Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ŝajne, kiam de tempo al tempo aperas artikolo en Monato, kies temo estas disputebla, aŭ pri kiu iu leganto malkonsentas, tiu leganto indigne protestas kaj promesas, ke ŝi/li ne plu abonos la magazinon, tute ignorante la klaran averton de la redaktoraro, ke “ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto”. Mi ne dubas, ke la nifo-kontribuaĵo (2017/08-09, p. 12) de Alexander Gofen elvokos similan reagon, sed mi esperas, ke la magazino ne pro tio perdos legantojn. Kompreneble, sinjoro Gofen rajtas esprimi siajn personajn opiniojn, kaj apogi tiujn de prezidanto Trump, aŭ de iu ajn bufono, kiu okupas la Blankan Domon.
Garbhan MacAoidh
Irlando kaj Skotlando