Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la jaro 2016 drogojn konsumis 275 milionoj da homoj. Tio estas 25 milionoj, aŭ 10 elcentoj, pli ol la kvanto raportita antaŭ unu jaro, laŭ UN-Raporto de 2018, kiun oni prezentis en Vieno.
Ne nur la konsumado, sed ankaŭ la ofertado de drogoj kreskis. Juri Fedotov, direktoro de la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (UNODC), diris: “La rezultoj de la aktuala raporto indikas, ke la drog-merkatoj plivastiĝis kaj la produktado de kokaino kaj opio atingis absolutajn rekordojn.” En 2016 oni produktis rekordan kvanton da kokaino. Estis produktitaj laŭtakse 1410 tunoj. Plej multan kokainon eksportis Kolombio, sed ankaŭ Afriko kaj Azio evoluis kiel lokoj de komerco kaj konsumado. Ankaŭ en la opio-produktado estis atingita rekordo. En 2016 oni produktis 10 500 tunojn. Krome opioidoj* kaŭzis plej grandajn damaĝojn.
Kanabo estis la plej ofte konsumata drogo en 2016. 192 milionoj da homoj konsumis ĝin en tiu jaro. La nombro de ĝiaj konsumantoj kreskis konstante kaj pliiĝis je 16 elcentoj en la jardeko ĝis 2016. Tiu nombro spegulas ankaŭ egalan pligrandiĝon de la monda loĝantaro.
La kultivado de kanabo pliiĝis tutmonde eĉ je 27 elcentoj (4386 tunoj). Aparte granda estas ĝia vastiĝo en Nord-Ameriko. Laŭ fakuloj tio dependas ĉefe de la laŭleĝigo de tiu drogo kaj ties kultivado en multaj usonaj ŝtatoj.
Plia tendenco: la konsumado de opioidoj fariĝas ĉiam pli granda sanproblemo. Oni atribuas 76 elcentojn de la mortintoj al konsumado de opioidoj, dum en Nord-Ameriko ĉefe la konsumado de fontanilo (angle Fontanyl) — sinteza opioido, kiu estas uzata por kuracado de akutaj kaj kronikaj doloroj — prezentas la plej grandan problemon. Krome la konsumado de tramadolo (angle Tramadol) havas maltrankviligajn dimensiojn en lokoj de Afriko kaj Azio, oni substrekas en la Raporto.
Kvankam spertuloj asertas, ke fontanilo kaj tramadolo tre gravas por kuraci dolorojn, tamen ilia kontraŭleĝa produktado kreskas konstante. En 2016 oni konfiskis entute 87 tunojn da opioidoj, kio respondas al la sama kvanto da konfiskita heroino.
Laŭ la raporto, la konsumado de drogoj ĉe homoj aĝaj pli ol 40 jarojn pliiĝis pli evidente ol tiu ĉe pli junaj konsumantoj. La mortoj kaŭzitaj pro tia konsumado plimultiĝis inter la jaroj 2000 kaj 2015 je 60 elcentoj. UN konstatas grandajn diferencojn okaze de konsumado de drogoj laŭ la seksoj. Konforme al tio, virinoj preferas opioidojn kaj sedativojn, kaj viroj konsumas pli ofte kanabon kaj kokainon. Tamen, virinoj konsistigas nur trionon de la drogemuloj.
Ĉefe okaze de junuloj kaj junaj plenkreskuloj fakuloj konstatas du tipojn de drog-misuzo: dum junuloj en riĉaj landoj konsumas kanabon, sintezan narkotaĵon “ekstazo” kaj kokainon, infanoj en la pli malriĉaj regionoj prenas malmultekostajn drogojn.
Evgeni Georgiev
korespondanto de Monato en Aŭstrio