Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En januaro oni celebris la 90-jariĝon de la albana kantisto Avni Mula. Li naskiĝis en Gjakova [ĝakova] en Kosovo, poste translokiĝis kun sia familio al la urbo Shkodër [ŝkodr] en Albanio kaj post la dua mondmilito al Tirano. Li finstudis en Moskvo en la Konservatorio Ĉajkovski en 1957 kaj ricevis la diplomon de lirika kantisto. Tie Avni enamiĝis al la rusa opera kantistino Nina kaj edziĝis al ŝi. El du iliaj filinoj unu, Inva, fariĝis jam tre fama kiel opera kantistino. Inva aktuale tre interesiĝas pri arto ankaŭ en Albanio.
Avni Mula estis membro de la Nacia Ensemblo de Kantoj kaj Dancoj kaj de la Armea Artisma Ensemblo kaj akiris multajn premiojn kaj titolojn, inter kiuj la altprestiĝajn “Popola Artisto” kaj “Honoro de la Nacio”.
Li estas ankaŭ komponisto, aŭtoro de pluraj kanzonoj tre konataj enlande, de la opero “Patrino Albanio” kaj de la filmoj “Luma rivero” kaj “Karnavaloj”.
Avni Mula apartenas al la malmultaj albanoj talentaj, kiuj ne fuĝis eksterlanden, sed plurestis en Albanio, notinde helpante al ĝia kulturo.
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio
[FORIGITA!: bildo]
La aŭtoro (maldekstre) kun la baritono Avni Mula (dekstre) en akompano de alia elstara albano el Kosovo, Adem Demaĉi (meze), laŭreato de la porpaca premio “Saĥarov”.