Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Demokratio estas bona afero. Kompatindaj estas la landoj, en kiuj ĝi mankas. Sed la aferoj, kiuj okazas nuntempe en “la plej demokratiaj regionoj”, t.e. Usono kaj Eŭropa Unio, malrilatas al demokratio.
Miaj gepatroj devis ricevi permeson por elmigri el Germana Demokratia Respubliko en 1984. Ekde tiu momento granda teruro komenciĝis. Ili estis demanditaj: “Ĉu do vi ne volas vivi feliĉe en GDR? Se vi ne volas akcepti vian feliĉon, ni devas trudi ĝin al vi.”
Hodiaŭ regas ne la popoloj, sed iam politikistoj, kaj plej ofte — partioj. Ili — denove — volas trudi al ni nian feliĉon. Kiel? Tio estas simpla. Estis famaj politikistoj, kiuj diris, ke “la brita eliro el EU estis granda misdecido de la voĉdonantaj homoj”. Aŭ ili diras, ke partioj kaj politikistoj devas protekti nin de certaj aliaj partioj, kiel, ekzemple, Front National, Vlaams Belang aŭ FPÖ. La politikistoj ne rajtas ignori la volon de la popolo! La popolo mem estas sufiĉe inteligenta, kaj la antaŭa ekskludo de certaj partioj kaj politikistoj neniel rilatas al demokratio. La amaso de nevoĉdonantaj montras, ke la politikistoj estas ne tre ŝatataj.
Kial oni diras “la pridiskutata AfD (la partio Alternativo por Germanio)”, sed neniam “la pridiskutata s-ino Merkel”? La gazetaro uzas fimetodojn por ekskludigi certajn politikistojn el la publika perceptado. Antaŭ la 9a de novembro 2016 la maldekstra New York Times raportis, ke la probablo, ke Clinton venkos, estas pli ol 70 %. Mi havas nomon por tia fimetodo: manipulado de la publika opinio. Tio neniel rilatas al demokratio! Oni do ne miru, ke aŭdiĝas vortoj kiel “mensoga gazetaro”.
Demokratio signifas, ke la popoloj rajtas decidi, kiu regos la landon en la nomo de la landanoj. Se, ekzemple, la homoj de Francio volas, ke Marine Le Pen estu ilia prezidanto, lasu ilin!
Franz-Joseph Geidel
Aŭstrio