Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Sur la frontpaĝo de Monato 2017/07 elstaras la jubila linio “Prostata tumoro venkeblas”, sed post legado de la artikolo mi sentis bedaŭrindan magrecon de informo pri la nova terapio, kiu uzas bakteriojn el la malluma marprofundo, “kiuj fariĝas toksaj nur tiam, kiam ili elmetas sin al la lumo”. Enigmeca frazo deficita rilate la signifon. Kaj nenio plu pri la metodo kun apliko de tiuj bakterioj sekvas en la teksto, nur statistiko de rezultoj ĉe la pacientoj. Pli ol duono de la paĝo estis rezervita por foto de paciento kun kuracisto kaj gigantlitera titolo. La legantoj certe aprezus anstataŭe pli informdonan amplekson por tiu gravega medicina temo, tuŝanta la viran loĝantaron de la tuta terglobo.
Hans Michael Maitzen
Aŭstrio