Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Nur kvar tagojn daŭris en Barcelono polemika ekspozicio nomita “Franco, venko, respubliko. Senpuniteco kaj urba spaco”. Laŭplane la ekspozicio devis esti malfermita de oktobro ĝis januaro, sed ĝi ne eltenis la koleron de la barcelonanoj.
Temis pri kultura arta propono de la magistrato de Barcelono konsistanta el tri historiaj statuoj, iam starigitaj sur la stratoj de la urbo kaj reportitaj el muzeaj deponejoj: unu pri la hispana respubliko, alia pri la venko de la frankismo kaj la surĉevala statuo de la diktatoro Francisco Franco sen kapo. La kapo mistere malaperis antaŭ kvar jaroj. Laŭ la urbaj aŭtoritatoj, la celo de la ekspozicio estis “mediti pri la senpuniteco de la frankismaj simboloj ankaŭ dum la demokratio.”
Sed la polemiko estis duobla. Unuflanke, la barcelonanoj protestis pro la resurstratigo de la statuo de la diktatoro kaj konsideris, ke temas pri ofendo al la viktimoj de la frankismo. Aliflanke, la loko elektita vekis pli fortan malakcepton: la “artaĵo” staris antaŭ arkeologia memoraĵo pri la malvenko de Barcelono en 1714 dum la milito de la hispana sukcedo, kiu signifis por Katalunio la definitivan perdon de sia rajto al suvereneco.
La unuan tagon de la ekspozicio oni ĵetis ovojn sur la senkapan statuon de Franco. Poste la monumento estis daŭre atakata per farbo. Daŭre, sur ĝi aperis porka kapo, blov-pupo kaj la flagoj por sendependeco de Katalunio kaj por la rajtoj de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Kvar tagojn post la starigo, kelkaj homoj sukcesis faligi la statuon.
La magistrato de Barcelono memkritike rekonis, ke la aŭtoritatoj ne sukcesis bone klarigi la celon de la ekspozicio. Ĝi informis, ke la statuo estas tre difektita kaj anoncis la malstarigon de la “artaĵo”. Krome, la urbo ne kondamnas la vandalaĵon, ĉar “oni komprenas, ke estis malfermita vundo pri tiu temo”.
Ferriol Macip
korespondanto de Monato en Katalunio