Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La registrado de balotantoj por la elekto de la prezidanto en Demokratia Respubliko Kongo jam komenciĝis en la tuta etendo de la respubliko kaj daŭros ĝis la fino de la jaro 2017.
La malfermaj solenaĵoj malsamis diversloke pro la sekurecaj problemoj en iuj partoj de la lando. En la nord-orienta parto de Kongolando kontraŭleĝa armita grupo kaptis varbmaterialojn por balota registrado; en aliaj partoj de la lando estas malfacile registriĝi por la balotado pro la longaj vicoj kaj malrapida funkciado de la registrejoj.
Ankaŭ neplenaĝuloj 16- kaj 17-jaraj estas registrataj. Ĉu ankaŭ ili voĉdonos? Certe ne — laŭ la konga konstitucio, nur plenkreskuloj rajtas voĉdoni. Dum la prezidanto-elektoj en 2011 la Nacia Sendependa Balota Komisiono (NSBK: nacia organo, kies tasko estas organizi la elektojn) registris nur la plenkreskulojn. Nun la registrado de la novaj adoltoj kaŭzas grandan problemon pro ilia multeco. Ja estas milionoj da ili. Jen kial la konga registaro decidis registri neplenaĝulojn ekde la 16-jara aĝo, por eviti tiun ĉi problemon dum la estontaj elektoj, kiam ili iĝos plenaĝaj.
Rusaki Serge
korespondanto de Monato en D.R. Kongo