Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Nova scienca esploro el la malnova kontinento sugestas, ke infanoj naskitaj de virinoj, kiuj ofte parolas poŝtelefone, spertas pli altan riskon pri nenormala konduto kompare kun infanoj, kies patrinoj ne havas tian kutimon. La kolektado de donitaĵoj tiurilate okazis, inter la jaroj 1996 kaj 2011, en pluraj — ĉefe eŭropaj — landoj: Danio, Hispanio, Norvegio, Nederlando, sed ankaŭ Koreio.
Oni pristudis dekmilojn da patrinoj kaj infanoj. Gefiloj de telefonemaj patrinoj pli ofte montris troaktivan konduton inter la kvina kaj sepa jaroj de sia vivo. Riskoportaj patrinoj estis precipe tiuj, kiuj telefonis almenaŭ kvar fojojn tage (aŭ dum unu horo entute), malsame ol tiuj, kiuj utiligis la propran poŝtelefonon en ĉiu tago nur unufoje (aŭ eĉ malpli). La esploristoj ne konsideris kadre de siaj statistikoj faktorojn kiel aĝon, eventualan edzinan staton kaj instrunivelon de la patrinoj.
La plenumintoj de la esploro tamen avertas, ke oni devus prudente eltiri konkludojn el tiuj ciferoj. Pliaj studoj necesas, por ke oni povu elkompreni, ĉu la kaŭzo de la infanaj perturboj estas la telefonradiado mem aŭ aliaj faktoroj iumaniere ligitaj al la kutimo paroli per tiaj aparatoj. Ekzemple kiel ekskludi, ke telefonema patrino malpli zorgas pri sia ido?
Paulo Sérgio Viana
korespondanto de Monato en Brazilo