deprenis ankaŭ la anglan!”

Refoje la pasioj de popolo, trompita en siaj esperoj, renversis ĉiujn digojn. Refoje teroris tra la urbo kolero kaj detrubezono. Sed ĉi-foje la posedantoj de hoteloj, kiaj Hotel London, Hotel Windsor, Englischer Hof, de kafejoj, kiaj Equitable ĉe la kruciĝo de la Leipziger- kaj Friedrich-stratoj, aŭ Piccadilly ĉe la Tauentzien-strato, ne atendis senfare la alvenon de ĉiofrakasanta lavango. Jam dum la antaŭaj tagoj ili konvertiĝis al pli patriota kompreno. Piccadilly fariĝis ankoraŭ ĝustatempe Haus Vaterland kaj sur la manĝokartoj de ĉiuj restoracioj la Englisches Beefsteack transformiĝis, inter ĵus kaj tuj, en honestan Deutsches Bifteck. Nur la prezoj restis la samaj. Sed ankaŭ tio devis ŝanĝiĝi poste. Kaj nun, ve al la malrapidulo, kiu forgesis, ke fashionable, gentlemen kaj lavatory estas impertinentaj provokoj!

El la ĵurnaloj, kunportitaj de Annemarie, Pierre eksciis, ke 80.000 germanaj soldatoj staras atakprete antaŭ la belga fortikaĵo Lüttich (Liège). Tiel konfirmiĝas, li pensis, ke la germanaj kaj francaj armeoj renkontiĝos ie sur la belga teritorio. Praviĝis lia espero, ke ĉirkaŭ Metz ĉio estos trankvila kaj ke li povos atingi Autrecourt kaj kredeble ankaŭ sian fraton en Mussey. Efektive la ĵurnaloj ne menciis tiun regionon. El la ĵurnaloj Pierre eksciis, krome, ke la kanceliero Bethmann Hollweg ĵus klarigis antaŭ la aplaŭdanta Reichstag, ke kiam temas pri morto aŭ vivo de tuta popolo, ĝistiamaj kontraktoj fariĝas nur paperĉifonaĵoj. Pierre ekhaltis en sia legado. Io ŝokis lin. Tia facilanima interpretado de devoj rezultantaj el promesoj solene donitaj, dolore impresis lin. Ion similan oni trovas en la vivo nur inter individuoj senskrupulaj, en kies societo honesta homo povas nur kompromitiĝi. Sed kio, kiam la popoloj adoptas tian malnoblan procedon kaj surtretas malfortulon? Meditinte, Pierre devis akcepti, ke la historio estas plena de tiaj ĵurrompoj kaj perfortaĵoj. Strange, ke kaj la francoj kaj la germanoj havas proverbon tekste kaj sence saman: Necessité n’a pas de loiNot kennt kein GebotSe estas bezono, ne estas rezono! — Kia homaro!

La granda tago alvenis.

La junaj geamantoj pasigis la lastajn horojn konjektante pri la daŭro de la milito, kombinante eblecojn de baldaŭa revidiĝo.

“Kun la modernaj armiloj, kiujn oni havas nun”, Pierre plezure ripetis aŭditan kliŝon, “du monatoj estos maksimumo”.

“La bofrato de Trudchen Bachmann — li estas leŭtenanto ĉe la 2a gvardiregimento infanteria — kredas, ke fine de tiu ĉi monato ni estos en Parizo. La imperiestro asertis, ke por Kristnasko ĉiuj rezervistoj estos en siaj hejmoj. Kiam vi revenos, Pierre?”

“Tuj, Annemarie. Certe per la unua vagonaro, kiu denove iros de Parizo al Berlino. Mi venos vin preni. Vi estos mia edzineto kaj ni estos feliĉaj por ĉiam”.

Annemarie kunfrapis la manojn pro ĝojo: “Feliĉaj por ĉiam, Pierre, kaj ni havos multajn infanojn!” Subite ŝi terure ekruĝiĝis kaj aldonis rapide: “... Kiel en la feinrakontoj. Ĉu ne amuze kaj tiel bele?”

Kiam la horo pliproksimiĝis, ili pasis al prikonsideroj malpli tempforaj. Estis interkonsentite, ke Annemarie iros serĉi taksion, kiu atendos lin ĉe la pordo. Tiam li bezonos nur engliti; ili estos forportataj senprokraste. Sed ankoraŭ ŝi havas sufiĉan tempon por prepari diversajn buter-kaj-ŝinkopanojn. Ne, ne! Ne kontraŭdiru, sinjoro! La vojaĝo estos longa. Vi estos malsata. Ĉiuokaze kun ĉiu panpeceto vi devos pensi pri mi, ĉu ne? — Ŝi pakis ĉion nete kaj pure, taŭge envolvitan en speciala buterpanpapero por eviti grasmakulojn.

En la halo de la Potsdama Stacio ili preskaŭ perdiĝis unu de la alia, tiel densa estis la homamaso, kiu tuj alspire ilin englutis. Ili devis firme kroĉiĝi per mano en mano. Ne sen multaj puŝoj, ricevitaj, redonitaj, Pierre sukcesis reakiri sian valizon kaj fine aĉeti bileton al Metz. La oficisto ĉe la giĉeto precizigis: “Neniu garantio pri l’ tago de l’ alveno. Hodiaŭ, kredeble, nur ĝis Frankfurt”. — Iom poste, en la informejo, alia oficisto estis malpli optimista. Li certigis nur, ke la vagonaro veturos “en la direkton al Frankfurt”.

La ŝtuparo al la peronoj estis barita. Povis pasi nur la personoj kun regula veturbileto. Ne plu prokrasteble sonoris la horo de l’ disiĝo. Dum ankoraŭ ili ĉirkaŭbrakis unu la alian, pasie, kortuŝe, soldatoj apude starantaj rikanis kun tiu berlina akcento speciale incita: “Nu, fraŭlineto, li baldaŭ revenos, la fianĉo. Nun lasu lin foje retrovi sian spiron!” Malgraŭ la mokoj la malfeliĉa paro ne solviĝis. Ankoraŭ ili devis susuri tiom da ĝentilaĵoj: “Dankon milfoje, Annemarie!” — renovigi tiom da promesoj: “Kion vi supozas, Pierre? Mi atendos vin!” — sekigi tiom da larmoj: “Konservu tiun poŝtukon. Mi havas aliajn en la valizo”. Sed fine Annemarie konsilis, petante: “Nun iru, karega, alie mi ne eltenos ...”

Tiel Pierre Touchard forlasis Berlinon “nur por maksimume du monatoj”, merkredon, 5an de Aŭgusto 1914, je la 7a vespere.

HEJMEN!

Grincanta skuo tremetigis la vagonaron. Refoje oni haltis. Pierre vekiĝis. Malrapide. Iel ĝenis lin ne plu percepti la luloritmon de l’ muelantaj radoj. Li frotis siajn okulojn. Ankoraŭ la nova tago ne netiĝis. Sur la kajoj agitiĝis grizaj siluetoj kaj preterkuranta fervojisto kriis: “Metz! Ĉiuj eliras!”

Metz! Fine! Pierre ordigis siajn vestaĵojn, prenis sian valizon kaj provis sin ŝovi antaŭen tra la kompakta maso de homaj korpoj ankoraŭ ne tute maldormaj, ankoraŭ pasivaj, tiel apatiaj, ke ili aspektis gluaĵaj. Hezite la fluo sin direktis al proksima ŝtuparo, malsupren, kunpremiĝis en koridoron tunelsimilan, apenaŭ lumigatan, kondukantan el sub la relvojoj al la elirejo.

Trans la bariero atendadis nur malmultaj personoj. Per avidaj rigardoj, sen ia diskreteco, ili klopodis rekoni sub la streĉitaj, polvumitaj trajtoj de l’ alvenantoj la esperatan vizaĝon. Nur malmultaj personoj. Kial atendadi dum horoj kaj horoj, kaj hodiaŭ kaj morgaŭ, atendadi vagonaron, kies alventagon neniu konas, eĉ ne la staciestro? — Pierre sentis, ke pli ol laceco, iu grava seriozeco gravuriĝis sur la vizaĝoj. Neniu ĝoja ekkrio, neniu ŝercvorto, eĉ ne laŭta esprimiĝo de malpacienco. Nur muta procesio. Ŝajne ĉiuj havis la konscion, ke ili alvenas en urbo militproksima, en urbo, ĉirkaŭ kiu, je nur kelkdek kilometroj, jam fluadis homa sango.

Kiam la homo kontaktas unuafoje kun io situanta ekster la limoj de lia povo kaj scio, invadas lin subita sento de timo kaj respekto. Kaj li silentas. Antaŭ grandioza artverko la homo perceptas sian nanecon. Kiam li paŝas trans la portalon de katedralo, trans la sojlon de hospitalo, en la ĉambron de mortinto, inundas lin la etosa sereneco. Li sentas sin nur polvero antaŭ la senlimo de l’ mistero. Kaj li silentas. Sed ankaŭ tio estas en la homa naturo, ke la filo de l’ Terano rapide adaptiĝas, alkutimiĝas. Tiam, eĉ la grandiozeco mem rapide eluziĝas. Miraklo, se ĉiutage ripetiĝanta, aldonas nenion al sia mistero. Male! Okazas, ke eĉ en la plej majesta katedralo, aĉaj mesknaboj ŝtelinterŝanĝas poŝtmarkojn sub la blankaj surplisoj. Ĥirurgia studento senemocie palpas per la varma tubbeko de sia pipo la ŝvelan ventron de droninto, destinita al nekropsia distranĉado. La homo alkutimiĝas.

Kiam Pierre kaj kelkaj el liaj vojaĝkunuloj eksidis ĉirkaŭ tablo — la sola libera en la stacirestoracio — ili estis jam superintaj la nedifineblan, obtuzan senton, kiu tiel magie kaptis ilin ĉe la alveno. Ĉirkaŭ ili, ĉiuloke, la vivo, ĉi trudiĝanta fenomeno, senhalte moviĝanta, agitiĝis kaj manifestiĝis en sia plej utila, sed ne plej estetika funkcio: Nutrobezono.

Ĉeestis nur malmultaj civiluloj. Preskaŭ ĉiujn tablojn okupis armeanoj. Iliaj kampgrizaj, novaj uniformoj jam ne estis plu freŝaj. Maljunaj kelneroj, subite reaktivigitaj, lampaŝe disportis pladetojn kun kafodoraj matenmanĝoj. La kafo estis varma kaj bona. Iom post iom Pierre povis deskui la rigidiĝon de l’ nokto. Liaj pensoj klariĝis. Li povis rezoni. Jen li estas en Metz. Kaj nun? Lia projekto, konceptita jam en Berlino, restis la sama. Laŭ ĉiuj haveblaj informoj, la frontlinio serpentumas ie inter Metz kaj Nancy. Ankoraŭ Chanzy, kien Pierre ekskursis kun la onklo dum tiu dimanĉmateno antaŭ preskaŭ unu jaro, troviĝas sur la germana flanko. Tie li konas sinjoron Mazotte. La francaj trupoj verŝajne ne estas malproksimaj. Eble ambaŭ partioj respektis la ĝistiaman landlimon? Tie li devos pasi. Chanzy situas okcidente de la fervojlinio Metz-Chateau Salins. Ĝia fervojstacio estas Secourt. De tie ĝis ĉe sinjoro Mazotte ne estos pli ol du kilometroj. Poste, de Chanzy ĝis Autrecourt, tion li scias laŭ propra sperto, estas apenaŭ unuhora marŝdistanco. Ĉe Bertringer li estos savita. Tie li havos verŝajne novaĵojn pri sia familio. Lia frato Louis? Certe mobilizita. Veterinaro ĉe iu kavaleriregimento. Pierre devas atingi Francujon. Nepre. Certe, li povos filtriĝi tra la reto de l’ germanaj avangardistoj. Certe, estas truoj en la frontlinio. Ja ne estas penseble, ke la germanaj soldatoj postenas tie seninterrompe, kubuton kontraŭ kubuto. Jam troviĝos truo, tra kiu li sukcesos gliti. Kaj ju pli frue, des pli bone. La situacio povas ŝanĝiĝi de unu tago al la alia.

Sed jam ĉe la biletgiĉeto lia plano, tiel logike elpensita en Berlino, disbreĉiĝis. Kiam li petis: “Unu triaklasan al Secourt!” malafable iu laca deĵoranto, maljuna, nerazita, rediris pike: “Ne plu estas iu Secourt en Germanujo. La stacio nomiĝas nun Unterhofen!”

“Dankon pro la informo. Do bonvolu doni al mi bileton al Unterhofen”.

“Nu, sinjoro”, la giĉetisto sarkasmis, “ĉu vi ĵus alvenas el la centro de Kafrolando? Ĉu vi ne aŭdis, ke ĉi tie estas militzono? La fervojlinio Metz-Chateau Salins, pardonu, Metz-Salzburg, estas fermita. Mi bedaŭras. Bonvolu lasi la lokon al la sekvanta”.

Kun subita vakuo en la kapo Pierre sin metis flanken. Refoje neniu vagonaro! Li staradis senmove, kun la valizo ĉemane. Li sentis sin refoje sola, terure sola, senkonsila, meze de homoj hastemaj, fremdaj. Homoj interpuŝiĝantaj, disiĝantaj ... Grupoj klopodis por reformiĝi. Vokoj kaj krioj. Neniu oficisto povis doni fidindan informon. Senhelpaj vojaĝantoj petis de hazarda apudulo: “Ĉu estos vagonaro al Saarbrücken?” Unuj diris jes, aliaj ne. Iu vireto, grizbarbuleto, boris sian vojon ĝis apud Pierre.

“Estas vi, kiu volas iri al Secourt, ĉu ne? Mi aŭdis vin. Mi staris malantaŭ vi, ĉe la giĉeto”.

“Jes”, respondis Pierre, provante diveni, kion volas tiu vireto, “sed neniu trajno funkcias plu sur tiu linio”.

“Ĉu vi estas el tiu regiono?”

“Nu ... jes, mi havas amikojn tie. Mia patrino naskiĝis en najbara vilaĝo”.

Mallaŭtigante sian voĉon ĝis preskaŭ-flustrado, kun komplica okulumo, la viro transiris al la franca lingvo: “Vi estas lorenano. Bone. Mi donos al vi konsilon. Secourt ne malproksime de Delme, ĉu ne? Valo de la Seille. Se mi estus vi, mi irus al la gastejo ‘Au Cheval Blanc’, ĉe la Place Mazelle. Ĝi estas la rendevuejo de ĉiuj kamparanoj el tiu kantono, kiam ili troviĝas en Metz. Vi certe trovos unu kun veturilo, irontan al via direkto. Informiĝu ĉe la mastro, la maljuna Dieudonné. Li konas ĉiujn siajn klientojn kaj povos aranĝi vian aferon”.

Pierre saltis senhezite sur la okazon. Li dankis la afablan informanton kaj petis nur, jam preta al ekiro: “Ĉu malproksime, la Place Mazelle?”

“Kvin minutojn. Vi ne povos erari. Sed atentu! Ili forstrekis ĉiujn francajn nomojn desur la indikiloj. Restas nur Mazellenplatz. Ha, jes. La ‘Cheval Blanc’ Ĵus fariĝis ‘Zum weissen Ross’” kaj iom ĝoje-malice la barbuleto aldonis, ankoraŭ pli mallaŭtigante la voĉon: “C’est eux les rosses!*

* Vortludo bazita sur la diverseco de l’ senco inter la germana Ross, kiu estas fortika ĉevalo, kaj la franca rosse, kiu estas sentaŭga ĉevalaĉo. La teksto ĉi-supre signifas: Estas ili la aĉuloj!

Li iris, sed tuj revenis sur siajn paŝojn. “Estu singarda, kiam vi parolos france! Hieraŭ en la Café Central ili arestis doktoron Thiriat, ĉar li diris al siaj samtablanoj, iom tro laŭte, A votre santé”.*

* Je via sano!

La Mazellenplatz, tiun tagon, similis al vasta, brua bivakejo. Tie kunvenis, eble jam de la antaŭtago, certe de la fruaj matenhoroj, rekvizitaj veturiloj kaj ĉevaloj kaj iliaj akompanantoj. Tie, vicigite laŭ hazardo de l’ alveno, staris ĉiuspecaj veturiloj, plejmulte kampoĉaroj konsistantaj el longaj tabuloj super la radoj kun, ambaŭflanke, barilo simila al ŝtupetaro horizontale metita. Pajlogarbo sur la antaŭaĵo servis kiel sidilo por la kondukisto. Estis ankaŭ kelkaj kaleŝoj kaj diversformaj transportiloj, multaj el ili tegmentitaj per tendotukoj. Dise inter ili, kun iom da pajlo sub si, atendadis la ĉevaloj, ligitaj al timonoj aŭ radoj. La akompanantoj, stalservistoj ne plu en la soldatdevaj jaroj, staris grupe, kunpuŝante la kapojn, ĉiuj sciavidaj pri novaĵoj kaj ĉefe pri la sorto rezervota al ili.

Pierre haltis, por paŭzeti, flanke de tia grupo. Li estis demetinta la pezan valizon kaj instaliĝis sur ĝi. El la paroloj apud li interŝanĝitaj de kelkaj kamparanoj li komprenis, ke tiuj homoj ne sentas sin hejme en la germana lingvo; ili uzis ĝin nur stumble, kun multaj kripligoj, sed kun obstina penado por perforti sian konversacion en germanan vestaĵon. Ilin instigis al tia klopodado verŝajne la ĉeesto inter ili de intendantaj suboficiroj, kiuj iris kaj venis kun paperoj kaj krajono enmane. La kamparanoj ne embarasiĝis per gramatikaj subtilaĵoj, kaj se mankis al ili la ĝusta vorto, ili senplue enkondukis la francan radikon sub germana aspekto. Al la verboj ili aldonis la finaĵon -ieren, laŭ metodo praktikata eĉ de la plej klasikaj klasikuloj en la germana literaturo. Iliaj konversacioj turniĝis esence ĉirkaŭ temoj terproksimaj. “Kiam ni devos rejungi? — Ĉu oni sendos nin malproksimen? — Kiam oni forpermesos nin?” kaj similaj, por kio ili improvizis vortojn, kiaj attelierenrassemblieren — eĉ partieren* kiuj, en si mem, ne povis esti pli monstraj ol neologismoj siatempe uzataj de sinjoro Goethe proprapersone: moussieren, completieren, blessieren, decorieren* kaj multaj aliaj ne pli ortodoksaj! — Tuj vekiĝis en Pierre la interesiĝo de l’ filologo. Li subaŭskultis kun fervoro. Unu fojon li eĉ nevole ekridis laŭte pro la spontana kreo de nova vorto, el la buŝo de apuda kamparano. Tiu simplulo, sidante sur timono, al kiu estis ligita lia ĉevalo, kun videbla apetito englutis pecon post peco de fromaĝkvadrato, firme tenata sur la pano per lia dika polekso, kiam la ĉevalo, ŝajne senkaŭze, por sia propra plezuro, aŭ eble laŭ postulo de malavara naturo, dispafis sinsekve kelkajn sonorajn bruojn en la bluan matenon. Tiam la homo ekkriis:

* Jungi, kunigi, foriri.
* Ŝaŭmigi, kompletigi, vundi, ordeni.

He, Bijou,* hast du fertig mit petieren?”*

* Bijou = juvelo, en franca lingvo. Ofta nomo de dombestoj.
* Traduko tro laŭvorta el la franca en la germanan: Ĉu vi finis la furzadon?

Certe, ke tiu kamparano tiumomente ne povis rememori, aŭ eble neniam konis la germanan furzen, kies sencon oni ne bezonas precizigi al esperanta leganto. Tuj kaj simple ankaŭ li germanigis senplue la francan radikon helpe de l’ konata sufikso. Tiam apuda kamarado atentigis la viron pri la franclingva nomo de lia ĉevalo. Bijou! Tuj eklegiĝis malfeliĉo kaj timego sur la vizaĝo de l’ malprudentulo. Li rondrigardis, ĉu neniu suboficiro aŭdis lin. “Nu”, konsilis la alia, “ne malkvietiĝu! Via ĉevalo certe ne perfidos vin. Krome ne estas via kulpo. Kaj vidu. Jen mia ĉevalo; ĝi havas bonan germanan nomon, kaj tamen ŝajnas al mi pli rekomendinda, ke mi ne uzu ĝin!”

“Kial do?”

“Ĝi nomiĝas Bismarck!”, ĉe kio la viro sur la timono ekstaris timtreme kaj faris al sia kunulo petantajn signojn por ke li silentu.

Pierre reprenis sian valizon kaj direktis sin al tiu parto de la Mazellenplatz, kiun borderis longa vico da domoj. Tuj li rimarkis la gastejon serĉatan. Freŝe pentritaj literoj “Zum weissen Ross” informis lin. Literoj videble tro malgrandaj por plenigi la spacon. Ili aspektis honteme timemaj, tiel senaplombaj, ke la ombro de l’ antaŭa Cheval Blanc, kvazaŭ por protesti kontraŭ la uzurpanto, jam reaperis deĉifreble klara tra tavolo de fonfarbo tro haste surŝmirita.

Malgranda gastejo, tre modestklasa. Pierre enpaŝis. Ĉe la tabloj sidis nur malmultaj klientoj, laboriloj, kamparanoj, dum la mastro, viro maljuna sed ankoraŭ fortika, grumblaspekta sub sia stoplobarbo, kun ĉemizmanikoj kuspitaj alsupre, estis okupita malantaŭ zinkotegita verŝtablo. Apenaŭ Pierre estis malferminta la pordon, kiam li havis la ĝenan impreson, ke li estas entrudiĝanto. Li sentis, ke ĉe lia apero la konversacioj haltis abrupte. Ĉiuj okuloj estis sur li. Li sin turnis al la mastro: “Sinjoro Dieudonné?”

“Jes”, kapsignis la alparolito, kaj li informiĝis, apenaŭ ĝentiltone: “Kio estas?”

Pierre konfesis tute simple: “Mi estas embarasita. Necesas, ke mi atingu ankoraŭ hodiaŭ la vilaĝon Chanzy, sed ĵus mi eksciis, ke neniu trajno plu funkcias al tiu direkto. Oni diris al mi, ke mi eble trovos ĉe vi iun veturilon al la ĉirkaŭaĵoj de Delme”.

Nur nun la maljuna Dieudonné, kiu aŭskultis Pierre la kapon mallevita, ekrigardis plene en lian vizaĝon.

“Kion vi iras serĉi en Chanzy? Ĝi kuŝas en la militzono. Ĉu vi konas iun tie?”

“Jes. Mi iras ĉe sinjoro Mazotte. Li estas amiko de mia familio. Mi havas fraton en Mussey”.

La gastejestro fariĝis pli afabla: “Lorenano?”

“Mi estas fran...” Pierre ne elparolis la vorton ĝis la fino. Subite li estis konscia pri la misaĵo. Li ne estis sola kun Dieudonné; ĉeestas klientoj kaj oni certe subaŭskultas la konversacion. Tuj la grumblaspekta mastro interrompis la babilemon de Pierre:

“Bone, bone, bone! Bona Dio! Vi estas lorenano, jes, bone. El la regiono de Delme? Ankoraŭ mi vidis neniun hodiaŭ, sed estas frue. Antaŭ du tagoj sinjoro Mazotte estis mem ĉi tie. Por adiaŭi la filon, kiu servas ĉe la 4a bavara. Estis tempo! La 4a bavara ekmarŝis hieraŭ. Revenu ĉi-posttagmeze. Mi supozas, ke tiam vi havos ŝancojn ...”

“Dankon, kaj ... ĉu mi povas, ĝis tiam, lasi mian valizon ĉe vi?”

“Metu ĝin tien”, la mastro montris al angulo malantaŭ la verŝtablo. “Kion vi trinkos?” li demandis, ĉar por li estis memkompreneble, ke la servon petitan li povas fari nur al kliento.

“Glason da blanka”, mendis Pierre, per kio li fariĝis kliento.

Elirinte el la gastejo, Pierre, kiu povis entrepreni nenion utilan por akceli sian planon kaj kiun nenio urĝis dum la sekvantaj horoj, vagadis sencele tra urbo, en kies stratoj, ĝuste pro tiu senokupiteco, li sentis sin duoble fremda. Kia febreca hastemo ĉirkaŭ li! Lacaj homoj, velkaj mienoj, iro kaj veno. Homoj kuras, homoj haltas. Homoj demandas, homoj respondas. Soldatoj, soldatoj, soldatoj ... apartenantaj al ĉiuj armilkategorioj ... preskaŭ seninterrompe ili pasis, unuope, en grupoj disordaj, en rektaj taĉmentoj, sur veturiloj, sur ĉevaloj, jen jam marŝopretaj en la novaj uniformoj, jen nur parte ekipitaj; jen bruaj, jen silente meditemaj. Ankaŭ soldatoj lasas hejme edzinon, infanojn, fianĉinon. Multaj havas ie sian Annemarie ... Kaj jen la ŝercemuloj, por kiuj ĝenerala mobilizado estas foje io alia, io kermesospeca, kaj jen, kiuj defilas decidpaŝe al la stacidomo, tuta roto, kiu superbruas eblajn hezitojn per venka kantado:

Siegreich wollen wir Frankreich schlagen,
sterben als ein tapfrer Held!
*

* Venke ni volas bati Francujon,
morti kiel brava heroo!

Sur la trotuaroj homoj gapis. Iuj ridetis, iuj ploretis. Butikistoj sursojle de siaj tenejoj forgesis pri la klientoj.

Nekredeble, de kie, tiel subite povis veni tiom da pentristoj. Profesiaj, amatoraj, improvizitaj. Ankoraŭ ili havis multe da laboro por elradikigi el komercaj ŝildoj ĉiun franclingvan tekston. Rapidu, rapidu, se ne, iu bando da patriotoj troekscititaj povos zorgi per rimedoj pli energiaj pri tuja purigo de la stratbildo!

En la restoracio “Zum Monde”,* ĝis antaŭhieraŭ ankoraŭ “A la Lune”, en la centro de la urbo, kie Pierre ĉetabliĝis por tagmanĝi, li estis la amuzata atestanto de konflikteto pro nomŝanĝo. La restoraciestro havis en sia korteto, je la dispono de l’ klientaro, du apartajn izolejojn, pri kies destino la ĝistiamaj surskriboj Pissoir kaj Toilette lasis neniun dubon. La unua, evidente, estis uzebla nur de viroj, tial ke ĝi prezentis nek sid- nek kaŭr-oportunecon. La dua, pli eklektika, allasis ambaŭ seksojn. Kaj tiel ĉio estis en bona ordo ĝis nun. Sed la milito ŝanĝis ĉion. Ambaŭ vortoj apartenas al la franca lingvo, do al la malamiko. Necesas forigi tiujn du vortojn senpostsigne. Pri tio la gastejestro, same kiel la alvokita pentristo, konsentis. Ambaŭ sciis, ke ĵus vekiĝis, kaj jam manifestiĝis, la nacia konscio de tuta popolo, kiu estas delonge sufiĉe matura, ĉu ne, por provizi per nomoj el sia propra kulturtrezoro ĉiujn bezonojn siajn. Sed restis tamen la demando: Per kio anstataŭigi la provokajn vortojn? Oni ne povas tute simple forigi la francaĵon kaj lasi la klientojn diveni, kio sin kaŝas malantaŭ mutaj pordetoj. La fakto, ke enmiksiĝis nun ankaŭ kelkaj el la ĉeestantaj gastoj, neniel faciligis la taskon, tiom pli, ke, se unuj intencis konstrue kunlabori, ne mankis aliaj, kies sola strebado ŝajnis sugesti nur stultaĵojn por amuzi la tablanojn. Iu reprezentanto de l’ unua kategorio proponis la germanan Abort, jam ĝenerale uzatan sur la germanaj fervojoj, sed tuj alia rimarkigis, tre prave, cetere, ke la esprimo estas tro ĝenerala kaj grupigas sub sia aŭtoritateco la unuan kaj la duan ejon sendistinge. Sed necesis, laŭ la opinio de l’ mastro, fari diferencon inter ambaŭ. Tiam alia ĉeestanto, ankaŭ el la serio de l’ seriozuloj, opiniis, ke oni uzu la surskribojn Männer kaj Frauen — Viroj, Virinoj —, sed la gastejestro klarigis, ke, se la vorto Männer bone konvenas al la ĝisnuna Pissoir, la tro ekskluziva Frauen neniel taŭgas, tial, ke ankaŭ viroj kelkfoje devas iri al tiu Toilette. La problemo ŝajnis nesolvebla, kiam enfalis iu farsulo, kun ideo neniel malsaĝa en si mem, nome, ke sufiĉus montri la specialecon de ĉiu ejo per adekvataj desegnoj.

* Ĉe la Luno.

Kiam ĉesis la ridego eltiklita de tiu ĉi propono, ekparolis el malproksima angulo modestaspekta viro, ĝis tiam nerimarkita, sole okupita pri kiel eble plej ekonomiscienca distranĉado de sia kotleto.

“Sinjoroj”, li diris, kaj tuj ĉiuj silentis kaj aŭskultis, ĉar preskaŭ ĉiuj sciis, ke sinjoro Reimlinger estas profesoro en la urba liceo kaj okaza kunlaboranto de la lokaj franclingvaj gazetoj, nun malpermesitaj. Maljuna fraŭlo, li ofte venis tagmanĝi ĉe La Luno. “Sinjoroj”, li ripetis kaj komencis la lecionon: “Estas rimarkinde, ke multaj popoloj prunteprenas ĉe siaj najbaroj la vortojn necesajn por indiki aferojn trivialajn, pri kiuj oni kutime ne fieras. Tio estas vera pri certaj veneraj malsanoj, tio estas ankaŭ vera pri la institucio de l’ necesejoj. En Germanujo oni uzas Pissoir kaj Toilette, ambaŭ el la franca vortaro, dum en Francujo estas la angloj, kiuj baptopatras super la samaj ejoj. Tie oni diras lavatory kaj W.C. Okazas ankaŭ, ke la francoj, majstroj en la arto de l’ retoriko, aplikas al siaj urbaj urinejoj eŭfemismon, sone kaj sence bonvenan, nome Vespasienne, per kio ili redonas, se ne al Cezaro, almenaŭ al posteulo de Cezaro lian propraĵon”.

Ĉar la respekta silento ankoraŭ ne rompiĝis, profesoro Reimlinger, kies almanaka scienco estis vasta, daŭrigis: “Vespasianus estis tiu Roma imperiestro, kiu jam tiuepoke montriĝis, por inventi novajn impostojn, same eltrovema kiel postaj financministroj. Efektive, li havis la ideon imposti la latrinojn. Plue — sed tion vi scias — li famiĝis kiel aŭtoro de konata proverbo. Kiam liaj kuncivitanoj riproĉis, ke la mono tiel enspezita kredeble havos certan kunguston, Vespasianus asertis: Pecunia non olet!* Kaj nun”, konkludis la oratoro, “por reveni al via konflikto, mi pensas, ke la germana lingvo ne havas ekzaktan tradukon por la franca Pissoir. Diversaj vortkunmetaĵoj, iam-tiam provitaj, neniam akiris civitrajton en la popola uzado”.

* Mono ne odoras.

La gastejestro gratetis sian kapon, sin turnis al la pentristo kaj decidis: “Hodiaŭ ni kontentiĝos malaperigi la malamikajn vortojn. Neniu suspektu, ke mi volas per ili manifesti sentojn de simpatio al Francujo. Do for! Intertempe mi provos informiĝi ĉe kolegoj aŭ ĉe la urbdomaj instancoj por vidi, kiel ili solvis la problemon. La okazaĵo ne estas unika, mil diabloj! Ja troviĝas la samaj surskriboj sur ĉiuj publikaj necesejoj en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de l’ germana imperio”.

Kaj tiel estis. Jam unu kvaronhoron poste la pentristo povis anonci: “Farite! Mi surŝmiris plurajn tavolojn da opaka farbo. Eĉ per lupeo vi ne retrovos vian Pissoir”. Sed la mastro apenaŭ atentis pri la raporto de l’ pentristo, ĉar ĵus envenis gasto, al kiu li turniĝis kiel al savanto:

“Ha, sinjoro Berger!” ankoraŭ li prononcis Berĵe’, laŭ la ĝisnuna maniero inter lorenanoj, “vi aperas en la ĝusta momento! Kiel grava persono en la administracio de l’ urbo vi povas tiri nin el embaraso. Jen, pri kio temas ...”

La urbdomo troviĝis tute proksime, transflanke de l’ placo, kaj sinjoro Berger, sekretario en la Civilregistra Sekcio, zorgis, per ĉiutagaj vizitoj en la trinkejo, pri la flegado de bonaj rilatoj kun La Luno. Li amis fieradi, ŝercmaniere, pri sia nomo, “unu el malmultaj, kiuj havas egalan civitrajton en ambaŭ lingvoj”. Kiam li konis la objekton de l’ diskuto, en ĉiuj ĝiaj detaloj, li ekridetis kaj deklaris senkompate: “Vi turmentiĝas pri vanaĵo. Ne malpli freŝdate ol ĉi-matene nia urbestraro decidis lasi senŝanĝe la surskribojn Pissoir kaj Toilette sur ĉiuj tiaj budetoj dependantaj de l’ urba administracio”.

“Ĉu ne, kiel mi diris?” triumfetis la profesoro. “Ĉi-okaze la lingvo de l’ filozofoj ne konas solvon. Oni povus ja pruntepreni ĉe alia popolo ol la franca. Sed de kiu? Ankaŭ la angloj estas malamikoj. Eble Pisciatoio kaj Ritirata. Ili estas italaj, sekve belsonaj. Sed ĉu la italoj restos neŭtralaj?”

Aŭdiĝis kelkaj tusetoj el la ĉeestantaro, kies signifo estis konsili al sinjoro Reimlinger, ke li bremsu siajn parolojn. Kaj la pentristo opiniis: “Post du aŭ tri tagoj, kiam ĉio estos tute seka, mi remetos ĉion kiel antaŭe”.

“Kun nova fakturo, kompreneble!” la mastro konkludis, ne sen amara ironio.

Kiam Pierre revenis al la Mazellenplatz, ĝi havis tute alian aspekton. La bivakuloj de l’ mateno ne plu estis. Postrestis nur distretitaj pajleroj kun multe da ĉevalsterko, paperaĵoj kaj aliaj signoj, ke homoj tie manĝis.

Estis malfacile penetri en la gastejon de l’ Blanka Ĉevalo, tiel plenplena ĝi estis. Tiuj, kiuj ne povis eniri, staris grupe antaŭ la pordo. Pierre miris pri la granda nombro de soldatoj inter ili. Estis ankaŭ multaj virinoj, el ĉiuj aĝoj, en vestaĵoj konfekcie tajloritaj, laŭ modo malfruanta je pluraj jaroj. Kamparaninoj. Al Pierre ŝajnis stranga, ke tiuj germanaj soldatoj parolas france — nur duonlaŭte kaj singarde. Tuj ili ekmutiĝis, kiam ili rimarkis lin. Tie, videble, kunvenis parencoj por adiaŭi lastfoje inter si antaŭ la granda disiro.

Fine Pierre sukcesis sin ŝraŭbi tra l’ amaso ĝis en la ĉambro. Ĉe la verŝtablo suverene deĵoris la maljuna Dieudonné, pli okupita, pli grumblema ol iam. Li lokis, delokis, relokis, prenis, reprenis, lavis aŭ ne lavis glasojn kaj tasojn kaj malŝtopis botelojn. Daŭris kelkan tempon ĝis Pierre povis proksimiĝi kaj atentigi pri sia ĉeesto. Dieudonné nur palpebrume signis al pordeto en la ĉambrofono: “Tie, malantaŭe, en la kabineto, estas du aŭ tri, kiuj veturos al via direkto. Iru informiĝi”.

Estis nefacile. La tabloj kaj seĝoj apudis unu la alian preskaŭ seninterspace, kaj tamen, inter ili staris ankoraŭ tiuj, kiuj ne trovis sidokazon. Kiam Pierre malfermis la pordon al la montrita kabineto, li refoje havis la malagrablan impreson, ke li interrompis konversacion. Ankoraŭ li povis diveni sur la lipoj de l’ sidantoj, laŭ la buŝformo, parolojn ne finparolitajn. Kaj refoje, ĝenite, li sentis ĉiujn okulojn turnitaj al li kun klara riproĉo: Kion vi volas ĉi tie? — Li povis nur balbuti: “Verzeihung.* Mi volis nur demandi, ĉu iu el la sinjoroj veturos hodiaŭ ĝis Unterhofen aŭ proksimaĵo?” Neniu respondo. Stulta silento. Tie sidis proksimume dek viroj, kunpremitaj ĉirkaŭ malgranda tablo en angulo, dum la pli grandan parton de l’ ĉambreto okupis unu lito kun ŝranko kaj iu lavtableto. Unu rigardis la alian ŝajnigante nekomprenon. Kelkaj, per la kapo, skuis neosignon. Pierre ekdubis. Ĉu li eraris pri la pordo? Sed ne estis alia kabineto. Reatinginte, ne sen peno, la remparon de l’ verŝtablo, li diris al la mastro:

* Pardonon!

“Malbonŝanco. Estas tie neniu al mia direkto”.

“Kion vi rakontas? Mi tamen ne sonĝas, nek somnambulas. Mangin el Luppy, Poirier el Solgne, Thomas el Moncheux antaŭ kvin minutoj ankoraŭ mendis vinon. Venu!” kaj energie lia forta staturo disŝovis la ĝenantojn. En la kabineto li iris tuj al unu el la sidantoj kaj parolis en lian orelon, post kio la sidanto levis la rigardon al Pierre, restinta sur la sojlo, diskutis ankoraŭ kun la mastro kaj fine diris al Pierre: “Bone, Mi faros ankoraŭ du-tri komisiojn. Post unu duonhoro ni ekveturos. Mi retrovos vin ĉi tie, sur la placo”.

“Dankon. Mi certe estos”.

Ŝultroleve la mastro grumblis: “Kiel nefidemaj, tiuj kampuloj!” kaj klarigis al Pierre: “Estas Thomas el Moncheux. Li ja devos pasi preter la stacidomo de Secourt. Vi estos tie antaŭ la vespero”.

Pierre volis danki, kiel decas, kaj li supozis, ke tion li faros plej efike, se li mendas trinkaĵon. Li petis unu kafon sur la verŝtablon. Aŭtoritate — ĉar tio ŝajnis al li memkomprenebla — la mastro enverŝis ankaŭ mirabelbrandon. Tuj la delikata odoro, kiu vapore leviĝis el la varma miksaĵo, vekis en Pierre rememoron pri milda hejmeco. Trinkante sian kafon li revis pri familiaj kunsidoj, kiam, post festeto, kafo kun iom da mirabelo faciligis la digeston kaj favoris la bonhumoron. Li sorbetis ĝin kun vera ĝuo. Rideto ekĝermis ĉe liaj buŝanguloj dum li diris al si: “Iom da Francujo!”

Kiam, ĝuste unu duonhoron poste, sinjoro Thomas revenis kun multaj pakaĵoj, Pierre estis veturpreta. Sidante sur sia valizo, antaŭ la gastejo, li estis skribinta rapidan poŝtkarton al fraŭlino Annemarie Balkenwirth, Hohenstaufen Strasse 118, Berlin-Schöneberg. La teksto estis kliŝe banala, intence, por ne kompromiti la adresatinon. Nur “Plej korajn salutojn el MetzPeter. 7an de Aŭgusto 1914”.

Kiam la karto falis en la bluan poŝtkeston, Pierre fariĝis malgaja. Ĵus okazis io definitiva. Rompiĝis la kontakto inter li kaj Annemarie. Kun melankolio Pierre pensis, ke tiu karto, ĵus ĵetita en la keston, signifas, ho ve!, tre verŝajne, “Adiaŭ, Annemarie!”; sed tuj li ribelis kontraŭ tiu ideo, kiun li deskuis kiel malbelan insekton falintan desupre, kaj diris al si, kun volanta obstino: “Ĝis revido, Annemarie! Ĝis revido!”

Apenaŭ instaliĝinte sur la sidilo de l’ kaleŝo sinjoro Thomas sin turnis al Pierre: “Nun survoje! Duope mi alvenis hodiaŭ matene, duope mi forveturas ...”

“Ĉu via kunulo restis en la urbo?”

“Ha, jes! Bedaŭrinde!” sopiretis la maljunulo. “Estis Adrien, mia pliaĝa filo. Kiel rezervisto de la 8a artileria, li devis sin prezenti hodiaŭ en la kazerno. Nun ankaŭ li estas mobilizita. Sed vi? Dieudonné diris al mi, ke vi estas franco. Kial vi ne forlasis Germanujon pli frue, kiam ankoraŭ estis tempo?”

Pierre rakontis, kio okazis. Ke li ne volis kredi je la ebleco de milito kaj ke poste la trajnoj ne estis plu uzeblaj de civiluloj. Nur hodiaŭ li povis alveni en Metz. Li havas konatojn kaj amikojn en Chanzy, en Autrecourt. Li esperas ...

Sinjoro Thomas interrompis lian parolon. “He! Neeviteble. Jen ili estas. Ĉu vi havas iun Ausweis?* Stulta demando! Vi ja ne povas havi. Embarase!”

* Paspapero.

Ili estis alvenintaj ĉe la elirejo el la urbo, kaj per la pinto de sia vipo la veturiganto montris al grupo da soldatoj, tie supre, apud la Orienta Tombejo. Ili haltigis ĉiujn veturilojn. “Kontrolo de l’ paspaperoj”.

Pierre paliĝis. “Mi havas nenion. Kaj eĉ se mi havus ... Kiel franco mi estos arestita. Mi devas reiri al la urbo”. Li pretiĝis al desalto.

Sinjoro Thomas estis maljunulo, sed homo hardita, unu el tiuj kamparanoj, kiuj ne facile nervoziĝas. Larĝa, griza barbo invadis lian tutan vizaĝon, lasante apenaŭ sufiĉe da loko al du ruzaj okuloj, vigle ardantaj, kiel karberoj el inter la cindroj. Li ŝajne ne priatentis la vortojn de Pierre kaj instigis siajn du ĉevalojn al plua irado. Metante unu manon sur la brakon de Pierre, kvazaŭ trankvilige, li diris:

“Kion vi volas fari en la urbo? Restu! Ĵus mi pensis, ke mia Ausweis validas por du personoj. Mi ja venis kun Adrien. Se oni demandas vin, vi nomiĝas Adrien Thomas”. — Tion dirinte li eltiris ĉifitan paperon, malfaldis ĝin per mallertaj fingroj kaj konfirmis: “Augustin Thomas kaj Adrien Thomas, ambaŭ el Monchern, kantono Vernach, havas la permeson veturi al Metz kaj reveni”. Kun stampo de la komunumo kaj iu skribaĵo de la Ortskommandant.*

* Militista komandanto en la vilaĝo.

La kontrolsoldatoj faris neniun demandon. La vojaĝantoj povis daŭrigi sian vojon. Sinjoro Thomas estis kontenta. “Oni ne perdu la kapon. Se ne estas alispecaj malfacilaĵoj, ĉio iros glate”. Nun certa kunkulpeco unuigis ambaŭ kaj la maljunulo pensis, ke li ŝuldas klarigon al sia juna kunulo:

“Vi certe demandas vin, kial — tie ĉe Dieudonné — neniu respondis, kiam vi petis pri veturokazo”.

“Se diri la veron, jes, mi miris pri la ĝenerala silento, kaj mi miras tiom pli, ke poste vi senplue konsentis, kiam sinjoro Dieudonné parolis al vi”.

“Vidu”, sinjoro Thomas parolis hezite, evitante kun singardo iel ofendi la kunveturanton, “vidu, ni ĉiuj kredis, ke vi estas vera Beiuns.* Vidu, kiel oni povas erari!”

* Bei uns (pron. baj uns) germane = ĉe ni.

Bei uns?” ripetis Pierre. “Kion tio signifas?”

“Vi ne scias? Estas vere, ke vi ne estas el nia regiono. Ĉi tie oni nomas Beiuns la germanojn, kiuj venis al ni el Germanujo, el la interno, kiel ili diras. Tie, laŭ iliaj diroj, ĉio estas pli bona kaj pli bela, dum ĉe ni ili kritikadas ĉion. Ili faras komparojn inter niaj hejmaj kutimoj, niaj vivmanieroj kaj tiel plu, kaj la paradizo, kiun ili lasis malantaŭ si, ie en la fundo de Pomerujo. Ĉiudufraze ili rekomencas: Bei uns estas alie ... bei uns oni faras tiel ... bei uns la domoj ... bei uns la viroj ... Ili tedas nin finfine!”

“Bone”, diris Pierre, “tion mi komprenas, sed kial vi suspektis, ke ankaŭ mi ... ?”

“Certe estas stulte”, kvazaŭ pardonpetis jam anticipe sinjoro Thomas, “kaj ni ĉiuj trompiĝis. Ni pensis tion pro via ĉapelo”.

“Pro mia ĉapelo? Kion ĝi havas, mia ĉa...” Pierre ne finparolis. Li subite komprenis kaj konfuziĝis. Li estis depreninta sian ĉapelon, tiun belan feltoĉapelon, aĉetitan antaŭ nur du monatoj en bona berlina magazeno, ĉe Peek & Kloppenburg, kaj nun, nekredeme li skuetis la kapon, dubante pri si mem. Li rigardis la ĉapelon kun riproĉoj, kvazaŭ ĝi estus kulpa; li rigardis ĝin kun sentoj similaj al tiuj de kokino, kiam ŝi konstatas, ke el ovo fidele kovita de ŝi, elsaltas iu plumpa, truletbeka anasido. Humiltone li flustris: “Vere! Mia ĉapelo estas verda! Kiel tio povis okazi?”

Kiel tio povis okazi? Ĉu li ne mem, antaŭ apenaŭ unu jaro, asertis, ke neniam franco konsentus surmeti tian ĉapelon? Kiel povis okazi? Kaj jen, anstataŭ senti sin humiligita, Pierre sin sentis supera al siaj samlandanoj, ĉar pli riĉa ol ili je unu granda sperto. Li povas kompreni, kion ili ne komprenas, ke aliaj cirkonstancoj, aliaj medioj kondukas al aliaj vidpunktoj. Kun ĉiu nova spertakiraĵo la homo plivastigas sian horizonton. Kiam li aĉetis la ĉapelon, li ja ne estis ebria. Poste li neniam estis ŝokita pro ĝia koloro, eble tial, ke ĝi enviciĝis kiel ĝusta noto en la gamon de l’ berlina stratbildo. Ĝi ne povis esti “peko kontraŭ la bona gusto”. Liaj okuloj, vidinte pli variajn scenojn, estis nun pli komplete edukitaj, per kio li atingis pli larĝan komprenemon kaj povis, sekve, dispuŝi la limojn de l’ Neeble! Sed — li plu meditadis — se la verda ĉapelo estas fremdaĵo en la centra Francujo, ĉi tie, en tiu parto de Loreno aneksita de la germanoj, la loĝantoj sendube havis oftajn okazojn por alkutimiĝi al tiaj kolorkunmetoj. Ili do pasis, kiel mi, tra la samaj evolustadioj kondukantaj al komprenemo pli vasta, sekve al toleremo. Do? Jes — Pierre konkludis —, jes! Toleremo, jen la granda vorto! Sed la bona, denaske kulturita patriotismo de ĉiu bona franco malpermesas akceli toleremon sur tiu ĉi tereno. Ĉi tie estas tasko multe pli urĝa plilarĝigi la breĉojn, sed neniam kalfatri ilin. Pierre sin demandis, ĉu demonstri al sia akompananto, kiel ĉio estas facile kaj normale klarigebla, kiel eĉ li, tamen vera parizano, evoluante de unu ŝtupo al la alia, sen ia perforto kontraŭ la naturo, sed ankaŭ sen muta subiĝo al antaŭjuĝoj, povis atingi nocion sufiĉe vastliman por akcepti senŝoke, ankaŭ en priartaj konsideroj, verdajn tonojn en diversaj kolorkomponaĵoj. Sed li sciis, ke ĉi tie la afero havas tute alian aspekton. Ĉi tie la verda ĉapelo estas malŝatata de la enlandanoj, ĉar ĝi akiris la valoron de emblemo. Ĝi signifas la germanon, la konkerantan Beiuns. Kaj Pierre silentis.

