Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En 2016 Eŭropa Unio kaj Usono instigis albanajn politikistojn entrepreni radikalan reformon de la jura sistemo. La reformo celis forfiltradon de koruptitaj juĝistoj kaj prokuroroj. Internacia komisiono gvidis elektadon de juĝa aparato, kiu estis filtronta la precipan agantaron de la jura sistemo. Sed tio alportis malagrablajn konsekvencojn: la lando restis sen Konstitucia Kortumo, sen Supera Konsilio de Juro, sen Centra Komisiono pri Elektoj kaj sen Supera Apelacia Kortumo.
Tion antaŭvidis la opoziciaj partioj, kiuj avertis, ke la reformon povos misuzi la parlamenta socialista plimulto (posedanta 84 el 140 lokoj en la parlamento) kaj la registaro, kiu aprobas leĝojn sen bezono zorgi pri la opozicio, kontraŭ la konstitucio kaj por ataki la opozicion. Oni ankoraŭ ne scias, kiel solviĝos tia embarasa situacio. Intertempe multaj gravaj aferoj restas nesolvitaj, kaj ĉirkaŭ 20 000 kazoj atendas apelacion.
La opozicio postulis, ke la reformo inkluzivu agojn kontraŭ koruptitaj politikistoj kaj eĉ denuncis multajn el ili. Tamen la registaro, male, pretigas “kontraŭ-kalumnian” leĝon, kiu, laŭ la opozicio, protekte ŝirmos altrangajn figurojn akuzitajn pri koruptiĝo. Dume la opozicio ne havas juran instancon, al kiu ĝi apelaciu. Kelkaj analizistoj opinias, ke la reformo estis antaŭtempa por nia malgranda lando kun ankoraŭ nesufiĉaj kadroj en la jura sfero.
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio