Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kastelo de Prelongo

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma verkojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO SESA

Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edziĝpeton, la paroĥestro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari ĉiumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Alĝerio. Sed lin enirantan mirigis la ĉagrena mieno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj. Viktoro precipe ŝajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmoloĝantoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankoraŭ.

— Kio do okazas? demandis la maljunulo.

— Ni ĉiuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. Ĉar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.

— Mi ne komprenas. La bona abato ŝajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron ĉifitan, dirante:

— Ĉu vi komprenas, nun?

— Ho! ekkriis la bona paroĥestro, sufokiĝante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun ŝia markizina Moŝto; mi ŝin riproĉos.

— Diru nenion, sinjoro Benojto; vi ĉion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al ĝi. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Linŝardo, se, kun sia kuraĝo kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta ian peceton da nobeltitoleto, sed kiu povis esti nur utopio por la nepo de l’ iama lakeo.

— Nu, dum vi konsoliĝas tiel saĝe, vi estas tute prava. Kaj verdire, laŭ mia opinio, estas pli bone por ĉiuj, ke la afero finu tiamaniere.

La abato elironta troviĝis sur la sojlo de la pordo, kiam la kaleŝo de la markizino pasis rapidege, sekvita de Ŝafo, kiu saltegis dekstren kaj maldekstren. Ekvidinte sinjoron Benojton, la hundo petolante volis leki liajn vangojn, kaj pro tio metis siajn larĝajn manegojn sur liajn ŝultrojn.

Kiam la paroĥestro vidis kontraŭ sia vizaĝo tiun buŝegon larĝe malfermatan, armitan de duobla vico da timegindaj dentegoj, la malfeliĉa pastro kredis, ke lia lasta horo estas alveninta, kaj preskaŭ svenis pro timego. Sed Ŝafo, sentante ke la kaleŝo ĉiam ruliĝas, forlasis sinjoron Benojton palan pro teruro, kaj alkuris al la veturilo, kiun ĝi trafis post kelkaj saltegoj.

Dume la plendinda maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon, dum Heleno diris:

— Ĉu estas prudente lasi libera tian bestegon? Ĉu tia rasan kaj tiakreskan hundon oni ne devus ĉiam enĉenu mi? Sed tio tre bone pentras tiujn nobelulojn. Por kontentigi unu el iliaj kapricoj ĉio taŭgas: kaj por ili estas indiferente, ke unu el iliaj lakeoj ĉu iamaj ĉu nunaj estu mortigita.

— Ho! sinjorino, mi kredas, ke vi trograndigas. Sinjorino de Prelongo estus ĉagrenega se malfeliĉo okazus al iu pro ŝia kulpo.

— Fine, sinjoro paroĥestro, diris Viktoro sin intermetante, vin preskaŭ vundis tiu grandega besto. Se vi parolus pri tio en la kastelo, kredeble oni aŭskultus kaj konsentus vian peton.

Ja, dum la unua vizito, kiun sinjoro Benojto faris al la markizino kaj al Matildo, li rakontis la okazintaĵon laŭ sia propra vidmaniero. Ĉar li ne povis suspekti la tre laŭdindajn intencojn al kiuj obeis la honesta kvarpiedulo, li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj, ke la pastro forkuris veran danĝeron.

— Estas mirinde, diris la junulino: ĝis nun Ŝafo estis tiel pacema kiel la besto, kies ĝi portas nomon.

— Oni ne devas tro fidi al tiuj ŝajnoj, respondis la markizino. Kiam tiuj grandaj hundoj maljuniĝas, ofte ilia karaktero ŝanĝiĝas: tiam ili fariĝas tiel kruelegaj kiel ili estis antaŭe bonaj. Mi dankas vin, sinjoro paroĥestro, ĉar vi min avertis. Malfeliĉo tiel rapide alvenas, ke neniam oni eraras, uzante antaŭzorgojn. De nun, Ŝafo estos enĉenumita kaj ne forlasos sian dometon.

Aŭdinte tiujn vortojn, Matildo sentis, ke ŝiaj okuloj pleniĝas da larmoj: sed, funde de sia animo, ŝi tro bone komprenis la saĝon de motivoj al kiuj obeis ŝia patrino por kuraĝi ian proteston.

Instigante sinjoron Benojton, ke li riproĉos la markizinon pri ŝia hundo, Viktoro sekvis sian ideon. Pro tio, li estis tre feliĉa, kiam li eksciis ke, en la dramo preparita de li, la paroĥestro bonege plenumis la roleton, kiun li ludigis al li nescianta.

Ĉar, kvankam li estis nediskuteble tre kuraĝa, tamen la kapitano iom timis la Novterhundon: kaj eble li ne estis tute malprava. Kiam fraŭlino de Prelongo diris ke ŝia hundo estas tiel malkruela kiel ŝafo, tio estis vera por ĉiu homo krom por la junulo.

Ĉiufoje kiam Viktoro bezonis veni en la kastelon, ĉiam la hundego lin akceptis per timigaj gorĝbleketoj. Kiam ĝi lin ekvidis, ĝiaj haroj stariĝis, ĝiaj okuloj pleniĝis da sango. Vane per karesoj, frandaĵoj, sukerpecoj, la filo Linŝardo penis ĝin malsovaĝigi; nenio sukcesis. La hundo akceptis la sukeron sed malakceptis la karesojn. Kaj kiam ĝi plenbuŝe estis englutinta ĉiujn bonajn manĝaĵojn, kiujn Viktoro al ĝi ĵetis de malproksime tra la kradego, denove ĝi lin rigardis oblikvokule, kaj rekomencis siajn gorĝbleketojn. Instinkto ĝin avertis, ke troviĝas antaŭ ĝi malamiko al ĝia juna estrino, kaj ke ĉiuokaze estas prudente malfidi. Pro tio, la kapitano frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia, eksciante ke de nun la Novterhundo ne povos plu malutili iun. Li murmuris, mokridetante:

— Nu, tio tre bone komencas: se tio daŭras, ni treege amuziĝos.

La muro, kiu fermis la parkon, datumis parte de Ludoviko XIVa. Kiam mortis la markizo Roĝero, ĝi estis preskaŭ ruiniĝinta kaj ekfalonta. Dum la unuaj jaroj, kiuj fluis post la morto de lia patro, Raŭlo ĝin restarigis, sed nur laŭ ia longo, kaj ordonis ke la masonistoj refaru la partojn plej difektitajn. Estis ĵus sur la ebena kamparo, tio estas en la lokoj plej facile alireblaj el la ekstero, ke tiu laboro estis konsiderita kiel plej necesa.