Iom poste sinjoro Thomas revenis al la temo:

“En la urbo oni malfidas al la verdaj ĉapeloj. Kaj prave. Dum mi troviĝis en la apoteko, oni rakontis, ke iu profesoro el la liceo estis ĵus arestita pro ‘kontraŭgermana sinteno’, kiel ili diras. Nu, tiu homo tagmanĝis hodiaŭ ĉe la Luno. Estas restoracio, kie klientas kutime nur lorenanoj. Tie la profesoro parolis iom laŭte. Kaj ĉeestis iu nekonato, neniam antaŭe vidita ĉe la Luno. Nur kiam li eliris, la aliaj gastoj rimarkis, ke li surhavis verdan ĉapelon. Unu duonhoron poste, kiam la profesoro volis eniri en sian hejmon, li estis plukita. Ankoraŭ unu, kiu pasigos kelkan tempon en la fortikaĵo Ehrenbreitstein”.

Pierre preferis nenion aldoni. Li volis gvidi la konversacion sur alian terenon, kiam atingis ilin la peza sonorado de basvoĉa sonorilego. Ĝi estis unutona zumo, solena, malrapida, ripetiĝanta post longaj interspacoj kun ĉiam sama forto.

“Jen”, grimacis sinjoro Thomas, “kia mizero! Ili devigas niajn sonorilojn, fanditajn el franca metalo, anonci iliajn germanajn venkojn. Nia Mutte devas deĵori nun preskaŭ ĉiutage. Kio estas ankoraŭ? Ĉu refoje ili neniigis ĉiujn rusojn?”

La kondukistoj de preterpasanta armea proviantkolono estis pli bone informitaj. Ŝprucetis iom da petolo el ilia ĝojo, kiam ili sciigis: “Lüttich ist gefallen!* Post ok tagoj ni estos denove ĉe panjo!”

* Lieĝo falis! (La belga fortikaĵo).

“Jes, jes”, sarkasmis en sia interno sinjoro Thomas, “ĉar intertempe la francoj dormados, ĉu ne?”

Ili renkontis ankoraŭ multajn armeanojn laŭlonge de l’ vojo kaj ĉiufoje radiantaj vizaĝoj ridis al ili. Ĉiam troviĝis inter ili bonvoluloj por informi: “Lüttich ist gefallen! Nun ĝis Parizo!” kaj ĉiufoje la maljuna Thomas altenlevis sian vipon, kvazaŭ por priatesti sian sinceran kunĝojon, sed inter kunpremitaj dentoj li sufokis venĝantan “Dummkopf!”* — verŝajne la solan germanan insultvorton konatan de li. Tion dirante li rigardis al siaj ĉevaloj, ĉar certajn limojn oni ne povas transpasi senpune. Al ĉevalo oni povas diri “Dummkopf!” kaj tio malpezigas la koron. Li sin turnis al Pierre kaj plendis: “Tio estas ja nia mizero, ke ni devas manifesti ĝojon, kiam ili ĝojas, kvankam ilia ĝojo estas nia doloro. Pli grave estas, ke niaj filoj, en kiuj batas francaj koroj, portas germanajn uniformojn. Ekzistas familioj, kiuj havas unu filon en Francujo, en la franca armeo, dum la alia restis ĉi tie, kun la gepatroj. Nun ili devos batali, frato kontraŭ frato. Tio ne estas humana”.

* Stultkapulo!

La ĉevaloj eltrotiĝis kaj komencis suprenpaŝi laŭ serpentumanta vojo al la altaĵo de Mécleuves. “Mi demandas min, kiel ili rebaptis Mécleuves”, rimarkigis Thomas. “Por la vilaĝoj kiuj finiĝas per -y estis facile. Anstataŭ -y ili metis -ach.* Verny fariĝis Vernach, Tragny Tranach, ha jes, ne forgesu, ke via Chanzy nomiĝas nun Schanzach. Estos utile tion scii. Sed kiel ili nomis Mécleuves?”

* Laŭ kompetentaj fontoj, la nuna franca finaĵo -y en loknomoj estis dum la kelta periodo -ac, latine -acam. Tio pruvas, ke la germana komisiono por nomŝanĝoj ne faris arbitrajn decidojn.

“Kaj kio fariĝis el Autrecourt?”

“Ha, junulo, vi forgesas, ke Autrecourt ĉiam restis sur la franca tero, departemento Meurthe-et-Moselle. Ili germanigas nur en Alzaco-Loreno la nomojn, kiuj sonas tro france. Mi ne komprenas, kial ili ne pensis pri tio jam pli frue”.

Alveninte sur la supro de l’ altaĵeto ili povis etendi vastan rigardon alnorde ĝis Metz kaj la transa forĝregiono, alokcidente ĝis la montoĉenoj inter Metz kaj Pont-à-Mousson, kaj pli sudokcidente ĝis la altaĵoj antaŭ Nancy. Ĉirkaŭ ili, sur la ebenaĵo, ĉio estis tiel kvieta, ke Pierre ekmiris: “Kiu povus suspekti, ke la milito enradikiĝis ĉi tie? Jen oni falĉadas la tritikon kiel dum pactempo, kaj jen unu, kiu kondukas siajn bovinojn al la paŝtejo. Se ne estus la senfinaj armeaj veturilkolonoj, oni povus forgesi la militon”.

“Kaj tamen, ĝi ne estas malproksima”, asertis la maljunulo. “Ĉi tie mi ne scias ĝuste, sed en nia regiono la linio pasas je nur kelkaj kilometroj. Ili okupis Voiron kaj Autrecourt. Oni diras, ke iliaj patroloj penetris ĝis Nomeny. La francoj ankoraŭ ne moviĝas. Ili certe preparas fortan frapon”.

Kiam ili alvenis en Solgne, nun Solgen, sinjoro Thomas proponis: “Ni iros trinki unu glaseton ĉe Lavaux. Eble ni aŭdos novaĵojn el la ĉefrontaj vilaĝoj”. Sed antaŭ la kafejo de Lavaux staris grupoj da diskutantaj soldatoj. Videble ili jam festis la falon de la belga fortikaĵo. Kelkaj el ili faris invitsignojn al la veturantoj sur la kaleŝo, dum aliaj raŭke anoncis: “Venko post venko!” — Senplue la maljunulo vipetis siajn ĉevalojn kaj decidis: “Nia glaso estas trinkita!”

Ĉe la lasta domo posteno haltigis ilin:

“Kien?”

Monchern”.

Ausweis?”

Ili povis pluveturi. Tiam sinjoro Thomas montris al la proksima, monteta horizonto. “Maldekstre, malantaŭ tiu dorso, kuŝas Moncheux. Tie, dekstre, tiu kvarangula konstruaĵo estas la stacidomo de Secourt; iom pli malproksime estas Chanzy kaj sur la alia flanko de la arbaro, via Autrecourt. Mi kondukos vin ĝis Chanzy. Tio havigos al mi la plezuron premi la manon de sinjoro Mazotte”.

Pierre, proksima al sia etapo, kontente ekspiris. “Mi ne scias, kiel danki al vi”.

“Ne dankinde! Ĉio, kion mi petas de vi, estas, ke vi diru al la francoj, ke ili rapidu! Kaj nun vi eble ridos, kiel oni ridas en la tuta regiono de du tagoj. Pro la nova nomo de la stacio. Ĝis antaŭ du tagoj ĝi estis Secourt. Sed nun la vilaĝo nomiĝas Unterhofen.* Necesis tion skribi sur la fasadon de la stacidomo. En gotikaj literoj, nepre! Sed la pentristo konas malbone la gotikajn literojn. Oni diras, ke inter la gotikaj f kaj s estas nur malgranda diferenco. Apenaŭ unu streketo. Bastien, la pentristo, tion ne sciis — aŭ li faris intence — li forgesis la streketon. Kaj jen, kion li skribis! Komike, ĉu ne?”

* Secourt estas kripliga kuntiro de Sous-court = sub la korto, korto kun la senco de bieno, germane Hof. La traduko Unterhofen estas sencfidela. Refojan komplimenton al la germana komisiono por nomŝanĝoj.

Pierre legis la grandajn, nigrajn literojn Unterhosen. Malgraŭvole li ekridis. “Sed Unterhosen signifas kalsonojn! Amuze!”

En tiu ĉi momento ili rimarkis sur la vojo antaŭ si spektaklon neatenditan. El la direkto de Chanzy venis, renkonte, du rajdantoj, inter kiuj marŝis viro en nigra sutano.

“He skorzonero!” ekmiris sinjoro Thomas, “estas la ĝendarmoj el Solgne. Ili arestis la pastron de Chanzy. Tio estis ja fatala. Pastro Klein neniam kaŝis siajn simpatiojn por Francujo”.

Kiam la grupeto preterpasis, sinjoro Thomas kaj Pierre levis la ĉapelojn. La ĝendarmoj metis neglekte la manon al la kasko kaj senparole pluiris. La kaleŝvojaĝantoj ankoraŭ longe postrigardis al la stranga triopo. Kapskue la maljunulo diris: “La pastron ni salutis, sed la ĝendarmoj konfiskis nian saluton por si”.

Nun ili jam malkovris la ruĝajn tegmentojn de Chanzy. Sed la vojon baris du soldatoj. La paspapero de Thomas, el Monchern, neniel kontentigis ilin. Ili ankaŭ ne volis aŭskulti la klarigojn de la maljunulo, kiu lingvaĉumis germane, nek la frazojn pli lerte tornitajn de Pierre pri vizito ĉe sinjoro Mazotte en Schanzach.

“Via Ausweis diras Monchern. Vi havas nenion por fari en Schanzach. Reiru al la ŝoseo!” Iu serĝento aliĝis al la diskutanta grupo kaj tranĉis: “Faru, kiel diris la posteno. Ĉi tie estas milito. Oni ne plu faras vizitojn ĉe amikoj”.

Dum kelka tempo, sur la kaleŝo ruliĝanta malrapide al la direkto, de kie ĝi venis, neniu parolis. Fine sinjoro Thomas opiniis, kuraĝige al Pierre: “Egale! Hodiaŭ vi tranoktos ĉe ni, en Moncheux”.

Kaj tiel estis.

En la lito de Adrien Thomas, tiun nokton, Pierre dormis kiel ŝtono. De kiam li forlasis Berlinon, antaŭ tri tagoj, lia korpo, lia menso ne konis plenan ripozon. Tiom da emocioj pelis unu la alian, ke li ne povis eliri el laciga febreco. Sed tiun ĉi nokton, ĉe gesinjoroj Thomas, lia naturo cedis al siaj bezonoj.

La sekvantan matenon laŭtaj komandovokoj sur la strato tiris Pierre el milda sonĝo. La vilaĝo estis plena de soldatoj, kiuj tranoktis ĉe la loĝantoj. Tuj Pierre reorientiĝis en la kadro de l’ realaĵoj. Post profunda dormado li sentis sin nun refreŝigita, liberigita de la febraj emocioj de l’ antaŭtagoj. Nun li rezonis tre sobre kaj iris tuj por informi sian gastiganton: “Mi devas foriri. Mi troviĝas ĉi tie en situacio eksterleĝa. Urĝas, ke mi atingu francan vilaĝon, eĉ se jam sub okupado de la germanoj. Tie, almenaŭ, mi ne estos ankaŭ danĝero por miaj amikoj. Franca junulo en franca vilaĝo, tio estas klarigebla”.

“Jes”, konsentis la maljuna kamparano, “ĉi tie vi ne povos restadi longe. Oni parolos en la vilaĝo. Sed kiel daŭrigi vian vojaĝon? Sen speciala paspapero neniu povas moviĝi, eĉ ne iri al najbara vilaĝo. Sen tia papero eniro, eliro de ĉiuj vilaĝoj en la militzono estas neeblaj ... Krom ...!” subita fajrero eklumis en la okuloj de l’ maljunulo, “krom por tiuj, kiuj iras al siaj kamplaboroj en la ĉirkaŭaĵo. Jes, ili estas facile rekoneblaj kiel terkulturistoj. Vestitaj labortage, kun falĉiloj kaj la tuta bazaro ...”

Pierre ne hezitis: “Tion mi devas provi. Ne ekzistas alia rimedo. Ĉu vi donos al mi malnovan pantalonon? Eluzitan ĉemizon? Mi lasos al vi mian kostumon, mian ĉapelon, jes, la verdan ĉapelon!” Jam li sentis sian fidon reveni kaj ridetis malicete.

“Et-ete, junulo! Sen blinda hasto! Nu, jes, mi kredas, ke tiel vi povos eskapi. Ni iros kune el la vilaĝo. Kaj pri via valizo, pri viaj aferoj ne zorgu. Maury, nia panfaristo, portas du fojojn semajne la panojn al Chanzy, sur sia ĉareto. Li povos porti ankaŭ viajn havaĵojn. Li lasos ilin ĉe Mazotte”.

La saman posttagmezon du kamplaboristoj, pro l’ varmego de l’ tago apenaŭ vestitaj, paŝis malrapide preter la vilaĝposteno de Moncheux, nun Monchern. Unu, viro maljuna, kun barbokovrita vizaĝo, tamen sunbakita, balancis fine de seka brako lignan rastilon; la alia, junulo, kun haŭto pli delikata, kiun tani la suno ankoraŭ ne havis tempon, portis surŝultre longan falĉilon, laŭ kies rusta klingo kaj breĉhava tranĉrando kiu ajn grenrikoltisto scius tuj, ke ĝi meritas nur forĵeton. Ambaŭ iris la kampvojon, kiu krute grimpis al la altaĵo antaŭ la vilaĝo. Ĝi estis malfacile irebla, plena de ŝtonoj, ĥaosa kun multaj defluosulkoj, fositaj jaron post jaro de kaskadanta pluvakvo. Sinjoro Thomas elektis tiun vojon, ĉar de la supro, tie antaŭ ili, ili malkovros la tutan ebenaĵon ĉirkaŭ la valo de l’ rivereto Seille. De tie ili povos nombri la vilaĝojn kaj diveni, kie, proksimume, pasas la frontlinio. La vojoj, vojetoj desegniĝos tiel klare, ke oni povos ilin sekvi per fingromontro. Tiel Pierre senpene orientiĝos pri sia celo. Sed dumire ili devis halti iomete, por lasi al la maljunulo spiropaŭzon. Ili sidiĝis sur la ruiniĝinta mureto de la malnova tombejo. Tiam, ambaŭ samtempe, ekatentis. Aŭdiĝis hufofera bruado de galopantaj ĉevaloj. Jen, tra la vilaĝo, kiun ili lasis malantaŭ si, alsupre rapidis grupo da rajdantoj. Dudek, eble tridek. Certe altrangaj oficiroj, ĉar ambaŭflanke de la strato la soldatoj, kiuj ĝis tiam iris, venis, sidis antaŭ la dometoj, subite senmoviĝis en rigidaj starpozoj. Jam la rajdantoj atingis la malnovan tombejon kaj preterpasis la sidantojn. Preskaŭ ĉiuj, se juĝi laŭ iliaj larĝaj epoletoj, estis eminentaj. Laŭlonge de l’ pantalonoj ili portis la malvkoloran, larĝan galonon de l’ ĝeneralstaboficiroj. Ĝuste sur la supro de l’ monteto ili haltigis la ĉevalojn.

“Ne stultuloj, tiuj generaloj”, opiniis sinjoro Thomas. “Ili tuj trovis la plej oportunan observopunkton.”

Kaj, kvazaŭ por pravigi la opinion de l’ maljunulo, la rajdantoj jam esploris la ebenaĵon sur la alia flanko, kribrante la tutan panoramon per avidaj lornoj.

“Ne estas la momento ĝeni ilin. Ni iru nerimarkate!” Sinjoro Thomas tiris sian kunulon sur paŝvojeton aldekstre. Baldaŭ malfermiĝis ankaŭ antaŭ iliaj okuloj la okcidenta pejzaĝo kaj tuj la maljuna gvidanto deklaris kontente: “Ĉio malvolviĝos kvazaŭ laŭ bobeno! Vidu, la homoj, kiuj falĉadas tie, trans la ŝoseo, estas el Chanzy. Se mi ne eraras, tio estas la kampo de Guillet. Bona homo. Iru miksiĝi kun ili. Diru, ke vi havas komision por Mazotte. Kiam ili hejmeniros, vi akompanos ilin, kiel unu el ili. Rigardu, nur iom pli malproksime, estas la malnova Francujo, kiu etendas al vi siajn brakojn. Kaj nun, dum ĉi tiu prunelheĝo ankoraŭ kaŝas nin, ni adiaŭu per forta manpremo. Antaŭen, junulo, kaj bonan ŝancon!”

“Ankoraŭfoje dankon el tuta koro!” Kaj jam Pierre, la okulojn fiksataj al la grupeto el ChanzySchanzach! li korektis por si mem — malsuprenpaŝis tra herbejoj kaj kampoj ĵus falĉitaj, rektlinie al sia celo.

Ankaŭ en Chanzy, ĉiuloke kaj el ĉie, svarmis soldatoj. Jen ili staradis ĉe la stratrandoj, ĉirkaŭ la vilaĝfontano, jen sidis sur benkoj antaŭ la domoj, kun la fusiloj ĉeflanke, kun la tornistroj surtere, ĉiumomente pretaj al regrupiĝo, al ekmarŝo. Post diskreta saluto al siaj akompanantoj Pierre malaperis en la longan koridoron de sinjoro Mazotte. Li alvenis ĝis sur la sojlo de l’ kortoĉambro. Ĝian brunruĝan brikpavimon li tuj rekonis. Vidante tiun junulon, kampule vestitan, kun eluzita falĉilo, sinjorino Mazotte metis ambaŭ manojn al la koro: “Kio estas?” — Pierre konigis sin kaj la bona virino eklamentis:

“Dio mia! Dio mia! Franco ĉe ni! Sed ili forbrulos la domon. La ĝendarmoj revenos! Ili jam arestis nian pastron. Kaj nia Gaston, kiu iris en la militon! Ni estas sen novaĵoj! Kia mizero! Ĉu neniu vidis vin eniri ĉe ni?”

“Ne timu, sinjorino, tiuj, kiuj vidis, ne scias, ke mi apartenas al la alia flanko”. Senprokraste li informis ŝin pri sia deziro atingi Autrecourt, se eble ankoraŭ hodiaŭ.

Sinjorino Mazotte estis videble kontenta pri la decido de la stranga vizitanto. “Mia edzo iris kun la filinoj sur nian kampon, inter la arbaroj. Mi montros al vi la vojon. Sed antaŭe vi prenos glason da vino kun iom da io ...”

Pierre akceptis danke, kaj tuj poste, sentempoperde, li resurŝultrigis sian falĉilon. “Strange”, li konstatis ridetante, “ke per tia instrumentaĉo oni cirkulas hodiaŭtage pli rapide ol per biciklo!” — Ili pasis neĝenite preter la postenoj ĉe l’ fino de l’ vilaĝo kaj iris laŭlonge de kampvojeto. Sinjorino Mazotte montris la direkton kaj forlasis lin. Tiam, el ie, fore, tre fore, aŭdiĝis malforta, seka klakado. Ie, fore, oni pafis. La milito fariĝis realaĵo. Pierre plirapidigis siajn paŝojn eniĝante en la arbaron. Vojstrieto nur mallarĝa, kiu baldaŭ fariĝis fadeno apenaŭ tretmarkita. Li eliris el la arbaro kaj vidis antaŭ si la homojn, kiujn li serĉis. Verdire, li vidis nur la kapojn, klinatajn super ondiĝantaj spikoj. Li rekonis sinjoron Mazotte sub larĝranda pajlĉapelo. La filinojn li povis nur diveni, ĉar iliajn kapojn kaŝis komplete tolaj sunkufoj ĝis sur la nukoj. Tuj ĉiuj ĉirkaŭis la alvenanton, kiun ankaŭ ili rememoris nur post kelkaj klarigaj vortoj de Pierre. Tiam ili miradis senfine pri l’ aventuroj de l’ migranto. La filinoj, ankoraŭ pli ruĝkapaj kaj sanaspektaj ol kutime, profitis de tiu paŭzo por demeti la kufojn.

“Bone”, konkludis sinjoro Mazotte, kiam li konis la intencon de Pierre. “Estas fareble. Ni iru”, kaj ankaŭ siaflanke li prenis falĉilon. “Nur kelkajn minutojn tra tiu arbaro tie; ĉe ĝia alia rando la komunumaj distriktoj de Chanzy kaj Autrecourt interplektiĝas. Sendube vi trovos tie laborantojn sur la kampoj. El Autrecourt. Ĉe ili vi estos savita”.

Pierre rekonis kun ĝojo la vojeton, kiun li iris siatempe kun la onklo, tiun dimanĉmatenon antaŭ preskaŭ ĝuste unu jaro. Li rekonis la Kverkon de l’ Virgulino.

“Ha!” li komunikis sian ĝojon al sinjoro Mazotte, “mi rememoras la legendon! Estas la statueto, kiu venigas feliĉon al la flanko rigardata de ĝi, ĉu ne? Ĉiu turnas ĝin al sia vilaĝo!”

“Ne plu! Ne plu! La germanaj patrolantoj rimarkis tion. Ili kredis, supozeble, ke la ŝanĝiĝaj pozicioj de la figuro transdonas indikojn al iuj spionoj. Jen, kion ili faris, la stultuloj!”

Alveninte ĉe la piedo de l’ kverko Pierre rimarkis, ke la ligna statueto estas, per dikaj najloj, definitive fiksita al sia soklo kaj denun ne plu movebla.

“Konstatu”, rikanis sinjoro Mazotte, “ke ili najlis tiamaniere, ke denun la Virgulino daŭre rigardados al Francujo. Jam ili perdis la militon”. Li ĝuis sian konkludon.

Iom poste, elirante el la arbaro, Mazotte, post inspekta rondrigardo, ekĝojis: “Jen! Oni ŝajne atendis vin! Tie, sur la avenkampo, estas la domanaro de Thiriot. Mi aŭdis, ke li ne estas en bonaj rilatoj kun Bertringer, depost la edziniĝo de Lisette. Sed li certe ne rifuzos konduki vin ĝis la bieno. Iru miksiĝi kun ili, tamen singarde! Mi vetas, ke tie, kie la ŝoseo fluas el la arbaro, nin observas germanaj pikedoj. Ili povus eksuspekti. Falĉu du-tri garbojn sur la najbara kampo, por fari kvazaŭ ... Ilia veturilo estas ŝarĝita jam pli ol duone. Vi alvenos ĝustatempe por akompani ilin en la vilaĝon. Salutu Bertringer kaj sinjoron Dulong! Laŭdire la germanoj ankoraŭ ne transiris la Seille. Domaĝe, ke mia Gaston ne troviĝas ĉi tie kun sia regimento. Li havus bonan okazon por transkuri ...”

La apero de l’ juna viro vekis kompreneble scivolemon inter la laboristoj de Thiriot. La falĉistoj interrompis la regulan tranĉoritmon por levi la kapojn. Pierre volis nepre eviti alarman scenon. Kun aplikata sindono li komencis falĉi, pensante, ke estas nenio eksterordinara en tia farado. Sed liaj mallertaj gestoj similis pli al draŝado ol al falĉado. La najbaraj observantoj fariĝis suspektemaj. La plej proksima vokis al Pierre:

“He, falĉisto, ĉu via, la kampo, kiun vi masakras?”

Tuj Pierre marŝis al li, klopodante ne perfidi antaŭtempe sian emocion. Sed ĉar nun ankaŭ la aliaj laboristoj, de pli aŭ malpli proksime, komencis kuri al li, Pierre kriis al ili:

“Mi petegas vin, restu surloke. Mi klarigos ĉion poste”. Sin turnante al la unua falĉisto li demandis: “Ĉu sinjoro Thiriot inter vi?” tiel enkondukante sin kiel konaton.

Sinjoro Thiriot staris jam apude. “Estas mi. Kion vi deziras?”

Thiriot estis seka kvindekjarulo, kun tre sulka vizaĝo, sur kiu densaj, nigraj brovoj reliefigis severan karakteron. Pierre preferis ne inciti eblan malkontenton de tiu homo. Li ne menciis sinjoron Bertringer.

“Mi estas amiko de sinjoro Dulong. Ĉu vi konsentas ...” kaj malmultvorte li konigis la esencon de sia situacio.

“Facile”, Thiriot akceptis la peton, “facile. La veturilo estas preskaŭ finŝarĝita. Ni tuj fiksos la tenstangon. Vi povos grimpi sur la supron, sed ĉe la vilaĝo kaŝiĝu inter la garboj. Estas konsilinde. Junuloj en via aĝo ne plu estas en la vilaĝo. Ili foriris antaŭ kelkaj tagoj por aliĝi al la armeo. Laste, mia plijuna filo kaj Totor, la filo de Bertringer. Ili devis prokrasti sian foriron pro la kamplaboroj. Ili sukcesis eskapi ankoraŭ lastmomente, dank’ al Bertringer. Li, unua, rimarkis kavaleripatrolojn haltantajn ĉe l’ arbarrando. Tuj li sendis komizon por averti nin. Niaj knaboj ekmarŝis kune”.

Kia estis la surprizo de sinjorino Dulong, kiam, timeme, ŝi malfermis sian pordon al la frapoj de l’ juna falĉisto!

“Kiel? Vi, sinjoro Touchard? De kie vi venas? Kaj viaj vestaĵoj! Sed la germanoj estas en nia vilaĝo. Eniru, eniru!” Rapide ŝi fermis la koridorpordon malantaŭ Pierre kaj vokis al la ĝardeno malantaŭ la domo:

“He, Gustave! Venu rapide! — Ha, sinjoro Pierre, kia surprizo! Ni certe ne atendis vidi vin ĉi tie! Sed vi estas laca, malsata, soifa, sidiĝu, venu sidiĝi!”

Ankoraŭ en la koridoro de tiu amika domo, kiu revokis en lian rememoron pli afablajn bildojn el preskaŭa hieraŭ, Pierre eksopiris profunde. Nun li estis ŝirmata. En Francujo. Fine en Francujo! Tiam li vidis, subite, nur nun kun plena konscio, la amplekson de l’ danĝera aventuro travivita, kaj li ploris. Varmajn, kvietigajn larmojn. Sed ankoraŭ li ne staris ĉe la fina celo. Li volis retrovi sian familion, sian patrinon, la patron kaj la propran hejmon ...

“Enestas tro da riskoj!” opiniis sinjoro Dulong, la onklo, kiam poste Pierre malfermis al li sian intencon. “Pasi al la franca armeo, tio ne plu estas ebla. Jes, ankoraŭ la germanaj trupoj ĉi tie ne estas multnombraj. Nur avangardo. Sed estas la Seille apud la vilaĝo. Ĝi markas la linion. Mi kredas, ke ĝis nun transiris nur kelkaj ulanoj. Verŝajne ĝis Vétilly, la proksima vilaĝo. Ĉu tie ili renkontis la niajn? Eble. Sed kiel transiri? Jam de tri tagoj ĉiuj pontoj kaj pontetoj estas gardataj. Malpermesate al kiu ajn alproksimiĝi al la ponto. La germanoj lasas nin savi la rikoltojn de la kampoj nur ĉi-flanke de la rivero. Sur la alian flankon neniu povas iri. Ni estas forbaritaj de tie. Sen novaĵoj pri niaj junuloj. Ili iris al Nancy. Ankaŭ Totor, mia pranevo. Li iris lasta, kun la filo de Thiriot. Ili refariĝis amikoj. Ankaŭ la gepatroj. C’est la guerre!* Kelkajn ĝi disigas, aliajn ĝi kunigas. Sed por vi, se mi diru la veron, mi ne vidas solvon ... kaj tamen, junulo viaaĝa ne povas resti sen danĝero en vilaĝo okupata de la germanoj”.

* Estas milito.

Ili sidis en la komforta manĝoĉambro, malvarmeta pro la fenestrokovriloj fermitaj dum la tuta tago. La duonlumo estis ripoziga. Antikvaj teleroj kaj diversaj kupraĵoj, ĝisbrile frotitaj, estis fiksitaj al la muroj. La longa balancilo de kampara horloĝo, en alta lignokesto, kiel kaptito en kaĝo, daŭrigis sian unutonan tiktakadon. Sen espero pri liberiĝo. Kiel la malfeliĉa Pierre. Sur la tablo postrestis botelo, du glasoj kaj pecetoj de regaleto improvizita de sinjorino Dulong, por ke Pierre povu ĝisatendi la vespermanĝon.

La onklo ne ŝanĝiĝis. Trankvilaj okuloj en trankvila vizaĝo, sed kun certaj signoj de kelka laceco. Li estis absorbata en gravaj pensoj. Post longa silento li ripetis: “Evidente, junulo viaaĝa ne povas resti ĉi tie. La germanoj prenos vin. Sed kion fari?” kaj refoje la konversacio haltis. Ambaŭ viroj, la juna, la maljuna, tamen sciis, ke ili havas tiom da diversaĵoj por rakonti unu al la alia, sed ankoraŭ tro obsede priokupis ilin nur unu temo, kaj ankoraŭ ne eklumetis nur unu espereto en la direkto dezirata de Pierre.

Ekstere, sur polva strato, preterpasis infanteritaĉmento. Ambaŭ iris al la fenestro kaj rigardis tra fendoj de l’ kovriloj. Estis strikte malpermesite malfermi la kovrilojn, sed kelkaj interspacetoj sufiĉis por la rigardoj. Antaŭ ili, la placeto de l’ preĝejo sin mem ne rekonis. Neniu konata vizaĝo. Kie estas la ludantaj infanoj? Nur soldatoj. Neniu civilulo. Kvazaŭ respondante al la muta demando de Pierre, la onklo klarigis:

“Neniu vilaĝano ekster sia domo post la 6a vespere. Tio estas la ordono!” Kaj ree regis silento en la duonluma ĉambro. Ekstere raŭkaj komandokrioj, iam-tiam, kaŭzis moviĝon sur la strato. Soldatoj iris taĉmente al diversaj direktoj, supozeble por anstataŭi deĵorintajn postenojn. Soldatoj ĉie. Ili sidis sur ĉiuj benkoj antaŭ la domoj, sub la juglandujoj sur la placeto, sur la randoŝtonoj de l’ fontano, sur la ŝtupoj al la preĝejo. Iliaj fusiloj staris atende, ĉiufoje po kvar, kun samtiom da tornistroj ĉepiede, en piramidaj faskoj, bonorde vicigitaj. La soldatoj babilis; kelkaj manĝis; aliaj dormetis.

Tiam, je la granda ekmiro de sinjoro Dulong kaj ankaŭ de Pierre, el la direkto de l’ rivero venis viro, vilaĝano, tute kvietpaŝe. Kvazaŭ neniu malpermeso koncernus lin. Kun kaskedo klinrajde ŝovita al unu flanko, portante enmane kestosimilan korbon kun kovrilo, kaj longan bastonon, li paŝis al la placeto. Larĝa, lanŝtofa zono, el eluzita ruĝo, ĉirkaŭis lian talion.

“Kompreneble! Estas li! Povas esti nur li!” ĝemetis la onklo. “Nur li en Autrecourt portas tian zonon. Kia malprudentulo! La neplibonigebla Bignol! Kiel tio finiĝos?”

Bignol?” demandis Pierre, “ĉu ne la akordionisto de l’ edziĝofesto, lastan jaron? Tiu, kiu tiel timis la ĝendarmojn?”

“Ĝuste! Vi havas fidelan memoron. Jes, ŝajne la loko konvenis al li. Li neniam reiris al Voiron, de kie li venis. Li restis kiel komizo ĉe Bertringer. Sed nun mi pensas pri tio” — kaj ĝojbrileto ekflagris en la okuloj de l’ onklo —: “jen estas nia homo! Se sur la tuta terglobo ekzistas unu, kiu povas eltiri vin el ĉi tie, tiu estas Bignol! Sed vidu, la posteno ĉe la preĝejo alvokis lin. Mia Dio, kio okazos?”

Ambaŭ viroj avide gluiĝis al la fenestrokovrilo kaj sekvis la scenon, je nur kelkaj metroj de ili. Bignol, ne pli rapideme ol antaŭe, iris al la soldato kaj flegme, kviete, etendis iun paperon. Ŝajne tio kontentigis la soldaton, ĉar post tralego li signis al Bignol, ke li povas daŭrigi sian vojon.

“Kian kombinaĵon tiu homo ankoraŭ eltrovis por povi cirkuli tiel libere tra la vilaĝo, kiam ĉiuj aliaj devas restadi hejme? Nu, tion li sciigos tuj al ni. Neniam, depost la eventoj, iu komizo de Bertringer pasas antaŭ mia domo ne envenante. Tiel mia nevo ricevas novaĵojn pri ni kiel eble plej ofte”.

Efektive, kelkajn minutojn poste ili aŭdis, ke ĉe la pordo iu degratas brue la malpuraĵojn de siaj plandoj kontraŭ la fera ŝugratilo. Kaj Bignol eniris, tra la koridoro rekte al la ĝardeno, kie li kutime trovis gesinjorojn Dulong. La onklo revokis lin en la manĝoĉambron.

“Ha, diabla Bignol, ni ĵus tremis pro via vivo. Kiel vi povas moviĝi ekstere post la 6a?”

“Tuta afero! Mi rakontos al vi”, sed Bignol jam faris paŭzon por sekvi kun intereso la movojn de sinjoro Dulong, kiu ĵus prenis plian glason el la vitroŝranko kaj ĝin nun plenverŝis. Nur kiam Bignol malplenigis ĝin, li daŭrigis:

“Vi scias, ke la tuta bieno ĉe Bertringer estas plenplena de soldatoj. Ili ĉiuj bivakas sur la korto, en la remizoj, en la staloj, krom unu altrangulo, eble majoro, eble kolonelo, mi nenion komprenas pri iliaj epoletoj, nu, iu dika legomo. Li okupas la bonan ĉambron. Jen unu ĉapitro. Nun la alia. Mi havas en la Seille mian rezervujon por kankroj, ie, ĉe kaŝita loko. Sekreto! Sed mi pensis, ke tiuj soldataĉoj eble malkovros mian rezervon. Sed miaj kankroj ne estas por iliaj faŭkoj. Tial mi alportis hodiaŭ matene tri dekduojn al la mastrino. Ŝi tuj kuiris ilin. Ili estis bonegaj. Tiurilate nenio kritikinda. Sinjorino Bertringer konas la kuirarton. Demetu la ĉapelon. La restaĵojn de l’ kankroj oni poste ĵetis sur la sterkon, kiel ĉiam, en angulo de l’ korto. Sed mia majoro-kolonelo rimarkis tuj la ruĝajn restaĵojn kaj tuj lia dika nazo ekmoviĝis. Écrevisses?* li demandis al la mastro — li parolas la francan kiel ni, sed kun alia akcento! — kaj li volis scii, de kie oni havas kankrojn. Sinjoro Bertringer rakontis. Li pensis, kial ne diri la veron? Kaj la dika frandemulo tuj venigas min kaj diras: Ch’aime beaucoup égrevisses*” — Bignol mokimitis la majoron — “iru kapti por mi, li diras al mi. — Bone, mi diris, sed la égrevisses vivas en la Seille kaj la Seille estas verboten! mi diras. Tiam li respondas: Mi donos al vi Ausweis. Vi povas trankvile kaptadi en la rivero, 500 metrojn ĉiuflanke de la ponto. Iru. Jen ĉio. Se vi ne kredas, mi montros la paperon”.

* Kankroj, en la franca lingvo.
* Mi multe ŝatas kankrojn. Kripligita prononco.

Pierre prenis la atestilon kaj tradukis por la onklo: “La portanto estas komisiita kapti kankrojn en la rivero Seille. Li povas moviĝi libere, dum la taghoroj, en la sektoro de la 2a bataliono.

Batalionestro kaj loka komandanto
Majoro von Rauwitz”.

“Bone”, komencis la onklo, replenigonte la glason de Bignol, “vi, kiu scias elturniĝi, aŭskultu la deziron de sinjoro Pierre. Li estas la bofrato de Lisette”. Kaj Pierre rakontis. Bignol sekvis tre atente, interrompante nur de tempo al tempo. por malplenigi sian glason. Kiam Pierre finis, Bignol ne respondis tuj. Malrapide, pripense, li elpoŝigis kajereton da cigaredfolioj, deŝiris unu, haltis en sia movo, kapskue, prenis el alia pantalonpoŝo grizpaperan tabakpakon kaj komencis fari cigaredon. Estis nekredeble, kiel tiuj kalaj fingroj manovris kun ekstrema lerteco kaj kiel vigle! Fingropinte la maldekstra mano prezentis la folieton akceptopreta, jam fleksebla muldilo, por ricevi el la dekstra mano la ĝustan tabakokvanton. Tiam super la folio ekagis, horizontale, la du montrofingroj, ebenigante egalparte la nigrajn tabakstriojn ĝis kiam, cedante al ordonanta rulmovo, aperis la atendata tubeto, kiun Bignol ŝovis, kiel etan buŝharmonikon, laŭlonge de siaj lipoj. Tiel la elpasanta randparto de l’ papero rapide malsekiĝis sub tuŝo de la langopinto. Ankoraŭ unu, karessimila premo per la fingroj sur la cilindroformon, la randoj kungluiĝis, la cigaredo estis preta kaj jam en buŝangulo de l’ artisto. Li ekbruligis ĝin, profunde enavidis tutan buŝplenon da fumo, kiun post kelkaj momentoj li resendis tra la nazo kaj tiam parolis:

“Necesas bone pripensi. La plej proksima franca posteno troviĝas malantaŭ la tombejo de Vétilly, tridek metrojn maldekstre de la vilaĝo. Tion mi scias. En Vétilly mem ne estas trupoj. Inter la tombejo kaj ni fluas la Seille. La ponto estas barita. Ĉiuj pontoj. Ankaŭ en Mailly, ankaŭ en Thézey. Nenio farebla. Necesas eniĝi en la saŭcon. Ne estas profunde. Mi konas facilajn travadejojn. Sed estas neeble, dum la tago, transiri nevidate. Sentineloj staras ambaŭflanke de nia ponto kaj laŭlonge de l’ rivero ĉiujn kvincent metrojn. Nokte, jes. Aŭ dum la krepusko. Tiam eĉ pli bone, ĉar la okuloj ankoraŭ ne kutimiĝis al la mallumo. Tiam ombro, saliko, silueto, ĉio la sama tabako. Junulo, vi pasos. Sed sola vi ne povos. Bone? Jen do: Mi diros al mia kolonelo, ke oni povas kapti kankrojn, nur kiam la nokto falas. Porpruve mi montros al li mian malplenan korbon. Verdire mi ja kaptis kelkajn, sed ne por li! Mi kaŝis ilin en mian rezervujon. Granda kaĝo el salikaj vergoj, kiun mi faris mem. Interne garnita per dratmaŝoj. Mi ne fidas al la tondiloj de tiuj bestoj. Bone. Se vi konus mian dikan frandulon, vi scius, ke li certe donos al mi permesilon por promeni dumnokte ĉe l’ bordoj de la Seille. Monsieur, ça ira!”* Bignol konkludis kuraĝige. Nur por ke li ne forgesu sian promeson, la onklo ankoraŭfoje plenigis lian glason.

* Sinjoro, estos en ordo.

Pierre bedaŭris, ke li ne povos akompani Bignol ĝis la bieno de Bertringer. Sed estis tro malfrue; krome, ankaŭ dum la tago estos pli saĝe ne montriĝi tie, kie troviĝas tiom da germanaj soldatoj. Oni diras, ke ili arestas la junajn virojn. Kiuj novaĵoj pri la familio Bertringer? Nu, ili fartas bone, sed restas, kompreneble, malkvietaj pri la sorto de Totor, pri la sorto de Lisette, la filino. Jes, ankoraŭ lastan dimanĉon ŝi estis ĉi tie, kun sia edzo, la veterinaro. Sendube, ke ankaŭ li estas nun mobilizita. Ĉu Lisette restis en Mussey?

Post la vespermanĝo la onklo kaj Pierre sidadis ankoraŭ longe ĉe la tablo. Dikaj kurtenoj kovris nun la fenestrojn, por ke neniu lumstrieto vagadu eksteren. Nun ambaŭ povis rakontadi.

“Feliĉe”, rimarkigis la onklo, “ke la trupoj ne enloĝiĝis en la domoj, ni povas babili senĝene. Tro proksime al la francoj, ĉi tie, ili devas esti ĉiumomente pretaj retroiri. Ili atendas ekstere, marŝprete, kun la armiloj ĉepiede. Nur ĉe sinjorino Denique — la antaŭa vidvino Perrin — hieraŭ instaliĝis oficiro, certe altrangulo. Jam klaĉoj rondoŝteliĝas tra l’ vilaĝo. Ŝia edzo — ili geedziĝis iom post Pasko — ŝia edzo iris kun siaj draŝmaŝinoj al Lixières, antaŭ ok tagoj. Kredeble surprizis ankaŭ lin la subita sinsekvo de l’ eventoj. Li ne povis reveni. Ĝis la lasta momento tiuj germanoj lulis nin en la kredon, ke ili volas nur pacon, ke ili neniam pensos pri militiro, dum kaŝe ili incitis la aŭstrojn al krimaj entreprenoj. Estas stranga raso, kiun ni neniam komprenos. Sed vi, fakte, vi, kiu ĵus havis rilatojn kun ili, vi certe scias tion pli bone ol mi”.

“Nu”, diris Pierre, “jes, mi havis multajn okazojn por vidi ilin de pli proksime. Sed mi ne opinias kiel vi. Mi konatiĝis kun multaj germanoj. Mi estas certa, ke ili ne interkonsentis por trompi min. Ili estis sinceraj. Ilia pacdeziro estis ankaŭ sincera. Sed, kompreneble, kiam ili rimarkis, ke oni kreas ĉirkaŭ ili sufokan ferringon, ke de ĉiuj flankoj prepariĝas la mortiga ataksalto, ilia justecosento ribelis. Ili ne konsentis prezenti siajn nudajn brustojn al la ponardoj de konspirintoj. Tion, onklo, oni komprenas”.

“Kiel, Pierre, vi kredas, kion vi diras?”

“Rigardu, onklo, kiu komencis la militagojn? La malamikoj de Germanujo, ĉu ne? Unue la serboj, kiuj, subtenate de Ruslando, murdis la aŭstran kronprincparon. Kelkajn semajnojn poste ili pafis el siaj danubaj ŝipoj sur la aŭstrajn limtrupojn. Tiam la rusoj, sen antaŭa militdeklaro, invadis la germanajn urbojn, brulis kaj masakris. Kaj nun pli grave: Ankoraŭ en Berlino mi legis gazetraportojn pri niaj trupoj, jes, la francaj, kiuj perfortis la landlimon, pafis sur germanajn doganistojn kaj ĝendarmojn. Kiu venenigis la putojn apud Metz? Kiu ĵetis bombojn sur Nürnberg?”

“Hola, hola! Mi haltigas vin. Ĉu vi havas pruvojn pri ĉio tio? Ĉu vi ne scias, ke jam la lastan semajnon, laŭ ordono de l’ registaro, ĉiuj francaj trupoj devis retiriĝi ĝis almenaŭ dek kilometrojn de la limo? Ĉiuokaze mi povas certigi, ke nek en Autrecourt, nek ie en la tuta regiono oni iam vidis francajn taĉmentojn. Tion ja ĝuste ni riproĉas al nia armeo”.

“Kiel kontenta mi estas aŭdi tion!”

“Vidu mem. Jen la lasta numero, alveninta ĝis ĉi tie, de la ĵurnalo ‘Le Matin’. La dika Jules, komizo de Bertringer, alportis ĝin el Mussey antaŭ du tagoj, jes, merkredon matene. Legu la mesaĝon de Poincaré, kiun Viviani, la ĉefministro, komunikis en Palais Bourbon* al 400 deputitoj. La prezidanto de la Respubliko scias, kion li diras. Li ne estas knabo!” Per voĉo, en kiu ankoraŭ vibris indigno kaj emocio, sinjoro Dulong laŭtlegis:

* Kunvenejo de la deputitoj.

“Francujo fariĝis la viktimo de nekredebla atako. Tiu ĉi agresado, neniel pravigebla, komenciĝis per tio, ke sen antaŭa militdeklaro nia landlimo estis trarompita ĉe pli ol 15 lokoj. Belgujo kaj Luksemburgo estis surprize atakataj. Francujo, kontraŭrajte provokata, ne volis la militon. Francujo faris ĉion eblan por eviti ĝin”.

La onklo enmanigis la gazeton al Pierre kaj daŭrigis:

“Kompreneble, ke en Berlino oni ne sciigis tion al vi. La unuaj soldatoj, kiujn ni vidis tie ĉi, estis germanaj ulanoj, tiuj kun longaj lancoj kaj iaspeca plato sur la kasko. Ili svarmis galope tra la kampoj kaj preter la vilaĝo, ĝis la Seille. Kelkloke ili transrajdis ĝin. Tio okazis la 5an, post tagmezo. Same la sekvantan tagon, jam frumatene. Poste infanterianoj okupis la vilaĝon. Ili arestis nian pastron, sinjoron Lanternois. Nun ili gardas lin en la lernejo kiel garantianton. Estis malpermesate al ni eliri el la domoj. Nur de hodiaŭ ili toleras, ke la kulturistoj hejmenprenu la maturan rikolton”.

Pierre silentis dum longa meditado. Baraktadis en li kontraŭfrontantaj opinioj. Tiam li rezignaciis:

“Kiel vidi klare en tiuj aferoj? Oni ne povas troviĝi mem samtempe sur ĉiuj lokoj. Ni formas nian kredon laŭ tio, kio por ni aspektas vera. Malfacile estas senmaskigi mensogojn. Mi ne povas riproĉi iliajn konvinkojn al miaj germanaj amikoj. Ili kredas kun sincereco. Ne estas ilia kulpo”.

