Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Multaj homoj ege surpriziĝis pri la decido aljuĝi la Nobel-premion por literaturo en la jaro 2016 al la usona kantisto Bob Dylan, aŭtoro de la kantoj Blovas la vent’, La tempo ŝanĝiĝas kaj Ho sinjoro tamburisto. Kelkaj entuziasme bonvenigis la decidon kiel internacian rekonon de la moderna populara kulturo. Laŭ aliaj tio estas malvalorigo de la premio kaj ridindigo de la tuta procedo por elekti meritan laŭreaton.
Tio ne estas la unua fojo, ke oni kritikas la decidojn de la Nobel-komitato. Ofte ŝajnas, ke la juĝantoj favoras verkistojn el la plej fortaj lingvoj, precipe el la angla. Jen listo de la lingvoj en kiuj, de 1901 ĝis 2016, verkis la Nobel-laŭreatoj, kiuj ricevis la premion por literaturo: angla 27, franca 16, germana 13, hispana 11, sveda 7, itala kaj rusa 6, pola 4, dana kaj norvega 3, ĉina, japana kaj greka 2 kaj kun nur unu premiito la lingvoj araba, bengala, ĉeĥa, finna, hebrea, hungara, islanda, jida, okcitana, portugala, serbokroata kaj turka.
Estas rimarkinde, ke nur dufoje la premio estis aljuĝita al aŭtoroj, kiuj verkis en neregnaj aŭ minoritataj lingvoj, nome la okcitana kaj la jida. Parenteze, oni povas mencii, ke du verkistoj, kies nomoj estis plurfoje, sed malsukcese, proponitaj por la premio, estis la skotoj Somhairle MacGill Eain, kiu verkis en la skotgaela, kaj Vilhelmo Auld, kiu verkis en Esperanto. Estas evidente, ke la plej disvastiĝintaj kaj prestiĝaj idiomoj havas pli da ŝanco ĉe la juĝkomitato. Nesurprize, la skandinavaj lingvoj estas bone reprezentitaj en la listo.
Garbhan MacAoidh
korespondanto de Monato en Irlando