Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ni vizitas Faeton, en suda Italio: en ĉi tiu vilaĝo, unuavide egala al miloj da aliaj lokoj en la itala duoninsulo, loĝas proksimume 600 personoj. Sed la koncerna ejo, situanta en la provinco de Foggia [foĝa] (siavice apartenanta al la regiono Apulio), havas vere interesan historion: kiel fiere rakontas la lokuloj, dudek jarojn post la morto de la imperiestro Frederiko la 2a en 1250, la tiel nomata dinastio Anĵuo sendis el la samnoma provinco korpuson de kavaliroj elektitaj por neniigi la lastan plotonon de saracenaj soldatoj lojalaj al la ŝvaba imperiestro. Ili establiĝis tie, kaj ĝuste tiumaniere naskiĝis Faeto, kie eĉ hodiaŭ — post preskaŭ jarmilo — junuloj kaj maljunuloj daŭre parolas la lingvon de tiuj antikvaj kavaliroj: la franc-provencan (aŭ franc-okcitanan).
Faeto, samkiel la tre apuda Celle di San Vito [ĉele di san vito], estigas unikan lingvan areon, ĉar la lingvo nuntempe parolata ne estas simple la franca, sed la franca, kiun oni utiligis antaŭ 800 jaroj. Pluraj aktivaj asocioj el la regiono klopodas ĉiel gardi la ekziston de la franc-provenca minoritato. Jam de kelka tempo, cetere, la provinco mem antaŭvidas la ĉeeston de giĉeto pri la konservado de la idiomo, kuraĝigante samtempe la publikigadon de libroj, stimulante la organizadon de plurspecaj aranĝoj kaj invitante klerulojn el la tuta mondo.
Roberto Pigro
redaktoro de la rubriko “Lingvo” kaj ofta kunverkanto