Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Estis multe da evoluado en la mediaj leĝoj de Brazilo kompare kun la 1990aj jaroj. Nuntempe la granda problemo por protekti la brazilajn naturajn rimedojn estas apliki la leĝaron, precipe se ni konsideras, ke ĝi havas kontinentajn dimensiojn. Alia pli grava problemo estas la manko de ekologia vizio de la nuna registaro. La registaro nun pridebatas leĝon, kiu forigas la rajtojn de indiĝenaj popoloj. Krome, en aŭgusto ĝi aprobis leĝon, kiu estingas ekologian rezervejon en la ŝtato Amazonio por minerala esplorado. Politikistoj ligitaj al agrikulturaj kaj min-industriaj entreprenistoj estas unu el la plej gravaj bazoj de subteno de la registaro, kiu ĉiutage pli envolviĝas en koruptecaj skemoj. La brazila registaro, por daŭri mem, vendas la daŭripovan estontecon de sia lando.
Sidney Carlos Praxedes
Brazilo