Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Energiproviza unio, financo, investo, la estonteco de la eŭrozono, problemoj de enmigrado kaj terorismo troviĝis inter la ĉeftemoj dum internacia konferenco sub la nomo GLOBSEC Tatra Summit pri tutmonda sekureco, kiu okazis en Bratislavo, Slovakio, en oktobro.
Malfermis la konferencon la germana ministro pri financoj Wolfgang Schäuble [ŝojble], kiu prezentis la principojn de la buĝetkriterioj en la eŭrozono. Laŭ la germana ministro, Portugalio, Hispanio, Italio kaj Grekio devas fari pli efikajn paŝojn por la plenumado de la eŭropaj buĝetreguloj. Li ankaŭ substrekis, ke EU neeviteble bezonas novajn strukturreformojn.
La forumo GLOBSEC diskutis krome la restarigon de la fido al EU, la britan eksiĝon, sociajn kaj ekonomiajn diferencojn en mez-eŭropaj landoj kaj la tiel nomatan Bratislavan Deklaron, kiu rezultis el la neoficiala unutaga septembra pintkunveno de gvidantoj de EU en Bratislavo.
Partoprenis ankaŭ kvin eŭropaj komisionanoj kaj sep altaj reprezentantoj el balkanaj landoj. La konferenco GLOBSEC (mallongigo de la anglaj vortoj global — tutmonda, kaj security — sekureco) ekestis kiel studenta iniciato, sed nun rangas inter la plej gravaj internaciaj prisekurecaj forumoj en la mondo.
Julius Hauser
korespondanto de Monato en Slovakio