Por ke noktaj vagistoj ne povu penetri en la internon, oni kovris la randon de la muro per timinda aro da botelfundoj akre starantaj. Pri la parto, kiu superas la du centmetran profundaĵon, funde de kiu fluas Violano, en tiu loko la roko estas tiel kruta, ke oni opiniis senutila entreprenon de ia laboro. Ĉar oni estis konvinkita, ke la ŝtelo de kelkaj pomoj ne estas allogo sufiĉa por ke ŝtelistoj risku sian vivon tra vojo tiel danĝera. Pro tio, laŭ ia longo, la muro prezentis larĝajn truojn, tra kiuj viro facilmova kaj maldika povis facile trairi.

Dum du tagoj, Viktoro sekvis denove kaj tre atente la vojon, kiun tiel ofte li trairis kun sia patrino, kiam li estis infano. Post kiam li notis en sia memoro la plej malgrandajn detalojn de la muro, li diris al si:

— Flanke de la krutaĵo, la trairo de la muro estas nur ludo; sed oni unue devas ĝin trafi: tie kuŝas la malfacilaĵo. Plennokte oni riskas la rompon de siaj ostoj. Flanke de la kamparo kontraŭe, la afero estas multe pli simpla. Certe troviĝas la botelfundoj: sed mi scios ilin malaperigi.

Dum la vespero mem, li veturis en ĉareto, funde de kiu li kaŝis malgrandan ŝtupetaron, haltigis sian ĉevalon, antaŭ kelkaj paŝoj, apud la loko de li elektita; kaj per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis, laŭ unumetra longo, la vitrajn rompaĵojn enmetitajn en la gipson. Poste li malsupreniris el sia ŝtupetaro, ĝin kaŝis en la fosaĵon, zorge ĝin kovris per herboj, kaj najlis sur la muro pecon da ĉifonaĵo, por ke li facile rekonu la lokon kaj ne bezonu ĝin longatempe serĉi, kiam li pli poste ĉi tien revenos.

En tiu loko, la muro de la parko staris apud grenkampo apartenanta al lia patro. Dum la tago, Ludoviko en ĝin kondukigis mekanikan draŝilon, difinitan al la sen ŝeligo de garboj devenantaj de la lasta rikolto, kiuj, en la vasta kampo nove falĉita, amasiĝis sub formo de altegaj garbaroj.

La laboro urĝis pro la malbona vetero: la rikoltistoj estis maldormontaj dum parto de la nokto. Tiun detalon tre bone konis Viktoro. Pro tio, li ne hazarde elektis tiun vesperon, prefere al alia, por prepari sian malluman entreprenon. Li esperis ke, meze de la terurega bruego farita de la maŝino, la malsonoraj bruoj de lia martelo pistanta la vitraĵojn, estos maskitaj de la mekanika bruo, kaj pro tio ne aŭditaj. Tio cetere realiĝis.

Kiel ĉiuj Prelonganoj, la junulo konis la parton de la kastelo en kiu troviĝas la ĉambraro de Matildo, kaj inter ĉiuj fenestroj truigantaj la fronton, tiun kiu apartenas al ŝia dormoĉambro. Nun li devis rompi vitraĵon de tiu fenestro, ne vidite, kaj eĉ ne suspektite.

Dum la tuta nokto, li kavigis sian cerbon, serĉante ideon: sed matene, li estis trovinta ankoraŭ nenion. Li ellitiĝis, faronta sian kutiman promenadon, kaj kompreneble sin direktis al la malnova domego. Kiam li troviĝis antaŭ la kradego, li kalkulis ke la interspaco, disiganta la fenestron de fraŭlino de Prelongo el la ekstera punkto plej proksima, estas almenaŭ cento da metroj. Plie, arboj ankoraŭ folihavaj staris, kiel kurteno, inter tiu kastela flugilo kaj la ekstero de kradoj. Li ne povis esperi, ke li sukcesos per ŝtono ĵetita. Kuglo de pafilo certe trafus la celon, sed la bruo de l’ eksplodo lin perfidus. Li pripensis al tio, trairante placeton, kiu estis apartigita el la vasta kastela korto nur de la kradego, kiam li renkontis bandon de knaboj, inter kiuj troviĝis la infanoj de lia bofratino.

Tiuj knaboj estis tiel okupataj de ludo nova, ke ili ne rimarkis la ĉeeston de sia onklo. Unu el ili, la plej altkreska en la aro, estis ricevinta donace belan pafarkon pentritan per brilaj koloroj, kunirantan kun sagujo plena da sagetoj. Li amuziĝis, provante sian lertecon antaŭ siaj kunuloj, kaj celante celtabulon alkroĉitan sur arbo. Tiu ludo fariĝis por la kapitano montro lumiga.

Tamen la solvo de la problemo ne estis ankoraŭ trovita: neniam sago, ĵetita de tia ludileto havus sufiĉe da forto por rompi vitraĵon post cent metroj da interspaco. Plie la celado estis tre malfacila; kaj, por sukcesigi sian projekton, la kapitano ne povis korekti sian pafadon, kiel faris la infanoj. Li havis nur unu sageton pafeblan; kaj ĉi tiu ĵetaĵo senŝancele devis esti la trafonta. Li momente pripensis, kaj subite frapis sian frunton: li estis trovinta.

Li alproksimiĝis la ĝojan bandon. Dum li juĝis la sagpafojn kaj donis konsilojn, li lerte ŝtelis unu el plumhavaj vergetoj, kiuj troviĝis ankoraŭ en la sagujo, intencante in petto doni al la posedanto sufiĉan kompenson, kiam okazo prezentiĝos. Post kelkaj minutoj, li lasis la knabaron kaj revenis al la farmodomo.

Tuj li supreniris en la grenejon, por vidi ĉu li ne trovos antikvan mezepokan pafarkon, datumantan de krucaj militiroj. Iam ĝi estis propraĵo de unu el liaj prapatroj, kiam Linŝardoj sekvis en la milito la Prelongajn sinjoregojn kiel armservantoj. Viktoro memoris, ke li ĝin vidis iam, kiam li estis infano: tamen li ne kuraĝis peti de iu ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ, kaj en kiu loko ĝi troviĝas. Sed en provinco, ĉar la spaco ne mankas, oni facile estas konservema. Post kelkaj serĉadoj, la kapitano trovis tion, kion li deziris, malantaŭ malnovaj kestoj, meze de araneaĵoj. La armilo estis tre rustita kaj tre malpura, sed tute sendifekta laŭ ĉiuj siaj partoj. Ĝin viŝinte kaj zorge puriginte, li streĉis la pafarkon, celis, premis la risorton, kaj ĝoje konstatis, ke ĝi funkcias tiel bone kiel dum la Valois’a epoko.

