Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Impresas konfeso de la konata kantistino el Kosovo Jonida Maliqi: “Por mi estas tre malfacile koncerti en la albanaj komunumoj troviĝantaj en Eŭropo kaj aliloke pro la severa kaj longa proceduro de vizakiro.”
Pli ol dudek jarojn la civitanoj de la plej nova ŝtato en la malnova kontinento ankoraŭ ne rajtas vojaĝi eksterlanden nur per pasporto, t.e. sen vizo. Dum longaj jaroj antaŭ 2010 ankaŭ Albanio kaj la ceteraj landoj de okcidenta Balkanio troviĝis en la sama situacio.
La albanoj de Kosovo, ege suferintaj dum la lastaj militoj en la eksa Jugoslavio, povas libere vojaĝi al nur kvar landoj: Albanio, Makedonio, Montenegro kaj Turkio.
Oni postulis de tempo al tempo diversajn antaŭkondiĉojn, kiujn laŭgrade la nova ŝtato plenumis: biometriajn identigilojn kaj pasportojn, kontroladon de la landlimoj kaj plurajn ŝanĝojn en la leĝaro.
Laste oni postulis la ŝtatan agnoskon de Asocio de Serbaj Komunumoj tra la lando — kio estas jam plenumita — kaj alĝustigon de la landlimo kun Montenegro (cedon de ĉirkaŭ 9000 hektaroj loĝataj de etnaj albanoj).
Nur en Svislando loĝas jam 300 000 albanaj civitanoj de Kosovo — simile en Germanio, Francio, Svedio kaj aliaj landoj — kaj tio indikas la gravecon de la problemo en rilato kun la albanoj loĝantaj en Kosovo.
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio