Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Giovanni Gallavotti [ĝovani galavoti] estas la unua italo, kiu gajnis la premion Poincaré. Temas pri la plej grava internacia agnosko pri matematika fiziko, kies valoro estas komparebla al tiu de Nobel-premio en aliaj fakoj. La premio, establita en 1997, estas atribuata ĉiun trian jaron. Ĉi-foje oni ĝin donis al Gallavotti pro lia multjara esplorado rilate al statistika mekaniko, klasika mekaniko, kvantuma kampo-teorio kaj ĥaosaj sistemoj. Gallavotti, 77-jaraĝulo naskiĝinta en Napolo, estras la fakon pri fiziko de la universitato Sapienza de Romo, sed estas ankaŭ membro de rimarkindaj sciencaj institutoj, kiel Akademio de Lincei (itale Accademia dei Lincei) kaj Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko.
“Mi rigardas ĝin premio pro mia tuta kariero. La kialoj, pro kiuj laŭ la juĝantaro mi ricevis la premion, priskribas la kulturan vojaĝon de mia vivo. Ĝi venis tute neatendite: mi estas tre feliĉa”, komentis Gallavotti. Ankaŭ Giorgio Parisi, la nuna prezidanto de Akademio de Lincei, montras entuziasmon kaj fieron pri la rekono, kiun ricevis lia esplorema kolego kaj samnaciano. “Gallavotti ja estas fekunda esploristo, kiu faris fundamentajn kontribuojn en multaj fakoj kaj okupis sin grandskale pri kritaj fenomenoj, kiel la konduto de turbulaj fluidoj. Lia plej granda faro konsistas en rigora, matematika priskribo de tiuj sistemoj, kiuj ne estas en ekvilibro. Tio estas aplikebla al granda nombro da sciencaj fenomenoj, precipe koncerne la elektran kaj la magnetan kampojn.”
La akademiano finfine memorigis, ke Gallavotti mem starigis statistikan mekanikon en Italio inter la 1960aj kaj la 1970aj jaroj. “Li havis en sia vivo tre multajn studentojn — pli junajn kolegojn, kiujn li mem kuraĝigis al laborado en tiu fako de fiziko. Oni ŝuldas al li la fondon de la Moderna Lernejo pri Matematika Fiziko en Italio. La premio Poincaré estas do justa rekono por li kaj lia tuta skolo.” Krom Gallavotti la prestiĝan premion ĉi-jare gajnis la fakuloj Michael Aizenman (Rusio) kaj Percy Deift (Sud-Afriko).
Cristina Casella
korespondanto de Monato en Italio