La junulo revenis apud la knabojn, kiuj pli kaj pli ŝajnis okupitaj de sia ludo. Li sin kaŝis malantaŭ larĝa arbtrunko, certiĝis ĉu neniu lin vidas, metis la sageton ŝtelitan en la fendon de la pafarko, streĉis la ŝtalan arkon, celis, premis la risorton. La sago ekflugis siblante, trairis la foliaron, kaj, rompinte la fenestran vitraĵon, pikiĝis en la harligaĵon de la ĉambristino, kiu ordigis la ĉambraron de sia mastrino. Tiu knabino puŝis teruran krion, malsupreniris kvarŝtupe la ŝtuparon, lasante sterniĝantaj sur siaj ŝultroj siajn harojn malalligitajn, el kiuj pendis ankoraŭ la sageto, kiu preskaŭ ŝin mortigis; kaj ŝi rapidis kiel frenezulino en la kajuton de la pordisto.

Ekpreninte la kulpilon, la cerbero saltegis mezen de infanoj, kriante:

— Aro da buboj, al kiu apartenas tiu sageto?

— Al mi, sinjoro, respondis la posedanto de la sagujo.

— Petolulo, vi preskaŭ mortigis fraŭlinon Klemencon; vi rompis vitraĵon en la fenestro de ŝia fraŭlina Moŝto: vi tion elpagos al mi.

Tiam li ekkaptis per la orelo la malfeliĉan knabeton, kiu nenion pri tio komprenis, kaj kriegis:

— Ne estas mi, sinjoro; mi al vi ĵuras, ke ne estas mi. Kaj li senprokraste lin alkondukis al liaj gepatroj. Post la rakonto farita de la pordisto, malgraŭ la protestoj de la senkulpa knabo, ĉi tiuj opiniis, ke ili devas lin puni per grava survangaro.

— Nu, diris la pordisto revenante, post kiam li estis avertinta la vitraĵiston, neniam mi suspektis, ke tia ludileto havus tian fortikecon. Estas tre malprudente lasi armilon tiel danĝeran en manoj de dekjara knabeto.

Tuj kiam li pafis sian sageton, Viktoro singarde foriris, kaŝinte sian pafarkon. Sed kompreneble li povis resti en la loko en kiu li troviĝis; ĉar neniu estus suspektinta, ke viro tiel malpetolema kiel li, estus kapabla de tiaj infanaĵoj.

Post unu horo, la vitraĵisto anstataŭis la vitraĵon rompitan.

Nun, ĉar li bone preparis la batalan kampon, Viktoro opiniis, ke estis alveninta la momento por agi: do, dum la vespero mem, li provos la aventuron.

Dum la tago, li sin provizis de kamparana vestaro, por ke oni ne lin rekonu, ĉu okaze li renkontus iun. Kiam li opiniis, ke ĉiu dormas en la farmodomo, li vestis sian maskantan veston kaj forlasis senbrue la patran loĝejon. Li sin direktis, per la plej mallonga vojo, al la loko de la muro, kiun li markis antaŭtage; kaj facile li ĝin retrovis, malgraŭ la senlumeco. Ĉar la rikoltistoj de lia patro finis sian laboron dum la hodiaŭa tago, li estis preskaŭ certa, ke li renkontos neniun. Li malsupreniris en la fosaĵon, palpetis tra la herboj, kaj retrovis sian ŝtupetaron, kiun li apogis kontraŭ la muron. Alveninte supren, li rajdis la randon sur la loko sur kiu ne troviĝis plu la botelfundoj, ĉar li ilin rompis antaŭtage. Ekpreninte sian ŝtupetaron, li ĝin altiris al si, ĝin returnenirigis, ĝin malrapide remetis sur la alian flankon, kaj malsupreniris en la parkon, farinte neniun bruon. Ĉar li esperis reveni per la sama vojo, li remetis sian ŝtupetaron teren, laŭlonge de la muro, por ke ĝi ne altiru la rigardojn de servisto malfruiĝinta. Tion farinte, Viktoro restariĝis kaj longe spiris. Li troviĝis en la fortikaĵo. Li sciis, ke Ŝafo estas enĉenumita; do li ne timis, ke ĝi lin malhelpu. Ĉar, ne estinte certa pri tio, eble li estus forlasinta sian entreprenon.

La kapitano orientiĝis kaj sin direktis luppaŝe, marŝante laŭlonge de la kreskaĵaroj, al ilejo en kiu la ĝardenistoj lokis siajn ilojn. Li estis certa, ke li trovos en ĝi alian ŝtupetaron multe pli longan al tiun, kiun li alportis kun si: ĉar tiu ilo ne sufiĉis por atingi ĝis alteco de unua etaĝo. Li facile trovis tion, kion li serĉis, starigis la ŝtupetaron kontraŭ la muron, en loko kie la kastela flugilo, farante angulon kun la fronto, naskis parton malluman, pli mallumigitan ankaŭ, per tiu nokto sen luno, sub nubkovrita ĉielo. Suprenirinte ĝis la unua etaĝo, la junulo sin ŝovis sur la kornico ĝis la fenestro ankoraŭ lumigita, ĵetis internen rapidan rigardon, kaj, kontenta pro tio, kion li ekvidis, li atendis.

Fraŭlino de Prelongo estis en sia apartemento, kaj sin preparis al la enlitiĝo. Klemenco, ŝia ĉambristino, aliris kaj eliris tra la ĉambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino. Ĉar dum la tuta tago la vetero estis varmega pro fulmotondro, la fenestro restis duonfermita. Pro tio, la kapitano perdis neniun vorton de l’ interparolado.

— Ĉu via fraŭlina Moŝto ne enlitiĝos tuj, petis la ĉambristino.

— Post unu momento, knabino. Antaŭe mi volas ekzameni tiun tabakujon, kiun mia patro al mi komisiis, por ke mi ĝin restarigu. De kiam sinjoro de Blasano min amindumas, mi havas plu unu minuton da libertempo.

— Via Moŝto ne estas plendinda. Ĉiuj edziniĝontaj fraŭlinoj estus feliĉaj, se ili povus diri similan parolon.

— Estas vere. Sed fine mi promesis, kaj mi ne plenumas mian promeson. Aminda patreto! Kiel li estas bona kaj paciencema. Li ne ankoraŭ petis de mi tiun juvelon, kaj tamen Dio scias, ke li multe ĝin ŝatas.

Klemenco daŭrigis siajn klopodojn tra la ĉambro.

— Kial do vi estas tiel malrapida, tiuvespere? al ŝi diris Matildo.

— Ne pli ol kutime, via Moŝto. Cetere, post unu momento, mi estos fininta. Mi tuj ekfermos la fenestrajn kovrilojn, kaj poste mi eliros.

Viktoro, kiu aŭskultis per siaj tutaj oreloj, ektremis, aŭdante tiujn vortojn: fermi la kovrilojn. Li kredis sin kalkulinta ĉion, kaj li ne zorgis pri tiu grava afero. Sed tiam, kiam la fermiloj estos alligitaj, lia entrepreno ridinde malsukcesos; kaj li estos devigata refari la vojon trairitan, hontema kiel vulpo venkita de kokino.

