Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Aleksandro Gofen ne indiferentas (Monato 2017/07, p. 5). Kaj neniu pensema homo indiferentu pri li kaj similuloj. Ĉiu, kiu sekvis la ligilon en lia letero povis konstati, ke tie troviĝas nur galimatio de regurditaj miskomprenoj kaj misprezentoj pri la stato de nia planedo kaj ĝia klimato. Iuj asertoj estis eventuale defendeblaj antaŭ sep jaroj, sed nun, post pliaj jaroj de neneebla plivarmiĝo, estas nur deliro ripeti la samon. Kio motivas tian neadon de sciencaj faktoj? Certe ne ia deziro antaŭenigi la homaron aŭ zorgi pri pli bona estonteco por ĉiuj homoj. Tio, kion kontraŭas Trump kaj liaj adeptoj, estas ne ia Nova Monda Ordo, sed la fundamento de nia civilizo, la principoj de scienca esplorado kaj inteligenta intertraktado por solvi la problemojn de nia mondo.
Per sia malakcepto de la Interkonsento de Parizo Trump konfirmas, ke la plej riĉan landon de la mondo prezidas homo, kiu estas esence barbaro. Li evidente malmulton komprenas pri la reala mondo de homoj ekster sia adeptaro, kaj preferas demagogie disvastigi mitojn kaj “alternativajn faktojn” (= malveraĵojn) anstataŭ serioze diskuti. Tion plej klare montris lia parolado anoncanta retiriĝon el la Interkonsento, en kiu svarmis malĝustaj asertoj.
Brian Moon
Luksemburgo