“Nu, vi ja studis ilin de pli proksime. Kaj tie, en Berlino, kion ili pensis pri vi? Ĉu ili konsideris vin kiel amikon aŭ malamikon?”

“Al tio mi povas respondi. Kontakto de hom-al-homo estas ĉiam plej utila. Ĝi detruas stultajn antaŭjuĝojn. Dekomence mi simpatiis kun ĉiuj personoj, al kiuj mi rilatis. Ĉe la fino, dum la lastaj tagoj, pro l’ ekscito de l’ anonciĝanta milito, distanciĝis de mi tiuj, kiuj vidis en mi ne plu la homon, sed nur la francon. Ili juĝis min ne plu kiel Pierre Touchard, laŭ opinio pri mi akirita dum preskaŭ ĉiutagaj kontaktoj, sed kiel francan civitanon, laŭ opinio iom post iom trudita al ili de iliaj gazetoj. Mi neniam forgesos, ke nur dank’ al la kuraĝa gastigemo de germana knabino, filino de kuracisto, mi sukcesis eliĝi el Berlino. Sed mi ripetas, ke ankaŭ la aliajn mi komprenas. Ĉu vi ne kredas, onklo, ke kiu ajn DupontDurand, hodiaŭ arde francaj patriotoj, estus ne malpli arde fervoraj patriotoj sur la alia flanko, se, kiel MüllerSchmitt, ili estus naskiĝintaj en Köpenick anstataŭ en Romorantin?”

Antaŭ ol respondi sinjoro Dulong prenis el la vitroŝranko longtuban argilpipon, kaj atenteme, prizorge, kun multaj delikataj gestoj li preparis kaj ekbruligis ĝin. Intertempe li ridetis al Pierre:

“Jen la pipo de l’ saĝeco. Ĝin mi prenas ĉiam, kiam ekscitiĝo minacas superregi min. Nenio pli taŭga, pli kvietiga ol bona pipo. La mia estas facile rompebla; pro tio ĝi devigas min al nehasta manipulado. Kaj kiam oni lasas al si tempon, ĉio fariĝas pli klara. Bone, ĝi laboru nun, ni povos paroli. Jes, vi estas prava. Ne estas la kulpo de ilia popolo, same kiel ne estas nia merito, se ni havas alian vidpunkton. Kio ni estas entute? Nur guteto da akvo en granda riverego. Neniu povas iri kontraŭ la fluado. Ni estas kuntirataj. Fojfoje okazas, ke iuj gutoj, ĉeborde, malpli kunpuŝataj ol tiuj meze de l’ rivero, kroĉiĝas al iu vegetaĵo aŭ sukcesas enflueti en flankan golfeton; kelkfoje pasanta boato remilŝprucigas gutojn sur kanospikojn aŭ ĉebordajn saliketojn. Tiam tiuj gutoj ĝuas la iluzion de sendependeco. Nur mallonge. Kia estos ilia sorto? Ili disvaporiĝas. Ogre soifa suno ensorbas ilin. Postrestas nenio. Tio estas la komuna destino de l’ homaro. Ni estas kaptitoj de nia ĉirkaŭaĵo, ne nur korpe, sed ankaŭ, kaj ĉefe, mense. Kiel akvo de l’ rivero. Ĉiu guto en la Rodano fluas alsude, ĉiu guto en la Rejno alnorde. Kiel malproksimaj, malsimilaj unuj de la aliaj estas la akvoj de tiuj riveroj ĉe iliaj enfluejoj en la maron! Kaj tamen, kiel proksimaj, kiel parencaj, kiel samaj en siaj naskiĝlokoj! El la tri fontoj de l’ Rejno, unu situas je eĉ ne dek kilometroj, la plej malproksima je apenaŭ tridek kilometroj, birdfluge, de la fonto de l’ Rodano. Kio estas distanco de dek aŭ tridek kilometroj en nia skalo? Nenio! Tiuj akvoj de l’ Rodano, de l’ Rejno, ĉe sia naskiĝo estas la samaj; nur la hazardo de akvodisiga linio sendas unujn al la Mediteraneo, la aliajn al la Norda Maro. Same pri la popoloj. Proksimaj kaj parencaj ĉe sia naskiĝo, sed malproksimaj kaj ofte malamikaj pro nura hazardo de landlima linio. Jen la Historio!”

“Malĝojige tion konstati. Sed problemo senespera”.

“Tute ne! Estas diferenco. Akvoj devas sekvi sian fluejon, tian, kia ĝin fosadis antaŭ milionoj da jaroj la Naturo. Popoloj estas liberaj decidi pri sia direkto. Tie kuŝas la espero. La riveroj ne portas respondecon. La popoloj, jes. Pli ĝuste, iliaj gvidantoj. Sed kial perdiĝi nun en filozofajn prikonsiderojn? Estas tro malfrue. Nun la ŝtono ruliĝas. Miaj babiladoj lacigas vin. Rakontu al mi pri viaj travivaĵoj en Berlino. Ĉu vi scias, ke mi legis ĉiam kun granda intereso viajn leterojn?”

Pierre tute ne emis revivi la pasintajn tagojn. En li estis io, kion eĉ la onklo ne komprenus. Li diris:

“Mi ne faris profundajn studojn pri la karaktero aŭ, pli ĝenerale, pri la psikologio de l’ germanoj. Kiam mi alvenis inter ili, estis ankoraŭ la bona epoko. Ĉie estis ĝojo. Mi lasis min flosi kun ili. Mi vivis kiel unu el ili”.

“Tio estas la plej saĝa metodo. Trimonata praktikado valoras pli ol tridekjara teoriado”.

“Se mi estus skribinta taglibron, ĝis fino de Junio mi estus notinta nur bagatelojn, amuzaĵojn, petolaĵojn, nur ĝojajn momentojn, tiel facila kaj agrabla estis tiam la vivo por mi kaj por ili”.

“Ne mistaksu tiujn ŝajne banalajn okazaĵojn. Eĉ la granda historio konsistas el etaj ĉiutagaĵoj. Bedaŭrinde ĝi kutimas reteni nur la malgajajn faktojn, kvazaŭ veraĵo estus malpli vera nur tial, ke ĝi apartenas al la gaja speco!”

Estis malfrue, kiam Pierre enlitiĝis. Refoje li havis sian kuŝejon en tiu kabineto kun la granda libroŝranko, sed ĉi-foje, ne ĉar mankis loko, nur pro pli praktikaj kaŭzoj. Ankaŭ gesinjoroj Dulong ne okupis sian ĉambron sur la unua etaĝo, sed estis instaliĝintaj teretaĝe, por povi respondi pli rapide al eventualaj frapoj sur la dompordon kaj ankaŭ por atingi sen tempoperdo sian kelon en okazo de batalagado en la vilaĝo.

La nokto ne estis senbrua. Preskaŭ seninterrompe soldatoj iris, venis sur la strato, laŭtiĝis voĉoj, preterpasis ĉevaloj, veturiloj. Sed Pierre, kiun liaj zigzagiroj tra stoploj, dornaĵoj, arbaroj lacigis same kiel ankaŭ tuta vico da diversaj emocioj, baldaŭ endormiĝis. Eĉ kelkaj fusilpafoj ĉirkaŭ la matenkrepusko, ie norde de Vétilly, ne vekis lin. Refreŝigita, bone ripozinta li povis eniri en la novan tagon. Ĝi estis dimanĉo. Kaj tamen ne estos dimanĉo. Neniu diservo. La kamparanoj savos de la kampoj, kiom ili povos.

Jam frue venis Bertringer kun sia edzino, tiu bona sinjorino Cécile. Ili alportis al Pierre kelkajn purajn vestaĵpecojn de Totor kaj rostitan kokidon por la vojaĝo — jes! tiu diabla Bignol ricevis la kankropermeson! — kaj ili komisiis al Pierre multajn rekomendojn al ilia filino Lisette. Kredeble li trovos ŝin ankoraŭ en ŝia domo, en Mussey. Li provu ankaŭ kontakti la filon Totor. Li volis rekrutiĝi ĉe la 69a en Nancy. Sinjorino Bertringer estus dezirinta aldoni ankaŭ kelkajn pakaĵojn, sed ŝi komprenis, ke tio ne estas pensebla.

Kvankam simpla, la plano de Bignol tamen enhavis plurajn danĝerajn momentojn por Pierre. Ĉi tiu nepre devis troviĝi ĉe la elektita loko apud la rivero jam dumtage, tie sin kaŝi atendante la noktiĝon kaj la alvenon de Bignol. Komplikaĵo: En senpera proksimaĵo de la Seille etendiĝis nur herbejoj tro facile superrigardeblaj; neniu grenkampo, inter kies altaj tigoj Pierre povus malaperi. Tiaj kampoj, kun cerealoj ankoraŭ nerikoltitaj, troviĝis pli malproksime de la rivero. Ilin disigis de la apudbordaj herbejoj ondanta kampvojo. La plej oportune lokita tereno apartenis al Grolbois. Tiu ĉi maljunulo, ĵus senigita de sia filo pro alveno de la germanoj, volonte akceptis la proponon de Bertringer, ke li iros kun sia tuta servistaro por prizorgi la falĉadon sur tiu kampo. Grolbois travidis nur poste la veran kaŭzon de tia komplezo.

Lastmomente la plano preskaŭ fiaskis. Dum tiu dimanĉa antaŭtagmezo la germanoj rekvizis ĉiujn bonajn ĉevalojn. Restis al Bertringer nur du maljunaj bestoj. Bertringer malesperis hejmenigi ĉiujn rikoltojn. Oni ne plu povos plenŝarĝi la veturilon. Tamen ...

Kiel antaŭaranĝite, dum la frua posttagmezo la veturilo de Bertringer, kun la gemastroj kaj la tuta servistaro, inter ili, kompreneble, Bignol kiel ekspediciestro, ankaŭ la dika Jules kaj Augustine, la fidelulino, preterpasis antaŭ la domo de sinjoro Dulong. Ankaŭ la maljuna Grolbois estis kun ili. Li sidis sur la planko de l’ veturilo, kun kruroj pendantaj ekstere. Ili volis esti multnombraj, fidante, ke tiel la sentinelo ĉe l’ ponto poste, kiam la veturilo revenos, ne rimarkos, se mankas unu. Tuj Pierre kaj la onklo aliĝis al la moviĝanta grupo, senplue, tute nature. Kelkdek metrojn antaŭ la ponto la kampvojo deiĝis de la ĉefstrato kaj laŭiris maldekstren, preskaŭ paralele, la fluejon de la rivero. Baldaŭ oni atingis, sur la maldekstra flanko, la kampon de Grolbois. Tuj la komizoj kaj Grolbois entreprenis la falĉadon. La onklo, Bertringer, Pierre kaj Bignol sidiĝis inter la spikoj. Kaj Bignol komencis la instruadon:

“Komprenu, kial mi elektis tiun ĉi kampon. Ĉi-dekstre, je nur kelkaj paŝoj, pasas fluejeto. Ĝi iras rektlinie en la Seille. Je tiu ĉi sezono ĝi estas preskaŭ tute senakva. Sed ĝia fosaĵo estas sufiĉe larĝa kaj profunda por kaŝi vin. Vi vidas kie ĝi pasas sub la vojo. Nur tuneleto, malalta. Estas tubego. Jes, tiu nigra truo. Jen via ŝirmejo. Kiam ni reiros kun la ŝarĝita veturilo, ĝuste en la momento, kiam ni surpasos tiun tuneleton, vi devos engliti. Hop, malaperu! Miksu, risku, nevidate, bonan tagon! Jen ĉio. Dek hometoj iris grenon falĉi; naŭ hometoj revenas kun la garboj ... Vi havos tempon, en via truo, por vespermanĝi. Nur kiam malheliĝos, vi eliros, sur la alia flanko de l’ vojo, ĉiam rampante en la fosaĵo, ĝis la rivero, tie, kie staras la kvar salikoj ...” Pierre aŭskultis kun sia tuta atento. Li estis certa, ke li bone memoros ĉion ĝis en la plej etaj detaloj.

La adiaŭado devis okazi tre diskrete. Neniu manpremo, neniu mansigno; apenaŭ kuraĝigaj palpebrumoj unuflanke, konfida rideto aliflanke kaj Pierre estis malaperinta en la tuneleton sub la vojo.

Neniam la tempo pasis tiel malrapide. Tre konscience Pierre konformiĝis al la konsiloj de Bignol. Lia ĉefa prizorgo estis ne malkovriĝi. Sed sidado aŭ iaspeca kaŭrado ne estis ebla. La tuneltubego ne estis sufiĉe alta. Li povis sin teni tie nur kuŝe. Por ne resti tute senfare li komencis manĝeti el la kunportita sako. Ne facile. Poste li rampis ĝis la alia fino de l’ tuneleto. Surventre, ĉe kio, neeviteble, li malpurigis sin, ĉar fluetis ankoraŭ iom da akvorestaĵo sur la fundo. Li eliros tute, nur kiam ekvesperiĝos. Li atendadis ... kaj pensis pri Annemarie, kun kelka riproĉo al si. Dum la lastaj kvardek-ok horoj li preskaŭ forgesis ŝin!

Kiam kvazaŭ griza vualo komencis kovri la ĉirkaŭaĵon, li decidis ŝteliĝi al la kvar salikoj, moviĝante laŭlonge de l’ fosaĵo, funde de ĝi por malgrandigi sian silueton. Sed tuj, kiel ektimigita vulpido, li reŝovis sin en la truon. El la direkto de la ponto li estis perceptinta la regultaktan paŝadon de trupo. Pli kaj pli proksiman. Kaj nun, ĝuste super li, mallaŭte sed penetre sonis komando: “Abteilung — halt!* Serĝento ... u ... er ...”, Pierre ne kaptis la nomon, “kun via sekcio vi sekvos ĉi-maldekstren la fosaĵon ĝis la garbejo tie fore. Ducent aŭ ducent-kvindek metroj. Elmetu pikedon. Mi mem, kun la la sekcio instaliĝos en la muelejo, jen ĉe la rivero. Vi vidas ĝian konturon, tiudirekte, je kvincent metroj. Via tasko: pafi sur ĉion suspektindan. Sed atentu bone! La kankrokaptisto de l’ majoro eliros hodiaŭ nokte, proksimume unu horon. Ne pafu lin, se vi ne volas konflikton kun la majoro! Se la muelejo estus atakata kaj se ni devus ĝin malokupi, vi devos protekti nian retiriĝon. Vi mem restos surloke. La 3a kompanio staras rezerve malantaŭ vi, prete al kontraŭatako. Se nenio okazos, ni regrupiĝos ĉi tie, antaŭ tagiĝo. Ĉirkaŭ la 4a. Komprenite?”

* Taĉmento — halt’!

“Jes, s’joro leŭtenanto!”

Kaj refojaj komandoj, preskaŭ flustrotonaj

“Bone”, ekspiris Pierre, kun koro ankoraŭ forte batanta, “bone, ke mi ne restis ĉe la enirejo de l’ tunelo. Eble nun ĉio estus jam finita”. Li vidis tra la tubo kiel malproksimiĝis, laŭlonge de l’ fosaĵo, fusilsubbrake dek aŭ dudek grizaj siluetoj.

Fine li atingis la kvar salikojn. Li plue rampis ĝis la plej maldekstra. Ĝia trunko aspektis same laca kaj kaduka kiel la tri kolegoj, sed Bignol estis asertinta, ke interne ĝi estas tute kava. Li povos facile sin kaŝi. Pierre devis eniri de la riverflanko. Bignol estis prava. Facile estis instaliĝi en la malplena trunko. Nun li bezonis nur atendadi. Iom da febra nervozeco invadis lin. Plurfoje li ektremetis, nevole, pro iuj bruetoj de l’ nokto. Sed nun ne eblis eraro. Nete perceptiĝis, pli kaj pli proksime, mola plaŭdado, kiel vadpaŝoj en la akvo. Baldaŭ li rekonis Bignol. Nur flustre ĉi tiu diris:

“Ni devos rapidi. Ili lasis al mi nur unu horon. Nu, mia kolonelo certe meritis kelkajn kankrojn. Li havos ilin. Rapide farota. Antaŭe mi fiksos por vi gvidŝnuron ĉi tie, de unu bordo al la alia. Vi bezonos nur sekvi ĝin, vi troviĝos ĝuste sur la travadejo. Akvo nur ĝis la genuoj. La nokto estos hela. Vi devos kurbiĝi kiel eble plej, ankaŭ rampi, ĝis vi atingos la avenkampon. Pasu tra ĝi. Via marŝdirekto estas la bulronda tilio, tie, duondekstre sur la altaĵo. Kiam vi staros tie, atentu, ke la franca sentinelo ne pafu antaŭtempe. Vi devos rampi ĝis la supro de l’ tereno, tiam vi vidos proksime, sur la alia deklivo, la murojn de l’ tombejo. Tie ili estas. Ne hezitu konigi vin. Tie vi povos voki laŭte. Vi estos bonvena”.

Intertempe Bignol laboris super la salikverga kaĝo, nevidebla, ĉar sub la akvonivelo, sed Bignol konis ĝin parkere. Post momento li proksimiĝis al Pierre, ĉiam kaptito en sia trunko, kaj donis la lastajn instrukciojn:

“Vi ekmarŝos nur kiam vi vidos min apud la ponto. Mi tiam faros diversajn manovraĵojn en la akvo por deturni la atenton de l’ gardistoj. Neniu blago viaparte! Nur kiam mi mem eniros en la riveron, tiam ankaŭ vi. Kaj kurbiĝu, kurbiĝu ĝis sur la akvo. Ne tro haste, por ne fali. Paŝon post paŝo. Kaj nun, saluton, kamarado!” Sed jam li revenis:

“Ĵus mi pensis pri tio. Estos utile scii, ĉu via vojaĝo sukcesis. Se la niaj ne venos baldaŭ, ankaŭ mi sekvos samvoje. Ne supozu, ke la zuavoj restos kun la manoj en la pantalonpoŝoj dum tiu ĉi milito! Prenu tion”, kaj el sia korbo li eltiris longan tukon, “mi havas ĉiam kun mi tiun malnovan flanelon. Eluzita zono mia. Kelkfoje, kiam mankas kankroj, mi utiligas ĝin por allogi ranojn. Ĝi estas ankoraŭ iom ruĝa. Nekredeble, kiel tiuj bestetoj saltas sur ĝin. Ligu ĝin ĉirkaŭ via ventro. Tio firmigas la tripojn. Se ĉio debobeniĝos laŭ nia plano, petu tie transflanke, ke ili pendigu mian zonon al la bultilio. Tiel mi scios. Klarigu al ili, ke estas ankoraŭ aliaj, kiuj volas transiri. Hop! Bonan ŝancon!” Kaj Bignol estis for.

Delonge estis hela tago, kiam, la sekvantan matenon, Bignol prezentiĝis ĝojradie ĉe sinjoro Dulong.

“Ĉio en ordo!” li anoncis triumfe. “Via junulo alvenis senakcidente en la francaj linioj”.

Gesinjoroj Dulong akceptis la bonan novaĵon kun brilantaj okuloj. Sed la onklo deziris konfirmon. “Ĉu vi estas tute certa pri tio? Falas ŝtono de mia koro”.

“Pozitive certa!” kaj Bignol palpebrumis malicete: “Iu ruzaĵo de Bignol, ankoraŭ nepatentita! Se vi havas bonajn okulojn, iru foje rigardi la bultilion sur la Altaĵo de la Lupoj, apud Vétilly”.

Tiun punkton, konatan en la regiono, oni facile malkovris el la ĝardeno de sinjoro Dulong. Tuj li iris. Efektive. Oni distingis tre nete. Ĉe la ekstremo de unu branĉo pendis, apenaŭ flirtante, iu larĝa io, kiel rubando. Bignol ĝuis sian sukceson. “Estas la signo interkonsentita!”

Bignol, vi estas diabla homo. Ek! Venu konstati, ĉu mia blanka estas sufiĉe freŝa!” kaj la onklo alportis el la kelo faman botelon, kovritan de polvo kaj araneaĵoj, kio, ĉe vinbotelo, estas ĉiam atesto pri alta respektindeco.

La signo sur la tilio estis videbla dum la tuta tago.

Dum la nokto de la 10a al la 11a de Aŭgusto, iom post noktomezo, la loĝantoj de Autrecourt estis perfortitaj el dormo kaj sonĝo pro longedaŭra, vigla pafado ne malproksime. El la direkto de Vétilly. Ĉiuj ellitiĝis. Rapide ili vestis sin kaj aŭskultadis orelstreĉe, pretaj sin kaŝi en la keloj aŭ forkuri, se necese. Post unu duonhoro la pafado ĉesis. La nova tago anonciĝis. Baldaŭ la vilaĝanoj povis iri al siaj laboroj. Mallaŭte ili interŝanĝis supozojn pri la eblaj kaŭzoj kaj verŝajna rezultato de l’ nokta pafado. Ĉirkaŭ tagmezo oni eksciis, ke germana plotono revenis ĉi-matene el patroliro transflanken kun du mortintoj kaj kvar vunditoj. Jam pli frue sinjoro Dulong estis rimarkinta, ke la bultilio sur la Altaĵo de la Lupoj aspektas kiel kutime, sen rubando. Tio ne ŝajnis io eksterordinara.

La saman posttagmezon kelkaj el la noktaj patrolintoj prezentiĝis kun soldata fiero antaŭ sia batalionestro. Ili havis la trofeon, la longan, ruĝan flanelstrion, konkeritan dum la nokto ĉe la tilio en la nenieslando. Apenaŭ la majoro vidis ĝin, jam li ekkoleris:

“Kie estas tiu kankrokaptisto? Oni tuj venigu lin!”

Du minutojn poste Bignol staris antaŭ li. La majoro etendis la ruĝan zonon tiel proksime sub lian nazon, ke Bignol retrofaletis du paŝojn. Kaj la majoro kriis:

Ça à vous! — Tio estas via!”

Bignol, ne komprenante pri kio temas, ne hezitis: “Mia, jes. Mi soldatis ĉe la zuavoj; estas tradicio ...” sed la majoro ne plu aŭskultis. Turnante sin al la taĉmento, kiu rigidiĝis antaŭ li, li decidis:

“Tiu viro estas danĝera. Abführen! Erschiessen!*

* Forkonduki! Mortpafi!

Zu Befehl, Herr Major!”*

* Je via ordono, sinjoro majoro.

Entute ok soldatoj, la fusilojn surŝultre, kaj kun ili unu oficiro, forkondukis Bignol. Ili starigis lin kontraŭ la ekstera muro, malantaŭ la bieno de Bertringer. Mallonga komando. Meĥanika bruo de l’ aŭtomatuloj.

“Fajro!”

La salvo klakis. Seke. Bignol estis falinta.

Oni enterigis lin surloke. Senprokraste.

Tiu renkonto de du kontraŭaj patroloj sur la Altaĵo de la Lupoj, en la nokto de la 10a al la 11a de Aŭgusto 1914, estis, dum la daŭro de la tuta milito, la sola menciinda militago en la ĉirkaŭaĵo de Autrecourt. En tiu frontosektoro la linio neniam moviĝis. Ĝis la fino, la vilaĝo Autrecourt restis en germanaj manoj. Sed jam en Oktobro 1914 maljunaj Landsturm-anoj* venis anstataŭi pli ardajn regimentojn, urĝe bezonatajn aliloke. Baldaŭ ili enloĝiĝis ĉe la vilaĝanoj aŭ konstruis siajn proprajn barakojn, se la kamparanaj ĉambroj ne konvenis; ili instalis lavejon kun duŝoj, soldathejmon por komunaj kunvenoj, kantinon kaj volonte kunlaboris kun la civiluloj en la agrokulturado. Ilia komandanto, kapitano Weser, loĝadis dum preskaŭ tri jaroj seninterrompe ĉe sinjorino Denique, iama vidvino Perrin.

* Rezervotrupoj el la plej maljunaj klasoj.

El la infanoj naskitaj en Autrecourt, inter 1914 kaj 1919, almenaŭ tri havis pruveble germanajn patrojn.

Sur la alia flanko de la rivereto Seille, la vilaĝo Vétilly restis senŝanĝe en francaj manoj. La infanoj tie naskitaj dum la sama periodo povis havi nur francajn patrojn. Ankaŭ tie, tre baldaŭ, nur anoj de la Territoriale,* lasthore mobilizitaj, okupis la sektoron. Same kiel la kolegoj sur la alia bordo de l’ rivero, ankaŭ ili sin demandis:

“Kion ni fuŝas ĉi tie? Ĉu ne estus pli saĝe reiri hejmen?”

Sed ankoraŭ la saĝo ne havis la parolon.

* Rezervotrupoj el la plej maljunaj klasoj.

La tempo pasis.

Ĝi lasis malantaŭ si, super la grandaj etapoj de tiu periodo, nur nomojn skribitajn per sango.

Marne kaj Yser. Champagne. Verdun. Kaj ankoraŭ Verdun. Kaj denove Verdun.

Chemin-des-Dames. Cambrai. Ypres.

Nur kelkaj inter multaj aliaj.

Ankaŭ la nomojn skribitajn per sango la homoj forgesos ...

La tempo pasos ...

La tempo pasis ...

III
... KAJ ONI REKOMENCIS ...

TRA LA MONDO IRIS FORTA VOKO

Por maturiĝi — diris la Morto — unu homgeneracio bezonas inter dudek kaj dudek-kvin jarojn.

Por forgesi — diris la Morto — la homaro bezonas la tempon de unu generacio. Maksimume. Tiam ili ne plu sentas tiel akute, en sia propra karno, la pasintajn suferojn, turmentojn, mizerojn. Tiam ili refoje estas pretaj engluti ĉiujn promesojn de geniaj frenezuloj. Ne utilis la lecionoj de l’ Historio.

La lastan grandiozan falĉadon — diris la Morto — mi faris en Novembro 1918. Kia rikoltado tiuepoke! Dum kvar tutaj jaroj ... Verdun! Ĉu vi rememoras Verdun? — Unika! — De tiam ili senteble reduktis miajn porciojn ĝis la volumeno de l’ ordinara rutino. Malsanuloj, maljunuletoj, kadukuloj, etdoze kelkaj akcidentoj; iam-tiam avara naturkatastrofo, epidemioj kaj malrapidaj plagoj. Bagateloj.

1914 ... 1939! Pasis dudek-kvin jaroj! — diris la Morto — kaj antaŭĝue ĝi knarigis siajn ostajn pugnojn. “Eble estus saĝe prepari miajn garbejojn ...”

La bato ne venis subite. Tra la mondo iris forta voko. Jam de kelka tempo. Radioaparatoj, sur la tuta tero, singultadis kaj vomadis la spasmajn eĥojn el la nürnbergaj kongrestagoj de l’ Nacisocialista Partio, kiam aplaŭdegoj, kriegoj kaj kolektiva histerio silentigis la voĉeton de l’ homa konscienco. Nemiskompreneble Herrmann Göring, impona maso kaj supera estro de la Luftwaffe,* bonvole avertis: “Wir Deutschen sind stets Schiesser gewesen, niemals Schisser!* Hahaha! Ni scias ne nur spiti, sed ankaŭ spriti! Ĉu vi aŭdis, Mondo? Ĉu vi komprenis, Mondo?

* Armeo de l’ aero.
* “Ni, germanoj, estis ĉiam pafistoj, neniam kakuloj!” (Teksto aŭtentika).

La ŝtatestroj de l’ mondo afektis neĝenatan serenecon. Ilin ne tuŝis la petolaĵoj de politikaj knaboj. La ŝtatestroj de l’ mondo bone amuziĝis pri tiuj “karnavalaj Cezaroj”.

La bato ne venis subite. Jam antaŭ unu jaro, en Septembro 1938, oni faris ĝeneralan provludon. Nun oni rekomencas. Sed ĉi-foje la situacio estas pli serioza.

Konvinkite pri la mola cedemo de siaj kontraŭuloj, pri ilia nepreteco, pri la ŝanceliĝo de iliaj demokrataj sistemoj, pri la hezitado de. homoj neniel konsentantaj riski sian vivon pro iu Pola Koridoro, pro kelkaj strioj de ĉeĥa teritorio, Adolf Hitler marŝis klake, rekte kaj firme al celo klare difinita. De unu etapo atingita al alia etapo atingota. Nepre. Nedeturneble.

Jen popolgvidanto! Li scias paroli al la venkitoj de 1918. “Mi neniigos por eterne la humiligojn akceptitajn de nekapablaj politikistoj, truditajn al popolo neniam batita sur batalkampo! Mi donos al vi frapopotencon ankoraŭ nekonatan en la mondo, tiel ke neniu povos kontraŭstari al la germana venkovolo. Ni estas la elektitoj de Dio por estri la mondon!”

Kiel tio tiklas agrable la orelojn de humiligitoj! Tio elŝiras nigrajn paĝojn el nacia historio. Tio estas lingvo vireca, rekta, trafa, neniel simila al hontaj lamentoj de politikaj almozpetantoj, al marĉandado de senvertebraj ministroj, al submetiĝo de ĉiam konsentemaj jesjesuloj. Tio sonas kiel vekanta trumpetsignalo. Heil Hitler!

“Nun, fraŭlino Odette, mi kredas, ke ni povas meti la finan punkton. Estis pli facile farite ol mi supozis. Dumoulin estas kompreneble ravita. Tia bona kuko, kiu falas sur lian teleron! Estas aranĝite. Li prizorgos ĉion, kun via helpo, kompreneble. Vi ne perdos vian oficon. Mi cedis ankaŭ vin! Kaj nun mi diktos al vi mian testamenton. Ne rigardu min tiel surprizite. Testamento? Jes, estas io tia. Bonvolu skribi ... Poste vi tajpos stencilon por multobliga reprodukto kaj sendos unu ekzempleron al ĉiu nomo el nia adresaro. Sub formo de cirkulero. Jen do:

Asnières, 4an de Sept. 1939

Al miaj estimataj klientoj.

Sinjoro, sinjorino,

Mi havas la bedaŭron informi vin, ke pro la ĵusa ĝenerala mobilizado, kiu revokas ankaŭ min en la armeon, mi devas ĉesigi, jam de hodiaŭ, mian profesian aktivecon.

Dezirante, ke la interesoj de miaj klientoj estu plue prizorgataj kiel eble plej konscience kaj kompetente, mi faris specialan aranĝon kun kolego, honorinde konata en nia urbo, nome

S-ro René Dumoulin
asekur-agento
67 Rue Mourillon
Asnières

S-ro Dumoulin, kiu, pro sia aĝo, restos en la civila vivo, estas ĉiumomente preta studi kun vi ĉiujn viajn asekurproblemojn kaj konsili al vi la plej konvenan solvon. Mi petas vin reporti sur lin la fidon, kiun vi bonvolis havi por mi.

Dankante vin pro tiu via ĝisnuna fido kaj esperante, ke ni povos baldaŭ repreni niajn agrablajn rilatojn, mi prezentas al vi miajn plej respektajn salutojn.

Pierre Touchard

Dankon, fraŭlino Odette! Ha, jes! Ankoraŭ unu afero. Ne forgesu prepari afiŝeton, gluotan ankoraŭ hodiaŭ sur la eksteran pordon. Io kiel

Fermita sekve de mobilizado. Sin turni al s-ro Dumoulin.

kaj tiel plu. Vi ja scias mem”.

Pierre Touchard retiriĝis en la apudan ĉambron, kiu estis pli speciale rezervita al li. Lia kabineto. Li volis nun ordigi ankaŭ siajn proprajn aferojn. Morgaŭ li devos prezentiĝi en Châlons-sur-Marne, kie la rezervkapitano Touchard ricevos verŝajne la komandopovon super iu infanterikompanio. Lia uniformo kaj ĉiuj akcesoraĵoj estas jam pretaj de kelkaj tagoj. Tiu ĉi milito almenaŭ ne similas al la alia, en 1914. Ĉi-foje oni vidis ĝin veni. Kaj tamen ne volis kredi! Preskaŭ, li jam ne estas plu civilulo. Ankoraŭ unu nokton. Kaj poste? Tiu kabineto, tiu asekurentrepreno, kreita de li, ellaborita de li, nun, fine, prosperanta, ĉio tio jam estas plu lia nur laŭnome. Morgaŭ, postmorgaŭ Dumoulin transportigos ĉiujn dosierojn en sian propran oficejon ... Sed nun la tempo urĝas. Necesas ordigi siajn privatajn tirkestojn. Nekredeble, kiom da paperaĵoj akumuliĝis. Malnovaj kvitancoj; prospektoj delonge seninteresaj; poŝtkartoj de feriantaj amikoj, vizitkartoj; kaj leteroj, leteroj. Kial konservi senfine tian sentimentalan balaston? Ek al la definitiva purigado! Jam la granda faŭko de l’ dratmaŝa paperkorbo avidas la dispecigatajn foliojn. Ĉu ne la skribo de Henri Merle? Jes! “Aurillac ... 1927”! Kial ni preskaŭ ne plu korespondis de tiu epoko? Li anoncas la naskiĝon de lia dua filo. Jen hometo, kiu havas nun dek-du jarojn. Niaj vojoj disiĝis. Disigis nin. Hop! Disŝiru! Se mi komencas ĉion relegi, mi neniam finos.

Decide liaj fingroj laboras, disŝiras. Folioj freŝdataj, folioj ĉerande flaviĝintaj, egale, ĉiuj sinsekvas inter fingroj senkompataj. Kelkfoje unu vorto, hazarde kaptita, alkroĉas lian rigardon kun la senespera aŭdaco de kondamnito, kiu ankoraŭ lastmomente klopodas influi al favoro la ekzekutiston. Disŝ... disŝ... seninterrompe. Jen la rozkoloraj mensogoj de iu Simone, “kiu amas vin poreterne ...” Paperkorbo! Ne ĉi tiun! Ne! Tiun ĉi li konservos. Letero de lia patrino. Letero skribita de sur ŝia malsanlito, per literoj tremantaj. “Autrecourt, 8an de Aŭgusto 1934. Mia kara filo, tio ĉi estas mia lasta letero. Mi ne plu havas forton ...” Dek tagojn poste ŝi mortis, en Autrecourt, kie post la emeritiĝo de sinjoro Touchard, la geedzoj estis aĉetintaj, en 1928, la domon de sinjoro Dulong. Tiuepoke la domo estis vendota. Sinjoro Dulong, la bona onklo, estis mortinta unu jaron antaŭe, ses monatojn post la edzino. Louis Touchard, ĉiam veterinaro en Mussey, konsilis tiun akiron al siaj gepatroj. Tiamaniere ili estos pli proksime al li kaj samtempe en la naskiĝregiono de l’ patrino. Ses jarojn sinjorino Touchard vivadis en la komforta domo en Autrecourt kaj ofte ĝuis la ĝojojn de l’ avino apud siaj nepoj Alain kaj Georgette, gefiloj de l’ veterinaro. Tempoj pasintaj.

Jen ili! En Pierre tuj retumultis sentoj verdire neniam silentigitaj. Ĉu ankaŭ tiujn leterojn li detruos? Kial konservi plu? Doloriga epizodo el lia vivo. La ŝippereo de lia amo. Nur du leteroj. Pli ĝuste, nur unu, ĉar la unua ja estis skribita de li mem, tuj, kiam post la packontrakto de Versailles, la poŝto refunkciis inter Francujo kaj Germanujo. Jen la koverto, adresita de li, al fraŭlino Annemarie Balkenwirth, Hohenstaufen Strasse 118, Berlin-Schöneberg. Anstataŭ la atendata respondo, tiel longe prirevata, revenis nur lia propra letero kun la seka informo, stampo de l’ poŝt- oficejo: Adresato nekonata. Neniu Annemarie Balkenwirth ĉe numero 118. — Glacia verdikto. Sed li devis retrovi ŝin, deziregis retrovi ŝin. Dum la tuta milito, en frostaj tranĉeoj, sub bombardado de malamika artilerio, dum la mizeroj de grizmatena atako, nur ŝia bildo subtenis lian kuraĝon, lian vivovolon. Tuj li skribis al sinjorino Geist, sub la konvena preteksto informiĝi pri la familio. Kiel ili travivis la militon? Kaj kion faras Hugo? Kaj Lotte? Kaj ĉu oni havas novaĵojn pri la Trifolio? Ĉu ili scias ion pri Hedwig? Pri tiu ridanta Trudchen Bachmann? Kaj ĉu pri Annemarie? Li esperas ricevi baldaŭ nur bonajn novaĵojn ...

Antaŭ li kuŝas la respondo de sinjorino Geist. Pasis tiom da jaroj, sed ankoraŭ li konas ĝin parkere.

... Hugo, nia amata filo, falis sur la polaj batalkampoj, jam en Aŭgusto 1915 ... Lotte edziniĝis en 1918. Ŝi loĝas nun en Leipzig. Vati multe maljuniĝis, sed ankoraŭ li laboras ĉe la Nordstern. La tempoj estas tiel malfacilaj ... Hedi restis kun la gepatroj en la kukistbutiko. Trudchen fariĝis bankoficistino ĉe la Berliner Kreditbank. Pri Annemarie Balkenwirth oni nenion plu aŭdis. Ŝi edziniĝis al Erich von Bastrow ankoraŭ en 1914. Kelkan tempon poste Bastrow mortis sekve de militvundo. De tiam oni nenion plu scias ... Ni fartas konforme al la malĝojaj cirkonstancoj ...

Kiom Pierre suferis tiuepoke! Annemarie — edzino ĝuste de Erich Bastrow! Li ne povis kredi tion. Ŝi, kiu promesis, tiun tagon de l’ disiĝo, en la halo de l’ Potsdamer stacidomo: “Kion vi supozas, Pierre? Mi atendos vin ...” Ŝi ne atendis longe. Eĉ ne kvar monatojn! Dum momentoj de malespero, kiam lin turmentis konsume tiu lin mokanta sento de trompiteco, li preskaŭ volis apliki al Annemarie la mensogan aserton de dummilita propagando: La germanoj? Ĉiuj ruzaj trompantoj, lertaj perfiduloj! Kaj tamen, Pierre rifuzis kredi ... Li skuis la kapon kaj restis sen kompreno ...

Pierre perceptis la voĉon de sia sekretariino en la apuda ĉambro: “Unu momenton, mi petas; mi ne scias, ĉu sinjoro Touchard estas ankoraŭ en la oficejo”. Jam la junulino staris en la pordokadro:

“Estas iu sinjoro Merle, kiu deziras paroli al vi. Ĉu mi ŝaltu al via telefono?”

“Kiel? Henri Merle? Certe! Tuj!”

“Eble Henri, mi ne aŭdis la antaŭnomon”.

“Donu lin tuj!” kaj Pierre dekroĉis sian aparaton: “Ha-lo! Ha-lo! Jes! — Vi, Henri! Saluton, oldulo! ... Jes ... Jes? ... Certe! ... De kie vi telef... Ĉe Jacques Archet? ... Sed mi ja estas en la telefonlibro! ... Ĝuste, jes, ne sub mia nomo ... Tion vi ne povis scii ... Assurances pour tous!* Mia firmo! ... Bone, mi rakontos ... Prave! Bonega ideo! ... Jes mi estos libera ... Eble ankaŭ Marcel Weiller. Archet certe havas la numeron ... Jes, oni rekomencas — Frenezaĵo ... Bone, ĉe Mollard ... Kompreneble, ke mi konas, kontraŭ la stacidomo St-Lazare. Je la 7a, konsentite. Ha, oldulo, kia surprizo! ... Necesis milito por rekunigi nin. Kaj via familio? ... Mi gratulas! ... Do ĝis poste! ... Jes, mi certe estos! Ĝis!”

* Asekuro por ĉiuj.

Certe, ke li estis! Li alvenis unua.

En la restoracio Mollard, en tiu antaŭparto destinita al aperitivaj plezuroj, regis multe da bruo. Pli ol kutime. Francujo kaj Anglujo estis ĵus deklarintaj la militon al Germanujo. Jam oni batalis. Jam la germanaj trupoj invadis Polujon, de kie ili anoncis venkon post venko. Nun vibris ekscito en la voĉoj de l’ kunsidantoj; maltrankvilo flagretis el multaj okuloj. Sur preskaŭ ĉiuj vizaĝoj, inter tiu solidburĝa publiko, legiĝis sulka priokupo. Ŝvitanta sinjoro, ĉe apuda tablo, ne kaŝis la ĉefan objekton de siaj zorgoj:

“Vi vidos, la borso krakados! Fatale, mia kara! Pro la mobilizado mankos brakoj en la industrio. La produktado stagnos. La kurzoj estos neteneblaj. Fatale, mia kara!”

“Kial fatale? Male!” kontraŭis alia. “Ĉiuj ŝtalfandejoj ricevos mendojn kiel neniam antaŭe. De la armeo. Kaj kiam temas pri la armeo, oni trovas brakojn. Se necese, ni prenos ilin en Germanujo! Aŭskultu, se mi povas doni al vi konsilon, vendu la rentojn de l’ ŝtato kaj aĉetu, je kiu ajn prezo, akciojn de Creusot, de Homécourt, de ĉiuj ferminejoj, de ŝtalforĝejoj! Vi vidos, estos bona afero! Kredu min!”

Pierre estis ekleviĝinta. Li iris renkonte al Jacques Archet kaj Henri Merle, ĵus envenantaj. Merle surhavis jam sian kapitanuniformon.

“Ha, oldulo! Kia renkontiĝo!” Kaj amikaj, kaj sonoraj manklakoj falis sur la reciprokajn dorsojn. “Certe, ke mi estus rekoninta vin tuj, ankaŭ se Archet ne akompanus vin. Ĉiam la sama, tiu olda Merle! Saluton, Jacques! Ankaŭ vin de longe mi ne vidis. Ĉu bone? Nu, Henri, rakontu, rakontu! Kio vi fariĝis?”

“Kaj vi, Pierre? Tro stulte, ke de tiel longa tempo ni ne plu korespondis ...! Por mi ...” Merle respondis nun al la demandopunkta rigardo de digna kelnero, “por mi ... unu Pernod! Unu fojo ne estas kutimo! Jes, alportu do Pernod por ĉiuj! Ne ĉiutage malnovaj amikoj renkontiĝas!”

Iom poste alvenis ankaŭ Marcel Weiller, kurbdorsa, kun grandaj okulvitroj kaj barbo jam grizeta. Malgraŭ tio, ankaŭ li “ĉiam la sama!”

“Ne! ne! ne!” Weiller protestis al la kelnero, “tute neeble! Neniu Pernod por mi. Mi havas hepaton aŭ — pli ĝuste — la hepato havas min. Donu al mi kvaronon da Vichy-akvo!” — Ĉiam la sama ...

La kvar iamaj kunuloj ne laciĝis, unu post la alia, ĉiam denove ripetadi: “Kia plezuro retroviĝi kune post tiom da jaroj!” — Eĉ Archet kaj Weiller, kvankam loĝantaj en Parizo mem, kaj Pierre, el tutproksima antaŭurbo, ne povis rememori, kiam, lastfoje, ili renkontis unu la alian. La vivo estis ilin disiginta. La vivo, iliaj profesioj, iliaj familioj, la cirkonstancoj. Jacques Archet, nun direktoro en kvartala filio de Crédit Lyonnais, havis edzinon kaj du infanojn. Weiller, ĝis la kolo en borsmakleraj aferoj, kun “pli da laboro ol iam. Mia patro maljuniĝis; li apenaŭ venas ankoraŭ fojfoje en la oficejon ...” — Weiller havas edzinon kaj kvar filinojn — “ĉio tio akaparas! Mi bedaŭras, ke mi ne povos resti por vespermanĝi kun vi. Mi havas mem invititojn hejme”.

Same Jacques Archet: “Ankaŭ mi ne povos. Restas al mi malmulte da tempo. Pro miaj funkcioj en la banko mi ne estos mobilizita jam morgaŭ, sed post kelkaj tagoj certe. Mia edzino ne komprenus, se hodiaŭ, mi ne ...”

... Kaj ĉu iu havas novaĵojn pri l’ iamaj klaskamaradoj? “Ĉu vi rememoras tiun kanibalan vesperon ĉe Ginette? Oni bone ridis!” — “Tiu ĝoja Duriz! Duriz, la petolulo! La kompatinda tipo! Li restis sur batalkampo, ie, apud Verdun. Ankaŭ Corbeau neniam revenis. Malbona ŝanco. Li falis kelkajn tagojn antaŭ la militfino. Ĉe St-Mihiel”. — “Tissier? — Li estas impostestro en provinca truo. Mi renkontis lin foje sur la bulvardoj. Ĉirkaŭ 1929. Tiuepoke li estis plene okupita pri la formalaĵoj de sia eksedziĝo”. — “Kaj Podo? Etienne Podowski? Li estas grandkomercisto — daktiloj, figoj, oranĝoj — ie en Maroko”.

La temo estis elĉerpita. Tiagrade la kvar kunuloj el la liceaj jaroj fremdiĝis inter si, ke jam ili plue subtenis lamantan konversacion nur dank’ al banala kliŝklaĉo de l’ momento. Ili ne plu kapablis interŝanĝi varmajn pecojn el sia propra vivo, disdoni siajn sekretojn, kiel iam.

“Nu, karaj kamaradoj, mi tre ĝojas, ke mi havis la okazon revidi vin!”

Ankaŭ tio sonis false. Ili devus diri: Sinjoroj kamaradoj!

Henri Merle kaj Pierre Touchard restis solaj.

“Ni ne manĝos tie ĉi”, proponis Pierre, “estas tro da bruo. Mi konas etan restoracion, je nur kelkaj paŝoj, ĉe la strato Castellane. Tie ni sidos pli intime”.

Ekstere, la stratbildo jam ne estis plu la kutima. La urbo estis apenaŭ lumigata. La danĝero de aeratakoj ne estis malebla. La gajaj reklamfiguroj sur balkonoj kaj tegmentoj, tiuj buntaj mirakloj de l’ elektro, restis mutaj. Dikaj kurtenoj, el nigra ŝtofo, tenis kaptita en la interno de l’ kafejoj la liberiĝeman abundon de malavaraj lumfontoj. Surstrate, la preterpasantoj aspektis kurbigitaj sub siaj zorgoŝarĝoj. Jam kelkaj aŭtomobilistoj, por konformiĝi al ĵusa policordono, estis ŝmirintaj ĉiujn lampovitrojn per blua farbaĵo, kiu metis sur la stratbildon la funebran noton de krepvualo. Ie, tie, ĵurnalvendistoj, por revigligi sian komercon, diskriis post la tute lasta ankoraŭ pli tute lastan eldonon kun ankoraŭ pli sensaciaj titoloj.

“Oldulo”, komencis Henri Merle, “mi ne scias, kiel tio finiĝos, sed estas facile konstati, ke en ĉio tio la koro ne enestas. Neniu entuziasmo. Oni iras, jes, sed oni iras kiel al teda tasko. Manifestiĝas eĉ ne unu signo de malamo. Oni ne povas fari bonan militon sen sincera malamo! Ĉi-posttagmeze, en la strato Duphot, mi pasis preter la butiko de floristo. Sur la pordo legiĝis larĝlitere man spricht deutsch.* Tute senĝene. Neniu protestis. Neniu eĉ nur rimarkis! Ĉu vi povas imagi ion similan en 1914? Jam antaŭ la militdeklaro la butiko kaj la floristo estus dispecigitaj! Komprenu min bone; mi ne deziras revidi la pasiajn scenojn tiuepokajn, sed tio montras, ke ni ne estas maturaj por militiri kontraŭ Germanujo”.

