Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pro la jena novaĵo ĝojos ĉiuj, kiuj amas surfadi, defiante la forton de la naturo kaj siajn proprajn homajn limojn. Ekstremaj, alivorte altegaj, ondoj en maroj kaj oceanoj — kiajn plure da sportemaj personoj nuntempe ŝatas rajdi — estas fakte pli oftaj ol ĝis nun hipotezate.
Oni ŝuldas la kuriozan nombradon al teamo de fakuloj el la universitato Ca’ Foscari [ka fóskari] de la nord-orienta urbo Venecio, kaj el la itala Instituto pri maraj sciencoj (fako de la nacia esplorcentro CNR). Oni observis dum nemallonga tempo la ondan moviĝon en malferma maro helpe de elektronikaj “okuloj”, kapablaj rekonstrui tiun tridimensie.
La rezulto de la observado havas apartan gravecon, ĉar estas pruvite, ke la projekto efektive funkcias kaj povas studi la konduton de ondoj, ne nur en Italio, sed en ĉiuj maroj de la planedo. La partoprenantoj de la nekutima esplorado atingis ĉi tiun tre bonan rezulton disvolvante teknologion, kiu unuigas kaj kombinas informadikon kaj oceanografion. Tiel eblas mezuri la maran altecon simple kaj realtempe, eĉ pere de moviĝantaj kameraoj, kiaj ekzemple troviĝas sur ŝipoj kaj diversspecaj platformoj.
Cristina Casella
korespondanto de Monato en Italio