Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La 17an de aŭgusto 2017 la usonaj stirantoj Jay Johnson kaj Nigel Hook rompis la mondan rapidrekordon de motorboatoj. Ili trapasis distancon de 160 km en 1 horo, 18 minutoj kaj 3 sekundoj.
La stirantoj direktis la rapidboaton Lucas Oil Silver Hook 77 kun longo de 48 futoj (14,63 m), kiun ili mem konstrukciis. Ili opinias, ke ĝi estas la plej bona unukorpa boato tutmonde. La stirantoj veturis en la Florida Markolo, kiu havas larĝon de 150 km kaj longon de 570 km.
La antaŭan rekordon atingis la germano Roger Klüh, kiu la 1an de aŭgusto 2015 traveturis la saman distancon en unu horo kaj 30 minutoj, uzante la rapidboaton Apache Star.
Antaŭ kubaj ĵurnalistoj Nigel Hook diris: “La veturo estis granda defio por ni, precipe en la pli granda parto de la itinero. Ni antaŭe neniam trapasis la Floridan Markolon. Kiam ni alproksimiĝis al la kuba marbordo, tiam la maro trankviliĝis kaj ni povis atingi rapidecon pli grandan ol 127 km/h.”
La rekordon konfirmis Fred Hauenstein, vicprezidanto de Internacia Unio pri Motorboatsporto. Nun oni devas registri ĝin en la Guinness-libro de mondaj rekordoj.
Juan Carlos Montero Medina
korespondanto de Monato en Kubo