Tiam al li venis subita inspiro. Riskante, ke oni lin ekvidu, li sin ŝovis ĝis la fenestra kovrilo, kaj ekzamenis ĝian ferilaron.

Sur ĝia malsupera parto estis fiksita en la lignaĵo ĉeneto, el kiu pendis najlego. Malsupre troviĝis, enmetita en la masonaĵo, fera plataĵo mallarĝa, provizita de truo, en kiun oni faligis la najlegon, por haltigi la fermilon kontraŭ la muro.

Kvankam lia ŝajno estis malfortika, tamen Viktoro havis ŝtalajn muskolojn. Li puŝegis la feran vergeton en la truon malsuperan laŭ fortikeco tiel granda, ke nun li estus nekapabla ĝin tiri mem per sia mano kaj devigata uzi martelon. Tion farinte, ĉar Klemenco alproksimiĝis, li realiris en ombron.

La ĉambristino larĝe malfermis la fenestron kaj sin klinis por malalligi la haltigilojn de fenestrokovriloj. Por la dekstra la afero fariĝis tre facila: sed kiam ŝi volis altiri la maldekstran, ŝi vane tiris la ĉeneton; la najlego restis senmova.

— Nu, knabino, eluzu viajn ungojn, murmuris mallaŭte la junulo.

— Kion do vi faras en tiu fenestro? ekkriis Matildo. De kvin minutoj almenaŭ vi staras apud ĝi. Oni ne bezonas tri horojn por fermi du kovrilojn.

— Nu, mi ne povas; mi ĝin forlasas, balbutis la servistino spiregante.

— Vi kredeble ne agas sufiĉe lerte. Eliru; mi ekprovos. Dum kelkaj sekundoj, la junulino siavice penis tiregi la najlegon enpuŝegitan de Viktoro. Vidante ke estas vanaj ŝiaj klopodoj:

— Nu, ŝi diris, ni lasu ĝin tiel, tiuvespere.

— Se mi irus averti la ĝardeniston, dirante ke li venu kun siaj iloj?

— Neutile. Mi ne estas timena; vi tion scias. Mi ne mortos, ĉar unufoje mi dormos kun ŝirmiloj malfermitaj. Oni vidos morgaŭ.

La ĉambristino eliris. Restinte sola, fraŭlino de Prelongo prenis la tabakujon, kaj dum longa tempo ŝi ekzamenis la difektitan pentraĵon.

En arbetaro, paŝtistino vestita de blua jupo, de ruĝa korsaĵo, kun ŝultroj nudaj, kvazaŭ ŝi estus ironta al kortega balo, reveme sidis apud rivereta bordo. Ŝiaj piedetoj preskaŭ trempis en la klara ondo, plenigita da akvaj kreskaĵoj. Per la dekstra kubuto sin apogante sur rokon, kies piede estis ĵetita ŝia ĉapelo, ŝi subtenis en sia mano kapon iom beletan ornamitan per ornamaĵo kolektita en la apuda kampo, kiel la Boileau’a paŝtistino. Ŝia maldekstra mano, mallaboreme kuŝanta sur ŝiaj genuoj, tenis frukton ian, kiun ŝi ne zorgis gustumi. Flanke de ŝi, du ŝafoj manĝetis kelkajn neprecizajn herbaĵojn. Malantaŭ la revantino, paŝtisto alvenis neatendite, kaj tiklis per pajla trunketo ŝian kolon por ŝin surprizi.

— Nu, diris Matildo, mi timis, ke mi troon promesis: sed ne. La figuroj estas ankoraŭ tre ŝatindaj. Nur la randoj de la pentraĵo difektiĝis. Mi povos tion ripari; kaj neniu ĝin suspektos.

La junulino malfermis la skatoleton ankoraŭ plenan da tabako.

— Puah! ŝi ekkriis, sentante sin ekokupitan de ternbezono. Ĉu estas eble, ke oni metas en sian nazon tian malpuraĵon.

Ŝi malplenigis sur angulon de la tablo la enhavon de la tabakujo, ĝin malforte tapetante, por ke neniu grajno restu en la interno.

— Morgaŭ, ŝi diris, mi ĝin portos en mian laborejon, kaj ordonos al Klemenco, ke ŝi ĵetu tiun malbonodoran pulvoron.

Tamen la kapitano ĉiam sidante sur la mallarĝa kornico, kun kruroj pendantaj, kun dorso apogiĝanta kontraŭ la muro, havante nenion al kio li alkroĉiĝus, se okaze li glitus, ne forlasis per okuloj la fenestron ĉiam lumigitan. Ĉar tra la muslinaj kurtenoj de la junulino, li perdis neniun el ŝiaj movoj, li malkontente murmuris:

— Sed kion do ŝi faras kun tiu tabakujo, kiun, de preskaŭ unu horo, ŝi ĉiumaniere manumas.

Fine Matildo leviĝis.

— Ne estas tro frue, opiniis Viktoro. Sed la junulino venis al la fenestro, kaj ĝin larĝe malfermis, volante aerumi sian ĉambron antaŭ la dormado. Ŝi kubutapogiĝis sur la balustradon, penante sondi per la rigardo la mallumaĵojn ŝin ĉirkaŭantajn. Sed la nokto estis tiel densa, ke kastelo, parko, vilaĝo, konfuziĝis en la unutoneco de nigra vasteco. Nur la lumo de ŝia lampo, alĵetita de la lumŝirmilo, faris malsupre de la doma muro kvazaŭluman makulon. En tiu parto lumigita troviĝis la piedo de la ŝtupetaro, kiun uzis Viktoro: la restaĵo perdiĝis en ombron.

— Nu, diris Matildo laŭte: jen ŝtupetaro. Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano, forgesante en kiu loko li troviĝas, faris tre danĝeran kaj preskaŭ pereigan eksalton. Sed li fortege alkroĉiĝis, dum la junulino murmuris mallaŭte:

— Masonistoj venis tiutagmeze; kredeble ili ĝin tie forgesis. Nu, mi ne estas ŝancema hodiaŭ: vitraĵo rompita, fenestra kovrilo kiu ne fermiĝas, ŝtupetaro antaŭ du paŝoj de mia fenestro, se mi estus timema, mi havus tre bonajn motivojn por tremi.

Dum ŝi, senmovigite de tiuj pripensoj, spiris la varmetan aeron de la nokto, ŝi direktis siajn rigardojn al la nenatura ruinaĵo, kiu ŝajnis lumigita, kvankam ŝi ne povis klarigi pro kiu kaŭzo kaj per kiu maniero.

