Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La 9an de marto 2018 Japana Agentejo pri Internacia Kunlaborado (JAIK) oficiale malfermis sian oficejon en Havano por fortikigi siajn ligojn kun Kubo, ampleksigi la ekzistantajn projektojn kaj esplori novajn kampojn por kunlaborado.
En la oficiala ceremonio, okazinta en hotelo Meliá Habana, partoprenis Rodrigo Malmierca, kuba ministro pri eksterlandaj komerco kaj investado, Micunari Okamoto, japana vicministro pri eksteraj rilatoj, kaj Ŝigeru Maeda, vicprezidanto de JAIK.
La ministro Malmierca agnoskis la tradician subtenon de JAIK, kiu kunlaboris kun Kubo ekde la jaro 1960 kaj diris: “Dum la lastaj jaroj tiu ĉi agentejo direktis sian helpon al la efektivigo de projektoj pri teknika kunlaboro, kiu profitigas sferojn prioritatajn por Kubo, kiel agrikulturo kaj mediprotektado”. Li dankis la japanan registaron pro la novaj manieroj de kunlaborado, kiel nerepagenda financa helpo, kaj pro plivastigo de kunlaborado al gravaj sektoroj kiel sano, energio kaj transporto.
La vicministro Okamoto klarigis: “Nia filozofio ne estas fari tion, kion ni volas, sed apogi tiun fakon, kiun nia partnero vere bezonas”. La japana politikisto laŭdis la kuban kulturon kaj deklaris, ke ekde la jaro 2012 la japana turismo al Kubo kvinobliĝis.
La vicprezidanto Maeda emfazis, ke la malfermo de la oficejo de JAIK komencas kunlaboradon en la kampoj de energio kaj transporto, kaj deklaris, ke lia lando volas kontribui al la daŭripova evoluo de la kariba insulo.
Antaŭ la malfermo de tiu ĉi oficejo, pri la agado de JAIK en Kubo respondecis ĝia filio situanta en Meksiko.
Juan Carlos Montero Medina
korespondanto de Monato en Kubo