Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉiujare, antaŭ la ortodoksa monaĥejo Cveti Ilija (Sankta Elio) en la serba urbeto Bajina Baŝta loĝantoj vizitas la tombon de Evelina Haverfield [hejverfild]. La eterna ripozejo de tiu virino estas la sola, kiu gajnis lokon en la monaĥejo.
Evelina Haverfield naskiĝis en 1867 kiel filino de la skota barono William Frederick Scarlett en Fort William, Skotlando. Ŝi estis ano de grupo da britinoj, kiuj en la jaro 1914 en la unua mondmilito zorgis pri serbaj vunditaj soldatoj. En 1919 ŝi denove venis en Serbion kaj per mono kolektita de bonaj homoj konstruis en Bajina Baŝta domon por orfaj infanoj.
Ŝi malsaniĝis kaj en 1920 mortis pro pulminflamo. Oni ŝin entombigis en ortodoksa monaĥejo kaj pri ŝia tombo zorgas ortodoksaj pastroj. Sur la tombo estas skribita: “Ĉi tie ripozas la nobela Evelina Haverfield, skotino fordoninta sian vivon al la serba popolo dum la Granda Milito, ĝis sia morto la 21an de marto 1920.”
Antaŭ kelkaj jaroj ŝia pranepino Sandy venis en la urbeton por viziti la tombon de sia praavino, kaj ŝi pensis trovi forgesitan tombon en fora montaro. Tamen ŝin agrable surprizis bela tombo en la ortodoksa monaĥejo. La homoj de malsama kredo zorgas pri la eterna domo de ŝia praavino, kaj tiel ili honoras ŝin pro la helpo farita dum la milito. Boneco ne havas kredon nek naciecon: ĝi estas universala.
Dimitrije Janičić
korespondanto de Monato en Serbio
[FORIGITA!: bildo]
La angla gazetaro raportis pri la forpaso de Evelina Haverfield.
[FORIGITA!: bildo]
La tombo de Evelina Haverfield en la ortodoksa monaĥejo de Bajina Baŝta. Foto: DIMITRIJE JANIČIĆ