Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la ambasadejo de Rusio en Kubo, ordenon de amikeco ricevis Eusebio Leal Spengler, historiisto el la urbo Havano.
“D-ro Leal Spengler, unu el plej gravaj intelektuloj de la kuba revolucio, inda je solida prestiĝo en medioj sciencistaj kaj socia, dotita je multe da talento, klereco kaj sentemo”, diris Miĥail Kaminin, ambasadoro de Rusa Federacio en Kubo.
Spengler memorigis kiel Fidel Castro kaj patriarko Kirilo favore akceptis lian ideon starigi rusan ortodoksan templon en la koro de Havano, kio iĝis arkitektura projekto senprecedenca en Kubo. Ĝi estas la unua rusa ortodoksa preĝejo en Karibio kaj la plej granda en la okcidenta hemisfero.
La 27a internacia librofoiro Havano 2018 estis oficiale inaŭgurita en la Fortikaĵo de Sankta Karlo (hispane: San Carlos de la Cabaña) la 1an de februaro. Tiu ĉi bunta kultura evento estis ĝuste ĉi-jare dediĉita al Spengler.
Juan Carlos Montero Medina
korespondanto de Monato en Kubo