Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la artikolo Princa geedziĝo en Tirano (Monato 2017/02, p. 11), legeblas “... okazis referendumo pri restarigo de la monarkio, kiu tamen malsukcesis.” Komence mi ekdubis, kion signifu malsukcesa referendumo, ĉar en ĉiu balotado plimulto venkas kaj malplimulto malvenkas. Sed kelkajn liniojn poste mia dubo solviĝis ĉe la frazo “... la registaro enpostenigis la nepon de la eksa reĝo, ...”. Ja la referendumo malsukcesis, ĉar la registaro agis kontraŭ la referenduma rezulto. Ĉu mi bone komprenis?
Manolo Parra
Hispanio