— Dinome! blasfemis Viktoro inter siaj dentoj, ĉu ŝi ne baldaŭ enlitiĝos; ĉu ŝi atendigos min ĉi tie ĝis morgaŭ matene? La kapitano maltrankviliĝis, ĉar li sentis sin ekokupitan de rigidigeco, kiu komencis en liaj piedoj. Se li ne konservas sendifekta la uzon de siaj membroj, ĉu li povos eliri el la loko maloportuna en kiu li troviĝas.

Sed post kvarono da horo, fraŭlino de Prelongo reen iris kaj fermis la fenestron.

— Fine, maĉadis la junulo: feliĉe ne estas tro malfrue.

Sed li devis atendi ankoraŭ, dum duono da horo, ke la junulino, kiu ne rapidis, estas sin senvestiginta kaj kuŝiginta en sian liton.

Viktoro ne perdis unu detalon de tiu pornokta tualeto, kaj sentis en liaj vejnoj la ekbruliĝon de dezirega febro. Ĉar fraŭlino de Prelongo estis tiel belega korpe kiel beleta vizaĝe. Ĝis nun, krom ŝia patrino kaj ŝia ĉambristino, neniu povis fanfaroni, ke li konas belaĵojn, kiujn ne eĉ suspektis la kapitano. Hieraŭ lin instigis al tiu entrepreno nur la deziro al la venĝo; sed nun estis la amo, kiu lin ekscitis al ĝia tuja plenumo, amo bruta kaj voluptama, estas vere, sed pro tio pli perforta.

Fine la lampo estingiĝis. La ĉambro de Matildo estis lumigita nur de noktolampo, kies la opala vitroglobo lumigis al ĉiuj objektoj, kiel luna blanka radiado.

La junulo reiris al sia ŝtuparo, malsupreniris teren, kaj ĝin remetis malsupren de la fenestro. Ĉar Matildo estis enlitiĝinta, nun li ne timis plu surprizon: pro tio li opiniis ke la aliro estos pli facila per la ŝtupetaro senpere staranta sub la fenestro ol per la kornico. Sed li atendis ankoraŭ dum duono da horo, por ke ŝia suferontino havu la tutan tempon necesan por ekdormi.

Tiam li supreniris. La vitraĵo, rompita dum la mateno kaj anstataŭita dum la tagmezo, estis subtenita nur de mastiko ankoraŭ freŝa, kiun sen malfacileco li formetis per la pinto de sia tranĉilo. Poste preninte en sia poŝo malgrandan prenilon, kies li zorge sin provizis, li eltiris delikate la najletojn, kiuj fiksis ankoraŭ la vitraĵon, ĝin tutan formetis, ĝin prenis per sia dekstra mano, enirigis sian brakon maldekstran tra la malfermaĵo, kaptis la fenestrofermilon kaj ĝin turnis. La fenestro senbrue malfermiĝis. La kapitano repuŝis la du duonfenestrojn kaj eniris en la ĉambron, ĉiam tenante la vitraĵon en sia mano. Li rapide ĝin apogis kontraŭ la muron, ĉar ĝi lin embarasis: poste, ferminte la fenestron, li momente pripensis.

La junulino dormis. Sed anstataŭ esti kvieta kiel kutime, ŝia dormo ŝajnis maltrankvila kaj febra, kvazaŭ ŝi sufokiĝus sub la premo de inkubsonĝo. Tiuj ekskuaj gestoj, tiuj nekompreneblaj paroloj elirantaj el ŝiaj lipoj kun tono de teruro, pruvis ke, en sia sonĝo, ŝi penis repuŝi sed sensukcese nevideblan malamikon furiozantan kontraŭ ŝin. Tio estis la sekvo de pripensadoj de ŝi faritaj, kiam ŝi enlitiĝis. Kvankam ŝi estas tre kuraĝa, tamen ŝi estis impresita pro la fariĝoj okazintaj dum la tago, multe pli ol ŝi kredis. Kaj tio reenagis en ŝia dormo.

Viktoro sin preparis, kaj jam estis ŝin ekkaptonta en siajn brakojn, kaj haltigonta per kisado sur la buŝon la krion, kiun certe ŝi ekpuŝos vekiĝante, kiam subite Matildo, malfermante la okulojn, stariĝis kaj sidiĝis. Vidante antaŭ si, vestitan kiel kamparanon, tiun viron kiu, pro lia malvera vesto, estis malfacile rekonebla, ŝi volis krii.

La teruro paralizis ŝian langon; kaj nur raŭka sono eliris el ŝia gorĝo. Cetere ŝi ne estis certa ĉu ŝi ne ankoraŭ dormas. En ŝia cerbo duonvekita duondormanta, la sonĝaĵo kaj la realaĵo tiel konfuziĝis, ke ŝi kredis daŭrigi la sonĝon komencitan.

La junulo profitis tiun sekundon da ŝanceliĝo. Li rapidis al la lito, sublevis la kovrilojn kaj jam ekkaptis la junulinon per siaj fortikaj brakoj, kiam la malfeliĉa infanino, subite vekita de la malvarmo, rekonis sian atakanton. Baraktante, ŝi ekkriis:

— Viktoro Linŝardo!

— Jes, belulino mia, Viktoro Linŝardo kiu cin amas, kaj kiu tion ekpruvos al ci. Ĉar mi ne povas esti cia edzo, mi fariĝos cia amanto: la afero estos sama.

Tiu malĝentilega cidiro impresis Matildon eble pli dolore ol la restaĵo. Ŝi penis sin liberigi el liaj ĉirkaŭpremoj kaj alvoki helpadon, sed vane.

Ĉar dum li rekomencis sian atakon, premegante per sia tuta pezo la korpon de sia suferantino, la malnoblulo almetis sian manon sur ŝian buŝon por haltigi ŝiajn kriojn.

— Cia sintenado estos vere fiera, li moke murmuretis en ŝian orelon, kiam ci estos vekinta la tutan loĝantaron. Oni venos al ni; oni cin trovos inter miaj brakoj. Jen estas bela vidaĵo prezentota al sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo.

Fraŭlino de Prelongo sufokiĝis, eĉ stertoris sub la brutaj karesoj de sia atakanto. Sed ŝi havis en vejnoj sangon de antikvaj ferarmitaj herooj; kaj ŝi ne perdis kuraĝon. Konsiderinte ke la situacio estus pereiga por ŝia famo, se oni ŝin surprizus kun Viktoro, ŝi komprenis, ke la kapitano estas prava, sekve ke ŝi devas sin defendi sola. Ĉar la junulo premegis ŝian buŝon per soldataĉa kisado, ŝi mordis lian lipon ĝis sango. Linŝardo aŭdigis malsonoran ĝemadon kaj rapide stariĝis. Profitante tiun momenton da malatento, Matildo lin repuŝis kontraŭ la muron, kaj per unu saltego eksaltis el la lito. Volante ŝin reekkapti, Viktoro streĉis la brakon: sed liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tolaĵo, kiu ŝiriĝis kaj restis en liaj manoj, lasante la junulinon tute senvestitan.