* Oni parolas germane.

“Ĉu vi kredas, ke siaflanke la germanoj ...”

“Jes! Ili ardigis almenaŭ unu grandan malamon, kontraŭ la judoj. Kaj ili dekretis tre decide: Se vi estas kontraŭ Hitler, vi. estas amiko de la judoj kaj mem judo; konsekvence: Ekstermon al vi! Jen, certe, iliaj sentimentoj al ni. Ili havas flamon, ni ne ...”

“Vi estas prava. Ŝajnas, ke tiu ĉi milito por ni estas nenio alia ol nur la neevitebla plenumo de laŭkontraktaj devoj”.

“Tiel estas”, konsentis Henri Merle, “sed multaj ne volas identiĝi kun la subskribintoj de l’ kontraktoj. Kiom, inter miaj propraj konatoj, jam agitadas siajn rilatojn en ĉiuj sferoj, politikaj aŭ administraciaj, por certigi al si favorpostenon for de l’ fronto! Kia diferenco kun 1914! Ĉu vi memoras la patriotan ekflamiĝon en ĉiuj klasoj de l’ societo! La tuta junularo, la valida viraro, senescepte, invadis la kazernojn por soldatiĝi!”

“Mi scias, kaj tion mi ne forgesos. Kiam mi alvenis en Parizo, fine, la 12an de Aŭgusto, vi estis jam rekruto en la kazerno Clignancourt. Du tagojn poste mi estis kun vi, ĉe la 76a infanteria ... Ankoraŭ mi revidas nian serĝenton, tiun kun la stranga nomo ... Miraboir! Kaj tiuj ruĝaj pantalonoj, tajloritaj por gigantoj ... !”

La du amikoj sidis en komforta anguleto, ĉe “La Bela Muelistino”. Agrabla ĉambro, ne granda, kamparmaniere meblita, kun kupraj kaldronoj ĉe la muroj; larĝa kamenoniĉo kun sia dentostango super brulŝtipoj (feliĉe nebrulantaj dum tiu varma nokto) kaj sur ĝia etaĝersimila supraĵo tiuj kandelingoj, vazetoj, kafmuelilo kaj aliaj iloj el la bona malnova epoko; la fenestrojn, intence malgrandajn, kovris kretonaj kurtenoj kun tiuj egalaj, ruĝ-kaj-blankaj kvadratdesegnoj, kiel en vilaĝaj kuirejoj. Ĉio tio donis la impreson al la klientoj, ke ili sidas ne en la centro de Parizo, sed en malproksima kampargastejo. Entute estis nur oko da tabletoj, ĉiuj okupitaj, sed nenie la konversacio trolaŭtiĝis.

“Se ni pripensas”, diris Pierre, “ni devas konfesi, ke ni estis bonŝancaj. Dum la tuta milito, preskaŭ seninterrompe, ni restis kune, ĝis tiu tago, kiam vi ricevis la ŝrapnelon en la ŝultro”.

“17a de Januaro 1918. Apud Villers-au-Bois. Estas datoj, kiujn oni ne forgesas. Sed ni lasu la militon. Estas verŝajne, ke ni ricevos baldaŭ novan porcion”.

“Fakte”, Pierre subite pensis pri tio, “fakte, kien vi estas nun vokita? Mi mem prezentiĝos morgaŭ en Châlons-sur-Marne, kazerno Forgeot. Kaj vi?”

“Fortikaĵo Queuleu, apud Metz”.

Henri, ni ne reperdu la kontakton! Informu min pri via restadloko. Skribu sub la adreso de mia patro en Autrecourt”.

“Konsentite. Eble ni povos renkontiĝi. Sed nun rakontu al mi pri via vivo dum la lastaj jaroj. Viaj leteroj, siatempe, estis ĉiam tro resumaj. Kiam mi forlasis Parizon kun miaj gepatroj, tuj post mia malmobiliziĝo, vi hezitis, ĉu repreni viajn studojn. Do nun komencu per la komenco”.

“Nu, vi ja scias, ke mi ne havis, kiel vi, la kuraĝon rekomenci la lernadon kaj prepari ekzamenojn por fariĝi, kiel vi, eminenta profesoro”.

“Mi petas, ne moku pri eta profesoro en provinca liceo”.

“Mi fariĝis oficisto en Asekura Societo. Ĉe Protection Universelle. Kial ĝuste asekura fako? Mi konsciis pri tio nur poste. Siatempe, en Berlino, mia loĝiganto estis iaspeca ĉefo ĉe iu Nordstern, jes, asekurado. Kredeble tio influis mian orientadon dum mi serĉis socian situacion. Kiam amiko de mia patro parolis pri Protection Universelle, mi tuj sekvis lian konsilon. Estis teda laboro. Statistikaj ĉikanoj kun multe da paperaĉo. Sed mi komprenis, ke la metio havas ankaŭ aliajn, pli vivajn flankojn. Mi akceptis okupiĝi pri la klientvarbado, kun sukceso ne malbona. Tiam mi decidiĝis establiĝi memstare, nu, kompreneble en daŭraj rilatoj kun la grandaj asekurkompanioj, sed tamen sendepende de ili. Mi instalis mian entreprenon, Assurances pour Tous, en Asnières, iom post iom akiris vastan klientaron kaj fieris pri prospera afero ĝis hodiaŭ, kiam sinjoro Hitler vokis min! Fuŝ!”

“Nu, ankoraŭ nenio estas perdita. Ĉiuokaze mi gratulas al vi. Vi agis pli saĝe ol mi. Sed ĉu vi neniam pensis pri geedziĝo? Eble mi estas maldiskreta? Pardonu!”

“Neniel maldiskreta! Tian demandon malnova amiko povas fari al homo jam 44-jara. Jes, kelkfoje mi pensis, sed neniam tre entuziasme. Ŝajnas, ke mi apartenas al la kategorio de tiuj etkoruloj, kiuj kapablas ami nur unu fojon en sia tuta vivo!”

“Vere! Vi ja havis fianĉinon en Berlino! Kiomfoje vi rakontis al mi pri tiu ĉarma knabino, tie en la tranĉeoj! Ĉu vi neniam retrovis ŝin?”

“Kion fari? — Mi ja informis vin siatempe, ke tuj post la packontrakto mi sendis leteron al ŝi kaj ke la letero revenis. Adresatino nekonata!”

“Ĝuste! Nun mi rememoras”.

“Nu, tiun leteron mi retrovis en tirkesto, ĝuste hodiaŭ ... Mi eksciis poste, ke ŝi edziniĝis ...”

“Haj! Malbone!”

“Pli ol vi imagas. Mi eksciis ankaŭ, ke ŝia edzo — li estis en Berlino kamarado mia, ne la preferata — mortis pro militvundo kelkan tempon post la geedziĝo”.

“Ĉu do ŝi ne havis vian adreson? Kial ŝi ne skribis?”

“Mi ne estas certa, ke ŝi havis. Jes, ŝi estus povinta informiĝi ĉe Geist. Sed por kion skribi al mi? Ke ŝi edziniĝis? Kial ŝi ankoraŭ interesiĝus pri mi? Mi supozas, ke ŝi ne restis vidvino ... Stranga knabino ŝi estis. Mi multe amis ŝin ...”

“Mi komprenas, ke la informo pri ŝia edziniĝo ...”

“Jes, profunde vundis min. Tiam io disŝiriĝis en mi kaj, verdire, neniam cikatriĝis”.

“Povas esti, ke vi malpravis atendante ŝin”.

“Povas esti. Sed tiaj aferoj ne likvidiĝas per simpla decido”.

“Strange, ke neniam vi interesiĝis pri alia virino”.

“Ni ne troigu. Mi ne vivis kiel asketo kaj ermito. Kaj ankaŭ mi ne estas el ligno. Ankaŭ mi havis kelkajn aventurojn, unu fojon eĉ sufiĉe seriozan kun iu Simone. Sed mi neniam povis liberiĝi tute de la bildo de Annemarie. Kiam mi eksciis, ke Simone trompis min kun alia admiranto ŝia, mi estis preskaŭ kontenta. Sed sufiĉe pri mi! Nun mi atendas la rakonton pri via vivo”.

De longe la du amikoj estis la lastaj, kaj solaj klientoj ĉe “La Bela Muelistino”, kiam Merle konkludis sian raporton:

“Jen, mia kara, la kompleta historio de sinjoro profesoro Merle, liceo de Aurillac, ĉefurbo de Cantal. Nun fariĝis malfrue. Ni iru enlitiĝi”.

Kiel multaj aliaj mobilizitoj, ne nur inter la oficiroj, sed eĉ inter la sengalonaj rezervistoj, ankaŭ Pierre uzis, por veturi al sia mobilizloko, ne la trajnon, sed sian propran aŭtomobilon. Oni ja ne volis kredi serioze pri sangaj bataloj. Ĉio estis nur blufo de Hitler. Post la militdeklaroj al li de Anglujo kaj Francujo, tiu sinjoro sobriĝos kaj certe tre baldaŭ preferos diskuti ĉirkaŭ ronda tablo ol sur la batalkampoj. Intertempe, malantaŭ la nevenkebla ŝirmo de la ferbetona Maginot-Linio, tiu modernega fortikaĵaro seninterrompa, de Luksemburgo ĝis Svislando, oni povos atendi senzorge. Kial lasi hejme sian aŭtomobileton, se ĝi povos utili por okazaj ekskursoj malantaŭ senmova frontlinio kaj, precipe, por hejmenreveni pli rapide post tiu farsa mobilizado!

Tiel Pierre alvenis en Châlons-sur-Marne kun sia 11-ĉevala Citroën, aĉetita antaŭ nur kelkaj monatoj. Tie tuj konfirmiĝis lia impreso, ke certe ne temos pri efektiva milito. En la armeinstancaj oficejoj regis bonhumora malordo. Neniu deziris konatiĝi kun kapitano Pierre Touchard. “Kial vi venis tien ĉi?” — “Jen mia mobilizordono!” — “Nu, informiĝu en ĉambro 4!” — “Sed tie mi jam estis. Ĝuste ili sendis min al vi!” — “Ni ne havas instrukciojn. Revenu morgaŭ ... eble tiam ...” — Aliaj kolegoj troviĝis en la sama situacio. Sed ili estis malpli devokonsciaj ol Pierre. Ili iris senskrupule amuziĝi en Parizo aŭ retrempiĝi en la etoson de siaj familioj kaj revenis nur kvardek-ok horojn poste. En Châlons mem, de l’ mateno ĝis vespero, ĉiuj kafejoj estis plenaj de soldatoj senokupaj. Kiam ili estis lacaj de tro longa sidado, kaj se ankoraŭ ne ebriaj, ili promenadis ir-kaj-revene sur la sola ĉefstrato, inter la urbdomo kaj la Marne-Ponto. Tiel, se ili estis senrangaj soldatoj, ili havis nun almenaŭ unu vivcelon dum sia militista kariero, nome, laŭeble eviti renkonton kun superulo por ŝpari al si la saluttributon. Tuj, kiam ili detektis, je kelkaj paŝoj antaŭ si, galonitan sinjoron, ili sentis subitan kaj nepre absorbantan interesiĝon pri la varoj ekspozitaj ĝuste en la magazeno, antaŭ kiu ili troviĝas, egale, ĉu estas en la montrejo nur virinkonfekcio, ĵus buĉitaj ŝafkorpoj aŭ funebraj florkronoj el perloj kaj celuloido. La ranguloj, pasante sur tiu strato, havis pli ol unu fojon la ĝenan impreson, kiun certe konas ĉiu gloravida taŭrobatalisto, kiam, meze de brilanta areno, ĉiuj taŭroj sinsekve rifuzas ataki! La pli komprenemaj el tiuj galonuloj, se ilin malkomfortigis la abrupta vakuiĝo ĉirkaŭ ili, eniris ankaŭ siaflanke en la ludon, klopodante eviti la antaŭvideble verŝajnajn ... evitontojn. Sed tio postulis specialan talenton kaj sperton pri fizionomio kaj psikologio samtempe, kiujn sciencojn la Armeo ĝenerale ne instruas al siaj prizorgatoj. Pro tio la evitludo sur la ĉefstrato de Châlons-sur-Marne estis tiuepoke malbone ekvilibrita.

Fine, la 9an de Septembro, dum malfrua horo de tiu finiĝanta sabato, kapitano Touchard ricevis mision: Li prezentiĝu la sekvantan lundon — ankoraŭ oni priatentis la dimanĉan ripozon! — ĉe la loka komandejo en Creutzwald.

Bone! Tio konvenis al Pierre. Creutzwald kuŝas apud la saarlanda limo. Li povos survoje halti en Autrecourt por viziti sian patron. Tio signifos apenaŭ deflankiĝon de l’ plej rekta vojo. Bone, li povos lasi tie sian aŭtomobilon. Dimanĉon, frumatene, Pierre ekveturis.

Kia ŝanĝo en Autrecourt! La tuta regiono, je nur kelkdek kilometroj de l’ fronta fortikaĵlinio, estis inundita de l’ armeo. Ĉiuj vilaĝoj estis plenaj de trupoj en atenda pozicio. En la patra domo Pierre trovis du junajn leŭtenantojn, kiuj okupis du ĉambrojn sur la unua etaĝo, tiel ke por li restis disponebla — refoje! — nur la fama kabineto de l’ onklo.

Estis Augustine, la iama servistino de Bertringer, kiu prizorgis nun la mastrumadon ĉe lia patro. Ŝi estis ĉirkaŭ sesdekjara, sed ankoraŭ fortika, rondeta virino, aktiva kaj ĝoja, neniam paŭzanta, neniam paŭtanta. Ĉe sinjoro Touchard la laboro estis por ŝi malpli peza ol en la bienkastelo, kaj Bertringer mem, antaŭ du jaroj, instigis ŝin akcepti dungiĝon ĉe la soleca sinjoro Touchard. Tiel ŝi restis en la cirklo de l’ familio. Post la alveno de Pierre, ŝi senprokraste aranĝis liton en la teretaĝa ĉambreto, kiu restis preskaŭ senŝanĝe la sama. La vitroŝranko, kaj pli precipe la libroj neniel interesis la heredantojn de sinjoro Dulong, kiuj konsideris ilin senvaloraĵoj. Ŝranketo kaj libroj estis ceditaj sen plipago, unupake kun la domo, al la nova loĝanto.

Ĉe sia alveno Pierre trovis leteron de Henri Merle, anoncantan lian instaliĝon preskaŭ definitivan en Metz. Tie, kapitano Merle havis la taskon, eble ne tre gloran, sed tamen nepre necesan, reeduki por la militista metio rezervistojn iom rustiĝintajn. Li loĝis, kiel li skribis invitante Pierre al baldaŭa vizito, ĉe la strato Maurice Barrès, je nur kelkaj minutoj de la stacidomo. Pierre esperis, ke eble, se en Creutzwald oni ne enŝovos lin tuj en la frontlinion, li havos okazon por veturi al Metz.

La ĉeesto de multaj soldatoj en Autrecourt donis iom da ŝaŭmo kaj pli da vigleco al la ĝenerala vivoflueto de l’ vilaĝo. En la gastejo de Jaquemaire la tabloj kaj seĝoj estis okupitaj ĝis malfruaj nokthoroj. La fonografo kun siaj eluzitaj diskoj ne plu konis paŭzojn. La vilaĝo fariĝis pli afabla, pli ĝoja. La junulinoj, kaj, kial ne konfesi, ankaŭ multaj virinoj ne plu tute junaj, ŝajnis retrovi novan intereson en la vivo. Ili enmetis iom da koketeco en siajn vestaranĝojn. La soldatoj ĉirkaŭ ili ne estis stulte reteniĝemaj, kiel kutime la aliaj viroj de l’ vilaĝo. Ili havis la aŭreolon de l’ nekonato kaj la aŭdacon de l’ anonimulo. Iliaj parolturnoj estis multe pli amuzaj ol la stereotipaj banalaĵoj, ĝis tiam interŝanĝitaj kun ekstrema singardo, en Autrecourt kiel aliloke, inter eventuala Li kaj dezirata Ŝi. Ĉu ne agrabla, tiu kermesa milito, dum kiu nenie okazas batalo? “Oni mobilizis nin nur pro la formo. Hitler ne atakos!” — El la interno de Francujo la civiluloj sendis al la fronto ludkartojn, ŝakfigurojn kaj aliajn societajn ludojn, “por ke niaj soldatoj ne enuu!”

Pierre estis kontenta revidi sian patron. La maljuna sinjoro, nun 77-jara, ŝajnis bonfarta, malgraŭ okazaj reŭmatismodoloroj. Lin ravis la dorlotanta mastrumado de Augustine. Pierre faris ankaŭ viziton ĉe gesinjoroj Bertringer. Pro la ĵusa mobilizo ankaŭ de la filo Hector, la kastelestro-bienulo estis devigita reaktiviĝi por prizorgi la kamplaborojn. Pli ol iam li nun grumbladis, unue pro manko de taŭgaj laborfortoj, due kaj ĉefe, pro la senkompreno de l’ armeestroj, kiuj retenis lian filon en malproksima garnizonejo, kie “plej verŝajne li dediĉas siajn tagojn al neniofaro, kiel la aliaj diboĉuloj ĉi tie!” Kaj fine li grumblis riproĉe kontraŭ la filo mem, kiu neniam konsentis edziĝi! “Se li havus tri infanojn, li ne estus mobilizita: Vidu Edouard Thiriot! Ne tiel stulta! Li havas tri infanojn kaj estas pro tio nemobilizebla! Li povis resti hejme ...” — Sinjorino Cécile ne estis plu la ridetanta bonulino. Ŝi suferas pro oftaj hepatkrizoj. Feliĉe, ke Lisette, la veterinaredzino en Mussey, “venas ofte ĉe ni. Ŝi scias nun konduki la malnovan aŭtomobilon de Louis. Ŝi venas kun la filino Georgette. Nekredeble, kiel Georgette fariĝis bela junulino. Jes, ŝi estas jam 20-jara kaj ŝia frato, Alain, eĉ 25-jara. Nu, jes, certe, ankaŭ li estas en la armeo. Ankoraŭ oni ne scias, kie. Kiel la tempo pasas!”

Pierre lasis sian aŭtomobilon en Autrecourt. Li atingis Creutzwald en la ĝusta tempo, dank’ al diversaj armeveturiloj irantaj, pli aŭ malpli rekte, al tiu loko.

Creutzwald, industria urbeto de l’ franca departemento Moselle, ĉe la landlimo inter Francujo kaj Germanujo, en la regiono de l’ karbominejoj, estis senigita de ĉiuj siaj civilaj loĝantoj. Ĉiuj devis, jam kelkajn horojn post la militdeklaro, konforme al striktaj ordonoj de superaj armeinstancoj, forlasi siajn hejmojn, kun nur malmultaj havaĵoj. Ilin oni transplantis en zonon pli malproksiman de la frontlinio kaj tial malpli danĝere elmetitan al verŝajnaj militagoj.

Tie kapitano Pierre Touchard ricevis la komandon super taĉmento de provizoraj laborsoldatoj. Ilia tasko estis prepararanĝi la forlasitajn domojn de l’ civiluloj por loĝigi en ili, se necese, la trupojn marŝantajn al la fronto. Ili devis, antaŭ ĉio, serioze kaj metode inventari ĉiujn meblojn kaj valoraĵojn postlasitajn, grupigi ilin kaj transporti, sur ŝarĝveturiloj, en konservejojn rekvizitajn tiucele en frontforaj lokoj. La deĵorpreta kapitano Touchard akceptis sen entuziasmo la estrecon super tiu labortrupo. Tio, verdire, estis okupado ne inda je kapitano ankoraŭ juna. Alia seniluziiĝo atendis lin okaze de la unua kontakto kun siaj subuloj. Ĉiuj estis maljunaj rezervistoj, apenaŭ servokapablaj, inter ili multaj sendisciplinaj elementoj, kaj ĉiuj tiom pli malfacile guverneblaj, ke ankoraŭ ili restis en civilaj vestaĵoj. Ankoraŭ la armeaj intendantoj ne sukcesis liveri uniformojn al ili. Intertempe, por ne difekti aŭ malpurigi siajn proprajn vestaĵojn, ili ne hezitis ŝtelpreni el la senmastraj domoj, kion ili povis trovi, eluzitajn jakojn, mantelojn, eksmodajn frakojn kaj eĉ piĵamojn. Kiam pluvis, ili prezentiĝis kun pluvombreloj ĉe la matena grupiĝo. La respondecaj serĝentoj devis tiam longe marĉandadi, por ke la membroj de tiu stranga kohorto konsentu delasi la ombrelojn almenaŭ dum la tempo de l’ rektlinia viciĝo antaŭ la kapitano. Pierre afektis ne rimarki tiujn scenojn. Sed unu tagon li devis tamen interveni. Ĉu tie, en la dua vico, inter liaj civilvestitoj ĵus rigidiĝintaj laŭ komando de l’ ĉefserĝento, ne staras virino? Kion tio signifas? Ne! Ne virino, sed iu en virina kostumo. En korsaĵo, en longa, nigra jupo. Sur la kapo li havis nigran virinĉapelon, krepkovritan, sub kiu inertis nun vizaĝo nepre senmova kaj senesprima, kvazaŭ en ŝtono ĉizita, tamen nerazita, kun falantaj lipharoj, Pierre indignis:

“Kiu estas tiu karnavalulo?”

Tuj la responda serĝento alkuris por raporti: “Estas la soldato Letrou. Li rifuzas surmeti siajn proprajn vestaĵojn. Kaj obstinas aserti, ke en la tuta urbo li ne trovis aliajn ...”

“Serĝento, zorgu, ke li prezentiĝu en viraj vestaĵoj. Iru tuj kun li!”

Pierre sentis sian senpovecon. Kion fari? Senprokraste li iris al la loka komandejo por refoje protesti kontraŭ la nekredebla neglekto de l’ intendantejo. La tuja rezultato estis, ke oni metis je lia dispono armeveturilon, por ke li iru mem insisti ĉe la kompetenta instanco en Metz.

Tiel li havis almenaŭ unu bonan okazon por renkonti Henri Merle. La du amikoj estis tre kontentaj pri tiu revidiĝo. Ili pasigis la tutan posttagmezon kune.

Dum ĉiuj sezonoj la ĝardenpromenejoj de Metz havas apartan ĉarmon. Tion ili dankas ne nur al inteligenta priflegado flanke de ĉiuj sinsekvaj urbestraroj, sed antaŭ ĉio al situo vere unika. Jam longe antaŭ la aldono de novaj, pli vastaj promenvojoj laŭlonge de l’ kanalo kaj inter la du Mozelbrakoj, la Esplanado de Metz elvokis la admiron eĉ de homo, tiel multe vojaĝinta, kiel Aleksandro von Humboldt, la fama germana naturisto.

Pierre kaj Merle iris malrapide, promene, sur tiu Esplanado, sub kies kaŝtanarboj, antaŭ ankoraŭ ne cent jaroj, feliĉa patrino gvidis la unuajn paŝojn de infaneto estonta la plej malfeliĉa inter la poetoj, Paul Verlaine. Lia naskiĝdomo staris tutproksime. Pierre kaj Merle iris malrapide; vole ili ne donis celon al siaj piedoj; ili kunvenis nun en la mondo de l’ pensoj kaj ideoj kaj nur tie ili serĉis sian celon. Diskutante kun fervoro, laŭ maniero de l’ promenantaj filozofoj, ili sekvis siajn paŝojn al-kaj-re inter, unuflanke, la statuo de l’ heroa marŝalo Ney kaj, aliflanke, la ŝtonbalustrado, kiu markas tie la ekstreman limon de l’ Esplanado.

“Mi miras”, diris Pierre, “ke dum sia okupadperiodo — ĝi tamen daŭris kvardek jarojn! — la germanoj toleris tiun statuon de l’ napoleona marŝalo. Eble ili havis kelkan simpation por li, ĉar li estis granda soldato, kaj ankaŭ, ĉar li naskiĝis en ilia Saarlouis, kiu, tiuepoke, estis sub franca regado. Cetere ili reekvilibrigis la situacion starigante, ĉe la alia fino de l’ Esplanado, statuon multe pli grandan de l’ rajdanta Vilhelmo I-a. Kaj eble tio estis nevolita ironio, ke la du statuoj, unu, franca marŝalo, la alia, germana imperiestro, turnis la dorson unu al la alia”.

“Kie estas tiu Vilhelmo?” demandis Merle. “Jam ofte mi promenis ĉi tie, sed la germanan statuon mi neniam vidis”.

“Ne plu videbla, mia kara. La unua gesto de la lorena loĝantaro, en Novembro 1918 post la liberigo de ilia urbo, estis, kompreneble, detrui ĉiujn atestojn pri l’ germana epoko. La bronza imperiestro, kune kun la ĉevalo, estis tiam dispecigitaj. Kial ankaŭ la ĉevalo? Ĝi estis neŭtrala. Sed kiam oni komencas detrui, oni ne volonte haltas. Fakte, tiu imperiestro estis ĝena. Lia streĉe etendita dekstra brako portis impertinentan montrofingron rektlinie en la direkton al Gravelotte kaj Mars-la-Tour, kvazaŭ por tuŝe substreki la germanan venkon en 1870. La gesto, en la lando de l’ venkitoj, estis nediskreta. Oni estis tentata demandi al la imperiestra sinjoro, ĉu dum liaj infanjaroj neniu guvernistino instruis al li, ke estas neĝentile montri per la fingro? Lia statuo staris ĝuste tie, kie nun, sur piedestalo pli modesta, leviĝas nia Poilu”.*

* Poilu = harkovrito. Tiel la popollingvo nomis, kun multa simpatio, la francan frontsoldaton dum la milito 1914–1918.

“Jes”, diris Merle, “ĉiu militperiodo trenas post si statuepidemion, precipe ĉe la venkinto. Mi rimarkis en la urbo la bronzofiguron de generalo Mangin, alian, de Alberto I-a, reĝo de Belgujo. Mi vidis, ĉe l’ angulo de avenuoj, la nomojn de marŝalo Foch, de marŝalo Joffre ...”

Sic transit gloria mundi!* Kiam mi vizitis Metz la unuan fojon, en Aŭgusto 1914, tiu nuna avenuo Foch nomiĝis Kaiser Wilhelm-Ring. Ĉi tiu nomo, kompreneble, malaperis tuj, kiam la loĝantaro povis libere decidi pri siaj simpatioj”.

* Tiel pasas la gloro de l’ mondo.

“Estas certe eraro, kiam oni volas ŝanĝi la naciecon de tutaj teritorioj sen la konsento de la loĝantoj. Alzaco kaj Loreno neniam ĉesis protesti kontraŭ la germana aneksado. Ili volis resti francaj. Tial, ke ili ne atentis tiun fakton, jam tiuepoke la germanoj semis la grajnojn de nova milito”.

“Tio ja estas la malbeno de ĉiu milito, ke ĉiu packontrakto finanta unu militon, jam enhavas en si la ĝermon de la proksima”.

“Sekve”, rezignaciis Merle, “la karuselo neniam haltos”.

“Tio estos la fataleco tiel longe, kiel la grandaj ŝtatestroj ne fariĝos pli saĝaj, pli kapablaj vidi pli malproksimen ol nur ĝis la tuja morgaŭo. Ĉu vi ne pensas, ke la nuna milito estas la neevitebla konsekvenco de la packontrakto de Versailles? Anstataŭ humiligi la germanajn venkitojn deklarante ilin la solaj kulpuloj, oni devis rekoni la kulpojn sur ambaŭ flankoj. Mi ne estas ŝtatviro, sed mi imagas proksimume tiel la parolon de inteligenta venkinto deziranta certigi la pacon ne nur al sia generacio, sed ankaŭ al la sekvantaj: Sinjoroj! Ambaŭflanke ni agis kiel azenoj. Nun afabla hazardo favoris nian partion, samrajte, kiel ĝi estus povinta doni la venkon al vi. Tiam vi estus povintaj dekreti, ke la kulpuloj estas ni. La argumentoj, kiuj havas kiel plej solidan bazon nur ĵusan venkon, estas argumentoj senvaloraj antaŭ la Homa Konscienco, eĉ se poste subtilaj historiistoj scios ilin ŝminki. Sinjoroj! Ni trovu alian bazon, se ni deziras daŭran interkompreniĝon. Venkintoj kaj venkitoj konfesu la erarojn de l’ pasinteco. Kunlabore ni preparu novan estontecon. — Sed kion oni faris? Per ĉiuj rimedoj oni malhelpis la germanojn releviĝi. Tiuepoke ili estis maturaj por sin doni al la idealoj de demokratio, sed iliaj kontraŭuloj havis nur unu celon: detruinte la germanan imperiismon, ili deziris detrui ankaŭ la junan respublikon de Weimar. Oni povas aserti, ke la premisojn por la sukceso de Hitler liveris grandparte ankaŭ Francujo”.

Merle ridetis amare. “Vi konservis sekretan amon al la germanoj. Sed mi ne neas, ke enestas multe da saĝo en viaj paroloj. Tamen ... Pacpropono laŭ via humana procedo antaŭsupozas ĉe la respondeculoj vastanimecon nekutiman inter ŝtatviroj. Cetere, eĉ se ili volus, ili ne povus. Ja ĝuste ili dum jardekoj injektis larĝdoze malamon al sia popolo kaj luladis ĝin per promesoj pri vivo pli facila post la venko! Se poste ili akceptus ne elpremi ĝis maksimumo la korpon de l’ venkito, ekestus revolucio”.

“Se la popoloj ĝuste komprenus, kie estas ilia vera profito ...”

“Ĝis tiu epoko kuŝas ankoraŭ multaj etapoj. Ŝajnas eĉ, ke plaĉas al la sorto fuŝi la ludon disdonante la kartojn tiel, ke la samaj koloroj neniam renkontiĝas. Ĉu ne okazis, dum la lastaj jardekoj, kun mirinda reguleco, ke ĉiufoje, kiam ili havis en Germanujo vere demokratan registaron, akordiĝeman, ni havis en Francujo naciistajn gvidantojn, necedemajn, kaj inverse, ĝis laste nia mild-opinia Daladier staris kontraŭ ilia fajroŝprucanta Hitler? Mi timas, Pierre, ke la interpuŝiĝo de kontraŭaj interesoj inter la homoj estas neevitebla. Se tiurilate estos evoluo, mi kredas, ke ĝi koncernos nur la perspektivon. Anstataŭ konfliktoj interpopolaj, estos konfliktoj interklasaj, inter-ideologiaj. Kion tio ŝanĝos? Malakordoj, kiuj estis — por tiel diri — ĝis nun horizontalaj, fariĝos vertikalaj. La perspektivo ŝanĝiĝos, sed la problemo restos. Ĉu tio estas progreso?”

Refoje ili estis alvenintaj ĉe la statuo de l’ brava marŝalo. Sed ĉi-foje ili ne turniĝis aŭtomate, kiel ĝis nun, por daŭrigi la pendoladon de l’ ir-kaj-reveno. Laŭ muta interkonsento, kvazaŭ dezirante ambaŭflanke, samtempe, ŝanĝi kun la kadro ankaŭ la ciklon de siaj pensoj, ili direktis siajn paŝojn al la urbo. Ne al la novaj kvartaloj ĉirkaŭ la stacidomo, kie ĉiu konstruaĵo en sia stilo portas la stampon de l’ moderna germana arkitekturo, sed al la malnova urbokerno. Precipe malantaŭ la katedralo kaj supre de la Rue Taison, ili trovis stratetojn apenaŭ tuŝitajn de progreso. Tien la komerco neniam penetris. Neniu butiko alportis misharmonian noton en la mildan simfonion de l’ mezepoka bildo. Tie preskaŭ nenio ŝanĝiĝis de la tempoj, kiam la bona Rabelais vivis en la bona urbo Metz kun la titolo de Urba Kuracisto.

Dum la tuta daŭro de tiu “stranga milito” Henri Merle kaj Pierre ankoraŭ ofte renkontiĝis. Pierre estis repreninta sian aŭtomobilon, kio faciligis liajn vojaĝetojn. Li veturis al Metz, al Autrecourt. Tie li pasigis la kristnaskajn festotagojn, kun sia patro, kun la veterinara frato kaj familio. Plurfoje Pierre iris ankaŭ al Parizo. Oni estis alkutimiĝinta al tiu stranga, putranta milito. La germanoj ne moviĝis. La francoj ne deziris ataki.

Tiam, fulmotondre, sin anoncis la katastrofo. La germanaj trupoj invadis Nederlandon, Luksemburgon, Belgujon — kiel iam — kaj komencis engluti Francujon, pecon post peco, kiel boao nesatigebla. Kiam Parizo mem estis minacata, Pierre komprenis la amplekson de l’ realeco. Kio nun? Eĉ se li povos sin savi de la germanoj, li verŝajne restos fortranĉita de Parizo. Sed li havas sian bankokonton en Parizo. Necesis agi. Tuj li instrukciis la bankon, ke ĝi tenu lian havaĵon je lia dispono ĉe la filioinstituto en Marseille. Almenaŭ tien la germanoj neniam alvenos. Tio estas nepensebla.

Fine, lia laborkompanio, delonge en taŭgaj uniformoj, ricevis ankaŭ uzeblajn armilojn. Sed ankaŭ tio ne sufiĉis por akceli bataldeziron en la brustoj de tiuj rezervistoj, kiuj ne volis koni aliajn problemojn ol siajn personajn, etajn priokupojn. “Ĉio estas nun fuŝita, baldaŭ finita. Hometo, ne estas la momento elmeti sian pipon al la ĝenerala frakasado. Restu hejme!” — Pli facile dirite ol farite. Ili ĉiuj troviĝis jam en la reto. Kaj ĉiutage la reto pli kaj pli fermiĝis. Kaj strange!

La danĝero venis ne de antaŭ ilia ferbetona Maginot-frontlinio, sed la danĝero venis nun el la dorsflanko! Parizo okupita! Metz okupita! Tutaj francaj formacioj detranĉitaj de l’ direktanta stabo. La roto de Pierre sin trovis, vole-nevole, kuntrenata en la tajdofluego de l’ ĝenerala retrovagado. La trupoj lasintaj poziciojn nedefendeblajn, ĉar nun atakatajn dedorse, retiriĝis alsude, pli aŭ malpli kompakte, laŭ la iniciato kaj momenta inspiro de izolita taĉmentestro. Kun la instinkto de pelataj bestoj, ĉiuj havis unu deziron, atingi kiel eble plej rapide la arbaron de Craigny, ŝirmejon — iluzian — kontraŭ la plonĝaviadiloj. Sed urĝu, urĝu, ĉar el la vilaĝoj, okcidente de ili, jam ekpafis aŭtokanonoj. Jam kreskis ĉirkaŭ kaj inter ili gigantaj nigraj fungoj de eksplodantaj obusoj. Samtempe, el la rando de tiu sama arbaro, kien ili celis retiriĝi, nun ekruliĝis kvar germanaj tankoj. Ĉi tie vanis ĉia heroeco.

La milititkaptitoj, bunta miksaĵo el diversaj regimentoj kaj armekategorioj, estis grupigitaj en kolonon, kaj la kolono — kiel vagono — baldaŭ ŝovita sur la straton kondukantan orienten, al tiu sama direkto ... de kie ili venis! Iom post iom alkroĉiĝis ankoraŭ aliaj grupoj, kiel vagonoj, al la homa kolono. Panikosento premis ĉiujn. Ili apenaŭ interŝanĝis kelkajn vortojn. Ankoraŭ ili ne volis kredi. Kaj la pezo de la propraj pensoj estis pli dolora ol la ŝarĝo de kelkaj personaj havaĵoj. La kapoj kliniĝis altere. Kia fino. Troviĝi kiel rolanto en la mizera procesio de l’ kaptitoj ... Sen batalo. Kia estos de nun la sorto de Francujo? Kiam ili povos ricevi novaĵojn de siaj familioj? Kiam finiĝos ilia ekzilo?

Nun la germanaj akompanantoj gvidis ilin tra breĉoj elbombitaj en ilia propra Maginot-Linio. Nun ili iris antaŭen! Antaŭen trans la landlimon, kien iliaj tro hezitemaj armeestroj neniam sendis ilin:

Post kelkaj horoj da marŝado aŭ sintrenado, sub la masivaj frapoj de junia suno, la mizera procesio povis fine halti apud barakaro ĉirkaŭita de pikdrataĵo. Simile al honesta stacio ankaŭ tiu ĉi haltejo anoncis sian nomon per surskribaĵo super la kradpordo de l’ enirejo. “Durchgangslager 54”. Trapaskampadejo 54. Ne malproksime, pli oriente, estis videblaj la tegmentoj de urbeto. — Konjekteble tiu aglomeraĵo povis esti nur Saarlouis. Tuj, neinvitite al tio, la lacaj kaptitoj falis surteren kaj, kiel brutaro indiferenta, atendis sian sorton. Baldaŭ la oficiroj estis elvokitaj el la amaso. Ili devis sin prezenti laŭvice antaŭ longa tablo, kie diligentaj skribistoj scivolis pri tio kaj tio. Sendube, ke la ordamaj germanoj deziris, je profito de venkolisto por sia stabejo, nombri la kaptitojn laŭ iliaj respektivaj etaĝoj sur la ŝtuparo de l’ armea hierarkio. Plue, se utilaj informoj estas haveblaj pri sano kaj ĝenerala humoro de l’ restantaj francaj regimentoj, pli bone hodiaŭ ol morgaŭ. Kaj por preterlasi neniun dokumenton, kelkaj soldatoj kolektis en grandajn sakojn la soldatlibretojn de l’ kaptitaj oficiroj. Post tiuj rutinaj formalaĵoj la oficiroj povis iri rekuŝiĝi sur eltretitan terpecon, sed nun apartigite de siaj taĉmentoj, en angulo rezervita ĝuste al la oficiroj, ĉar ordo devas esti. Dum la malfrua vespero ili estis invititaj al rapida vespermanĝo. Tiuj, kiuj forgesis kunporti la propran manĝilaron, devis helpi al si laŭpove. Kelkaj trovis ankoraŭ ĝustatempe malplenajn konservskatolojn, aliaj pariĝis kun kamarado pli feliĉa, nome posedanto de adekvata ujo, por ricevi du porciojn en unu poto. Ĉe la disdono de l’ glua pizosupo, la ĉefkuiristo, dika — kiel ĉiuj kuiristoj — plenlunvizaĝa suboficiro, venis persone por senkulpigi sin, kun afabla ciniko, ĉar tian masivan alfluon de turistoj li hodiaŭ ne atendis. Kial la sinjoroj ne antaŭanoncis sin?

Feliĉa, pensis Pierre, kiu ne komprenas la germanan lingvon, kaj ne devas enkasigi tiujn etprezajn sarkasmojn. Li sukcesis ŝajnigi ankaŭ sin senkomprena.

Fine ili povis instaliĝi, por tranokti, en barakoj tre primitive ekipitaj. Senprokraste ĉiuj sterniĝis sur la lignajn kuŝilojn kaj izoliĝis kun siaj emocioj en sia melankolio. Al la pli feliĉaj prosperis gliti en duondormon.

Pierre malfermis la okulojn. Li ŝiris sin ne el sonĝo, nur el revo. Iu vokis lian nomon. “Capitaine Pierre Touchard!”

Présent!”*

* Ĉi tie!

Germana suboficiro signis al Pierre, ke li sekvu lin, kaj el liaj paroloj Pierre komprenis nur Lagerkommandant ...* Tuj Pierre demandis sin, ĉu eble, kontraŭvole, li kulpis iun neregulaĵon. Li estis kondukata tra aleo de barakoj ĝis iu konstruaĵo, kiu certe rolis kiel ĉefbarako, ĉar ĝia stilo estis pli originala kaj ĝiaj koloroj pli gajaj. Tuj li estis enŝovita en la oficejon de l’ komandanto. Tie sidis ĉe la skribtablo, dorson al la fenestro, korpulenta viro, kies rangon, pro la duonlumo, Pierre ne povis deĉifri. Malantaŭ grandaj okulvitroj Pierre povis apenaŭ diveni palpebrumantajn okuletojn.

* Komandanto de l’ barakaro.

Lassen Sie uns allein!” — Lasu nin solaj — la komandanto tuj fordankis la suboficiron. Tiam li ekleviĝis kvazaŭ risortpuŝite, ne sen ia komika efekto pro la certa pezo de lia korpo, tuj li kuris al Pierre, kiun li ĉirkaŭbrakis, kaj ekĝojis:

“Homo! Mi ne eraris! Kiam mi vidis vian nomon sur la listoj, mi tuj pensis, ke en la tuta franca armeo ekzistas nur unu Pierre Touchard! Kaj ĝuste li estas la mia! Kia revido, Pierre! Kion vi diras pri tio?” kaj li repremis Pierre al sia larĝa brusto.

Fortaj emocioj estas mutaj. Nur hezite, nekredeme, post kelka tempo Pierre parolis:

Hans Paulig!? Vi? Neeble! Ĉu vere vi? Jes, kia revido! En malĝojaj cirkonstancoj ... almenaŭ por mi ...” li havis larmojn en la okuloj.

“Homo! Ĝoju! Por vi la milito estas finita. Vi ne estas vundita? Ĉio en ordo? Certe tre laca, venu sidiĝi. Kaj rakontu, rakontu!” — Paulig estis multe pli vigla, pli babilema ol Pierre. Li estis eĉ ĝoja. Estas vere, ke li havis neniun kaŭzon por malĝoji.

Demandoj kaj respondoj interkruciĝis. Pierre devis rakonti, kaj Paulig rakontadis. De pli ol dudek jaroj li apartenas al la germana dogan-administracio, sed tial, ke nuntempe ĉiuj landlimoj moviĝas, lia entrepreno ne plu prosperas. Provizore li okupiĝas pri regula liverado de militkaptitoj, en diversaj sortimentoj, al ĉiuj stalagoj kaj oflagoj de l’ germana patrujo. “Certagrade ankaŭ tio rilatas al mia profesio. Doganaj formalaĵoj, ĉu ne? Tion oni nomas ĉe ni celtrafa utiligo de l’ individua kompetenteco!” — Sed Paulig rimarkis, ke lia ŝerca tono ne trovas eĥon ĉe Pierre. Li komprenis la ĉagrenon de l’ franca amiko. Li deziris konsoli lin, sed ĉiufoje, malgraŭvole, li transiris la ĝustan mezuron:

“Ne malesperu! La vivo pludaŭras. Cetere la milito estas praktike finita. Tutaj regimentoj estas ĉiutage kaptitaj kun rostro kaj vostro!” — La neplibonigebla Hans Paulig restis la sama Paul Hansig! Li diris vostro. Iom da fantazio en la parolo devas esti. Tio plivigligas la konversacion, ĉu ne? “Ni prenis Parizon, horloĝprecize je la tago anoncita de Hitler. Nia armeo estas grandioza. Verdire mi ne estas admiranto de la tuta sistemo, sed estas tamen nekredeble, kiel Hitler lekis la vandon! — pardonu, volis diri, vekis la landon! Jes, mi aliĝis al la Partio. Kion fari? Mi estas ŝtatoficisto. Kaj oni ne povas nei, ke li estas genia stratego”. — Li rimarkis la konsterniĝon de Pierre. Li komprenis, ke, kio ĝojigas unu, afliktas la alian. Li venis al pli praktika demando.

“Kaj nun, kion vi intencas fari, Pierre?”

Mirigite Pierre ekrigardis. “Kion mi intencas fari? — Sed vi forgesas, ke ĝisplue mi ne disponas pri miaj intencoj”.

“Nu, certe vi ne deziras restadi ĉi tie. Tio estas neebla. Ĉi tie estas nur Durchgangslager!”

“Mi sekvos la komunan sorton ... kiel plaĉos al Dio”.

“Sed, homo, ĉu vi ne volas hejmeniri?”

“Hej ... men ... iri? Hejmeniri? Ĉu vi mokas min?”

“Inter ni dirite — unu franca kapitano pli aŭ malpli en la germanaj oflagoj, cetere jam superplenaj, tio nenion ŝanĝos. Unu simpla krajonstreko sur tiu ĉi listo, hokus-pokus miksu bone — kaj jam malaperis monsieur le capitaine Touchard! Ĉu ne brile?”

Hans, vi neniam estos serioza! Ĉu vi ne timas malagrablaĵojn?”

“Ne zorgu pri la butonoj de miaj kalsonoj! Atentu bone!” Paulig malfermis la fenestron kaj vokis al iu gardosoldato: “Petu ĉefserĝenton Kohlbauer, ke li venu al mi!”

Kaj kiam envenis la ĉefserĝento Kohlbauer, Paulig decidis tute simple: “Tiun ĉi kapitanon — Pierre Touchard li nomiĝas — forstreku el viaj listoj. Li falas for el niaj kontroloj. Li estas profesia filologo kaj parolas flue germane. La lazareto Saarbrücken ĵus telefonis. Ili urĝe bezonas tradukiston. Li taŭgos. Mi okupiĝos mem pri la transporto. Dankon, Kohlbauer! — Jen ĉio”.

Kaj Paulig, ĝojradia, asertis “Jen ĉio” kun tia pozitiveco, ke Pierre povis nur miri. Ankoraŭ li dubis: “Ĉu tio estas saĝa entrepreno? Verdire, mi ne scias, kion fari kaj plene fidas al vi”.

“Unue mi refaros el vi civilulon. Mi havas privatan loĝejeton tutproksime, en vilao apud la urbo. Post kompleta noktiĝo ni veturos tien. Vi enŝoviĝos nevidate. Tie vi trovos kelkajn vestaĵojn malpli kompromitantajn ol via franca uniformo. Vi estos baldaŭ homo libera. Sed mi konsilas al vi ne reiri al Parizo, almenaŭ ne, dum ankoraŭ ni okupos ĝin. Iru al Jeriĥo kaj lasu kreski vian barbon! ...” Malgraŭvole Pierre ridetis pri tiu citaĵo, kiun li rememoris el sia berlina epoko. Paulig daŭrigis: “Fakte, ni konfiskis viajn paperojn. Estos saĝe havigi al vi novajn. Dum la nunaj tempoj homo ne povas resti sen identeco. Pli saĝe, ke vi kreu al vi novan personaĵon, se eble sen iaj rilatoj kun la armeo. Vi komprenas, ĉu ne? Tio evitos komplikaĵojn, al vi, eble ankaŭ al mi. Oni ne scias. Nu, kiu estos la tuja celo de via vojaĝo?”

Pierre opiniis, ke li povos ĝisplue kaŝiĝi en Autrecourt, ĉe sia patro. Autrecourt ne estas tiel malproksime. Sesdek aŭ sepdek kilometroj. Sed survoje certe estos multaj kontroloj ...

