Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La asertoj pri arabdevenaj vortoj en la hispana lingvo de Kubo (Monato, 2017/06, p. 20-21) estas pli ol strangaj. Unue, estas neverŝajne, ke arablingvanoj iam ajn alvenis al Kubo en grandaj kvantoj. Kaj pli grave, la cititaj vortoj apartenas al la ĝenerala hispana lingvo, ne nur tiu de Kubo, kaj alvenis en la lingvon tre frue, kiam araboj de la 8a ĝis la 15a jarcento okupis grandajn partojn de Iberio. Do ili estis firmaj partoj de la hispana lingvo longe antaŭ la “konkero” de la Nova Mondo.
Brian Moon
Luksemburgo