Vidante tiun virginan korpon subite senvualigitan, la kapitano puŝis blekegon. Kun konvulsiaj trajtoj, kun gestoj de frenezulo, li rapidis al la malfeliĉulino. Ŝi, en la ekscitego en kiu ŝi troviĝis, nur zorgante pri la minacanta danĝero, ne ekvidis ke ŝiaj plej sekretaj ĉarmoj estis kaŝataj de nenio, kaj perdis la barilon, kiu povis ankoraŭ ilin protekti.

Persekutado senhalta komencis. Uzante ĉiun meblon kiel remparon, sin ŝovante kiel kolubro en interspacon kuŝantan inter ili, ĝis nun Matildo sukcese glitis for de la manoj de sia persekutanto: sed li ne laciĝis.

La malfeliĉa infanino sentis, ke ŝiaj fortoj eluziĝas. Ŝi antaŭvidis la momenton en kiu ŝi falos kiel senvivaĵo en la brakojn de sia malamiko, kiam subita inspiro trairis ŝian cerbon. Pasante apud la tablo, ŝi prenis plenmane amaseton da tabako. Dum Viktoro, ne rimarkinte ŝian geston, penis utiligi tiun movon por ŝin ekkapti malantaŭe, ŝi per eksaltego returneniris, kaj, almetante sian pugnon al lia vizaĝo, ŝi frotis lian frunton kaj plenigis liajn okulojn per la brulanta pulvoro. La kapitano kriegis, forlasis sian suferantinon, embarasis siajn piedojn en la noktovesto disŝirita tere kuŝanta, perdis ekvilibron kaj kun kapo malsupre ekfalis en la vitraĵon, kiun enirinte li estis metinta kontraŭ la muron.

Tio okazis tiel subite, ke Matildo restis senmova, rigardante, ne komprenante. Certe, ĵetante pulvoron en okulojn de sia atakanto, ŝi esperis, ke ŝi iom paralizos liajn fortojn; sed ŝi ne kredis, ke preneto da tabako estus kapabla naski tiel subitegajn rezultatojn.

La roloj interŝanĝiĝis: Viktoro Linŝardo ne estis plu timinda: fraŭlino de Prelongo eliris triumfe el tiu malnoblega kaj neegala batalo, dank’ al sia kuraĝo kaj sia spiritĉeesto. Tiam nur ŝi ekvidis, ke vesto neniu ŝin kovras. Ruĝiĝante pro indigno kaj pro honto, ĉar viro ŝin vidis en tia stato, ŝi rapide eniris en sian tualetejon, en kiu ŝi vestis la unuan negliĝon troviĝantan sub ŝia mano.

Dum tiu tempo, la venkito malfacile releviĝis. Kiam Matildo revenis, ŝi vidis Viktoron starantan meze de la ĉambro, kun brakoj etendataj, alpaŝantan kiel blindulo. Lia vizaĝo, tranĉetita de vundetoj faritaj de la vitraj disrompaĵoj, estis kuntirita de neesprimebla sufero: inter liaj palpebroj fluetis du larmoj nigraj pro tabako, kiuj miksiĝis kun sango fluanta el liaj vundoj. En tiu stato, li ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel ridinde malbelega, ke ŝi, forgesante tion, kio okazis antaŭmomente, ne povis deteni ridegon bruan kaj tiel malestimantan, ke ĝi frapis la kapitanon kiel vipeta bato.

— Nu, sinjoro, ŝi diris, kion vi faras? Mi bonvolas kredi, ke vi ne intencas resti ĉi tie.

Mallaŭta balbuto estis la respondo de Viktoro.

— Ha! mi komprenas, daŭrigis la malkompatema junulino; vi ne klare vidas, ĉar la tabako vin blindigis. Etendu la manon; iru dekstren; haltu; nun, maldekstren: nu, jen la fenestro: ĝin paŝegu kaj eliru rapide. Precipe zorgu, ke vi ne falu. Ĉar se morgaŭ oni trovus vin malsupre de mia fenestro, kun kruro rompita, mi estus ĝenata por klarigi vian ĉeeston.

Premegita de doloro kaj de honto, Viktoro malsupreniris malrapide sur la ŝtupetaro. Kiam li troviĝis sur la tero, fraŭlino de Prelongo, kiu lin observis, al li ĵetis, per tono de netradukebla ironio, tiujn mokegajn vortojn:

— Iru, nepo de lakeo; kaj memoru, ke ĉiam Prelongoj devigos Linŝardojn al la malleviĝo de la kapo.

— Malbeno! ĉiam tiu sama insulto, murmuris kolere la kapitano, kiu penade duonmalfermis siajn okulojn por sin direkti.

La tabako, kiu ilin plenigis, samtempe fluis kun la larmoj. Kvankam li ankoraŭ sentis impreson de kruelega brulumo, tamen la junulo povis sublevi sian palpebron sufiĉe por sin konduki.

Li melankolie sekvis la vojon tiel ĝoje aliritan de li antaŭ kelkaj horoj, kiam malsonora gorĝbleketo, antaŭ tri paŝoj de li, lin eksaltigis.

— Ŝafo libera! li ekkriis; mi estas pereonta. Antaŭ kiam la forkuranto trovis la tempon necesan por preni revolveron en sia poŝo, la grandega besto rapidas sur lin, almetas siajn manegojn sur liajn ŝultrojn, kaj malfermas siajn timindajn makzelojn por puŝegi en lian kolon siajn akrajn dentegojn. Viktoro kontraŭbatalas la atakon, ekkaptas la hundon per ĝia dika felo, kaj penas repuŝi la minacantan buŝegon, kies li sentas elspiraĵon varmigantan lian vizaĝon.

La kapitano estis facilmova kaj kuraĝa, sed Ŝafo pli. Ĝi saltegis kontraŭ la junulon per tia perforto, ke ĉi tiu, sentante siajn lumbojn faldiĝantajn kaj krakantajn falis malantaŭen, kun la hundo sur lia brusto. Tute senarma kontraŭ malamiko, kiu ĉiam havis siajn naturajn armilojn, Viktoro sentis en sia kolo kruelegan doloron, kiu lin sufokis. La krio, kiun li volis ekpuŝi, perdiĝis en stertoron: kaj li svenis.

Tamen Matildo, dezirante certiĝi ĉu ŝia malamiko vere eliris, staris ankoraŭ apud sia fenestro, kiam ŝi aŭdas la furiozajn bojadojn de Ŝafo bruantajn en la noktaĵo. Ŝi tremetas. Konante la malamon, kiun la hundego sentas al la kapitano, ŝi komprenas, ke terura dramo okazas post kelkaj metroj el la kastelo, kaj ke la filo Linŝardo estos baldaŭ senkompate sufokita.

