Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Eleni Foureira (Kipro), Ermal Meta (Italio) kaj Eugent Bushpepa (Albanio) prezentiĝis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2018, kaj atingis respektive la duan, kvinan kaj dek-unuan lokon. Ermal sukcesis kun sia itala partnero Fabrizio Moro.
La kantistino kaj dancistino — ankaŭ modistino — Eleni de multaj jaroj loĝas en Grekio kaj posedas ankaŭ grekan civitanecon. Komence Eleni fariĝis konata danke al la grupo Mystique en 2007. Timo pro diskriminacio devigis ŝin kaŝi sian albanan devenon longan tempon, sed fine la tridek-jarulino deklaris, ke ŝi naskiĝis en Fier (Albanio) kaj alvenis en Grekion kun siaj gepatroj tuj post 1990.
Li venkis en la 56a Nacia Kanzon-Festivalo en Albanio — en decembro 2017 — kaj reprezentis Albanion. Per kanzono verkita de li mem kaj titolita Mall (Nostalgio) li rakontas sian personan historion pri la tempo, kiam li vivis malproksime de sia familio.
Ankaŭ naskiĝinte en urbo Fier li pasigis malfeliĉan infanecon pro malbona konduto de la patro. Kune kun la italo Fabrizio Moro li venkis en la 68a festivalo de Sanremo, kaj reprezentis Italion per la kanzono Non mi avete fatto niente (Vi nenion faris al mi).
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio