Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Per la artikolo Mima festas sian 117an jaron (Monato 2018/04, p. 18), ni malkovris, ke en Kubo loĝas la due plej aĝa persono en la mondo laŭ sia oficiala identigilo, malgraŭ tio, ke ŝi ne estas registrita en la internaciaj registrolibroj.
Kun bedaŭro ni eksciis, ke Mima, oficiale Emilia de la Caridad Quesada Blanco, jam ne estas inter ni. Ŝi forpasis de natura morto la 25an de junio en la kuba urbo Cienfuegos, kie ŝi naskiĝis kaj pasigis sian multjaran vivon, plenan de multaj bonegaj faroj, inter ili, flegado de centoj da malsanuloj kaj infanoj forlasitaj de siaj gepatroj.
Mima aĝis 117 jarojn kaj 56 tagojn, kiam ŝi adiaŭis siajn nepojn, kiuj ŝin flegis dum la lastaj jaroj.
Juan Carlos Montero Medina
Kubo