Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La originala mallonga nomo de tramo en Vieno estas “Bim”, kiu reprezentas la sonon de sonorilo. Post ĉiu halto, unue la konduktoro kaj poste la stiristo de la tramo aŭdigas: “bim”.
Same tre ŝatataj kiel tramoj estas la mondkonataj valsoj de Johann Strauss filo [ŝtraŭs]. Kial ne kombini ambaŭ?
La speciala rondveturo de “Valso-Bimo” okazas unufoje en ĉiu monato, kaj ĝi komenciĝas laŭ Ringstrato ĉe la novart-stila pavilono en Karloplaco. Ĉe la iama armeo-ministrejo oni aŭdas “Radetzki”, marŝon komponitan de Strauss.
Pliaj fragmentoj de muzikaĵoj — ekzemple el opereto La Vesperto — kaj histori-rilataj informoj akompanas la turistojn ĝis kiam la tramo atingas la muzeon Strauss en la naŭa distrikto.
La prezo estas 45 eŭroj, kaj ĝi inkluzivas enirbileton por la muzeo kaj specialan kuirartan frandaĵon. Dum la tuta veturo ne estas uzataj elektronikaj aŭd-gvidiloj, kaj profesia turistgvidantino Ingrid Andrea Bagus altkvalite rakontas interesajn anekdotojn.
La historian tramon — tipo M, numero 4149 — oni konstruis en la jaro 1929, kaj ĝi funkciis ĝis 1977. Poste, Asocio de la Fervoj-Amikoj (VEF) renovigis ĝin. La motorvagono povas tiri du samtipajn vagonojn kaj kun ili atingi rapidecon de 40 kilometroj hore, sed nur en ebena tereno.
Pliaj informoj troveblas ĉe: www.strassenbahnjournal.at/wiki/index.php?title=Type M (1927-1979) kaj www.vef.at.
Walter kaj Renate Klag
korespondantoj de Monato en Vieno
[FORIGITA!: bildo]
Valso-Bimo sur Viena Karloplaco. Foto: WALTER KLAG
[FORIGITA!: bildo]
Detalo de Valso-Bimo. Foto: WALTER KLAG
[FORIGITA!: bildo]
La stirejo. Foto: WALTER KLAG
[FORIGITA!: bildo]
La signalo de la linio: Dancanta paro kaj Johann Strauss direktanta. Foto: WALTER KLAG
[FORIGITA!: bildo]
Antaŭ la junstila pavilono de Otto Wagner. Foto: WALTER KLAG