“Ne zorgu pri tio. Tuj, kiam trankviliĝos la atmosfero, mi povos mem liveri vin en vian hejmon. Jam niaj linioj fiksiĝis ie en la centro de Francujo. Oni parolas tre serioze pri milithalto. Alzaco kaj Loreno refariĝos germanaj provincoj. Ni restarigos tuj la malnovan landlimon. Ĉio estas jam preta por reinstali niajn doganpostenojn, kie ili troviĝis antaŭ 1914. Ni pensis pri ĉio. Mi facile kontrabandos vin transen”.

Hans”, diris Pierre, “vi restis la sama ĝojulo. Kolosa farso, ĉu ne?” Kaj post unu momento: “Kia feliĉa hazardo, ke ĝuste vi troviĝas ĉi tie kiel komandanto!”

“Jes, kaj ke mi trafis ĝuste vian nomon sur la longaj listoj! Kutime mi eĉ ne trarigardas ilin. Nu, la tuta vivo konsistas nur el hazardoj. Kiu kalkulos, kiom da hazardoj kaj strangaj koincidoj devis kunlabori, por ke naskiĝu ĝuste tiu aŭ tiu homo kaj ne alia? Bone, nun vi iros preni viajn aferojn, se entute vi savis kelkajn, kaj revenos ĉi tien kepre! Ha! Ĉu vi ankoraŭ memoras kepre?”

Refoje Pierre ridetis malgraŭvole. “Tio estis la belaj tempoj”.

“Mi akompanigos vin de suboficiro. Kaj nun relevu la kapon! Por vi la milito estas finita, Espereble baldaŭ ankaŭ por ni. Post tri semajnoj ni okupos ankaŭ Anglujon. Sed hodiaŭ nokte ni restos kune. Mi havas ankoraŭ kelkajn bonajn botelojn. Ĉu kun iu Hackepeter? Vi ne forgesis, ke mi konas apartan recepton. Ĉi-foje mi ne enmetos tro da ajlo. Tio perfidus vin! Ĉu vi rememoras? Kia stultaĵo! Fakte, ĉu vi iam reaŭdis ion pri fraŭlino Balkenwirth?”

“Ŝi edziniĝis al Erich von Bastrow. Estas ĉio, kion mi scias”, diris Pierre, sen plua komento. Tuj li aldonis: “Hugo Geist falis en Polujo, 1915. Ankaŭ Erich mortis. Pri la aliaj kamaradoj mi neniam ricevis novaĵojn”.

Baldaŭ poste, la 22an de Junio 1940, la armistico estis subskribita. Marŝalo Pétain kaj lia registaro akceptis la germanajn kondiĉojn, laŭ kiuj, interalie, Francujo estis dividita en du zonojn: la Norda, kun la ĉefurbo Parizo, sub germana okupado kaj regado, la Suda, provizore lasata sub la bona gardo de Pétain. Kaj la kuracurbo Vichy, de ĉiam ĉefurbo de ĉiuj hepatmalsanuloj, fariĝis ankaŭ la ĉefurbo de la tiel nomata Libera Zono.

La vojaĝo de Pierre, en germana arme-aŭtomobilo, kun germana kapitano ĉe la gvidrado, malvolviĝis laŭprograme, sen ia komplikaĵo. Unu kilometron antaŭ Autrecourt, ĉe la rando de l’ arbaro, la du amikoj decidis disiĝi. Estis pli bone, ke oni ne vidu ilin kune. La adiaŭa sceno estis simpla.

Hans, mi neniam forgesos, kion vi faris. Se iam ...”

“Nedankinde!” interrompis Paulig. “Ĉu ni ne ĵuris antaŭ multaj jaroj: Wir halten fest und treu zusammen!? — Fartu bone, Pierre, restu singarda kaj dum pli trankvilaj tempoj skribu foje. Vi havas mian adreson en Düsseldorf”.

Pierre retrovis sian patron tre malsana. Jam okaze de siaj lastaj vizitoj, antaŭ apenaŭ ses semajnoj, li estis konstatinta certan ŝanĝiĝon ĉe la maljuna sinjoro. La patro malgrasiĝis kaj nun rifuzis tuŝi eĉ la plej loge prezentatajn pladojn de Augustine. Li preskaŭ ne plu eliris el la lito. Louis, la frato, ne kaŝis al Pierre, ke restas malmulte da espero pri ebla resanigo. “Profesoro Vautrin, el Nancy, kiun ni venigis antaŭ unu monato, diagnozis kanceron ĉe l’ pankreato. Neoperacieble. Mi ne volis malkvietigi vin dum ankoraŭ vi estis ĉe la fronto ...”

Pierre modifis siajn projektojn. Li konsideris sia fila devo restadi apud la patro ĝis la fino. Li restos en Autrecourt, kiel eble plej nerimarkate. Rondiris onidiroj, ke la germanoj arestas ĉiujn oficirojn mobilizitajn en la franca armeo dum la ĵusa milito. Pierre rememoris la konsilon de Paulig. Kreu al vi novan identecon. Inter la paperaĵoj siatempe lasitaj ĉe la patro, Pierre retrovis sian pasporton. Ĉu li ne povus iom “ŝminki” ĝin? Se li lerte skrapetos la lastan ciferon de l’ naskiĝjaro 1895, li povos transformi ĝin en 0. Li miris mem, kiel facile tio estis farebla. Kaj kial ne ŝanĝi ankaŭ iomete la nomon? Touchard. Ĝi estis manskribita en prestipaj majuskloj. La komenca T, nur horizontala streketo super vertikala streko, memvole sugestis facilan kompletigon por ricevi la formon de B. Sufiĉis certiĝi, ke la inko estas samkolora. Tiel li fariĝis Pierre Bouchard. Sed post la lasta litero restis ankoraŭ multa spaco. Blanka spaco. Kial ne daŭrigi la kamufladon? Senhezite li aldonis, kvar literojn. De nun li havis konvenan identecpaperon, pasporton eldonitan de la Pariza Prefektejo, en la jaro 1938, je la nomo de sinjoro Pierre Bouchardelle, naskita la 10an de Aprilo 1890. La posedanto de tiu ĉi pasporto estas hodiaŭ, oficiale, iom pli ol kvindekjara. Por pli bone meriti tian subitan aĝpromocion, li decidis lasi kreski sian barbon. Ĉu Paulig ne diris: Iru al Jeriĥo kaj lasu kreski vian barbon?

La vivo en Autrecourt retrovis sian kutiman, senvarian fluadon. Finitaj nun la ĝojaj tagoj dum la epoko de l’ ŝanĝiĝantaj garnizonoj, la facilaj esperoj pri fina venko venanta dumdorme. Nun ĉiu sentis sur sia nuko la plumbomanon de l’ realeco. Francujo venkita. Ĝia estonteco necerta. La elito de l’ vira junularo retenata en germanaj kaptitejoj ...

En la najbara departemento Moselle, ĉe la amikoj en Chanzy — nun refoje Schanzach! — la maltrankvilo estis ankoraŭ pli obsedanta. La germana Gauleiter Bürckel, en Metz, konigis al ĉiuj lorenanoj: “Tiu ĉi tero estas de nun poreterne germana. La franclingva loĝantaro sur la kamparo ne povos resti pli longe sur nia germana grundo. Ni kompreneble ne volas ekstermi, nek eĉ forpeli ilin, sed ili devos elekti. Aŭ ili memvole elmigros en Francujon, aŭ ili akceptos libervole esti transplantitaj en la germanan Warthegau”. — Warthegau! Provinco en Orienta Prusujo, kie, super avaraj terpecoj, la transplantitaj lorenaj kamparanoj povos eluzi siajn fortojn! Ili povas elekti libervole! Nu, ili elektis. Jam sinjoro Mazotte, aŭ iu membro de lia familio, venis, kiam ajn ili povis, por kaŝlasi ĉe Bertringer, kion ĉe la elmigrado ili ne povos kunporti. Ili povis pasi nur, kiam la germanaj doganistoj estis okupitaj alikie. Tiam ili kontrabandis trans la novan landlimon sian rezervan littukaron, arĝentajn manĝilojn, hejmajn mebletojn, personajn aferojn, eĉ se ne tre valorajn, foje ankaŭ kortbirdojn, kuniklojn, eĉ unu porkon. Kiu ne dezirus savi ankaŭ tion?

La sola lumturo dum tiu ĉi ĥaosa periodo estis por la patriotoj la juna generalo de Gaulle, ankoraŭ hieraŭ apenaŭ konata. Li fariĝis la ĉefo de l’ rezistado. Ĉu vi aŭdis lian alvokon ĉe la radio de Londono? “Francujo perdis unu batalon; ĝi ne perdis la militon! Ni daŭrigos bataladi ĝis la fina venko!”

Kaj estis aŭtuno. La malvarmo venas frue en Loreno. Malalte ŝvebis grizaj nuboj super la ruĝaj tegoltegmentoj, super kampoj nudigitaj.

La 2an de Novembro la patro de Pierre mortis. Ĝuste la tagon, kiam la kristanaj eklezioj rememorigas siajn mortintojn. Ŝajnis kvazaŭ tiu modesta viro, kiu dum sia tuta vivo evitis ĝeni kiun ajn, volus ankaŭ ĉe sia morto esti modeste nur unu mortinto inter la aliaj mortintoj. Eĉ la sonorilojn en la preĝejturo de Autrecourt, kiuj laŭ ĉiama kutimo devas anonci al la vilaĝo la forpason de unu el ili, sinjoro Touchard ne ĝenis aparte. Tiun tagon ja ĉiuokaze estas ilia tasko disporti funebran sonoradon honore al ĉiuj mortintoj de l’ kristanaro. Ili ne bezonis soni speciale por sinjoro Touchard.

Pierre decidis rifuĝi en la Sudan Zonon. Tie, certe, li trovos pangajnan okupadon. Li sciis, ke la vojo tien estas barita, preskaŭ neuzebla, krom kun speciala permeso. Se inter Autrecourt kaj Chanzy — aŭ “denun poreterne Schanzach”, kiel diris la subuloj de Gauleiter Bürckel — la nova landlimo, laŭ la linio de 1914, estis gardata preskaŭ amatore, nur de maljunaj doganistoj, la Demarkacia Linio, kiel la jurista ĵargono nomis la limon inter la du Francujoj, estis severe fermita. Ĉiuj transirejoj estis firme riglitaj. Ili malfermiĝis, duone, nur por tiuj, kiuj havis enmane permeson regule stampitan de l’ germanaj estroj. Ve al la riskema kontrabandisto, kiun iliaj serĉhundoj malkovris en proksimaĵo de tiu linio!

Dum tiuj tagoj Mazotte venis, kun sia filo Gaston, fari adiaŭan viziton ĉe Bertringer. Tie Pierre renkontis ilin. La du Mazotte konservis plu neniun iluzion pri sia sorto. La minaco de Bürckel estos baldaŭ realaĵo. Ĝis nun ankoraŭ ili esperetis, ke oni ne kuraĝos forpeli la loĝantaron de tuta regiono, sed nun la programo nete preciziĝis. Hieraŭ germana komisiono venis inventari la domojn kaj la brutaron postlasotajn. Jam de du semajnoj la listoj de la eksigotoj estas pretaj. Eble morgaŭ, eble postmorgaŭ ...

Pierre demandis, pli ŝercintence ol serioze: “Ĉu vi ne havos sidloketon por mi?”

“Via nomo ne estas sur la listo”, bedaŭris Gaston Mazotte, “sed ... jes, se vi volas! De kiam ili faris la nombradon laŭnoman, Justin Beaupré malaperis el la vilaĝo. Laŭdire li sin kaŝas en Metz, ĉe la fratino. Li ne volas forlasi la landon. Se vi volas respondi lin anstataŭe, kiam estos vokita lia nomo ...”

“Ne estus la unuan fojon, ke mi profitus de simila situacio. Kaj fakte, kial ne? Tio simpligus multajn aferojn. Konsentite. Morgaŭ mi iros loĝi en Chanzy”.

Kaj estis urĝa tempo. La postsekvantan tagon, frumatene, la maljuna Chrétien, vilaĝpedelo en Chanzy, lastfoje prenis sian tamburon por anonci al la geloĝantoj la atenditan ordonon: “Ĉiuj personoj, loĝantoj de Schanzach, kiuj konigis sian deziron elmigri en Francujon, devos prezentiĝi hodiaŭ je la 11a antaŭtagmeze sur la placeto de l’ preĝejo. Ili rajtos kunporti, pokape, maksimume tridek kilogramojn da pakaĵoj. Ĉiuj dompordoj estos fermitaj, sed la ŝlosiloj restos en la seruroj. La tuta brutaro, ĉevaloj, bovoj, porkoj, kunikloj, la kortbirdaro kaj aliaj restos en la staloj, kun furaĝo sufiĉa por unu tago!” — Ankoraŭ kelkaj tamburbatoj kaj nun ĉiu pretiĝu.

Kaj tuj, en ĉiuj domoj komenciĝis la definitiva pakado. Dum sia panika hasto multaj enŝovis en siajn pakaĵojn la plej eksterordinarajn objektojn, el kiuj certaj neniam utilos al ili, dum pli necesajn potojn kaj patojn ili tute forgesis.

Je la 11a ili staris sur la placeto; tuj ili kungluiĝis grupope. Ekzistas momentoj, dum kiuj ne estas bone por la homo resti sola. Ili fervore babiladis, parolis kion ajn, nur por ne lasi al sintrudema emocio la tempon trafiltriĝi. Ili sufokis tiun senton, ke okazos io definitiva; ili ekscitis sin reciproke en tiun ideon, ke ili faros nur ekskurson kaj ke baldaŭ ili revenos, kun la venko de generalo de Gaulle.

Alruliĝis kvar grandaj aŭtobusoj. Tuj germana suboficiro ekvokis, laŭalfabete, la nomojn de l’ forirontoj. Kiam post la nomo de “Beaupré Justin” iu barbhava viro respondis “Présent!”, eĉ tiuj, kiuj estis ankoraŭ neavertitaj pri la substituiĝo, provis neniun kontraŭdiron. Ili komprenis kaj silentis.

Kiam la aŭtobusoj ekmoviĝis, la strangaj pasaĝeroj dispremis honteman larmon sub la palpebro. Lastfoje ili adiaŭsignis al siaj hejmoj (ankoraŭ ne ĉiuj fajrujoj estingiĝis — el kelkaj kamentuboj ankoraŭ ŝvebetis fumflagoj kiel respondanta saluto ...), al sia preĝejeto, al la vilaĝa tombejo, kie ili lasis siajn mortintojn, kaj jen unuvoĉe, el ĉiuj kvar aŭtobusoj samtempe leviĝis tia Marseillaise, ke eĉ la plej sonoraj paskodimanĉaj Haleluja neniam atingis similan ĝojogradon!

Plurajn milojn da ekzilitoj, el la tuta franclingva teritorio de l’ reaneksita Loreno, la aŭtobusoj, tiun tagon, deŝutis en la stacidomon de Metz, kie formiĝis specialaj trajnoj, pasontaj unubloke, sen malhelpaĵo trans la Demarkaci-Linion.

La ekzilitoj estis dissemitaj en ĉiujn regionojn de la Libera Zono, laŭ la lokaj eblecoj. La komunumo Chanzy reformiĝis en la kadro de l’ gastiganta komunumo Ribérac. Baldaŭ tiuj laboremaj kamparanoj trovis okupon en la tiea agrokulturado. Eĉ dum la plej malfacilaj momentoj, kun lorena obstino, ili vivtenis nemortigeblan esperon.

La duan tagon Pierre Touchard, ne plu Justin Beaupré, sed de nun Pierre Bouchardelle, decidis veturi ĝis Marseille. Nenio, neniu malhelpis lin.

MARSEILLE

Pierre Bouchardelle alvenis en Marseille kaj tuj ekamis ĝin. Tuj lin frapis la du ĉefaj karakterizoj de Marseille: Lumo kaj Bruo. Luma estas Marseille pro sia situo ĉe marbordo etendiĝanta senbare ĝis malproksimaj horizontoj, sub ĉielo ĉiam serena, kie energiaj ventoj, senlacaj purigistoj de l’ atmosfero, forbalaas ĉiun nubaĵon jam dum ĝia formiĝo. Brua ĝi estas, ĉar ĝi estas havenurbo en afabla sudo. Surteriĝantaj maristoj bezonas, per ĝojaj krioj, kompensi la silenton de longa vivado surŝipa. Senhalta trafiko densiĝas ĉirkaŭ la havenoj; al-kaj-reveturado de kaleŝoj, aŭtomobiloj, ŝarĝportiloj, tramveturiloj, ne estas ebla sen bruo. La surĉara komerco de l’ strato, la fiŝistoj, la kafejterasoj, vokoj kaj kontraŭvokoj en ĉiuj lingvoj, kaj la internacia imperativo de l’ policista fajfilo, ĉio ĉi plisonorigas la fonon.

Marseille estas brua ankaŭ pro la eksplodema temperamento de siaj loĝantoj. Kiam, sub pli moderaj klimatoj, du personoj intervidiĝas de malproksime, sur iu placo, sur iu strato, kaj se ili havas ion por komuniki unu al la alia, nu, tiam ili ankaŭ iras unu al la alia. En Marseille, ne! Tie ili grandanime ignoras la distancojn same kiel la ĉeeston de eventualaj kunaŭskultantoj. De unu stratrando al la alia — ne nur en la kernokvartaloj, kie la stratetoj estas tiel mallarĝaj, ke oni povas reciproki manpremojn de unu trotuareto al la alia, sed eĉ sur la Canebière, sur la avenuoj de l’ Prado, sur la plej vastaj placoj, egale — kiu ajn Marius informiĝas laŭtvoĉe ĉe kiu ajn Olive: “He, kolego! Ĉu via edzino resaniĝis post sia lasta aborto?”

La plej eminentaj kontribuantoj koncerne la plisonorigon de l’ urbobruo estis la tramveturiloj. Pro la dummilita neebleco anstataŭigi difektitajn partojn de jam nenova materialo, oni reflikis ilin helpe de provizoraĵoj, fidante multe pli al la interveno de miraklo ol al la kompetenteco de l’ moderna tekniko. Tage kaj nokte tiuj ruliĝantaj kaseroloj, ĉiam plenŝtopitaj de diskutantaj amasoj, tremige, vibrige, kunklake kaskadis tra ĥaosaj stratetoj, tiel, ke oni aŭdis ilin de malproksime. Malgraŭ tio iliaj kondukistoj kredis plue je la neceseco superbrui la tutan karnavalon per senpaŭza liberigo de raŭkaj avertiloj, perfekte imitantaj hejmvean vokon de nostalgia bovino.

Sed super ĉio regis la ridanta suno, suno, kiu konservis egalan humoron, kiel ajn aŭdaca estis la enurba spektaklo; neniam la suno pretekstis facilan pudoron por vuali sian vizaĝon. Ĝi deĵoradis kun sereneco. Kia dankinda kontrasto inter la ĉi tiea vivoĝojo kaj la sulkaj fruntoj, kiujn Pierre lasis antaŭ nur kelkaj tagoj sub la grizaj ĉieloj de malpli favorataj regionoj!

Luma kaj brua, tia li amis Marseille, identiĝantan en ĉiuj detaloj kun la fama amatino el La juveloj de Baudelaire:

... ... ... ... et j’aime à la fureur
les choses où le son se mêle à la lumière
.
*

*

... ... ... ... kaj mi freneze amas
la aĵojn, kiuj ligas la lumon al la sono.

El La floroj de l’ malbono. Trad. de G. Waringhien.

Pierre, kun sia valizeto ĉemane, baldaŭ devis konstati, ke li ne malkovros liberan ĉambreton en urbo jam superplena. Laŭ konsilo de babilema kelnero, li daŭrigis sian serĉadon en periferiaj kvartaloj. “Vidu do foje en la ĉirkaŭaĵo de Pointe Rouge. Tie, sur la placeto, fronte al la maro, estas lu-agentejo. Tramlinioj 18 kaj 19”. — Tien Pierre veturis senprokraste.

“Jes — du ĉambroj kun kuirejo, komplete ekipitaj, ĉe la bulvardo Grimaldi. Estas bela Cabanon,* tute sendependa, pro la milito nuntempe ne plu uzata. — Nu, oni ne povas diri, ke ĝi estas granda-granda, sed la parko estas granda, ankaŭ la platanoj, ĉio ĉirkaŭata de grandaj muroj. Grandioza situo, ĉepiede de la pinejo, ke vi flaras la rezinon kaj ke estas plezuro loĝadi tie. — Kio dumvintre? La vintro ne daŭras en Marseille! Sed tamen tre facile hejtebla. Pripensu, la ĉambroj estas etaj-etaj, jen avantaĝo! Per manpleno da ligno vi havos tuj la varmegon de l’ infero ... Kompreneble, ke vi povas viziti. Turnu vin al la najbara legombutiko. Bartoli havas la ŝlosilon. Mi donos al vi vizitbileton. — Ne, ne tre malproksime. Iru ĝis la preĝejo de Montredon, kaj tie, plej simple, informiĝu ĉe kiu ajn pasanto. Li montros al vi la direkton”.

* Modesta dometo sur la kamparo aŭ ĉe l’ marbordo, kutime uzata nur dum la semajnfino.

Ankoraŭ la saman vesperon Pierre enloĝiĝis en la somerdometon “Pescadou”.* Ĝi estis simpla loĝejo, unu sola teretaĝo, konstruita antaŭ nelonge, kiel multaj aliaj, de iu bonhava butikisto aŭ metiisto en la urbo. Ĉio estis nete ordigita, kun littukoj kaj diversaj tolaĵoj en la ŝranko, kun kompleta manĝ- kaj kuirilaro en la tirkestoj kaj sur bretoj de l’ kuirejo. Ĉiujn plankojn, laŭ modo de l’ regiono, tegis ruĝkahelaj pavimoj. Gaso, fluanta akvo kaj elektra lumo estis tuj disponeblaj. Bartoli, la najbara komercisto, montriĝis ĉiurilate helpema; li eĉ alportis iom da ligno, por ke Pierre povu senprokraste bruligi la forneton en la manĝoĉambro, pro kio Pierre ankoraŭ la saman vesperon fariĝis kliento de la legombutiko. Cetere, gesinjoroj Bartoli vendis ne nur legomojn kaj fruktojn, sed ankaŭ ĉiuspecajn konservaĵojn, laŭeble ŝinkon, kolbasojn, kaj okaze ankaŭ kuniklojn, kokidojn, kompreneble ankaŭ ovojn, buteron kaj fromaĝon. En Novembro 1940 la manko de nutraĵoj ankoraŭ ne sentiĝis tre akute, tiel ke Bartoli povis fojefoje ne postuli la respondajn kuponojn.

* Fiŝisto, en la sonora lingvo de l’ mediteranea Francujo.

La “parko” ĉirkaŭ la Pescadou ne estis vasta, sed sufiĉa por lasi al Pierre la impreson de izolo, tiom pli, ke ĝin enkadrigis muro proksimume alta kiel homo. Aleo, preskaŭ pli larĝa ol la dometo mem, borderita de platanoj, kondukis de la strato rekte al la loĝejo. Diversaj arbustoj, inter kiuj Pierre rimarkis, ne sen plezuro, la flavajn punktojn de l’ mimozo, ĉiuj disorde plantitaj laŭ kaprico de l’ ventoj, konservis al la parko la aspekton de naturo kreskanta libere. Malantaŭ la dometo troviĝis korto kun remizo por kelkaj ĝardenmebloj. Oni povis ŝirmi tie ankaŭ ligno- aŭ karboprovizon. Apude staris ŝtonmura akvorezervujo, el kiu superfluetis seninterrompe la susuro de l’ akvotroo falanta en la defluejon.

La bulvardo GrimaldiPierre spertis poste, ke estas loka kutimo doni la rangon de bulvardo al ĉiuj vojoj preskaŭ sendistinge, eĉ al tiuj, kiujn, en regionoj malpli facile influeblaj de entuziasmo kaj emfazo, oni nomus simple kaj realiste nur strateto — la bulvardo Grimaldi troviĝis en trankvila kvartalo. Ĝi havis la diskretecon de saĝaj feliĉoj. Tie la promenanto paŝis inter du paralelaj linioj de mutaj muroj, apenaŭ interrompitaj jen kaj jen de modesta butiko, kaj nur tra krado de l’ enirpordoj li povis percepti, ofte nur diveni, malantaŭ arbustoj kaj boskoj, simplajn, sed purajn dometojn, el kiuj kelkaj ambiciis rivali kun veraj vilaoj. Pro sia ŝtonmura rektlinieco la bulvardo Grimaldi aspektis severa, ne komunikiĝema. Sed tio ne trompis la pasanton. Li sciis, ke ĉi tie la ĝojo estas interne.

Malantaŭ la norda linio de l’ bulvardo, en la fono, leviĝis la blanka rokmontara masivo de Marseilleveyre, kiu, kun siaj kvincent metroj super la nivelo de l’ tutproksima maro, prezentis imponan krutaĵon. Inter la rokoj kaj la norda bulvardrando, sur tereno ondiĝanta rapide alsupre, troviĝis vasta pinejo, ne tre densa, ĉar tiuj arboj el la fortika, marista speco, bezonas multe da spaco por agiti siajn suferantajn branĉojn, kiuj braksimile tordiĝas, kiam ilin skuas, mordas, perfortas la obstina furiozo de l’ mistralo.

La kvartalo plaĉis al Pierre. Laŭ konsilo de sinjorino Bartoli kaj sekve de ŝia perado, li dungis kiel mastrumantinon Juliette Pendola. “Ŝia edzo estas tramkondukisto. Ŝi estas ordama kaj laborema. Jam ŝi helpadas en diversaj domoj. Kaj honesta! Vi povos konfidi al ŝi vian monujon!”

Juliette, bela peco de sunlanda virineco, afabla, agrabla, eble iom dika ĉe la talio, kiel multaj mediteraneaj virinoj post la trideka jaro, volonte akceptis veni ĉiumatene unu aŭ du horojn, “jes, ĝuste antaŭ tagmezo”, por purigi la ejon kaj por prepari la manĝon. La hejma vivo de sinjoro Pierre Bouchardelle, mezaĝa, kompleza barbulo, estis organizita. Kaj lia nomo! Tipe el Marseille! Ĝiaj lastaj silaboj “-elle” sonis en iliaj kantantaj buŝoj kiel vibro de pura metalplato. “Domaĝe, ke li havas la nordan akcenton!”

Restis trovi nun konvenan okupadon. La luprezo de l’ dometo ne estis alta, nur kvincent frankojn ĉiumonate; sed neniu sciis, kiom da tempo daŭros ankoraŭ la milito. Estus malsaĝe ĉerpi tro regule el siaj ŝparaĵoj. Sed kion entrepreni? Pierre lasis al si ok tagojn por pripensi kaj decidi. Dekomence la asekuragento konsciis pri la malfacilaĵoj krei tie ĉi novan aferon en la nunaj cirkonstancoj. Lia faka aktiveco devus limiĝi en la kadro de jam ekzistanta entrepreno, en la funkcioj de reprezentanto aŭ varbisto. Tiurilate li havos malmulte da ŝancoj. Li estas fremda en la lokaj kutimoj, kaj lia akcento “pinta”, kiel ili diris, malhelpos al li penetri en la intimecon de l’ kliento. ... Pierre lasis al si ok tagojn.

La solvo prezentiĝis pli baldaŭ ol li supozis. Kiam li iris al la urba kuponoficejo por enskribiĝi kaj validigi siajn nutraĵkartojn, sen kiuj li povos aĉeti nek panon, nek viandon, nek grasaĵojn, nek kafon, nek tiel plu, li ekaŭskultis, tuj interesite.

La ĉarmaj, ĉiam pitoreskaj loĝlokoj etendiĝantaj kiel luma perloĉeno sude de Marseille, laŭlonge de l’ marbordo, Bonneveine, Vieille Chapelle, Pointe Rouge, Montredon, Madrague, Mont Rose, ne estas memstaraj komunumoj; administracie ili apartenas al la urbo, estas nur ĝiaj periferiaj kvartaloj, pro kio klariĝas, ke laŭsurface Marseille estas la plej granda urbo en Francujo, eĉ antaŭ Parizo. Por faciligi al la loĝantoj de tiuj malproksimaj aglomeraĵoj la plenumon de administraciaj formalaĵoj, multnombraj dum la militepoko, oni instalis distriktajn oficejojn, ĝenerale improvizitajn, ĉar ja temis pri nur provizoraĵo. La loĝantoj de Pointe Rouge kaj Montredon devis registriĝi ĉe oficejo lokita en delasita domo, kadukaĵo inter aliaj kadukaĵoj, sur terlangeto pintanta en la maron. Montriĝis dekomence, ke la nova instalaĵo ne estis adaptita al siaj bezonoj. La koridoro estis mallarĝa, la ĉambroj tro malvastaj, tiel, ke ofte la publiko, precipe dum la tagoj de l’ kuponrenovigo, devis staradi ekstere. Kiam Pierre povis fine, pli ŝovata ol ŝovanta, prezentiĝi antaŭ la tabloj de du oficistoj, laŭtiĝis inter la publiko grumblaj protestoj pro la malrapideco de l’ du deĵorantoj. La oficejestro alkuris el apuda ĉambro. “Havu iom da pacienco!” li konsilis. “Ni ja faras, kion ni povas. Entute ni estas tie ĉi nur tri homoj; ĉiu el ni disponas nur pri du brakoj. Se vi volas, ke ĉio fariĝu pli rapide, trovu al ni kunlaborantojn. Oni endungas!” La ekscitiĝo falis. Pierre aŭdis eĉ aprobajn vortojn. “Se la germanoj redonus niajn kaptitojn, oficistoj ne mankus.” Li decidis uzi la okazon.

Post ordigo de ĉiuj formalaĵoj koncerne novalvenanton, kiam li tenis enmane ĉiujn necesajn paperojn kaj paperetojn, li petis paroli kun la estro kaj post rapida interkonsento, li povis, jam de la sekva tago, kunlabori kiel regula membro de l’ urba administracio, je la salajro de 1.200 frankoj monate, kun promeso pri posta plialtigo.

De tiam la vivo de sinjoro urboficisto Pierre Bouchardelle fluetis egale laŭ la cirklo regule renoviĝanta de lia horaro. La deĵorado neniam fariĝis unutona. Lian spiriton okupadis meditoj pri ĝusta apliko de dekretoj kaj kontraŭdekretoj kaj la ĉikanado de dummilita burokratio. La publiko estis varia kaj interesa. Bruaj fiŝvendistinoj, ĉiam lamentantaj pri la malfacilaĵoj de l’ epoko; pli kvietaj, rezignaciaj pensiuloj; senpaciencaj fabriklaboristoj; kuponavaraj posedantoj de luksaj vilaoj; ruzaj komercistoj, ĉiam kombinpretaj, kiam ili devis liveri la kuponojn rikoltitaj de ili inter la klientaro; rifuĝintoj el ĉiuj partoj de Francujo, inter kiuj, unu tagon, Pierre havis la surprizon konatiĝi kun iu sinjoro Gérard Bourrié, el Asnières! Li estis juna viro, simpatia, advokato ĉe la Pariza Kortumo. Baldaŭ ili renkontiĝis ankaŭ ekster la deĵorhoroj de Pierre kaj amikiĝis.

Ofte, dum posttagmezo de serena dimanĉo, ili promenis kune sur vojetoj apenaŭ markitaj, kiuj laŭlongas la marbordon inter rokoj kaj mizeraj vegetaĵoj. Ili promenis ĝis Callelongue, tiu pentrinda haveneto, ofte pentrita, kiu estas la fino de l’ mondo. Pli malproksimen kondukas neniu vojo; ĉi tie la veturiloj devas reiri al de-kie ili venis. Harditaj marŝantoj, ekipitaj grimpantoj povas plumigri, konkerante post unu paŝo paŝon alian inter krudrokaj altaĵoj loĝataj nur de kovantaj mevoj.

En sia hejmurbo Asnières ili ne sciis pri la ekzisto unu de l’ alia, sed nun, en fora ekzilejo, ili rapide kuniĝis sur komuna grundo. Estis agrable al iliaj oreloj aŭdi iun paroli pri la stacidomo de Asnières, pri la kinejo Alhambra, pri la Seine-pontoj, eĉ la gasuzino! Kaj “ĉu vi iam vizitis tiun kuriozan hundotombejon sur la apuda insulo? ...”

Pri siaj personaj aferoj Gérard Bourrié estis malpli komunikiĝema. Pierre atente evitis ĉiun demandon, kiu povus ŝajni nediskreta. Li sciis, ke Bourrié, dum la tagoj de l’ decidaj bataloj, troviĝis kiel soldato misie en Moulins kaj ne retrovis sian regimenton, malaperintan norde de la Seine-fronto. Kredeble ankaŭ ĝi estis kaptita kun rostro kaj vostro, kiel dirus Paulig. Li sciis ankaŭ, ke pro multaj kaŭzoj Bourrié ne deziras revidi Parizon sub la germana okupado. La juna advokato estis, antaŭ la milito, aganta kontraŭfaŝisto, subskribanto de ĉiuj peticioj kontraŭ ĉiuj diktatoraj reĝimoj, kaj mem la aŭtoro de propaganda broŝuro kun titolo tro klara: Hitler, la Viziulo!Bourrié supozis, ke dank’ al sia eksterordinara organizo la germanoj ne forgesis lian nomon. Li estis maltrankvila pro sia edzino, kiu rifuzis lasi sola ilian loĝejon en Asnières. Atendante pli bonajn tempojn Gérard Bourrié fiksiĝis en Marseille, kie li trovis okupon kiel asistanto de d-ro Adoux, la konata advokato ĉe Cours Pierre-Puget. Tie Bourrié specialiĝis en aferoj traktataj en aliaj urboj, pro kio li estis ofte devigata vojaĝi. Gérard Bourrié, simpatia juna viro, estis ĝentila kunulo kaj kunportis en sia sinteno, en siaj manieroj, en sia tuta persono iom da pariza etoso.

Pierre neniam estis vera fumanto. Nur iam, tiam, por komplezi al amiko pli ol al si mem, li akceptis cigaredon. Sed la tabako fariĝis priatentinda por li de la tago, kiam ĝi fariĝis maloftaĵo, kiam oni enkondukis la tabakkartojn. Tiam li malkovris la plezurojn de fumanto. Eble nur pro spito. Eble ankaŭ, ĉar li sentis, ke pipo estas la necesa komplemento de barbo.

Li estis enskribiĝinta, kiel kliento, ĉe iu butiketo tute supre de la avenuo Grotte Roland, kie la lastaj signoj de civilizacio abrupte transiras en komenciĝantan sovaĝejon. Kiam li unuafoje promenis ĝis tiu punkto, la unuan dimanĉon post sia alveno, li estis tiel entuziasma pri la grandioza spektaklo, ke li haltis por sidiĝi ĉepiede de pino kaj admiri. Unuflanke li havis la ŝtonamason de l’ montaro kun ĝiaj fabelfiguroj, enroke ĉizitaj dum milionjara laboro de l’ ventoj, kaj, aliflanke, la senfinon de l’ maro, kun ĝiaj rokinsuloj, vastan ebenon el lazuro, sur kiu sin lulis la blankaj barkoj de dimanĉaj fiŝistoj, sur kiu, pli malproksime glitis la ŝipegoj survoje al Maroko, Alĝerio, Sud-Afriko. Pierre sin sentis feliĉa. Ankoraŭ la novembra suno sin tenis super la horizontlinio, ankoraŭ ĝi varmigis. Pierre eltiris la novan pipon por ĝui la momenton, sed — li ne plu havis tabakon. Li rimarkis; inter la plej proksimaj butikoj de l’ finiĝanta avenuo, la insignon de tabakisto, la ruĝan kvazaŭkaroton. Li iris senprokraste. Jes, li povas aĉeti la pakaĵon respondan al la nuna trionmonato, sed li devas enskribiĝi sur la liston por konformiĝi al postulo: de l’ administracio. Ĉiu kliento devis, unu fojon por ĉiam, elekti sian vendiston kaj resti fidela al li. Tio faciligis la distribuadon. Kaj tiel Pierre Bouchardelle fariĝis kliento de Louisette, mastrino de eta trinkejo, unu el tiuj, al kiuj la ŝtato, kiel estas la kutimo en Francujo, koncesiis la rajton vendi cigarojn, cigaredojn kaj ĝenerale tabakon sub ĉiuj formoj: fum-, flar- kaj maĉ- ... Nur poste Pierre pripensis, ke tia sinligo devigos lin de nun, ĉiudektage, iri la longan malfacilan vojon alsupre por ricevi sian tabakporcion. Sed la vidaĵo, de tie, estis ĉiam tiel vivanta kaj grandioza, ke li neniam bedaŭris. Nu, ĉu neniam? Strangaj kapricoj de l’ sorto!

Estis jam Februaro en la jaro 1941. La kuponoficejo de Pointe Rouge, nun pli bone organizita, akomodinta sin al la rutino, lasis al siaj deĵorantoj, post la ĉiumonata, kelktaga urĝperiodo, iom pli da libera tempo. Tiam Pierre povis iri al sia laboro nur je la 10a. Tiun matenon li decidis promeniri ĝis la butiko de Louisette. Survoje li interŝanĝis salutojn kun preskaŭ ĉiuj personoj renkontataj; ĉiuj konis lin. Oni restas en bonaj rilatoj kun homo, kiu havas ion por diri en la kuponoficejo, de kiu oni dependas, ĉu ne? Kiam li turnis sin en la avenuon Grotte Roland, li tuj rimarkis, tie supre, antaŭ la tabakejo, longan, fadenan figuron de maljunulo, el kies gestoj kaj moviĝanta sinteno li tuj divenis ekscitiĝon kaj malesperon. Per longaj stangobrakoj tiu homo ŝajne vokis helpon de la ĉielo kaj atestadon de l’ mastrumantinoj en la najbaraj ĝardenoj. Pierre sin demandis, kion havas tiu Don Kiĥoto? Kontraŭ kio li militiras? Tiam li vidis, ke la trinkejo de Louisette estas ankoraŭ fermita. Kio okazas? Estis tamen jam preskaŭ la 9a de l’ mateno. Tuj la maljunulo alparolis lin:

“Ankaŭ vi venas pro la tabakporcio! Nu, konstatu kian senĝenon! Tio estas ebla nur en Francujo! Ankoraŭ ŝi ne levis la feran kurtenon. Skandalo tio estas, sinjoro. Tion ŝi ne rajtas fari. Mi konas la leĝon. Dum preskaŭ dek jaroj mi deĵoris en impostadministracio. Mi konas la leĝon. Ĝi estas nediskutebla. Tabakvendejo devas estis malfermita ekde la sunleviĝo. Jam unu horon mi atendas”.

Pierre restis frapita de la beleco de tiu sunbrunigita, energia kapo. Multaj, profundaj sulkoj vivigis la vizaĝon. Maldensa, preskaŭ blanka hararo, malantaŭen kombita, donis al la maljunulo la aspekton de artisto. El liaj grandaj, nigraj okuloj fajreris kolero. Pierre demandis: “Ĉu vi ne tamburis sur la feran kurtenon?”

“Kial tamburadi? Ĉeestas neniu. Ili ne loĝas ĉi tie. La ejo estas tro malgranda. Louisette loĝas kun Sylvain, ŝia edzo, apud la preĝejo. Sed mi obstinos surloke. Eĉ se daŭros ankoraŭ plurajn horojn. Ŝi aŭdos, kion mi preparis por ŝi. Tio estas nepermesebla. Kaj se mi volus, mi povus forprenigi de ŝi la koncesion. Ŝi spertos, per kia ligno mi hejtas min. Kun mi oni ne farandolas! Ha, jen ŝi! Fine! Atendu, kunikleto!”

De malsupre altrotetis Louisette. De malproksime ŝi faris signojn al la atendantaj klientoj. Eble ŝi volis sciigi: Ankoraŭ iom da pacienco! Mi kuras! — Kaj kiam ŝi alvenis, ŝi estis senspira kaj bezonis kelkan tempon por retrovi la parolkapablon. Ankoraŭ la maljunulo silentis. Li antaŭfrandis sian venĝon. Tie, fortika turo antaŭ la eta virino, li staris kun kruroj larĝe disigitaj por stari pli firme, la pugnojn sur la koksoj. Li nur rigardadis ŝin. Sek-okule, severe. Kondamne. Kaj ankoraŭ li silentis. Li ĝuis la situacion. Videble la virineto deziris fariĝi nur museto — sed eĉ la museto ne eskapos. Sub lia penetra rigardo la eta, svelttalia persono, kun grandaj, rondegaj okuloj, en kies profundo nestis la plej senkulpa naiveco, provis rideti. Tiam la terurulo liberigis tutan riproĉokaravanon:

“Do? — Tio estas la horo por malfermi tabakejon, koncesiitan de la ŝtato? — Jes, la ŝtato delegis sian monopolon en la taŭgajn manojn! Ĉu vi ne scias, mizerulino, ke la publiko havas rajtojn super vi? Ke vi estas je la dispono de la publiko? Ke la leĝo devigas vin malfermi la tabakvendejon ekde la sunleviĝo? Ke certagrade vi estas ŝtatoficistino kaj ke tiuokaze profesia misfaro estas krima ago? Ĉu vi ne scias, ke dum la revolucio oni senkapigis personojn, kiuj estis malpli kulpaj ol vi?”

“Pardonu, sinjoro Santerre, jes, mi scias, mi venas malfrue. Sed estas pro Sylvain, la povrulo! Se vi scius ...” sur ŝia bela vizaĝo oni sentis la postvibron de pasintaj emocioj.

“Kio pri Sylvain? Kio okazis? Parolu, mil kanonoj!”

Sylvain estis malsanega dum la tuta nokto. Mi kredis, ke li mortadas. Dum la tuta nokto mi ne povis ripozi, ne unu minuton. Li ĝemis kaj plendis kaj lamentadis, kaj vomadis, ha, li vomadis sian animon, la povrulo! Kaj suferoj! Abomene! Mi ne haltis prepari tizanojn kaj kompresojn kaj subtenadi lin kaj luladi lin ... Kia nokto, sinjoro Santerre! Mi estas elĉerpita!”

“Malfeliĉa Sylvain ... Nu, tion mi ne sciis, Louisette, ke li estas malsana. Pardonu min. Ĉu almenaŭ li fartas pli bone nun?”

“Jes, li endormiĝis. Lia spirado estas pli egaltakta. Tial mi alkuris por malfermi la butikon. Ne estas facile, kiam oni estas sola, kredu min!” — Ŝi malŝlosis la feran kurtenon kaj komencis ĝin levi.

“Tro peza por vi, tiu feraĵo”, diris la maljunulo, “lasu, mi malfermos”, kaj tuj li puŝis la kurtenon supren, kie radaro, kredeble neniam oleumita, nur grince kaj kontraŭvole kunlaboris. La maljunulo videble penadis, tiel, ke ankaŭ Pierre almetis la manon.

“Jen! Farite!” konstatis la maljunulo, sekigante per granda poŝtuko ŝvitperlojn desur la frunto. “Sed ĉu vi ne vokis la kuraciston? Estas pli saĝe fidi al kompetentulo. Venigu d-ron Didier. Li havas bonan reputacion”.

“Ho ne! Oni ne bezonas doktoron! Vi forgesas, ke hieraŭ estis la tago de sankta Silvano, kaj Sylvain volis, kompreneble, festi sian sanktulon kun tiuj liaj amikoj, Tintin, vi ja konas lin, ĉu ne, kolego de Sylvain en la prefektejo, kaj Pascal, la buĉisto, kaj tiu sentaŭga Pierrot el la apoteko, bela diboĉula bando, ĉu ne? Nekredeble, kiom ili fortrinkis! Miajn plej bonajn botelojn, rezervitajn por la tago de l’ venko!”

Louisette!” falis la verdikto de l’ digna maljunulo, “Louisette, vi meritas, ke mi refermu vian feran kurtenon kaj lasu vin sola elturniĝi! Ĉu vi ne hontas atendigi ĉi tie personojn, kiuj havas la brakojn plenaj de laboro, por ke vi povu flegi ebriulon, kiu’ kondutis kiel dek porkaĉoj?”

Ricevinte siajn porciojn, post regula stampado de iliaj tabakkartoj, la du klientoj de Louisette malsupreniris kune la avenuon. Antaŭ ili sterniĝis la blua tapiŝo de trankvila maro.

“Mi ekkoleras tro facile”, komencis la maljunulo. “Tiu Louisette estas bona knabino. Bonkora kaj helpema. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis infano. Ŝia edzo estas oficisto en la urbo, en la prefektejo. Ankaŭ bonulo. Sed kelkfoje li ŝovas la nazon tro profunde en la vazon”. Kaj abrupte la maljunulo rigardis en la vizaĝon de Pierre: “Vi ne estas el la regiono, sinjoro, ĉu ne? El la nordo? Rifuĝinto?”

“Jes; kaj eble vi rimarkis min; mi deĵoras ĉiutage ĉe la kuponoficejo de Pointe Rouge”.

“Ĉu vere? Estas mia edzino, kiu zorgas pri tiuj paperaĵoj. Tre interese”.

“Nu, interese, se oni volas. La laboro ne multe varias”.

“Ne laŭ tiu vidpunkto mi parolas, sed pri la fakto, ke vi sidas proksime al la kuponfonto ...”

“Ne kredu, sinjoro! Estas kontroloj”.

“Ne defendu vin, sinjoro, mi ne intencas moligi vian koron por ricevi de vi favoron. Ne por mi. Mi ne postulas pli ol rajtas ĉiu alia franco. Ne por mi! Sed estas kelkfoje personoj, en ĉio indaj je nia interesiĝo, kiuj foje havas malfacilaĵojn ...”

“Ili eble forgesis aŭ neglektis enskribiĝi ĝustatempe”.

“Sinjoro, ekzistas ankaŭ personoj honorindaj, kiuj ne povas enskribiĝi. Mi ne parolas pri ŝtelistoj, trompistoj kaj similaj krimuloj, kiuj estas devigataj sin kaŝi. — Bedaŭrinde, dum la nuna epoko, okazas, ke ankaŭ honestaj homoj ofte devas sin kaŝi. Patriotoj!”

Pierre komprenis. Refoje la maljunulo haltis kaj rigardis rekte en la okulojn de Pierre: “Mia nomo estas Santerre, Lucien Santerre, eksmajoro ĉe la Alpaj Ĉasistoj, tro maljuna por ankoraŭ batali, sed ne estingita. Mi diras al vi, ke troviĝas inter ni homoj, kiujn ĉiu bona franco devas helpi. Pardonu, sinjoro, ĉu vi estis en la armeo?”

“Mi estas Pierre Bouchardelle, rezervkapitano, kaptita en Junio ĉe la Maginot-Linio kaj eskapinta el kaptiteco. Pro tio mi ne povas reiri al miaj aferoj en Parizo”.

“Vi povus reiri, se vi konsentus kunlabori kun la novaj okupantoj ...”

