Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La ministroj pri eksteraj aferoj de la Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio), reprezentantoj de la landoj de la Orienta Partnereco, diplomataj reprezentantoj de 7 aliaj landoj (Bulgario, Estonio, Kroatio, Malto, Rumanio, Slovenio kaj Svedio), kaj Johannes Hahn — eŭropa komisionano pri najbareca politiko kaj EU-plivastigo — kunsidis en Varsovio la 12an de aprilo 2017.
La ĉefaj temoj de la kunsido koncernis la plivalorigon de la ekonomia kaj politika situacioj, la reciprokan politikan dialogon kaj la perspektivon de la kunlaborado.
La viŝegradaj membroŝtatoj estas plene konvinkitaj, ke necesas firmigi la politikan kaj ekonomian partnerecon kun la najbaraj landoj en la oriento de Eŭropa Unio (EU), kun la celo vigligi la komercajn rilatojn inter tiuj ĉi landoj kaj EU.
Dum la kunsido la ministroj de la Grupo konkorde konstatis, ke la ĝisnunaj agadoj kreas bonajn kondiĉojn por kunlaboro. Grandaj ebloj ekzistas precipe en la kampoj de komerco kaj transporta infrastrukturo.
En deklaro subskribita de la partoprenantoj oni esprimis subtenon al la landoj de la Orienta Partnereco.
Ĉi tiun programon establis EU en 2009 kaj ĝi celas plivastigi la rilatojn kun la eks-sovetiaj respublikoj Belorusio, Moldavio, Ukrainio, Azerbajĝano, Armenio kaj Kartvelio.
Julius Hauser
korespondanto de Monato en Slovakio