Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En dimanĉo deĵoristo enuas en sia ĉina oficejo; li kaptas la okazon por konekti la komputilon kun Skajpo kaj renkontiĝi kun la amikoj.
Ankaŭ rusa knabino tiam interbabilas en Skajpo kaj la deĵoristo demandas al ŝi: “Kion vi faras?” La respondo estas: “Mi ripozas hejme. Mi spektas filmon de la juna kantisto Chang Kiha.”
Kio estas ripozo? Kiel oni ripozas? Ĉu spekti filmon estas ripozi? En pluraj kulturoj estas diversaj ripozmanieroj kaj laborado en si mem povas esti ripozo. La afero estas eble ne klara eĉ por mezaĝulo: deĵoristo “laboras”, sed li tamen nenion faras en la oficejo. Dume la edzino restas hejme kaj okupiĝas pri multaj hejmtaskoj; ŝi tamen “ripozas”.
Kiu envere ripozas? Ĉu la deĵoristo? Ĉu la edzino?
En la ĉina kulturo oni konsideras, ke la homo, kiu restas hejme ripozas, eĉ se tiu faras multajn hejmtaskojn, sed la deĵoristo, eĉ se li enuas kaj nenion faras, laboras, ĉar en sia oficejo li gajnas monon. La loko, kie oni troviĝas estas la bazo por distingi laboron disde ripozo.
Kion vi opinias?
Xu Jinming
korespondanto de Monato en Ĉinio