Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi komprenas la malfavoran reagon de Filippo Franceschi pri la silento de Esperanto-asocioj rilate al la “ŝokaj kruelaĵoj” en la mondo (Blindaj surdaj mutaj, Monato 2018/07, p. 5). Tamen mi ne pensas, ke tio estas la rolo de neŭtrala Esperanto-asocio kiel UEA. Sed ankaŭ mi ne konsentas kun Zamenhof, kiam li diris, ke “kun tia Esperanto, kiu devus servi ekskluzive al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan”. Lingvo, eĉ Esperanto, estu uzebla por plej diversaj celoj kaj ne nur por speco de religio, de sekto, de politika partio!
Germain Pirlot
Belgio