Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi estas rumana lesbanino. Tre malmultaj amikoj miaj, kiuj scias, ke mi estas lesba, demandis, ĉu mi ĝojas, ke “nur” unu rumano el kvin partoprenis en la referendumo, kiu celis konstitucie malpermesi edziĝon inter du viroj aŭ du virinoj. Kialo por ĝoji apenaŭ ekzistas. La ĝenerala sinteno en mia lando estas kaj restas tre malamika rilate samseksemulojn. Mia propra familio kaj tiu de mia koramikino eĉ ne scias, ke ni havas amrilaton, ĉar certe ili rifuzus plu vidi nin. Promeni man-en-mane, eĉ en grandurbo kiel Bukareŝto, estas tute neeble, ĉar insultoj, mokoj kaj eĉ batadoj povus sekvi. Pasintjare ni ambaŭ laboris en Britio dum ses monatoj, ne pro pli alta salajro tie, sed ĉar tiel ni almenaŭ dum duona jaro povis esti ni mem. Dum duonjaro ni povis promeni kune, eĉ kisi nin, sen strangaj rigardoj, sen kriaĉoj de la aliaj. Ĉu nun mi ĝojas esti denove en mia patrolando? Ho ve!
Iulia Stancu
Rumanio