Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fine de la pasinta jaro, la germana ministro pri agrikulturo Christian Schmidt [krístian ŝmit] (Kristandemokrata partio) sen interkonsento kaj necesa akordado kun la ministrino pri medio, Barbara Hendricks [hendriks] el la socialisma partio, ambaŭ en la reganta “granda koalicio”, voĉdonis por plua uzado de la herbicido glifosato (C3H8NO5P), kiu eble kaŭzas kanceron kaj aliajn malsanojn. Tial oni ŝerce kaj kritike nomis lin “glifosatano” kaj “glifosadisto”.
Tiu ĉi tre verŝajne danĝera herbicido estas mondvaste aplikata de kamparanoj kaj ĝardenistoj, eĉ private. Distribuas ĝin, interalie, la tutmonde aganta entrepreno Monsanto (produktanto de plantoprotektaĵoj, modifitaj semoj, medikamentoj, plastaĵoj) kun sidejo en Usono. Oni ofte kritikas tiun entreprenon pro ĝia monopoleco en la merkato. Ekzemple, Monsanto patentigas bestorasojn kaj plantojn, kiujn oni ne rajtas plu reprodukti, sed oni ĉiam devas aĉeti la semojn de Monsanto. Grava produkto de la firmao estas la herbicido RoundUp, la komerca nomo de glifosato.
La efikon de glifosato ekzamenis diversaj institutoj kaj organizaĵoj, ofte kun konkludo, ke ĝi ne prezentas seriozan danĝeron. Tamen unuopaj studoj indikas, ke ĝi damaĝas la tutan medion: bestojn kaj plantojn, ankaŭ homajn genojn.
Sciencistoj malakordas, kaj multaj pledas por pliaj studoj. Sen konsideri la sciencan aspekton, la politika aspekto postulas demokratiecan decidon de la registaro.
Pro malfacilaĵoj pri kreado de la nova registaro post la aŭtunaj elektoj, tiu ĉi epizodo rapide elfalas el la publika intereso.
Jomo Ipfelkofer
korespondanto de Monato en Germanio