Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la rusa parlamento deputitoj de Liberal-Demokrata Partio de Rusio (LDPR) prezentis leĝproponon pri entombigo de la restaĵoj de Vladimir Lenin, kiuj ĝis nun restas elmetitaj en maŭzoleo.
Simila propono estis prezentita en la 1990aj jaroj, kiam, post la disfalo de Sovetio, oni malmuntis la plej famajn simbolojn de la sovetia epoko, kiel la konata monumento al Dzerĵinskij sur la placo Lubjanka en Moskvo.
Laŭ enketado de la rusa neregistara esplororganizaĵo Levada-Centr, pli ol duono de la rusoj opinias, ke Lenin devas esti entombigita: 32 % de la intervjuitoj proponis, ke tio okazu ĉe la muroj de Kremlo, dum 26 % preferas la tombejon Volkovskoje en Sankt-Peterburgo. Ĉirkaŭ triono de la enketitoj (31 %) estas kontraŭ la sepulto.
La leĝpropono ne indikis la detalojn de la eventuala entombigo: ĉi tiujn devus determini la registaro. La reganta partio Unueca Rusio siaflanke deklaris, ke la projekto de tia leĝo ne havas perspektivon. Interesa fakto estas, tamen, ke en januaro 2016 la prezidanto Putin kritikis la rezultojn kaj la ideojn de Lenin, kiu liadire “metis atoman bombon” sub la ŝtato, kreante la kondiĉojn por la disfalo de Sovetio. Poste Putin precizigis, ke li estis aludanta al la diskuto inter Lenin kaj Stalin kaj al ilia debato pri la organizado de la strukturo de la ŝtato.
En 2017 oni rememoros la centan datrevenon de la Revolucio de 1917 kaj la enpoviĝon de la bolŝevikoj, inter kies gvidantoj estis Lenin. Lia enterigo havus grandan simbolan signifon. La itala ĵurnalisto Tiziano Terzani [ticjano tercani], finante sian vojaĝon en 1991 tra la disfaliĝanta Sovetio, de la Pacifika Oceano al Moskvo, vizitis la maŭzoleon kaj flustris al Lenin: “Bonan nokton”. La Rusa Federacio, siaflanke, ankoraŭ ne ŝajnas preta tion fari.
Massimo Ripani
korespondanto de Monato en Rusio