Malgraŭ la monstra atenco en kiun ŝi preskaŭ falis, ŝi sentas sian koron prematan, pensante ke ŝi estos eble la senvola kaŭzo de hommortigo. Tuj ŝi eliras el sia ĉambro, malsupreniras rapide la malgrandan ŝtuparon rekte kondukantan en la parkon, kaj tiras la riglilojn de la pordo. Por malebligi malfeliĉon, se tamen la afero estas ankoraŭ ebla, ŝi volas alvoki sian hundon, kiam ŝi ekvidas du ombrojn, kiuj sin klinas supren de korpo tere kuŝanta. Flanke de ili, Ŝafo ŝajnis tute kvieta kaj eĉ ĝoje saltadis. Ĉar la pacema sintenado de la Novterhundo al ŝi pruvis, ke tiuj ombroj estas kastelloĝantoj, fraŭlino de Prelongo timis, ke oni ŝin surprizos. Ŝi volis malaperigi ĉian postsignon de la Viktora vizito; ĉar ŝi komprenis ke, se ĝi estus konita, neeviteble ĝi malpurigus ŝian bonan famon: do, pro tio, ŝi rapide elprenis la pezan ŝtupetaron, kaj ĝin trenis ĝis la ilejo.

En tiu momento ŝi estis renkontita de fraŭlino de Savinako, kiu revenis el sia amkunvenejo. La du junulinoj ambaŭ reciproke mirantaj, ĉar ili troviĝas en la parko dum horo tiel nokta, reeniris ĉiu en sian ĉambron, rezervante al la morgaŭa tago la klarigon pri tiuj strangaj okazintaĵoj.

Reveninte en sian apartementon, fraŭlino de Prelongo faletis sur apogseĝon, sin demandante ĉu tio, kio okazis estis vere reala; ĉu tio prefere ne estus la memoro de terura inkubsonĝo? Sed ŝi rimarkis sur la tapiŝo sian noktoveston disŝiritan kaj la sangoplenajn disrompaĵojn de la vitraĵo. Tiu vidaĵo ŝin revenigis al la realeco.

Nun, kion ŝi faros? Kompreneble ŝi ĉion rakontos al siaj gepatroj.

Tia estis ŝia unua ideo. Sed tiam ŝi devos paroli pri malnoblegaj detaloj, kies nur memoro paligas la malfeliĉan infaninon. Kaj sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo, kion li diros, kion li pensos pri tio? Ĉu li kredos, ke fraŭlino de Prelongo estis vere malrespektegita? Eble li estos turmentita de dubo; eble li opinios, funde de sia koro, ke ŝi estis konsentinta. Ĉar la junulino estas tro fiera por toleri eĉ la plej malgrandan suspekteton, ŝi decidis, ke ŝi silentos kaj sekve ŝajnos tute nescianta pri la fariĝoj okazintaj dum la nokto.

Tiun decidon preninte, Matildo zorge kolektis ĉiujn vitrajn erojn, kaj ilin ĵetis for de sia fenestro: morgaŭ, por klarigi la rompon de tiu vitraĵo, ŝi sin kulpigos de malzorgemo. Ŝi kaŝis la noktoveston disŝiritan kaj enlitiĝis, rompita de laciĝo kaj de kortuŝecoj, sed kontenta pri la decido de ŝi prenita.

Poste la vizaĝo de Valentino trairis ŝian penson. Ŝi sin demandis kial ŝia amikino troviĝis en la parko dum horo preskaŭ matena, kun la ŝlosilo de la dometo en sia mano. Fine ĉio konfuziĝis en ŝia cerbo, kaj post kelkaj minutoj ŝi ekdormis.

Kiam sinjoro de Ruvezo apogis kontraŭ la muron la korpon senmovan de la kapitano, ĉi tiu ekeliris el sia sveno. Li sin preparis paroli, gestigi, peti helpon, kiam la voĉo de la markizo, alkuranta al la krioj puŝitaj de Frederiko, frapis lian orelon. Kun la vivo renaskiĝis la instinkto por la konservado. Tuj kiam li povis malkonfuze distingi la parolojn diritajn ĉirkaŭ li, li komprenis ke, dank’ al la kamparana vesto, kiu ŝanĝis lian ŝajnon, dank’ al la vundoj, kiuj malrekonigis lian vizaĝon, lia identigo, kvankam suspektita, ne estis certigita. Li estu maltima, kaj nenio estos malesperiga.

La parto de la muro, kontraŭ kiu li troviĝis, estis ĵus tiu, kiu datumis de Ludoviko XIVa, kaj kies refaron oni opiniis senutila, ĉar ĝi superis krutaĵon ducentmetre profundan. Sublevinte mallarĝe siajn palpebrojn, Viktoro observis la plej etajn movojn de liaj ĉirkaŭantoj. Unue la servistoj eliris, ekserĉontaj portilon; poste same agis Raŭlo kaj sinjoro de Ruvezo. Momente la filo Linŝardo troviĝis sola, for de maldiskretaj rigardoj: tiu momento sufiĉis.

Li rimarkis en la muro, post kelkaj paŝoj, fendon plenigitan per urtikoj. La tempo malaperigis ĉiun postsignon de mortero, kaj la ŝtonoj restis unu sur la alia nur pro sia pezo. Por ke sinjoro de Prelongo povu suspekti nenion, kiam li revenos, Viktoro deklinigis la kurtenon el kreskaĵoj kiu maskis la malfermaĵon, repuŝis eksteren kelkajn ŝtonojn por iom ĝin plilarĝigi, kaj sin ŝovis kun kapo malsupre tra la mallarĝa fendo, dum la urtikoj kaj la konvolvuloj reprenis sian lokon, kaj maskis al neatenta observanto la vojon de li sekvitan.

La herboj tremis ankoraŭ, kiam revenis Raŭlo akompanata de la grafo. La markizo esprimis laŭte sian miron, trovinte la nenaturan ruinaĵon plenan da floroj, kiel por amkunveno, kaj serĉis, ne ĝin trovante, klarigon, pri kiu sinjoro de Ruvezo singardeme silentis. Malantaŭ sia muro, Viktoro, same mirante pro tiuj neatenditaj novaĵoj, sed ekantaŭvidante la veron, ne perdis unu vorton de l’ interparolado.

Tuj kiam li aŭdis, ke sinjoro de Prelongo, mirigita ĉar li ne lin trovis plu, ordonis, ke oni lin serĉu, la kapitano lasis sin gliti sur la deklivo de la profundaĵo, sin alkroĉante hazarde al la plej malgrandaj elstaraĵoj de la roko, al herbaj tufoj, kiujn li renkontis sub sia mano. Kiam li estis knabeto, ofte li efektivigis tiun ekvilibraĵon, pro kiu li ricevis multegajn survangarojn de Heleno, kiam li revenis kun kitelo disŝirita, kun pantalono aliformigita en ĉifonaĵon.

