Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kun granda intereso mi tralegis la artikolon Antarkto, la multkolora kontinento de Paŭl Peeraerts (Monato 2016/12, p. 14). Laŭ mia opinio tre bone, simple, interese kaj alloge verkita artikolo, kiu funde informas la legantojn pri la vera vivo en Antarkto. Dankon.
Mi volus rimarkigi, ke la unua traktato pri Antarkto estis subskribita en Vaŝingtono en 1959 kaj ekvalidis en 1961. Hodiaŭ ni parolas pri la Antarkta Traktataro, t. e. pri internaciaj interkonsentoj kaj konvencioj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato. Al la plej gravaj dokumentoj apartenas la “Konvencio pri konservado de la fokoj de Antarkto (1972)”, la “Konvencio pri konservado de la vivantaj resursoj maraj de Antarkto (1980)” kaj la “Protokolo pri Mediprotektado al la Antarkta Traktato (1991)”. Kaj fine mi volus rimarkigi, ke la dua prezidanto de Slovakio, Rudolf Schuster (1999-2004), vizitis Antarkton kiel pensiulo en 2008.
Julius Hauser
Slovakio