“Sinjoro”, diris Pierre, “tion neniam! Mi havas nenion kontraŭ la germanoj ĝenerale. Mi povas eĉ diri, ke mi bone konas ilin, sed pro multaj kaŭzoj mi estas kontraŭ ilia reĝimo, kiel mi estas kontraŭ ĉiuj sistemoj, kies supera leĝo estas bruta forto, kies plej danĝera malamiko estas la libera penso de libera individuo”.

“Se tiel estas, vi estas necese kontraŭ la germanoj. Ilia doktrino vivas nur, ĉar ili, kiel popolo, akceptis ĝin. Kiel popolo ili rifuzas uzi sian penskapablon; ili aprobas la metodojn de l’ perforto, ili aplaŭdegas al siaj gvidantoj”.

“Homoj estas nur homoj”, respondis Pierre. “Ĉie en la mondo la grandega pliparto de la homoj naĝas kun la fluo. En katolikaj landoj oni naskiĝas katoliko, en mahometanaj — mahometano. Tiuj, kiuj povas kaj kuraĝas pensi per si mem, estas esceptoj. Ankaŭ ĉe ni, la mezvoja homo ne vagas translime de l’ oficiala kliŝklaĉo. Kiu germano rifuzus hodiaŭ la palpeblajn rezultatojn, kiujn liaj ŝtatestroj rikoltis por li? Ne estas donite al kiu ajn juĝi ne laŭ efemeraj, kvankam grandiozaj sukcesoj de l’ momento, sed laŭ eternaj principoj de homaranismo kaj ne oferi al profito de l’ Nuno la promesojn de l’ Estonteco!”

“Kapitano Bouchardelle, vi parolas kiel idealisto. Sed mi konstatas, ke vi troviĝas tamen sur la bona flanko de la barikado. Mi lasas vin nun iri al viaj kuponoj. Mi havos plezuron daŭrigi la konversacion kun vi. Kial vi ne venus ĉi-vespere en mian hejmon? La blua domo, ĉepiede de Mont Rose, preskaŭ en la maro. Rava loko, vi vidos. Kiam la maro furiozas, ĝi lekas mian pordon. Nun vi certe demandas vin, kial mi enskribiĝis tiel malproksime por la tabako? Pro komplezo al Louisette. Ŝi ne havas multajn klientojn; ŝia trinkejo funkcias kontentige nur semajnfine kaj dimanĉe, kaj nur dank’ al ekskursantoj el la urbo. Sinjoro Bouchardelle, mi atendas vian viziton!”

Iom post iom Pierre englitis. Ne kiel trompito aŭ nescianto, sed kun sia plena konsento.

Sinjoro Lucien Santerre estis certe pli ol 70-jara, sed ankoraŭ fortika, vigla viro, unu el tiuj, kiuj neniam hezitas defendi sin kontraŭ la invadantaj grastavoloj de l’ mezaĝo. Se li pasigis, kiel li diris, dek jarojn de sia vivo en administraciaj postenoj, li certe ne forgesis, dum tiu periodo, per sportaj ekzercoj kaj higiena disciplino forteni de sia korpo tiun misformiĝon, tro ofte konstateblan ĉe profesiaj sidantoj. Sinjoro Santerre sukcesis savi en sian maljunecon la sintenon de soldato kiel rememoraĵon el siaj fruaj jaroj.

Li loĝis ĉe golfeto — ĉi-lande nomata Calanque — de La Madrague, golfeto uzata kiel haveneto por la fiŝistaj barkoj. Lia domo, nur teretaĝa, estis rekonebla de malproksime: meze de tutblanka domaro ĝi estis helblua. Krome, ĝi havis ankaŭ alian originalecon. Ĝi aspektis kiel ŝipo, same en sia ekstera konstruo kiel en siaj internaj instalaĵoj. Pierre atendis vidi hamakojn en la dormoĉambro, sed gesinjoroj Santerre, jam pli modernaj, havis litojn en siaj kajutoj. — Rigardante tra la ŝipluko de l’ komuna ĉambro oni vidis sub si la maron, tiel ke oni havis efektive la impreson troviĝi sur ŝipo. Dumnokte, en la fora fono, laŭ regulaj interspacoj, oni perceptis la rapidan ekbrilon de la signalanta strio, sendita el la lumturo de l’ rokinsuleto Planier.

Sinjorino Santerre, pli juna ol la edzo, sed malpli ol li inklina rifuzi la bonaĵojn de l’ tablo kaj la molaĵojn de l’ komforto, aspektis pro tio pli ronda, ne nur en sia korpo, sed ankaŭ en sia karaktero. Ŝi estis bona persono, egalhumora kaj kompatema. Pierre multe ŝatis ŝian kafon, tiom pli, ke dum tiu epoko de ĝenerala ĉiomanko, oni trovis verajn kafgrajnojn nur en hejmoj, kiuj sciis konservi bonajn rilatojn kun amikoj en la kolonioj kaj kun deĵorantoj sur la transmaraj ŝipoj.

Pierre komprenis baldaŭ, ke la eksmajoro estas ne nur fervora aŭskultanto de la radio el Londono, kio estis afero komuna al preskaŭ ĉiuj francoj, sed ke li ankaŭ okupiĝas pri eskapintaj militkaptitoj, pri junuloj dezirantaj aliĝi al la armeo de generalo de Gaulle, kio estis malpli komuna kaj ne sendanĝera. Kaj certe sinjoro Santerre havis ankoraŭ aliajn aktivecojn ne malpli punindajn laŭ la leĝoj de l’ registaro en Vichy.

Nun Pierre sciis, kial la majoro bezonas iam, tiam, kelkajn proviantkuponojn por personoj ne enskribitaj. Li povis plenumi liajn petojn sen troa risko. Malgraŭ la kontroloj, ĉiam pli teoriaj ol efektivaj pro la nombro ĉiutage ŝanĝiĝanta de l’ enloĝantoj, alvenantoj, trapasantoj, foririntoj kaj ne laste, ankaŭ pro volitaj konfuzoj kaj eraroj en la paperaĵoj, li sukcesis flankenmeti kompletajn kartojn. Tiel Pierre fariĝis valora kunlaboranto de sinjoro Santerre. Baldaŭ li havis okazon montriĝi komprenema kaj utila ankaŭ sur alia kampo.

Kiam, tiun tagon, post siaj deĵorhoroj li elpaŝis el la oficejo de Pointe Rouge, li rimarkis sinjoron Santerre, kiu videble atendis nur lin.

“Pardonu, kara amiko, se mi turnas min al vi. Mi troviĝas en embaraso. Sed venu, ni marŝu iomete sur la plaĝo. Jen: Amika grupo informis min, ke ili havos hodiaŭ kurieron al Hendaye kaj de tie kontakton kun Madrid. Mi havas urĝan mesaĝon por nia centro en Madrid. La persono, kiu devis porti mian mesaĝon al la stacidomo, estis subite malhelpata. Mi mem ne povas iri. Vi komprenas. Cetere la misio estas facila. Sen ia risko por vi. Ĉu vi akceptos troviĝi ĉi-vespere antaŭ la gazetbudeto en la stacidomo St-Charles? Kiam la horloĝo en la halo markos la 7an kaj 37 minutojn, tiu kuriero staros ĝuste tie, sub la horloĝo. Mi ne povas priskribi lin. Mi ne konas lin. Sed li tenos enmane paperpecon, kiu estos precize la parto mankanta de tiu ĉi kalendarfolio. Prenu ĝin. Vi montros ĝin diskrete, kaj se ĉio glatas, vi transdonos tiun ĉi koverton. Misio plenumita. Vi povos hejmeniri kaj dormi kun bona konscienco. Ĉu mi petas tro?”

“Ne! Certe ne. Hodiaŭ mi estas libera. Jam de longe mi ne promenis sur la Canebière. Tio havigos al mi la plezuron revidi la urbocentron”.

“Dankon! Mi ne bezonas substreki, pri kio temas. Do singardo. Estas la devo de ĉiu honesta franco subteni la militantan Francujon, ĉu ne? Vi havas ankoraŭ tempon; ne urĝu vin”.

De la Prefekteja Placo, finstacio de l’ tramlinio 18, Pierre iris piede. Jam vesperiĝis. Nur malmultaj homoj malfruis sur la stratoj. Kontoristoj, vendistinoj, laboristoj, survoje al siaj hejmoj. Preskaŭ ĉiuj magazenoj estis jam fermitaj; nur en la kafejoj kaj sur iliaj terasoj la vivo ankoraŭ alkroĉiĝis.

Pierre alvenis en la bilethalo de l’ stacidomo sen malfruo. Ĉeestis nur malmultaj personoj. Kiu vojaĝas dum tia epoko, se lin ne urĝas ia neceseco? Ha!

“Kiel vi fartas, sinjoro Bouchardelle?”

Pierre estis alvokita de sia nova amiko, advokato Gérard Bourrié. Li ne povis ne respondi al lia saluto. Li ne haltos longe. Estis jam la 7a kaj 34 minutoj, kaj la granda, elektre puŝata sekundmontrilo daŭrigas sian stultan turniron kontraŭ la Tempo.

“Refoje sur la reloj?” demandis Pierre.

“Kiel vi vidas”, respondis Bourrié montrante al sia valizo, “estas ĉiam komplikaĵoj en tiuj procesaferoj. Oni gajnas tempon kaj monon, se anstataŭ korespondi senfine oni iras mem”. Li rigardis sian brakhorloĝon. “Mia vagonaro eliros post kelkaj minutoj. Ĝis revido, kara sinjoro Bouchardelle!”

“Kaj bonan vojaĝon! Ankaŭ mi estas rapidema. Mi atendas amikon ...”

Ili disiĝis por al sia afero kaj ... retroviĝis je sia granda ekmiro, precize je la 7a kaj 37 minutoj, antaŭ la gazetbudeto, sub la granda horloĝo, ĉiu kun unu papereto enmane. La kalendarfolio rekompletiĝis perfekte. Pierre transdonis la koverton. Ili ne interŝanĝis pluan vorton. Sed ilia manpremo estis pli varma ol iam antaŭe.

Okaze de vizito de gesinjoroj Santerre ĉe Pierre, la eksmajoro rimarkis la “aristokratan diskretecon” de l’ Pescadou. Kia ideala rifuĝejo, ĉirkaŭata de altaj muroj, for de ĉiuj sciavidaj rigardoj! De tiam Pierre ofte havis gastojn, tre variajn, sed ĉiam tre silentajn, glite pasantajn, unu fojon eĉ anglan aviadiston survoje al Hispanujo. Tiuj kunloĝantoj restis kutime nelonge, apenaŭ unu, du aŭ maksimume tri tagojn, neniam rimarkite de la popoleto en Pointe Rouge. Se hazarde Juliette aŭ sinjorino Bartoli suspektis ilian ĉeeston, Pierre parolis pri parencoj aŭ amikoj, por nur kelkaj horoj en Marseille. Senbrue, kiel ili venis, tiuj misteraj vizitantoj malaperis iun vesperon, sekvante novan gvidanton, kun, enpoŝe, taŭgaj identigpaperoj kaj sufiĉa provizo da nutraĵkuponoj.

Post la sukcesa falsigo de sia propra pasporto, Pierre uzis sian talenton ankaŭ laŭ la bezonoj de sinjoro Santerre. Li konis nun ĉiujn rudimentojn de l’ metio. Ĉe kompletaj nomŝanĝoj konservu, se eble, la kutiman komencliteron. Tio evitos konfuzon, se foje iu postulos abrupte de l’ novenomito: Subskribu! Kiam oni povas libere elekti la naskiĝlokon, estas rekomendinde citi komunumon, kies arkivoj malaperis pro la militfaroj. Kaj tiel plu. Pierre rikoltis en tiu delikata laboro la plezurojn kaj rekompencojn, kiujn ricevas el sia penado ĉiu konscia metiisto kreinta verajn artobjektojn. Pierre procedis metode kaj singarde. Li ne konservis en la sama loko la multajn ilojn necesajn al lia arto. Inkojn, en diversaj nuancoj, li havis sur sia skribtableto en la manĝoĉambro; flakonetojn kun ĥemiaj preparaĵoj, sur etaĝero de l’ tualetejo, inter dentopasto kaj gargarakvo. La kompromitantajn stampilojn, per kiuj li presis sur ĉiun dokumenton aŭtentikan ateston de l’ plej altaj instancoj, li kaŝis en la kuponoficejo, inter tuta aro de aliaj stampiloj pli adekvataj al la kompetenteco de urbadministracia oficisto. Pierre alkutimiĝis al tiu speciala, nedifinebla tikleto de l’ risko, kiel aliaj adaptiĝas al ravoforto de l’ opio kun kreskanta postulo pri ĉiam pli. Kun plezuro li konsentis pri instalado sub lia tegmento de radiosendstacio. La juna viro, kiu prizorgis tion, estis petola barbulo, ĉiam ĝoja kaj gaja, kun la kantanta akcento de l’ franca sudo, el kiu sonis sonore nedetruebla optimismo. Kiam unu barbulo renkontas alian barbulon, ili facile simpatias inter si. Pierre kaj Kiki — la junulo neniam menciis alian nomon — fariĝis tuj amikoj. Sed jam post unu semajno Kiki devis migri al alia loko. “Ni devas disiĝi”, li anoncis unu vesperon, revenante el la urbo, “ili opinias tro danĝera elsendi el ĉi tie. Tro facile detektebla, ili diris”.

Pierre bedaŭris la foriron de l’ ĝoja kunloĝanto, sed la novaj eventoj ne permesis al la vivo fariĝi unutona. Ili skuadis eĉ la plej dikhaŭtajn rezignantojn, tiujn, kiuj instaliĝis en la dummilitan provizoron jam kun la konsento pri definitivo.

Kiel bela estis tiu milda dimanĉo en Marseille, la 8a de Novembro 1942! Jam dum la frua posttagmezo ĉiuj sciis pri la surteriĝo en Nord-Afriko de usona armeo. Ĉiuj vizaĝoj fariĝis subite pli helaj; eĉ krustiĝintaj rezignaciuloj elridetis iom da optimismo. Ĉe multaj tamen, post la komenca entuziasmo, densa ombro de maltrankvilo kaj prizorgo kontraŭis la ĝojon de l’ novaĵo. Multaj rememoris, ke ili havas parencon aŭ amikon en Nord-Afriko, nun elmetata al ĉiuj hazardoj de milito. Kaj la pli realistaj konjektis, ke de nun estos interrompitaj ĉiuj rilatoj kun Alĝerio kaj Maroko, ke la ŝipoj el tiuj landoj ne plu alportos ĝis Marseille la rikoltojn el Afriko, “kvankam”, ili amare aldonis, “la bonaĵoj neniam estis por ni, ĉiam nur por la Fridolenoj!”*

* Nomo, kiu en la popola franca lingvo, same kiel ankaŭ Fritz, signifas “germano”.

Post la sukceso de l’ usonaj trupoj la germana kontraŭbato estis rapida. Jam la 12an de Novembro la germanaj trupoj, invadintaj la Liberan Zonon de Francujo, enmarŝis en Marseille, ne brue, provoke, triumfe, sed kun multa diskreteco. Tamen firme.

Laŭ invito de sinjoro Santerre, Pierre iris la sekvan vesperon al la trinkejeto mastrumata de Louisette. Tuj li rimarkis tie sinjoron Santerre, jam kun du aliaj personoj, instalitan en la flanka saloneto. Li iris aliĝi al la grupeto.

“Sidiĝu kun ni!” proponis la maljunulo kaj kvazaŭ prezente li montris al la samtablanoj, “estas amikoj!”, sen plua precizigo. Iom post iom alvenis ankoraŭ kvar aliaj personoj, inter kiuj Pierre rekonis la polickomisaron de la distrikto St-Giniez.

“Sinjoroj”, la maljuna Santerre decidis, kaj lia sunbrunigita mano falis plate sur la tablon, “ni povas komenci. Estos mallonge. Louisette! Bonvolu fermi la pordon kaj zorgu, ke ni estu ĝenataj sub neniu preteksto!”

“Neniu ĝenos vin, sinjoro Santerre. La klientoj preferas resti sur la teraso”.

“Amikoj”, komencis la maljunulo, “vi konas la lastajn okazintaĵojn. Ĉio rajtigas nin esperi, ke baldaŭ venos la fino. Pli ol iam ni devas nun helpi de interne al tiuj, kiuj batalas ekstere. Sed kun duobla atento! La germanoj invadis nian zonon. Ili venis kun sia polico. Mi ne scias, kiujn taskojn oni rezervos al ni, sed mi scias, ke ĉiu el ni faros sian devon. Mi kunvokis vin, ĉar ŝajnis al mi utila, ke vi konu unu la alian almenaŭ laŭvizaĝe — ne laŭ viaj nomoj, profesioj, vivkondiĉoj — pli bone, ke ne! Kion oni ne scias, oni ne povas, eĉ se nur malgraŭvole, diskonigi. Eble tio estos utila dum la sinsekvo de l’ okazaĵoj rekoni amikon fidindan. Estas ĉio, kion mi volis diri. Nun ni reiros al niaj aferoj, sed ne kune. Iom post iom, kiel ni venis ...”

Tiuj rekomendoj pri pliigita singardo ne estis sencelaj, ĉar depost alveno de l’ germanaj trupoj, la franca milico, kun la bonvola tolerado de la Vichy-registaro, pli fervore ol iam, kunlabore kun la Gestapo, ĉasis la partianojn de l’ “ribelulo” de Gaulle, la amikojn de Usono, la admirantojn de Libereco; ili persekutis ne nur la judojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj konsentis protekti la pelatajn malfeliĉulojn. Profesiaj denuncantoj malfermis atentemajn okulojn.

En si mem la ĉeesto de germanaj soldatoj estis malpli ĝena ol oni antaŭtimis. Nu jes — tio malagrable pikis la koron, kiam germanaj taĉmentoj pasis taktpaŝe sur la ĉefstrato de Pointe Rouge, skandante la pezan ritmon de militista kanto; tio ofendis la dignosenton de l’ civiluloj, vicestarantaj por atendadi tramveturilon ĝenerale jam tro plenan, kiam lastmomente alkuris kelkaj germanaj soldatoj, kiuj — nur dank’ al la rajto de l’ pli forta — okupis la lastajn lokojn sur la tramo kaj lasis la atendantojn plue atendadi. Sed ĝenerale la civiluloj kaj la germanoj kunvivis unu preter la alia. Ankaŭ tio fariĝis rutino.

De nun Pierre havis unu plian aktivecon en la servo de l’ rezistomovado. Pro sia kono de la germana lingvo li vizitis la trinkejetojn ĉirkaŭ la haveno, kie li estis helvida observanto, kiam ebrietaj anoj de l’ Kriegsmarine* fanfaronis pri siaj heroaĵoj. Estas ĉiam utile koni la kien kaj de-kie de l’ ŝipoj sur la maro. Sinjoro Santerre estis ankaŭ scivolema pri tiuj trupoj, kiuj venis, kun la pli milda sezono, enloĝiĝi, kvazaŭ libertempe, en rekvizitaj domoj laŭlonge de l’ marbordo, inter Parc Borelli kaj La Madrague. Tie sinsekvis kontingentoj konsistantaj foje el harditaj frontelementoj, iom eluzitaj, alifoje el junuletoj apenaŭ soldataĝaj. Ĝenerale ilia restado ĉe l’ suna marbordo daŭris nur du aŭ tri semajnojn. Dum tiu periodo ili malmulte ekzercadis, sed multe baniĝis en la Mediteraneo kaj brunigis siajn korpojn kun evidenta volupto. Kiam ili venis sur la plaĝon nur unu- aŭ duope, ili volonte miksiĝis kun la civila publiko kaj okulumis al nigrabuklaj sudlandaninoj, el kiuj kelkaj ne restis indiferentaj. En bankalsono la milito havas alian aspekton. Kiam ili venis taĉmentope, ili laŭkomande, en netaj vicoj, frontis dulinie al la maro, senvestiĝis sammove, lasis la uniformojn korekte falditaj sur la sablo malantaŭ botoparoj rekte starantaj en linio ŝnurorekta.

* Militŝiparo.

Tie Pierre kelkfoje havis la okazon subaŭskulti interesajn konversaciojn kaj eĉ babili kun kelkaj el ili.

Jam en Parizo li havis la kutimon aĉeti germanlingvajn gazetojn kaj revuojn. Li ne volis perdi la profiton de sia restado en Berlino. Ankaŭ en Marseille li daŭrigis la bonan kutimon. De kiam la germanoj estis en Marseille, oni trovis tie, en la gazetbudoj de l’ urbo, ankaŭ “Das Reich”, la gazeton de Göbbels. Pierre sciis ĝin legi kun kompreno. Li sciis interpreti certajn prisilentojn kaj konkludi el la ĝenerala tono, kiel statas la akcioj de sinjoro Hitler. Li legis ĉion tre, konscience kaj ne neglektis literaturajn kontribuojn de la frontraportistoj. Tiel li legis unu tagon pri la heroaĵoj sur la rusa fronto de iu Paul von Bastrow, specialisto en la detruado de malamikaj tankoj. Jen, li pensis tuj, ankoraŭ unu, kiu restis en la tradicio de tiu bela familio, kiu donis al Germanujo tiom da soldatoj!

La taktiko de Pierre estis simpla. Li kuŝis sur la plaĝo kun la grandformata “Das Reich” larĝe sternita antaŭ li. Preskaŭ ĉiam li kaptis tuj sian fiŝon. “Gibt’s was Neues?” — Ĉu io nova? — “Was sagt Göbbels?” — Kion diras Göbbels? Kaj oni babilis ...

Inter la personoj premiĝantaj antaŭ la tabloj de l’ kuponoficistoj de Pointe Rouge, agitiĝis viro, vestita kiel fiŝisto, kiu marĉandadis kun tiuj, kiuj en la vico staris antaŭ li: “He, amiko, lasu min pasi; por mi estos nelonge; mi nur devas transdoni unu paperaĵon al la oficisto tie”. Kaj tiel la viro progresis de ŝtupo al ŝtupo ĝis li povis enmanigi letereton al Pierre, dirante: “Jen, sinjoro oficisto, la petita dokumento!”

Kutime, dum la malvolvo de l’ rutinaj formalaĵoj, Pierre ne levis la rigardon al siaj “klientoj”. Fininte kun unu, li meĥanike etendis la manon al la sekvanta por ricevi ties rajtigilon, prenis el etaĝersimila stablaĵo antaŭ li la diverskolorajn kuponkartojn, nombris ilin kaj transdonis ĉion al la atendanto por okupiĝi pri la proksima ĉenero kaj tiel plu. La stablaĵo antaŭ li estis sufiĉe alta. Ĝi ludis la rolon de ekrano aŭ, pli ĝuste, de baraĵo inter la deĵorantoj kaj la publiko. Kutime li ne levis la rigardon, sed post tiu “Jen la petita dokumento!” li ekrigardis, ĉar li ne memoris, ke iam li petis pri iu dokumento. Li rekonis la vizaĝon de l’ fiŝisto. Tiun homon li vidis, antaŭ kelkaj monatoj, dum tiu silenta kunveno ĉe Louisette. Tuj la viro komplice palpebrumis al Pierre kaj, levinte du fingrojn salute al sia ĉapo, li malaperis sen iu plua vorto. Pierre antaŭsentis, ke okazis io grava. Li kuntenis siajn nervojn, malrapide tranĉis la koverton kaj legis, perfortante indiferenton sur sian vizaĝon. “Konfidence al la amikoj! Santerre estis arestita lastan nokton kaj transportita al 425 Rue Paradis. De tie oni nenion plu scias pri li. Estu ege singardaj kaj ĉiumomente pretaj malaperi!” — Pierre komprenis. La numero 425 Rue Paradis estis la ĉefsidejo de la Gestapo en Marseille. Paradizo-strato! Amara ironio, ĉar tie, por multaj komenciĝis la infero.

“La sekvanta, mi petas”.

“Sinjoro oficisto, ĉu mi povas jam nun ricevi la kuponojn de l’ proksima duonmonato? Mi nome devas forveturi kaj ne ...”

“Neeble! Vi devos peti ilin de la administracio, en kies sektoro vi troviĝos tiam. — La sekvanta ...!”

La tago sin trenis tro malrapide. Malgraŭ sia ekstera sereneco Pierre estis maltrankvila. Ĉu sinjoro Santerre estis malprudenta? Ĉu iu denuncis lin? Ĉu la polico trovis ĉe li la liston de liaj kunlaborantoj? Neverŝajne. Ĉiuokaze Pierre devos bone atenti. Tiun vesperon li fermis kun speciala zorgo ĉiujn pordojn kaj fenestrojn de l’ Pescadou. Li enlitiĝis nur, kiam li estis preparinta la plej necesajn havaĵojn siajn kaj la grandan dorsosakon, kiun li portis dum siaj ekskursoj tra la apuda montaro. — Liaj oreloj estis delonge alkutimiĝintaj al la noktaj bruoj de l’ ĉirkaŭaĵo. La kvakado, preskaŭ seninterrompa, de l’ verdaj ranetoj en foliaĵoj de lia parko jam ne plu ĝenis lin, nek la ĉirpado de l’ babilemaj cikadoj. La nokto estis milda sub klara ĉielo. Pierre estis laca. Li trankvile glitis en sian dormon. Kaj la nova tago leviĝis, tago, kiel multaj aliaj. Merkredo, 5a de Majo 1943. Tago, kiel multaj aliaj ...

En la oficejo la laboro estis malpli urĝanta. Preskaŭ ĉiuj enskribitoj havis la novajn kuponojn. La fluo ebeniĝis. Nun venis nur pli paciencaj personoj, pro aferoj ekster la ordinara rutino. Temis pri adresŝanĝoj, pri anonco de baldaŭa patriniĝo. Tio rajtigas je ekstraj porcioj, Pri anonco de morto. Tia estas la vivo. Unuj foriras, aliaj alvenas.

Posttagmeze, unu horon antaŭ fermo de l’ oficejo, “la sekvanta” — estis virino — transdonis en la etenditan manon de Pierre identecokarton kaj petis:

“Ĉu ĉi tie por enskribiĝo? Mi alvenis nur hodiaŭ”.

“Ĉu vi loĝas en la distrikto de Pointe Rouge?”

“Jes, Hôtel Fleuri”.

Pierre malfaldis la identecokarton. Ĝi ne estis la ordinara, franca “nacia karto”, sed unu el tiuj plurpartaj, verdaj faldaĵoj, kiujn la francaj aŭtoritatoj eldonis, jam antaŭ la milito, por eksterlandaj rifuĝintoj dezirantaj fiksiĝi en Francujo. Pierre komencis skribi: Karto no 70748, prefektejo de Lyon (Rhone) — Balkenwirth ... Pierre sentis lavangon sufoki lian koron. Li devis por momento fermi la okulojn. Li luktis por retrovi sian spiron. Li kredis, ke li svenas. Ŝvito markis lian frunton. Li ne kuraĝis ekrigardi al la virino antaŭ li. Povas esti nur koincido, simileco de nomoj. Li legis plue: Annemarie Katharina, vidvino de Erich Bastrow — oni forlasis la nobelsignan partikulon! — naskita en Berlin-Schöneberg, la 15an de Oktobro 1895 ...

Pierre volis eksalti, krii, konigi sin. Ambaŭmane li tenegis sian tablon por estri sian ekscitiĝon. Li ne estis sola. Ankoraŭ troviĝis pluraj personoj en la ĉambro krom la tri kolegoj apud li. De tablo al tablo ĉiuj povas aŭdi, kion oni parolas. Nun li levis la okulojn al la virino. Ŝi estis okupita serĉante ion en sia mansaketo. Kaj nun neniu dubo estis plu ebla ... Tie staris Annemarie Balkenwirth! Pli maljuna, jes, pli virina, sed la sama. Simple vestita, en klasika “tajloro” helgriza, el antaŭmilita drapo, kun blanka beredo kline metita sur la blondaj haroj. Pierre ne rimarkis detalojn. Li rekonis la ovalan vizaĝon kun ĝiaj egalaj trajtoj, nun pli forte signitaj, la altan frunton; ĝi havis kelkajn sulkojn. Neniu dubo, tie staras Annemarie! Li ne sciis, kion diri, kiel konduti. Mute li reprenis la plumingon. Lia mano tremis, kiam li pluplenigis la formulon de l’ registro. Li kopiis kiel aŭtomato. Profesio: flegistino ... kaj li skribis, ne konsciante, kion li skribas. Li devis eviti aspekti ridinda. Neniu melodramo tie ĉi. Nun li kapablis elpensi planon. Nur malfacile li povis regi siajn sentojn. Sed li devos. Kaj se subite ŝi rekonus lin? Neverŝajne! Ŝiaj pensoj estas tiel malproksime de tia renkontiĝo. Kaj li ŝanĝiĝis pli ol ŝi. Lia hararo maldensiĝis, enŝteliĝis kelkaj grizaj fadenoj. Kaj li ja havas barbon, kiu kovras la tutan mentonon, parte la vangojn ... Trifoje li devis renombri la kuponojn kaj ankoraŭ li ne estis certa, ke li ne eraris.

“Jen, sinjorino, viaj paperoj. Jen la kuponoj por la nuna periodo. Vi estas enskribita en tiu ĉi oficejo”. Ankaŭ lia voĉo tremis.

“Tre afable. Dankon, sinjoro”. Ŝi turnis sin for.

Nun necesis agi sen tempoperdo. Apenaŭ Annemarie troviĝis ekster la ĉambro, kiam Pierre ekkaptis de sur sia tablo kiun ajn paperaĵon kaj diris al sia kolego: “Bastiani, anstataŭu min dum unu momento. La sinjorino, kiu ĵus eliris, forgesis tiun paperon!” — Sen pluaj klarigoj li pafis sin el la ĉambro, tra la eta koridoro kaj dekstren, laŭ la sola vojo kondukanta al la ĉefstrato, ĉirkaŭ kiu grupiĝis la loĝataj kvartaloj. Sed li vidis neniun. Ĉu ĉio estis nur sonĝapero? Halucino? Li haltis surloke kaj devis sin apogi kontraŭ la muro de l’ domo. Preskaŭ li ekploris, kiel infano ĵus dispreminta la delikatan sapvezikon, kiun li kredis firme teni en la mano. Unu sekundon lin turmentis la penetranta impreso, ke ĵus li troviĝis tiel tuŝproksime apud sia avidata idolo, ke li bezonis nur moveti unu fingron por akiri ĝin definitive kaj li, stultulo, lasis por ĉiam eskapi la ununuran okazon! La apero de kelkaj personoj ĉe la vojfino skuis lin el senfara meditado. Li revekiĝis en la realecon. Estis nekonjekteble, ke Annemarie atingis tiel rapide la ĉefstraton. Certe ŝi turnis sin al alia direkto. La sola alia ebleco por eliri estis malantaŭ la oficejo, kie vojeto apenaŭ eltretita kondukis al la maro. Ĝin uzis kutime nur rapidema fiŝisto aŭ infanoj dum siaj kaŝkaŝludoj. Pierre tien kuris. Ĝuste! Annemarie marŝis laŭlonge de la protektomureto super la kruta deklivo, falanta vertikale en la maron. Annemarie iris kun la vizaĝo turnita al la spektaklo de l’ maro, al la mevoj krozantaj super la akvoj, al la rokaj insuloj en la golfo de Marseille, al tiu granda libereco, kiu ne konas alian limon ol nur horizonton ĉiam fuĝantan. Sed Annemarie ne haltis. Ŝi daŭrigis sian vojon. Pierre ne povis sin regi pli longe. Li vokis:

Madame Bastrow! Madame Bastrow!”

Kiam ŝi turniĝis, li faris al ŝi signon montrante la paperon. Ŝi tuj rekonis la oficiston. Tuj ŝi supozis, ke ŝi forgesis iun paperaĵon kaj ke li alportas ĝin. Kiel ĝentile. Ŝi faris kelkajn paŝojn returne. Pliproksimiĝante Pierre balbutis:

Excusez, madame Bastrow ...” kaj tio frapis Annemarie, ke unuafoje en Francujo troviĝas unu persono, kiu prononcas korekte ŝian nomon, ne sonigante la finan w. Efektive, tiu litero, en la germanaj propraj nomoj finiĝantaj per ow, restas muta.

Ai-je oublié quelque chose?”* — ŝi ridetis al la kompleza oficisto kaj formiĝis en ŝiaj vangoj la mildaj kavetoj el ŝia junaĝo. Aldoniĝintaj sulketlinioj povis nur ankoraŭ pli akcenti ilian ĉarmon.

* Ĉu mi forgesis ion?

Erkennen Sie mich nicht?”* demandis Pierre, spirretene.

* Ĉu vi ne rekonas min?

Kaj tuj Annemarie ekkriis: “Pierre!” — vee, vunde, ekstermonde. Ŝi sidfaletis sur la mureton. Ŝi tremis en sia tuta korpo. “Pierre, Du! ...”, sed li estis dirinta “Sie” al ŝi. Ho kia turmento! Ŝi ruĝiĝis kaj ĝemis, nun kiel li markante la distancon: “Sie, Herr Touchard!” Nekredeme. Nur por certiĝi, ke ŝi ne sonĝas, ŝi avidis lin per grandaj okuloj, en kiuj esprimiĝis samtempe ĝojo, espero, sed ankaŭ timo, honto kaj malespero. Tiam Annemarie ekploris. Ŝi ploregis, skuate de konvulsiaj spasmoj. Pro doloro. Pro ĝojego. Pro sufero. Pierre sidiĝis apud ŝi, nekonsciante kion li faras. Lia brako envolvis ŝiajn ŝultrojn. Ŝia tremo komunikiĝis al li. Li vidis ŝiajn larmojn flui desur lia jako. Nur nun li rimarkis, ke de la placeto oni rigardas ilin.

“Kvietiĝu, Annemarie, kvietiĝu! Ĉu vi ne estas kontenta, ke ni renkontiĝis?” Li ne sciis, kion fari.

Pierre!” Annemarie petegis. “Mi devas rakonti ĉion al vi. Pierre, vi devas aŭskulti min, ĉion, ĉion. Nur poste vi juĝos min”. Ŝi provis sekigi siajn okulojn.

“Ni ne elmetu niajn emociojn al la sciavido de stulta publiko. Annemarie, kvietiĝu. Ni restos geamikoj, ĉu ne? Sed mi ja parolas france, vi komprenas, ĉu ne?”

“Jes, Pierre. Parolu plu. Tio estas balzamo sur mia vundo”.

“Aŭskultu, Annemarie. Ni ne povas resti: tie ĉi. Mi devas reiri al la oficejo, ho nur mallonge. Mi tuj revenos. Intertempe vi iros forlavi viajn larmojn, ĉu ne?”

“Jes, mi loĝas tutapude. Jen la hoteleto. Mi atendos vin tie”.

“Ne en la hotelo. Promenu sur la plaĝo. La vojo ĝis Montredon estas preskaŭ dezerta. Vi trovos min tie post kelkaj minutoj. Nun ne plu ploru, kara! Mi tuj revenos!”

La Hôtel Fleuri, tre modesta domo, estis admirinde lokita, ĉe la ekstremaĵo de la placeto, kvazaŭ balkone super la maro. Ĝia tuta okcidenta fasado frontis al la maro. Siatempe, pentrita en ĝojaj koloroj, ĝi estis rendevuejo de semajnfinaj festantoj, sed de longe la maraj ventoj kaj nebuloj, salsaturitaj, forlekis la freŝecon de l’ koloroj, kiujn, pro la dummilita farbomanko, oni ne povis renovigi. Dum ĉiuj tempoj la loĝantoj de l’ hotelo havis la kutimon sekigi, kun nediskreteco komuna al ĉiuj sudaj landoj, siajn tolaĵojn ĉe la fenestroj, kio certe malaltigis je ankoraŭ unu plia grado la kategorion de l’ hotelo. Sed Annemarie tre verŝajne ne trovis alian loĝeblecon. Cetere la Hôtel Fleuri estis laŭdire pura kaj ĝiaj gemastroj konataj kiel afablaj komercistoj.

Pierre atendis sur la vojo super la marbordo, malantaŭ la lastaj domoj de Pointe Rouge. Li ne povis stari senmove. Li iris kaj revenis senhalte, tiel skuita en sia interno, ke li ne kapablis kunteni siajn pensojn. Cadenel, la maljuna fiŝisto, preterpasis kaj deprenis sian ĉapon; Pierre eĉ ne rimarkis lin. Li vidis nur Annemarie. Ŝi venis al li facilpaŝe, preskaŭ kure. Li rapidis renkonte al ŝi.

Annemarie!” li ridis tra infana ĝojo, “estas tiel bonfare diri vian nomon dum via ĉeesto! Diru, ke mi ne sonĝas!”

“Ankaŭ mi ne povas kredi! Ho Pierre!” ŝi apogis sian kapon sur lian ŝultron. “Pierre, urĝas, ke mi ĉion rakontu!”

“Ĉu vi ne estas tro laca? Ĉu ni marŝu iomete?”

“Jes! Ni marŝu, longe, longe, flankon ĉe flanko, malproksimen, solaj. Mi bezonas marŝi ĉe via flanko”.

“Kiel feliĉa mi estas! Sed, de kie vi venas? Kaj kial ĝuste ĉi tien? Mi ne scias, kie komenci la demandojn”.

“Mi venas de Lyon. Tie mi loĝas. Pri tio poste. Mi alvenis nur hodiaŭ posttagmeze”.

“Kaj ĝuste en tiu ĉi urbdistrikto!”

“Mi aŭdis, ke Paul estas ĉi tie”.

Paul! Kiu estas Paul?” Pierre repremis en si ekĝermon de subita ĵaluzo. Anstataŭ respondi Annemarie plorĝemis:

Pierre, mi ne scias, kie komenci. Mi deziras, ke vi komprenu. Mi ne havis tempon por ordigi miajn ideojn. Ĉio tio okazis hodiaŭ tiel subite. Nu sciu. Paul estas nia filo”.

“Kion?? Annemarie! Kion vi diras?” Pierre kvazaŭ ŝtoniĝis. Surloke. — Ili estis pasintaj, nerimarkante ĝin, preter la ĉemara fortikaĵo de Montredon, ia giganta blokhaŭso, konstruita longe antaŭ la milito sur rokgrunda altaĵo, Nun ĝin okupis germana garnizono. De tie la vojo malsuprenfalis ŝtuparforme ĝis la nivelo de l’ maro. Multaj larĝaj ŝtonoj, glatfrotitaj de l’ ondoj dum uraganaj noktoj, nun sin proponis kiel benketojn. Pierre spiregis avide, tiel forte, ke lia brusto doloris. “Annemarie, ni sidiĝu ĉi tie. Annemarie, kiu estas Paul?”

Annemarie ekploris. Spasme. Singulte. Fine ŝi diris:

“Vi devas ĉion scii. Estas terure. Kaj vi devas ĵuri, ke vi kredos min, ke ĉiun vorton vi kredos; alie mi preferas tuj iri for kaj redroni en mian solecon”.

“Rakontu. Kio ajn okazis, nun ni estas du. Vi ne restos sola. Sed rakontu!”

Ili sidis unu apud la alia sur larĝa ŝtono, ĉe la maro. Li ne interrompis ŝin aŭ; se li faris, estis nur por ellasi kompatan kunsenton. Pli kaj pli firme li tenis ŝian manon.

Post lia forveturo el Berlino, dum tiu tumulta Aŭgusto 1914, Annemarie Balkenwirth restis sola kun la patrino. Ĉirkaŭ ŝi ĉio ŝanĝiĝis. La familio estis disigita. Parencoj, amikoj, konatoj, iom post iom malaperis. La milito instaliĝis. Ĉiu tago alportis novajn emociojn. Kiel preskaŭ ĉiuj ŝiaj kamaradinoj, ankaŭ Annemarie dungiĝis volontule ĉe la Ruĝa Kruco. Dank’ al interveno de ŝia patro, persona amiko de la ĉefkuracisto en la garnizona hospitalo de Spandau — apud Berlino — Annemarie eniris tien kiel flegistino. Dum tiu epoko la tuta klano de Hugo Geist volis nepre fariĝi soldatoj. Ĉu Erich von Bastrow aŭdis, ke Annemarie laboros en Spandau? Ĉu estis pura hazardo? Li rekrutiĝis ĉe la 5a gvardiregimento en tiu urbo.

“Ĉiufoje, kiam li havis liberan horon, li postkuris min. Vi ja memoras, ke li amindumis al mi kaj vi scias, ke neniam mi pensis serioze pri li. Nenio min tiris al li. Neniam. Li venis ankaŭ foje en mian hejmon kaj proponis, antaŭ mia patrino, ke ni gefianĉiĝu antaŭ ol li iros al la fronto. Kia turmento tio estis por mi! Ĉar tiam mi sciis, ke mi estos patrino kaj mi volis krii al la mondo, ke la patro de mia infano estas Pierre Touchard. Mi volis spiti al iliaj stultaj patriotaĵoj. Sed mi devis silenti. Mi komprenis mian mizeron. Silente mi portis mian sekreton, tagon post tago, sola kun ĝi dum longaj noktoj kaj vi, Pierre, tiel malproksime. Kie? Ofte mi malesperis kaj deziris morti antaŭ ol alvenos la tago ...”

Komence de Novembro, unu tagon antaŭ ekmarŝo de lia bataliono al la rusa fronto, Erich von Bastrow venis adiaŭdiri ĉe Annemarie. Denove li insistadis. La junulino sentis, ke ŝi ne povas montriĝi malagrabla, ŝi ne povis — kiel ŝi dezirus — unu fojon por ĉiam abrupte senkuraĝigi tiun ĉi junulon irantan en la militon. Ŝi ŝercis: “Revenu kiel leŭtenanto. Poste oni vidos”.

Ĝuste du semajnojn poste Erich jam revenis el la batalo. Li revenis, per lazaretvagonaro, grave vundita pro fusilkuglo en la pulmregiono. Oni transportis lin en la hospitalon de lia garnizonurbo Spandau: Tuj, kiam li povis, li konigis sian ĉeeston al Annemarie kaj jam okaze de ŝia unua vizito, pene parolante, li prezentis pian deziregon edziĝi al ŝi. Certe li ne konsciis pri la senespereco de sia vundo. La kuracistoj deklaris lin nesavebla. El la febra brilo de liaj okuloj jam parolis la morto. Sed ju pli lia stato malboniĝis, des pli firme fiksiĝis lia ideo pri geedziĝo, kvazaŭ per tiu kunligo kun juna, sana estaĵo, lia rompita korpo povus refortiĝi. La flegistinoj-koleginoj de Annemarie, prodeĵore okupiĝantaj pri Erich, subtenis lian deziron: “Fraŭlino Balkenwirth, vi devus, pro patriota konscio, ne rifuzi la lastan feliĉon al mortanta soldato”. — La ĉefkuracisto de la hospitalo, amiko de ŝia patro, konsilis al Annemarie: “Mi aŭdis, ke vi estas delonge bonaj geamikoj. Li vere raviĝas, kiam li parolas pri vi. Se ne estas gravaj, personaj kaŭzoj kontraŭ tia, cetere pure formala unuiĝo, vi devus cedi al la petego de tiu knabo. Mi ne diras, ke akceptante vi helpos al lia resaniĝo. Bedaŭrinde ni ne povos resanigi lin, sed li mortos almenaŭ sen turmentoj, ĉar la knabo suferas multe pli morale ol en sia korpo. Pripensu tion, fraŭlino Balkenwirth. Nur ŝtonoj, en tiu ĉi okazo, ne havus kompaton”.

Nek konsiloj, nek insistoj venkis la kontraŭstaron de Annemarie, eĉ ne la informo, ke la familio von Bastrow vidos kun kontentiĝo tiun geedziĝon. Post longa intervido kun la patrino de Erich, Annemarie restis tuŝita enkore pro la ĉagreno de tiu patrino, sed ŝi povis promesi nur, ke ŝi volas ankoraŭ pripensi. Kaj ...

“Ho Pierre! estas tiel pene konfesi, kiel mi agis! Mi estis sola, tute sola, forlasita, ĉirkaŭata de homoj, kiuj ne povus kompreni mian situacion, kiuj ĵetus ŝtonojn al mi, se ili scius ...”

“Kara”, diris Pierre, “ripozu iomete. Silentu dum kelkaj momentoj ...” Li havis ruĝetajn okulojn kaj larmojn en la voĉo. Sed Annemarie ne povis plu silenti:

“Urĝas al mi liberigi mian konsciencon. Tio estis mia kulpo, mia peko, la peko de mia vivo. Mi estis senrisorta, sen nervoj; mi ne plu povis lukti, mi ne plu havis la kuraĝon spiti al la burĝa moralo, fronti kontraŭ iliaj antaŭjuĝoj. Mi ne volis, ke homoj ĵetu ŝtonojn sur min dum mi portas nian infanon. Mi ne volis, ke mia etulo naskiĝu en la eksterleĝa medio de ribelantino. Mi volis por li la komforton de bonorda hejmo. Mi ne kuraĝis resti senedza patrino; mia familio ne devos honti pri mi, eĉ se la alveno de mia infano supozigos, ke ni anticipis ... En epoko, dum kiu unu okazaĵo forpuŝas la alian, la kritikemaj maliculoj, kiuj kalkulas la monatojn, forgesos interesiĝi pri mia kazo. Mia estiĝanta patrineco bezonis la trankvilon de l’ menso. Pierre — mi cedis. La 3an de Decembro 1914 ni estis geedzigitaj antaŭ Dio kaj la homoj laŭ la plej simpligita proceduro de urĝformalaĵo, en la hospitalo de Spandau. Kaj jam dek tagojn poste Erich mortis ...

La 6an de Majo 1915 — mi ankoraŭ memoras, ke estis ĵaŭdo — naskiĝis nia fileto, en la urbeto Grasheim, kien mi estis retiriĝinta kun mia patrino. Mi deziris, ke nia fileto nomiĝu Pierre, kiel vi, sed tiuepoke tio estis neebla. La germana Peter ne plaĉis al mi. Por resti kiel eble plej proksime, mi baptigis lin Paul. Oni festas la du sanktulojn la saman tagon, ĉu ne? — Jen mia historio. La familio Bastrow neniam interesiĝis pri mi nek pri mia filo”.

Annemarie estis dirinta ĉion unuflue. Nun, liberigite de la ŝtonego sur ŝia koro, ŝi ridetis al Pierre, plenfide tra siaj larmoj. Responde Pierre tiris ŝin al si kaj kisis ŝian vangon. Li ŝajnis ankoraŭ revadi.

“La 6an de Majo ...” kaj post mallonga silento: “la 6an de Majo en 1915 ... Morgaŭ estos la datreveno. Paul havas jam 28 jarojn! Kia mizero!” Li devis perforti sin, por akcepti, ke li havas filon. Vane li serĉis kiun ajn firman punkton por alkroĉi al ĝi vizion pri sia filo. Vane. Ankoraŭ Paul ne ekzistis por li. “Kia mizero!”

Annemarie diris: “Jes, li havos morgaŭ 28 jarojn. Pro tio mi venis ĉi tien. Li skribis antaŭ nelonge, ke li troviĝas kun sia regimento ...”

“Germana soldato?” interrompis Pierre. Li tuj komprenis la sensencon de tia demando kaj li petis: “Daŭrigu, Annemarie! Mi estas stulta!”

