Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĝia scienca nomo estas Fs17, sed ĝi tuj famiĝis kiel Favolosa (“Fabela”, “Mirinda” en la itala lingvo): temas pri novspeca olivarbo, rezistanta al la bakterio Xylella fastidiosa kaj kreita laboratorie de italaj sciencistoj.
La respondeculo de la projekto, doktoro Giuseppe Fontanazza [ĝuzepe fontanaca], klarigas, ke Favolosa estas eksterordinara olivarba specio. Ĝi forpuŝas la supre menciitan — kaj vere detruan — bakterion pri kiu Joseph-Marie Bové, el la Akademio pri Agrikulturo de Francio, skribis, ke ĝi estas la plej malbona neantaŭviditaĵo por arboj tutmonde, ofte nomata la “ebolo de la olivarboj”). Krome la nova specio supozigas grandan estontecan rendimenton: oni fakte povos produkti mezume eĉ 12 tunojn da olivoj en ĉiu hektaro.
Ĉi-momente ekzistas nur tri vartejoj kun licenco utiligi la arbon Favolosa en la itala teritorio. Ili troviĝas en Peruĝo (Umbrio), Terlizzi [terlici] (Apulio) kaj Randazzo [randaco] (Sicilio). Ĉiuj ĉi arbidejoj estas kontrolataj de CNR (Itala Tutlanda Centro de Esplorado).
Cristina Casella
korespondanto de Monato en Italio