Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kun intereso mi legis la artikolon de Juan Carlos Montero Medina pri la t.n. viruso Zika (Monato 2016/10, p. 17). Bone verkita artikolo, kiu mallonge kaj precipe funde informas la legantojn pri la portanto de la danĝera viruso.
En la artikolo estas uzita la scienca nomo de insekto, kiu estas bone konata nur de zoologoj, ne de ordinaraj legantoj. Esperanto estas simpla lingvo kaj laŭ mia opinio, la scienca nomo de la insekto (Culex quinquefasciatus) povus esti tradukita en Esperanton.
Julius Hauser
Slovakio