“Tiel mi eksciis, ke lia regimento estis eltirita el la rusa fronto. Ili ĉiuj bezonegis ripozon. Ĝis antaŭ du tagoj Paul troviĝis tie ĉi, en Pointe Rouge. Pro tio mi venis. Sed hodiaŭ posttagmeze mi estis informita, ke Paul iris por kelka tempo en Istres. Prodeĵore, ili diris”.

“Ne malproksime”, konstatis Pierre kaj ambaŭ silentis. Annemarie sentis, ke io ĝenas Pierre. Ŝia mano tuŝis la lian.

“Mi komprenas. Malplaĉas al vi, ke via filo estas germana soldato. Tio estas la ironio de l’ sorto. Kara ... komprenu ... Rivero ne povas ne sekvi sian fluejon. Kiam ekregis Hitler kaj lia fanatika bando, mi faris, kion mi povis. Sed eĉ maturaj homoj, kapablaj iri propran pensovojon, subiĝis al ilia propagando — kiom pli la juna generacio! Tiuepoke Paul havis dek ok jarojn. Li estis studento, Malgraŭ miaj klopodoj la torento kuntrenis lin. Vi ne povas imagi, kiel mi luktadis kun la tuta obstino de patrino, kiu vidas sian filon dronanta en kirliĝo. La fluego estis tro potenca, tro rapidega. La Partio — ho, kiel mi malamegas tiun monstrobeston! — la Partio englutis mian filon, venenis lian menson. Mi ne volis akcepti mian venkitecon. Mi volis repreni mian filon. Nian filon! Tro malfrue. La knabo ribelis kontraŭ mi. Miaj vortoj frapis lin kiel sakrilegiaj blasfemoj kontraŭ lia ideologio. Pierre, estas nekredeble ... Mi devas ĉion diri al vi ...” Ŝi singultis kaj nur post kelka tempo ŝi povis pluparoli: “Li minacis denunci min! Mia propra filo fremdiĝis de mi! Kaj tamen, ĉiam, ĉiam — tion mi ĵuras — mi klopodis edukadi lin tiel, ke neniam vi devu honti pri li. La Partio estis pli forta!”

Pierre interrompis: “Ĉu li scias, ke mi estas lia patro?”

“Ne. Ankoraŭ ne”, konfesis Annemarie. “Pardonu al mi, se mi ne malkaŝis ĉion al li. Estis malfacile. Vidu, ni vivis ĉe miaj gepatroj. Mia patro, ruinigita pro la inflacio post la milito, estis tiam kuracisto en la servo de privata kliniko en Heidelberg. Li estis akceptinta tiun postenon, por ke mi povu fini miajn studojn en la tiea universitato. Paul estis nur infaneto. Sub la gardo de mia patrino li kreskis en la kredon, ke lia patro mortis komence de la milito. Mi ne povis ... mi ne kuraĝis ŝiri lin — kaj miajn gepatrojn — el la komforto de mia unua mensogo. Sed mi estis promesinta al mi, ke mi malkaŝos la tutan veron al Paul, kiam li estos dudekjara. Ve! Intertempe instaliĝis la nazia reĝimo. Ĝi kaptis mian ... pardonu! ... nian filon kaj fanatikigis ankaŭ lin. Pripensu, ke tiu knabo neniam konis apud si la amikan apogon de patro. Pierre, ni havis certan respondecon ... Eĉ se nevole, ni estas kulpaj. Mi sentis tiuepoke kiel la knabo fremdiĝas de mi. Kaj mi devis plue silentadi pri mia sekreto. Tiam ne estis la konvena momento. Paul ne estis sufiĉe matura por asimili mian konfeson. Tio signifus por li katastrofon. Kaj en 1936 — miaj gepatroj estis jam mortintaj, sed mi bone pergajnis mian vivon kiel kuracistino en Darmstadt, jes, mi doktoriĝis dek jarojn pli frue — mi havis malfacilaĵojn pro mia kontraŭnazia sinteno. Mi komprenis, ke mia kariero alvenis al sia fino. Mia libereco estis minacata. Mi ne akceptis rampi sub ilian jugon. Mi elmigris en Francujon kaj tie restis ĝis nun. Paul estis tiam juna ĥemiisto kaj trovis postenon en iu ŝtata nutraĵ-kontroloficejo. De 1936 mi ne revidis lin. Ni de tiam korespondis nur tre malofte”.

Annemarie elĉerpiĝis. Pierre flosis sencele sur agitata pensomaro. Fine li parolis sentone: “Kia kapturniĝo! Annemarie, mia vivo havas subite neniun sencon, aŭ ĝi havas sencon, kiun mi ankoraŭ ne trovis. Estas al mi kvazaŭ magia tapiŝo estus flugportinta min en nekonatan landon, kie la homoj havas strangajn vizaĝojn. Kiel eliri? ... Ĉu ni marŝu iom?”

“Jes!” ŝi volonte konsentis. Ŝercprove ŝi aldonis: “Mi aerumis la animon, nun mi skuu ankaŭ la korpon!” — Ŝi iris ĝis la tutproksima maro, trempis poŝtukon en la klaran akvon kaj refreŝigis siajn okulojn.

Laŭeble ili evitis la frekventatajn stratojn. Solece ili migris sur vojetoj kapricantaj, jen ĝis preskaŭ en la maro, jen inter blankaj roketoj, jen tra polvo de elsekigitaj terenoj, indiferente pri la majesteco, de l’ panoramo. Nur iam, tiam, elŝirite el siaj meditaĵoj, Annemarie subite haltis por ekĝoji: “Pierre, kiel rave!” Sed ili havis ankoraŭ tiom da detaloj por interŝanĝi! — Lacaj ili atingis la fiŝistvilaĝeton Goudes. Ili vespermanĝis ĉe Isnard, admirinde lokita gastejeto, kiu sciis savi el pli feliĉa pactempo en la militepokon sian reputacion pri glora kuirarto. Sed la du strangaj vizitantoj apenaŭ rimarkis, kion ili manĝas, tro okupite de siaj propraj aferoj. Ambaŭ estis avidegaj konkeri, paŝon post paŝo, la vastan nenieslandon etendiĝantan inter ili de 1914 ĝis la 5a de Majo 1943!

Por reiri al Pointe Rouge ili sekvis la veturvojon. Estis jam malhele; ili estis la solaj promenantoj. Ankoraŭ ili fervore interŝanĝis faktojn kaj datojn el siaj vivoj, kiujn ĉiu komunikis ne laŭ kronologia sinsekvo, sed laŭ okaza rememoro, jen por respondi al demando, jen por precizigi situacion, jen por pravigi decidon. El tiuj pecetoj, prezentitaj pli aŭ malpli hazarde en la konversacio, ili tamen povis, iom post iom, kunmeti la mozaikon de siaj ĉefaj travivaĵoj dum la lastaj dudek naŭ jaroj. Nun Annemarie sciis, pro kiuj kaŭzoj Pierre preferis nomiĝi sinjoro Bouchardelle.

La vojo, proksimiĝante al la Madrague, enŝoviĝis inter du domoliniojn malvolviĝantajn preskaŭ seninterrompe kaj rektlinie ĝis Pointe Rouge. Ankoraŭ multaj loĝantoj de tiu laborista kvartalo, nedeziremaj enfermiĝi en malvastaj ĉambroj, siestis antaŭ siaj pordoj, sur trotuaroj tiel mallarĝaj, ke Pierre kaj Annemarie devis ofte deturni siajn paŝojn por ne treti sur la sidantojn. Ili pluiris en silento. Ĉe la avenuo de la Grotte Roland ili enturnis kaj trovis baldaŭ la solecon, kiun ili bezonis. Pierre estis dirinta la doloron sentitan, kiam en 1920, post la milito, anstataŭ ŝia atendata respondo revenis nur lia letero, kun la poŝtoficeja informo “Adresatino nekonata!” Kial ŝi neniam provis retrovi lin? Tiuepoke Annemarie, kvankam sopireganta al sia amato, ne kuraĝis ... Ŝi hontis pri sia kulpo. Ŝi ne kuraĝis prezentiĝi antaŭ Pierre kiel sinjorino Erich von Bastrow. Ŝia konduto tro similis al perfido. Ĉu li kredus ŝin? La sola solvo por ŝi estis ĵetiĝi pardonpete ĉe liaj piedoj. Sed ĉu tia sceno ne aspektus bazarartikla melodramo? Ŝi komprenis, ke Pierre ne povos kredi. Ne! Ŝi estis decidinta portadi sola ĝis la fino la ŝarĝon de sia vivo. Sola kun sia sekreto.

Annemarie!” — Pierre parolis malrapide, preskaŭ solene, “mi ĵuras al vi, ke mi dubas pri neniu vorto via. Mi retrovas vin sama kaj same pura, kiel mi lasis vin tiun aŭgustan vesperon en 1914. Ankaŭ mi estas kulpa. Nun mi konas viajn pasintajn mizerojn, vi, mian senĝojan vivon. Ni fermu nun tiun libron, kiun mi volas nomi La Kroniko de l’ Tempo Perdita. Nun ni vidu, kiel organizi plej saĝe nian estontecon”.

Ili staris antaŭ la enirejo al la Pescadou. Estis apenaŭ la 10a de l’ vespero; ankoraŭ ne malfrue dum tiu agrable milda tago de Majo. Ili eniris.

Annemarie miris pri la neta aranĝo de l’ fraŭla loĝejo. Ŝi entuziasmiĝis pri tiu dometo meze de parko, tiel proksime al la grandurbo kaj tamen tiel malproksime de ĉiuj eksteraj bruoj. Kiel bone estus fari ĉi tie sian neston, ignorate de la mondo! Kaj sin pretigi por pli feliĉaj morgaŭoj!

Pierre iris en la kuirejeton por prepari teon. (De tempo al tempo sinjorino Bartoli bonvolis retrovi tepakaĵeton en forgesita tirkesto!) Pierre ekaŭskultis. Inundis lin subita, terura antaŭsento. Li estis kadavre pala. Surstrate, antaŭ lia loĝejo ĵus ekhaltis aŭtomobilo, abrupte, kun grincanta bremsoĝemo. Annemarie rimarkis liajn ŝirformitajn trajtojn.

Pierre? Kio estas al vi? Vi timigas min!”

Li skue reagis kaj sukcesis aspekti sinreganta.

“Restu kvieta! La Gestapo!* Estas por mi. Mi devas fuĝi. Provu prokrastigi, retenu ilin. Rakontu ... kion vi volas, kion ajn, kiel ni konatiĝis, ke ni retroviĝis hodiaŭ ... Diru, ke mi ĵus eliris aĉeti cigaredojn ...”

* Geheime Staats-Polizei = Sekreta ŝtata polico.

Neniu pordo estis ŝlosita. Jam knaris la gruzo de l’ aleo sub skrapo de rapidaj ŝuoj. Jam komandaj frapoj ordonis kontraŭ la pordo de l’ dometo. Pierre kaptis la pretan dorsosakon kaj malaperis tra la pordeto de l’ kuirejo kondukanta al la korto. Per unu salto li staris sur la akvorezervujo, sin tiris sur la tegmenton de l’ remizo kaj lasis sin gliti transflanken sur la pinglotapiŝon de l’ pinejo. Unu momenton li restis ankoraŭ senmove, spirretene por aŭskulti. Li aŭdis firmajn paŝojn sur la korto. Feliĉe, li estis eskapinta! Tuj li iris sin kaŝi inter la ombrojn de l’ arbotrunkoj. Sed tie li ne povos resti. Baldaŭ ili venos por malkovri eblajn spurojn. Ilin gvidos iliaj hundoj. Li miris, ke ne jam pli frue ili baris la fuĝvojon al tiu direkto. Povas esti, ke ili ne konis la topografion de l’ Pescadou. Aŭdante plu nenion, li ŝteliris ĝis la avenuo de la Grotte Roland. Naz-ĉe-naze li troviĝis kontraŭ viro venanta el la avenuo. Tiu viro havis surdorse tutan faskon da verdaj branĉoj. Pierre komprenis. Unu el tiuj malriĉuloj, kiuj iras nokte ŝtelhaki lignon en la pinejo. La ligno estis multekosta kaj porciumita. Sed ankaŭ malriĉuloj bezonis kuiri. La viro informis mallaŭte: “La milico patrolas sur la avenuo de la Madrague. Pli bone ne fali en iliajn manaĉojn”!

“Ankaŭ mi ne ŝatas ilin”, respondis Pierre kaj senplue li profundiĝis en la pinejon, ĉiam alsupre. Lia koro batis febre. Ĉe la arbarrando li haltis. Nun kion fari? Ĉio estis silenta. Elfore aŭdiĝis nur la hakita kvakado de l’ ranetoj. Ne malproksime li rekonis la dometon de Louisette. Eble kunsidis tie ankoraŭ kelkaj trinkantoj. Pli saĝe ne iri. Trinkejojn oni facile traserĉas. Li iros ankoraŭ pli supren. Kie la avenuo finiĝas, li povos trapasi por engliti poste en la Rue Bleue. Li konas la loĝejon de Juliette, lia mastrumantino. Tie li trovos ŝirmejon. Kaj povos pripensi.

Annemarie ankoraŭ tremis, malgraŭvole, kiam malfermis la pordon al la noktaj vizitantoj. Antaŭ staris du viroj, civilvestitaj. Sed laŭ ilia aspekto, staturo kaj sinteno ŝi tuj sciis, ke Pierre ne eraris en sia konjekto. Ili flankenpuŝis ŝin kaj enpenetris, nepetite, en la domon. Dum la unua rondpafis enketantajn rigardojn kaj seke demandis: “Monsieur Bouchardelle?”, la dua jam inspektis la ĉambrojn, la kuirejon kaj de tie iris sur la korton.

“Sinjoro Bouchardelle”, diris Annemarie sen hezito, “ĵus eliris antaŭ kvin minutoj por aĉeti cigaredojn”.

“Stranga koincido”, mokis la policisto; “ĉu vi estas lia edzino?”

“Ne. Konatino”.

“Montru viajn paperojn!”

Ŝi eltiris sian karton el la mansaketo. “Jen”.

La dua revenis intertempe kaj raportis germanlingve: “Ŝajne neniu alia en la domo”.

Nelevante la okulojn de la karto de Annemarie, la unua sciigis al sia kolego: “La sinjoro iris por aĉeti cigaredojn!” Kaj sin turnante al Annemarie li daŭrigis: “Nu, kun vi ni ja povas paroli germane, ĉu ne? Ĉu vi persistas ĉe via aserto? Evitu al vi malagrablaĵojn!”

“Mi povas aldoni nenion”, diris Annemarie.

“Ĉu vi almenaŭ bonvolos klarigi, kion vi faras ĉi tie, tute sola en forlasita domo?”

“Mi venis vizite ĉe sinjoro Bouchardelle. Antaŭ pli ol dudek jaroj ni konatiĝis en Berlino. Ni estis geamikoj. Kaj hodiaŭ vespere, tute hazarde, mi retrovis lin kiel oficiston en la kuponejo”.

“Vidu, vidu, kia hazardo!”

“Enestas nenio eksterordinara en tio, ke li invitis min ĉe si”.

“Nur tio estas eksterordinara, ke li ne ĉeestas”.

Annemarie preferis silenti. Nun prezentiĝis ankoraŭ tria ĉasisto: “Neniu en la parko”.

La unua reprenis sian enketon: “Vi estas germanino, sinjorino Bastrow?”

“Nun mi estas senŝtataneca”.

“Kiamaniere tio estas ebla?”

“Mi forlasis Germanujon. Mi elmigris”.

“Stranga ideo ĉe germana virino. Ĉu vi estas juda?”

“Ne”.

“Do?”

“Mi ne akordiĝis kun la nova reĝimo. Mi preferis vivi en eksterlando”.

“Se via amiko iris pro la cigaredoj, kial li ankoraŭ ne revenis? Certe troviĝas tabakejo en la proksimaĵo”.

“Mi ne scias. Povas esti, ke rekonante vian aŭtomobilon antaŭ sia pordo, li preferis ne renkonti vin”.

“Ĉu do li havas kaŭzon por kaŝi sin de ni?”

“Tion mi ne scias. Nunepoke eĉ homoj senriproĉaj kelkfoje elektas eviti la policon”.

“Mi timas, ke vi mem restos en bonaj rilatoj kun la polico. Vi venos nun kun ni. Finite tie ĉi!”

“Sed mi estas tute fremda al viaj aferoj ... mi ne scias ... kio rajtigas vin ...?” Annemarie sentis, ke ŝiaj fortoj ŝin forlasas.

“Antaŭen! La ĉefo decidos mem pri vi”. Kaj du policistoj, firme-subtene, fortrenis ŝin. Ili ŝovis en la nigran Citroën virinon pli mortantan ol vivantan. La motoro enŝaltiĝis; baldaŭ la timata nigra Citroën malaperis ĉe la proksima stratangulo. Nur tiam gesinjoroj Bartoli, ĝis nun kaŝobservantaj malantaŭ la fenestrokovrilo de ĉambro super la legombutiko, kuraĝis relumigi sian hejmon.

Dum la tuta nokto Pierre sin turmentegis per senfinaj riproĉoj dum li kuŝis sendorme sur faldliteto, en la kuirejo de Juliette. Ŝia edzo, la tramkondukisto, estis proponinta sin, tuj post la alveno de Pierre, por iri esploreti ĉirkaŭ la Pescadou, sed li baldaŭ revenis raportante, ke milicanoj postenas ĉirkaŭ la domo. Li reiris la sekvantan matenon. Li estis, tiun tagon, deĵoronta nur ekvespere. Li povis ricevi informojn de Bartoli kaj revenis kun tiu ĉi sciigo, ĉion neniiganta, ke la policistoj forkondukis unu virinon el la domo de Pierre kaj ke de tiam policistoj francaj daŭre observas la loĝejon. Plue, li povis rakonti, ke laŭ diro de tramkolegoj, ĵus renkontitaj, oni kontrolas, ĉe la Rondo de l’ Prado, la paperojn de ĉiuj pasaĝeroj veturantaj en la urbon.

Pierre senpacienciĝis. Li ekscitiĝis. Li ne povis resti pli longe kaŝita senfare. Li devis agi. Li decidis enŝteliĝi en la urbon. Li volis vidi Gérard Bourrié:

Juliette insistis, ke li manĝu iom. Li rifuzis. La edzo de Juliette havis ideon: “Mi pruntedonos al vi uniformon tramistan kaj aranĝos kun kolego ĉi tie, ke vi veturos en la urbon kiel biletkontrolisto. Tiel neniu postulos de vi pasporton. Sed ...” kaj bedaŭro sincera sonis el lia voĉo, “sed ... nefacile fareble! Vi estas tro konata en tiu ĉi kvartalo”.

“Egale!” decidis Pierre. “Mi volas riski tiun ĉi vojon. Cetere, mi forrazos tuj mian barbon!” Kaj li faris.

Tiel, ankoraŭ tiun saman matenon, dank’ al la kompliceco de tramisto, Pierre povis, sub la uniforma jako de biletisto, pasi neĝenite tra la paskontrolo ĉe l’ Rondo de l’ Prado. En kafejeto ĉe la Prefekteja Placo, rendevuejo de l’ tramistoj, li povis remeti sian propran vestaĵon. Senprokraste li rapidis al la oficejo de advokato Adoux, ĉe la tutproksima Cours Pierre-Puget. Li devis nepre konsiliĝi kun Gérard Bourrié.

“Ni ne agu senpripense”, decidis la juna advokato, kiam li konis ĉiujn detalojn de l’ ĵusa okazintaĵo. “Lasu min fari. Vi mem devas nepre resti ekster la afero. Nun vi estas markita. Ĝisplue via rolo estas kaŝiĝi. Restu ĉi tie. Nenio mankos al vi. Fidu al mi kaj restu singarda”.

Tro malrapide pasis la horoj. Ĝistorture la grincturniĝanta ŝtonego de memriproĉoj mueladis la konsciencon de Pierre. “Mia unua devo estis savi Annemarie, doni al ŝi la okazon fuĝi. Mi inversigis la rolojn. Kiel malkuraĝulo mi lasis ŝin inter la manoj de l’ Gestapo!”

Gérard Bourrié revenis nur en la vespero. Al la muta, tima demando en la okuloj de Pierre, li respondis resume: “Ne malesperu! Ankoraŭ sinjorino Bastrow ne reaperis en sia hotelo, sed aliflanke ankaŭ la polico ne iris tien por enketi en ŝiaj aferoj. Tio estas indiko, ke ili ne multe interesiĝas pri ŝi. Ne same pri via Pescadou. Bartoli vidis, ke jam hodiaŭ matene ili forportis valizojn kaj pakaĵojn el la domo. Mi ne kredas, ke ili retenos ŝin. Finfine, kion ili povus riproĉi al ŝi? Ke ŝi perdis la germanan naciecon? Sed tio, en iliaj okuloj, estas per si mem sufiĉa puno. Estu certa, ke ili baldaŭ liberigos ŝin, verŝajne kun la espero, ke pere de ŝi ili retrovos vian spuron. Krome, vi ja diris al mi, ke ŝi havas filon en ilia armeo. Ili liberigos ŝin!”

Laŭ la persvadanta vortfluo de l’ amiko, Pierre lasis sin luli en esperon. Nelonge. Tuj li revekiĝis en sian obstinon:

“Ili ne liberigos ŝin. Mi estas kulpa pri ĉio. Lasu min, Bourrié! Mi iros al la Rue Paradis. Mi transdonos min en iliajn manojn”.

“Amiko, rezonu iomete. Rezonu! Ili arestos vin. Per ĉiuj rimedoj, eĉ la plej nehumanaj, ili klopodos por elpremi el vi informojn pri la rezistmovado, kaj tenante vin, ili ne plu bezonos liberigi sinjorinon Bastrow kiel logaĵon por rekapti vin. Vi faros al ŝi kaj al vi malbonan servon. Ne, Bouchardelle, ne vagu en romantikismon ekstermodan”.

Pierre ne respondis. Eble Bourrié estis prava.

“Vidu”, konkludis Bourrié, “vi scias, ke vi povas senlime fidi kaj konfidi al mi. Mi parolas kiel amiko. Vi devas malaperi el Marseille. Kiel eble plej baldaŭ. Hodiaŭ mem! Ĉi tie la grundo fariĝis tro brula por viaj plandoj. Vi havas amikojn en Ribérac, ĉu ne? Iru tien. Sub kaŝnomo vi korespondos kun mi”.

“Facile farebla, tio”, diris Pierre kun malgaja rideto. “De nun mia kaŝnomo estos Pierre Touchard”.

“Bone. Mi promesas, ke mi informos vin tuj, kiam mi scios ion. Se iel eble, mi restarigos la kontakton inter vi kaj tiu sinjorino, tion mi ĵuras”.

Pierre cedis.

Kvar horojn poste li staris en la koridoreto de noktvagono survoje al Agen, de kie li havos trajnon al Périgueux kaj Ribérac. Ankoraŭ lia rigardo ne povis delasi la statuon de la Bona Patrino, kiel ili diras en Marseille, kiu staras protekte sur la baziliko Notre Dame de la Garde. Kia majeste impona spektaklo, tiu preĝejo sur la monteto kaj, ĉe ĝiaj piedoj, maro apenaŭ spiretanta, senmova, etendiĝanta alsude ĝis la kabo Croisette. Kia paca pejzaĝo! Pierre divenis en fora foro la dometojn de Pointe Rouge ...

La vagonaro eniĝis en tunelon. Finite. Li iris sidiĝi en sia kupeo. Kia mizero!

“... ĉar unu tagon mi enskribiĝis en la tabakvendejo de Louisette ...”

La strato Paradis estas unu el la plej longaj de Marseille. Eble ankaŭ unu el la plej variaj laŭ aspekto. En la urbocentro, ĉirkaŭ la Malnova Haveno, kie ĝi komenciĝas, ĝi similas al siaj samkvartalaj kolegoj. Tie ĝi dediĉas sin tute al la komerco, en solidaj magazenoj, en centjaraj kontoroj. Pli malproksime ĝi gastigas entreprenojn, kiuj bezonas pli vastajn spacojn. Garaĝoj, riparejoj ĉiaspecaj, industriaj firmoj, kaj inter modernaj domgigantoj, subite, kvazaŭ pro bedaŭrinda forgeso, jen ankoraŭ dometoj el pasintaj jarcentoj, kun la butikoj de etkomercistoj. Kie ĝi proksimiĝas, en sia lasta parto, al la promenavenuo de l’ Prado, ĝi pasas tra regiono preskaŭkampara, rezervita al klinikoj kaj al la vilaoj de rentuloj retiriĝintaj en la naturon.

Ĉe la numero 425 troviĝis vilao kiel la aliaj, nur duetaĝa, bonburĝa, meze inter arbustoj kaj maristaj pinoj. Tie estis la sidejo de la Gestapo. Ĝia supera ĉefo estis Kälter, kiu havis la gradon de S. S. Komandoro.

De la ĝardeno, larĝa vojo kondukis al tutproksima konstruaĵo, pli moderna kaj pro tio mem, kun siaj sep etaĝoj, ĝene trudiĝema en tiu ĉi kadro de afabla burĝeco. En tiu alta domego, sub la tegmento, en ĉambreto siatempe okupita de servistinoj, nun karceraspekta pro la manko de mebloj, pro ĝia fenestro je tri kvaronoj fermita per brikmuro, Annemarie pasigis teruran nokton. Kian tagon ŝi estis travivinta! Kaj subite tiu neniiganta fino! Kia malespero! Neniu homo povas elteni tion! Espereble Pierre eskapis!

Ŝia kazo ne ŝajnis ordinara al la subulaj oficistoj, kiuj la sekvantan matenon okupiĝis pri ŝi. Germanino, kiu laŭ sia propra konfeso preferas vivi en Francujo, kiu volonte forĵetis siajn germanajn civitrajtojn, kiu ne kaŝas sian kontraŭreĝiman ardon, kiu havas rilatojn kun teroristo: tio ne estas banala kaptaĵo.

Posttagmeze la supera ĉefo S. S. Komandoro Kälter bonvolis persone akcepti Annemarie Bastrow, naskitan Balkenwirth, en sia kabineto. La ĉambro estis vasta, riĉe meblita, sur la dua etaĝo de la vilao, kun bela balkono al la parko. Proksima pinarbo ensendis scivolemajn salutojn. Annemarie, sur komforta fotelo, la dorson al la marmora kameno, ĝuste sub grandformata bildo, en orumita kadro, de generalmarŝalo Göring, sidis tiel, ke la taglumo heligis ĉiujn trajtojn de ŝia vizaĝo. Almenaŭ je la kvara fojo, depost hieraŭ, ŝi devis rakonti kio okazis. Ŝiaj vortoj ne variis. Nur hieraŭ ŝi alvenis en Marseille. La hazardo faris, ke en la kuponoficejo ŝi retrovis malnovan konaton, sinjoron Bouchardelle. Pri la politika agado de tiu sinjoro ŝi scias nenion. Ŝi revidis lin hieraŭ unuafoje post dudek naŭ jaroj kaj nur dum kelkaj horoj. Kion ŝi venis fari en Marseille? Kial ŝi ne restis en Lyon? Ĉar ĝis antaŭ du tagoj ŝia filo troviĝis kun sia regimento en Marseille, ĝuste en la distrikto de Pointe Rouge. Tio ŝajnas al ŝi normala, ke patrino havas la deziron revidi sian filon venantan rekte el la rusa fronto.

“Lia nomo kaj regimento?”

“Leŭtenanto Paul von Bastrow, infanteri-regimento 238”.

Nun, fine, Kälter bonvolis flankenmeti la fajlileton, per kiu ĝis nun li gratetis siajn ungorandojn kvazaŭ la rakonto de Annemarie tute ne interesus lin. Li ekrigardis al ŝi el sub densaj, nigraj brovoj.

Von Bastrow? Ĉu la tankdetruanto?”

“Povas esti”.

“Kaj vi ne hontas kompromitiĝi en la societo de tiaj uloj, kia tiu Bouchardelle? Kie leŭtenanto von Bastrow troviĝas nun?”

“En Istres. Prodeĵore. Sed lia bataliono restis en Pointe Rouge”.

Dika, kvadrata fingro de Kälter prempuŝis sonoriletbutonon sur la tablo. El tirkesto Kälter prenis cigaron, demordis la pinton, kraĉis ĝin en sian paperkorbon, bruligis la cigaron, klinigis sian korpon malantaŭen ĝispreskaŭkuŝe sur la dorsan apogilon de l’ fotelo kaj sendis, ne sen blovbruo, rapidajn fumstriojn al la plafono. Lace li signis al la envenanta soldato: “Rekonduku ŝin!”

Jam dudek kvar horojn poste leŭtenanto Paul von Bastrow, informite laŭ la hierarkia vojo, ke la Geheime Staats-Polizei en Marseille deziras lin konsulti “en speciala afero”, prezentiĝis antaŭ S. S. Komandoro Kälter.

Instruinte sian vizitanton senŝpare kaj ĝisdetale pri ĉiuj aspektoj de la kazo “Vidvino von Bastrow, naskita Balkenwirth”, Kälter konkludis: “Mi ne kaŝos al vi, leŭtenanto von Bastrow, ke mi estus senplue ordoninta la enkarcerigon de sinjorino von Bastrow, ĉar mia devosento diktas al mi neniigi jam en ĝia kerno ĉiun minacon kontraŭ la sekureco de Germanujo. Sed pro konsidero al via persono, al via nepridiskutebla fideleco koncerne la Partion, pro viaj elstaraj servoj kaj heroa konduto sur la batalkampoj, mi hezitis. Mi supozas, ke tiurilate vi estos, lastinstance, la plej kompetenta juĝanto. Ĉu vi konsentas interparoli kun via patrino, ambaŭ tute solaj, sen la ĉeesto de kiu ajn, kaj poste decidi laŭ via konscienco?” — S. S. Komandoro Kälter ŝatis certajn rafinaĵojn.

Konante la krimojn riproĉatajn al lia patrino, la juna oficiro sin sentis trafita en sia soldata honoro, sed li sciis estri sian indignon.

“Laŭ via deziro, sinjoro Komandoro!” kunklakigante la kalkanumojn li kliniĝis antaŭ Kälter.

Deĵoranta servisto gvidis lin trans la ĝardenon, en la apudan domegon kaj petis lin atendi en “salono”, kiu, pro siaj nudaj vandoj kaj la simpleco de siaj mebloj, similis al kiu ajn vizitĉambro en malliberejo. Paul, fortika junulo, mezalta, sana kaj sunbrunigita, ne sidiĝis; li ĵetis la kaskedon sur seĝon kaj deviŝis la ŝviton de l’ frunto. Li marŝis longpaŝe, senpaŭze tra la ĉambro. Tian revidon kun sia patrino li ne atendis. Kial ŝi ne restis en sia kaŝejo? Kial ŝi venis tien ĉi kiel provokanta insulto al lia brila kariero? Kial porti fiere sur sia brusto la Feran Krucon 1a-klasan, unu manlarĝon sub la koro, kaj la Germanan Krucon en Oro, kaj la Kavalirkrucon, se en lia soldatlibreto troviĝas tiu ĉi makulo: “Filo de Annemarie Katharina von Bastrow, nask. Balkenwirth”?

Kiam Annemarie eniris, ŝi haltis mirigite sur la sojlo. Tuj ŝi forgesis sian situacion kaj hela ĝojo lumigis ŝian vizaĝon. Kiel bela li estas!

Paul! Mia Paul! Vi ĉi tie!” Kun brakoj etenditaj por patrina gesto ŝi paŝis al li. Kaj haltis survoje. Li ne estis moviĝinta. Glacia malamo parolis el lia rigardo. Li fortenis ŝin per repuŝanta brako. Li parolis sible:

“Pro tio vi decidis veni ĝis Marseille! Ne pro mi!”

Paul, mia filo, aŭskultu! Vi devas kompreni”. Ŝiaj fortoj preskaŭ forlasis ŝin. Senrisorte ŝi falis sur apudan seĝon kaj eksingultis. Estas terure troviĝi kiel akuzito antaŭ sia propra filo. Paul ŝin rigardis, fikse, senkompate. Fine Annemarie povis paroli:

“Hieraŭ, Paul, estis la 6a de Majo. Via naskiĝdato ...”

“Belan festbrogaĵon vi preparis al mi. Kia hontego por mi! Ĉu do vi ne havas germanan koron? Dum epoko, kiam nia popolo unuanime ariĝas ĉirkaŭ nia amata Führer, kiam la tuta germana popolo luktadas en sango kaj suferoj por savi sian vivrajton, vi komplotas kun la malamikoj! Vi perfidis la karnon de via karno!”

Paul! Mi ne permesas!”

“Silentu, serpento! Mi scias ĉion. Ĉion, ĉu vi aŭdas? Se ne estas vera, kion mi aŭdis, ĵuru, ke vi reiros tuj en la patrujon por enviciĝi inter germanajn patrinojn, kiuj konscias pri siaj devoj. Iru servadi al nia Führer, fidele ĝis en la morto! Nur tiel vi povos kompensi vian kulpon, nur tiel reakiri mian respekton!”

Paul, mi riproĉas al mi neniun kulpon! La plej granda kulpo estas mensogi al si mem, ne esti sincera kun si mem; la plej granda kulpo estas agi kontraŭ sia propra konscienco. Respektinda estas la homo, kiu vivas laŭ sia konvinko. La plej grava perfido estas la perfido kontraŭ si mem”.

“La plej abomena perfido estas la perfido kontraŭ sia propra popolo. Fi! Ho kial vi estas mia patrino?”

“Neniam mi agis kontraŭ mia lando, tion mi povas ĵuri!”

“Kion vi faris en la nesto de tiu franca teroristo, kie oni arestis vin? Ĉu ne komploti kontraŭ ni?”

“Teroristo? Kia absurdaĵo! Tiu sinjoro estas absolute respektinda ...! Neniam ...”

“Ne lasu min suspekti, ke vi troviĝis ĉe li, dumnokte ... pro alia kaŭzo!”

“Tiu viro estas mia edzo!”

“Ha! Kion vi mensogas? Franco! Sed tio ja estus peko kontraŭ nia raso! Prostituo!”

Annemarie estis nun tute trankvila. Denove ŝia kutima sereneco sukcesis glatigi ŝian frunton. Ŝi parolis malrapide, mallaŭte, sed firme:

Paul, tiu viro estas via patro!”

“Silentu do, putino! Ne unu vorton pli! Ĉi tie ni disiĝas por ĉiam! Ke neniam plu mi revidu vin!”

La juna viro kaptis sian kaskedon; ruĝa pro kolero, furiozo kaj indigno li elmarŝis rapide, senŝancele. Ekstere la varma posttagmezo sufokis lin. Plurfoje li rondiris ĉirkaŭ arbustaĵo, kiel perdito en arbaro senelira. Fine li haltis, firmigis la kaskedon sur sia kapo, per kelkaj rektigaj gestoj netigis sian uniformon kaj decidpaŝe sin direktis en la vilaon de S. S. Komandoro Kälter.

En la granda kabineto sur la dua etaĝo, sub la ridetanta portreto de generalmarŝalo Göring, la verdikto falis rapide.

“Dankon, sinjoro leŭtenanto. Mi ne atendis alian decidon de germana oficiro”.

Du rekte streĉitaj brakoj, altelevitaj, frontis salute unu al la alia:

Heil Hitler!”

Heil Hitler!”

Rigide, rekte, leŭtenanto von Bastrow paŝis ĝis la pordo. Tie li turniĝis:

“Pardonu, sinjoro Komandoro, ankoraŭ unu demandon: Kiu estas la nomo de tiu viro, ĉe kiu mia ... ĉe kiu sinjorino von Bastrow ...”

Bouchardelle!” Kälter klakigis la nomon sonore, kun antaŭĝua plezuro de frandemulo, kiu konfidas mende al kelnero la nomon de sia preferata plado. Povas esti, ke la lastaj silaboj de l’ nomo rememorigis al li certajn Frikadelle* el la edzina kuirejo.

* Frikadelle (laŭ la franca fricadelle) — fiŝrulaĵo.

EBENAJ AKVOJ

Jam la unua letero, kiun en Ribérac Pierre Touchard ricevis de Gérard Bourrié, estis malbonaŭgura. Unu tagon post lia forveturo el Marseille, la polico venis preni la valizon de Annemarie kaj sciigis al la posedanto de l’ hotelo, ke li povos disponi pri la ĉambro de sinjorino Bastrow. Ŝi ne revenos.

Iom poste Gérard Bourrié devis raporti, ke dum kelka tempo la sinjorino estis en la malliberejo Baumettes, en Marseille, malbonfame konata kiel antaŭĉambro al la infero de l’ Gestapo. Kaj komence de Junio Pierre eksciis, ke laŭ fidinda informo donita de rezistpartiano en la franca polico, sinjorino Bastrow troviĝis, antaŭ ok tagoj, kun kvardeko da aliaj personoj, en bestvagono sigele fermita kaj ŝlosita, kiu veturis verŝajne en la direkton al DrancyCompiègne. Tiuj urboj estis konataj kiel kolektocentroj de l’ Gestapo. Tion ankaŭ Pierre sciis.

Ankoraŭ li ne cedis al malespero. Ankoraŭ li korespondis regule kun Gérard Bourrié kaj instigis ĉi tiun al plua enketado. La agema advokato havis bonajn rilatojn en multaj medioj de l’ rezistomovado. Eble li povos ekscii ion.

Tiam okazis, ke anstataŭ la atendatan respondon de Bourrié, Pierre ricevis de sinjoro Adoux mallongan leteron, el kies sibilaj aludoj — oftaj en la tiuepoka koresponda stilo — li komprenis, ke Gérard Bourrié estis arestita de la Gestapo antaŭ nur kelkaj tagoj kaj ke oni scias plu nenion pri li.

Restis al Pierre nur atendi la finon de l’ milito. Ĝis tiam li povos fari neniun utilan paŝon por retrovi Annemarie. Kun pli da fervoro ol iam antaŭe li dediĉis sin al siaj ĉiutagaj taskoj. Tuj post sia alveno en Ribérac kaj dank’ al siaj amikaj rilatoj kun la familio Mazotte, li estis enkondukita ĉe gesinjoroj Montilleul, farmistoj en la ĉirkaŭaĵo. Ilia bieno situis, meze de vastaj paŝtejoj kaj kulturitaj kampoj, inter arbaroj. Tie Pierre malaperis senspure el ĉiuj oficialaj registroj. Li ne plu bezonis kuponojn nek kartojn, ĉar la geedzoj Montilleul produktis sufiĉe da nutraĵoj por povi rezigni pri ĉiuj administraciaj komplikaĵoj kaj ĉikanoj. Eĉ tabakon, same kiel ankaŭ vinon, la maljuna ruzulo Montilleul havis pli ol sufiĉe dank’ al interŝanĝokomerceto. “Mi alportas ovojn, vi donas tabakon”. Verdire li ja kreskigis en sia propra ĝardeno ankaŭ kelkajn tabakfoliojn, sed nur por spiti al la impostistoj, kiuj malpermesis tian kaŝprodukton ekster la monopolo de l’ ŝtato. Por sia persona konsumo. Montilleul ĉiam preferis la tabakon pli faklerte prilaboritan en la ŝtataj manufakturoj.

Cetere, la plej belaj ĝojoj de gesinjoroj Montilleul estis, kiam ili povis trompi la “ekonomiajn kontrolistojn” kreitajn de la Vichy-registaro. Kiel ajn sagacaj sin kredis tiuj kontrolistoj, ili neniam sukcesis scii kun eĉ nur proksimuma precizeco, kiom da porkoj, ŝafoj kaj bovidoj apartenas al la majstro-ruzulo. Kompreneble, ke Montilleul liveris tre regule ĉiujn bezonaĵojn al la nigra merkato, laŭ la tre interesaj kurzoj de l’ momento. Por pardonigi al si mongajnojn, kiujn li mem konsideris tro facile akiritaj, li provizis al la rezistogrupoj de l’ tuta regiono, je malaltaj prezoj aŭ eĉ senpage, legomojn, viandon, buteron kaj ĉefe certajn fromaĝojn, tre longe konserveblajn kaj faritajn speciale por la makisanoj.

Pierre kunhelpis laŭ sia povo. Li alportis multe da bonvolo. Neniam antaŭe li estis suspektinta, ke oni povas ĉerpi tiom da kontentiĝo el la laboro de siaj manoj. Eble, ke dank’ al la tiamaj cirkonstancoj vekiĝis en li talentoj nur embrie lasitaj al li de kamparanaj avoj kaj praavoj.

La Miljara Tria Regno, promesita de Hitler, proksimiĝis al sia fino.

Komence de Junio 1944 la usonaj-britaj armeoj estis surteriĝintaj en Normandio. Pli kaj pli larĝiĝis la breĉoj en la “nevenkebla” Fortikaĵo Eŭropo. Obstine, paŝon post paŝo, la aliancanoj penetris en la germanan defendosistemon. En Aŭgusto ili invadis ankaŭ Italujon. La diktatoraj reĝimoj krakis. La germanaj trupoj, ĝis tiam etendiĝintaj ĝis la periferio de Eŭropo, komencis retiriĝi. Ili cedis konkeritajn terenojn kaj baldaŭ la ritmo de l’ retromarŝado akceliĝis. Lacaj trupoj elsangiĝis. Tutajn tagojn ili restis sen provianto. La municioj ne plu atingis ilin. Motorveturiloj kaj tankoj restis sen benzino; la germanaj aviadiloj estis forbalaitaj de ĉiuj ĉieloj.

Tiam, tro malfrue, ankaŭ la germana popolo komprenis. Adolf Hitler trompis ilin. Li ne plu estis tiu preskaŭdio, kiun dum bruaj tagoj de l’ triumfo la popolo admiris. Hitler estis nur homo; homo, kiu eraris, kiu ĵetis la mondon en nehumanan buĉadon, kiu instruis malamon kaj faris el malamo la ĉefrisorton de sia doktrino. Vane Göbbels, la histriono de l’ Propagando, enbrigadigis nun la lastajn rezervojn, vane sendis knabojn kontraŭ la rusaj tankoj. Nesaveble la Tria Regno dispeciĝis. Kiam forvelkis la eŭforio de l’ venko, restis plu nenio. De longe la entuziasmo estis cedinta al malespero. Kaj la vekiĝo en la realecon, post la patriotaj ekstazoj, fariĝis tro abrupte. Nun ankaŭ la trupoj sur ĉiuj frontoj sciis, ke el la uraganoj semitaj de Hitler kreskis neniu rikolto bonvena. Ĉiuj oferoj kaj heroaĵoj estis vanaj — vanaj ankaŭ la kruelaĵoj, la abomenaĵoj de l’ reĝimo. Postrestis nur malpleno. Malpleno en la germana patrujo; malpleno en la animoj.

De l’ nordo, de l’ okcidento, de l’ sudo, la batalantoj refluis. Baldaŭ englutis ilin densa ĥaoso.

Trupeto konsistanta el diversdevenaj elementoj, tankistoj sen tankoj, kanonistoj sen kanonoj, etapoficistoj sen armiloj, kaj kun ili nur unu solida kerno de infanterisoldatoj, estis aglomeriĝinta sub la knedanta pugno de ĉiuflanka malamiko. Troviĝis inter ili — verŝajne nur pro stulta motorpaneo — iu kolonelo, kiu prenis la komandon: “Ĉe noktiĝo ni devos trabati nian vojon en la direkton al Metz. La urbo estas okupita de l’ malamiko, sed ankoraŭ ni tenas eksterajn fortikaĵojn. Tie kuŝas nia lasta espero. Antaŭen do, sen kompato, sen pardono kaj sen atento pri niaj propraj perdoj. Heil Hitler!” — La respondantaj voĉoj sonis senkonvinke.

Kelkaj soldatoj altrenis du civilulojn, viron kaj virinon. Ili estis ĵus eltiritaj el ĉasista kabaneto en la apuda arbaro. Ambaŭ estis ĉifone vestitaj, neprizorgitaj, maljunaj kaj elĉerpitaj. Kiam ili staris tremante, kun okuloj timplenaj, antaŭ la kolonelo, ĉi tiu tuj rimarkis, ke laŭ la pli malhela koloro de l’ ŝtofo sur la brustparto de l’ vira jako, estas divenebla la konturo de granda sespinta stelo, tiuloke portita ĝis antaŭ nelonge. Li rapide eksciis, el lamentoj kaj konfesoj apenaŭ koheraj, ke tiu mizera paro, francaj judoj, travivis la tutan militon en la proksima urbeto Pont-à-Mousson. Obee la maljunuletoj submetis sin al ĉiuj ĉikanoj de l’ okupanto kaj portis, ĝis antaŭ du tagoj, sur sia brusto la flavan stelon de Izraelo. Ili apenaŭ eliris el sia dometo, pasis nerimarkate kaj neniam estis deportitaj, pri kio ili povis mem nur miregi. Sed subite ili ektimegis, ke la germanoj, furiozaj pro sia malvenko, ankoraŭ lastmomente mortigos ilin. Antaŭ du tagoj ili venis sin kaŝi en la arbaro per la helpo de sindonaj amikoj. Grimacante naŭzesprimon ĉirkaŭ la buŝanguloj la kolonelo deturnis sin kaj diris al leŭtenanto, staranta apud li:

“Nepardoneble, ke oni vivtenis ĝis hodiaŭ tiajn specimenojn. Estus domaĝe malŝpari du kuglojn. Sinjoro leŭtenanto bonvolu zorgi, ke oni pendigu ilin aŭ mortbatu per bastonoj. Tia juda pako devas malaperi!”

La alparolita leŭtenanto rigidiĝis kaj sciigis nete:

“Sinjoro kolonelo, tian laboron mi ne faras!”

“Mi ordonis. Ĉu vi rifuzas?”

“Mi rifuzas”.

El la vicoj de l’ infanterianoj aŭdiĝis aprobaj voĉoj.

“Taksu vin feliĉa”, vipis la kolonelo, “ke mi ne uzas mian armilon, konforme al la armea militregularo. Mi demandas min, ĉu vi estas ankoraŭ inda porti la insignojn de germana oficiro”.

“Sinjoro kolonelo, jen miaj epoletoj kaj ĉiuj krucoj kaj medaloj!” La gesto akompanis la vortojn. “Tian militon mi ne faras”.

“Leŭtenanto! Tio estas ribelado dum batalagado!” Furioze, pala pro kolero, la kolonelo elujigis sian revolveron. “En la nomo ...” li neniam finparolis sian frazon. El la vicoj de l’ infanterianoj klakis pafo. La kolonelo falis mortetuŝita. Kaj laŭtiĝis murmuroj. “Sufiĉe da stultaĵoj!” — “La teatraĵo finiĝis”. — “Pro kio ankoraŭ buĉi tiujn judetojn?” — “Nun gravas nur unu afero: elŝiriĝi el la merdo!” — “Ni restu kun nia leŭtenanto! Li havas la ĝustan kuraĝon”.

“Kamaradoj!” ekparolis iu kapitano el la etapoficejoj, “konservu malvarman sangon. Sen disciplino ni estas nesaveble perditaj. Ĝis la fino ni gluu fidele unu al la alia. Heil Hitler!”

