Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Vieno okazis konferenco de la ministroj pri internaj aferoj de Eŭropa Unio pri sekureco kaj migrado. La aranĝo okazis sub la signo de kunlaboro kun Afriko. En pluraj laborkunsidoj oni pridiskutis kunlaboron kun nord-afrikaj landoj. Partoprenis ministroj kaj altrangaj oficistoj el Egiptio, Alĝerio, Libio, Malio, Maroko, Ĉado kaj Tunizio. Ĉeestis EU-komisionano pri internaj aferoj Dimitris Avramopulos. La konferencon organizis Aŭstrio, kiu nun prezidas la Konsilion de Eŭropa Unio.
Herbert Kickl, aŭstra ministro pri internaj aferoj, diris: “Malgraŭ la diferencaj situacioj en niaj EU-landoj, minacaj estas krimaj “hom-pasigistoj” (kiuj kontraŭ-leĝe transigas homojn trans landlimojn), kontraŭ-regula migrado, ekstremismo kaj terorismo. Tiuj krimoj koncernas Eŭropon kaj Afrikon. Tial ni plifortigas nian kunlaboron kun afrikaj partneroj.” La menciitaj afrikaj landoj estas de certa tempo anoj de mediteranea informa kontaktgrupo kune kun EU-ŝtatoj Italio, Germanio kaj Aŭstrio.
Oni pridiskutis celojn kaj principojn de estonta kunlaboro en la sfero de migrado kaj sekureco. Pere de tio oni intencas kontribui al la stabileco kaj bona evoluo en ambaŭ kontinentoj. “Grava premiso por tio estas frakaso de la negocmodelo de la hom-pasigistoj, kiuj havas nur krimajn interesojn”, diris Kickl. Oni volas intense kunlabori en la batalo kontraŭ la krimaj hom-pasigistoj kaj koruptado, samkiel kontraŭ perfortopretaj ekstremismo kaj terorismo.
Evgeni Georgiev
korespondanto de Monato en Aŭstrio
[FORIGITA!: bildo]
La aŭstra ministro pri internaj aferoj Herbert Kickl. Foto: BKA/MICHAEL GRUBER
[FORIGITA!: bildo]
EU-komisionano Dimitris Avramopulos. Foto: BKA/MICHAEL GRUBER