Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
“Mi volas vidi mian nomon ĉie, sur ĉiu muro” estas la slogano de la sviso Renato Spuberi, kiu (mal)ornamis en Vieno centojn da muroj kaj aliajn objektojn. Lia artista nomo Puber ofte videblas diversloke. En 2016 li ekspoziciis siajn artaĵojn en la viena HO-Galerio.
La polico kaptis Spuberi okaze de ŝtelo de biciklo, kaj en liaj poŝoj troviĝis skatoloj da ŝprucfarboj kaj fotilo kun fotoj de diversaj grafitiaj bildoj.
Pro tio en julio 2014 oni kondamnis lin je 14 monatoj da mallibereco, sed finsuferinte la punon li daŭrigis sian agadon. Oni denove kaptis lin kaj sekvis kondamno pro damaĝo de objektoj, al kio aldoniĝis kontraŭaresta rezisto, ĉar li vundis policanon. La puno estis 10 monatoj en prizono.
Ankoraŭ ne-kaptita estas grafitiisto, kiu subskribas ĉiam per sia artista nomo TOFU. Li “ornamis” kelkajn vagonojn de duaranga fervojlinio en Suba Aŭstrio. Aŭtomata fotilo de TOFU faris fotojn, kiuj ĵus aperis en diversaj gazetoj.
La grafitian stilon imitis hotelo IBIS en la 9a distrikto de Vieno, per farbado de antaŭhotela muro. La hotelestroj preferis ne atendi ĝis la alveno de “sovaĝaj” grafitiistoj. Kelkaj bildoj estas tute belaj kaj kompreneblaj, sed ofte oni vidas nelegeblajn kvazaŭ kodo-mesaĝojn.
La manio, voli vidi sian nomon ĉie, ne estas nova. En la epoko de Biedermeier* vivis en Vieno Joseph Kyselak [jozef kíselak] (1798-1831), kiu gratis sian nomon sur multajn ŝtonojn dum siaj migradoj en kaj ĉirkaŭ Vieno. Oni neniam kondamnis lin, kaj ankoraŭ hodiaŭ oni vidas kelkloke lian skribaĵon “Kyselak estis tie ĉi”.
En Vieno ekzistas deko da laŭleĝe ŝprucfarbitaj muroj.
Walter kaj Renate Klag
korespondantoj de Monato en Vieno
[FORIGITA!: bildo]
La grafitian stilon imitis hotelo IBIS per farbado de antaŭhotela muro. Foto: WALTER KLAG
[FORIGITA!: bildo]
Grafitiaĵo kvazaŭ koda videblas en la 18a viena distrikto. Foto: WALTER KLAG