Scheiss auf Hitler!”*

* Merdon al Hitler!

Kiu estis la aŭdaculo? Neniu provis lin malkovri. La infanterianoj de l’ degradita leŭtenanto decidis: “Ni sekvos leŭtenanton von Bastrow!”

“Kamaradoj! Ĉio finiĝis. Mi ne plu estas leŭtenanto!”

Senbatale, sen eĉ nur unu pafeto, la trupeto de l’ perditoj transdoniĝis al usona patroltaĉmento. Ili havis en sia mezo du tremetantajn maljunulojn.

Kiam Pierre, post la liberigo de Parizo, retrovis sian hejmon en Asnières, li ankoraŭ ne havis sufiĉe da mensa kvieto kaj stabileco por redediĉi sin tute al la asekuraferoj. Li petis sinjoron René Dumoulin, ke li bonvolu daŭrigi la prizorgadon de ĉiuj dosieroj. Pierre restis en Parizo nur la tempon necesan por rehavigi al si ankaŭ oficiale sian veran identecon. Intertempe li faris kelkajn vizitojn. La unua estis ĉe sinjorino Bourrié. Li deziris informiĝi pri la sorto de sia bona amiko Gérard. La sinjorino tre volonte akceptis lin. Bedaŭrinde ŝi estis sen novaĵoj de sia edzo jam de kelkaj monatoj. Tiuepoke Gérard troviĝis en Auschwitz. “Ĉu vi ne kredas, ke nun la germanoj, por venĝi sian malvenkon, mortigos ĉiujn kaptitojn en la koncentrejoj?” — Pierre klopodis trankviligi ŝin, kvankam li ne estis konvinkita, ke ŝiaj timoj estas tute senbazaj.

Ĉe Marcel Weiller, Rue du 4-Septembre, li trovis neniun. La pordistino povis nur informi, ke la tuta familio estis arestita jam en 1940 kaj ke de tiam ŝi neniam aŭdis ion pri ili. Ĝis la fino de l’ germana reĝimo ilia loĝejo estis okupita de germanaj altranguloj el la apuda Kommandantur. — Ĉe Jacques Archet Pierre eksciis, ke Jacques estas militkaptito en oflago apud Lübeck, “jam de preskaŭ kvar jaroj. Estas longe! Nu, fine, mi povas esperi, ke li baldaŭ revenos. Li ne rekonos la infanojn”.

Pierre sentis, ke li bezonas izoliĝon, for de l’ grandurba premo kaj tremo, por remeti ordon en siajn pensojn. Li veturis al Autrecourt. Li revidos sian fraton kaj la malnovajn amikojn.

En Autrecourt la tuta vilaĝo ankoraŭ funebris pro la malfeliĉo trafinta la familion Bertringer. La filo Hector, kiu estis reveninta en sian hejmon tuj post la armistico kaj kiu povis pasigi la daŭron de l’ tuta milito sur la bieno de siaj gepatroj, estis antaŭ unu semajno mortigita pro akcidento. Li marŝis sur minon kamuflitan ĉe l’ arbarrando kaj estis tuj dispecigita. La malfeliĉaj gepatroj sin sentis tuŝitaj ĝismorte. Ili ne plu havis la kuraĝon reagi kontraŭ la terura frapo. Bertringer dronis en nigrajn pensojn. Multajn horojn ĉiutage li sidadis en la kuirejo, indiferente pri la vivo ĉirkaŭ li. Pierre iris ĉiutage kaj klopodis eltiri la maljunulon el lia obtuziĝo. Ne estis facile. Sed Pierre, kiu estis mem sen ia novaĵo pri Annemarie, kaj kiu pro tio suferis senfine en sia animo, tamen povis ankoraŭ inventi konsolajn vortojn. Iom post iom li enŝoviĝis kiel necesa ĉenero inter la abdikanta bienestro kaj liaj komizoj. Multhektara bieno, kun siaj brutaroj kaj domanaro, estas maŝino nehaltigeble funkcianta. Neniam ĝi paŭzas. Ĉiu horo postulas novan manovron. Pierre absorbiĝis en sia aktiveco. Tio estis bona por li. Ĉiutage li dediĉis pli kaj pli da tempo al la bieno de Bertringer.

Dum la vintro 1944/1945, kiam pro materiaj malhelpoj la laktokolektistoj de l’ regiono decidis ne plu veni ĝis Autrecourt kaj kiam en la vilaĝo oni komencis plendi pro amasiĝantaj laktokvantoj neutiligataj, Pierre rememoris, kion li lernis en Ribérac ĉe la eltrovema, ruza Montilleul. Tie li kunlaboris diligente ĉe la fabrikado de tiuj malmolegaj fromaĝoj, kiujn la makisanoj tiom ŝatis. Ili estis bonegaj laŭ la gusto de Pierre. Kaj la instalaĵo ĉe sinjoro Montilleul estis tre primitiva kaj konsistis ĉefe el adekvataj ujoj, multe da bonvolo kaj persistanta pacienco. La procedo estis senkomplika kaj se hodiaŭ la kamparanoj forgesis la recepton, tio estas nur, ĉar delonge ili kutimas vendi sian lakton al profesiuloj de pli moderna tekniko, dum la subproduktojn de l’ lakto, necesajn en iliaj mastrumaj bezonoj, ili preferas reaĉeti en la komerco. Tiel oni ŝparas laboron, ĝenerale ne profitdonan, kiam temas pri malgrandaj kvantoj. Kaj tio nomiĝas progreso. Sed nun, en Autrecourt, ĉio ŝanĝiĝis. Atendante la reorganizadon de la laktokolekto, la vilaĝanoj volonte portis sian lakton al la bieno de Bertringer. Post kelkaj provoj, cetere ne senkuraĝigaj, Pierre persistis kaj sukcesis. En najbaraj vilaĝoj li malkovris, kaj tuj aĉetis, arkaikajn centrifugilojn, diverssistemajn kaj, post riparado, ankoraŭ uzeblajn. Kun la helpo de ĉiuj disponeblaj komizoj ĉe Bertringer li povis pretigi sufiĉe da buterkvadratoj kaj fromaĝorondoj por disvendi ilin ne nur en Autrecourt mem, sed ankaŭ en la regiono.

Jam la printempo estis reveninta kaj la laktokolektistoj konsentis reveni ĝis Autrecourt. Sed oni ne plu bezonis iliajn servojn. Pierre daŭrigis sian novan industrion! Li pasiiĝis super la laboro kaj sciis interesi ankaŭ la maljunan Bertringer. Komence nur iam, tiam, kvazaŭ pro ĝentila cedemo, la maljunulo akompanis Pierre dum liaj rondiroj tra remizoj kaj keloj aranĝitaj por la fabrikado. Baldaŭ li mem sin proponis por iri kaj foje, foje, li ankaŭ almetis la manon. Li refariĝis viro kun normala okupado kaj novaj interesoj.

Unu tagon sinjoro Bertringer diris al Pierre: “Kial vi ne instaliĝus definitive en Autrecourt? Tiu ĉi tuta afero estas kreaĵo via. Vi povos ĝin ellabori kaj prosperigi. Mi mem estas ne plu multe taŭga, sed mi volonte kunlaboros finance, se vi deziras”. — Ankoraŭ Pierre restis necerta. La milito en Eŭropo, delonge nur masakrado sur la germana teritorio, tuŝis sian finon. Pierre devos reiri al Parizo. Li komprenis, ke nur de tie li povos repreni la serĉadon pri Annemarie. Kaj ankaŭ Annemarie, se ŝi sukcesos liberiĝi el la germanaj koncentrejoj, iros al Parizo por retrovi lin.

Tiam li ricevis leteron de Gérard Bourrié. Ĉi tiu troviĝis denove en Asnières, post preskaŭ okmonata restado en Auschwitz. Li skribis al Pierre, ke li tre deziras renkonti lin. Bedaŭrinde li ne precizigis la objekton de tiu renkonto. Pierre antaŭsentis malagrablaĵon. Sen tempoperdo li veturis al Parizo, lasinte la fromaĝfabrikon sub la bona gardo de Bertringer, inter la manoj de l’ dika Jules kaj liaj pli junaj kolegoj.

Post interŝanĝo de informoj pri si mem, la du amikoj silentis. Ekestis ĝena paŭzo en la kabineto de Gérard Bourrié. Pierre sentis, ke nun venas la decidiga momento. Li tremetis. Kaj la juna advokato komencis:

“Mia kara kamarado, mi ne forgesis, kion mi promesis al vi ĉe nia disiĝo en Marseille. Mi volis plu okupiĝi pri sinjorino Bastrow. Dum mia restado en Auschwitz mi senlace informiĝis ĉe miaj kunsuferantoj, precipe ĉe tiuj venintaj el aliaj koncentrejoj, ĉu unu el ili aŭdis ion pri sinjorino Bastrow. Senrezulte! — Nu, de kiam mi liberiĝis, mi multe kunhelpadas en la starigo de nia asocio, Asocio de l’ Eksmalliberuloj en Germanaj Koncentrejoj. Ni disponas nun pri listoj preskaŭ kompletaj, kiom tio estas ebla, de ĉiuj malliberuloj. Pri sinjorino Bastrow mi demandis ĉie, kien mi povis penetri. De kelkaj tagoj mi akiris kvazaŭ certecon. Mi ne volas diri, ke restas plu neniu espero, sed, kara amiko, havu viran kuraĝon. Vi devas alfariĝi al la realeco. Estas tre verŝajne, ke sinjorino Bastrow pereis en Dachau. Mi ricevis tiurilate plurajn atestojn, konformiĝantajn inter si, kiuj bedaŭrinde devigas nin supozi, ke sinjorino Bastrow neniam revenos”.

Pierre restis senparola. Li paliĝis. Li premegis la kapon inter siaj manoj kaj eksingultis kiel infano. Gérard lasis lin elverŝi sian ĉagrenon. Nur post longaj momentoj li parolis mallaŭte, kiel oni flustras al malsanegulo: “Mi preferis malkaŝi kion vi devas atendi, ol trompi vin en vanan esperon. Verdire neniu scias, kiel ŝi pereis. Pluraj personoj povis nur aserti, ke ili bone konis sinjorinon Bastrow en Dachau, ekde Oktobro 1944. Du el ili, du virinoj el la ĉirkaŭaĵo de Parizo, estas pretaj vin renkonti. Ili konservas la plej altan estimon al tiu sinjorino. Tial, ke ŝi estis studinta medicinon, la germanaj ĉefoj utiligis ŝin volonte kiel flegistinon kaj ofte vokis ŝin por fari injektojn al malsanuloj. Sed baldaŭ sinjorino Bastrow rimarkis, ke ŝi kunlaboris nevole en serumaj eksperimentoj. Pluraj el ŝiaj pacientoj mortis subite. Tiam ekestis brua sceno kun protestoj de la sinjorino, kiu deklaris, ke ŝi rifuzas fari de nun injektojn al kiu ajn kaptito. Jam la sekvantan tagon ŝi estis malaperinta. Neniam plu oni aŭdis ion pri ŝi. Kaj kiam oni konas iliajn metodojn ...”

Gérard leviĝis de sia seĝo, iris al Pierre kaj kore-kunsente li premis lian manon:

Pierre, mia kara kamarado, sinjorino Bastrow estis nobla bela animo, unu el tiuj, pro kiuj mi multon pardonas al multaj germanoj”.

Pierre ploris silente super la mano de l’ amiko. Fine li demandis: “Ĉu oni havas certecon pri ŝia morto?”

“Ne. Tia atesto estas verŝajne nericevebla. Mi ne volas preni de vi ĉian esperon ... Sed vi devos alfariĝi al la ideo ...”

La du virinoj el la ĉirkaŭaĵo de Parizo, kiujn Pierre renkontis du tagojn poste, povis nur konfirmi, kion li jam sciis. Kelkaj kortuŝaj detaloj el ilia kunvivado kun Annemarie Bastrow povis nur pliprofundigi la doloregon de Pierre. Tiam li faris gravan decidon. Li ne reprenos sian antaŭmilitan aktivecon. Neniam plu li povos readaptiĝi al oficeja profesio. Senprokraste li iris kaj interkonsentis kun sinjoro Dumoulin pri la definitiva cedo de sia entrepreno “Assurances pour Tous”. Li likvidis ankaŭ sian loĝejon en Asnières. Li avidis esti tuj reabsorbata de siaj novaj okupadoj en Autrecourt.

La plej kontenta pri la decido de Pierre estis sinjoro Bertringer. Tuj ambaŭ akordiĝis pri tiu ĉi projekto: Unue, interŝanĝi la loĝlokojn. Gesinjoroj Bertringer instaliĝos en la domo de “la onklo”. Ĝi estos pli oportuna por la maljunula paro. Pierre loĝos en la kastelo, apud siaj maŝinoj. Due, dank’ al la financaj rimedoj de sinjoro Bertringer, la kastelo de l’ grandsinjoroj de Autrecourt estos modernigita, kun pli da komforto por siaj loĝantoj kaj, precipe, kun instalaĵoj pli celkonformaj, respondantaj al la bezonoj de konkurenckapabla fromaĝejo. Kaj tiel okazis, ke la kastelo ne estis plu dediĉita al agrokulturo. Ĝi baldaŭ havis la aspekton de industria entrepreno.

La rekonstrulaboroj postulis la seninterrompan partoprenon de Pierre. Dum la tuta somero li havis por si apenaŭ unu liberan momenton. Li devis diskuti kun la arkitektoj, direkti la masonistojn, decidi pri akiro de novaj ekipaĵoj kaj pri divido kaj lokado de l’ ĉambroj. Sed ankoraŭ antaŭ fino de l’ jaro li havis agrablan hejmon, kiun mastrumadis Augustine kun naiva fiero. Tie, kie antaŭe troviĝis mezepoka kuirejo, estis nun la manĝoĉambro. Oni eniris al ĝi ne plu senpere de la korto, sed tra koridoro; de tie ankaŭ al “la bona ĉambro” kun ĝia “ĝendarma fenestro”. Tiel ĝis hodiaŭ oni nomis tiun fenestron al la ŝoseo, rememore pri la fama ĝendarmekspedicio dum la edziĝfesto de Lisette. Sur la supra etaĝo troviĝis nun kvar belaj ĉambroj kaj inter ili eĉ banĉambro. La nova kuirejo, malpli vasta ol la antaŭa, estis deprenita de apuda stalo.

Sed Pierre ne estis feliĉa. Kiam ofte, dumnokte, li kuŝis sendorma, retorturis lin riproĉoj kaj bedaŭroj. Li sentis la katenon de sia soleco. Neniam li povis liberiĝi de penso pri la malfeliĉa Annemarie. Malgraŭ ĉiuj rezonoj, ke kulpas pri ĉio la sorto, ne li — li ne sentis sin tute senŝulda. Annemarie postlasis filon. Ĉu Pierre estas nenio por tiu filo? Ĉu li kvitiĝis de ĉiuj devoj? Ho certe, tiu filo ne havis la noblajn kvalitojn de sia patrino. Pro kies kulpo? Jen eble vagas en la mondo soleca junulo, kiu bezonegas simpation. Kaj — Pierre sin alkroĉis per ĉiuj fortoj al tiu ekideo — kaj tiu filo de Annemarie eble retrovis sian patrinon. Se la filo vivas, li devas esti trovebla. Eĉ se li estas militkaptito. Tiam eĉ pli facile!

Kiam Pierre, dum liberaj momentoj de l’ vintraj vesperoj, sidis en “la bona ĉambro”, ĉe la radio, por aŭskulti la lastajn informojn, li estis aŭdinta kelkfoje tiujn longajn litaniojn, senditajn el Svislando, kun la nomoj kaj restadlokoj de germanaj militkaptitoj. La Ruĝa Kruco de Ĝenevo! Li turnis sin al ĝi. Kaj atendis. Li atendadis. - Kaj atendante li ofte demandis sin, ĉu li esperas aŭ ĉu li timas la respondon? Ofte, dum momentoj de milda revado, li imagis sin reedukanta al la vivo, laŭ la konceptoj de Annemarie, tiun junulon, kies menson mistordis totalisma reĝimo kaj la milito. Tio estis la espero. Sed alifoje li vidis antaŭ si junan viron kun la aroganteco de vera von-Bastrowa oficiro, malakceptanta kiun ajn rilaton kun Pierre Touchard! Tio estis la timo. La atendado daŭris du monatojn. Tiam alvenis simpla poŝtkarto. El Ĝenevo. Kun la moto Inter arma caritas. Sendinto: Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Centra agentejo por militkaptitoj. Dorsflanke nur presita teksto, manskribe kompletigita:

Nomo: Bastrow (von) Antaŭnomo: Paul

Rango en la armeo: Soldato duaklasa

Trupindiko: Infanteria regimento No 238

Naskiĝdato: 6 Majo 1915 Naskiĝloko: Grasheim (Germanujo)

Informoj: Troviĝis, la 29 Dec. 1945, en militkaptitejo P.G.A. Metz (Moselle) Depoto No 211

Tiu ĉi informo estis dissendita, sub Numero 1.296.786, la 27 Jan. 1946 per sendilo Inter-Ruĝa-Kruco, ondolongo 48,66 m.

La unua penso de Pierre estis: Mi ne estas plu sola en la mondo. Sed ĉu vere estas ilia filo? Annemarie menciis, ke li estas leŭtenanto. Tie ĉi temas pri senrangulo. Sed naskiĝdato kaj -loko alĝustiĝas. Ankaŭ la regimentnumero. Ne povas resti dubo. Ilia filo estas militkaptito en la tutproksima urbo Metz! Estas verŝajne, ke iu oficisto en Ĝenevo plumeraris pri la rango.

En la administrejo de l’ militkaptitoj, sur la insulo St-Symphorien, en Metz, Pierre ricevis tuj — dank’ al sia kvalito de rezerva kapitano — la deziratajn informojn. “Jes, iu Paul von Bastrow apartenas al tiu ĉi depoto. Jes, laŭ la paperoj li estas soldato duaklasa. Ne, nuntempe li ne estas tie ĉi. Li troviĝas kun taĉmento en Merlebach. Tie ili laboras en la karbominoj. Ili restas ĉiufoje ses semajnojn”.

Preskaŭ Pierre volis tuj veturi al Merlebach. Li devigis sin bremsi sian senpaciencon. Li komprenis, ke li devos agi kun ekstrema delikateco, ne improvize. Se iu vorto vekos la suspektemon de l’ junulo, li enfermiĝos en si mem. Tiel Pierre en unu fojo neniigos ĉiujn eblecojn de posta proksimiĝo. Pierre akceptis pripensi kaj atendi. Kaj tamen! Se Annemarie vivas, certe ankaŭ ŝi interesiĝis pri la militkaptito. Ankaŭ ŝi povis ricevi la saman informon el Ĝenevo. Eble ŝi jam korespondis kun sia filo, ĉu ne pere de la Ruĝa Kruco? Kaj se tiel estas, Paul havas la adreson de Annemarie! Sed kiel sin prezenti al la militkaptito? Kun kiu preteksto? Tiu junulo ja kredas sin la filo de Erich von Bastrow. Kiel li, Pierre, povas interveni por rekonkeri sian propran filon? Torturaj momentoj de hezito, dubo, necerteco kaj nedecidpovo.

Estis bonfare al Pierre, ke lia entrepreno funkciis tre sukcese. Ĝi plene akaparis lin. La rondaj skatoletoj kun la bunta kovrilbildo, prezentanta la kastelon de l’ grandsinjoroj de Autrecourt, akiris bonan famon laŭlonge de l’ tuta valo de la Seille, inter Metz kaj Château-Salins. Ĉie oni konis kaj aprezis la “Fromaĝon de l’ Kastelo”. Pierre sentis, ke baldaŭ li estos atinginta la ekstremajn limojn de siaj eblecoj, ne pro nesufiĉeco de l’ instalaĵoj — li povus produkti multe pli — sed pro manko de kunlaborantoj. La junularo ne plu volis izoliĝi en malproksima kamparo. La urboj allogas multe pli kaj eĉ la industriocentroj de l’ metalurgio, norde de Metz, prezentas pli tentantajn distraĵojn ol regiono nur agrokultura. Tiam Bertringer sugestis al Pierre: “Kial ne provi foje germanan militkaptiton? Mi aŭdis, ke kelkaj farmistoj en la ĉirkaŭaĵo estas kontentaj pri ili. Ankaŭ Gaston Mazotte havigis unu al si, la lastan semajnon. Ĝenerale tiuj germanoj, bone dresitaj, estas laboremaj”.

“Vi estas prava”, konsentis Pierre. “Se tio estas farebla, mi certe dungos unu. Jam morgaŭ mi veturos al Metz por informiĝi”.

Pierre prezentis sian deziron al la skribista serĝento, zorganta pri la dungodono de germanaj militkaptitoj al privataj entreprenoj, kaj demandis: “Ĉu mi povos havi unu laŭ mia elekto?”

“Vi volas diri, ke vi donos mem la nomon? Nu, tio estas certe ebla, se la individuo estas volontulo. Ni ne rajtas devigi ilin. Sed se ili akceptas propravole dungiĝi kiel laboristoj mi havas nenion por kontraŭdiri”.

“Ĉu ili volonte konsentas?”

“Preskaŭ ĉiuj! Ili ja havas nur unu deziron: Forlasi tiujn ĉi barakojn kaj la kazernan disciplinon. Ili iras kun plezuro retrempiĝi en la civilan vivon”.

“Ĉu iu Paul Bastrow estas nuntempe ĉi tie kaj havebla?”

La skribista serĝento trafoliumis siajn listojn.

“Jes. Sed tiu homo ne taŭgos por vi. Laŭ sia profesio li estas ĥemiisto. Pli lerta per krajono ol per ŝovelilo!”

Kial Pierre ne pensis pri tio pli frue? Kial li forgesis tiun ĉi detalon? Jes, antaŭ la milito Paul ja laboris kiel ĥemiisto en iu nutraĵkontrolejo! Jen lia homo!

“Bone”, li diris al la serĝento, “mi havas fabrikon de kazeproduktaĵoj. Ĥemiisto estas bonvena”.

“Sed vi devos dungi lin nur kiel kamplaboriston. Nu, finfine tio estas via propra afero”.

Kiam la serĝento revenis, li anoncis: “Ça va. Ĉio en ordo. Bastrow sin preparas. Intertempe ni plenumu la formalaĵojn. Ĉio sub via respondeco, kompreneble. La kontrakto inter vi kaj la militkaptito fariĝas surbaze de garantioj donitaj de la franca ŝtato al la kaptitoj akceptantaj labori kiel liberaj laboristoj. Ili estas konsiderataj kiel enmigrintaj laboristoj. Sekve ili ricevos por egala laboro egalan salajron ... Krome estas rekomendite teni ilin je certa distanco kaj ne toleri familiarecon iliaflanke”.

Kia stranga, nedifinebla emocio estis por Pierre, kiam li troviĝis unuafoje vid-al-vide kun sia filo, Paul von Bastrow! Nur malfacile li sukcesis regi siajn sentojn. Tuj li riproĉetis al si nelojalecon. Li havis avantaĝon super sia kontraŭpartio. Li sciis, kiu estas la junulo. Enestis iom da trompo liaflanke, ĉar fakte li estis interesata pli kiel patro ol kiel nur labordonanto.

La junulo renkontis lin kun aliaj sentoj. Lia sola intereso estis: Ĉu, laŭ la fizionomio de l’ nova mastro, li povas esperi agrablajn kontaktojn aŭ devas atendi nur acidajn vortojn? Ŝajne Paul von Bastrow ne estis malkontenta. Sur lia vizaĝo skiziĝis bonvola rideto. Kaj Pierre restis frapita de tiuj trajtoj, kiuj tiom similis al la liaj, kiam li estis samaĝa! Neneeble, tie frontis patro al sia filo. Preskaŭ Pierre volis, senpripense, malfermi la brakojn, sed ĝustatempe li rekonsciis, kie li estas kaj ke oni ĵus rekomendis “teni ilin je certa distanco!”

Paul Bastrow, kiel — sen la nobelpartikulo — li nomiĝis sur siaj dungopaperoj, adaptiĝis al sia nova metio tiel flue-glate, ke oni povis kredi, ke li neniam faris ion alian. De la unua tago li interesiĝis pri la laboro, tiom pli, ke en la kastelo li trovis ne rigidajn metodojn sankciitajn de pedanta tradicio, sed entreprenon parte ankoraŭ en la eksperimenta stadio. Ĉiu propono lia pri celkonforma modifo, pri plibonigo, estis ĉiam bonvena al tiu komprenema sinjoro Touchard. En la junulo revekiĝis la ĥemiisto, kiu amegas sian taskon. Li dekomence mirigis la tutan fabrikanaron per alta kompetenteco. Paul estis tre verŝajne la sola, inter tiuj diletantoj, kiu sciis, ke fromaĝo konsistas esence el la albumino, la kazeino kaj parakazeino entenataj en la lakto. Baldaŭ li trovis rimedojn por pliakceli la acidiĝon de la lakto kaj la maturiĝon de l’ apartigita albumino, per kio oni gajnis tempon. Li sciis ankaŭ, ke ĉiu fromaĝo ricevas sian distingan guston laŭ la traktadmaniero de diversaj bakterioj kaj li pasiiĝis pri tiurilataj eksperimentoj, sub la aproba rigardo de sinjoro Touchard mem, tiel, ke la Fromaĝo de l’ Kastelo povis baldaŭ esti prezentata en pluraj variaĵoj.

Sin dediĉante ambaŭflanke kun sama entuziasmo al la sama entrepreno, Pierre Touchard kaj Paul Bastrow rapide simpatiis inter si kaj — malgraŭ ĉiuj rekomendoj de l’ serĝento — amikiĝis. En tiu ĉi afero la sola ĝeneto por Pierre estis, ke la reciproka proksimiĝo ebliĝis nur dank’ al fabrikado de fromaĝoj! Li estus preferinta, por la renkontiĝo kaj komunikiĝo de iliaj animoj, terenon malpli prozan. Ja dekomence li intencis trakti Paulon kiel samfamilianon. Laŭ lia imago Paul loĝus en ĉambro apud la lia, manĝus ĉe lia tablo kaj pasigus la vesperojn kun li en la “bona ĉambro”. Sed — eĉ sen la bonvolaj avertoj de l’ serĝento tie en MetzPierre konsciis, ke oni komprenus tian favoron al militkaptito nek inter la servistaro, nek ĉe Bertringer, nek en la vilaĝo. Tial Paul ricevis kamereton transflanke de la korto, en tiu domparto destinita al la servistaro kaj kun la servistaro li partoprenis ĉiujn manĝojn. Nur iom poste, kiam la okulfrapa supereco de l’ juna ĥemiisto konvinkis ĉiujn, ke Paul estas ne ordinara laboristo, sed grava faktoro en la vivo de l’ fabriko, Pierre povis, sen provoko al kiu ajn, inviti lin al sia tablo kaj reteni lin post la vespermanĝo kun la tre valida preteksto priparoli la interesojn de l’ entrepreno, aŭ praktikadi la francan lingvon je la profito de Paul aŭ la germanan lingvon je lia propra profito. Dum tiuj komfortaj kunsidetoj Pierre provis jam plurfoje gvidi la konversacion en la privatan vivon de Paul. Li procedis ĉiam kun ekstrema singardo. Li sciis laŭ propra sperto, kiel detrue skuega estas informo senprepare alĵetita. Paul vivas kun la denaska konvinko, ke li estas inda ido de prusa oficirfamilio. Ne estas sen danĝero por lia anima ekvilibro, sciiĝi, ke li estas la filo nur de franca fromaĝburĝeto neniam edziĝinta al lia patrino! — Se Paul volonte rakontis pri siaj infanjaroj en Heidelberg, sub la milda gardo de l’ avineto, li tuj mutiĝis en nekaŝebla ĝeno, kiam Pierre aludis ankaŭ la postajn jarojn kaj la rilatojn de Paul al lia patrino. Okazis plurfoje, ke tiam la junulo havis larmojn en la okuloj kaj tiam Pierre devis sin deturni aŭ eĉ rapide forlasi la ĉambron por ne vidigi, ke ankaŭ li ploras. Unu certecon Pierre nun havis; Paul scias nenion pri la nuna sorto de sia patrino.

La komenca mal- aŭ almenaŭ ne-estimo, kiun en Autrecourt oni manifestis al Paul kiel al membro de malamata armeo kaj al kulpulo pri multaj abomenaĵoj, cedis iom post iom al pli humanaj sentoj, sammezure kiel plioftiĝis la interhomaj kontaktoj. Iom post iom eĉ tiuj vilaĝanoj, kiuj, por paroli pri la germana dungito de sinjoro Touchard, diris en la komenco nur la boche* de l’ kastelo, kaj la komizoj-kolegoj en la fabriko, kiuj komence vokis lin nur “He, Fritz!” konsciis pri la pli alta klaso de tiu teknikisto. Baldaŭ en la tuta vilaĝo li fariĝis por ĉiuj “sinjoro Bastroff!” Eĉ Odette, la mokema filino de Edouard Thiriot, kiu venis ĉiutage en la kastelon liveri la lakton el la patraj staloj kaj kiu en la unua tempo rigardis al Paul nur kun malamikaj sentoj, kiel al ekzotika besto, certe sovaĝega, sciis jam delonge, ĉe ĉiu renkontiĝo kun Paul, per fulma ekbrilo sur sia vizaĝo ellogi respondan ekbrilon ankaŭ en la okuloj de l’ ruĝiĝanta juna viro. La vivo neniam haltas.

* boche = germano, sed la vorto havas kunguston de malŝato. Ĝi ĝeneraliĝis dum la unua mondmilito.

Ne mirinde, ke Paul Bastrow faris solidajn progresojn en la uzado de la franca lingvo. Li interesiĝis al sia ĉirkaŭantaro kaj — krom kun sinjoro Touchard — li povis paroli nur france. Por kutimigi liajn orelojn ankaŭ al akcento pli korekta ol la trenpaŝa parolmaniero de l’ lorena kamparo, Pierre instigis la junulon aŭskulti kun li la radiosendojn el Parizo. Estis agrable al ambaŭ, dum la longaj vesperoj de tiu Decembro, sidadi en la “bona ĉambro”, kie Augustine jam antaŭ la vespermanĝo ekbruligis la sekan karpenon en la fajenca forno. Tie, lastatempe, ambaŭ sekvis kun intelekta frandemo la amuzajn felietonojn de Jean Courtauld, la konata radioraportisto. La nuna ciklo de l’ babiladoj estis “Tra la kvartaloj de Parizo”. Jean Courtauld sciis kapti kaj teni siajn aŭskultantojn per la vigla stilo de l’ improvizo. Jam li travagis Montmartre, la dumtagan kaj ankaŭ la dumnoktan, la Latinan Kvartalon, la Bastille, Ménilmontant kaj Champs-Elysées. Li haltis malpli longe ĉe la ŝtonaj memoraĵoj el pasintaj jarcentoj ol ĉe la vivantaj stratbildoj de l’ nuntempo. Li sciis desegni, per kelkaj strekoj, la apartan karakteron de ĉiu kvartalo kaj ĝiajn plej markantajn tipojn. Pierre certigis al Paul, ke efektive ĉiu urboparto de Parizo havas sian specialecon, rekoneblan en ĝiaj loĝantoj, tiagrade, ke sperta konanto de Parizo, veturanta per la subtera Metro, kapablus senerare, eĉ se la nomoj de l’ stacioj ne estus afiŝitaj, rekoni tuj sub kiu kvartalo li troviĝas, nur laŭ la aspekto de la homoj, kiuj en- aŭ elvagoniĝas ĉe tiuj stacioj!

Pro l’ alproksimiĝo de l’ Kristnaskofestoj — estis jam la 23a de Decembro en la postmilita jaro 1946 — Jean Courtauld estis hodiaŭ elektinta la Centrajn Halojn, tiun gigantan proviantejon, dank’ al kiu sin nutras ĉiutage la milionurbo. Li estis citinta per statistikaj ciferoj, laŭ la amuza maniero de Rabelais, kiom da mejloj da blankaj budenoj, kiom da Eiffelturoj el meleagroj, kiom da katedraloj el anserhepato la parizanoj konsumos dum la kristnaska nokto kaj nun li ekskizis konversacipecojn kun diversaj reprezentantoj de tiu pitoreska faŭno, kies vivelemento estas la dumnokta hastado en kaj ĉirkaŭ la Haloj, kamionŝoforoj, deŝarĝistoj, ĉaretpuŝistoj, komerckomizoj, kontrolistoj, grandkomercistoj, makleristoj, marĉandistoj kaj ... ankaŭ policistoj. Li venigis al sia mikrofono eĉ unu el tiuj clochards, kiuj daŭre svarmas en tiu ĉi kvartalo, ĉiam allogitaj de ebla ŝtelokazeto, dank’ al kiu homoj denature nelaboremaj povas de tempo al tempo sin nutri. Ilia korporacio konsistas el ĉiaspecaj individuoj; ilin kunigas nur unu komuna trajto: malamo al la leĝoj de la homoj. Kia bedaŭro, ke ne eblas same facile ignori ankaŭ la leĝojn de l’ naturo! Eĉ Diogeno, certe la granda patrono de l’ korporacio, la plej restriktiĝema el ĉiuj filozofoj, bezonis manĝi kaj trinki. Ĝis hodiaŭ multaj el tiuj senhavuloj preferas vegeti en siaj korpoj ol cedi nur unu colon de sia spiritlibereco. Kaj kie ili loĝas? Ĉie, nenie. Ilia sola tegmento estas la vasta kloŝo de l’ nokta ĉielo. Ili meritas la nomon “kloŝuloj”.*

* La franca clochard havas alian etimologion. Ĝi venas el la verbo clocher = lami. Siatempe tiu korporacio konsistis esence el kripluloj, viktimoj de l’ vivo, inter kiuj verŝajne la pli multenombraj estis la lamuloj.

La dialogo inter Jean Courtauld kaj Cuque-la-Bovokula finiĝis:

“Kaj kien nun vi direktos viajn paŝojn?”

“Mi iros renovigi mian bandaĝon”.

“Estas vere”, daŭrigis la fama felietonisto, “estas vere, karaj aŭskultantoj, ke nia amiko Cuque-la-Bovokula portas sur sia frunto larĝan tolaĵon, kiu eble estis iam blanka! Certe estas bonega ideo havigi al si pli puran. Kaj kiu, mia kara, zorgas pri la higieno de l’ kloŝuloj?”

“Nu, la Sanktulino!”

“Ha? Kiu Sanktulino?”

“La Sanktulino de la Haloj”.

“Ĉu oni povas renkonti ŝin?”

“Tutproksime. Rue de la Lingerie”.

“Karaj aŭskultantoj”, denove Jean Courtauld sin turnis al sia publiko, “ni ne preterlasu tiun unikan okazon! Mi sekvas kun mia mikrofono nian amikon Cuque-la-Bovokulan ...” Dum kelkaj minutoj estis perceptebla el la aparato nur milda fon-muziko. Tiam la raportisto revenis: “Ĵus ni enpaŝis en tre malnovan domon. Nur dank’ al miraklo la muroj ankoraŭ ne disfalis! Ni penetris sur la korton. Tie sin premas kaj puŝas tuta kohorto da kloŝuloj. Mi sukcesis bori mian vojeton antaŭen. Tie, en remizosimila tenejo, moviĝas virina silueto, en la blankaj vestaĵoj de flegistino ... Pardonu, sinjorino, mi supozas, ke estas vi la Sanktulino de la Haloj!”

“Oni bonvolas, kun afabla troigo, min nomi tiel en tiu ĉi kvartalo”.

“Mi estas certa, ke oni ne troigas. Vi plenumas inter tiuj mizeruloj taskon vere meritplenan. Ĉu almenaŭ vi estas apogata de iu bonfara institucio?”

“Ne. Sed multaj butikistoj el la najbaraĵo helpas aĉeti medikamentojn”.

“Viaj pacientoj estas evidente nepagipovaj. Ĉu maldiskrete demandi, kiel vi povas vivi?”

“Dumtage mi deĵoras kiel flegistino, okaze ankaŭ kiel kuracistino. Mi havas diplomon”.

“Laŭ via akcento mi supozas, ke vi ne estas francino ...”

“Prave. Mi estas germanino”.

“Ĉu delonge en Parizo?”

“Mi alkuris tuj kiam mi povis, elirinte el brita armehospitalo. Tiutempe mi estis tre malsana pro restado en la koncentrejoj”.

“Germanaj koncentrejoj?”

“Unue Dachau. Poste ankaŭ Bergen-Belsen”.

“Kial vi venis en Francujon?”

“Mia edzo estis franco. Li malaperis dum la milito. Sendube viktimo de la Gestapo”.

“Ĉu vi ne havis infanojn?”

“Unu filon. Mi perdis lin ...”

“Ĉu dum la milito?”

“La 7an de Majo 1943”.

“Ankoraŭ unu demandon, sinjorino. Ĉu vi estas feliĉa?”

“Mi estas utila. Jes, mi estas feliĉa, kiam mi povas mildigi iliajn suferojn kaj pli ankoraŭ, kiam mi parolas al iliaj koroj. Tiuj kloŝuloj estas mia sola familio. Eble vi povus, per via mikrofono, instigi viajn aŭskultantojn pensi pri siaj mizeraj fratoj dum la Kristnaskofestoj ...”

“Sinjorino, la duonhoro lasita al mi por mia elsendo jam finiĝis, sed mi volonte ekzamenos kun vi, kiamaniere via propono estas realigebla. Mi ne dubas, ke la direkcio de l’ Radio konsentos ... Karaj geaŭskultantoj, jam vi komprenis, ĉu ne? Kaj vi estos malavaraj! Tre baldaŭ mi revenos sur la ondoj por diri al vi, kien sendi viajn donacojn. Bonan vesperon, gesinjoroj!” ...

Pasis preskaŭ dek jaroj post tiu memorinda Kristnaska Vespero en 1946, kiam, sur la sojlo de modesta loĝejeto en la kvartalo de la Haloj en Parizo, Pierre kaj Paul, la patro kaj la filo, surprizis la miregantan Annemarie, la Sanktulinon de la Haloj. Jes — io tia povis okazi! “Ĉu vi rememoras, Annemarie, ĝuste kiel en tiu via kristnaska rakonto, kiun antaŭ multaj, multaj jaroj Hedi Griethke laŭtlegis al ni en la manĝoĉambro ĉe Geist! Sub la Kristarbo. Kiel nun ... Tiam vi ridis pri la bakfiŝa romantiko ... La vivo kelkfoje rezervas al ni strangajn situaciojn”.

Pasis preskaŭ dek jaroj.

Griza Novembro ŝiras malaltajn nubojn kontraŭ la pala ruĝo de l’ tegmentotegoloj en Autrecourt. Aŭtuna melankolio. Memortago de l’ Mortintoj.

Laŭ la loka tradicio ankaŭ la familio de Pierre Touchard pilgrimis grupe, post la diservo, al la tombejo de l’ vilaĝo por la ĉiujara rondiro tra la pasinteco. Unua halto kaj silenta enpensiĝo ĉe la tombo de l’ gepatroj.

Rosalie Touchard
la plej bona el la patrinoj

Félicien Touchard
ŝia fidela edzo

Apud Pierre staras Annemarie, lia edzino; kontraŭflanke, Paul Bastrow kun sia juna edzino, Odette, filino de Edouard Thiriot, kaj kun ili du belaj infanoj, Pierrot kaj Annette. La grupeto iris kliniĝi super la tombo de la bona onklo Gustave Dulong, kiu dormas tie apud sia Henriette. Iom pli malproksime staras la monumento de la familio Bertringer.

Hector Bertringer 1896–1945

Prosper Bertringer 1865–1947

Cécile Bertringer 1874–1949

Preterpasante ili salutis la tombon de sinjoro Amédée Lanternois, iama paroĥestro de Autrecourt, kaj ili haltis pli longe ĉe la tombo de la familio Thiriot. Cyprien Thiriot estis tiu, kiu bredis tiel malbonedukitajn bovinojn je la epoko, kiam Lisette edziniĝis! De tiam li havis la okazon fariĝi, postmorte, la boavo de Paul Bastrow. Antaŭ ol forlasi la tombejon, Pierre gvidis sian karavaneton ĝis modesta tombo, apenaŭ prizorgita, en forgesita anguleto de l’ tombejo. Sur la ligna kruco la surskribaĵo, delonge ellavita de ĉiuj pluvoj, ne estis plu deĉifrebla. Sed Pierre konas ĝin parkere:

Albert Bignol
mortpafita de la germanoj
la 111an de Aŭgusto 1914

Povas esti, ke la defilo antaŭ liaj okuloj de tiuj konataj nomoj Touchard, Dulong, Bertringer, Thiriot ... en marmorplatojn ĉizitaj, influis la meditadon de Paul. Survoje al la hejmo de la gepatroj — gesinjoroj Pierre Touchard loĝas en la domo de l’ Onklo, dum Paul restis kun sia familieto en la kastelo — Paul rimarkigis al Pierre: “Kaj iam sur monumento en la tombejo de Autrecourt troviĝos, kiel entrudiĝinto, ankaŭ la nomo de Bastrow. Ĉu vi ne pensas, patro, ke mi devus ĝin ŝanĝi?”

Pierre opiniis: “Lasu vian nomon senŝanĝe. La sorto donis ĝin al vi, kun la konsento de via patrino. Ŝi estis tute prava. Cetere, ne la nomo faras la homon. Sed la koro. Via koro venkis”.

Kaj tiel okazis, ke la nomo von Bastrow, destinita tra multaj generacioj distingi belajn oficirfigurojn en la prusa armeo kaj amelitajn oficistojn en la prusaj ministerioj, fariĝis, pro stranga kaprico de l’ sorto, sinonimo de “ekstra kvalito” en la lorena fromaĝindustrio!

Ĉu ne ankaŭ bone tiel?

Estas vere, ke survoje al tiu ĉi evoluo ĝi perdis sian nobelpartikulon.

Sed nobelpartikulo estas por nomo, kio estas apendico por homa korpo. Nur tubero ĉe la cekumo. Ĝis hodiaŭ oni ne konas ĝian utilecon.

GLOSARO

(Mallong.: A = Armea Terminaro; P = Parnasa Gvidlibro; S = Supl. Plena Vortaro; W = Waringhien, Grand Dictionnaire Espéranto-Français)

La difinoj inter citiloj estas prenitaj el la menciita vortaro

Agresi. “Ataki la unua; ne estante mem minacata” (S).

Aprezi. Ĝue aŭ danke taksi la valoron de io.

Armistico. “Militpaŭzo, difinita per skriba konvencio” (S).

Beredo. Platĉapo por viroj aŭ virinoj (anst. la dusenca bereto en A kaj P).

Blokhaŭso. “Masonita aŭ betona konstruaĵo ...” utiligebla kiel kontraŭataka ŝirmejo (S).

Boko. “Virseksulo de remaĉuloj, precipe de kaproj” (S).

Brioĉo. Kuko, specialaĵo de multaj francaj provincoj.

Bunta. Diverskolora; vivplena pro siaj koloroj (S).

Burokratio. Povo de l’ burokrataro.

Direktivo. “Ĝenerala indiko ...” donita al plenumonto (S).

Dosiero. “Kolekto de dokumentoj rilataj al unu afero” (S).

Etoso. “Spirita atmosfero de iu medio” (S).

Eŭforio. Fiziologia sento de agrabla stato (W).

Fajna. Tre subtila, delikata, et-et-eta (S).

Hasti. Rapidi pli ol kutime, ofte senpripense (S).

Hororo. “Sento de teruro miksita kun abomeno ...” (S).

Kamiono. “Fortika veturilo por pezaj ŝarĝoj” (S).

Kamufli. Kaŝmaski, spec. en militista senco (S).

Knalo. Bruo de eksplodo ktp. Ekz. vipoknalo (P).

Komplico. “Kunpartoprenanto en malpermesita ago”, jes, sed ankaŭ en iu ŝerco, mistifikaĵo aŭ sekretaĵo (S).

Konfronti. Kritike kompari, kontraŭmeti (S).

Kriĉi. “Krii kiel akcipitro” kaj; pli ĝenerale, altigi la voĉon ĝis tonoj orelagacaj (S).

Kripo. “Manĝujo por bestoj” (P).

Lazareto. Soldathospitalo, ofte nur improvizita (S).

Majusklo. Ĉeflitero (S).

Makiso. “Soleca loko, kie organiziĝas ribelantoj” kaj tiel plu (S).

Meki. Kaprobleki (S).

Mesaĝo. “Parola aŭ skriba informo” kun grava enhavo (S).

Oflago. 1940–1945, barakaro uzata de la germanoj por iliaj oficiraj militkaptitoj.

Ogro. “Infanmanĝanta, legenda giganto” (S).

Olda. “Maljuna” en la lingvo de l’ poetoj (S).

Opaka. Netravidebla, densa (S).

Paŭti. “Montri malbonhumoron antaŭenigante la lipojn en grimaceto” (S).

Pigra. Mallaborema, konscie ĝuante sian neniofaron (S).

Pikedo. “Malgranda taĉmento gardanta postenon” (A).

Pimpa. “Gaje loga, dezirekscite eleganta” (P).

Plagii. Anst. la peza plagiati.

Plaĝo. “Sablobordo taŭga por banado” (S).

Plotono. Militista taĉmento, ofte formita nur por la plenumo de iu speciala tasko (W).

Pluki “Kapti inter la fingroj kaj, aparte, rikolti florojn ktp ... aŭ depreni malgrandan objekton” (S).

Plumpa. “Malgracia pro troa dikeco ...” aŭ mallerteco (S).

Povra. Malriĉa, malpli pro manko de materiaj havaĵoj ol de spiritaj kontentigoj, ekz. de bonŝanco, kvieto, simpatioj ktp (S).

Predo. “Ĉio, kion oni kaptakiras perforte ...” foje ankaŭ perruze (S).

Putino. Prostituitino (S).

Rabeleza. En la stilo aŭ maniero de Rabelais; plumpe ŝerca, ne timanta la ŝokon de kruda vorto.

Reflekso. “Movo sendependa de la volo” responde al impreso elekstera (S).

Refreno. “Verso aŭ versgrupo regule ripetata post ĉiu strofo de kanzono” (S).

Rekvizi. Anst. rekvizicii (S).

Restrikti. Sinlimigi, ĝenerale kun rezonita rezignacio; malpliigi ekz. postulemon, elspezojn ktp (W).

Sentinelo. “Gardostaranto, milita aŭ civildefenda” (A).

Sibila. Iom enigma; neklare dirita, en la stilo de antikvaj antaŭdiraĵoj (W).

Skoldi. Riproĉadmoni (P).

Stalago. 1940–1945, barakaro uzata de la germanoj por iliaj militkaptitoj ne havantaj la rangon de oficiro.

Stencilo. “Membrano, kiu servas por multobligi tekston per inkotraŝvito” (S).

Stratego. Strategiisto.

Ŝpico. “Speco de malgranda ĉambra hundo” (Kabe).

Taverno. Trinkejo, iom malbonfama (P).