Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Post la nederlanda polico, nun ankaŭ la franca aerarmeo trejnas aglojn kun la celo “ĉasi” suspektindajn etajn telegvidatajn aviadilojn, la tiel nomatajn droneojn. La programon koncerne la ĉasadon per rabobirdoj oni efektivigas en militbazo en la komunumo Mont-de-Marsan.
La rapideco kaj efikeco de agloj povos utili por eviti akcidentojn, kiujn la pafarmiloj povos okazigi pro faloj sur loĝlokoj.
Fariĝas pli oftaj la aparatetoj flugantaj sub la ĉielo, ĉar tia telestirata aviadileto kapablas plenumi diversajn taskojn, ĉu por civila uzado, ĉu por militaj celoj, kiel observado kaj spionado.
Juan Carlos Montero
korespondanto de Monato en Kubo