Feliĉe li konservis la facilmovecon de sia infanaĝo, dank’ al la aktiva ekzistado vivita de li en Alĝerio; ĉar li alvenis sendifekte malsupren de la terura deklivo. Sed liaj dorso, manoj kaj vizaĝo fariĝis nur unu vundo, kies brulumo lin kruelege suferigis. Rapide li subakviĝis en Violanon, sentante neesprimeblan sendolorigon, kiam la akvo de la rivero glitis sur lia haŭto kaj malvarmetigis lian suferantan kaj sangigan korpon.

Antaŭ kiam li reeniros en la kastelon, la markizo ĉirkaŭiris mem la parkon, laŭlonge de la muro ĝin fermanta. Tiam li trovis la malgrandan ŝtupetaron lasitan de Viktoro. Levinte la okulojn, li rimarkis ke la botelfundoj estis malaperintaj sur la rando de la muro.

Ĉiuj tiuj detaloj estis signo de antaŭmedito, kiun oni vidas tre malofte ĉe la simplaj ĝardenŝtelistoj. Ĉar li kredis sin prava, rilatigante la noktan suprenrampon kun la festaj preparaĵoj eltrovitaj de li en la ruinaĵo, li obstine sekvis postsignon, kiu fatale lin malproksimigis for de la vero. Fine, antaŭ kiam li supreniros en sian apartementon, li metis en la ĝardenon servistojn, kies komisio estis observadi, dum la tuta nokto; kaj li decidis ke li lerte demandos Valentinon kaj sian filinon; ĉar li deziris scii ĉu la ŝajno, suspektita de li inter la vundito kaj la kapitano, estas pravigita aŭ nur iluzia.

La morgaŭan tagon, sinjoro de Ruvezo diris adiaŭ al la Prelonga familio kaj eliris al Alĝerio. Li sentis sian koron tre ĝemoplenan, disiĝante el la ĉarma junulino, kiun li pli pasie amegis ol antaŭe: sed li firme esperis, ke baldaŭ li ŝin revidos kaj ne forlasos plu. Sed tiu eliro ĵetis Valentinon en plorigan malĝojon.

Fraŭlino de Prelongo, sentante sian kapon ankoraŭ plenan da memoroj de la terura nokto, serĉis sian amikinon, dezirante senti apud si iun, kiu ŝin distrus el ŝiaj malgajaj pensoj: ĉar ŝi trovis ŝin en neniu loko, ŝi supreniris al ŝia ĉambro kaj frapis sur la pordon.

Fraŭlino de Savinako ne respondis. Ĉar la ŝlosilo troviĝis en la seruro, Matildo eniris kaj vidis sian amikinon ploregantan. Al la amikemaj demandoj de la juna kastelmastrino Valentino unue respondis per klarigoj nur neprecizaj. Sed instigite de la junulino, bezonante verŝi en alian koron kompateman la ĉagrenon, kies ŝia koro superfluis, fine dezirante paroli pri la viro de ŝi amata, ŝi ĉion konfesis, petante kompreneble la plej grandan sekreton. Sed rakontante la historion de siaj amaĵoj kun la grafo, ŝi zorge kaŝis iajn detalojn tro pasiajn, kiujn, ŝi tion komprenis, ne estus aprobinta fraŭlino de Prelongo: tiamaniere ĉi tiu lasta restis konvinkita, ke ĉiuj karesoj okazintaj inter la geamantoj estis nekulpigeblaj de la plej severa moralo. Fraŭlino de Savinako eĉ konfesis sen ia honto, ke nur por havi lastan kunvenon kun Frederiko ŝi petis la ŝlosilon de la dometo, ornaminte per floroj la kunvenejon por ĝin beligi kaj por ĝin parfumi.

Tiam, memorante pri la stranga laboro farita de Matildo, kiam ŝi ŝin renkontis, Valentino siavice petis kion ŝi faris kun ŝia ŝtupetaro. Fraŭlino de Prelongo multe ruĝiĝis. Sed la konfido naskas la konfidon. Ĉar la junulino same bezonis partoprenigi sian amikinon pri la sekreto ŝin sufokanta, ŝi rakontis la provon de malrespektego en kiun ŝi preskaŭ falis. Samtempe ŝi aldonis, ke ŝi intencas faligi en la forgeson la memoron de tiu malgaja aventuro. Fraŭlino de Savinako laŭte laŭdis Matildon pri ŝia kuraĝo, ŝia spiritĉeesto kaj precipe pri la decideco de ŝi ekprenita.

Ili do decidis ke nek unu nek alia parolos. Sin lasinte, ambaŭ junulinoj sin kisadis kun veraj amikelmontroj; ĉar nun duobla sekreto ekzistis inter ili. Tiu mistero povis nur kuntiri pli mallarĝe ankoraŭ ol antaŭe la ligilojn tamen tre malvastajn de l’ amikeco, kiu ilin unuigis. La markizo volis ilin demandi aparte; sed li ricevis respondojn neniel kontentigajn. Ambaŭ certigis ke ili nenion aŭdis. Kiam Raŭlo petis de sia filino kial la vitraĵo, remetita dum la tago, estis denove rompita, Matildo respondis, ke kredeble oni ĝin malbone fiksis; ĉar, fermante. sian fenestron eble tro maldelikate, ŝi vidis ĝin disiĝantan kaj falantan en la ĝardenon. Kaj tiun respondon plene certigis la ekzameno de vitraj disrompaĵoj trovitaj piede de la muro.

Nun restis punkto klarigota. Kia estis tiu nekonatulo? Sed kiam sinjoro de Prelongo, dank’ al sciigoj sekrete kolektitaj, eksciis ke Viktoro estas malsana kaj danĝere vundita, li ne dubis plu.

Jen estas kiamaniere li restarigis la dramon: La kapitano sin enkondukis en la parkon, intencante delogi unu el junulinoj. Li trovis rimedon por malfermi la ruinaĵon, kiu estis la loko elektita de li por la plenumo de lia malnobla projekto. Sendube li sukcesis kaj altiris sian suferintinon per procedo ia: sen tio, tiuj preparaĵoj ne estus klarigeblaj. Sed tiam, kaj nevole la markizo alvenis al tiu nediskutebla konkludo: unu el ili konsentis, ĉu Valentino, ĉu ... Matildo.

Pro tiu penso, malvarma ŝvitado fluis el lia kolo al liaj kalkanoj: kaj li ekkriis, tordante siajn brakojn:

— Sed tiam, kiu el ambaŭ? kiu el ambaŭ?