Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Inter la 27a kaj 30a de aprilo okazis 800-kilometra kurado inter Barcelono kaj la tri malliberejoj situantaj apud Madrido, kie estas enkarcerigitaj katalunaj politikaj malliberuloj. La evento komenciĝis antaŭ la Parlamento de Katalunio kaj, tri tagojn poste, ĝi frumatene atingis la unuan malliberejon. En la tri prizonoj, la kurantoj renkontis la advokatojn de la koncernaj malliberuloj por donaci al ili librojn eldonitajn speciale por la kaptitoj kaj subskribitajn de ĉiuj kurintoj.
La itinero estis dividita je dek ses segmentoj, siavice subdividitaj je po kvin sekcioj. Ĉiu sekcio estis inter 10 kaj 13 kilometrojn longa kaj trakurita de kvar sportistoj vestitaj en flavaj ĉemizoj — la flavan koloron oni uzas por postuli liberigon de la proopiniaj kaptitoj.
Nuntempe la hispana justico persekutas 25 katalunajn sendependistojn, el kiuj naŭ estas enkarcerigitaj, sep estas ekzilitaj kaj la ceteraj atendas re-juĝadon. Krom la prezidantoj de la ĉefaj asocioj por sendependiĝo, 24 persekutatoj estis elektitaj en la lastaj balotoj por la Parlamento de Katalunio la 21an de decembro 2017. Ili estas akuzitaj pri malobeo, malversacio kaj prisilentado.
Ferriol Macip Bonet
korespondanto de Monato en Katalunio