Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pasintjare, la 1an de oktobro, en Katalunio okazis referendumo pri sendependiĝo. La hispana ŝtato taksis la eventon kontraŭleĝa kaj sendis al Katalunio aparte altan nombron da policistoj. La popolo aktive — sed pace — defendis la balotejojn kun granda sukceso, malgraŭ la granda violento de la policistoj. Sekvis enkarcerigo kaj ekzilo de kelkaj politikistoj, dum la regiona registaro estas sub la regado de la ŝtato.
Nun kelkaj instruistoj estas jure persekutataj pro pritraktado de la okazintaĵoj de la unua de oktobro en la lecionoj. Speciale menciindas naŭ instruistoj de la mezlernejo El Palau [el paláŭ] de la urbo Sant Andreu de la Barca [sant andréŭ de la barka], kiuj spertas apartan premon.
La mezlernejo troviĝas apud granda kazerno de Guardia Civil, kaj gefiloj de policanoj studas tie. Kelkaj el tiuj mezlernejanoj denuncis, ke la instruistoj pritraktas en la lecionoj la eventojn de la 1a de oktobro kaj la prokurorejo akuzis ilin pri malam-delikto. Ili estas nuntempe juĝataj.
Krome, la hispana registaro iniciatis propran punproceduron kontraŭ la naŭ instruistoj, kies nomojn kaj fotojn publikigis kelkaj hispanismaj amaskomunikiloj. Aldone al ĉio ĉi, la estro de la hispanisma partio Ciudadanos (Civitanoj) publikigis iliajn nomojn kaj fotojn ankaŭ pere de Tvitero. La rezulto estas agresema premado flanke de la hispanisma sektoro. Laŭ la frato de unu el tiuj instruistoj “nur kelkaj tagoj estis bezonataj por detrui personon, emocie ruinigi ĝis ne-reira punkto”.
La afero vekis indignon flanke de granda parto de la kataluna socio, kiu subtenas la naŭ instruistojn. La kampanjo Ankaŭ mi estas instruisto de El Palau! furoras en sociaj retoj, kaj surstrate lernantoj manifestaciis akompane de siaj gepatroj kaj instruistoj.
La instruistoj ricevis ankaŭ internacian subtenon: ekzemple, de Komitato por Defendo de la Revolucio en Tunizio.
Ferriol Macip Bonet
korespondanto de Monato en Katalunio